La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 5: Konspiro senmaskigita

Nun ni mem prefere hejmeniĝu, – diris Gaja. – En ĉio ĉi estas io nenormala, mi konstatas; sed tio atendu ĝis ni endomos.

Ili turniĝis sur la Pram-vojeton, kiu estis rekta kaj bone prizorgita kaj randita per blankfarbitaj ŝtonegoj. Post proksimume cent jardoj ĝi kondukis ilin ĝis la riverbordo, kie staris larĝa ligna ĝetkajo. Granda plata pramboato estis alterigita apude. La blankaj bolardoj proksimaj al la akvorando ekbrilis pro lumo de du lanternoj sur altaj fostoj. Malantaŭ tiuj la nebuleto sur la ebenaj kampoj jam supris la heĝojn; sed la akvo antaŭ ili estis malhela, kun nur kelkaj kirliĝantaj strioj kvazaŭ vaporo inter la kanoj apudbordaj. Ŝajnis troviĝi malpli da nebulo kontraŭflanke.

Gaja kondukis la poneon per paŝponto sur la pramboaton, kaj la aliaj sekvis. Gaja poste forpuŝis malrapide per longa stango. Fluis lante kaj larĝe antaŭ ili Brandovino. Ĉe l’ alia bordo la deklivo estis apika, kaj laŭ ĝi supreniris serpentuma vojeto ekde la tiuflanka ĝeto. Tie ekbrilis lanternoj. Malantaŭen baŭmis Bokmonteto; kaj el ĝi, tra maldensaj kovraĵoj da nebuleto, brilis multaj rondaj fenestroj, flavaj kaj ruĝaj. Tiuj estis la fenestroj de Brando-Halo, la antikva hejmo de la Brandobokoj.

Antaŭ longe Gorhendado Oldboko, ĉefo de la familio Oldboko, unu el la plej malnovaj familioj en Mariŝo aŭ efektive en la Provinco, transiris la riveron, kiu estis la origina limo de la lando en la oriento. Li konstruis (kaj elfosis) Brando-Halon, ŝanĝis sian nomon al Brandoboko, kaj tie loĝadis, iĝante mastro de io, kio estis praktike landeto sendependa. Lia familio kreskis-kreskadis, kaj post lia epoko daŭre kreskadis, ĝis Brando-Halo okupis la tutan malalton de la monteto kaj havis tri grandajn dompordojn, multajn flankpordojn kaj ĉirkaŭ cent fenestrojn. La Brandobokoj kaj ties multnombraj dependantoj poste komencis enfosi kaj poste konstrui en la tuta ĉirkaŭaĵo. Tiel originis Boklando, dense loĝata terstrio inter la rivero kaj la Malnova Arbaro, speco de provinca kolonio. Ties ĉefa vilaĝo estis Bokelboro, kiu grupiĝis en la deklivoj malantaŭ Brando-Halo.

La loĝantoj en Mariŝo rilatis amike al la boklandanoj, kaj la obeoteco de la mastro de l’ Halo (kiel oni nomis la ĉefon de la familio Brandoboko) estis daŭre rekonata de la terkulturistoj inter Stoko kaj Raŝeo. Sed la plimultaj personoj en la malnova Provinco taksis la boklandanojn kiel strangulojn, duone fremdajn por tiel diri. Malgraŭ tio, ke ili tamen ne tre malsimilis la ceterajn hobitojn de la Kvar Kvaronoj, krom tio, ke ili ŝatis boatojn, kaj iuj el ili sciis naĝi.

Ilia tereno estis komence nedefendata oriente; sed tiuflanke ili konstruis heĝon: la Alta Fojno. Ĝi estis plantita antaŭ multaj generacioj, kaj nun estis densa kaj alta, ĉar oni konstante prizorgis ĝin. Ĝi etendiĝis la tutan distancon ekde la Brandovina Ponto, laŭ longa kurbiĝo for de la rivero, ĝis Hejsendo (kie Videvindlo fluis el la Arbaro en Brandovinon): multe pli ol dudek mejlojn de unu fino ĝis la alia. Sed kompreneble, tio ne estis kompleta protektaĵo. La Arbaro proksimiĝis al la heĝo multloke. La boklandanoj ŝlosis siajn pordojn post la noktiĝo, kaj tio ne estis kutimo en la Provinco.

La pramboato malrapide transiris la akvon. Proksimiĝis la boklanda bordo. Sam estis la sola grupano, kiu ne transiris pli frue la riveron. Li sentiĝis strange dum la lanta gargara rivereto preterfluis: lia antaŭa vivo kuŝis malantaŭe en la nebulo, antaŭe kuŝis malhelaj aventuroj. Li gratis sian kapon, kaj momente spertis paseman deziron, ke s-ro Frodo daŭre vivu kviete en Bag-Endo.

