La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 3: La apelo en Rohano

Nun ĉiuj vojoj kune kondukis orienten por renkonti la alvenon de milito kaj la atakon de la Ombro. Kaj ĝuste kiam Grinĉjo staris ĉe la Granda Pordego de la Urbo kaj vidis la princon de Dol Amroto trarajdi kun siaj standardoj, la Reĝo de Rohano venis malsupren de la montaro.

La tago ekvelkis. En la lastaj sunradioj la rajdistoj kreis longajn pintajn ombrojn, kiuj antaŭiris ilin. Mallumo jam rampis sub la murmurajn abiarojn, kiuj vestis la krutajn montflankojn. La reĝo rajdis jam malrapide je fino de la tago. Baldaŭ la pado ĉirkaŭiris grandan nudan rokŝultron kaj plonĝis en la sombron de softsusuraj arboj. Suben, suben ili iris en longa serpentuma spaliro. Kiam fine ili alvenis la fundon de la ravino, ili konstatis, ke jam vesperiĝis en la profundejoj. Foriris la suno. Krepusko kovris la akvofalojn.

Tra la tuta tago sub ili salta rivereto suben impetis el la alta pasejo malantaŭe, tranĉante sian mallarĝan vojon inter pinkovritaj muroj; kaj nun tra ŝtona pordo ĝi elfluis kaj eniris valon pli larĝan. La rajdistoj sekvis ĝin, kaj subite Harvalo kuŝis antaŭ ili, laŭta pro la akvobruo en la vespero. Tie la blanka Neĝburno, al kiu aliĝis la fluo malpli granda, impetis, vaporante kontraŭ la ŝtonoj, suben al Edoraso kaj la verdaj montetoj kaj la ebenaĵo. Fore dekstre ĉekape de la granda valo baŭmis la fortika Starkhorno kun vastaj apogaĵoj nubvolvitaj; sed ties akr-eĝa pinto, vestita per eterna neĝo, brilis forege super la tero, bluombra oriente, sunsubire ruĝmakulita okcidente.

Gaja rigardis mire tiun strangan landon, pri kiu li aŭdis multajn rakontojn dum la longa vojaĝo. Ĝi estis mondo senĉiela, je kiu liaj okuloj, tra malklaraj golfoj da ombreca aero, vidis nur deklivojn ĉiam pli suprenirajn, ŝtonmuregojn malantaŭ muregoj, kaj brovumantajn krutegaĵojn nebulvolvitajn. Li sidis momente duonreve, aŭskultante la bruon de la akvo, la flustron de malhelaj arboj, krakadon de ŝtonoj, kaj la vastan embuskan silenton post ĉiuj sonoj. Montojn li amis, aŭ iam amis pensi pri ili rande de historioj alportitaj de malproksime; sed nun lin premis la netolerebla pezo de Mez-Tero. Li sopiris forbari la vastecon en kvieta ĉambro apud fajrujo.

Li estis tre laca, ĉar malgraŭ tio, ke ili rajdis malrapide, ili rajdis kun tre malmulte da ripozo. Horon post horo dum preskaŭ tri lacigaj tagoj li trote supren-subeniris, trans pasejojn kaj tra longaj valoj, kaj trans multajn riveretojn. Kelkfoje kiam la vojo estis pli larĝa li rajdis apud la reĝo, ne rimarkante, ke multaj rajdistoj ridetis vidante tiujn du kune: la hobiton sur la vila griza poneo kaj la Mastron de Rohano sur la blanka ĉevalego. Li ankaŭ interparolis kun Teodeno, rakontante al li pri sia hejmo kaj pri la faraĵoj de la provincanoj, aŭ reciproke aŭskultante rakontojn pri Markio kaj ties fortikuloj en la malnova tempo. Sed plejparte, precipe dum tiu ĉi lasta tago, Gaja rajdis sola ĝuste postla reĝo, dirante nenion, kaj klopodante kompreni la malrapidan sonoran paroladon rohanan, kiun li aŭdis la virojn malantaŭajn uzadi. Tio estis lingvo, en kiu ŝajne troviĝis multaj vortoj al li konataj, kvankam prononcitaj pli riĉe kaj forte ol en la Provinco, tamen li ne povis kunligi la vortojn. De tempo al tempo iu rajdisto ekkantis stimule per klara voĉo, kaj Gaja sentis sian koron respondi, kvankam li ne sciis, pri kio temas.

Ĉiuokaze li sentis sin soleca, kaj neniam pli ol nun en la fino de la tago. Li scivolis kien en tiu ĉi stranga mondo Grinĉjo alvenis; kaj kiel fortunos Aragorno, Legolaso kaj Gimlio. Tiam subite, kvazaŭ frosto tuŝus lian koron, li pensis pri Frodo kaj Sam. “Mi forgesas pri ili! – li diris al si riproĉe. – Kaj tamen ili pli gravas ol ĉiuj ni ceteraj. Kaj mi venis por helpi ilin; sed nun ili certe foras centojn da mejloj, se ili plu vivas”. Li ektremis.

– Harvalo finfine! – diris Eomero. – Nia vojaĝo preskaŭ finiĝis. Ili haltis. La padoj el la mallarĝa ravino descendis abrupte. Nur fragmente, kvazaŭ tra alta fenestro, vidiĝis la valego en la suba krepusko. Unuopa eta lumo videblis ekbrile apud la rivero.

– Eble finiĝis tiu ĉi vojaĝo, – diris Teodeno, – sed mi devos ankoraŭ longe pluiri. Hieraŭ nokte estis plenluno, kaj matene mi rajdos al Edoraso por la apelo de Markio.

– Sed se vi volus akcepti mian konsilon, – diris Eomero mallaŭte, – vi poste revenus ĉi tien, ĝis la milito finiĝus, ĉu venke, ĉu malvenke.

Teodeno ridetis.

