La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 5: La rajdado de la rohananoj

Estis mallume, kaj Gaja povis vidi nenion, dum li kuŝis sur la tero volvite en lankovrilo; tamen kvankam la nokto estis senaera kaj senventa, ĉie ĉirkaŭe arboj suspiris mallaŭte. Li levis sian kapon. Tiam li aŭdis denove tion: sonon kvazaŭ de sordinitaj tamburoj en la arbarkovritaj montetoj kaj montoŝtupoj. La tamburado subite ĉesis kaj rekomenciĝis ĉe iu alia punkto, jen pli proksima, jen pli fora. Li scivolis, ĉu la gardantoj aŭdis tion.

Tiujn li ne povis vidi, sed li sciis, ke ĉie ĉirkaŭe estis trupoj de la rohananoj. Li povis flari la ĉevalojn en la mallumo, kaj povis aŭdi ties ekmoviĝojn kaj mallaŭtan hufbatadon sur la pinpingla tero. La armeo bivakis en la pinarbaro, kiu densiĝis ĉirkaŭ la signalfajro de Ejlenaĥo, alta monteto elstaranta de la longaj firstoj de la arbaro Druadano, kiu apudis la grandan vojon en orienta Anorieno.

Malgraŭ lacego Gaja ne povis ekdormi. Li jam rajdis dum kvar sinsekvaj tagoj, kaj la ĉiamprofundiĝanta morno malrapide pezis sur lian koron. Li komencis sin demandi, kial li tiom entuziasmis pri la kuniro, dum al li estis proponitaj ĉiaj senkulpigoj, eĉ ordono de la estro, ke li postrestu. Li demandis sin ankaŭ, ĉu la maljuna reĝo estos kolera, se li ekscios, ke lia ordono estas malobeita. Probable, ne. Ŝajne Dernkasko iel interkonsentis kun Elfhelmo, la marŝalo de la eoredo, en kiu ili rajdis. Li kaj liaj viroj ŝajnigis ne rimarki Gajan, se tiu alparolis. Li estis kvazaŭ plia pakaĵo portata de Dernkasko. Ankaŭ Dernkasko havigis neniom da konsolo: li malofte eĉ vorton parolis. Gaja sentis sin malgranda, nedezirata kaj sola. La tempo estis zorgoplena, kaj la armeo en danĝero. Ĝi troviĝis je malpli ol unutaga rajdado de la eksteraj muroj de Minaso Tirit, kiuj ĉirkaŭis la urban terenon. Skoltoj estis senditaj antaŭen. Iuj ne revenis. Aliaj haste reveninte raportis, ke la vojo estas forte barita kontraŭ ili. Amaso el la malamikoj bivakis sur ĝi, tri mejlojn okcidente de Amono Din, kaj iu soldataro jam peliĝis laŭ la vojo kaj estis ne pli ol tri leŭgojn for. Orkoj vagadis sur la montoj kaj en la arbaroj apud la vojo. La reĝo kaj Eomero interkonsiliĝis dum la noktaj vaĉoj.

Gaja deziris alparoloton, kaj li pensis pri Grinĉjo. Sed tio nur plifortigis lian maltrankvilon. Kompatinda Grinĉjo, enfermita en granda ŝtona urbo, sola kaj timoplena. Gaja sopiris esti alta rajdanto kiel Eomero kaj povi sonorigi kornon aŭ simile kaj iri galope al lia savo. Li eksidis, aŭskultante la tamburojn, kiuj denove pulsadis, jam pli proksime. Baldaŭ li aŭdis mallaŭtajn voĉojn kaj ekvidis malbrilajn duonvualitajn lanternojn pasantaj tra la arboj. Viroj proksimaj komencis moviĝi malcerte en la mallumo.

Alta figuro aperis kaj stumblis kontraŭ li, sakrante pri la arbradikoj. Li rekonis la voĉon de Elfhelmo, la estro de la trupo, kun kiu li rajdis.

– Mi ne estas arbradiko, sinjoro, – li diris, – sed kontuzita hobito. Kompense bonvolu sciigi al mi, kio elpaŝas.