La kvar hobitoj paŝis elboate. Gaja estis liganta ĝin, kaj Grinĉjo jam kondukis la poneon laŭ la vojeto, kiam Sam (kiu retrorigardis, kvazaŭ por adiaŭi la Provincon) diris per raŭka flustro:

– Rerigardu, s-ro Frodo! Ĉu vi ion vidas?

Sur la aliflanka ĝeto, sub la malproksimaj lanternoj, ili povis ĝuste ekvidi figuron: ĝi aspektis kiel malhela nigra pakaĵo postlasita. Sed dum ili rigardis, ĝi ŝajnis moviĝi kaj balanciĝi tien-reen, kvazaŭ serĉante sur la grundo. Poste ĝi rampis, aŭ iris kaŭre, reen en la malhelon preter la lanternoj.

– Kio en la Provinco estas tio? – ekkriis Gaja.

– Io, kio nin persekutas, – diris Frodo. – Sed ne demandu plu nuntempe! Ni senprokraste foriru! – Ili rapidis supren laŭ la vojeto ĝis la deklivoverto, sed kiam ili rerigardis la alia bordo estis nebulkovrita, kaj nenio estis videbla.

– Vi feliĉe ne lasas boatojn ĉe la okcidenta bordo! – diris Frodo.

– Ĉu ĉevaloj kapablas transiri la riveron?

– Ili povas iri dudek mejlojn norden – aŭ ili eble naĝus, – respondis Gaja. – Kvankam mi neniam aŭdis, ke ĉevalo transnaĝis Brandovinon. Sed kiel ĉevaloj tuŝas la aferon?

– Mi rakontos al vi poste. Prefere ni endomiĝu, kaj tiam ni povos paroli.

– En ordo! Vi kaj Grinĉjo konas la vojon; do mi simple antaŭenrajdos kaj sciigos al Dikulo Bolĝero, ke vi alvenas. Ni prizorgos vespermanĝon kaj tiel plu.

– Ni vespermanĝis frue kun terkulturisto Larvo, – diris Frodo; – sed plia manĝo bonvenus.

– Vi ricevos! Donu al mi tiun korbon! – diris Gaja, kaj rajdis antaŭen en la mallumon.

De Brandovino ĝis la nova domo de Frodo en Stretkavo estis kelka distanco. Ili preterpasis Bokmonteton kaj Brando-Halon je la maldekstro, kaj ĉe la limo de Bokelboro trafis la ĉefstraton de Boklando, kiu iris suden de la ponto. Duonmejlon norde laŭ ĝi ili alvenis komenciĝon de vojeto dekstre. Tiun ili sekvis tra duo da mejloj dum ĝi supren-subeniris en la kamparon. Finfine ili alvenis mallarĝan pordon en densa heĝo. Neniom vidiĝis la domo en la mallumo: ĝi staris for de la vojeto meze de larĝa cirklo da razeno ĉirkaŭita de linio da malaltaj arboj interne de la limheĝo. Frodo estis elektinta ĝin pro tio, ke ĝi staris en nefrekventita angulo de la regiono, kaj neniuj aliaj loĝejoj estis en la proksimo. Oni povis eniri kaj eliri nerimarkite. Ĝi estis konstruita antaŭ longe de la Brandobokoj por uzo de gastoj, aŭ familianoj, kiuj volis eskapi el la multpersona vivo de Brando-Halo dum kelka tempo. Ĝi estis malnovmoda kampareca domo, laŭeble simila al hobit-truo, longa kaj malalta, sen supra etaĝo; kaj ĝi havis tegmenton el torfo, rondajn fenestrojn kaj grandan rondan pordon.

Kiam ili marŝis laŭ la pado, neniu lumo videblis; la fenestroj estis mallumaj kaj ŝutrokovritaj. Frodo frapis la pordon, kaj Dikulo Bolĝero ĝin malfermis. Amikeca lumo trabrilis. Ili enrapidis kaj enfermis sin kaj la lumon. Ili troviĝis en larĝa vestiblo kun pordoj ambaŭflanke; antaŭ ili etendiĝis koridoro tra la mezo de la domo.

– Nu, kion vi opinias pri ĝi? – demandis Gaja, venante laŭ la koridoro. – Ni faris nian plejeblon dum mallonga tempo aspektigi ĝin kiel hejmon. Finfine, Dikulo kaj mi nur hieraŭ alvenis kun la lasta furgono.

