|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MASTRO DE L’ RINGOJAŭtoro: J.R.R. Tolkien |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Finfine la vizaĝoj de la hobitoj estis turnitaj al la hejmo. Ili avidis nun vidi denove la Provincon; sed komence ili rajdis malrapide, ĉar Frodo estis maltrankvila. Kiam ili alvenis la Transpasejon de Bruineno li haltis kaj ŝajnis malema rajdi en la fluon; kaj ili rimarkis, ke dum kelka tempo liaj okuloj ŝajne ne vidis ilin aŭ ĉirkaŭajn aferojn. La tuton de tiu tago li silentis. Estis la sesa de oktobro.
– Ĉu al vi doloras, Frodo? – demandis Gandalfo kviete, dum li rajdis apud Frodo.
– Nu jes, fakte, – diris Frodo. – Temas pri mia ŝultro. La vundo doloras, kaj memoro pri la mallumo pezas sur min. Tio okazis antaŭ unu jaro de hodiaŭ.
– Ve! Ekzistas vundoj, kiuj ne estas komplete kuraceblaj.
– Mi timas, ke pruviĝos tiel ĉe la mia. Oni ne povas vere reiri. Kvankam mi eble revenos en la Provincon, ĝi ne ŝajnos sama. Mi estas vundita per tranĉilo, pikilo, dentoj kaj longedaŭra ŝarĝo. Kie mi trovos ripozon?
Gandalfo ne respondis.
Fine de la sekva tago la doloro kaj maltrankvilo estis forpasintaj, kaj Frodo denove estis gaja, tiel gaja kvazaŭ li ne memorus la nigron de la antaŭa tago. Post tio la vojaĝo progresis bone, kaj la tagoj rapide pasis; ĉar ili rajdis malstreĉe, kaj ofte ili prokrastis en la belaj arbaretoj, kie la folioj ruĝis kaj flavis en la aŭtuna sunlumo. Finfine ili atingis Veterverton; kaj tiam ekvesperiĝis, kaj la ombro de la monteto kuŝis sombre sur la vojo. Tiam Frodo petis, ke ili hastu, kaj li ne volis rigardi al la monto, sed trarajdis ĝian ombron kun la klinita kapo kaj mantelo dense surtirita. Tiunokte la vetero ŝanĝiĝis, kaj el la okcidento venis vento pluvŝarĝita, kaj tiu blovis akre kaj malvarme, kaj la flavaj folioj kirliĝis birdece en la aero. Kiam ili alvenis la Ĉetarbaron, la branĉoj estis jam preskaŭ senfoliaj, kaj kurtenego da pluvo forvualis antaŭ ili la Brian Monteton.
Tiel estis, ke proksime al la fino de sovaĝa kaj malseka vespero en la lastaj tagoj de oktobro la kvin vojaĝantoj suprenrajdis laŭ la ascenda vojo kaj alvenis la sudan enirejon de Brio. Ĝi estis firme ŝlosita; kaj la pluvo blovis sur iliajn vizaĝojn, kaj sur la malheliĝinta ĉielo preterrapidis malaltaj nuboj, kaj iliaj koroj iomete deprimiĝis, ĉar ili atendis pli entuziasman bonvenigon.
Post kiam ili kriis multfoje, finfine elvenis pordisto, kaj ili rimarkis, ke li portas bastonegon. Li rigardis ilin timeme kaj suspekteme; sed kiam li notis la ĉeeston de Gandalfo, kaj ke ties kunuloj estas hobitoj, malgraŭ ilia stranga ekipaĵo, tiam li pligajiĝis kaj bonvenigis ilin.
– Envenu! – li diris, malŝlosante la pordon. – Ni ne restos por interŝanĝi novaĵojn ĉi tie ekstere en la malseka bruteca vespero. Sed maljuna Barlimano sendube bonvenigos vin ĉe La Poneo, kaj tie vi aŭdos ĉiun aŭdindaĵon.
– Kaj tie vi aŭdos pli poste ĉion, kion ni diros, kaj pli, – ridis Gandalfo. – Kiel fartas Henĉjo?
La pordisto malridetis kaj diris:
– Foriris. Sed prefere demandu Barlimanon. Bonan vesperon!
