La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 10: La alternativo de Mastro Samsaĝo

Frodo kuŝis dorsaltere, kaj la monstro kliniĝis super li, tiel koncentrita al sia viktimo, ke ŝi malatentis Samon kaj ties kriojn, ĝis li tre proksimis. Alkuregante li vidis, ke Frodo estas jam ligita per ŝnuroj, ĉirkaŭvolvita de maleoloj ĝis ŝultroj, kaj la monstro per siaj grandaj antaŭkruroj komencas duonlevi, duontreni for lian korpon.

Proksime de li kuŝis, brilanta sur la tero, lia elfa klingo, kie ĝi falis senutila el lia mano. Sam ne atendis por cerbumi, ĉu li estas kuraĝa, lojala aŭ kolera. Li saltis antaŭen kriante kaj kroĉis la glavon de l’ mastro per la maldekstra mano. Poste li atakis. Neniun atakon pli ferocan iam atestis la sovaĝa mondo de la bestoj, kie iu furioza kreaĵeto armita per etaj dentoj, sola, volonte alsaltas turon el korno kaj felo, kiu staras super ĝia falinta parulino.

Perturbite kvazaŭ dum franda revo per lia krieto, ŝi turnis malrapide la teruran malicon de sia rigardo al li. Sed preskaŭ antaŭ ol ŝi konstatis, ke atakas ŝin furiozo pli granda ol iu ajn, kiun ŝi konis dum sennombraj jaroj, la brila glavo mordis ŝian piedon kaj fortranĉis la pinĉilon. Sam ensaltis en la arkaĵon de ŝiaj kruroj, kaj per vigla suprenŝovo de l’ alia mano alpikis la grapolajn okulojn sur ŝia klinita kapo. Unu okulego estingiĝis.

Nun la impertinentulo estis rekte sub ŝi, momente neatingebla per ŝia pikilo kaj ŝiaj pinĉiloj. Ŝia ventrego estis super li kun sia putra lumo, kaj ties fetoro preskaŭ terenbatis lin. Tamen lia furiozo restis por ankoraŭ unu bato, kaj antaŭ ol ŝi povis sinki sur lin, sufokante lin kaj lian tutan impertinentan etan kuraĝon, li tranĉostrekis la brilan elfan klingon trans ŝin kun senespera forto.

Sed Ŝeloba ne estis drakeca, al ŝi mankis parto pli mola ol nur ŝiaj okuloj. Nodoza kaj kavetoza pro putriĝo estis ŝia pramalnova felo, sed daŭre densigita de interne per tavolo post tavolo da fikreskaĵo. La klingo strekis sur ĝi teruran tranĉon, sed tiuj hidaj faldaĵoj ne estis penetreblaj per ajna homa forto, eĉ se elfo aŭ gnomo forĝus la ŝtalon aŭ la mano de Bereno aŭ de Turino svingus ĝin. Ŝi cedis al la bato, kaj poste ŝi levegis la grandan sakon de sia ventro alten super la kapo de Sam. Veneno ŝaŭmis kaj bobelis el la vundo. Dismetinte siajn krurojn, ŝi subenŝovis sian enorman bulaĵon al li denove. Tro baldaŭ. Ĉar Sam ankoraŭ staris kaj, lasinte fali sian propran glavon, li per ambaŭ manoj tenis la elfan klingon pintalsupre por forbari tiun naŭzan tegmenton; kaj tial Ŝeloba pro la pela potenco de la propra kruela volo, per forto pli granda ol ajna soldata mano, ŝovis sin sur la fatalan pikilon. Profunden, profunden ĝi pikis, dum Sam estis malrapide premata teren.

Tian doloregon Ŝeloba neniam spertis, aŭ prisonĝis, en la tuta longa mondo de sia malicego. Ne la plej brava soldato el antikva Gondoro, nek la plej sovaĝa kaptita orko, iam ajn frontis ŝin aŭ pikis al ŝia amata karno. Trapasis ŝin tremego. Ree levegante sin, fortirante sin de la doloro, ŝi kurbigis sub si la tordiĝantajn membrojn kaj konvulsie retrosaltegis.

Sam estis surgenua apud la kapo de Frodo, liaj sentumoj kirliĝis pro la fiodoro, dum liaj du manoj daŭre tenis la glavon. Tra la nebulo antaŭ siaj okuloj li malklare konsciis pri la vizaĝo de Frodo, kaj li obstine strebis regi sin kaj sin treni el la sveno, kiu minacis lin. Malrapide li levis sian kapon kaj vidis ŝin, nur kelkajn paŝojn for, okulumanta lin, dum ŝia beko gutigis sputon de veneno, kaj verda ŝlimo fluetis de sub ŝia vundita okulo. Tie ŝi kaŭris, la tikega ventro disŝovita sur la tero, la grandaj arkaĵoj de ŝiaj kruroj tremetantaj, dum ŝi kuntiriĝis por nova salto – ĉi-foje por premi kaj piki ĝismorte: neniu mordeto de veneno por senmovigi la baraktadon de ŝia viando; ĉi-foje por mortigi kaj disŝiri.

Ĝuste kiam Sam mem ekkaŭris, rigardante ŝin, vidante sian morton en ŝiaj okuloj, venis al li ekpenso, kvazaŭ parolus iu fora voĉo, kaj li palpserĉis en sia sino per la maldekstra mano, kaj trovis tion, kion li serĉis: malvarma, malmola kaj solida ĝi ŝajnis laŭ lia tuŝo en fantoma mondo de teruro, la Flakoneto de Galadriela.

– Galadriela! – li diris feble, kaj tiam li aŭdis voĉojn malproksimajn tamen klarajn: la kriadon de la elfoj promenantaj sub la steloj en la amataj ombroj de la Provinco kaj la muzikon de la elfoj, kiel tiu penetris lian dormon en la Halo de Fajro en la domo de Elrondo.

Gilthoniel A Elbereth!

Kaj tiam lia lango malligiĝis, kaj lia voĉo kriis en la lingvo, kiun li pe konis:

A Elbereth Gilthoniel
o menel palan-díriel,
le nallon sí di’nguruthos!

A tiro nin, Fanuilos!

Kaj post tio li ŝanceliĝe stariĝis kaj denove iĝis hobito Samsaĝo, filo de Hamfasto.

