|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MASTRO DE L’ RINGOJAŭtoro: J.R.R. Tolkien |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Ili trapasis la ruinigitan tunelon kaj staris sur ŝtonamaseto rigardante la malhelan rokon de Ortanko kaj ties multajn fenestrojn, ankoraŭ minacan en la dezerto ĉirkaŭanta ĝin. La akvo jam preskaŭ tute foriĝis. Ie-tie restis mornaj flakoj kovritaj de skorio kaj rompitaĵo; sed la plejparto de la larĝa cirklo estis denove nuda, sovaĝejo de ŝlimo kaj faligita rokaĵo, variolmarkita de nigrigitaj truoj kaj trapunktita de stangoj kaj pilastroj ebriece kliniĝantaj ien kaj tien. Rande de l’ frakasita bovlo kuŝis grandaj deklivoj kaj amasiĝoj kiel rulŝtonetoj alpuŝitaj de ŝtormego; kaj malantaŭ ili la verda implikita valo etendiĝis en la longan ravinon inter la malhelaj brakoj de l’ montaro. Trans la dezertejo ili vidis rajdantojn, kiuj serĉis vojon; tiuj venis de la norda flanko, kaj ili jam proksimiĝis al Ortanko.
– Jen Gandalfo, Teodeno kaj ties homoj! – diris Legolaso. – Ni iru renkonti ilin!
– Marŝu singarde! – diris Gaja. – Troviĝas lozaj slaboj, kiuj eble kliniĝos kaj subenĵetos vin en puton, se vi ne zorgemos.
Ili laŭiris la restaĵon de la vojo de la pordoj ĝis Ortanko, marŝante malrapide, ĉar la slaboj estis fendetitaj kaj ŝlimaj. La rajdantoj, vidante ilian proksimiĝon, haltis en ombro de la rokego kaj atendis ilin. Gandalfo rajdis antaŭen por renkonti ilin.
– Nu, Arbobarbo kaj mi havis kelkajn interesajn diskutojn kaj pretigis iujn planojn, – li diris; – kaj ni ĉiuj ĝuis iom da tre necesa ripozo. Nun ni jam devas pluiri. Mi esperas, ke vi, kunuloj, ankaŭ ĉiuj ripozis kaj freŝigis vin?
– Ni tion faris, – diris Gaja. – Sed niaj diskutoj komenciĝis kaj finiĝis en fumo. Tamen ni sentas nin malpli mishumoraj pri Sarumano ol pli frue.
– Ĉu vere? – diris Gandalfo. – Nu, tion ne sentas mi. Nun plenumendas lasta tasko de mi antaŭ ol mi foriros: mi devas adiaŭe viziti Sarumanon. Danĝere, kaj verŝajne senutile; sed estas farende. Kiu el vi volas, tiu rajtas akompani min – sed gardu vin! Kaj ne ŝercu! Por tio la tempo ne oportunas.
– Mi venos, – diris Gimlio. – Mi volas vidi lin kaj sciiĝi, ĉu li aspektas kiel vi.
– Kaj kiel vi tion ekscios, mastro Gnomo? – demandis Gandalfo. – Sarumano kapablus aspekti kiel mi antaŭ viaj okuloj, se tio konvenus al lia celo rilate vin. Kaj ĉu vi estas jam sufiĉe saĝa por konstati ĉiujn liajn strasaĵojn? Nu, ni vidos, eble. Li eble hezitos montri sin antaŭ tiom da malsimilaj okuloj samtempe. Sed mi ordonis, ke ĉiuj entoj ekstervidigu sin, do eble ni persvados lin elveni.
– Kio minacas? – demandis Grinĉjo. – Ĉu li pafos kontraŭ nin aŭ verŝos fajron tra la fenestroj; aŭ ĉu li kapablas envulti nin de malproksime?
– Tiu lasta plej probablas, se vi alrajdos lian pordon kun la koro leĝera, – diris Gandalfo. – Sed ne antaŭvideblas tio, kion li kapablos, aŭ eble elektos provi. Sovaĝbesto barita ne alireblas senriske. Kaj Sarumano posedas potencon, kiun vi ne divenas. Gardu vin de lia voĉo!
Ili venis al la subo de Ortanko. Ĝi estis nigra, kaj la rokaĵo ekbrilis, kvazaŭ ĝi estus malseka. La multaj ŝtonfacoj havis akrajn eĝojn, kvazaŭ ili estus nove ĉizitaj. Kelkaj strekoj kaj pluraj floksimilaj splitaĵoj proksimaj al la bazo estis la solaj postsignoj pri la furiozo de la entoj.
Orientflanke, inter angulo de du pilieroj, troviĝis pordego alte super la tero; kaj super ĝi estis ŝutrokovrita fenestro kun balkono frontita per ferstangoj. Supren ĝis la sojlo de l’ pordo kondukis dudek sep larĝaj ŝtupoj, hakitaj laŭ iu nekonata metiarto el la sama nigra ŝtono. Tio estis la unika enirejo al la turego; sed multaj altaj fenestroj estis eltranĉitaj kun profundaj embrazuroj en la altaj baŭmantaj muroj: tre alte ili gvatis kvazaŭ etaj okuloj sur la apikaj facoj de la kornoj.
