La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 7: Profundaĵo de Helmo

La suno jam turniĝis okcidenten, kiam ili elrajdis el Edoraso, kaj ĝia lumo trafis iliajn okulojn, volvante ĉiujn sinsekvajn kampojn de Rohano en ora nebuleto. Ekzistis plandumita vojo nord-okcidenten laŭ la antaŭmontetoj de la Blankaj Montoj, kaj tiun ili laŭiris supren-suben en verda tereno, transirante etajn rapidajn rojojn per multaj travadejoj. Fore antaŭe kaj dekstre baŭmis la Nebulecaj Montoj; ĉiam pli malhelaj kaj pli altaj ili iĝis kun trapaso de la mejloj. La suno malrapide sinkis antaŭ ili. Vespero postsekvis.

La armeo plu rajdis. Neceso pelis ilin. Timante alveni tro malfrue, ili rajdis laŭpove rapide, malofte paŭzante. Rapidaj kaj eltenemaj estis la rajdbestoj de Rohano, sed restis multaj leŭgoj irendaj. Kvardek leŭgoj kaj pli estis la distanco, laŭ flugvojo de birdo, de Edoraso ĝis la Travadejoj de Iseno, kie ili esperis trovi la reĝajn soldatojn, kiuj baris la hordojn de Sarumano.

Nokto envolvis ilin. Fine ili haltis por bivaki. Ili jam rajdis kvin horojn kaj estis fore sur la okcidenta ebenaĵo, tamen pli ol la duono de la vojaĝo ankoraŭ kuŝis antaŭ ili. En granda cirklo sub la stelplena ĉielo kaj kreskanta luno ili starigis sian bivakon. Ili bruligis neniujn fajrojn, ĉar ili malcertis pri la okazaĵoj; sed ili postenigis ringon da surĉevalaj sentineloj, kaj skoltoj rajdis fore antaŭen, pasante kvazaŭ ombroj en la faldaĵoj de la tero. Pasis la malrapida nokto sen informoj aŭ alarmoj. Je l’ aŭroro sonoris la kornoj, kaj en malpli ol unu horo ili denove ekvojaĝis.

Ankoraŭ ne estis nuboj superkape, sed pezo estis en la aero; estis varmege pli ol kutime tiusezone. La supreniranta suno estis vualita, kaj malantaŭ ĝi, sekvante ĝin lante supren sur la ĉielo, vidiĝis kreskanta mallumo mornanta ĉirkaŭ la suboj de la Nebulecaj Montoj, ombro kiu subenrampis malrapide el la Sorĉista Valo.

Gandalfo retrovenis ĝis kie Legolaso rajdis apud Eomero.

– Vi havas akran vidpovon de via brava parencaro, Legolaso, – li diris, – kaj vi kapablas distingi paseron dis de fringo en leŭga malproksimo. Diru al mi, ĉu vi vidas ion tie fore en la direkto de Isengardo?

– Multaj leŭgoj kuŝas intere, – diris Legolaso, tien rigardante kaj ombrumante la okulojn per sia longa mano. – Mi vidas mallumon. En ĝi moviĝas figuroj, grandaj figuroj tre malproksime sur la riverbordo; sed kio ili estas, tion mi ne povas rekoni. Nek nebuleto nek nuboj venkas miajn okulojn: troviĝas ia vualanta ombro kiun iu potenco metas sur la landon, kaj ĝi progresas malrapide malfonten. Estas kvazaŭ krepusko sub senfinaj arboj fluus malsupren el la montoj.

– Kaj malantaŭ ni venas ŝtormo mem el Mordoro, – diris Gandalfo. – La nokto estos nigrega.

Dum ilia dua rajdotago progresis, la pezo en la aero pliiĝis. Posttagmeze la malhelaj nuboj komencis ĝisatingi ilin: sombra baldakeno kun grandaj ondantaj randoj makulitaj je blindiga lumo. La suno malsupreniris, sangruĝa en fuma nebuleto. La lancojn de la rajdistoj pintigis fajro, dum la lastaj lumstrioj ĉendis la apikajn fruntojn de la montovertoj de Trihirno: jam tre proksimaj ili staris sur la plej norda brako de la Blankaj Montoj, tri akr-angulaj kornoj rigardantaj al la sunsubiro. Per la lasta ardo ruĝa viroj en la antaŭo vidis nigran punkteton, rajdiston rajdantan al ili. Ili haltis atendante lin.

Li venis, viro lacega kun fendita kasko kaj fendita ŝildo. Malrapide li elseliĝis kaj staris tie iom da tempo anhelante. Finfine li parolis.

– Ĉu ĉeestas Eomero? – li demandis. – Finfine vi venas, sed tro malfrue, kaj kun tro malgranda potenco. La aferoj iris malbone, de kiam falis Teodredo. Hieraŭ ni estis retropuŝitaj trans Isenon kun grandaj perdoj; multaj pereis dum la transiro. Poste dumnokte novaj fortoj venis trans la riveron kontraŭ nian bivakon. La tuta Isengardo certe estas malplenigita; kaj Sarumano armis la sovaĝajn montaranojn kaj paŝtistojn el Dunlando trans la riveroj, kaj ankaŭ tiujn li malligis kontraŭ nin. Ni estas venkitaj. La ŝildmuro estis breĉita. Erkenbrando el Ŭestfaldo forprenis la virojn, kiujn li povis kunigi, al sia fortikaĵo en la Profundaĵo de Helmo. La ceteraj estas dispelitaj. Kie estas Eomero? Sciigu lin, ke antaŭe estas nenia espero. Li devus reiri al Edoraso antaŭ ol la lupoj de Isengardo alvenos tien.

Teodeno estis sidinta silente, kaŝita al la viro malantaŭ siaj gardistoj; nun li urĝis antaŭen sian ĉevalon.

– Venu, staru antaŭ min, Keorlo! – li diris. – Mi estas ĉi tie. La lasta armeo de la eorlidoj elrajdis. Ĝi ne reiros sen batalo.

La vizaĝo de l’ viro heliĝis pro ĝojo kaj miro. Li rektigis sin. Poste li genuis, proponante sian noĉitan glavon al la reĝo.

– Ordonu min, mastro! – li kriis. – Kaj pardonu min! Mi supozis...

– Vi supozis, ke mi restis en Meduseldo kurbigite kvazaŭ maljuna arbo sub vintra neĝo. Tiel estis, kiam vi elrajdis al milito. Sed okcidenta vento skuis la branĉojn, – diris Teodeno. – Donu al tiu ĉi viro freŝan ĉevalon! Ni rajdu por helpi Erkenbrandon!

Dum Teodeno parolis, Gandalfo rajdis iomete antaŭen, kaj tiel li sidis sola, rigardante norden al Isengardo kaj okcidenten al la subiranta suno. Nun li revenis.

