La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 4: Pri spicherboj kaj stufita kuniklo

Dum la malmultaj restantaj horoj de taglumo ili ripozis, movante sin en la ombron dum la suno moviĝis, ĝis fine la ombro de l’ okcidenta rando de ilia valo longiĝis, kaj la valon tute plenigis mallumo. Tiam ili manĝis iomete, kaj trinkis ŝpareme. Golumo manĝis nenion, sed li kontente akceptis akvon.

– Jam baldaŭ estos pli, – li diris, lekante siajn lipojn. – Bona akvo subenfluas en rojoj al la Granda Rivero, agrabla akvo en la terenoj, al kiuj ni iras. Ankaŭ manĝaĵon Smeagolo akiros tie, eble. Li tre malsatas, jes, golum’! – Li metis siajn du platajn manegojn al la ŝrumpinta ventro, kaj pala verda lumo ekaperis en liaj okuloj.

Profundis la krepusko, kiam ili ekvojaĝis, rampante trans la okcidentan randon de l’ valo kaj fadante fantomece en la malglatan terenon vojrande. La luno havis tri noktojn antaŭ la pleno, sed ĝi ne superiris la montojn ĝis preskaŭ noktomezo, kaj la frua nokto tre malhelis. Unu ruĝa lumo ardis alte en la Turegoj de l’ Dentoj, sed krom tio neniu signo videblis aŭ aŭdeblis pri la sendorma vaĉado sur Moranono.

Tra multaj mejloj tiu ruĝa okulo ŝajnis rigardadi ilin fuĝantajn, stumblantajn tra dezerta ŝtonoza tereno. Ili ne riskis laŭiri la vojon, sed ili restigis ĝin maldekstre, sekvante ĝian linion laŭeble precize je iometa distanco. Fine, kiam la nokto malnoviĝis, kaj ili estis jam lacaj, ĉar ili permesis al si nur unu mallongan ripozon, tiu okulo reduktiĝis al fajra punkteto kaj poste malaperis: ili jam ĉirkaŭiris la malhelan nordan ŝultron de la suba montetaro kaj celis suden.

Kun la koroj strange malpezigitaj ili nun ripozis denove, sed ne longe. Ili ne iris sufiĉe rapide por kontentigi Golumon. Laŭ lia kalkulo temis pri preskaŭ tridek leŭgoj de Moranono ĝis la krucvojo super Osgiliado, kaj li esperis trairi tiun distancon per kvar noktoj. Do baldaŭ ili denove baraktis antaŭen, ĝis la aŭroro komencis disvastiĝi malrapide en la vasta griza soleco. Tiam ili jam marŝis preskaŭ ok leŭgojn, kaj la hobitoj ne povis pluiri, eĉ se tion ili riskemus.

La kreskanta lumo rivelis al ili terenon jam malpli dezertan kaj ruinigitan. La montoj daŭre baŭmis minace je la maldekstro, sed proksime ili povis vidi la sudan vojon, nun celantan for de la nigraj radikoj de la montetoj kaj deklivantan okcidenten. Trans la vojo estis deklivoj kovritaj de sombraj arboj kvazaŭ malhelaj nuboj, sed ĉie ĉirkaŭe kuŝis malorda erikejo plena je kalunoj, genistoj, kornusoj kaj aliaj arbustoj, kiujn ili ne konis. Ili vidis ie-tie aretojn de altaj pinoj. La koroj de la hobitoj iomete rekuraĝiĝis malgraŭ la laceco: la aero estis freŝa kaj bonodora, kaj memorigis ilin pri la altejoj de la fora Norda Kvarono. Ŝajnis bone malŝarĝiĝi, promeni sur tereno nur kelkjare regita de la Malhela Mastro kaj ankoraŭ ne tute miniĝinta. Sed sian endanĝeriĝon ili ne forgesis, ankaŭ ne la Nigran Pordegon, kiu ankoraŭ tro proksimis, kvankam ĝi estis kaŝita malantaŭ la mornaj montetoj. Ili ĉirkaŭrigardis serĉante kaŝlokon, kie ili povus ŝirmi sin de fiaj okuloj dum la cetero de la lumo.

La tago pasis maltrankvile. Ili kuŝis profunde en la erikoj kaj kalkulis la lantajn horojn, dum kiuj malmulto ŝajnis ŝanĝiĝi; ĉar ili estis ankoraŭ sub la ombroj de Efelo Duad, kaj la suno estis vualita. Frodo kelkfoje dormis profunde kaj trankvile, ĉu fidante Golumon, ĉu tro elĉerpita por zorgi pri li; sed Sam trovis malfacile fari pli ol dormeti, eĉ kiam Golumo evidente dormadis snufetante kaj tikante pro siaj sekretaj sonĝoj. Eble malsato pli ol malfido tenis lin maldorma: li komencis sopiri bonan hejmecan manĝaĵon, “ion varman el la poto”.

Tuj kiam la tero paliĝis je senforma grizo sub venonta nokto ili rekomencis la vojaĝon. Sufiĉe baldaŭ Golumo kondukis ilin suben sur la sudan vojon; kaj post tio ili progresis pli rapide, kvankam la danĝero estis pli granda. Iliaj oreloj streĉe aŭskultis por aŭdi hufojn aŭ piedojn sur la vojo antaŭe aŭ sekvantajn malantaŭe; sed la nokto pasis, kaj ili aŭdis neniun sonon de marŝanto aŭ rajdanto.

La vojo estis konstruita en tempo longe pasinta, kaj tra eble tridek mejloj sub Moranono, ĝi estis nove riparita, sed ju pli ĝi iris suden, des pli la sovaĝejo trudiĝis al ĝi. La metieco de homoj antikvaj ankoraŭ videblis en ĝia rekta senŝancela direktiĝo kaj ebena celado: de tempo al tempo ĝi tratranĉis al si vojon tra montflankaj deklivoj, aŭ transsaltis rojon per larĝa belforma arkaĵo el longviva masonaĵo; sed finfine malaperis ĉiuj indikoj pri ŝtonlaboro, krom ie-tie rompiĝinta pilastro gvatanta el la vojflankaj arbustoj, aŭ malnovaj pavimŝtonoj ankoraŭ kaŝiĝantaj inter loloj kaj musko. Erikoj, arboj kaj filikoj malordis suben kaj pendis super la flankoj aŭ etendiĝis dise super la vojo. Ĝi reduktiĝis finfine al kampara ĉarvojeto malmulte uzita; sed ĝi ne serpentumis: ĝi daŭrigis sian propran certan direktiĝon kaj gvidis ilin laŭ la vojo plej rapida.

