La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 3: Kunvenas triopo

Vi devus iri kviete, kaj vi devus iri baldaŭ, – diris Gandalfo. Jam pasis du aŭ tri semajnoj, kaj ankoraŭ Frodo montris neniun signon, ke li pretiĝas foriri.

– Mi scias. Sed estas malfacile, fari ambaŭ, – li kontraŭdiris. – Se mi nur malaperos samkiel Bilbo, la sciigo disvastiĝos senprokraste tra la tuta Provinco.

– Kompreneble vi ne devas malaperi! – diris Gandalfo. – Tio tute ne taŭgus! Mi diris baldaŭ, ne abrupte. Se vi povos elpensi manieron forgliti el la Provinco sen ĝenerala rimarkigo, tio valorigos iomete da prokrasto. Sed nepre ne prokrastu tro longe.

– Ĉu taŭgos aŭtuno, je Nia Naskiĝdato aŭ poste? – demandis Frodo. – Mi pensas, ke ĝis tiam mi kapablos ion aranĝi.

Verdire, li tre malemis komenci nun, kiam tio aktualiĝis. Bag-Endo ŝajnis loĝloko pli dezirinda, ol dum jaroj ĝi ŝajnis, kaj li volis kiom eble frandi sian lastan someron en la Provinco. Kiam venus aŭtuno, li sciis, ke almenaŭ parto de lia koro inkliniĝus pli volonte al vojaĝado, kiel ĝi ĉiam faris dum tiu sezono. Li ja fakte private jam decidiĝis, ke li ekiros en tiu kvindeka naskiĝtago: la cent dudek-oka de Bilbo. Iel tiu ŝajnis la ĝusta tago por ekiri kaj sekvi lin. Sekvado de Bilbo estis ĉefaĵo en lia menso, kaj ĝi sola igis tolerebla la penson pri foriro. Li pensis kiel eble plej malmulte pri la Ringo, kaj kien ĝi eble kondukus lin en la fino. Sed ne ĉiujn siajn pensojn li sciigis al Gandalfo. Kion divenis la sorĉisto, tio estis malfacile konjektebla.

Li rigardis Frodon kaj ridetis.

– Do bone, – li diris. – Verŝajne tio taŭgos – sed nepre ne pli malfrue. Mi maltrankviliĝas. Dume, gardu vin zorge, kaj ne lasu ekesti iun ajn indiketon pri tio, kien vi celas! Kaj certigu, ke ne babilu Sam Vato. Se li babilos, mi ja vere aliigos lin al bufo.

– Koncerne kien mi celas, – diris Frodo, – estus malfacile malkaŝi tion. Ĉar ĝis nun eĉ mi mem ne havas klaran koncepton.

– Ne absurdu! – diris Gandalfo. – Mi ne avertas kontraŭ tio, ke vi postlasu adreson en la poŝtoficejo! Sed vi forlasos la Provincon – kaj tion oni ne devus konstati, ĝis vi estos malproksime. Kaj vi devos iri, aŭ almenaŭ ekiri, norden, suden, okcidenten aŭ orienten – kaj la direkto nepre ne estu konata.

– Min tiel okupis pensoj pri forlaso de Bag-Endo, kaj adiaŭoj, ke mi neniam eĉ pripensis la direkton, – diris Frodo. – Ĉar kien mi iru? Kaj laŭ kio mi navigu? Kio estu mia celo? Bilbo iris trovi trezoron, tien kaj reen; sed mi iros por perdi ĝin kaj ne reveni, se mi bone komprenas.

– Sed vi ne povas kompreni multon, – diris Gandalfo. – Ankaŭ mi ne. Eble estos via tasko trovi la Fendaĵojn de l’ Destino; sed eble tiu tasko difiniĝos al aliaj: mi ne scias. Ĉiuokaze, vi ankoraŭ ne pretas por tiu longa vojo.

– Vere ne! – diris Frodo. – Sed intertempe, kien mi celu?

– Al danĝero, sed nek tro bravaĉe, nek tro rekte, – respondis la sorĉisto. – Laŭ mia konsilo, direktu vin al Rivendelo. Tiu vojaĝo ne devus esti tro danĝera, kvankam la Vojo malpli glatas ol antaŭe, kaj ĝi malpliboniĝos kun la velko de la jaro.

– Rivendelo! – diris Frodo. – Tre bone: mi iros orienten, kaj mi direktos min al Rivendelo. Mi kunprenos Samon por viziti elfojn; tio tre plaĉos al li. – Li parolis senĝene; sed lian koron subite plenigis deziro vidi la domon de Elrondo Duonelfa, kaj spiri la aeron de tiu profunda valo, kie loĝis en paco ankoraŭ multaj elfoj.

Iun somervesperon atingis l’ Arbuston Hederan kaj la Verdan Drakon miriga novaĵo. Gigantoj kaj aliaj aŭguraĵoj ĉeborde de l’ Provinco estis forgesitaj pro aferoj pli gravaj: s-ro Frodo vendas Bag-Endon, ja fakte jam vendis ĝin – al Retikul-Baginzoj!

– Kontentigapreze, cetere, – diris iuj.

– Kiel bonaĉeton! – diris aliaj, – kaj tio pli probablas, kiam aĉetanto estas sinjorino Lobelia. – (Odo mortis antaŭ kelkaj jaroj, je la matura, sed seniluziiga aĝo de 102). Sed kial vendis s-ro Frodo sian belan truon estis eĉ pli debatinda ol la prezo. Kelkaj teoriumis – subtenite de palpebrumoj kaj aludoj de s-ro Baginzo mem – ke elĉerpiĝis la mono de Frodo: li intencas forlasi Hobiturbon kaj vivteni sin kviete inter siaj brandobokaj parencoj en Boklando per la profito de la vendo. “Laŭeble malproksime de Retikul-Baginzoj”, – aldonis iuj. Sed tiel firme fiksita estiĝis koncepto pri la nemezurebla riĉaĵo de Baginzoj de Bag-Endo, ke pli plimultaj taksis tion apenaŭ kredebla, pli nekredebla ol iu ajn alia kialo aŭ fantaziaĵo proponita de ilia imago; al la plejmulto ĝi pensigis pri malhela kaj ankoraŭ ne malkaŝita komploto de Gandalfo. Malgraŭ tio, ke tiu vivis diskrete kaj ne eliris dumtage, estis bone konate, ke li “sin kaŝas en la Bag-Endo”. Kvankam ne klaris kiel translokiĝo konvenas al la celoj de lia sorĉado, senduba estis la fakto: Frodo Baginzo estis reironta al Boklando.

– Jes, mi translokiĝos ĉi-aŭtune, – li diris. – Gaja Brandoboko serĉas por mi komfortan trueton, aŭ eventuale dometon.

Fakte, helpe de Gaja, li jam elektis kaj aĉetis dometon en Stretkavo, en la kamparo post Bokelboro. Al ĉiuj krom Sam li ŝajnigis, ke li intencas tie loĝadi definitive. La decido ekiri orienten sugestis al li tiun ideon; ĉar Boklando situis apud la orienta limo de la Provinco, kaj pro tio, ke li loĝis tie infanaĝe, lia reiro estus almenaŭ kredebla.

Gandalfo restis en la Provinco dum pli ol du monatoj. Sed iun vesperon fine de junio, baldaŭ post tiam, kiam fine aranĝiĝis la plano de Frodo, li subite anoncis, ke li denove foriros en la venonta mateno.

– Nur por mallonga tempo, espereble, – li diris. – Mi iros trans la sudan landlimon por akiri novajn informojn, se mi povos. Mi maldiligentis pli longe ol mi devis.

Li parolis senĝene, sed al Frodo ŝajnis, ke li aspektas iom zorga.

– Ĉu okazis io? – li demandis.

– Nu, ne; sed mi aŭdis ion, kio maltrankviligis min kaj bezonas esploron. Se ŝajnos al mi necese, ke finfine vi ekvojaĝu senprokraste, mi tuj revenos aŭ almenaŭ sendos sciigon. Dume restu ĉe via plano; sed estu pli ol iam atentema, precipe pri la Ringo. Permesu emfazi ankoraŭfoje: ne utiligu ĝin! Mi revenos tre baldaŭ, – li diris tagiĝe ĉe la foriro. – Plej malfrue mi revenos por la adiaŭa festo. Ŝajnas al mi, ke tamen vi bezonos mian kuneston sur la Vojo.

