|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MASTRO DE L’ RINGOJAŭtoro: J.R.R. Tolkien |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Gandalfo kaj la reĝa trapo forrajdis, turnante sin orienten por ĉirkaŭiri la ruinigitajn murojn de Isengardo. Sed Aragorno, Gimlio kaj Legolaso ne iris. Lasinte Arodon kaj Hasufelon vagi serĉante herbon, ili venis kaj sidiĝis apud la hobitoj.
– Nu, nu! Finiĝis la ĉasado kaj finfine ni rerenkontiĝas tie, kien neniu el ni iam supozis alveni, – diris Aragorno.
– Kaj nun kiam la gravuloj iris diskuti aferojn altnivelajn, – diris Legolaso, – la ĉasintoj povas eble ekscii la respondojn al siaj propraj rebusetoj. Ni spuris vin ĝis la arbaro, sed ekzistas ankoraŭ multaj aferoj pri kiuj mi ŝatus scii la veron.
– Kaj ekzistas ankaŭ multo, kion ni volas scii pri vi, – diris Gaja. – Kelkajn aferojn ni eksciis per Arbobarbo, la maljuna ento, sed tiom tute ne sufiĉas.
– Ĉio siatempe, – diris Legolaso. – Ni estis la ĉasantoj, kaj vi devus unue liveri historion pri vi mem.
– Aŭ due, – diris Gimlio. – Tio irus pli glate post manĝo. Mia kapo doloras min kaj estas post la tagmezo. Vi foririntoj povus reguligi la konton trovante por ni iom el la priparolita kaperaĵo. Manĝaĵo kaj trinkaĵo repagus iom el via ŝuldo al mi.
– Do vi ricevos ilin, – diris Grinĉjo. – Ĉu vi prenos ĝin ĉi tie, aŭ pli komforte en la restaĵo de l’ gardistejo Sarumana – jen tie, sub la arkaĵo? Ni devus pikniki ĉi tie ekstere por gvati la vojon.
– Duongvati! – diris Gimlio. – Sed mi eniros neniun orkan domon, nek tuŝos orkan manĝaĵon aŭ ion ajn pripalpitan de ili.
– Tion ni ne postulus de vi, – diris Gaja. – Sufiĉas al ni orkoj por unu vivodaŭro. Sed multaj aliaj popoloj estis en Isengardo. Sarumano retenis sufiĉe da saĝo por ne fidi al siaj orkoj. Li havis homojn por gardi siajn pordojn; verŝajne iuj el la plej fidelaj servantoj. Ĉiuokaze ili estis favoritaj kaj ricevis bonan provianton.
– Kaj pip-herbon? – demandis Gimlio.
– Ŝajnas al mi, ke ne, – Gaja ridis. – Sed tio estas alia historio, kiu povas atendi ĝis post la tagmanĝo.
– Nu, ni iru tagmanĝi do! – diris la gnomo.
La hobitoj gvidis antaŭen; kaj ili pasis sub la arkaĵo kaj alvenis larĝan pordon maldekstre, supre de ŝtuparo. Ĝi malfermiĝis rekte al granda ĉambro kun alia malpli granda pordo ĉe la fora ekstremo kaj kameno kaj fumtubo unuflanke. La ĉambro estis elhakita el la ŝtono; kaj certe ĝi iam estis malhela, ĉar ĝiaj fenestroj elrigardis nur en la tunelon. Sed lumo nun envenis tra la rompita tegmento. En la kameno brulis ligno.
– Mi bruligis iom da fajro, – diris Grinĉjo. – Ĝi plezurigis nin en la nebuloj. Malmultaj branĉofaskoj haveblis, kaj la pliparto de la trovitaj lignaĵoj estis malseka. Sed en la fumtubo estas forta trablovo; ĝi ŝajnis serpentumi supren tra la roko kaj feliĉe ĝi ne estas ŝtopita. Fajro utilas. Mi faros por vi iom da rostita pano. La pano aĝas tri aŭ kvar tagojn, bedaŭrinde.
Aragorno kaj liaj kunuloj sidiĝis ĉe la tablo kaj la hobitoj malaperis tra la interna pordo.
– Varĉambro tie kaj feliĉe super la inundo, – diris Grinĉjo kiam ili revenis ŝarĝitaj je pletoj, bovloj, tasoj, tranĉiloj kaj ĉiaspeca nutraĵo.
– Kaj ne necesas grimaci pri la provianto, Mastro Gimlio, – diris Gaja. – Tio ĉi ne estas orka fatraso, sed homnutraĵo, laŭ esprimo de Arbobarbo. Ĉu vi preferas vinon aŭ bieron? Barelo troviĝas tie interne – tre akceptinda. Kaj tio ĉi estas unuagrada porkaĵo salita. Aŭ mi povas tranĉi por vi kelkajn pecojn da lardo kaj tiujn rosti se vi volas. Mi bedaŭras, ke mankas verdaĵo: la liveroj estis iom interrompitaj lastatempe! Mi ne povas proponi ion poste krom butero kaj mielo por via pano. Ĉu vi kontentas?
– Vere jes, – diris Gimlio. – La ŝuldo estas multe reduktita. La triopo baldaŭ okupiĝis pri sia manĝaĵo; kaj la du hobitoj senĝene ekmanĝis la duan fojon.
– Ni devas imiti la gastojn, – ili diris.
– Vi tre ĝentilas hodiaŭ matene, – ridis Legolaso. – Sed eble, se ni ne alvenus, vi jam imitus denove unu la alian.
– Eble; kaj kial ne? – diris Grinĉjo. – Ni manĝis fiaĵon ĉe la orkoj kaj sufiĉe malmulte dum tagoj antaŭe. Ŝajnas longa tempo de kiam ni povis satmanĝi kontentige.
– ŝajnas ke tio ne malutilis al vi, – diris Aragorno. – Efektive vi aspektas impone bonsanaj.
– Jes, tio estas fakto, – diris Gimlio rigardante atente ilin trans la randon de sia kruĉo. – Vidu, via hararo estas duoble pli densa kaj bukla ol ĉe nia disiĝo; kaj mi ĵurus ke vi ambaŭ iom kreskis, se tio eblas al hobitoj viaaĝaj. Tiu Arbobarbo ĉiuokaze ne lasis vin malsataj.
– Tion li ne faris, – diris Gaja. – Sed entoj nur trinkas, kaj trinkaĵo ne sufiĉas por kontentigi. La pocioj de Arbobarbo eble nutras, sed oni sentas neceson pri io solida. Kaj eĉ lembaso ne malindas alternativojn.
– Vi trinkis la akvon de la entoj, ĉu? – diris Legolaso. – Ha, supozeble la okuloj de Gimlio ne trompas lin. Strangaj kantoj estis kantitaj pri la pocioj de Fangorno.
– Multaj strangaj historioj estas rakontitaj pri tiu lando, – diris Aragorno. – Mi neniam eniris tien. Ek, rakontu pli pri ĝi kaj pri la entoj!
