La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 8: Adiaŭ al Lorieno

Tiun nokton la Kunularo estis denove alvokita al la ĉambro de Celeborno, kaj tie la Sinjoro kaj Damo salutis ilin per afablaj vortoj. Finfine Celeborno parolis pri ilia foriro.

– Nun venis la horo, kiam tiuj, kiuj volas daŭrigi la Celon, devas fortigi siajn korojn por forlasi tiun ĉi landon. Tiuj, kiuj ne plu deziras iri antaŭen, rajtas resti ĉi tie, dum iom da tempo. Sed ĉu oni iros aŭ ne, oni ne povas certi pri paco. Ĉar ni jam alvenis pereorandon. Ĉi tie tiuj, kiuj volas, rajtas atendi la proksimiĝon de l’ horo, kiam aŭ la mondaj vojoj estos denove liberaj, aŭ ni vokos ilin al la lasta bezono de Lorieno. Tiam ili rajtos reiri al siaj landoj, aŭ iri al la daŭra hejmo de tiuj, kiuj pereis batalante.

Sekvis silento.

– Ĉiuj decidis iri antaŭen, – diris Galadriela, rigardante en ĉies okulojn.

– Kiom koncernas min, – diris Boromiro, – mia vojo hejmen kondukas antaŭen kaj ne retroen.

– Tio estas vera, – diris Celeborno, – sed ĉu tiu ĉi tuta Kunularo iros kun vi ĝis Minaso Tirit?

– Ni ankoraŭ ne decidis pri nia vojo, – diris Aragorno. – Post Lorieno mi ne scias, kion intencis fari Gandalfo. Efektive, al mi ŝajnas, ke eĉ li ne havis klaran celon.

– Eble ne, – diris Celeborno. – Tamen kiam vi forlasos tiun ĉi landon, vi ne plu povos forgesi la Grandan Riveron. Kiel iuj el vi bone scias, ĝi ne estas transirebla far vojaĝantoj kun pakaĵoj inter Lorieno kaj Gondoro, krom boate. Ĉu la pontoj de Osgiliado ne estas rompitaj kaj ĉiuj albordiĝejoj nun okupataj de l’ Malamiko? Laŭ kiu bordo vi vojaĝos? La vojo al Minaso Tirit troviĝas ĉi-borde, ĉe la okcidento; sed la rekta vojo al la celo troviĝas oriente de l’ Rivero, sur la bordo pli malhela. Kiun bordon vi nun laŭiros?

– Se mian konsilon oni atentos, temos pri la okcidenta bordo, kaj la vojo al Minaso Tirit, – respondis Boromiro. – Sed mi ne estas la ĉefa en la Kunularo. – La aliaj diris nenion, kaj Boromiro aspektis dubema kaj ĝenata.

– Mi konstatas, ke vi ankoraŭ ne scias kion fari, – diris Celeborno. – Ne estas mia rolo elekti por vi, sed mi helpos vin laŭeble. Inter vi estas kelkaj, kiuj scias navigi boatojn: Legolaso, kies popolo konas la rapidan Arbaran Riveron, Boromiro de Gondoro kaj Aragorno la vojaĝisto.

– Kaj unu hobito! – kriis Gaja. – Ne ĉiuj el ni taksas boatojn kvazaŭ sovaĝajn ĉevalojn. Mia popolo loĝas sur la bordoj de Brandovino.

– Tio estas bona, – diris Celeborno. – Do mi havigos al via Kunularo boatojn. Ili estos malgrandaj kaj leĝeraj, ĉar se vi iros longe sur akvo, troviĝos lokoj, kie vi estos devigataj porti ilin. Vi alvenos la rapidejojn de Sarn Gebiro, kaj eble finfine ĝis la grandaj akvofaloj de Raŭroso, kie la Rivero tondras suben de Nen Hithoelo; kaj estas aliaj danĝeroj. Boatoj eble faciligos dum iom da tempo vian vojaĝon. Tamen ili ne havigos al vi konsilojn: en la fino vi devos lasi ilin kaj la Riveron, kaj turniĝu okcidenten – aŭ orienten.

Aragorno dankis Celebornon multfoje. La donaco de boatoj multe faciligis lian menson, ne malĉefe ĉar jam ne estos neceso decidi pri la vojo dum kelkaj tagoj. La aliaj ankaŭ aspektis pli esperplenaj. Kiaj ajn estis la danĝeroj antaŭ ili, ŝajnis preferinde flosi renkonte al ili laŭ la larĝa fluo de Anduino ol pezpaŝi antaŭen kun kurbigitaj dorsoj. Nur Sam estis dubema: almenaŭ li daŭre taksis boatojn tiel nedezirindaj kiel sovaĝaj ĉevaloj, aŭ eĉ pli, kaj ne ĉiuj danĝeroj, kiujn li travivis, persvadis lin pli alte taksi ilin.

– Ĉio estos preparita por vi kaj atendos vin ĉe la haveno antaŭ la morgaŭa tagmezo, – diris Celeborno. – Mi sendos miajn servantojn al vi en la mateno por helpi vin prepari la vojaĝon. Nun ni deziras al vi agrablan nokton kaj senĝenan dormon.

– Bonan nokton, amikoj miaj! – diris Galadriela. – Dormu trankvile! Ne tro ĝenu viajn korojn hodiaŭ nokte per pensoj pri la vojo. Eble la padoj, kiujn vi unuope paŝos estas jam metitaj antaŭ viaj piedoj, kvankam vi ne vidas ilin. Bonan nokton!