Do ili pasis en la nordan parton de tiu tereno, kiun la homoj iam nomis Itilio, bela regiono de grimpaj arbaroj kaj rapide subenfluantaj riveretoj. La nokto iĝis favora sub steloj kaj ronda luno, kaj al la hobitoj ŝajnis, ke la bonodoro de la aero plifortiĝas, dum ili antaŭeniras; kaj laŭ la blovado kaj murmurado de Golumo ŝajnis, ke ankaŭ li rimarkis tion kaj ne ŝatis ĝin. Je l’ unuaj indikoj pri la tagiĝo ili denove haltis. Ili alvenis la finon de longa valo, profunda kaj en la mezo krutflanka, per kiu la vojo trafendis la ŝtonan firston. Tie ili grimpis la okcidentan randaĵon kaj ĉirkaŭrigardis.

La tago komenciĝis sur la ĉielo, kaj ili vidis, ke la montoj estas jam multe pli malproksimaj, forirantaj orienten laŭ longa kurbiĝo kiu perdiĝis en la foro. Kiam ili turniĝis okcidenten, antaŭ ili malabruptaj deklivoj subeniĝis en malklarajn nebuletojn tre sube. Ĉie ĉirkaŭ ili estis malgrandaj boskoj da rezinaj arboj, abioj, cedroj, cipresoj kaj aliaj specoj nekonataj en la Provinco, inter kiuj estis larĝaj maldensejoj; kaj ĉie estis abundo da dolĉodoraj spicherboj kaj arbustoj. La longa vojaĝo el Rivendelo kondukis ilin tre suden de ilia propra lando, sed ĝis nun en tiu pli ŝirmata regiono la hobitoj ne sentis la klimatan ŝanĝiĝon. Ĉi tie la printempo jam estis ĉirkaŭ ili; frondoj trapikis muskon kaj humon, larikoj estis verdfingraj, etaj floroj malfermiĝis sur la herbo, birdoj kantadis. Itilio, la ĝardeno de Gondoro, jam ruiniĝinta, daŭre retenis malordan driadan belecon.

Sude kaj okcidente ĝi alrigardis la varmajn subajn valetojn de Anduino, ŝirmatajn oriente de Efelo Duad kaj tamen ne sub la montombro, protektatajn norde de Emin Muilo, malfermitajn al la sudaj blovetoj kaj la humidaj ventoj de la fora Maro. Kreskis tie multaj arboj, antaŭlonge plantitaj, falantaj en nevartitan maljunaĝon inter konfuziĝo da senzorgaj posteuloj; kaj boskoj kaj densejoj estis el tamariko kaj fortodoraj terebintarboj, el olivarboj kaj el laŭroj; kaj troviĝis juniperoj kaj mirtoj kaj timianoj kreskantaj arbuste, aŭ per siaj lignecaj rampaj tigoj mantelis en profundaj tapetoj la kaŝitajn ŝtonojn; salvioj diversspecaj elmetis florojn bluajn, ruĝajn aŭ pale verdajn; kaj majoranoj kaj novŝosantaj petroseloj, kaj multaj plantaĵoj, kies formoj kaj odoroj ne troviĝis en la ĝardenklero de Sam. La grotetoj kaj rokmuroj estis jam stelumitaj de saksifragoj kaj sedoj. Primoloj kaj anemonoj maldormis en la avelegejoj; kaj asfodeloj kaj multaj lilifloroj pendolis siajn duonapertajn kapojn en la herbo: profunda verda herbo apud la lagetoj, kie haltis falintaj fluoj en friskaj kavoj dum la vojaĝo suben al Anduino.

La vojaĝantoj turnis la dorsojn al la vojo kaj iris suben laŭ la deklivo. Dum ili marŝis, puŝante sin tra arbustoj kaj herbejoj, leviĝis ĉirkaŭ ili dolĉaj bonodoroj. Golumo tusis kaj duonvomis; sed la hobitoj profunde enspiris, kaj subite Sam ekridis pro kora malŝarĝiĝo, ne pro ŝercemo. Ili laŭiris rojon, kiu rapide subeniris antaŭ ili. Baldaŭ ĝi gvidis ilin al eta klara lago en malprofunda valeto: ĝi kuŝis en la rompitaj ruinaĵoj de antikva ŝtonbaseno, kies ĉizitan randon preskaŭ tute kovris muskoj kaj rozarbedoj; ĉirkaŭ ĝi staris iridfolioj en vicoj, kaj folioj nimfeaj flosis sur ĝia milde ondeta supraĵo; sed ĝi estis profunda kaj freŝa, kaj daŭre elverŝiĝis sensone laŭ ŝtona beko ĉe la fora ekstremo.

Tie ili sin lavis kaj trinkis ĝissate ĉe la enflua trueto. Poste ili serĉis ripozejon, ankaŭ sinkaŝejon; ĉar tiu tereno, ankoraŭ belaspekta, tamen estis nun teritorio de la Malamiko. Ili ne tre malproksimis de la vojo, tamen eĉ en tia mallonga spaco ili vidis cikatrojn de malnovaj militoj kaj pli novajn vundojn kaŭzitajn de la orkoj kaj aliaj fiaj servistoj de la Malhela Mastro: ŝakto de nekovritaj rubo kaj malpuraĵo; arboj malzorge dehakitaj kaj postlasitaj al morto, kun misaj runoj aŭ la fidestina signo de l’ Okulo eltranĉitaj per krudaj strioj sur iliaj ŝeloj.

Sam skrablanta sub la elirejo de la lago, flarante kaj tuŝante la nekonatajn plantaĵojn kaj arbojn, momente forgesinte pri Mordoro, ricevis memorigon pri ĝia ĉiam ĉeesta danĝero. Li hazarde trovis cirklon ankoraŭ brulmakulitan, kaj meze de ĝi li trovis amason da karbumitaj frakasitaj ostoj kaj kranioj. La rapida kreskivo de la sovaĝejo je rozarbedoj kaj eglanterioj kaj pendantaj klematidoj jam tiris vualon sur tiun lokon de terura festado kaj mortigado; sed ĝi ne estis antikva. Li retrorigardis al siaj kunuloj, sed li diris nenion: la ostojn prefere lasu en trankvilo kaj nepalpumitaj kaj dispelitaj de Golumo.