– Entoj, – diris Grinĉjo, – entoj estas – nu ekzemple, entoj ĉiuj malsimilas inter si. Sed pri la okuloj, vidu, iliaj okuloj estas tre strangaj. – Li provis kelkajn malcertajn vortojn kiuj forvelkis al silento. – Nu bone, – li daŭrigis, – vi jam vidis kelkajn demalproksime – almenaŭ ili vidis vin kaj raportis, ke vi proksimiĝas – kaj multajn aliajn supozeble vi vidos antaŭ ol foriri de ĉi tie. Vi devos formi proprajn konceptojn.
– Nu, nu! – diris Gimlio. – Vi komencas rakonti ĉe la mezo. Mi ŝatus historion laŭordan, komence de tiu stranga tago, kiam nia kunuleco interrompiĝis.
– Tion vi ricevos, se disponiĝos sufiĉe da tempo, – diris Gaja. – Sed unue – se vi finmanĝis – plenŝtopu kaj fajrigu viajn pipojn. Kaj tiam dum kelka tempo ni povos ŝajnigi, ke ni ĉiuj reiris sekuraj al Brio aŭ Rivendelo. – Li aperigis etan ledan sakon tabakoplenan. – Ni havas amason da ĝi, – li diris; – kaj vi povos ĉiuj paki tiom, kiom vi volos, kiam ni ekvojaĝos. Ni plenumis iom da elakva savado hodiaŭ matene, Grinĉjo kaj mi. Multaj aferoj disflosas. Ĝuste Grinĉjo trovis du bareletojn, supozeble elflosintajn el iu kelo aŭ varejo. Kiam ni malfermis ilin, ni trovis ilin plenigitaj je tio ĉi: tiel bonkvalita pip-herbo kiel oni dezirus, kaj tute ne difektita.
Gimlio prenis iom kaj frotis ĝin inter la manplatoj kaj snufis ĝin.
– Ĝi sentiĝas bona kaj ĝi odoras bona, – li diris.
– Ĝi ja estas bona! – diris Gaja. – Kara Gimlio, ĝi estas Longfunda Folio! Vidiĝis la Kornblovulaj varmarkoj sur la bareletoj, kiel eble plej klare. Kiel ĝi alvenis ĉi tien, mi ne povas imagi. Por persona uzo de Saramano, mi supozas. Mi ne sciis, ke ĝi eksportiĝas tiel foren. Sed ĉu ĝi uzindas nun?
– Nepre, – diris Gimlio, – se kune mi disponus pipon. Ve, mi perdis la mian en Morio aŭ pli frue. Ĉu ne troviĝas pipo inter ĉiuj viaj kaperaĵoj?
– Bedaŭrinde ne, – diris Gaja. – Eĉ unu mi ne trovis, ankaŭ ne ĉi tie en la gardistejo. Sarumano rezervis al si tiun ĉi frandaĵon, verŝajne. Kaj laŭ mia opinio ne utilas frapi la pordon de Ortanko por peti de li pipon! Ni devos dividi la pipojn, kiel konvenas al bonaj amikoj en okazoj de neceso.
– Duonmomenton! – diris Grinĉjo. Metinte manon en la bruston de sia jako li eltiris etan malmolan saketon sur ŝnuro. – Mi portas unu-du trezorojn apud mia haŭto, tiel valorajn kiel Ringoj al mi. Jen unu: mia malnova ligna pipo. Kaj jen alia: pipo neuzita. Mi longe kunportis ĝin, kvankam la kialon mi ne scias. Mi vere neniam atendis pip-herbon dum la vojaĝo post elĉerpiĝo de mia stoko. Sed nun ĝi finfine utilas. – Li levis etan pipon kun larĝa platigita brulingo, kaj transdonis ĝin al Gimlio. – Ĉu tio nuligas la ŝuldon inter ni? – li diris.
– Ĉu nuligas? – ekkriis Gimlio. – Plej nobla hobito, tio profunde enŝuldigas min al vi.
– Nu, mi iras denove en la plenan aeron por vidi, kion faras la vento kaj la ĉielo! – diris Legolaso.
– Mi akompanos vin, – diris Aragorno.
Ili eliris kaj sidiĝis sur la amasigitajn ŝtonetojn antaŭ la pordejo. Ili povis jam vidi malproksimen en la valon; la nebuletoj leviĝis kaj forflosis laŭ venteto.
– Nun ni ripozu ĉi tie dum kelka tempo! – diris Aragorno. – Mi sidos rande de la ruino kaj parolos, kiel Gandalfo diras, dum li forestas okupate. – Li volvis sin per sia griza mantelo, kaŝante sian maŝkirason, kaj etendis siajn longajn krurojn. Poste li kliniĝis malantaŭen kaj blovis el siaj lipoj maldensan fumostrion.
– Vidu! – diris Grinĉjo. – Revenis Paŝegulo la disirulo!
– Li neniam forestis, – diris Aragorno. – Mi estas Paŝegulo kaj ankaŭ dunadano, kaj mi apartenas tiel al Gondoro kiel al la nordo.
Dum kelka tempo ili fumis silente, kaj la suno brilis al ili, oblikvante en la valon el inter blankaj nuboj alte en la okcidento. Legolaso kuŝis senmova, rigardante al la suno kaj ĉielo per la okuloj senŝancelaj kaj kantante mallaŭte al si. Fine li rektiĝis.
– Ek jam! – li diris. – Pasas la tempo, kaj la nebuletoj forbloviĝas, aŭ farus tion, se vi stranguloj ne volvus vin per fumo. Kio pri la historio?
– Nu, mia historio komenciĝas per vekiĝo en mallumo por konstati min tute ĉirkaŭligita en la orka bivako, – diris Grinĉjo. – Mi pripensu, kio estas hodiaŭ?
– La kvina de marto laŭ la Provinca kalkulo, – diris Aragorno. Grinĉjo iom kalkulis per la fingroj.
– Antaŭ nur naŭ tagoj! – li diris[9]. – Ŝajne pasis jaro post nia kaptiĝo. Nu, kvankam la duono similis koŝmaron, mi kalkulas ke sekvis tri tre teruraj tagoj. Gaja korektos min, se mi forgesos ion gravan: mi ne detaligos: la vipoj kaj la putraĵo kaj la fetoro kaj ĉio tia; ne tolereblas memori tion. – Dirinte tion li plonĝis en rakonton pri la lasta lukto de Boromiro kaj la orka marŝado de Emin Muilo ĝis la Arbarego. La aliaj kapjesis kiam la diversaj punktoj kompariĝis al iliaj supozoj.
– Jen kelkaj trezoroj, kiujn vi faligis, – diris Aragorno. – Ĝojigos vin rehavi ilin. – Li malligis sian zonon el sub la mantelo kaj elprenis la du eningigitajn tranĉilojn.
