La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

LA KVINA LIBRO

La Reveno de la Reĝo

Ĉapitro 1: Minaso Tirit

Grinĉjo elrigardis de la ŝirmo de l’ mantelo de Gandalfo. Li scivolis, ĉu li vekiĝis aŭ plu dormas, daŭre en la rapidmova sonĝo, en kiu li estis tiom longe volvita ekde kiam komenciĝis la granda rajdado. La malhela mondo preterrapidegis, kaj vento laŭte kantis en liaj oreloj. Li povis vidi nenion escepte de la girantaj steloj, kaj fore dekstre vastajn ombrojn kontraŭ la ĉielo, kie la montoj de la sudo marŝis preterpaŝe. Dormeme li klopodis kalkuli la tempojn kaj etapojn de la vojaĝo, sed lia memoro duondormis kaj malcertis.

Okazis la unua rajdado terure rapida kaj senhalta, kaj poste en la aŭroro li vidis palan ekbrilon oran, kaj ili alvenis silentan urbon kaj la grandan senhoman domon sur monteto. Kaj apenaŭ ili atingis ties ŝirmon, jen la flugilhava ombro denove preterpasis supre, kaj homoj velkis pro timo. Sed Gandalfo alparolis lin per mallaŭtaj vortoj, kaj li dormis en angulo, lace sed maltrankvile, malklare konscia pri venoj kaj iroj kaj pri homoj parolantaj kaj Gandalfo ordonanta. Kaj poste rajdado, rajdado en la nokto. Jen estis la dua, ne, la tria nokto post kiam li enrigardis la Ŝtonon. Kaj pro tiu hida memoraĵo li plene vekiĝis kaj ektremis, kaj la bruo de la vento pleniĝis de voĉoj minacaj.

Lumo ĉendiĝis sur la ĉielo, ekflagro de flava fajro post malhelaj bariloj. Grinĉjo retrokaŭris, momente timoplena, scivolante en kiun timigan landon Gandalfo portas lin. Li frotis siajn okulojn kaj ekvidis, ke tio estas la luno leviĝanta super la orientaj ombroj, preskaŭ jam tute plena. Do la nokto ankoraŭ ne maljunis, kaj dum horoj daŭros la malhela vojaĝo. Li ekmoviĝis kaj parolis.

– Kie ni estas, Gandalfo?

– En la regno Gondoro, – la sorĉisto respondis. – La provinco Anorieno ankoraŭ preterpasas.

Regis denove silento dum kelka tempo. Post subite Grinĉjo ekkriis:

– Kio estas tio? Vidu! Fajro, ruĝa fajro! Ĉu en tiu ĉi lando estas drakoj? Vidu, jen alia!

Responde Gandalfo laŭte kriis al sia ĉevalo:

– Ek, Ombrofakso! Necesas rapidi. Mallonga estas la tempo. Vidu! La signalfajroj de Gondoro flamas vokante helpon. Milito ekbrulas. Vidu, jen la fajro sur Amono Din, kaj flamo sur Ejlenaĥo; kaj jen ili rapidas okcidenten: Nardolo, Erelaso, Min-Rimono, Kalenhado, kaj Halifirieno rande de Rohano.

Sed Ombrofakso paŭzis dumpaŝe, malrapidante al promeno, kaj poste ĝi levis sian kapon kaj henis. Kaj el la mallumo venis responda henado; kaj baldaŭ aŭdiĝis tondrado de hufoj, kaj tri rajdantoj albalaiĝis kaj pasis kiel flugantaj fantomoj antaŭ la luno kaj malaperis okcidenten. Tiam Ombrofakso kuntiriĝe pretigis sin kaj forsaltis, kaj la nokto trafluis ĝin kvazaŭ muĝa vento.

Grinĉjo denove dormemiĝis kaj malmulte atentis Gandalfon, dum tiu rakontis al li pri la moroj de Gondoro, kaj kiel la Reganto de la urbo konstruigis signalfajrojn sur la pintoj de marĝenaj montetoj laŭlonge de ambaŭ flankoj de la granda montaro kaj konservis postenojn tiuloke, kie freŝaj ĉevaloj ĉiam pretis por porti liajn mesaĝistojn al Rohano en la nordo, aŭ al Belfalaso en la sudo.

– Jam delonge ne flamis la signalfajroj de la nordo, – li diris, – kaj dum la antikvaj tagoj de Gondoro ili ne estis bezonataj, ĉar oni havis la Sep Ŝtonojn.

Grinĉjo ekmoviĝis maltrankvile.

– Dormu denove kaj ne timu! – diris Gandalfo. – Ĉar vi iras ne kiel Frodo al Mordoro, sed al Minaso Tirit, kaj tie vi estos tiel sekura, kiel oni povas esti nuntempe. Se Gondoro falos, aŭ la Ringo estos kaptita, poste la Provinco estos nenia rifuĝejo.

– Vi ne komfortigas min, – diris Grinĉjo, tamen dormo tragrimpis lin. La lasta afero, kiun li memoris antaŭ ol li profunde ekdormis, estis ekvido de altaj blankaj montopintoj, glimantaj kvazaŭ ŝvebantaj insuloj super la nuboj, dum ilin trafis la lumo de la okcidentira luno. Li scivolis, kie estas Frodo, ĉu li estas jam en Mordoro, aŭ ĉu li mortis; kaj li ne sciis, ke Frodo de tre malproksime rigardas tiun saman lunon, dum ĝi subeniras malantaŭ Gondoro antaŭ alveno de la tago.

Grinĉjo vekiĝis aŭdante voĉojn. Alia tago de sinkaŝo kaj nokto de vojaĝado jam forrapidis. Estis krepuske: malvarma tagiĝo estis denove baldaŭa, kaj ĉirkaŭis ilin frostigaj grizaj nebuletoj. Ombrofakso staris ŝvite vaporante, sed ĝi tenis la kolon fiere kaj evidentigis neniun signon de laciĝo. Multaj altaj homoj peze mantelitaj staris apud ĝi, kaj malantaŭ ili baŭmis en la nebuleto ŝtona muro. Parte ruina ĝi ŝajnis, sed jam antaŭ forpaso de la nokto aŭdiĝis la bruo de hasta laborado: martelbatado, trultintado kaj grincado de radoj. Torĉoj kaj flagriloj malarde flametis ie-tie en la nebuleto. Gandalfo alparolis la homojn, kiuj baris lian vojon, kaj aŭskultante Grinĉjo konstatis, ke li mem estas diskutata.

– Jes, vere, ni konas vin, Mitrandiro, – diris la estro de l’ homoj, – kaj vi posedas la pasvortojn de la Sep Pordoj kaj rajtas libere antaŭeniri. Sed vian kunulon ni ne konas. Kio li estas? ĉu gnomo el la montaro de l’ nordo? Ni deziras neniujn fremdulojn en la lando nuntempe, krom se ili estas potencaj armilportantoj, pri kies fidindeco kaj helpo ni povas certi.