– Rajdu, Teodeno! – li diris. – Rajdu al la Profundaĵo de Helmo! Ne iru al la Travadejoj de Iseno, kaj ne prokrastu sur la ebenaĵo! Mi devas lasi vin provizore. Ombrofakso devas nun porti min pro hasta komisio. – Turninte sin al Aragorno, Eomero kaj la viroj de la reĝa domanaro, li kriis: – Gardu bone la Mastron de Markio ĝis mi revenos. Atendu min ĉe la Pordo de Helmo! Adiaŭ!

Li diris vorton al Ombrofakso, kaj kiel sago el pafarko la granda ĉevalo forsaltis. Ĝuste dum oni rigardis li estis for: flagro de arĝento en la sunsubiro, vento tra la herbaro, ombro kiu foriris kaj pasis el la vidkapablo. Neĝkolaĵo snufis kaj baŭmis, avida por sekvi; sed nur rapide fluganta birdo povus ĝin ĝisatingi.

– Kion signifas tio? – diris unu el la gardistoj al Hamo.

– Ke Gandalfo Grizmantelo devas hasti, – respondis Hamo. – Ĉiam li iras-venas neatendite.

– Vermlango, se tiu ĉeestus, ne trovus malfacile klarigi, – diris la alia.

– Sufiĉe vere, – diris Hamo, – sed miaflanke mi atendos ĝis mi vidos denove Gandalfon.

– Eble vi longe atendos, – diris la alia.

La armeo nun forturnis sin de la vojo al la Travadejoj de Iseno kaj direktis siajn paŝojn al la sudo. Noktiĝis, kaj daŭre ili rajdis. La montetoj proksimiĝis, sed la altaj pintoj de Trihirno jam malklaris kontraŭ la malheliĝanta ĉielo. Ankoraŭ plurajn mejlojn for, aliflanke de la Ŭestfalda Valo, kuŝis verda kavaĵo, granda golfo en la montaro, el kiu malfermiĝis inter la montetoj interkrutejo. La tiulandaj homoj nomis ĝin la Profundaĵo de Helmo, laŭ heroo de l’ antikvaj militoj kiu starigis tie sian rifuĝejon. Ĉiam pli apike kaj pli mallarĝe ĝi serpentumis enen el la nordo sub la ombro de Trihirno, ĝis la korvhantataj klifoj leviĝis kvazaŭ potencaj turegoj ambaŭflanke, forbarante la lumon.

Ĉe la Pordo de Helmo, antaŭ la enirejo de la Profundaĵo, estis roka kalkano elŝovita de la norda klifo. Tie sur la supraĵo staris altaj muroj da antikva ŝtono, kaj ene de ili estis altega turo. La homoj diris, ke en la prapasintaj tagoj de la Gondora gloro la transmaraj reĝoj konstruis tie la fortikaĵon per manoj de gigantoj. Kornburgo ĝi nomiĝis, ĉar korno sonorigita sur la turo eĥis en la profundaĵo malantaŭe, kvazaŭ armeoj longe forgesitaj militiras el kavernoj sub la montetoj. Ankaŭ muron konstruis la prahomoj de Kornburgo ĝis la suda klifo, barantan la enirejon al la interkrutejo. Sub ĝi per larĝa subirejo elfluis la Profundaĵa Rojo. Ĉirkaŭ la subaĵojn de la Kornroko ĝi serpentumis kaj poste fluis en ravineto tra la mezo de larĝa verda ebenaĵo malabrupte deklivanta suben de la Pordo de Helmo ĝis la ŝtonmuro de Helmo. De tie ĝi falis en la Profundan Kavaĵon kaj el tie al la Ŭestfalda Valo. Tie en Kornburgo ĉe la Pordo de Helmo nun loĝis Erkenbrando – mastro de Ŭestfaldo ĉe la limo de Markio. Dum la tagojn malheligis militminaco li, estante saĝa, riparis la muron kaj fortigis la fortikaĵon.

La rajdantoj estis ankoraŭ en la malalta valo antaŭ la enirejo de la Kavaĵo, kiam aŭdiĝis krioj kaj kornsonoro de iliaj skoltoj, kiuj estis antaŭe. El la mallumo fajfis sagoj. Rapide skolto retrorajdis kaj raportis, ke lupaj rajdantoj estis en la valo, kaj ke hordo da orkoj kaj sovaĝuloj rapidadas suden el la Travadejoj de Iseno kaj ŝajnas celi al la Profundaĵo de Helmo.

– Ni trovis multajn niajn homojn kuŝantaj mortigitaj dum ili fuĝis tien, – diris la skolto. – Kaj ni renkontis dispelitajn kompaniojn irantaj tien-reen senestre. Kio okazis al Erkenbrando, neniu ŝajne scias. Estas tre verŝajne, ke li estos ĝisatingita antaŭ ol li povos alveni la Pordon de Helmo, se li ankoraŭ ne pereis.

– Ĉu vidiĝis io rilate al Gandalfo? – demandis Teodeno.

– Jes, mastro. Multaj vidis maljunulon blankvestitan sur ĉevalo pasantan tien-reen tra la ebenaĵo kvazaŭ vento tra la herbaro. Iuj supozis lin Sarumano. Oni diras, ke antaŭ la noktiĝo li foriris direkte al Isengardo. Aliaj diras, ke ankaŭ Vermlango estis pli frue vidita irante norden kun bando da orkoj.

– Okazos malbone al Vermlango, se Gandalfo trovos lin, – diris Teodeno. – Tamen mankas al mi nun ambaŭ miaj konsilistoj, la malnova kaj la nova. Sed en tiu ĉi krizo ni ne povas pli bone elekti ol pluiri, kiel diris Gandalfo, ĝis la Pordo de Helmo, ĉu aŭ ne Erkenbrando estas tie. Ĉu estas konate, kiom granda estas la hordo venanta el la nordo?

– Ĝi estas tre granda, – diris la skolto. – Fuĝanto nombras ĉiun malamikon duoble, tamen mi alparolis virojn bravkorajn, kaj mi ne dubas, ke la ĉefa fortaĵo de la malamikoj estas multoble pli granda ol ĉiuj, kiujn ni havas ĉi tie.

– Do ni agu rapide, – diris Eomero. – Ni trabreĉu tiujn malamikojn, kiuj jam troviĝas inter ni kaj la fortikaĵo. Ekzistas kavernoj en la Profundaĵo de Helmo, kie centoj povas kaŝi sin; kaj sekretaj pasejoj kondukas el tie sur la montetojn.

– Ne fidu al sekretaj pasejoj, – diris la reĝo. – Sarumano jam delonge spionesploris tiun ĉi landon. Tamen tiuloke nia defendo povos daŭri longe. Ni iru!

Aragorno kaj Legolaso nun iris kun Eomero en la antaŭo. Plu tra la malluma nokto ili rajdis, ĉiam pli malrapide, dum la mallumo profundiĝis kaj ilia vojo supreniris suden, pli kaj pli alten en la malklarajn faldaĵojn ĉirkaŭ la suboj de la montoj. Jen kaj jen ili trafis vagantajn bandojn da orkoj; sed tiuj fuĝis antaŭ ol la rajdistoj povis kapti aŭ mortigi ilin.