– Ĉio ajn kio kapablas tion fari en tiu ĉi diabla senlumo, – respondis Elfhelmo. – Sed mia estro sendis ordonon, ke ni devas teni nin pretaj: eble venos ordonoj pri subita translokiĝo.

– Ĉu do la malamikoj venas? – demandis Gaja netrankvile. – Ĉu estas iliaj tamburoj? Mi komencis supozi, ke mi imagas ilin, ĉar neniu alia ŝajne atentis ilin.

– Ne, ne, – diris Elfhelmo, – la malamikoj estas sur la vojo, ne en la montaro. Vi aŭdas la vozojn, la sovaĝulojn de l’ arbaroj: tiamaniere ili interparolas je distanco. Ili plu hantas la arbaron Druadano, laŭdire. Restaĵoj el epoko pli praa ili estas, vivante malmultnombre kaj sekrete, sovaĝaj kaj singardaj kiel la bestoj. Ili ne iras militen kun Gondoro aŭ Markio; sed nun ilin ĉagrenas la mallumo kaj alveno de la orkoj: ili timas, ke la Mallumaj Jaroj eble revenas, kio ŝajnas sufiĉe probabla. Ni estu dankemaj, ke ne nin ili ĉasas: ĉar ili uzas venenajn sagojn, oni diras, kaj ili estas senkompare lertaj pri arbarumado. Sed ili proponis sian servadon al Teodeno. Ĝuste nun unu el iliaj ĉefoj estas kondukata al la reĝo. Tie videblas la lumoj. Tiom mi aŭdis, sed nenion pli. Kaj nun mi devas okupiĝi pri la ordonoj de mia estro.

Li malaperis en la ombrojn. Al Gaja ne plaĉis tiu parolado pri sovaĝuloj kaj venenaj sagoj, sed tute aparte de tio granda timego premis lin. Atendado estis netolerebla. Li sopiris scii, kio estas okazonta. Li stariĝis kaj baldaŭ marŝis singarde, sekvante la lastan lanternon antaŭ ol ĝi malaperis inter la arboj.

Baldaŭ li venis al aperta loko, kie malgranda tendo estis starigita sub granda arbo por la reĝo. Lanternego supre ŝirmita pendis de branĉo kaj dismetis sube palan lumocirklon. Tie sidis Teodeno kaj Eomero, kaj antaŭ ili sur la tero sidis stranga stumpa virformo, nodoza kiel malnova ŝtono, kaj la haroj de ties maldensa barbo dissterniĝis sur lia bulba mentono kiel seka musko. Li estis kurtkrura kaj grasbraka, dika kaj stumpa, vestita nur per herbo ĉirkaŭ la talio. Gaja sentis, ke jam pli frue li vidis lin ie, kaj subite li memoris la Pukel-homojn en Dunharo. Jen estis vivigita unu el tiuj malnovaj skulptaĵoj, aŭ eble kreaĵo rase deveninta dum senfinaj jaroj de la modeloj, uzitaj de la forgesitaj metiistoj antaŭlonge.

Estis silento, dum Gaja rampis pli proksimen, kaj poste la sovaĝulo ekparolis, verŝajne responde al iu demando. Lia voĉo estis profunda kaj guturala, tamen surprize al Gaja li parolis la Komunan Lingvon, kvankam hezite, kaj enmiksiĝis vortoj krudaj.

– Ne, patro de ĉevalrajdantoj, – li diris, – ni ne batalas. Nur ĉasas. Mortigas gorgunojn en arbaro, malamegas orkpopolon. Ankaŭ vi malamegas gorgunojn. Ni helpos laŭeble. Sovaĝuloj havas orelojn longajn kaj okulojn longajn; konas ĉiujn padojn. Sovaĝuloj vivis ĉi tie antaŭ ol Ŝtondomoj; antaŭ ol Altuloj venis supren el Akvo.

– Sed ni bezonas helpon en batalo, – diris Eomero. – Kiel helpos nin vi kaj via popolo?