– Bonan vesperon al vi! – ili diris kaj trapasis; kaj tiam ili rimarkis, ke malantaŭ la apudvoja dornbarilo estis konstruita longa malalta kabano, kaj kelkaj homoj jam eliris kaj gapis al ili trans la barilon. Kiam ili alvenis al la domo de Vilĉjo Filikĉjo, ili vidis, ke ties dornbarilo estas ĉifita kaj neglektita, kaj ĉiuj fenestroj estis trabobaritaj.
– Ĉu vi supozas, ke vi mortigis lin per tiu pomo, Sam? – diris Grinĉjo.
– Mi ne estas tiel optimisma, sinjoro Grinĉjo, – diris Sam. – Sed mi ŝatus scii, kio okazis pri tiu kompatinda poneo. Ĝi multfoje perturbis mian menson, kaj la lupoj ululis kaj tiel plu.
Finfine ili venis al La Pranca Poneo, kaj almenaŭ tiu aspektis ekstere neŝanĝita; kaj malantaŭ la ruĝaj kurtenoj en la subaj fenestroj estis lumoj. Ili sonorigis, kaj Nobo venis al la pordo, kaj malfermis ĝin fendete kaj trarigardis; kaj kiam li vidis ilin starantaj sub la lampo, li eligis surprizkrion:
– Sinjoro Buterburo! Mastro! Ili revenis!
– Ho, ĉu vere? Mi faros al ili instruon, – aŭdiĝis la voĉo de Buterburo, kaj li elkuris, kaj en la mano li tenis klabon. Sed vidante, kiuj ili estas, li haltis abrupte, kaj la nigra malrido sur lia vizaĝo ŝanĝiĝis al miro kaj ĝojo.
– Nobo, vi lankapa kreteno! – li kriis. – Ĉu vi ne kapablas nomi la malnovajn amikojn? Vi ne devus tiel timigi min en la epoko malsekura. Nu, nu! Kaj de kie vi venis? Mi ne atendis revidi iun el via grupo, fakte: irinta foren en la Sovaĝejon kun tiu Paŝegulo, dum ĉeumis tiuj Nigraj Homoj. Sed mi vere ĝojas revidi vin, kaj neniun pli ol Gandalfon. Venu! Venu! Ĉu la samajn ĉambrojn, kiel antaŭe? Ili estas liberaj. Efektive, la plimultaj ĉambroj estas liberaj nun, kion mi ne kaŝos antaŭ vi, ĉar vi rimarkos tion sufiĉe senprokraste. Kaj mi kontrolos, kio estas farebla pri vespermanĝo, laŭeble baldaŭ; sed provizore iom mankas laborantoj. He, Nobo vi sintrenulo! Diru al Bobo! Ha, sed tion mi forgesis, Bobo jam foriris: iras hejmen al sia familio nun. Nu, konduku la poneojn de la gastoj al la stalaro, Nobo! Kaj sendube vi mem kondukos vian ĉevalon al la stalo, Gandalfo. Bela besto, kiel mi diris, kiam mi la unuan fojon ekvidis ĝin. Nu, venu! Sentu vin kvazaŭ hejme!
Sinjoro Buterburo ĉiuokaze ne ŝanĝis sian parolmanieron, kaj li ŝajnis ankoraŭ vivi en senspira dismoviĝo. Kaj tamen preskaŭ neniu ĉeestis, kaj ĉio estis silenta; el la komuna ĉambro aŭdiĝis mallaŭta murmuro de ne pli ol du-tri voĉoj. Kaj vidate de pli proksime per la lumo de du kandeloj, kiujn li flamigis kaj portis antaŭ ili, la vizaĝo de la tavernisto aspektis iom sulkoplena kaj zorgotuŝita.
Li kondukis ilin tra koridoro al la salono, uzita de ili dum tiu stranga nokto antaŭ pli ol unu jaro; kaj ili sekvis lin, iom maltrankviligite, ĉar al ili ŝajnis klare, ke maljuna Barlimano bravmiene kaŝas iun ĉagrenon. La aferoj ne plu estis tiaj, kiaj ili estis antaŭe. Sed ili nenion diris kaj atendis. Kiel ili antaŭsupozis, sinjoro Buterburo venis al la salono post vespermanĝo por konstati, ĉu ĉio estis laŭ ilia deziro. Tiel certe estis: neniu malbona ŝanĝiĝo ĝis tiam okazis pri la biero kaj manĝaĵoj ĉe La Poneo.