– Ne pasos tre longe, mi timas, – diris Eomero, – ĝis la alveno de la reĝa armeo estos konata al la estro de niaj malamikoj, ĉu Sarumano aŭ kiu ajn komandanto sendita de li.

La rumoro de milito kreskis malantaŭ ili. Nun ili povis aŭdi ŝvebantan tra la mallumo sonon de raŭka kantado. Ili plugrimpis foren en la Profundan Kavaĵon kiam ili rerigardis. Tiam ili vidis torĉojn, sennombrajn punktojn de fajra lumo sur la nigraj kampoj malantaŭe, disigitajn kvazaŭ ruĝaj floroj, aŭ serpentumantajn supren el la malaltejo laŭ longaj flagrantaj linioj. Ie-tie suprensaltis bruloj pli grandaj.

– Tio estas hordo granda kaj sekvas nin proksime, – diris Aragorno.

– Ili alportas fajron, – diris Teodeno, – kaj ili bruligas survoje fojnaĵojn, kabanojn kaj arbojn. Tiu ĉi valo estis fekunda kaj havis multajn domojn. Ve por mia popolo!

– Se nur la tago estus kaj ni povus rajdi kontraŭ ilin kiel ŝtormo el la montaro! – diris Aragorno. – Dolorigas min fuĝi antaŭ ili.

– Ne necesos fuĝi multe pluen, – diris Eomero. – Antaŭe ne malproksime jam kuŝas la ŝtonmuro de Helmo, antikva fosaĵo kaj remparo strekitaj trans la kavaĵon, kvaronmejlon sub la Pordo de Helmo. Tie ni povos turniĝi kaj proponi batalon.

– Ne, ni estas tro malmultaj por defendi la Ŝtonmuron, – diris Teodeno. – Ĝi longas unu mejlon aŭ pli, kaj la breĉo en ĝi estas larĝa.

– Ĉe la breĉo devos stari nia ariergardo, se ni estos premitaj, – diris Eomero.

Nek steloj nek luno estis, kiam la rajdantoj alvenis la breĉon en la ŝtonmuro, kie la rojo el supre elfluis kaj apud ĝi pado descendis de Kornburgo. La remparo baŭmis subite antaŭ ili, alta ombro post malluma puto. Kiam ili alrajdis, alvokis ilin sentinelo.

– La Mastro de Markio rajdas al la Pordo de Helmo, – Eomero respondis. – Mi, Eomero, filo de Eomundo, parolas.

– Jen feliĉa novaĵo pli ol niaj esperoj, – diris la sentinelo. – Rapidu! La malamiko proksime persekutas vin.

La armeo trairis la breĉon kaj haltis supre sur la dekliva herbaĵo. Ili nun sciiĝis ĝoje, ke Erkenbrando postlasis multajn virojn por defendi la Pordon de Helmo, kaj pli multaj poste eskapis tien.

– Eble ni havas milon kapablan batali surpiede, – diris Gamlingo, maljunulo, la estro de la ŝtonmuraj defendantoj. – Sed plimulto el ili, kiel mi, spertis tro multajn vintrojn aŭ tro malmultajn kiel la jena filo de mia filo. Kia novaĵo pri Erkenbrando? Sciigo alvenis hieraŭ ke li retretas ĉi tien kun ĉiuj restantaj el la plej bonaj rajdistoj de Ŭestfaldo. Sed li ne venis.

– Mi timas, ke li jam ne venos, – diris Eomero. – Niaj skoltoj akiris neniom da informoj pri li, kaj la malamikoj plenigas la tutan valon malantaŭ ni.

– Mi volus ke li estu eskapinta, – diris Teodeno. – Li estas potenculo. En li revivis la braveco de Helmo la Martelmana. Sed ni ne povas atendi lin ĉi tie. Ni devos nun reloki nian tutan forton malantaŭ la murojn. Ĉu vi estas bone provizitaj? Ni kunportas malmulte da provizaĵo, ĉar ni elrajdis al aperta batalo, ne al sieĝo.

– Malantaŭ ni en la kavernoj de l’ Profundaĵo estas tri kvaronoj el la popolo Ŭestfalda, maljunaj kaj junaj, infanoj kaj virinoj, – diris Gamlingo. – Sed ankaŭ granda kvanto da nutraĵo, kaj multaj bestoj kaj ties furaĝo, estas tie kunmetitaj.

– Estas bone, – diris Eomero. – Oni bruligas aŭ forrabas ĉion restintan en la valo.

– Se ili venos marĉandi pri niaj varoj ĉe la Pordo de Helmo, ili pagos altan prezon, – diris Gamlingo.

La reĝo kaj ties rajdistoj pluiris. Antaŭ la digvojo, kiu transiris la rojon, ili elseliĝis. En longa spaliro ili kondukis siajn ĉevalojn supren laŭ la taluso kaj eniris tra l’ pordoj de Kornburgo. Tie oni bonvenigis ilin kun ĝojo kaj renoviĝinta espero; ĉar jam ĉeestis sufiĉaj viroj por postenigi kaj la burgon kaj la barilon.

Rapide Eomero starigis pretaj siajn virojn. La reĝo kaj ties domanaro estis en Kornburgo, kaj tie estis ankaŭ multaj Ŭestfaldaj viroj. Sed sur la Profundaĵa Muro kaj ties turo, kaj malantaŭ ĝi, Eomero starigis la pliparton de la batalontoj kiujn li disponis, ĉar tie la defendo ŝajnis pli dubinda, se la atako estus obstina kaj multnombra. La ĉevalojn oni kondukis foren tra la Profundaĵo kun tia gardo kia eblis.

La Profundaĵa Muro altis dudek futojn, kaj estis tiel dika ke kvar homoj povis marŝi flankon ĉe flanko sur ĝia supro, ŝirmitaj de parapeto trans kiun povis rigardi nur homoj tre altaj. Ie-tie estis fendaĵoj en la ŝtono tra kiuj povus pafi la homoj. Tiu ĉi remparo estis atingebla per ŝtuparo descendanta de pordo en la ekstera korto de Kornburgo; ankaŭ tri unuopaj ŝtuparoj kondukis supren sur la muron el la profundaĵo malantaŭe; sed antaŭe ĝi estis glata, kaj ĝiaj ŝtonegoj estis metitaj tiel lerte, ke ne troveblis piedapogo kie ili kuniĝis, kaj supre ili kliniĝis eksteren kiel klifo mar-fosita.

Gimlio staris apogite per la brustarmaĵo sur la muro. Legolaso sidis supre sur la parapeto, fingrumante sian pafarkon kaj rigardante en la sombron.

– Tio ĉi pli plaĉas al mi, – diris la gnomo, piedbatante la ŝtonojn. – Ĉiam mia koro soras kiam mi proksimiĝas al montoj. Ĉi tie estas bonkvalita roko. Tiu ĉi tereno havas ostojn fortikajn. Mi sentis ilin per miaj piedoj dum ni supreniris de la ŝtonmuro. Havigu al mi jaron kaj centon el mia parencaro kaj mi farus el tio ĉi lokon, kie armeoj rompiĝus kiel akvo.