La Kunularo nun adiaŭis kaj reiris al sia pavilono. Legolaso akompanis ilin, ĉar tio estos ilia lasta nokto en Lotlorieno, kaj malgraŭ la vortoj de Galadriela ili volis interkonsiliĝi.

Ili longe debatis, kion ili devus fari por plej bone provi plenumon de sia celo kun la Ringo; sed ili nenion decidis. Estis klare, ke la plimulto el ili volis iri unue al Minaso Tirit, kaj eskapi almenaŭ provizore de l’ timego pri la Malamiko. Ili volonte sekvus sian ĉefon trans la Riveron kaj en la ombron de Mordoro, sed Frodo diris neniun vorton, kaj Aragorno ankoraŭ havis menson dividitan.

Lia propra plano, dum Gandalfo restis kun ili, estis iri kun Boromiro kaj per sia glavo helpi pri liberigo de Gondoro. Ĉar li kredis, ke la mesaĝo de la sonĝoj estis alvoko, kaj ke la horo fine jam alvenis, kiam la heredinto de Elendilo aperu kaj luktu kontraŭ Saŭronon por la estreco. Sed en Morio la ŝarĝo de Gandalfo estis metita sur lin, kaj li sciis, ke li jam ne povas forlasi la Ringon, se Frodo fine rifuzos akompani Boromiron. Kaj tamen kian helpon li aŭ iu el la Kunularo povus havigi al Frodo, krom marŝi blinde kun li en la mallumon?

– Mi iros al Minaso Tirit, sola se necese, ĉar tio estas mia devo, – diris Boromiro, kaj poste li silentis dum kelka tempo, sidante kun fiksa rigardo al Frodo, kvazaŭ li provus legi la pensojn de l’ duonulo. Finfine li denove ekparolis, mallaŭte, kvazaŭ li debatus kun si. – Se vi volas nur detrui la Ringon, tiuokaze malmulte utilus milito aŭ armiloj, kaj la homoj el Minaso Tirit ne povos helpi. Sed se vi volas detrui la armitan potencon de l’ Malluma Mastro, estas malsaĝe iri sen armeo en lian regnon; kaj malsaĝe forĵeti. – Li subite paŭzis, kvazaŭ li konstatus, ke li esprimas vorte siajn pensojn. – Estus malsaĝe forĵeti vivojn, mi intencis diri, – li finis. – Temas pri elekto inter defendo de fortikaĵo aŭ marŝado malkaŝe en la brakojn de la morto. Almenaŭ, tiel mi juĝas la situacion.

Frodo konstatis ion novan kaj strangan en la rigardo de Boromiro, kaj tiun li rigardis fikse. La penso de Boromiro klare malsamis ties finajn vortojn. Estus malsaĝe forĵeti: kion? La Ringon de Potenco? Ion similan li diris ĉe la Konsiliĝo, sed tiam li akceptis la korekton de Elrondo. Frodo rigardis al Aragorno, sed tiu aspektis profundiĝinta en propran pensadon kaj neniel indikis, ke li atentis la vortojn de Boromiro. Kaj tiel finiĝis la debato. Gaja kaj Grinĉjo jam dormis, kaj Sam estis ekdormonta. La nokto estis forpasanta.

Matene, dum ili komencis paki siajn magrajn posedaĵojn, elfoj scipovantaj ilian lingvon venis al ili kaj alportis multajn donacojn de manĝaĵo kaj vestaĵoj por la vojaĝo. La manĝaĵo plejparte konsistis el tre maldikaj kukoj, faritaj el faruno bakita iom brune ekstere, kaj interne estis kremkoloraj. Gimlio prenis unu el la kukoj kaj rigardis ĝin dubeme.

– Kram, – li diris subvoĉe, derompante krispan angulon kaj mordetante ĝin. Lia esprimo rapide aliiĝis, kaj li manĝis la tutan ceteron frandeme.

– Ne pli, ne pli! – kriis la elfoj ridante. – Vi jam manĝis sufiĉe por longa tagmarŝo.

– Mi supozis ĝin nur speco de kramo, tia, kian oni bakas en Dalo por vojaĝoj en la sovaĝejo, – diris la gnomo.

– Tia ĝi estas, – ili respondis. – Sed ni nomas ĝin lembas aŭ vojpano, kaj ĝi estas pli fortiga ol iu ajn manĝaĵo pretigata de l’ homoj, kaj ĝi estas pli agrabla ol kramo, laŭ ĉiuj raportoj.

– Efektive ĝi estas, – diris Gimlio. – Fakte ĝi estas supera al la mielkukoj de la Beornidoj, kaj tio estas forta laŭdo, ĉar la Beornidoj estas la plej lertaj bakistoj, pri kiuj mi scias; sed ili ne tre volonte disdonas siajn kukojn al vojaĝantoj en la nuna tempo. Vi estas bonkoraj gastigantoj!

– Tamen ni ordonas, ke vi ŝparu la manĝaĵon, – ili diris. – Manĝu ĉiufoje nur tiom, kaj nur kiam necese. Ĉar tiuj aferoj estas donitaj por utili al vi, kiam ĉio alia malestos. La kukoj restos dolĉaj dum multaj tagoj, se ili estos nerompitaj kaj restos en siaj folivolvaĵoj, kiel ni alportis ilin. Unu ebligos vojaĝanton paŝi dum tago da longa laborado, eĉ se li estas unu el la altuloj de Minaso Tirit.

