La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 3: La Ringo iras suden

Pli poste en tiu tago la hobitoj starigis propran kunvenon en la ĉambro de Bilbo. Gaja kaj Grinĉjo indigniĝis, kiam ili aŭdis, ke Sam ŝteliris en la Konsiliĝon, kaj estis elektita kiel kunulo de Frodo.

– Estas tre maljuste, – diris Grinĉjo. – Anstataŭ elĵeti lin kaj kateni lin, Elrondo eĉ profitigas lin pro lia impertinento!

– Ĉu profitigas! – diris Frodo. – Mi ne povas imagi punon pli severan. Vi ne pripensas tion, kion vi diras: kondamnita partopreni tiun senesperan vojaĝon, tio estas profitiga? Hieraŭ mi revis, ke mia tasko estas finita, kaj mi povos resti ĉi tie, dum longa tempo, eble por ĉiam.

– Ne mirinde, – diris Gaja, – kaj mi ŝatus, ke vi povu. Sed ni envias al Sam, ne al vi. Se vi devos iri, tiam estos puno al ĉiu el ni, kiu estus postlasita, eĉ en Rivendelo. Ni kuniris longan vojon kun vi kaj spertis iom da danĝero. Ni deziras daŭrigi.

– Ĝuste tion ni celis, – diris Grinĉjo. – Ni, hobitoj, devus solidariĝi, kaj tion ni faros. Mi ja iros, krom se oni min katenos. Devas troviĝi iu inteligenta en la grupo.

– Tiuokaze vi certe ne estos elektita, Peregrino Tjuko! – diris Gandalfo, enrigardante tra la fenestro, kiu proksimis la teron. – Sed vi ĉiuj ĝeniĝas nenecese. Nenio estas ankoraŭ decidita.

– Nenio decidita! – kriis Grinĉjo. – Do kion vi ja faris? Vi estis enfermitaj dum horoj.

– Ni parolis, – diris Bilbo. – Aŭdiĝis multe da parolado, kaj ĉiuj spertis revelaciojn. Eĉ maljuna Gandalfo. Mi opinias, ke la novaĵeto de Legolaso pri Golumo ŝancelis eĉ lin, kvankam li ŝajnigis alie.

– Vi malpravas, – diris Gandalfo. – Vi malatentis. Mi jam aŭdis tion de Gvajhiro. Se vi volas scii, la solaj veraj revelacioj, kiel vi tion esprimis, estis vi kaj Frodo; kaj mi estis la sola, kiu ne surpriziĝis.

– Nu, ĉiuokaze, – diris Bilbo, – nenio estis decidita krom elekto de kompatinda Frodo kaj Sam. Mi timis la tutan tempon, ke tio okazus, se min oni indulgus. Sed laŭ mia opinio Elrondo elsendos sufiĉe multajn, kiam alvenos la raportoj. Ĉu ili jam komencis, Gandalfo?

– Jes, – diris la sorĉisto. – Iuj skoltoj estas jam elsenditaj. Morgaŭ ekiros aliaj. Elrondo sendas elfojn, kaj ili kontaktiĝos kun la disiruloj, kaj eble kun la gento de Tranduilo en Mornarbaro. Kaj Aragorno iris kun la filoj de Elrondo. Ni devos esplori la terenojn ĉiudirekte multajn mejlojn antaŭ ol komenci iun moviĝon. Do ĝojiĝu, Frodo! Vi probable restos ĉi tie sufiĉe longe.

– Aĥ! – diris Sam malgaje. – Ni atendos ĝuste sufiĉe longe por alveno de la vintro.

– Tio estas neevitebla, – diris Bilbo. – Kulpas parte vi, Frodo mia knabo: ĉar vi insistis resti ĝis mia naskiĝdata festo. Stranga maniero honori ĝin, laŭ mia opinio. Ne tiun tagon mi elektus por enlasi la Retikul-Baginzojn en Bag-Endon. Sed jen la afero: vi ne povas nun atendi ĝis la printempo; kaj vi ne povos foriri ĝis revenos la raportoj.

Kiam la vintro ekatakas
kaj frostanokte ŝtonoj krakas,
dum nigras flakoj, arboj nudas,
miso en Sovaĝej’ apudas.

Mi bedaŭras, sed tia estas via sorto.

– Mi timas, ke jes, – diris Gandalfo. – Ni ne povos komenci ĝis ni informiĝos pri la Rajdantoj.

– Mi supozis, ke ilin ĉiujn detruis la fluso, – diris Gaja.

– Oni ne povas tiel detrui Ringofantomojn, – diris Gandalfo. – La potenco de ilia mastro estas en ili, kaj ili staras aŭ pereas laŭ li. Ni esperas, ke ili ĉiuj estis senĉevaligitaj kaj senmaskigitaj, kaj tiel provizore faritaj malpli danĝeraj; sed ni devas ekscii certe. Dume vi devus laŭeble forgesi viajn zorgojn, Frodo. Mi ne scias, ĉu mi povas iel helpi vin, sed tion ĉi mi flustros al via orelo. Iu diris, ke inteligento estos bezonata en la grupo. Li pravis. Mi opinias, ke mi akompanos vin.

Tiom granda estis la ĝojo de Frodo pro tiu anonco, ke Gandalfo forlasis la fenestrobreton, sur kiu li sidis, demetis la ĉapelon kaj riverencis.

– Mi diris nur Mi opinias, ke mi akompanos. Ne kalkulu ankoraŭ pri io ajn. Pri tiu ĉi afero multon volos diri Elrondo kaj via amiko Paŝegulo. Tio memorigas min, ke mi volas renkonti Elrondon. Mi devas iri.

– Kiom da tempo laŭ via opinio mi disponos ĉi tie? – diris Frodo al Bilbo post la foriro de Gandalfo.

– Ho, mi ne scias. En Rivendelo mi ne kapablas kalkuli la tagojn, – diris Bilbo. – Sed sufiĉe, laŭ mia supozo. Ni povos ĝui multajn konversaciojn agrablajn. Ĉu vi emas helpi min pri mia libro kaj komenci la sekvontan? Ĉu vi elpensis bonan finon?

– Jes, plurajn, kaj ĉiuj malhelas kaj malagrablas, – diris Frodo.

– Ho, tio ne konvenas! – diris Bilbo. – Libroj devus havi finojn agrablajn. Kiel plaĉas al vi: kaj ili ĉiuj ĉesis vagadi kaj kunvivis feliĉe ĉiam poste?

– Tio plaĉas sufiĉe, se iam okazos tiel, – diris Frodo.

– Ha! – diris Sam. – Kaj kie ili loĝos? Tion mi ofte scivolas.

Dum kelka tempo la hobitoj daŭrigis la paroladon kaj pensis pri la pasinta vojaĝo kaj la danĝeroj ankoraŭ antaŭ ili; sed tia estis la lando Rivendelo, ke baldaŭ la tutaj timo kaj antaŭzorgo estis levitaj de sur iliaj mensoj. La estonteco, ĉu bona ĉu misa, ne estis forgesita, sed ĉesis regi la eftantecon. Sano kaj espero fortiĝis en ili, kaj ili estis kontentaj pri ĉiu bona tago kiam ĝi alvenis, ĝuante ĉiun manĝon, ĉiujn vortojn kaj kantojn.

Tiel la tagoj forglisis, dum ĉiu mateno aŭroris hela kaj bela, kaj ĉiu vespero sekvis malvarmeta kaj klara. Sed la aŭtuno estis rapide velkanta; malrapide la ora lumo iĝis pale arĝenta, kaj la restantaj folioj falis de la nudaj arboj. Vento komencis blovi froste el la Nebulecaj Montoj oriente. La Luno de l’ Ĉasisto kreske rondiĝis sur la ĉielo, kaj fuĝigis ĉiujn malpli gravajn stelojn. Sed malalte en la sudo ruĝis unu stelo. Ĉiunokte, dum la Luno malkreskis denove, ĝi brilis ĉiam pli hele. Frodo povis ĝin vidi tra sia fenestro, profunde sur la ĉielo; ĝi brulis kvazaŭ vaĉa okulo, kiu ardis super la arboj rande de la valo.

La hobitoj jam pasigis preskaŭ du monatojn en la Domo de Elrondo, kaj forpasis novembro kun la lastaj fragmentoj de l’ aŭtuno, kaj decembro estis pasanta, kiam la skoltoj komencis reveni. Iuj iris norden preter la fontojn de Prujnelo en la Etenerikejoj; kaj aliaj iris okcidenten, kaj kun helpo de Aragorno kaj la disiruloj traserĉis la terenojn malproksime laŭ Grizinundo, ĝis Tarbado, kie la malnova Norda Vojo transiras la riveron apud ruiniĝinta urbo. Multaj iris orienten kaj suden; kaj kelkaj el tiuj transiris la Montojn kaj eniris Mornarbaron, dum aliaj grimpis la transirejon ĉe la fonto de l’ Irida Rivero, kaj subeniris en Sovaĝejon kaj tra la Iridaj Kampoj kaj tiel finfine alvenis la malnovan hejmon de Radagasto en Rosgobelo. Radagasto ne ĉeestis, kaj ili revenis trans la altan pasejon, kiu nomiĝis la Dimrila Ŝtuparo. La filoj de Elrondo, Eladano kaj Elrohiro, revenis la lastaj; ili faris grandan vojaĝon, pasante laŭ la Arĝentvejno en fremda tereno, sed pri sia celo ili ne volis paroli krom al Elrondo.