– Tion mi ne dubas, – diris Legolaso. – Sed vi estas gnomo, kaj gnomoj estas stranguloj. Mi ne ŝatas tiun ĉi lokon, kaj mi ne ŝatos ĝin pli en la taga lumo. Sed vi konsolas min, Gimlio, kaj mi ĝojas ke vi staras apude kun viaj fortikaj kruroj kaj via dura hakilo. Mi volus ke estu pli el via parencaro inter ni. Sed eĉ pli mi donus por cent bonaj arkpafistoj el Mornarbaro. Ni bezonos ilin. La rohananoj havas bonajn arkpafistojn, sed ĉi tie estas tre malmultaj, tro malmultaj.

– Estas mallume por arkpafado, – diris Gimlio. – Efektive estas jam tempo dormi. Dormi! Mi tion bezonas, kiom mi neniam supozis gnomon dormema. Rajdado estas laciga tasko. Tamen mia hakilo senpaciencas en mia mano. Havigu al mi vicon da orkaj nukoj kaj spacon por svingi kaj mia tuta laciĝo forfalos de mi!

Tempo pasis lante. Fore en la valo ankoraŭ brulis disaj fajroj. La armeo de Isengardo nun pluiris silente. Iliaj torĉoj estis videblaj serpentumante multspalire supren laŭ la kavaĵo.

Subite de la Ŝtonmuro eksplodis krioj kaj kriĉoj kaj la ferocaj batalsloganoj de homoj. Flamantaj torĉoj aperis super la rando kaj rapide amasiĝis ĉe la breĉo. Poste ili disiris kaj malaperis. Homoj revenis galopante tra la kampo kaj supren laŭ la deklivo ĝis la pordo de Kornburgo. La ariero de l’ ŭestfaldanoj estis enpelita.

– La malamiko ĉeestas! – ili kriis. – Ni pafis ĉiun sagon, kiun ni havis, kaj plenigis je orkoj la Fosaĵon. Sed tio ne longe haltigos ilin. Jam ili grimpas la remparon multloke, densaj kiel marŝantaj formikoj. Sed ni instruis al ili ne porti torĉojn.

Estis jam post la noktomezo. La ĉielo estis tute malluma kaj la senmovo de la peza aero antaŭsignis ŝtormon. Subite la nuboj estis bruligitaj per blindiga flagro. Forka fulmo frapis suben al la orientaj montetoj. Dum fiksrigarda momento la surmuraj gvatantoj vidis la tutan spacon inter si kaj la ŝtonmuro lumigita per blanka lumo: ĝi bolis kaj svarmis je nigraj figuroj, iuj stumpaj kaj larĝaj, iuj altaj kaj minacaj, kun altaj kaskoj kaj nigraj ŝildoj. Pliaj centoj kaj centoj verŝiĝis el trans la Ŝtonmuro kaj tra la breĉo. La malhela tajdo fluis al la muroj de klifo al klifo. Tondro ruliĝis en la valo. Pluvo plaŭdadis suben.

Sagoj densaj kiel la pluvoj venis fajfe trans la krenelaĵon kaj falis tinte kaj resalte sur la ŝtonojn. Iuj trafis sian celon. Komenciĝis atako kontraŭ la Profundaĵon de Helmo, sed neniu sono aŭ defio aŭdiĝis interne; venis neniuj respondaj sagoj.

La atakantaj trupoj haltis, malhelpataj per la silenta minaco de rokoj kaj muro. Ĉiam denove fulmo traŝiris la mallumon. Poste la orkoj kriĉis, kirligante lancojn kaj glavojn kaj pafante amason da sagoj al iuj starantaj vidataj sur la krenelaĵo; kaj la viroj de Rohano mirigite elrigardis, kiel ŝajnis al ili, al granda kampo de malhela greno perturbita de milita tempesto, kaj ĉiu grenero ekbrilis je pintigita lumo.

Latunaj kornoj sonoris. La malamikoj ondis antaŭen, iuj kontraŭ la Profundaĵan Muron, aliaj al la digvojo kaj la deklivo kondukantaj al la Kornburga pordego. Tie kolektiĝis la plej enormaj orkoj kaj la sovaĝuloj de la Dunlandaj altaĵoj. Momente tiuj hezitis kaj poste antaŭeniris. La fulmo flagris, kaj videblis blazonite sur ĉiuj kaskoj kaj ŝildoj la terura mano de Isengardo. Ili alvenis la pinton de la rokoj; ili impetis al la pordo.

Tiam finfine venis respondo: ilin renkontis ŝtormo da sagoj kaj hajlo da ŝtonoj. Ili ŝanceliĝis, rompiĝis kaj retrofuĝis; kaj poste impetis denove, rompiĝis kaj reimpetis; kaj ĉiufoje, kiel flusanta maro, ili haltis ĉe loko pli alta. Denove sonoris trumpetoj, kaj alpremiĝo de muĝantaj dunlandanoj antaŭen saltis. Ili tenis siajn grandajn ŝildojn supre kiel tegmenton, dum en sia mezo ili portis du trunkojn de fortaj arboj. Malantaŭ ili amasiĝis orkaj pafistoj, sendantaj hajlon da ĵetlancoj kontraŭ la pafistoj sur la muroj. Ili atingis la pordegon. La arboj, svingataj de fortaj brakoj, bategis la lignaĵon kun ŝira bruego. Se iu viro falis premegita de ŝtono impetanta de supre, du aliaj saltis por anstataŭi lin. Ĉiam denove la grandaj ramoj svingiĝis kaj bategis.

Eomero kaj Aragorno staris kune sur la Profundaĵa Muro. Ili aŭdis la muĝadon de voĉoj kaj la batadon de la ramoj; kaj poste per subita flagro de lumo ili vidis la danĝeron al la pordego.

– Venu! – diris Aragorno. – Venas la horo kiam ni elingigu la glavojn kune!

Kurante kvazaŭ fajro, ili rapidis laŭlonge de la muro kaj supren laŭ la ŝtupoj kaj pasis en la eksteran korton sur la Roko. Kurante ili kunvenigis manplenon da bravaj glavbatalistoj. Troviĝis malgranda klappordo, kiu malfermiĝis en angulo de la burgomuro okcidente, kie la klifo etendiĝis renkonte. Ĉe tiu flanko ĉirkaŭiris mallarĝa pado al la granda pordo, inter la muro kaj la apika rando de la Roko. Eomero kaj Aragorno trasaltis la pordon kun siaj kunuloj proksime malantaŭe. La du glavoj fulme elingiĝis samtempe.

– Gutvineo! – kriis Eomero. – Gutvineo por Markio!

– Andurilo! – kriis Aragorno. – Andurilo por la Dunadanoj! Deflanke ili impete ĵetis sin kontraŭ la sovaĝulojn. Andurilo leviĝis, descendis, ardante je blanka fajro. Krio ascendis el muro kaj turo:

– Andurilo! Andurilo ekmilitas. La Klingo Rompita brilas denove!