Frodo ĉirkaŭrigardis. Ĝi ja aspektis hejmece. Multaj el liaj plej ŝatataj posedaĵoj – aŭ posedaĵoj de Bilbo (ili memorigis akre pri li en sia nova medio) – estis aranĝitaj laŭeble simile, kiel en Bag-Endo. Ĝi estis loko agrabla, komforta, bonveniga; kaj li trovis, ke li deziras efektive veni por enloĝiĝi al kvieta emeriteco. Ŝajnis maljuste, ke li tiom laborigis siajn amikojn; kaj li pripensis denove, kiel li anoncos al ili, ke li devos tre baldaŭ foriri, preskaŭ tuj efektive.

– Ĝi estas admirinda! – li diris, iom pene. – Mi apenaŭ sentas, ke mi entute translokiĝis.

La vojaĝantoj pendigis siajn mantelojn, kaj amasigis sur la planko siajn tornistrojn. Gaja kondukis ilin tra la koridoro kaj ĵetmalfermis pordon ĉe la fino. Elvenis fajrolumo, kaj blovaĵo da vaporo.

– Bankuvo! – kriis Grinĉjo. – Ho benita Gajadoko!

– Laŭ kiu ordo ni eniru? – diris Frodo. – Ĉu unue la plej maljuna, aŭ unue la plej rapida? Ambaŭokaze vi eniros lasta, sinjoreto Peregrino.

– Fidu al mi pli bone aranĝi ol tiel! – diris Gaja. – Ne eblas komenci vivadon en Stretkavo per kverelo pri sinbanoj. En ĉi tiu ĉambro troviĝas tri bankuvoj, kaj kaldrono plena de bolanta akvo. Troviĝas ankaŭ viŝtukoj, matoj kaj sapo. Eniru kaj rapidu!

Gaja kaj Dikulo eniris la kuirejon aliflanke de la koridoro kaj okupiĝis pri finpreparoj por malfrua vespermanĝo. Eroj de konkurantaj kantoj aŭdiĝis el la banĉambro, miksitaj kun sonoj de plaŭdado kaj plonĝado. La voĉo de Grinĉjo subite leviĝis super la ceterajn per unu el la ŝatataj bankantoj de Bilbo.

Ha! Bani sin ĉe l’ tagofino,
forlavi koton de l’ lac-obstino!

Kiu ne kantas, stulte sobras:
ho, Akvo Varma vere noblas!

Ho, pluvosono dolĉ-ekstazas,
kaj rojo, kiu suben saltas; –
ol pluv’ kaj rojo pli valoras
la Akvo Varma, kiu vaporas.

Ha! Fridan akvon ni verŝu foje
al gorĝ’ soifa kaj trinku ĝoje;
prefere Bier’ soifon puŝu,
per Akvo Varma la dorson duŝu.

Ha! Akvo saltanta estas bela
en blanka fontano subĉiela;
sed fontan’ ne dolĉas pli al aŭdo
ol Akvo Varma en vigla plaŭdo!

Aŭdiĝis granda plaŭdego, kaj krio “Halt!” de Frodo. Evidentiĝis, ke granda parto de la banakvo de Grinĉjo imitis fontanon kaj saltiĝis alten.

Gaja aliris la pordon:

– Kio pri vespermanĝo kaj biero en la gorĝo? – li vokis. Frodo elvenis sekigante siajn harojn.

– En la aero estas tiom da akvo, ke mi alvenas la kuirejon por fini, – li diris.

– Ho ve! – diris Gaja, enrigardante. La ŝtona planko estis akvokovrita. – Vi devos forŝvabri tion antaŭ ol ricevi manĝaĵon, Peregrino. Rapide, aŭ ni ne atendos vin.

Ili vespermanĝis en la kuirejo, ĉe tablo proksime al la fajro.

– Supozeble vi tri ne deziros denove agarikojn? – diris Fredegaro sen multe da espero.

– Ni deziros! – kriis Grinĉjo.

– Ili estas miaj! – diris Frodo. – Donitaj al mi de s-ino Larvo, reĝino inter terkulturistedzinoj. Forigu la avidajn manojn, kaj mi disdonos ilin.

Hobitoj pasie frandas agarikojn, eĉ pli ol la granduloj. Tiu fakto parte klarigas la longajn ekspediciojn de juna Frodo ĝis la famaj kampoj de Mariŝo kaj la koleron de la ofendita Larvo. Ĉi-okaze troviĝis sufiĉe por ĉiuj, eĉ laŭ la hobitaj kriterioj. Sekvis ankaŭ multaj aliaj manĝindaĵoj, kaj, kiam ili finmanĝis, eĉ Dikulo Bolĝero suspiris kontente. Ili forpuŝis la tablon kaj aranĝis seĝojn ĉirkaŭ la fajro.