– Ni trovu lokon por tratagi, – li diris. – Ne pli sube. Pli alte, laŭ mi.

Iom retro super la lago ili trovis profundan brunan kampeton da pasintjaraj filikoj. Malantaŭ ĝi estis densejo da malhelfoliaj laŭroj kreskantaj supren laŭ kruta teramaso kronita de maljunaj cedroj. Ili decidis resti tie kaj pasigi la tagon, kiu jam aŭguris helon kaj varmon. Tago taŭga por promenado survoje tra la boskoj kaj valetoj de Itilio; sed kvankam orkoj distancigas sin de sunlumo, tamen tie troviĝis tro multaj lokoj, kie ili povus kaŝiĝi kaj vaĉi; kaj aliaj fiokuloj viglis tie: Saŭrono havis multajn servistojn. Golumo ĉiuokaze rifuzis moviĝi sub la Flava Vizaĝo. Baldaŭ tiu rigardos super la malhelaj firstoj de Efelo Duad, kaj li svenetos kaj kaŭros pro la lumo kaj varmego.

Sam dum la marŝado serioze pripensis nutraĵon. Ĉar la malespero de l’ netrairebla Pordego estis malantaŭe, li ne sentis tian emon kian la mastro malatenti la vivrimedojn post la misiofino; kaj ĉiuokaze ŝajnis al li pli saĝe ŝpari la vojpanon de la elfoj ĝis malpli favora estonteco. Jam pasis ses tagoj aŭ pli, de kiam li kalkulis, ke ili havas stokon sufiĉan por nuraj tri semajnoj.

“Se ni atingos la fajron dum tioma tempo, estos bonŝance laŭ la nuna progreso! – li pensis. – Kaj ni eble volos reiri. Ni eble!”

Cetere, fine de longa noktmarŝado, kaj post baniĝo kaj trinkado, li estis eĉ pli ol kutime malsata. Vespermanĝon, aŭ matenmanĝon, en la malnova kuirejo ĉe Bagŝuta Vico, ĝuste tion li vere sopiris. La ideo trafis lin, kaj li sin turnis al Golumo. Golumo estis ŝtele ekrampanta kvarpiede tra la filikoj.

– Hej! Golumo! – diris Sam. – Kien vi iras? ĉu por ĉasi? Nu, vidu, olda nazulo, al vi ne plaĉas nia manĝaĵo, kaj mi mem ne domaĝus variecon. Via nova devizo estas ĉiam helpopreta. Ĉu vi povas trovi ion taŭgan al malsata hobito?

– Jes, eble, jes, – diris Golumo. – Smeagolo ĉiam helpas, se oni petas – se oni petas afable.

– Bone! – diris Sam. – Do mi petas. Kaj se tio ne sufiĉe afablas, mi petegas.

Golumo malaperis. Li forestis iom longete, kaj Frodo post kelkaj mordoj da lembaso sin aranĝis profunde en la brana filikaro kaj endormiĝis. Sam rigardis lin. La frua taglumo ĵus subenrampis en la subarbajn ombrojn, sed li vidis tre klare la vizaĝon de l’ mastro kaj ties manojn, kuŝantajn ripoze sur la tero apude. Li subite rememoris Frodon, kiam tiu kuŝis dormanta en la domo de Elrondo post lia terura vundiĝo. Tiam dumgarde Sam rimarkis, ke kelkfoje lumo ŝajnas malforte brili interne; sed nun la lumo estis eĉ pli evidenta kaj forta. La vizaĝo de Frodo estis trankvila, la signoj de timo kaj zorgado forlasis ĝin; sed ĝi aspektis maljuna, maljuna kaj bela, kvazaŭ ĉizado de jaroj formigaj estus nun rivelita per multaj fajnaj linioj antaŭe kaŝitaj, kvankam la identeco de la vizaĝo ne ŝanĝiĝis. Tio ne signifas, ke ĝuste tiel Sam Vato formulis sian penson. Li skuis sian kapon, kvazaŭ trovante vortojn senutilaj, kaj murmuris:

– Mi amas lin. Tia li estas, kaj kelkfoje ĝi trabrilas iel. Sed mi amas lin, ĉu aŭ ne.

Golumo revenis kviete kaj transrigardis la ŝultron de Sam. Rigardinte Frodon, li fermis siajn okulojn kaj forrampis sensone. Sam alvenis lin post momento kaj trovis lin manĝanta ion kaj murmuranta al si. Apud li sur la tero kuŝis du malgrandaj kunikloj, kiujn li komencis avide okulumi.

– Smeagolo ĉiam helpas, – li diris. – Li alportis kuniklojn, agrablajn kuniklojn. Sed la mastro endormiĝis, kaj eble Sam volas endormiĝi. Jam ne volas kuniklojn. Smeagolo klopodas helpi, sed li ne povas ion kapti dumminute.

Sam tamen tute ne malŝatis kuniklaĵon, kaj tion diris. Almenaŭ ne kuniklaĵon kuiritan. Ĉiuj hobitoj, kompreneble, scias kuiri, ĉar ili eklernas tiun arton antaŭ la abocon (kiun multaj neniam atingas); sed Sam estis kuiranto tre kapabla, eĉ laŭ takso de hobitoj, kaj li faris multon el la bivaka kuirado dum la vojaĝoj, kiam prezentiĝis okazo. Li kunportis espereme kelkajn ilojn en sia tornistro: etan tindrujon, du malprofundajn kaseroletojn, el kiuj la malpli granda adaptiĝis en la pli granda; ene de ili estis metitaj ligna kulero, mallonga dupikila forko kaj kelkaj pikstangetoj; kaj kaŝita funde de la tornistro en plata ligna skatolo valoraĵo malkreskanta: iom da salo. Sed li bezonis fajron, kaj krome kelkajn aliajn aferojn. Li pripensis iomete, dum li eligis sian tranĉilon, purigis kaj akrigis ĝin, kaj komencis prepari la kuniklojn. Li ne intencis eĉ pormomente lasi dormantan Frodon sola.

