|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MASTRO DE L’ RINGOJAŭtoro: J.R.R. Tolkien |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Sed tiu estis nek ĉeforko nek bandito, kiu gvidis la atakon kontraŭ Gondoro. La malhelo tro frue rompiĝis, antaŭ la dato difinita por tio fare de lia Mastro; la sorto provizore perfidis lin, kaj la mondo turniĝis kontraŭ lin; venko forglitis el lia kroĉo ĝuste kiam li etendis la manon por ekkapti ĝin. Sed longa estis lia brako. Li ankoraŭ komandis, manipulante grandajn potencojn. Reĝo, Ringofantomo, Estro de la nazguloj, li posedis multajn armilojn. Li forlasis la Pordegon kaj malaperis.
Teodeno, Reĝo de Markio, alvenis la vojon inter la Pordego kaj la Rivero, kaj li turnis sin al la Urbo, kiu jam proksimis malpli ol unu mejlon. Li malpliigis iomete sian rapidecon, serĉante novajn malamikojn, kaj liaj kavaliroj alvenis ĉirkaŭ lin, kaj Dernkasko estis kun ili. Antaŭe, pli proksime al la muroj, la viroj de Elfhelmo troviĝis inter la sieĝiloj, hakante, mortigante, pelante malamikojn en la fajroputojn. Preskaŭ la tuta norda duono de Pelenoro estis konkerita, kaj tie brulis tendaroj, orkoj fuĝis al la Rivero kiel gregoj antaŭ la ĉasantoj; kaj la rohananoj iris tien-reen laŭvole. Sed ili ankoraŭ ne venkis la sieĝon, nek konkeris la Pordegon. Antaŭ ĝi staris multaj kontraŭuloj, kaj sur la fora duono de la ebenaĵo estis aliaj armeoj ankoraŭ ne kontraŭbatalitaj. Sude post la vojo kuŝis la ĉefarmeo de la haradanoj, kaj tie la rajdistoj ĉirkaŭis la standardon de sia ĉefo. Kaj tiu elrigardis, kaj en la burĝonanta lumo li vidis la standardon de la reĝo, kaj ke ĝi estas treege antaŭ la batalo kaj ĉirkaŭas ĝin malmultaj homoj. Tiam plenigis lin ruĝa kolerego kaj li kriis laŭte kaj vidigante sian flagon, nigran serpenton sur skarlato, li alvenis kontraŭ la blankan ĉevalon kaj la verdon kun amasego da viroj; kaj la elingigo de la sabroj de la suduloj similis ekbrilon de steloj.
Tiam Teodeno konsciiĝis pri li kaj ne volis atendi lian atakon, sed kriinte al Neĝkolaĵo li senrezerve sturmis por saluti lin. Granda estis la bruo de ilia renkontiĝo. Sed la blanka furiozo de la norduloj brulis pli arde, kaj pli lerta estis ilia kavalireco pri lancoj longaj kaj avidaj. Malpli multaj ili estis, sed ili fendis la sudulojn kiel fulmofajro en arbaro. Senhalte tra la amaso premis sin Teodeno, filo de Tengelo, kaj lia lanco splitiĝis, kiam li deĵetis ilian ĉefon. Elingiĝis lia glavo, kaj li spronis al la standardo, hakis foston kaj portanton; kaj la nigra serpento falis. Poste la nemortigita restaĵo de ilia rajdistaro turniĝis kaj fuĝis foren.
Sed jen! subite en mezo de la reĝa gloro, lia ora ŝildo malbrilis. La nova mateno forviŝiĝis sur la ĉielo. Mallumiĝis ĉirkaŭ li. Ĉevaloj baŭmis kaj kriĉis. Viroj elseligitaj kaŭris sur la tero.
– Al mi! Al mi! – kriis Teodeno. – Supren Eorlidoj! Timu neniun malhelon! – Sed Neĝkolaĵo terurite staris alte, batante la aeron, kaj poste kun alta kriĉo falegis flanken: nigra sago trapikis ĝin. La reĝo falis sub ĝi.
La ombrego malsupreniĝis kvazaŭ falanta nubo. Kaj jen! ĝi estis kreaĵo flugilhava: se birdo, do pli granda ol ĉiuj ceteraj birdoj, kaj ĝi estis nuda, kaj havis nek pikilojn, nek plumojn, kaj ĝiaj larĝaj flugiloj estis kvazaŭ araneaĵoj da felo inter fingroj kornozaj; kaj ĝi fetoris. Kreaĵo el mondo pli antikva ĝi eble estis, kies specio, postrestante en forgesitaj montoj malvarmaj sub la luno, postvivis sian epokon, kaj en hida nestejo generis ĉi lastan pretertempan idaron, taŭgan por misaĵoj. Kaj la Malhela Mastro prenis tiun kaj nutris ĝin per abomena viando, ĝis ĝi kreskis pli granda ol mezuriĝis ĉiuj aliaj flugantaĵoj; kaj tiam li donis ĝin al sia servisto, ke ĝi estu ties rajdbesto. Suben, suben ĝi venis, kaj poste, faldinte siajn fingroaraneaĵojn, ĝi eligis raŭkan krion, kaj sidiĝis sur la kadavro de Neĝkolaĵo, kroĉante ĝin per siaj ungegoj, kurbigante sian longan nudan kolon.
