La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 7: La ŝtiparo de Denetoro

Kiam la malhela ombro ĉe la Pordego foriris, Gandalfo plu sidis senmove. Sed Grinĉjo stariĝis, kvazaŭ granda pezo estus forlevita de li; kaj li staris aŭskultante la kornojn, kaj ŝajnis al li, ke ili rompos al li la koron pro ĝojo. Kaj neniam dum postaj jaroj li povis aŭdi kornon en la malproksimo sen tio, ke larmoj aperis en liaj okuloj. Sed nun lia komisio subite revenis al lia memoro, kaj li kuris antaŭen. Tiumomente Gandalfo ekmoviĝis kaj parolis al Ombrofakso, kaj estis rajdonta tra la Pordego.

– Gandalfo, Gandalfo! – kriis Grinĉjo, kaj Ombrofakso haltis.

– Kial vi estas ĉi tie? – diris Gandalfo. – Ĉu ne estas leĝo en la Urbo, ke portantoj de la nigro kaj arĝento devas resti en la Citadelo, krom se la Mastro permesas, ke ili foriru?

– Tion li faris, – diris Grinĉjo. – Li forsendis min. Sed mi timas. Io terura eble okazos tie supre. La Mastro malsaĝiĝis, laŭ mia opinio. Mi timas, ke li sin mortigos, kaj mortigos ankaŭ Faramiron. Ĉu vi ne povas ion fari?

Gandalfo trarigardis la gapan Pordegon, kaj jam sur la kampoj li aŭdis la kreskantan bruon de batalado. Li pugnigis sian manon.

– Mi devas iri, – li diris. – La Nigra Rajdanto vagas, kaj li ankoraŭ alportos al ni ruinon. Mankas al mi tempo.

– Tamen Faramiro! – kriis Grinĉjo. – Li ne estas mortinta, kaj oni bruligos lin vivantan, se iu ne malhelpos ilin.

– Ĉu bruligos vivantan? – diris Gandalfo. – Pri kio temas? Rapidu!

– Denetoro iris al la Tomboj, – diris Grinĉjo, – kaj li kunprenis Faramiron, kaj li diris, ke ni ĉiuj estas bruligotaj, kaj li ne atendos, kaj oni devos konstrui ŝtiparon kaj bruligi sur ĝi lin kaj Faramiron. Kaj li sendis homojn por alporti lignon kaj oleon. Kaj mi sciigis Beregondon, sed mi timas, ke li ne riskos forlasi sian postenon: li sentinelas. Kaj ĉiuokaze, kion li povas fari? – Tiel Grinĉjo elverŝis sian rakonton, streĉante sin supren kaj tuŝante la genuon de Gandalfo per la tremaj manoj. – Ĉu vi povas savi Faramiron?

– Eble mi povas, – diris Gandalfo; – sed se jes, tiam mortos aliaj, mi timas. Nu mi devas veni, ĉar neniu alia helpo povas atingi lin. Sed el tio ĉi venos miso kaj malĝojo. Eĉ en la mezo de nia fortikaĵo la Malamiko kapablas trafi nin: ĉar ĝuste lia volo enmiksiĝas.

Tiam decidiĝinte li agis rapide; kaj levinte Grinĉjon kaj lin sidiginte antaŭ sin, per vorto li turnis Ombrofakson. Supren laŭ la ascendaj vojoj de Minaso Tirit ili klakadis, dum la milita bruo kreskis malantaŭ ili. Ĉie viroj stariĝis el siaj malespero kaj timego, kaptante siajn armilojn, kriante unu al alia: “Rohano venis!” Komandantoj kriis, kompanioj apeliĝis; multaj jam marŝis suben al la Pordego.

Ili renkontis princon Imrahilo, kaj tiu vokis al ili:

– Kien nun, Mitrandiro? La rohananoj batalas sur la kampoj de Gondoro! Ni devas kunigi ĉiujn troveblajn fortojn.

– Vi bezonos ĉiujn virojn kaj pli, – diris Gandalfo. – Laŭeble rapidu. Mi venos, kiam mi povos. Sed mi havas komision pri Mastro Denetoro, kiu estas neprokrastebla. Komandu dum la foresto de la Mastro!

Ili pluiris; kaj dum ili plialtiĝis kaj proksimiĝis al la Citadelo, ili sentis la venton sur siaj vizaĝoj, kaj ili ekvidis brileton de la mateno en foro, lumon kreskantan sur la suda ĉielo. Sed tiu alportis al ili malmulte da espero, sensciaj pri la misaĵo, kiu kuŝis antaŭ ili, timantaj veni tro malfrue.