– Ni formetos la manĝilojn poste, – diris Gaja. – Nun rakontu la tuton! Mi konjektas, ke vi spertis aventurojn, kio sen mi ne estis tre justa. Mi postulas plenan rakonton; kaj antaŭ ĉio mi deziras scii, kio ĉagrenis maljunan Larvon, kaj kial li alparolis min tiel. Lia voĉo sonis kvazaŭ timigita, se tio estas ebla.

– Ni ĉiuj estas timigitaj, – diris Grinĉjo post paŭzo, dum kiu Frodo fiksrigardis la fajron kaj ne parolis. – Ankaŭ vi estus, se vin persekutus dum du tagoj Nigraj Rajdantoj.

– Kaj kio estas ili?

– Nigraj figuroj rajdantaj nigrajn ĉevalojn, – respondis Grinĉjo. – Se Frodo ne volas paroli, mi rakontos la tuton ekde la komenco.

Li rakontis la tutan historion pri la vojaĝo, ekde kiam ili forlasis Hobiturbon. Sam de tempo al tempo kapjesis kaj konfirmis. Frodo restis silenta.

– Mi supozus, ke vi inventis ĉion, – diris Gaja, – se mi ne vidus tiun nigran formon sur la ĝetkajo – kaj aŭdus la strangan tonon de la voĉo de Larvo. Kion vi pensas pri ĉio ĉi, Frodo?

– Nia Frodo estis tre enfermita, – diris Grinĉjo. – Sed jam venis tempo, ke li apertiĝu. Ĝis nun ni ricevis neniun indikon pli, ol la diveno de terkulturisto Larvo, ke ĝi iel tuŝas la trezoron de maljuna Bilbo.

– Tio estis nur konjekto, – diris Frodo haste, – Larvo nenion scias.

– Maljuna Larvo estas sagaculo, – diris Gaja. – Multo okazas malantaŭ lia ronda vizaĝo, kio ne eliras per liaj paroloj. Mi aŭdis, ke li iam kutimis eniri la Malnovan Arbaron, kaj laŭreputacie li konas sufiĉe multajn strangaĵojn. Sed vi povas almenaŭ sciigi al ni, Frodo, ĉu vi taksas lian konjekton trafa aŭ maltrafa.

– Mi opinias, – respondis Frodo malrapide, – ke tio estis trafa konjekto, ĝis certa grado. Vere estas ligo kun la praaventuroj de Bilbo, kaj la Rajdantoj esploras, aŭ pli trafe diri serĉas, lin aŭ min. Mi timas ankaŭ, se vi volas scii, ke tio ŝajnas al mi neniel bagatelo; kaj ke mi ne estas sekura ĉi tie aŭ aliloke. – Li ĉirkaŭrigardis al la fenestroj kaj muroj, kvazaŭ timante, ke ili subite cedus. La aliaj rigardis lin silente, kaj interŝanĝis inter si signifoplenajn okulsignojn.

– Ĝi baldaŭ elvenos, – flustris Grinĉjo al Gaja. Gaja kapjesis.

– Nu! ~ diris Frodo finfine, rektigante la dorson, kvazaŭ li ion decidus. – Mi ne plu povas kaŝi tion. Mi havas ion por sciigi al vi. Sed mi entute ne scias, kiel komenci.

– Mi opinias, ke mi povus helpi vin, – diris Gaja kviete, – parton el ĝi rakontante mem.

– Kion vi celas? – diris Frodo, lin rigardante antaŭtime.

– Nur jenon, mia kara olda Frodo: vi estas malĝoja, ĉar vi ne scias, kiel adiaŭi. Vi intencas forlasi la Provincon, kompreneble. Sed danĝero alvenis pli frue, ol vi anticipis, kaj nun vi decidiĝas foriri tuj. Kaj tion vi ne deziras. Ni tre kompatas vin.

Frodo malfermis sian buŝon kaj refermis ĝin. Lia surprizita aspekto estis tiel komika, ke ili ekridis.

– Kara olda Frodo! – diris Grinĉjo. – Ĉu vi vere kredis, ke vi ĵetis al ni polvon en la okulojn? Vi estis nek sufiĉe singarda, nek sufiĉe lerta por tio! Vi evidente planadis kaj adiaŭis al ĉiuj viaj frekventejoj dum la tuta jaro ekde aprilo. Ni konstante aŭdis vian murmuradon: “Ĉu mi iam denove enrigardos tiun valon, mi scivolas”, kaj similajn aferojn. Kaj ŝajnigado, ke vi atingis finon de via mono, kaj eĉ vendado de via amata Bag-Endo al tiuj Retikul-Baginzoj! Kaj ĉiuj tiuj konversacioj kun Gandalfo.

