La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 4: La sieĝo de Gondoro

Grinĉjo estis vekita de Gandalfo. Kandeloj estis fajrigitaj en ilia ĉambro, ĉar tra la fenestroj venis nur malforta krepusko; la aero pezis kvazaŭ pro proksimiĝanta tondro.

– Kioma horo estas? – diris Grinĉjo oscedante.

– Post la dua horo, – diris Gandalfo. – Jam estas tempo ellitiĝi kaj ordigi vin. Vi estas vokita al la Mastro de la Urbo por ekscii viajn novajn devojn.

– Kaj ĉu li havigos matenmanĝon?

– Ne! Ĝin mi havigis: ĉion kion vi ricevos ĝis la tagmezo. Manĝaĵoj estas nun porciumataj laŭordone.

Grinĉjo rigardis malgaje la malgrandan panon kaj (laŭ lia opinio) tre nesufiĉan buterpecon, kiuj estis elmetitaj por li apud taso da maldensa lakto.

– Kial vi kondukis min ĉi tien? – li diris.

– Vi tre bone scias, – diris Gandalfo. – Por disigi vin de malutilo; kaj se ne plaĉas al vi esti ĉi tie, vi rajtas memori, ke vi tion mem trudis al vi.

Grinĉjo diris nenion plu.

Post nelonge li marŝis kun Gandalfo denove tra la malvarma koridoro al la pordo de la Turega Halo. Tie Denetoro sidis en griza sombro, kvazaŭ maljuna pacienca araneo, Grinĉjo pensis; li ŝajnis ne esti moviĝinta ekde la antaŭa tago. Li fingrovokis Gandalfon al seĝo, sed Grinĉjo daŭre staris dum kelka tempo malatentite. Fine la maljunulo turnis sin al li:

– Nu, sinjoro Peregrino, espereble vi utiligis hieraŭon por via profito, kaj agrable por vi? Tamen mi timas, ke la tablo en tiu ĉi urbo estas malpli ŝarĝita ol laŭ via deziro.

Grinĉjo sentis iom senkomforte, ke la plimulto de tio, kion li diris aŭ faris, estas iel konata al la Mastro de la Urbo, kaj cetere multo el tio, kion li pensis. Li nenion respondis.

– Kaj kion vi volas fari en mia servado?

– Mi supozis, mastro, ke vi difinos al mi miajn devojn.

– Tion mi faros, kiam mi ekscios por kio vi taŭgas, – diris Denetoro. – Sed tion mi ekscios plej frue, eble, se mi tenos vin apud mi. La eskviro de mia ĉambro petis permeson iri al la ekstera garnizono, do vi anstataŭos lin dum iom da tempo. Vi servos min, portos mesaĝojn, kaj parolos al mi, se la milito kaj konsiliĝo lasos al mi senokupan tempon. Ĉu vi scias kanti?

– Jes, – diris Grinĉjo. – Nu, jes, sufiĉe bone por mia propra popolo. Sed ni ne havas kantojn taŭgajn en halegoj kaj misepokoj, moŝto. Ni malofte kantas pri io pli terura ol vento aŭ pluvo. Kaj la plimultaj miaj kantoj temas pri aferoj, kiuj ridigas min; aŭ pri manĝado kaj trinkado, kompreneble.

– Kaj kial tiaj kantoj ne estu taŭgaj en miaj haloj, aŭ dum tiaj horoj kiaj la nunaj? ĉu ni, kiuj vivis longe sub la Ombro, supozeble rajtas aŭskulti eĥojn el lando neĝenata de ĝi? Tiam ni povos senti, ke ne senfrukta estis nia maldormo, kvankam ĝi eble estis sendanka.

Grinĉjo deprimiĝis. Al li ne plaĉis la ideo kanti iun kanton el la Provinco al la Mastro de Minaso Tirit, certe ne la komikajn, kiujn li plej bone konis; tiuj estus tro, nu, kamparanecaj por tia okazo. Li estis tamen provizore liberigita de la turmento. Oni ne ordonis, ke li kantu. Denetoro turnis sin al Gandalfo, starigante demandojn pri la rohananoj kaj ties politiko kaj la situacio de Eomero, nevo de la reĝo. Grinĉjo miris pri kiom la Mastro verŝajne sciis pri popolo loĝanta tiel fore, kvankam certe, li pensis, pasis multaj jaroj post kiam Denetoro mem rajdis eksteren.

Baldaŭ Denetoro gestis al Grinĉjo kaj provizore forsendis lin.

– Iru al la armilejo de la Citadelo, – li diris, – kaj akiru tie la livreon kaj ekipaĵon de la Turego. Ĝi estos preta. Ĝi estis mendita hieraŭ. Revenu kiam vi estos vestita!

Okazis laŭ lia diro; kaj Grinĉjo baldaŭ trovis sin vestita per strangaj vestaĵoj, ĉiuj el nigro kaj arĝento. Li havis etan maŝkirason, kies ringoj estis forĝitaj el ŝtalo, eble, tamen gagate nigraj; kaj altvertan kaskon kun etaj korvflugiloj ambaŭflanke, inkrustitan per arĝenta stelo en la mezo de la cirkleto. Super la maŝo estis mallonga nigra kitelo, arĝente brodita en la centro je la emblemo de la Arbo. Liaj malnovaj vestoj estis falditaj kaj metitaj en tirkeston; al li estis permesate reteni nur la grizan mantelon de Lorieno, sed ne porti ĝin dumdeĵore. Li aspektis jam, se li nur scius tion, kiel vera Ernil i Pheriannath, la Princo de la Duonuloj, kiel la homoj nomis lin; sed li sentis sin nekomforta. Kaj la malhelo komencis deprimi lian spiriton.

Estis malhele kaj krepuske dum la tuta tago. Ekde la sensuna tagiĝo ĝis la vespero la peza ombro profundiĝis, kaj ĉiuj koroj en la Urbo estis deprimitaj. Altsupre granda nubo moviĝis malrapide okcidenten el la Nigra Lando, vorante la lumon, portate sur vento de milito; sed sube la aero estis senmova kaj senspira, kvazaŭ la tuta valo de Anduino atendus la atakon de ruiniga ŝtormo.

Ĉirkaŭ la dek-unua horo, liberigite finfine de deĵorado dum iom da tempo, Grinĉjo elvenis kaj iris serĉi manĝaĵon kaj trinkaĵon por gajigi sian pezan koron kaj igi pli subtenebla sian atendotaskon. En la manĝejo li renkontis denove Beregondon, kiu ĵus revenis post komisio trans Pelenoro al la gardoturoj sur la ĉefvojo. Kune ili elpromenis al la muroj; ĉar interne Grinĉjo sentis sin enkarcerigita, kaj sufokita eĉ en la altplafona citadelo. Nun ili sidis flankalflanke denove en la niĉo frontanta orienten, kie la antaŭan tagon ili manĝis kaj interparolis.

Estis la sunsubira horo, sed la granda vualo jam etendiĝis foren al la okcidento, kaj nur kiam ĝi sinkis fine en la maron la suno eskapis por elsendi mallongan adiaŭan ekbrilon antaŭ la nokto, samkiel Frodo vidis ĝin ĉe la Krucvojo tuŝanta la kapon de l’ falinta reĝo. Sed al la kampoj de Pelenoro, sub la ombro de Mindoluino, venis neniu ekbrilo: ili estis brunaj kaj mornaj.

Jam ŝajnis al Grinĉjo, ke pasis jaroj post kiam li sidis tie antaŭe, en iu duonforgesita tempo, kiam li ankoraŭ estis hobito, facilanima vaganto malmulte tuŝata de la trapasitaj danĝeroj. Nun li estis unuopa soldateto en urbo preparanta sin por granda atako, vestita en la fiera sed sombra maniero de la Garda Turego.

En aliaj tempo kaj loko eble plaĉus al Grinĉjo la nova vesto, sed li nun sciis, ke li ne partoprenas ludon; li estis tute serioze servisto de mastro severa en plej grava danĝero. La maŝkiraso estis peza ŝarĝo, kaj la kasko pezis sur lia kapo. La mantelon li flankenĵetis sur la sidlokon. Li forturnis siajn lacajn okulojn de la mallumaj kampoj sube kaj oscedis, kaj poste li suspiris.

– Vi laciĝis pri tiu ĉi tago, ĉu? – diris Beregondo.

– Jes, – diris Grinĉjo, – tre. Laciĝis pro neniofarado kaj atendado. Mi sentaskadis antaŭ la pordo de l’ ĉambro de mia mastro dum multaj malrapidaj horoj, dum li debatis kun Gandalfo kaj la princo kaj aliaj eminentuloj. Kaj mi ne kutimas, mastro Beregondo, servadi malsata aliajn dum ili manĝas. Tio terure streĉas hobiton. Sendube vi opinias, ke mi devus tiom pli konsciiĝi pri la honoro. Sed por kio taŭgas tia honoro? Efektive por kio taŭgas manĝaĵo kaj trinkaĵo sub tiu ĉi rampanta ombro? Kion ĝi signifas? La aero mem ŝajnas densa kaj bruna! ĉu vi ofte spertas tiajn mornojn kiam la vento venas el la oriento?

– Ne, – diris Beregondo, – tio ne estas vetero de la mondo. Tio estas elpensaĵo de lia malico, iu kirlaĵo de fumo el la Fajromonto, kiun li sendas por malheligi korojn kaj kapojn. Kaj tion ĝi ja faras. Mi volas, ke mastro Faramiro revenu. Lin tio ne malesperigus. Sed nun, kiu scias, ĉu li iam revenos trans la Riveron el la mallumo?

– Jes, – diris Grinĉjo, – ankaŭ Gandalfo maltrankviliĝas. Lin desapontis, ŝajnas al mi, ne trovi Faramiron ĉi tie. Kaj kien li mem iris? Li forlasis la konsiliĝon ĉe la Reganto antaŭ la tagmeza manĝo, kaj cetere, ne bonhumora, laŭ mia opinio. Eble li antaŭscias pri malbona novaĵo.

Subite dum la interparolo ili mutiĝis, kvazaŭ glaciiĝintaj je aŭskultaj ŝtonoj. Grinĉjo kaŭris kun la manoj premitaj al siaj oreloj; sed Beregondo, kiu dumparole pri Faramiro elrigardis trans la remparon, restis tie rigidiĝante, gapante per la apertegaj okuloj. Grinĉjo rekonis la tremigan krion, kiun li aŭdis: ĝi estis tiu sama, kiun li antaŭlonge aŭdis en la Mariŝo de la Provinco, sed jam ĝi estis kreskinta potence kaj malamplene, trapikante la koron per venena malespero.

