|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MASTRO DE L’ RINGOJAŭtoro: J.R.R. Tolkien |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Dum ili pretiĝis dormi en la taverno en Brio, mallumo kovris Boklandon; nebuleto vagis en la valetoj kaj laŭ la riverbordo. La domo en Stretkavo staris silenta. Dikulo Bolĝero singarde malfermis la pordon kaj elrigardis. Timosento kreskis en li la tutan tagon, kaj li povis nek trankvili nek enlitiĝi: en la senspira noktoaero ŝvebis minaco. Dum li fiksrigardis en la malhelon, nigra ombro moviĝis sub la arboj, la pordo ŝajne propravole malfermiĝis kaj senbrue refermiĝis. Timego ekkaptis lin. Tiam li fermis kaj riglis la pordon.
La nokto plinigriĝis. Aŭdiĝis mallaŭta bruo de ĉevaloj kaŝe kondukataj laŭ la pado. Ekster la ĝardenpordo haltis kaj eniris tri nigraj figuroj, kiel ombroj de la nokto ŝtelirantaj trans la terenon. Unu iris ĝis la pordo, po unu al ambaŭflankaj domanguloj; kaj tie ili staris, senmovaj kiel ombroj de ŝtonoj, dum la nokto malrapide pasis. La domo kaj la kvietaj arboj ŝajnis atendi senspire.
Okazis eta moviĝo en la foliaro, kaj koko kikerikis malproksime. Estis pasanta la frida horo antaŭ la tagiĝo. La apudporda figuro moviĝis. En la mallumo sen luno aŭ steloj ekbrilis elingita ponardo, kvazaŭ estus elingita lumo malvarmega. Aŭdiĝis bato, mallaŭta sed peza, kaj la pordo tremegis.
– Malfermu, je la nomo de Mordoro! – diris voĉo maldensa kaj minaca.
Je la dua bato la pordo cedis kaj malfermiĝis kun rompitaj tabuloj kaj frakasita seruro. La nigraj figuroj rapide eniris.
Tiumomente, inter la apudaj arboj, korno klarionis. Ĝi traŝiris la nokton kvazaŭ incendio ĉe montosupro.
VEKIĜU! TIMU! FAJRO! MALAMIKOJ! VEKIĜU!
Dikulo Bolĝero ne restis senfara. Tuj kiam li vidis la malhelajn formojn ŝteliri el la ĝardeno, li sciis, ke li devas forkuri aŭ perei. Kaj li do kuris, tra la malantaŭa pordo, tra la ĝardeno, kaj tra la kampoj.
Alveninte la plej proksiman domon, pli ol mejlon for, li falis sur la sojlo.
– Ne, ne, ne! – li kriadis. – Ne, ne mi! Ne mi havas ĝin! – Pasis iom da tempo antaŭ ol oni povis kompreni, pri kio li babilas. Finfine ili konstatis, ke malamikoj troviĝas en Boklando, ia stranga invado el la Malnova Arbaro. Kaj tiam ili ne plu perdis tempon.
TIMU! FAJRO! MALAMIKOJ!
La brandobokoj blovis la Korn-alarmon de Boklando, kiu ne estis aŭdigita jam de cent jaroj, depost la alveno de blankaj lupoj, kiam Brandovino estis glaciigita.
VEKIĜU! VEKIĜU!
Fore aŭdiĝis respondaj kornoj. La alarmo disvastiĝis.
La nigraj figuroj fuĝis el la domo. Unu el ili faligis hobitan mantelon sur la ŝtupo dum li kuris. Sur la pado hufobruo eksonis, kaj galopante foriris martelbate en la mallumon. Tra la tuta Stretkavo sonis kornoj klarionantaj, voĉoj kriantaj kaj piedoj kurantaj. Sed la Nigraj Rajdantoj rajdis tempeste al la Norda Pordego. Lasu la etulojn klarioni! Saŭrono pritraktos ilin poste. Intertempe ili havis alian taskon: ili jam sciis, ke la domo estas malplena kaj la Ringo foririnta. Ili surrajdis la gardantojn ĉe la pordego kaj malaperis el la Provinco.
Frue dum la nokto Frodo vekiĝis el profunda dormo, subite, kvazaŭ maltrankviligis lin ia sono aŭ eeesto. Li vidis, ke Paŝegulo sidas vigla sur sia seĝo: ties okuloj ekbrilas pro la lumo de la fajro, kiu estis hejtita kaj hele flamis; sed li nenion signis nek iel moviĝis.
Frodo baldaŭ reendormiĝis; sed liajn sonĝojn denove perturbis bruo de vento kaj galopantaj hufoj. La vento ŝajnis kurbiĝi ĉirkaŭ la domon kaj ĝin skui; kaj malproksime li aŭdis kornon malaplombe klarionantan. Li malfermis siajn okulojn kaj aŭdis viglan kikerikon de koko en la taverna korto. Paŝegulo estis malferminta la kurtenojn kaj repuŝis brue la ŝutrojn. En la ĉambro estis la unua griza taglumo, kaj malvarma aero eniris tra la malfermita fenestro.
Tuj post kiam Paŝegulo vekis ĉiujn, li kondukis ilin al iliaj dormoĉambroj. Kiam ili vidis tiujn, ili ĝojis, ke ili akceptis lian konsilon: la fenestroj estis trudapertitaj kaj svingiĝis, kaj la kurtenoj klakflirtis, la litaĵoj estis disĵetitaj, kaj la kapkusenoj trapikitaj kaj ĵetitaj planken; la bruna mato estis disŝirita.
Paŝegulo tuj iris venigi la tavernestron. Kompatinda s-ro Buterburo aspektis dormema kaj timigita. Li apenaŭ fermis la okulojn dum la tuta nokto (tion li diris), sed sonon li neniam aŭdis.
– Neniam okazis tia afero dum mia vivo! – li kriis, levante terurite la manojn. – Gastoj malhelpataj dormi en la litoj, kaj cetere ruinigitaj bonstataj kapkusenoj! Ĝis kio ni venas?
– Epoko malhela, – diris Paŝegulo. – Sed dume oni eble lasos vin trankvila, post liberiĝo de ni. Ni foriros tuj. Ne zorgu pri matenmanĝo: trinkaĵo kaj mordaĵo dumstare devos sufiĉi. Ni estos pakintaj post kelkaj minutoj.
S-ro Buterburo rapidis for, por certiĝi, ke la poneoj estu pretigitaj, kaj por alporti al ili “mordaĵon”. Sed tre baldaŭ li revenis senespere. La poneoj malaperis! La stalpordoj estis ĉiuj malfermitaj nokte, kaj ĉiuj foriris: ne nur la poneoj de Gaja, sed ankaŭ ĉiuj aliaj ĉevaloj kaj brutoj de la loko.
Frodo estis frakasita pro la sciigo. Kiel ili esperu atingi Rivendelon piede, persekutate de rajdantaj malamikoj? Same sukcese ili celus la lunon. Paŝegulo sidis silente dum kelka tempo, rigardante la hobitojn, kvazaŭ taksante ties forton kaj kuraĝon.
– Poneoj ne helpus eskapi de la Rajdantoj, – li diris finfine, penseme, kvazaŭ li divenis tion, kion Frodo pensas. – Ni ne irus multe malpli rapide piede sur la vojoj, kiujn mi intencas sekvi. Mi intencis ĉiuokaze marŝi. Ĝenas min tamen la nutraĵo kaj provizaĵoj. Ni ne povas kalkuli pri ricevo de manĝaĵoj inter tie ĉi kaj Rivendelo, krom tio, kion ni kunportos; kaj ni devus kunporti multe da rezervaĵo, ĉar ni eble estos malhelpataj aŭ devos ĉirkaŭiri, tre for de la rekta vojo. Kiom vi pretas porti sur viaj dorsoj?
– Tiom, kiom necesas, – diris Grinĉjo kun la koro malĝojiĝa, sed provante montri, ke li estas pli fortika ol li aspektas (aŭ sin sentas).
– Mi povas porti duoblan ŝarĝon, – diris Sam defie.
– Ĉu nenio estas farebla, s-ro Buterburo? – demandis Frodo. – Ĉu ni ne povas akiri paron da poneoj en la vilaĝo, aŭ eĉ nur unu por la pakaĵoj? Supozeble ni ne povus lui ilin, sed ni eble povus aĉeti, – li aldonis, dubeme, scivolante ĉu por tio sufiĉus lia mono.
