|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MASTRO DE L’ RINGOJAŭtoro: J.R.R. Tolkien |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Aragorno rapidis supren laŭ la deklivo. De tempo al tempo li kliniĝis al la tero. Hobitoj paŝas malpeze, kaj iliajn piedsignojn eĉ disirulo ne sekvas facile, sed proksime al la supro la padon transfluis rojeto, kaj sur la malseka tero li vidis tion, kion li serĉis.
– Mi legis la signojn ĝuste, – li diris al si. – Frodo kuris ĝis la deklivosupro. Mi scivolas, kion li tie vidis? Sed li reiris laŭ la sama vojo, kaj denove malsupreniris.
Aragorno hezitis. Li deziris mem iri al la alta sidloko, esperante tie vidi ion, kio konsilus al li pri la perpleksaĵoj, sed la tempo urĝis. Subite li saltis antaŭen kaj kuris ĝis la verto, laŭ la grandaj pavimslaboj, kaj supren laŭ la ŝtuparo. Poste, sidante sur la alta seĝo li forrigardis. Sed la suno ŝajnis ombriĝinta kaj la mondo malklara kaj fora. Li turniĝis de l’ nordo reen ĝis la nordo, kaj vidis nenion krom la malproksimajn montojn, kun escepto de tio, ke tre fore li povis denove vidi en la alto grandan birdon aglosimilan, kiu malrapide descendis laŭ larĝaj cirkloj teren.
Dum li rigardadis, liaj sentemaj oreloj ekaŭdis sonojn en la suba arbaro, sur la okcidenta bordo de l’ Rivero. Li rigidiĝis. Aŭdiĝis krioj, kaj inter ili, li terurite rimarkis raŭkajn voĉojn de orkoj. Tiam subite per basvoĉa voko blovis kornego, kaj ties blekoj trafis la montetojn kaj eĥis en la kavoj, laŭtiĝante je kriego pli forta ol la akvofala bruego.
– Jen la korno de Boromiro! – li ekkriis. – Li bezonas helpon! – Li salte malsuprenkuris la ŝtuparon, kuregis laŭ la pado. – Ve! Plagas min hodiaŭ sorto malbona, kaj ĉiu mia faro misas. Kie estas Sam?
Dum lia kuro la krioj laŭtiĝis, sed jam pli mallaŭte kaj senespere blovis la korno. Feroce kaj akrasone leviĝis la krioj de la orkoj, kaj subite la kornovokoj ĉesis. Aragorno trakuris la lastan deklivon, sed antaŭ ol li atingis la montosubon, la sonoj estingiĝis; kaj kiam li sin turnis maldekstren kaj kuris direkte al ili, ili retiriĝis, ĝis fine li ne plu povis aŭdi ilin. Elingiginte sian helan glavon kaj kriante “Elendilo! Elendilo!” li trakrakegis la arbojn.
Je ĉirkaŭ unu mejlo de Part Galeno en maldensejeto li trovis Boromiron. Tiu sidis, apoginte sian dorson per granda arbo, kvazaŭ li ripozus. Sed Aragorno vidis, ke li estas trapikita per multaj nigraplumaj sagoj; lia glavo plu restis en lia mano, sed ĝi estis rompita ĉe la tenilo; lia korno fendita je duonoj estis apud li. Multaj orkoj kuŝis mortigitaj, amasigitaj ĉirkaŭ li kaj antaŭ liaj piedoj.
Aragorno genuiĝis apud li. Boromiro malfermis siajn okulojn kaj klopodis paroli. Finfine aŭdiĝis lantaj vortoj:
– Mi provis forpreni de Frodo la Ringon. Mi bedaŭras. Mi jam pagis. – Lia rigardo turniĝis al la falintaj malamikoj; minimume dudek kuŝis tie. – Ili estas foririntaj, la duonuloj, la orkoj kaptis ilin. Mi opinias, ke ili ne estas mortintaj. Orkoj ligis ilin. – Li paŭzis kaj liaj okuloj fermiĝis lace. Post momento li ekparolis denove. – Adiaŭ, Aragorno! Iru al Minaso Tirit kaj savu mian popolon! Mi malsukcesis.