En neniu regiono la kurieroj trovis signojn aŭ sciigojn pri la rajdantoj aŭ aliaj servistoj de l’ Malamiko. Eĉ per la Agloj de l’ Nebulecaj Montoj ili eksciis freŝajn novaĵojn. Neniu vidis aŭ aŭdis ion pri Golumo; sed la sovaĝaj lupoj daŭre kuniĝis, kaj ĉasis denove fore fonten de la Granda Rivero. Tri el la nigraj ĉevaloj estis tuj trovitaj droninte ĉe la inundita Transpasejo. Sur la rokoj de l’ rapidfluo sube, serĉantoj trovis la kadavrojn de kvin pliaj, kaj ankaŭ longan nigran mantelon, tratranĉitan kaj ĉifonan. Pri la Nigraj Rajdantoj neniu alia postsigno estis videbla, kaj nenie sentiĝis ilia ĉeesto. Ŝajnis, ke ili malaperis el la Nordo.

– Almenaŭ Ok el la Naŭ estas kontrolitaj, – diris Gandalfo. – Estas malsaĝe tro certi, tamen mi opinias, ke ni jam rajtas esperi, ke la Ringofantomoj estis dispelitaj, kaj devigataj reveni laŭeble bontrove al sia Mastro en Mordoro, malplenaj kaj senformaj. Se tiel estas, pasos iom da tempo antaŭ ol ili kapablos rekomenci la persekutadon. Kompreneble la Malamiko havas aliajn servistojn, sed ili devos vojaĝi longan distancon ĝis la limoj de Rivendelo antaŭ ol elflari nian spuron. Kaj se ni estos singardaj, tiu estos malfacile trovebla. Sed ni jam ne devas prokrasti.

Elrondo alvokis al si la hobitojn. Li rigardis seriozmiene Frodon.

– Jam tempo estas, – li diris. – Se la Ringo estas elironta, ĝi devos eliri baldaŭ. Sed tiuj, kiuj ĝin akompanos, devas ne kalkuli pri helpo milita aŭ potenca dum sia misio. Ili devos eniri la regnon de la Malamiko, malproksime de helpo. Ĉu vi daŭre ripetas vian promeson, Frodo, ke la Ringoportanto estos vi?

– Mi tion faras, – diris Frodo. – Mi iros kun Sam.

– Do mi ne povas vin multe helpi, eĉ ne per konsiloj, – diris Elrondo. – Mi antaŭvidas malmulton pri via vojo; kaj kiel via tasko estas plenumota mi ne scias. La Ombroj jam alrampis la subon de l’ Montoj, kaj proksimiĝas eĉ al la bordoj de Grizinundo; kaj sub la Ombro ĉio estas por mi malluma. Vi renkontos multajn kontraŭulojn, iujn malkaŝajn, iujn trompvestitajn; kaj vi eble trovos amikojn survoje tiam, kiam vi malplej atendos tion. Mi sendos mesaĝojn, kiajn mi povos aranĝi, al miaj konatoj en la vasta mondo, sed tiom danĝerplenaj iĝis jam la landoj, ke kelkaj eble maltrafos aŭ alvenos ne pli rapide ol vi mem.

» Mi elektos por vi kunulojn por akompani vin, kiom permesos ilia vojo aŭ la sorto. La nombro devas esti malgranda, ĉar via espero troviĝas en rapideco kaj sekreteco. Se mi havus amason da elfoj armitaj kiel dum la Praaj Tagoj, tio malmulte utilus, krom por averti la potencon de Mordoro.

» La Kunularo de l’ Ringo estos Naŭ, kaj kontraŭ la Naŭ Rajdantoj, kiuj estas misaj, stariĝos la Naŭ Marŝantoj. Kun vi kaj via fidela servisto iros Gandalfo, ĉar tio ĉi estos lia granda tasko, kaj eble la fino de liaj laboroj.

» Pri la ceteraj, ili reprezentos la aliajn liberajn popolojn de la Mondo: elfoj, gnomoj kaj homoj. Legolaso reprezentos la elfojn; kaj Gimlio filo de Gloino la gnomojn. Ili pretas iri almenaŭ ĝis la trapasejoj de la Montoj, kaj eble pli. El homoj vi havos Aragornon, filon de Aratorno, ĉar la Ringo de Isilduro proksime koncernas lin.

– Ĉu Paŝegulo! – kriis Frodo.

– Jes, – tiu diris ridetante. – Mi petas denove permeson esti via kunulo, Frodo.

– Mi estus peteginta, ke vi venu, – diris Frodo, – se mi ne supozus vin ironta al Minaso Tirit kun Boromiro.

– Mi tion faros, – diris Aragorno. – Kaj la Glavo-kiu-estis-Rompita estos reforĝita antaŭ ol mi ekiros militen. Sed via vojo kaj nia vojo samas dum multaj centoj da mejloj. Sekve ankaŭ Boromiro troviĝos en la Kunularo. Li estas kuraĝulo.

– Restas trovotaj ankoraŭ du, – diris Elrondo. – Tiujn mi pripensos. En mia domanaro mi eble trovos iujn, kiujn sendi ŝajnos al mi oportune.

– Sed tio lasos neniun lokon por ni! – kriis Grinĉjo konsternite. – Ni ne deziras postresti. Ni deziras akompani Frodon.

– Tio estas, ĉar vi ne komprenas kaj ne povas imagi tion, kio kuŝas antaŭe, – diris Elrondo.

– Ankaŭ Frodo ne, – diris Gandalfo, neatendite subtenante Grinĉjon. – Cetere, neniu el ni vidas klare. Estas vere, ke se tiuj hobitoj komprenus la danĝeron, ili ne aŭdacus iri. Sed ili daŭre dezirus iri, aŭ dezirus, ke ili aŭdacus, kaj estus hontigitaj kaj malfeliĉaj. Mi opinias, Elrondo, ke estus bone fidi prefere ilian amikecon ol grandan saĝon. Eĉ se vi elektus por ni elfan princon, ekzemple Glorfindelon, li ne povus sturmataki la Malhelan Turon, nek liberigi vojon al la Fajro per sia ena potenco.

– Vi parolas prave, – diris Elrondo, – sed mi estas dubema. La Provinco, mi antaŭsentas, ne estas libera de danĝeroj; kaj tiujn du mi intencis resendi tien kiel kurierojn, por laŭeble, laŭ la maniero de sia lando, averti la popolon pri ties danĝero. Ĉiuokaze, mi taksas, ke la pli juna el tiuj du, Peregrino Tjuko, devus resti. Mia koro kontraŭas lian iradon.

– Tiuokaze, Mastro Elrondo, vi devos min enkarcerigi, aŭ sendi min hejmen ligite en sako, – diris Grinĉjo. –. Ĉar alie mi sekvos la Kunularon.

– Do tiel estu. Vi iros, – diris Elrondo kaj ĝemspiris. – Jen la sumo de la Naŭ estas kompleta. Post sep tagoj la Kunularo devos foriri.

La Glavo de Elendilo estis reforĝita de elfaj forĝistoj, kaj sur ĝia klingo estis gravurita blazono de sep steloj intermetitaj inter la lunarko kaj la radia suno, kaj ĉirkaŭ tio estis skribitaj multaj runoj, ĉar Aragorno, filo de Aratorno, estis ekmilitonta ĉe la limoj de Mordoro. Tre hela estis tiu glavo, kiam ĝi estis renovigita; en ĝi brilis ruĝe la lumo de la suno, kaj la lumo de l’ luno brilis fride, kaj ĝia eĝo estis malmola kaj akra. Kaj Aragorno donis al ĝi nomon novan kaj nomis ĝin Andurilo, Flamo de l’ Okcidento.

Aragorno kaj Gandalfo promenadis kune au sidis parolante pri sia vojo kaj la renkontotaj danĝeroj; kaj ili pripensis la rakontajn kaj figuritajn mapojn kaj klerolibrojn, kiuj estis en la domo de Elrondo. Kelkfoje ĉeestis Frodo; sed li estis kontenta sin apogi per ilia gvidado, kaj li pasigis laŭeble multe da tempo kun Bilbo.

Dum tiuj lastaj tagoj la hobitoj sidis kune vespere en la Halo de Fajro, kaj tie inter multaj rakontoj ili aŭdis la plenan historion pri Bereno kaj Lutiena kaj la akiro de l’ Granda Juvelo; sed dum la tagoj, dum Gaja kaj Grinĉjo vagadis ekstere, Frodo kaj Sam troviĝis kun Bilbo en ties propra eta ĉambro. Tiam Bilbo kutimis laŭtlegi ĉerpaĵojn el sia libro (kiu ŝajnis ankoraŭ tre nekompleta), aŭ fragmentojn el siaj versaĵoj, aŭ prinoti aventurojn de Frodo.

Matene en la lasta tago Frodo kunestis sola kun Bilbo, kaj la maljuna hobito eltiris el sub sia lito lignan skatolon. Li levis la kovrilon kaj palpaĉis interne.

– Via glavo estis rompita, ĉu ne, – li diris heziteme al Frodo; – kaj mi pensis, ke eble vi ŝatus havi tion ĉi, ĉu ne vere?

Li elprenis el la skatolo glaveton en malnova malneta leda ingo. Poste li eltiris ĝin, kaj ĝia polurita kaj bone prizorgita klingo subite ekbrilis, malvarma kaj hela.

– Ĝi estas Piko, – li diris kaj plonĝis ĝin per malmulte da peno en lignan trabon. – Prenu ĝin, se vi emas. Mi ne plu bezonos ĝin, supozeble.

Frodo akceptis ĝin dankoplene.