– Nu, mi ne aŭdacos proponi, ke vi venu al la komuna ĉambro hodiaŭ nokte, – diris Buterburo. – Vi certe lacas; kaj ĉiuokaze ne multaj personoj estas tie hodiaŭ vespere. Sed se vi povos konsenti al mi horduonon antaŭ ol vi enlitiĝos, mi kore ŝatos iom interparoli kun vi, kviete inter ni.
– Ĝuste tion ankaŭ ni ŝatus, – diris Gandalfo. – Ni ne estas lacaj. Ni vivis malstreĉe. Ni estis malsekaj, malvarmaj kaj malsataj, sed tion vi kuracis. Venu, sidiĝu! Kaj se vi havas iom da pipherbo, ni benos vin.
– Nu, se vi mendus ion alian, mi pli kontentus, – diris Buterburo. – Ĝuste pri ĝi ni spertas malabundon pro tio, ke ni havas nur tiom, kiom ni mem kultivas, kaj tiom ne sufiĉas. Neniom estas havebla de la Provinco nuntempe. Sed mi faros laŭeble.
Kiam li revenis, li alportis al ili sufiĉon por unu-du tagoj, bulon da foliaro netranĉita.
– Sud-linĉa, – li diris, – kaj la plej bona, kiun ni havas; sed ne egalas al la Sud-kvarona, kiel mi ĉiam asertis, kvankam mi subtenas Brion rilate la plimultajn aferojn, pardonpete.
Ili sidigis lin en granda seĝo apud la lignofajro, kaj Gandalfo sidiĝis aliflanke de l’ kameno, kaj la hobitoj sur malaltaj seĝoj inter ili; kaj poste ili paroladis dum multaj horduonoj kaj interŝanĝis ĉiujn novaĵojn, kiujn sinjoro Buterburo volis aŭdi aŭ komuniki. La plimulto el la aferoj rakontataj de ili nur mirigis kaj konfuzis ilian gastiganton, kaj superis lian konceptivon; kaj ili ellogis malmultajn komentojn krom: “Ĉu vi diras”, ofte ripetitan malgraŭ la atesto de l’ propraj oreloj de sinjoro Buterburo.
– Ĉu vi diras, sinjoro Baginzo, aŭ ĉu temas pri sinjoro Submonteto? Mi tiom konfuziĝas. Ĉu vi diras, Mastro Gandalfo? Nu, kiel strange! Kiu supozus tion en nia tempo!
Sed li ja diris multon siaflanke. La aferoj statas pli ol malbone, li kutimis diri. Komerco ne estis eĉ mezbona, ĝi estis sendiskute malbona.
– Neniu proksimiĝas nun al Brio de ekstere, – li diris. – Kaj la brianoj plejparte restas hejme kaj baras siajn pordojn. Ĉio devenas de tiuj novevenintoj kaj banditoj, kiuj komencis alveni laŭ la Verdvojo dum la pasinta jaro, kiel vi eble memoras; sed poste venis aliaj. Iuj estis nur kompatinduloj, forkurantaj de danĝero; sed la plimulto estis maliculoj, plenaj de rabemo kaj miso. Kaj okazis problemoj eĉ ĉi tie en Brio, gravaj problemoj. Nu, okazis vera interbatiĝo, kaj kelkaj estis mortigitaj, efektive mortigitaj! Se vi volas kredi min.
– Mi certe kredas, – diris Gandalfo. – Kiom da?