La elfoj poste malpakis kaj donis al la Kunularo la alportitajn vestaĵojn. Al ĉiu ili havigis po kapuĉon kaj mantelon, fasonitajn laŭ ties mezuro, el la malpeza, sed varmiga silkeca ŝtofo, kiun Galadrimoj teksis. Estis malfacile decidi pri ilia koloro: griza kun nuanco de subarba krepusko ĝi ŝajnis; kaj tamen kiam ili moviĝis, aŭ eniris alian lumon, ili estis verdaj kiel ombrecaj folioj, aŭ brunaj kiel novalaj kampoj nokte, krepuskarĝentaj kiel akvo sub la steloj. Ĉiun mantelon ligis • ĉe la kolo broĉo kiel verda folio vejnita per arĝento.

– Ĉu tiuj manteloj estas magiaj? – demandis Grinĉjo, mire rigardante ilin.

– Mi ne scias, kion tio signifas, – respondis la estro de la elfoj. – Ili estas belaj vestaĵoj, kaj la teksaĵo estas bona, ĉar ĝi estis tajlita en tiu ĉi lando. Ili ja estas manteloj elfaj, se tion vi volas diri. Folio kaj branĉo, akvo kaj ŝtono: ili havas la nuancon kaj belon de ĉio en la krepusko de Lorieno, kion ni amas; ĉar ni inkluzivas penson pri ĉio amata en ĉio, kion ni kreas. Tamen ili estas vestaĵoj, ne armaĵoj, kaj ili ne forturnos lancon aŭ klingon. Sed ili verŝajne servos vin bone: ili estas malpezaj, kaj sufiĉe varmigaj aŭ friskigaj laŭbezone. Kaj vi trovos ilin granda helpo por nevidatiĝi je neamikaj okuloj, ĉu vi marŝos inter ŝtonoj, ĉu inter arboj. Vi ja estas ege favorataj de la Damo! Ĉar ŝi mem kaj ŝiaj junulinoj teksis tiun ŝtofon; kaj neniam antaŭe ni vestis fremdulojn per la vestaĵoj de nia propra popolo.

Post la matenmanĝo la Kunularo adiaŭis la gazonon apud la fontano. Iliaj koroj estis pezaj, ĉar ĝi estis loko bela, kaj fariĝis hejmsimila por ili, kvankam ili ne povis kalkuli kiom da tagoj kaj noktoj ili pasigis tie. Dum ili staris momente rigardante la blankan akvon en la sunlumo, Haldiro venis al ili marŝante trans la verdan herbon de la maldensejo. Frodo salutis lin ĝoje.

– Mi revenis de la nordaj limoj, – diris la elfo, – kaj mi estas nun sendita por esti via gvidanto. La Dimrila Valo estas plena je vaporo kaj fumnuboj, kaj la montoj estas perturbataj. Aŭdiĝas bruoj profunde en la tero. Se iu el vi estus proponinta reiri norden al viaj hejmoj, ne estus eble por vi pasi tiuvoje. Sed ek! Via vojo nun direktiĝos suden.

Kiam ili trairis Karas Galadonon, la verdaj vojoj estis senpersonaj, sed sur la arboj supre multaj voĉoj murmuris kaj kantadis. Ili mem iris silente. Fine Haldiro kondukis ilin malsupren laŭ la sudaj deklivoj de l’ monteto, kaj ili alvenis denove la grandan pordegon lampornamitan, kaj la blankan ponton; kaj tiel ili eliris kaj forlasis la urbon de l’ elfoj. Poste ili forturniĝis de l’ pavimita vojo kaj laŭiris vojeton, kiu malaperis en densejon da malornoj, kaj pluiris, serpentume trans ondiĝajn arbarejojn el arĝenta ombreco, gvidante ilin ĉiam suben, suden kaj orienten, al la bordoj de la Rivero.

Ili marŝis proksimume dek mejlojn kaj preskaŭ tagmezis, kiam ili venis al alta verda muro. Trapasinte breĉon, ili subite forlasis la arbojn. Antaŭ ili etendiĝis longa gazono brilherba, punktita je oraj elanoroj, kiuj ekbrilis en la sunlumo. La gazono iĝis mallarĝa strio inter du helaj randoj: dekstre kaj okcidente Arĝentvejno fluadis flagretante; maldekstre kaj oriente la Granda Rivero ruligis siajn larĝajn akvojn, profundajn kaj malhelajn. Sur la kontraŭaj bordoj la arbaroj daŭre progresis suden ĝis limo de l’ vidkapablo, sed ĉiuj akvorandoj estis dezertaj kaj nudaj. Neniu malorno levis siajn orŝarĝitajn branĉojn ekster la lando Lorieno.

Sur la bordo de Arĝentvejno, iom fore de l’ renkontiĝejo de la riveroj, estis kajo el blankaj ŝtonoj kaj blanka ligno. Apude estis ligitaj multaj boatoj kaj barĝoj. Iuj estis hele farbitaj kaj brilis je arĝento kaj oro kaj verdo, sed la plimultaj estis blankaj aŭ grizaj. Tri malgrandaj grizaj boatoj estis pretigitaj por la vojaĝontoj, kaj en tiuj la elfoj stivis iliajn posedaĵojn. Kaj ili aldonis ankaŭ volvaĵojn da ŝnuro, po tri en ĉiu boato. Maldikaj tiuj aspektis, sed fortaj, silkecaj laŭtuŝe, grizaj kiel la elfaj manteloj.