– La mallumo forpasas, – diris Gandalfo, – sed ĝi ankoraŭ kuŝas peze sur tiu ĉi Urbo.

Ĉe la pordo de la Citadelo ili trovis neniun sentinelon.

– Do Beregondo iris, – diris Grinĉjo pli espere. Ili forturnis sin kaj rapidis laŭ la vojo al la Fermita Pordo. Ĝi staris larĝe aperta, kaj la gardisto kuŝis antaŭ ĝi. Li estis mortigita, kaj lia ŝlosilo estis forprenita.

– Fare de la Malamiko! – diris Gandalfo. – Tiajn farojn li ŝatas: amiko militu kontraŭ amiko; lojalo dividita pro konfuziĝo de koroj. – Li elseliĝis kaj ordonis, ke Ombrofakso reiru al sia stalo. – ĉar, amiko mia, vi kaj mi devis antaŭlonge reiri al la kampoj, sed aliaj aferoj prokrastigas min. Tamen venu rapide, kiam mi vokos!

Ili pasis la pordon kaj marŝis suben laŭ la serpentuma vojo. Lumo kreskis, kaj la altaj kolonoj kaj ĉizitaj figuroj apudvoje preteriris malrapide kvazaŭ grizaj fantomoj.

Subite la silento estis rompita, kaj ili aŭdis sube kriojn kaj sonoradon de glavoj: tiajn sonojn, kiaj ne estis aŭditaj en la sanktaj lokoj depost la konstruado de la Urbo. Finfine ili alvenis al Rat Dineno kaj rapidis al la Domo de la Regantoj, kiu baŭmis sub sia granda kupolo en la krepusko.

– Ĉesu! Ĉesu! – kriis Gandalfo, saltante antaŭen al la ŝtona ŝtuparo antaŭ la pordo. – Ĉesigu ĉi frenezaĵon!

Ĉar tie estis la servistoj de Denetoro kun glavoj kaj torĉoj en la manoj; sed sola sub la portiko sur la plej alta ŝtupo staris Beregondo, vestita per la nigro kaj arĝento de la gardistaro; kaj li forbaris al ili la pordon. Du el ili jam falis pro lia glavo, makulante la sanktejon per sia sango; kaj aliaj malbenis lin, nomante lin eksterleĝulo kaj perfidinto de la Mastro.

Ĝuste kiam Gandalfo kaj Grinĉjo kuris antaŭen, ili aŭdis en la domo de la mortintoj la voĉon de Denetoro krianta:

– Rapidu, rapidu! Faru laŭ mia ordono! Mortigu por mi tiun renegaton! Aŭ ĉu mi mem devos tion fari?

Tiam la pordo, kiun Beregondo maldekstramane tenis fermita, estis abrupte malfermita, kaj tie malantaŭ li staris la Mastro de la Urbo, alta kaj minaca; lumo flamsimila estis en liaj okuloj, kaj li tenis elingigitan glavon.

Sed Gandalfo saltis supren laŭ la ŝtupoj, kaj la homoj retroiris antaŭ li kaj kovris siajn okulojn; ĉar lia alveno similis envenon de blanka lumo en lokon malhelan, kaj li venis ege kolera. Li levis sian manon, kaj dum bato mem la glavo de Denetoro flugis alten kaj eliris el lia man-teno kaj falis malantaŭ li en la ombroj de la domo; kaj Denetoro retropaŝis antaŭ Gandalfo mirigite.

– Kio estas tio ĉi, Mastro? – diris la sorĉisto. – La domoj de la mortintoj ne taŭgas al vivantoj. Kaj kial viroj batalas ĉi tie en la sanktejo, kiam sufiĉe da milito okazas antaŭ la Pordego? Aŭ ĉu nia Malamiko venis eĉ al Rat Dineno?

– Ekde kiam la Mastro de Gondoro devas pravigi sin al vi? – demandis Denetoro. – Aŭ ĉu mi ne rajtas ordoni al miaj servistoj?

– Vi rajtas, – diris Gandalfo. – Sed aliaj rajtas kontraŭstari vian volon, kiam ĝi turniĝas al frenezo kaj miso. Kie estas via filo Faramiro?