– Mi garantios lin antaŭ la trono de Denetoro, – diris Gandalfo.

– Kaj se temas pri kuraĝo, tion oni ne povas taksi laŭ la staturo. Li trapasis pli da bataloj kaj danĝeroj ol vi trapasis, Ingoldo, kvankam vi staturas duoble pli alte ol li; kaj li venas nun de la breĉado de Isengardo, pri kiu ni alportas informojn, kaj li treege lacas, aŭ mi vekus lin. Li nomiĝas Peregrino, soldato tre kuraĝa.

– Ĉu soldato? – diris Ingoldo dubeme, kaj la ceteraj ridis.

– Soldato! – kriis Grinĉjo, jam komplete vigligita. – Ĉu soldato! Tute ne! Mi estas hobito kaj ne pli kuraĝa ol mi estas soldata, krom eble de tempo al tempo pro neceso. Ne permesu, ke Gandalfo vin trompu!

– Multaj plenumintoj de kuraĝaj agoj eble neniom pli dirus, – diris Ingoldo. – Sed kio estas hobito?

– Duonulo, – respondis Gandalfo. – Ne, ne tiu pri kiu oni rakontis, – li aldonis, vidante miron sur la vizaĝoj de l’ homoj. – Ne tiu, sed parenco lia.

– Jes, kaj iu, kiu vojaĝis kun li, – diris Grinĉjo. – Kaj Boromiro el via urbo estis kun ni, kaj li savis min en la neĝoj de la nordo, kaj en la fino li estis mortigita min defendante kontraŭ multaj malamikoj.

– Lasu tion! – diris Gandalfo. – Informon pri tiu doloraĵo oni devus unuavice sciigi al lia patro.

– Tio estas jam divenita, – diris Ingoldo, – ĉar okazis ĉi tie lastatempe strangaj antaŭsignoj. Sed trapasu nun rapide! Ĉar la Reganto de Minaso Tirit avidas renkonti iun ajn, kiu alportas la plej lastajn informojn pri lia filo, ĉu tiu estas homo aŭ...

– Hobito, – diris Grinĉjo. – Malmulte da servado mi povos proponi al via estro, sed kion mi kapablas, tion mi plenumos, memorante la bravan Boromiron.

– Fartu bone! – diris Ingoldo, kaj la homoj liberigis la vojon al Ombrofakso, kaj tiu trapasis mallarĝan pordon en la muro. – Ke vi portu al Denetoro bonajn konsilojn dum lia bezono kaj al ni ĉiuj, Mitrandiro! – Ingoldo kriis. – Sed vi venas kun sciigoj pri malĝojo kaj danĝero, laŭ, oni diras, via kutimo.

– Pro tio ke mi venas malofte, nur kiam mia helpo estas bezonata, – respondis Gandalfo. – Kaj koncerne konsilojn, al vi mi volas diri, ke tro malfrue vi riparas la muron de Pelenoro. Kuraĝo estos jam via plej bona defendo kontraŭ la ŝtormo proksimiĝanta – tio kaj tiom da espero, kiom mi alportas. Ĉar ne ĉiuj informoj, kiujn mi alportas, estas misaj. Sed lasu viajn trulojn kaj akrigu viajn glavojn!

– La laboro estos finita antaŭ la vespero, – diris Ingoldo. – Tiu ĉi estas la lasta murparto pretigota por defendo: la malplej aperta por atako, ĉar ĝi frontas niajn amikojn el Rohano. Ĉu vi scias ion pri ili? Ĉu ili sekvos la alvokon, laŭ via opinio?

– Jes, ili venos. Sed ili spertis multajn batalojn malantaŭ viaj dorsoj. Nek tiu ĉi vojo, nek iu ajn vojo frontas sekurecon. Estu atentaj! Se ne ekzistus Gandalfo Ŝtormkorvo, vi estus vidintaj amason da malamikoj venantaj el Anorieno kaj neniujn rajdistojn de Rohano. Kaj tio eĉ nun povos okazi. Fartu bone, kaj ne doram!

Gandalfo nun trapasis en la larĝan terenon post Ramaso Ekor. Tiel la gondoranoj nomis la limmuron, kiun ili penege konstruis, post kiam Itilio submetiĝis al la ombro de la Malamiko. Tra dek leŭgoj aŭ pli ĝi etendiĝis de la montara subo kaj tiom reen, enfermante per sia barilo la kampojn de Pelenoro: belaj kaj fekundaj urborandoj sur la longaj deklivoj kaj terasoj descendantaj al la profundaj niveloj de Anduino. Ĉe sia plej fora punkto de la Granda Pordego de l’ urbo, nord-oriente, la muro malproksimis kvar leŭgojn, kaj tie de brovumanta bordo ĝi superrigardis la longajn ebenaĵojn apud la rivero, kaj oni konstruis ĝin alta kaj fortika; ĉar tiuloke, sur murhava digvojo, la vojo alvenis de la travadejoj kaj pontoj de Osgiliado kaj trapasis gardatan pordon inter krenelitaj turoj. Plej proksime la muro troviĝis malmulte pli ol unu leŭgon de la urbo, kaj tio estis sud-oriente. Tie Anduino, fluante laŭ larĝa kurbo ĉirkaŭ la montetoj de Emin Arneno en Suda Itilio direktiĝis abrupte okcidenten, kaj leviĝis la limmuro sur ĝia vera rando; kaj sube kuŝis la kajoj kaj albordiĝejoj de Harlondo por boatoj, kiuj venis laŭ la rivero de la sudaj provincoj.

La regiono estis riĉa, kun larĝaj kultivaĵoj kaj multaj fruktarbaroj, kaj troviĝis parceloj kun sekigejoj kaj grenejoj, ŝafejoj kaj staloj, kaj multaj rojoj tra la verdo ondetantaj de l’ altejoj ĝis Anduino. Tamen la paŝtistoj kaj terkulturistoj tie loĝantaj estis malmultaj, kaj la pliparto de la gondoranoj loĝis en la sep cirkloj de la urbo, aŭ en la altaj valoj de la montaraj limoj en Losarnaĥo, aŭ pli sude en bela Lebenino kun ties kvin rapidaj riveretoj. Tie loĝis hardita popolo inter la montoj kaj la maro. Oni taksis ilin homoj el Gondoro, tamen ilia sango estis miksita, kaj inter ili estis malaltaj brunhaŭtuloj, kies prapatroj devenis de la forgesitoj, kiuj loĝis en ombro de la montoj dum la Malhelaj Jaroj antaŭ la alveno de la reĝoj. Sed poste, en la granda feŭdo Belfalaso, loĝis princo Imrahilo en sia kastelo Dol Amroto apud la maro, kaj li estis altrasa, kaj ankaŭ lia popolo: altkreskaj fieraj homoj kun okuloj margrizaj.