Fine Beregondo parolis penege:

– Ili jam venis! Ekkuraĝu kaj rigardu! Sube estas misegaĵoj. Malvolonte Grinĉjo grimpis sur la sidlokon kaj elrigardis trans la muron. Pelenoro kuŝis malklare sub li, forvelkante en la foron ĝis la apenaŭ divenebla linio de la Granda Rivero. Sed nun, girantajn rapide trans tiun, kvazaŭ ombrojn de mistempa nokto, li vidis sube en la meza aero grandajn birdsimilajn figurojn, hidajn kiel kadavromanĝuloj tamen pli grandajn ol agloj, tiel kruelajn kiel la morto. Jen ili alflugis proksimen, riskante preskaŭ pafdistance de la rauroj, jen ili forcirklis.

– Nigraj Rajdantoj! – murmuris Grinĉjo. – Nigraj Rajdantoj de la aero! Sed vidu, Beregondo! – li kriis. – Ili serĉas ion, ĉu ne? Vidu kiel ili giras kaj plonĝas, ĉiam direkte al iu punkto tie! Kaj ĉu vi vidas ion moviĝi sur la tero? Etaj malhelaĵoj. Jes, homoj sur ĉevaloj: kvar aŭ kvin. Ah! Mi ne toleras tion! Gandalfo! Gandalfo savu nin!

Alia longa kriĉo leviĝis kaj malleviĝis, kaj li retroĵetis sin denove disde la muro, anhelante kvazaŭ ĉasata besto. Li aŭdis veni de sube sonon de trumpeto, mallaŭtan kaj ŝajne foran en tiu vibra kriego, finiĝantan per longa alta noto.

– Faramiro! Mastro Faramiro! Jen lia signalo! – ekkriis Beregondo. – Brava koro! Sed kiel li atingu la Pordegon, se tiuj fiaj inferakcipitroj havas aliajn armilojn krom timo? Sed vidu! Ili eltenas. Ili alvenos la Pordegon. Ne! la ĉevaloj diskuras freneze. Vidu! la homoj estas elseligitaj; ili kuras surpiede. Ne, unu ankoraŭ surselas, sed li retrorajdas al la ceteraj. Tiu nepre estas la komandanto: li scias mastri tiel bestojn kiel homojn. Ha! jen unu el tiuj fiaĵoj plonĝas al li. Helpon! helpon! Ĉu neniu eliros al li? Faramiro!

Tion dirinte, Beregondo saltis for kaj kuris en la malhelon. Hontante pri sia teruriĝo, dum Beregondo pensis unuavice pri la amata komandanto, Grinĉjo supreniris kaj elgapis. Tiumomente li ekvidis ekbrilon de blanko kaj arĝento venanta el la nordo, kiel eta stelo suben al la krepuskaj kampoj. Ĝi moviĝis sagrapide kaj pligrandiĝis dum la veno, konverĝante rapide kun la fuĝo de la kvar homoj al la Pordego. Ŝajnis al Grinĉjo, ke pala lumo disvastiĝas ĉirkaŭ ĝi, kaj la pezaj ombroj cedas antaŭ ĝi; kaj poste kiam ĝi proksimiĝis, li supozis aŭdi, kvazaŭ eĥon inter la muroj, vokadon de forta voĉo.

– Gandalfo! – li kriis. – Gandalfo! Li ĉiam aperas, kiam la aferoj plej mallumas. Antaŭen! Antaŭen, Blanka Rajdanto! Gandalfo! Gandalfo! – li kriis senrezerve, kiel spektanto ĉe grava vetkuro urĝanta kuranton, kiu estas ekster atingo de kuraĝigo.

Sed la malhelaj flugantaj ombroj konsciiĝis pri la nova veninto. Unu direktiĝis al li, sed ŝajnis al Grinĉjo, ke li levis sian manon, el kiu radio de blanka lumo pikis supren. La nazgulo eligis longan ululan krion kaj flankeniĝis; kaj post tio la kvar aliaj iom hezitis kaj, rapide spiralante supren, foriris orienten, malaperante en la minacan nubaron supre; kaj sube sur Pelenoro ŝajnis provizore pli hele.

Grinĉjo daŭre spektis, kaj li vidis la rajdiston kaj la Blankan Rajdanton renkontiĝi kaj halti, atendante la piedirantojn. Homoj jam rapidis al ili el la Urbo; kaj baldaŭ ĉiuj el la vido forpasis sub la eksteraj muroj, kaj li sciis, ke ili eniras la Pordegon. Konjektante ke ili tuj venos al la Turego kaj la Reganto, li rapidis al la citadela enirejo. Tie aliĝis al li multaj aliaj, kiuj spektis de la altaj muroj la vetkuron kaj la saviĝon.

Post nelonge aŭdiĝis bruego sur la stratoj kondukantaj supren de la eksteraj cirkloj, kaj okazis multe da huraado kaj kriado de la nomoj Faramiro kaj Mitrandiro. Baldaŭ Grinĉjo vidis torĉojn, kaj sekvataj de homamasoj du rajdistojn rajdantajn malrapide: unu estis blanka sed ne plu brila, pala en la krepusko kvazaŭ lia fajro estus estingita aŭ vualita; la alia estis malhela kaj lia kapo estis klinita. Ili elseliĝis, kaj dum ĉevalzorgantoj forkondukis Ombrofakson kaj la alian ĉevalon, ili marŝis antaŭen al la sentinelo ĉeporda: Gandalfo senŝancele, kun la griza mantelo retroŝovita kaj ardo daŭre subbrula en la okuloj; la alia, vestita tute en verdo, malrapide, iom ŝanceliĝe kiel homo laca aŭ vundita.

Grinĉjo premis sin antaŭen, kiam ili pasis sub la lampo malsupre de la porda arko, kaj vidante la palan vizaĝon de Faramiro li enspiris abrupte. Tio estis vizaĝo de iu, kiu estis atakita de granda timo aŭ turmentiĝo, sed jam estris ĝin kaj estis nun kvieta. Fiera kaj seriozega li staris, dum li alparolis la sentinelon, kaj Grinĉjo vidis, kiel proksime li similis sian fraton Boromiro, kiun ŝatis Grinĉjo dekomence, admirante la majestan sed bonkoran sintenon de la grandulo. Tamen subite pri Faramiro lia koro estis strange emociita pro sento, kiun li ne konis antaŭe. Jen estis iu kun tia mieno de alta nobleco, kian Aragorno kelkfoje vidigis, eble malpli alta, tamen ankaŭ malpli netaksebla kaj foreca: unu el la reĝoj de la homoj naskiĝinta pli malfrue, sed tuŝita de la saĝo kaj malĝojo de la Pliaĝa Raso. Li nun sciis, Mal Beregondo elparolis ties nomon ameme. Li estis komandanto obeota de viroj, obeota ankaŭ de li, eĉ sub la ombro de la nigraj flugiloj.

– Faramiro! – li kriis laŭte kun la ceteraj. – Faramiro!

Kaj Faramiro, rimarkante lian fremdan voĉon en la bruado de la urbanoj, turniĝis kaj rigardis suben al li kaj estis mirigita.

– De kie vi venis? – li diris. – Duonulo, kaj en la livreo de la Turego! De kie?..

Sed tiumomente Gandalfo paŝis al lia flanko kaj parolis:

– Li venis kun mi el la lando de la duonuloj. Li venis kun mi. Sed ne prokrastu ĉi tie. Multo estas dirota kaj farota, kaj vi estas laca. Li akompanos nin. Fakte li devos tion fari, ĉar se li ne forgesas siajn novajn devojn pli facile ol mi, li devos ĉeesti sian mastron dum la nuna horo. Venu, Grinĉjo, sekvu nin!

Do fine ili atingis la privatan ĉambron de la Mastro de l’ Urbo. Tie profundaj seĝoj estis metitaj ĉirkaŭ braĝujo; kaj vino estis alportita; kaj tie Grinĉjo, apenaŭ rimarkita, staris malantaŭ la seĝo de Denetoro kaj spertis malmulte sian lacon, ĉar li avide aŭskultis ĉion diratan.

Kiam Faramiro jam manĝis blankan panon kaj trinkis iomete da vino, li sidiĝis sur malalta seĝo maldekstre de sia patro. Iomete pli fore aliflanke sidis Gandalfo sur seĝo el ĉizita ligno; kaj komence li ŝajnis dormanta. Ĉar komence Faramiro parolis nur pri la komisio, pro kiu li estis elsendita antaŭ dek tagoj, kaj li alportis informojn pri Itilio kaj la movoj de la malamiko kaj ties aliancanoj; kaj li rakontis pri la batalo sur la vojo, kiam la haradanoj kaj ties granda besto estis venkitaj: komandanto raportanta al sia mastro tiajn aferojn, kiaj estis ofte aŭditaj pli frue, malgravaj aferetoj en limlanda milito, kiu jam ŝajnis senutila kaj bagatela, senigitaj de la renomo.

Tiam subite Faramiro rigardis al Grinĉjo kaj diris:

– Sed nun ni alvenas aferojn strangajn. Ĉar tiu ĉi ne estas la unua duonulo, kiun mi vidis marŝi el la nordaj legendoj en la Sudlandon.

Je tio Gandalfo rektiĝis kaj kaptis la apogilojn de sia seĝo; sed li diris nenion, kaj per rigardo mutigis la ekkrion sur la lipoj de Grinĉjo. Denetoro rigardis iliajn vizaĝojn kaj balancis la kapon, kvazaŭ signante ke li konstatis multon antaŭ ol io estis eldirita. Malrapide, dum la aliaj sidis silentaj kaj senmovaj, Faramiro rakontis sian historion, kun la okuloj direktitaj plejparte al Gandalfo, kvankam de tempo al tempo lia ekrigardo flankenturniĝis al Grinĉjo, kvazaŭ por refreŝigi sian memoron pri aliaj, kiujn li vidis.

Dum disvolviĝis lia rakonto pri la renkontiĝo kun Frodo kaj ties servanto kaj pri la okazaĵoj ĉe Heneto Anun, Grinĉjo konsciiĝis, ke la manoj de Gandalfo tremas kroĉante la ĉizitan lignaĵon. Blankaj ili jam ŝajnis kaj tre maljunaj, kaj rigardante ilin, Grinĉjo konstatis kun ekflagro de timo, ke Gandalfo, eĉ Gandalfo, estas perturbita, eĉ timanta. La aero en la ĉambro estis prema kaj senmova. Kiam fine Faramiro parolis pri sia disiĝo de la vojaĝantoj kaj ties decido iri al Cirito Ungol, lia voĉo malfortiĝis, kaj li skuis sian kapon kaj suspiris. Tiam Gandalfo saltleviĝis.