– Ne, filo mia, ĉar tiel mi volas nomi vin, ne parolu la insidajn vortojn de Vermlango al miaj maljunaj oreloj! – Li rektigis sin kaj retrorigardis al la longa vico de siaj viroj malaperantaj en la krepuskon malantaŭe. – Longaj jaroj dum kelkaj tagoj ŝajnas al mi, de kiam mi ekrajdis okcidenten; sed neniam plu mi apogos min per bastono. Se milite ni malvenkos, kiom utilos mia sinkaŝado inter la montoj? Kaj se ni venkos, kiel tio malĝojigos, eĉ se mi pereos uzante mian lastan forton? Sed nun mi rezignos pri tio. Ĉi-nokte mi ripozos en la fortikaĵo de Dunharo. Unu vespero da paco ankoraŭ restas al ni. Ni rajdu antaŭen!

En la profundiĝanta krepusko ili venis malsupren en la valon. Tie Neĝburno fluis proksime al la okcidentaj flankoj de la valo, kaj baldaŭ la pado kondukis ilin al travadejo, kie la malprofunda akvo murmuris kontraŭ la ŝtonoj. La travadejo estis gardata. Kiam la reĝo proksimiĝis, multaj viroj saltaperis el la ombro de la rokoj; kaj vidante la reĝon ili ekkriis ĝoje:

– Reĝo Teodeno! Reĝo Teodeno! La Reĝo de Markio revenis! Poste iu blovis longan signalon per korno. Tiu eĥis en la valo. Aliaj kornoj respondis, kaj lumoj ekbrilis trans la rivero.

Kaj subite aŭdiĝis granda ĥoro da trumpetoj el altsupre, sonorante el iu loko kava, kiel ŝajnis, kiu kunrastis la notojn al unu voĉo kaj sendis tiun ruliĝantan kaj batantan la ŝtonmurojn.

Tiel la Reĝo de Markio revenis venke el la okcidento al Dunharo sube de la Blankaj Montoj. Tie li trovis jam kuniĝinta la restantan forton de sia popolo; ĉar tuj kiam diskoniĝis lia alveno, komandantoj rajdis renkonte al li ĉe la travadejo, portante mesaĝojn de Gandalfo. Dunhero, ĉefo de la homoj en Harvalo, venis la unua.

– Je aŭroro antaŭ tri tagoj, mastro, – li diris, – Ombrofakso venis ventece el la okcidento al Edoraso, kaj Gandalfo havigis informon pri via venko, kiu ĝojigis niajn korojn. Sed li havigis ankaŭ sciigon de vi, ke oni rapidigu la apelon de l’ rajdistoj. Kaj poste venis la flugilhava Ombro.

– Ĉu la flugilhava Ombro? – diris Teodeno. – Ankaŭ ni vidis ĝin, sed tio okazis meze de la nokto antaŭ ol Gandalfo forlasis nin.

– Eble, moŝto, – diris Dunhero. – Tamen tiu sama, aŭ alia simila, fluganta mallumaĵo en formo de monstra birdo, pasis super Edoraso tiun matenon, kaj ĉiuj skuiĝis pro timo. Ĉar ĝi plonĝis al Meduseldo, kaj kiam ĝi malaltiĝis, preskaŭ ĝis la gablo, aŭdiĝis krio, kiu haltigis niajn korojn. Tiam do Gandalfo konsilis, ke ni ne faru apelon sur la kampoj, sed renkontu vin ĉi tie en la valo sub la montoj. Kaj li ordonis, ke ni ne bruligu pli da lumoj aŭ fajroj ol postulas la plej urĝa neceso. Tiel ni faris. Gandalfo parolis obeige. Ni esperas, ke tio estas laŭ via deziro. Nenion oni vidis en Harvalo el tiuj fiaĵoj.

– Estas bone, – diris Teodeno. – Jam mi rajdos al la Fortikaĵo, kaj tie antaŭ ol ekripozi mi renkontos la marŝalojn kaj komandantojn. Ili venu al mi laŭeble baldaŭ!

La vojo nun kondukis orienten rekte trans la valon, kiu tiupunkte estis malmulte pli ol duonmejlon larĝa. Platejoj kaj kampoj da malmola herbo, nun grizaj en la velkanta taglumo, ĉirkaŭkuŝis, sed antaŭe je la fora flanko de la valo Gaja vidis brovumantan muron, lastan limon de la grandaj radikoj de Starkhorno, fenditaj de la rivero en praepoko.

Sur ĉiuj ebenejoj estis granda homamaso. Iuj premiĝis al la vojflanko, salutante per ĝojaj krioj la reĝon kaj la rajdintojn el la okcidento; sed etendiĝintaj al la fora malproksimo malantaŭe estis ordaj vicoj da tendoj kaj budoj, kaj spaliroj da krurligitaj ĉevaloj, kaj granda stoko da armiloj, kaj staplitaj lancoj hirtaj kiel densejoj da nove plantitaj arboj. Nun la granda homamaso kovriĝis de ombro, kaj tamen, malgraŭ ke bloviĝis de la altaĵoj nokta malvarmo, ardis neniuj lanternoj, neniuj fajroj estis bruligitaj. Sentineloj peze mantelitaj paŝis tien kaj reen.

Gaja scivolis, kiom da rajdistoj ĉeestas. Li ne povis diveni ties nombron en la kreskanta malhelo, sed ĝi ŝajnis al li granda armeo el miloj da homoj. Dum li gapis de flanko al flanko, la reĝa trupo venis sub la baŭmantan klifon orientflanke de la valo; kaj tie subite la pado komencis supreniri, kaj Gaja mirante rigardis supren. Li estis sur tia vojo, kian li neniam antaŭe vidis, granda faraĵo de homaj manoj en jaroj preter atingo de la kantoj. Supren ĝi turniĝadis, kvazaŭ serpente volviĝanta, ŝovante sian direkton trans la apikan rokdeklivon. Kruta kiel ŝtuparo, ĝi kurbiĝis tien kaj reen dum la ascendo. Laŭ ĝi ĉevaloj povis marŝi, kaj furgonojn oni povis malrapide treni; sed neniu malamiko kapablis iri tiuvoje, krom el la aero, se oni defendis ĝin supre. Ĉe ĉiu vojturno estis starantaj ŝtonegoj, kiuj estis ĉizitaj homsimile, grandegaj kaj krudmembraj, sidantaj kruckrure kun la stumpaj brakoj kunfalditaj sur grasaj ventroj. Kelkaj pro la tempo jam perdis ĉiujn vizaĝtrajtojn krom la malhelaj truoj, kiuj plu rigardadis triste la preterpasantojn. La rajdistoj apenaŭ ekrigardis ilin. Pukel-homoj oni nomis ilin, kaj malmulte atentis ilin: en ili restis plu neniom da potenco aŭ teruro; sed Gaja rigardis ilin mire kaj sentante preskaŭ kompaton, kiam ili baŭmis morne en la krepusko.