– Ankaŭ estas la jena! – diris Bilbo, eligante pakaĵon, kiu ŝajnis iom peza rilate al la grandeco. Li malvolvis plurajn faldaĵojn da malnova ŝtofo, kaj alte levis maŝkirason. Ĝi estis dense plektita el multaj ringoj, preskaŭ tiel fleksebla kiel lino, glacie malvarma, kaj pli malmola ol ŝtalo. Ĝi brilis kiel lunlumata arĝento, kaj trapunktita de blankaj gemoj. Kun ĝi estis zono el perloj kaj kristaloj.

– Bela aĵeto, ĉu ne? – diris Bilbo, movante ĝin en la lumo. – Kaj utila. Ĝi estas mia gnoma maŝkiraso, kiun donis al mi Torino. Mi reakiris ĝin de Mult-Fosejo antaŭ ol mi ekvojaĝis, kaj enpakis ĝin kun miaj portaĵoj. Mi forportis ĉiujn memoraĵojn pri mia Vojaĝo, krom la Ringo. Sed mi ne atendis, ke mi uzos tion ĉi, kaj mi jam ne bezonas ĝin, krom por foje alrigardi ĝin. Oni apenaŭ sentas pezon, surmetinte ĝin.

– Mi aspektus – nu, al mi ŝajnas, ke mi ne aspektus normale en ĝi, – diris Frodo.

– Ĝuste tion mi mem diris, – diris Bilbo. – Sed ne ĝenu vin pri la aspekto. Vi povas surmeti ĝin sub la eksteraj vestaĵoj. Konsentu! Vi devas dividi kun mi tiun ĉi sekreton. Ne diru al iu ajn alia! Sed mi sentus min pli feliĉa, se mi scius, ke vi portas ĝin. Mi kredas, ke ĝi forturnos eĉ la tranĉilojn de l’ Nigraj Rajdantoj, – li finis per malalta voĉo.

– Nu bone, mi prenos ĝin, – diris Frodo. Bilbo surmetis ĝin al li, kaj alligis Pikon al la ekbrila zono; kaj poste Frodo survestis siajn malnovajn vetermakulitajn pantalonon, ĉemizon kaj jakon.

– Kiel nur ordinara hobito vi aspektas, – diris Bilbo. – Sed ĉe vi estas jam pli, ol aperas supraĵe. Bonan ŝancon al vi! – li forturnis sin kaj elrigardis tra la fenestro, provante zumi melodion.

– Mi ne scias danki vin konvene, Bilbo, pro tiu ĉi, kaj pro ĉiuj viaj pasintaj bonfaroj, – diris Frodo.

– Ne provu! – diris la maljuna hobito, turniĝante kaj dorsfrapante lin. – Aj! – li kriis. – Vi estas jam tro malmola por esti frapata! Sed jen vi havas: hobitoj devas lojali unu al alia, kaj precipe Baginzoj. Nur tion mi petas reciproke: gardu vin laŭeble bone, kaj reportu laŭeble multe da novaĵo, kaj iujn malnovajn kantojn kaj rakontojn, kiujn vi aŭdos. Mi klopodos finverki mian libron antaŭ via reveno. Mi volus skribi la duan libron, se mi travivos. – Li eksilentis kaj turnis sin denove al la fenestro, kantante mallaŭte.

Mi sidas apud fajr’, pensante
pri l’ vivo konsidere,
pri razenfloroj, papilioj,
viditaj prasomere;
pri foliflavo kaj filandro
aŭtune fantaziaj,
kun nebulet’ kaj sun’ arĝenta,
kaj vent’ tra l’ haroj miaj.

Mi sidas apud fajr’, pensante
kia la mondo estos
dum vintro, kies primaveron
mi mem ne vivatestos.

Ĉar multas la aferoj, kiujn
ne konis miaj spertoj:
ja ĉiujare dum printempo
malsamas arbaj verdoj.

Mi sidas apud fajr’, pensante
pri l’ homoj de l’ fondiĝo,
kaj tiuj, kiuj vidos mondon
post mia elmondiĝo.

Sed dum mi sidas kaj pripensas
pratempajn memorkroĉojn,
mi volus aŭdi revenantojn
kaj ĉe la pordo voĉojn.

Estis malvarma griza tago proksime al la fino de decembro. La Orienta Vento traflugis la nudajn branĉojn de l’ arboj, kaj ŝaŭmis inter la malhelaj pinoj sur la montetoj. Nubĉifonoj rapidis superkape, malhelaj kaj malaltaj. Dum la mornaj ombroj de l’ fruvespero komencis alveni, la Kunularo pretiĝis por eliro. Ili intencis ekiri en la krepusko, ĉar Elrondo konsilis al ili vojaĝi sub kovro de la nokto kiel eble plej multe, ĝis ili troviĝos tre malproksime de Rivendelo.

– Vi devus timi pri la multaj okuloj de l’ servistoj de Saŭrono, – li diris. – Sendube novaĵo pri la perturbo de l’ Rajdantoj jam atingis lin, kaj li estas kolerplena. Baldaŭ jam liaj spionoj perpiede kaj perflugile disiros en la nordaj landoj. Eĉ pri la ĉielo supre vi devos esti singardaj dum la vojaĝo.

La Kunularo kunportis malmulte da milita ekipaĵo, ĉar ĝi esperis pri sekreteco, ne pri batalado. Aragorno havis Andurilon, sed neniun alian armilon, kaj li eliris vestite nur per rustecaj verdo kaj bruno, kiel disirulo en la sovaĝejo. Boromiro havis longan glavon, forme similan al Andurilo, sed malpli antikvan, kaj li portis ankaŭ ŝildon kaj sian militkornon.

– Laŭte kaj klare ĝi sonas en la valoj de l’ montetoj, – li diris, – kaj tiam fuĝu ĉiuj malamikoj de Gondoro! – Metinte ĝin al siaj lipoj li blovis klarione, kaj la eĥoj saltis de roko al roko, kaj ĉiuj en Rivendelo, kiuj aŭdis tiun voĉon salte stariĝis.

– Prokrastema vi devus esti, Boromiro, pri nova klariono, – diris Elrondo, – ĝis vi staros denove sur la limoj de via lando, kaj vi spertos urĝan bezonon.

– Eble, – diris Boromiro. – Sed ĉiam mi kriigis mian kornon ekirante, kaj kvankam poste ni eble marŝos en la ombroj, mi rifuzas eliri kvazaŭ ŝtelisto dumnokte.

Nur la gnomo Gimlio malkaŝe portis mallongan maŝkirason, ĉar gnomoj bagateligas ŝarĝojn, kaj ĉe lia zono estis larĝklinga hakilo. Legolaso havis pafarkon kaj sagujon, kaj ĉe la zono portis longan blankan tranĉilon. La pli junaj hobitoj portis la glavojn, kiujn ili akiris en la dolmeno; sed Frodo prenis nur Pikon; kaj lia maŝkiraso, laŭ la deziro de Bilbo, restis kaŝita. Gandalfo portis sian bastonon, sed al lia flanko estis ligita la elfa glavo Glamdringo, ĝemelo de Orkristo, kiu kuŝis nun sur la brusto de Torino sub la Soleca Monto.

Ĉiuj ricevis de Elrondo sufiĉe da dikaj varmaj vestaĵoj, kaj ili havis jakojn kaj mantelojn kun fela subŝtofo. Rezervaj manĝaĵoj, vestaĵoj, lankovriloj kaj aliaj bezonaĵoj estis ŝarĝitaj sur poneon, neniun alian ol tiun kompatindan beston, kiun ili venigis el Brio.

La restado en Rivendelo mirinde ŝanĝis ĝin: ĝi iĝis muara kaj ŝajnis posedi la viglecon de la junaĝo. Estis Sam, kiu insistis elekti ĝin, deklarante, ke Vilĉjo (kiel li nomis ĝin) sopirvelkos, se ĝi ne kuniros.

– Tiu besto preskaŭ kapablas paroli, – li diris, – kaj fakte parolus, se ĝi restus ĉi tie ankoraŭ pli longe. Ĝi ĵetis al mi rigardon tiel Maran, Mel povus s-ro Grinĉjo ĝin elparoli: se vi ne permesos al mi kuniri, Sam, mi sekvos proprarimede.

Do Vilĉjo estis ekvojaĝanta kiel ŝarĝbesto, tamen ĝi estis la nura ano de la Kunularo, kiu ne ŝajnis deprimita.

Ili adiaŭis apud la fajro en la granda halo, kaj ili jam atendis nur Gandalfon, kiu ankoraŭ ne eliris el la domo. Ekbrilo da fajrolumo elvenis tra la malfermitaj pordoj, kaj malhelaj lumoj ardis en multaj fenestroj. Bilbo volvite per mantelo staris silente sur la sojlo apud Frodo. Aragorno sidis kun la kapo klinita ĝis la genuoj; nur Elrondo sciis, kion signifas al li tiu ĉi horo. La aliaj estis videblaj kiel grizaj figuroj en la malhelo.

Sam staris apud la poneo, suĉante siajn dentojn, kaj fiksrigardante maltrankvile en la mallumon, kie la rivero bruis sude ŝtonece; lia emo al aventuro estis ĉe nadiro.

– Vilĉjo, knabo, – li diris, – erare vi aliĝis al ni. Vi povintus resti ĉi tie kaj manĝi plej bonan fojnon ĝis venos la nova herbo. – Vilĉjo tikigis sian voston kaj diris nenion.