Komence Frodo estis multe perturbita, kaj ofte scivolis, kion Gandalfo povis aŭdi; sed lia maltrankvilo iom post iom forvaporiĝis, kaj pro la bela vetero li provizore forgesis pri siaj zorgoj. La Provinco malofte spertis someron tiel belan, aŭtunon tiel riĉan: arboj estis pomŝarĝitaj, gutis mielo en la ĉelaroj, kaj tritiko altis kaj plenŝtopiĝis.

Aŭtuno atentinde progresis antaŭ ol Frodo denove komencis zorgi pri Gandalfo. Septembro estis pasanta kaj ankoraŭ ne alvenis novaĵoj pri li. La Naskiĝfesto kaj la transloĝiĝo alproksimiĝis, kaj li daŭre ne venis, nek sendis mesaĝon. Bag-Endo komencis aktiviĝi. Kelkaj amikoj de Frodo venis gaste por helpi lin pri la pakado: inter ili Fredegaro Bolĝero kaj Folko Bofino, kaj kompreneble liaj specialaj amikoj Grinĉjo Tjuko kaj Gaja Brandoboko. Kunlabore ili komplete trabalais la loĝejon.

La 2oan de septembro du kovritaj furgonoj ekiris ŝarĝite al Boklando, transportante al la nova hejmo tiujn meblojn kaj varojn, kiujn Frodo ne vendis, laŭ la vojo al la Brandovina Ponto. La postan tagon Frodo serioze maltrankviliĝis, kaj daŭre atendis Gandalfon. Ĵaŭdo, lia festotago, aŭroris tiel serena kaj kristaleca, kiel estis antaŭlonge por la granda festo de Bilbo. Gandalfo daŭre ne aperis. Vespere Frodo okazigis sian adiaŭan feston: ĝi estis malgranda, nur vespermanĝo por li kaj liaj kvar helpintoj; sed li estis zorgoplena kaj ne en festa humoro. La penso, ke baldaŭ li devos disiĝi de siaj junaj amikoj pezis sur lian koron. Li konsideris, kiel li anoncos tion al ili.

La kvar pli junaj hobitoj tamen havis viglan humoron, kaj la festo baldaŭ gajiĝis, malgraŭ la foresto de Gandalfo. La manĝoĉambro enhavis nenion krom tablo kaj seĝoj, sed la manĝaĵo estis bonega kaj haveblis bona vino: la vino de Frodo ne estis inkluzivita en la vendo al la Retikul-Baginzoj.

– Kio ajn okazos al miaj ceteraj posedaĵoj, kiam enungigos ilin la Retikul-Baginzoj, ĉiuokaze por tio ĉi mi trovis taŭgan hejmon! – diris Frodo, eltrinkante sian glason. Tio estis la lasta guto de Malnovaj Vinberujoj.

Post kantado de multaj kantoj kaj parolado pri multaj faritaĵoj komunaj, ili tostis la naskiĝfeston de Bilbo, kaj ili trinkis je la sano de li kaj de Frodo kune, laŭ la Froda kutimo. Poste ili eliris por snufi iom da aero kaj ekvido de l’ steloj, kaj poste ili enlitiĝis. Finiĝis la festo de Frodo, kaj Gandalfo ne venis.

La postan matenon ili okupiĝis pri pakado de la ceteraj portendaĵoj en alian furgonon. Gaja estris tion, kaj forveturis kun Dikuĉjo (nome Fredegaro Bolĝero).

– Devas iu alveni kaj varmigi la domon antaŭ via alveno, – diris Gaja. – Nu, ĝis revido – postmorgaŭ, se vi ne endormiĝos survoje!

Folko post tagmanĝo hejrnen iris, sed Grinĉjo restis. Frodo estis nervoza kaj ĝenata, vane aŭskultis eventualan sonon de Gandalfo. Li decidis atendi ĝis noktiĝo. Poste, se Gandalfo urĝe bezonus lin, li irus ĝis Stretkavo, kaj eble eĉ venus la unua. Ĉar Frodo piediros. Li planis – pro plezuro kaj lasta pririgardo de la Provinco pli ol alia motivo – marŝi de Hobiturbo ĝis la Pramo de Bokelboro relative malhaste.

– Mi do spertos iom da ekzerciĝo, – li diris, rigardante sin en polvkovrita spegulo en la duonmalplena vestiblo. Jam delonge li ne promenadis energie, kaj aspektis iom molkorpa la spegulaĵo, laŭ lia konstato.

Post tagmanĝo aperis Retikul-Baginzoj: Lobelia kun la rufhara filo Lodo, multe ĝenante Frodon.

– Finfine la nia! – diris Lobelia, enpaŝante. Tio estis nek ĝentila nek absolute vera, ĉar la vendo de Bag-Endo ne efektiviĝos ĝis la noktomezo. Sed al Lobelia eble povas esti pardonate: ŝi devis atendi ĉirkaŭ sepdek sep jarojn pli longe por akiri Bag-Endon, ol ŝi iam esperis, kaj nun ŝi estis centjara. Ĉiuokaze, ŝi venis por kontroli, ke nenio pagita de ŝi estis forportita; kaj ŝi postulis la ŝlosilojn. Necesis longa tempo por kontentigi ŝin, ĉar ŝi alportis kompletan enhavoliston kaj tute trakontrolis ĝin. Fine ŝi foriris kun Lodo kaj la rezerva ŝlosilo kaj promeso, ke la alian ŝlosilon oni lasos ĉe Vato en Bagŝuta Vico. Ŝi snufegis, kaj klare montris, ke laŭ ŝia opinio la Vatoj plenkapablas elrabi la truon dumnokte. Frodo ne proponis al ŝi eĉ tason da teo.

Li mem temanĝis kun Grinĉjo kaj Sam Vato en la kuirejo. Estis oficiale anoncite, ke Sam iros al Boklando “por servi al s-ro Frodo kaj prizorgi ties ĝardeneton”: aranĝo, kiun aprobis la Avulo, kvankam tio ne konsolis lin rilate Lobelian, kiel estontan najbarinon.

– Nia fina manĝo en Bag-Endo! – diris Frodo, retropuŝante sian seĝon. Ili postlasis al Lobelia la lavendaĵon. Grinĉjo kaj Sam ligfermis la tri tornistrojn kaj staplis ilin sur la sojlo. Grinĉjo eliris lastfoje promeni en la ĝardeno. Sam malaperis.

Subiris la suno. Bag-Endo ŝajnis malĝoja, spleneca kaj taŭzita. Frodo travagis la konatajn ĉambrojn, kaj vidis malheliĝi sur la muroj la lumon de l’ sunsubiro, kaj ombrojn elrampi el anguloj. Iom post iom mallumiĝis en la domo. Li eliris kaj promenis ĝis la pordeto fine de l’ pado, kaj poste iomete plu laŭ la Monteta Vojo. Li dume atendis vidi Gandalfon suprenmarŝanta tra l’ krepusko.

Sennubis la ĉielo, kaj la steloj ekbrilis.

– Estos belvetera nokto, – li ekparolis. – Jen bonega komenciĝo. Mi emas marŝi. Mi ne plu toleras prokrastojn. Mi ekiros, kaj Gandalfo devos sekvi min. – Li turnis sin por reiri, kaj poste haltis, ĉar li aŭdis voĉojn ĝuste ĉirkaŭ angulo ĉefine de Bagŝuta Vico. Unu voĉo certe estis de l’ maljuna Avulo; la alia estis fremda, kaj iel malagrabla. Li ne povis klare aŭdi, kion ĝi diris, sed la respondojn de la Avulo li aŭdis, kaj ili estis iom akratonaj. La maljunulo ŝajnis ĝenata.

– Ne, s-ro Baginzo foriris. Iris ĉi-matene, kaj kuniris mia Sam: ĉiuokaze iris lia tuta posedaĵo. Jes, ĉion vendis kaj foriris, mi jam diris. Kial? Kialo ne koncernas min, nek vin. Kien? Tio ne estas sekreta. Li translokiĝis al Bokelboro aŭ io tia, tie malproksime. Jes ja, estas kelka distanco. Mi mem neniam iris tiel malproksimen; stranguloj estas en Boklando. Ne, mesaĝon mi ne povos transdoni. Bonan nokton al vi!

Paŝoj forsoniĝis malsupren. Frodo svage scivolis, kial la fakto, ke ili ne venis supren, ŝajnis granda malŝarĝiĝo. “Al mi plensufiĉis demandoj kaj scivolemo pri miaj faroj, supozeble, – li pensis. – Kia aro scivolema!” – Li duonintencis iri demandi la Avulon, kiu la demandinto estis; sed li preferis (aŭ mispreferis) repensi, kaj turninte sin remarŝis rapide al Bag-Endo.