– Ĉu Cirito Ungol? Morgula Valo? – li diris. – Kiam, Faramiro, kiam? Kiam vi disiĝis de ili? Kiam ili alvenus tiun malbenitan valon?

– Mi disiĝis de ili matene antaŭ du tagoj, – diris Faramiro. – De tie estas dek kvin leŭgoj ĝis la valo de Morgulduino, se ili iris rekte suden; kaj tiam ili estus ankoraŭ je kvin leŭgoj okcidente de la malbenita Turego. Plej rapide ili ne povus alveni tien antaŭ hodiaŭ, kaj eble ili ankoraŭ ne alvenis tien. Efektive mi komprenas, kion vi timas. Sed la mallumo ne rezultas de ilia aventuro. Ĝi komenciĝis hieraŭ vespere, kaj la tuta Itilio troviĝis sub la ombro hieraŭ nokte. Estas klare al mi, ke la Malamiko jam delonge planis atakon kontraŭ nin, kaj ties horo jam estis decidita antaŭ ol la vojaĝantoj lasis mian gardadon. Gandalfo paŝadis sur la planko.

– La mateno de antaŭ du tagoj, preskaŭ tri tagoj da vojaĝado! Kiom malproksimas la loko, kie vi disiĝis?

– Ĉirkaŭ dudek kvin leŭgoj laŭ birda flugo, – respondis Faramiro. – Sed mi ne povis veni pli rapide. Hieraŭ vespere mi bivakis ĉe Kairo Andros, tiu longa insulo en la Rivero norde, kiun ni defendas; kaj ĉevaloj estas tenitaj sur la ĉi-flanka bordo. Kiam la mallumo plifortiĝis, mi sciis, ke necesas rapido, do mi rajdis de tie kun tri aliaj, por kiuj ankaŭ troviĝis ĉevaloj. La restaĵon de mia trupo mi sendis suden por plifortigi la garnizonon ĉe la travadejoj de Osgiliado. Espereble mi ne faris mise? – Li rigardis sian patron.

– ĉu mise? – kriis Denetoro, kaj liaj okuloj flagris subite. – Kial vi demandas? La viroj estis sub via komando. Aŭ ĉu vi petas mian prijuĝon rilate ĉiujn viajn agojn? Via sinteno estas humila en mia ĉeesto, tamen jam delonge vi ne deviis de la propra vojo pro miaj konsiloj. Vidu, vi parolis lerte, kiel ĉiam; sed mi, ĉu mi ne vidis vian okulon turnita al Mitrandiro, por elserĉi, ĉu vi parolis bone aŭ tro multe? Li delonge kaptis vian koron. Filo mia, via patro estas maljuna, sed ankoraŭ ne kaduka. Mi povas vidi kaj aŭdi, kiel mi kutimis; kaj malmulto el tio, kion vi duone esprimis aŭ lasis neesprimita, estas nun kaŝita antaŭ mi. Mi konas la solvon de multaj enigmoj. Ve, ve pri Boromiro!

– Se al vi malplaĉas tio, kion mi faris, patro mia, – diris Faramiro kviete, – mi dezirus koni vian konsilon antaŭ ol la ŝarĝo de tiom peza decido estis donita al mi.

– Ĉu tio sufiĉus por ŝanĝi vian decidon? – diris Denetoro. – Vi plu farus tute same, laŭ mia opinio. Mi tre bone konas vin. Ĉiam vi deziras aspekti majeste kaj malavare kiel reĝo de l’ pratempo, degna kaj ĝentila. Tio eble taŭgas por iu altrasa, kiu sidas en potenco kaj paco. Sed dum horoj krizaj ĝentilecon eble repagos morto.

– Tiel estu, – diris Faramiro.

– ĉu tiel estu! – kriis Denetoro. – Sed ne nur via morto, mastro Faramiro: la morto ankaŭ de via patro, kaj de via tuta popolo, kiujn protekti estas jam via rolo, post la forpaso de Boromiro.

– Ĉu vi deziras do, ke niaj lokoj estus interŝanĝitaj?

– Jes, tion mi ja deziras, ĉar Boromiro estis lojala al mi kaj ne estis lernanto de iu sorĉisto. Li memorus la bezonon de sia patro kaj ne malŝparus tion, kion donis la sorto. Li alportus al mi la potencan donacon.

Momente la sinrego de Faramiro cedis.

– Mi petas vin, patro mia, memori kial okazis, ke mi, ne li, estis en Itilio. Je minimume unu okazo via konsilo venkis, antaŭnelonge. Ĝuste la Mastro de la Urbo donis al li tiun komision.

– Ne kirlu la feĉon en la taso, kiun mi miksis por mi mem, – diris Denetoro. – Ĉu mi ne gustis tion sur mia lango jam multajn noktojn, anticipante ke en la feĉo kaŝiĝas io eĉ pli malbona? Kiel nun mi efektive konstatas, ke tiel ne devis esti! Ke tiu aĵo devus esti veninta al mi!

– Konsolu vin! – diris Gandalfo. – Neniel Boromiro alportus al vi ĝin. Li estas mortinta, kaj mortis brave. Li dormu en paco! Tamen vi trompas vin. Li elstreĉus sian manon al tiu aĵo, kaj kaptinte ĝin li falus. Li retenus ĝin al si, kaj kiam li revenus, vi ne rekonus vian filon.

La vizaĝo de Denetoro rigidiĝis malmole kaj malvarme.

– Vi trovis Boromiron malpli lernema sub via mano, ĉu ne? – li diris mallaŭte. – Sed mi, lia patro, diras, ke li alportus ĝin al mi. Vi estas saĝa, eble, Mitrandiro, tamen malgraŭ ĉiuj viaj subtilaĵoj, vi ne posedas la tutan saĝecon. Troveblas solvoj, kiuj estas nek la araneaĵoj de sorĉistoj nek la rapidemo de stultuloj. Mi havas pri tiu ĉi afero pli da sperto kaj saĝo ol vi supozas.

– Kia estas do via saĝo? – demandis Gandalfo.

– Sufiĉa por percepti, ke du stultaĵoj estas evitendaj. Uzi tiun aĵon estas danĝeroplene. Je tiu ĉi horo sendi ĝin en la manoj de sensagaca duonulo al la lando de la Malamiko mem, kiel faris vi kaj jena filo mia, tio estas frenezaĵo.

– Kaj kion farus Reganto Denetoro?

– Neniun el ambaŭ. Sed plej certe ne pro iu ajn argumento li metus tiun aĵon al risko preter ĉio krom la espero de stultulo, riskante nian kompletan ruiniĝon se la Malamiko rehavos tion, kion li perdis. Ne, ĝi devus esti retenita, kaŝita, kaŝita en mallumo kaj profundo. Ne uzota, mi diras, krom ĉe la lasta ekstremo de bezono, sed metita for de lia kroĉo, krom post venko tiel finfina, ke tio, kio okazos poste, ne tuŝus nin ĉar ni mortus.

– Vi pensas laŭ via kutimo, moŝto, nur pri Gondoro, – diris Gandalfo. – Tamen ekzistas aliaj homoj kaj aliaj vivoj, kaj tempo ankoraŭ estos. Kaj miaflanke, mi kompatas eĉ liajn sklavojn.

– Kaj kie aliaj homoj trovos helpon, se Gondoro falos? – respondis Denetoro. – Se mi nun havus tiun aĵon en iu el la profundaj keloj de tiu ĉi citadelo, ni ne tremus terurite sub tiu ĉi malhelo, timante la plej malbonan, kaj niaj konsiliĝoj estus neperturbitaj. Se vi ne fidas, ke mi tolerus la provon, vi ankoraŭ ne konas min.

– Malgraŭ ĉio mi vin ne fidas, – diris Gandalfo. – Se mi fidus, mi povus sendi tiun aĵon ĉi tien al via gardado kaj ŝparus al mi mem kaj al aliaj multe da angoro. Kaj nun, aŭdinte vian parolon, mi fidas vin malpli, ne pli ol Boromiron. Ne, regu vian koleron! Min mem mi ne fidas en ĉi afero, kaj mi rifuzis tiun aĵon, eĉ kiel donacon libere donitan. Vi estas forta kaj pri certaj aferoj ankoraŭ kapablus regi vin, Denetoro; tamen se vi ricevus tiun aĵon, ĝi venkus vin. Eĉ se ĝi estus enterigita sub la radikoj de Mindoluino, ĝi tamen forbruligus vian menson, kiel kreskas la mallumo, kaj la aferoj ankoraŭ pli malbonaj sekvus, kiuj baldaŭ trafos nin.

Momente la okuloj de Denetoro denove ardis, kiam li frontis al Gandalfo, kaj Grinĉjo sentis denove la streĉitecon inter iliaj voloj; sed nun ŝajnis preskaŭ ke iliaj rigardoj estas rapiroj de okulo al okulo, flagrantaj dum la skermado. Grinĉjo tremis timante iun teruran baton. Sed subite Denetoro malstreĉiĝis kaj denove malardiĝis. Li ŝultrotiris.

– Se mi us! Se vi us! – li diris. – Tiaj vortoj kaj seoj vanas. Ĝi eniris la ombron, kaj nur la tempo montros, kia sorto atendas ĝin kaj nin. Tiu tempo ne estos longa. En la restaĵo, ĉiuj, kiuj siamaniere batalas kontraŭ la Malamiko, unuiĝu, kaj esperu dum tio eblos, kaj post la espero ankoraŭ kuraĝu morti liberaj. – Li turnis sin al Faramiro. – Kion vi opinias pri la garnizono ĉe Osgiliado?

– Ĝi ne estas forta, – diris Faramiro. – Mi sendis la trupon de Itilio por plifortigi ĝin, kiel mi jam diris.

– Ne sufiĉos, ŝajnas al mi, – diris Denetoro. – Ĝuste tie falos la unua bato. Oni bezonos tie iun bravan komandanton.

– Tie kaj en multaj aliaj lokoj, – diris Faramiro kaj ĝemspiris. – Ve pri mia frato, kiun ankaŭ mi amis! – Li stariĝis. – Ĉu vi permesas, patro?

Kaj tiam li ŝanceliĝis kaj apogis sin al la seĝo de la patro.

– Vi estas laca, mi vidas, – diris Denetoro. – Vi rajdis rapide kaj longe, kaj sub misombroj en la aero, oni diris al mi.