– Nu! – diris Gaja. – Mi neniam atendis revidi tiujn! Mi cikatrigis kelkajn orkojn per la mia; sed Ugluko forprenis ilin de ni. Kiel li furioze rigardis nin! Komence mi pensis, ke li trapikos min, sed li forĵetis la aĵojn kvazaŭ ili brulumus lin.
– Kaj jen ankaŭ via broĉo, Grinĉjo, – diris Aragorno. – Mi tenis ĝin sekura, ĉar ĝi estas io tre valora.
– Mi scias, – diris Grinĉjo. – Estis malfacile rezigni pri ĝi, sed kion alian mi povis fari?
– Nenion alian, – respondis Aragorno. – Tiu kiu ne kapablas forĵeti trezoron, kiam necesas, estas katenita. Vi agis ĝuste.
– Tranĉo de la manradikaj ligiloj, tio estis lerta faro! – diris Gimlio. – Bonŝanco servis vin tiam; sed vi kaptis la okazon ambaŭmane, oni povus diri.
– Kaj starigis al ni belan problemon, – diris Legolaso. – Mi scivolis, ĉu vi kreskigis flugilojn!
– Bedaŭrinde ne, – diris Grinĉjo. – Sed vi ne sciis pri Griŝnaĥo. – Li ektremegis kaj diris nenion pli, lasante al Gaja rakonton pri tiuj lastaj teruraj momentoj: la palpantaj manoj, la varmega spiro kaj la terura forto de la harozaj brakoj de Griŝnaĥo.
– Ĉio ĉi pri la orkoj de Mordoro, aŭ Lugburzo laŭ ilia terminaro, maltrankviligas min, – diris Aragorno. – La Malluma Mastro jam sciis tro multe kaj ankaŭ liaj servistoj; kaj evidente Griŝnaĥo sendis trans la riveron ian mesaĝon post la kverelo. La Ruĝa Okulo nepre rigardas al Isengardo. Sed ĉiuokaze Sarumano estas en forka vergo propramane eltranĉita.
– Jes, kiu ajn partio venkos, lia antaŭvido malfavoras, – diris Gaja. – La aferoj komencis malfavori lin ekde la momento kiam liaj orkoj enpaŝis Rohanon.
– Ni ekvidis la maljunan kanajlon, aŭ tiel aludas Gandalfo, – diris Gimlio. – Rande de l’ Arbarego.
– Kiam okazis tio? – demandis Grinĉjo.
– Antaŭ kvin noktoj, – diris Aragorno.
– Ni kalkulu, – diris Gaja: – antaŭ kvin noktoj – nun ni alvenas parton de la historio, pri kiu vi scias nenion. Ni renkontis Arbobarbon tiumatene post la batalo; kaj tiunokte ni estis en Putohalo, unu el liaj entaj domoj. La postan matenon ni iris al Entmuteo, tio estas renkontiĝo de entoj, kaj afero la plej stranga, kiun mi vidis dumvive. Ĝi daŭris tiun tutan tagon kaj la postan; kaj ni pasigis la nokton ĉe ento nomita Rapidtrunkto. Kaj frue en la posttagmezo de la dua tago la entoj subite eksplodis. Estis mirige. La arbarego sentiĝis streĉa kvazaŭ prepariĝus en ĝi tondroŝtormo; poste ĝi senaverte eksplodis. Mi volas ke vi aŭdu ties kanton dum la marŝo.
– Se Sarumano aŭdus ĝin, li jam troviĝus cent mejlojn for, eĉ se li devus utiligi la proprajn krurojn, – diris Grinĉjo.
Se Isengardo fortas, duras, ŝtone frida, oste dura,
ni militiras por ke pordon breĉu nia rompo truda!
Ĝi estis multe pli. Al granda parto de la kanto mankis vortoj kaj similis muzikon de kornoj kaj tamburoj. Ĝi estis tre ekscita. Sed mi supozis ĝin nur marŝmuziko kaj ne pli, nura kanto, ĝis ni alvenis la celon. Mi jam scias pli bone.
» Ni subiris trans la lastan firston en Nan Kuruniron post la noktiĝo, – Gaja daŭrigis. – Ĝuste tiam mi sentis unue, ke la arbarego mem moviĝas post ni. Mi supozis, ke mi spertas entan sonĝon, sed ankaŭ Grinĉjo rimarkis tion. Ni ambaŭ timiĝis; sed ni ne eltrovis pli pri tio ĝis poste.
» Tio estis la huornoj, aŭ tiel nomas ilin la entoj en la “kurta lingvaĵo”. Arbobarbo ne volas diri multon pri ili, sed mi opinias, ke ili estas entoj, kiuj preskaŭ arbiĝis, almenaŭ aspekte. Ili staras ie-tie en la arbaro aŭ sub ties randoj, silente, senĉese rigardante super la arboj; sed profunde en la valoj plej malhelaj troviĝas plurcentoj da ili, ŝajnas al mi.
» En ili estas granda potenco, kaj ili ŝajnas kapablaj volvi sin en ombroj; estas malfacile vidi ilin moviĝi. Sed ili moviĝas. Ili kapablas moviĝi tre rapide, se ili koleras. Oni staras senmove rigardante eble la veteron aŭ aŭskultante la sibladon de la vento, kaj poste vi subite konstatas, ke vi estas en la mezo de arbaro kun grandaj palpantaj arboj ĉie ĉirkaŭe. Ili havas ankoraŭ voĉojn kaj povas interparoli kun la entoj – pro tio oni nomas ilin huornoj, diras Arbobarbo – sed ili fariĝis strangaj kaj sovaĝaj. Danĝeraj. Mi teruriĝus renkontante ilin, se ne ĉeestus veraj entoj por prizorgi ilin.
» Nu, en la frua nokto ni ŝteliris suben laŭ longa ravino el la supra ekstremo de l’ Sorĉista Valo kun la entoj kaj ties susuraj huornoj malantaŭe. Ni ne povis vidi ilin kompreneble, sed la tuta aero plenplenis de grincado. Estis tre mallume en la nokto nubokovrita. Ili moviĝis rapidege tuj kiam ili forlasis la montetojn kaj faris bruon kiel forta vento. La luno ne aperis tra la nuboj, kaj ne longe post la noktomezo troviĝis alta arbaro ĉie ĉirkaŭ la norda flanko de Isengardo. Mankis indikoj pri malamikoj kaj ajna defio. Vidiĝis lumo glimanta tra alta fenestro en la turo, jen ĉio.
» Arbobarbo kaj kelkaj aliaj entoj ŝteliris antaŭen, ĉirkaŭire ĝis viddistanco de l’ grandega pordego. Grinĉjo kaj mi akompanis lin. Ni sidis sur la ŝultroj de Arbobarbo, kaj mi povis senti en li treman streĉitecon. Sed eĉ kiam ili agitiĝas, entoj povas agi tre singarde kaj pacience. Ili staris senmovaj kiel ĉizitaj ŝtonoj, spirante kaj aŭskultante.