– Ne! – diris Aragorno, kaptante lian manon kaj kisante lian frunton. – Vi venkis. Malmultaj plenumis similan venkon. Trankviliĝu! Minaso Tirit nepre ne falos.
Boromiro ridetis.
– Kien ili iris? Ĉu Frodo ĉeestis? – diris Aragorno. Sed Boromiro ne plu parolis.
– Ve! – diris Aragorno. – Tiel forpasis la heredonto de Denetoro, Mastro de l’ Turego Garda! Jen fino amara. Nun la Kunularo estas ruinigita. Estas mi la malsukcesinto. Vane Gandalfo fidis min. Kion mi nun faru? Boromiro ŝarĝis min per irado al Minaso Tirit, kaj mia koro tion deziras; sed kie estas la Ringo kaj la Portanto? Kiel mi trovu ilin kaj ŝparu al la Serĉo katastrofon?
Li surgenuis kelkan tempon, kurbiĝinta pro ploroj, ankoraŭ tenante la manon de Boromiro. Tia trovis lin Legolaso kaj Gimlio. Ili venis de la okcidentaj deklivoj de l’ monteto, silente, rampante tra la arboj, kvazaŭ ili ĉasus. Gimlio tenis sian hakilon en la mano, kaj Legolaso sian longan tranĉilon; ĉiuj liaj sagoj estis uzitaj. Kiam ili atingis la maldensejon, ili haltis mirigite; kaj poste ili stans momenton kun dolore klinitaj kapoj, ĉar ŝajnis al ili evidente, kio okazis.
– Ve! – diris Legolaso, irinte al Aragorno. – Ni persekutis kaj mortigis multajn orkojn en la arbaro, sed ni pli utilus ĉi tie. Ni venis aŭdinte la kornon, sed tro malfrue, videble. Timeble vi grave vundiĝis.
– Boromiro estas mortinta, – diris Aragorno. – Mi estas netuŝita, ĉar mi ne ĉeestis kun li. Li mortis defendante la hobitojn, dum mi estis sur la monteto.
– La hobitojn! – ekkriis Gimlio. – Do kie ili estas? Kie estas Frodo?
– Mi ne scias, – lace respondis Aragorno. – Antaŭ la morto Boromiro diris, ke la orkoj ligis ilin; laŭ lia opinio ili ne estis mortintaj. Mi sendis lin sekvi Gajan kaj Grinĉjon; sed mi ne demandis, ĉu Frodo aŭ Sam ĉeestis, ĝis tro malfrue. Ĉiu mia hodiaŭa faro rezultis misa. Kion fari nun?
– Unue necesas prizorgi la falinton, – diris Legolaso. – Ne konvenas lasi lin kuŝanta kvazaŭ bestkadavro inter tiuj fiaj orkoj.
– Sed ni devas rapidi, – diris Gimlio. – Li ne volus, ke ni restu longe. Ni devas sekvi la orkojn, se restas espero, ke iuj el nia Kunularo estas vivaj kaptitoj.
– Tamen ni ne scias, ĉu la Ringoportanto estas kun ili aŭ ne, – diris Aragorno. – Ĉu indas forlasi lin? Ĉu ni ne serĉu unue lin? Antaŭ ni estas aĉa elekto!
– Do ni faru unue tion, kion nepras fari, – diris Legolaso. – Mankas al ni tempo kaj laboriloj por taŭge entombigi nian kamaradon aŭ starigi super li tumulon. Eble ŝtonamason ni povus konstrui.
– Tia laboro estus longa kaj malfacila: mankas ŝtonoj uzeblaj pli proksime ol apudrivere, – diris Gimlio.
– Do, ni kuŝigu lin en boato kune kun liaj armiloj, kaj la armiloj de liaj venkitaj malamikoj, – diris Aragorno. – Ni sendu lin al la Raŭrosa akvofalo kaj donu lin al Anduino. La Gondora Rivero almenaŭ zorgos, ke neniu fikreaĵo malhonoru liajn ostojn.
