|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MASTRO DE L’ RINGOJAŭtoro: J.R.R. Tolkien |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Brio estis la ĉefa vilaĝo de Brilando, eta loĝata regiono, kvazaŭ insulo en la malplenaj terenoj ĉirkaŭe. Krom Brio mem estis Tribasio aliflanke de l’ monteto, Kavio en profunda valo iom pli oriente kaj Arketo rande de la Ĉetarbaro. Brimonteton kaj la vilaĝojn ĉirkaŭis malgranda strio da kampoj kaj malsovaĝigita arbetaro larĝa nur kelkajn mejlojn.
La homoj en Brio estis brunharaj, larĝaj, kaj iom malaltaj, bonhumoraj kaj sendependaj: ili apartenis al neniu krom si mem; sed ili estis pli amikemaj kaj familiaraj al hobitoj, gnomoj, elfoj, kaj aliaj loĝantoj en la ĉirkaŭanta mondo, ol estas (aŭ -is) kutime ĉe granduloj. Laŭ la propraj historioj ili estis la originaj loĝantoj kaj estis posteuloj de la unuaj homoj, kiuj iam envagis la okcidenton de la Mez-Tero. Malmultaj transvivis la tumultojn de la Praaj Tagoj; sed kiam la reĝoj revenis trans la Grandaj Maroj, ili trovis ankoraŭ tie la briajn homojn, kaj tie ili plu estadis, kiam memoro pri la malnovaj reĝoj jam fadis en la herbon.
Tiutempe neniuj aliaj homoj posedis daŭrajn loĝejojn tiel okcidente, aŭ malpli ol tricent mejlojn de la Provinco. Sed en la sovaĝejoj aliflanke de Brio estis misteraj vagantoj. Tiujn la bri-homoj nomis disiruloj, kaj sciis nenion pri ties origino. Ili estis pli altaj kaj pli malhelaj ol la homoj de Brio, kaj oni kredis, ke ili havas strangajn vidkaj aŭd-kapablojn kaj komprenas la lingvojn de birdoj kaj bestoj. Ili vagis laŭvole suden kaj orienten eĉ tiel malproksimen kiel la Nebulecaj Montoj; sed nun ili estis malmultaj kaj malofte vidataj. Kiam ili aperis, ili kunportis sciigojn de malproksime, kaj rakontis forgesitajn historiojn, kiujn oni avide aŭskultis; sed la bri-homoj ne amikiĝis kun ili.
Troviĝis ankaŭ multaj hobitaj familioj en Brilando; kaj ili pretendis esti la plej malnova hobita loĝantaro en la mondo, kiu estis starigita longe antaŭ ol eĉ Brandovino estis transirita kaj la Provinco koloniita. Ili loĝis plejparte en Transio, kvankam troviĝis kelkaj en Brio mem, precipe sur la montdeklivoj, super la domoj de la homoj. La granduloj kaj la etuloj (kiel ili nomis unu la alian) rilatis amikece, zorgante pri propraj aferoj propramaniere, sed ambaŭ prave taksis sin kiel necesajn partojn de la bria popolo. Nenie aliloke en la mondo troveblis tiu aparta (sed bonega) aranĝo.
La bria popolo, Granda kaj Eta, mem ne vojaĝis multe; kaj la aferoj de la kvar vilaĝoj ĉefe koncernis ilin. De tempo al tempo hobitoj de Brio iris ĝis Boklando, aŭ Orient-kvarono; sed malgraŭ tio, ke ilia eta tereno situis apenaŭ pli ol je unutaga rajdado oriente de la Brandovina Ponto, la hobitoj de l’ Provinco jam malofte vizitis ĝin. Okaza boklandano aŭ aventurema Tjuko venis pasigi unu-du noktojn en la taverno, sed eĉ tio iĝis ĉiam pli malofta. La provincaj hobitoj nomis tiujn el Brio, kaj ĉiujn aliajn, kiuj loĝis aliflanke de la limoj, eksteruloj, kaj malmulte interesiĝis pri ili, taksante ilin malspritaj kaj krudaj. Probable multe pli da eksteruloj estis dislokitaj en la okcidento de la mondo en tiu epoko, ol imagis la popolo de la Provinco. Iuj, sendube, ne vivis pli bone ol vagabonde, pretaj fosi truon en iu ajn teramaso kaj resti nur tiel longe, kiel oportunis al ili. Sed almenaŭ en Brilando, la hobitoj estis decaj kaj bonstataj, kaj ne pli kamparanecaj ol la neproksimaj parencoj en la Provinco. Ne estis ankoraŭ forgesite, ke iam okazis multe da vojaĝado inter la Provinco kaj Brio. Troviĝis bria sango en la Brandobokoj, laŭfame.
En la vilaĝo Brio estis proksimume cent domoj de la granduloj, plejparte super la Vojo, kaŭrantaj sur la deklivoj kun fenestroj rigardantaj okcidenten. Tiuflanke, formante pli ol duoncirklon de la monteto kaj reen al ĝi, estis profunda fosaĵo kun densa dornbarilo inteme. Transiris ĝin la Vojo pere de digvojo; sed kie ĝi breĉis la dornbarilon, ĝin baris pordego. Alia pordego troviĝis ĉe la suda angulo, kie la Vojo eliris el la vilaĝo. La pordoj estis fermataj je noktiĝo; sed ĝuste interne de ili staris loĝejetoj por la pordistoj.