– Alportos sciigojn, – diris la sovaĝulo. – Ni rigardos de sur montoj. Ni grimpos montegon kaj subenrigardos. Ŝtonurbo estas fermita. Fajro brulas tie ekstere; jam ankaŭ interne. Vi volas veni tien, ĉu? Do vi devos rapidi. Sed gorgunoj kaj homoj el malproksimo, – li gestis per mallonga nodoza brako orienten, – sidas sur ĉevalvojo. Tre multaj, pli ol ĉevalrajdantoj.

– Kiel vi scias tion? – diris Eomero.

La plata vizaĝo kaj malhelaj okuloj de la maljunulo indikis nenion, sed lia voĉo estis senplezure malafabla.

– Sovaĝuloj estas liberaj, sed ne infanecaj, – li respondis. – Mi estas granda gvidanto, Gan-Buri-Gano. Mi kalkulas multajn aferojn: stelojn sur ĉielo, foliojn sur arboj, homojn en mallumo. Vi havas dudekon da dudekoj kalkulitan dekoble kaj kvinoble. Ili havas pli. Batalego, kaj kiu venkos? Kaj multe pli ĉirkaŭmarŝas la murojn de ŝtondomoj.

– Ve! Li parolas elstare sagace, – diris Teodeno. – Kaj niaj skoltoj diras, ke ili dismetis tranĉeojn kaj fostojn trans la vojon. Ni ne povos forviŝi ilin per subita sturmo.

– Kaj tamen necesas urĝa hasto, – diris Eomero. – Mundburgo brulas!

– Permesu, ke Gan-Buri-Gano finparolu! – diris la sovaĝulo. – Pli ol unu vojon li konas. Li kondukos vin laŭ pado kie ne troviĝas truoj, neniuj gorgunoj marŝas, nur Sovaĝuloj kaj bestoj. Multaj padoj estis kreitaj kiam ŝtondomuloj pli fortis. Ili tranĉis montojn kiel ĉasistoj tranĉas bestviandon. Sovaĝuloj pensas, ke ili manĝis ŝtonojn por sin nutri. Ili trairis Druadanon al Rimono kun grandaj furgonoj. Ne plu ili iras. Pado estas forgesita, sed ne de la Sovaĝuloj. Trans la monton kaj malantaŭ monto ĝi kuŝas plu sub herboj kaj arboj, tie malantaŭ Rimono kaj suben ĝis Dino, kaj fine denove al rajdista vojo. Sovaĝuloj montros al vi tiun padon. Poste vi mortigos gorgunojn kaj forpelos fian malhelon per hela fero, kaj Sovaĝuloj povos ekdormi denove en la sovaĝaj arbaroj.

Eomero kaj la reĝo kunparolis en sia propra lingvo. Finfine Teodeno sin turnis al la sovaĝulo.

– Ni akceptos vian proponon, – li diris. – Ĉar, kvankam ni postlasos amason da malamikoj, kiel gravas? Se la Ŝtonurbo malvenkos, al ni tiam ne eblos reiro. Se ĝi estos savita, tiam la orkarmeo estos izolita. Se vi estos fidela, Gan-Buri-Gano, tiam ni riĉe kompensos vin, kaj por ĉiam vi posedos la amikecon de Markio.

– Mortintoj ne amikas al vivantoj kaj donas al ili neniom da donacoj, – diris la sovaĝulo. – Sed se vi vivos post la mallumo, tiam lasu la Sovaĝulojn neĝenataj en la arbaro kaj ne ĉasu ilin kvazaŭ bestojn plu. Gan-Buri-Gano ne gvidos vin en kaptilon. Li iros mem kun la patro de ĉevalrajdantoj, kaj se li misgvidos vin, vi lin mortigos.

– Estu tiel! – diris Teodeno.

– Kiom longe necesos preterpasi la malamikojn kaj reveni al la vojo? – demandis Eomero. – Ni devos iri marŝtakte, se vi gvidos nin; kaj mi ne dubas, ke la vojo estas mallarĝa.