– Tri kaj du, – diris Buterburo, aludante la grandulojn kaj la malgrandulojn. – Kompatinda Mato Erikpiedo, kaj Raŭlo Pomodoro, kaj eta Tomĉjo Prendorno el trans la Monteto; kaj Vilĉjo Bankso el tie-supre, kaj unu el la Submontetoj el Transio: ĉiuj bonuloj, kaj ili mankas. Kaj Henĉjo Kaprofolio, kiu antaŭe gardis la okcidentan pordon, kaj tiu Vilĉjo Filikĉjo, ili intervenis flanke de la fremduloj, kaj ili foriris kun tiuj; kaj laŭ mia opinio ili enlasis ilin. Je la nokto de la interbatiĝo, mi volas diri. Kaj tio estis post kiam ni indikis al ili la pordojn kaj forpuŝis ilin: antaŭ la jarfino tio estis; kaj la batalo okazis frue en la Nova Jaro, post la peza neĝado, kiun ni spertis. Kaj nun ili iĝis rabistoj kaj loĝas ekstere, sin kaŝinte en la arbaroj aliflanke de Arĉeto, kaj en la norda sovaĝejo. Similas al io el la malbonaj pratagoj, pri kiuj diras la rakontoj, laŭ mi. Ne estas sekure sur la vojoj kaj neniu iras malproksimen, kaj oni ŝlosas la domojn je frua horo. Ni devas starigi sentinelojn ĉirkaŭ la tuta barilaro kaj postenigi multajn homojn ĉe la enirejoj nokte.
– Nu, neniu ĝenis nin, – diris Grinĉjo, – kaj ni alvenis malrapide kaj ne vaĉis. Ni supozis lasi malantaŭe ĉiujn problemojn.
– Ha, tion vi ne faris, sinjoro, iom pli bedaŭrinde, – diris Buterburo. – Sed ne mirinde, ke ili lasis vin netuŝataj. Ili ne atakas armitojn kun glavoj kaj kaskoj kaj ŝildoj kaj tiel plu. Devigus ilin pensi denove, tio. Kaj mi devas diri, ke iom konsternis min ekvidado de vi.
Tiam la hobitoj subite konstatis, ke la homoj mire rigardis ilin ne pro la surpriziĝo pri ilia reveno, sed pro miro pri ilia ekipaĵo. Ili mem tiom kutimiĝis al militado kaj rajdado en bone ekipitaj trupoj, ke ili tute forgesis pri la brila armaĵo vidiĝanta sub la manteloj, kaj pri la kaskoj de Gondoro kaj Rohano, kaj pri la belaj insignoj sur iliaj ŝildoj, kaj ke tiuj aspektus fremdulece en ilia propra lando. Kaj ankaŭ Gandalfo nun rajdas sian altan grizan ĉevalon, tute vestita en blanko kun mantelego blua kaj arĝenta sur la tuto, kaj kun la longa glavo Glamdringo ĉe sia flanko.
– Nu, nu, se ili timas nur kvinon el ni, – Gandalfo ridis, – ni renkontis malamikojn pli malbonajn dum nia vojaĝado. Sed ĉiuokaze ili lasos vin trankvilaj nokte dum nia restado.
– Kiom longa estos tio? – diris Buterburo. – Mi ne malkonsentus, ke ni plezure havus vin ĉi tie dum kelka tempo. Vidu, ni ne kutimiĝis al tiaj problemoj; kaj ĉiuj disiruloj foriris, diras la homoj. Mi opinias, ke ĝis nun ni ne ĝuste komprenis, kion ili faris por ni. Ĉar ĉirkaŭiris io pli malbona ol rabistoj. Lupoj hurlis ĉirkaŭ la bariloj dum la pasinta vintro. Kaj en la arbaroj estis malhelaj formoj, teruraĵoj, pensoj pri kiuj fridigas la sangon. Ĉio estis tre perturba, se vi min komprenas.
– Mi supozas, ke jes, – diris Gandalfo. – Preskaŭ ĉiuj landoj estis perturbitaj lastatempe, tre perturbitaj. Sed gajiĝu, Barlimano! Vi troviĝis rande de tre grandaj problemoj, kaj mi ĝojas nur aŭdi, ke vi ne enestis pli profunde. Sed tempo pli bona estas venonta. Eble pli bona ol vi entute memoras. Revenis la disiruloj. Ni revenis kun ili. Kaj ekzistas denove reĝo, Barlimano. Baldaŭ li turnos sian atenton ĉi tien. Tiam la Verdvojo estos ree malfermita, kaj liaj kurieroj venos norden, kaj okazos venoj-iroj, kaj la malicaĵoj estos forpelitaj el la dezertejoj. Fakte la dezertejoj post kelka tempo ne plu estos dezertejoj, kaj troviĝos homoj kaj kampoj, kie iam estis sovaĝejo. Sinjoro Buterburo skuis la kapon.