Grinĉjo estis sidanta sur sia tornistro sur la sojlo. Sam ne ĉeestis. Frodo paŝis tra la malluma pordo.

– Sam! – li vokis. – Sam! Jam temp’ esta!

– Mi venas, sinjoro! – aŭdiĝis respondo de la fora interno, baldaŭ sekvate de Sam mem, kiu viŝis la buŝon. Li estis adiaŭinta al la bierbarelo en la kelo.

– Ek al la vojo, Sam! – diris Frodo.

– Jes, sinjoro. Mi jam travivos dum kelka tempo, sinjoro. Frodo fermis kaj ŝlosis la rondan pordon, kaj donis la ŝlosilon al Sam.

– Kuru kun tio ĉi ĝis via hejmo, Sam! – li diris. – Poste laŭ la Vico, kaj renkontu nin kiel eble plej baldaŭ ĉe la pordeto al la vojeto post la gresejoj. Ni ne trairos la vilaĝon hodiaŭ nokte. Tro multaj oreloj atentas, okuloj spionas.

Sam forkuris laŭeble rapide.

– Nu, finfine ni ekiras! – diris Frodo. Ili surŝultrigis la tornistrojn, prenis la bastonojn, kaj marŝis ĉirkaŭ la angulon ĝis la okcidenta flanko de Bag-Endo.

– Adiaŭ! – diris Frodo, rigardante la mallumajn fenestrojn. Li flirtigis la manon, kaj poste turniĝis (sekvante Bilbon, sed tion li ne sciis) kaj rapidis post Peregrinon laŭ la ĝardenpado. Ili transsaltis la malaltan heĝobreĉon ĉe la subo kaj eniris la kampojn, forpasante en la mallumon kiel susuro en la herbo.

Sube de la Monteto je la okcidenta flanko ili alvenis la pordeton, kiu malfermiĝis al mallarĝa vojeto. Tie ili haltis kaj alĝustigis la rimenojn de siaj tornistroj. Baldaŭ aperis Sam, trotante rapide kaj peze spirante; lia peza tornistro estis levita alten sur la ŝultrojn, kaj li estis surkapiginta altan senforman sakon feltan, kiun li nomis ĉapelo. En la mallumo li tre similis gnomon.

– Mi estas certa, ke vi donis al mi la plej pezajn ŝarĝaĵojn, – diris Frodo. – Mi kompatas la helikojn, kaj ĉiujn, kiuj portas surdorse la hejmojn.

– Mi povus akcepti ankoraŭ multon, sinjoro. Mia pakaĵo sufiĉe malpezas, – diris Sam brave kaj malvere.

– Tute ne, Sam! – diris Grinĉjo. – Tio utilas al li. Li havas nenion krom tio, kion li ordonis al ni paki. Lastatempe li pigris, kaj li malpli sentos la pezon, kiam li estos forŝvitinta iom el la propra.

– Traktu bonkore kompatindan maljunan hobiton! – ridis Frodo. – Mi estos tiel maldika kiel salika vergo, certe, antaŭ ol atingi Boklandon. Sed mi parolis sensencaĵojn. Mi suspektas, ke vi akceptis pli ol vian justan ŝarĝon, Sam, kaj mi kontrolos tion, kiam ni venontfoje pakos. – Li denove prenis sian bastonon. – Nu, al ni ĉiuj plaĉas promeni en la mallumo, do ni lasu post ni kelkajn mejlojn antaŭ ol enlitiĝi.

Dum mallonga tempo ili laŭiris okcidenten la vojeton. Poste, lasinte ĝin, ili turniĝis maldekstren kaj kviete surkampiĝis denove. Ili iris spalire laŭ heĝoj kaj boskorandoj, kaj la nokto nigriĝis ĉirkaŭ ili. En siaj malhelaj manteloj ili estis tiel nevideblaj, kvazaŭ ili ĉiuj posedus magiajn ringojn. Ĉar ili estis hobitoj kaj klopodis iri silente, ili faris neniun bruon aŭdeblan eĉ de hobitoj. Eĉ la sovaĝaj bestetoj en la kampoj kaj boskoj apenaŭ rimarkis ilian trapason.

Post kelka tempo ili transiris la Akvon, okcidente de Hobiturbo, laŭ mallarĝa traboponto. La rivereto tie ne estis pli ol serpentumanta nigra rubando, kiun borderis kliniĝantaj alnoj. Ili nun estis en Tjuklando, irante suden, sed post pluaj du-tri mejloj ili transiris la ĉefvojon de Mult-Fosejo al Apudakvo kaj Brandovina Ponto. Tiam ili ekiris sud-orienten kaj komencis supreniri en la Verdmonteta Regiono sube de Hobiturbo. Ili povis vidi glimbriladon de l’ vilaĝo sube en la malsovaĝa valo de la Akvo. Baldaŭ tio malaperis en la ondadoj de la mallumigita lando, kaj estis sekvata de Apudakvo ĉe ties griza lageto. Kiam la lumo de la lasta farmdomo estis tre malantaŭe, elgvatante inter arboj, Frodo sin turnis kaj mangestis adiaŭe.

– Mi scivolas, ĉu mi iam ajn denove subenrigardos al tiu valo, – li diris kviete.

Marŝinte dum proksimume tri horoj, ili ripozis. La nokto estis klara, malvarmeta, kaj stelplena, sed fumecaj strioj da nebuleto suprenrampis laŭ la deklivo el la riveretoj kaj profundaj gresejoj. Maldensvestitaj betuloj, svingiĝantaj pro malforta venteto super la kapoj, kreis nigran reton kontraŭ la pala ĉielo. Ili manĝis vespermanĝon tre magran (laŭ hobitaj kriterioj), kaj poste pluiris. Baldaŭ ili trafis mallarĝan vojeton, kiu ŝajnis ondiĝi supren-malsupren, paliĝante grize en la mallumon antaŭe: la vojo al Arbohalo, Stoko kaj la Bokelbora Pramo. Ĝi supreniris for de la ĉefvojo en la Akvovalo, kaj serpentumis trans la subaĵon de l’ Verdaj Montetoj en la direkton de Arbarfino, sovaĝa angulo de Orient-kvarono.

Post kelka tempo ili plonĝis en profunde fenditan trairejon inter altaj arboj, kiuj susurigis siajn sekajn foliojn en la nokto. Estis tre mallume. En la komenco ili interparolis, aŭ zumis mallaŭte melodion kune, jam estante tre malproksimaj de scivolemaj oreloj. Poste ili plumarŝis silente, kaj Grinĉjo komencis iom postresti. Fine, kiam ili komencis supreniri apikan deklivon, li haltis kaj oscedis.

– Mi tiel dormemas, – li diris, – ke baldaŭ mi kolapsos sur la vojon. Ĉu vi intencas dormi surkrure? Estas preskaŭ noktomezo.

– Mi pensis, ke al vi plaĉas nokta promenado, – diris Frodo. – Tamen ne tre urĝas. Gaja atendas nin nur postmorgaŭ; sed tio restigas al ni preskaŭ du tagojn plu. Ni haltos ĉe la plej proksima taŭga loko.

– Ventas el la okcidento, – diris Sam. – Se ni venos aliflanken de tiu ĉi monteto, ni trovos lokon sufiĉe ŝirmatan kaj komfortan, sinjoro. Troviĝas ĝuste antaŭe seka abiarbaro, se mi bone memoras. – Sam konis tre bone la terenon je dudek mejloj de Hobiturbo, sed tio limigis lian geografion.

Ĝuste trans la montetosupro ili alvenis la boskon da abioj. Lasinte la vojon, ili eniris la profundan rezinodoran mallumon de l’ arbareto, kaj kunrastis mortajn branĉetojn kaj konusojn por fari fajron. Baldaŭ ili kreis ĝojigan krakadon de flamoj sube de alta abio kaj ili ĉirkaŭsidis ĝin dum kelka tempo, ĝis ili komencis ekdormeti. Tiam, ĉiu en sia angulo de l’ grandarbaj radikoj, ili kovris sin per siaj manteloj kaj lankovriloj kaj senprokraste ekdormis. Ili ne starigis vaĉon; eĉ Frodo ankoraŭ ne timis ajnan danĝeron, ĉar ili plu estis en la Provincocentro. Kelkaj kreitaĵoj venis rigardi ilin post estingiĝo de la fajro. Vulpo trapasanta propracele la boskon haltis dum kelkaj minutoj kaj snufis.