– Dubinde, – diris la tavernestro malĝoje. – La du-tri rajdponeoj en Brio estis enstalitaj en mia korto, kaj tiuj foriris. Aliaj bestoj, ĉevaloj aŭ poneoj trenkapablaj kaj tiel plu, tre malmultas en Brio, kaj ili ne estos aĉeteblaj. Sed mi faros, kion mi povos. Mi elfosos Bobon kaj elsendos lin laŭeble baldaŭ.
– Jes, – diris Paŝegulo malvolonte, – prefere faru tion. Mi timas, ke necesas provi akiri almenaŭ unu poneon. Sed tiel finiĝas ĉiu espero pri frua ekiro, kaj kvieta forŝteliro! Ni same profite estus blovintaj kornon por anonci nian foriron. Tio estis parto de ilia plano, sendube.
– Troviĝas unu ero da konsolo, – diris Gaja, – kaj pli ol ero, espereble: ni povos matenmanĝi dum ni atendas – kaj por tio sidiĝi. Ni kaptu Nobon!
Fine la prokrasto daŭris pli ol tri horojn. Bobo revenis kun raporto, ke en la najbaraĵo neniu ĉevalo aŭ poneo estas akirebla kontraŭ io ajn – escepte de unu: Vilĉjo Filikĉjo havas unu, kiun li eble vendos.
– Povra maljuna duonnutrita kreito ĝi estas, – diris Bobo, – sed li ne liberiĝos de ĝi kontraŭ malpli ol la trioblo de ĝia valoro, pro via situacio, se mi konas Vilĉjon Filikĉjon.
– Vilĉjo Filikĉjo? – diris Frodo. – Ĉu ne enestas ia truko? Ĉu la bruto ne rekurus al li kun nia tuta posedaĵo, aŭ helpus spuri nin, aŭ io?
– Povas esti, – diris Paŝegulo. – Sed mi ne povas imagi, ke ajna besto rekurus hejmen al li, se ĝi nur eskapus. Al mi ŝajnas, ke tio ĉi estas nura postpensaĵo de l’ afabla Mastro Filikĉjo: simple maniero pligrandigi sian profiton el la afero. Ĉefa danĝero estas, ke tiu povra besto probable estas tuj mortonta. Sed ŝajne mankas elektebleco. Kiom li postulas por ĝi?
La postulo de Vilĉjo Filikĉjo estis dek du arĝentaj moneroj; kaj tio efektive estis minimume trioblo de l’ valoro de la poneo en tiu regiono. Montriĝis, ke ĝi estas osteca, subnutrita, kaj malvigla besto; sed ĝi ne aspektis baldaŭ mortonta. S-ro Buterburo mem pagis ĝin, kaj proponis al Gaja pluajn dek ok monerojn kiel iom da kompensaĵo por la perditaj bestoj. Li estis honestulo kaj bonstata laŭ la kriterioj en Brio, sed tridek arĝentaj moneroj serioze ĝenis lin, kaj trompado far Vilĉjo Filikĉjo igis tion eĉ pli netolerebla.
Efektive li malperdis en la fino. Montriĝis poste, ke nur unu ĉevalo estis efektive ŝtelita. La ceteraj estis forpelitaj aŭ forkuris terurite, kaj oni trovis ilin vagantaj en diversaj anguloj de Brilando. La poneoj de Gaja estis tute eskapintaj, kaj finfine (ĉar ili estis sufiĉe sagacaj) ili ĝisiris la Montetaron por serĉi Grasulon Pendolan. Do ili dum kelka tempo estis prizorgataj de Tom Bombadiljo kaj bonstatis. Sed kiam sciigo pri la okazaĵoj en Brio atingis la orelojn de Tom, tiu ekspedis ilin al s-ro Buterburo, kiu tiel akiris kvin bonajn bestojn je tre favora prezo. En Brio ili devis labori pli diligente, sed Bobo traktis ilin bone; do entute ili bonŝancis: ili malhavis vojaĝon malhelan kaj danĝeran. Sed ili neniam alvenis Rivendelon.
Tamen dume, laŭ la vidpunkto de s-ro Buterburo lia mono estis elspezita, ĉu bone ĉu malbone. Kaj li havis aliajn problemojn. Okazis granda tumulto, tuj kiam la ceteraj gastoj aperis kaj sciiĝis pri la rabatako kontraŭ la taverno. La sudaj vojaĝantoj perdis plurajn ĉevalojn kaj laŭte kulpigis la tavernestron, ĝis iĝis konate, ke unu el ilia propra grupo same malaperis dumnokte – kiu, se ne la straba kunulo de Vilĉjo Filikĉjo. Tiun suspekto tuj trafis.
– Se vi kunuliĝis kun ĉevalŝtelisto, kaj kondukis lin al mia domo, – diris Buterburo kolere, – vi devas mem pagi la tutan domaĝon, kaj ne venu kriantaj al mi. Iru demandi al Filikĉjo, kie troviĝas via belaspekta amiko! – Sed evidentiĝis, ke tiu estas nenies amiko, kaj neniu povis rememori, kiam li aliĝis al ilia grupo.
Post matenmanĝo, la hobitoj devis repaki kaj meti pliajn provizaĵojn por la pli longa vojaĝo, kiun ili nun atendis. Estis preskaŭ la deka horo, kiam finfine ili ekiris. Tiam la tuta Brio jam zumis pro ekscitiĝo. La malapera truko de Frodo; alveno de la Nigraj Rajdantoj; prirabo de la stalaro, kaj ne laste la informiĝo, ke Paŝegulo la disirulo aliĝis al la misteraj hobitoj, kreis tian rakonton, kia daŭris dum multaj seneventaj jaroj. La plimultaj loĝantoj de Brio kaj Transio, kaj multaj eĉ de Kavio kaj Arketo, amasiĝis sur la vojo por vidi la ekiron de l’ vojaĝontoj. La ceteraj tavernaj gastoj staris ĉe la pordoj aŭ elpendis tra la fenestroj.
Paŝegulo ŝanĝis la intencon kaj decidis foriri el Brio laŭ la ĉefa vojo. Iu provo ekiri tuj trans la kamparon nur malplibonigus la situacion: duono el la loĝantaro sekvus ilin por vidi, kion ili celas, kaj malhelpi, ke ili senrajte trairu ien.
Ili adiaŭis al Nobo kaj Bobo kaj forlasis s-ron Buterburo kun multaj dankesprimoj.
– Mi esperas, ke ni renkontiĝos denove iam, kiam la aferoj denove gajos, – diris Frodo. – Nenio pli kontentigus min ol trankvila restado dum kelka tempo en via domo.
Ili formarŝis, zorgoplenaj kaj deprimitaj, rigardate de la amaso. Ne ĉiuj vizaĝoj estis amikecaj, nek ĉiuj el la alkriitaj vortoj. Sed Paŝegulo ŝajnis time admirata de la plimultaj brilandanoj, kaj tiuj, al kiuj li fiksrigardis, fermis la buŝon kaj retropaŝis. Li marŝis antaŭe kun Frodo, poste sekvis Gaja kaj Grinĉjo, kaj laste venis Sam kondukante la poneon, kiu estis ŝarĝita per tiom da pakaĵaro, kiom ilia bonvolo permesis; sed ĝi jam aspektis malpli deprimita, kvazaŭ ĝi aprobus la ŝanĝiĝon de sia sorto. Sam penseme maĉis pomon. Da tiuj li havis poŝplenon: adiaŭa donaco de Nobo kaj Bobo.
– Pomoj marŝante, kaj pipo sidante, – li diris. – Sed ŝajnas al mi, ke mankos al mi ambaŭ postnelonge.
La hobitoj malatentis la scivolajn kapojn, kiuj tragvatis pordojn aŭ ekaperis super muroj kaj bariloj, dum ili preterpasis. Sed kiam ili alproksimiĝis la pli foran pordon, Frodo vidis malhelan nezorgitan domon malantaŭ densa dornbarilo: la lastan domon de la vilaĝo. Post unu el la fenestroj li ekvidis flavecan vizaĝon kun ruzaj, oblikvaj okuloj, sed ĝi tuj malaperis.
“Do tie kaŝas sin tiu sudano! – li pensis. – Li aspektas pli ol duone goblena”.