Sam alĝustigis la tornistron sur siaj ŝultroj, kaj listigis mense en maltrankvilo ĉion, kion li enpakis en ĝin, scivolante ĉu ion li forgesis: lia ĉefa ŝatataĵo la kuirilaro; eta skatolo da salo, kiun li ĉiam kunportis kaj replenigis laŭ la eblecoj; konvena stoko da pip-herbo (sed certe tute ne sufiĉa); siliko kaj tindro; lanaj ŝtrumpoj; linaĵo; diversaj etaj posedaĵoj de lia mastro, pri kiuj Frodo forgesis kaj Sam estis pakinta por povi triumfe aperigi ilin, kiam ili estus bezonataj. Li mense listigis ĉiujn.

– Ŝnuro! – li murmuris. – Neniom da ŝnuro! Kaj ĝuste hieraŭ vespere vi diris al vi: “Sam, kio pri peco da ŝnuro? Ĝi mankos al vi, se vi malhavos ĝin!” Nu, ĝi mankos al mi. Mi jam ne povas akiri ĝin.

Tiumomente Elrondo elvenis kun Gandalfo, kaj li alvokis al si la Kunularon.

– Jen miaj lastaj vortoj, – li diris per mallaŭta voĉo. – La Ringoportanto ekiras por serĉi la Monton de Sorto. Nur sur lin estas metita la ordono: nek forĵeti la Ringon, nek havigi ĝin al iu ajn servisto de la Malamiko, nek efektive permesi al iu ajn preni ĝin, krom membroj de la Kunularo kaj la Konsilio, kaj nur en krizo plej urĝa. La aliaj akompanas lin kiel liberaj kunuloj, por helpi lin sur lia vojo. Vi rajtas resti, reveni aŭ devii sur aliajn padojn, kiel la hazardo ebligas. Ju pli malproksimen vi iros, des malpli facile estos por vi rezigni; tamen nek ĵuro nek interkonsento devigas vin iri pli malproksimen ol vi volos, ĉar vi ankoraŭ ne scias la forton de viaj koroj, kaj vi ne povas antaŭvidi, kion renkontos ĉiu sur la vojo.

– Malfidela estas tiu, kiu adiaŭas, kiam la vojo malheliĝas, – diris Gimlio.

– Eble, – diris Elrondo, – sed tiu ne ĵuru, ke li marŝos en la mallurno, kiu ankoraŭ ne vidis la noktiĝon.

– Tamen ĵuro povas koron tremantan fortigi, – diris Gimlio.

– Aŭ ĝin frakasi, – diris Elrondo. – Rigardu ne tro foren antaŭ vi! Sed ekiru jam kun bravaj koroj! Adiaŭ, kaj kuniru vin beno de la elfoj kaj la homoj kaj ĉiuj liberuloj. La steloj brilu sur viajn vizaĝojn!

– Bonan... bonan ŝancon! – kriis Bilbo, balbutante pro la malvarmo. – Supozeble vi ne povos skribi taglibron, Frodo mia knabo, sed mi atendos plenan rakonton post via reveno. Kaj ne tro prokrastu! Adiaŭ!

Multaj aliaj domanoj de Elrondo staris en la ombroj kaj rigardis ilian foriron, adiaŭante per mallaŭtaj voĉoj. Aŭdiĝis neniu ridado, nek kanto nek muziko. Fine ili forturniĝis kaj silente malaperis en la krepuskon.

Ili transiris la ponton kaj serpentumis malrapide supren laŭ la longaj apikaj padoj, kiuj eliris el la fendita valo de Rivendelo; kaj ili alvenis finfine al la alta erikejo, kie vento siblis tra la eriko. Poste, post unu ekrigardo al la Lasta Hejmeca Domo ekbrilanta sube, ili elpaŝis en la profundan nokton.

Ĉe la transpasejo de Bruineno ili forlasis la Vojon kaj turniĝinte suden pluiris laŭ mallarĝaj padoj inter faldiĝintaj terenoj. Ili intencis iri tiudirekten okcidente de l’ Montaro tra multaj mejloj kaj tagoj. La tereno estis pli malglata kaj pli dezerta ol en la verda valo de l’ Granda Rivero en Sovaĝujo trans la Montaro, kaj la progreso estus malrapida; sed ili esperis tiamaniere eskapi atenton de okuloj neamikaj. La spionoj de Saŭrono ĝis tiam estis malmulte viditaj en tiu ĉi malplena tereno, kaj la padoj estas malmulte konataj krom al la rivendelanoj.

Gandalfo marŝis antaŭe, apud li iris Aragorno, kiu konis tiun ĉi terenon eĉ en la mallumo. La aliaj spaliris malantaŭe, kaj Legolaso, kies okuloj vidis akre, iris la lasta. La unua parto de ilia vojaĝo estis malfacila kaj teda, kaj Frodo memoris malmulton pri ĝi, krom pri la vento. Dum multaj tagoj sensunaj glacia blovo venis el la Montaro oriente, kaj neniu vestaĵo ŝajnis kapabla forbari ties penetrajn fingrojn. Kvankam la Kunularo estis taŭge vestita, oni malofte sentis sin varma, ĉu irante ĉu ripozante. Ili dormis maltrankvile dum la mezo de la tago, en iu kavo de la tereno, aŭ kaŝiĝinte sub la implikitaj domarbustoj, kiuj kreskis dense en multaj lokoj. Malfrue posttagmeze vekis ilin la vaĉulo, kaj ili englutis sian ĉefmanĝon: kutime malvarman kaj negajigan, ĉar malofte ili povis riski ekbruligon de fajro. Vespere ili pluiris, ĉiam tiel suden, kiel troveblis vojo.

Unue ŝajnis al la hobitoj ke, kvankam ili marŝis kaj stumblis ĝis ili laciĝis, ili rampas antaŭen helikece kaj neniom antaŭeniras. Ĉiutage la tereno aspektis sufiĉe simila al tiu de la hieraŭo. Tamen iom post iom la montoj proksimiĝis. Sude de Rivendelo ili eĉ pli altiĝis, kaj kurbiĝis okcidenten; kaj ĉirkaŭ la suboj de l’ ĉefa montoĉeno estis kvazaŭ renversite ĉiam pli larĝa lando de mornaj montetoj, kaj profundaj valoj plenaj je turbulentaj akvoj. Padoj estis malmultaj kaj serpentumaj, kaj kondukis ilin ofte nur ĝis la rando de iu apika falejo, aŭ suben en perfidajn marĉojn.

Ili survojis du semajnojn, kiam la vetero aliiĝis. La vento subite moderiĝis, kaj poste turniĝis suden. La rapidaj nuboj leviĝis kaj forvaporiĝis, kaj la suno aperis, pala kaj hela. Venis malvarma klara tagiĝo fine de longa stumbla nokt-marŝado. La vojaĝantoj alvenis malaltan verton kronitan per antikvaj ileksoj, kies grizverdaj trunkoj ŝajnis konstruitaj el la ŝtono mem de la montetoj. Iliaj malhelaj folioj brilis kaj iliaj beroj ardis ruĝe en la lumo de l’ leviĝanta suno.

Fore en la sudo Frodo povis vidi la malklarajn formojn de altegaj montoj, kiuj nun ŝajnis traarki la padon, kiun la Kunularo sekvis. Maldekstre de tiu alta montaro leviĝis tri montopintoj; la plej alta kaj plej proksima baŭmis kvazaŭ dento neĝverta; ĝia granda, nuda, norda krutegaĵo ankoraŭ estis grandparte en ombro, sed kie la sunlumo oblikvis sur ĝin ĝi ardis ruĝe.

Gandalfo staris flanke de Frodo kaj elrigardis sub sia mano.

– Ni faris bone, – li diris. – Ni alvenis la limon de tiu lando, kiun la homoj nomas Holino; multaj elfoj loĝis ĉi tie dum tagoj pli feliĉaj, kiam Eregiono estis ĝia nomo. Cent kvindek mejlojn laŭ la flugo de korvo ni progresis, kvankam niaj piedoj tramarŝis multajn longajn mejlojn pli. La tereno kaj la vetero estos jam pli moderaj, sed eble tiom pli danĝeraj.

– Ĉu aŭ ne danĝere, reala aŭroro estas tre bonvena, – diris Frodo, retropuŝante sian kapuĉon kaj ebligante, ke la matena lumo trafu lian vizaĝon.

– Sed la montoj staras antaŭ ni, – diris Grinĉjo. – Ni verŝajne turniĝis orienten dum la nokto.

– Ne, – diris Gandalfo. – Sed oni vidas pli foren en la klara lumo. Post tiuj montpintoj la montaro kurbiĝas sud-okcidenten. Multaj mapoj troviĝas en la domo de Elrondo, sed supozeble neniam venis al vi en la kapon ilin rigardi?

– Jes, mi foje rigardis, – diris Grinĉjo, – sed mi ne memoras ilin. Frodo pli kompetentas pri tiaj aferoj.

– Mapon mi ne bezonas, – diris Gimlio, kiu alvenis kun Legolaso, kaj rigardis antaŭen kun stranga lumo en siaj profundaj okuloj. – Tiu estas la lando, kie laboris pratempe niaj prapatroj, kaj ni gravuris bildon de tiuj montoj sur multaj metalaĵoj kaj ŝtonaĵoj, kaj en multaj kantoj kaj rakontoj. Ili staturas altaj en niaj sonĝoj: Barazo, Zirako, Ŝaturo. Nur unu fojon antaŭe mi jam vidis ilin de malproksime en la maldorma vivo, sed mi konas ilin kaj iliajn nomojn, ĉar sub ili kuŝas Ĥazad-Dumo, la Gnoma Regno, kiu nuntempe nomiĝas la Nigra Ŝakto, Morio laŭ la elfa lingvo. Tie staras Barazinbaro, la Ruĝkorno, kruela Karadraso; post ĝi estas Sivertino kaj Nubkapo: Celebdilo la Blanka, kaj Fanuidolo la Griza, kiujn ni nomas Zirak-Zigilo kaj Bunduŝaturo. Tie disduiĝas la Nebuleca Montaro, kaj inter ties brakoj kuŝas la profundombra valo, kiun ni ne kapablas forgesi: Azanulbizaro, la Dimrila Valo, kiun la elfoj nomas Nanduhiriono.