Ĉe la subo de l’ ŝtuparo Gandalfo kaj la reĝo elseliĝis.
– Mi supreniros, – diris Gandalfo. – Mi jam estis en Ortanko kaj mi konas la danĝeron.
– Ankaŭ mi supreniros, – diris la reĝo. – Mi estas maljuna kaj ne plu timas ajnan danĝeron. Mi deziras alparoli tiun malamikon, kiu tiom mistraktis min. Eomero akompanos min kaj certigos, ke miaj maljunaj piedoj ne stumblu.
– Laŭ via plaĉo, – diris Gandalfo. – Aragorno akompanos min.
La aliaj atendu min sube de la ŝtuparo. Ili aŭdos kaj vidos sufiĉe, se io aŭdindos aŭ vidindos.
– Ne! – diris Gimlio. – Legolaso kaj mi deziras vidi de pli proksime. Nur ni reprezentas ĉi tie niajn popolojn. Ankaŭ ni venos malantaŭe.
– Do venu! – diris Gandalfo kaj supreniris la ŝtuparon, kaj Teodeno iris kune.
La rajdistoj de Rohano sidis maltrankvile sur siaj ĉevaloj ambaŭflanke de l’ ŝtuparo kaj morne rigardis la turegon, timante anticipe pri la sorto de sia mastro. Gaja kaj Grinĉjo sidis sur la ŝtupo plej malsupra, sentante sin tute negravaj kaj malsekuraj.
– Duona kota mejlo de ĉi tie ĝis la pordo! – murmuris Grinĉjo. – Se nur mi povus forŝteliĝi nerimarkite al la gardistejo! Kial ni alvenis? Oni ne volas nin.
Gandalfo staris antaŭ la pordo de Ortanko kaj batis ĝin per sia bastono. Ĝi resonoris kavece.
– Sarumano, Sarumano! – Gandalfo kriis per laŭte ordona voĉo. – Elvenu Sarumano!
Dum kelka tempo mankis respondo. Finfine malbariĝis la fenestro super la pordo, sed neniu figuro estis videbla ĉe ties malhela truo.
– Kiu estas? – diris voĉo. – Kion vi volas? Teodeno tremeris.
– Tiun voĉon mi konas, – li diris, – kaj mi malbenas la tagon, kiam mi la unuan fojon aŭskultis ĝin.
– Iru alvoki Sarumanon, tial ke vi iĝis ties lakeo, Grimo Vermlango! – diris Gandalfo. – Kaj ne malŝparu nian tempon!
La fenestro fermiĝis. Ili atendis. Subite ekparolis alia voĉo, malalta kaj melodia, ties sono mem envulta. Kiuj aŭskultis malsingarde tiun voĉon, tiuj malofte povis raporti la vortojn aŭskultitajn; kaj se jes, ili miris, ĉar malmulte da potenco restis en ili. Pleje oni memoris nur, ke estis agrable aŭskulti la parolantan voĉon, ĉio dirita ŝajnis saĝa kaj racia, kaj vekiĝis onia deziro laŭ tuja konsentemo ŝajni mem saĝaj. Kiam parolis aliaj, tiuj ŝajnis kontraste akraj kaj krudaj; kaj se oni kontraŭdiris la voĉon, kolero ĉendiĝis en la koroj de la envultitoj. Ĉe iuj la envulto daŭris nur dum parolis al ili la voĉo, kaj kiam ĝi alparolis aliulon, ili ridetis, kiel ridetas homoj, kiuj travidas trukon de ĵonglisto, dum aliaj gapas pro ĝi. Ĉe multaj la nura sono de la voĉo sufiĉis por sorĉi ilin; sed ĉe tiuj, kiujn ĝi venkis, la sorĉo daŭris kiam ili estis malproksimaj, kaj ĉiam ili aŭdis la flustradon kaj instigadon de tiu mallaŭta voĉo. Sed neniuj estis netuŝitaj; neniuj rifuzis sen streĉo de menso kaj volo ties pledojn kaj ordonojn, dum la mastro regis ĝin.
– Nu? – ĝi nun diris mildademande. – Kial necesas al vi perturbi mian ripozon? Ĉu vi tute ne lasos min trankvila dumtage aŭ nokte? – Ĝia tono estis kvazaŭ de bonfarema koro ĝenita de vundoj nemerititaj.
Ili suprenrigardis surprizite, ĉar ili aŭdis neniun sonon de lia alveno; kaj ili ekvidis figuron, kiu staris ĉe la barilo kaj rigardis al ili: maljunulo volvita en mantelego kies koloro estis malfacile konstatebla, ĉar ĝi ŝanĝiĝis se ili movis siajn okulojn aŭ se li ekmoviĝis. Lia vizaĝo estis longa, kun alta frunto, li havis okulojn profundajn kaj ombrecajn, malfacile sondeblajn, kvankam ties nuna esprimo estis serioza, bonkora kaj iom laca. Liaj haroj kaj barbo estis blankaj, sed eroj nigraj ankoraŭ montriĝis ĉirkaŭ liaj lipoj kaj oreloj.