Sur la Vojo mem, kie ĝi turniĝis dekstren por ĉirkaŭiri la montetosubon, staris granda taverno. Ĝi estis konstruita antaŭlonge, kiam la trafiko sur la vojoj estis pli intensa. Brio situis ĉe malnova vojrenkontiĝo; alia antikva vojo transiris la Orientan Vojon ĝuste apud la fosaĵo ĉe la okcidenta fino de la vilaĝo, kaj en la antaŭaj epokoj homoj kaj aliuloj diversspecaj multe vojaĝis per ĝi. “Stranga kiel novaĵo el Brio”, – ankoraŭ estis popolesprimo en Orient-kvarono, deveninta el tiu tempo, kiam novaĵoj el nordo, sudo kaj oriento estis aŭdeblaj en la taverno, kaj kiam la hobitoj de l’ Provinco iris tien pli ofte por aŭskulti ilin. Sed la nordaj landoj estis jam delonge forlasitaj, kaj la Norda Vojo estis nun malofte uzata: ĝi estis herbokovrita, kaj la brianoj nomis ĝin Verdvojo.
Tamen la bria taverno estis ankoraŭ tie, kaj la posedanto estis persono grava. Lia domo estis renkontejo por la pigraj, parolemaj, kaj scivolemaj loĝantoj, grandaj kaj etaj, de la kvar vilaĝoj; kaj kunvenejo de disiruloj kaj aliaj vagantoj, kaj de tiaj vojaĝantoj (plejparte gnomoj), kiaj daŭre iris laŭ la Orienta Vojo, al kaj de la montoj.
Estis mallume, kaj brilis blankaj steloj, kiam Frodo kaj liaj kunuloj venis finfine al la verdvoja transirejo kaj proksimiĝis al la vilaĝo. Ili alvenis al la okcidenta pordo kaj trovis ĝin fermita, sed antaŭ la pordo de la loĝejo aliflanke sidis homo. Li saltstariĝis kaj alportis lampon kaj rigardis ilin tra la pordego surprizite.
– Kion vi volas, kaj de kie vi venis? – Li demandis malafable.
– Ni celas la tavernon ĉi tie, – respondis Frodo. – Ni vojaĝas orienten kaj ne povas pluiri hodiaŭ vespere.
– Hobitoj! Kvar hobitoj! Kaj cetere, el la Provinco laŭ la parolmaniero, – diris la pordisto mallaŭte, kvazaŭ parolante al si. Li fikse rigardis ilin dum momento mishumore, poste malfermis malrapide la pordegon kaj lasis, ke ili trarajdu.
– Ni malofte vidas provincanojn rajdi nokte laŭ la Vojo, – li daŭrigis, kiam ili haltis momente antaŭ lia pordo. – Pardonu mian scivolon pri la afero, kiu kondukas vin orienten de Brio! Kiel vi nomiĝas, se mi rajtas?
– Niaj nomoj kaj niaj aferoj apartenas al ni, kaj tiu ĉi loko ne ŝajnas oportuna por pridiskutado, – diris Frodo, al kiu ne plaĉis la aspekto de la viro nek lia voĉtono.
– Viaj aferoj apartenas al vi, sendube, – diris la viro, – sed mia afero estas starigi demandojn post la noktiĝo.
– Ni estas hobitoj el Boklando, kaj ni emas vojaĝi kaj ripozi en la taverno ĉi tie, – enmetis Gaja. – Mi estas s-ro Brandoboko. Ĉu tio sufiĉas al vi? La brianoj antaŭe estis ĝentilaj al vojaĝantoj, aŭ tiel mi aŭdis.
– Bone, bone! – diris la viro. – Mi ne intencis ofendi. Sed vi eble trovos, ke pli da homoj ol maljuna Henĉjo ĉe la pordo starigos al vi demandojn. Estas stranguloj en la ĉirkaŭaĵo. Se vi pluiros ĝis La Poneo, vi trovos, ke vi ne estas la solaj gastoj.
Li deziris al ili bonan nokton, kaj oni diris nenion pli; sed Frodo povis vidi per la lampolumo, ke la viro plu rigardas ilin scivoleme. Li estis kontenta aŭdi la bruon de la pordofermo malantaŭ ili, kiam ili rajdis antaŭen.
Li scivolis, kial la viro estas tiel suspektema, kaj ĉu iu jam petis novaĵon pri grupo da hobitoj. Ĉu eble Gandalfo? Li eble alvenis, dum ili estis malhelpataj en la Arbaro kaj sur la Montetaro. Sed io en la mieno kaj la voĉo de la pordisto maltrankviligis lin.
La viro momente postrigardis la hobitojn, kaj poste reeniris sian domon. Tuj kiam li turnis la dorson, malhela figuro enrampis rapide trans la pordegon kaj forvaporiĝis en la ombrojn de l’ vilaĝa strato.
La hobitoj rajdis antaŭen laŭ apika vojo, pasante kelkajn unuopajn domojn, kaj haltis antaŭ la taverno. La domoj aspektis al ili grandaj kaj strangaj. Sam rigardis supren al la taverno kaj ĝiaj tri etaĝoj kaj multaj fenestroj, kaj sentis malbraviĝon en la koro. Li estis imaginta, ke li renkontos gigantojn pli altajn ol arboj, kaj aliajn kreaĵojn eĉ pli timigajn, iam dum la daŭro de la vojaĝo; sed tiumomente la unua ekvido de la Homoj pli ol sufiĉis al li, efektive tro imponis ĉe la malluma fino de laciga tago. Li bildigis al si nigrajn ĉevalojn starantajn selite en la ombroj de l’ taverna korto, kaj Nigrajn Rajdantojn gvatantajn tra mallumaj supraj fenestroj.