– Hobitoj! – ĝi pensis. – Nu, kio ankoraŭ? Mi aŭdis pri strangaj okazaĵoj en tiu ĉi lando, sed malofte mi aŭdis pri hobito, kiu dormis subĉiele kaj sub arbo, des pli pri tri hobitoj! En tio ĉi enestas io vere stranga.

Ĝi tute pravis, sed neniam poste eksciis ion ajn pri la afero.

Venis la mateno, pala kaj humida. Frodo vekiĝis la unua, kaj konstatis, ke arbradiko enpuŝiĝis en lian dorson, kaj ke rigidas lia kolo. “Marŝado plezurcela! Kial do mi ne veturis? – li pensis, kiel li kutime faris komence de ekspedicio. – Kaj ĉiuj miaj belaj plummatracoj estas venditaj al la Retikul-Baginzoj! Tiuj arbradikoj al ili efikus bonfare”. Li streĉis sin.

– Vekiĝu, hobitoj! – li kriis. – Estas bela mateno.

– Kiel ĝi belas? – diris Grinĉjo, gvatante unuokule trans la randon de sia lankovrilo. – Sam! Pretigu la matenmanĝon por duono post la naŭa. Ĉu vi jam varmigis la banakvon?

Sam saltstariĝis, iom mukokula.

– Ne, sinjoro, tion mi ne faris, sinjoro! – li diris.

Frodo fortrenis la lankovrilojn desur Grinĉjo kaj rultumis lin, kaj poste foriris ĝis la rando de la bosko. En la fora oriento la suno leviĝis ruĝa el la nebulo, kiu dense kovris la mondon. Tuŝitaj je oro kaj ruĝo la aŭtunaj arboj ŝajnis veli senradike sur ombreca maro. Iom sube kaj maldekstre de li la vojo krute malsupreniris en kavaĵon kaj malaperis.

Kiam li revenis, Sam kaj Grinĉjo jam bruligis belan fajron.

– Akvo! – kriis Grinĉjo. – Kie la akvo?

– Akvon mi ne portas en la poŝoj, – diris Frodo.

– Ni supozis, ke tion vi iris trovi, – diris Grinĉjo, kiu dismetadis manĝaĵon kaj tasojn. – Necesas, ke vi iru nun.

– Ankaŭ vi venu, – diris Frodo, – kaj kunportu ĉiujn akvobotelojn.

Troviĝis rivereto sube de la monteto. Ili plenigis siajn botelojn kaj la etan tendarkaldronon ĉe malgranda akvofalo, kie la akvo falis kelkajn futojn trans elstaraĵon de griza ŝtono. Ĝi estis glacie malvarma; kaj lavante siajn vizaĝojn kaj manojn ili sputetis kaj blovis.

Kiam ili finmanĝis, kaj la tornistroj estis denove rimenitaj, estis jam post la deka horo, kaj la tago komencis beliĝi kaj varmetiĝi. Ili malsupreniris laŭ la deklivo kaj transiris la rivereton tie, kie ĝi plonĝis sub la vojon, kaj supreniris la postan deklivon, kaj supren-malsupren laŭ alia altaĵo de l’ montetoj; kaj tiam iliaj manteloj, lankovriloj, akvo, manĝaĵo, kaj ceteraj portaĵoj jam ŝajnis peza ŝarĝo. Ea tuttaga marŝado perspektivis esti laboro varmiga kaj laciga. Post kelkaj mejloj, tamen, la vojo ĉesis ruliĝi supren-malsupren: ĝi atingis la supron de kruta altaĵo laŭ speco de elĉerpita zigzago, kaj poste pretigis sin por lastfoja malsupreniro. Antaŭ si ili vidis la suban terenon trapunktitan de etaj boskoj, kiuj fadiĝis en la foron al bruna arbarloka nebuleto. Ili rigardis trans Arbarfino ĝis Brandovino. La vojo forserpentis antaŭ ili kvazaŭ ŝnuretpeco.

– La vojo daŭras eterne, – diris Grinĉjo, – sed tion ne povas mi sen iom da ripozo. Jam tempo tagmanĝi. – Li sidiĝis sur teron rande de l’ vojo kaj rigardis orienten en la nebuleton, post kiu troviĝis la rivero, kaj la limo de la Provinco, en kiu li pasigis sian tutan vivon. Sam staris apude. Liaj rondaj okuloj estis larĝe malfermitaj – li rigardis trans terenon, kiun li neniam vidis, al nova horizonto.

– Ĉu loĝas elfoj en tiuj boskoj? – li demandis.

– Tion mi neniam aŭdis, – diris Grinĉjo. Frodo silentis. Ankaŭ li rigardadis orienten laŭ la vojo, kvazaŭ li neniam antaŭe vidus ĝin. Subite li laŭte ekparolis, tamen kvazaŭ al si mem, dirante malrapide:

La Vojo ĉiam plu pilgrimas
ekde la pordo de l’ komenco.

La Vojo jam tre malproksimas,
kaj mi ĝin sekvos, laŭ intenco,
per ritma viglo de l’ paŝadoj,
ĝis en vojegon ĝi devias
ĉe l’ renkontiĝ’ de multaj padoj.

Kaj poste kien? Mi ne scias.

– Tio sonas kiel rimpeco de maljuna Bilbo, – diris Grinĉjo. – Aŭ ĉu ĝi estas unu el viaj imitaĵoj? Ĝi ne sonas tre kuraĝige.

– Mi ne scias, – diris Frodo. – Ĝi venis en mian kapon, kvazaŭ mi kreus ĝin; sed eble mi aŭdis ĝin antaŭe. Ĝi certe tre memorigas min pri Bilbo dum la lastaj jaroj, antaŭ ol li foriris. Li kutimis diri ofte, ke troviĝas nur unu Vojo; ke ĝi similas grandan riveron: ĝiaj fontoj troviĝas apud ĉies sojlo, kaj ĉiu pado estas ĝia elfluaĵo. “Estas danĝere, Frodo, eliri tra via pordo, – li kutimis diri. – Vi surpaŝas la Vojon, kaj se vi ne staras surpiede, oni ne povas scii, kien vi estos forbalaita. Ĉu vi konstatas, ke tiu estas precize la pado, kiu trairas la Mornarbaron, kaj ke, se vi tion permesus, ĝi eble kondukus vin ĝis la Soleca Monto aŭ eĉ pli malproksimen kaj al lokoj pli malagrablaj?” Tion li kutimis diri pri la pado ekster la dompordo ĉe Bag-Endo, precipe post kiam li diste promenadis.

– Nu, min la Vojo nenien ajn forbalaos dum almenaŭ unu horo, – diris Grinĉjo, demetante sian tornistron. La aliaj kopiis lian ekzemplon, demetante siajn tornistrojn sur la teron kaj siajn krurojn elmetante direkte al la vojo. Post ripozo ili bone tagmanĝis kaj poste ripozis iom pli.

La suno komencis subiĝi kaj la posttagmeza lumo kovris la terenon, kiam ili malsupreniris la monteton. Ĝis nun ili renkontis neniun sur la vojo. Tiu vojo ne estis multe uzata, ĉar por ĉaroj ĝi apenaŭ taŭgis, kaj nemulte da trafiko iris al la Arbarfino. Ili amblis denove dum horo aŭ pli, kiam Sam haltis momente por aŭskulti. Ili staris sur tero ebena, kaj la vojo post multa serpentumado kuŝis rekte antaŭe tra herbejo kun disaj altaj arboj, avangardo de arbaro, al kiu ili proksimiĝis.

– Mi aŭdas poneon aŭ ĉevalon, kiu venas sekvante nin laŭ la vojo, – diris Sam.

Ili retrorigardis, sed turniĝo de la vojo malhelpis, ke ili vidu malproksimen.

– Mi scivolas, ĉu tiu estas Gandalfo post ni venanta, – diris Frodo; sed eĉ dirante tion li jam eksentis, ke ne estas tiel, kaj subita emo sin kaŝi for de la vido de l’ rajdanto lin inundis. – Eble tio ne multe gravas, – li diris pardonpetece, – sed mi preferas ne esti vidata survoje – de iu ajn. Jam enuigas min rimarkado kaj diskutado de miaj faroj. Kaj se tiu estas Gandalfo, ni povos lin surprizeti por repagi lian malfruiĝon. Ni malaperu!

La aliaj du kuris rapide maldekstren kaj malsupren en etan kavaĵon proksime de la vojo. Tie ili kuŝiĝis plate. Frodo hezitis dum sekundo: scivolemo aŭ alia sento luktis kontraŭ lia deziro kaŝiĝi. La hufsono pli alproksimiĝis. Ĝustatempe li ĵetiĝis suben en iom da alta herbo malantaŭ arbo, kiu superombris la vojon. Poste li levis la kapon kaj gvatis singarde trans unu el la radikegoj.