– Similas, kaj tamen malsimilas, – murmuris Gimlio.
– Tamen vidu, – diris la mallaŭta voĉo. – Almenaŭ du el vi mi konas laŭnome. Gandalfon mi tro bone konas por multe esperi, ke ĉi tie li serĉas helpon aŭ konsilon. Sed vi, Teodeno, Mastro de lando Rohano, estas distingita per viaj nobelaj blazonoj, kaj eĉ pli per la honorinda aspekto de la domo Eorla. Ho, inda filo de Tengelo la Trioble Fama! Kial vi ne venis pli frue, kaj kiel amiko? Multe mi deziris vidi vin, plej potencan reĝon en la okcidento, kaj precipe dum la lastaj jaroj por savi vin de la nesaĝaj kaj misaj konsiloj vin afliktintaj! Ĉu jam tro malfrue? Malgraŭ la vundoj al mi kaŭzitaj, kiujn la homoj de Rohano, ve! partoprenis, mi tamen volas savi vin kaj vin protekti de la ruino, kiu neeviteble proksimiĝas, se vi plu rajdos laŭ la vojo, kiun vi entreprenis. Efektive jam nur mi kapablas helpi vin.
Teodeno malfermis sian buŝon, kvazaŭ ekparolonte, sed nenion li diris. Li supren rigardis al la vizaĝo de Sarumano kies malhelaj solenaj okuloj turniĝis suben al li, poste al Gandalfo, kaj li ŝajnis heziti. Gandalfo donis nenian signon, sed staris ŝtone silenta kvazaŭ iu, kiu atendas pacience alvokon ankoraŭ ne okazintan. La rajdistoj komence ekmoviĝis, aprobe murmurante pri la vortoj de Sarumano; kaj poste ili silentis kiel homoj sorĉitaj. Al ili ŝajnis, ke Gandalfo neniam alparolis tiel konvene kaj inde ilian mastron. Krudaj kaj orgojlaj nun ŝajnis liaj traktadoj kun Teodeno. Kaj sur iliajn korojn rampis ombro, timo pri iu granda danĝero: finiĝo de Markio en mallumo, al kiu pelas ilin Gandalfo, dum Sarumano staras apud pordo eskapa, tenante ĝin duonaperta tiel ke lumradio trapasas. Estiĝis peza silento.
Estis la gnomo Gimlio, kiu subite interrompis:
– La vortoj de tiu sorĉisto staras kap-al-piede, – li graŭlis, premtenante la tenilon de sia hakilo. – En la lingvo de Ortanko helpo signifas ruinon, kaj savado signifas mortigadon, tio estas evidenta. Sed ni venis ĉi tien ne por peti almozon.
– Silentu! – diris Sarumano, kaj dum momenteto lia voĉo estis malpli miela, kaj lumo ekflagris en liaj okuloj kaj malaperis. – Mi ankoraŭ ne volas alparoli vin, Gimlio, filo de Gloino. Malproksima estas via hejmo kaj malmulte koncernas vin la problemoj de tiu ĉi lando. Sed ne laŭ propra intenco vi enmiksiĝis en ili, kaj sekve mi ne kulpigos tiun rolon, kiun vi ludis – brave, mi tute ne dubas. Sed mi petas vin, permesu, ke mi unue interparolu kun la Reĝo de Rohano, mia najbaro, mia iama amiko.
» Kion vi volas diri, Reĝo Teodeno? Ĉu vi volas akcepti pacon kun mi kaj la tutan helpon, kiun miaj konoj, bazitaj sur longaj jaroj, kapablas alporti? Ĉu ni kune konsiliĝu kontraŭ misaj tagoj, kaj riparu niajn ofendojn tiel bonkore, ke niaj posedaĵoj ekfloru eĉ pli bele ol antaŭe?
Ankoraŭ ne respondis Teodeno. Ĉu li luktis kontraŭ kolero aŭ dubo, povis diri neniu. Eomero parolis.
– Mastro, aŭdu min! – li diris. – Nun ni spertas la danĝeron, pri kiu ni estis avertitaj. Ĉu ni elrajdis al venko nur por fine stari konsternitaj pro maljuna mensogulo kun mielo sur la forka lango? Tiel parolus kaptota lupo al la dogoj, se ĝi kapablus. Kian helpon li povas havigi al vi, verdire? Nur eskapi el sia plago li deziras. Sed ĉu vi interparolu kun tiu ĉi peristo de perfido kaj murdo? Rememoru Teodredon ĉe la Travadejoj kaj la tombon de Hamo en la Profundaĵo de Helmo!
– Se paroli pri langoj venenaj, kion ni diru pri la via, juna serpento? – diris Sarumano, kaj ekflagro de lia kolero estis jam klare videbla. – Sed vidu, Eomero, filo de Eomundo! – li denove daŭrigis per sia mallaŭta voĉo. – Al ĉiu ties rolo. Via rolo estas armita braveco, kaj tiel vi akiras grandan honoron. Mortigu tiujn, kiujn via mastro nomas malamikoj, kaj estu kontenta. Ne intermiksiĝu en politikon, kiun vi ne komprenas. Sed eble, se vi iĝos reĝo, vi konstatos, ke tiu devas tre zorge elekti siajn amikojn. La amikecon de Sarumano kaj la potencon de Ortanko oni ne povas facilanime ĵeti flanken, negrave kiaj plendmotivoj eble kuŝas malantaŭe. Vi venkis en batalo, ne en milito – kaj nur per helpo, pri kiu vi ne povas kalkuli alian fojon. Vi eble trovos la Ombron de l’ Arbaro poste ĉe via propra pordo: ĝi estas kaprica kaj sensenca kaj ne amas la homaron.