– Nun venu, fiputraĵo! – li kriis. – Vi damaĝis mian mastron, bruto, kaj tion vi kompensos. Ni pluiros; sed unue ni ekvilibrigos la konton ĉe vi. Venu, kaj gustumu ĝin denove.

Kvazaŭ lia nevenkebla spirito funkciigus ĝian potencon, la vitro subite flamis en lia mano kiel blanka torĉo. Ĝi flamis kiel stelo, kiu saltante el la firmamento brogas la malhelan aeron per lumo netolerebla. Neniu teruraĵo el la ĉielo iam pli frue brulis antaŭ la vizaĝo de Ŝeloba. Ties radioj eniris ŝian vunditan kapon kaj trastrekis ĝin netolerebla doloro, kaj la timiga luminfekto disvastiĝis de okulo al okulo. Ŝi retrofalis batante la aeron per siaj antaŭkruroj, ŝia vido estis eksplodita pro internaj fulmoj, ŝia menso agonia. Poste, forturninte sian vunditan kapon, ŝi ruliĝis flanken kaj komencis rampi, pinĉilon post pinĉilo, al la aperturo en la malhela klifo malantaŭe.

Sam pluiris. Li ŝanceliĝis kiel ebriulo, sed li iris antaŭen. Kaj Ŝeloba finfine senkuraĝigita, ŝrumpinta en malvenko, tikegis kaj tremis, dum ŝi klopodis forrapidi de li. Ŝi alvenis la truon, kaj kuntiriĝinte, postlasante spuron el verda-flava ŝlimo, ŝi englisis, ĝuste kiam Sam svingis lastan baton al ŝiaj treniĝaj kruroj. Poste li falis teren.

Ŝeloba estis for; kaj ĉu ŝi restis longe en sia fikuŝejo, vartante sian malicon kaj sian mizeron, kaj dum la lantaj jaroj de mallumo kuracis sin de interne, rekonstruante siajn grapolajn okulojn, ĝis kun malsato mortsimila ŝi denove ŝpinis siajn terurajn kaptilojn en la valoj de la Montoj de Ombro, tion ne rakontas tiu ĉi historio.

Sam restis sola. Lacege, dum la vespero de l’ Sennoma Lando trafis la lokon de la batalo, li rampis reen al sia mastro.

– Mastro, kara mastro, – li diris, sed Frodo ne parolis. Kiam li kuris antaŭen, entuziasma, ĝoja pri sia libereco, Ŝeloba hide rapide venis malantaŭ li kaj per unu ekbato pikis lin en la kolo. Li kuŝis nun pala, kaj aŭdis neniun voĉon, kaj ne moviĝis.

– Mastro, kara mastro! – diris Sam kaj atendis dum longa silento, aŭskultante vane.

Poste kiel eble plej rapide li fortranĉis la ligantajn ŝnurojn kaj kuŝigis sian kapon sur la bruston de Frodo kaj al ties buŝo, sed neniun vivmoviĝon li povis trovi, nek sentis plej feblan tremeton de la koro. Ofte li frotis la manojn kaj piedojn de sia mastro, kaj tuŝis lian frunton, sed ili estis malvarmaj.

– Frodo, sinjoro Frodo! – li vokis. – Ne lasu min sola ĉi tie! Vokas via Sam. Ne iru, kien mi ne povos sekvi! Vekiĝu, sinjoro Frodo! Ho vekiĝu, Frodo, kara mia, kara mia. Vekiĝu!

Poste kolero inundis lin, kaj li ĉirkaŭkuris la korpon de sia mastro furioze, pikante la aeron, batante la ŝtonojn kaj kriante defiojn. Baldaŭ li revenis, kaj kliniĝinte rigardis la vizaĝon de Frodo, palan sub li en la krepusko. Subite li konstatis, ke li estas en tiu bildo, kiu estis vidigita al li en la spegulo de Galadriela en Lorieno: Frodo kun pala vizaĝo kuŝanta profunde dorma sub alta malhela klifo. Aŭ tiam li supozis profunde dorma.

– Li mortis! – li diris. – Ne dormas, sed mortis! – kaj dum li diris tion, kvazaŭ la vortoj efikigus denove la venenon, al li ŝajnis, ke la vizaĝo iĝis grize verda.

Kaj tiam trafis lin nigra senespero, kaj Sam kliniĝis al la tero, kaj tiris sian grizan kapuĉon sur la kapon, kaj nokto venis al lia koro, kaj nenion pli li konsciis.

Kaj kiam finfine pasis la nigreco, Sam suprenrigardis, kaj ombroj ĉirkaŭis lin; sed dum kiom da minutoj aŭ horoj la mondo treniĝis plu, li ne sciis. Li estis ankoraŭ en la sama loko, kaj ankoraŭ lia mastro kuŝis mortinta apud li. La montoj ne jam diseriĝis, nek la tero ruiniĝis.

– Kion mi faru, kion mi faru? – li diris. – Ĉu mi akompanis lin tra la tuta vojaĝo vane? – kaj tiam li rememoris sian propran voĉon, dirinta la vortojn, kiujn tiumomente li mem ne komprenis, komence de ilia vojaĝo: Ion mi devas fari antaŭ la fino. Mi devas ĝisfini ĝin, sinjoro, se vi min komprenas.

– Sed kion mi povas fari? Certe ne lasi sinjoron Frodo mortinta, neentombigita supre de la montoj, kaj iri hejmen, ĉu? Aŭ pluiri? Ĉu pluiri? – li ripetis, kaj dum momento skuis lin dubo kaj timo. – Ĉu pluiri? Ĉu tion mi devos fari? Kaj forlasi lin, ĉu?

Tiam finfine li komencis plori; kaj irante al Frodo li ordigis ties korpon, kaj kunmetis la malvarmajn manojn sur lia brusto, kaj volvis lin en lia mantelo; kaj li kuŝigis la propran glavon unuflanke kaj la bastonon donacitan de Faramiro aliflanke.

– Se mi devos pluiri, tiam mi devos kunpreni vian glavon, laŭ via permeso, sinjoro Frodo, sed mi metos tiun ĉi ĉe via flanko, kiel ĝi kuŝis flanke de l’ malnova reĝo en la dolmeno; kaj vi havas vian belan mitrilan veston de maljuna sinjoro Bilbo. Kaj vian stelvitron, sinjoro Frodo, vi ja pruntedonis al mi, kaj mi bezonos ĝin, ĉar ĉiam de nun mi estos en mallumo. Ĝi estas tro valora por mi, kaj la Damo donacis ĝin al vi, sed eble ŝi komprenos. Ĉu komprenas vi, sinjoro Frodo? Mi devos pluiri.