Nun kiam rajdis Gandalfo kelkan tempon, taglumo plifortiĝis sur la ĉielo, kaj Grinĉjo vigligis sin kaj rigardis supren. Maldekstre kuŝis nebuletomaro, leviĝanta ĝis morna ombro en la oriento; sed dekstre grandaj montaroj suprenstreĉis siajn vertojn, etendiĝante de la okcidento al kruta kaj subita ekstremo, kvazaŭ dum kreado de la lando la rivero trarompus grandan barilon, eltranĉante potencan valon por esti tereno de batalado kaj debatoj en venontaj tempoj. Kaj tie, kie la Blankaj Montoj de Eredo Nimrajs alvenis sian finon, li vidis, kiel promesis Gandalfo, la malhelan amason de monto Mindoluino, la profunde purpurajn ombrojn de ties altaj valetoj, kaj ĝian altan facon blankiĝanta en la naskiĝanta tago. Kaj sur ties elpuŝita genuo estis la Gardata Urbo, kun ĝiaj sep ŝtonaj muroj tiel fortaj kaj malnovaj, ke ĝi ŝajnis ne konstruita, sed elfosita de gigantoj el la ostoj de la tero.

Ĝuste kiam Grinĉjo mire rigardis ilin, la muroj ŝanĝiĝis de baŭma grizo al blanko, malforte ruĝiĝante en la aŭroro; kaj subite la suno grimpis super la orientan ombron kaj elpuŝis radion, kiu frapis la facon de la urbo. Tiam Grinĉjo laŭte ekkriis, ĉar la Turego de Ektelipno, staranta alta interne de la plej supra muro, elradiis antaŭ la ĉielo, ekbrilante kiel pikilo perla kaj arĝenta, alta kaj svelta kaj belforma, kaj ties pinto ekbrilis kvazaŭ ĝi estus farita el kristaloj; kaj blankaj standardoj malvolviĝis kaj bloviĝis sur la krenelaro en la matena venteto, kaj alte kaj fore li aŭdis klaran sonoron kvazaŭ de arĝentaj trumpetoj.

Tiel Gandalfo kaj Peregrino rajdis al la Granda Pordego de Gondoro ĉe leviĝo de la suno, kaj la feraj pordoklapoj rulmalfermiĝis antaŭ ili.

– Mitrandiro! Mitrandiro! – homoj kriis. – Jam ni scias, ke la ŝtormo estas proksima!

– Ĝi venos tuj, – diris Gandalfo. – Mi rajdis sur ties flugiloj. Lasu min pasi! Mi devas veni al via Reganto Denetoro, dum daŭras lia regado. Kio ajn okazos, vi alvenis la finon de tiu Gondoro, kiun vi konis. Lasu min pasi!

Tiam la homoj retroiris pro la ordonemo de lia voĉo kaj ne plu pridemandis lin, kvankam ili gapis mirante al la hobito sidanta antaŭ li kaj al la ĉevalo kiu portis lin. Ĉar la urbanoj tre malmulte utiligis ĉevalojn kaj tiujn oni malofte vidis sur la stratoj, krom nur tiujn rajdatajn de la kurieroj de ilia reganto. Kaj ili diris: “Nepre tiu estas unu el la grandaj ĉevaloj de la reĝo de Rohano, ĉu ne? Eble la rohananoj baldaŭ venos por nin plifortigi”. Sed Ombrofakso paŝis fiere laŭ la longa serpentuma vojo.

Ĉar la formo de Minaso Tirit estis tia, ke ĝi estis konstruita je sep niveloj, unuope elfositaj sur la monto, kaj ĉirkaŭ ĉiu el ili estis metita muro, kaj en ĉiu muro estis pordo. Sed la pordoj ne estis metitaj en vico: la Granda Pordego en la Urba Muro troviĝis ĉe la orienta punkto de la rondiro, sed la plej proksima frontis duone suden, kaj la tria duone norden, kaj tiel tien-reen supren; tiel ke la pavimita vojo, kiu grimpis al la Citadelo turniĝis jen tien jen alien tra la faco de la monteto. Kaj ĉiufoje kiam ĝi pasis la linion de la Granda Pordego ĝi trairis arkan tunelon, penetrante vastan roktrumon kies enorma elpuŝiĝo disduigis ĉiujn cirklojn de la urbo krom la unua. Ĉar parte laŭ la praa formo de la monteto, parte pro la potencaj faklerto kaj laboro en la pratempo, elstariĝis el la malantaŭo de la larĝa korto malantaŭ la Pordego turanta ŝtonbastiono, kies eĝo, akra kiel ŝipa kilo, frontis orienten. Supren ĝi leviĝis ĝis la nivelo de la plej supra cirklo, kaj tie ĝin kronis krenelaro; tiel ke personoj en la Citadelo povis, kiel maristoj sur monteca ŝipo, malsupren rigardi al la Granda Pordego sepcent futojn sube. Ankaŭ la enirejo de la Citadelo frontis orienten, sed estis elfosita en la kerno de la roko; de tie longa lamplumita deklivo etendiĝis supren al la sepa pordo. Tiel oni fine atingis la Altan Korton, kaj la Placon de l’ Fontano antaŭ la subaĵo de la Blanka Turego: alta kaj belforma ĝi estis, cent kvindek klaftojn de la bazo ĝis la pinto, kie flosis la standardo de la Regantoj je mil futoj super la ebenaĵo.

Fortika citadelo ĝi ja estis, kaj ne venkebla per amaso da malamikoj, dum enestis iuj kapablaj teni armilojn; krom se iu malamiko povus veni de malantaŭe kaj grimpi la pli malaltajn randojn de Mindoluino, kaj tiel alveni la mallarĝan ŝultron kiu ligis la Monton de Gardado kun la montara pasejo. Sed tiu ŝultro, kiu supreniĝis ĝis alteco de la kvina muro, estis barita per grandaj remparoj eĉ ĝis la krutegaĵo kiu superpendis ĝian okcidentan ekstremon; kaj en tiu spaco staris la domoj kaj kupolaj tomboj de forpasintaj reĝoj kaj regantoj, eterne silentaj inter la monto kaj la turego.

Ĉiam pli mirigite Grinĉjo gapis al la granda ŝtonurbo, pli vasta kaj pli impona ol io ajn pri kio li imagis; pli granda kaj pli fortika ol Isengardo, kaj multe pli bela. Tamen ĝi estis efektive jaron post jaro kadukiĝanta; kaj jam al ĝi mankis duono de la homoj, kiuj povus loĝi tie senĝene. Sur ĉiu strato ili pasis iun grandan domon aŭ korton, super kies pordoj kaj arkitaj trairejoj estis ĉizitaj multaj belaj literoj strange kaj antikve formitaj: nomoj, Grinĉjo konjektis, de eminentuloj kaj parencaroj, kiuj iam loĝis tie; kaj tamen nun ili estis silentaj, kaj neniuj paŝoj bruis sur la larĝaj pavimoj, nek aŭdiĝis en ties haloj voĉoj, nek elrigardis vizaĝo tra pordo aŭ malplena fenestro.