– Ĝuste al la Dimrila Valo ni celas, – diris Gandalfo. – Se ni grimpos la trapasejon, kiu nomiĝas la Ruĝkorna Pordo, sub la fora deklivo de Karadraso, ni descendos per la Dimrila Ŝtuparo en la profundan valon de la gnomoj. Tie kuŝas la Spegullago, kaj tie la rivero Arĝentvejno komenciĝas en siaj glaciecaj fontoj.

– Malhelas la akvo de Ĥeled-Zaramo, – diris Gimlio, – kaj frostas la fontoj de Kibil-Nalao. Mia koro tremas pro la penso, ke mi eble vidos ilin baldaŭ.

– Ke vi plezuru je la vido, bona gnomo! – diris Gandalfo. – Sed kion ajn faros vi, almenaŭ ni ne povos resti en tiu valo. Ni devos iri laŭ la Arĝentvejno en la sekretajn arbarojn, kaj poste ĝis la Granda Rivero, kaj poste...

Li paŭzis.

– Jes, kaj poste kien? – demandis Gaja.

– Ĝis la fino de l’ vojaĝo – finfine, – diris Gandalfo. – Ni ne povas tro antaŭrigardi. Ni ĝoju, ke la unua stadio estas senkrize plenumita. Al mi ŝajnas, ke ni ripozu ĉi tie, ne nur hodiaŭ tage, sed ankaŭ hodiaŭ nokte. Holino sentigas etoson sanan. Tereno devas sperti multege da misaĵo antaŭ ol ĝi tute forgesos pri la elfoj, se ili iam loĝadis tie.

– Tio estas vera, – diris Legolaso. – Sed la elfoj de tiu ĉi tereno estis raso nekonata al ni, arbarloĝantoj, kaj la arboj kaj la herbo ne plu memoras ilin. Mi aŭdas lamenti pri ili nur la ŝtonojn: profunde ili elfosis nin, bele ili masonis nin, alte ili konstruis nin, sed ili estas foririntaj. Ili estas foririntaj. Ili jam delonge trovis la Havenojn.

Tiumatene ili bruligis fajron en profunda kavo kaŝita de grandaj ileksoj, kaj ilia vesper-matenmanĝo estis pli gaja ol de kiam ili ekvojaĝis. Ili ne rapidis kaŝiĝi poste, ĉar ili atendis tradormi la tutan nokton, kaj ili ne intencis pluiri ĝis la vespero de l’ posta tago. Nur Aragorno estis silenta kaj maltrankvila. Post kelka tempo li forlasis la Kunularon kaj vagis sur la verton; tie li staris en ombro de arbo, rigardante suden kaj okcidenten, kun la kapo klinita kvazaŭ li aŭskultus. Poste li revenis al rando de l’ valo kaj subenrigardis al la ceteraj, kiuj ridadis kaj babiladis.

– Kio ĝenas vin, Paŝegulo? – Gaja alvokis lin. – Kion vi serĉas? Ĉu mankas al vi la orienta vento?

– Tute ne, – li respondis. – Sed mankas al mi io. Mi estis en Holino divers-sezone. Neniu persono nun loĝas ĉi tie, sed multaj aliaj kreitoj ĉiam estis ĉi tie, precipe birdoj. Tamen nun ĉiuj krom vi silentas. Tion mi sentas. Neniu sono aŭdiĝas ĉirkaŭ ni tra multaj mejloj, kaj viaj voĉoj ŝajnas eĥigi la teron. Tion mi ne komprenas.

Gandalfo alrigardis lin, subite interesiĝante.

– Sed kion vi konjektas kiel la klarigon? – li demandis. – Ĉu temas pri pli ol surprizo pro apero de kvar hobitoj, se ne paroli pri ni ceteraj, kie malofte vidiĝas aŭ aŭdiĝas personoj?

– Espereble temas pri tio, – respondis Aragorno. – Sed mi sentas ian atentemon, kaj timon, kian mi neniam antaŭe spertis ĉi tie.

– Do ni devos esti pli singardaj, – diris Gandalfo. – Se oni kunprenas disirulon, estas bone atenti lin, precipe se tiu disirulo estas Aragorno. Ni devas ĉesigi laŭtan paroladon, ripozi kviete, kaj starigi vaĉon.

Estis la vico de Sam tiutage esti la unua vaĉanto, sed Aragorno aliĝis al li. La aliaj ekdormis. Poste la silento kreskis tiom, ke eĉ Sam sentis ĝin. La spirado de l’ dormantoj estis klare aŭdebla. La susuro de l’ ponea vosto kaj okazaj moviĝoj de l’ poneaj piedoj iĝis laŭtaj bruoj. Sam povis aŭdi grincon de l’ propraj artikoj, se li ekmoviĝis. Ĉirkaŭis lin kompleta silento, kaj super ĉio pendis sennuba blua ĉielo, dum la suno ascendis el la oriento. Fore en la sudo aperis malhela makulo, ĝi pligrandiĝis kaj peliĝis norden kvazaŭ fumo fluganta sur vento.

– Kio estas tio, Paŝegulo? Ĝi ne aspektas nube, – diris Sam flustre al Aragorno. Tiu ne respondis, li fikse rigardis la ĉielon; sed postnelonge Sam povis mem vidi, kio senhalte proksimiĝas. Birdoj, flugantaj rapidege, ĉirkaŭflugis kaj rondiris, kaj transiradis la tutan terenon kvazaŭ ili serĉus ion kaj iom post iom ili pliproksimiĝis.

– Kuŝu plate kaj senmove! – siblis Aragorno, subentirante Samon en la ombron de ileksoj, ĉar tuta regimento da birdoj subite disiĝis de la ĉefa birdaro, kaj alvenis, flugante malalte, rekte al ili. Al Sam ŝajnis, ke ili estas speco de grandaj korvoj. Kiam ili pasis supre, en tiom densa aro, ilia ombro sekvis ilin malhele sur la tero sube, raŭka grako aŭdiĝis.

Aragorno ne leviĝis ĝis ili malaperis en la foron, norde kaj okcidente, kaj la ĉielo iĝis denove senviva. Tiam li salte leviĝis kaj iris por veki Gandalfon.

– Regimentoj da nigraj korvoj transflugas la tutan terenon inter la Montoj kaj la Grizinundo, – li diris, – kaj ili pasis super Holino. Ili ne estas indiĝenaj ĉi tie; ili estas crebain el Fangorno kaj Dunlando. Mi ne scias, kion ili celas, eble estas ia danĝero sude, de kiu ili fuĝas; sed mi opinias, ke ili spionas la terenon. Mi ekvidis ankaŭ multajn akcipitrojn flugantajn alte sur la ĉielo. Al mi ŝajnas, ke ni devus ekvojaĝi denove ĉi-vespere. Holino ne plu estas saneca por ni: ĝi estas observata.

– Kaj tiuokaze ankaŭ la Ruĝkorna Pordo, – diris Gandalfo, – kaj kiel ni povos transiri tiun nevidate, mi ne povas imagi. Sed pri tio ni pensos, kiam necese. Rilate al ekvojaĝo tuj post la noktiĝo, mi timas, ke vi pravas.

– Feliĉe nia fajro malmulte fumis kaj malardiĝis antaŭ ol venis la crebain, – diris Aragorno. – Oni devas estingi kaj ne rebruligi ĝin.

– Nu, jen plago kaj ĝenaĵo! – diris Grinĉjo. La novaĵo: neniu fajro, kaj formoviĝo denove nokte, estis komunikita al li, tuj kiam li vekiĝis en la malfrua posttagmezo. – Nur pro bando da korvoj! Mi antaŭĝojis pri vere elstara manĝaĵo hodiaŭ vespere: io varmega.

– Do vi povas daŭrigi la antaŭĝojon, – diris Gandalfo. – Antaŭ vi estas eble multaj neatenditaj festmanĝoj. Miaflanke, mi ŝatus pipon fumotan en komforto, kaj piedojn pli varmajn. Tamen, pri unu afero ni rajtas esti certaj: iĝos pli varme, kiam ni atingos sudon.

– Tro varme, tre probable, – murmuris Sam al Frodo. – Sed mi ekopinias, ke jam estas tempo, ke ni ekvidu tiun Fajran Monton kaj atingu la finon de la vojo, por tiel diri. Mi pensis unue, ke tiu ĉi Ruĝkorno, aŭ kiel ajn ĝi nomiĝas, certe estas ĝi, ĝis Gimlio ekparolis. Efektiva makzeltordilo devas esti tiu gnoma lingvo! – Mapoj komunikis nenion al la menso de Sam, kaj ĉiuj distancoj en tiuj nekonataj landoj ŝajnis tiel vastaj, ke li konfuziĝis pri sia orientiĝo.

La tutan tagon la Kunularo restis kaŝite. La malhelaj birdoj de tempo al tempo transflugis, sed kiam la subironta suno ruĝiĝis, ili malaperis suden. Je krepusko la Kunularo ekiris, kaj turniĝinte nun duone orienten ili direktiĝis al Karadraso, kiu tre malproksime ankoraŭ ardis malforte ruĝa en la lasta lumo de l’ malaperinta suno. Unu post unu blankaj steloj aperis, dum la ĉielo mallumiĝis.