De la vojturno venis nigra ĉevalo, neniel hobita poneo sed plenkreskinta ĉevalo; kaj sur ĝi sidis granda viro, kiu ŝajnis kaŭri sur la selo, volvita per nigra mantelego kaj kapuĉo, tiel ke montriĝis sube nur liaj botoj en la altaj piedingoj; lia vizaĝo estis ombrita kaj nevidebla.

Kiam ĝi atingis la arbon kaj estis antaŭ Frodo, la ĉevalo haltis. La rajdanto sidis tute senmova kun la klinita kapo, kvazaŭ li aŭskultus. De l’ interno de la kapuĉo aŭdiĝis brueto kvazaŭ iu snufus por trafi odoron malfortan; la kapo turniĝis de flanko al flanko de la vojo.

Subita neracia timo pri malkaŝiĝo kaptis Frodon, kaj li ekpensis pri sia Ringo. Li apenaŭ riskis spiri, kaj tamen la deziro elpoŝigi ĝin iĝis tiel forta, ke li komencis movi malrapide sian manon. Li sentis, ke necesas nur surfingrigi ĝin, kaj tiam li estos sekura. La konsilo de Gandalfo ŝajnis absurda. Bilbo ja uzis la Ringon. “Kaj mi estas plue en la Provinco”, – li pensis, kiam lia mano tuŝis la ĉenon per kiu ĝi pendis. Tiumomente la rajdanto rektiĝis kaj skuis la bridon. La ĉevalo antaŭeniris, unue malrapide, kaj poste ektrotante vigle.

Frodo rampis ĝis la vojrando kaj gvatis la rajdanton, ĝis tiu etiĝis en la malproksimo. Li ne povis esti tute certa, sed ŝajnis al li, ke subite, ĝuste antaŭ ol ĝi malvidiĝis, la ĉevalo flankenturniĝis kaj eniris la arbaron dekstre.

– Nu, tion mi nomas tre stranga kaj efektive perturba, – diris al si Frodo, dum li marŝis al siaj kunuloj. Grinĉjo kaj Sam estis restintaj plataj sur la herbo, kaj vidis nenion; do Frodo priskribis la rajdanton kaj ties strangan agadon.

– Mi ne scias kial, sed mi certas, ke li min serĉis aŭ flaris; kaj mi ankaŭ certe ne deziris, ke li malkovru min. Mi neniam antaŭe vidis aŭ sentis similon en la Provinco.

– Sed kiel nin koncernas iu el la granduloj? – diris Grinĉjo. – Kaj kion li volas en tiu ĉi mondparto?

– Troviĝas en la ĉirkaŭaĵo iuj homoj, – diris Frodo. – Ie en Sud-kvarono oni spertis ĝenojn pro granduloj, mi kredas. Sed mi nenion aŭdis pri io simila al tiu rajdanto. Mi scivolas, de kie li venis.

– Pardonpete, – intermetis subite Sam. – Mi scias, de kie li venis. De Hobiturbo venis tiu ĉi nigra rajdanto, krom se ekzistas pli ol unu. Kaj mi scias, kien li iros.

– Kion signifas tio? – diris Frodo abrupte, mire rigardante lin. – Kial vi ne menciis tion pli frue?

– Mi nur ĵus rememoris, sinjoro. Okazis tiele: kiam mi reiris al nia truo hieraŭ vespere kun la ŝlosilo, mia paĉjo diris al mi: “Hola, Sam! – li diris. – Mi supozis, ke vi foriris kun s-ro Frodo hodiaŭ matene. Stranga ulo enketis pri s-ro Baginzo de Bag-Endo, kaj li nur ĵus foriris. Mi plusendis lin al Bokelboro. Tamen ne plaĉis al mi lia parolmaniero. Li ŝajnis ege malkontenta, kiam mi sciigis al li, ke s-ro Baginzo forlasis por ĉiam sian malnovan hejmon. Siblis al mi, tion li faris. Tio iom tremigis min”. – “Kia ulo li estis?” – diris mi al la Avulo. – “Mi ne scias, – li diris, – sed hobito li ne estis. Li estis altstatura kaj nigreca, kaj li alkurbiĝis super mi. Mi konjektas, ke tiu estas unu el la granduloj el fremdujo. Li parolis strangege”.

» Mi ne povis resti por aŭdi pli, sinjoro, ĉar vi estis atendanta; kaj mi mem ne multe interesiĝis pri tio. La Avulo maljuniĝas, kaj pli ol iomete blindas, kaj certe estis preskaŭ mallume, kiam tiu ulo supreniris la Monteton kaj trovis lin aerumanta sin ĉe la fino de nia Vico. Mi esperas, ke li faris nenion misan, sinjoro, kiel ankaŭ mi.

– La Avulo ne kulpigindas ĉiuokaze, – diris Frodo. – Efektive mi aŭdis lin paroli al fremdulo, kiu ŝajnis enketi pri mi, kaj mi preskaŭ aliris por demandi kiu li estis. Mi bedaŭras, ke mi tion ne faris, kaj ke vi ne sciigis min pli frue. Eble mi estus pli singarda sur la vojo.

– Tamen, eble nenio ligas tiun ĉi rajdanton al tiu fremdulo, – diris Grinĉjo. – Ni forlasis Hobiturbon sufiĉe sekrete, kaj mi ne konstatas kiamaniere li estus sekvinta nin.

– Kio pri la flarado, sinjoro? – diris Sam. – Kaj la Avulo diris, ke li estis ulo nigreca.

– Mi bedaŭras, ke mi ne ĝisatendis Gandalfon, – Frodo murmuris. – Sed eble tio estus malpliboniginta la aferon.

– Do vi konas aŭ divenas ion pri tiu rajdanto? – diris Grinĉjo, kiu aŭdis la vortojn murmuritajn.

– Mi ne konas, kaj mi preferas ne diveni, – diris Frodo.

– En ordo, kuzo Frodo! Vi rajtas konservi vian sekreton dume, se vi emas esti enigma. Intertempe, kion ni faru? Mi ŝatus gluti kaj sorbi iom, sed ial ŝajnas al mi, ke ni prefere formoviĝu. Viaj aludoj al flarantaj rajdantoj kun nevideblaj nazoj min iom perturbis.

– Jes, mi pensas, ke ni pluiru, – diris Frodo, – sed ne laŭ la vojo – pro la ebleco, ke tiu rajdanto revenu, aŭ sekvu lin alia. Ni devus fari paŝegojn plu hodiaŭ. Boklando ankoraŭ mejlojn malproksimas.

La ombroj de la arboj etendiĝis longaj kaj maldikaj sur la herbo, kiam ili ekiris denove. Nun ili iris en distanco de ŝtonĵeto maldekstre de la vojo, kaj restis kiom eble nevideblaj de sur ĝi. Sed tio malhelpis ilin; ĉar la herbo estis densa kaj tufoplena, kaj la tero malebenis, kaj la arboj komencis kunproksimiĝi boske.

La ruĝa suno jam subiris malantaŭ la montetoj dorse de ili, kaj la vespero proksimiĝis, antaŭ ol ili atingis la finon de la longa ebeno, tra kiu la vojo estis rekta. Tiuloke ĝi kurbiĝis iom suden, kaj komencis denove serpentumi, kiam ĝi eniris arbareton da antikvaj kverkoj.

– Ni iru tien, – diris Frodo.

Proksime de l’ vojrando ili alvenis grandegan arbovrakon: ĝi ankoraŭ vivis kaj havis foliojn sur la branĉetoj, kiujn ĝi elmetis ĉirkaŭ la rompitaj stumpoj de siaj longe-falintaj membroj; sed ĝi estis kava, kaj oni povis eniri pere de granda fendo en la flanko forturnita de la vojo. La hobitoj rampis internen, kaj sidiĝis tie sur tavolo el malnovaj folioj kaj putrinta ligno. Ili ripozis kaj manĝetis, parolante mallaŭte kaj de tempo al tempo aŭskultante.