Ili rapide traserĉis la kadavrojn de la orkoj, amasigante ties glavojn, fenditajn kaskojn kaj ŝildojn.
– Vidu, – ekkriis Aragorno. – Jen ni trovas signojn! – El la amaso da minacaj armiloj li levis du tranĉilojn, foliklingajn, damaskenitajn per oro kaj ruĝo; kaj post plua serĉado li trovis ankaŭ la nigrajn ingojn, ornamitajn per etaj ruĝaj gemoj. – Ne orkaj iloj! Tiujn portis hobitoj. Sendube la orkoj prirabis ilin, sed timis reteni la tranĉilojn, ĉar ili sciis, kio ili estas: laboraĵoj de Okcidentio, envolvitaj per sorĉaĵoj por misfartigi Mordoron. Nu, do, se ili ankoraŭ vivas, niaj amikoj estas senarmilaj. Mi prenos la jenaĵon, firme esperante redoni ilin.
– Kaj mi, – diris Legolaso, – kunprenos ĉiujn sagojn troveblajn, ĉar mia sagujo malplenas. – Li traserĉis la amason kaj la ĉirkaŭan teron kaj trovis multajn, kiuj estis nedifektitaj kaj stange pli longaj ol la sagoj, kiujn la orkoj kutimis uzi. Li rigardis tre proksime ilin.
Aragorno rigardis la mortigitojn kaj diris:
– Ĉi tie kuŝas multaj nemordoranoj. Iuj venis el la nordo, el la Nebulecaj Montoj, se mi konas iom la orkojn kaj ties specojn. Kaj jen estas aliaj nekonataj al mi. Ilia ekipaĵo tute ne estas orkeca.
Troviĝis kvar goblenaj soldatoj stature pli grandaj, malpalaj, oblikv-okulaj, kun dikaj kruroj kaj grandaj manoj. Ili estis armitaj per mallongaj larĝklingaj glavoj, ne per la kurbaj scimitaroj kutimaj ĉe orkoj; kaj ili havis pafarkojn taksusajn laŭ longo kaj laŭ formo similajn al pafarkoj de la homoj. Sur iliaj ŝildoj vidiĝis stranga blazono: blanka mano meze de nigra fono; sur la antaŭo de iliaj feraj kaskoj estis metita runo “S” forĝita el iu blanka metalo.
– Tiajn signojn mi neniam antaŭe vidis, – diris Aragorno. – Kion ili signifas?
– “S” signifas Saŭrono, – diris Gimlio. – Tion oni facile legas.
– Ne! – diris Legolaso. – Saŭrono ne uzas elfajn runojn.
– Li ankaŭ ne uzas sian propran nomon, nek permesas ĝin uzi skribe aŭ parole, – diris Aragorno. – Kaj blankon li ne uzas. Orkoj servantaj al Baraduro uzas la signon de la Ruĝa Okulo. – Momente li staris pensante. – “S” signifas Sarumano, mi supozas, – li diris finfine. – En Isengardo okazas misaĵoj, kaj la okcidento ne plu sekuras. Estas tiel, kiel Gandalfo timis: iel la perfidulo Sarumano sciiĝis pri nia vojaĝo. Tre verŝajne li ankaŭ scias pri la falo de Gandalfo. Persekutantoj el Morio eble evitis la atenton de Lorieno, aŭ eble ili ne trapasis tiun landon kaj venis al Isengardo laŭ aliaj vojoj. Orkoj vojaĝas rapide. Kaj Sarumano havas multajn rimedojn por ekkoni novaĵojn. Ĉu vi memoras la birdojn?
– Nu, mankas al ni tempo solvi enigmojn, – diris Gimlio. – Ni forportu Boromiron!
– Sed poste ni devos solvi la enigmojn, se ni volas elekti ĝuste nian farotaĵon, – respondis Aragorno.
– Eble ne troviĝas elekto ĝusta, – diris Gimlio.