– Bona ĉielo! – diris Frodo. – Mi pensis, ke mi estis samtempe singarda kaj lerta. Mi ne scias, kion dirus Gandalfo. Ĉu do la tuta Provinco diskutas mian foriron?

– Ho ne! – diris Gaja. – Ne ĝenu vin pri tio! La sekreto ne longe restos kaŝita, kompreneble, sed ĉi-momente ĝi estas konata, mi supozas, nur al ni konspirantoj. Finfine, vi devas memori, ke ni tre bone konas vin, kaj ofte estas kun vi. Ni kapablas ĝenerale diveni viajn pensojn. Ankaŭ Bilbon mi konis. Se paroli la veron, mi atentis vin iom zorge ekde lia foriro. Mi pensis, ke vi pli aŭ malpli baldaŭ sekvos lin; efektive, mi atendis, ke vi jam pli frue foriros, kaj lastatempe ni iom timetis. Ni timis, ke vi eble evitos nin kaj foriros subite, tute sola, kiel faris li. Ekde la pasinta printempo ni vigle gvatis, kaj multe planadis proprakonte. Ne tiel facile vi eskapos!

– Sed mi devas iri, – diris Frodo. – Nenio malhelpas, karaj amikoj. Por ni ĉiuj estas domaĝe, sed neniel utilas, ke vi provu min reteni. Tial, ke vi tion divenis, bonvolu helpi min kaj ne malhelpu min!

– Vi ne komprenas! – diris Grinĉjo. – Vi devas iri, kaj sekve ankaŭ ni devas iri. Gaja kaj mi iros kun vi. Sam estas bonegulo kaj por savi vin ensaltus la gorĝon de drako, se li ne stumblus kontraŭ la propraj piedoj, sed vi bezonos pli ol unu kunulon dum via danĝera aventuro.

– Miaj karaj kaj plej amataj hobitoj! – diris Frodo, profunde emociita. – Sed tion mi ne povas permesi. Ankaŭ tion mi decidis antaŭlonge. Vi parolas pri danĝero, sed vi ne komprenas. Tio ĉi estas nenia trezorserĉado, nenia vojaĝo tien-reen. Mi fuĝos el mortiga danĝero al mortiga danĝero.

– Ja ni komprenas, – diris Gaja firme. – Pro tio ni decidis kuniri. Ni scias, ke la Ringo ne estas ridindaĵo, sed ni faros nian plejeblon helpi vin kontraŭ la Malamiko.

– La Ringo? – diris Frodo, jam tute konsternita.

– Jes, la Ringo, – diris Gaja. – Kara olda hobito, vi ne enkalkulas la scivolemon de amikoj. Mi jam de jaroj scias pri ekzisto de la Ringo – fakte de antaŭ la foriro de Bilbo; sed pro tio, ke li evidente taksis tion sekreto, mi tenis en la kapo tiun scion, ĝis ni formis nian konspiron. Bilbon mi kompreneble ne konis tiel bone, kiel vin; mi estis tro juna, kaj li ankaŭ estis pli singarda – sed ne sufiĉe singarda. Se vi deziras scii, kiel mi eltrovis, tion mi rakontos al vi.

– Bonvolu! – diris Frodo malforte.

– Lia stumblilo estis kompreneble la Retikul-Baginzoj, kiel oni eble atendus. Iun tagon, unu jaron antaŭ la Festo, hazarde mi marŝis laŭ la vojo, kiam mi vidis Bilbon antaŭ mi. Subite en la malproksimo vidiĝis la Retikul-Baginzoj, alvenante. Bilbo malrapidigis la paŝojn, kaj poste pum! li malaperis. Mi tiel surpriziĝis, ke mi apenaŭ havis volpreton por min kaŝi laŭ maniero pli normala; sed mi trairis la heĝon kaj marŝis interne laŭ la kampo. Mi tragvatis al la vojo, post paso de la Retikul-Baginzoj kaj rigardis rekte al Bilbo, kiam subite li reaperis. Mi ekvidis brileton de oro, kiam li remetis ion en sian pantalonpoŝon. Poste mi vigle atentis. Fakte, mi konfesas, ke mi spionis. Sed vi devas konfesi, ke tio estis tre interesa, kaj mi estis nur adoleskanto. Certe mi estas la sola en la Provinco krom vi, Frodo, kiu iam vidis la sekretan libron de la oldulo.