» Sed, mastro de Rohano, ĉu oni nomu min murdinto pro tio, ke kuraĝuloj mortis dumbatale? Se vi ekmilitos, senbezone ĉar tion mi ne deziras, homoj estos mortigitaj. Sed se mi estas pro tio murdisto, tiuokaze la tuta domanaro de Eorlo estas murdmakulita: ĉar tiu ofte militis, kaj atakis multajn defiintojn. Tamen kun iuj ili poste paciĝis, ne malpli valore tial ke ĝi estis politika. Mi diras, Reĝo Teodeno: ĉu ni paciĝu kaj amikiĝu, vi kaj mi? Tion ni rajtas ordoni.
– Ni havos pacon, – diris Teodeno finfine, malklare kaj pene. Pluraj rajdistoj ĝoje ekkriis. Teodeno levis sian manon. – Jes, ni havos pacon, – li diris jam klarvoĉe, – ni havos pacon, kiam vi kaj ĉiuj viaj faraĵoj estos pereintaj, kiel ankaŭ la faraĵoj de via malhela mastro, al kiu vi volas liveri nin. Vi estas mensogulo, Sarumano, kaj koruptanto de la homaj koroj. Vi etendas al mi vian manon kaj mi perceptas nur fingron el la krifaro de Mordoro. Kruela kaj malvarma! Eĉ se via milito kontraŭ min estus justa – kia ĝi ne estis, ĉar eĉ se vi estus dekoble pli saĝa, vi ne rajtus regi min kaj la miajn por via propra profito, kiel vi deziris – eĉ tiam, kion vi dirus pri viaj torĉoj en Ŭestfaldo kaj la infanoj morte kuŝantaj tie? Kaj oni dishakis la korpon de Hamo antaŭ la pordego de Kornburgo post kiam li estis mortinta. Kiam vi, pendos de pendumilo ĉe via fenestro por distri la proprajn korvojn, mi havos pacon kun vi kaj kun Ortanko. Tiom pri la domanaro de Eorlo. Malpli granda filo de grandaj prapatroj mi estas, sed al mi ne necesas leki viajn fingrojn. Turnu vin aliterenen. Sed mi timas, ke via voĉo perdis sian ĉarmon.
La rajdistoj gapis supren al Teodeno kvazaŭ homoj abrupte elrevigitaj. Malglata kiel la voĉo de maljuna korako sonis en iliaj oreloj la voĉo de ilia mastro post la muziko de Sarumano. Sed Sarumano dum kelka tempo estis tordita de kolero. Li apogis sin trans la barilon, kvazaŭ li volus bati la reĝon per sia bastono. Al iuj subite ŝajnis, ke ili vidas serpenton streĉantan sin por frapmordi.
– Pendumiloj kaj korvoj! – li siblis, kaj ili ektremis pro la hida ŝanĝiĝo. – Kadukulo! Kio estas la domaro de Eorlo, se ne pajlotegmenta stokejo, kie banditoj drinkas en la stinkaĉo kaj iliaj bubaĉoj rampaĉas sur la planko inter la hundoj? Tro longe ili mem eskapis pendumilon. Sed venas la maŝnodo, malrapide tirota, strikta kaj dura en la fino. Pendumiĝu, se vi volas! – Nun lia voĉo ŝanĝiĝis, dum li malrapide reregis sin. – Mi ne scias, kial mi paciencis paroli al vi. Ĉar vin mi ne bezonas, ankaŭ ne vian etan bandon da galopuloj tiel rapide fuĝantaj kiel antaŭenirantaj, ĉevalmastro Teodeno. Antaŭlonge mi proponis al vi staton, kiun vi ne meritas, nek spiritas. Mi jam denove proponis al vi tion, tiel ke tiuj, kiujn vi trompis, povu klare vidi la elekton inter la vojoj. Vi havigis al mi fanfaronojn kaj insultojn. Estu tiel. Reiru al viaj kabanoj.
» Sed vi, Gandalfo! Almenaŭ pri vi mi malĝojas, simpatiante vian honton. Riel povas esti, ke vi toleras tian societon? Ĉar vi estas fiera, Gandalfo, kaj ne senkiale, ĉar vi havas menson noblan kaj okulojn, kiuj rigardas tiel profunden kiel foren. Eĉ nun vi ne atentos miajn konsilojn, ĉu?
Gandalfo ekmoviĝis kaj rigardis supren.
– Ĉu vi volas diri ion, kion vi ne diris dum nia pli frua renkontiĝo? – li demandis. – Aŭ eble vi volas maldiri ion?