Per sia hakilo la gnomo tranĉis plurajn branĉojn. Tiujn oni kunligis per pafarkaj ŝnuroj kaj sternis siajn mantelojn sur la framon. Sur tiu kruda kadavroportilo ili portis la korpon de sia kunulo ĝis la bordo kune kun elektitaj trofeoj de lia lasta batalo forsendotaj kun li. Kvankam la vojo estis mallonga, ili trovis la taskon nefacila, ĉar Boromiro estis homo tiel alta kiel forta.
Aragorno restis apud la akvofluo, gardante la portilon, dum Legolaso kaj Gimlio rapidis perpiede reen al Part Galeno. Temis pri mejlo aŭ pli, kaj pasis iom da tempo antaŭ ol ili revenis, rapide padelante du boatojn laŭlonge de la bordo.
– Stranga afero estas rakontenda! – diris Legolaso. – Troviĝis nur du boatoj sur la bordo. Ni trovis neniun postsignon de la tria.
– Ĉu orkoj estintis tie? – demandis Aragorno.
– Ni vidis neniun signon pri ili, – respondis Gimlio. – Kaj orkoj forprenus aŭ detruus ĉiujn boatojn, kaj krome la pakaĵojn.
– Mi esploros la teron, kiam ni venos tien, – diris Aragorno. Ili kuŝigis Boromiron meze de l’ boato, kiu lin forportos. La grizan kapuĉon kaj la elfan mantelon ili faldis kaj metis sub lian kapon. Ili kombis liajn longajn malblondajn harojn kaj aranĝis ilin ĉe liaj ŝultroj. La ora zono de Lorieno ekbrilis ĉirkaŭ lia talio. Lian kaskon ili metis apude, kaj sur lia sino ili metis la fenditan kornon kaj la tenilon kaj splitojn de lia glavo; sub liajn piedojn ili metis la glavojn de liaj malamikoj. Poste, liginte la pruon al la poŭpo de l’ alia boato, ili trenis lin sur la akvon. Triste ili remis laŭ la bordo, kaj enirinte la rapidan fluon ili pasis la verdan herbejon de Part Galeno. La abruptaj deklivoj de Tol Brandiro ardis: estis jam meze de l’ posttagmezo. Dum ili iris suden, la fumo de Raŭroso leviĝis kaj tremetis antaŭ ili, ora nebuleto. La impeto kaj tondro de la akvofalo skuis la senventan aeron.
Malĝoje ili liberigis la sepultan boaton: tie kuŝis Boromiro, trankvila, paca, glisante sur la sino de la fluanta akvo. La rivero akceptis lin, dum ili retenis la propran boaton per la remiloj. Li pasis ilin flose, kaj malrapide foriris lia boato, velkante kiel malhela punkto antaŭ la ora lumo, kaj poste ĝi malaperis subite, Raŭroso plu muĝis senŝanĝe. La Rivero akceptis Boromiron, filon de Denetoro, kaj oni ne plu vidis lin en Minaso Tirit, staranta kiel li antaŭe staris sur la Blanka Turego matene. Sed dum postaj tagoj en Gondoro estis dumlonge dirite, ke la elfa boato trarajdis la akvofalojn kaj la ŝaŭmantan lageton, kaj portis lin tra Osgiliado, trans la multbuŝan Anduinon, ĝis nokte sur la Grandan Maron sub la steloj.
Dum kelka tempo la tri kunuloj restis silentaj, postrigardante lin. Tiam ekparolis Aragorno:
– De la Blanka Turego oni elrigardos por li, – li diris, – sed li revenos nek de l’ montaro nek de la maro. – Poste li ekkantis malrapide:
Tra l’ kampoj de Rohano, kie longa herb’ sin trovas,
la okcidenta vent’ promenas, ĉirkaŭ muroj blovas.
“Kia novaĵ’, ho vaga vent’, el okcidento nuna?
Ĉu Boromiron vidis vi per stela lum’ aŭ luna?” –
“Mi vidis lin rajdantan tra sep larĝaj grizaj rojoj;
mi vidis lin marŝantan laŭ senhomaj terovojoj
en ombrojn de la nordo. Poste pasis li de l’ vido.