– Ek, Golumo, – li diris. – Mi havas por vi ankoraŭ alian taskon. Iru plenigi ĉi tiujn kaserolojn per akvo kaj reportu ilin!

– Smeagolo alportos akvon, jes, – diris Golumo. – Sed kial la hobito deziras tiom da akvo? Li jam trinkis, li sin lavis.

– Ne zorgu pri tio, – diris Sam. – Se vi ne povas diveni, vi sufiĉe baldaŭ konstatos. Kaj ju pli baldaŭ vi alportos la akvon, des pli baldaŭ vi konstatos. Ne difektu iun mian kaserolon, aŭ mi faros el vi haketaĵon.

Dum Golumo forestis, Sam rigardis denove Frodon. Tiu plu dormis kviete, sed Sam nun estis plej trafata de la magreco de liaj vizaĝo kaj manoj.

– Tro maldika kaj malloza li estas, – li murmuris. – Ne taŭge por hobito. Se mi sukcesos kuiri ĉi kunikletojn, mi vere vekos lin.

Sam kunrastis amaseton da filikoj plej sekaj, kaj poste skrablis supren sur la dekliveto kolektante aron da branĉetoj kaj lignaj rompitaĵoj; falinta branĉo de cedro ĉe la supro havigis al li bonan stokon. Li eltranĉis kelkajn herbkvadratojn sube de l’ dekliveto tuj ekster la filikejo, kaj faris malgrandan truon kaj metis tien la brulaĵon. Estante lerta pri siliko kaj tindro, li baldaŭ ĉendis fajreton. Ĝi kreis preskaŭ neniom da fumo sed dissendis aroman odoron. Li ĝuste kliniĝis super sia fajro, ŝirmante ĝin kaj aldonante lignon pli pezan, kiam Golumo revenis, zorge portante la kaserolojn kaj grumblante al si.

Li demetis la kaserolojn kaj subite ekvidis, kion faras Sam. Li eligis malfortan siblan kriĉon kaj ŝajnis samtempe tima kaj kolera.

– Ah! Sss... Ne! Ne! Stultaj hobitoj, stultaj, jes stultaj! Ili ne faru tion!

– Ne faru kion? – demandis Sam surprizite.

– Ne faru la aĉajn ruĝajn langojn, – siblis Golumo. – Fajro, fajro! Estas danĝera, jes danĝera. Ĝi brulas, ĝi mortigas. Kaj ĝi alvokos malamikojn, jes certe.

– Mi opinias, ke ne, – diris Sam. – Neniu kialo por tio, se oni ne surmetos malsekaĵon kaj kreos subbrulaĵon. Sed se jes, do jes. Mi intencas riski tion, ĉiuokaze. Mi intencas stufi ĉi kunikletojn.

– Ĉu stufi la kunikletojn? – kvikis Golumo konsternite. – Fuŝi belan viandon, kiun Smeagolo restigis al vi, kompatinda malsata Smeagolo! Pro kio? Pro kio, stulta hobito? Ili estas junaj, ili estas molaj, ili estas agrablaj. Manĝu ilin, manĝu ilin! – Li ungis la pli proksiman kuniklon, jam senhaŭtigitan kaj kuŝantan apud la fajro.

– Trankviliĝu! – diris Sam. – ĉiu laŭ propra moro. Nia pano vomigas vin, kaj nekuirita kunikleto vomigas min. Se vi donis al mi kunikleton, tiu kunikleto estas mia, vidu, por kuiri, se tion mi emas. Kaj mi emas. Ne necesas, ke vi rigardu min. Iru kapti alian kaj manĝu laŭvole. Ie private kaj for de mia vidkampo. Tiam vi ne vidos la fajron, kaj mi ne vidos vin, kaj ni ambaŭ pli feliĉos. Mi certigos, ke la fajro ne fumu, se tio iel feliĉigos vin.

Golumo foriris grumblante kaj rampis en la filikejon. Sam okupiĝis pri siaj kaseroloj.

– Kion la hobito bezonas kun kunikleto, – li diris al si, – tio estas kelkaj spicherboj kaj radikaĵoj, precipe terpomoj, por ne paroli pri pano. Spicherbojn ni povas akiri, verŝajne.

– Golumo! – li vokis mallaŭte. – Tria fojo pagas la tuton. Mi deziras kelkajn spicherbojn. – La kapo de Golumo elrigardis el la filikejo, sed li aspektis nek helpema nek amikeca. – Kelkaj laŭraj folioj, iom da timiano kaj salvio sufiĉos, antaŭ la akvo ekbolos, – diris Sam.

– Ne! – diris Golumo. – Smeagolo ne estas kontenta. Kaj al Smeagolo ne plaĉas odoraĉaj folioj. Li ne manĝas herbojn aŭ radikojn, ne trezoro, ne ĝis li malsategas aŭ tre malsanas, kompatinda Smeagolo.

– Smeagolo trafos en vere varmegan akvon, kiam bolos tiu ĉi akvo, se li ne faros laŭpete, – graŭlis Sam. – Sam enmetos tien lian kapon, jes trezoro. Kaj mi devigus lin serĉi ankaŭ napojn kaj karotojn, kaj ankaŭ terpomojn, se temus pri la ĝusta sezono. Mi vetas, ke tie ĉi sovaĝe diskreskas ĉiaj bonaĵoj. Mi donus multon por manpleno da terpomoj.

– Smeagolo ne iros, ho ne trezoro, ne ĉi-foje, – siblis Golumo. – Li timas, kaj li tre lacas, kaj tiu ĉi hobito ne afablas, tute ne afablas. Smeagolo ne elfosos radikojn, karotojn kaj... terpomojn. Kio estas terpomoj, trezoro, he, kio estas terpomoj?

– Ter-po-moj, – diris Sam. – Frandaĵo de la Avulo, kaj elstare bona balasto por malplena stomako. Sed vi trovos neniom, do ne necesas serĉi. Sed estu bona Smeagolo kaj alportu al mi spicherbojn, kaj mi taksos vin pli alte. Krom tio, se vi komencos novan vivmanieron kaj daŭrigos ĝin, mi kuiros por vi kelkajn terpomojn iam. Mi kuiros ja: frititaj fiŝo kaj terpomfingroj pretigitaj de S. Vato. Tion vi ne povus rifuzi.