Fine ili eliris el la ombro al la sepa pordo kaj la varma suno, malsupren brilanta trans la rivero; dum Frodo marŝis en valetoj de Itilio, ĉi tie ardis sur la glataj muroj kaj fortikaj pilastroj, kaj la granda arkaĵo kun ĉefŝtono ĉizita laŭ similaĵo de kronita kaj reĝeca kapo. Gandalfo elseliĝis, ĉar al neniu ĉevalo estis permesite eniri la Citadelon, kaj Ombrofakso konsentis forkondukiĝi pro mallaŭta vorto de sia mastro.

La gardantoj de la pordo estis vestitaj nigre, kaj iliaj kaskoj estis strangformaj, altvertaj, kun longaj vangoŝirmiloj strikte proksimaj al la vizaĝo, kaj super la vangoŝirmiloj estis lokitaj la blankaj flugiloj de marbirdoj; sed la kaskoj ekbrilis arĝentflame, ĉar ili estis efektive faritaj el mitrilo, heredaĵoj el la gloro de l’ malnova tempo. Sur la nigraj kiteloj estis blanke brodita po arbo floranta kvazaŭ neĝe sub arĝenta krono kaj steloj multpintaj. Tio estis la livreo de la heredintoj de Elendilo, kaj neniu portis tion en la tuta Gondoro krom la gardistoj de la Citadelo antaŭ la Korto de l’ Fontano, kie iam kreskis la Blanka Arbo.

Jam ŝajnis, ke informo pri ilia alveno anticipis ilin; kaj tuj ili estis enlasitaj, silente kaj senkondiĉe. Rapide Gandalfo transpaŝis la blanke pavimitan korton. Dolĉa fontano tie ŝprucis en la matena sunlumo, kaj razeno helverda ĉirkaŭis ĝin; sed meze, klinita super la lageto, staris mortinta arbo, kaj la falantaj akveroj gutis malgaje de ĝiaj malfekundaj kaj rompitaj branĉoj reen en la klaran akvon.

Grinĉjo ekrigardis ĝin dum li rapidis post Gandalfo. Ĝi aspektas morne, li pensis, kaj li scivolis, kial la mortinta arbo estis lasita sur tiu loko, kie ĉio alia estis bone prizorgita.

Sep stelojn, sep ŝtonojn, kaj unu blankan arbon.

La vortoj murmuritaj de Gandalfo revenis al lia menso. Kaj poste li troviĝis ĉe la pordo de la halego sub la brilanta turo; kaj malantaŭ la sorĉisto li preterpasis la altajn silentajn pordogardistojn kaj eniris la friskajn reeĥajn ombrojn de la domo el ŝtono.

Ili marŝis laŭ pavimita koridoro, longa kaj vaka, kaj dumire Gandalfo alparolis mallaŭte Grinĉjon.

– Zorgu pri viaj vortoj, mastro Peregrino! Malkonvenas la okazo por hobita impertinento. Teodeno estas bonkora maljunulo. Denetoro estas alispeca, fiera kaj subtila, homo de pli gravaj deveno kaj potenco, kvankam oni ne titolas lin reĝo. Sed li alparolos pli multe vin, kaj multe pridemandos vin, ĉar vi povos rakonti al li pri lia filo Boromiro. Li amis tiun profunde: eble tro profunde; kaj tiom pli ĉar ili malsimilis unu la alian. Sed sub kovro de tiu amo li supozos pli facile ekscii per vi tion, kion li volas, prefere ol per mi. Ne sciigu al li pli ol necesas, kaj lasu netuŝita la temon de la komisio de Frodo. Mi traktos tion ĝustatempe. Kaj ankaŭ diru nenion pri Aragorno, krom se necesos.

– Kial? Kio misas pri Paŝegulo? – Grinĉjo flustris. – Li intencis veni ĉi tien, ĉu ne? Kaj eble li mem baldaŭ alvenos.

– Eble, eble, – diris Gandalfo. – Kvankam se li venos, probable tio okazos laŭ maniero, kiun neniu antaŭvidas, eĉ ne Denetoro. Estos pli bone tiel. Li almenaŭ prefere venu neheroldita de ni. – Gandalfo haltis antaŭ alta pordo el polurita metalo. – Vidu, mastro Grinĉjo, mankas nun tempo por instrui vin pri la historio de Gondoro; kvankam eble estintus pli bone, se vi lernus ion pri ĝi dum vi ankoraŭ serĉis birdajn nestojn kaj vagadis dum la kursotempo en arbaroj de la Provinco. Faru laŭ mia ordono! Ne tre saĝe estas, kiam oni alportas sciigon al potenca reganto pri la morto de ties heredonto, tro priparoli la alvenon de iu kiu, se li venos, pretendos la reĝecon. Ĉu tio sufiĉas?

– Ĉu la reĝecon? – diris Grinĉjo mirigite.

– Jes, – diris Gandalfo. – Se vi marŝis tiom da tagoj kun fermitaj oreloj kaj dormanta menso, jam vekiĝu!

Li frapis sur la pordon.

La pordo malfermiĝis, sed neniu malferminto vidiĝis. Grinĉjo enrigardis grandan halegon. Ĝin lumigis profundaj fenestroj en la larĝaj aloj ambaŭflanke, malantaŭ la vicoj de altaj pilastroj, kiuj subtenis la plafonon. Monolitoj el nigra marmoro, ili leviĝis ĝis grandaj kapiteloj ĉizitaj laŭ multaj strangaj formoj de bestoj kaj folioj; kaj multe pli supre en ombro la larĝa kupolo brilis malhele ora, enkrustita per fluaj aĵuraĵoj multkoloraj. Neniuj tapetoj nek amasiĝintaj kurtenoj, nek ajnaj objektoj el teksaĵo aŭ ligno vidiĝis en tiu longa solena halego; sed inter la pilastroj staris silenta aro de altaj skulptaĵoj ĉizitaj el malvarma ŝtono.

Subite Grinĉjo memoris pri la ĉizitaj rokoj de Argonato, kaj imponiĝo inundis lin, kiam li rigardis tiun avenuon de reĝoj delonge mortintaj. Ĉe la fora ekstremo sur podio multŝtupa estis alta trono sub baldakeno el marmoro farita kiel kronforma kasko; post ĝi estis ĉizita sur la muro kaj enkrustita de gemoj bildo de arbo floranta. Sed la trono estis vaka. Sube de la podio, sur la plej malsupra ŝtupo, kiu estis larĝa kaj profunda, estis ŝtona seĝo, nigra kaj senornama, kaj sur ĝi sidis maljunulo rigardanta sian sinon. En lia mano estis blanka bastono kun ora tubero. Li ne suprenrigardis. Solene ili trapaŝis la longan plankon al li, ĝis ili staris je tri paŝoj de lia tabureto. Tiam Gandalfo ekparolis.