– Sovaĝuloj rapide paŝas, – diris Gano. – Vojo larĝas sufiĉe por kvar ĉevaloj tie en Ŝtonfurgona Valo, – li gestis suden per la mano, – sed mallarĝa komence kaj fine. Sovaĝulo povus marŝi de ĉi tie ĝis Dino inter sunleviĝo kaj tagmezo.

– Do ni devas kalkuli minimume sep horojn por la avangardo, – diris Eomero; – sed ni devas supozi prefere iajn dek horojn por la tuto. Neantaŭviditaj okazaĵoj eble malhelpos nin, kaj se nia armeo estos disspacigita, necesos longa tempo por reordigi ĝin, kiam ni eliros el la montaro. Kioma horo nun estas?

– Kiu scias? – diris Teodeno. – Nun komplete noktas.

– Estas komplete mallume, sed ne komplete nokte, – diris Gano.

– Kiam venas la suno, ni sentas ĝin, eĉ kiam ĝi estas kaŝita. Jam ĝi grimpas super la Orientajn Montojn. Malfermiĝas la tago sur la ĉielkampoj.

– Do ni devas ekvojaĝi kiel eble plej baldaŭ, – diris Eomero. – Eĉ tiel ni ne rajtas esperi pri helpo al Gondoro hodiaŭ.

Gaja ne atendis por aŭdi pli, sed forglitis por pretiĝi antaŭ alvoko ekmarŝi. Jen estis la lasta stadio antaŭ batalo. Al li ne ŝajnis probable, ke multaj el ili travivos ĝin. Sed li pensis pri Grinĉjo kaj la flamoj en Minaso Tirit, kaj li sufokis sian propran antaŭtimon.

Tiutage ĉio iris glate, kaj ili nenion vidis nek aŭdis rilate malamikojn, kiuj atendis por embuski ilin. La sovaĝuloj dismetis ŝirmaĵon da singardaj ĉasistoj, tiel ke neniu orko aŭ vaganta spiono eksciu pri la moviĝado en la montaro. La lumo eĉ pli malfortiĝis, dum ili proksimiĝis al la sieĝata urbo, kaj la rajdistoj pasis longspalire kiel malhelaj ombroj de homoj kaj ĉevaloj. Ĉiun trupon gvidis sovaĝula arbaristo; sed maljuna Gano marŝis apud la reĝo. La komenco estis malpli rapida, ol oni esperis, ĉar necesis tempo por ke la rajdistoj, marŝante kaj kondukante siajn ĉevalojn, trovu padojn tra la dense arbkovritaj firstoj malantaŭ sia tendaro kaj suben en la kaŝitan Ŝtonfurgonan Valon. Estis frue posttagmeze, kiam la avangardo alvenis larĝajn grizajn densejojn etendiĝantaj post la orientan flankon de Amono Din, kaj maskantaj larĝan breĉon en la montolinio, kiu etendiĝis orienten kaj okcidenten de Nardolo ĝis Dino. Tra la breĉo la forgesita furgonvojo antaŭ longe subeniris, reen al la ĉefa ĉevalvojo el la Urbo tra Anorieno; sed jam dum multaj homvivoj arboj libere pritraktis ĝin, kaj ĝi malaperis, frakasita kaj entombigita sub la folioj de sennombraj jaroj. Sed la densejoj proponis al la rajdistoj ties lastan esperon pri ŝirmado antaŭ ol ili iros en senkaŝan batalon; ĉar post ili kuŝis la vojo kaj la ebenaĵoj de Anduino, dum oriente kaj sude la deklivoj estis nudaj kaj rokecaj, dum la torditaj montetoj kunpremiĝis kaj supreniris, bastiono post bastiono, al la granda masivo kaj ŝultroj de Mindoluino.

La unua trupo estis haltigita kaj kiam la sekvantoj spaliris supren el la trogo de la ŝtonfurgona Valo, ili dismetiĝis kaj pasis al bivakejoj sub la grizaj arboj. La reĝo alvokis la komandantojn al konsiliĝo, Eomero dissendis skoltojn por spioni la vojon; sed maljuna Gano skuis sian kapon.