Sur ĝi sidis figuro, nigre mantelita, enorma kaj minaca. Kronon el ŝtalo tiu portis, sed inter ĝia rando kaj vesto videblis nenio, krom nur terura brilo de okuloj: la Mastro de la Nazguloj. Al la aero li reiris, alvokinte sian rajdbeston antaŭ ol la malhelo foriĝis, kaj nun li revenis, alportante ruinon, malesperigante esperon, kaj venkon mortkondamnante. Grandan nigran madzon li svingis.
Sed Teodeno ne estis tute forlasita. Liaj domaj kavaliroj kuŝis ĉirkaŭ li mortigitaj, aŭ estis portitaj foren regite per la frenezeco de siaj rajdbestoj. Tamen ankoraŭ tie staris unu: la juna Dernkasko, fidela pli ol tima; kaj li ploris, ĉar li amis sian estron kiel patron. Tra la tuta sturmado Gaja estis portita sendamaĝe malantaŭ li, ĝis venis la Ombrego; kaj tiam forĵetis ilin terurita Ventfola kaj nun kuradis frenezece sur la ebenaĵo. Gaja rampis kvarmembre kvazaŭ obtuzigita besto, kaj tiom lin regis timego, ke li blindis kaj vomemis.
“Servisto reĝa! Servisto reĝa! – lia koro kriis interne. – Vi devas resti ĉe li. Kvazaŭ patro vi estos al mi, vi diris”. – Sed lia volo ne respondis, kaj lia korpo skuiĝis. Li aŭdacis nek malfermi siajn okulojn nek rigardi supren.
Tiam tra la mensa nigro ŝajnis al li, ke li aŭdas Dernkaskon paroli; tamen jam la voĉo ŝajnis stranga, memoriganta pri alia voĉo, kiun li iam konis.
– For, fia vivkadavro, mastro de kadavraĵoj! Lasu en paco la mortintojn!
Malvarma voĉo respondis:
– Ne venu inter la nazgulo kaj ties predo! Aŭ viavice vin li ne mortigos. Li forportos vin al la domoj de lamentado, preter ĉia mallumo, kie via karno estos vorita kaj via ŝrumpinta menso lasiĝos nuda antaŭ la Okulo Senpalpebra.
Glavo sonoris elingigita.
– Faru laŭvole; sed tion mi malhelpos, se mi povos.
– Ĉu malhelpi? Stultulo. Neniu viro vivanta kapablas malhelpi min!
Tiam Gaja aŭdis la plej strangan el ĉiuj sonoj en tiu horo. Ŝajnis, ke Dernkasko ridas, kaj la klara voĉo estis kiel la sonoro de ŝtalo.
– Sed viro vivanta mi ne estas! Vi rigardas virinon. Eovina mi estas, filino de Eomundo. Vi staras inter mi kaj mia mastro kaj parenco. Foriru, se vi ne estas senmorta! Ĉar ĉu vivanton aŭ sorĉan vivmortinton, mi bategos vin, se vi tuŝos lin.
La flugilhava kreaĵo kriĉis al ŝi, sed la Ringofantomo nenion respondis kaj silentis, kvazaŭ subite dubanta. Mirego momente venkis la timon de Gaja. Li malfermis siajn okulojn kaj la malhelo forviŝiĝis de ili. Je kelkaj paŝoj de li sidis la bestego, kaj ĉio ĉirkaŭ ĝi ŝajnis malluma, kaj super ĝi baŭmis la Nazgulestro kvazaŭ ombro malespera. Iom maldekstre fronte al ili staris ŝi, kiun li nomis Dernkasko. Sed la kasko de ŝia sekreteco jam forfalis, kaj ŝia bela hararo, liberigita de ligaĵoj, ekbrilis pale ora sur ŝiaj ŝultroj. Ŝiaj okuloj grizaj kiel la maro estis malmolaj kaj minacaj, kaj tamen sur ŝiaj vangoj estis larmoj. Glavo estis en ŝia mano, kaj ŝi levis sian ŝildon antaŭ la hororaj okuloj de sia malamiko.