Krepuskis ĉirkaŭ ili, kiam ili denove ŝteliris ĝis la vojo. La okcidenta vento susuris tra la branĉoj. Flustris folioj. Baldaŭ la vojo komencis malabrupte tamen seninterrompe descendi en la krepuskon. Stelo aperis super la arboj en la mallumiĝanta oriento antaŭ ili. Ili marŝis flankalflanke kaj samtakte, por altigi la spiriton. Post kelka tempo, dum la steloj pli densiĝis kaj heliĝis, la maltrankvila sento forlasis ilin, kaj ili ne plu aŭskultis, ĉu aŭdiĝas hufoj. Ili komencis mallaŭte zumkanti, kiel kutimas promenantaj hobitoj, precipe kiam ili proksimiĝas nokte al la hejmo. Ĉe la plimultaj hobitoj tio estas kanto vespermanĝa aŭ enlitiĝa; sed tiuj hobitoj zumis marŝkanton (kvankam, kompreneble, ne sen aludoj al vespermanĝo kaj lito). La vortojn verkis Bilbo Baginzo, laŭ melodio tiel malnova kiel la montetoj, kaj instruis ĝin al Frodo dum ili promenis laŭ la vojetoj de la Akvovalo kaj priparolis la Aventuron.

La fajro en kameno ruĝas,
sub la tegmento lito kuŝas;
sed la piedoj ja ne feblas,
ĉirkaŭ angul’ vidiĝi eblas
al stara ŝton’ aŭ arb’ subita
de sole ni ĝis nun vidita.

Arb’, folio, herbo, flor’,
pasu for! Pasu for!

Akvo, mont’, sub ĉielblu’,
preter plu! Preter plu!

Atendas eble post vojorto
trovota pad’, sekreta pordo,
kaj se hodiaŭ ni ne trovos,
ja morgaŭ ni reveni povos
kaj laŭ vojetoj iri pele,
al Luno aŭ al Suno cele.

Pomo, dorno, nukso, prun’,
iru nun! Iru nun!

Sablo, ŝton’, laget’, irid’,
ĝis revid’! Ĝis revid’!

La hejmo poste, mond’ antaŭe,
tra multaj padoj iri laŭe
en ombroj ĝis la noktorando,
ĝis brilas supre stelgirlando,
kaj mondo poste, hejmo fronte,
reiras mi enlitiĝonte.

Nub’, nebulo, ombroteks’,
iĝos eks! Iĝos eks!

Lampo, manĝo, fajroflam’,
liten jam! Liten jam!

La kanto finiĝis.

– Liten nun! Liten nun! – kantis Grinĉjo altvoĉe.

– Ĉit! – diris Frodo. – Mi pensas aŭdi hufojn denove.

Ili haltis subite kaj staris silentaj kiel arb-ombroj, aŭskultante. Aŭdiĝis sono de hufoj sur la vojo, iom malantaŭe, sed alvenante malrapide kaj klare laŭ la vento. Rapide kaj kviete ili forlasis la vojon, kaj enkuris la pli profundan ombron sub la kverkoj.

– Ne tro malproksimen! – diris Frodo. – Mi ne volas esti vidata, sed mi volas vidi, ĉu temas pri alia Nigra Rajdanto.

– En ordo! – diris Grinĉjo. – Sed ne forgesu la flaradon! Pliproksimiĝis la hufoj. Mankis al ili tempo por trovi kaŝlokon pli taŭgan ol la ĝenerala mallumo sub la arboj; Sam kaj Grinĉjo kaŭris malantaŭ granda arbotrunko, dum Frodo rerampis kelkajn jardojn al la vojo. Tiu montriĝis griza kaj pala linio de malfortiĝanta lumo tra l’ arbaro. Super ĝi la steloj densis sur la malbrila ĉielo, sed luno ne estis.

La sono de la hufoj ĉesis. Frodo pene ekvidis ion malhelan trapasi la pli helan spacon inter du arboj, kaj poste halti. Ĝi aspektis kiel la nigra ombro de ĉevalo, kiun kondukis nigra ombro pli malgranda. La nigra ombro staris proksime al la loko, kie ili forlasis la vojon, kaj ĝi ŝanceliĝis de flanko al flanko. Al Frodo ŝajnis, ke li aŭdas sonon de snufado. La ombro kliniĝis ĝis la tero, kaj poste komencis rampi en lia direkto.

Ankoraŭfoje inundis Frodon deziro surfingrigi la Ringon; sed ĉi-foje tiu pli fortis ol antaŭe. Tiel fortis ke, preskaŭ antaŭ ol li konstatis la faron, lia mano esploris la poŝon. Sed tiumomente aŭdiĝis miksitaj kantado kaj ridado. Klaraj voĉoj altiĝis kaj subiĝis sur la stelluma aero. La nigra ombro stariĝis kaj forkuris. Ĝi rampis sur la ombrecan ĉevalon kaj ŝajnis malaperi trans la vojon en la mallumon aliflanke. Frodo suspiris malŝarĝite.

– Elfoj! – eligis Sam per raŭka flustro. – Elfoj, sinjoro! – Li estus elpafinta sin el inter la arboj kaj forkurinta direkte al la voĉoj, se ili ne retenus lin.

– Jes, estas elfoj, – diris Frodo. – Oni foje renkontas ilin en la Arbarfino. Ili ne loĝas en la Provinco, sed ili envagas ĝin printempe kaj aŭtune, el la propraj terenoj de post la Turmontetoj. Mi dankas pro tio! Vi ne vidis, ke tiu Nigra Rajdanto haltis ĝuste ĉi tie kaj efektive rampis niadirekten, kiam komenciĝis la kanto. Tuj kiam li aŭdis la voĉojn, li forŝteliĝis.

– Kio pri la elfoj? – diris Sam, tro ekscitita por zorgi pri la rajdanto. – Ĉu ni povas iri por vidi ilin?

– Aŭskultu! Ili venas ĉi-direkten, – diris Frodo. – Necesas nur atendi apud la vojo.

La kantado proksimiĝis. Unu klara voĉo leviĝis nun super la ceteraj. Ĝi kantis en la bela elfa lingvo, kiun Frodo sciis nur malmulte kaj la aliaj neniom. Tamen la sono harmonianta kun la melodio ŝajnis formiĝi en ilia pensado per vortoj, kiujn ili nur parte komprenis. Jen la kanto, kiel aŭdis ĝin Frodo:

Neĝblankulin’! Ho klara Damol

Reĝin’ trans Okcidentaj Maroj!

Lumo al nia vaga klano
en mondo plekta de l’ arharoj!

Ho Elberet’! Giltonielo!

Okula klaro, spira helo!

Neĝblankulin’! Al vi ni kantas
en lando, kiun Maro randas.

Ho steloj en Sensuna Jaro,
semaĵ’ de ŝia man’ lumsenda,
ventkampe nun en hel’ kaj klaro
forfalas arbflorar’ arĝenta!

Giltoniel’! Ho Elbereto!

Ni tenas en memorposedo,
en jena lando subarbara,
stellumon sur lontano Mara.

Ĉesis la kanto.

– Tiuj estas Altaj Elfoj! Ili elparolis la nomon de Elbereta! – diris Frodo konsternite. – Mi ne sciis, ke iuj el tiu plej bela popolo iam ajn estas vidataj en la Provinco. Ne multaj nun restas en Mez-Tero, oriente de l’ Granda Maro. Jen fakte hazardo stranga!

La hobitoj sidis en apudvoja ombro. Postnelonge la elfoj descendis laŭ la vojo en la valon. Ili preterpasis malrapide, kaj la hobitoj povis vidi la stellumon brili sur iliaj haroj kaj en la okuloj. Ili portis neniajn lumojn, tamen dum ili marŝis, ekglimo, kiel la lunlumo super la rando de la montetoj antaŭ sunleviĝo, ŝajnis ĉirkaŭbrili iliajn piedojn. Ili nun silentis, kaj, kiam la lasta elfo preterpasis, li sin turnis, rigardis direkte al la hobitoj kaj ridis.

– Saluton, Frodo! – li kriis. – Vi eksterdomas malfrue. Aŭ eble vi maltrafis la vojon? – Poste li laŭte alvokis la ceterajn, kaj la tuta kunularo haltis kaj ĉirkaŭstariĝis.

– Jen io vere miriga! – ili diris. – Tri hobitoj en arbaro dumnokte! Ion similan ni ne vidis, post kiam Bilbo foriris. Kion signifas tio ĉi?

– Tio signifas, beluloj, – diris Frodo, – simple, ke ni ŝajne sekvas la saman vojon kiel vi. Al mi plaĉas promeni sub la steloj. Sed mi bonvenigus vian societon.

– Sed ni ne bezonas alian societon, kaj hobitoj estas tiel malspritaj, – ili ridis. – Kaj kiel vi scias, ke ni iras la saman vojon kiel vi, ĉar vi ne scias, kien ni celas?

– Kaj kiel vi konas mian nomon? – demandis Frodo reciproke.

– Multajn aferojn ni konas, – ili diris. – Ni ofte vidis vin antaŭe kun Bilbo, kvankam vi eble ne rimarkis nin.