Trans la barilon alia viro fiksrigardis arogante. Li havis pezajn nigrajn brovojn kaj malhelajn senestimajn okulojn, lia buŝego kurbiĝis rikane. Li fumis mallongan nigran pipon. Kiam ili alproksimiĝis li elbuŝigis ĝin kaj kraĉis.
– Matenon, Longkrurulo! – li diris. – Ĉu frua foriro? Finfine trovis amikojn? – Paŝegulo kapjesis, sed nenion respondis.
– Matenon, amiketoj! – li diris al la ceteraj. – Supozeble vi scias, al kiu vi kuniĝis? Tiu estas Senrezigna Paŝegulo. Kvankam mi aŭdis aliajn nomojn ne tiel agrablajn. Gardu vin hodiaŭ vespere! Kaj vi, Samĉjo, ne mistraktu mian povran maljunan poneon! Pa! – Li kraĉis denove.
Sam returniĝis rapide.
– Kaj vi, Filikĉjo, malaperigu vian malbelan vizaĝon, aŭ ĝi difektiĝos.
Per subita ekĵeto, fulme rapida, pomo forlasis lian manon kaj trafis Vilĉjon rekte sur la nazon. Li evitis tro malfrue, kaj de malantaŭ la dornbarilo aŭdiĝis sakroj.
– Malŝparo de bona pomo, – diris Sam bedaŭreme, kaj paŝis antaŭen.
Finfine ili lasis malantaŭe la vilaĝon. La akompanantaj infanoj kaj vaguloj, kiuj sekvis ilin, enuiĝis kaj returnis sin ĉe la Suda pordego. Trapasinte, ili daŭrigis laŭ la Vojo tra kelkaj mejloj. Ĝi kurbiĝis maldekstren, retroirante al sia orienta linio kiam ĝi ĉirkaŭis la subaĵon de Brimonteto, kaj poste ĝi ekdeklivis rapide malsupren en arbaretan regionon. Maldekstre ili povis vidi kelkajn el la domoj kaj hobit-truoj de Transio sur la malabruptaj flankoj de l’ monteto; profunde en kavaĵo foraorde de la Vojo vidiĝis bukletoj da leviĝanta fumo, kiuj montris la situon de Kavio; Arketo estis kaŝita per la preteraj arboj.
Kiam la Vojo jam deklivis dum kelka distanco kaj postlasis Brimonteton starantan alta kaj bruna malantaŭe, ili alvenis mallarĝan padon, kiu forkondukis norden.
– Jen kie ni forlasas la senŝirmejon kaj ekiras kaŝe, – diris Paŝegulo.
– Espereble ne ia kurtvojo, – diris Grinĉjo. – Nia lasta kurtvojo tra la arbaro finiĝis preskaŭ katastrofe.
– Ha, sed tiam mi ne kuniris, – ridis Paŝegulo. – Miaj vojoj, ĉu kurtaj ĉu longaj, ne miskondukas. – Li rigardis ambaŭdirekten laŭ la Vojo. Neniu vidiĝis, kaj li rapide kondukis ilin suben al la arbokovrita valo.
Lia plano, kiom ili povis kompreni ĝin ne konante la terenon, estis iri unue direkte al Arketo, sed devii dekstren kaj preterpasi ĝin oriente, kaj poste direktiĝi laŭeble rekte trans Sovaĝujon ĝis Veterverta Monto.
Tiamaniere, se ĉio irus glate, ili fortranĉus grandan kurbiĝon de la Vojo, kiu pli fore turniĝis suden por eviti la Kulakvan Marĉon. Sed kompreneble ili mem devos trapasi la marĉon, kaj ties priskribo far Paŝegulo ne estis kuraĝiga.
Tamen dume la marŝado ne estis malagrabla. Efektive, se ne okazus la perturbaj eventoj de la pasinta nokto, ili ĝuus pli bone tiun ĉi parton de la vojaĝo ol iun ajn ĝistiaman. La suno brilis, klare sed ne tro varme. La arboj en la valo havis ankoraŭ foliojn, estis kolorplenaj kaj ŝajnis trankvilaj kaj sanaj. Paŝegulo gvidis ilin senhezite inter la multaj kruciĝantaj padoj, kvankam sen lia ĉeesto ili baldaŭ estus malorientitaj. Li sekvis serpentuman direkton kun multaj turniĝoj kaj retroiroj, por trompi eventualan persekuton.
– Vilĉjo Filikĉjo certe gvatis, kie ni forlasis la Vojon, – li diris, – kvankam mi ne opinias, ke li mem sekvos nin. Li konas sufiĉe bone la terenon ĉi-regione, sed li scias, ke li ne estas mia egalulo en arbaro. Estas tio, kion li eble sciigos al aliaj, kio timigas min. Supozeble ili ne estas tre malproksimaj. Se ili supozas, ke ni celis al Arketo, tiom pli bone.
Ĉu pro la lerto de Paŝegulo aŭ pro alia kialo, ili nek vidis signon, nek aŭdis sonon de alia vivantaĵo dum la tuta tago: nek dupieda, krom birdoj; nek kvarpieda, krom unu vulpo kaj kelkaj sciuroj. La postan tagon ili komencis direktiĝi sendevie orienten; kaj ĉio daŭre estis kvieta kaj trankvila. Je la tria tago for de Brio ili forlasis la Ĉetarbaron. La tereno konstante malaltiĝis post kiam ili forturniĝis de la Vojo, kaj nun ili eniris larĝan ebenaĵon, pli malfacile trakteblan. Ili troviĝis tre malproksime de la limoj de Brilando, sur senpada sovaĝejo, kaj proksimiĝis al la Kulakva Marĉo.
La tero nun iĝis malseketa kaj foje spongeca, kaj ie-tie ili alvenis flakojn, kaj vastajn etendaĵojn da kanoj kaj junkoj plenaj je fajfado de kaŝitaj birdetoj. Ili devis tre zorge elekti paŝejojn por resti sekpiedaj kaj ĝustadirektaj. Komence ili progresis kontentige, sed ju pli ili antaŭeniris, des pli malrapida kaj pli danĝera iĝis la pasado. La marĉo estis konfuza kaj perfida, kaj ne ekzistis permanenta vojo trovebla eĉ de la disiruloj tra ĝiaj translokiĝantaj ŝlimejoj. Ekturmentis ilin muŝoj, kaj aero estis plenplena de nuboj da kuletoj, kiuj enrampis iliajn manikojn kaj iliajn hararojn.
– Mi estas manĝata vive! – kriis Grinĉjo. – Kulakvo! Estas pli da kuloj ol da akvo!
– Per kio ili nutras sin, kiam hobitoj ne haveblas? – demandis Sam, gratante sian nukon.
Ili pasigis tagon mizeran sur tiu soleca kaj malagrabla tereno. Ilia bivako estis malseketa, malvarma, kaj malkomforta, kaj la mordantaj insektoj ne lasis, ke ili dormu. Ĉeestis ankaŭ abomenindaj kreaĵoj, kiuj frekventis la junkojn kaj herbotufojn, kaj laŭsone estis misaj parencoj de griloj. Ili troviĝis milope, kaj ili en la tuta ĉirkaŭaĵo grincis, nik-brik, brik-nik, senĉese dum la tuta nokto, ĝis la hobitoj preskaŭ freneziĝis.
La posta tago, la kvara, ne estis multe pli bona, kaj la nokto preskaŭ same malkomforta. Kvankam la Nikbrikuloj (kiel nomis ilin Sam) estis postlasitaj, la kuloj daŭre persekutis ilin.
Dum Frodo kuŝis laca, tamen ne kapabla fermi la okulojn, al li ŝajnis, ke tre fore vidiĝis lumo sur la orienta ĉielo: ĝi ekfajris kaj malkreskis multfoje. Ne temis pri la aŭroro, ĉar tiu ne okazus dum ankoraŭ pluraj horoj.
– Kio estas la lumo? – li diris al Paŝegulo, kiu estis leviĝinta kaj staris rigardante antaŭen en la nokton.
– Mi ne scias, – Paŝegulo respondis. – Ĝi estas tro malproksima por rekoni. Ĝi similas al fulmo, kiu suprensaltas de la montosuproj.
Frodo rekuŝiĝis, sed li ankoraŭ longe vidis la blankajn flagrojn, kaj antaŭ ili la altan malhelan figuron de Paŝegulo, staranta silente kaj atente. Finfine li eniris maltrankvilan dormon.