» Tiam subite okazis grandega tumulto. Trumpetoj blekis kaj la muroj de Isengardo eĥis. Ni supozis nin rimarkitaj kaj ke komenciĝos batalo. Sed tute ne. La tuta popolo de Sarumano formarŝis. Mi ne scias multon pri tiu ĉi milito, nek pri la rajdistoj el Rohano, sed ŝajnas ke Sarumano intencis detrui la reĝon kaj ties tutan armeon unufrape. Li malplenigis Isengardon. Mi vidis la malamikojn foriri: senfinaj vicoj da marŝantaj orkoj; kaj trupoj da ili rajdantaj sur lupegoj. Kaj estis ankaŭ batalionoj da homoj. Multaj el ili portis torĉojn, kaj per la flagrado mi povis vidi la vizaĝojn. La plimultaj estis ordinaruloj, sufiĉe altaj kaj malblondharaj, severaj sed ne aparte malvirtaspektaj. Sed troviĝis iuj aliaj kiuj estis hidaj: home altaj sed kun goblenaj vizaĝoj, flavpalaj, rikanaj, strabaj. Ĉu vi scias, ili tuj memorigis min pri tiu sudano en Brio; nur ke li ne estis tiel evidente orksimila kiel la plimulto el ĉi tie.
– Ankaŭ mi pensis pri li, – diris Aragorno. – Ni devis trakti multajn el tiuj duonorkoj ĉe la Profundaĵo de Helmo. Ŝajnas jam klare, ke tiu sudano estis spiono de Sarumano; sed mi ne scias, ĉu li agis kune kun la Nigraj Rajdantoj, aŭ nur por Sarumano. Estas malfacile ĉe tiuj malvirtuloj scii, kiam ili kunlaboras, kaj kiam ili trompas unu la alian.
– Nu, da ĉiuj specoj kune estis minimume dek mil, – diris Gaja. – Ili bezonis horon por trapasi la pordegon. Iuj foriris laŭ la ĉefvojo al la Travadejoj, kaj iuj turniĝis orienten. Ponto estas konstruita tie, proksimume unu mejlon for, kie la rivero fluas en kanelo tre profunda. Vi povus nun vidi ĝin se vi stariĝus. Ili ĉiuj kantis raŭkvoĉe kaj ridis, kaŭzante hidan bruon. Al mi ŝajnis, ke la estonteco por Rohano estas tre sombra. Sed Arbobarbo ne moviĝis. Li diris: “Mia afero ĉi-nokte koncernas Isengardon, rokojn kaj ŝtonojn”.
» Sed, kvankam mi ne povis vidi kio okazas en la mallumo, mi opinias, ke huornoj komencis moviĝi suden tuj kiam la pordego refermiĝis. Ilin koncernis la orkoj, ŝajnas al mi. Matene ili troviĝis en la fora valo; aŭ ĉiuokaze estis tie ombro tra kiu oni ne povis vidi.
» Tuj post kiam Sarumano forsendis sian armeon, venis nia vico. Arbobarbo demetis nin, aliris la pordegon kaj komencis frapadi ĝin, alvokante Sarumanon. Malestis respondo, krom sagoj kaj ŝtonoj de la muroj. Sed sagoj estas senutilaj kontraŭ entoj. Ili doloras, kompreneble, kaj furiozigas ilin: kiel pikaj muŝoj. Sed ento povas esti tiel komplete sagopikita kiel pinglokuseneto kaj ne vundiĝi grave. Ekzemple, oni ne povas veneni ilin; kaj ilia haŭto ŝajnas tre dika kaj pli fortika ol arboŝelo. Necesas tre peza hakilbato por grave vundi ilin. Ili ne ŝatas hakilojn. Sed necesus tre multaj hakistoj kontraŭ unuopa ento: homo kiu unufoje hakas al ento neniam havas okazon bati duan fojon. Entpugna bato ĉifas feron kvazaŭ maldikan ladon.
» Kiam en Arbobarbo jam estis kelkaj sagoj, li komencis ardiĝi, fariĝi pozitive “hasta”, kiel li dirus tion. Li eligis laŭtegan hum-hom, kaj dekduo da aliaj entoj alpaŝis. Ento kolera teruras. Ties man- kaj piedfingroj simple kroĉiĝas al roko, kaj ili disŝiras ĝin kvazaŭ pankruston. Tio similis rigardi centjaran laboron de grandaj arboradikoj enpakitan en kelkajn momentojn.
» Ili ŝovis, trenis, ŝiris, skuis kaj martelis; kaj pum-frap, krak-klak, post kvin minutoj ili simple lasis tiun pordegon kuŝanta ruinigite; kaj kelkaj jam komencis mordi en la murojn kvazaŭ kunikloj en sablejo. Mi ne scias, kiel Sarumano interpretis la okazaĵon; sed ĉiuokaze li ne sciis, kiel trakti ĝin. Lia sorĉivo eble velkis lastatempe, kompreneble; sed ĉiuokaze ŝajnas al mi, ke li havas malmulte da medolo, ne multe da ordinara kuraĝo, kiam sola en malfacila situacio sen amaso da sklavoj kaj maŝinoj kaj tiaĵoj, se vi komprenas min. Tre malsimile al maljuna Gandalfo. Mi scivolas, ĉu lia famo ne ĉiam devenis grandparte de lia lerto enloĝiĝi en Isengardo.
– Ne, – diris Aragorno. – Iam li estis tiel grandioza kiel lia famo. Lia klero estis profunda, li pensis subtile, kaj liaj manoj estis mirinde lertaj; kaj li povis regi la mensojn de aliuloj. Saĝulojn li sciis persvadi, kaj pli malgravajn homojn li sciis timigi. Tiun kapablon li certe retenas. Ne troviĝas multaj en Mez-Tero kiujn mi taksus sekuraj se ili unuope devus interparoli kun li, eĉ nun kiam li spertis malvenkon. Gandalfo, Elrondo kaj Galadriela, eble, nun kiam lia malvirto estas malkaŝita, sed tre malmultaj aliaj.
– La entoj estas sekuraj, – diris Grinĉjo. – Ŝajnas ke li iam persvadis ilin, sed neniam plu. Kaj ĉiuokaze li ilin ne komprenis; kaj li kulpis grandan eraron, ke li neglektis ilin en sia kalkulado. Li ne havis planon kontraŭ ili, kaj mankis tempo por plani, kiam ili jam eklaboris. Tuj post komenciĝo de nia atako ĉiuj restantaj ratoj en Isengardo ekfuĝis tra ĉiu truo farita de la entoj. La entoj permesis al la homoj foriri, post kiam ili priesploris ilin, nur dudek-tridek el ili ĉe tiu ĉi ekstremo. Laŭ mia opinio ne multaj el la orka popolo, ĉu grandaj ĉu malgrandaj, eskapis. Ne de la huornoj: arbaro da ili ĝis tiam ĉirkaŭis Isengardon, krom tiuj, kiuj subeniris en la valon.