– Li kuŝas interne, – diris Denetoro, – brulanta, jam brulanta. Ili bruligis fajron en lia karno. Sed baldaŭ forbrulos ĉiuj. La Okcidento malsukcesis. Ĝi detruiĝos en granda incendio, kaj ĉio finiĝos. Cindro! Cindro kaj fumo forblovotaj per la vento!

Gandalfo, vidante la frenezon, kiu okupis lin, timis, ke li jam plenumis ian misaĵon, kaj li impetis antaŭen kun Beregondo kaj Grinĉjo malantaŭe, dum Denetoro retroiris ĝis li haltis apud la tablo interne. Sed tie ili trovis Faramiron, plu sonĝantan en sia febro, kuŝanta sur la tablo. Ligno estis staplita sub la tablo kaj alte ĉirkaŭ ĝi, kaj ĉio estis saturita je oleo, eĉ la vestaĵoj de Faramiro kaj la tukoj; sed ankoraŭ ne estis ĉendita la brulaĵo. Tiam Gandalfo vidigis la forton, kiu en li estis kaŝita, samkiel la lumo de lia potenco estis kaŝita sub lia griza mantelo. Li suprensaltis sur la ŝtipojn, kaj levinte la malsanulon senstreĉe li resaltis suben, kaj portis lin al la pordo. Sed dum li faris tion, Faramiro ĝemis kaj alvokis sian patron dumsonĝe.

Denetoro tikegis kvazaŭ vekiĝanta el tranco, kaj la flamo formortis en liaj okuloj, kaj li ekploris; kaj li diris:

– Ne forprenu de mi mian filon! Li alvokas min.

– Li vokas, – diris Gandalfo, – sed vi ankoraŭ ne rajtas veni al li. Ĉar li devas serĉi kuracon sur la sojlo de la morto, kaj eble ne trovi ĝin. Intertempe via rolo estas eliri al la batalo en via Urbo, kie eble atendas vin morto. Tion vi scias en via koro.

– Li ne revekiĝos, – diris Denetoro. – Batalado vanas. Kial ni deziru vivi pli longe? Kial ni ne iru morten flank-al-flanke?

– Aŭtoritato ne estas donita al vi, Reganto de Gondoro, decidi la horon de via morto, – respondis Gandalfo. – Kaj nur la reĝoj paganaj, sub la regno de la Malhela Potenco, faris tiel, mortigante sin en fiero kaj malespero, murdante sian parencaron por faciligi la propran morton.

Poste, trapasinte la pordon, li prenis Faramiron el la mortiga domo kaj kuŝigis lin sur la kadavroportilon, sur kiu li estis alportita, kaj kiu estis nun starigita sub la portiko. Denetoro sekvis lin, kaj staris tremante, rigardante sopire la vizaĝon de sia filo. Kaj momente, dum ĉiuj silentis kaj senmovis, rigardantaj la Mastron en ties agonio, li ŝanceliĝis.

– Venu! – diris Gandalfo. – Ni estas bezonataj. Multon vi ankoraŭ povos fari.

Tiam subite Denetoro ridis. Li staris denove alta kaj fiera, kaj repaŝinta rapide al la tablo li levis de sur ĝi la kusenon, al kiu lia kapo estis apogita. Poste, veninte al la enirejo li flanken ŝovis la kovrilon, kaj jen! li tenis inter la manoj palantiron. Kaj kiam li levis ĝin, ŝajnis al la spektantoj, ke la globo ekardas pro interna flamo, tiel ke la magran vizaĝon de la Mastro prilumis kvazaŭruĝa fajro, kaj ĝi ŝajnis ĉizita el ŝtono dura, akra pro nigraj ombroj, nobla, fiera, kaj terura. Liaj okuloj ekbriletis.

– Ĉu fiero kaj malespero! – li kriis. – Ĉu vi supozis, ke blindas la okuloj de la Blanka Turego? Ne, mi vidis pli ol vi scias, Griza Folulo. Ĉar via espero estas nur senscio. Iru do kaj laboru kurace! Eliru kaj batalu! Vanto. Dum iomete da tempo vi eble triumfos sur la kampo, dum unu tago. Sed la Potenco nun leviĝanta nevenkeblas. Al tiu ĉi Urbo nur la unua fingro de ties mano ĝis nun etendiĝis. La tuta oriento moviĝas. Kaj jam nun la vento de via espero trompas vin, kaj alblovas laŭ Anduino ŝiparon kun nigraj veloj. La Okcidento malsukcesis. Jam tempo estas, ke ĉiuj foriru, kiuj ne volas esti sklavoj.