– Kio estas tiuj? – demandis Sam, palpante unu, kiu kuŝis sur la verda herbo.

– Ŝnuroj kompreneble! – respondis elfo el la boatoj. – Neniam vojaĝu eĉ mallonge sen ŝnuro! Kaj ŝnuro longa kaj forta kaj malpeza. Tiaj estas ĉi tiuj. Ili eble helpos pri multaj bezonoj.

– Ne necesas diri tion al mi! – diris Sam. – Mi venis senŝnure, kaj ĉiam tio min ĝenis. Sed mi scivolas, el kio ĉi tiuj estas faritaj, ĉar mi scias iom pri ŝnurfarado: ĝi estas familia metio, por tiel diri.

– Ili estas faritaj el hitlajno, – diris la elfo, – sed mankas nun tempo por instrui al vi ilian faradon. Se ni scius pli frue, ke tiu metio ĝojigas vin, ni povus instrui al vi multon. Sed nun, ho ve! krom se vi revenos alian fojon ĉi tien, vi devas kontentiĝi per nia donaco. Ke ĝi servu vin fidele!

– Ek! – diris Haldiro. – ĉio jam pretas por vi. Eniru la boatojn! Sed estu singardaj komence!

– Atentu la vortojn! – diris la aliaj elfoj. – Tiuj boatoj estas malpeze konstruitaj, kaj ili estas ruzaj kaj ne similas la boatojn de aliaj popoloj. Ili ne subakviĝos, kiom ajn vi ŝarĝos ilin; sed ili estas kapricaj se misnavigataj. Estus saĝe, se vi ekzercus eniron kaj eliron ĉi tie, kie estas kajo, antaŭ ol eknavigi laŭ la fluo.

La Kunularo estis aranĝita tiamaniere: Aragorno, Frodo kaj Sam okupis unu boaton; Boromiro, Gaja kaj Grinĉjo alian; kaj en la tria estis Legolaso kaj Gimlio, kiuj jam firme amikiĝis. En tiu lasta boato estis stivita la plejparto de l’ posedaĵoj kaj pakaĵoj. La boatojn movis kaj stiris kurttenilaj remiloj, kiuj havis foliformajn plataĵojn. Kiam ĉio estis preta, Aragorno gvidis ilin laŭ provnavigo kontraŭfluen sur la Arĝentvejno. La fluo estis rapida, kaj ili iris antaŭen malrapide. Sam sidis ĉe la pruo, kroĉante la flankojn kaj rerigardante sopire al la bordo. La sunlumo brilis sur la akvo kaj nebuligis liajn okulojn. Kiam ili pasis preter la verdan gazonon de l’ terstrio, la arboj kreskis ĝis la rando de l’ rivero. Ie-tie oraj folioj saltetis kaj flosis sur la ondetiĝa fluo. La aero estis tre hela kaj senmova, kaj ĉio silentis, krom alta malproksima kantado de alaŭdoj.

Ili ĉirkaŭiris abruptan kurbiĝon de la rivero, kaj jen, naĝante fiere laŭ la fluo al ili, vidiĝis enorma cignego. La akvo rugis ambaŭflanke de la blanka brusto sub ĝia kurba kolo. Ĝia beko brilis simile al polurita oro, kaj ĝiaj okuloj glimis kvazaŭ gagato muntita en flavaj gemoj; ĝiaj blankaj flugilegoj estis duonlevitaj. Muziko alvenis laŭ la rivero dum ĝi proksimiĝis; kaj subite ili perceptis, ke tio estas ŝipo, verkita kaj ĉizita per elfa lerteco je similaĵo de birdo. Du elfoj blankvestitaj navigis ĝin per nigraj remiloj. Meze de la ŝipo sidis Celeborno, kaj malantaŭ li staris Galadriela, alta kaj blanka. Cirkleto de oraj floroj ornamis ŝiajn harojn, kaj en la mano ŝi tenis harpon, kaj ŝi kantis. Malĝoje kaj dolĉe sonis ŝia voĉo en la malvarmeta klara aero:

Mi kantis pri folioj oraj, orfolioj kreskis:
pri vent’ mi kantis, kaj tra l’ branĉoj blova vent’ ekestis.

Preter la Suno kaj la Luno, jen la Maro ŝaŭmis,
apud la strando Ilmarina Arbo ora baŭmis.

En Eldamaro brilis ĝi sub la Vesper-stelaro,
apud murar’ de Tirion’ en elfa Eldamaro.

La orfolioj longe kreskis sur la jaroj branĉaj,
dum elfaj larmoj falas preter Maroj nun Distranĉaj.

Ho, Lorieno! Venas Vintro, Tago senfolias;
folioj falas al la fluo, la River’ devias.

Ho, Lorien’! Tro longe loĝis mi ĉi strandon foran
kaj en velkanta krono plektis elanoron oran.

Sed se mi kantus nun pri ŝipoj, kiu ŝipo venus,
kaj trans la maron tiel larĝan iam min kunprenus?

Aragorno haltigis sian boaton kiam la cignoŝipo apudiĝis. La Damo finis sian kanton kaj salutis ilin.

– Ni venis por lastfoje adiaŭi vin, – ŝi diris, – kaj forsendi vin kun benoj el nia lando.

– Kvankam vi estis niaj gastoj, – diris Celeborno, – vi ankoraŭ ne manĝis kun ni, kaj sekve ni invitas vin al disiĝa festo, ĉi tie inter la fluantaj akvoj, kiuj portos vin malproksimen de Lorieno.