– Kiuj vi estas, kaj kiu estas via estro? – demandis Frodo.

– Mi estas Gildoro, – respondis ilia estro, tiu elfo, kiu unue alvokis lin. – Gildoro Ingloriono el la Familio Finroda. Ni estas ekzilitoj, kaj plimultaj niaj parencoj jam delonge foriris, ankaŭ ni restos ci tie nur mallonge, antaŭ ol reiri trans la Grandan Maron. Sed kelkaj niaj parencoj daŭre loĝas pace en Rivendelo. Bonvolu, Frodo, rakonti, kion vi faras? Ĉar ni vidas, ke ombras vin la timo.

– Ho Saĝa Popolo! – interrompis Grinĉjo sciavide. – Klarigu al ni pri la Nigraj Rajdantoj!

– Ĉu Nigraj Rajdantoj? – ili diris malaltvoĉe. – Kial do vi demandas pri Nigraj Rajdantoj?

– Ĉar du Nigraj Rajdantoj hodiaŭ nin preterpasis, aŭ unu faris tion dufoje, – diris Grinĉjo, – nur antaŭ nelonge li forŝteliĝis, kiam vi proksimiĝis.

La elfoj ne tuj respondis, sed mallaŭte interparolis propralingve. Finfine Gildoro sin turnis al la hobitoj.

– Ni ne parolos pri tio en tiu ĉi loko, – li diris. – Ni opinias, ke vi prefere akompanu nin nun. Ne estas nia kutimo, sed ĉi-foje ni kondukos vin laŭ nia vojo, kaj vi restos kun ni hodiaŭ nokte, se vi volas.

– Ho, Beluloj! Jen bona fortuno super miaj esperoj, – diris Grinĉjo. Al Sam mankis vortoj.

– Mi dankas vin tre sincere, Gildoro Ingloriono, – diris Frodo riverencante. – Elen síla lúmenn’ omentielvo: stelo lumigas la horon de nia renkontiĝo, – li aldonis, per la alta elfa lingvo.

– Estu singardaj, amikoj! – ekkriis Gildoro, ridante. – Ne diru sekretojn! Jen klerulo pri la Antikva Lingvo. Bilbo estis bona instruanto. Saluton, elf-amiko! – li diris, riverencante al Frodo. – Venu jam kun viaj amikoj kaj aliĝu al nia rondo! Prefere marŝu en la mezo, ke vi ne forvagu. Vi eble laciĝos antaŭ ol ni haltos.

– Kial? Kien vi iros? – demandis Frodo.

– Por la hodiaŭa nokto ni iros al la arbareto surla montetoj super Arbohalo. Temas pri pluraj mejloj, sed ĉe la fino vi povos ripozi; kaj tio mallongigos vian morgaŭan marŝon.

Nun ili marŝis plu en silento, kaj pasis kvazaŭ ombroj aŭ malhelaj lumoj: ĉar elfoj (eĉ pli ol hobitoj) kapablis marŝi, kiam ili tion volis, sen sonoj aŭ piedbruo. Grinĉjo baldaŭ eksentis dormemon, kaj ŝanceliĝis unu-dufoje; sed ĉiufoje altstatura elfo ĉeflanke elmetis brakon kaj malhelpis, ke li falu. Sam marŝadis flanke de Frodo, kvazaŭ sonĝante, kaj kun vizaĝesprimo duone tima kaj duone subpremite ĝoja.

Plidensiĝis la arbaro ambaŭflanke; jam la arboj estis pli junaj kaj pli densaj; kaj dum la vojo malsupreniris, kondukante suben en faldaĵon de la montetoj, troviĝis multaj profundaj boskoj da avelarboj sur la deklivoj supreniĝantaj ambaŭflanke. Finfine la elfoj forturniĝis de la vojo. Verda rajdejo kuŝis preskaŭ nevidebla tra la densejo dekstre; kaj tiun ili sekvis dum ĝi serpentumis supren denove laŭ la arbarkovritaj deklivoj sur la supron de montetoŝultro, kiu elstaris sur la plisuba tereno de la rivera valo. Subite ili eliris el la ombro de la arboj, kaj antaŭ ili etendiĝis larĝa herbejo, griza en la noktmallumo. Je tri flankoj la arbaro ĝin alpremis; sed oriente la tero subiris abrupte kaj la suproj de l’ malhelaj arboj, kiuj kreskis je la fundo, troviĝis sub iliaj piedoj. Poste la malaltejo kuŝis malklara kaj ebena sub la steloj. Pli proksime ekbrilis kelkaj lumoj en la vilaĝo Arbohalo.

La elfoj sidiĝis sur la herbon kaj interparolis per mallaŭtaj voĉoj; ili ŝajne ne plu atentis la hobitojn. Frodo kaj liaj kunuloj volvis sin per manteloj kaj lankovriloj, kaj dormemo ilin alŝteliris. La nokto pliprofundiĝis, kaj estingiĝis la lumoj en la valo. Grinĉjo ekdormis, kusenata de verda terbuleto.

Alte en oriento svingiĝis Remirado, la Stela Reto, kaj super la nebuloj malrapide leviĝis ruĝa Borgilo, ardante kiel fajrjuvelo. Poste, pro ia moviĝo de l’ aero la tuta nebulo estis fortirita kvazaŭ vualo, kaj suprenkliniĝis, dum li rampis trans la randon de la mondo, la Glavportanto de l’ Ĉielo, Menelvagro kun sia brila zono. La elfoj ekkantis. Subite sub la arboj ekbrulis fajro kun ruĝa lumo.

– Venu! – la elfoj alvokis la hobitojn. – Venu! Jam temp’ esta por paroloj kaj gajeco!

Grinĉjo eksidis kaj frotis la okulojn. Li tremis.

– Troviĝas fajro en la halo, kaj manĝaĵo por malsataj gastoj, – diris elfo staranta antaŭ li.

Ĉe la suda rando de l’ herbejo troviĝis malfermitejo. Tie la verda planko eniris la arbaron, kaj formis larĝan spacon kvazaŭ halon, tegmentitan per branĉoj de la arboj. Ties grandaj trunkoj etendiĝis pilastre laŭ ambaŭ flankoj. Meze flamis lignofajro, kaj sur la arboj-pilastroj brulis senŝancele torĉoj kun oraj kaj arĝentaj lumoj. La elfoj sidis ĉirkaŭ la fajro sur la herbo aŭ sur la segitaj stumpoj de malnovaj trunkoj. Iuj iris tien-reen portante kruĉojn kaj verŝante trinkaĵojn; aliaj alportis manĝaĵojn sur plenplenaj pladoj kaj ujoj.

– Tio ĉi estas nutraĵo nealloga, – ili diris al la hobito, – ĉar ni loĝas en la arbaro malproksime de niaj haloj. Se iam vi estos niaj gastoj hejme, ni traktos vin pli taŭge.

– Tio ĉi ŝajnas al mi sufiĉe taŭga por naskiĝfesto, – diris Frodo. Grinĉjo poste memoris malmulton ĉu pri la manĝaĵo ĉu la trinkaĵo, ĉar lian menson plenigis la lumo sur la elfaj vizaĝoj, kaj la sono de voĉoj tiel variaj kaj tiel belaj, ke li sentis sin en maldorma sonĝo. Sed li memoris, ke troviĝis pano, kiu superis la guston de bela blanka pano proponita al malsatmortonto, kaj fruktoj dolĉaj kiel sovaĝaj beroj kaj pli riĉaj ol kultivitaj ĝardenfruktoj; li eltrinkis tason, kiun plenigis bonodora likvaĵo, malvarmeta kiel monta rivereto, ora kiel somera posttagmezo.

Sam neniam povis vorte priskribi, nek klare bildigi al si tion, kion li sentis aŭ pensis tiunokte, kvankam ĝi restis en lia memoro kiel unu el la ĉefaj travivaĵoj de lia vivo. Plej proksimume li tion foje esprimis: “Nu, sinjoro, se mi povus kreskigi tiajn pomojn, mi nomus min ĝardenisto. Sed ĝuste la kantado trafis mian koron, se vi min komprenas”.

Frodo sidis, ĝoje manĝante, trinkante, kaj parolante; sed lia menso atentis ĉefe la vortojn parolatajn. Li scipovis iomete la elfan lingvon kaj aŭskultis entuziasme. De tempo al tempo li alparolis tiujn, kiuj priservis lin kaj dankis ilin per ilia lingvo. Ili ridetis al li kaj diris ridante: “Jen juvelo el inter hobitoj!”