» Kiam la entoj rubigis grandan parton de la sudaj muroj, kaj la restaĵo de lia popolo fuĝis kaj dizertis, Sarumano forkuris panike. Ŝajnas ke li estis ĉe la pordo, kiam ni alvenis: atendeble li venis por spekti la formarŝon de sia grandioza armeo. Kiam la entoj trarompis, li haste foriris. Ili ne tuj rimarkis lin. Sed la nokto apertiĝis kaj vidiĝis forta stelolumo, tute sufiĉe por ke la entoj vidu, kaj subite puŝis krion Rapidtrunko: “La arbomortiginto! La arbomortiginto!” Rapidtrunko estas kreaĵo milda, sed li malamas Sarumanon tiom pli feroce pro tio, ke lia popolo kruele suferis pro la orkaj hakiloj. Li saltis de la interna pordo laŭ la pado, kaj li povas moviĝi kiel vento kiam li estas agitita. Pala figuro videblis forrapidanta en kaj el la pilastraj ombroj, kaj ĝi preskaŭ alvenis la ŝtuparon al la turpordo. Sed estis preskaŭ-preskaŭe. Tiel arde postkuris lin Rapidtrunko, ke li nur dupaŝe evitis kaptiĝon kaj strangoliĝon antaŭ ol li englitis tra la pordo.
» Ne longe post kiam Sarumano denove sekuris en Ortanko li funkciigis iom el sia amata maŝinaro. Ĝis tiam troviĝis multaj entoj interne de Isengardo: iuj sekvis Rapidtrunkon, kaj aliaj eksplode eniĝis el la nordo kaj oriento; ili disvagis kaj kaŭzis multe da malutilo. Subite elleviĝis fajroj kaj haladzaj fumoj: la lukoj kaj ŝaktoj tra la tuta ebenaĵo komencis sputi kaj rukti. Pluraj entoj ekbrulis kaj vezikiĝis. Unu el ili, ŝajne lia nomo estis Fagosto, ento tre alta kaj bela, estis trafita de ŝpruco da ia likva fajro kaj brulis kvazaŭ torĉo: terura vidaĵo.
» Tio frenezigis ilin. Mi antaŭe supozis ilin vere agititaj; sed mi malpravis. Mi vidis finfine la realaĵon. Estis miregige. Ili blekis, bumis kaj trumpetis, ĝis ŝtonoj komencis fendiĝi kaj fali pro ties nura bruo. Gaja kaj mi kuŝis surtere kaj ŝtopis la orelojn per niaj manteloj. Ĉiam denove ĉirkaŭ la rokon de Ortanko la entoj paŝegis kaj ŝtormis kvazaŭ hurlanta tempesto, rompante pilastrojn, ĵetegante rokegojn en ŝaktojn, suprenpelante grandegajn ŝtonblokojn en la aeron kvazaŭ foliojn. La turego troviĝis meze de kirlovento. Mi vidis ferajn fostojn kaj blokojn da masonaĵo raketi plurcent futojn en la aeron kaj bategi la fenestrojn de Ortanko. Sed Arbobarbo restis prudenta. Feliĉe li estis neniom bruligita. Li deziris, ke lia popolo ne malutilu al si pro sia furiozo, kaj li deziris, ke Sarumano ne eskapu tra iu truo dum la konfuzeco. Multaj entoj ĵetadis sin kontraŭ la Ortankorokon; sed tiu venke kontraŭstaris. Ĝi estas tre glata kaj malmola. Eble troviĝas en ĝi ia sorĉaĵo, pli malnova kaj pli forta ol tiu de Saramano. Ĉiuokaze ili ne povis kroĉiĝi al ĝi, nek fendi ĝin; kaj ili sin kontuzis kaj vundis kontraŭ ĝi.
» Do Arbobarbo eliris en la ringon kaj kriegis. Lia fortega voĉo aŭdiĝis malgraŭ la granda bruo. Ekestis mortsilento subite. Dum ĝi ni aŭdis kriĉan ridadon el alta fenestro de la turego. Tio strange efikis al la entoj. Ili antaŭe bole eruptis; nun ili iĝis fridaj, glacie severaj kaj kvietaj. Ili forlasis la ebenaĵon kaj ĉirkaŭstaris Arbobarbon tute senmove. Li alparolis ilin dum kelka tempo sialingve; mi opinias, ke li sciigis al ili planon antaŭlonge elpensitan en lia maljuna kapo. Poste ili simple formalaperis silente tra la griza lumo. Tiam la tago jam aŭroris.
» Ili starigis vaĉon pri la turego, ŝajnas al mi, sed la vaĉantoj estis tiel kaŝitaj en ombroj kaj restis tiel senmovaj, ke mi ne povis vidi ilin. La ceteraj foriris norden. La tutan tagon ili estis okupataj, nevideble.
Tio estis tago morna; kaj ni ĉirkaŭvagis iom, kvankam ni evitis videblon de la fenestroj de Ortanko tiom kiom ni povis: ili alrigardis nin tiel minace. Signifan parton de la tempo ni pasigis serĉante ion manĝeblan. Kaj ni ankaŭ sidis kaj interparolis, scivolante kio okazas forsude en Rohano, kaj kio okazis al la restaĵo de nia Kunularo. De tempo al tempo ni aŭdis en malproksimo la klakadon kaj faladon de ŝtonoj kaj obtuzan batbruon eĥantan inter la montetoj.
» Posttagmeze ni promenis ĉirkaŭ la cirklo, kaj iris rigardi la okazantaĵojn. Troviĝis granda ombreca arbaro da huornoj ĉe l’ eniro de la valo kaj alia ĉirkaŭ la norda muro. Ni ne kuraĝis eniri. Sed aŭdiĝis interne rompa ŝira laborbruo. Entoj kaj huornoj fosadis grandajn putojn kaj tranĉeojn kaj kreis grandajn lagetojn kaj baraĵojn, kunigante ĉiujn akvojn de Iseno kaj ĉiu alia fonto kaj rojo, kiun ili trovis. Ni lasis ilin laborantaj.
» Je krepusko Arbobarbo revenis al la pordego. Li zumis kaj muĝis subvoĉe, kaj ŝajnis kontenta. Li staris etendante siajn brakegojn kaj kruregojn kaj spiris profunde. Mi demandis, ĉu li estas laca.