Gvidate de Aragorno ili trovis taŭgan padon. Ĝi aspektis al Frodo kiel restaĵo de antikva vojo, kiu iam estis larĝa kaj zorge planita, de Holino ĝis la tramonta pasejo. La luno, jam plena, leviĝis super la montoj kaj ĵetis palan lumon, en kiu nigris la ombroj de ŝtonoj. Multaj el tiuj ŝajnis mane prilaboritaj, kvankam nun ili kuŝis faligite kaj ruinaj en morna dezerta tereno.

Estis la malvarma frosta horo antaŭ la unua manifestiĝo de l’ aŭroro, kaj la luno malaltis. Frodo suprenrigardis al la ĉielo. Subite li vidis aŭ sentis ombron transpasi la altajn stelojn, kvazaŭ ili momente velkus kaj poste ekbrilus denove. Li ektremis.

– ĉu vi vidis ion transflugi? – li flustris al Gandalfo, kiu estis ĝuste antaŭe.

– Ne, sed mi sentis ĝin, kio ajn ĝi estis, – tiu respondis. – Eble estis nenio, nura ĉifoneto da maldensa nubo.

– Tamen ĝi moviĝis rapide, – murmuris Aragorno, – kaj ne laŭ la vento.

Okazis nenio plu tiun nokton. La posta mateno aŭroris eĉ pli hele ol antaŭe. Sed la aero denove frostis; jam la vento turniĝis denove orienten. Dum du pliaj noktoj ili marŝadis plu, suprenirante grade sed ĉiam pli malrapide dum ilia vojo serpentumis sur la montetaron, kaj la montoj baŭmis pli kaj pli proksime. La trian matenon, antaŭ ili baŭmis Karadraso, potenca monto, kun pinto neĝa kiel arĝento, sed kun apikaj nudaj flankoj, malhelruĝaj, kvazaŭ sangomakulitaj.

La ĉielo estis nigra, kaj la suno palis. La vento jam turniĝis nord-orienten. Gandalfo snufis la aeron kaj retrorigardis.

– Vintro profundiĝas malantaŭ ni, – li diris kviete al Aragorno. – La altaĵoj fornorde estas pli blankaj ol ili estis; neĝo kuŝas longe malsupre de iliaj ŝultroj. Ĉi-nokte ni estos tre alte survoje al la Ruĝkorna Pordo. Nin eble vidos vaĉantoj sur tiu mallarĝa pado, kaj embuskos iu misaĵo; sed la vetero eble pruviĝos malamiko pli danĝera ol ĉiuj. Kion vi nun opinias pri via direktiĝo, Aragorno?

Frodo aŭdis tiujn vortojn kaj komprenis, ke Gandalfo kaj Aragorno daŭrigas debaton delonge komencitan. Li aŭskultis maltrankvile.

– Mia opinio ne estas favora pri nia direktiĝo de komenco ĝis fino, kiel vi bone scias, Gandalfo, – respondis Aragorno. – Kaj danĝeroj konataj kaj nekonataj kreskos dum ni pluiros. Sed ni devas pluiri; kaj ne valoras, ke ni prokrastu trapason de la montoj. Pli sude ne estas pasejoj ĝis la Breĉo de Rohano. Mi ne fidas tiun vojon depost via novaĵo pri Sarumano. Kiu scias la flankon nun servatan de l’ militestroj de la reĝo de l’ ĉevalmastroj.

– Kiu scias efektive! – diris Gandalfo. – Sed ekzistas alia vojo, kaj ne tra l’ pasejo de Karadraso: tiu malhela kaj sekreta vojo, pri kiu ni jam parolis.

– Sed ni ne parolu pri ĝi denove! Ankoraŭ ne. Diru nenion al la aliaj, mi petas, ne ĝis iĝos klare, ke alia vojo ne eblas.

– Ni devas decidi antaŭ ol ni pluiros, – respondis Gandalfo.

– Do ni pesu mense la aferon, dum la aliaj ripozas kaj dormas, – diris Aragorno.

Dum la malfrua posttagmezo, kiam la aliaj finmanĝis, Gandalfo kaj Aragorno iris kune flanken kaj staris rigardante Karadrason. Ties flankoj nun estis malhelaj kaj malafablaj, kaj ĝia verto estis en griza nubo. Frodo alrigardis ilin, scivolante, en kiun direkton iros la debato. Kiam ili revenis al la Kunularo, Gandalfo ekparolis, kaj tiam li sciis, ke estas decidite fronti la veteron kaj la altan pasejon. Li sentis malŝarĝiĝon. Li ne povis konjekti, kiu estis la alia malhela kaj sekreta vojo, sed mencio mem pri ĝi ŝajnis funde maltrankviligi Aragornon, kaj Frodo estis kontenta, ke ĝi estis forlasita.

– Laŭ signoj, kiujn ni vidis lastatempe, – diris Gandalfo, – mi timas, ke la Ruĝkorna Pordo estas vaĉata; kaj mi ankaŭ dubemas pri la vetero, kiu alvenas de malantaŭe. Neĝo eble venos. Ni devas iri laŭ kiel eble plej granda rapideco. Eĉ tiel necesos pli ol du marŝadoj antaŭ ol ni atingos la supron de l’ pasejo. Mallumiĝos frue ĉi-vespere. Ni devas foriri tuj post via prepariĝo.

– Mi aldonos konsilon, se mi rajtas, – diris Boromiro. – Mi naskiĝis sub la ombro de l’ Blankaj Montoj kaj scias iom pri vojaĝado sur altaĵoj. Ni renkontos fortan malvarmon, se ne ion pli malbonan, antaŭ ol malsupreniri je la kontraŭa flanko. Ne helpos nin resti tiel sekretaj, se ni mortfrostiĝus. Kiam ni foriros de ĉi tie, kie ankoraŭ troviĝas kelkaj arboj kaj arbustoj, ĉiu el ni devus porti po branĉofaskon, tiel grandan kiel li kapablas porti.

– Kaj Vilĉjo povus porti ankoraŭ iom, ĉu ne, knabo? – diris Sam. La poneo rigardis lin malĝoje.

– En ordo, – diris Gandalfo. – Sed ni devas ne uzi la lignon, krom se temas pri elekto inter fajro kaj morto.

La Kunularo denove ekmarŝis, unue laŭ kontentiga rapideco, sed baldaŭ ilia vojo iĝis kruta kaj malfacila. La serpentuma kaj suprenira pado multloke preskaŭ malaperis, kaj ĝin baris multaj falintaj ŝtonoj. La nokto iĝis terure malluma sub grandaj nuboj. Frosta vento kirliĝis inter la rokoj. Ĝis noktomezo ili grimpis ĝis la genuoj de la montegoj. Ilia mallarĝa pado nun serpentumis sub kruta muro da klifoj maldekstre, super kiuj la severaj flankoj de Karadraso baŭmis nevideble en la mallumo; dekstre troviĝis abismo da malhelo, kie la tereno subite malsupreniris en profundan ravinon.

Pene ili grimpis apikan deklivon kaj haltis momente ĉe la supro. Frodo sentis sur sia vizaĝo molan ektuŝon. Li etendis sian brakon kaj vidis malhele blankajn neĝerojn sidiĝantaj sur sia maniko.

Ili pluiris. Sed postnelonge la neĝo falis rapide, plenigante la tutan aeron, kaj kirliĝante en la okulojn de Frodo. La malhelaj kurbiĝintaj figuroj de Gandalfo kaj Aragorno, nur unu-du paŝojn antaŭe, apenaŭ videblis.

– Tio ĉi tute ne plaĉas al mi, – anhelis Sam tuj poste. – Neĝo konvenas dum bela mateno, sed mi preferas esti en la lito dum ĝi falas. Mi ŝatus, ke tiu ĉi provizo iru al Hobiturbo! Eble oni bonvenigus ĝin tie.

Krom sur la altaj erikejoj de Nord-kvarono, peza neĝfalado maloftis en la Provinco, kaj estis taksata okazaĵo agrabla kaj ebleco sporti. Neniu vivanta hobito (escepte de Bilbo) povis memori la Kruelan Vintron de 1311, kiam blankaj lupoj invadis la Provincon tra la glaciiĝinta Brandovino.

Gandalfo haltis. Neĝo densis sur lia kapuĉo kaj liaj ŝultroj; ĝi jam profundis ĝismaleole sur liaj botoj.

– Jen kion mi timis, – li diris. – Kion vi diras nun, Aragorno?

– Ke ankaŭ mi timis ĝin, – Aragorno respondis, – sed malpli ol la aliajn aferojn. Mi sciis pri la risko de neĝo, kvankam ĝi malofte falas tiel peze tiom sude, krom alte sur la montaro. Sed ni ankoraŭ ne estas alte; ni ankoraŭ troviĝas sufiĉe malsupre, kie la padoj kutime estas ireblaj dum la tuta vintro.

– Mi scivolas, ĉu tio ĉi estas ruzaĵo de l’ Malamiko, – diris Boromiro. – Oni diras en mia lando, ke li kapablas regi la ŝtormojn en la Ombraj Montoj, kiuj staras ĉe la limo de Mordoro. Li posedas strangajn potencojn kaj multajn aliancanojn.

– Liaj brakoj vere tre longiĝis, – diris Gimlio, – se li kapablas altiri neĝon de la Nordo por ĝeni nin ĉi tie je naŭcent mejloj for.