La cigno iris malrapide ĝis la kajo, kaj ili turnis siajn boatojn kaj sekvis ĝin. Tie ĉe la fino de Egladilo sur la verda herbo okazis la disiĝa festo; sed Frodo manĝis kaj trinkis malmulte, atentante nur la belon de la Damo kaj ties voĉo. Ŝi ne plu ŝajnis danĝera aŭ timiga, nek plenigita de kaŝita potenco. Jam ŝi ŝajnis al li, kiel homoj el postaj tagoj ankoraŭ kelkfoje vidas elfojn: ĉeesta kaj tamen malproksima, viva vizio de tio, kio jam postlasiĝis tre fore de l’ fluantaj fluoj de l’ tempo.

Kiam ili finmanĝis kaj fintrinkis, sidante sur la herbo, Celeborno denove parolis al ili pri ilia vojaĝo, kaj levinte sian manon li indikis suden al la arbaroj post la terstrio.

– Kiam vi navigos laŭflue, – li diris, – vi trovos, ke la arboj ĉesos, kaj vi alvenos terenon dezertan. Tie la Rivero fluas en ŝtonozaj valoj inter altaj erikejoj, ĝis fine post multegaj mejloj ĝi alvenas la altan insulon Tindroko, kiun ni nomas Tol Brandiro. Tie ĝi dismetas siajn brakojn ĉirkaŭ la apikaj bordoj de l’ insulo, kaj poste falas bruege kaj vaporege laŭ la kaskadegoj de Raŭroso suben en Nindalfon, la Malsekvangon kiel oni nomas ĝin en via lingvo. Tio estas larĝa regiono de limakeca marĉo, kie la fluo iĝas serpentuma kaj multe disdividita. Tie la Entvaŝo enfluas multloke el la arbaro Fangorno okcidente. Ĉirkaŭ tiu fluo, ĉi-flanke de l’ Granda Rivero, troviĝas Rohano. Aliflanke estas la senŝirmaj montetoj de Emin Muilo. Tie la vento blovas el la oriento, ĉar ili frontas, trans la Mortigaj Marĉoj kaj Neniesoj, Kirit Gorgoron kaj la nigran pordegon de Mordoro.

» Boromiro kaj tiuj, kiuj lin akompanos serĉante Minason Tirit, prefere lasu la Grandan Riveron super Raŭroso kaj transiru Entvaŝon antaŭ ol ĝi atingos la marĉojn. Tamen ili ne tro longe sekvu tiun fluon, nek risku implikiĝon en la Arbaro Fangorno. Tio estas lando stranga, kaj jam malmulte konata. Sed Boromiro kaj Aragorno sendube ne bezonas tiun averton.

– Vere ni aŭdis pri Fangorno en Minaso Tirit, – diris Boromiro. – Sed tio, kion mi aŭdis, ŝajnas al mi plejparte klaĉoj de maljunulinoj, tiaj, kiajn ni rakontas al niaj infanoj. Ĉio troviĝanta norde de Rohano estas jam tiel malproksima de ni, ke la fantazio povas libere vagi tie. Antaŭe Fangorno kuŝis rande de nia regno; sed jam pasis vivoj de multaj homoj post kiam ĝin vizitis iu el ni, por pruvi aŭ malpruvi la legendojn hereditajn de distaj jaroj.

» Mi mem estis sporade en Rohano, sed mi neniam transiris ĝin norde. Kiam oni sendis min kiel kurieron, mi trapasis la Breĉon apud la suboj de la Blankaj Montoj, kaj transiris Isenon kaj Grizinundon en nordon. Longa enuiga vojaĝo. Mil ducent mejlojn mi taksis ĝin, kaj tio okupis min dum multaj monatoj; ĉar mi perdis mian ĉevalon en Tarbado, dum trapaso de Grizinundo. Post tiu vojaĝo, kaj la vojo, kiun mi trapaŝis kun tiu ĉi Kunularo, mi ne multe dubas, ke mi trovos vojon tra Rohano, kaj ankaŭ tra Fangorno, se necese.

– Do ne necesas, ke mi diru pli, – diris Celeborno. – Sed ne malestimu la saĝaĵon devenintan de l’ distaj jaroj; ĉar ofte povas okazi, ke la maljunulinoj retenas memore sciigon pri aferoj iam necesaj por la saĝula kono.

Nun Galadriela stariĝis de sur la herbo, kaj preninte pokalon de unu el siaj junulinoj ŝi plenigis ĝin per medo kaj donis ĝin al Celeborno.

– Jam estas horo trinki la adiaŭan tason, – ŝi diris. – Trinku, Sinjoro de Galadrimoj! Kaj ne malĝoju via koro, kvankam nokto devas sekvi tagmezon, kaj nia vespero jam proksimiĝas.

Poste ŝi alportis la pokalon al ĉiu el la Kunularo, kaj petis ilin trinki kaj adiaŭi. Sed kiam ili estis trinkintaj, ŝi ordonis, ke ili residiĝu sur la herbo, kaj seĝoj estis metitaj por ŝi kaj por Celeborno. Ŝiaj junulinoj staris silentaj ĉirkaŭ ŝi, kaj dum kelka tempo ŝi rigardis siajn gastojn. Finfine ŝi denove ekparolis.

– Ni trinkis la adiaŭan tason, – ŝi diris, – kaj la ombroj estiĝas inter ni. Sed antaŭ via foriro, mi kunportis en mia ŝipo donacojn, kiujn la Sinjoro kaj Damo de Galadrimoj nun proponas al vi memore pri Lotlorieno. – Poste ŝi alvokis ĉiun laŭvice.