» – Ĉu laca? – li diris, – laca? Nu ne, ne laca, sed nefleksiĝema. Mi bezonas ampleksan trinkaĵon el Entvaŝo. Ni multe laboris; ni plenumis pli da ŝtonfendado kaj termaĉado hodiaŭ ol ni plenumis dum multaj longaj jaroj antaŭe. Sed ĝi preskaŭ kompletiĝis. Kiam noktiĝos, ne restadu proksime al tiu ĉi pordego aŭ en la malnova tunelo! Akvo eble trafluos, kaj tio estos dum kelka tempo akvo malpurega, ĝis la tuta fiaĵo de Sarumano estos forlavita. Poste Iseno povos flui denove pura. – Li komencis deŝiri iom pli da muro, laŭ malurĝa maniero, simple por sin distri.
» Ni ĝuste ekscivolis, kie estos sendanĝere kuŝi kaj iom dormi, kiam okazis la plej mirinda el ĉiuj okazaĵoj. Aŭdiĝis sono de rajdanto proksimiĝanta rapide sur la vojo. Gaja kaj mi kuŝis kviete, kaj Arbobarbo sin kaŝis en la ombroj sub la arkaĵo. Subite alpaŝegis granda ĉevalo, kvazaŭ ekflagro de arĝento. Ekmallumiĝis, sed mi povis vidi klare la vizaĝon de l’ rajdanto: ĝi ŝajnis brila, kaj ĉiuj liaj vestaĵoj estis blankaj. Mi simple sidiĝis rekta, gapante kun la malfermita buŝo. Mi provis voki kaj ne sukcesis.
» Tio ne necesis. Li haltis ĝuste apud ni kaj subenrigardis. “Gandalfo!” – mi diris fine, sed mia voĉo nur flustris. Ĉu li diris: “Saluton, Grinĉjo! Jen agrabla surprizo!”? Ne, fakte! Li diris: “Stariĝu, idiota Tjuko! Kie, je l’ kukolo, en tiu ĉi tuta ruinaĵo troviĝas Arbobarbo? Mi bezonas lin. Ek!”
» Arbobarbo aŭdis lian voĉon kaj tuj venis el la ombroj; kaj okazis stranga renkontiĝo. Mi surpriziĝis, ĉar neniu el ambaŭ ŝajnis entute surprizita. Gandalfo evidente atendis trovi Arbobarbon tie; kaj Arbobarbo preskaŭ ŝajnis ŝvebumanta apud la pordego ĝuste por renkonti lin. Tamen ni rakontis al la maljuna ento ĉion pri Morio. Sed poste mi memoris strangan rigardon, kiun li ĵetis al ni tiutempe. Supozeble li jam vidis Gandalfon aŭ ricevis novaĵon pri li, sed ne volis tro rapide diri ion. “Ne hastu” – estas lia devizo; sed neniu, eĉ ne elfoj, povas multon diri pri la irado de Gandalfo, kiam li ne ĉeestas.
» – Hum! Gandalfo! – diris Arbobarbo. – Mi ĝojas, ke vi venis. Lignon kaj akvon, trunkon kaj rokon, tion mi scias pritrakti, sed ĉi tie sorĉisto estas traktenda.
» – Arbobarbo, – diris Gandalfo. – Necesas al mi via helpo. Vi plenumis multon, sed mi bezonas pli. Ĉirkaŭ dek mil orkojn mi devas pritrakti.
» Poste tiuj du foriris kaj interkonsiliĝis en iu angulo. Verŝajne ŝajnis al Arbobarbo tre haste, ĉar Gandalfo ege urĝiĝis kaj jam paroladis rapidege, antaŭ ol ili pasis for de aŭskultebleco. Ili forestis nur dum kelkaj minutoj, eble dum kvaronhoro. Poste Gandalfo revenis al ni, kaj li ŝajnis malŝarĝita, preskaŭ gaja. Tiam li efektive diris, ke li ĝojas revidi nin.
» – Sed Gandalfo, – mi ekkriis, – kie vi estadis? Kaj ĉu vi vidis la aliajn?
» – Kie ajn mi estis, mi jam revenis, – li respondis laŭ la malfalsa Gandalfa maniero. – Jes, mi vidis kelkajn el la aliaj. Sed sciigoj devas prokrastiĝi. Tiu ĉi estas nokto danĝeroplena, kaj mi devas rajdi rapide. Sed la aŭroro eble pli helos; kaj se jes ni renkontiĝos denove. Gardu vin, kaj restu for de Ortanko! Adiaŭ!
» Arbobarbo estis tre pensema post la foriro de Gandalfo. Li evidente eksciis multon dum mallonga tempo kaj tion analizis. Li rigardis nin kaj diris: “Hm, nu, mi konstatas, ke vi ne estas tiel hasta popolo kiel mi supozis. Vi diris multe malpli ol vi povis kaj ne pli ol vi devis. Hm, jen amaso da novaĵo sendube! Nu, jam devas Arbobarbo okupiĝi denove”.
» Antaŭ lia foriro ni sukcesis ellogi el li iomete pli da novaĵo; kaj tio tute ne ĝojigis nin. Sed intertempe ni pensis pli pri via triopo ol pri Frodo kaj Sam aŭ pri kompatinda Boromiro. Ĉar ni komprenis, ke granda batalo okazas, aŭ baldaŭ okazos, kaj ke vi partoprenas kaj eble neniam travivos ĝin.
» – Huornoj helpos, – diris Arbobarbo. Poste li foriris kaj ni ne revidis lin ĝis hodiaŭ matene.
» Estis profunde en la nokto. Ni kuŝis sur ŝtonamaso kaj nenion povis vidi post ĝi. Nebuleto aŭ ombroj estingis ĉion kvazaŭ granda lankovrilo ĉirkaŭ ni. La aero ŝajnis varmega kaj peza; kaj ĝi estis plena de susuroj, grincoj, kaj murmurado kvazaŭ de pasantaj voĉoj. Mi opinias, ke centoj da huornoj certe preterpasis por helpi dum la batalo. Poste aŭdiĝis granda muĝo de tondro en la fora sudo, kaj vidiĝis fulmoflagroj malproksime trans Rohano. De tempo al tempo ni povis vidi montopintojn en multmejla malproksimo elpiki subite, nigre-blanke, kaj poste malaperi. Kaj malantaŭ ni aŭdiĝis tondrosimilaj bruoj en montoj, sed alispecaj. De tempo al tempo la tuta valo eĥadis.
» Verŝajne estis ĉirkaŭ noktomezo, kiam la entoj rompis la barilojn kaj verŝis la tutan kolektitan akvon tra breĉo en la norda muro, suben en Isengardon. La huorn-mallumo jam pasis, kaj la tondro jam forruliĝis. La luno sinkis malantaŭ la okcidentajn montojn.
» Isengardo komencis pleniĝi je nigraj rampantaj rojoj kaj lagetoj. Ili ekbrilis en la lasta lumo de la luno disvastiĝante sur la ebenaĵo. De tempo al tempo la akvoj trovis vojon malsupren en iun ŝakton aŭ sputotruon. Grandaj blankaj vaporoj siblis supren. Fumo leviĝis ondege. Okazis eksplodoj kaj fajroblovaĵoj. Unu granda vaporovolvaĵo kirliĝis supren, tordiĝante ĉiam denove ĉirkaŭ Ortankon, ĝis ĝi aspektis kvazaŭ alta nubomonteto sube arda kaj supre lunlumigita. Kaj ankoraŭ pli da akvo enverŝiĝis, ĝis fine Isengardo aspektis kiel granda plata pato tute vaporanta kaj bobelanta.