Post kelka tempo li retrorigardis kaj konstatis, ke li jam grimpis kelkcent futojn super la valo, sed fore sube li ankoraŭ povis malklare vidi serpentumantan spaliron da rajdistoj, trairantaj la vadejon kaj sekvantaj laŭ la vojo al la bivakejo preparita por ili. Nur la reĝo kaj ties gardistaro estis supreniranta en la Fortikaĵon.

Finfine la reĝa trupo alvenis abruptan randon, kaj la grimpanta vojo enpasis tranĉaĵon inter rokmuroj, kaj tiel supreniris mallongan deklivon kaj eksteren sur larĝan altejon. Tion oni nomis Firenfeldo, verda montara kampo da herbo kaj erikoj, alta super la profunde fositaj fluejoj de Neĝburno, kuŝigita sur la sino de la grandaj montoj malantaŭe: sude Starkhorno kaj norde la segildenta maso de Irensago, inter kiuj frontis al la rajdistoj la malafabla nigra muro de Dvimorbergo, la Hantata Monto leviĝanta el krutaj deklivoj de sombraj pinoj. Disduigante la altejon etendiĝis duobla spaliro da starantaj ŝtonoj, malklariĝanta en la krepusko kaj malaperanta inter la arboj. Kiuj riskis sekvi tiun vojon, tiuj baldaŭ alvenis la nigran Dimholton sub Dvimorbergo, kaj la minacon de l’ ŝtonpilastro, kaj la oscedan ombron de la malpermesita pordo.

Tia estis malhela Dunharo, konstruita de homoj longe forgesitaj. Ilia nomo estis perdita kaj neniu kanto aŭ legendo memorigis pri ili. Kiucele ili kreis tiun lokon, kiel urbon aŭ sekretan templon aŭ tombon de reĝoj, neniu jam sciis. Tie ili laboris dum la Malhelaj Jaroj, eĉ antaŭ ol venis ŝipo al la okcidentaj marbordoj, kaj antaŭ ol la dunadanoj ekkonstruis Gondoron; kaj nun ili estis malaperintaj, kaj nur la Pukel-homoj postrestis, daŭre sidantaj apud la vojturnoj.

Gaja gapis al la vicoj de etendiĝantaj ŝtonoj: ili estis trivitaj kaj nigraj; iuj kliniĝis, iuj jam falis, iuj estis fenditaj aŭ rompitaj; ili aspektis kiel vicoj da maljunaj kaj malsataj dentoj. Li scivolis, kio ili estis, kaj li esperis, ke la reĝo ne intencas sekvi ilin poste en la mallumon. Poste li vidis, ke ambaŭflanke de l’ ŝtonoza vojo troviĝis tendoj kaj budoj; sed tiuj ne estis starigitaj proksime al la arboj, kaj ŝajnis prefere kunpremiĝi for de ili en la direkto de la klifrando. Ili estis pli multaj dekstre, kie Firenfeldo estis pli larĝa; kaj maldekstre troviĝis tendaro pli malgranda, en kies mezo staris alta pavilono. De tiu flanko nun venis rajdanto renkonte al ili, kaj ili turniĝis for de la vojo.

Kiam ili proksimiĝis, Gaja konstatis, ke la rajdanto estas virino kun longaj plektitaj haroj ekbrilantaj en la krepusko, tamen ŝi portis kaskon kaj estis ĝistalie vestita bataliste kaj zonita kun glavo.

– Saluton, Mastro de Markio! – ŝi kriis. – Mia koro ĝojas pro via reveno.

– Kaj al vi, Eovina, – diris Teodeno, – ĉu ĉio en ordo ĉe vi?

– Ĉio en ordo, – ŝi respondis, tamen ŝajnis al Gaja, ke ŝia voĉo kontraŭdiris tion, kaj li supozus ĝin plori, se tio kredeblus pri iu tiel severtrajta. – Ĉio en ordo. Tio estis vojo laciga al la popolo subite ŝirita de siaj hejmoj. Aŭdiĝis krudaj vortoj, ĉar jam delonge milito ne forpelis nin el la verdaj kampoj, sed mankis misfarado. Ĉio estas jam ordigita, kiel vi vidas. Kaj via loĝejo estas preta por vi, ĉar mi estas plene informita pri vi kaj mi sciis la horon de via alveno.

– Do, Aragorno jam venis, – diris Eomero. – Ĉu li ankoraŭ estas ĉi tie?

– Ne, li foriris, – diris Eovina, sin forturnante kaj rigardante la malhelajn montojn antaŭ la oriento kaj la sudo.

– Kien li iris? – demandis Eomero.

– Mi ne scias, – ŝi respondis. – Li venis nokte, kaj forrajdis hieraŭ matene, antaŭ ol la suno grimpis super la montopintojn. Li estas for.

– Vi malĝojas, filino, – diris Teodeno. – Kio okazis? Diru, ĉu li parolis pri tiu vojo? – li indikis laŭ la malheliĝanta linio de ŝtonoj al la Dvimorbergo. – Pri la Padoj de l’ Mortintoj?

– Jes, mastro, – diris Eovina. – Kaj li eniris la ombrojn, el kiuj neniu revenis. Mi ne povis malinstigi lin. Li estas for.

– Sekve niaj vojoj estas disigitaj, – diris Eomero. – Li estas perdita. Ni devos rajdi sen li, kaj nia espero malfortiĝas.