– Saluton, Mastro kaj Reganto de Minaso Tirit, Denetoro, filo de Ekteliono! Mi venis kun konsiloj kaj novaĵoj en tiu ĉi malhela horo.

Tiam la maljunulo suprenrigardis. Grinĉjo vidis lian ĉizitecan vizaĝon kun ties fieraj ostoj kaj haŭto ebureca, kaj la longan kurban nazon inter la malhelaj profundaj okuloj; kaj li estis memorigita malpli pri Boromiro ol pri Aragorno.

– Ja la horo estas malhela, – diris la maljunulo, – kaj en tiaj tempoj vi kutimas veni, Mitrandiro. Sed malgraŭ tio, ke ĉiuj signoj antaŭdiras, ke la malfortuno de Gondoro proksimiĝas, malpli trafas min nun tiu mallumo ol mia propra mallumo. Estas dirite al mi, ke vi kunportas iun, kiu vidis mian filon morti. Ĉu jen li?

– Estas, – diris Gandalfo. – Unu el la du. La alia estas kun Teodeno en Rohano kaj eble sekvos poste. Duonuloj ili estas, kiel vi vidas, tamen tiu ĉi ne estas tiu, pri kiu parolis la profetaĵo.

– Tamen duonulo, – diris Denetoro minaceme, – kaj malmulte mi amas tiun nomon, de kiam venis tiuj malbenindaj vortoj ĝeni niajn interkonsilojn kaj forlogi mian filon al tiu malprudenta komisio kaj lia morto. Mia Boromiro! Nun ni bezonas vin. Faramiro devintus iri anstataŭe.

– Li irus, – diris Gandalfo. – Ne maljustu pro via doloro! Boromiro pretendis la komision kaj ne permesis, ke iu alia akceptu ĝin. Li estis homo mastrema, kaj preninto de ĉio, kion li volis. Ni longe vojaĝis kun li kaj eksciis multe pri liaj humoroj. Sed vi parolas pri lia morto. Vi ricevis malbonan novaĵon tiurilate antaŭ ol ni alvenis, ĉu?

– Tion ĉi mi ricevis, – diris Denetoro, kaj formetinte sian bastonon li levis de sia sino tion, kion li alrigardis. Po unumane li suprentenis duonojn de granda korno trarompita meze: ura kornego arĝente ornamita.

– Tio estas la korno, kiun Boromiro ĉiam kunportis! – kriis Grinĉjo.

– Vere, – diris Denetoro. – Kaj miavice mi portis ĝin, kaj same faris ĉiu pliaĝa filo de nia domo, fore en la prajarojn antaŭ ol malaperis la reĝoj, de kiam Vorondilo, la patro de Mardilo, ĉasis urojn de Aravo en la foraj kampoj de Rhuno. Mi aŭdis malklare ĝin sonoranta ĉe la norda limregiono antaŭ dek tri tagoj, kaj la Rivero portis ĝin al mi, rompitan: ĝi ne plu sonoros. – Li paŭzis kaj sekvis peza silento. Subite li turnis sian malhelan rigardon al Grinĉjo. – Kion vi diras pri tio, duonulo?

– Dek tri, dek tri tagoj, – hezitis Grinĉjo. – Jes, mi opinias, ke estas tiel. Jes, mi staris apud li, kiam li blovis la kornon. Sed nenia helpo venis. Nur pli da orkoj.

– Do, – diris Denetoro, akre rigardante la vizaĝon de Grinĉjo. – Vi ĉeestis, ĉu? Rakontu pli! Kial ne venis helpo? Kaj kiel eskapis vi, tamen ne li, tiom potenca homo li estis, dum nur orkoj kontraŭis lin.

Grinĉjo ruĝiĝis kaj forgesis sian timon.

– Homo plej potenca estas mortigebla per unu sago, – li diris, – kaj Boromiron trapikis multaj. Kiam mi lastfoje vidis lin, li kolapsis apud arbo kaj eltiris nigrapluman sagon el sia flanko. Tiam mi svenis kaj estis kaptita. Mi ne plu vidis lin, kaj scias nenion pli. Sed mi honoras lian memoron, ĉar li estis kuraĝega. Li mortis por savi nin, mian parencon Gajadokon kaj min, embuskitajn en la arbaro de soldatoj de la Malhela Mastro; kaj kvankam li pereis kaj malsukcesis, mia dankemo ne malpliiĝas.

Tiam Grinĉjo rigardis la maljunulon rekte en la okulojn, ĉar fiero ekmoviĝis strange en li, ankoraŭ pikita de la malestimo kaj suspektemo de tiu malvarma voĉo.

– Ne grandan servon, sendube, supozas trovi tiel grava estro de homoj en hobito, duonulo el la norda Provinco; sed tia, kia ĝi estas, mi volas ĝin proponi, page al mia ŝuldo. – Forskuinte sian grizan mantelon, Grinĉjo elingigis sian glaveton kaj metis ĝin antaŭ la piedojn de Denetoro.

Pala rideto, kiel ekbrilo de malvarma sunlumo en vintra vespero, trapasis la vizaĝon de la maljunulo; sed li klinis sian kapon kaj etendis sian manon, flankenmetante la pecojn de la korno.

– Donu al mi la armilon! – li diris.

Grinĉjo levis ĝin kaj prezentis al li la tenilon. – De kie venis ĝi? Multaj, multaj jaroj surkuŝas ĝin. Certe tio ĉi estas klingo farita de nia parencaro en la nordo dum la malproksima pasinteco.

– Ĝi alvenis el la dolmenoj, kiuj troviĝas ĉe la limoj de mia lando, – diris Grinĉjo. – Sed tie nun loĝas nur malicaj fantomoj, kaj mi ne volonte pli rakontos pri ili.

– Mi konstatas, ke strangaj rakontoj plektiĝas ĉirkaŭ vi, – diris Denetoro, – kaj ankoraŭfoje evidentiĝas, ke povas trompi aspekto de homo, aŭ de duonulo. Vian servon mi akceptas. Ĉar vin ne timigas vortoj; kaj via parolo estas ĝentila, eĉ se ĝi sonas strange al ni en la sudo. Kaj ni bezonas ĉiujn personojn ĝentilajn, ĉu grandajn ĉu malgrandajn, en la venontaj tagoj. Ĵuru al mi nun!

– Enmanigu la tenilon, – diris Gandalfo, – kaj ripetu post la Reganto, se vi estas certa pri tio ĉi.

– Mi estas, – diris Grinĉjo.

La maljunulo kuŝigis la glavon laŭlonge de sia sino, kaj Grinĉjo metis manon al la tenilo, kaj diris malrapide post Denetoro.