Sed iri li ne povis, ankoraŭ ne. Li genuiĝis kaj tenis la manon de Frodo kaj ne povis liberigi ĝin. Kaj la tempo pasis kaj daŭre li genuis, tenante la manon de sia mastro, kaj debatante en sia koro.

Nun li klopodis trovi forton por forŝiri sin kaj iri solecan vojaĝon al venĝo. Se entute li povus iri, lia kolero portus lin sur ĉiuj vojoj de la mondo, persekute, ĝis li trovus finfine lin: Golumon. Tiam Golumo mortus en angulo. Sed li ekvojaĝis ne por fari tion. Ne valorus forlasi sian mastron por tio. Tio ne revenigus lin. Nenio tion kapablus. Prefere ili ambaŭ estu mortaj kune. Kaj ankaŭ tio estis vojaĝo soleca.

Li rigardis la brilan pinton de la glavo. Li pensis pri tiuj lokoj, malantaŭ kiuj estas nigra limo kaj falo en neniecon. Ne eblis eskapi tiuvoje. Tio estus fari nenion, eĉ ne funebri. Li ekvojaĝis ne por tio.

– Kion do mi devas fari? – li denove kriis, kaj jam li ŝajnis konstati la malfacilan respondon: daŭrigi ĝis la fino. Alia soleca vojaĝo, kaj la plej malbona.

– Kio? Ĉu mi, sola, iru ĝis la Fendaĵo de Sorto kaj tiel plu? – li hezitis ankoraŭ, sed la decidemo kreskis. – Kio? Ĉu mi forpenu la Ringon de li? Ĝin al li donis la Konsilio.

Sed tuj venis la respondo: “Kaj la Konsilio donis al li kunulojn, por ke la komisio ne malsukcesu. Kaj vi estas la lasta el la Kurmlaro. Ne devas malsukcesi la komisio”.

– Mi volus ne esti la lasta, – li ĝemspiris. – Mi volus, ke estu ĉi tie maljuna Gandalfo aŭ iu. Kial mi restas sola por decidi? Mi certe eraros. Kaj ne estas mia tasko portadi la ringon, ŝovante min antaŭen.

– Sed vi ne ŝovis vin antaŭen; vi estas ŝovita antaŭen. Kaj koncerne tion, ke vi ne estas la ĝusta kaj konvena persono, vidu, sinjoro Frodo ne estis, oni povus diri, nek sinjoro Bilbo. Ili ne elektis sin.

– Nu bone, mi devas decidi mem. Mi tion faros. Sed mi certe eraros: tio estus tipe de Sam Vato. Mi pripensu: se ĉi tie ni estos trovitaj, aŭ sinjoro Frodo estos trovita, kaj tiu Aĵo estos ĉe li, nu, la Malamiko akiros ĝin. Kaj tiel finiĝos ni ĉiuj, kaj Lorieno, kaj Rivendelo, kaj la Provinco kaj ĉio. Kaj la tempo urĝas, aŭ estos ĉiuokaze la fino. La milito komenciĝis, kaj pli ol probable la aferoj jam favoras la Malamikon. Ne eblas reiri kun Ĝi kaj serĉi konsilon aŭ permeson. Ne, aŭ sidi ĉi tie ĝis ili venos kaj mortigos min sur la korpo de la mastro, kaj akiros Ĝin; aŭ preni Ĝin kaj foriri. – Li profunde enspiris. – Do preni Ĝin!

Li kliniĝis. Tre malabrupte li malligis la agrafon ĉe la kolo kaj glitigis sian manon sub la tunikon de Frodo; alimane levante la kapon li kisis la malvarman frunton, kaj milde forigis trans ĝin la ĉeneton. Kaj poste la kapo denove kuŝis trankvile. Neniu ŝanĝiĝo okazis sur la senmova vizaĝo, kaj pro tio pli ol pro ĉiuj aliaj signoj Sam finfine konvinkiĝis, ke Frodo mortis kaj flankenmetis la Serĉadon.

– Adiaŭ, mastro, mia kara! – li murmuris. – Pardonu vian Sam. Li revenos al tiu ĉi loko, kiam la tasko estos plenumita, se li tion kapablos. Kaj poste li ne plu forlasos vin. Ripozu kviete, ĝis mi revenos, kaj neniu fibesto proksimiĝu al vi! Kaj se la Damo povus aŭdi min kaj realigi ankoraŭ unu deziron, mi dezirus reveni kaj retrovi vin. Adiaŭ!

Poste li klinis sian propran nukon, kaj surmetis la ĉeneton, kaj tuj lia kapo estis klinita al la tero pro la pezo de la Ringo, kvazaŭ granda ŝtono estus pendigita al li. Sed malrapide, kvazaŭ la pezo malpliiĝus, aŭ nova forto kreskus en li, li levis la kapon, kaj poste per granda fortostreĉo li stariĝis kaj konstatis, ke li povas marŝi kaj porti sian ŝarĝon. Kaj momente li levis la Flakoneton kaj subenrigardis al sia mastro, kaj la lumo brilis jam milde laŭ la malabrupta radiado de l’ vespera stelo dum somero, kaj en tiu lumo la vizaĝo de Frodo iĝis ree bela, pala tamen bela laŭ belo elfa, kvazaŭ de iu, kiu jam delonge trapasis la ombrojn. Kaj kun la maldolĉa konsolo de tiu lasta vido Sam turniĝis kaj kaŝis la lumon kaj stumblis antaŭen en la profundiĝantan malhelon.

Ne necesis, ke li iru longan distancon. La tunelo estis iom malantaŭe; la Fendo ducent paŝojn antaŭe aŭ malpli. La pado videblis en la krepusko, profunda vojsulko elfosita pro epokoj de trapaso, nun malapike supreniris kiel longa kavo kun klifoj ambaŭflanke. La kavo rapide mallarĝiĝis. Baldaŭ Sam alvenis longan aron de larĝaj malprofundaj ŝtupoj. Jam la orka turego estis rekte super li, brovumanta nigre, kaj en ĝi ardis la ruĝa okulo. Nun li estis kaŝita en la ombroj sub ĝi. Li proksimiĝis al la supro de la ŝtupoj kaj estis finfine en la Fendo.