– Jes, jes, ni povus. Difekti agrablan fiŝon per brulumado. Donu al mi fiŝon jam nun, kaj tenu mem fiajn terpomfingrojn!

– Ho, vi estas senesperiga, – diris Sam. – Endormiĝu!

Fine li devis mem trovi la bezonataĵojn; sed ne necesis al li iri foren, ne el videblo de la loko, kie kuŝis lia mastro ankoraŭ dormanta. Dum kelka tempo Sam sidis meditante kaj prizorgante la fajron ĝis la akvo bolis. La taglumo plifortiĝis kaj la aero iĝis varma; la roso forvelkis desur herboj kaj folioj. Baldaŭ la kunikloj distranĉitaj kuŝis boletante en siaj kaseroloj kun la faskigitaj spicherboj. Sam preskaŭ endormiĝis dum la tempopaso. Li lasis ilin stufiĝi dum preskaŭ unu horo, provante ilin de tempo al tempo per sia forko, kaj gustumante la buljonon.

Kiam li opiniis ĉion preta, li forigis la kaserolojn de la fajro kaj rampis ĝis Frodo. Frodo duonmalfermis siajn okulojn, kiam Sam superombris lin, kaj tiam li vekiĝis el sia sonĝado: alia nekaptebla sonĝo paca.

– Saluton, Sam, – li diris. – Ĉu ne ripozas? Ĉu io misas? Kioma horo estas?

– Ĉirkaŭ du horoj post la tagiĝo, – diris Sam, – kaj preskaŭ duono post la oka laŭ la Provincaj horloĝoj, eble. Sed nenio misas. Kvankam ĉion mi ne nomus senmakula: neniuj legomoj, neniuj cepoj, neniuj terpomoj. Mi havas por vi iom da stufaĵo kaj iom da supo, sinjoro Frodo. Bonfaros al vi. Vi devos elsuĉi ĝin el via tasego; aŭ rekte el la kaserolo, kiam ĝi estos pli malvarmeta. Mi ne kunportis bovlojn, nek ion konvenan.

Frodo oscedis kaj streĉis sin.

– Vi devis ripozi, Sam, – li diris. – Kaj ĉendo de fajro estas danĝera ĉi tie. Sed mi ja sentas malsaton. Hmmm! ĉu mi flaras ĝin de ĉi tie? Kion vi stufis?

– Donacon de Smeagolo, – diris Sam: – duon da kunikloj; kvankam mi opinias, ke Golumo jam domaĝas ilin. Sed nenio estas por akompani ilin krom kelkaj spicherboj.

Sam kaj lia mastro sidis interne de la filikejo kaj manĝis sian stufaĵon el la kaseroloj, dividante la malnovajn forkon kaj kuleron. Ili permesis al si po duonpecon da elfa vojpano. Tio ŝajnis festo.

– Fajf! Golumo! – Sam vokis kaj fajfis mallaŭte. – Venu! Dume tempo restas por intencoŝanĝo. Restas iom, se vi volas provi stufitan kuniklon. – Ne venis respondo. – Nu bone, supozeble li foriris por trovi ion por si. Ni finmanĝos ĝin.

– Kaj poste vi devos iom dormi, – diris Frodo.

– Ne ekdormu, dum mi dormos, sinjoro Frodo. Mi ne tre certas pri li. Ankoraŭ restas en li sufiĉe da Fetorulo – la fia Golumo, se vi min komprenas – kaj ĝi refortiĝas. Tamen mi opinias, ke unue li provus strangoli min. Ni ne interkonsentas, kaj li ne estas kontenta pri Sam, ho ne trezoro, tute ne kontenta.

Ili finmanĝis, kaj Sam foriris por lavi sian manĝilaron. Stariĝante por reiri, li retrorigardis laŭ la deklivo. Tiumomente li vidis la sunon leviĝi el la fumo, aŭ nebuleto, aŭ malhela ombro, aŭ kio ajn ĝi estis, kiu kuŝis ĉiam oriente, kaj ĝi etendis siajn radiojn orajn suben sur la arbojn kaj maldensejojn ĉirkaŭ li. Tiam li rimarkis maldensan spiralon de grizblua fumo, klare videblan kiam ĝin trafis la sunlumo, leviĝanta el densejo supre. Ŝokite li konstatis, ke tio estas la fumo de lia eta kuirfajro, kiun li neglektis estingi.

– Tio ne taŭgas! Mi neniam supozis, ke ĝi tiel montriĝos! – li murmuris kaj komencis retrorapidi. Subite li haltis kaj aŭskultis. Ĉu li aŭdis fajfon aŭ ne? Aŭ ĉu tio estis pepo de iu stranga birdo? Se ĝi estis fajfo, ĝi ne aŭdiĝis el la direkto de Frodo. Jen ĝi denove el alia loko! Sam komencis kuri laŭeble rapide supren laŭ la deklivo.

Li trovis ke malgranda branĉeto, forbrulante ĝis sia ekstera ekstremo, ĉendis iom da filikoj rande de la fajro, kaj la ekbrulantaj filikoj ardigis la herbkvadratojn. Haste li plande estingis la restaĵon de la fajro, dispuŝis la cindrojn kaj surmetis la kvadratojn al la truo. Poste li rerampis al Frodo.

– Ĉu vi aŭdis fajfon kaj ion, kio sonis kiel respondo? – li demandis. – Antaŭ kelkaj minutoj. Mi esperas, ke tio estis nur birdo, sed ĝi ne sonis tute tia, sed pli kiel imitata birdopepo, ŝajnis al mi. Kaj bedaŭrinde mia fajreto fumis. Nu, se mi allogis problemojn, mi neniam pardonos min. Kaj eble ankaŭ ne havos eblecon!

– ĉit! – flustris Frodo. – Mi opinias, ke mi aŭdis voĉojn.

La du hobitoj rimenis siajn tornistrojn, surdorsigis ilin fuĝoprete, kaj poste rampis pli profunden en la filikejon. Tie ili kaŭris aŭskultante.

Ne dubeblis pri la voĉoj. Tiuj parolis mallaŭte kaj kaŝiĝeme, sed ili estis proksimaj kaj pliproksimiĝantaj. Tute subite unu el ili klare parolis tre apude.

– Jen! De ĉi tie venis la fumo! Ĝi estos tre apude. En la filikejo sendube. Ni havos ĝin kvazaŭ kuniklon en kaptilo. Tiam ni ekscios, kio ĝi estas.