Eovina tiu estis, kaj ankaŭ Dernkasko. Ĉar en la menso de Gaja fulmis memoro pri tiu vizaĝo, kiun li vidis dum la rajdado el Dunharo: vizaĝo de iu, kiu iras serĉante la morton, ĉar mankis espero. Kompato plenigis lian koron kaj ankaŭ mirego, kaj subite vekiĝis la lante-ĉenda kuraĝo de lia raso. Li pugnigis sian manon. Ŝi ne mortu, tiom bela, tiom senespera! Almenaŭ ŝi ne mortu sola, nehelpite.
La vizaĝo de ilia malamiko ne estis turnita al li, tamen li apenaŭ aŭdacis moviĝi, pro timo ke la mortigaj okuloj trafu lin. Malrapide, malrapide li komencis rampi flanken; sed la Nigra Komandanto, atentante dubeme kaj malice la virinon antaŭ si, ne pli rimarkis lin ol vermon en koto.
Subite la bestego batis siajn hidajn flugilojn, kaj ties vento estis fetora. Denove ĝi saltis en la aeron kaj poste falis rapide al Eovina, ŝrikante, frapante per la beko kaj ungoj.
Tamen ŝi daŭre ne paliĝis, rohana junulino, ido de reĝoj, svelta tamen ŝtalklingeca, belega tamen terura. Per rapida bato ŝi frapis, sperte kaj mortige. La etenditan kolon ŝi disduigis, kaj la hakita kapo falis kvazaŭ ŝtono. Ŝi retrosaltis kiam la figuro falegis pereinte, kun larĝaj flugiloj dismetitaj, kolapsinte sur la tero; kaj samtempe kun la falo forpasis la ombro. Lumo ĉirkaŭis ŝin, kaj ŝiaj haroj helis sub la sunleviĝo.
El la ruino leviĝis la Nigra Rajdanto, alta kaj minaca, baŭmanta super ŝi. Kun krio malamoplena, kiu pikis la orelojn mem venene, li faligis sian madzon. Ŝia ŝildo estis diserigita, kaj ŝia brako estis rompita; ŝi stumble surgenuiĝis. Li klinis sin nubece super ŝin, kaj liaj okuloj ekbrilis; li levis sian madzon mortigocele.
Sed subite ankaŭ li stumblis antaŭen kun amara dolorkrio, kaj lia bato maltrafis, frapegante la teron. La glavo de Gaja trapikis lin de malantaŭe, ŝire penetrinte la nigran mantelon kaj pasante supren sub la maŝkiraso, trafis la tendenon malantaŭ lia fortega genuo.
– Eovina! Eovina! – kriis Gaja. Tiam ŝanceliĝe, baraktante por stariĝi, per sia lasta forto ŝi enbatis sian glavon inter la kronon kaj la mantelon, dum la ŝultregoj kliniĝis antaŭ ŝi. La glavo rompiĝis flagre je multaj eroj. La krono forruliĝis tintante. Eovina falis antaŭen sur sian falintan malamikon. Sed jen! la mantelo kaj la maŝkiraso estis malplenaj. Senforme ili nun kuŝis sur la tero, ŝiritaj kaj ĉifitaj; kaj krio leviĝis en la tremegan aeron, kaj velkis ĝis akra ululo, forirante sur la vento, voĉo senkorpa kaj maldensa formortis, kaj estis englutita, kaj neniam plu aŭdiĝis en tiu epoko de la mondo.
Kaj tie staris la hobito Gajadoko meze de la mortigitoj, palpebrumante kvazaŭ strigo en taglumo, ĉar blindigis lin larmoj; kaj tra nebuleto li rigardis la blondan kapon de Eovina, dum ŝi kuŝis kaj ne moviĝis; kaj li rigardis la vizaĝon de la reĝo, falinta meze de sia gloro. Ĉar Neĝkolaĵo agoniante forruliĝis de li denove; tamen ĝi estis la missorto de sia mastro.
Gaja kliniĝis kaj levis lian manon por ĝin kisi, kaj jen! Teodeno malfermis siajn okulojn, kaj ili estis klaraj, kaj li parolis per voĉo kvieta tamen penanta.
– Adiaŭ, sinjoro Holbitlo! Mia korpo estas rompita. Mi iras al miaj prapatroj. Kaj eĉ en ties potenca kompanio mi jam ne hontos. Mi pereigis la nigran serpenton. Minaca mateno, kaj ĝoja tago, kaj ora sunsubiro!
Gaja ne povis paroli, sed ploris denove.
– Pardonu min, moŝto, – li diris finfine, – se mi malobeis vian ordonon, kaj tamen ne pli faris por servi vin, ol plori pro nia disiĝo.
La maljuna reĝo ridetis.