Konsternite la ramistoj lasis fali la arbojn kaj turniĝis por lukti; sed ilia ŝildmuro estis rompita kvazaŭ per fulmobato, kaj ili forbalaiĝis, dehakitaj aŭ ĵetitaj trans la Rokon en la ŝtonozan rivereton sube. La orkaj arkpafistoj pafis sencele kaj poste fuĝis.

Momente Eomero kaj Aragorno haltis antaŭ la pordego. La tondro murmuris jam malproksime. La fulmo ankoraŭ flagris, fore inter la montoj en la sudo. Akra vento denove bloviĝis el la nordo. La nuboj estis ŝiritaj kaj drivantaj, kaj steloj elpalpebrumis; kaj super la montetoj apud la Kavaĵo ŝvebis luno okcidentema, flave briletanta en la ŝtorm-postlasaĵo.

– Ne tro frue ni alvenis, – diris Aragorno, rigardante la pordegon. Ties grandaj ĉarniroj kaj feraj bariloj estis torditaj kaj kurbigitaj; multaj lignaĵoj estis fenditaj.

– Tamen ni ne povas resti ĉi tie ekster la muroj por defendi ilin, – diris Eomero. – Vidu! – li indikis la digvojon. Jam granda amaso de orkoj kaj homoj ekkuniĝis aliflanke de l’ rivereto. Sagoj fajfis kaj resaltetis sur la ŝtonoj ĉirkaŭ ili. – Venu! Ni devas reiri kaj vidi, kion ni povos fari por amasigi ŝtonojn kaj trabojn trans la pordo interne. Venu tuj!

Ili turniĝis kaj kuris. Tiumomente ĉirkaŭ dek du orkoj, kiuj kuŝis senmove inter la mortigitoj, salte stariĝis kaj venis silente kaj rapide malantaŭe. Du ĵetis sin teren ĉe l’ kalkanoj de Eomero, faligis lin kaj tuj surkuŝis lin. Sed eta malhela figuro rimarkita de neniu saltis el la ombroj kaj eligis raŭkan krion: “Baruk Khazad! Khazad ai-menu!” Svingiĝis hakilo kaj resvingiĝis. Du orkoj falis senkapigitaj. La ceteraj fuĝis.

Eomero barakte stariĝis, ĝuste kiam Aragorno rekuris por helpi lin.

La klappordo estis denove fermita, la fera pordego estis barita kaj ŝtonoj estis amasigitaj interne. Kiam ĉiuj estis sekuraj ene, Eomero sin turnis:

– Mi dankas vin, Gimlio, filo de Gloino! – li diris. – Mi ne sciis, ke vi partoprenis la eliratakon. Sed ofte gasto neinvitita pruviĝas la plej valora ĉeestanto. Kiel okazis, ke vi venis tien?

– Mi sekvis vin por forskui la dormemon, – diris Gimlio; – sed mi rigardis la montaranojn kaj ili ŝajnis iom tro grandaj kompare al mi, do mi sidiĝis apud ŝtono por spekti vian glavludon.

– Ne estos facile por mi repagi la ŝuldon, – diris Eomero.

– Eble prezentiĝos multaj eblecoj antaŭ ol finiĝos la nokto, – ridis la gnomo. – Sed mi estas kontenta. Ĝis nun mi hakis nur lignon de kiam mi forlasis Morion.

– Du! – diris Gimlio, frapetante sian hakilon. Li jam reokupis sian lokon sur la muro.

– Ĉu du? – diris Legolaso. – Mi faris pli bone, kvankam nun mi devas palpserĉi pafitajn sagojn; la miaj forsendiĝis. Tamen mi kalkulis, ke mia sumo estas minimume dudek. Sed tio estas nur kelkaj folioj en arbaro.

La ĉielo nun rapide klariĝadis kaj la sinkanta luno brilis hele. Sed la lumo alportis malmulte da espero al la rajdistoj de Markio. La malamikaro antaŭ ili ŝajnis plimultiĝinta anstataŭ male, kaj ankoraŭ aliaj impetis supren el la valo tra la breĉo. La eliratako sur la Roko gajnis nur mallongan prokraston. La atako kontraŭ la pordegon duobliĝis. Kontraŭ la Profundaĵan Muron la trupoj de Isengardo muĝis kvazaŭ maro. Orkoj kaj montaranoj svarmis ĉirkaŭ ties subo de unu flanko al alia. Ŝnuregoj kun kroĉhokoj estis ĵetitaj trans la parapeton pli rapide ol homoj povis tratranĉi ilin aŭ ilin reĵeti. Centoj da longaj eskaloj estis starigitaj. Multaj estis reĵetitaj ruinige sed multaj aliaj anstataŭis ilin, kaj orkoj rapide grimpis kiel simioj en la malhelaj arbaroj de la sudo. Antaŭ la mura subaĵo la mortintoj kaj frakasitoj estis amasigitaj kiel ŝtonetoj en ŝtormo; ĉiam pli alten kreskis la hidaj amasoj, kaj daŭre avancis la malamikoj.

La rohananoj eklaciĝis. Ĉiuj sagoj estis pafitaj kaj ĉiuj lancoj estis ĵetitaj; iliaj glavoj estis noĉitaj, kaj iliaj ŝildoj estis fenditaj. Trifoje Aragorno kaj Eomero kuraĝigis ilin, kaj trifoje Andurilo flamis en furioza impeto kiu forpelis la malamikojn de la muro.

Tiam aŭdiĝis bruego en la Profundaĵo malantaŭe. Orkoj rampis kiel ratoj tra la subirejo per kiu la rojo elfluis. Tie ili kuniĝis en ombro de la klifoj ĝis la atako supre estis plej arda kaj preskaŭ ĉiuj defendantoj kuregis al la mura supraĵo. Tiam ili elsaltis. Jam kelkaj enpasis la makzelojn de la Profundaĵo kaj troviĝis inter la ĉevaloj, luktante kun la gardistoj.

Suben desur la muro saltis Gimlio kun feroca krio kiu eĥis inter la klifoj. “Khazâd! Khazâd!” – Li baldaŭ havis sufiĉe da laboro.

– Aj-oj! – li kriegis. – La orkoj estas malantaŭ la muro. Aj-oj! Venu, Legolaso! Sufiĉas por ni ambaŭ. Khazad ai-menu!

Gamlingo la Maljuna suben rigardis de Kornburgo, aŭdante la fortan voĉon de la gnomo malgraŭ la tuta tumulto.

– La orkoj en la Profundaĵo! – li kriis. – Helm! Helm! Ek Helmidoj! – li elpuŝis subensaltante laŭ la ŝtuparo de la Roko kun multaj viroj el Ŭestfaldo ĉedorse.

Ilia atako estis feroca kaj subita, kaj la orkoj cedis antaŭ ili. Post nelonge ili estis kunpremitaj en la ravinaj stretejoj, kaj ĉiuj estis mortigitaj aŭ pelitaj kriĉe en la abismon de la Profundaĵo por fali antaŭ la gardistoj de l’ kaŝitaj kavernoj.