– Mi decidis, – li ripetadis al si. Sed li ne findecidis. Kvankam li faris sian plejeblon trapensi ĉion, tio kion li faris tute kuspis lian naturon, kaj li murmuris: – Ĉu mi faris erare? Kion mi devis fari?

Kiam la apikaj flankoj de la Fendo ĉirkaŭfermis lin, antaŭ ol li alvenis la efektivan supraĵon, antaŭ ol li rigardis finfine la padon subirantan al la Sennoma Lando, li turnis sin. Dum momento, senmova en netolerebla dubemo, li retrorigardis. Li povis ankoraŭ vidi, kiel etan makulon en la profundiĝanta morno, la elirejon de la tunelo; kaj ŝajnis al li, ke li vidas aŭ divenas la kuŝlokon de Frodo. Li supozis, ke tie sube estas ekbrileto sur la tero, aŭ eble tio estis ia trompo pro liaj larmoj, kiam li gvatis el tiu alta loko ŝtonoza, kie lia vivo ruiniĝis.

– Se mi nur povus realigi mian solan deziron, – li suspiris, – reiri kaj retrovi lin! – Poste li finfine sin turnis al la vojo antaŭe kaj iris kelkajn paŝojn, la plej pezajn kaj plej nevolontajn, kiujn li iam faris.

Nur kelkajn paŝojn; kaj jam nur kelkajn pliajn kaj li subeniros kaj neniam plu vidos tiun altan lokon. Kaj tiam subite li aŭdis kriojn kaj voĉojn. Orkajn voĉojn. Li staris ŝtone senmova. Orkoj estis malantaŭ li kaj antaŭ li. Bruo de batantaj piedoj kaj raŭkaj krioj: orkoj proksimiĝis al la Fendo de la fora flanko, eble el iu enirejo de la turego. Piedbatoj kaj krioj malantaŭe. Li rapide turniĝis. Li vidis ruĝajn lumetojn, torĉojn, palpebrumantajn tie sube, kiam ili eliris el la tunelo. Finfine persekutado komenciĝis. La ruĝa okulo de la turego ne estis blinda. Li estis kaptota.

Jam la flagro de venantaj torĉoj kaj la tinto de ŝtalo antaŭe estis tre proksimaj. Post minuto ili alvenos kaj atingos lin. Tro longe li hezitadis decidiĝe, kaj jam tio estis superflua. Kiel li povus eskapi, aŭ savi sin, aŭ savi la Ringon? La Ringon. Li ne konsciis pri penso aŭ decido. Li simple trovis, ke li eltiras la ĉeneton kaj enmanigas la Ringon. La ĉefo de la orka bando aperis en la Fendo antaŭ li. Tiam li surfingrigis ĝin.

La mondo ŝanĝiĝis, kaj unuopa tempero estis plenigita de horo da pensado. Tuj li konstatis, ke aŭdado pliakriĝis, dum vidado malklariĝis, sed alie ol en la fikuŝejo de Ŝeloba. Ĉio ĉirkaŭ li nun estis ne malhela, sed malpreciza; dum li mem troviĝis en griza nebula mondo, sola, kvazaŭ nigra solida roketo, kaj la Ringo, subenpremanta lian maldekstran manon, similis globon el varmega oro. Li tute ne sentis sin nevidebla; kaj li sciis, ke serĉas lin la Okulo.

Li aŭdis krakon de ŝtono kaj la murmuron de akvo malproksime en la Morgula Valo; kaj forprofunde sub la roko la bobelan mizeron de palpanta Ŝeloba, vojperdinta en iu senluma koridoro; kaj voĉojn en karceroj de la turego; kaj la kriojn de orkoj venantaj el la tunelo; kaj surdige muĝantajn en liaj oreloj, batadon de la piedoj kaj ŝiran bruegon de la orkoj antaŭ li. Li kuntiriĝis al la klifo. Sed ili marŝis supren kiel bando fantoma, grizaj distorditaj figuroj en nebulo, nur sonĝaĵoj el timo kun palaj flamoj en la manoj. Kaj ili preterpasis lin. Li kaŭris, provante forrampi en iun fendon por kaŝi sin.

Li aŭskultis. La orkoj eltunelaj kaj la aliaj subenmarŝantaj jam ekvidis unuj aliajn, kaj ambaŭ partioj nun rapidis kaj kriis. Li klare aŭdis ambaŭ, kaj li komprenis, kion ili diras. Eble la Ringo havigis komprenon de lingvoj, aŭ simple komprenon, precipe pri la servantoj de ĝia kreinto Saŭrono, tiel ke se li atentis, li komprenis kaj tradukis por si la pensojn. Certe la potenco de la Ringo ege plifortiĝis apud la lokoj de ĝia forĝado; sed unu aferon ĝi ne havigis, kaj tiu estis kuraĝo. Aktuale Sam ankoraŭ pensis nur pri sinkaŝado, pri nevidateco ĝis ĉio ree kvietos; kaj li aŭskultis maltrankvile. Li ne povis diveni, kiel proksimaj estas la voĉoj, la vortoj ŝajnis preskaŭ enorelaj.

– Hola! Gorbago! Kion vi faras ĉi tie? Ĉu jam sufiĉis al vi milito?

– Ordonite, vi plumpulo. Kaj kion faras vi, Ŝagrato? Ĉu laciĝis pri embuskado tie supre? ĉu ekemas descendi por batali?

– Ordonite al vi. Mi komandas tiun ĉi pasejon. Do parolu ĝentile. Kion vi raportas?

– Nenion.

– Haj! haj! joj! – Krio interrompis la interparolon de la estroj. La orkoj pli sube subite vidis ion. Ili ekkuris. Tion faris ankaŭ la aliaj.

– Haj! Hola! Jen io! Kuŝas meze de la vojo. Spiono, spiono! – aŭdiĝis ululo de graŭlaj kornoj kaj babelo da blekantaj voĉoj.