– Ni vere ne intencas pasigi ĉi tie la nokton, ĉu, sinjoro? – li ekkriis. – Se loĝas hobit-uloj en tiu ĉi loko, kial ni ne serĉu iujn, kiuj volonte bonvenigus nin? Estus pli hejmece.
– Kio misas pri la taverno? – diris Frodo. – Tom Bombadiljo rekomendis ĝin. Supozeble ĝi estas sufiĉe hejmeca interne.
Eĉ ekstere la taverno aspektis al konantaj okuloj agrabla domo. Ĝi frontis al la Vojo, kaj havis du alojn malantaŭen konstruitajn sur tero parte elfosita el la subaj deklivoj de la monteto, tiel ke malantaŭe fenestroj de la dua etaĝo nivelis kun la tero. Larĝa arkaĵo kondukis al korto inter la du aloj, kaj maldekstre sub la arkaĵo estis granda pordo atingebla per kelkaj larĝaj ŝtupoj. La pordo estis malfermita, kaj lumo eliĝis tra ĝi. Super la arkaĵo estis lampo, kaj sube svingiĝis granda afiŝtabulo: grasa blanka poneo baŭmis sur la malantaŭaj kruroj. Super la pordo estis pentrita per blankaj literoj: LA PRANCA PONEO de BARLIMANO BUTERBURO. Multaj el la teretaĝaj fenestroj montris lumojn malantaŭ dikaj kurtenoj.
Dum ili hezitis ekstere en la malhelo, iu interne komencis kanti gajan kanton, kaj multaj bonhumoraj voĉoj aliĝis laŭte al la refreno.
Ili aŭskultis momente tiun kuraĝigan sonon kaj poste elseliĝis. La kanto finiĝis kaj aŭdiĝis eksplodo de ridoj kaj aplaŭdoj.
Ili kondukis siajn poneojn sub la arkaĵon, kaj lasinte ilin en la korto ili supreniris la ŝtuparon. Frodo iris antaŭen kaj preskaŭ karambolis kun malalta grasulo kun kalva kapo kaj ruĝa vizaĝo. Li vestis blankan antaŭtukon kaj estis rapidanta tra unu pordo en alian, portante pleton ŝarĝitan de plenaj kruĉoj.
– Ĉu ni... – komencis Frodo.
– Momenton, mi petas! – kriis la viro trans la ŝultron, kaj malaperis en tumulton de voĉoj kaj fumonubo. Post momento li reaperis, viŝante la manojn per la antaŭtuko.
– Bonan vesperon, mastreto! – li diris kliniĝante. – Kion vi deziras?
– Litojn por kvar kaj stalojn por kvin poneoj, se tion oni povas havigi. Ĉu vi estas s-ro Buterburo?
– Ĝuste! Barlimano estas mia nomo. Barlimano Buterburo, servoprete! Vi devenas de la Provinco, ĉu ne? – li diris, kaj poste li subite klakigis sian manon sur la frunto, kvazaŭ klopodante memori ion. – Hobitoj! – li kriis. – Nu, pri kio tio memorigas min? Ĉu mi rajtas peti viajn nomojn, sinjoro?
– S-ro Tjuko kaj s-ro Brandoboko, – diris Frodo, – kaj jen Sam Vato. Mia nomo estas Submonteto.
– Jen do! – diris s-ro Buterburo, klakante per la fingroj. – Denove tio foriris! Sed tio revenos, kiam mi disponos tempon por pripensi. Mi estas trookupata; sed mi vidos, kion mi povos aranĝi por vi. Ni malofte ricevas grupon el la Provinco nuntempe, kaj mi bedaŭrus, se mi ne bonvenigus vin. Sed tioma klientaro jam troviĝas en la domo hodiaŭ vespere, kioma ne estis jam de sufiĉe longe. Kiam pluvas, tiam inundas, ni diras en Brio.
– Hej! Nobo! – li kriis. – Kie vi troviĝas, vi lanpieda lantulo? Nobo!
– Venas, sinjoro! Venas! – Gajaspekta hobito elpuŝiĝis tra pordo, kaj, rimarkante la vojaĝintojn, haltis abrupte kaj rigardis ilin tre interesite.
– Kie Bobo? – demandis la tavernestro. – Vi ne scias? Do trovu lin! Rapidege! Mi ne havas ses krurojn, ankaŭ ne ses okulojn! Diru al Bobo, ke kvin poneoj devas esti enstaligitaj. Iel li devas trovi lokon. – Nobo fortrotis rikanante kaj palpebrumante.