Ĉu kornon aŭdis norda vent’ de l’ Denetora ido?” –
“Ho Boromir’, mi okcidenten gvatis for de l’ muroj,
sed vi ne venis el la vaka land’ sen homaj spuroj”.
Poste kantis Legolaso:
De l’ ŝtonaj dunoj de la mar’ la suda vento fuĝas;
ĝi aŭdas kriĉojn de l’ mevar’, kaj ĉe la pordo muĝas.
“Kiaj novaĵoj el la sud’, ho vent’, vespere listas?
Kie la bela Boromir’? Li tardas, kaj mi tristas”. –
“Min ne demandu, kie li – la ostoj ja tro multas
sur la malhelaj bordoj, kie la ĉiel’ tumultas;
tiom trapasis Anduinon cele al la maro.
Demandu al la norda vent’ pri ties senditaro!” –
“Ho Boromir’! De l’ pord’ la voj’ kondukas al la sudo,
sed vi ne venis kun la mevoj de la mar-elsputo”.
Poste kantis denove Aragorno:
De l’ Reĝa Pord’ nordvento rajdas preter akvofalo;
kaj fride ĉirkaŭ la tureg’ aŭdiĝas korna knalo.
“Kiajn novaĵojn el la nord’ hodiaŭ vent’ atestas?
Kio pri brava Boromiro? Longe li forestas”. –
“Mi aŭdis lin sub Amon Hen. Li pruvis sian bravon.
Ĝisakven oni portis la rompitajn ŝildon, glavon.
La membrojn en fiera bel’ sepultis oni ĝuste;
Kaj ora Raŭros-akvofalo portis lin surbruste”. –
“Ho Boromir’! La Garda Tur’ rigardos kun obstino
al ora Raŭros-akvofalo ĝis la tempofino”.
Tiel ili finis. Poste ili turnis sian boaton kaj pelis ĝin laŭeble rapide kontraŭ la fluo reen ĝis Part Galeno.
– Vi lasis al mi la orientan venton, – diris Gimlio, – sed nenion mi diros pri ĝi.
– Tiel estas konvene, – diris Aragorno. – En Minaso Tirit oni toleras la orientan venton, sed oni ne petas de ĝi novaĵojn. Sed jam Boromiro laŭiris sian vojon, kaj ni devas senprokraste elekti la propran.
Li rigardesploris la verdan herbejon, rapide, sed konscience, ofte kliniĝante teren.
– Neniuj orkoj pasis sur tiu ĉi grundo. Krom tio, nenio estas kun certo videbla. Ĉiuj niaj paŝoj troviĝas, transire kaj retroire. Mi ne povas konkludi, ĉu iuj hobitoj revenis post kiam komenciĝis la serĉo por Frodo. – Li revenis al la bordo, proksime al kie la flueto el la fonto likiĝis en la riveron. – Ĉi tie estas kelkaj klaraj spuroj. Hobito paŝis en la akvon kaj returnen; sed mi ne povas konkludi, antaŭ kiom da tempo.
– Kiel do vi solvas ĉi enigmon? – demandis Gimlio. Aragorno ne tuj respondis, sed reiris al la kampadejo kaj rigardis la pakaĵojn.
– Du tornistroj mankas, – li diris, – kaj unu el ili certe estas tiu de Sam: ĝi estis iom granda kaj peza. Jen do la respondo: Frodo foriris boate, kaj akompanis lin lia servisto. Frodo certe revenis, dum ni ĉiuj forestis. Mi renkontis Samon suprenirantan kaj diris, ke li sekvu min; sed evidente li tion ne faris. Li divenis la intencon de sia mastro kaj revenis ĉi tien antaŭ ol Frodo ekiris. Tiu ne trovis facile postlasi Samon!
– Sed kial li nin postlasis, kaj senmesaĝe? – diris Gimlio. – Jen, stranga faro!