– Ne bone sendi rajdistojn, – li diris. – Sovaĝuloj jam vidis ĉion videblan en la malutila aero. Ili venos baldaŭ por paroli al mi ĉi tie.

La komandantoj venis; kaj poste el inter arboj singarde alŝteliĝis aliaj pukel-figuroj tiel similaj al maljuna Gano, ke Gaja apenaŭ povis disdistingi ilin. Ili parolis al Gano en stranga gorĝsona lingvo.

Baldaŭ Gano turnis sin al la reĝo.

– Sovaĝuloj diras multajn aferojn, – li diris. – Unue, estu singardaj! Daŭre multaj homoj en bivakejo post Dino, je unuhora marŝado tiudirekte, – li svingis sian brakon okcidenten al la nigra signalfajro. – Sed neniu videbla inter ĉi tie kaj novaj muroj de Ŝtonpopolo. Multaj okupiĝas tie. Muroj staras ne plu: gorgunoj faligis ilin per tertondro kaj per klaboj el nigra fero. Ili estas sensuspektaj kaj ne ĉirkaŭrigardas. Ili supozas, ke iliaj amikoj sentinelas ĉiujn vojojn!

Dirinte tion la maljuna Gano eligis strangan gargarsonon, kaj ŝajne li ridis.

– Bona novaĵo! – kriis Eomero. – Eĉ en tiu ĉi malhelo espero denove brilas. La lertaĵoj de nia Malamiko ofte servas nin spite al li. La damninda mallumo mem estis mantelo por ni. Kaj nun, avidante detrui Gondoron kaj deĵeti ĝin ŝtonpostŝtone, liaj orkoj forigis mian plej grandan timon. La ekstera muro estus daŭra baraĵo kontraŭ ni. Sed jam ni povos trasturmi ĝin – se ni iam povos atingi tiel proksimen.

– Denove mi dankas vin, Gan-Buri-Gano de l’ arbaro, – diris Teodeno. – Bona fortuno akompanu vin pro viaj informoj kaj konsiloj!

– Mortigu gorgunojn! Mortigu orkan popolon! Neniuj aliaj vortoj plaĉas al la Sovaĝuloj, – respondis Gano. – Forpelu fetoran aeron kaj mallumon per hela feraĵo!

– Por fari tion ni longe rajdadis, – diris la reĝo, – kaj ni klopodos pri tio. Sed kion ni plenumos, tion nur morgaŭo montros.

Gan-Buri-Gano kaŭris kaj tuŝis la teron per sia korneca frunto kiel signon de adiaŭo. Poste li stariĝis kvazaŭ por foriri. Sed subite li haltis rigardante supren, kvazaŭ surprizita arbara besteto snufanta fremdan aeron. Lumo ekaperis en liaj okuloj.

– Vento ŝanĝiĝas! – li kriis, kaj tuj, palpebrumrapide, aŭ tiel ŝajnis, li kaj liaj kunuloj malaperis en la malhelejon, neniam denove vidotaj de iu ajn rohana rajdisto. Post nelonge en la orienta malproksimo denove pulsadis la mallaŭtaj tamburoj. Tamen al neniu koro en la tuta armeo venis timo, ke la sovaĝuloj malfidelas, kiel ajn ili aspektis strangaj kaj nebelaj.

– Plia gvidado ne necesas por ni, – diris Elfhelmo; – ĉar en la armeo estas rajdistoj, kiuj subenrajdis al Mundburgo dum tagoj de paco. Inkluzive de mi. Kiam ni alvenos la vojon, ĝi devios suden, kaj kuŝos antaŭ ni ankoraŭ sep leŭgoj antaŭ ol ni atingos la muron de la urba tereno. Laŭ la plejparto de tiu vojo troviĝas multe da herbo ambaŭflanke. Per tiu etendaĵo la mesaĝistoj de Gondoro antaŭvidis progresi plej rapide. Ni povos rajdi sur ĝi rapide kaj sen granda bruo.