– Dudek unu! – kriis Gimlio. Li faris dumanan hakon kaj faligis la lastan orkon antaŭ siaj piedoj. – Nun mia kalkulo denove superas tiun de mastro Legolaso.

– Ni devas ŝtopi tiun ĉi ratotruon, – diris Gamlingo. – Onidire gnomoj estas lertuloj pri ŝtono. Aldonu vian helpon, mastro!

– Ŝtonojn ni ne formas per niaj hakiloj, nek per niaj fingrungoj, – diris Gimlio. – Sed mi kunlaboros laŭpove.

Ili kunrastis tiajn etajn rokojn kaj rompitajn ŝtonojn, kiajn ili trovis ĉemane, kaj direktataj de Gimlio la ŭestfaldanoj baris la internan ekstremaĵon de la subirejo ĝis nur mallarĝa trafluejo restis. Tiam la Profundaĵa Rojo, ŝveligita de la pluvo, kirlis kaj ĝeniĝis en sia ŝtopita pado, kaj disvastiĝis malrapide laŭ fridaj flakoj de klifo al klifo.

– Estos pli seke supre, – diris Gimlio. – Venu, Gamlingo, ni vidu kiel aferoj progresas sur la muro!

Li grimpis supren kaj trovis Legolason apud Aragorno kaj Eomero. La elfo akrigis sian longan tranĉilon. Okazis provizora paŭzo en la atako, post kiam malsukcesis la klopodo eniri tra la subirejo.

– Dudek unu! – diris Gimlio.

– Bone! – diris Legolaso. – Sed mia kalkulo estas jam dudek kvar. Okazis ĉi tie tranĉila laboro.

Eomero kaj Aragorno lace apogis sin per siaj glavoj. Fore maldekstre la kunfrapiĝo kaj bruego de la batalo sur la Roko laŭtiĝis denove. Sed Kornburgo daŭre rezistis, kiel insulo en la maro. Ĝia pordo kuŝis ruinigite; sed trans la barilon el traboj kaj ŝtonoj interne neniu malamiko ĝis nun pasis.

Aragorno rigardis la palajn stelojn, kaj la lunon nun descendantan malantaŭ la okcidentajn montetojn, kiuj enfermis la valon.

– Tiu ĉi nokto longas kiel jaroj, – li diris. – Kiom longe prokrastiĝos la tago?

– Tagiĝo ne malproksimas, – diris Gamlingo, kiu jam grimpis ĝis apud li. – Sed tagiĝo ne helpos nin, mi timas.

– Tamen tagiĝo estas ĉiam espero de la homoj, – diris Aragorno.

– Sed jenaj kreaĵoj de Isengardo, ĉi duonorkoj kaj goblenoj breditaj per la filerto de Sarumano, ne ŝanceliĝos pro la suno, – diris Gamlingo. – Ankaŭ ne la sovaĝuloj el la montaro. Ĉu vi ne aŭdas iliajn voĉojn?

– Mi aŭdas, – diris Eomero; – sed por miaj oreloj tio estas nura kriĉado de birdoj kaj muĝado de bestoj.

– Tamen troviĝas multaj, kiuj krias en la Dunlanda lingvo, – diris Gamlingo. – Tiun lingvon mi konas. Ĝi estas antikva homa lingvo, kaj iam estis parolata en multaj okcidentaj valoj de Markio. Aŭdu! Ili malamegas nin kaj ĝojas, ĉar nia pereo ŝajnas al ili certa. “La reĝon, la reĝon! – ili krias. – Ni kaptos ilian reĝon. Morton al la Forgoj! Morton al la Pajlokapuloj! Morton al la rabistoj el la nordo!” Tiel ili foje nomas nin. Dum duonmilo da jaroj ili ne forgesas sian ofendon pro tio, ke la mastroj de Gondoro donis Markion al Eorlo la Juna kaj alianciĝis al li. Tiun pramalamon Sarumano flamigis. Ili estas popolo feroca kiam agitita. Ili ne cedos jam pro vesperkrepusko aŭ tagiĝo ĝis Teodeno estos kaptita aŭ ili mem estos mortigitaj.

– Malgraŭe, taglumo alportos esperon al mi, – diris Aragorno. – Ĉu ne estas dirite, ke neniu malamiko iam ajn kaptis Kornburgon, se homoj ĝin defendis?

– Tion diras la menestreloj, – diris Eomero.

– Do ni defendu ĝin kaj esperu! – diris Aragorno.

Ĝuste dum ili parolis, aŭdiĝis fanfaro de trumpetoj. Poste okazis frakaso kaj flagro da flamoj kaj fumo. La akvoj de la Profundaĵa Rojo elverŝiĝis siblante kaj ŝaŭmante: ili ne plu estis malhelpataj, gapa truo estis eksplode farita en la muro. Amaso da malhelaj figuroj enverŝiĝis.

– Demonaĵo de Sarumano! – kriis Aragorno. – Ili enrampis denove la subfluejon dum ni parolis kaj ili bruligis la fajron de Ortanko sub niaj piedoj. Elendilo, Elendilo! – li kriis saltante suben en la breĉon; sed ĝuste kiam li tion faris, cento da eskaloj estis starigitaj al la krenelaro. Trans la muron kaj sub la muron la lasta atako venis balae kiel malhela ondo sur sablaltaĵon. La defendantoj estis forpuŝitaj. Iuj el la rajdantoj estis retropelitaj, pli kaj pli funden en la Profundaĵon, falante kaj luktante dum ili cedis paŝon post paŝo al la kavernoj. Aliaj hakis vojon reire al la citadelo.

Larĝa ŝtuparo supreniris de la Profundaĵo ĝis la Roko kaj la malantaŭa pordo de Kornburgo. Proksime al la subo staris Aragorno. En lia mano plu brilis Andurilo, kaj teruro pro la glavo dum kelka tempo prokrastigis la malamikojn, dum ĉiuj, kiuj povis alveni la ŝtuparon, pasis supren al la pordo. Malantaŭe sur la supraj ŝtupoj genuis Legolaso. Lia pafarko estis streĉita, sed restis al li nur unu trovita sago, kaj li nun elgvatis, preta pafi la unuan orkon kiu aŭdacus proksimiĝi al la ŝtuparo.

– Ĉiuj kiuj povas jam sekuras ene, Aragorno, – li vokis. – Retrovenu!

Aragorno sin turnis kaj rapidis supren laŭ la ŝtuparo, sed kurante li stumblis pro laceco. Tuj liaj malamikoj saltis antaŭen. Supren venis la orkoj, kriante, kun la longaj brakoj etenditaj por kapti lin. La plej antaŭa falis kun la lasta sago de Legolaso en sia gorĝo, sed la ceteraj transsaltis lin. Tiam granda rokego ĵetita de sur la ekstera muro supre subenkrakegis sur la ŝtuparon kaj reĵetis ilin en la Profundaĵon. Aragorno atingis la pordon, kaj rapide ĝi gonge fermiĝis malantaŭ li.

– La aferoj iras malbone, miaj amikoj, – li diris, viŝante la ŝviton de sia frunto per la brako.