– Jes, kaj kion ĝi scias! – diris la dua voĉo.

Tuj kvar viroj venis paŝante tra la filikoj de malsamaj direktoj. Ĉar fuĝo kaj kaŝiĝo jam ne estis eblaj, Frodo kaj Sam salte stariĝis, metante la dorson al la dorso kaj eligante siajn glavetojn.

Se ilin mirigis tio, kion ili vidis, iliaj kaptintoj estis eĉ pli mirigitaj. Kvar altaj viroj staris tie. Du havis en la manoj lancojn kun larĝaj helaj pintoj. Du havis pafarkegojn, preskaŭ same longajn kiel ili mem, kaj grandajn sagujojn da longaj verdplumaj sagoj. Ĉiuj havis ĉeflanke glavojn kaj estis vestitaj per diversaj verdoj kaj brunoj, kvazaŭ por marŝi pli nevidate en la maldensejoj de Itilio. Verdaj gantoj kovris iliajn manojn, kaj iliaj vizaĝoj estis kapuĉitaj kaj maskitaj verde, escepte de la okuloj, kiuj estis tre akravidaj kaj helaj. Tuj Frodo pensis pri Boromiro, ĉar tiuj viroj similis lin stature, sintene kaj laŭ la parolmaniero.

– Ni ne trovis tion, kion ni serĉis, – diris unu. – Sed kion ni ja trovis?

– Ne orkojn, – diris alia, lasante la tenilon de la glavo, kiun li kaptis kiam ili vidis ekbrili Pikilon en la mano de Frodo.

– Ĉu elfojn? – diris la tria dubeme.

– Ne! Ne elfojn, – diris la kvara, la plej alta, kaj ŝajne la ĉefa inter ili. – Elfoj ne promenas nuntempe en Itilio. Kaj elfoj estas mirinde belaj, aŭ tiel oni diras.

– Kio signifas, ke ni ne estas belaj, mi komprenas, – diris Sam. – Koran dankon. Kaj kiam vi findiskutos, eble vi diros, kiuj vi estas, kaj kial vi ne volas permesi al la du lacaj vojaĝantoj ripozi.

La alta verdulo ridis senĝoje.

– Mi estas Faramiro, militestro de Gondoro, – li diris. – Sed en tiu ĉi lando ne estas vojaĝantoj: nur servistoj de la Malhela Turego aŭ de la Blanka.

– Sed ni estas neniuj el ambaŭ, – diris Frodo. – Ni estas vojaĝantoj, kion ajn volas diri militestro Faramiro.

– Do rapidu deklari vin kaj vian komision, – diris Faramiro. – Nin atendas taskoj, kaj ĉi tie ne estas loko por rebusado aŭ traktado. Ek! Kie estas la tria el via kunularo?

– Ĉu la tria?

– Jes, la kaŝiĝemulo, kiun ni vidis kun nazo en la lageto tie sube. Li aspektis malfavore. Spiona speco de orko, mi konjektas, aŭ ties servanto. Sed li evitis nin per iu vulpa truko.

– Mi ne scias, kie li estas, – diris Frodo. – Li estas nur hazarda kunulo renkontita survoje, kaj mi ne respondecas pri li. Se vi trovos lin, indulgu lin. Konduku lin aŭ sendu lin al ni. Li estas nur vagulaĉo, sed li troviĝas sub mia prizorgo dum iom da tempo. Sed koncerne nin, ni estas hobitoj el la Provinco, fore nord-okcidente, post multaj riveroj. Frodo, filo de Drogo, estas mia nomo, kaj kun mi estas Samsaĝo, filo de Hamfasto, honorinda hobito, kiu servas min. Ni venis tra longaj vojoj: el Rivendelo, aŭ Imladriso, kiel iuj nomas ĝin. – Tiam Faramiro ektikis kaj pliatentis. – Sep kunulojn ni havis. Unun ni perdis en Morio, la aliajn ni postlasis en Part Galeno super Raŭroso: du el miaj parencoj, ankaŭ estis tie gnomo, elfo kaj du homoj. Tiuj estis Aragorno kaj Boromiro, kiu diris ke li devenas de Minaso Tirit, urbo en la sudo.

– Boromiro! – ĉiuj kvar viroj ekkriis.

– Ĉu Boromiro, filo de Mastro Denetoro? – demandis Faramiro, kaj stranga severa esprimo aperis sur lia vizaĝo. – Vi akompanis lin? Tio estas grava novaĵo, se ĝi estas vera. Sciu, fremduletoj, ke Boromiro, filo de Denetoro, estis la Supera Gardisto de l’ Blanka Turego, kaj nia ĉefkomandanto: li dolorige mankas al ni. Kiuj vi estas do, kaj kiel vi rilatis al li? Rapidu, ĉar la suno supreniras!

– Ĉu al vi estas konataj la enigmaj vortoj, kiujn Boromiro kunportis al Rivendelo? – Frodo respondis.

Serĉu la Glavon Rompitan:
ĝi loĝas en Imladriso...

– Tiuj vortoj estas konataj efektive, – diris Faramiro konsternite. – Estas ioma atestaĵo pri via vereco, ke ankaŭ vi konas ilin.

– Aragorno, kiun ni nomis, estas la portanto de la Glavo Rompita, – diris Frodo. – Kaj ni estas la duonuloj, pri kiuj menciis la rimaĵo.

– Mi vidas tion, – diris Faramiro penseme. – Aŭ mi vidas, ke tiel povas esti. Kaj kio estas la Plago de Isilduro?

– Tio estas kaŝita, – respondis Frodo. – Sendube ĝi estos klarigita siatempe.

– Ni devas ekscii pli multe pri tio, – diris Faramiro, – kaj ekscii, kio kondukas tiom orienten sub la ombro de jena... – li fingromontris kaj diris neniun nomon. – Sed ne nun. Ni havas taskon. Vi estas en danĝero, kaj hodiaŭ vi ne irus longe laŭ kampoj aŭ vojoj. Estos proksimaj fortaj manbatoj antaŭ ol la tago plenmaturiĝos. Poste morto aŭ rapida fuĝo reen al Anduino. Mi lasos du por gardi vin, por via kaj mia bonfarto. Saĝulo ne fidas je hazarda renkonto survoje en tiu ĉi lando. Se mi revenos, mi plu interparolos kun vi.