Ili ne longe vojaĝis en la kvina tago, kiam ili postlasis la lastajn sporadajn flakojn kaj junkejojn de la marĉo. La tereno antaŭe denove ekdeklivis supren. En la malproksimo oriente ili nun vidis vicon da montetoj. La plej alta el ili troviĝis dekstre kaj iom dise de l’ aliaj. Ĝi havis supron konusforman, iomete platan en la supro.
– Ĝi estas Veterverto, – diris Paŝegulo. – La Malnova Vojo, kiun ni postlasis fore dekstre, aliras ties sudon kaj preterpasas proksime de ĝia subo. Ni eble atingos ĝin morgaŭ tagmeze, se ni celos rekte al ĝi. Al mi ŝajnas, ke ni prefere tion faru.
– Kion vi aludas? – demandis Frodo.
– Mi aludas: kiam ni fakte alvenos, ne estas certe, kion ni trovos. Ĝi estas proksima al la Vojo.
– Sed ĉu ni ne esperas trovi tie Gandalfon?
– Jes, sed la espero estas malforta. Se li entute venos ĉi-direkten, li eble ne trapasos Brion, kaj do li eble ne scios, kion ni faras. Kaj ĉiuokaze, krom se ni bonŝance alvenos preskaŭ samtempe, ni maltrafos unu la alian; ne estos sekure por li aŭ por ni tro longe restadi tie. Se la Rajdantoj malsukcesos trovi nin en Sovaĝujo, ili verŝajne celos al Veterverto mem. Ĝi havigas larĝan ĉirkaŭvideblon. Efektive, en tiu ĉi tereno estas multaj birdoj kaj bestoj, kiuj kapablus vidi de la monteto nin starantajn ĉi tie. Ne ĉiuj birdoj estas fidindaj, kaj troviĝas aliaj spionoj pli misaj ol ili.
La hobitoj alrigardis zorgoplene la distajn montetojn. Sam rigardis supren al la pala ĉielo, timante vidi akcipitrojn aŭ aglojn ŝvebantaj super ili kun helaj neamikaj okuloj.
– Vi ja sentigas al mi solecon kaj malkomforton, Paŝegulo! – li diris.
– Kion vi konsilas? – demandis Frodo.
– Mi opinias, – respondis Paŝegulo malrapide, kvazaŭ ne tute certa, – mi opinias, ke prefere ni iru rekte orienten de ĉi tie kiom eble, cele al la montetovico, ne al Veterverto. Tie ni povos trafi padon, kiu laŭ mia scio pasas je ties subo; ĝi kondukos nin ĝis Veterverto el la nordo kaj malpli videble. Poste ni vidos, kion ni vidos.
Ili plandadis la tutan tagon, ĝis malvarma kaj frua vespero. La tereno iĝis pli seka kaj pli dezerta; sed nebuletoj kaj vaporoj kuŝis malantaŭ ili ĉe la marĉo. Kelkaj melankoliaj birdoj pepis kaj ululis, ĝis la ronda ruĝa suno malrapide subiris en la okcidentajn ombrojn; poste estiĝis vaka silento. La hobitoj pensis pri la mola lumo de sunsubiro enrigardanta tra la gajaj fenestroj de malproksima Bag-Endo.
Je la tagofino ili alvenis rivereton, kiu serpentumis el la montetoj kaj perdiĝis en la stagna marĉtero, kaj ili ascendis laŭ ties bordoj dum sufiĉis la lumo. Jam noktiĝis, kiam fine ili haltis kaj noktumis sub kelkaj alnoj surborde de la rivereto. Antaŭe nun baŭmis kontraŭ la nigreta ĉielo la mornaj kaj senarbaj dorsoj de la montetoj. Tiunokte ili starigis vaĉon, kaj Paŝegulo, ŝajne, tute ne dormis. La luno estis kreska, kaj dum la fruaj noktaj horoj frida griza lumo surkuŝis la terenon.
La postan matenon ili ekiris denove baldaŭ post sunleviĝo. En la aero estis frosteco, kaj la ĉielo estis pale, klare blua. La hobitoj sentis sin refreŝigitaj, kvazaŭ ili pasigis nokton da dormo seninterrompa. Jam ili ekkutimiĝis al multe da marŝado kaj malmulte da manĝaĵo – pli malmulte, ĉiuokaze, ol tiom, kiom en la Provinco ili supozus sufiĉa por ebligi al ili stari surkrure. Grinĉjo deklaris, ke Frodo aspektas duoble pli bonstata ol antaŭe.
– Tre strange, – diris Frodo, striktigante sian zonon, – se oni pripensas, ke fakte da mi ekzistas konsiderinde malpli. Mi esperas, ke la maldikiĝado ne daŭros senfine, aŭ mi estiĝos fantomo.
– Ne parolu pri tiaj aferoj! – diris Paŝegulo rapide, kaj surprize serioze.
La montoj proksimiĝis. Ili formis ondantan spinon, kiu ofte leviĝis ĝis preskaŭ mil futoj, kaj ie-tie refalis al malaltaj fendoj aŭ trapasejoj kondukantaj al la orienta regiono. Sur la verto de la spino la hobitoj vidis ion, kio aspektis kiel restaĵoj de verdaĵkovritaj muroj kaj ŝtonbariloj, kaj en la fendoj ankoraŭ staris ruinoj de malnovaj ŝtonkonstruaĵoj. Je noktiĝo ili atingis la subon de l’ okcidentaj deklivoj, kaj tie ili noktumis. Tio estis nokto de la kvina de oktobro, kaj ili estis je sestaga distanco de Brio.
Matene ili trovis, la unuan fojon de kiam ili forlasis Ĉetarbaron, klare videblan padon. Ili turniĝis dekstren kaj laŭiris ĝin suden. Ĝi direktiĝis ruze, sekvante linion, kiu ŝajnis elektita por laŭeble kaŝiĝi el videbleco, same de la montovertoj supre kaj de la platejoj okcidente. Ĝi plonĝis en valetojn kaj apudis apikajn teramasojn; kaj kie ĝi pasis trans tereno pli ebena kaj pli senŝirma, ambaŭflanke de ĝi troviĝis ŝtonegoj kaj ĉizitaj ŝtonoj, kiuj ekranis la vojaĝantojn preskaŭ kiel barilo.
– Mi scivolas, kiu faris ĉi tiun padon, kaj por kio, – diris Grinĉjo, dum ili promenis laŭ unu el tiuj avenuoj, kie la ŝtonoj estis pli ol kutime grandaj kaj kunmetitaj. – Mi ne certas, ke tio plaĉas al mi: ĝi havas – nu, aspekton iom dolmenulan. Ĉu troviĝas tumulo sur Veterverto?
– Ne. Ne estas tiuj sur Veterverto, nek sur iu ajn el ĉi tiuj montetoj, – respondis Paŝegulo. – La homoj de l’ okcidento ne loĝis ĉi tie; kvankam dum siaj lastaj tagoj ili defendis la montetojn dum kelka tempo kontraŭ la malbonego, kiu alvenis el Angmaro. Ĉi tiu pado estis farita por servi la fortikaĵojn laŭlonge de la muroj. Sed pli antikve, dum la unuaj tagoj de la Norda Reĝlando, ili konstruis grandan vaĉturon supre de Veterverto, Amono Sulo ili nomis ĝin. Ĝi estis bruligita kaj rompita, kaj neniom el ĝi restas nun krom faligita ringo, kiel kruda krono sur la kapo de l’ malnova monteto. Tamen iam ĝi estis alta kaj bela. Estas rakontite, ke tie staris Elendilo atendante la alvenon de Gil-Galado el la Okcidento, en la tagoj de la Lasta Alianco.
La hobitoj fiksrigardis al Paŝegulo. Montriĝis, ke li estas klera pri antikva saĝeco, kiel ankaŭ pri la moroj de la sovaĝejo.
– Kiu estis Gil-Galado? – demandis Gaja; sed Paŝegulo ne respondis, kaj ŝajnis droninta en pensado. Subite malalta voĉo murmuris:
Gil-Galad’ estis elfa reĝo,
pri kiu tristas harp-arpeĝo:
la lasta el liberularo
inter la Montoj kaj la Maro.
La glavo longis, akris lanco,
la kasko brilis el distanco;
la steloj en ĉiela bildo
spegulis sin sur Ha ŝildo.