Malrapide ili trapasis la mallongan erikejon kaj altejan herbon, ne plu parolante, ĝis ili alvenis la reĝan pavilonon. Tie Gaja konstatis, ke ĉio estas pretigita, kaj ke li mem ne estas forgesita. Eta tendo estis starigita por li apud la reĝa loĝejo, kaj tie li sidis sola, dum homoj iris tien-reen enirante al la reĝo kaj konsiliĝante kun li. Nokto profundiĝis, kaj la duone vidataj pintoj de la okcidentaj montoj estis kronitaj de steloj, sed la oriento estis malluma kaj senforma. La etendiĝantaj ŝtonoj malrapide velkis el la vidkampo, sed preter ili, pli nigra ol la malhelo, brovumis la larĝa kaŭra ombro de Dvimorbergo.

– La Padoj de l’ Mortintoj, – li murmuris al si. – ĉu la padoj de l’ Mortintoj? Kion signifas ĉio ĉi? Ili jam ĉiuj forlasis min. Ili ĉiuj iris al iu sorto: Gandalfo kaj Grinĉjo al nulito en la oriento; Sam kaj Frodo al Mordoro; Paŝegulo, Legolaso kaj Gimlio al la Padoj de l’ Mortintoj. Sed mia vico venos sufiĉe baldaŭ supozeble. Mi scivolas, pri kio ili ĉiuj parolas, kaj kion la reĝo intencas fari. Ĉar mi jam devos iri, kien li iras. Meze de tiuj malgajaj pensoj, li subite rememoris, ke li tre malsatas, kaj li stariĝis por iri vidi, ĉu iu alia en tiu stranga tendaro sentis same. Sed ĝuste tiumomente sonoris trumpeto, kaj viro venis alvoki lin, la eskviron de la reĝo, por deĵori ĉe la reĝa tablo.

En la interna parto de la pavilono estis eta spaco, kurtenita per broditaj tolpendaĵoj kaj kun feloj dismetitaj; kaj tie ĉe tableto sidis Teodeno kun Eomero kaj Eovina, kaj Dunhero estro de Harvalo. Gaja staris malantaŭ la reĝa tabureto kaj servis lin, ĝis baldaŭ la maljunulo, elpensiĝante, turniĝis al li kaj ridetis.

– Venu, sinjoro Gajadoko! – li diris. – Ne staru. Sidiĝu apud mi, tiel longe kiel mi restas sur mia propra tereno, kaj malpezigu mian koron per rakontoj.

Oni liberigis lokon por la hobito maldekstre de la reĝo, sed neniu petis rakonton. Efektive oni malmulte parolis, kaj oni manĝis kaj trinkis plejparte silente, ĝis finfine, trovinte kuraĝon, Gaja starigis la demandon, kiu turmentis lin.

– Dufoje jam, mastro, mi aŭdis pri la Padoj de l’ Mortintoj, – li diris. – Kio ili estas? Kaj kien iris Paŝegulo, nome mastro Aragorno, kien li iris?

La reĝo suspiris, sed neniu respondis, ĝis finfine Eomero ekparolis:

– Ni ne scias, kaj pezas niaj koroj. Sed rilate la Padojn de l’ Mortintoj, vi mem surpaŝis ties unuajn ŝtupojn. Ne, neniujn vortojn misfortunajn mi parolas! Tiu vojo, kiun ni grimpis, estas aliro al la Pordo, tie en Dimholto. Sed kio kuŝas post ĝi, tion scias neniu.

– Scias neniu, – diris Teodeno, – tamen pralegendo, nuntempe apenaŭ menciata, raportas ion. Se parolas vere tiuj malnovaj historioj, kiuj pasadis de patro al filo en la Domo de Eorlo, la Pordo sub Dvimorbergo kondukas al sekreta vojo, kiu iras sub la monto al iu forgesita loko. Sed neniu iam ajn aŭdacis eniri por serĉi ties sekretojn, de kiam Baldoro, filo de Brego, trapasis la Pordon kaj neniam plu estis vidita inter la homoj. Malprudentan voton li prononcis, eltrinkinte kornon ĉe tiu festo, kiun starigis Brego por sanktigi nove konstruitan Meduseldon, kaj li neniam venis al tiu alta seĝo, kies heredanto li estis. Oni diras, ke Mortintoj el la Mallumaj Jaroj gardas la vojon kaj permesas al neniu vivanto aliron al siaj kaŝitaj haloj; sed de tempo al tempo ili mem videblas trapasante ombrece la pordon kaj irante laŭ la ŝtonvojo. Tiam la homoj en Harvalo firme fermas siajn pordojn kaj kovras siajn fenestrojn kaj timas. Sed malofte la Mortintoj elvenas, nur en horoj de granda maltrankvilo kaj proksimiĝanta morto.

– Tamen oni diras en Harvalo, – diris Eovina mallaŭte, – ke dum la senlunaj noktoj antaŭ ne tre longe amaso tre strange vestita preterpasis. De kie ili venis, sciis neniu, sed ili laŭiris la ŝtonvojon kaj malaperis en la monton, kvazaŭ ili irus al rendevuo.

– Do kial Aragorno iris tiun vojon? – demandis Gaja. – Ĉu vi scias ion, kio klarigus tion?

– Krom se li diris ion al vi kiel al sia amiko, kion ni ne aŭdis, – diris Eomero, – nun neniu en la lando de la vivantoj povas diveni lian intencon.

– Ege ŝanĝita li ŝajnis al mi, post kiam mi la unuan fojon vidis lin en la reĝa domo, – diris Eovina, – pli serioza, pli maljuna. Envultita mi taksis lin, kaj simila al iu vokata de la Mortintoj.