– Adiaŭ! – diris Frodo, malalte riverencante. – Pensu, kion vi volas, sed mi estas amiko de ĉiuj malamikoj de Unu Malamiko. Ni povus akompani vin, se ni duonuloj povus esperi servi vin, virojn tiel bravajn kaj fortajn, kiaj vi ŝajnas, kaj se mia komisio permesus tion. La lumo prilumu viajn glavojn!

– La duonuloj estas ĝentilaj personoj, kio ajn alia ili estas, – diris Faramiro. – Adiaŭ!

La hobitoj sidiĝis denove, sed ili nenion diris unu al la alia pri siaj pensoj kaj duboj. Proksime, ĝuste sub la makuliga ombro de l’ malhelaj laŭroj, du viroj restis garde. Ili demetis siajn maskojn de tempo al tempo por freŝigi sin, dum pliintensiĝis la taga varmo, kaj Frodo vidis, ke ili estas viroj bonaspektaj, palhaŭtaj, malhelharaj, kun grizaj okuloj kaj vizaĝoj tristaj kaj fieraj. Ili interparolis per mallaŭtaj voĉoj, uzante unue la Komunan Lingvon, sed laŭ la pasinteca maniero, kaj poste ŝanĝante al la propra lingvo. Mirigite Frodo aŭskultante rimarkis, ke ili parolas la elfan lingvon, aŭ lingvon malmulte diferencan; kaj li rigardis ilin kun miro, ĉar li komprenis, ke ili certe estas dunadanoj el la sudo, homoj de la nasklinio de la Mastroj de Okcidentio.

Post iom da tempo li alparolis ilin; sed ili respondis malvolonte kaj singarde. Ili nomis sin Mablungo kaj Damrodo, soldatoj de Gondoro, kaj ili estis disiruloj el Itilio, ĉar ili estis posteuloj de popolo iam vivinta en Itilio, antaŭ ol tiu estis konkerita. El tiaj viroj Mastro Denetoro elektis siajn atakpatrolojn por sekrete transiri Anduinon (kiel kaj kie ili rifuzis diri) kaj incitadi la orkojn kaj aliajn malamikojn, kiuj disvagis inter Efelo Duad kaj la Rivero.

– Estas preskaŭ dek leŭgoj de ĉi tie ĝis la orienta bordo de Anduino, – diris Mablungo, – kaj malofte ni venas tiom malproksimen. Sed ĉi-vojaĝe ni havas novan komision: ni venas por embuski la virojn el Harado. Ili malbenatu!

– Jes, malbenatu la sudanoj! – diris Damrodo. – Laŭdire estis traktoj pratempe inter Gondoro kaj la reĝlandoj de l’ haradanoj en la Fora Sudo, kvankam amikeco neniam estis. En tiu tempo niaj limoj troviĝis fore sude post la elfluejoj de Anduino, kaj Umbaro, la plej proksima el iliaj regnoj, rekonis nian superecon. Sed tio estis antaŭlongege. Dum multaj vivlongoj neniu iris tien-reen inter ni. Nur lastatempe ni informiĝis, ke la Malamiko estis inter ili, kaj ili transiris aŭ reiris al Li – ili ĉiam pretis al Lia volo – kion faris ankaŭ multaj en la oriento. Mi ne dubas, ke la tagoj de Gondoro estas nombritaj, kaj la muroj de Minaso Tirit estas kondamnitaj, tiom grandaj estas Liaj forto kaj malico.

– Tamen ni ne volas sidi senfare kaj permesi, ke Li faru ĉion laŭ Sia volo, – diris Mablungo. – Tiaj malbenindaj sudanoj nun almarŝas laŭ la pravojoj por plifortigi la armeojn de la Malhela Turego. Jes, ĝuste laŭ la vojoj, kiujn konstruis la metilerto de Gondoro. Kaj ili iras ĉiam pli malzorge, ni informiĝas, supozante la potencon de sia nova mastro sufiĉe forta, ke la nura ombro de Liaj montetoj protektos ilin. Ni venas por instrui al ili alian lecionon. Granda amaso el ili marŝanta norden estis raportita al ni antaŭ kelkaj tagoj. Unu el iliaj regimentoj laŭ nia kalkulo atendeble preterpasos iam antaŭ la tagmezo: sur la supra vojo, kie ĝi trapasas la fenditan vojon. La vojo eble pasas, sed ne pasos ili! Ne dum Faramiro estras. Li nun gvidas nin dum ĉiuj danĝeraj aventuroj. Sed lia vivo estas protektata, aŭ la sorto ŝirmas lin por iu alia celo.

Ilia parolado velkis al aŭskulta silento. Ĉio ŝajnis senmova kaj atenta. Sam, kaŭranta rande de la filikejo, elgvatis. Per siaj akraj hobitaj okuloj li vidis, ke multaj pliaj viroj ĉeestas. Li povis vidi ilin ŝtelirantaj laŭ la deklivoj, unuope aŭ en longaj spaliroj, ĉiam sekvante la ombron de bosko aŭ densejo, aŭ rampantaj, apenaŭ videblaj en sia bruna kaj verda vesto, tra herbo kaj filikejoj. Ĉiuj estis kapuĉitaj kaj maskitaj, kun gantoj sur la manoj, kaj estis armitaj simile al Faramiro kaj ties kunuloj. Post nelonge ili ĉiuj jam pasis kaj malaperis. La suno supreniris ĝis ĝi proksimiĝis al la sudo. La ombroj kuntiriĝis.

“Mi scivolas, kie estas tiu damninda Golumo? – pensis Sam, rampante reen en la pli densan ombron. – Sufiĉe eblas, ke oni trapikos lin kiel orkon aŭ lin rostos la Flava Vizaĝo. Sed mi opinias, ke li zorgos pri si”. Li kuŝiĝis apud Frodo kaj komencis dormeti.