– Nun ja, kion mi estis dironta? – diris s-ro Buterburo, frapetante sian frunton. – Unu afero elpelas alian, por tiel diri. Mi estas tiel okupata hodiaŭ vespere, ke mia kapo kirliĝas. Troviĝas grupo, kiu hieraŭ vespere venis laŭ la Verdvojo el la sudo – kaj tio estis jam sufiĉe stranga komenciĝo. Ankaŭ troviĝas vojaĝanta grupo da gnomoj irantaj okcidenten, kiu alvenis hodiaŭ vespere. Kaj nun jen vi. Se vi ne estus hobitoj, estus dubinde ke ni povus vin endomigi. Sed ni havas unu-du ĉambrojn en la norda alo, kiuj estis konstruitaj speciale por hobitoj, kiam oni starigis tiun ĉi domon. Sur la teretaĝo, kiel ili plejofte preferas, kun rondaj fenestroj, kiel plaĉas al ili. Mi esperas, ke vi estos komfortaj. Vi deziros vespermanĝon, sendube. Laŭeble baldaŭ. Venu ĉi tien!
Li kondukis ilin mallonge tra koridoro kaj malfermis pordon.
– Jen agrabla saloneto! – li diris. – Espereble ĝi taŭgos. Nun pardonu min. Mi estas tiel okupata. Mankas tempo por paroli. Mi devas fortroti. Estas dura laboro por du kruroj, sed mi ne malgrasiĝas. Mi enrigardos denove poste. Se vi deziras ion, sonorigu la mansonorilon, kaj Nobo venos. Se li ne venos, sonorigu kaj kriu!
Finfine li foriris, kaj lasis ilin iom spiromankaj. Li ŝajnis kapabla paroladi senfine, kiom ajn li estus okupata. Ili trovis sin en eta kaj agrable varma ĉambro. Iom da hela fajro brulis en la kameno, kaj antaŭ ĝi estis kelkaj malaltaj kaj komfortaj seĝoj. Staris ronda tablo, kun jam sursternita tuko blanka, kaj sur ĝi estis granda mansonorilo. Sed Nobo, la hobita servisto, enpafis sin postnelonge, antaŭ ol venis al ili en la kapon sonorigi. Li alportis kandelojn kaj pleton ŝarĝitan je vazoj.
– Ĉu vi deziras ion trinki, mastroj? – li demandis. – Kaj ĉu mi montru al vi la dormoĉambrojn, dum la vespermanĝo estas preparata?
Ili jam lavis sin kaj trinkis bieron el bonaj tasegoj, kiam revenis s-ro Buterburo kaj Nobo. Senprokraste la tablo estis ŝarĝita. Troviĝis varma supo, malvarmaj viandoj, rubusa torto, novaj panoj, butertranĉoj, kaj duono de matura fromaĝo: bona senpretenda manĝaĵo, same bona kiel en la Provinco, kaj sufiĉe hejmeca por forpeli la lastajn dubojn de Sam (jam multe senzorgigita pro la bonega biero).
La tavernestro ŝvebis dum kelka tempo, kaj poste pretiĝis forlasi ilin.
– Mi ne scias, ĉu eble vi emos aliĝi al la societo, kiam vi finmanĝos, – li diris, starante ĉe la pordo. – Eble vi preferos enlitiĝi. Tamen la societo tre volonte bonvenigos vin, se vi emas. Al ni ne ofte venas eksteruloj – vojaĝantoj el la Provinco, mi devas diri, pardonpete; kaj al ni plaĉas aŭdi iomete da novaĵo, aŭ iun rakonton aŭ kanton, kiun vi havas en la menso. Sed laŭ via deziro! Sonorigu, se io mankos al vi!
Tiel freŝigitaj kaj kuraĝigitaj ili sentis sin post fino de la manĝado (ĉirkaŭ tri kvaronojn da horo de seninterrompa glutado ne malhelpata de nenecesaj paroloj), ke Frodo, Grinĉjo kaj Sam decidis aliĝi al la societo. Gaja diris, ke tie estos tro sufoke.
– Mi sidos ĉi tie kviete antaŭ la fajro dum kelka tempo, kaj eble eliros poste por spiri iom da aero. Kondutu bone kaj ne forgesu, ke via celo estas eskapi sekrete, kaj ni troviĝas ankoraŭ sur la ĉefvojo kaj ne tre malproksime de la Provinco!
– En ordo! – diris Grinĉjo. – Gardu vin! Ne perdiĝu, kaj ne forgesu, ke estas pli sekure en la domo!
La societo estis en la komuna salono de la taverno. La ĉeestantaro estis multnombra kaj varia, kiel Frodo rimarkis, kiam liaj okuloj kutimiĝis al la lumo. Tiu devenis ĉefe de flamanta ŝtipfajro, ĉar la tri lampoj pendantaj de la traboj estis etbrilaj kaj duone vualitaj per fumo. Barlimano Buterburo staris proksime al la fajrujo, parolante al duo da gnomoj kaj unu-du strangaspektaj homoj. Sur la benkoj sidis diversaj uloj: homoj de Brio, grupo de lokaj hobitoj (sidantaj babile kune), kelkaj pliaj gnomoj, kaj aliaj svagaj figuroj malfacile videblaj en la foraj ombroj kaj anguloj.