– Ne malĝoju! Estas pardonite. Granda koro ne estas rifuzebla. Vivu jam benate; kaj kiam vi sidos pace kun via pipo, pensu pri mi! Ĉar jam neniam mi sidos kun vi en Meduseldo, kiel mi promesis, nek aŭskultos vian herboscion. – Li fermis la okulojn, kaj Gaja kliniĝis apude. Baldaŭ li parolis denove. – Kie estas Eomero? Miaj okuloj malheliĝas, kaj mi volas vidi lin antaŭ ol mi foriros. Li devos esti reĝo post mi. Kaj mi volas sendi mesaĝon al Eovina. Ŝi, ŝi ne volis, ke mi forlasu ŝin, kaj jam mi ne revidos ŝin, pli karan ol filino.
– Mastro, mastro, – ekparolis Gaja plorsingulte, – ŝi estas... – sed tiumomente aŭdiĝis bruego, kaj ĉie ĉirkaŭe bloviĝis kornoj kaj trumpetoj. Gaja ĉirkaŭrigardis: li forgesis pri la milito kaj pri la tuta cetera mondo, kaj ŝajnis pasi multaj horoj post kiam la reĝo rajdis al sia falo, kvankam efektive tio estis nur mallonga tempo. Sed nun li vidis, ke minacas ilin ebleco implikiĝi en la mezo mem de la granda batalo, kiu baldaŭ okazos.
Novaj malamikaj trupoj alrapidadis laŭ la vojo de la Rivero; kaj de sub la muroj venis legioj de Morgulo; kaj de la sudaj kampoj venis infanterio de Harado kun rajdistoj antaŭe, kaj malantaŭ tiuj leviĝis grandaj dorsoj de mumakoj, sur kiuj estis militaj turoj. Sed norde la blanka kresto de Eomero estris la grandan fronton de la rohananoj, kiujn li denove kunigis kaj ordigis; kaj el la Urbo venis tuta armeo, kaj la arĝenta cigno de Dol Amroto estis portata avangarde, pelante la malamikojn for de la Pordego.
Momente trafulmis la menson de Gaja ekpenso: “Kie estas Gandalfo? Ĉu li ne ĉeestas? Ĉu li ne povintus savi la reĝon kaj Eovinan?” Sed ĝuste tiam alrajdis Eomero hastante, kaj kun li venis la domaj kavaliroj ankoraŭ vivantaj kaj jam mastrintaj siajn ĉevalojn. Ili mire rigardis la kadavron de la bestego tie kuŝanta; kaj iliaj rajdbestoj rifuzis proksimiĝi. Sed Eomero salte elseliĝis, kaj doloro kaj konsterniĝo trafis lin, kiam li alvenis la reĝon kaj staris tie silente.
Tiam unu el la kavaliroj prenis la reĝan standardon el la mano de Gutlafo la standardisto, kiu kuŝis mortinta, kaj li levis ĝin. Malrapide Teodeno malfermis siajn okulojn. Vidante la standardon, li signis, ke oni transdonu ĝin al Eomero.
– Saluton, Reĝo de Markio! – li diris. – Rajdu nun al venko! Adiaŭu Eovinan! – Kaj tiel li mortis, kaj ne sciis, ke Eovina kuŝas proksime. Kaj la apudstarantoj ploris kriante:
– Reĝo Teodeno! Reĝo Teodeno!
Sed Eomero diris al ili:
Ne tro lamentadu! La reĝo potencis,
la mort’ meritplenis. Kiam staros menhiro,
ploros virinoj. Vokas milito nun!
Tamen dumparole li mem larmis.
– Liaj kavaliroj restu ĉi tie, – li diris, – kaj portu honore lian korpon de sur la kampo, por ke ne transrajdu ĝin la batalo! Jes, kaj ĉiujn aliajn el la reĝa korpuso, kiuj kuŝas ĉi tie. – Kaj li rigardis la mortigitojn, revokante ties nomojn. Tiam subite li ekvidis sian fratinon Eovina tie, kie ŝi kuŝis, kaj li rekonis ŝin. Li staris momente kvazaŭ homo trapikita dumkrie de trakora sago, kaj poste lia vizaĝo mortpaliĝis, kaj leviĝis en la malvarma furiozo, tiel ke parolpovon li provizore perdis. Trafis lin humoro sorĉita.
– Eovina, Eovina! – li ekkriis finfine. – Eovina, kiel okazis, ke vi estas ĉi tie? Kia frenezo aŭ fimagio estas tio ĉi? Morto, morto, morto prenu nin ĉiujn.
Tiam ne konsiliĝinte, nek atendinte proksimiĝon de la urbaj viroj, li spronis rekte reen ĝis la fronto de la homamasego, kaj blovis kornon, kaj krie ordonis la atakon. Tra la kampo sonoris lia klara voĉo:
– Morto! Rajdu, rajdu al ruino kaj la fino de l’ mondo!