– Jen estas la donaco de Celeborno kaj Galadriela al la estro de via Kunularo, – ŝi diris al Aragorno, kaj ŝi donacis al li ingon, kiu estis farita laŭmezure por lia glavo. Ĝi estis ornamita per retaĵo de floroj kaj folioj verkitaj per arĝento kaj oro, kaj sur ĝi estis skribita per elfaj runoj formitaj el multaj gemoj la nomo Andurilo kaj la deveno de la glavo.

– La glavo eligita el tiu ĉi ingo ne estos makulita aŭ rompita eĉ en malvenko, – ŝi diris. – Sed ĉu ion alian vi deziras de mi antaŭ la disiĝo? Ĉar mallumo fluos inter ni, kaj eble ni neniam plu renkontiĝos, krom eventuale en la fora malproksimo sur vojo, kiu ne permesas retroiron.

Kaj Aragorno respondis:

– Damo, vi scias mian deziron, kaj longe kuratoris la solan trezoron, kiun mi serĉas. Tamen ĝin vi ne rajtas doni al mi, eĉ se vi volus; kaj nur tra mallumo mi alvenos ĝin.

– Tamen eble tio ei malpezigos vian koron, – diris Galadriela; – ĉar ĝi estis lasita en mia prizorgo, ke mi donu ĝin al vi, se vi trapasus tiun ĉi landon.

Poste ŝi levis el sia sino grandan gemon klare verdan, muntitan sur arĝenta broĉo simila al aglo kun etenditaj flugiloj; kaj kiam ŝi levis ĝin, la gemo flagris kiel la suno brilanta tra la printempa foliaro.

– Tiun ĉi gemon mi donis al mia filino Celebriana, kaj ŝi al sia, kaj nun ĝi venas al vi kiel signo de espero. En tiu ĉi horo akceptu la nomon antaŭdiritan por vi, Elesaro, la Elfgemo de l’ domo de Elendilo!

Tiam Aragorno prenis la gemon kaj pinglis la broĉon ĉe sia brusto, kaj la alrigardantoj miris; ĉar pli frue ili ne konstatis, kiom alta kaj reĝeca li staris, kaj ŝajnis al ili, ke forfalis de sur liaj ŝultroj multaj jaroj da penado.

– Pro la donacoj, kiujn vi donis al mi, mi vin dankas, – li diris, – ho, Damo de Lorieno, el kiu naskiĝis Celebriana kaj Arvena Vesperstelo. Kion pli laŭdan mi povus diri?

La Damo klinis sian kapon kaj turnis sin al Boromiro, kaj al li ŝi donacis oran zonon; kaj al Gaja kaj Grinĉjo ŝi donacis etajn arĝentajn zonojn, kiuj havis po agrafon laŭ formo de ora floro. Al Legolaso ŝi donacis pafarkon tian, kian uzas Galadrimoj, pli longan kaj pli fortikan ol la pafarkoj de Mornarbaro, kun kordo el elfaj haroj. Kun ĝi estis plena sagujo.

– Por vi, eta ĝardenisto kaj arbamanto, – ŝi diris al Sam, – mi havas nur donaceton. – Ŝi enmanigis al li skatoleton el ordinara griza ligno, senornaman escepte de unuopa arĝenta runo sur la kovrilo. – Tie estas metita G por Galadriela, – ŝi diris, – sed vialingve ĝi povas signifi ĝardenon. En tiu skatolo estas grundo el mia fruktarbaro, kaj akompanas ĝin tiom da benado, kiom Galadriela ankoraŭ kapablas disponigi. Ĝi ne subtenos vin survoje, nek defendos vin kontraŭ iu ajn danĝero; sed se vi gardos ĝin kaj vidos denove vian hejmon en la fino, tiam eble ĝi rekompencos vin. Eĉ se vi trovos ĝin tute malfekunda kaj dezertigita, tamen malmultaj ĝardenoj en Mez-Tero floros kiel via ĝardeno, se vi tie disĵetos tiun ĉi grundon. Tiam vi eble rememoros Galadrielan kaj ekvidos malproksiman Lorienon, kiun vi vidis nur dum nia vintro, ĉar forpasis nia printempo kaj nia somero, kaj ili neniam plu estos vidataj sur la tero krom en memoro.

Sam ruĝiĝis ĝisorele kaj murmuris ion neaŭdeblan, dum li kroĉis la skatolon kaj riverencis laŭeble ĝentile.

– Kaj kian donacon petus gnomoj de la elfoj? – diris Galadriela, sin turninte al Gimlio.

– Neniun, Damo, – respondis Gimlio. – Sufiĉas, ke mi vidis la Damon de Galadrimoj, kaj aŭdis ŝiajn mildajn vortojn.

– Aŭdu, ĉiuj elfoj! – ŝi kriis al la ĉirkaŭstarantoj. – Neniam denove oni diru, ke la gnomoj estas avaraj kaj malĝentilaj! Tamen certe, Gimlio, filo de Gloino, vi deziras ion, kion mi povus doni? Nomu ĝin, mi ordonas al vi! Vi ne estos la sola gasto sen donaco.

– Ekzistas nenio, Damo Galadriela, – diris Gimlio, profunde riverencante kaj balbutante. – Nenio, krom eble... krom, se estas permesate peti, ne, nomi unuopan vian haron, kiu superas la oron de la tero kiel la steloj superas la gemojn de la minejo. Mi ne petas tian donacon. Sed vi ordonis, ke mi nomu mian deziron.