– Pri tio ni ne parolu! – diris Faramiro.

– Do ni ne parolos, – diris Denetoro. – Iru nun kaj ripozu laŭeble. La neceso morgaŭ estos pli severa. Ĉiuj nun forlasis la Mastron de la Urbo kaj iris ripozi, dum tio ankoraŭ eblis. Ekstere estis senstela mallumo, dum Gandalfo kun Grinĉjo, apude portanta malgrandan torĉon, vojis al sia loĝejo. Ili ne parolis ĝis kiam ili estis malantaŭ fermitaj pordoj. Tiam finfine Grinĉjo kaptis la manon de Gandalfo.

– Diru al mi, ĉu ekzistas iu espero? Rilate Frodon, mi volas diri; aŭ almenaŭ ĉefe rilate Frodon.

Gandalfo metis manon sur la kapon de Grinĉjo.

– Neniam estis multe da espero, – li respondis. – Nur espero de stultulo, kiel oni diris al mi. Kaj kiam mi aŭdis pri Cirito Ungol... – Li interrompis sin kaj paŝis al la fenestro, kvazaŭ liaj okuloj kapablus trapiki la nokton oriente. Li murmuris: – Cirito Ungol! Kial tiuvoje, mi scivolas? – Li turniĝis. – Ĝuste nun, Grinĉjo, mia koro preskaŭ krevis, aŭdinte tiun nomon. Kaj tamen mi opinias vere, ke la novaĵo alportita de Faramiro portas en si iom da espero. Ĉar ŝajnas klare, ke nia Malamiko finfine ekmilitis kaj faris la unuan movon, dum Frodo ankoraŭ liberas. Do dum multaj tagoj ekde nun lia okulo turniĝos tien kaj reen, for de la propra lando. Kaj tamen, Grinĉjo, mi sentas defore lian haston kaj lian timon. Li komencis pli frue ol li volus. Okazis io por instigi lin.

Gandalfo staris momente en pensado.

– Eble, – li murmuris. – Eble helpis eĉ via stultaĵo, knabo mia. Mi pripensu: jam antaŭ proksimume kvin tagoj li certe malkovris, ke ni venkis Sarumanon kaj prenis la Ŝtonon. Sed kiel gravis? Ni ne povus ĝin uzi tre utile, nek sen lia ekscio. Ha, mi scivolas. Ĉu Aragorno? Proksimiĝas lia horo. Kaj li estas forta kaj firma kiel fundamento, Grinĉjo; kuraĝa, senŝancela, kapabla agi laŭ propra volo kaj riskegi, se necese. Eble pro tio. Li eble utiligis la Ŝtonon kaj montris sin al la Malamiko, defiante lin, ĝuste tiucele. Mi scivolas. Nu, la respondon ni ne ricevos ĝis venos la rajdistoj de Rohano, se ili venos ne tro malfrue. Antaŭ ni estas tagoj malbonegaj. Ni dormu, dum ni tion povas!

– Sed, – diris Grinĉjo.

– Sed kio? – demandis Gandalfo. – Nur unu sedon mi permesos ĉi-nokte.

– Golumo, – diris Grinĉjo. – Kiel okazas, ke ili vojaĝas kun li, eĉ sekvas lin? Kaj mi konstatis, ke al Faramiro ne pli ol al vi plaĉis la loko, al kiu li kondukas ilin. Kio misas?

– Tion mi ne povas respondi nun, – diris Gandalfo. – Tamen mia koro konjektis, ke Frodo kaj Golumo renkontiĝos antaŭ la fino. Por bono aŭ malbono. Sed pri Cirito Ungol mi ne parolos hodiaŭ nokte. Perfidon, perfidon mi timas; perfidon far tiu mizera kreaĵo. Sed tiel devas esti. Ni memoru, ke perfidulo povas perfidi sin mem kaj okazigi bonon senintence. Povas esti tiel, kelkfoje. Bonan nokton!

La posta tago venis per mateno simila al bruna krepusko, kaj la homaj koroj, provizore levitaj pro la reveno de Faramiro, denove perturbiĝis. La flugilhavaj kreaĵoj ne estis viditaj tiutage, tamen de tempo al tempo, alte super la urbo, aŭdiĝis mallaŭta krio, kaj multaj, kiuj aŭdis tion, staris frapite de pasema timego, dum la malpli kuraĝaj kunpremiĝis kaj ploris.

Kaj nun Faramiro denove foriris.

– Oni permesis al li neniom da ripozo, – iuj murmuris. – La Mastro tro senindulge pelas sian filon, kaj nun li devas plenumi la devon de du, de li kaj de tiu, kiu ne revenos.

Kaj ĉiam la homoj rigardis norden, demandante:

– Kie estas la rajdistoj de Rohano?

Fakte Faramiro ne iris propravole. Sed la Mastro de la Urbo estis estro de sia konsilio, kaj tiutage li ne havis humoron sin klini antaŭ aliaj. En la frumateno la konsilio estis kunvokita.

Tie ĉiuj komandantoj taksis, ke pro la minaco en la sudo ilia forto ne sufiĉas por entrepreni militagadon propraflanke, krom se hazarde la rajdistoj de Rohano tamen venus. Dume ili devos gardostari sur la muroj kaj atendi.

– Malgraŭ ĉio, – diris Denetoro, – ni ne devus tro facilanime forlasi la eksterajn defendejojn de Ramaso, kiuj estis konstruitaj per tiom da laborego. Kaj la Malamiko devos pagi multekoste la transiron de la Rivero. Tion li ne povos fari sufiĉe multnombre por ataki la Urbon, ĉu norde de Kairo Andros pro la marĉoj, ĉu sude en la direkto de Lebenino pro la larĝeco de la Rivero, kiu postulas multajn boatojn. Ĝuste ĉe Osgiliado li lokigos sian pezon, kiel pli frue, kiam Boromiro rifuzis al li la trapason.

– Tio estis nura esploro, – diris Faramiro. – Hodiaŭ ni eble pagigus dekoble la malamikon pli ol nin ĉe la pasejo kaj tamen bedaŭrus la interŝanĝon. Ĉar li malpli damaĝe por si perdus armeon ol ni perdus trupon. Kaj la retreto de tiuj, kiujn ni elmetos sur la fora kampo, estos danĝeroplena, se li sukcesos multnombre transiri.

– Kaj kio pri Kairo Andros? – diris princo Imrabilo. – Ankaŭ tiu devos esti defendata, se oni defendos Osgiliadon. Ni ne forgesu la danĝeron je nia maldekstro. La rohananoj eble venos, eble ne. Sed Faramiro sciigis nin pri grandaj fortoj senĉese alirantaj la Nigran Pordegon. Pli ol unu armeo eble eliros tra ĝi, kaj celos pli ol unu trapasejon.

– Multo estas riskenda dum milito, – diris Denetoro. – En Kairo Andros jam estas soldatoj, kaj neniom pli oni povas sendi tiel foren. Sed mi ne cedos senbatale la Riveron kaj Pelenoron, dum ankoraŭ estas komandanto ĉi tie, kiu plu kuraĝas agi laŭ la volo de sia estro.

Poste ĉiuj silentis. Sed finfine Faramiro diris:

– Mi ne kontraŭas vian volon, moŝto. Ĉar rabita al vi estas Boromiro, mi iros kaj faros laŭ mia eblo anstataŭ li, se vi tion ordonas.

– Mi ordonas, – diris Denetoro.

– Do, adiaŭ! – diris Faramiro. – Sed se mi revenos, pensu pli favore pri mi!

– Tio dependos de la maniero de via reveno, – diris Denetoro. Gandalfo la lasta parolis al Faramiro, antaŭ ol tiu rajdis orienten.

– Ne forĵetu vian vivon malprudente aŭ pro amareco, – li diris. – Vi estas bezonata ĉi tie por aliaj aferoj krom milito. Via patro amas vin, Faramiro, kaj tion memoros antaŭ la fino. Adiaŭ!

Do nun estro Faramiro estis for denove, kaj kunprenis tiom da viroj, kiom konsentis iri aŭ estis malhaveblaj. Sur la muroj iuj rigardis tra la malhelo al la ruinigita urbo, kaj ili scivolis kio okazas tie, ĉar nenio estis videbla. Kaj aliaj, kiel ĉiam, rigardis norden kaj kalkulis la leŭgojn ĝis Teodeno en Rohano.

– Ĉu li venos? Ĉu li memoros nian malnovan aliancon? – ili diris.

– Jes, li venos, – diris Gandalfo, – eĉ se li venos tro malfrue. Sed pensu! En plej bona kazo la Ruĝa Sago ne povis atingi lin pli frue ol antaŭ du tagoj, kaj multas la mejloj de Edoraso.

Estis denove nokte, kiam venis novaĵo. Homo rajdis haste de la trapasejoj, dirante ke armeo eliris el Minaso Morgul kaj jam proksimiĝas al Osgiliado; kaj aliĝis al ĝi regimentoj el la sudo, haradanoj, kruelaj kaj altaj.

– Kaj mi eksciis, – diris la kuriero, – ke la Nigra Komandanto estras ilin denove, kaj timo pri li antaŭis lin trans la Riveron.

Per tiuj misaŭguraj vortoj fermiĝis la tria tago de kiam Grinĉjo venis al Minaso Tirit. Malmultaj iris ripozi, ĉar malmulte da espero havis iu ajn, ke eĉ Faramiro sukcesos longe bari la trapasejojn.

La postan tagon, kvankam la mallumo atingis sian zeniton kaj ne pli densiĝis, ĝi pli peze deprimis la homajn korojn, kaj ilin plenigis granda antaŭtimo. Malagrabla novaĵo baldaŭ venis.

La Malamiko transiris Anduinon. Faramiro retretis al la muro de Pelenoro, kuraĝigante siajn soldatojn ĝis la Digvojaj Fortikaĵoj; sed li estis dekoble supernombrita.

– Se li entute sukcesos transiri Pelenoron, liaj malamikoj baldaŭ lin dense sekvos, – diris la kuriero. – Ili pagis multekoste la transiron, sed malpli multekoste ol ni esperis. La plano estas bone preparita. Vidiĝas nun, ke ili longe konstruadis en la orienta Osgiliado flosojn kaj pramojn multnombre. Ili transsvarmis kvazaŭ skaraboj. Sed ĝuste la Nigra Komandanto venkas nin. Malmultaj pretas stari kaj toleri eĉ onidiron pri lia alveno. Lia propra popolo timegas lin, kaj ili mortigus sin se li ordonus.