Per terura bato Sam estis vekita el sia kaŭra humoro. Ili ekvidis lian mastron. Kion ili faros? Li aŭdis tiajn onidirojn prila orkoj, kiaj koagulus la sangon. Estis netolereble. Li saltleviĝis. Li forĵetis la celon kaj ĉiujn siajn decidojn, kaj kun ili dubemon kaj timon. Li jam sciis, kie estas lia loko kaj estis: apud la mastro, kvankam ne estis klare, kion li povus tie fari. Li retrokuris laŭ la ŝtupoj, suben laŭ la pado al Frodo.

“Kiom da ili estas? – li pensis. – Tridek aŭ kvardek el la turego minimume, kaj multe pli elsube, mi konjektas. Kiom el ili mi povos mortigi, antaŭ ol ili trafos min? Ili vidos la flamon de la glavo tuj, kiam mi elingigos ĝin, kaj pli aŭ malpli frue ili trafos min. Mi scivolas, ĉu iu kanto iam mencios tion: Kiel falis Samsaĝo en la Alta Pasejo kaj starigis muron da kadavroj ĉirkaŭ sia mastro. Ne, neniu kanto. Kompreneble ne, ĉar la Ringo estos trovita, kaj kantoj ne plu estos. Mi ne povas malhelpi tion. Mia loko estas ĉe sinjoro Frodo. Tion devos kompreni Elrondo kaj la Konsilio, kaj la gravaj princoj kaj princinoj en tuta saĝeco. Iliaj planoj fuŝiĝis. Mi ne povas esti ilia Ringoportanto. Ne sen sinjoro Frodo”.

Sed la orkoj jam pasis el lia nebula vidkampo. Li ne disponis tempon pli frue por konsideri sin mem, sed nun li konstatis, ke li estas lacega, lacega preskaŭ ĝis elĉerpiĝo: liaj kruroj ne povis porti lin tiel, kiel li deziris. Li tro malrapidis. La pado ŝajnis mejlojn longa. Kien ili ĉiuj iris en la nebulo?

Jen ili estis denove! Ankoraŭ sufiĉe antaŭe. Grupo da figuroj ĉirkaŭ io kuŝanta sur la tero; kelkaj ŝajnis kuri tien kaj reen, klinitaj kiel hundoj spurantaj. Li provis plirapidi.

– Ek, Sam! Aŭ vi denove tro malfruos. – Li malstriktigis la glavon en ĝia ingo. Post momento li elingigos ĝin, kaj tiam...

Aŭdiĝis sovaĝa bruego, hupado kaj ridado, kiam io estis levita de la tero.

– Ja hoj! Ja hari hoj! Supren! Supren! Poste kriis voĉo:

– Jam ek! Laŭ la vojo rapida. Reen al la Subpordejo! Laŭ ĉiuj indikoj ŝi ne ĝenos nin ĉi-nokte. – La tuta orka bando komencis moviĝi. Kvar en la mezo portis la korpon alte sur la ŝultroj. – Ja hoj!

Ili ja forprenis la korpon de Frodo. Ili ekiris. Li ne povis ĝisatingi ilin. Tamen li penis plu. La orkoj alvenis la tunelon kaj eniris. La ŝarĝportantoj iris la unuaj, kaj post ili okazis sufiĉe multe da luktado kaj interŝovado. Sam pluiris. Li elingigis la glavon, flagron da bluo en lia mano ŝanceliĝa, sed ili ne vidis ĝin. Ĝuste kiam li alspiregis ĝis ili, la lastaj el ili malaperis en la nigran truon.

Momente li staris, anhelante, premante sian bruston. Poste li viŝis la vizaĝon per sia mano, forigante polvon, ŝviton kaj larmojn.

– Fi al la putraĵo! – li diris kaj saltis post ili en la senlumon.

Ne plu ŝajnis al li tre mallume en la tunelo, prefere tio estis kvazaŭ li elpaŝus el maldensa nebuleto en nebulon pli pezan. Lia laceco kreskis, sed lia volforto tiom pli firmiĝis. Li pensis vidi la lumon de torĉoj iomete antaŭe, sed malgraŭ la klopodado li ne sukcesis ĝisatingi ilin. Orkoj iras rapide en tuneloj, kaj tiun tunelon ili bone konis; ĉar malgraŭ Ŝeloba ili estis devigataj ofte utiligi ĝin kiel la plej rapidan vojon el la Morta Urbo trans la montoj. Dum kiu praa epoko la ĉefa tunelo kaj la ronda ŝaktego estis konstruitaj, kie Ŝeloba ekloĝiĝis en la pratempo, ili ne sciis; sed multajn flankvojojn ili mem fosis ĉirkaŭ ĝi ambaŭflanke, por eviti la fikuŝejon dum sia irado tien-reen pro la aferoj de siaj mastroj. Tiunokte ili ne intencis iri profunden, sed rapidis trovi flankan koridoron, kiu rekondukis al ilia gardoturo sur la klifo. La plimultaj el ili estis jubilaj, ĝojigitaj per tio, kion ili trovis kaj vidis, kaj kurante ili balbutis kaj klaĉadis laŭ siaspeca moro. Sam aŭdis la bruon de iliaj raŭkaj voĉoj, plataj kaj malmolaj en la morta aero, kaj li povis distingi du voĉojn el inter ĉiuj aliaj: tiuj estis pli laŭtaj, kaj pli proksimaj al li. La komandantoj de la du partioj ŝajnis iri ĉe la posto, debatante dumire.

– Ĉu vi povas ĉesigi la bruon de via kanajlaro, Ŝagrato? – gruntis unu. – Ni ne deziras, ke Ŝeloba venu al ni.

– Blage, Gorbago! La viaj kreas pli ol duonon de la bruo, – diris la alia. – Sed lasu ludi la knabojn! Ne necesos ĝeniĝi pri Ŝeloba dum iom da tempo, mi opinias. Ŝi sidiĝis sur najlon, ŝajne, kaj pri tio ni ne ploros. Ĉu vi ne vidis malpuraĉaĵon la tutan vojon al tiu malbeninda ŝia fendeto? Se ni unufoje ŝtopis ĝin, ni ŝtopis ĝin centfoje. Do lasu ilin ridi. Kaj ni trafis iom da bonŝanco finfine: akiris ion, kion Lugburzo deziras.

– Lugburzo deziras ĝin, ĉu? Kio ĝi estas, laŭ via takso? Elfa ĝi ŝajnis al mi, sed malpli granda. Kia danĝero en tia afero?