Li rajdis antaŭlonge for
al kaŝa lok’, ĉar en Mordor’,
la ombra, falis lia stelo
en tristan regnon de l’ malhelo.
La aliaj turniĝis mirigite, ĉar ĝi estis la voĉo de Sam.
– Daŭrigu! – diris Gaja.
– Nur tion mi konas, – balbutis Sam, ruĝiĝante. – Mi lernis ĝin de s-ro Bilbo, kiam mi estis knabo. Li kutimis rakonti al mi tiajn historiojn, ĉar li sciis, ke mi ĉiam emis aŭdi pri elfoj. Estis s-ro Bilbo, kiu instruis al mi legadon kaj skribadon. Li estis tre klera, tiu kara maljuna s-ro Bilbo. Kaj li verkis poezion. Li verkis ĝuste tion, kion mi elparolis.
– Li ne verkis ĝin, – diris Paŝegulo. – Ĝi estas parto de tiu kanto, kiu titoliĝas La Pereo de Gil-Galado, kaj estas en la antikva lingvo. Bilbo verŝajne tradukis ĝin. Tion mi neniam sciis.
– Enestis multe pli, – diris Sam, – tute pri Mordoro. Tiun parton mi ne lernis, ĝi tremetigis min. Mi neniam supozis, ke mi mem iam laŭiros tiun vojon!
– Iros ĝis Mordoro! – kriis Grinĉjo. – Espereble tiel ne okazos!
– Ne elparolu tiel laŭte tiun nomon! – diris Paŝegulo.
Estis jam tagmeze, kiam ili proksimiĝis al la suda fino de la pado, kaj vidis antaŭ si, en la pala klara lumo de l’ oktobra suno, grizverdan deklivon, kiu kvazaŭ ponto kondukis supren sur la nordan montodeklivon. Ili decidis tuj celi al la supro, dum la taga lumo estis hela. Sinkaŝado ne plu eblis, kaj ili povis nur esperi, ke neniu malamiko aŭ spiono observas ilin. Nenio vidiĝis moviĝanta sur la deklivo. Se Gandalfo estis ie en la ĉirkaŭaĵo, mankis signo pri li.
Sur la okcidenta flanko de Veterverto ili trovis ŝirmatan kavaĵon, funde de kiu estis bovloforma valeto kun herbaj flankoj. Tie ili lasis Samon kaj Grinĉjon kun la poneo kaj iliaj tornistroj kaj pakaĵoj. La aliaj tri plueniris. Post duonhoro da laciga grimpado Paŝegulo atingis la supron de la monteto; Frodo kaj Gaja sekvis, lacaj kaj senspiraj. La lasta deklivo estis apika kaj rokoplena.
Supre ili trovis, kiel Paŝegulo antaŭdiris, larĝan ringon de antikva ŝtonĉizaĵo, jam polviĝanta aŭ kovrita de antikva herbo. Sed en la centro amaso de rompitaj ŝtonoj estis staplita. Ili estis nigrigitaj, kvazaŭ per fajro. Ĉirkaŭe la razeno estis ĝisradike bruligita kaj ĉie interne de l’ ringo la herbo estis brulstampita kaj ŝrumpinta, kvazaŭ flamoj inundus la montosupron, sed mankis ĉiu signo pri vivantaĵoj.
Starante rande de l’ ruinigita cirklo, ili vidis ĉie ĉirkaŭe sube larĝan vidkampon, plejparte terojn malplenajn kaj nerimarkindajn, escepte de grupoj da arboj fore en la sudo, post kiuj ili ekvidis ie-tie ekbrilon de malproksima akvo. Sube de ili ĉe tiu suda flanko kuris rubande la Malnova Vojo, venante el la okcidento kaj serpentumante, ĝis ĝi malaperis malantaŭ spino da malhela tero oriente. Sur la Vojo nenio moviĝis. Okule sekvante ĝin orienten ili vidis la Montojn: la pli proksimaj montosuboj estis brunaj kaj sombraj; malantaŭ ili staris pli altaj formoj el grizo, kaj plue sekvis altaj blankaj montopintoj, kiuj glimis inter la nuboj.
– Nu, jen ni alvenis! – diris Gaja. – Kaj tre malagrable kaj forpuŝe ĝi aspektas! Mankas akvo kaj ŝirmaĵo. Kaj neniu indiko pri Gandalfo. Sed mi ne kulpigas lin pro tio, ke li ne atendis – se li entute venis ĉi tien.
– Pripensinde, – diris Paŝegulo, penseme ĉirkaŭrigardante. – Eĉ se li malantaŭis nin du-tri tagojn ĉe Brio, li povus alveni ĉi tien la unua. Li kapablas rajdi tre rapide, kiam urĝas. – Subite li kliniĝis kaj rigardis la plej supran ŝtonon de la ŝtonamaso; ĝi estis pli plata ol la aliaj, kaj pli blanka, kvazaŭ ĝin maltrafis la fajro. Li prenis kaj esploris ĝin, turnante ĝin per la fingroj. – Ĝi estis mantuŝita lastatempe, – li diris. – Kion vi opinias pri ĉi tiuj signoj?
Sur la plata subaĵo Frodo vidis iujn grataĵojn:
– ŝajnas, ke tio estas streko, punkto, kaj tri pliaj strekoj, – li diris.
– La maldekstra streko eble estas runo G kun maldikaj branĉoj, – diris Paŝegulo. – Ĝi povas esti signo postlasita de Gandalfo, kvankam oni ne povas esti certa. La grataĵoj estas fajnaj, kaj ili certe aspektas freŝaj. Sed la signoj eble signifas ion tute alian, kaj tute ne koncernas nin. Disiruloj uzas runojn, kaj ili kelkfoje venas ĉi tien.
– Kion ili povus signifi, eĉ se ilin faris Gandalfo? – demandis Gaja.
– Laŭ mia opinio, – respondis Paŝegulo, – ili signifas G 3, kaj estas indiko, ke Gandalfo estis ĉi tie la trian de oktobro: do jam antaŭ tri tagoj. Tio indikus ankaŭ, ke li hastis kaj danĝero minacis, tiel ke mankis al li tempo kaj li ne kuraĝis skribi ion pli longan aŭ pli klaran. Se estas tiel ni devas esti singardaj.
– Mi volus, ke ni estus certaj, ke faris la signojn li, kio ajn la signifo, – diris Frodo. – Estus tre konsole scii, ke li estas survoje, antaŭ ni aŭ malantaŭe.
– Eble, – diris Paŝegulo. – Persone, mi opinias, ke li estis ĉi tie, kaj danĝero minacis. Ĉi tie estis brulaj flamoj; kaj nun revenas al mia menso la lumo, kiun ni vidis antaŭ tri noktoj sur la orienta ĉielo. Mi konjektas, ke li estis atakata sur tiu ĉi montosupro, sed kiarezulte mi ne povas diveni. Li ne plu ĉeestas, kaj jam ni devas prizorgi nian vojaĝon al Rivendelo laŭ nia bontrovo.
– Kiom malproksima estas Rivendelo? – demandis Gaja, lace ĉirkaŭrigardante. La mondo aspektis sovaĝa kaj vasta desur Veterverto.
– Mi ne scias, ĉu la Vojo estas iam mejle mezurita post la Forlasita Taverno, je unutaga vojaĝo oriente de Brio, – respondis Paŝegulo. – Iuj diras, ke ĝi estas tiomdistanca, aliaj diras alie, Ĝi estas vojo stranga, kaj oni ĝojas alveni la finon, ĉu la daŭro estas longa, ĉu mallonga. Sed mi scias, kiom longe tio daŭrus por mi proprapaŝe, kun bela vetero kaj sen misfortuno: dek du tagoj de ĉi tie ĝis la transpasejo Bruineno, kie la Vojo transiras la Bruakvon, kiu fluas el Rivendelo. Antaŭ ni staras almenaŭ dusemajna vojaĝo, ĉar al mi ŝajnas, ke ni ne povos uzi la Vojon.
– Dusemajna! – diris Frodo. – Multo povas okazi dum tioma tempo.
– Povas, – diris Paŝegulo.