– Do tie mi necesas pli ol ĉi tie, – diris Gandalfo kaj tuj forrajdis, kaj lia ekbrilo baldaŭ forvelkis el la vidkampo. Kaj tiun tutan nokton Grinĉjo sola kaj sendorma staris sur la muro kaj rigardadis orienten.

Apenaŭ denove sonoris la tagsonoriloj, mokaĵo en la senluma malhelo, kiam en la malproksimo li vidis ekflamon de fajroj, transe en la malklaraj spacoj, kie staris la muroj de Pelenoro. La sentineloj ekkriis, kaj ĉiuj viroj en la Urbo posteniĝis. Nun de tempo al tempo vidiĝis ruĝa ekflamo, kaj malrapide tra la peza aero aŭdiĝis obtuzaj muĝoj.

– Ili kaptis la muron! – homoj kriis. – Ili eksplode trabreĉas ĝin. Hi venas!

– Kie estas Faramiro? – kriis Beregondo maltrankvile. – Ne diru, ke li falis!

Ĝuste Gandalfo alportis la unuajn novaĵojn. Kun manpleno da rajdistoj li venis mezmatene, rajdante kiel eskorto de vico da furgonoj. Ili estis plenaj je vunditoj, kiujn oni sukcesis savi el la ruinaĵo de la Digvojaj Fortikaĵoj. Li tuj iris al Denetoro.

La Mastro de la Urbo sidis en alta ĉambro super la halego de la Blanka Turego kun Grinĉjo apude. Tra la malhelaj fenestroj norden, suden kaj orienten li direktis siajn malhelajn okulojn, kvazaŭ por trapiki la ombrojn de la sorto, kiuj ĉirkaŭringis lin. Plejparte norden li rigardis, kaj paŭzis kelkfoje por aŭskulti, kvazaŭ per ia antikva lerteco liaj oreloj povus aŭdi tondradon de hufoj sur la malproksimaj ebenaĵoj.

– Ĉu Faramiro venis? – li demandis.

– Ne, – diris Gandalfo. – Sed li vivis ankoraŭ, kiam mi forlasis lin. Tamen li firme intencas resti kun la ariergardo, por ke la retreto trans Pelenoron ne fariĝu disfuĝo. Eble li povos kunteni siajn virojn sufiĉe longe, kvankam mi dubas pri tio. Li frontas malamikojn tro multajn. Ĉar alvenis iu, pri kiu mi timis.

– Ne... ne la Malhela Mastro, ĉu? – ekkriis Grinĉjo, forgesinte pro teruro sian servistecon.

Denetoro ridis amare.

– Ne, ankoraŭ ne, sinjoro Peregrino! Li ne venos, krom nur por ĝui sian triumfon kontraŭ mi post kiam la tuto estos venkita. Aliulojn li uzas kiel armilojn. Tion faras ĉiuj grandaj estroj, se ili sagacas, sinjoro duonulo. Alie, kial mi sidu ĉi tie en mia turego kaj pensu, kaj gvatu, kaj atendu, elspezante eĉ miajn filojn? Ĉar mi ankoraŭ kapablas svingi glavon.

Li stariĝis kaj ĵetmalfermis sian longan nigran mantelon, kaj jen! li estis maŝkirase vestita sube, kaj ĉe la zono estis longa glavo, grandtenila en ingo el nigro kaj arĝento.

– Tia mi marŝas, kaj tia jam delonge dum multaj jaroj mi dormas, – li diris, – por ke mia korpo ne moliĝu kaj timiĝu pro maljuneco.

– Tamen nun sub la Mastro de Baraduro la plej danĝera el ĉiuj liaj komandantoj jam tenas viajn eksterajn murojn, – diris Gandalfo.

– Reĝo de Angmaro antaŭlonge, sorĉisto, ringofantomo, Mastro de la nazguloj, lanco de teroro en la mano de Saŭrono, ombro de malespero.

– Tiuokaze, Mitrandiro, vi havis kontraŭulon egalecan, – diris Denetoro. – Miaflanke, mi delonge scias, kiu estas la ĉefa armeestro de la Malhela Turego. Ĉu vi revenis nur por diri tiom? Aŭ ĉu eble vi retretis, ĉar vi estis superfortita?

Grinĉjo tremis, timante ke Gandalfo estos spronita al subita kolero, sed lia timo estis senbaza.

– Povus esti, – Gandalfo respondis mallaŭte. – Sed nia fortkonkuro ankoraŭ ne okazis. Kaj se vortoj prononcitaj pratempe veras, ne pro vira mano li pereos, kaj kaŝita antaŭ la Saĝuloj estas la sorto atendanta lin. Kiel ajn, la Komandanto de Malespero ankoraŭ ne urĝas antaŭen, ĝis nun. Li regas prefere laŭ tiu saĝo, pri kiu vi ĵus parolis, de la ariergardo, pelante antaŭ si la frenezigitajn sklavojn. Ne, mi venis por gardi la vunditojn, kiuj ankoraŭ kuraceblas, ĉar Ramaso estas breĉita tre vaste, kaj baldaŭ la armeo de Morgulo trairos multloke. Kaj mi venis ĉefe por diri jenon. Baldaŭ okazos batalo sur la kampoj. Atakeliro devas esti pretigita. Ĝi estu rajdista. Ĉe ili kuŝas nia mallonga espero, ĉar nur unurilate la malamikoj estas magre provizitaj: ili havas malmultajn rajdistojn.

– Ankaŭ ni havas malmultajn. Nun alveno de Rohano estus ĝustatempa, – diris Denetoro.

– Ni probable vidos unue aliajn venintojn, – diris Gandalfo. – Fuĝintoj el Kairo Andros jam atingis nin. La insulo falis. Alia armeo venis de la Nigra Pordego, transirinte el la nord-oriento.

– Iuj akuzis vin, Mitrandiro, ke vi ĝojas alporti malbonajn novaĵojn, – diris Denetoro, – sed por mi tio ne plu estas novaĵo: mi sciis pri ĝi antaŭ la noktiĝo hieraŭ. Rilate la eliratakon, mi jam pripensis tion. Ni malsupreniru.

Pasis la tempo. Finfine la surmuraj gvatantoj povis vidi la retreton de la eksteraj trapoj. Unue venis etaj aroj da lacaj kaj vunditaj soldatoj en malmulte da ordo; iuj kuris freneze kvazaŭ persekutataj. En la fora oriento la malproksimaj fajroj flagris; kaj nun ŝajnis, ke ie-tie ili rampas trans la ebenaĵon. Domoj kaj grenejoj brulis. Poste de multaj lokoj riveretoj da ruĝaj flamoj antaŭiris haste, serpentumante tra la malhelo, konverĝante al la linio de la larĝa vojo kondukanta de la Urba Pordego al Osgiliado.

– La malamikoj, – homoj murmuris. – La digo falis. Jen ili venas, verŝiĝante tra la breĉoj! Kaj ili portas torĉojn, ŝajnas. Kie estas niaj homoj?

Ĉiuhore proksimiĝis la vespero, kaj tiel malhelis la lumo, ke eĉ forviduloj sur la Citadelo povis klare distingi malmulton sur la kampoj, krom nur bruladoj ĉiam plimultiĝantaj, kaj la fajrlinioj, kiuj kreskis longece kaj rapidece. Fine, je malpli ol unu mejlo de la Urbo, vidiĝis homamaso pli orda, marŝanta ne kurante, ankoraŭ kunstrebanta.

La gvatantoj retenis sian spiron.

– Faramiro nepre estas tie, – ili diris. – Li scias regi homojn kaj bestojn. Malgraŭ ĉio li trairos.

Nun la retretantoj foris je apenaŭ du mejl-okonoj. El la malhelo malantaŭa galopis eta trupo da rajdistoj, la tuta restaĵo de la ariergardo. Ankoraŭfoje ili turnis sin defie, frontante la proksimiĝantajn fajrliniojn. Subite aŭdiĝis sovaĝa kritumulto. Rajdistoj de la malamiko alsturmis. La fajrlinioj iĝis fluaj torentoj, vico post vico da orkoj portantaj flamojn, kaj sovaĝaj sudanoj kun ruĝaj standardoj, kriante en aspraj lingvoj, alondante, atingante la retretantojn. Kaj kun pika krio el la malklara ĉielo plonĝis la flugilhavaj ombroj – nazguloj descendantaj por mortigi.

La retreto iĝis disfuĝo. Jam homoj forŝiriĝis, disfuĝante freneze kaj sensence, forĵetante siajn armilojn, time kriegante, falante teren.

Kaj tiam sonoris trumpeto en la Citadelo, kaj Denetoro finfine ellasis la atakeliron. Ordigite en la ombro de la Pordego kaj sub la baŭmantaj muroj ekstere, ili atendis lian signalon: ĉiuj rajdistoj, kiuj restis en la Urbo. Nun ili saltis antaŭen, enviciĝis, ekgalopis kaj alsturmis kun granda krio. Kaj de sur la muroj leviĝis responda krio; ĉar unue sur la batalkampo rajdis la cigno-kavaliroj de Dol Amroto kun sia princo kaj ties blua standardo antaŭe.

– Amroto por Gondoro! – ili kriis. – Amroto al Faramiro!

Tondrece ili sturmis la malamikojn ambaŭflanke de la retretanta trupo; sed unu rajdanto postlasis ĉiujn, rapida kiel vento tra la herbo: Ombrofakso portis lin, brilantan, denove senvualan, kun lumo suprenŝoviĝanta de lia levita mano.

La nazguloj kriĉis kaj forsvingiĝis, ĉar ilia Komandanto ankoraŭ ne venis por defii la blankan fajron de sia kontraŭulo. La armeo de Morgulo koncentrite al sia predo, senaverte trafita meze de freneza sturmo, deviis, disirante kvazaŭ fajreroj pro ventego. La retretanta trupo kun laŭta hurao returnis sin kaj batis siajn persekutintojn. La persekutitoj iĝis persekutantoj. La retreto iĝis atako. Sur la kampo estis sternitaj frapitaj orkoj kaj homoj, kaj fetoro leviĝis de forĵetitaj torĉoj, flagre estingiĝantaj en kirla fumo. La rajdistoj plurajdis.

Sed Denetoro ne permesis, ke ili iru tro foren. Kvankam la malamikoj estis haltigitaj kaj provizore retropelitaj, grandaj soldataroj enfluadis el la oriento. Denove sonoris la trumpeto, signalante retiriĝon. La rajdistaro de Gondoro haltis. Malantaŭ ties ŝirmbaro reformiĝis la eksteraj trupoj. Poste ili orde retromarŝis. Ili atingis la Pordegon de la Urbo kaj fiere reeniris; kaj fiere la urbanoj rigardis ilin kaj kriis siajn laŭdojn, kaj tamen ili restis kore perturbitaj. Ĉar la trupoj estis grave reduktitaj. Faramiro perdis trionon de siaj viroj. Kaj kie estis li?