– Eble li estis vokata, – diris Teodeno, – kaj mia koro diras al mi, ke mi neniam plu vidos lin. Tamen li estas reĝeca persono, alte destinita. Kaj konsoliĝu per tio, filino, tiel ke konsolon vi ŝajne bezonas pro via doloro pri tiu gasto. Oni diras, ke kiam la eorlidoj venis el la nordo kaj pasis finfine supren laŭ Neĝburno, serĉante sekurajn rifuĝejojn en tempo premanta, Brego kaj ties filo Baldoro supreniris la Ŝtuparon de la Fortikaĵo kaj tiel staris antaŭ la Pordo. Ĉe la sojlo sidis oldulo, nediveneble maljunega, alta kaj reĝeca li antaŭe estis, sed nun li estis velkinta kiel malnova ŝtono. Efektive ŝtono ili supozis lin, ĉar li tute ne moviĝis kaj diris neniun vorton, ĝis ili celis preterpasi lin kaj eniri. Kaj tiam voĉo eliĝis el li, kvazaŭ el la tero, kaj surprize al ili ĝi parolis en la okcidenta lingvo: La vojo estas fermita.

» Tiam ili haltis kaj rigardis lin kaj vidis, ke li vivas ankoraŭ; sed li ilin ne rigardis. La vojo estas fermita, lia voĉo diris denove. Ĝin kreis tiuj, kiuj estas Mortintaj, kaj la Mortintoj gardas ĝin, ĝis venos la okazo. La vojo estas fermita.

» Kaj kiam la okazo venos? demandis Baldoro. Sed neniun respondon li ricevis. Ĉar la maljunulo mortis tiuhore kaj falis survizaĝen; kaj neniun pluan informon pri la praloĝantoj de la montaro nia popolo iam eksciis. Tamen eble finfine la epoko aŭgurita jam venis, kaj Aragorno eble trapasos.

– Sed kiel oni konstatu, ĉu aŭ ne tiu epoko venis, krom riskante la Pordon? – demandis Eomero. – Kaj tiun vojon mi ne irus eĉ se ĉiuj hordoj de Mordoro starus antaŭ mi, kaj mi estus sola kaj havus neniun alian rifuĝejon. Ve, ke humoro tiel envulta trafis viron tiel grandkoran en tiu ĉi horo de bezono! Ĉu ne estas sufiĉe da misaj aferoj en la mondo, sen ke oni serĉu ilin sub la tero? Milito proksimas.

Li paŭzis, ĉar tiumomente aŭdiĝis bruo ekstere, vira voĉo krianta la nomon de Teodeno, kaj la kiu-iras de la sentinelo.

Baldaŭ la estro de l’ sentineloj flankenŝovis la kurtenon kaj diris:

– Mastro, venis komisiito el Gondoro. Li volas tuj veni al vi.

– Li venu! – diris Teodeno.

Eniris altulo, kaj Gaja sufokis ekkrion; ĉar ŝajnis al li, ke Boromiro denove vivas kaj revenis. Poste li konstatis, ke tiel ne estas; la viro estis nekonata, kvankam tiel simila al Boromiro, ke li ŝajnis parenca, alta, grizokula kaj fiera. Li estis vestita rajdiste per mantelo el malhela verdo super delikata maŝkitelo; sur la antaŭo de lia kasko estis verkita arĝenta steleto. En la mano li portis unu sagon, nigrapluman kaj ŝtalpintan, sed la pinto estis ruĝe farbita.

Li unukrure genuiĝis kaj transdonis la sagon al Teodeno.

– Saluton, Mastro de la rohananoj, amiko de Gondoro! Mi estas Hirgono, komisiito de Denetoro, kiu alportas al vi ĉi tiun militsignon. Gondoro estas en grava danĝero. Ofte la rohananoj helpis nin, sed nun la Mastro Denetoro petas vian tutan forton kaj vian tutan rapidecon, ĉar eble Gondoro finfine detruiĝos.

– La Ruĝa Sago! – diris Teodeno, tenante ĝin kvazaŭ li ricevus alvokon longe atenditan, tamen teruran, kiam ĝi venas. Lia mano tremis. – La Ruĝa Sago ne estas vidita en Markio dum ĉiuj miaj jaroj! Ĉu vere ni venis ĝis tio? Kaj kiom supozas Mastro Denetoro mian tutan forton kaj mian tutan rapidecon?

– Tion plej bone scias vi, mastro, – diris Hirgono. – Sed post nelonge povos okazi, ke Minaso Tirit estos ĉirkaŭbarita, kaj se vi ne estas sufiĉe forta por trabreĉi sieĝon multpotencan, Mastro Denetoro ordonis al mi diri, ke laŭ lia prijuĝo la fortaj armiloj de la rohananoj pli utilos interne de liaj muroj ol ekstere.

– Sed li scias, ke nia popolo batalas prefere surĉevale kaj en malfermiteco, kaj ankaŭ ke ni estas popolo disloĝanta kaj necesas tempo por kunigi niajn rajdistojn. Ĉu ne vere estas, Hirgono, ke la Mastro de Minaso Tirit scias pli, ol li inkluzivas en sia mesaĝo? Ĉar ni jam militas, kiel vi eble vidis, kaj vi ne trovas nin tute senpreparaj. Gandalfo la Griza estis inter ni, kaj ĝuste nun ni kuniĝas por batalo en la oriento.

– Kion Mastro Denetoro eble scias aŭ konjektas, mi ne povas diri, – respondis Hirgono. – Sed efektive nia situacio estas danĝerega. Mia Mastro ne sendas al vi iun ordonon, li nur petas, ke vi memoru la malnovan amikecon kaj votojn delonge diritajn, kaj por via propra prospero faru vian plejeblon. Estas raportite al ni, ke multaj reĝoj alrajdis el la oriento por servi al Mordoro. De la nordo ĝis la kampo de Dagorlado estas interbatiĝo kaj onidiroj pri milito. En la sudo haradanoj moviĝas, kaj timo inundis niajn marbordojn, tiel ke malmulte da helpo venos al ni de tie. Rapidu! Ĉar ĝuste antaŭ la muroj de Minaso Tirit la sorto de nia epoko estos decidita, kaj se la tajdo ne estos haltigita tie, poste ĝi trafluos ĉiujn belajn kampojn de Rohano, kaj eĉ en tiu ĉi Fortikaĵo inter la montetoj ne estos rifuĝejo.