Tuj kiam eniris la provincaj hobitoj, aŭdiĝis bonveniga alvokado de la brianoj. La fremduloj, precipe tiuj, kiuj alvenis laŭ la Verdvojo, rigardis ilin scivoleme. La tavernestro prezentis la novevenintojn al la brianoj, tiel rapide, ke, kvankam ili aŭdis multajn nomojn, ili malofte certis, kiuj estas la nomitoj. La homoj de Brio ŝajnis ĉiuj havi nomojn iom botanikajn (kaj por la provincanoj iom strangajn), kiel Junkolumo, Kaprofolio, Erikpiedo, Pomodoro, Kardolano kaj Filikĉjo (se ne mencii Buterburon). Kelkaj el la hobitoj havis nomojn similspecajn. La Artemizioj, ekzemple, ŝajnis multnombraj. Sed la plimultaj havis naturajn nomojn, kiel Teramaso, Brokhuso, Longatruo, Sablopelo, kaj Tunelĉjo, el kiuj multaj estis uzataj en la Provinco. Estis kelkaj Submontetoj el Transio, kaj ĉar ili ne povis imagi samnomon sen parenceco, ili prenis Frodon al la koro kiel longeperditan kuzon.
La briaj hobitoj, fakte, estis amikemaj kaj scivolemaj, kaj Frodo baldaŭ trovis, ke estos necese iel klarigi tion, kion li faras. Li sciigis, ke li interesiĝas pri historio kaj geografio (pro kio okazis multe da kapskuado, kvankam neniu el ambaŭ vortoj estis multe uzata en la bria dialekto). Li diris, ke li pripensas verkadon de libro (je kio okazis silenta mirado) kaj ke li kaj liaj amikoj deziras kolekti informojn pri hobitoj loĝantaj ekster la Provinco, precipe en la landoj orientaj.
Je tio eksplodis ĥaoso de voĉoj. Se Frodo vere dezirus verki libron kaj havus multajn orelojn, li estus lerninta sufiĉon por pluraj ĉapitroj dum kelkaj minutoj. Kaj se tio ne estis sufiĉa, al li estis donita tuta listo de nomoj, komence de “jena maljuna Barlimano”, al kiuj li povus iri por pluaj informoj. Sed post kelka tempo, ĉar Frodo ne evidentigis signon, ke li verkos libron en tiu loko, la hobitoj reiris al siaj demandoj pri okazaĵoj en la Provinco. Frodo ne pruviĝis tre komunikema, kaj li baldaŭ trovis sin sidanta sola en angulo, aŭskultanta kaj ĉirkaŭrigardanta.
La homoj kaj gnomoj parolis plejparte pri malproksimaj eventoj kaj diskonigis novaĵojn, kiaj estiĝis eĉ tro konataj. En la sudo estis perturboj, kaj evidentiĝis, kelahomoj, kiuj venis laŭ la Verdvojo, estis nomadaj, serĉante landojn, kie ili povos trovi iom da trankvilo. La brianoj estis kunsentemaj, sed klare ne tre pretis akcepti grandan nombron da fremduloj en sia landeto. Unu el la vojaĝintoj, straba mistrajta ulo, antaŭdiris, ke pli da homoj venos norden en la baldaŭa estonteco.
– Se oni ne trovos por ili lokon, ili mem trovos por si. Ili rajtas vivi, samkiel aliuloj, – li diris laŭte. La lokaj loĝantoj ne aspektis tro kontentaj pri la ebleco.
La hobitoj ne multe atentis ĉion ĉi, kaj ĝi tiumomente ne ŝajnis multe koncerni hobitojn. Granduloj apenaŭ volus peti loĝadon en hobitaj truoj. Ili pli interesiĝis pri Sam kaj Grinĉjo, kiuj jam sentis sin tute hejme kaj babilis gaje pri okazaĵoj en la Provinco. Grinĉjo vekis multe da ridado per priskribo pri kolapso de la tegmento de l’ Urba Truo en Mult-Fosejo: Vilĉjo Vitfuto, la Urbestro, kaj la plej grasa hobito en Okcident-kvarono, estis entombigita en kalko, kaj elvenis kvazaŭ faranita pudingo. Sed kelkaj demandoj iom maltrankviligis Frodon. Unu el la brianoj, kiu verŝajne estis plurfoje en la Provinco, volis scii, kie vivas la Submontetoj kaj al kiuj ili estas parencaj.
Subite Frodo rimarkis, ke ankaŭ strangaspekta veterhardita viro, kiu sidis en ombroj apudmuraj, streĉe aŭskultis la hobitajn parolojn. Antaŭ si li havis altan pokalon, kaj li fumis longtuban pipon nekutime ĉizitan. Liaj kruroj etendiĝis antaŭen, vidigante longajn botojn el fleksiĝema ledo, kiuj bone laŭmezuris sed spertis multe da uzado kaj estis aktuale kototegitaj. Vojaĝe makulita mantelo el peza malhelverda drapo estis strikte volvita ĉirkaŭ li, kaj malgraŭ la ĉambra varmego li portis kapuĉon, kiu superombris lian vizaĝon; sed ekbrilo de liaj okuloj videbliĝis dum li rigardis la hobitojn.
– Kiu estas tiu? – Frodo demandis, kiam li havis okazon flustri al s-ro Buterburo. – ŝajnas, ke vi ne prezentis lin?