– Sufiĉe malbone, – diris Legolaso, – sed ankoraŭ ne senespere, dum vi estas ĉe ni. Kie estas Gimlio?

– Mi ne scias, – diris Aragorno. – Mi lastfoje lin vidis batalanta surtere malantaŭ la muro, sed la malamikoj disbalais nin.

– Ve! Tio estas misa novaĵo, – diris Legolaso.

– Li estas brava kaj forta, – diris Aragorno. – Ni esperu, ke li eskapos al la kavernoj. Tie li estos sekura dum kelka tempo. Pli sekura ol ni. Tia rifuĝejo plaĉos al gnomo.

– Tio devas esti mia espero, – diris Legolaso. – Sed mi volus, ke li venu ĉi tien. Mi volus sciigi al Mastro Gimlio, ke mia kalkulo estas jam tridek naŭ.

– Se li sukcesos reatingi la kavernojn, li denove superos vian kalkulon, – ridis Aragorno. – Neniam mi vidis hakilon tiom svingitan.

– Mi devas iri por serĉi kelkajn sagojn, – diris Legolaso. – Se nur finiĝus tiu ĉi nokto tiel, ke mi havu pli bonan lumon por pafado.

Aragorno nun eniris la citadelon. Tie li sciiĝis konsternate, ke Eomero ne atingis Kornburgon.

– Ne, li ne venis al la Roko, – diris unu el la ŭestfaldanoj. – Mi lastfoje vidis lin kunvokanta ĉirkaŭ sin siajn virojn kaj luktanta ĉe la enirejo al la Profundaĵo. Gamlingo estis kun li kaj la gnomo; sed mi ne sukcesis alveni ilin.

Aragorno plupaŝis tra la ena korto kaj supreniris ĝis alta ĉambro en la turego. Tie staris la reĝo, malhela kontraŭ mallarĝa fenestro, elrigardante al la valo.

– Kia novaĵo, Aragorno? – li diris.

– La Profundaĵa Muro estas kaptita, mastro, kaj la tuta defendantaro forbalaita; sed multaj eskapis ĉi tien al la Roko.

– Ĉu Eomero ĉeestas?

– Ne, mastro. Sed multaj el viaj viroj retiriĝis en la Profundaĵon; kaj iuj diras, ke inter ili estis Eomero. En la stretejoj ili povos eble forbari la malamikojn kaj aliri en la kavernojn. Kian esperon ili eble havos tiam, mi ne scias.

– Pli ol ni. Bona provizaĵo, laŭdire. Kaj la aero estas freŝa tie pro truoj per fendaĵoj en la roko forsupre. Neniu povas perforte eniri kontraŭ viroj obstinaj. Ili eble eltenos longe.

– Sed la orkoj alportis demonaĵojn el Ortanko, – diris Aragorno. – Ili havas eksplodigan fajron kaj per ĝi ili kaptis la Muron. Se ili ne sukcesos eniri la kavernojn, ili eble ensigelos tiujn interne. Sed nun ni devas turni nian tutan penson al nia propra defendo.

– Mi turmentiĝas en tiu ĉi karcero, – diris Teodeno. – Se mi povus celigi lancon, rajdante antaŭ miaj viroj sur la batalkampo, eble mi sentus denove la batalĝojon kaj tiel pereus. Sed ĉi tie mi malmulte utilas.

– Almenaŭ ĉi tie vi estas gardata en la plej forta fortikaĵo de Markio, – diris Aragorno. – Pli da espero defendi vin ni havas en Kornburgo ol en Edoraso, aŭ eĉ ĉe Dunharo en la montaro.

– Oni diras, ke Kornburgo neniam malvenkiĝis atakite, – diris Teodeno; – sed nun mia koro estas dubema. La mondo ŝanĝiĝas, kaj ĉio antaŭe forta jam pruviĝas malcerta. Kiel iu ajn turego kontraŭstaru tian multnombron kaj tian senbridan malamon? Se mi scius ke la forto de Isengardo tiel pligrandiĝis, mi eble ne estus tiel malzorge elrajdinta renkonte al ĝi, malgraŭ ĉiuj lertoj de Gandalfo. Lia konsilo jam ne ŝajnas tiom inda, kiom sub la matena suno.

– Ne prijuĝu la konsilon de Gandalfo ĝis ĉio finiĝos, mastro, – diris Aragorno.

– Finiĝos postnelonge, – diris la reĝo. – Sed mi ne pereos ĉi tie, kaptite kiel maljuna melo en kaptilo. Neĝkolaĵo kaj Hasufelo kaj la ĉevaloj de miaj gardistoj estas en la interna korto. Kiam venos la aŭroro, mi ordonos ke oni sonorigu la kornon de Helmo, kaj mi elrajdos. Ĉu vi rajdos kun mi, filo de Aratorno? Eble mi trahakos vojon, aŭ alvenos tian morton kia meritos prikantadon – se restos poste iuj por kanti pri ni.

– Mi rajdos kun vi, – diris Aragorno.

Adiaŭinte li reiris ĝis la muroj kaj ĉirkaŭiris ties tutan periferion, kuraĝigante la homojn kaj helpante kie ajn la atako plej severis. Legolaso akompanis lin. Eksplodoj da fajro suprensaltis elsube, tremigante la ŝtonojn. Ŝnurhokojn oni ĵetis kaj eskalojn starigis. Ĉiam denove la orkoj atingis la supraĵon de la ekstera muro, kaj ĉiam denove la defendantoj malsuprenigis ilin.

Fine Aragorno ekstaris super la granda pordego ignorante la ĵetlancojn de l’ malamikoj. Elrigardante li vidis paliĝon de la orienta ĉielo. Tiam li levis malplenan manon polmantaŭe kiel signon de interparolemo.

La orkoj kriegis kaj mokridis:

– Descendu! Descendu! Se vi emas paroli kun ni, descendu! Elvenigu vian reĝon! Ni estas batalantaj uruk-hajoj. Ni eligos lin el lia truo se li ne venos. Elvenigu vian reĝon sinkaŝan.

– La reĝo venas aŭ iras propravole, – diris Aragorno.

– Do kion vi celas ĉi tie? – ili respondis. – Kial vi elrigardas? Ĉu vi volas konstati la grandecon de nia armeo? Ni estas batalantaj uruk-hajoj.

– Mi elrigardis por vidi la aŭroron, – diris Aragorno.

– Kio pri la aŭroro? – ili mokridis. – Ni estas uruk-hajoj: ni ne ĉesigas bataladon pro nokto aŭ tago, pro bela vetero aŭ pro ŝtormo. Ni venas por mortigi, sub suno aŭ luno. Kio pri la aŭroro?

– Neniu scias, kion alportos nova tago, – diris Aragorno. – Iru for, antaŭ ol ĝi iĝos misa por vi.

– Descendu aŭ ni depafos vin de la muro, – ili kriis. – Tio ĉi neniel estas interparolo. Nenion vi havas por diri.