Lasta el ĉiuj li venis. Liaj soldatoj pasis internen. La surĉevalaj kavaliroj revenis, kaj ariere la standardo de Dol Amroto, kaj la princo. Kaj sur la brakoj antaŭ si li portis la korpon de sia parenco Faramiro, filo de Denetoro, trovitan sur la batalkampo.

– Faramiro! Faramiro! – oni kriis, plorante sur la stratoj. Sed tiu ne respondis, kaj oni forportis lin laŭ la serpentuma vojo supren al la Citadelo kaj lia patro. Guste kiam la nazguloj flanken iris for de l’ atako de la Blanka Rajdanto, venis mortiga sageto, kaj Faramiro, dum li skermis kun surĉevala batalmajstro el Harado, falis teren. Nur la alsturmo de Dol Amroto savis lin de la ruĝaj sudlandaj glavoj, kiuj volis dishaki lin kuŝantan.

Princo Imrahilo portis Faramiron ĝis la Blanka Turego kaj diris:

– Via filo revenis, sinjoro, post bravaj faroj, – kaj li rakontis ĉion, kion li vidis. Sed Denetoro stariĝis kaj rigardis la vizaĝon de sia filo kaj silentis. Poste li ordonis, ke oni starigu liton en la ĉambro kaj kuŝigu Faramiron sur ĝin kaj foriru. Sed li mem iris sola en la sekretan ĉambron sub la supro de la Turego kaj multaj, kiuj rigardis tien tiutempe vidis palan lumon, kiu ekbrilis kaj flagris ĉe la mallarĝaj fenestroj dum kelka tempo kaj estingiĝis. Kiam Denetoro denove descendis, li iris al Faramiro kaj sidis apud li senparole, sed la vizaĝo de la Mastro estis griza, pli mortsimila ol tiu de lia filo.

Do finfine la Urbo estis sieĝata, enfermita en ringo de malamikoj. Ramaso estis rompita, kaj la tuta Pelenoro okupita de la Malamiko. La lasta sciigo el ekster la muroj estis portita de homoj fuĝintaj laŭ la nord-vojo antaŭ ol la Pordego estis fermita. Tiuj estis restaĵo de la gardistoj, kiuj postenis ĉe tiu loko, kie la vojo el Anorieno kaj Rohano eniris la urbajn terenojn. Ingoldo estris ilin, tiu sama kiu enlasis Gandalfon kaj Grinĉjon antaŭ malpli ol kvin tagoj, dum la suno ankoraŭ leviĝis kaj en la mateno estis espero.

– Mankas novaĵoj pri la rohananoj, – li diris. – Rohano jam ne venos. Aŭ se venos, tio ne helpos nin. Venis unue la nova armeo, pri kiu ni estis informitaj, el trans la Rivero laŭvoje de Androso, oni diras. Tiu estas forta: batalionoj da orkoj de l’ Okulo, kaj sennombraj trupoj da homoj novspecaj, kies specon ni antaŭe ne renkontis. Ne altaj, sed larĝaj kaj severaj, barbozaj kvazaŭ gnomoj, portantaj hakilegojn. El iu sovaĝa lando en la vasta oriento ili venis, laŭ nia supozo. Ili tenas la nord-vojon; kaj multaj pluiris en Anorienon. La rohananoj ne povos veni.

La Pordego estis fermita. La tutan nokton sentineloj sur la muroj aŭdis rumoron de la malamikoj vagantaj ekstere, bruligantaj kampojn kaj arbojn, kaj hakantaj ĉiun homon, kiun ili trafis ekstere, ĉu vivan aŭ mortan. La nombron de tiuj, kiuj jam trapasis la Riveron, oni ne povis diveni, sed kiam la mateno, aŭ ties malhela ombro, ŝteliris sur la ebenaĵon, videblis, ke eĉ nokta timo apenaŭ tromultigis ilin. La ebenaĵo estis nigra pro la marŝantaj trupoj, kaj tiel malproksime, kiel okuloj povis streĉrigardi en la malhelo, kreskis, kvazaŭ fiaj fungaĉoj, ĉie ĉirkaŭ la sieĝata urbo grandaj tendaroj nigraj aŭ sombre ruĝaj.

Formikece okupataj, hastantaj orkoj fosis, fosadis vicojn da profundaj tranĉeoj laŭ granda ringo, tuj post la sagatingo de sur la muroj; kaj kiam ajna tranĉeo kompletiĝis, ĝi estis plenigita de fajro, kvankam kiel ĝi estis bruligata aŭ nutrata, neniu povis vidi. La tutan tagon la laborego progresis, dum la homoj de Minaso Tirit spektis, ne kapablaj malhelpi ĝin. Kaj kiam ĉiu tranĉeolongo kompletiĝis, oni povis vidi proksimiĝon de grandaj furgonoj; kaj baldaŭ ankoraŭ pli da trupoj de la malamikoj rapide starigis post la ŝirmo de tranĉeo grandajn maŝinojn por ĵetado de pafaĵoj. Nenio tia sur la urbaj muroj sufiĉe grandis por atingi tien aŭ haltigi la laboron.

Komence la homoj ridis kaj ne tre timis tiajn maŝinojn. La ĉefmuro de la Urbo estis tre alta kaj mirinde dika, konstruita antaŭ ol la potenco kaj lerto de Numenoro velkis en ekzilo; kaj ĝia ekstera faco similis la Turegon de Ortanko, malmola, malhela kaj glata, nevenkebla per ŝtalo aŭ fajro, nefrakasebla krom per ia konvulsio, kiu fendus la teron mem, sur kiu ĝi staris.

– Ne, – ili diris, – eĉ se venus la Nenomenda mem, eĉ li ne kapablus enveni ĉi tien, dum ni plu vivas.

Sed kelkaj respondis:

– Ĉu dum ni plu vivas? Kiom longe? Li posedas armilon, kiu malstarigis multajn fortikaĵojn de kiam la mondo komenciĝis. Malsato. La vojoj estas baritaj. Rohano ne venos.

Sed la maŝinoj ne malŝparis municion kontraŭ la nerompebla muro. Ne estis iu bandito aŭ ĉeforko, kiu ordonis la atakon kontraŭ la plej forta malamiko de la Mastro de Mordoro. Gvidis ĝin potenco kaj malica menso. Tuj kiam la grandaj katapultoj estis pretaj, kun multaj krioj kaj tirado de ŝnuregoj kaj vinĉo, oni komencis ĵeti pafaĵojn mirinde alten, tiel ke ili trapasis super la remparon kaj falis obtuze brue en la unua cirklo de la Urbo; kaj multaj el ili pro ia sekreta arto ekflamis malsuprenire.

Baldaŭ estiĝis granda fajrodanĝero malantaŭ la muro, kaj ĉiuj kiuj haveblis okupiĝis estingante la flamojn, kiuj ekbrulis en multaj lokoj. Poste inter la pli grandaj ĵetoj falis alia hajlo, malpli ruiniga sed pli terura. Ĉie sur la stratoj kaj vojetoj malantaŭ la Pordego falis etaj rondaj pafaĵoj, kiuj ne flamiĝis. Sed kiam la homoj kuris por konstati, kio estas tio, ili kriis aŭ ploris. Ĉar la malamikoj ĵetadis en la Urbon la kapojn de tiuj, kiuj mortis batalante ĉe Osgiliado, ĉe Ramaso, aŭ sur la kampoj. Tiuj estis teruraj; ĉar kvankam kelkaj estis kunpremitaj kaj senformaj, kaj iuj estis kruele hakitaj, tamen multaj havis vizaĝojn rekoneblajn, kaj ŝajnis, ke tiuj mortis en doloro; kaj ĉiuj estis brulstampitaj je la fia signo de la Senpalpebra Okulo. Sed malgraŭ ke ili estis difektitaj kaj malhonoritaj, ofte okazis, ke iu revidis vizaĝon de konito, kiu iam marŝis fiere armite, aŭ plugis la kampon, aŭ alrajdis libertempe el la verdaj valoj inter la montoj.

Vane homoj skuis siajn pugnojn kontraŭ la senkompataj malamikoj svarmantaj ĉe la Pordego. Malbenojn ili ne atentis, nek komprenis la lingvojn de okcidentanoj, kriante per aspraj vortoj kvazaŭ bestoj aŭ karnomanĝaj birdoj. Sed baldaŭ troviĝis malmultaj en Minaso Tirit, kiuj plu sufiĉe entuziasmis por stariĝi kaj defii la armeojn de Mordoro. Ĉar ankoraŭ unu armilon, pli rapidan ol la malsato, havis la Mastro de l’ Malluma Turego: timon kaj malesperon.

La nazguloj revenis, kaj dum ilia Malhela Mastro kreskis kaj sendis sian volon, iliaj voĉoj, kiuj esprimis nur lian volon kaj lian malicon, estis plenaj de miso kaj hororo. Ĉiam ili cirkulis super la Urbo, kiel vulturoj atendantaj satmanĝon de la karno de kondamnitoj. Nevideble kaj nepafeble ili flugis, kaj tamen senĉese ĉeestis, kaj iliaj mortminacaj voĉoj fendis la aeron. Pli netolereblaj ili iĝis kun ĉiu nova kriĉo. Finfine eĉ la kuraĝuloj komencis ĵeti sin teren, kiam la kaŝita minaco pasis supre, aŭ ili staris lasante, ke la armiloj falu el iliaj sennervaj manoj dum en iliajn mensojn venis ia nigreco, kaj ili ne plu pensis pri batalado, sed nur pri sinkaŝado aŭ pri rampado, kaj pri morto.

Dum tiu tuta nigra tago Faramiro kuŝis sur sia lito en la ĉambro de la Blanka Turego, vagante en furioza febro; mortanta, diris iu, kaj baldaŭ “mortanta” ĉiuj diris sur la muroj kaj sur la stratoj. Kaj apud li sidis lia patro kaj diris nenion, sed rigardis, kaj ne plu atentis la defendadon.