Kaj post tio la armeo komencis moviĝi. Sed la rohananoj ne plu kantis. “Morto”, – ili kriis per unusona voĉo laŭta kaj terura, kaj plirapidante kvazaŭ granda tajdo ilia batalo ĉirkaŭimpetis la falintan reĝon kaj pasis formuĝante suden.
Kaj daŭre la hobito Gajadoko staris tie palpebrumante tra larmoj, kaj neniu alparolis lin, efektive neniu ŝajnis atenti lin. Li forviŝis la larmojn, kaj kliniĝis por levi la verdan ŝildon donitan al li de Eovina, kaj tiun li pendigis dorse. Poste li serĉis sian glavon, kiun li lasis fali; ĉar ĝuste kiam li batis, lia brako sensentiĝis, kaj nun li povis uzi nur la maldekstran. Kaj jen! tie kuŝis lia armilo, sed la klingo fumis kiel seka branĉo enŝovita en fajron; kaj dum li rigardis ĝin, ĝi tordiĝis, velkis kaj konsumiĝis.
Tiel pasis la glavo de Dolmenejo, laboraĵo el la okcidento. Sed ĝoje konus ĝian sorton tiu, kiu prilaboris ĝin malrapide antaŭlonge en la Norda Reĝlando, kiam la dunadanoj estis junaj, kaj ĉefa inter ties malamikoj estis la timiga regno Angmaro kaj ĝia sorĉista reĝo. Neniu alia klingo, eĉ se ĝin utiligus manoj pli potencaj, povus tiel draste vundi tiun malamikon, fendante la mortvivan karnon, rompante la sorĉon, kiu ligis ĝiajn nevideblajn tendenojn al ĝia volo.
Oni levis la reĝon, kaj surmetinte mantelojn sur lanclangojn sukcesis forporti lin al la Urbo; kaj aliaj levis milde Eovinan kaj portante sekvis lin. Sed la virojn el la reĝa domanaro ili ankoraŭ ne povis elkampigi; ĉar sep reĝaj kavaliroj falis tie, kaj inter ili estis Deorvino, ilia ĉefo. Do oni kuŝigis ilin aparte de iliaj malamikoj kaj la terura bestego kaj ĉirkaŭ ilin starigis lancojn. Kaj poste kiam ĉio estis farita, viroj revenis kaj bruligis fajron tie, kaj bruligis la kadavron de la bestego; sed por Neĝkolaĵo ili fosis tombon kaj starigis ŝtonon, sur kiu estis ĉizita en la lingvoj de Gondoro kaj Markio:
Servist’ fidela, sed al mastro perfida,
id’ de Leĝerpiedo, Neĝkolaĵo rapida.
Verda kaj longa kreskis la herbo sur Neĝkolaĵa Monteto, sed ĉiam nigra kaj senherba estis la tero, kie brulis la bestego.
Jam malrapide kaj triste Gaja marŝis apud la portantoj, kaj li ne plu atentis la batalon. Li estis lacega kaj dolorplena, kaj liaj membroj tremis kvazaŭ pro malvarmumo. El la Maro venis pluvego, kaj ŝajnis ke ĉio ploras pro Teodeno kaj Eovina, sufokante per grizaj larmoj la fajrojn en la Urbo. Tra nebuleto li baldaŭ vidis proksimiĝanta la avangardon de la viroj el Gondoro. Imrahilo, princo de Dol Amroto, alrajdis kaj haltis antaŭ ili.
– Kian ŝarĝon vi portas, viroj el Rohano? – li kriis.
– Reĝon Teodeno, – ili respondis. – Li estas mortinta. Sed reĝo Eomero jam rajdas en la batalo: tiu kun la blanka kresto sur la vento.
Tiam la princo forlasis sian ĉevalon, kaj genuis apud la kadavroportilo honore al la reĝo kaj ties granda alsturmo, kaj li ploris. Kaj stariĝinte li rigardis al Eovina kaj miris.
– Jen virino, ĉu ne? – li diris. – Ĉu eĉ la virinoj de la rohananoj venis militi pro nia bezono?
– Ne! Nur unu, – oni respondis. – Ŝi estas Damo Eovina, fratino de Eomero; kaj ni sciis nenion pri ŝia rajdado ĝis la nuna horo, kaj multe ni bedaŭras tion.
Tiam la princo vidante ŝian belon, kvankam ŝia vizaĝo estis pala kaj malvarma, tuŝis ŝian manon, dum li kliniĝis por rigardi ŝin de pli proksime.
– Viroj de Rohano! – li ekkriis. – Ĉu inter vi estas kuracistoj? Ŝi estas vundita, eble mortige, sed mi opinias, ke ŝi daŭre vivas. – Kaj li tenis antaŭ ŝiaj malvarmaj lipoj la poluritan brakŝirmilon sur sia brako, kaj jen! iom da nebuleto tegis ĝin apenaŭ videble.