Li vekiĝis pensante, ke li aŭdis trumpetan klarionon. Li sidiĝis. Estis jam plena tagmezo. La gardantoj staris atentaj kaj streĉitaj en ombro de la arboj. Subite la trumpetoj sonoris pli laŭte kaj nemiskompreneble supre, trans la supraĵon de l’ deklivo. Al Sam ŝajnis, ke li aŭdas ankaŭ kriojn kaj sovaĝan bruadon, sed tiu sono estis mallaŭta, kvazaŭ ĝi venus el iu fora kaverno. Baldaŭ poste la bruo de luktado erupciis pli proksime, ĝuste super ilia kaŝejo. Li povis aŭdi klare la sonoran gratiĝon de ŝtalo sur ŝtalo, tintegon de glavo kontraŭ fera ĉapo, obtuzan baton de klingo kontraŭ ŝildo; homoj kriadis kaj kriĉadis, kaj unu klara voĉo vokis: “Gondoro! Gondoro!”

– Tio sonas kiel cent forĝistoj forĝantaj samtempe, – diris Sam al Frodo. – Nun ili tiom proksimas, kiom mi deziras.

Sed la bruego pliproksimiĝis.

– Ili venas! – kriis Damrodo. – Vidu! Iuj sudanoj elrompiĝis el la kaptilo kaj fuĝas de la vojo. Jen ili iras! Niaj viroj persekutas ilin, kaj Faramiro antaŭas.

Sam, deziregante vidi ankoraŭ pli, iris aliĝe al la gardantoj. Li grimpis iom sur unu el la plej grandaj laŭroj. Momente li ekvidis brunhaŭtajn virojn ruĝvestitajn subenkurantajn laŭ la deklivo iom fore, dum verdvestitaj batalantoj saltis post ilin, hakante ilin falige dum ili fuĝis. Sagoj densis en la aero. Tiam subite rekte trans la randon de ilia ŝirma rokmuro falis viro, suben krakegante tra la sveltaj arboj, preskaŭ sur ilin. Li estis haltigita en la filikejo for kelkajn futojn, vizaĝmalsupre, kun verdaj sagoplumoj fiksitaj sur lia kolo sub ora kolumo. Liaj skarlataj vestoj estis ĉifonaj, lia brustarmaĵo el imbrikitaj bronzaj plataĵoj estis fendita kaj hakita, liaj nigraj harplektoj ore pasamentitaj estis sangotrempitaj. Lia bruna mano plu kroĉis tenilon de rompita glavo.

La unuan fojon Sam vidis batalon inter homoj, kaj ĝi ne tre plaĉis al li. Li estis kontenta, ke li ne povis vidi la vizaĝon de l’ mortinto. Li scivolis, kiel nomiĝis tiu viro, kaj de kie li venis; kaj ĉu li fakte malicis kore, aŭ mensogoj kaj minacoj gvidis lin dum la longa marŝado de lia hejmo, kaj se li vere ne preferus resti hejme en paco – tiu pensekflagro rapide estis forpelita el lia menso. Ĉar ĝuste kiam Mablungo antaŭenpaŝis al la falinta korpo, aŭdiĝis nova bruo. Grandaj kriado kaj voĉado. Inter ĝi Sam aŭdis akran blekadon aŭ trumpetadon. Kaj poste egan skuadon aŭ batadon, kvazaŭ grandaj virŝafoj piedfrapus la teron.

– Gardu! Gardu! – kriis Damrodo al sia kunulo. – La Valaroj flankenturnu ĝin! Mumako! Mumako!

Mirigite kaj terurite, daŭre ĝojigote, Sam vidis enorman figuron trafrakasi el la arboj kaj veni kuregante laŭ la deklivo. Granda kiel domo, multe pli granda ol domo ĝi aspektis al li, grizvestita moviĝanta monteto. Timo kaj miro, eble, pligrandigis ĝin en la vido de l’ hobito, sed la mumako el Harado efektive estis granda besto, kaj ties similaĵoj ne plu iras en Mez-Tero: ĝiaj parencoj, kiuj ankoraŭ vivas nun, estas nur memoraĵoj pri ĝiaj mezuro kaj majesteco. Ĝi daŭre venis rekte al la rigardantoj kaj nur lastmomente turniĝis flanken, pasante je distanco de nur kelkaj paŝoj, skuante la teron sub la piedoj: arbosimilaj kruregoj, enormaj velsimilaj oreloj disetenditaj, longa rostro suprenturnita kvazaŭ serpentego ekpikonta, ruĝaj okuletoj koleraj. Ĝiaj suprenturnitaj kornsimilaj dentegoj estis orstrie omamitaj kaj gutis sangon. Ĝiaj garnaĵoj skarlataj kaj oraj ondadis ĉirkaŭ ĝi sovaĝe ĉifonaj. La ruinaĵo de io, kio ŝajnis vera militoturo, kuŝis sur ĝia ondanta dorso, frakasita dum la furioza trapaso de l’ arbaro; kaj alte sur ĝia kolo plu senespere kroĉiĝis figureto de potenca batalanto, giganto inter la svertingoj.

Plu tondrokuris la bestego, albatiĝante blinde kolera tra lagetoj kaj densejoj. Sagoj saltis kaj krakis sendamaĝe sur la triobla haŭto de ĝiaj flankoj. Ambaŭpartiaj viroj fuĝis antaŭ ĝi, sed ĝi atingis multajn kaj premegis teren. Baldaŭ ĝi ne plu videblis, ankoraŭ fore trumpetante kaj piedbatante. Kio fariĝis al ĝi, tion Sam aŭdis neniam: ĉu ĝi eskapis por vagi kelkan tempon en la sovaĝejo ĝis pereo malproksime de la hejmo, aŭ ĝi estis kaptita en iu profunda ŝakto; ĉu ĝi plu kuregis ĝis ĝi plonĝis en la Grandan Riveron kaj estis englutita.

Sam spiris profunde.

– Olifonto! – li diris. – Do ekzistas olifontoj, kaj mi vidis olifonton. Kia vivo! Sed neniu hejme kredos min. Nu, se tio finiĝis, mi iom ekdormos.

– Dormu, dum vi povas, – diris Mablungo. – Sed la estro revenos, se li estas nevundita, kaj kiam li venos, ni foriros rapide. Oni persekutos nin tuj, kiam la novaĵoj pri nia faro atingos la Malamikon, kaj tio okazos baldaŭ.

– Iru kviete, kiam vi devos! – diris Sam. – Ne necesas perturbi mian dormon. Mi marŝis la tutan nokton.

– Al mi ŝajnas, ke la estro ne lasos vin ĉi tie, mastro Samsaĝo, – ridis Mablungo. – Sed vi vidos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.