Neniam horojn tiel senlumajn konis Grinĉjo, eĉ ne kaptite de la uruk-hajoj. Lia devo estis servi sian Mastron, kaj tion li faris, ŝajne forgesite, starante apud la pordo de la nelumigita ĉambro, regante laŭeble siajn proprajn timojn. Kaj dum li atendis, ŝajnis al li, ke Denetoro maljuniĝas antaŭ liaj okuloj, kvazaŭ rompiĝus io en lia volo fiera, kaj lia severa menso estus renversata. Malĝojo eble kaŭzis tion, kaj kulposento. Li vidis larmojn sur tiu iam senlarma vizaĝo, pli netolereblajn ol kolero.

– Ne ploru, sinjoro, – li balbutis. – Eble li resaniĝos. Ĉu vi demandis Gandalfon?

– Ne konsolu min per sorĉistoj! – diris Denetoro. – La stultula espero malvenkis. La Malamiko trovis ĝin, kaj nun lia potenco plifortiĝas; li vidas eĉ niajn pensojn, kaj ĉio, kion li faras, estas ruiniga. Mi forsendis mian filon sendankan, nebenitan, en nenecesan danĝeron, kaj jen li kuŝas kun veneno en la vejnoj. Ne, ne, kio ajn eble nun okazos en la milito, ankaŭ mia linio finiĝas, falas eĉ la Domo de la Regantoj. Maleminentuloj regos la restaĵon de la popolo de la reĝoj de l’ homoj, sinkaŝante en la montaro ĝis ĉiuj estos elpelitaj.

Venis al la pordo homoj vokantaj la Mastron de la Urbo.

– Ne, mi ne iros suben, – li diris. – Mi devas resti apud mia filo. Li eble parolos antaŭ la fino. Sed tiu proksimas. Sekvu kiun ajn vi volas, eĉ la Grizan Stultulon, kvankam lia espero malvenkis! Mi restos ĉi tie.

Tiel okazis, ke Gandalfo ekkomandis la lastan defendon de la Ĉefurbo de Gondoro. Kien ajn li iris, la homaj koroj refortiĝis, kaj la flugilhavaj ombroj forpasis el la memoro. Senlace li paŝadis de Citadelo ĝis la Pordego, de la nordo ĝis la sudo sur la muroj; kaj kun li iris la princo de Dol Amroto en sia brila maŝkiraso. Ĉar tiu kaj ties viroj plu sintenis kiel princoj en kiuj la raso de Numenoro restis senmakula, oni vidante ilin flustris:

– Verŝajne la malnovaj rakontoj parolis veron; en la vejnoj de tiu popolo estas sango elfa, ĉar iam antaŭ longe la Nimrodela popolo loĝis en tiu lando.

Kaj tiam kutime iu kantis en la malhelo kelkajn versojn de la kanto pri Nimrodela aŭ aliajn kantojn de la Valo Anduina el malaperintaj jaroj.

Kaj tamen, kiam ili foriris, la ombroj denove ĉirkaŭis la homojn kaj iliaj koroj fridiĝis, kaj la kuraĝo de Gondoro velke cindriĝis. Kaj tiel malrapide ili forpasis el tago malhela je timoj en la mallumon de furioza nokto. Fajroj jam flamegis sen malhelpo en la unua cirklo de la Urbo, kaj la garnizono sur la ekstera muro estis jam multloke barita de retroiro. Sed la fideluloj restantaj tie ĉepostene estis malmultaj; la plimulto jam fuĝis tra la dua pordego.

Fore malantaŭ la batalo, la Rivero estis rapide trapontita, kaj dum la tuta tago pli da soldatoj kaj armiloj transverŝiĝis. Finfine en mezo de la nokto atako komenciĝis. La avangardo trapasis la fajrotranĉeojn per multaj malrektaj padoj lasitaj inter ili. Oni iris antaŭen malzorgaj pri perditoj dum la avanco, ankoraŭ kunproksimaj kaj pelataj, en pafatingon de la pafarkistoj sur la muro. Sed efektive restis tie tro malmultaj por kaŭzi grandan malutilon, kvankam la fajrolumo vidigis multajn celindulojn por pafarkistoj tiel lertaj, kiel Gondoro iam prifieris. Tiam konstatante, ke la braveco de la Urbo estas jam terenbatita, la kaŝita Komandanto elmetis siajn fortojn. Malrapide la grandaj sieĝturoj, konstruitaj en Osgiliado, ruliĝis antaŭen tra la mallumo.

Mesaĝistoj venis denove al la ĉambro en la Blanka Turego, kaj Grinĉjo enlasis ilin, ĉar ili urĝis. Denetoro forturnis malrapide sian kapon de la vizaĝo de Faramiro kaj silente rigardis ilin.

– La unua cirklo de la Urbo brulas, mastro, – ili diris. – Kion vi ordonas? Vi daŭre estas la Mastro kaj Reganto. Ne ĉiu obeas Mitrandiron. Homoj fuĝas de sur la muroj kaj lasas ilin sendefendaj.

– Kial? Kial la stultuloj fuĝas? – diris Denetoro. – Prefere bruliĝi frue ol malfrue, ĉar bruliĝi endas. Reiru al via fajrego! Kaj mi? Mi iros nun al mia sepulta fajro, Al mia sepulta fajro! Neniu tombo por Denetoro kaj Faramiro. Neniu tombo! Neniu longa malrapida mortodormo balzamite. Ni bruligos nin kiel paganaj reĝoj antaŭ ol la unua ŝipo alvelis ĉi tien el la Okcidento. La Okcidento malvenkis. Reiru kaj brulu.

La mesaĝistoj sen riverenco kaj respondo returnis sin kaj forkuris. Tiam Denetoro stariĝis kaj liberigis la febran manon de Faramiro, kiun li antaŭe tenis.

– Li brulas, jam brulas, – li diris malĝoje. – Lia domo diseriĝas. – Poste paŝinte mallaŭte al Grinĉjo, li subenrigardis al li kaj diris:

– Adiaŭ! Adiaŭ, Peregrino, filo de Paladino! Via servado estis mallonga kaj nun proksimiĝas al fino. Mi liberigas vin el tiu malmulto, kiu restas. Iru nun kaj mortu laŭ maniero, kiu ŝajnas al vi preferinda. Kaj kune kun iu ajn, vi volas, eĉ tiu amiko, kies stulteco kondukis vin al tiu ĉi morto. Voku miajn servistojn kaj poste foriru. Adiaŭ!

– Mi ne diros adiaŭ, mastro, – diris Grinĉjo genuante. Poste, subite hobiteca denove, li stariĝis kaj rigardis en la okulojn de la maljunulo. – Mi akceptos vian forpermeson, sinjoro, ĉar mi treege deziras kontakti Gandalfon. Sed li estas nenia stultulo; kaj mi ne pensos pri morto, ĝis li malesperos pri la vivo. Sed el mia voto kaj servado al vi mi ne volas liberiĝi, dum vi vivas. Kaj se ili venos finfine al la Citadelo, mi esperas ĉeesti kaj stari apud vi kaj meriti la armilojn, kiujn vi donis al mi.

– Faru laŭvole, sinjoro duonulo, – diris Denetoro. – Sed mia vivo estas rompita. Voku miajn servistojn!

Li returnis sin al Faramiro.

Grinĉjo forlasis lin kaj vokis la servistojn, kaj tiuj venis: ses viroj el la domanaro, fortaj kaj belaj; tamen ili tremis pro la alvoko. Per kvieta voĉo Denetoro ordonis, ke ili metu varmajn kovrilojn sur la liton de Faramiro kaj levu ĝin. Tion ili faris, kaj levinte la liton, ili forportis ĝin el la ĉambro. Malrapide ili paŝis por ĝeni la februlon laŭeble plej malmulte, kaj Denetoro apogante sin per bastono sekvis ilin; kaj la lasta iris Grinĉjo.

Eksteren el la Blanka Turego ili marŝis, kvazaŭ al entombigo, eksteren en la mallumon, kie la suprependanta nubo estis sube lumigita je flagroj da malhela ruĝo. Kviete ili trapaŝis la grandan korton, kaj pro vorto de Denetoro ili haltis apud la Velkinta Arbo.

Ĉio silentis, krom militrumoro en la suba Urbo, kaj ili aŭdis malĝojan gutadon de akvo el la mortaj branĉoj en la lageton. Poste ili pluiris tra la citadela pordo, kie la sentinelo gapis al ili mire kaj konsternite, kiam ili preterpasis. Turniĝante okcidenten ili venis finfine al pordo en la malantaŭa muro de la sesa cirklo. Tiu nomiĝis Fen Holeno, ĉar ĝi restis ĉiam fermita krom por entombigoj, kaj nur la Mastro de la Urbo rajtis iri tiun vojon, aŭ tiuj, kiuj portis la insignon de la tomboj kaj prizorgis la domojn de la mortintoj. Post la pordo la serpentuma vojo subiris laŭ multaj kurboj ĝis la malvasta tereno sub ombro de krutegaĵo Mindoluino, kie staris la domegoj de la mortintaj Reĝoj kaj de la Regantoj.

Pordisto sidis en dometo apud la vojo, kaj kun timo en la okuloj li elvenis portante lanternon en la mano. Pro ordono de la Mastro li malŝlosis la pordon kaj silente retrosvingis ĝin; kaj ili trapasis, preninte el lia mano la lanternon. Estis mallume sur la grimpa vojo inter antikvaj muroj kaj multpilastraj balustradoj baŭmantaj en la svingiĝantaj lanternoradioj. Iliaj malrapidaj piedoj eĥis, dum ili marŝis suben, suben, ĝis fine ili atingis la Silentan Straton, Rat Dineno, inter palaj kupoloj kaj vakaj haloj kaj bildoj de homoj delonge mortintaj; kaj ili eniris la Domon de la Regantoj kaj demetis sian ŝarĝon.

Tie Grinĉjo, maltrankvile ĉirkaŭrigardante, vidis, ke li troviĝas en larĝa volbita ĉambro, kvazaŭ drapirita per la ombregoj, kiujn la eta lanterno ĵetis sur ĝiajn vualitajn murojn. Kaj malklare vidiĝis multaj tablovicoj, ĉizitaj el marmoro; kaj sur ĉiu tablo kuŝis figuro dormanta, kun kunfalditaj manoj kaj la kapo apogita per ŝtonkuseno. Sed unu tablo proksima staris larĝa kaj senkorpa. Sur tiun pro signo de Denetoro ili kuŝigis Faramiron kaj ties patron unu apud alia, kaj kovris ilin per unusola kovrilo kaj poste staris kun la klinitaj kapoj kvazaŭ funebrantoj apud mortolito. Poste Denetoro parolis mallaŭte.