– Liaj brakoj ja longiĝis, – diris Gandalfo.

Dum ili estis haltintaj la vento malfortiĝis, kaj la neĝo malpliiĝis kaj preskaŭ ĉesis. Ili denove ekmarŝis. Sed apenaŭ ili faris ducent paŝojn, revenis la ŝtormo kun nova furiozo. La vento fajfis kaj la neĝo iĝis blindiga tempesto. Baldaŭ eĉ Boromiro nur malfacile pluiris. La hobitoj, kliniĝintaj preskaŭ ĝistere strebis antaŭen malantaŭ la plialtuloj, sed estis evidente, ke ili ne povos daŭrigi multe pli longe, se la neĝado ne ĉesos. La piedoj de Frodo sentiĝis plumbe. Grinĉjo postrestis. Eĉ Gimlio, tiel brava kiel gnomo povus esti, grumblis dum li trenpaŝis.

La Kunularo haltis subite, kvazaŭ interkonsentinte sen ia ajn parolo. Ili aŭdis fantomecajn bruojn en la ĉirkaŭa mallumo. Tio eble estis nur rezulto de vento tra fendaĵoj kaj ravinetoj de l’ rokomuro, sed la sonoj estis akraj krioj kaj sovaĝaj hurloj de ridado. Ŝtonoj komencis fali de la montoflanko, fajfante super iliaj kapoj, aŭ klakante sur la pado apude. De tempo al tempo ili aŭdis mallaŭtan murmuradon, kiam ŝtonego subenruliĝis de l’ supraj kaŝitaj altoj.

– Ni ne povas pluiri hodiaŭ nokte, – diris Boromiro. – Kiu volas, tiu nomu tion vento, sed en la aero estas minacaj voĉoj; kaj tiuj ŝtonoj estas celitaj al ni.

– Mi jes nomas tion vento, – diris Aragorno. – Sed tio ne kontraŭdiras tion, kion vi asertas. Ekzistas multaj misaĵoj kaj neamikaĵoj en la mondo, kiuj malmulte amas tiujn, kiuj iras dupiede, kaj tamen ili ne estas kunligitaj al Saŭrono, sed vartas proprajn intencojn. Iuj estas en tiu ĉi mondo pli longe ol li.

– Karadraso kromnomiĝis la Kruela kaj havis malbonan reputacion, – diris Gimlio, – antaŭ multegaj jaroj, kiam onidiro pri Saŭrono ne estis aŭdita ĉi tie.

– Malmulte gravas, kiu estas la malamiko, se ni ne povos rezisti ties atakon, – diris Gandalfo.

– Sed kion ni povas fari? – kriis Grinĉjo malĝoje. Li estis apogita al Gaja kaj Frodo, kaj li tremadis.

– Aŭ resti, kie ni estas, aŭ reveni, – diris Gandalfo. – Ne valoras pluiri. Nur iom pli alte, se mi trafe memoras, tiu ĉi pado forlasas la klifon kaj kondukas en larĝan malprofundan fosaĵon funde de longa apika deklivo. Tie ni havas azilon nek de neĝo, nek de ŝtonoj – aŭ de io ajn alia.

– Kaj ne valoras reiri dum la ŝtormo daŭras, – diris Aragorno. – Ni pasis neniun lokon dum la supreniro, kiu proponas pli da azilo ol tiu ĉi klifmuro, sub kiu ni nun troviĝas.

– Azilon! – murmuris Sam. – Se tio ĉi estas azilo, do unu muro kaj neniu tegmento konsistigas domon.

Nun la Kunularanoj kuniĝis laŭeble proksime al la klifo. Ĝi frontis al la sudo, kaj proksime al la fundo ĝi iom kliniĝis antaŭen, tiel ke ili esperis, ke ĝi havigos al ili iom da protektado kontraŭ la norda vento kaj falantaj ŝtonoj. Sed sporadaj blovegoj kirliĝis ĉirkaŭ ili ĉiuflanke, kaj la neĝo subenfluis je nuboj ĉiam pli densaj.

Ili kunkaŭris kun la dorsoj kontraŭ la muro. La poneo Vilĉjo staris pacience sed deprimite antaŭ la hobitoj, kaj iom ŝirmis ilin; sed postnelonge la driva neĝo jam atingis ĝiajn flankojn, kaj daŭre plialtiĝis. Se ili malhavus kunulojn pli altkreskajn, la hobitoj baldaŭ estus superinunditaj.

Urĝan dormemon sentis Frodo; li sentis, ke li rapide eniĝas varman kaj malprecizan sonĝon. Li pensis, ke fajro varmigas liajn piedfingrojn, kaj el la ombroj aliflanke de l’ kameno li aŭdis paroli la voĉon de Bilbo. Mi ne alte taksas vian taglibron. Neĝoŝtormo je la dek-dua de januaro: ne necesis reveni por raporti tion!

Sed mi volis ripozi kaj dormi, Bilbo, kun fortostreĉo Frodo respondis, kaj tiam li sentis sin skuata, kaj li dolore revekiĝis. Boromiro levis lin de la tero el nesto da neĝo.

– Tio ĉi mortigos la duonulojn, Gandalfo, – diris Boromiro. – Estas senutile sidadi ĉi tie ĝis la neĝo kovros niajn kapojn. Ni devas ion fari por nin savi.

– Donu al ili tion ĉi, – diris Gandalfo, serĉante en sia tornistro kaj eltirante ledan likvorujon. – Nur po buŝpleno por ĉiu el ni. Ĝi estas ege valora. Ĝi estas miruvoro, distilaĵo de Imladriso. Elrondo donis ĝin al mi, kiam ni disiĝis. Ĉirkaŭigu ĝin!

Tuj post kiam Frodo englutis iom de l’ varma kaj aroma likvoro, li spertis novan koroforton, kaj forlasis liajn membrojn la peza dormemo. Ankaŭ la aliaj revigliĝis kaj trovis freŝajn esperon kaj agemon. Sed la neĝo ne malseveriĝis. Ĝi eĉ pli dense kirliĝis ĉirkaŭ ilin, kaj la vento ululis pli laŭte.

– Kion vi opinias pri fajro? – demandis Boromiro subite. – La elekto ŝajnas jam proksima inter fajro kaj morto, Gandalfo. Sendube ni estos kaŝitaj de ĉiuj neamikaj okuloj, kiam la neĝo jam kovros nin, sed tio nin ne helpos.

– Vi rajtas bruligi fajron, se vi povas, – respondis Gandalfo. – Se ekzistas vaĉantoj, kiuj kapablas elteni tiun ĉi ŝtormon, ili povas nin vidi, kun aŭ sen fajro.

Sed kvankam ili kunportis lignon kaj branĉetojn laŭ la konsilo de Boromiro, nek la elfo nek eĉ la gnomo sufiĉe lertis por bruligi flamon, kiu eltenus en la kirliĝanta vento, aŭ ekbrulus en la malseka hejtaĵo. Fine kaj malvolonte Gandalfo mem enmiksiĝis. Preninte branĉofaskon, li tenis ĝin alte dum momento, kaj poste kun ordona frazo naur an edraith ammen! li ŝovis al ĝi la finon de sia bastono. Tuj granda ŝpruco de verda kaj blua flamo elsaltis, kaj la ligno ekbrulis kaj sputis.

– Se troviĝas vidantoj, tiam almenaŭ mi estas rivelita al ili, – li diris. – Mi skribis Gandalfo estas ĉi tie per signoj, kiujn povas legi ĉiuj de Rivendelo ĝis la elfluejoj de Anduino.

Sed la Kunularo ne plu zorgis pri vaĉantoj aŭ neamikaj okuloj. Iliaj koroj ĝojis vidante la lumon de l’ fajro. La ligno brulis vigle; kaj kvankam ĉirkaŭ ĝi la neĝo siblis, kaj flakoj da neĝakvo kreiĝis sub iliaj piedoj, ili varmigis kontente siajn manojn je la flamaro. Tie ili staris, kliniĝante en rondo ĉirkaŭ la etaj dancantaj kaj flagrantaj flamoj. Ruĝa lumo kovris iliajn lacajn kaj zorgoplenajn vizaĝojn; malantaŭ ili la nokto similis nigran muron.

Sed la ligno forbrulis rapide, kaj la neĝo daŭre faladis.

La fajro malardiĝis, kaj la lasta branĉaro estis surĵetita.

– La nokto forpasas, – diris Aragorno. – La tagiĝo ne malproksimas.

– Se iu ajn tagiĝo kapablas trabori tiujn nubojn, – diris Gimlio. Boromiro elpaŝis el la rondo kaj fiksrigardis supren en la nigrecon.

– La neĝado malpliiĝas, – li diris, – kaj la vento pli kvietas. Frodo rigardis lace la flokojn ankoraŭ falantajn el la mallumo por momente riveliĝi blanke per la lumo de l’ mortanta fajro; sed longe li ne povis vidi indikon, ke ili malpliiĝas. Poste subite, kiam dormo denove komencis inundi lin, li konstatis, ke la vento ja malfortiĝis, kaj la neĝeroj iĝas pli grandaj kaj malpli multaj. Tre malrapide svaga lumo ekaperis. Finfine la neĝado tute ĉesis.

Kiam la lumo plifortiĝis, ĝi rivelis silentan neĝvolvitan mondon. Sub ilia rifuĝejo estis blankaj amasiĝoj kaj kupoloj kaj senformaj profundaĵoj, sub kiuj la pado, kiun ili laŭiris, estis tute malaperinta; sed la altaĵoj supre estis kaŝitaj per grandaj nuboj ankoraŭ pezaj je minaco pri neĝo.