– Mallumaj sciigoj, – diris Teodeno, – tamen ne tute nesupozitaj. Sed diru al Denetoro, ke eĉ se Rohano mem ne sentus danĝeron, ni tamen venus helpi lin. Sed nin trafis multaj perdoj en niaj bataloj kontraŭ la perfidulo Sarumano, kaj ni devas plu konsideri nian landlimon norde kaj oriente, kiel vidigas liaj propraj informoj. La granda potenco, kiun la Malluma Mastro nun ŝajnas disponi, eble povus haltigi nin en batalo antaŭ la urbo kaj tamen frapi grandforte trans la Riveron fore preter la Reĝa Pordo.

» Sed ni ne plu parolos, kiel konsilas la prudento. Ni venos. La apelo estas aranĝita por morgaŭ. Kiam ĉio estos ordigita, ni ekvojaĝos. Dek mil lancistojn mi eble povintus rajdigi tra la ebenaĵo por konsterni viajn malamikojn. Sed estos malpli multe, bedaŭrinde, ĉar mi ne volas lasi negarditaj miajn fortikaĵojn. Tamen almenaŭ ses mil rajdos post mi. Diru al Denetoro, ke ĉi-hore la Reĝo de Markio mem descendos al la lando Gondoro, kvankam eble li ne rajdos returnen. Sed ĝi estas vojo longa, kaj homoj kaj bestoj devos alveni la finon kun forto por la batalo. Eble pasos semajno ekde la morgaŭa mateno antaŭ ol vi aŭdos kriegon de la filoj de Eorlo proksimiĝanta el la nordo.

– Ĉu semajno! – diris Hirgono. – Se tiel devas esti, tiel estu. Sed vi probable trovos nur murojn ruinigitajn je sep tagoj de la nuno, krom se venos neatendite alia helpo. Nu, vi povos almenaŭ perturbi la orkojn kaj la brunhaŭtulojn, dum tiuj festos en la Blanka Turego.

– Ni faros almenaŭ tion, – diris Teodeno. – Sed mi mem ĵus venis el batalo kaj longa vojaĝo, kaj mi iros nun ripozi. Restu ĉi tie ĉi-nokte. Poste vi rigardos la apelon de Rohano kaj forrajdos tiom pli ĝoja pro la vido, kaj pli rapide pro la ripozo. Konsiliĝoj plej trafas matene, kaj nokto ŝanĝas multajn aferojn.

Tion dirinte la reĝo stariĝis, kaj ĉiuj stariĝis.

– Iru nun ĉiu al sia ripozo, – li diris, – kaj dormu bone. Kaj vin, sinjoro Gajadoko, mi ne plu bezonas hodiaŭ nokte. Sed estu preta por mia alvoko tiel baldaŭ kiel la suno leviĝos.

– Mi estos preta, – diris Gaja, – eĉ se vi ordonos, ke mi rajdu kun vi laŭ la Padoj de l’ Mortintoj.

– Ne parolu la vortojn aŭgurajn! – diris la reĝo. – Ĉar eble ekzistas pli ol unu vojo meritanta tiun nomon. Sed mi ne diris, ke mi ordonos al vi rajdi kun mi laŭ iu ajn vojo. Bonan nokton!

– Mi rifuzas postlasiĝi, ke oni retrovu min revenante! – diris Gaja. – Mi rifuzas postlasiĝi, mi rifuzas. – Kaj tion ripetante ĉiam denove al si, li finfine ekdormis en sia tendo.

Lin vekis homo, skuanta lin.

– Vekiĝu, vekiĝu, sinjoro Holbitlo! – kriis tiu, kaj finfine Gaja vekiĝis el profunda sonĝo kaj sidiĝis tikante. Ankoraŭ ŝajnas tre malhele, li pensis.

– Kio okazas? – li demandis.

– La reĝo vin alvokas.

– Sed la suno ankoraŭ ne leviĝis.

– Ne, kaj ne leviĝos hodiaŭ, sinjoro Holbitlo. Nek iam plu, oni supozus sub jena nubo. Sed la tempo ne senmoviĝas, eĉ se la suno estas perdita. Rapidu!

Surmetinte kelkajn vestojn Gaja rigardis eksteren. La mondo estis malheleca. La aero mem ŝajnis bruna, kaj ĉio ĉirkaŭe estis nigra kaj griza kaj senombra. Regis plena senmoveco. Neniu nubo videblis, krom eble fore en la okcidento, kie la plej malproksimaj palpantaj fingroj de la granda morno plu rampis antaŭen kaj trapenetris ilin iom da lumo. Supre pendis peza tegmento, sombra kaj senforma, kaj la lumo ŝajnis velki pli ol kreski.

Gaja vidis multajn personojn starantajn, suprenrigardantajn kaj murmurantajn; ĉies vizaĝoj estis grizaj kaj malĝojaj, kaj iuj timis. Kun peziĝanta koro li sin direktis al la reĝo. La gondora rajdisto Hirgono anticipis lin, kaj apud tiu nun staris alia viro simila al li kaj same vestita, sed pli malalta kaj pli larĝa. Kiam Gaja eniris, tiu alparolis la reĝon.

– Ĝi venas el Mordoro, moŝto, – li diris. – Ĝi komenciĝis hieraŭ vespere je sunsubiro. El la montoj de Eostfaldo en via regno mi vidis ĝin leviĝi kaj trarampi la ĉielon, kaj tutnokte, dum mi rajdis, ĝi venis malantaŭe glutante la stelojn. Jam la nubego superombras la tutan teron inter ĉi tie kaj la Ombraj Montoj, kaj ĝi pliprofundiĝas. Milito jam komenciĝis.

Dum iom da tempo la reĝo sidis silenta. Fine li ekparolis:

– Do ni alvenas ĝin en la fino, la grandan batalon de nia epoko, en kiu forpasos multaj aferoj. Sed almenaŭ ne plu necesas kaŝiĝo. Ni rajdos laŭ la rekta kaj senŝirma vojo kaj per tuta nia rapido. La apelo komenciĝos jam tuj, kaj atendos neniun malfruanton. Ĉu en Minaso Tirit vi havas sufiĉe da provianto? Ĉar se ni devos nun rajdi plej haste, ni sekve devos rajdi senŝarĝe, kun nur sufiĉe da greno kaj akvo por nutri nin ĝisbatale.