– Tiu? – diris la tavernestro per responda flustro, larĝigante unu okulon sen turno de la kapo. – Mi ne scias precize. Li estas unu el la vagularo – ni nomas ilin disiruloj. Li malofte parolas: tamen li bonege rakontas, kiam li emas al tio. Li malaperas dum monato, dum jaro, kaj poste li reaperas. Li venis-iris sufiĉe ofte dum la pasinta printempo; sed mi ne rimarkis lin lastatempe en la ĉirkaŭaĵo. Kio estas lia ĝusta nomo, tion mi neniam aŭdis: sed ĉi tie oni konas lin laŭ Paŝegulo. Li iras tre rapide per siaj longaj tibioj; tamen al neniu diras, kiamotive li devas rapidi. Sed ne klarigeblas oriento kaj okcidento, kiel ni diras en Brio, kio estas la disiruloj kaj la provincanoj, pardonpete. Strange, ke vi enketis pri li. – Sed tiumomente s-ro Buterburo estis forvokita per postulo de plua biero kaj lia lasta komento restis neklarigita.
Frodo trovis, ke Paŝegulo nun rigardas lin, kvazaŭ li aŭdus aŭ divenus ĉion diritan. Baldaŭ per mangesto kaj kapklino li invitis Frodon alveni kaj sidiĝi apude. Kiam Frodo alproksimiĝis, li forpuŝis sian kapuĉon, vidigante vilan malhelan hararon grizmakulitan, kaj sur pala severa vizaĝo paron de akraj grizaj okuloj.
– Mi nomiĝas Paŝegulo, – li diris mallaŭtvoĉe. – Mi tre ĝojas vin renkonti, Mastro Submonteto, se maljuna Buterburo pravis pri via nomo.
– Li pravis, – diris Frodo rigide. Li sentis sin tre malserena rigardate de tiuj akraj okuloj.
– Nu, Mastro Submonteto, – diris Paŝegulo, – sur via loko, mi malhelpus, ke viaj junaj amikoj tro multe parolu. Trinkaĵoj, fajro, kaj hazardaj renkontiĝoj sufiĉe agrablas, sed, nu – ĉi tie ne estas la Provinco. Ĉeestas strangaj personoj. Kvankam ne mi devus diri tion, vi eble pensas, – li aldonis kun memkonscia rideto, vidante ekrigardon de Frodo. – Kaj eĉ pli strangaj vojaĝantoj trapasis Brion lastatempe, – li daŭrigis, rigardante la vizaĝon de Frodo.
Frodo rerigardis sed diris nenion; kaj Paŝegulo montris neniun pluan signon. Lia atento ŝajne fiksiĝis al Grinĉjo. Alarmite, Frodo konsciiĝis, ke la ridinda juna Tjuko, kuraĝigite per la sukceso pri la urbestro de Mult-Fosejo, efektive nun rakontis komike pri la adiaŭa festo de Bilbo. Li jam prezentis imiton de la Parolado, kaj proksimiĝas al la miriga Malapero.
Frodo iĝis kolereta. Tio estis rakonto sufiĉe sendanĝera por la plimultaj lokaj hobitoj, sendube: nur komika rakonto pri tiuj komikuloj trans la Rivero; sed kelkaj (ekzemple maljuna Buterburo) havis iom da scio, kaj probable jam delonge aŭdis onidirojn pri la malapero de Bilbo. Ĝi enmensigus al ili la nomon Baginzo, precipe se jam okazis enketoj en Brio rilate tiun nomon.
Frodo nervoziĝis, pensante kion fari. Grinĉjo evidente multe ĝuis la ricevatan atenton, kaj tute forgesis pri ilia danĝero. Frodo subite ektimis, ke en lia nuna humoro li eble eĉ la Ringon mencius; kaj tio tre povus esti katastrofa.
– Prefere faru ion rapide! – flustris Paŝegulo en lian orelon. Frodo saltstariĝis sur tablon, kaj komencis paroli. La atento de la aŭskultantoj de Grinĉjo estis perturbita. Iuj hobitoj rigardis Frodon, ridis kaj aplaŭdis, pensante, ke s-ro Submonteto jam glutis iom pli ol sufiĉe da biero.
Frodo subite embarasiĝis, kaj trovis, ke (laŭ sia kutimo kiam li faris paroladon) li fingrumas la enhavon de sia poŝo. Li palpis la Ringon sur ĝia ĉeno, kaj tute neklarigeble lin inundis deziro ĝin surmeti kaj malaperi el la stulta situacio. Al li ŝajnis, iel, ke tiu propono alvenis al li de ekstere, de iu aŭ io en la ĉambro. Li firme rezistis la tenton, kaj kroĉis la Ringon en sia mano, kvazaŭ tenegi ĝin kaj malhelpi ĝian eskapon aŭ misfaradon. Ĉiuokaze ĝi havigis al li neniom da inspiro. Li prononcis “kelkajn konvenajn vortojn”, kiel oni dirus en la Provinco:
– Ni estas ĉiuj tre plezurigitaj de la afableco de via akcepto, kaj mi aŭdacas esperi, ke mia mallonga vizito helpos renovigi la amikecajn rilatojn inter la Provinco kaj Brio; – kaj poste li hezitis kaj tusis.
Ĉiu en la ĉambro jam rigardis lin.
– Kanton! – kriis unu el la hobitoj.
– Kanton! Kanton! – kriis ĉiuj aliaj. – Ek al, mastro, kantu al ni ion, kiun ni neniam antaŭe aŭdis!
Dum momento Frodo staris gapante. Tiam despere li komencis ridindan kanton, kiu estis iom plaĉinta al Bilbo (kaj pri kiu li iom fieris, ĉar la vortojn li mem verkis). Temis pri taverno; kaj tial probable ĝi venis al Frodo en la kapon ĝuste tiam. Jen la plena teksto. Nur kelkaj vortoj el ĝi estas nuntempe kutime memorataj.