Gimlio rigardis supren kaj skuis sian kapon.

– Karadraso ne pardonis al ni, – li diris. – Ĝi havas ankoraŭ neĝon ĵetotan al ni, se ni pluiros. Ju pli baldaŭ ni retroiros, des pli bone.

Pri tio ĉiuj konsentis, sed ilia reiro estis jam malfacila kaj preskaŭ neebla. Nur kelkajn paŝojn for de l’ fajrocindroj la neĝo profundis multajn futojn, pli alta ol la kapoj de l’ hobitoj; en kelkaj lokoj ĝi estis ŝovelita kaj amasigita de la vento je grandaj neĝdunoj kontraŭ la klifo.

– Se Gandalfo irus antaŭ ni kun hela flamo, li eble fandigus travojon por vi, – diris Legolaso. La ŝtormo estis malmulte ĝeninta lin, kaj nur li el la Kunularo ankoraŭ havis malpezan koron.

– Se elfoj kapablus superflugi montojn, ili eble alportus la sunon por nin savi, – respondis Gandalfo. – Sed mi devas havi ion por prilabori. Neĝon mi ne kapablas bruligi.

– Nu, – diris Boromiro, – kiam kapoj senpovas, devas uziĝi korpoj, kiel oni diras en mia lando. La plej fortaj el ni devas serĉi vojon. Vidu! Kvankam ĉio estas nun neĝkovrita, nia vojo, kiam ni supreniris, turniĝis ĉirkaŭ tiun rokŝultron, kiu vidiĝas tie. Ĝuste tie la neĝo komencis ŝarĝi nin. Se ni povus atingi tiun lokon, eble pruviĝus pli facile pretere. Ne temas pri pli ol ducent paŝoj, laŭ mia konjekto.

– Do ni trapuŝu vojon ĝis tie, vi kaj mi! – diris Aragorno. Aragorno estis la plej alta en la Kunularo, sed Boromiro, ne multe malpli alta, estis pli larĝa kaj pezkorpa. Li iris antaŭe, kaj Aragorno sekvis lin. Malrapide ili ekiris, kaj baldaŭ strebadis malfacile. En kelkaj lokoj la neĝo atingis la bruston, kaj ofte Boromiro ŝajnis naĝi aŭ trabori per siaj brakegoj anstataŭ marŝi.

Legolaso rigardis ilin dum kelka tempo kun la ridetantaj lipoj, kaj poste li turnis sin al la aliaj.

– La plej fortaj devas serĉi vojon, ĉu? Sed diras mi: plugu plugisto, sed elektu lutron por naĝi, kaj por facila kurado sur herbo, folioj aŭ sur neĝo – elfon.

Tion dirinte li vigle forsaltis, kaj tiam Frodo rimarkis kvazaŭ la unuan fojon, kvankam li delonge sciis tion, ke la elfo havis neniujn botojn, sed portis nur malpezajn ŝuojn, kiel ĉiam, kaj liaj piedoj lasis malmulte da spuro sur la neĝo.

– Adiaŭ! – li diris al Gandalfo. – Mi iras trovi la sunon! – Poste, rapide kiel kuranto sur firma sablo, li forpafiĝis, kaj rapide atinginte la penantajn virojn, kun mansaluto li preterpasis ilin, rapidegis en la foron kaj malaperis post la rokangulon.

La aliaj atendis kunkaŭrinte, rigardante ĝis Boromiro kaj Aragorno iĝis nigraj makuletoj en la blankeco. Fine ankaŭ ili malaperis. Tempo treniĝis. La nuboj malaltiĝis, kaj jam kelkaj neĝeroj denove malsupren kirliĝis.

Pasis ĉirkaŭ unu horo, kvankam tio ŝajnis pli longa, kaj ili finfine ekvidis Legolason revenanta. Samtempe reaperis Boromiro kaj Aragorno ĉirkaŭ la vojkurbo multe malantaŭ li kaj venis penege laŭ la deklivo.

– Nu, – kriis Legolaso alkurante, – la sunon mi ne alportis. Ĝi promenas sur la bluaj kampoj de l’ sudo, kaj eta cirklo da neĝo sur tiu ĉi Ruĝkorna monteto ĝin tute ne ĝenas. Sed mi reportis ekbrilon da bona espero por tiuj, kies sorto estas piediri. La plej granda neĝduno el ĉiuj situas tuj post la turniĝo, kaj tie niaj fortuloj preskaŭ entombiĝis. Ili malesperis, ĝis mi revenis kaj sciigis, ke la duno estas ne pli dika ol muro. Kaj aliflanke la neĝo subite malpliiĝas, dum pli sube ĝi estas nenio alia ol kovrileto blanka por friskigi la piedfingrojn de hobito.

– Ha, estas kiel mi diris, – graŭlis Gimlio. – Tio ne estis ŝtormo ordinara. Ĝi estas malicaĵo de Karadraso. Ĝi ne amas elfojn kaj gnomojn, kaj tiu neĝduno estis kreita por malebligi nian eskapon.

– Sed feliĉe via Karadraso forgesis, ke vin akompanas homoj, – diris Boromiro, kiu tiumomente alvenis. – Homoj fortikaj, se mi rajtas tion diri, kvankam homoj malpli fortikaj kun ŝoveliloj eble servus vin pli taŭge. Tamen, ni trapuŝis vojon, kaj pri tio rajtas danki ĉiuj, kiuj ne povas kuri tiel malpeze, kiel elfoj.

– Sed kiel ni atingu tien, eĉ se la drivaĵon vi tratranĉis? – diris Grinĉjo, laŭtigante la penson de ĉiuj hobitoj.

– Esperu! – diris Boromiro. – Mi estas laca, sed ankoraŭ restas al mi iom da forto, kaj ankaŭ Aragorno. Ni portos la etulojn. La aliaj sendube sukcesos paŝi la vojon malantaŭ ni. Venu, Mastro Peregrino! Mi komencos per vi.

Li levis la hobiton.

– Kroĉiĝu al mia dorso! Miajn brakojn mi bezonos, – li diris, kaj paŝis antaŭen. Aragorno kun Gaja sekvis. Grinĉjo miris pri lia forto, vidante la trapasejon, kiun li jam kreis sen iloj krom M grandaj membroj. Eĉ nun, kvankam ŝarĝita, li plilarĝigis la vojon por tiuj, kiuj sekvos, flankenpuŝante la neĝon dumire.

Ili atingis fine la grandan dunon. Ĝi estis ĵetita tra la montpadon kiel kruta kaj subita muro, kaj ĝia kresto, akra kvazaŭ formita per tranĉiloj, pli ol duoble superis la altecon de Boromiro; sed tra la mezo estis trabatita pasejo, supren-malsupreniranta kiel ponto. Je l’ alia flanko Gaja kaj Grinĉjo estis demetitaj, kaj tie ili atendis kun Legolaso ĝis alvenus la cetero de l’ Kunularo.

Post kelka tempo Boromiro revenis portante Samon. Malantaŭe sur la mallarĝa sed jam multtretita padeto venis Gandalfo, kondukante Vilĉjon kun Gimlio sidanta inter la pakaĵoj. Lasta venis Aragorno portante Frodon. Ili trapasis la padeton; sed apenaŭ Frodo surteriĝis, kun profunda murmurego subenruliĝis ŝtonfalo kaj glisanta neĝo. Ties ŝaŭmo duonblindigis la Kunularon dum ili kaŭris ĉe la klifo, kaj kiam la aero denove klariĝis, ili ekvidis, ke la vojo estis barita malantaŭ ili.

– Sufiĉe, sufiĉe! – kriis Gimlio. – Ni foriras laŭeble rapide! – Kaj efektive per tiu lasta bato la malico de l’ monto ŝajnis elĉerpita, kvazaŭ Karadraso estus kontenta, ke la invadintoj estas repuŝitaj kaj ne aŭdacos reveni. La neĝminaco ĉesis; la nuboj komencis dispartiĝi kaj la lumo plivastiĝis.

Kiel estis raportinta Legolaso, ili trovis, ke la neĝo pograde malprofundiĝis dum la subeniro, tiel ke eĉ la hobitoj povis marŝi. Baldaŭ ili staris denove sur la plataĵo, kie la antaŭan nokton ili sentis la unuajn neĝerojn.

La mateno estis jam tre forpasinta. De l’ altaĵo ili rerigardis okcidenten trans la subajn terenojn. Malproksime en la disĵetiĝo de tereno, kiu kuŝis sube de l’ monto estis la valo, el kiu ili komencis grimpi la pasejon.

La kruroj de Frodo doloris. Li estis ĝisoste frostigita kaj malsata; kaj lia kapo kirliĝis, kiam li pripensis la longan dolorigan marŝadon suben laŭ la deklivo. Nigraj makuletoj ŝvebis antaŭ liaj okuloj. Li frotis ilin, sed la nigraj makuletoj persistis. Malproksime sube, sed ankoraŭ alte super la submontetoj, malhelaj punktoj ĉirkaŭflugis en la aero.

– La birdoj denove! – diris Aragorno, fingromontrante suben.

– Tion ni jam ne povas eviti, – diris Gandalfo. – Ĉu ili estas bonaj aŭ misaj, aŭ tute ne koncernas nin, ni devas tuj subeniri. Eĉ ne sur la genuoj de Karadraso ni atendos alian noktiĝon!

Malvarma vento subenbloviĝis malantaŭ ili, kiam ili turnis la dorson al la Ruĝkorna Pordo, kaj stumblis lace malsupren sur la deklivo. Karadraso estis venkinta ilin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.