– Kaj faro kuraĝa, – diris Aragorno. – Sam pravis, ŝajnas al mi. Frodo ne volis konduki kun si amikon al morto en Mordoro. Sed li sciis, ke li devas iri mem. Okazis io post kiam li forlasis nin, kio venkis liajn timon kaj dubon.
– Eble ĉasantaj orkoj trovis lin kaj li fuĝis, – diris Legolaso.
– Li fuĝis, certe, – diris Aragorno, – sed mi opinias, ke ne de orkoj. – Sian opinion pri la kaŭzo de l’ subitaj decidiĝo kaj fuĝo de Frodo Aragorno ne esprimis. La lastajn vortojn de Boromiro li longe tenis sekretaj.
– Nu, almenaŭ tiom nun klaras, – diris Legolaso. – Frodo ne plu troviĝas ĉi-flanke de l’ rivero: preni la boaton povis nur li. Kaj Sam estas kun li; sian tornistron preni volus nur li.
– Nia elekto do estas, – diris Gimlio, – aŭ preni la restantan boaton kaj sekvi Frodon, aŭ sekvi la orkojn perpiede. Ĉu tiel aŭ aliel, restas malmulte da espero. Ni jam perdis valorajn horojn.
– Lasu min pensi! – diris Aragorno. – Kaj nun, ke mi elektu ĝuste, kaj ŝanĝu la misan sorton de tiu ĉi malfeliĉa tago! – Momente li staris silenta, kaj finfine diris: – Mi sekvos la orkojn. Mi gvidus Frodon al Mordoro kaj akompanus lin ĝis la fino; sed se mi nun serĉos lin en la sovaĝejo, necesos forlasi la kaptitojn al turmentado kaj morto. Mia koro fine parolas klare: la sorto de l’ Portanto ne plu troviĝas en miaj manoj. La Kunularo finludis sian rolon. Tamen ni la restantoj ne rajtas forlasi niajn kunulojn dum restas al ni forto. Venu! Ni foriros nun. Postlasu ĉion nenecesan! Ni urĝe iros antaŭen tage kaj nokte!
Ili eltrenis la lastan boaton kaj portis ĝin al la arboj. Ili metis sub ĝin ĉiujn posedaĵojn nebezonatajn kaj neporteblajn. Poste ili forlasis Parton Galenon. La posttagmezo jam velkis, dum ili revenis al la verdejo, kie pereis Boromiro. Tie ili retrovis la spurojn de la orkoj. Trovi ilin ne postulis multe da lerto.
– Neniu alia popolo kulpas tian trampladon, – diris Legolaso. – ŝajnas, ke ili ĝuas tranĉi kaj disbati kreskaĵojn, kiuj eĉ ne baras al ili la vojon.
– Malgraŭ tio ili iras tre rapide, – diris Aragorno, – kaj ili ne laciĝas. Kaj poste ni eble devos trovi la vojon sur terenoj malmolaj kaj nudaj.
– Nu, ni sekvu ilin! – diris Gimlio. – Ankaŭ gnomoj kapablas iri rapide, kaj ili ne laciĝas pli frue ol orkoj. Sed estos longa ĉasado, ili longe avantaĝas.
– Jes, – diris Aragorno, – ni bezonos la tutan eltenemon de la gnomoj. Sed ek! Kun aŭ sen espero ni sekvu la spurojn de niaj malamikoj. Kaj ve al ili, se ni pruviĝos la pli rapidaj! Ni plenumos tian persekuton, kian oni taksos mirindaĵo inter la tri rasoj: elfoj, gnomoj kaj homoj. Antaŭen la tri ĉasantoj!
Cervece li saltiris. Inter la arbojn li rapidis. Ĉiam antaŭen li gvidis ilin, senlaca kaj rapidega, ĉar lia menso jam estis senhezita. La arbaron ĉirkaŭ la lago ili postlasis. Longajn deklivojn ili supreniris, malhelajn, duregajn kontraŭ la ĉielo jam sunsubire ruĝa. Venis la krepusko. Ili forpasis, grizaj ombroj en ŝtonoza lando.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.