Ili staris kelkan tempon silente sur la montosupro, proksime al ties suda rando. En tiu soleca loko Frodo la unuan fojon plene konstatis sian senhejmecon kaj danĝeron. Li amare deziris, ke lia sorto lasus lin en la kvieta kaj amata Provinco. Li rigardis suben al la abomena Vojo, rekondukanta okcidenten – al lia hejmo. Subite li rimarkis, ke du nigraj makuletoj moviĝas malrapide sur ĝi de la okcidento; kaj rigardante denove li vidis, ke tri aliaj rampas de la oriento renkonte al ili. Li ekkriis kaj kroĉis la brakon de Paŝegulo.
– Rigardu, – li diris, fingromontrante suben.
Tuj Paŝegulo ĵetis sin surteren interne de l’ ruina cirklo, subentrenante Frodon apude. Gaja ĵetiĝis najbare.
– Kio estas? – li flustris.
– Mi ne scias, sed mi timas la plej malbonan, – respondis Paŝegulo.
Malrapide ili alrampis denove la randon de l’ ringo, kaj gvatis tra fendeto inter du akregaj ŝtonoj. La lumo ne plu helis, ĉar la mateno jam nebuliĝis, kaj nuboj malrapidantaj el la oriento jam atingis la sunon, dum tiu komencis subeniri. Ili ĉiuj povis vidi la nigrajn makuletojn, sed nek Frodo nek Gaja povis certe difini iliajn formojn; tamen io sciigis al ili, ke tie, malproksime sube, estis Nigraj Rajdantoj kuniĝantaj sur la Vojo ĉe la montopiedo.
– Jes, – diris Paŝegulo, kies pli akra vidkapablo ne lasis al li dubon. – La malamikoj estas ĉi tie!
Rapide ili forrampis kaj ŝteliris suben laŭ la norda flanko de la monteto por trovi siajn kunulojn.
Sam kaj Peregrino ne estintis pigraj. Ili esploris la valeton kaj la ĉirkaŭajn deklivojn. Ne tre fore ili trovis fonton de klara akvo sur la montoflanko, kaj proksime al ĝi spurojn ne pli ol unu-du tagojn aĝajn. En la valeto mem ili trovis postsignojn de fajro, kaj aliajn indikojn pri rapide starigita bivako. Troviĝis kelkaj falintaj rokoj rande de la valeto proksime al la deklivo. Malantaŭ ili Sam trovis malgrandan provizon da brulligno nete stakita.
– Mi scivolas, ĉu olda Gandalfo estis ĉi tie, – li diris al Grinĉjo. – Kiu ajn metis ĉi tien tiun provizaĵon verŝajne intencis reveni.
Paŝegulo tre interesiĝis pri tiuj trovaĵoj.
– Mi bedaŭras, ke mi ne atendis por esplori la teron ĉi-loke, – li diris, rapidante al la fonto por ekzameni la paŝspuron.
– Estas precize laŭ mia antaŭtimo, – li diris reveninte. – Sam kaj Grinĉjo tramplis la molan teron, kaj la spuroj estas viŝitaj aŭ konfuzitaj. Disiruloj estis ĉi tie lastatempe. Ĝuste ili postlasis la brullignon. Sed vidiĝas ankaŭ pluraj spuroj pli novaj, kiujn ne lasis disiruloj. Minimume unu kompleto estas farita, antaŭ nur unu aŭ du tagoj, per pezaj botoj. Minimume unu. Mi jam ne povas esti certa, sed mi opinias, ke troviĝis multaj piedoj botvestitaj. – Li paŭzis kaj staris zorgoplene pensante.
Ĉiu el la hobitoj mense vidis bildon de la mantelvolvitaj kaj botvestitaj Rajdantoj. Se la Rajdantoj jam trovis la valeton, ju pli baldaŭ ke Paŝegulo forkonduku ilin, des plibone. Sam rigardis la valeton kun granda malŝato nun, sciiĝinte pri iliaj malamikoj sur la Vojo, nur kelkajn mejlojn for.
– Ĉu ni forrapidu, s-ro Paŝegulo? – li demandis senpacience. – Jam malfruiĝas, kaj al mi ne plaĉas tiu ĉi truo: ial ĝi deprimas min.
– Jes, ni certe devas tuj decidi, kion fari, – respondis Paŝegulo, rigardante supren kaj konsiderante la horon kaj la veteron. – Nu, Sam, – li diris fine, – ankaŭ al mi ne plaĉas tiu ĉi loko; sed mi ne sukcesas pensi pri loko pli bona atingebla antaŭ la noktiĝo. Almenaŭ ni estas momente nevideblaj, kaj se ni moviĝus, multe pli probable rimarkus nin spionoj. Nia sola ebleco estas tute devii de nia celvojo ree norden ĉi-flanke de la montetolinio, kie la tereno estas ĉie proksimume sama kiel ĉi tie. La Vojo estas gardata, sed ni devus transiri ĝin, se ni provus kaŝi nin en la sudaj densejoj. Norde de la Vojo trans la montetoj la tereno estas dum mejloj dezerta kaj ebena.
– Ĉu la Rajdantoj kapablas vidi? – demandis Gaja. – Mi volas diri, ke ili kutime ŝajnis uzi la nazon prefere ol la okulojn, flare serĉante nin, se flaro estas la ĝusta vorto, almenaŭ en la taglumo. Sed vi devigis nin kuŝiĝi teren, kiam vi vidis ilin sube; kaj nun vi parolas pri vidiĝo, se ni moviĝus.
– Mi estis tro malzorga sur la montosupro, – respondis Paŝegulo. – Mi tre deziris trovi ian indikon pri Gandalfo; sed estis erare supreniri triope kaj stari tiel longe tie. Ĉar la nigraj ĉevaloj kapablas vidi, kaj la Rajdantoj povas uzi homojn kaj aliajn kreitojn kiel spionojn, kiel ni konstatis en Brio. Ili mem ne vidas tiel la lumomondon kiel ni, sed niaj figuroj estigas ombrojn en iliaj mensoj, kiujn detruas nur la tagmeza suno; kaj en la mallumo ili perceptas multajn signojn kaj formojn, kiuj estas kaŝataj al ni: tiam ili estas plej timindaj. Kaj ĉiam ili flaras la sangon de vivantaĵoj, dezirante kaj malamegante ĝin. Ekzistas ankaŭ sentumoj krom vido aŭ flaro. Ni kapablas senti ilian ĉeeston – tiu ĝenis niajn korojn, tuj kiam ni alvenis ĉi tien, kaj antaŭ ol ni vidis ilin; pli akre ili sentas nian ĉeeston. Cetere, – li aldonis, kaj lia voĉo iĝis flustra, – la Ringo altiras ilin.
– Ĉu do troviĝas neniu ebleco eskapi? – diris Frodo, ĉirkaŭrigardante ekscitite. – Se mi moviĝos mi estos vidata kaj persekutata! Se mi restos mi altiros ilin al mi!
Paŝegulo metis manon sur lian ŝultron.
– Espero restas, – li diris. – Vi ne estas sola. Ni taksu ĉi tiun brullignon prete metitan por la fajro kiel signon. Ĉi tie troviĝas malmulte da ŝirmo aŭ defendebleco, sed fajro servos nin ambaŭmaniere. Saŭrono kapablas uzi fajron por siaj hidaj celoj, kiel ĉion alian, sed tiuj Rajdantoj ne amas ĝin, kaj timas tiujn, kiuj regas ĝin. Fajro estas nia amiko en la sovaĝejo.
– Eble, – murmuris Sam. – Ĝi estas ankaŭ tiel bona maniero diri “jen ni estas”, kiel mi povas imagi, escepte de kriado.
En la plej malalta kaj plej ŝirmata angulo de l’ valeto ili bruligis fajron, kaj pretigis manĝaĵon. Vesperaj ombroj komencis surfali, kaj iĝis malvarme. Ili subite konstatis grandan malsaton, ĉar ili manĝis nenion post la matenmanĝo, sed ili ne kuraĝis pretigi vespermanĝon pli ol ŝpareman. La tereno antaŭ ili estis malplena je ĉio krom birdoj kaj bestoj, malsimpatia loko forlasita de ĉiuj gentoj de la mondo. Disiruloj iris de tempo al tempo tra la montetoj, sed ili estis malmultaj, kaj ne restis longe. Aliaj vagantoj estis maloftaj kaj malbonspecaj: troloj eble deviis kelkfoje el la nordaj valoj de la Nebulecaj Montoj. Nur sur la vojo troveblis vojaĝantoj, plejofte gnomoj, rapidantaj pri propraj aferoj, kaj sen disponebla helpo kaj kun malmultaj vortoj por nekonatoj.