– Ĉu maldiri? – Sarumano paŭzis kaj meditis, kvazaŭ konfuzite. – Ĉu maldiri? Mi klopodis konsili vin viaprofite, sed vi apenaŭ aŭskultis. Vi estas fiera kaj ne ŝatas konsilojn, ĉar vi ja havas stokon da propra saĝo. Sed tiuokaze vi eraris, laŭ mia opinio, intence miskomprenante miajn celojn. Mi timas, ke pro mia entuziasmo persvadi vin, mi perdis paciencon. Kaj vere mi tion bedaŭras. Ĉar mi sentis al vi nenian malbonvolon; kaj eĉ nun mi neniel sentas tion, malgraŭ tio, ke vi revenas al mi en societo de perfortuloj kaj malkleruloj. Kial senti tion? ĉu ni ne estas ambaŭ membroj de grava kaj antikva ordeno, tre elstara en Mez-Tero? Nia amikeco same profitus al ni ambaŭ. Multon ni povus ankoraŭ atingi kune por kuraci la malordaĵojn de la mondo. Ni komprenu unu la alian kaj forigu el la pensoj jenajn malpli gravajn personojn. Ili atendu niajn decidojn! Por la komuna bono mi pretas rebonigi la pasintecon kaj akcepti vin. Ĉu vi ne volas interkonsiliĝi kun mi? Ĉu vi ne venu supren?
Tiom granda estis la potenco, uzita de Saramano dum tiu ĉi lasta provo, ke neniu staranto en aŭdodistanco estis neemociita. Sed nun la envulto estis tute alia. Oni aŭdis admonon de bonkora reĝo al erarinta sed multe amata ministro. Sed oni estis forfermitaj, aŭskultante de malantaŭ pordo vortojn ne direktitajn al ili: misedukitaj infanoj aŭ stultaj servistoj subaŭskultantaj la malfacile kompreneblajn interparolojn de siaj superuloj, kaj scivolantaj kiel tiuj efikos al ilia sorto. El pli alta modlilo estis tiuj du: respektindaj kaj saĝaj. Neeviteble ili kreus aliancon. Gandalfo certe supreniros en la turegon por diskuti aferojn profundajn kaj eksterkomprenajn en la altaj ĉambroj de Ortanko. La pordo estos fermita, kaj oni lasos ilin ekstere, forsenditajn por atendi taskojn aŭ punojn. Eĉ en la menso de Teodeno formiĝis tiu penso kiel ombro de dubo: “Li perfidos nin; li iros – ni estos perditaj”.
Tiam Gandalfo ridis. Malaperis la fantazio kvazaŭ fumblovaĵo.
– Sarumano, Sarumano! – diris Gandalfo ankoraŭ ridante. – Sarumano, vi maltrafis vian vivovojon. Vi devus esti reĝa pajaco perlaboranta vian panon, kaj ankaŭ vipobatojn, per mokimitado de liaj konsilistoj. Ha nu! – li paŭzis, regante sian amuziĝon. – Ĉu kompreni unu la alian? Mi timas, ke mi estas ekster via komprenivo. Sed vin, Sarumano, mi eĉ tro bone nun komprenas. Mi, pli klare ol vi supozas, mernoras viajn argumentojn kaj viajn farojn. Kiam mi lastfoje vizitis vin, vi estis provoso de Mordoro, kaj tien mi estis sendota. Vidu, tiu gasto kiu eskapis de la tegmento, pensos dufoje antaŭ ol reeniri tra la pordo. Ne, al mi ŝajnas, ke mi ne supreniru. Sed aŭskultu, Sarumano, la lastan fojon! Ĉu vi ne volas veni ĉi tien? Isengardo pruviĝis malpli fortika ol kredis ĝin viaj espero kaj fantazio. Eble tiel estos pri aliaj aferoj, kiujn vi ankoraŭ fidas. Ĉu ne estus bone forlasi ĝin por kelka tempo? Turniĝi al novaj aferoj, eble? Pensu bone, Sarumano! Ĉu vi ne volas veni suben?
Ombro trapasis la vizaĝon de Sarumano; poste ĝi morte blankiĝis. Antaŭ ol li povis tion kaŝi, oni vidis malantaŭ la angormasko menson duboplenan, malŝatantan resti kaj timantan forlasi sian rifuĝejon. Dum sekundo li hezitis, kaj neniu spiris. Poste li parolis, kaj lia voĉo estis kriĉa kaj malvarma, fiero kaj malamego ekregis lin.
– Ĉu mi venu suben? – li mokis. – Ĉu homo senarmila descendas por paroli kun rabistoj en plena aero? Mi povas aŭdi vin sufiĉe bone de ĉi tie. Stultulo mi ne estas, kaj mi ne fidas vin, Gandalfo! Tiuj ne staras malkaŝe sur mia ŝtuparo, sed mi scias, kie embuskas la sovaĝaj arbardemonoj sub via komando.
– Perfiduloj ĉiam malfidemas, – respondis Gandalfo lace. – Sed pri via haŭto ne necesas al vi timi. Mi ne deziras mortigi aŭ difekti vin, kiel vi scius, se vi vere komprenus min. Kaj mi kapablas protekti vin. Mi proponas al vi lastan ŝancon. Vi rajtos forlasi Ortankon libere, se vi tion elektos.