La elfoj moviĝetis kaj murmuris pro miro, kaj Celeborno rigardis mire la gnomon, sed la Damo ridetis.

– Oni diras, ke la lerto de la gnomoj troviĝas en iliaj manoj, sed ne sur iliaj langoj, – ŝi diris, – tamen tio ne veras pri Gimlio. Ĉar neniu iam ajn starigis al mi peton tiom aŭdacan kaj tamen tiom ĝentilan. Kaj kiel mi rifuzu, ĉar mi ordonis, ke li parolu? Sed diru al mi, kion vi farus kun tia donaco?

– Zorge konservus ĝin, Damo, – li respondis, – memore pri viaj vortoj al mi je nia unua renkontiĝo. Kaj se mi iam revenos al la forĝejoj de mia hejmo, ĝi estos muntita en nepereonta kristalo por esti familia heredaĵo, kaj promeso pri bonaj rilatoj inter la Monto kaj la Arbaro ĝis la fino de la tagoj.

Tiam la Damo malplektis unu el siaj longaj harplektaĵoj, kaj fortranĉis tri orajn harojn, kaj metis ilin sur la manplaton de Gimlio.

– Jenaj vortoj iru kun la donaco, – ŝi diris. – Mi nenion antaŭdiras, ĉar ĉiu antaŭdirado estas jam vana: unuflanke troviĝas mallumo, kaj aliflanke nur espero. Sed se espero ne malvenkos, tiam mi diras al vi, Gimlio, filo de Gloino, ke al viaj manoj fluos oro, kaj tamen oro vin neniel regos.

– Kaj vi, Ringoportanto, – ŝi diris, turniĝinte al Frodo. – Mi venas laste al vi, kiu ne lastas en miaj pensoj. Por vi mi preparis tion ĉi. – Ŝi alte tenis kristalan flakoneton: ĝi ekbrilis kiam ŝi movis ĝin, kaj radioj blanklumaj ekflagris el ŝia mano. – En tiu ĉi flakoneto estas kaptita la lumo de l’ stelo de Erendilo, enmetita en akvon de mia fontano. Ĝi lumos pli brile, kiam nokto ĉirkaŭos vin. Ĝi estu por vi lumo en lokoj malhelaj, kiam ĉiuj aliaj lumoj estingiĝos. Memoru Galadrielan kaj ŝian Spegulon!

Frodo akceptis la flakoneton, kaj momente ĝi lumis inter ili, li vidis ŝin denove staranta kiel reĝino, granda kaj bela, sed ne plu timiga. Li riverencis, sed trovis neniujn dirotajn vortojn.

Nun la Damo leviĝis, kaj Celeborno rekondukis ilin ĝis la kajo. Flava tagmezo surkuŝis la verdan teron de la terstrio, kaj la akvo ekbrilis arĝente. Finfine ĉio estis pretigita. La Kunularo okupis siajn lokojn en la boatoj kiel antaŭe. Kriante adiaŭon, la elfoj de Lorieno per longaj grizaj stangoj puŝis ilin sur la fluantan riveron, kaj la ondetiĝaj akvoj malrapide forportis ilin. La vojaĝantoj sidis senmove kaj senparole. Sur la verda bordo ĉe la fino de l’ terstrio staris sola kaj silenta Damo Galadriela. Pasante ŝin, ili turniĝis kaj iliaj okuloj rigardis ŝin malrapide forflosanta de ili. Ĉar al ili ŝajnis, ke Lorieno retroglisas, kvazaŭ hela ŝipo mastita per sorĉitaj arboj, velante plu al forgesitaj bordoj, dum ili sidis senhelpe sur la rando de l’ griza kaj senfolia mondo.

Ĝuste dum ili rigardis, Arĝentvejno pasis al la kurentoj de la Granda Rivero, kaj iliaj boatoj turniĝis kaj ekrapidis suden. Baldaŭ la blanka figuro de la Damo estis eta kaj malproksima. Ŝi brilis kvazaŭ vitra fenestro sur fora monteto sub la okcidentiĝa suno, aŭ kvazaŭ fora lago vidata de sur monto: kristalo falinta en la sinon de la lando. Tiam ŝajnis al Frodo, ke ŝi levis siajn brakojn je fina adiaŭo, kaj malproksime sed akre-klare laŭ la sekvanta vento aŭdiĝis sono de ŝia kantanta voĉo. Sed nun ŝi kantis en la antikva lingvo de la transmaraj elfoj, kaj la vortojn li ne komprenis: bela estis la muziko, sed ĝi ne konsolis lin.

Tamen, kiel kutime pri elfaj vortoj, ili restis gravuritaj en lia memoro, kaj longe poste li interpretis ilin, tiel trafe kiel li kapablis: la lingvo estis tiu de elfa kantado kaj priparolis aferojn malmulte konatajn sur Mez-Tero.

Ai! laurië lantar lassi súrinen,
yéni únótimë ve rámar aldaron!

Yéni ve lintë yuldar avánier
mi oromardi lisse-miruvóreva
Andúnë pella, Vardo tellumar
nu luini yassen tintilar i eleni
ómaryo airetári-lírinen.

Sí man i yulma nin enquantuva?
An sí Tintallë Varda Oiolossëo
ve fanyar máryat Elentári ortanë,
ar ilyë tier undulávë lumbulë;
ar sindanóriello caita mornië
i falmalinnar imbë met, ar hísië
untúpa Calaciryo míri oialë.