– Ne scias, ĝis ni ekrigardos.

– Oho! Do ili ne sciigis al vi, kion atendi? Ili ne sciigis al ni ĉion, kion scias ili, ĉu ne? Eĉ ne duonon. Sed ili povas kulpi erarojn, tion povas eĉ la Superuloj.

– Ĉit, Gorbago! – La voĉo de Ŝagrato mallaŭtiĝis, tiel ke eĉ la akrigita aŭdo de Sam nur streĉe sukcesis aŭdi ilian parolon. – Povas okazi, sed ĉie ili havas okulojn kaj orelojn; tre probable ankaŭ en mia trupo. Sed tute nedubeble, ili ĝeniĝas pri io. Tiaj estas la nazguloj sube, laŭ via priskribo; kaj ankaŭ Lugburzo estas. Io preskaŭ forglitis.

– Preskaŭ, laŭ vi! – diris Gorbago.

– Bone, – diris Ŝagrato, – sed pri tio ni parolos poste. Atendu ĝis ni alvenos la Subvojon. Tie estas loko, kie ni povos iom interparoli, dum la knaboj pluiros.

Baldaŭ poste Sam vidis malaperon de la torĉoj. Baldaŭ aŭdiĝis muĝa bruo, kaj ĝuste kiam li alrapidis, frapsono. Laŭ lia supozo, la orkoj turniĝis kaj eniris ĝuste tiun aperturon, kiun Frodo kaj li esploris kaj trovis blokita. Ĝi ankoraŭ estis blokita.

Ŝtonego ŝajnis bari la vojon, sed iel la orkoj trairis, ĉar li aŭdis iliajn voĉojn aliflanke. Ili daŭre kuris pluen, pli kaj pli profunden en la monton, reen al la turego. Sam sentis malesperon. Ili ficele forportis la korpon de lia mastro, sed li ne povis sekvi. Li puŝis kaj ŝovis la baraĵon, kaj li ĵetis sin kontraŭ ĝin, sed ĝi rifuzis cedi. Tiam ne malproksime, aliflanke, aŭ tiel ŝajnis al li, li aŭdis denove la voĉojn de la du komandantoj. Li staris aŭskultante dum iom da tempo, eble esperante ekscii ion utilan. Eble Gorbago, kiu ŝajne apartenis al Minaso Morgul, elvenos, kaj tiam li povus engliti.

– Ne, mi ne scias, – diris la voĉo de Gorbago. – La mesaĝoj trairas pli rapide ol io povas flugi, ĝenerale. Sed mi ne esploras, kiel tio efektiviĝas. Malpli danĝere tiel. Grr! Tiuj nazguloj tremigas min. Kaj ili senkorpigas vin tuj ekvidinte vin, kaj lasas vin malvarma en la senlumo aliflanke. Sed Li ŝatas ilin; ili estas Liaj favoratoj nuntempe, do senutilas grumbli. Mi diras al vi, ke ne estas ludo servi tie sube en la urbo.

– Vi vere spertiĝus, ĉi tie supre en Ŝeloba societo, – diris Ŝagrato.

– Mi preferus esti nek ĉi tie, nek tie. Sed la milito jam komenciĝis, kaj kiam ĝi finiĝos, la aferoj eble faciliĝos.

– Ĝi bone progresas, laŭ ili.

– Ili sendube diras tion, – gruntis Gorbago. – Ni vidos. Sed ĉiuokaze, se ĝi ja progresas bone, supozeble estos pli da spaco. Kiel vi supozas: se ni havos okazon, eble vi kaj mi forŝteliĝu kaj starigu propran entreprenon kun kelkaj fidindaj knaboj, ie kie iom da bona rabaĵo estas ĉemane, kaj mankos trudaj ĉefoj.

– Ha! – diris Ŝagrato. – Kiel en la malnova tempo.

– Jes, – diris Gorbago. – Sed ne dependu de tio. Mi ne trankvilas mense. Kiel vi diris, la trudaj ĉefoj, jes, – lia voĉo preskaŭ flustriĝis, – jes, eĉ la plej ĉefa, povas erari. Io preskaŭ forglitis, laŭ vi. Laŭ mi, io jam forglitis. Kaj ni devos atenti. Ĉiam la kompatindaj urukoj devas korekti glitojn, kontraŭ malmulta danko. Sed ne forgesu: la malamikoj ne amas nin, kiel ili ne amas Lin, kaj se ili submetos Lin, ankaŭ ni estos kaputaj. Sed diru: je kioma horo oni ordonis vian eliron?

– Antaŭ ĉirkaŭ unu horo, ĝuste antaŭ ol vi vidis nin. Mesaĝo venis: Nazguloj maltrankvilas. Timas pri spionoj sur la Ŝtupoj. Duoblan priatenton. Patrolon al supro de la ŝtupoj. Mi venis tuj.

– Afero malbona, – diris Gorbago. – Vidu: niaj Silentaj Vaĉantoj estis maltrankvilaj antaŭ pli ol du tagoj, tion mi scias. Sed mia patrolo ne estis ordonita eliri ĝis post unu plia tago, kiel ankaŭ mesaĝon oni ne sendis al Lugburzo pro tio, ke la Grandan Signalon oni hisis, kaj la ĉefa nazgulo foriris al la milito, kaj ĉio cetera. Kaj poste oni ne povis sufiĉe longe allogi la atenton de Lugburzo, oni diras.

– La Okulo okupiĝis aliloke, mi supozas, – diris Ŝagrato. – Laŭdire okazas gravaj aferoj forokcidente.

– Povas esti, – graŭlis Gorbago. – Sed dume malamikoj supreniris la Ŝtupojn. Kaj pri kio vi okupiĝas? Via tasko estas sentineli, ĉu ne, kun aŭ sen specialaj ordonoj. Por kio vi utilas?

– Sufiĉe! Ne provu instrui al mi mian laboron. Ni estis viglaj efektive. Ni sciis, ke okazas aferoj strangaj.

– Tre strangaj!

– Jes, tre strangaj: lumoj kaj kriado kaj tiel plu. Sed Ŝeloba aktivis. Miaj knaboj vidis ŝin kaj ŝian Ŝteliranton.

– Ĉu ŝian Ŝteliranton? Kio estas tio?