Post kelka tempo Grinĉjo ekdormis profunde, kaj oni levis lin kaj forportis al laŭbo sub la arboj; tie oni kuŝigis lin sur molan liton, kaj li fordormis la ceteron de la nokto. Sam rifuzis forlasi sian mastton. Post la foriro de Grinĉjo, li kurbiĝis apud la piedoj de Frodo, kie finfine li kapklinis kaj fermis siajn okulojn. Frodo dumlonge restis maldorma, interparolante kun Gildoro.

Pri multaj aferoj ili parolis, malnovaj kaj novaj, kaj Frodo starigis al Gildoro multajn demandojn pri okazaĵoj en la vasta mondo ekster la Provinco. La informoj estis plejparte malgajaj kaj minacaj: pri proksimiĝanta mallumo, la militoj de homoj, kaj forfuĝo de la elfoj. Fine Frodo starigis la demandon plej intiman al sia koro:

– Diru al mi, Gildoro, ĉu vi iam vidis Bilbon, post kiam li forlasis nin?

– Jes, – Gildoro ridetis – Dufoje. Li adiaŭis nin ĝuste en tiu ĉi loko. Sed mi revidis lin unu fojon, malproksime de tie ĉi. – Li volis nenion pli diri pri Bilbo, kaj Frodo eksilentis.

– Vi ne multe demandas aŭ rakontas al mi pri tio, kio koncernas vin, Frodo, – diris Gildoro. – Sed mi jam scias iomete, kaj pli mi povas legi sur via vizaĝo kaj en la pensado malantaŭ viaj demandoj. Vi forlasas la Provincon, kaj tamen vi dubas, ĉu vi trovos tion, kion vi serĉas, aŭ plenumos tion, kion vi intencas, aŭ ke vi iam revenos. Ĉu ne vere?

– Vere, – diris Frodo; – sed mi supozis, ke mia foriro estas sekreto konata nur al Gandalfo kaj mia fidela Sam. – Li subenrigardis al Sam, kiu ronketis.

– Tiu sekreto ne atingos per ni la Malamikon, – diris Gildoro.

– La Malamikon? – diris Frodo. – Do vi scias, kial ni forlasas la Provincon?

– Mi ne scias, kial la Malamiko persekutas vin, – respondis Gildoro, – sed tion mi konstatas – malgraŭ, ke tio ŝajnas al mi stranga. Kaj mi avertas vin, ke danĝero troviĝas nun antaŭ vi kaj malantaŭ vi, kaj ambaŭflanke.

– Vi aludas la Rajdantojn? Mi timis, ke ili estas servantoj de la Malamiko. Kio estas la Nigraj Rajdantoj?

– Ĉu Gandalfo nenion diris al vi?

– Nenion pri tiaj kreitaĵoj.

– Do mi opinias, ke ne konvenas al mi diri pli – por ke teruro ne malhelpu vian vojaĝon. Ĉar al mi ŝajnas, ke vi sukcesis ekiri ĝustatempe, se vi fakte sukcesis. Vi devas nun rapidegi, kaj nek resti, nek retroiri; ĉar la Provinco ne plu protektas vin.

– Mi ne povas imagi, kiaj informoj estus pli timigaj ol viaj aludoj kaj avertoj, – ekkriis Frodo. – Mi sciis, kompreneble, ke danĝero kuŝas antaŭe, sed mi ne atendis renkonti ĝin en nia propra Provinco. Ĉu ne povas hobito pace marŝi ekde la Akvo ĝis la Rivero?

– Sed ne temas pri via propra Provinco, – diris Gildoro. – Aliaj loĝis ĉi tie antaŭ ol hobitoj estis; kaj aliaj loĝos denove ĉi tie, kiam hobitoj ne plu estos. Ĉirkaŭas vin la vasta mondo: vi povas enbarili vin, sed vi ne povas por ĉiam ĝin elbarili.

– Mi scias, kaj tamen ĝi ĉiam ŝajnis tiel sekura kaj intima. Kion mi nun povas fari? Mia plano estis, forlasi sekrete la Provincon, kaj iri al Rivendelo; sed jam miaj paŝoj estas sekvataj, eĉ antaŭ ol mi venis en Boklandon.

– Laŭ mia opinio vi devus daŭrigi tiun planon, – diris Gildoro. – Mi ne supozas, ke la Vojo pruviĝos tro malfacila porvia kuraĝo. Sed se vi deziras konsilon pli klaran, vi devus demandi Gandalfon. Mi ne konas la kialon de via fuĝo, kaj sekve mi ne scias, kiamaniere viaj persekutantoj atakos vin. Tiujn aferojn Gandalfo certe scias. Mi supozas, ke vi vidos lin antaŭ ol forlasi la Provincon?

– Mi esperas, ke jes. Sed tio estas alia afero, kiu maltrankviligas min. Mi jam de multaj tagoj atendis Gandalfon. Li devis alveni Hobiturbon plej malfrue antaŭ du noktoj; sed li ne aperis. Nun mi scivolas, kio povis okazi. Ĉu mi devus lin atendi?

Gildoro silentis momente.

– Ne plaĉas al mi tiu ĉi sciigo, – li diris finfine. – La malfruo de Gandalfo ne bone aŭguras. Sed estas dirite: “Ne enmiksiĝu en sorĉistajn aferojn, ĉar ili estas subtilaj kaj ekkoleriĝemaj”. Al vi la elekto: ĉu iri aŭ atendi.

– Kaj estas dirite krome, – respondis Frodo: “Ne serĉu konsilon ĉe la elfoj, ĉar ili diros kaj jes kaj ne”.

– Ĉu vere? – ridis Gildoro. – Elfoj malofte donas senŝirman konsilon, ĉar konsilo estas donaco danĝera, eĉ de saĝulo al saĝulo, kaj ĉiuj vojoj kapablas konduki mise. Sed kion vi volas? Vi ne sciigis al mi ĉion pri vi; kiel do mi elektu pli trafe ol vi? Sed se vi postulas konsilon, mi ĝin donos pro amikeco. Mi pensas, ke vi devas iri tuj, senprokraste; kaj se Gandalfo ne venos antaŭ via foriro, mi konsilas ankaŭ jenon: ne iru sola. Kunigu amikojn, kiuj estas fidindaj kaj volpretaj. Nun vi devus danki, ĉar tiun konsilon mi ne donas ĝoje. La elfoj havas proprajn laborojn kaj proprajn dolorojn, kaj malmulte koncernas ilin la faroj de hobitoj, aŭ de iuj aliaj kreaĵoj sur la tero. Malofte niaj vojoj renkontas iliajn, ĉu hazarde ĉu intence. En tiu ĉi renkontiĝo eble estas pli ol hazardo; sed la intenco ne klaras al mi, kaj mi timas diri tro multe.

– Mi profunde dankas, – diris Frodo, – sed mi ŝatus, ke vi diru al mi klare, kio estas la Nigraj Rajdantoj. Se mi akceptos vian konsilon, mi eble ne vidos Gandalfon longe, kaj mi devos scii, kio estas la danĝero, kiu persekutas min.

– Ĉu ne sufiĉas scii, ke ili estas servantoj de la Malamiko? – respondis Gildoro. – Fuĝu de ili! Neniun vorton elparolu al ili! Ili estas senkompataj. Nenion pli demandu al mi! Sed mia koro avertas, ke antaŭ ol ĉio finiĝos, vi, Frodo, filo de Drogo, scios pri tiuj mallumaj aferoj pli ol Gildoro Ingloriono. Elbereta protektu vin!

– Sed kie mi trovos la kuraĝon? – demandis Frodo. – Tion mi ĉefe bezonas.

– Kuraĝon oni trovas en lokoj malprobablaj, – diris Gildoro. – Esperu optimisme! Dormu jam! Matene ni estos foririntaj; sed ni sendos niajn mesaĝojn tra la landoj. La Vagantaj Kunularoj ekscios pri via vojaĝo, kaj tiuj, kiuj potencas por la bono, vaĉos. Mi nomas vin elf-amiko; kaj la steloj lumigu la finon de via vojo! Malofte ni tiel plezuriĝis je fremduloj, kaj estas agrable aŭdi vortojn de l’ Antikva Parolo el la lipoj de aliaj vagantoj en la mondo.

Frodo sentis, ke dormo ekkaptas lin, ĝuste dum Gildoro ĉesis paroli.

– Mi dormos nun, – li diris, kaj la elfo kondukis lin ĝis laŭbo apud Grinĉjo, kaj li sinĵetis sur liton kaj tuj eniris sensonĝan dormon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.