– Do tial ke antaŭ ni estas danĝeraj faroj, kaj ni bezonos nian tutan forton, – diris Eomero, – mi konsilas, ke ni nun ripozu kaj ekiru de ĉi tie dumnokte, kaj tiel kalkulu nian ekiron, ke ni alvenu la kampojn, kiam la morgaŭo estos maksimume hela, aŭ kiam nia estro signalos.

La reĝo konsentis pri tio, kaj la komandantoj foriris. Sed baldaŭ Elfhelmo revenis.

– La skoltoj trovis nenion raportendan post la griza arbaro, moŝto, – li diris, – krom nur du virojn mortintajn kaj du mortajn ĉevalojn.

– Nu? – diris Eomero. – Kial gravas?

– Tial, moŝto: ili estis mesaĝistoj de Gondoro; Hirgono estis unu el ili, eble. Nu, lia mano plu tenis la Ruĝan Sagon, sed lia kapo estis forhakita. Kaj krome jeno: laŭ la postsignoj ŝajnas, ke ili fuĝis okcidenten, kiam ili pereis. Laŭ mia interpreto, ili trovis la malamikojn jam sur la ekstera muro, aŭ tiun atakantaj, kiam ili revenis; kaj tio nepre okazis antaŭ du noktoj, se ili uzis laŭ sia kutimo freŝajn ĉevalojn el la stafetaj stacioj. Ili ne povis atingi la Urbon kaj returniĝis.

– Ve! – diris Teodeno. – Sekve Denetoro ne ricevis informojn pri nia rajdado kaj malesperos pri nia alveno.

– Neceso prokraston ne toleras, tamen pli bone estas malfrue ol neniam, – diris Eomero. – Kaj eble en la nuna epoko tiu malnova proverbo pruviĝos pli trafa ol iam antaŭe, de kiam la homoj parolas buŝe.

Estis nokte. Ambaŭflanke de la vojo la armeo de Rohano moviĝis silente. Nun la vojo ĉirkaŭante la limojn de Mindoluino turniĝis suden. Malproksime kaj preskaŭ rekte antaŭe vidiĝis ruĝa ardo sub la nigra ĉielo kaj la flankoj de la montego baŭmis malhele antaŭ ĝi. Ili proksimiĝis al Ramaso de Pelenoro, sed ankoraŭ ne tagiĝis.

La reĝo rajdis meze de la plej antaŭa trupo, kun sia domanaro ĉirkaŭe. La eoredo de Elfhelmo sekvis; kaj nun Gaja rimarkis, ke Dernkasko rezignis sian lokon kaj en la mallumo moviĝis seninterrompe antaŭen, ĝis fine li rajdis ĝuste malantaŭ la reĝa gardistaro. Okazis haltigo. Gaja aŭdis voĉojn antaŭe, kiuj mallaŭte interparolis. Revenis skoltoj, kiuj riskis antaŭen preskaŭ ĝis la muro. Ili alvenis la reĝon.

– Troviĝas grandaj fajroj, moŝto, – diris unu el ili. – La Urbon ĉirkaŭringas fajro, kaj la kampo plenplenas de malamikoj. Sed ĉiuj ŝajnas direktitaj al la atako. Laŭ mia plej preciza takso malmultaj restas sur la ekstera muro, kaj tiuj malatentas, okupate pri detruado.

– Ĉu vi memoras la vortojn de la sovaĝulo, mastro? – diris alia skolto. – Dumpace mi loĝas sur aperta montetaro. Vidfaro estas mia nomo, kaj ankaŭ al mi la aero portas mesaĝojn. Jam la vento turniĝas. Venas spiro el la sudo; en ĝi estas marodoro, kvankam malforta. La mateno alportos novajn aferojn. Super la fumo estos aŭrore, kiam vi trapasos la muron.