– Ĉi tie ni atendos. Sed ne alvoku la balzamistojn. Alportu al ni lignon rapidbrulan kaj metu ĝin ĉirkaŭ ni kaj sube; kaj verŝu sur ĝin oleon. Kaj kiam mi ordonos, enŝovu torĉon. Faru tion kaj ne plu alparolu min. Adiaŭ!

– Laŭ via permeso, mastro! – diris Grinĉjo kaj turnis sin kaj fuĝis terurite el tiu morteca domo.

“Kompatinda Faramiro! – li pensis. – Necesas trovi Gandalfon. Kompatinda Faramiro! Tre verŝajne li pli bezonas medicinon ol larmojn. Ho, kie mi trovu Gandalfon? En mezo de l’ aferoj, supozeble, sed al li mankos tempo dediĉota al mortantoj aŭ frenezuloj”.

Ĉeporde li turnis sin al unu el la servistoj, kiuj sentinelis tie.

– Via mastro ne estas normala, – li diris. – Malrapidu! Portu neniom da fajro al tiu ĉi loko, dum Faramiro vivas! Faru nenion, ĝis venos Gandalfo!

– Kiu regas en Minaso Tirit? – la homo respondis. – Ĉu Mastro Denetoro aŭ la Griza Vagulo?

– La Griza Vagulo aŭ neniu, ŝajnas, – diris Grinĉjo kaj rekuris supren laŭ la serpentuma vojo tiel rapide kiel povis porti lin liaj kruroj, preter la mirigita pordisto, eksteren tra la pordo, kaj plu, ĝis li proksimiĝis al la pordo de la Citadelo. La sentinelo alvokis lin, kaj li rekonis la voĉon de Beregondo.

– Kien vi kuras, mastro Peregrino? – li ekkriis.

– Por trovi Mitrandiron.

– La komisioj de la Mastro urĝas kaj devus ne esti malhelpataj de mi, – diris Beregondo, – sed diru al mi rapide, se vi rajtas: kio okazas? Kien iris mia Mastro? Mi ĵus ekdeĵoris, sed mi aŭdis, ke li pasis al la Fermita Pordo, kaj homoj portis antaŭ U Faramiron.

– Jes, – diris Grinĉjo, – al la Silenta Strato. Beregondo klinis sian kapon por kaŝi larmojn.

– Oni diris, ke li mortas, – li ĝemspiris, – kaj jam li mortis.

– Ne, – diris Grinĉjo, – ankoraŭ ne. Kaj eĉ nun eblas malhelpi lian morton, mi opinias. Sed la Mastro de la Urbo, Beregondo, malvenkis antaŭ ol malvenkis lia urbo. Li estas envultita kaj danĝera. – Rapide li sciigis al Beregondo la strangajn vortojn kaj farojn de Denetoro. – Mi devas tuj trovi Gandalfon.

– Do vi devos subeniri al la batalo.

– Mi scias. La Mastro forpermesis min. Sed, Beregondo, se vi povas, faru ion por malhelpi, ke okazu io terura.

– La Mastro ne permesas al portantoj de la nigro kaj arĝento forlasi sian postenon ajnmotive, krom pro lia propra ordono.

– Nu, vi devos elekti inter ordonoj kaj la vivo de Faramiro, – diris Grinĉjo. – Kaj rilate la ordonojn, mi opinias, ke vi havas frenezulon pritraktotan, ne mastron. Mi devas kuri. Mi revenos, se mi povos.

Li plukuris suben, suben al la ekstera urbo. Homoj fuĝantaj de la brulado pasis lin, kaj kelkaj vidinte lian livreon turniĝis kaj kriis, sed li malatentis. Finfine li trapasis la duan pordon, post kiu impetis supren inter la muroj grandaj fajroj. Tamen ĉio ŝajnis strange silenta. Aŭdiĝis neniuj bruoj, nek batalkrioj, nek armilaj klakadoj. Tiam subite aŭdiĝis terura krio kaj sentiĝis forta skuo, kaj profunda eĥanta muĝo. Devigante sin antaŭen kontraŭ blovo el timo kaj teruriĝo, kiu skuis lin preskaŭ surgenuen, Grinĉjo ĉirkaŭiris angulon kiu malfermiĝis al la larĝa placo malantaŭ la Urba Pordego. Li haltis abrupte. Li jam trovis Gandalfon, sed li kuntiriĝis, kaŭrante en ombro.

Ekde la noktomezo la granda atako daŭris. Tamburoj tondregis. Norde kaj sude trupo post trupo de la malamikoj sturmis la murojn. Venis bestegoj, kiel moviĝantaj domoj en la ruĝa kaj intermita lumo, la mumakoj de Harado, kiuj trenis tra la vojetoj inter la fajroj enormajn turojn kaj maŝinojn. Tamen ilia Komandanto ne multe zorgis pri tio, kion ili faris, aŭ kiom el ili estis mortigitaj: ilia celo estis nur provi la forton de la defendado kaj plenokupi multloke la soldatojn de Gondoro. Ĝuste kontraŭ la Pordegon li direktos sian plejan pezon. Malgraŭ ĝia fortiko, konstruita el ŝtalo kaj fero kaj gardita per turoj kaj bastionoj el nevenkebla ŝtono, ĝi estis la ŝlosilo, la plej malforta loko en tiu alta kaj nepenetrebla muro.

La tamburoj ektondris pli laŭte. Fajroj suprensaltis. Grandaj maŝinoj rampis trans la batalkampon; kaj en la mezo estis ramego, arbege granda, centfutojn longa, svingiĝanta sur potencaj ĉenoj. Longe oni forĝis ĝin en la mallumaj forĝejoj de Mordoro, kaj ĝia hida kapo, fandita el nigra ŝtalo, estis forme simila al malsata lupo; sur ĝi kuŝis ruinigaj envultoj. Oni nomis ĝin Grondo, memore pri la Martelo de la Submondo en la pratempo. Trenis ĝin grandaj bestoj, orkoj ĉirkaŭis ĝin, kaj malantaŭe marŝis montaj troloj por manipuli ĝin.

Sed ĉirkaŭ la Pordego rezistado ankoraŭ bravis, kaj tie la kavaliroj el Dol Amroto kaj la plej kuraĝaj el la garnizono staris lastpostene. Sagoj kaj sagetoj falis dense; sieĝturoj krakfalis aŭ subite ekflamis kvazaŭ torĉoj. Antaŭ la muroj ambaŭflanke de la Pordego la teron kovris ruinaĵoj kaj kadavroj de la mortigitoj; tamen pelitaj kvazaŭ freneze ĉiam pli kaj pli alvenis.

Grondo rampis plu. Fajro ne povis difekti ĝian ŝelon; kaj kvankam iu el la bestegoj, kiuj portis ĝin, jen kaj jen freneziĝis kaj vaste dispremis la nenombreblajn orkojn, kiuj gardis ĝin, iliaj korpoj estis forĵetataj de la vojo kaj aliaj prenis ilian lokon.

Grondo rampis plu. La tamburoj sovaĝe tondregis. Sur la montetoj da mortigitoj subite aperis hida figuro: rajdanto, alta, kapuĉita, mantelita en nigro. Malrapide, tramplante la falintojn, li rajdis plu, ne atentante sagojn. Li haltis kaj levis longan palan glavon. Kaj kiam li faris tion, granda timo trafis ĉiujn, tiel defendantojn, kiel malamikojn, kaj la manoj de la homoj kurbiĝis al iliaj flankoj, kaj neniu pafarko sonoris. Momente ĉio senmoviĝis.

La tamburoj tondregis kaj klakis. Larĝimpete Grondo estis ĵetita antaŭen per grandegaj manoj. Ĝi atingis la Pordegon. Ĝi svingiĝis. Profunda bruego ruliĝis tra la Urbo kiel tondro impetanta en la nuboj. Sed la fera pordego kaj ŝtalaj fostoj eltenis la bategon.

Tiam la Nigra Komandanto stariĝis en la piedingoj kaj laŭte kriis per terura voĉo, parolante en iu forgesita lingvo, vortojn potencajn kaj timigajn, indajn por ŝiri tiel korojn kiel ŝtonojn.

Trifoje li kriis. Trifoje la ramego bruis, kaj subite pro la lasta bato la Pordego de Gondoro rompiĝis. Kvazaŭ trafite de iu eksplodiga sorĉo ĝi disbatiĝis: vidiĝis flagrego de brula fulmo, kaj la pordego falegis frakasite al la tero.

Enrajdis la estro de la nazguloj. Kiel granda nigra figuro antaŭ la fajroj malantaŭe li baŭmis, kreskinta je vasta minaco senesperiga. Enrajdis la estro de la nazguloj sub la arkaĵon, tra kiu ĝis tiam pasis neniu malamiko, kaj fuĝis ĉiuj antaŭ lia vido.

Ĉiuj krom unu. Tie atendante, silenta kaj senmova en la spaco antaŭ la Pordego, sidis Gandalfo sur Ombrofakso: Ombrofakso, la sola inter la ĉevaloj de la tero toleris la teruron, nemoviĝante, firma kiel ĉizita skulptaĵo en Rat Dineno.

– Vi ne povas eniri ĉi tien, – diris Gandalfo, kaj la ombrego haltis. – Reiru al la abismo pretigita por vi! Reiru! Falu en la neniecon, kiu atendas vin kaj vian Mastron! Iru!

La Nigra Rajdanto ĵetis malantaŭen sian kapuĉon, kaj jen! li havis reĝecan kronon; kaj tamen sur neniu videbla kapo ĝi estis metita. La ruĝaj fajroj brilis inter ĝi kaj la mantelitaj ŝultroj vastaj kaj malhelaj. El la buŝo nevidebla venis morteca ridado.

– Maljuna stultulo! – li diris. – Maljuna stultulo! Venis mia horo. Ĉu vi ne rekonas la morton, kiam vi vidas ĝin? Mortu jam kaj malbenu vane!

Dirinte tion li levis alte sian glavon, kaj flamoj trakuris la klingon.

Gandalfo ne moviĝis. Kaj ĝuste tiumomente aŭdiĝis malproksime en iu korto de la Urbo kokeriko de koko. Kriĉe kaj klare ĝi kokerikis, ignorante sorĉadon kaj militon, bonvenigante la matenon, kiu sur la ĉielo forsupre super la ombroj de morto venadis kun la aŭroro.

Kaj kvazaŭ responde aŭdiĝis en foro alia sono. Kornoj, kornoj, kornoj. En la flankoj de malluma Mindoluino ili malklare reeĥis. Grandaj kornoj de la nordo sovaĝe sonoris. Rohano finfine venis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.