– Tiaj konsiloj efektive certigos la Malamikan venkon, – diris Gandalfo.

– Do esperu plu! – ridis Denetoro. – Ĉu mi ne konas vin, Mitrandiro? Vi esperas regi anstataŭ mi, stari malantaŭ ĉiu trono, norde, sude kaj okcidente. Mi tralegis vian menson kaj ties politikon. Ĉu mi ne scias, ke vi ordonis al jena duonulo daŭre silenti? Ke vi alportis lin ĉi tien, por ke li estu spiono en mia ĉambro mem? Kaj tamen dum nia interparolo mi ekkonis la nomojn kaj celon de ĉiuj viaj kunuloj. Do! Per la maldekstra mano vi volas uzi min dum kelka tempo kiel ŝirmilon kontraŭ Mordoro, kaj per la dekstra alvenigi tiun disirulon de la nordo por anstataŭi min. Sed mi diras al vi, Gandalfo Mitrandiro, ke mi ne estos via instrumento! Mi estas Reganto el la Domo de Anariono. Mi ne cedos por esti kaduka ĉambelano de iu parvenuo. Eĉ se lia pretendo estus pruvita al ni, lia deveno estas nur laŭ la linio de Isilduro. Mi ne kliniĝos al tia persono, la lasta el ĉifona domanaro jam longe senigita je nobeleco kaj digno.

– Kion do vi volus havi, – diris Gandalfo, – se via volo ricevus sian deziron?

– Mi volus, ke ĉio estu tia, kia ĝi estis dum ĉiuj tagoj de mia vivo, – respondis Denetoro, – kaj dum la tagoj de miaj prapatroj antaŭ mi: estri la Urbon en paco, kaj lasi post mi seĝon por mia filo, kiu estus la propra mastro kaj ne lernanto de sorĉisto. Sed se la sorto rifuzas tion al mi, tiam mi volas havi nenion: nek vivon reduktitan, nek duonigitan amon, nek honoron malfortigitan.

– Al mi ne ŝajnas, ke Reganto, kiu fidele transdonus sian regaĵon, estus reduktita rilate amon aŭ honoron, – diris Gandalfo. – Kaj minimume vi ne rabos al via filo lian elekton dum lia morto plu dubindas.

Je tiuj vortoj la okuloj de Denetoro reflamiĝis, kaj subakseliginte la ŝtonon li elingigis ponardon kaj paŝis al la kadavroportilo. Sed Beregondo saltis antaŭen kaj stariĝis antaŭ Faramiro.

– Do! – kriis Denetoro. – Vi jam forŝtelis duonon de la amo de mia filo. Nun vi ŝtelas ankaŭ la korojn de miaj kavaliroj, tiel ke ili tute rabas al mi mian filon en la fino. Sed almenaŭ pri tio ĉi vi ne kontraŭstaros niian volon: regi mian propran finon. Venu! – li kriis al siaj servistoj. – Venu, se vi ne estas ĉiuj perfidintoj!

Tiam du el ili kuris al li supren laŭ la ŝtuparo. Rapide li kaptis torĉon el la mano de unu el ili kaj resaltis en la domon. Antaŭ ol Gandalfo povis malhelpi tion, li ŝovis la ardaĵon inter la brulaĵojn, kaj tuj ili ekkrakis kaj muĝe flamiĝis.

Poste Denetoro saltis sur la tablon, kaj starante tie volvita per fajro kaj fumo, li levis la bastonon de sia reganteco, kiu kuŝis antaŭ liaj piedoj, kaj rompis ĝin per sia genuo. Ĵetinte la pecojn en la flamojn, li riverencis kaj sin kuŝigis sur la tablo, ambaŭmane premante al sia brusto la palantiron. Kaj oni diras, ke ĉiam poste, se iu rigardis en tiun ŝtonon, krom se li havus grandan volforton por alimaniere utiligi ĝin, li vidis nur du maljunajn manojn velkantaj en flamoj.

Gandalfo en malĝojo kaj hororo forturnis la vizaĝon kaj fermis la pordon. Kelkan tempon li staris penseme, silenta sur la sojlo, dum tiuj, kiuj estis ekstere, aŭdis la avidan muĝon de la fajro interne. Kaj poste Denetoro eligis laŭtan krion, kaj poste ne plu parolis, nek estis iam ajn denove vidita de mortemuloj.