Sí vanwa ná, Rómello vanwa, Valimar!

Namárië! Nai hiruvalyë Valimar.

Nai elyë hiruva. Namárië!

Aĥ! kiel orofalas la folioj en la vento! Kaj sennombraj kiel la aloj de arboj estas la jaroj. La jaroj forpasis kiel dolĉaj rapidaj glutoj de blanka medo en haloj preter la okcidento sub la bluaj kupoloj de Varda[8], kie la steloj tremas pro la kantemo en ŝia voĉo, sankta kaj reĝineca. Kiu nun replenigos por mi la pokalon? Ĉar jam la Lumiganto, Varda, Reĝino de l’ Steloj, de Monto Ĉiamblanka supren levis siajn manojn kvazaŭ nubojn, kaj ĉiuj vojoj dronis en ombroj, kaj el griza lando mallumo kuŝiĝis sur la ŝaŭmaj ondoj inter ni, kaj nebulo kovris la juvelojn de Kalacirjo poreterne. Jam perdita, perdita al ĉiuj en la Oriento estas Valimaro! Adiaŭ! Eble vi trovos Valimaron, Eble ĝuste vi trovos ĝin. Adiaŭ!

Subite la Rivero abruptis ĉirkaŭ kurbiĝon, kaj la bordoj altiĝis ambaŭflanke, kaj la lumo de Lorieno estis kaŝita. Neniam plu Frodo vidis tiun belan landon.

La vojaĝantoj nun turnis siajn vizaĝojn al la vojaĝo; la suno estis antaŭ ili, kaj iliaj okuloj estis blindigitaj, ĉar ĉiuj estis larmoplenaj. Gimlio malkaŝe ploris.

– Mi rigardis lastan fojon tion, kio estas la plej bela, – li diris al sia kunulo Legolaso. – De nun mi taksos nenion bela, krom ŝian donacon. – Li metis manon al sia brusto. – Diru al mi, Legolaso, kial mi venis al tiu ĉi Celo? Mi tute ne konstatis, kie troviĝos la ĉefa danĝero! Elrondo parolis vere, kiam li diris, ke ni ne povas antaŭvidi tion, kion ni eble renkontos survoje. Turmento en la mallumo estis la danĝero, kiun mi timis, kaj tio ne retenis min. Sed mi ne estus veninta, se mi konus la danĝeron de lumo kaj ĝojo. Nun tiu ĉi disiĝo plej grave vundis min, eĉ se mi irus ĉi-nokte rekte al la Malhela Mastro. Ve por Gimlio, filo de Gloino!

– Ne! – diris Legolaso. – Ve por ni ĉiuj! Kaj por ĉiuj mondloĝantoj dum ĉi tiuj postaj tagoj. Ĉar tiel statas la afero: trovi kaj perdi, kiel ŝajnas al tiuj, kies boato estas sur la fluanta rivero. Sed mi taksas vin benita, Gimlio, filo de Gloino: ĉar vian perdon vi spertas propravole, kaj vi povis elekti alimaniere. Sed vi ne forlasis viajn kunulojn, kaj la minimuma rekompenco, kiun vi havos, estas, ke la memoro pri Lotlorieno restos ĉiam klara kaj senmakula en via koro, kaj neniam velkos aŭ malfreŝiĝos.

– Eble, – diris Gimlio, – kaj mi dankas vin pro viaj vortoj. Veraj vortoj sendube; sed tia konsolado tute fridas. Ne memoron la koro deziras. Tio estas nur spegulo, eĉ se klara kiel Ĥeled-Zaramo. Aŭ tion diras la koro de la gnomo Gimlio. Elfoj eble vidas alimaniere. Efektive, mi aŭdis, ke por ili memoro pli similas la vivan mondon ol sonĝon. Ne tiel por gnomoj.

» Sed ni ne plu parolu pri tio. Atentu la boaton! Ĝi tro malaltas sur la akvo pro ĉiuj ĉi pakaĵoj, kaj la Granda Rivero estas rapida. Mi ne volas dronigi mian malĝojon en malvarma akvo. – Li prenis remilon, kaj direktis la boaton al la okcidenta bordo, sekvante la boaton de Aragorno, kiu jam formoviĝis el la rivermezo.

Tiel la Kunularo iris sian longan vojon, laŭ la larĝa rapidanta rivero, portate ĉiam suden. Nudaj arbaroj etendiĝis ambaŭborde, kaj ili ne povis ekvidi la terenojn malantaŭe. La venteto formortis kaj la Rivero fluis senbrue. Neniu birda voĉo rompis la silenton. La suno nebuliĝis dum la tago maljuniĝis, ĝis ĝi glimis sur pala ĉielo kvazaŭ alta blanka perlo. Poste ĝi velkis okcidenten, kaj krepuskiĝis frue, sekvate de griza kaj senstela nokto. Longe dum la malhelaj kvietaj horoj ili flosis antaŭen, direktante siajn boatojn sub la suprependantajn ombrojn de l’ okcidentaj arbaroj. Arbegoj preterpasis fantomece, ŝovante siajn torditajn soifajn radikojn tra la nebulo suben en la akvon. Estis morne kaj malvarme. Frodo sidis aŭskultante la malfortan plaŭdadon kaj lirladon de la Rivero malpaciencanta inter la arbradikoj kaj flosligno proksime al la bordo, ĝis lia kapo kliniĝis kaj li eniris maltrankvilan dormon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.