– Rapido necesas, – li diris kaj sendis iun rerajdanton rapide al la Urbo por helpo. Sed profunde riverencinte al la mortigitoj, li adiaŭis ilin kaj surseliĝinte forrajdis en la batalon.
Kaj la batalado jam furioziĝis sur la kampoj de Pelenoro; kaj leviĝis alte la bruego de armiloj kun kriado de la homoj kaj henado de la ĉevaloj. Kornoj estis blovataj kaj blekis trumpetoj, kaj la mumakoj muĝis pelate en militon. Sub la sudaj muroj de la Urbo la piedsoldatoj el Gondoro nun peliĝis kontraŭ la legiojn de Mordoro, kiuj plu multnombris tie. Sed la rajdistoj iris orienten por helpi Eomeron: Hurino la Alta, Gardisto de l’ ŝlosiloj, kaj la Estro de Losarnaĥo, kaj Hirluino el la Verdaj Montoj, kaj princo Imrahilo la Bela ĉirkaŭita de siaj kavaliroj.
Ne tro frue venis ilia helpo al la rohananoj; ĉar fortuno sin turnis kontraŭ Eomero, kaj lia furiozo perfidis lin. La kolerego de lia alsturmo tute venkis la fronton de liaj malamikoj, kaj kojnegoj de liaj rajdistoj tute trapasis la vicojn de la suduloj, konsternante ties rajdistojn kaj trete ruinigante ties piedsoldatojn. Sed kie ajn venis la mumakoj, tien rifuzis iri la ĉevaloj, kiuj timegis kaj forturnis sin; kaj la grandaj monstroj estis ne atakitaj, kaj staris kvazaŭ defendaj turoj, kaj la haradanoj reformiĝis ĉirkaŭ ili. Kaj se la rohananoj jam de la komenco estis trioble superitaj de la nuraj haradanoj, baldaŭ ilia situacio iĝis malpli favora, ĉar novaj trupoj nun alverŝiĝis el Osgiliado sur la kampon. Tie ili estis starigitaj por trarabo de la Urbo kaj la perforto de Gondoro, atendante la alvokon de sia komandanto. Tiu jam estis detruita, sed Gotmogo, la estro de Morgulo, sendis ilin en la lukton; orientulojn kun hakiloj, variagojn el Kĥando, sudulojn skarlatvestitajn, kaj el fora Harado nigrajn virojn kvazaŭ duontrolojn kun blankaj okuloj kaj ruĝaj langoj. Iuj jam alrapidis malantaŭ la rohananoj, aliaj iris okcidenten por forteni la soldatojn de Gondoro kaj malhelpi, ke ili aliĝu al Rohano.
Ĝuste kiam la tago ekmalfavoris Gondoron, kaj ties espero ŝanceliĝis, aŭdiĝis nova kriego en la Urbo, kiam estis jam meze de l’ mateno, kaj granda vento blovis, kaj la pluvo flugis norden, kaj la suno brilis. En tiu klara aero gardistoj sur la muroj vidis malproksime novan timindaĵon, kaj forlasis ilin ilia lasta espero.
Ĉar Anduino, de la kurbo ĉe Harlondo, tiel fluis, ke el la Urbo la homoj povis laŭrigardi ĝin longe tra pluraj leŭgoj, kaj akraviduloj povis vidi proksimiĝantajn ŝipojn. Kaj rigardante tien ili ekkriis konsternite, ĉar antaŭ la ekbrila riverfluo ili vidis nigran ŝiparon ventpelatan: fregatojn kaj ŝipojn ampleksajn kun multaj remiloj, kaj kun nigraj veloj ventoplenaj.
– La korsaroj de Umbaro! – homoj kriis. – La korsaroj de Umbaro! Vidu! La korsaroj de Umbaro venas! Do Belfalaso estas kaptita, kaj la Etiro, kaj perdiĝis Lebenino. La korsaroj atakas nin! Jen la lasta bato de la sorto!
Kaj iuj senordone, ĉar neniu troveblis por komandi ilin en la Urbo, kuris al la sonoriloj kaj sonorigis alarmon; kaj iuj blovis trumpete la signalon de la retroiro.
– Reen al la muroj! – ili kriis. – Reen al la muroj! Revenu al la Urbo antaŭ ol ĉiuj estos superverŝitaj! – Sed tiu vento, kiu rapidigis la ŝipojn, forblovis ilian tutan bruegon.
La rohananoj efektive ne bezonis informojn aŭ alarmon. Tre klare ili povis mem vidi la nigrajn velojn. Ĉar Eomero jam troviĝis apenaŭ pli ol unu mejlon for de Harlondo, kaj granda amaso de liaj unuaj malamikoj estis inter li kaj la haveno, dum novaj malamikoj venis kirliĝe de malantaŭe, fortranĉante lin disde la princo. Nun li alrigardis la Riveron, kaj espero mortis en lia koro, kaj tiun venton, kiun li antaŭe benis, li nun nomis malbenita. Sed la armeo de Mordoro estis kuraĝigita, kaj pleniĝis de freŝaj avido kaj furiozo dum ili kriegante alsturmis.