– Mi ankoraŭ havas jenon por diri, – respondis Aragorno. – Ĝis nun neniu malamiko breĉis Kornburgon. Foriru, aŭ eĉ unu el vi ne estos indulgita. Eĉ unu ne restos por reporti informojn al la nordo. Vian endanĝeriĝon vi ne rekonas.

Tiom fortaj estis la potenco kaj reĝeco rivelitaj en Aragorno dum li staris sola super la ruinigita pordego antaŭ la amaso de siaj malamikoj, ke multaj el la sovaĝuloj paŭzis kaj retrorigradis trans la ŝultron al la valo, kaj iuj supren rigardis dubeme al la ĉielo. Sed la orkoj ridis laŭtvoĉe; kaj hajlo da ĵetlancoj kaj sagoj fajfis trans la muron, dum Aragorno saltis suben.

Okazis blekego kaj fajreksplodo. La arkaĵo de l’ pordego, sur kiu li antaŭ momento staris, diseriĝis kaj falis en fumo kaj polvo. La barikado estis dispelita kvazaŭ per fulmosago. Aragorno kuris al la turego de l’ reĝo.

Sed ĝuste kiam falis la pordego kaj la ĉirkaŭantaj ĝin orkoj kriegis prepare al sturmado, leviĝis murmuro malantaŭ ili kvazaŭ fora vento, kaj tio iĝis bruego de multaj voĉoj kriantaj strangajn novaĵojn en la aŭroro. La orkoj sur la Roko, aŭdante la indikon pri konsterniĝo, hezitis kaj retrorigardis. Kaj tiam, subita kaj terura, el la turego supre sonoris la sono de la granda korno de Helmo.

Ĉiuj aŭdintaj tiun sonon tremis. Multaj orkoj alteriĝis survizaĝen kaj kovris per la ungegoj siajn orelojn. Denove el la Profundaĵo venis la eĥoj, skualon post skualo, kvazaŭ sur ĉiuj klifoj kaj montetoj starus potenca heroldo. Sed sur la muroj homoj suprenrigardis, mire aŭskultante; ĉar la eĥoj ne formortis. Ĉiam la kornskualoj alproksimiĝis inter la montetoj; jam pli proksimaj kaj pli laŭtaj ili respondis unu alian, blovante feroce kaj libere.

– Helmo! Helmo! – la rajdistoj kriis. – Helmo leviĝis kaj revenas al la milito. Helmo por reĝo Teodeno!

Kaj post tiu krio la reĝo venis. Lia ĉevalo estis neĝe blanka, ora estis lia ŝildo, kaj lia lanco estis longa. Dekstre de li estis Aragorno, heredanto de Elendilo, malantaŭ li rajdis la princoj de la Domo de Eorlo la Juna. Lumo saltis surĉielen. Foriris la nokto.

– Ek Eorlidoj!

Kun krio kaj granda bruo ili sturmis. Suben el la pordego ili rapidis, trans la digvojon ili galopis, kaj ili trafendis la Isengardajn amasojn kvazaŭ vento la herbon. Malantaŭ tiuj el la Profundaĵo venis la senkompataj krioj de homoj eliĝantaj el la kavernoj, elpelante la malamikojn. Elverŝiĝis ĉiuj homoj restintaj sur la Roko. Kaj ĉiam la sono de blovataj kornoj eĥis en la montetaro.

Plu ili rajdis, la reĝo kaj ties kunuloj. Estroj kaj fortuloj falis aŭ fuĝis antaŭ ili. Nek orko nek homo kontraŭstaris ilin. Iliaj dorsoj turniĝis al la glavoj kaj lancoj de la rajdistoj kaj iliaj vizaĝoj al la valo. Ili kriis kaj ululis, ĉar timo kaj mirego trafis ilin ĉe la sunleviĝo.

Do reĝo Teodeno elrajdis de la Pordo de Helmo kaj trafendis sian vojon al la granda Ŝtonmuro. Tie la grupo haltis. Lumo ekheliĝis ĉirkaŭ ili. Lumstrioj de la suno flagris super la orientaj montetoj kaj ekbrilis sur iliaj lancoj. Sed ili sidis silente sur siaj ĉevaloj kaj ili rigardadis suben al la Profundaĵa Kavaĵo.

La lando estis ŝanĝita. Kie antaŭe kuŝis la verda valeto kun herbaj deklivoj randantaj la ĉiamaltiĝajn montetojn, nun baŭmis arbarego. Grandaj arboj nudaj kaj silentaj staris, vicon post vico, kun implikitaj branĉoj kaj prujnaj kapoj; iliaj torditaj radikoj estis subigitaj per la longa verda herbo. Mallumo estis sub ili. Inter la ŝtonmuro kaj la rando de tiu sennoma arbaro kuŝis nur kvaronmejlo aperta. Tie jam kaŭris la fieraj amasoj de Sarumano, teruritaj pro la reĝo kaj teruritaj pro la arboj. Ili subenfluis de la Pordo de Helmo ĝis ĉie super la barilo ili malestis, sed sube de ĝi ili estis kunpremitaj kvazaŭ svarmantaj muŝoj. Vane ili rampis kaj grimpis ĉirkaŭ la flankojn de la kavejo, klopodante eskapi. Oriente tro apika kaj ŝtonoza estis la flanko de la valo; maldekstre, el la okcidento, ilia finsorto proksimiĝis.

Tie subite sur firsto aperis rajdanto blanke vestita, brilanta en la leviĝanta sunlumo. Trans la malaltaj montetoj aŭdiĝis la kornoj. Malantaŭ li, rapidante suben laŭ la longaj deklivoj, estis mil piedsoldatoj; en iliaj manoj estis glavoj. Inter ili paŝis viro alta kaj forta. Ties ŝildo estis ruĝa. Atinginte la randon de la valo li albuŝigis grandan nigran kornon kaj sonigis sonoran blovon.

– Erkenbrando! – la rajdistoj kriis. – Erkenbrando!

– Vidu la Blankan Rajdanton! – kriis Aragorno. – Gandalfo revenis!

– Mitrandiro, Mitrandiro! – diris Legolaso. – Jen vera sorĉaĵo! Venu! Mi volas rigardi tiun arbaron antaŭ ol ŝanĝiĝos la envulto.

La amasoj de Isengardo blekis, balanciĝante tien kaj reen, turnante sin de timo al timo. Denove sonoris la korno el la turego. Suben tra la breĉo de la Ŝtonmuro sturmis la reĝa grupo. Suben de la monteto saltis Erkenbrando, mastro de Ŭestfaldo. Suben saltis Ombrofakso kvazaŭ cervo kiu kuras senstumble sur la montoj. La Blanka Rajdanto estis veninta, kaj teruro pro ties alveno plene frenezigis la malamikojn. La sovaĝuloj falis survizaĝen antaŭ li. La orkoj kirliĝis, kriĉis kaj forĵetis la glavojn kaj lancojn. Kvazaŭ nigra fumo pelata per fortiĝanta vento ili fuĝis. Ululante ili pasis en la atendantan ombron de la arboj; kaj el tiu ombro neniu el ili iam reaperis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.