– Ni havas grandan stokon jam longe preparitan, – respondis Hirgono. – Rajdu nun laŭeble senŝarĝe kaj rapide!

– Do alvoku la heroldojn, Eomero, – diris Teodeno. – La rajdistoj estu envicigitaj!

Eomero eliris, kaj baldaŭ la trumpetoj sonoris en la Fortikaĵo kaj ilin respondis multaj malsupre; sed ties voĉoj ne plu sonis klare kaj brave, kiel ili ŝajnis al Gaja la antaŭan vesperon. Obtuzaj ili ŝajnis kaj aspraj en la peza aero, henante sinistre.

La reĝo sin turnis al Gaja.

– Mi iras al milito, sinjoro Gajadoko, – li diris. – Tre baldaŭ mi ekvojaĝos. Mi liberigas vin el mia servado, sed ne el mia amikeco. Vi restos ĉi tie kaj, se vi volos, vi servos Damon Eovina, kiu regos la popolon anstataŭ mi.

– Sed, sed, mastro, – Gaja balbutis, – mi proponis al vi mian glavon. Mi ne volas esti disigita de vi, reĝo Teodeno. Kaj pro tio, ke ĉiuj miaj amikoj iris al la batalo, mi hontus resti malantaŭe.

– Sed ni rajdos sur ĉevaloj altaj kaj rapidaj, – diris Teodeno, – kaj malgraŭ tio, ke via koro estas granda, vi ne povos rajdi tiajn bestojn.

– Do ligu min al ies dorso, aŭ permesu al mi kroĉiĝi al ies piedingo, aŭ io. Estas longa vojo por kuranto, sed mi ja kuros, se mi ne povos rajdi, eĉ se mi fortrivos miajn piedojn kaj alvenos semajnojn tro malfrue.

Teodeno ridetis.

– Prefere ol tio, mi kunportus vin sur Neĝkolaĵo, – li diris. – Sed vi almenaŭ rajdos kun mi ĝis Edoraso kaj rigardos al Meduseldo, ĉar tien mi iros. Ĝis tie povos vin porti Stibo: la granda vetkuro ne komenciĝos ĝis ni atingos la ebenaĵon.

Tiam Eovina stariĝis.

– Venu jam, Gajadoko! – ŝi diris. – Mi montros al vi la ekipaĵon, kiun mi preparis por vi. – Ili eliris kune. – Nur tiun ĉi peton starigis al mi Aragorno, – diris Eovina, dum ili trapasis inter la tendoj, – ke vi estu armita por la batalo. Tion mi konsentis laŭ miaj eblecoj. Ĉar mia koro diras al mi, ke vi bezonos tian ekipaĵon antaŭ la fino.

Ŝi kondukis Gajan al budo inter la loĝejoj de la reĝa gardistaro; kaj tie armilisto portis al ŝi malgrandan kaskon, rondan ŝildon kaj aliajn armaĵojn.

– Neniun maŝkirason ni havas, kiu povus adaptiĝi al vi, – diris Eovina, – nek tempon por forĝi tian maŝkirason; sed jen estas dika brustvesto el ledo, zono kaj ponardo. Glavon vi jam havas.

Gaja riverencis, kaj la damo montris al li la ŝildon, kiu similis la ŝildon donitan al Gimlio, kaj ĝi surhavis la insignon de la blanka ĉevalo.

– Prenu ĉion ĉi, – ŝi diris, – kaj portu ilin al bonfortuno! Adiaŭ jam, sinjoro Gajadoko! Ni eble tamen renkontiĝos denove, vi kaj mi.

Tiel okazis, ke en profundiĝanta sombro la Reĝo de Markio prepariĝis por konduki ĉiujn siajn rajdistojn laŭ la orienta vojo. Koroj pezis, kaj multaj timis en la ombro. Sed ili estis popolo severa, lojala al sia mastro, kaj malmulte da plorado aŭ murmurado aŭdiĝis, eĉ en la tendaro en la Fortikaĵo, kie loĝis la ekzilitoj el Edoraso, virinoj, infanoj kaj gemaljunuloj. Missorto ŝvebis super ili, sed ili frontis ĝin silente.

Pasis du rapidaj horoj, kaj nun la reĝo sidis sur sia blanka ĉevalo, ekbrilanta en la duonlumo. Fiera kaj alta li ŝajnis, malgraŭ tio, ke la haroj fluantaj sub lia alta kasko similis la neĝon; kaj multaj rigardis lin mire kaj kuraĝiĝis vidante lin malkliniĝa kaj sentima.

Tie sur la larĝaj ebenaĵoj apud la brua rivero estis ordigitaj en multaj trupoj preskaŭ kvincent kvin centoj da rajdistoj plenarmitaj, kaj pluraj centoj da aliuloj kun rezervaj ĉevaloj malpeze ŝarĝitaj. Unuopa trumpeto sonoris. La reĝo levis sian manon, kaj tiam silente la armeo da markianoj ekiris. Unue iris dek du domanoj de la reĝo, renomaj rajdistoj. Poste sekvis la reĝo kun Eomero dekstre. Li jam adiaŭis al Eovina supre en la Fortikaĵo, kaj tiu memoro estis malĝojiga; sed nun li turnis sian atenton al la vojo antaŭe. Malantaŭ li Gaja rajdis sur Stibo kun la mesaĝistoj de Gondoro, kaj pli malantaŭe alia dekduo de reĝaj domanoj. Ili preterpasis la longajn vicojn da atendantoj kun severaj kaj senemociaj vizaĝoj. Sed kiam ili preskaŭ alvenis la ekstremon de la vicoj, iu direktis rigardon akran al la hobito. Junulo, pensis Gaja reciproke rigardante, malpli alta kaj fortika ol la plimulto. Li konstatis ekbrilon de klaraj grizaj okuloj; kaj tiam li ektremetis, ĉar subite venis al li en la kapon, ke tio estas vizaĝo de persono senespera, kiu iras serĉi la morton.