– Mi ne vidas, kiel ni povas konservi nutraĵon ĝis la fino, – diris Frodo. – Ni sufiĉe atentis dum la lastaj kelkaj tagoj, kaj tiu ĉi vespermanĝo tute ne estas festo; sed ni foruzis pli ol ni devis, se restas ankoraŭ du semajnoj de l’ vojaĝo, kaj eble pli.
– Ekzistas nutraĵo en la sovaĝejo, – diris Paŝegulo; – beroj, radikoj, kreskaĵoj; kaj mi sufiĉe lertas pri ĉasado se necese. Ne necesas timi malsatmorton antaŭ alveno de la vintro. Sed kolektado kaj kaptado de nutraĵo estas laboro longa kaj laciga, kaj al ni necesas rapido. Do striktigu la zonojn, kaj pensu pri la tabloj en la domo de Elrondo!
Iĝis pli malvarme kiam alvenis la mallumo. Elgvatante trans randon de la valeto, ili vidis nenion krom griza tereno jam malaperanta rapide en ombron. La ĉielo supre denove klariĝis kaj malrapide pleniĝis de ekbrilaj steloj. Frodo kaj liaj kunuloj kaŭris ĉirkaŭ la fajro, volvite per ĉiuj manteloj kaj lankovriloj posedataj de ili; sed Paŝegulo kontentiĝis per unu mantelo, kaj sidis iom aparte, suĉante penseme sian pipon.
Dum noktiĝis, kaj la fajrolumo komencis hele disradii, li ekrakontis al ili historiojn por forturni iliajn pensojn de la timo. Li konis multajn historiojn kaj legendojn el la pratempo, pri elfoj kaj homoj kaj la bonaj kaj misaj faroj el la Praaj Tagoj. Ili scivolis, kiomaĝa li estas, kaj kie li lernis ĉi tutan folkloron.
– Rakontu al ni pri Gil-Galado, – diris Gaja subite, kiam li paŭzis fine de rakonto pri la elfaj reĝlandoj. – Ĉu vi konas pli da tiu kanto, kiun vi aludis?
– Jes ja, – respondis Paŝegulo. – Scias ankaŭ Frodo, ĉar ĝi intime koncernas lin. – Gaja kaj Grinĉjo rigardis al Frodo, kiu fiksrigardis la fajron.
– Mi konas nur tiun etan parton, kiun rakontis al mi Gandalfo, – diris Frodo malrapide. – Gil-Galado estis la lasta el la grandaj elfaj reĝoj de Mez-Tero. Gil-Galado estas Stellumo en ilia lingvo. Kun Elendilo, elf-amiko, li iris al la lando...
– Ne! – diris Paŝegulo interrompante. – Mi opinias, ke tiu historio ne estu rakontata nun, kiam la servistoj de la Malamiko estas proksimaj. Se ni trabatiĝos ĝis la domo de Elrondo, vi rajtos aŭdi ĝin tie komplete.
– Do rakontu al ni iun alian historion pri la malnova tempo, – petegis Sam; – historion pri la elfoj en la tempo de ilia gloro. Al mi treege plaĉus aŭdi pli pri elfoj; la mallumo ŝajnas tiel strikte alpremiĝi.
– Mi rakontos al vi la historion pri Tinuviela, – diris Paŝegulo, – mallonge, ĉar ĝi estas rakonto longa, kies fino estas nekonata; kaj ekzistas neniu nun, escepte de Elrondo, kiu memoras ĝin ĝuste, kiel ĝi estis rakontita pratempe. Ĝi estas ferakonto, kvankam malĝoja, kiaj estas ĉiuj rakontoj de Mez-Tero, kaj tamen ĝi eble levos viajn korojn. – Li silentis dum kelka tempo, kaj poste li komencis ne paroli, sed ĉantadi mallaŭte:
Foliis, herbo verdkoloris,
konioj floris altgracie,
kaj lumo en arbara kalmo
de l’ steloj glime subenboris.
Tinuviela dancis tie
laŭ melodi’ de ia ŝalmo;
harare lumis steloj strie,
kaj pale sur la rob’ fosforis.
De l’ montoj venis nun Bereno
kaj vagis vane sub folioj,
kaj apud la river’ Elveno
promenis en solec’ kaj sombro.
Li elrigardis tra l’ konioj,
orflorojn vidis en soleno
sur ŝiaj vestaj flulinioj
kaj harojn spurajn kiel ombro.
Piedojn liajn sorĉ’ kuracis
devige vagajn sur la montoj,
kaj forta, vigla,for li hastis,
kroĉiĝis al lunlumo tenta.
Tra Elfalandaj arbaj rondoj
ŝi leĝerpaŝe fuĝe dands,
kaj lasis lin al sopir-ondoj
aŭskultan en arbar’ silenta.
Li aŭdis ofte sonon fuĝe
de piedfrap’ leĝere paŝa,
aŭ sub la ter’ muzikon muĝe
tremantan en kavaĵ’ sekreta.
Jam velkis koniaro maŝa,
kaj falis al la ter’ rifuĝe
la faga krono foliaĵa
dum vintro en arbar’ tremeta.
Li serĉis ŝin de jar’ al jaro,
trans foliar’ sternita tere
sub lun’ kaj stela radiaro
sur la ĉielo frostotrema.
Kvazaŭ sur montovert’ supere,
ŝi dancis en la luna klaro,
kaj sube dissterniĝis tere
arĝenta nebulet’ flirtema.
Postvintre venis ŝi denove,
printempon kante liberigis
laŭ pluvo kaj alaŭdo move,
akvo degela kaj bobeld.
La elfaj floroj resurtigis,
sopir’ inundis lin denove,
kaj kanti, danci, lin instigis
kun ŝi sur herbo senribela.
Ŝi fuĝis plu, sed li rapidis.
Tinuviel’! Tinuviela!
laŭ l’ elfa nom’ li ŝin alstridis
kaj ŝi aŭskulte tie haltis.
Ŝi haltis: lia voĉo bela
sorĉis; Bereno alrapidis,
kaj cedis sin Tinuviela,
kaj ŝi en la brakum’ ekzaltis.
Beren’ l’ okulojn enrigardis
sub ombro de hararo ŝia,
kaj vidis, kiel tie ardis
la stela lumo respegule.
Tinuviela, elf-gracia,
kiun la elfa saĝo gardis,
lin volvis per hararo sia
kaj li enbrakis arĝentbrule.
Ilin sur longa voj’ destino
portis en frido de l’ montaro,
tra haloj feraj, morna sino
de beladon-arbar’ oblikve.
Disigis ilin Fenda Maro,
sed ili kunis en la fino,
kaj malaperis en l’ arbaro,
kantante ĝoje, praantikve.
Paŝegulo suspiris kaj paŭzis antaŭ ol paroli denove.