– Jen mi ĵuras lojalecon kaj servadon al Gondoro, kaj al la Mastro kaj Reganto de la regno, por paroli kaj silenti, por fari kaj nefari, por veni kaj iri, en manko aŭ malmanko, dum paco aŭ milito, vivante aŭ mortante, ekde tiu ĉi horo, ĝis mia mastro min liberigos, aŭ morto trafos min, aŭ la mondo finiĝos. Tion diras mi, Peregrino, filo de Paladino, el la Provinco de la Duonuloj.

– Kaj tion aŭdas mi, Denetoro, filo de Ekteliono, Mastro de Gondoro, reganta nome de la Alta Reĝo, kaj mi tion ne forgesos, nek malsukcesos rekompenci tion, kio estas donita: lojalecon kun amo, kuraĝon kun honoro, ĵurorompon kun venĝo.

Grinĉjo rericevis sian glavon kaj eningigis ĝin.

– Kaj nun, – diris Denetoro, – jen mia unua ordono al vi: parolu kaj ne silentu! Rakontu al mi vian plenan historion, kaj certigu, ke vi memoras ĉion eblan pri mia filo Boromiro. Sidiĝu jam kaj komencu!

– Parolante li frapis arĝentan gongeton, kiu staris apud lia piedapogilo, kaj tuj paŝis antaŭen servistoj. Grinĉjo konstatis, ke tiuj staris en alkovoj ambaŭflanke de la pordo, neviditaj kiam envenis li kaj Gandalfo.

– Alportu vinon kaj manĝaĵon kaj seĝojn por la gastoj, – diris Denetoro, – kaj certigu, ke neniu ĝenu nin dum unu horo.

– Nur tiom da tempo mi disponas, ĉar multaj aliaj aferoj estas traktendaj, – li diris al Gandalfo. – Multe pli gravaj, eble ŝajnos, kaj tamen por mi malpli urĝaj. Sed eble ni povos denove interparoli tagofine.

– Eĉ pli frue, espereble, – diris Gandalfo. – Ĉar mi rajdis ĉi tien el Isengardo cent kvindek leŭgojn laŭ rapideco de vento ne nur por alporti al vi unu malgrandan batalanton, kiom ajn ĝentilan. Ĉu signifas nenion al vi, ke Teodeno travivis grandan batalon, kaj ke Isengardo estas venkita, kaj ke mi rompis la bastonon de Sarumano?

– Tio signifas al mi multon. Sed mi jam scias sufiĉe pri tiuj faritaĵoj por miaj propraj planoj kontraŭ la minaco en la oriento. – Li turnis siajn malhelajn okulojn al Gandalfo, kaj nun Grinĉjo vidis similecon inter la du, kaj li sentis streĉitecon inter ili, preskaŭ kvazaŭ li vidus linion da subbrula fajro tirata de okulo al okulo, kiu eble ekflamus subite.

Efektive Denetoro aspektis multe pli granda sorĉisto ol Gandalfo, pli reĝeca, bela, kaj potenca; kaj pli maljuna. Tamen per sentumo alia ol vido Grinĉjo perceptis, ke Gandalfo posedas pli grandan potencon, kaj pli profundan saĝon, kaj majeston vualitan. Kaj li estas pli maljuna, multe pli maljuna. “Kiom pli aĝa?” – li scivolis, kaj poste li pensis, kiel strange estas ke li neniam antaŭe pensis pri tio. Arbobarbo diris ion pri sorĉistoj, sed eĉ tiam li ne taksis Gandalfon unu el ili. Kio estas Gandalfo? En kiuj malproksimaj tempo kaj loko li venis en la mondon, kaj kiam li forlasos ĝin? Kaj tiam ĉesis lia meditado, kaj li vidis, ke Denetoro kaj Gandalfo daŭre rigardas l’ okulojn unu de la alia, kvazaŭ legante la menson de l’ alia. Sed estis Denetoro, kiu la unua forturnis sian rigardon.

– Jes, – li diris; – ĉar malgraŭ tio, ke la ŝtonoj estas perditaj, onidire, tamen la Mastroj de Gondoro pli akre vidas ol homoj malpli gravaj, kaj multaj mesaĝoj venas al ili.

Poste venis viroj portantaj seĝon kaj malaltan tabureton, kaj unu alportis pleton kun arĝenta pokalo, tasoj kaj blankaj kukoj. Grinĉjo sidiĝis, sed li ne povis forturni sian rigardon de la maljuna Reganto. Ĉu estis tiel, aŭ tion li nur imagis, ke parolante pri la Ŝtonoj subita ekbrilo en lia okulo trafis la vizaĝon de Grinĉjo?

– Nun rakontu al mi vian historion, mia lojalulo, – diris Denetoro, duone afable, duone moke. – Ĉar la vortoj de iu, al kiu amikiĝis mia filo, estos vere bonvenaj.

Grinĉjo neniam forgesis tiun horon en la granda halego sub la trapikaj okuloj de la Mastro de Gondoro, trafite ĉiam denove per ties sagacaj demandoj, kaj konscia la tutan tempon pri Gandalfo apude, kiu rigardis kaj aŭskultis, kaj (tion sentis Grinĉjo) bridis kreskantajn koleron kaj senpaciencon. Kiam finiĝis la horo, kaj Denetoro denove sonorigis la gongon, Grinĉjo sentis sin elĉerpita. “Ne povas esti pli malfrue ol la naŭa horo, – li pensis. – Mi povus nun konsumi tri matenmanĝojn sinsekve”.

– Konduku la mastron Mitrandiro al la loĝejo pretigita por li, – diris Denetoro, – kaj lia kunulo rajtas loĝi kun li provizore, se li volas. Sed estu konate, ke mi ĵure servistigis lin, kaj oni nomos lin Peregrino, filo de Paladino, kaj instruos al li la malpli gravajn pasvortojn. Sendu mesaĝon al la komandantoj, ke ili kunvenu kun mi ĉi tie, laŭeble baldaŭ post sonorigo de la tria horo.

» Kaj ankaŭ vi, moŝto Mitrandiro, venu, kiel kaj kiam vi volos. Neniu malhelpos vian alvenon al mi iam ajn, krom nur dum miaj mallongaj dormohoroj. Lasu fordreniĝi vian koleron pro la malsaĝo de maljunulo, kaj poste revenu por min konsoli!

– Ĉu malsaĝo? – diris Gandalfo. – Ne, estra moŝto, la saĝo forlasos vin nur kune kun la vivo. Vi kapablas uzi eĉ vian doloron kiel mantelon. Ĉu vi opinias, ke mi ne komprenas vian celon: enketi dum horo iun, kiu plej malmulton scias, dum mi sidas proksime?

– Se vi tion komprenas, tiam estu kontenta, – respondis Denetoro. – Tia fiero estus fola, kia malŝatus helpon kaj konsilojn laŭbezone; sed vi disdonas tiajn donacojn laŭ viaj propraj intencoj. Tamen la Mastro de Gondoro neniam estos perilo de aliulaj celoj, kiel ajn indaj. Kaj al li neniu celo pli altas en la mondo, kia ĝi nun estas, ol la bono de Gondoro; kaj regado de Gondoro, moŝto, estas mia kaj de neniu aliulo, krom se la reĝo revenus.