– Se vi parolas verece, Vidfaro, vivu post tiu ĉi tago dum jaroj da benateco! – diris Teodeno. Li sin turnis al siaj proksimaj domanoj, kaj li parolis nun per klara voĉo tiel, ke ankaŭ multaj rajdistoj en la unua eoredo aŭdis lin:

– Jam venis la horo, rajdistoj de Markio, filoj de Eorlo! Antaŭ vi estas malamikoj kaj fajro, kaj fore malantaŭe estas viaj hejmoj. Tamen malgraŭ tio, ke vi batalos sur fremda kampo, la gloro, kiun vi rikoltos tie estos poreterne via. Ĵurojn vi donis: nun plenumu ĉiujn, al la reĝo kaj lando kaj amikeca kunligo!

Viroj batis ŝildojn per lancoj.

– Eomero, mia filo! Vi estras la unuan eoredon, – diris Teodeno, – kaj ĝi sekvos la reĝan standardon en la mezo. Elfhelmo, gvidu vian trupon dekstren, kiam vi trapasos la muron. Kaj Grimboldo gvidos la sian maldekstren. La ceteraj trupoj malantaŭe sekvu tiujn tri avangardajn laŭ la eblecoj. Ataku kie ajn la malamikoj grupiĝas. Aliajn planojn ni ne povas fari, ĉar ni ankoraŭ ne scias, kiel statas la aferoj sur la kampo. Jam for, kaj timu neniun mallumon!

La avangarda trupo forrajdis kiel eble plej rapide, ĉar ankoraŭ plu profundis la malhelo, kia ajn estis la ŝanĝiĝo antaŭdirita de Vidfaro. Gaja rajdis post Dernkasko, kroĉiĝante per la maldekstra mano, dum per la dekstra li klopodis liberigi sian glavon en ties ingo. Li jam sentis amare la veron de la vortoj de l’ maljuna reĝo: en tia batalo, kion vi farus, Gajadoko? “Ĝuste tion ĉi, – li pensis: – ŝarĝi rajdiston, kaj esperi maksimume pri restado sur mia sidloko kaj ne ĝismorte batiĝi per galopantaj hufoj!”

Temis pri ne pli ol unu leŭgo ĝis kie pli frue staris la eksteraj muroj. Baldaŭ ili venis al tiuj; tro baldaŭ, laŭ Gaja. Sovaĝaj krioj eksplodis, kaj okazis iom da armila klakado, sed tio estis mallonga. La orkoj okupitaj ĉirkaŭ la muroj estis malmultaj kaj konsternitaj, kaj ilin oni rapide mortigis aŭ forpelis. Antaŭ la ruinigita norda pordego en Ramaso denove haltis la reĝo. La unua eoredo viciĝis malantaŭ li kaj ĉirkaŭ li ambaŭflanke. Dernkasko restis proksima al la reĝo, kvankam la trupo de Elfhelmo troviĝis dekstre malproksime. La viroj de Grimboldo turniĝis flanken kaj venis ĝis breĉego en la muro pli oriente.

Gaja gapis de post la dorso de Dernkasko. En la foro, eble je dek mejloj aŭ pli, estis granda brulado, sed inter ĝi kaj la rajdistoj flamis fajrolinioj en larĝa krescento, plej proksime je leŭga distanco. Li povis vidi malmulte pli sur la malhela ebenaĵo, kaj ĝis tiam li vidis nek esperon pri mateno, nek sentis ajnan venton, ŝanĝitan aŭ neŝanĝitan.

La armeo de Rohano silente pluiris sur la kampon de Gondoro, enverŝiĝante malrapide sed seninterrompe, kvazaŭ leviĝanta tajdo tra breĉoj en ŝtonmuro, kiun la homoj supozis sekura. Sed la menso kaj volo de la Nigra Komandanto direktiĝis tute al la pereanta urbo, kaj ĝis tiam ne atingis lin sciigo avertanta, ke liaj planoj estas malperfektaj.