– Ni vidis nubon el fumo kaj vaporo el la sudo hieraŭ nokte, kiam ni alvenis la elirejon de Nan Kuruniro, – diris Aragorno. – Ni timis, ke Sarumano preparas ian novan demonaĵon por ni.
– Ne li! – diris Grinĉjo. – Li probable sufokiĝis kaj ne plu ridis. Ĝis la mateno, hieraŭa mateno, la akvo jam subensinkis en ĉiujn truojn kaj estiĝis densa nebulo. Ni ŝirmiĝis en la gardistejo; kaj ni spertis iom da timo. La lago komencis transbordiĝi kaj elverŝiĝi tra la malnova tunelo, kaj la akvo rapide leviĝis laŭ la ŝtuparo. Ni pensis, ke ni estas kaptotaj kiel orkoj en truo; sed ni trovis rondiran ŝtuparon fine de l’ varĉambro kiu kondukis nin ĝis la supro de l’ arkaĵo. La eliro estis stringa, ĉar la koridoroj estis rompitaj kaj duone baritaj per falintaj ŝtonoj apud la supro. Tie ni sidis alte super la inundo kaj spektis la droniĝon de Isengardo. La entoj daŭre enverŝis pli da akvo, ĝis ĉiuj fajroj estis estingitaj kaj ĉiuj kavernoj plenigitaj. La nebuloj malrapide kuniĝis kaj vaporis supren je ombrelego nuba: ĝi verŝajne altis unu mejlon. Vespere aperis ĉielarkego super la orientaj montetoj; kaj poste la sunsubiron kovris densa pluvetaĉo sur la montflankoj. Ĉio tre kvietiĝis. Kelkaj lupoj morne ululis en malproksimo. La entoj haltigis la enfluon dum la nokto, kaj resendis Isenon al ties antaŭa flupado. Kaj tiel finiĝis ĉio.
» Ekde tiam la akvo denove sinkadis. Devas esti ellasejoj ie el la subaj kavernoj laŭ mia opinio. Se Sarumano elgvatas el iu sia fenestro, tio devas aspekti malneta morna konfuzaĵo. Ni sentis nin tre solecaj. Eĉ ne videbla ento alparolebla en la tuta ruinaĵo; kaj mankis informoj. Ni pasigis la nokton tie super la arkaĵo, kaj tie estis fride kaj malsekete kaj ni ne dormis. Ni sentis ĉiumomente, ke povos okazi io ajn. Sarumano estas daŭre en sia turego. Aŭdiĝis dum la nokto bruo, kvazaŭ vento alvenanta tra la valo. Mi opinias, ke la foririntaj entoj kaj huornoj tiam revenis; sed kien ili nun iris, tion mi ne scias. Estis mateno nebuleta malseketa, kiam ni subengrimpis kaj denove ĉirkaŭrigardis, kaj neniu vidiĝis. Kaj tio pli-malpli kompletigas la rakonton. Jam ŝajnas preskaŭ trankvile post la tuta tumulto. Kaj iel pli sekure, post la reveno de Gandalfo. Mi dormemas!
Ĉiuj silentis dum kelka tempo. Gimlio reŝtopis sian pipon.
– Pri unu afero mi scivolas, – li diris dum li fajrigis ĝin per siaj siliko kaj tindro: – Vermlango. Vi diris al Teodeno, ke li estas ĉe Sarumano. Kiel li atingis tien?
– Ho jes, pri li mi forgesis, – diris Grinĉjo. – Li ne atingis ĉi tien ĝis hodiaŭ matene. Ni ĝuste ekbruligis la fajron kaj iom manĝis, kiam reaperis Arbobarbo. Ni aŭdis lin zumi kaj voki niajn nomojn ekstere.
» – Mi venis nur por konstati, kiel vi fartas, knaboj, – li diris, – kaj por sciigi al vi kelkajn novaĵojn. Huornoj revenis. Ĉio enordas; jes, vere tre enordas! – li ridis kaj manfrapis siajn femurojn. – Ne plu orkoj en Isengardo, ne plu hakiloj! Kaj venos kelkaj personoj el la sudo antaŭ ol la tago maljuniĝos; iuj kiujn vi eble ĝojos vidi.
» Apenaŭ li diris tion, jam ni aŭdis sonon de hufbatoj sur la vojo. Ni elkuris antaŭ la pordegon, kaj mi staris fikse rigardante, duonatendante vidi Paŝegulon kaj Gandalfon rajdantajn antaŭ armeo. Sed el la nebulo elrajdis homo sur maljuna lacega ĉevalo; kaj li mem aspektis ia stranga tordita kreaĵo. Venis neniu alia. Kiam li elvenis el la nebulo kaj subite vidis antaŭ si la tutan ruinon kaj rompaĵon, li sidis gapante kaj lia vizaĝo iĝis preskaŭ verda. Li estis tiel konfuzita, ke komence li ŝajne ne rimarkis nin. Kiam li ekvidis nin, li elpuŝis krion, kaj provis turni sian ĉevalon kaj forrajdi. Sed Arbobarbo faris tri paŝojn, etendis longan brakon kaj levis lin de la selo. Lia ĉevalo forkuris terurite, kaj li kaŭris sur la tero. Li diris, ke li estas Grimo, amiko kaj konsilanto de la reĝo, kaj estis sendita kun gravaj mesaĝoj de Teodeno al Sarumano.
» – Neniu alia aŭdacus rajdi tra la neŝirmita lando tiom plena je fiaj orkoj, – li diris, – do oni sendis min. Kaj mi spertis vojaĝon danĝeroplenan kaj mi estas malsata kaj laca. Mi fuĝis tre norden for de mia vojo, persekutate de lupoj.
» Mi rimarkis la strabajn rigardojn, kiujn li direktis al Arbobarbo, kaj mi diris al mi: “mensogulo”. Arbobarbo rigardis lin laŭ sia longa lanta maniero dum kelkaj minutoj, ĝis la mizerulo tordiĝis sur la planko. Poste li diris finfine: “Ha, hm, mi atendis vin, mastro Vermlango. – Pro tiu nomo la viro eksaltetis. – Gandalfo pli frue alvenis ĉi tien. Do mi scias pri vi tiom, kiom mi bezonas, kaj mi scias kion fari pri vi. Metu ĉiujn ratojn en unu kaptilon, diris Gandalfo; kaj tion mi faros. Nun mi estas la mastro de Isengardo, sed Sarumano estas enŝlosita en sia turego; kaj vi povos iri tien kaj transdoni al li ĉiujn mesaĝojn kiujn vi kapablas elpensi”.