– Tio sonas bele, – rikanis Sarumano. – Tute laŭ la maniero de Gandalfo la Griza: tiel degna kaj treege bonkora. Mi ne dubas, ke vi trovus Ortankon ampleksa kaj mian foriron oportuna. Sed kial mi volu foriri? Kaj kion signifas ĉe vi “libera”? Ekzistas kondiĉoj, mi supozas.
– Kialojn por foriro vi povas vidi tra viaj fenestroj, – respondis Gandalfo. – Aliaj venos al vi en la kapon. Viaj servistoj estas detruitaj kaj dispelitaj; viajn najbarojn vi igis malamikaj; kaj vi trompis vian novan mastron, aŭ provis tion fari. Kiam lia okulo turniĝos ĉi tien, ĝi estos ruĝa okulo de kolero. Sed kiam mi diras “libera”, mi celas diri “libera”: libera el ĉenoj aŭ ordonoj: iru kien vi volas, Sarumano, eĉ al Mordoro, se tion vi deziras. Sed unue vi cedos al mi la ŝlosilon de Ortanko kaj vian bastonon. Ili estos garantiaĵoj por via konduto, redonotaj pli poste, se vi meritos ilin.
La vizaĝo de Sarumano griziĝis, tordiĝis pro kolerego, kaj ruĝa lumo ĉendiĝis en liaj okuloj. Li ridis sovaĝe.
– Pli poste! – li kriis, kaj lia voĉo altiĝis kriĉe. – Pli poste! Jes, kiam vi havos ankaŭ la ŝlosilojn de Baraduro mem, mi supozas; kaj la kronojn de sep reĝoj, kaj la bastonojn de la Kvin Sorĉistoj, kaj aĉetos por vi paron da botoj multe pli grandaj ol tiuj, kiujn vi portas nun. Jen plano modesta. Apenaŭ plano, por kiu necesas mia helpo! Mi havas aliajn farotaĵojn. Ne estu stultulo. Se vi volas trakti kun mi dum vi havas okazon, foriru kaj revenu malebria! Kaj lasu malantaŭe tiujn gorĝotranĉulojn kaj bagatelajn ĉifonulojn, kiuj pendas ĉe via vosto! Bonan tagon! – li sin turnis kaj forlasis la balkonon.
– Revenu, Sarumano! – diris Gandalfo per komanda voĉo. Mirigante la aliajn, Sarumano returniĝis, kaj kvazaŭ trenite kontraŭvole li revenis malrapide al la fera barilo, sin apogante al ĝi, anhelante. Lia vizaĝo estis sulka kaj ŝrumpinta. Lia mano grifece krampis la pezan nigran bastonon. – Mi ne permesis al vi foriri, – diris Gandalfo severe. – Mi ne finparolis. Vi iĝis stultulo, Sarumano, kaj tamen kompatinda. Vi ankoraŭ povis forturniĝi de malsaĝaĵo kaj misagado kaj servi. Sed vi elektis resti kaj maĉi la finaĵojn de viaj malnovaj komplotoj. Do restu! Sed mi avertas vin, ke ne facile vi denove eltiriĝos. Krom se la malhelaj manoj de la oriento elstreĉiĝos por preni vin. Sarumano! – li vokis, kaj lia voĉo kreskis potence kaj aŭtoritate. – Vidu, mi ne estas Gandalfo la Griza, kiun vi perfidis. Mi estas Gandalfo la Blanka, kiu revenis el la morto. Vi ne plu havas koloron, kaj mi forĵetas vin el la ordeno kaj el la Konsilio.
Li levis sian manon, kaj parolis malrapide per klara malvarma voĉo:
– Sarumano, via bastono estas rompita.
Aŭdiĝis krako, kaj la bastono dissplitiĝis en la mano de Sarumano, kaj ĝia kapaĵo falis suben al la piedoj de Gandalfo.
– Iru! – diris Gandalfo. Kriante, Sarumano retrofalis kaj rampis for. Tiumomente peza brilaĵo subenĵetiĝis desupre. Ĝi resaltis de la fera barilo, ĝuste kiam Sarumano lasis ĝin, kaj proksime pasante la kapon de Gandalfo, ĝi frapis la ŝtupon, sur kiu li staris. La barilo sonoris kaj rompiĝis. La ŝtupo fendiĝis kaj splitiĝis brilsparke. Sed la bulo estis nedifektita: ĝi ruliĝis plu laŭ la ŝtuparo, globo kristala, malhela, sed ardanta je fajra kerno. Dum ĝi forsaltis al flako, Grinĉjo postkuris kaj levis ĝin.
– Murdema kanajlo! – kriis Eomero. Sed Gandalfo estis senemocia.
– Ne, tion ĵetis ne Sarumano, – li diris; – eĉ ne laŭ lia ordono, ŝajnas al mi. Ĝi venis el fenestro tre supra. Disiĝa pafo de mastro Vermlango, mi konjektas, sed maltrafe celita.
– Eble la celo maltrafis, ĉar li ne povis decidi, kiun li pli malamas, vin aŭ Sarumanon, – diris Aragorno.