– Tio estas kanto, – li diris, – en tiu modalo, kiu estas nomata ann-thennath inter la elfoj, sed estas malfacile prezenti ĝin per nia Komuna Lingvo, kaj tiu ĉi estas nur ĝia kruda eĥo. Ĝi rakontas pri la renkontiĝo de Bereno filo de Barahiro kaj Lutiena Tinuviela. Bereno estis mortemulo, sed Lutiena estis filino de Tingolo, Reĝo de elfoj sur la Mez-Tero, kiam la mondo estis juna; kaj ŝi estis la plej bela junulino, kiu iam ajn troviĝis inter ĉiuj infanoj de tiu ĉi mondo. Kiel la steloj super la nebuletoj de l’ nordaj landoj estis ŝia beleco, kaj en ŝia vizaĝo estis brilanta lumo. En tiuj tagoj la Granda Malamiko, de kiu Saŭrono de Mordoro estis nura servisto, loĝis en Angbando en la nordo, kaj la elfoj de l’ Okcidento reveninte al Mez-Tero militis kontraŭ li por reakiri la Silmarilojn, kiujn li ŝtelis; kaj la prapatroj de la homoj helpis la elfojn. Sed la Malamiko venkis kaj Barahiro estis mortigita, kaj Bereno, eskapinte tra danĝeregoj, venis trans la Montojn de Teruro en la kaŝitan reĝlandon de Tingolo en la arbaro Neldoredo. Tie li vidis Lutienan kantanta kaj dancanta en maldensejo apud la sorĉita rivero Esgalduino; kaj li nomis ŝin Tinuviela, tio estas Najtingalo en la lingvo de l’ pratempo. Multaj malĝojaĵoj okazis al ili poste, kaj ili estis longe disigitaj. Tinuviela liberigis Berenon el la karceroj de Saŭrono, kaj kune ili travivis multajn gravajn danĝerojn, kaj detronigis eĉ la Grandan Malamikon, kaj prenis de ties fera krono unu el la tri Silmariloj, plej brilaj el ĉiuj juveloj, por esti la kompensa donaco pro Lutiena al ŝia patro Tingolo. Tamen en la fino Bereno estis mortigita de la Lupego, kiu venis tra la pordoj de Angbando, kaj li mortis en la brakoj de Tinuviela. Sed ŝi elektis mortivecon kaj forlason de l’ mondo, por povi sekvi lin; kaj laŭ la kanto, ili renkontiĝis denove trans la Fenda Maro, kaj post mallonga periodo de nova viva promenado en la verdaj arbaroj, kune ili pasis, antaŭlonge, el la limoj de tiu ĉi mondo. Tiel estas, ke Lutiena Tinuviela sola el la elfaro mortis efektive kaj forlasis la mondon, kaj ili perdis tiun, kiun ili plej amis. Sed post ŝi la deveno de la pratempaj elfestroj daŭris inter homoj. Ankoraŭ vivas tiuj, de kiuj Lutiena estis la prapatrino, kaj oni diras, ke ŝia posteularo neniam finiĝos. Elrondo de Rivendelo apartenas al tiu parenceco. Ĉar de Bereno kaj Lutiena naskiĝis Dioro, la heredonto de Tingolo; kaj de li Elvinga la Blanka kiun Erendilo edzinigis, kiu navigis sian ŝipon el la nebuletoj de la mondo sur la marojn de paradizo kun la Silmarilo sur sia frunto. Kaj de Erendilo devenis la Reĝoj de Numenoro, do Okcidentio.
Dum Paŝegulo parolis, ili rigardis lian strangan viglan vizaĝon, malhele lumigatan de l’ ruĝa ardo de la ŝtipfajro. Liaj okuloj brilis, kaj lia voĉo estis profunda kaj riĉa. Super li estis nigra stelplena ĉielo. Subite aperis super la krono de Veterverto malantaŭ li pala lumo. La kreskanta luno grimpis malrapide super la monteton, kiu superombris ilin, kaj la steloj super la monteto fadis.
La historio finiĝis. La hobitoj moviĝis kaj sin streĉis.
– Vidu! – diris Gaja. – La Luno leviĝas: devas esti malfrue. La aliaj suprenrigardis. Ĝuste tion farante, ili vidis supre de l’ monto ion etan kaj malhelan fone de la lunleviĝo. Tio eble estis nur ŝtonego aŭ elstaranta roko vidigita per la pala lumo.
Sam kaj Gaja stariĝis kaj foriris de la fajro. Frodo kaj Grinĉjo restis sidantaj en silento. Paŝegulo streĉe rigardis la lunlumon sur la monteto. Ĉio ŝajnis kvieta kaj senmova, sed Frodo sentis fridan timon enrampi en sian koron, kiam Paŝegulo jam ne parolis. Li kaŭris pli proksimen al la fajro. Tiumomente Sam revenis kurante de l’ valeta rando.
– Mi ne scias pri kio temas, – li diris, – sed subite mi ektimis. Mi ne kuraĝus forlasi tiun ĉi valeton kontraŭ kiom ajn da mono; mi sentis, ke io alrampas laŭ la deklivo.
– Ĉu ion vi vidis? – demandis Frodo, salte stariĝante.
– Ne, sinjoro. Nenion mi vidis, sed mi ne restis por rigardi.
– Mi vidis ion, – diris Gaja; – aŭ tion mi supozis – forokcidente, kie la lunlumo surfalis la ebenaĵon post la ombro de la montetovertoj. Mi pensis, ke vidiĝis du aŭ tri nigraj figuroj. Ili ŝajnis moviĝi ĉi tien.
– Restu proksime al la fajro, kun la vizaĝoj al la ekstero! – kriis Paŝegulo, – Pretiĝu kun iuj pli longaj ŝtipoj en la manoj!
Senspire ili sidis tie kelkan tempon, silentaj kaj agopretaj, kun la dorsoj turnitaj al la ŝtipfajro, ĉiu rigardante en la ombrojn, kiuj ĉirkaŭis ilin. Nenio okazis. En la nokto estis nek sono nek moviĝo. Frodo ekmoviĝis, sentante ke li devas rompi la silenton: li sopiris krii laŭte.
– Ĉit! – flustris Paŝegulo.
– Kio estas tio? – elspiris Grinĉjo sammomente.
Trans la rando de la valeto, sur la flanko for de la monteto, ili pli sentis, ol vidis, unu aŭ kelkajn ombrojn leviĝi. Ili streĉis siajn okulojn, kaj la ombroj ŝajnis kreski. Baldaŭ ne plu estis dubeble: tri aŭ kvar altaj nigraj figuroj staris tie sur la deklivo, rigardante al ili. Tiel nigraj ili estis, ke ili ŝajnis nigraj truoj en la profunda ombro malantaŭ ili. Al Frodo ŝajnis, ke li aŭdis mallaŭtan siblon, kvazaŭ de venena spiro, kaj sentis maldensan trapikan frostiĝon. Poste la figuroj malrapide paŝis antaŭen.
Timego venkis Grinĉjon kaj Gajan, kaj ili ĵetis sin plate sur la teron. Sam retiris sin al la flanko de Frodo. Frodo apenaŭ malpli timegis ol la kunuloj; li tremegis kvazaŭ li treege frostus, sed lian timon superis subita tento surmeti la Ringon. La deziro tion fari ekkaptis lin, kaj li povis pensi pri nenio alia. Li ne forgesis pri la dolmenuloj, nek pri la mesaĝo de Gandalfo; sed io ŝajnis devigi lin malatenti ĉiujn avertojn, kaj li sopiris cedi. Ne pro espero pri eskapo, nek pro ia agado, ĉu bona ĉu malbona: li simple sentis, ke li devas preni la Ringon kaj surfingrigi ĝin. Li ne povis paroli. Li sentis, ke Sam rigardas lin, kvazaŭ li scius, ke la mastro spertas ian zorgegon, sed li ne povis turniĝi al li. Li fermis siajn okulojn kaj baraktis dum kelka tempo; sed rezisto iĝis netolerebla, kaj fine li eltiris malrapide la ĉeneton, kaj ŝovis la Ringon sur la montrofingron de sia maldekstra mano.
Tuj, kvankam ĉio alia restis kiel antaŭe malklara kaj malhela, la figuroj iĝis terure klaraj. Li povis vidi sub iliajn nigrajn volvaĵojn. Estis kvin altaj figuroj: du starantaj rande de la valeto, tri alvenantaj. Sur iliaj blankaj vizaĝoj brulis akraj senkompataj okuloj; sub iliaj manteloj estis longaj grizaj roboj; sur iliaj grizaj haroj estis kaskoj el arĝento; en iliaj ostecaj manoj estis glavoj ŝtalaj. Iliaj okuloj trafis kaj trapikis lin, kaj ili alkuris al li. Senespere li elingigis la propran glavon, kaj al li ŝajnis, ke ĝi flagras ruĝe, kvazaŭ ĝi estus incendiilo. Du figuroj haltis. La tria estis pli alta ol la aliaj; liaj haroj estis longaj kaj brilantaj kaj sur lia kasko estis krono. Per unu mano li tenis longan glavon, kaj per la alia ponardon. La ponardo kaj la mano tenanta ĝin ardis je pala lumo. Li saltis antaŭen kaj alkuris Frodon.
Tiumomente Frodo ĵetis sin antaŭen sur la tero, kaj li aŭdis sin krii laŭte: “Ho Elberet’! Giltoniel’!” Samtempe li frapis al la piedoj de sia malamiko. Akra krio sonoris en la nokto; kaj li sentis doloron kvazaŭ sageto da venenita glacio trapikus lian maldekstran ŝultron. Svenante li ekvidis Paŝegulon saltanta el la mallumo kun flamanta brulligno en ambaŭ manoj. Per lasta fortostreĉo Frodo defingrigis la Ringon kaj fermis tenace ĉirkaŭ ĝin sian dekstran manon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.