– Krom se la reĝo revenus? – diris Gandalfo. – Nu, mia moŝta Reganto, via tasko estas konservi iom da regno ĝis tiu okazaĵo, kiun malmultaj jam atendas vidi. Por tiu tasko vi ricevos tiom da helpo, kiom vi bonvolos peti. Sed tion ĉi mi volas diri: regado de neniu regno estas mia, nek de Gondoro, nek de alia, ĉu granda aŭ malgranda. Sed mia zorgo estas ĉiuj indaj aferoj, kiuj troviĝas en danĝero pro la nuna stato de la mondo. Kaj miaparte mi ne tute fiaskos rilate mian taskon, eĉ se Gondoro pereus, se io ajn trapasos tiun ĉi nokton, kio kapablos plu beliĝi aŭ frukti kaj flori denove en la venontaj tagoj. Ĉar ankaŭ mi estas reganto. Ĉu vi ne sciis? – kaj post tio li sin turnis kaj forpaŝis el la halego, dum Grinĉjo kuris apude.

Gandalfo ne rigardis Grinĉjon nek ion diris al li dum la foriro. Ilia gvidanto ekiris kun ili de la halega pordo, kaj poste kondukis ilin tra la Korto de l’ Fontano en vojeton inter altaj ŝtonkonstruaĵoj. Post kelkaj turniĝoj ili alvenis domon proksiman al la citadela muro je la norda flanko, ne malproksime de l’ ŝultro kiu ligis la deklivon al la monto. Interne, sur la unua etaĝo super la strato laŭ larĝa skulptita ŝtuparo, li montris al ili belan ĉambron lumplenan kaj aerumatan, kun bonkvalitaj tapetoj el malbrila ora muaro senbrodaĵa. Ĝi estis malabunde meblita, havante nur tableton, du seĝojn kaj benkon; sed ambaŭflanke troviĝis kurtenitaj alkovoj kaj bone kovritaj litoj interne kun ujoj kaj pelvoj por sinlavado. Troviĝis tri altaj mallarĝaj fenestroj, kiuj frontis norden tra la granda kurbiĝo de Anduino, ankoraŭ vualita per nebuleto, al Emin Muilo kaj Raŭroso malproksimaj. Grinĉjo devis grimpi sur la benkon por elrigardi trans la profunda ŝtona sojlo.

– Ĉu vi koleras pri mi, Gandalfo? – li demandis, kiam ilia gvidinto eliris kaj fermis la pordon. – Mi faris laŭeble plej bone.

– Tion vi ja faris! – diris Gandalfo, subite ekridante; kaj li stariĝis apud Grinĉjo, ĉirkaŭante per sia brako la ŝultrojn de la hobito, kaj elrigardante tra la fenestro.

Grinĉjo rigardis iom mire la vizaĝon jam proksiman al sia propra, ĉar tiu rido sonis gaja kaj senzorga. Tamen sur la vizaĝo de la sorĉisto li vidis komence nur sulketojn de zorgo kaj malĝojo; kvankam rigardinte pli atente li perceptis, ke sub ĉio ĉi estis granda ĝojo: fontano da amuziĝo sufiĉa por ridigi tutan regnon, se ĝi elŝprucus.

– Efektive, vi faris laŭeble plej bone, – diris la sorĉisto, – kaj mi esperas, ke pasos longa tempo antaŭ ol vi denove trovos vin en tia malfacila situacio inter du tiel timigaj maljunuloj. Tamen la Mastro de Gondoro eksciis per vi pli ol vi eble supozis, Grinĉjo. Vi ne povis kaŝi la fakton, ke Boromiro ne estris la Kunularon ekde Morio, kaj ke inter vi troviĝis iu alte honorinda kiu venos al Minaso Tirit; kaj ke tiu portis faman glavon. La homoj en Gondoro multe pripensas la historiojn pri la pratempo; kaj Denetoro longe meditis pri la rimaĵo kaj pri la vortoj plago de Isilduro, de kiam foriris Boromiro.

» Nuntempe li ne similas aliajn homojn, Grinĉjo, kaj kia ajn estis lia deveno de patro al filo, hazarde la sango de Okcidentio fluas preskaŭ seninterrompe en li; tia estas lia alia filo, Faramiro, kaj tamen ne Boromiro, kiun li pleje amis. Li estas longvida. Li povas percepti, se al tio li klinas sian volon, multon el tio, kio trapasas la mensojn de la homoj, eĉ tiujn kiuj loĝas malproksime. Estas malfacile trompi lin, kaj danĝere tion provi.

» Memoru tion! Ĉar nun vi estas ĵurita al lia servado. Mi ne scias, kio enkapigis aŭ enkorigis al vi tion. Sed estis bone farite. Mi tion ne malhelpis, ĉar malavaran faron devus ne bremsi malvarma konsilo. Tio kortuŝis lin, kiel ĝi ankaŭ (mi rajtu diri) plaĉis al lia humoro. Kaj almenaŭ vi jam rajtas libere vagadi laŭvole en Minaso Tirit – kiam vi ne deĵoros. Ĉar ekzistas alia flanko de la afero. Li rajtas ordoni al vi, kaj tion li ne forgesos. Estu pli singarda!

Li silentiĝis kaj suspiris.

– Nu, ne necesas mediti pri morgaŭaj eblaj okazaĵoj. Ekzemple, morgaŭ certe alportos pli malbonan ol hodiaŭ, dum multaj venontaj tagoj. Kaj nenion plu mi povas fari por plibonigi tion. La ludtabulo estas starigita, kaj la ludpecoj moviĝas. Unu peco, kiun mi tre deziras trovi, estas Faramiro, jam la heredonto de Denetoro. Al mi ŝajnas, ke li ne estas en la urbo; sed mankis al mi tempo ekserĉi novaĵojn. Mi devas eliri, Grinĉjo. Mi devas ĉeesti tiun konsilion de komandantoj kaj ekscii, kiom mi povos. Sed estas la vico de la Malamiko fari movon, kaj li tuj komencos sian plenan ludon. Kaj peonoj probable spertos tiom el ĝi kiom iu ajn, Peregrino, filo de Paladino, soldato de Gondoro. Akrigu vian klingon! – Gandalfo iris al la pordo, kaj tie li turnis sin. – Mi hastas, Grinĉjo. Komplezu al mi, kiam vi eliros. Eĉ antaŭ ol ripozi, se vi ne estas tro laca. Iru trovi Ombrofakson kaj konstatu kiel ĝi estas enstaligita. Ĉi tieaj homoj afable traktas bestojn, ĉar ili estas popolo bona kaj saĝa, sed ili malpli lertas ol iuj rilate ĉevalojn.