– Eble estas tiel, – diris Gandalfo. – Malmulte da komforto havos tiuj du per sia kunuleco: ili maĉos vorte unu la alian. Sed la puno estas justa. Se iam Vermlango forlasos Ortankon viva, tio estos pli ol li meritis. Hej, junulo, tion prenos mi! Mi ne petis, ke vi prenu ĝin, – li kriis, abrupte sin turnante kaj vidante Grinĉjon suprenveni laŭ la ŝtuparo, malrapide, kvazaŭ li portus grandan pezaĵon. Li descendis renkonten kaj haste prenis la malhelan globon de la hobito, volvante ĝin per la faldaĵoj de sia mantelo. – Mi prizorgos tion ĉi, – li diris. – Ĝi ne estas io, kion Sarumano elektus forĵeti.
– Sed eble li havos aliajn objektojn por ĵeti, – diris Gimlio. – Se jam finiĝis la debato, ni almenaŭ reiru el la ĵetdistanco!
– Ĝi finiĝis, – diris Gandalfo. – Ni iru.
Ili turnis la dorsojn al la pordo de Ortanko kaj descendis. La rajdistoj ĝoje vivuis la reĝon kaj salutis Gandalfon. La sorĉo de Sarumano estis rompita; ili vidis lin veni vokite, kaj forrampi forsendite.
– Nu, dirite-farite, – diris Gandalfo. – Nun mi devas trovi Arbobarbon kaj sciigi al li, kiel progresis la aferoj.
– Certe li jam divenis? – diris Gaja. – Ĉu estis verŝajne, ke ili finiĝu alimaniere?
– Ne tre verŝajne, – respondis Gandalfo, – kvankam ili venis al ekvilibro harpeza. Sed mi havis motivojn por provi, iujn indulgemajn, aliajn malpli. Unue al Sarumano estis montrite, ke la potenco de lia voĉo velkas. Li ne povas esti samtempe tirano kaj konsilanto. Kiam komploto maturiĝas, ĝi ne plu restas sekreta. Tamen li enfalis en kaptilon, kaj provis trakti unuope siajn viktimojn, dum aliaj aŭskultis. Poste mi donis al li lastan ŝancon tute justan: rezigni tiel pri Mordoro kiel pri siaj privataj planoj kaj kompensi per helpo al ni, kiam ni tion bezonis. Li konas niajn bezonojn, neniu pli bone. Multe li povus servi nin. Sed li elektis tion malakcepti kaj reteni la potencon de Ortanko. Li ne volas servi, nur komandi li volas. Li vivas nun terurite de Mordoro kaj tamen li ankoraŭ revas travivi la ŝtormon. Malfeliĉa stultulo! Li estos vorita, se la potenco de la oriento etendos siajn brakojn al Isengardo. Mi ne povas detrui Ortankon de ekstere, sed kiu scias, kion Saŭrono povas fari?
– Sed se Saŭrono ne venkos? Kion vi faros al li? – demandis Grinĉjo.
– Mi? Nenion! – diris Gandalfo. – Nenion mi faros al li. Mi ne deziras mastrecon. Kio okazos al li? Mi ne scias. Mi funebras, ĉar tiom da estinta bono nun putras en la turego. Tamen por ni la aferoj progresis ne malbone. Strangaj estas la turniĝoj de la sorto! Ofte ja difektas sin malamego! Mi opinias, ke eĉ se ni enirus ni povus trovi en Ortanko malmultajn trezorojn pli valorajn ol tio, kion Vermlango ĵetis al ni.
Akra kriĉo, subite haltigita, aŭdiĝis tra aperta tre alta fenestro.
– Ŝajnas, ke ankaŭ Sarumano same opinias, – diris Gandalfo. – Ni lasu ilin!
Nun ili reiris al la pordegoruino. Apenaŭ ili trapasis sub la arkaĵo, el inter la ombroj de l’ amasigitaj ŝtonoj, kie ili staris, elpaŝis Arbobarbo kaj dekduo da aliaj entoj. Aragorno, Gimlio kaj Legolaso mire gapis al ili.
– Jen tri el miaj kunuloj, Arbobarbo, – diris Gandalfo. – Mi parolis pri ili, sed vi ankoraŭ ne vidis ilin. – Li nomis ilin unuope.
La maljuna ento rigardis ilin longe kaj esplbre, kaj alparolis ilin laŭvice. Laste li turnis sin al Legolaso:
– Do, vi venis la longan vojon de Momarbaro, bona elfo? Tre granda arbarego ĝi iam estis!
– Kaj plu estas, – diris Legolaso. – Sed ne tiom granda, ke ni ĝiaj loĝantoj tediĝas vidante novajn arbojn. Mi tre ŝatus vojaĝi en la Fangorna Arbaro. Mi apenaŭ pasis ties randon, kaj mi ne volis retroiri.
La okuloj de Arbobarbo ekglimis plezure.
– Mi esperas, ke via deziro realiĝos antaŭ ol la montoj multe pliaĝiĝos, – li diris.