– Vi legis lian libron! – kriis Frodo. – Bona ĉielo supre! Ĉu nenio estas sekura?

– Ne tro sekura, laŭ mia opinio, – diris Gaja. – Sed mi sukcesis nur pri unu rapida ekrigardo, kaj tio estis malfacile atingebla. Li neniam lasis kuŝanta la libron. Mi scivolas, kio okazis al ĝi. Mi ŝatus rigardi ĝin denove. Ĉu vi havas ĝin, Frodo?

– Ne. Ĝi ne estis en Bag-Endo. Certe li forportis ĝin.

– Nu, kiel mi diris, – Gaja daŭrigis, – mi tenis sekreta mian scion, ĝis la pasinta printempo, kiam la aferoj serioziĝis. Tiam ni formis nian konspirantaron; kaj ĉar ankaŭ ni estis seriozaj kaj intencis sukcesi, ni ne tro skrupulis. Vi estas nukso ne tro facile rompebla, kaj Gandalfo malpli. Sed se vi volas prezentiĝi al nia ĉefa esploranto, mi povas lin aperigi.

– Kie li estas? – diris Frodo, ĉirkaŭrigardante, kvazaŭ li atendus, ke maskita kaj minaca figuro venos el iu ŝranko.

– Paŝu antaŭen, Sam! – diris Gaja, kaj Sam stariĝis kun vizaĝo skarlata ĝis la oreloj. – Jen nia informkolektanto! Kaj li multon kolektis, mi povas diri al vi, antaŭ ol li estis fine kaptita. Post tio, estas dirende, li ŝajnis taksi sin honorligita kaj tute silentiĝis.

– Sam! – kriis Frodo, sentante, ke surprizego atingis sian limon, kaj tute ne povante decidiĝi, ĉu li koleriĝas, amuziĝas, malŝarĝitas, aŭ simple sentas sin stulta.

– Jes, sinjoro! – diris Sam. – Pardonpete, sinjoro! Sed mi intencis nenian mison al vi, s-ro Frodo, nek al s-ro Gandalfo, cetere. Al li ne mankas sagaco, vidu; kaj kiam vi volis iri sola, li diris: “Ne! kunprenu iun, kiun vi povas fidi”.

– Sed ŝajnas, ke neniun mi povas fidi, – diris Frodo. Sam rigardis lin malfeliĉe.

– Ĉio dependas de viaj deziroj, – enmetis Gaja. – Vi povas fidi, ke ni subtenos vin tra ĉiuj danĝeroj – ĝis la fina fino. Kaj vi povas fidi, ke tiun vian sekreton ni gardos, pli firme ol vi mem ĝin gardas. Sed vi ne povas fidi, ke ni permesos al vi fronti problemojn sola, aŭ foriri senvorte. Ni estas viaj amikoj, Frodo. Ĉiuokaze, jen la afero. Ni konas la plimulton de tio, kion Gandalfo rakontis al vi. Ni scias multon pri la Ringo. Ni terure timas – sed ni akompanos vin; aŭ sekvos vin kvazaŭ dogoj.

– Kaj finfine, sinjoro, – aldonis Sam, – vi devus akcepti la konsilon de la elfoj. Gildoro diris, ke vi devus kunpreni la volontajn, kaj tion vi ne rajtas nei.

– Tion mi ne neos, – diris Frodo, rigardante al Sam, kiu nun ridetaĉis. – Mi tion ne neos, sed mi neniam plu kredos, ke vi dormas, ĉu aŭ ne vi ronkos. Mi piedbatos vin dolore, por esti certa. Vi estas aro da friponoj komplotemaj! – li diris, turnante sin al la aliaj. – Sed estu benataj! – li ridis, stariĝante kaj flirtigante la brakojn, – mi cedas. Mi sekvos la konsilon de Gildoro. Se la danĝero ne estus tiom malhela, mi dancus pro ĝojo. Malgraŭ ĉio, mi ne povas ne senti feliĉon; pli da feliĉo ol mi jam delonge sentis. Tiun ĉi vesperon mi antaŭtimegis.

– Bone! Jen decidite. Tri huraoj por Kapitano Frodo kaj lia kunularo! – ili kriis; kaj ili ĉirkaŭdancis lin. Gaja kaj Grinĉjo komencis kanton, kiun ili evidente pretigis por la okazo.

Ĝi estis farita laŭ modelo de la gnom-kanto, kiu ekirigis Bilbon al ties aventuro antaŭlonge, kaj havis la saman melodion.