– Se survoĵe estos kelkaj decaj respektinduloj, tio ne domaĝos, – li diris. – Sed ni deziras neniom pli da kanajlaro kaj banditoj. Kaj eksterulojn ni ne deziras en Brio, aŭ entute proksime al Brio. Ni deziras, ke oni lasu nin trankvilaj. Mi ne deziras amason da fremduloj bivakantaj ĉi tie kaj ekloĝantaj tie kaj disŝirantaj la sovaĝan terenon.
– Oni lasos vin trankvilaj, Barlimano, – diris Gandalfo. – Estas sufiĉa loko por regnoj inter Iseno kaj Grizinundo, aŭ sur la bordoj sude de Brandovino, sen ke iu loĝu interne de multtaga rajdado el Brio. Kaj multaj homoj antaŭe loĝis en fora nordo, cent mejlojn aŭ pli de ĉi tie, ĉe la fora ekstremo de la Verdvojo, sur la Nordaj Montetoj kaj apud la lago Evendimo.
– Fore ĉe Mortintula ŝtonmuro, ĉu? – diris Buterburo, mienante eĉ pli dubeme. – Tiu tereno estas hantata, oni diras. Neniu krom rabistoj irus tien.
– Tien iras la disiruloj, – diris Gandalfo. – Mortintula ŝtonmuro, laŭ vi. Tiel ĝi estas nomita dum longaj jaroj, sed ĝia ĝusta nomo, Barlimano, estas Fornosto Ereno, Norburio de la Reĝoj. Kaj la Reĝo denove venos tien iam; kaj tiam vi havos iujn bravulojn trarajdantaj.
– Nu, tio sonas pli esperige, mi konsentas, – diris Buterburo. – Kaj tio favoros la komercadon, sendube. Kondiĉe, ke li lasos Brion trankvila.
– Li tion faros, – diris Gandalfo. – Ĝin li konas kaj amas.
– Ĉu vere? – diris Buterburo iom perpleksigite. – Tamen mi certe ne scias, kial li faru tion, sidante sur sia granda trono supre en sia kastelego, centojn da mejloj for. Kaj trinkante vinon el ora pokalo, tio ne mirigus min. Kiom koncernas lin La Poneo aŭ kruĉoj da biero? Malgraŭ tio, ke mia biero estas bonkvalita, Gandalfo. Ĝi estas elstare bonkvalita, post kiam vi venis en la aŭtuno de la pasinta jaro kaj aprobe traktis ĝin. Kaj tio estis konsolo inter problemoj, necesas diri.
– Ha! – diris Sam. – Sed li diras, ke via biero estas ĉiam bonkvalita.
– Li diras?
– Kompreneble, li diras. Li estas Paŝegulo. La ĉefo de la disiruloj. Ĉu vi ankoraŭ ne enkapigis tion?
Ĝi finfine enkapiĝis, kaj la vizaĝo de Buterburo estis studinde miroplena. La okuloj sur lia larĝa vizaĝo rondiĝis, kaj lia buŝo gape malfermiĝis, kaj li anhelis.
– Ĉu Paŝegulo! – li ekkriis, kiam li rehavis spirkapablon. – Tiu kun krono kaj tiel plu kaj ora pokalo! Nu, al kio ni venas?
– Al tempo pli prospera, almenaŭ en Brio, – diris Gandalfo.
– Tion mi esperas, tutcerte, – diris Buterburo. – Nu, tio estas la plej agrabla babilado, kiun mi spertis dum longega tempo. Kaj mi ne kontestas, ke mi dormos pli facile hodiaŭ nokte kaj kun pli leĝera koro. Vi donis al mi multegon pripensindan, sed tion mi prokrastos ĝis morgaŭ. Mi iras liten, kaj sendube ankaŭ vi plezure enlitiĝos. He, Nobo! – li vokis, irinte al la pordo. – Nobo, vi sintrenulo! Nobo! – li diris al si, manfrapante al si la frunton. – Nu, pri kio tio memorigas min?
– Espereble ne pri alia forgesita letero, sinjoro Buterburo? – diris Gaja.