– Vi certe vidis lin: etan maldikan nigrulon, similan al araneo aŭ eble pli al malsata rano. Li estis ĉi tie pli frue. Venis el Lugburzo la unuan fojon, kaj de Supre estis la ordono, ke ni permesu al li trapasi. Li ascendis la Ŝtupojn unu-dufoje post tiam, kaj ni lasis lin trankvila: li ŝajnas havi ian interkonsenton kun ŝia Moŝto. Mi supozas, ke li ne estas manĝinda: ŝi ne ĝenus sin pri ordonoj de Supre. Sed bele vi gardas en la valo: li estis ĉi tie je unu tago antaŭ ĉi tuta tohuvabohuo. Frue hieraŭ nokte ni vidis lin. Ĉiuokaze niaj knaboj raportis, ke Ŝia Moŝto amuzas sin, kaj tio ŝajnis al mi en ordo, ĝis venis la mesaĝo. Mi supozis, ke ŝia ŝteliranto alportis al ŝi ludilon, aŭ ke vi sendis al ŝi donacon, militkaptiton aŭ ion. Mi ne enmiksiĝas, kiam ŝi ludas. Nenio preterpasas Ŝeloban, kiam ŝi estas ĉasanta.

– Nenio, ĉu vi diras! Ĉu vi ne uzis viajn okulojn tie malantaŭe? Mi diras al vi, ke mi ne trankvilas mense. Kio ajn ascendis la Ŝtupojn, tio ja preterpasis. Ĝi tranĉis ŝian teksaĵon kaj komplete eskapis el la truo. Tio pripensindas!

– Nu, bone, ŝi kaptis lin en la fino, ĉu ne?

– Kaptis lin? Kaptis kiun? ĉu tiun ĉi etulon? Sed se li estus la sola, ŝi antaŭlonge trenus lin al sia konservejo, kaj li nun estus tie. Kaj se Lugburzo volus havi lin, ĝuste vi devus iri por akiri lin. Bele por vi. Sed ĉeestis pli ol unu.

Tiupunkte Sam kornencis aŭskulti pli atente kaj premis sian orelon al la ŝtono.

– Kiu tranĉis la ŝnurojn, per kiuj ŝi volvis lin, Ŝagrato? La sama, kiu tranĉis la teksaĵon. Ĉu vi ne vidis tion? Kaj kiu enpikis pinglon en ŝian Moŝton? La sama, supozeble. Kaj kie estas tiu? Kie li estas, Ŝagrato?

Ŝagrato nenion respondis.

– Konvenas, ke vi pripensu tion, se vi kapablas. Ne estas ridinda afero. Neniu, neniu ĝis nun enpikis pinglon en Ŝeloban, kiel vi devus scii mem bone. Tio ne plorindas, sed pripensu: iu ĉirkaŭvagas ĉi tie, kiu pli danĝeras ol iu ajn alia ribelulo iam promeninta ekde la malnovaj misepokoj, depost la granda Sieĝo. Io efektive forglitis.

– Kaj kio do estas tio? – graŭlis Ŝagrato.

– Laŭ ĉiuj signoj, estro Ŝagrato, mi opinias, ke disvagas granda batalisto, plej verŝajne elfo, ĉiuokaze kun elfa glavo, kaj eble ankaŭ hakilo; kaj li vagas interne de viaj limoj, cetere, kaj vi neniam ekvidis lin. Vere tre strange! – Gorbago kraĉis. Sam amare ridetis pro tiu priskribo pri li.

– Ah, bone, ĉiam vi kutimas akcepti vidpunkton pesimisman, – diris Ŝagrato. – Vi rajtas interpreti la signojn laŭ via bontrovo, sed eble oni povas klarigi ilin alimaniere. Ĉiuokaze mi postenigis ĉie sentinelojn, kaj mi intencas pritrakti la aferojn unuope. Post kiam mi rigardos la ulon, kiun ni fakte kaptis, mi komencos zorgi pri io alia.

– Laŭ mia konjekto vi ne trovos multon en tiu etulo, – diris Gorbago. – Li eble ne koncerniĝis pri la reala misaĵo. La grandulo kun akra glavo ne ŝajnis alte taksi lin ĉiuokaze; li nur lasis tiun kuŝanta: tipe elfa agmaniero.

– Ni vidos. Venu jam. Ni sufiĉe interparolis. Ni iru rigardi la kaptiton.

– Kion vi intencas fari pri li? Ne forgesu, ke mi la unua ekvidis lin. Se okazos ludo, mi kaj miaj knaboj devos partopreni.

– Regu vin, – graŭlis Ŝagrato, – al mi estas ordonite. Kaj koncernos mian ventron, kaj vian, se mi malobeos. Ĉiu senrajta enirinto, trovita de la gardistaro, estu enkarcerigita en la turego. La kaptito estas nudigenda. Plena priskribo de ĉiu artiklo, vestaĵo, armilo, letero, ringo, aŭ bagatelaĵo estas sendenda tuj al Lugburzo kaj nur al Lugburzo. Kaj la kaptiton oni devas teni sekura kaj nedifektita, kontraŭ mortpuno al ĉiu ano de la gardistaro, ĝis Li iun sendos aŭ venos Mem. Tio estas sufiĉe klara, kaj tion mi intencas fari.

– Ĉu nudigenda? – diris Gorbago. – Ĉu tio inkluzivas dentojn, ungojn, harojn kaj tiel plu?

– Ne, nenion tian. Lin prenos Lugburzo, mi ja diris al vi. Oni volas havi lin sekuran kaj kompletan.

– Vi trovos tion malfacila, – ridis Gorbago. – Jam nun li estas nura kadavraĵo. Kion faros Lugburzo pri tia aĵo, mi ne konjektas. Li samutile enirus kuirpoton.

– Idioto, – graŭlis Ŝagrato. – Vi parolis tre sprite, sed multon vi ne scias, kvankam la plimultaj aliaj tion scias. Vin ricevos la kuirpoto aŭ Ŝeloba, se vi ne gardos vin. Kadavraĵo! Ĉu nur tiom vi konas Ŝian Moŝton? Kiam ŝi ligas per ŝnuroj, ŝi celas viandon. Mortan viandon ŝi ne manĝas, nek suĉas malvarman sangon. Tiu ulo ne estas mortinta!