– Tiel forpasas Denetoro, filo de Ekteliono, – diris Gandalfo. Poste li sin turnis al Beregondo kaj la servistoj de la Mastro, kiuj staris tie konsternite. – Kaj tiel pasas ankaŭ tiuj tagoj de Gondoro, kiujn vi konis: ĉu bone, ĉu malbone, ili finiĝis. Misaĵoj estas faritaj ĉi tie; sed nun metu flanken ĉiun malamikecon, kiu estas inter vi, ĉar ĝin aranĝis la Malamiko, kaj ĝi efikas laŭ lia volo. Vi estis kaptitaj per araneaĵo de kontraŭantaj devoj, kiun ne vi teksis. Sed pensu, vi servistoj de la Mastro, blinde obeemaj, ke sen la perfido de Beregondo ankaŭ Faramiro, komandanto de la Blanka Turego, jam estus bruligita. Forportu el tiu ĉi malfeliĉa loko viajn kamaradojn, kiuj pereis. Kaj ni portos Faramiron, Mastron de Gondoro, al loko, kie li povos dormi pace, aŭ morti, se tia estos lia sorto.

Gandalfo kaj Beregondo, levinte la portilon, forportis ĝin al la Domoj de Kuracado, dum malantaŭ ili marŝis Grinĉjo kun la klinita kapo. Sed la servistoj de la Mastro staris rigardante kiel afliktitoj la domon de la mortintoj. Kaj ĝuste kiam Gandalfo atingis la finon de Rat Dineno aŭdiĝis bruego. Retrorigardante ili vidis la kupolon de la domo splitiĝi kaj fumojn eliĝi; kaj poste kun falego kaj muĝado de ŝtonoj ĝi falis en agitiĝo de fajro; sed plu nereduktite la flamoj dancis kaj flagris en la ruinaĵo. Tiam terurite la servistoj fuĝis kaj sekvis Gandalfon.

Fine ili revenis al la Pordo de l’ Regantoj, kaj Beregondo rigardis malĝoje la pordiston.

– Tiun faron mi ĉiam bedaŭros, – li diris; – sed freneza hastemo pelis min, kaj li ne volis aŭskulti, sed elingigis glavon kontraŭ min. – Preninte la ŝlosilon, kiun li kaptis de la mortigito, li fermis la pordon kaj ŝlosis ĝin. – Tion ĉi oni nun devus transdoni al la Mastro Faramiro, – li diris.

– La princo de Dol Amroto komandas dum la foresto de la Mastro, – diris Gandalfo, – sed pro tio, ke li ne ĉeestas, mi devas mem respondeci pri tio ĉi. Mi ordonas, ke vi konservu la ŝlosilon kaj ĝin gardu, ĝis la Urbo denove estos ordigita.

Nun finfine ili pasis en la altajn rondojn de la Urbo, kaj en la matena lumo ili vojiris al la Domoj de Kuracado; kaj tiuj estis belaj domoj destinitaj prizorgi tiujn, kiuj grave malsanis, sed nun ili estis pretigitaj por flegado de vunditoj en batalo aŭ mortontoj. Ili staris ne malproksime de la Citadela Pordo, en la sesa rondo, apud ties suda muro, kaj ĉirkaŭ ili estis ĝardeno kaj razeno kun arboj, la sola tia loko en la Urbo. Tie loĝis la malmultaj virinoj, al kiuj estis permesite resti en Minaso Tirit, ĉar ili estis lertaj pri kuracado aŭ servantoj de la kuracistoj.

Sed ĝuste kiam Gandalfo kaj liaj kunuloj venis portante la portilon al la ĉefpordo de la Domoj, ili aŭdis kriegon, kiu leviĝis el la kampo antaŭ la Pordego kaj leviĝinte akre kaj trapike sur la ĉielon pasis, kaj formortis sur la vento. Tiel terura estis la krio, ke momente ĉiuj staris senmove, kaj tamen post ĝia forpaso subite iliaj koroj estis ekzaltitaj per tia espero, kian ili ne konis de kiam la mallumo venis el la oriento; kaj ŝajnis al ili, ke la lumo klariĝas kaj la suno trarompas la nubojn.