– Nu, nu, sinjoro Brandoboko, ne memorigu min pri tio! Sed vidu, vi rompis mian pensĉenon. Nu, kie mi troviĝis? Nobo, stalaro, ha! Pri tio temas. Mi havas ion, kio apartenas al vi. Se vi memoras pri Vilĉjo Filikĉjo kaj la ĉevalrabado: tiu poneo, kiun vi aĉetis, nu, ĝi estas ĉi tie. Ĝi revenis per si mem, ĉu ne. Sed kie ĝi estintis, tion vi scias pli bone ol mi. Ĝi estis tiel vila, kiel maljuna hundo kaj svelta kiel vestaĵvergo, sed ĝi estis vivanta. Nobo prizorgis ĝin.
– Kio! Mia Vilĉjo? – kriis Sam. – Nu, mi naskiĝis bonŝanca, malgraŭ la diroj de mia Avulo. Jen plenumiĝis ankoraŭ unu deziro! Kie ĝi estas?
Sam rifuzis enlitiĝi antaŭ ol viziti Vilĉjon en la stalo.
La vojaĝantoj restadis en Brio la tutan postan tagon, kaj sinjoro Buterburo ĉiuokaze ne rajtis plendi pri sia komerco la postan vesperon. Scivolemo venkis ĉiujn tiraojn, kaj lia taverno estis plenplena. Pro ĝentileco la hobitoj vizitis la komunan ĉambron vespere kaj respondis sufiĉe multajn demandojn. Ĉar memoroj de la brianoj retenemas, oni multfoje demandis al Frodo, ĉu li verkis sian libron.
– Ankoraŭ ne, – li respondis. – Mi aktuale iras hejmen por ordigi miajn notojn. – Li promesis pritrakti la mirindajn okazintaĵojn en Brio, kaj tiel igi pli interesa libron, kiu verŝajne pritraktas ĉefe la foregajn kaj malpli gravajn aferojn “tie sude”.
Poste unu el junaj homoj postulis kanton. Sed je tio ekestis silento, kaj li estis brovume oponita, kaj la postulo ne estis ripetita. Evidente mankis deziro pri iuj malraciaj okazaĵoj en la komuna ĉambro denove.
Nenia ĝenado dumtage, nek ajna bruo dumnokte perturbis la trankvilon de Brio, dum la vojaĝantoj restadis tie; sed la postan matenon ili ellitiĝis frue, ĉar la vetero plu pluvemis, ili volis atingi la Provincon antaŭ la noktiĝo, kaj tio postulis longan rajdadon. Ĉiuj brianoj eliris por adiaŭi ilin, kaj estis pli gajhumoraj ol ili estis jam dum unu jaro; kaj tiuj, kiuj ne vidis pli frue la fremdulojn en ilia tuta ekipaĵo, gapis mire al ili: al Gandalfo kun ties blanka barbo, kaj la lumo kiu ŝajnis ekbrili de li, kvazaŭ lia blua mantelo estus nur nubo sur sunlumo; kaj al la kvar hobitoj kvazaŭ kavaliroj vagantaj el rakontoj preskaŭ forgesitaj. Eĉ tiuj, kiuj primokis ĉian paroladon pri la Reĝo, komencis pensi, ke eble en tio estas iomete da vero.
– Nu, bonŝancon al via vojo, kaj bonŝancon al via reveno hejmen! – diris sinjoro Buterburo. – Mi devas averti vin, ke ankaŭ en la Provinco ne ĉio estas en ordo, se tio, kion ni aŭdas, estas vera. Oni diras pri strangaj okazaĵoj. Sed io elpelas alion, kaj min plenokupis la pro praj ĉagrenoj. Sed se mi rajtas aŭdaci, vi revenis ŝanĝitaj el via vojaĝado, kaj jam aspektas kiel personoj kapablaj senprokraste pritrakti problemojn. Sendube vi baldaŭ ordigos ĉion. Bonŝancon al vi! Kaj ju pli ofte vi revenos, des pli kontenta mi estos.
Ili adiaŭis lin kaj forrajdis, kaj trapasis la okcidentan pordon kaj pluiris al la Provinco. Poneo Vilĉjo akompanis ilin, kaj kiel antaŭe ĝi portis sufiĉe multe da pakaĵo, sed ĝi trotis apud Sam kaj ŝajnis tute kontenta.