Adiaŭ al kamen’ kaj hal’!

Eĉ malgraŭ vent’ kaj pluvofal’,
ni devas for ĝis tagaŭror’
trans alta monto kaj arbar’.

Ĝis Rivendel’, la elf-kastel’
en maldenset’ nebula de l’
erika vast’, en rajda hast’
kaj kien poste? – jen mister’.

Danĝerproksim’ kaj granda tim’,
ni dormos sub ĉiela lim’,
ĝis ĉesos ĝen’ de nia pen’,
kaj venos ni al vojaĝfin’.

Ni devas for! Ni devas for!

Ni rajdos antaŭ la aŭror’!

– Tre bone! – diris Frodo. – Sed tiukaze restas multaj farotaĵoj antaŭ ol ni enlitiĝos – sub tegmento, almenaŭ hodiaŭ nokte.

– Ho! Tio estis poezio! – diris Grinĉjo. – ĉu vi vere intencas ekvojaĝi antaŭ la aŭroro?

– Mi ne scias, – respondis Frodo. – Mi timas tiujn Nigrajn Rajdantojn, kaj mi certas, ke estas malsekure resti sur unu loko longe, precipe sur loko, pri kiu estas sciate, ke mi iris tien. Cetere Gildoro konsilis, ke mi ne atendu. Sed mi tre ŝatus renkonti Gandalfon. Mi povis vidi, ke eĉ Gildoro estis maltrankviligita, kiam li aŭdis, ke Gandalfo neniam aperis. Vere dependas de du aferoj. Kiel baldaŭ povus la Nigraj Rajdantoj atingi Bokelboron? Kaj kiel baldaŭ povus ni ekiri? Tio postulos multe da preparado.

– La respondo al la dua demando, – diris Gaja, – estas, ke ni povus ekvojaĝi post unu horo. Mi preparis preskaŭ ĉion. En stalo trans la kampoj troviĝas ses poneoj; bezonaĵoj kaj iloj estas ĉiuj pakitaj, krom kelkaj aldonaj vestaĵoj kaj la malfreŝiĝontaj manĝaĵoj.

– Ŝajnas, ke tio estas konspiro tre plenumkapabla, – diris Frodo. – Sed kio pri la Nigraj Rajdantoj? Ĉu estus sekure atendi dum unu tago Gandalfon?

– Dependas de tio, kion farus la Rajdantoj, laŭ via opinio, se ili trovus vin ĉi tie, – respondis Gaja. – Ili povus veni jam nun, kompreneble, se ili ne estus haltigitaj ĉe la Norda Pordego, kie la Heĝo proksimiĝas al la riverbordo, ĝuste ĉi-flanke de la Ponto. La pordogardistoj ne tralasus ilin dumnokte, kvankam ili eble trarompus. Eĉ dumtage oni eble provus haltigi ilin, laŭ mia opinio, almenaŭ ĝis oni sendus mesaĝon al la Estro de la Halo – ĉar ne plaĉus al ili la aspekto de la Rajdantoj, kaj certe oni timus ilin. Sed kompreneble Boklando ne kapablas rezisti longe atakon ferocan. Kaj estas eble, ke matene oni tralasus eĉ Nigran Rajdanton, kiu alrajdus kaj demandus pri s-ro Baginzo. Estas sufiĉe vaste konate, ke vi revenos por loĝadi en Stretkavo.

Frodo sidis pensante dum kelka tempo.

– Mi decidiĝis, – li diris fine. – Mi ekvojaĝos morgaŭ, tuj kiam tagiĝos. Sed mi ne iros sur la vojo: estus pli sekure resti ĉi tie, ol tio. Se mi trairos la Nordan Pordegon, mia foriro el Boklando estos tuj konata, anstataŭ resti sekreta dum almenaŭ kelkaj tagoj, kiel povus okazi. Kaj cetere, la Ponto kaj la Orienta Vojo proksime al la landlimoj estos certe vaĉataj, ĉu aŭ ne iu Rajdanto sukcesos eniri al Boklando. Ni ne scias, kiom multaj ili estas, sed estas almenaŭ du, eble pli. La sola farindaĵo estas forvojaĝi laŭ direkto tute neatendita.

– Sed tio nepre signifas eniri la Malnovan Arbaron! – diris Fredegaro, konsternite. – Vi ne povas tion fari. Ĝi estas almenaŭ tiel danĝera kiel la Nigraj Rajdantoj.

– Ne tute, – diris Gaja. – Tio sonas tre riskoplene, sed mi opinias, ke Frodo pravas. Ĝi estas la sola ebleco ekiri, ne tuj sekvote. Kun bonŝanco ni eble okazigus atentindan interspacon.