Sam ŝanceliĝis, kroĉante la ŝtonon. Li sentis, kvazaŭ renversiĝus la tuta malhela mondo. Tiom forta estis la ŝoko, ke li preskaŭ svenis, sed eĉ luktante por reteni sian konscion, profunde interne de si, li konstatis la komenton: “Idioto, li ne estas mortinta, kaj en via koro vi sciis tion. Ne fidu vian kapon, Samsaĝo, ĝi ne estas via plej efika parto. Via problemo estas, ke vi neniam efektive sentis esperon. Nun kion fari?” Momente nenion, krom apogi sin al la senmova ŝtono kaj aŭskulti, aŭskulti la fiajn orkajn voĉojn.

– Ta! – diris Ŝagrato. – Ŝi posedas pli ol unu venenon. Kiam ŝi ĉasas, ŝi nur pikas ilin ĉe la nuko, kaj ili malrigidiĝas kvazaŭ senostigitaj fiŝoj, kaj poste ŝi traktas ilin laŭplaĉe. Ĉu vi memoras la maljunan Ufthakon? Dum tagoj li forestis. Poste ni trovis lin en angulo; li estis pendanta, sed li estis plenkonscia kaj furiozrigarda. Kiom ni ridis! Ŝi forgesis lin, eble, sed ni ne tuŝis lin, ĉar ne valoris entrudiĝi al Ŝi. Ne, tiu eta putraĵo vekiĝos post kelkaj horoj, kaj krom provizora naŭza sento li estos tute en ordo. Aŭ estus tia, se Lugburzo lasus lin trankvila. Kaj kompreneble li scivolos pri sia troviĝejo kaj pri tio, kio okazis al li.

– Kaj pri tio, kio al li okazos, – ridis Gorbago, – ni povos ĉiuokaze rakonti al li iom, se nenion alian ni rajtos. Supozeble li neniam antaŭe estis en bela Lugburzo, do eble li ŝatos scii, kion atendi. Tio estos pli amuza ol mi supozis. Ni iru!

– Mankos amuziĝo, mi diris al vi, – diris Ŝagrato. – Kaj nepras teni lin sendifekta, aŭ ni frontos la morton.

– Bone! Sed sur via loko mi kaptus la grandulon, kiu ĉirkaŭiras, antaŭ ol sendi raporton al Lugburzo. Ne aŭdiĝos tre bele, se vi diros, ke la katidon vi kaptis, sed lasis eskapi la katon.

La voĉoj komencis formoviĝi. Sam aŭdis la bruon de piedoj forirantaj. La ŝoko forlasis lin, kaj nun sovaĝa furiozo inundis lin.

– Mi komplete eraris! – li kriis. – Mi tion antaŭvidis. Nun ili havas lin, la demonoj! la putraĵoj! Neniam forlasu vian mastron, neniam, neniam: tio estis mia ĝusta regulo. Kaj en mia koro mi sciis tion. Ke mi estu pardonita! Nun mi devos reatingi lin. Iel, iel!

Li ree elingigis sian glavon kaj batis la ŝtonon per la tenilo, sed ĝi nur redonis obtuzan sonon. La glavo tamen jam brilis tiel hele, ke li povis malklare vidi pro ĝia lumo. Surprizite li rimarkis, ke la blokego estas peze pordforma, kaj altas malpli ol duoble kiom li. Super ĝi estis malhela malplena spaco inter la supra ekstremo kaj la malalta arkaĵo de la aperturo. Ĝi estis probable intencita nur kiel barilo kontraŭ eniro de Ŝeloba, ligita interne per ia klinko aŭ riglilo ekster atingo de ŝia ruzemo. Per sia restanta forto Sam saltis, supergrimpis, kaj lasis sin fali; poste li kuradis freneze kun la glavo flamanta en sia mano, ĉirkaŭ angulon kaj supren tra serpentuma tunelo.

La sciiĝo, ke lia mastro ankoraŭ vivas, stimulis lin al lasta klopodo preter pensoj pri laceco. Li vidis nenion antaŭe, ĉar tiu ĉi nova koridoro tordiĝis kaj turniĝis konstante; sed li opiniis, ke li proksimiĝas al la du orkoj: ties voĉoj denove malforiĝis. Nun ili ŝajnis sufiĉe proksimaj.

– Tion mi intencas fari, – diris Ŝagrato kolere. – Meti lin tute alte en la plej supra ĉambro.

– Por kio? – graŭlis Gorbago. – Ĉu vi ne havas karcerojn sube?

– Li estu neatingebla, mi diras al vi, – respondis Ŝagrato. – Komprenite, ĉu? Li estas valora. Mi ne senescepte fidas miajn knabojn, kaj el la viaj mi fidas neniun; ankaŭ ne vin, kiam vi avidegas amuzaĵon. Li estos tie, kie mi deziras lin, kaj kien vi ne venos, se vi ne restos ĝentila. Al la supro, mi diras. Tie li estos sekura.

– Ĉu vere? – diris Sam. – Vi forgesas pri la granda elfa batalisto, kiu ĉirkaŭvagas! – Dirinte tion, li kuregis ĉirkaŭ la lastan angulon, nur por konstati, ke pro iu trompo de la tunelo aŭ de la aŭdkapablo havigita de la Ringo li mistaksis la distancon.

La du orkaj figuroj estis ankoraŭ iom antaŭe. Li jam povis vidi ilin, nigrajn kaj stumpajn fone de ruĝa brilego. La koridoro iris rekte finfine, supren laŭ deklivo; kaj ĉe la ekstremo, larĝe malfermita, estis granda pordoparo, kondukanta supozeble al profundaj ĉambroj fore sub la alta korno de la turego. La orkoj kun sia ŝarĝo jam eniris. Gorbago kaj Ŝagrato proksimiĝis al la pordego.

Sam aŭdis eksplodon de raŭka kantado, blekantaj kornoj kaj gongobatado, hida bruego. Gorbago kaj Ŝagrato estis jam sur la sojlo.

Sam kriegis kaj svingis Pikilon, sed lian etan voĉon dronigis la tumulto. Neniu atentis lin.

La granda pordego krake fermiĝis. Bum. La feraj fermstangoj falis en sian pozicion interne. Klak. La pordego estis fermita. Sam ĵetis sin kontraŭ la riglitajn latunajn bendojn kaj falis senkonscia al la tero. Li troviĝis ekstere en la mallumo. Frodo vivis, sed estis kaptita de la malamikoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.