Rigora estis nun la humoro de Eomero, kaj lia menso denove klaris. Li blovigis la kornojn por voki al siaj standardoj ĉiujn, kiuj povis tien alveni; ĉar li pensis starigi grandan ŝildmuron en la fino, kaj stari tie batalante ĝis ĉiuj pereus, kaj fari kantindaĵon sur la karnpo de Pelenoro, eĉ se neniu homo restus en la okcidento por memori la lastan Reĝon de Markio. Do li rajdis ĝis verda teramaseto kaj tie starigis sian standardon, kaj la Blanka Ĉevalo kuris flirte en la vento.
El dubo, el malhelo al la tagleviĝo
mi venis subsune kantante, glavon eltire.
Esperofinen mi rajdis kaj korrompiĝen:
jam koler’, ruiniĝo kaj ruĝa noktiĝo!
Tiujn versojn li elparolis, tamen li ridis dirante ilin. Ĉar denove inundis lin batalavido; kaj li plu estis nevundita, kaj li estis juna, kaj li estis reĝo: mastro de potenca popolo. Kaj jen! ĝuste dum li priridis malesperon, li rigardis denove la nigrajn ŝipojn, kaj li levis sian glavon por defii ilin.
Kaj tiam lin trafis miro kaj granda ĝojego; kaj li ĵetis supren sian glavon en la sunlumo kaj kantis rekaptinte ĝin. Kaj ĉies okuloj sekvis lian rigardon, kaj vidu! sur la plej antaŭa ŝipo malfaldiĝis granda standardo, kaj la vento vidigis ĝin, kiam ĝi turnis sin al Harlondo. Tie floris la Blanka Arbo, kaj tiu reprezentis Gondoron; sed Sep Steloj ĉirkaŭis ĝin, kaj super ĝi estis alta krono, la signoj de Elendilo, kiujn posedis neniu regnestro dum jaroj nenombreblaj. Kaj la steloj flamis en la sunbrilo, ĉar ili estis kreitaj el gemoj de Arvena, filino de Elrondo, kaj la krono brilis en la mateno, ĉar ĝi estis farita el mitrilo kaj oro.
Tiel venis Aragorno, filo de Aratorno, Elesaro, heredinto de Isilduro, el la Padoj de la Mortintoj, portate de vento de la Maro al la reĝlando Gondoro; kaj la ĝojo de la rohananoj estis torento de ridado kaj flagrado da glavoj, kaj la ĝojo kaj mirego de la Urbo estis muziko de trumpetoj kaj sonorado de sonoriloj. Sed la armeojn de Mordoro trafis konfuziĝo, kaj tio ŝajnis al ili granda sorĉistaĵo, ke iliaj propraj ŝipoj estis plenaj de la malamikoj; kaj nigra timego inundis ilin, ĉar ili konstatis, ke la tajdoj de la sorto turniĝis kontraŭ ilin kaj ilia pereo estis proksima.
Orienten rajdis la kavaliroj de Dol Amroto, pelante antaŭ si la malamikojn: trolhomojn, variagojn kaj orkojn, kiuj malamis la sunlumon. Suden paŝegis Eomero kaj ili fuĝis antaŭ lia vizaĝo, kaj ili estis kaptitaj inter martelo kaj amboso. Ĉar jam viroj saltis el la ŝipoj sur la kajojn de Harlondo kaj kuregis norden kvazaŭ ŝtormo. Tien venis Legolaso, kaj Gimlio svinganta sian hakilon, kaj Halberado kun la standardo, kaj Eladano kaj Elrohiro kun steloj sur la fruntoj, kaj la durmanaj dunadanoj, la disiruloj de la nordo, kondukante grandan bravularon el Lebenino kaj Lamedono kaj la sudaj provincoj. Sed antaŭ ĉiuj iris Aragorno kun la Flamo de l’ Okcidento, Andurilo kiel nove ĉendita fajro, Narsilo reforĝita same terurige, kiel en pratempo; kaj sur lia frunto estis la stelo de Elendilo.
Kaj tiel finfine Eomero kaj Aragorno renkontiĝis meze de la batalo, kaj ili apogis sin per siaj glavoj kaj rigardis unu la alian kaj estis ĝojaj.
– Tiel ni renkontiĝas denove, malgraŭ tio, ke ĉiuj armeoj de Mordoro staris inter ni, – diris Aragorno. – Ĉu mi ne diris tion ĉe Kornburgo?