Sed la vizaĝo de Gandalfo estis serioza kaj malĝoja, kaj ordoninte, ke Beregondo kaj Grinĉjo prenu Faramiron en la Domojn de Kuracado, li suriris la apudajn murojn; kaj tiel kiel figuro ĉizita el blanko li staris sub la nova suno kaj forrigardis. Kaj li vidis per la vidkapablo, donita al li, ĉion, kio okazis; kaj kiam Eomero elrajdis el la avangardo de la batalo kaj staris apud tiuj, kiuj falis sur la kampo, li suspiris, kaj li denove ĵetis sur sin sian mantelon, kaj foriris de sur la muroj. Kaj Beregondo kaj Grinĉjo trovis lin staranta penseme antaŭ la pordo de la Domoj, kiam ili eliris.

Ili rigardis lin, kaj dum kelka tempo li silentis. Fine li ekparolis:

– Amikoj miaj kaj ĉiuj homoj de tiu ĉi urbo kaj de la okcidentaj landoj! Aferoj ege tristaj kaj gloraj estas okazintaj. Ĉu ni ploru aŭ ĝoju? Pli ol ni esperis, la Komandanto de niaj malamikoj estas detruita, kaj vi aŭdis la eĥon de lia lasta malespero. Sed li ne iris sen doloro kaj amaraj perdoj. Kaj tion mi eble evitus, se ne okazus la frenezeco de Denetoro. Tiel longe etendiĝas la atingo de nia Malamiko! Ve! Sed nun mi konstatas, kiel lia volo povis eniri la kernon mem de la Urbo.

» Kvankam la Regantoj supozis, ke tio estas sekreto konservata nur de ili, jam longe mi sciis, ke ĉi tie en la Blanka Turego, kiel ĉe Ortanko, unu el la Sep ŝtonoj estas gardata. Dum la tagoj de sia saĝo Denetoro ne arogis al si uzi ĝin, nek defii Saŭronon, konante la limojn de la propra forto. Sed lia saĝo velkis; kaj mi timas, ke dum kreskis la danĝero de lia regno li enrigardis la ŝtonon kaj estis trompita: pli ol unufoje, mi konjektas, post kiam Boromiro foriris. Li estis tro forta por submetiĝi al la volo de la Malhela Potenco, tamen li vidis nur tion, kion tiu Potenco permesis al li. La informoj, kiujn li akiris, sendube ofte utilis al li; tamen la vizio de la granda potenco de Mordoro, kiu estis montrita al li, nutris la malesperon en lia koro ĝis ĝi renversis lian menson.

– Jam mi komprenas tion, kio ŝajnis al mi stranga! – diris Grinĉjo, tremegante pro la rememoro dumparole. – La Mastro foriris el la ĉambro en kiu kuŝis Faramiro; kaj nur post lia reveno mi pensis la unuan fojon, ke li estas ŝanĝita, maljuna kaj kaduka.

– Estis ĝuste en la horo mem, en kiu Faramiro estis portita al la Turego, ke multaj el ni vidis strangan lumon en la plejalta ĉambro, – diris Beregondo. – Sed ni vidis pli frue tiun lumon, kaj jam delonge en la Urbo vastiĝis onidiro, ke la Mastro de tempo al tempo luktis enpense kontraŭ sia Malamiko.

– Ve! do mi konjektis prave, – diris Gandalfo. – Tiel la volo de Saŭrono eniris en Minason Tirit; kaj tial mi estas prokrastigita ĉi tie. Kaj ĉi tie mi estos devigata resti, ĉar baldaŭ min ŝarĝos aliaj taskoj, ne nur Faramiro. Nun mi devas iri suben por renkonti la venontojn. Mi vidis sur la kampo ion, kio tre malĝojigas mian koron, kaj eble realiĝos eĉ pli granda malĝojo. Akompanu min, Grinĉjo! Sed vi, Beregondo, devas reiri al la Citadelo kaj rakonti tie al la ĉefgardisto ĉion, kio okazis. Estos lia devo, bedaŭrinde, eksigi vin el la gardistaro, sed diru al li, ke se mi rajtas konsili lin, vi devus esti sendita al la Domoj de Kuracado por esti la gardanto kaj servisto de via komandanto, kaj esti ĉe lia flanko, kiam li vekiĝos – se tio iam ajn okazos. Ĉar ĝuste vi savis lin el la fajro. Iru tuj! Mi revenos baldaŭ.

Tion dirinte li forturniĝis kaj iris kun Grinĉjo malsupren al la subaj partoj de la urbo. Kaj ĝuste kiam ili rapide laŭvojis la vento alportis grizan pluvon, kaj ĉiuj fajroj malardiĝis, kaj leviĝis antaŭ ili granda fumego.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.