– Mi venos, se tion permesos la sorto, – diris Legolaso. – Mi interkonsentis kun mia amiko, ke se ĉio iros bone, ni vizitos kune Fangornon – laŭ via permeso.
– Iu ajn elfo, kiu akompanos vin, estos bonvena, – diris Arbobarbo.
– La menciita amiko estas ne elfo, – diris Legolaso. – Temas pri Gimlio, filo ne Gloino, jene. – Gimlio profunde riverencis, kaj hakilo glitis el lia zono kaj klakis surtere.
– Hum, hm! Ha nu, – diris Arbobarbo, rigardante lin malhelokule. – Gnomo kaj hakilportanto! Hum! Mi bonvolas al elfoj; sed vi petas multon. Jen stranga amikeco.
– Stranga ĝi eble ŝajnas, – diris Legolaso, – sed dum Gimlio vivos, mi ne venos sola al Fangorno. Lia hakilo ne celas arbojn, sed orkajn nukojn, ho Fangorno, mastro de l’ Fangorna Arbaro. Kvardek du li hakis en la batalo.
– Hu! Vidu! – diris Arbobarbo. – Jen rakonto pli agrabla! Nu, nu, la aferoj progresu laŭvole; kaj ne necesas hasti renkonte al ili. Sed jam ni devas provizore disiĝi. La tago proksimiĝas al la fino, tamen Gandalfo diras, ke vi devas foriri antaŭ la noktiĝo, kaj la Mastro de Markio forte deziras la propran hejmon.
– Jes, ni devas iri, kaj jam nun, – diris Gandalfo. – Mi timas, ke mi devas forpreni de vi viajn pordgardistojn. Sed vi sufiĉe bone travivos sen ili.
– Eble jes, – diris Arbobarbo. – Sed ili mankos al mi. Ni tiel rapide amikiĝis, ke ŝajnas al mi, ke mi iĝas hastema – retroirante al la juneco, eble. Sed vidu, ili estas la unua novaĵo sub la suno kaj luno, kiun mi rimarkis dum longa, longa tempo. Mi ne forgesos ilin. Mi inkluzivis iliajn nomojn en la Longan Liston. Entoj tion memoros:
Entoj elteraj, monte maljunaj,
vaste vagantaj, akuotrinkemaj;
ĉasule malsataj, infanoj-hobitoj,
rida popolo, etaj estuloj,
ili daŭre amikos tiom longe, kiom renoviĝos la folioj. Fartu bone! Sed se vi aŭdos novaĵojn tie en via agrabla lando, en la Provinco, sendu al mi informon! Vi scias, kion mi celas: informo aŭ ekvido de la entedzinoj. Venu mem, se tio eblos!
– Ni tion faros! – diris Gaja kaj Grinĉjo kune, kaj ili forturniĝis rapide. Arbobarbo rigardis ilin kaj silentis kelkan tempon, skuante penseme sian kapon. Poste li sin turnis al Gandalfo.
– Do, Sarumano ne volis foriri, ĉu? – li diris. – Tion mi supozis. Lia koro tiel putras, kiel koro de nigra huorno. Tamen, se mi estus venkita kaj se estus detruitaj ĉiuj miaj arboj, mi ne elvenus, dum restus al mi unusola malhela kaŝtruo.
– Ne, – diris Gandalfo. – Sed vi ne komplotis kovri la tutan mondon per viaj arboj kaj sufoki ĉiujn aliajn vivantaĵojn. Sed jen vi havas, Sarumano restas por dorloti sian malamegon kaj teksi denove tiajn araneaĵojn, kiajn li povas. Li havas la ŝlosilon de Ortanko. Sed nepre oni ne permesu, ke li eskapu.
– Efektive, ne! Entoj tion aranĝos, – diris Arbobarbo. – Sarumano ne metos sian plandon for de la roko, sen mia permeso. Entoj lin priatentos.
– Bone! – diris Gandalfo. – Tion mi esperis. Nun mi povos iri kaj reveni al aliaj aferoj kun unu zorgo malpli. Sed vi devas esti singardaj. La akvoj jam malinundis. Ne sufiĉos nur postenigi sentinelojn ĉirkaŭ la turego, mi timas. Sendube estis elfositaj profundaj pasejoj sub Ortanko, kaj Sarumano esperas iri kaj reveni nerimarkite, post nelonge. Se vi entreprenos la taskon, mi petas vin enverŝi denove la akvojn kaj daŭrigi ĝis Isengardo estos stagna lago, aŭ vi eltrovos la elirejojn. Kiam ĉiuj subteraj lokoj estos dronintaj kaj la elirejoj blokitaj, tiam Sarumano devos resti supraetaĝe kaj trarigardi la fenestrojn.
– Fidu la entojn! – diris Arbobarbo. – Mi traserĉos la valon de kapo ĝis piedoj kaj rigardos sub ĉiun ŝtoneton. Arboj revenos por loĝi ĉi tie, arboj maljunaj, arboj sovaĝaj. Mi nomos ĝin Gardarbaro. Eĉ sciuro ne eniros tien sen mia scio. Fidu la entojn. Ĝis pasos sepoble tiom da jaroj, dum kiuj li turmentis nin, ni ne laciĝos pri la gardo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.