Plu laŭ la griza vojo ili iris apud Neĝburno hastanta sur siaj ŝtonoj; tra la vilaĝetoj Subharo kaj Supraburno, kie multaj malgajaj virinaj vizaĝoj rigardis tra malhelaj pordejoj; kaj tiel sen korno aŭ harpo aŭ virvoĉa muziko la granda rajdado orienten komenciĝis, pri kiu okupiĝis la kantoj de Rohano dum multaj longaj homvivoj poste.

El Dunharo en morna mateno
rajdis kun komandantoj fil’ de Tengelo:
venis al Edoraso, l’ antikvaj haloj
de l’ limgardantoj nebulumitaj;
orajn trabojn malhelo mantelis.

Li adiaŭis liberan popolon,
la tronon, fajrujojn, kaj lokojn sanktajn,
kie festadis li antaŭ krepusko.

Elrajdis la reĝo, tim’ malantaŭe,
fato antaŭe. Li lojaladis
al votoj faritaj, ilin plenumis.

Teodeno elrajdis. Kvin noktojn kaj tagojn
al oriento rajdis eorlidoj
tra Foldo, Fenmarĉo kaj Firenarbaro,
ses mil lancoj al Sunlendingo,
Mundburgo potenca sub Mindoluino,
mar-reĝa urbo en suda reĝlando
sieĝata, fajr-ĉirkaŭita.

Sort’ ilin pelis. Glutis mallumo
ĉevalojn kaj homojn; hufbatoj fore
sinkis silenten: rakontas la kantoj.

Efektive en profundiĝanta malhelo venis la reĝo al Edoraso, kvankam temis nur pri tagmezo laŭhorloĝe. Tie li haltis nur mallonge kaj plifortigis sian armeon per ĉirkaŭ sesdeko da rajdistoj venintaj malfrue al la apelo. Nun manĝinte li pretigis sin denove por ekvojaĝi, kaj li afable adiaŭis sian eskviron. Sed Gaja lastfoje petegis, ke li ne estu apartigita.

– Jen ne estas vojaĝo por tiaj rajdbestoj kiaj Stibo, mi jam diris al vi, – diris Teodeno. – Kaj en tia batalo, kian ni intencas fari sur la kampoj de Gondoro, kion vi farus, sinjoro Gajadoko, kvankam vi estas glavmajstro kun pli da koro ol da staturo.

– Tiurilate kiu povas antaŭvidi? – respondis Gaja. – Sed kial, mastro, vi ricevis min kiel glavmajstron, se ne por resti ĉe via flanko? Kaj mi ne volas, ke oni dira pri mi en kantoj, ke mi ĉiam estis postlasita!

– Mi ricevis vin por sekurigi vin, – respondis Teodeno, – kaj ankaŭ por ke vi faru laŭ miaj eventualaj ordonoj. Neniu el miaj rajdistoj povos porti vin kiel ŝarĝon. Se la batalo okazus antaŭ miaj pordoj, eble viajn farojn rememorus la menestreloj, sed estas cent du leŭgoj ĝis Mundburgo, kie Denetoro regas. Pli mi ne diros.

Gaja riverencis kaj foriris malĝoje, kaj gapis al la vicoj da rajdistoj. Jam la trupoj estis pretiĝantaj por ekiro: viroj striktigis selzonojn, prizorgis la selojn, karesis siajn ĉevalojn; iuj maltrankvile rigardis la premantan ĉielon. Nerimarkite alvenis rajdisto kaj alparolis mallaŭte en la orelon de la hobito.

– Kie emo ne mankas, liberiĝas vojo, tiel ni diras, – li flustris; – kaj tion mi mem konstatis. – Gaja suprenrigardis kaj vidis, ke tiu estas la juna rajdisto, kiun li matene rimarkis. – Vi volas iri tien, kien iras la Mastro de Markio: mi vidas tion en via vizaĝesprimo.

– Vere, – diris Gaja.

– Do vi akompanos min, – diris la rajdisto. – Mi kunportos vin antaŭ mi, sub mia mantelo ĝis ni estos en malproksimo kaj jena mallumo pli mallumos. Tian bonvolon oni ne rifuzu. Nenion plu diru al iu ajn, sed venu!

– Mi vere tre dankas! – diris Gaja. – Dankon, sinjoro, kvankam vian nomon mi ne scias.

– Ĉu ne? – diris la rajdisto mallaŭte. – Do nomu min Dernkasko.

Tiel okazis, ke kiam la reĝo ekvojaĝis, antaŭ Dernkasko sidis la hobito Gajadoko, kaj la griza ĉevalego Ventfola malzorgis pri la ŝarĝo; ĉar Dernkasko malpli pezis ol multaj viroj, kvankam li estis supla kaj forme fortikeca.

Antaŭen en la ombron ili rajdis. En la salikaj densejoj, kie Neĝburno fluis en Entvaŝon, je dek du leŭgoj oriente de Edoraso, oni bivakis tiunokte. Kaj poste antaŭen denove tra Foldo; kaj tra Fenmarĉo, kie dekstre grimpis grandaj kverkejoj sur la montflankoj sub la ombroj de malhela Halifirieno apud la limoj de Gondoro; sed fore maldekstre nebuletoj surkuŝis la marĉojn kreitajn de la elfluejoj de Entvaŝo. Kaj dum ili rajdis, venis onidiroj pri milito en la nordo. Unuopuloj, sovaĝe rajdante, alportis sciigojn pri malamikoj atakantaj ilian orientan limon, pri orkamasoj marŝantaj en la steparo de Rohano.

– Rajdu plu! Rajdu plu! – kriis Eomero. – Tro malfrue jam por flankeniri. La marĉejoj de Entvaŝo devos gardi nian flankon. Nun rapidon ni bezonas. Rajdu plu!

Kaj tiel Reĝo Teodeno foriris el sia regno, kaj leŭgon post leŭgo la longa vojo forserpentumis, kaj la signalfajraj montetoj pretermarŝis: Kalenhado, Min-Rimono, Erelaso, Nardolo. Sed ties fajroj estis estingitaj. La tuta tereno estis griza kaj senmova; kaj ĉiam pli da ombro profundiĝis antaŭ ili, kaj espero malkreskis en ĉiu koro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.