– Sed neniom da bonŝanco vi havos en la Malnova Arbaro, – kontraŭdiris Fredegaro. – Neniu iam trovas bonŝancon tie. Vi perdos la direkton. Oni ne eniras tien.

– Nu tamen, oni eniras! – diris Gaja. – La Brandobokoj eniras – de tempo al tempo, kiam tio venas al ili en la kapon. Ni havas privatan enirejon. Frodo eniris unu fojon, antaŭlonge. Mi jam eniris plurfoje: kutime dum taglumo, kompreneble, kiam la arboj estas dormemaj kaj relative kvietaj.

– Nu, faru laŭ via bontrovo! – diris Fredegaro. – Mi timas la Malnovan Arbaron pli ol ion ajn konatan al mi: la rakontoj pri ĝi estas koŝmaraj; sed mia voĉdono apenaŭ enkalkuliĝas, ĉar mi ne partoprenos la vojaĝon. Tamen mi estas tre kontenta, ke iu postrestas, kiu povos rakonti al Gandalfo viajn faraĵojn, kiam li ekaperos, kiel li certe faros post nelonge.

Malgraŭ sia amo al Frodo, Dikulo Bolĝero tute ne emis forlasi la Provincon, nek vidi tion, kio troviĝis ekster ĝi. Lia familio devenis de la Orienta Kvarono, fakte de Buĝfordo en Pontokampoj, sed li neniam estis transirinta la Brandovinan Ponton. Lia tasko, laŭ la origina plano de la konspirintoj, estis postresti kaj pritrakti scivolemulojn kaj daŭrigi kiel eble plej longe la ŝajnigon, ke s-ro Baginzo plu loĝadas en Stretkavo. Li eĉ alportis iujn malnovajn vestaĵojn de Frodo por pli bone ludi tiun rolon. Oni malmulte antaŭvidis, kiel danĝera tiu rolo eble pruviĝos.

– Bonege! – diris Frodo, kiam li komprenis la planon. – Aliel ni ne povus postlasi iun mesaĝon por Gandalfo. Mi ne scias, kompreneble, ĉu tiuj Rajdantoj scias legi, sed mi ne riskus postlasi mesaĝon skribitan, pro la ebleco, ke ili sukcesus eniri kaj traserĉi la domon. Sed se Dikulo volontas gardi la fortikaĵon, kaj mi povas esti certa, ke Gandalfo informiĝos pri nia irdirekto, tio decidigas min. Mi iros al la Malnova Arbaro plej frue morgaŭ.

– Nu, decidite, – diris Grinĉjo. – Mi entute preferas nian taskon ol tiun de Dikulo – atendi ĉi tie ĝis alveno de la Nigraj Rajdantoj.

– Nur atendu ĝis vi troviĝos interne de la Arbaro, – diris Fredegaro. – Vi deziros esti ĉi tie kun mi antaŭ tiu ĉi sama horo morgaŭ.

– Ne valoras plu disputi pri ĉio ĉi, – diris Gaja. – Ankoraŭ necesas ordigi kaj kompletigi la pakadon antaŭ ol enlitiĝi. Mi vekos vin ĉiujn frumatene.

Kiam Frodo fine enlitiĝis, li dum kelka tempo ne povis ekdormi. Liaj kruroj doloris. Li ĝojis, ke matene li rajdos. Fine li dormiĝe eniris svagan sonĝon, dum kiu li ŝajnis elrigardi tra alta fenestro super malhela maro da arboj implikitaj. Sube inter la radikoj aŭdiĝis sono de estaĵoj, rampantaj kaj snufantaj. Li estis certa, ke tiuj pli aŭ malpli baldaŭ flartrovos lin.

Poste li aŭdis bruon en la malproksimo. Unue li supozis tion forta ventego alvenanta trans la foliaro de l’ arbaro. Poste li komprenis, ke tio ne estas foliaro, sed la sono de la malproksima Maro; sono, kiun li neniam aŭdis dum la maldorma vivo, kvankam ĝi ofte perturbis liajn sonĝojn. Subite li trovis sin en senŝirma ekstero. Ne estis arboj finfine. Li staris sur malgranda erikejo, kaj en la aero estis granda salodoro. Rigardante supren, li vidis altan blankan turon, kiu staris sola sur alta firsto. Inundis lin forta deziro grimpi la turon por vidi la maron. Li komencis barakte supreniri la firston al la turo: sed subite lumo ekbrilis en la ĉielo, kaj aŭdiĝis tondrobruo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.