Post kelka tempo la reĝo kondukis siajn virojn iom orienten, por interveni inter la sieĝaj fajroj kaj la eksteraj kampoj. Ankoraŭ ili estis nedefiitaj, kaj ankoraŭ Teodeno nenion signalis. Finfine li denove haltis. La Urbo estis jam pli proksima. En la aero estis brulodoro kaj vera ombro de la morto. La ĉevaloj estis maltrankvilaj. Sed la reĝo sidis sur Neĝkolaĵo senmove, rigardante la agonion de Minaso Tirit, kvazaŭ subite trafita je angoro, aŭ je timego. Li ŝajnis ŝrumpi, venkita de maljunaĝo. Gaja mem sentis kvazaŭ lin ŝarĝus granda pezo de hororo kaj dubo. Lia koro batis malrapide. La tempo ŝajnis ŝvebi en malcerteco. Ili venis tro malfrue! Tro malfrue estis pli malbone ol neniam! Eble Teodeno ŝanceliĝos, klinos sian maljunan kapon, turniĝos, forŝteliĝos por sin kaŝi en la montaro.

Tiam Gaja subite sentis fine kaj eksterdube ŝanĝiĝon. Vento blovis al lia vizaĝo! Lumo ekbriletis. Tre, tre fore en la sudo la nuboj malklare videblis kiel distaj grizaj formoj, alruliĝantaj, drivaj: post ili kuŝis mateno.

Sed tiumomente okazis flagro, kvazaŭ fulmo suprensaltus de la tero sub la Urbo. Dum brula sekundo ĝi staris fore blindigante en nigro kaj blanko, ĝia plej supra turo kiel ekbrila kudrilo; kaj poste, kiam la mallumo revenis, aŭdiĝis ruliĝante tra la kampoj laŭta bu-u-u-um.

Je tiu sono la kurbiĝanta figuro de l’ reĝo subite rektiĝis. Alta kaj fiera li ŝajnis denove; kaj stariĝante sur la piedingoj li kriis laŭte, pli klare ol iu ajn ĉeestanto iam antaŭe aŭdis mortemulon:

Leviĝu, rajdistoj de Teodeno!

Vekiĝas fifaroj: fajro kaj buĉo!

Lancoj skuiĝos, ŝildoj splitiĝos,
ruĝos glavtag’ antaŭ suna leviĝo!

Rajdu jam, rajdu jam! Rajdu Gondoren!

Poste li kaptis grandan kornon de sia standardisto Gutlafo, kaj blovis per ĝi tian noton, ke ĝi dissplitiĝis. Kaj tuj ĉiuj kornoj en la armeo aŭdiĝis muzike, kaj la sonorado de la kornoj de Rohano tiuhore similis ŝtormon sur la ebenaĵo kaj tondron en la montaro.

Rajdu jam, rajdu jam! Rajdu Gondoren!

Subite la reĝo kriis al Neĝkolaĵo kaj la ĉevalo saltis antaŭen. Post li flirtis en la vento lia standardo, blanka ĉevalo sur kampo verda, sed li pli rapidis ol ĝi. Post li tondris la kavaliroj de lia domo, sed li ĉiam antaŭis ilin. Eomero rajdis tie kun la blanka ĉevalvosto sur la kasko flosanta pro lia rapido, kaj la vicoj de la unua eoredo muĝis kiel ondego ŝaŭmanta surborden, sed Teodeno estis neatingebla. Sorĉita li ŝajnis, aŭ la batalfuriozo de liaj prapatroj trakuris kiel freŝa fajro en liaj vejnoj, kaj lin subtenis Neĝkolaĵo kvazaŭ dion pratempan, samkiel Oromeon la Grandan en la batalo de la Valaroj, kiam la mondo estis juna. Lia ora ŝildo estis nekovrita, kaj jen! ĝi brilis kiel bildo de la suno, kaj la herbo ekflagris verde ĉirkaŭ la piedoj de lia rajdbesto. Ĉar venis la mateno, mateno kaj vento de sur la maro; kaj mallumo estis forigita, kaj la armeoj de Mordoro ululis, kaj timego trafis ilin, kaj ili fuĝis kaj mortis, kaj la hufoj koleraj trarajdis ilin. Kaj tiam la tuta armeo de Rohano ekkantis, kaj ili kantis, dum ili mortigis, ĉar la ĝojo de batalo regis ilin, kaj la bruo de ilia bela kaj terura kantado atingis eĉ la Urbon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.