Troviĝis foje olda, griza
tavern’ montetofunde,
kaj tian bieron oni vendis,
ke l’ Luna Viro mem descendis
por trinki ĝin abunde.
La ĉevalista kat’ posedis
kvinkordan violonon;
kaj supren-suben l’ arĉo kuris,
jen grincis alte, jen murmuris,
jen segis mezan sonon.
Hundeto de la estro ŝatis
spritaĵojn kun admiro;
kiam la gasta gajo multis,
al ĉiuj ŝercoj ĝi aŭskultis
kaj ridis ĝis senspiro.
Bovin’ ilia kornohava
fieris kun superbo;
sed ebriigis ĝin muziko
ĝis kun flirtiga vostotiko
ĝi dancis sur la herbo.
Arĝentaj pletoj kaj kuleroj
valoris preterpreze!
du specialis dum Dimanĉo,
jam poluritaj laŭ aranĝo
Sabaton posttagmeze.
La Luna Viro trinkis ege,
la katmiaŭo strasis;
kuler’ kaj plet’ surtable dancis,
bovino en ĝardeno prancis,
la hund’ la voston ĉasis.
La Luna Viro pluan glutis
kaj de la seĝ’ forglisis,
kaj sonĝis planke pri la elo,
ĝis steloj palis sur ĉielo
kaj la aŭror’ kulisis.
Al kat’ la ĉevalisto diris:
“Ĉevaloj de la Luno
henas kaj la buŝferon mordas,
la mastra menso tre malordas
kaj soros baldaŭ Suno!”
Do violone ludis sprone
la kat’ kun laŭto plia;
per ĝigo vekis ĝi inspiron,
dum l’ estro skuis la Lunan Viron,
dirante: “Post la tria!”
La Viron oni rulis supren
ĝis ree li surlunis,
dum la ĉevaloj karakolis,
kaj la bovino kapriolis,
kaj plet’ kuleron kunis.
De l’ violono laŭtiĝis sono,
la hund’ blekegis flanke;
jen la bovino renversiĝis;
la gastoj el la lit’ verŝiĝis
kaj dancis jam surplanke.
Rompiĝis kordoj violonaj,
bovin’ translunis muĝe,
pro l’ spritoj ridis la hundeto,
forkuris kun Sabata pleto
kuler’ Dimanĉa fuĝe.
La Lun’ ruliĝis postmonteten
kiam la Sun’ suprenis.
Ĝi ion tiam ne imagis,
ĉar ili ĉiuj, kvankam tagis,
al sia lit’ revenis!
Aŭdiĝis longaj laŭtaj aplaŭdoj. Frodo posedis bonan voĉon, kaj la kanto ekplaĉis al ili.
– Kie estas maljuna Barlo? – ili kriis. – Tion li devus aŭdi. Bobo devus lernigi al sia kato la violonon, kaj poste ni povus danci. – Ili postulis pli da biero, kaj komencis krii: – Kantu ĝin denove, mastro! Ek! Bis!
Ili trudis al Frodo alian trinkaĵon, kaj devigis lin rekomenci la kanton, dum multaj el ili kunkantis; ĉar la melodio estis tre konata, kaj ili rapide parkeris tekstojn. Nun estis la vico de Frodo esti kontenta pri si. Li kapriolis sur la tablo; kaj kiam li la duan fojon venis ĝis “bovin’ translunis muĝe”, li saltis en la aeron. Multe tro vigle; ĉar li descendis, krak! sur pleton kovritan de kruĉoj, kaj glitis, kaj ruliĝis de la tablo kun krako, tintoj kaj bum! Ĉiuj aŭdantoj malfermis la buŝojn por ridi kaj ĉesis en gapa silento, ĉar la kantinto malaperis. Li simple malestis, kvazaŭ li trairus tute tra l’ planko, ne postlasinte truon!
La lokaj hobitoj gapis mirigite, kaj poste saltstariĝis kaj kriis por alvoki Barlimanon. La tuta societo formoviĝis de Grinĉjo kaj Sam, kiuj trovis sin solaj en angulo, kaj rigardataj malhele kaj dubeme de fore. Estis klare, ke multaj personoj jam taksis ilin kunuloj de vojaĝanta magiisto kun nekonataj potencoj kaj celoj. Sed ĉeestis unu brunhaŭta brilandano, kiu staris ilin rigardante kun esprimo scioplena kaj duone moka, kiu tre malserenigis ilin. Baldaŭ li glite eliris tra la pordo, sekvate de la straba sudano: tiuj du estis multe interflustrintaj dum la vespero. Henĉjo la pordisto ankaŭ eliris tuj post ili.
Frodo sentis sin stultulo. Ne sciante, kion alian fari, li forrampis sub la tabloj al la malhela angulo apud Paŝegulo, kiu sidis senemocie, donante neniun signon pri siaj pensoj. Frodo apogis sin al la muro kaj formetis la Ringon. Kiel ĝi suriris lian fingron, li tute ne sciis. Li povis supozi nur, ke li palpis ĝin en la poŝo dum li kantis, kaj ke iel ĝi surglitis, kiam li abrupte elpuŝis la manon por sin savi dum la falo. Momente li scivolis, ĉu eble la Ringo mem trompis lin; eble ĝi klopodis riveli sin responde al iu deziro aŭ ordono, kiu senteblis en la ĉambro. Al li ne plaĉis la aspekto de la viroj, kiuj jam eliris el la ĉambro.