– Tion vi diris, – respondis Eomero, – sed espero ofte trompas, kaj tiam mi ne sciis, ke vi estas homo antaŭvidiva. Tamen duoble benita estas helpo neatendita, kaj neniam estis pli ĝoja renkontiĝo de amikoj. – Kaj ili manpremis. – Ankaŭ ne pli ĝustatempa, – diris Eomero. – Neniel tro frue vi venas, amiko mia. Multe da perdo kaj malĝojo trafis nin.
– Do ni venĝu tion antaŭ ol paroli pri ĝi! – diris Aragorno, kaj kune ili rerajdis al la batalo.
Malfacilan lukton kaj longan laboron ili ankoraŭ havis, ĉar la sudanoj estis kuraĝaj kaj severaj, kaj en malespero batalemaj, kaj la orientanoj estis fortaj kaj militharditaj kaj petis neniom da indulgo. Kaj tial en tiu loko kaj alia, apud bruligitaj farmdomoj aŭ grentenejoj, sur montetoj aŭ teramasoj, sub muroj kaj sur kampoj, ankoraŭ ili kuniĝis kaj reformiĝis kaj batalis ĝis la forvelko de la tago.
Tiam la suno finfine iris malantaŭ Mindoluinon kaj plenigis la ĉielon per granda brulado, tiel ke la montetoj kaj montoj tinkturiĝis kvazaŭ sange; fajro ardis en la Rivero, kaj la herbo de Pelenoro kuŝis ruĝa en la noktiĝo. Kaj en tiu horo finiĝis la granda batalo sur la kampo de Gondoro; kaj eĉ unu vivanta malamiko ne restis interne de la perimetro de Ramaso Ekor. Ĉiuj estis mortigitaj krom tiuj, kiuj fuĝis por morti aŭ droni en la ruĝa ŝaŭmo de la Rivero. Malmultaj revenis orienten al Morgulo aŭ Mordoro; kaj al la lando de la haradanoj venis nur rakonto el la malproksimo: onidiro pri la kolerego kaj teruro de Gondoro.
Aragorno, Eomero kaj Imrahilo rajdis reen al la Pordego de la Urbo, kaj ili jam lacis ekster ĝojo aŭ malĝojo. Tiuj tri estis nevunditaj, ĉar tia estis ilia sorto kaj la lerto kaj potenco de iliaj armiloj, kaj vere malmultaj aŭdacis konfronti ilin aŭ rigardi iliajn vizaĝojn dum la horo de ilia kolero. Sed multaj aliaj estis vunditaj aŭ lamigitaj aŭ mortigitaj sur la kampo. Hakiloj tranĉis Forlongon, dum li batalis sola kaj senĉevala; kaj Duilino el Morthondo kaj lia frato ambaŭ estis trample mortigitaj kiam ili atakis la mumakojn, kondukinte siajn pafarkistojn pli proksimen por celi la okulojn de la monstroj. Nek Hirluino la Bela revenos al Pinato Gelin, nek Grimboldo al Grimslado, nek Halberado, durmana disirulo, al la Norda Lando. Ne malmultaj pereis, famaj aŭ senrenomaj, kapitanoj aŭ soldatoj; ĉar tio estis granda batalo kaj la plenan sumon de ĝi neniu historio rakontis.
Do longe poste poeto en Rohano diris en sia kanto pri la dolmenoj de Mundburgo.
Ni aŭdis pri l’ kornoj en montoj sonoraj,
pri l’ glavoj brilantaj en Suda reĝlando.
Paŝis ĉevaloj al Stoninglando
kiel vento matena. Ĉendiĝis milito.
Pereis Teodeno, potenca princido,
al oraj haloj kaj verdaj paŝtejoj
en nordaj kampoj neniam revene,
l’ armea ĉefestro. Hardingo, Gutlafo,
Dunhero, Deorvino, la brava Grimboldo,
Herefaro, Herubrando, Horno, Fastredo,
batalis kaj falis en fora tereno:
en Montoj Mundburgaj sub hum’ ili kuŝas
kun aliancanoj, princoj Gondoraj.
Nek bela Hirluino al mara montaro,
nek olda Forlongo al valoj florantaj
al Arnaĥo iam, lia propra hejmloko
reiris triumfe; nek altaj pafistoj
Derufin’, Duilino, al akvo malhela,
marŝoj Morthondaj sub monta ombraro.
Morto matene kaj fine de l’ tago
lordojn kaj ordinarulojn prenis, longe
jam dormas ili sub herbo Gondora
apud la Granda River’ nun griza larmece
kaj brile arĝenta, tiam ĝi ruĝis
ruliĝe, akvo brue blekanta:
ŝaŭmo sanga flamis je sunsubiro;
vespere brulis montoj signalofajre;
ruĝis la roso en Ramaso Ekor.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.