– Mi scivolas, kion aludis maljuna Barlimano, – diris Frodo.
– Mi povas diveni iom el ĝi, – sombre diris Sam. – Kion mi vidis en la spegulo: arbojn distranĉitajn kaj tiel plu, kaj mian Avulon forpelitan el la Vico. Mi devis reveni pli rapide.
– Kaj evidente io misas en la Suda Kvarono, – diris Gaja. – Ekzistas ĝenerala manko de pipherbo.
– Kio ajn ĝi estas, – diris Grinĉjo, – Lodo troviĝos ĉe la fundo, pri tio vi povas esti certaj.
– Ĉefunde, sed ne plej profunde, – diris Gandalfo. – Vi forgesis pri Sarumano. Li ekinteresiĝis pri la Provinco antaŭ ol Mordoro.
– Nu, ĉeestas vi, – diris Gaja, – do la aferoj baldaŭ ordiĝos.
– Mi ĉeestas nun, – diris Gandalfo, – sed baldaŭ mi ne. Mi ne iros al la Provinco. Vi mem ordigu ĝiajn aferojn; por tio vi estas trejnitaj. Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas? Mia tempo forpasis: ne plu estas mia tasko ordigi aferojn, nek helpi aliulojn tion fari. Kaj koncerne vin, karaj amikoj, helpon vi ne bezonos. Vi jam maturiĝis. Maturiĝis tre forte; inter la grandiozuloj vi troviĝas, kaj mi tute ne timas pro iu ajn el vi.
» Sed, se vi volas scii, mi baldaŭ flankeniros. Mi iros por longe interparoli kun Bombadiljo: tian interparolon mi neniam havis en mia tuta tempo. Li estas muskokovrito, kaj mi estis ŝtono, kies sorto estas ruliĝi. Sed miaj tagoj de ruliĝado finiĝas, kaj nun ni havos multon interparolindan.
Post kelka tempo ili alvenis la lokon sur la Orienta Vojo, kie ili adiaŭis Bombadiljon; kaj ili esperis kaj duone atendis vidi lin staranta tie por saluti ilin preterpasantajn. Sed pri li estis neniu indiko; kaj griza nebuleto kovris la Dolmenejon sude, kaj profunda vualo la foran Malnovan Arbaron.
Ili haltis kaj Frodo rigardis suden sopireme.
– Mi tre ŝatus revidi la karan maljunulon, – li diris. – Mi scivolas, kiel li fartas.
– Tiel bone, kiel ĉiam, vi povas certi, – diris Gandalfo. – Tute neĝenate; kaj laŭ mia supozo li ne multe interesiĝas pri io ajn, kion ni faris aŭ vidis, krom eble niaj vizitoj al la entoj. Eble poste vi povos viziti lin. Sed je via loko, mi nun urĝus min antaŭen al la hejmo, aŭ vi ne atingos la Brandovinan Ponton antaŭ ol la pordoj estos ŝlositaj.
– Sed pordoj ne troviĝas, – diris Gaja, – ne sur la Vojo; vi tre bone scias tion. Ekzistas la Pordo Boklanda, kompreneble; sed oni tralasos min iam ajn.
– Ne troviĝis pordoj, prefere diru, – diris Gandalfo. – Mi opinias, ke nun vi trovos pordojn. Kaj vi eble havos pli da problemoj, ol vi supozas, ĉe la Pordo Boklanda. Sed vi elturniĝos bone. Adiaŭ, karaj amikoj! Ankoraŭ ne lastfoje, ankoraŭ ne. Adiaŭ!
Li forturnis Ombrofakson de la vojo, kaj la ĉevalego transsaltis la verdan ŝtonmuron, kiu randis ĝin; kaj pro krio de Gandalfo ĝi foriris, kuregante al la Dolmenejo, kvazaŭ norda vento.
– Nu, jen ni estas, nur la kvaropo, kiu kune ekvojaĝis, – diris Gaja. – Ni ĉiujn aliajn postlasis, unu post alia. Tio ŝajnas preskaŭ sonĝo, kiu malrapide forvelkis.
– Ne laŭ mi, – diris Frodo. – Laŭ mi tio pli similas reendormiĝon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.