– Nu? – diris Paŝegulo, kiam li revidiĝis. – Kial vi faris tion? Pli malbone ol io ajn direbla de viaj amikoj! Vi enkaĉigis la piedon. Aŭ ĉu prefere la fingron?
– Mi ne scias, kion vi celas, – diris Frodo, ĝenite kaj timigite.
– Jes, vi ja scias, – respondis Paŝegulo, – sed ni prefere atendu ĝis trankviliĝos la tumulto. Poste, se plaĉos al vi, s-ro Baginzo, mi deziros kvietan interparolon kun vi.
– Pri kio? – demandis Frodo, ignorante la subitan uzon de sia ĝusta nomo.
– Afero iom grava – al ni ambaŭ, – respondis Paŝegulo, rigardante rekte en la okulojn de Frodo. – Vi eble aŭdos ion por vi avantaĝan.
– Do bone, – diris Frodo, klopodante aspekti senĝena. – Mi parolos kun vi poste.
Dume apud la kameno okazis diskuto. S-ro Buterburo entrotis, kaj li nun klopodis aŭskulti diversajn kontraŭdirajn historiojn de la okazaĵo samtempe.
– Mi vidis lin, s-ro Buterburo, – diris hobito; – aŭ almenaŭ mi ne vidis lin, se vi min komprenas. Li simple malaperis senpostlase, por tiel diri.
– Ĉu vere, s-ro Artemizio! – diris la tavernisto, mienante perplekson.
– Jes, vere! – respondis Artemizio. – Cetere, mi diris, kion mi volis diri.
– Enestas eraro ie, – diris Buterburo, skuante la kapon. – Ekzistis tro multe da tiu s-ro Submonteto, ke li malaperu senpostlase; aŭ kunpostlase, kiel ŝajnas pli probabla en tiu ĉi densaera ĉambro.
– Nu, kie li estas nun? – kriis pluraj voĉoj.
– Ĉu mi scias? Li rajtas iri kien li volas, kondiĉe ke li pagu matene. Jen do s-ro Tjuko: li ne malaperis.
– Nu, mi vidis, kion mi vidis, kaj mi vidis, kion mi ne vidis, – diris Artemizio obstine.
– Kaj diras mi, ke enestas ia eraro, – ripetis Buterburo, prenante la pleton kaj surigante la frakasitajn kruĉojn.
– Kompreneble enestas eraro! – diris Frodo. – Mi ne malaperis. Jen mi! Mi nur interŝanĝis kelkajn vortojn kun Paŝegulo en la angulo.
Li antaŭenpaŝis en la fajrolumon, sed la plejparto de la societo retretis, eĉ pli perturbite ol antaŭe. Ili tute ne estis kontentigitaj per lia klarigo, ke li rapide forrampis sub la tabloj post la falo. La plimultaj hobitoj kaj la homoj de Brio senprokraste foriris ofendite, ne havante emon al plua distriĝo tiuvespere. Unu-duĵetis al Frodo rigardon nigran kaj foriris murmurante inter si. La gnomoj kaj du aŭ tri fremdaj homoj, kiuj plu estis, stariĝis kaj deziris bonan nokton al la tavernestro, sed ne al Frodo kaj ties amikoj. Post nelonge restis neniu krom Paŝegulo, kiu daŭre sidadis, nerimarkite, apud la muro.
S-ro Buterburo ne ŝajnis multe perturbita. Li kalkulis, tre probable, ke lia domo estos denove plena dum multaj estontaj vesperoj, ĝis la aktuala mistero estus plendiskutita.
– Nu, kion vi faris, s-ro Submonteto? – li demandis. – Timigis miajn klientojn kaj frakasis mian vazaron per via gimnastikado!
– Mi tre bedaŭras, ke mi tiel ĝenis, – diris Frodo. – Estis tute senintence, kredu min. Plej misfortuna akcidento.
– En ordo, s-ro Submonteto! Sed se vi intencas denove iom akrobati aŭ prestidigiti, aŭ kio ajn estis, prefere avertu la personaron antaŭe – kaj avertu min. Ni estas ĉi tie iom suspektemaj pri ĉio eksterordinara – mistera, se vi min komprenas; kaj ni ne simpatias subite tion.
– Nenion similan mi denove faros, s-ro Buterburo, mi promesas tion. Kaj nun mi verŝajne enlitiĝos. Ni ekiros frue en la mateno. Ĉu vi certigos, ke niaj poneoj estos pretaj ĝis la oka horo?
– Tre bone! Sed antaŭ ol vi foriros, mi ŝatus interparoli kun vi private, s-ro Submonteto. Io ĵus revenis al mia menso, kion mi devus sciigi al vi. Espereble vi ne misakceptos ĝin. Kiam mi plenumos unu-du aferojn, mi venos al via ĉambro, se vi konsentas.
– Certe! – diris Frodo, sed lia koro peziĝis. Li scivolis, kiom da privataj interparoloj li spertos antaŭ ol enlitiĝi, kaj kion ili rivelos. Ĉu ĉiuj tiuj personoj estas ligitaj kontraŭ lin? Li komencis suspekti, ke eĉ la grasa vizaĝo de maljuna Buterburo kaŝas minacajn planojn.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.