» – Permesu iri, permesu iri! – diris Vermlango. – Mi konas la vojon.
» – Ke vi konis la vojon, tion mi ne dubas, – diris Arbobarbo. – Sed ŝanĝiĝis iomete la aferoj ĉi tie. Iru vidi!
» Li permesis al Vermlango iri, kaj tiu lamiris tra la arkaĵo, dum ni lin sekvis, ĝis li venis internen de la ringo kaj povis vidi la inundon kuŝantan inter li kaj Ortanko. Tiam li sin turnis al ni.
» – Permesu, ke mi foriru! – li plorplendis. – Permesu, ke mi foriru! Miaj mesaĝoj jam senutilas.
» – Ili ja, – diris Arbobarbo. – Sed vi havas nur du elekteblecojn: resti kun mi ĝis venos Gandalfo kaj via mastro, aŭ transiri la akvon. Kiun vi elektas?
» La viro tremetis pro mencio pri sia mastro, kaj enakvigis piedon, sed li retropaŝis. “Mi ne scias naĝi”, – li diris.
» – La akvo ne profundas, – diris Arbobarbo. – Ĝi ja malpuras, sed tio ne malutilos al vi, mastro Vermlango. Eniru jam!
» Tiam la mizerulo forplaŭdis en la inundon. Tiu leviĝis preskaŭ ĝis lia kolo antaŭ ol li tro malproksimis pro ke mi vidu lin. Mi laste vidis lin kroĉiĝanta al iu malnova barelo aŭ peco da ligno. Sed Arbobarbo vade sekvis lin kaj gvatis lian progreson.
» – Nu, li eniris, – li diris reveninte. – Mi vidis lin rampi laŭ la ŝtupoj supren kvazaŭ tramalseka rato. Ankoraŭ restas iu en la turego: mano etendiĝis kaj entrenis lin. Do tie li troviĝas, kaj mi esperas, ke la bonvenigo plaĉos al li. Nun mi devas iri purigi min de la ŝlimo. Mi estos fore ĉe la norda flanko, se iu deziros alparoli min. Ĉi tie ne troviĝas pura akvo taŭga por enta trinkaĵo aŭ sinbanado. Do junuloj, mi petas vin du gvati ĉe la pordo atende la venontojn. Ili inkluzivos la Mastron de l’ Kampoj Rohanaj, atentu! Vi devos bonvenigi lin tiel taŭge kiel vi scipovas: lia sekvantaro travivis grandan batalon kontraŭ la orkoj. Eble vi scias la ĝustan homan vortformon por tia reĝo pli bone ol entoj. Dum mia vivo estis multaj reĝoj en la verdaj kampoj, kaj mi neniam lernis ties parolon aŭ ties nomojn. Ili deziros homnutraĵon kaj pri tio vi ĉion scias laŭ mia supozo. Do trovu tion, kio taŭgas kiel reĝa manĝaĵo, se vi povos. – Kaj tie finiĝis la historio. Tamen mi ŝatus scii, kiu estas tiu Vermlango. Ĉu li vere estis konsilanto de la reĝo?
– Tio li estis, – diris Aragorno; – kaj ankaŭ spiono kaj servisto de Sarumano en Rohano. La sorto ne traktis lin pli favore ol li meritis. Ekvidi la ruinon de ĉio, kion li supozis tiel fortika kaj admirinda, estis verŝajne puno sufiĉa. Sed mi timas, ke atendas lin io eĉ pli malbona.
– Jes, mi ne supozas, ke Arbobarbo sendis lin al Ortanko pro bonkoreco, – diris Gaja. – Li ŝajnis iom severe ĝojigita de la afero, kaj private ridis, kiam li iris sin bani kaj trinki. Post tio ni estis tre okupataj, esplorante la rubojn kaj ĉirkaŭpalpe serĉante. Ni trovis dutri konservejojn en diversaj apudaj lokoj, super la nivelo de l’ inundo. Sed Arbobarbo alsendis kelkajn entojn, kaj ili forportis sufiĉe multajn varojn.
» – Ni bezonas homnutraĵon por dudek kvin, – la entoj diris, do vi konstatas, ke iu zorge nombris vian aron antaŭ via alveno. Evidente via triopo laŭ la intenco devis akompani la gravulojn. Sed tie vi ne fartus pli bone. Ni retenis tiom bonkvalitajn, kiom ni sendis, mi promesas al vi. Eĉ pli bone, ni sendis neniom da trinkaĵo.
» – Kio pri trinkaĵoj? – mi diris al la entoj.
» – Troviĝas isena akvo, – ili diris, – kaj tio sufiĉas al entoj kaj homoj. – Sed espereble la entoj disponis tempon por brasi siajn pociojn el la montetaj fontoj, kaj ni vidos bukliĝi la barbon de Gandalfo, kiam li revenos. Post foriro de la entoj ni sentis nin lacaj kaj malsataj. Sed ni ne grumblis – niaj laboroj estis taŭge kompensitaj. Pro nia serĉado por homnutraĵo Grinĉjo malkovris la plej valoran el ĉiuj forĵetaĵoj, tiujn barelojn de Kornblovulo. “Pip-herbo plibonas postmanĝe”, – diris Grinĉjo; tiel okazis la situacio.
– Mi jam perfekte komprenas ĉion, – diris Gimlio.
– Ĉion kun unu escepto, – diris Aragorno: – folioj el Sud-kvarono en Isengardo. Ju pli mi pripensas tion, des pli stranga mi trovas ĝin. Mi neniam antaŭe estis en Isengardo, sed mi vojaĝis en tiu ĉi lando, kaj mi bone konas la vakajn landojn kuŝantajn inter Rohano kaj la Provinco. Nek varoj nek personoj trapasis tiun regionon dum multaj longaj jaroj, ne malkaŝe. Sarumano sekrete traktis kun iu en la Provinco, konjekteble. Vermlangoj estas troveblaj en aliaj domoj krom tiu de la reĝo. Ĉu sur la bareloj estis dato?
– Jes, – diris Grinĉjo. – Tio estis rikoltaĵo de la jaro 1417, nome la pasinta jaro; ne, la jaro antaŭpasinta kompreneble jam: bona jaro.
– Aĥ do, jam finiĝis kia ajn misaĵo okazinta, espereble; aŭ ĉiuokaze ĝi estas aktuale ekster nia atingo, – diris Aragorno. – Tamen mi opinias, ke mi mencios tion al Gandalfo, eĉ se ĝi ŝajnas bagatelo inter liaj gravaj aferoj.
– Mi scivolas, kion li faras, – diris Gaja. – La posttagmezo progresas. Ni iru ĉirkaŭesplori! Vi povas jam eniri Isengardon ĉiuokaze, Paŝegulo, se tion vi volas. Sed ĝi estas vidaĵo ne tre gaja.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.