Tion dirinte Gandalfo eliris; kaj ĝuste kiam li faris tion, aŭdiĝis klara belsona sonorilo en la turo de la citadelo. Trifoje ĝi batis, kiel arĝento sur la aero, kaj ĉesis: la tria horo post la leviĝo de la suno.

Post minuto Grinĉjo iris al la pordo kaj malsupren laŭ la ŝtuparo kaj ĉirkaŭrigardis sur la strato. La suno nun brilis varme kaj hele, kaj la turoj kaj altaj domoj ĵetis longajn klare difinitajn ombrojn okcidenten. Alte en la blua aero monto Mindoluino levis sian blankan kreston kaj neĝan mantelon. Armitoj iris tien-reen sur la vojoj de la urbo, kvazaŭ irante je la horsonoro al ŝanĝiĝo de postenoj kaj devoj.

– La naŭa horo mi nomus tion en la Provinco, – diris Grinĉjo voĉe al si. – Ĝusta tempo por agrabla matenmanĝo apud malfermita fenestro en printempa sunlumo. Kaj kiom plaĉus al mi matenmanĝo! Ĉu ĉi tieaj homoj iam manĝas tion, aŭ ĉu ĝi finiĝis? Kaj kiam ili tagmanĝas, kaj kie?

Baldaŭ li rimarkis viron, nigre kaj blanke vestitan, kiu iris laŭ la mallarĝa strateto el la centro de la citadelo al li. Grinĉjo sentis sin soleca kaj decidis alparoli la viron; sed tio ne necesis. La viro venis rekte al li.

– Vi estas duonulo Peregrino, ĉu? – li demandis. – Oni informis min, ke vi ĵuris servi la Mastron kaj la Urbon. Bonvenon! – Li etendis sian manon kaj Grinĉjo akceptis ĝin. – Mi nomiĝas Beregondo, filo de Baranoro. Mi ne postenas ĉi-matene, kaj oni sendis min por instrui al vi la pasvortojn kaj informi vin pri kelkaj el la multaj aferoj, kiujn vi sendube volos ekkoni. Kaj miaflanke, mi deziras ankaŭ lerni pri vi. Ĉar neniam antaŭe mi vidis duonulon en tiu ĉi lando kaj malgraŭ tio, ke ni aŭdis onidirojn pri ili, malmulto estas rakontita pri ili en la historioj al ni konataj. Cetere, vi estas amiko de Mitrandiro. Ĉu vi konas lin bone?

– Nu, – diris Grinĉjo. – Mi sciis pri li dum mia tuta mallonga vivo, kiel oni povus diri; kaj lastatempe mi longe vojaĝis kun li. Sed multo legindas en tiu libro, kaj mi ne rajtas pretendi, ke mi vidis pli ol unu-du paĝojn. Tamen eble mi konas lin tiel bone, kiel iu ajn, krom malmultaj. Aragorno estis la sola en nia Kunularo, mi opinias, kiu vere konis lin.

– Aragorno? – diris Beregondo. – Kiu li estas?

– Ho, – balbutis Grinĉjo, – estas iu, kiu iris kun ni. Mi pensas, ke li nun estas en Rohano.

– Vi estis en Rohano, mi aŭdis. Estas multo, pri kio mi volus demandi vin ankaŭ pri tiu lando; ĉar ni investas multon el nia malgranda espero en ties popolo. Sed mi forgesas pri mia komisio, kiu estis unue respondi tion, kion vi volas demandi. Kion vi volas scii, mastro Peregrino?

– Nu ja, – diris Grinĉjo, – se mi risku tion diri, iom brula demando en mia menso nuntempe koncernas, nu, kio pri matenrnanĝo kaj tiel plu? Mi volas diri, kiam estas la manĝohoroj, se vi komprenas min, kaj kie estas la manĝoĉambro, se tio ekzistas? Kaj la tavernoj? Mi gvatis, sed eĉ unu tian mi ne vidis, dum ni trarajdis, kvankam min subtenis espero pri gluto da biero tuj, kiam ni atingos la hejmojn de homoj saĝaj kaj ĝentilaj. Beregondo rigardis lin serioze.

– Sperta kampanjinto, mi konstatas, – li diris. – Oni diras, ke tiuj, kiuj iras milite en malproksimo, ĉiam antaŭvidas venontan esperon pri manĝaĵoj kaj trinkaĵoj; kvankam mi mem ne vojaĝis multe. Do hodiaŭ vi ankoraŭ ne manĝis, ĉu?

– Nu jes, se paroli ĝentile, jes, – diris Grinĉjo. – Sed ne pli ol tason da vino kaj unu-du blankajn kuketojn pro la afablo de via Mastro; sed kontraŭ tio li torturis min dum horo da demandoj, kaj tio estas laboro malsatiga.

– Ĉetable etuloj povas plenumi bravaĵojn grandajn, ni diras, – ridis Beregondo. – Sed vi ĉesigis vian faston tiel bone, kiel iu ajn viro en la Citadelo, kaj pli honore. Tio ĉi estas fortikaĵo kaj gardoturego kaj nun militpretas. Ni leviĝas pli frue ol la suno kaj glutas manĝeton en la griza lumo, kaj iras al niaj postenoj je la malferma horo. Sed ne malesperu! – li ridis denove, vidante la konsterniĝon sur la vizaĝo de Grinĉjo. – Tiuj, kiuj havis pezan deĵoron, glutas ion por refreŝigi sian forton en mezmateno. Poste okazas tagmanĝo, je tagmezo aŭ iom poste laŭ eblecoj de l’ deĵorado; kaj oni kuniĝas por vespermanĝo kaj tia plezuro, kia ankoraŭ eblas ĉirkaŭ la horo de la sunsubiro. Venu! Ni iom promenos kaj poste iros trovi iom da nutraĵo, kaj manĝos kaj trinkos sur la remparo, kaj videsploros la belan matenon.

– Momenton! – diris Grinĉjo hontruĝiĝante. – Avido aŭ malsato, se vi konsentas ĝentili, forigis jenon el mia menso. Sed Gandalfo, kiun vi nomas Mitrandiro, petis, ke mi prizorgu lian ĉevalon Ombrofakso, grandan ĉevalon el Rohano, la plej ŝatatan posedaĵon de la reĝo, oni diras, kvankam li donacis ĝin al Mitrandiro pro ties servoj. Mi opinias, ke ĝia nova mastro amas tiun beston pli sincere ol li amas multajn homojn, kaj se lia bonkoro estas iel valora por tiu ĉi urbo, vi traktu Ombrofakson kun plena honoro: kun pli granda afableco ol vi traktis tiun ĉi hobiton, se tio eblas.

– Ĉu hobito? – diris Beregondo.

– Tiel ni nomas nin, – diris Grinĉjo.

– Mi ĝojas ekscii tion, – diris Beregondo, – ĉar mi jam rajtas diri, ke fremdaj prononcoj ne malbeligas amikecajn parolojn, kaj hobitoj estas popolo amike parola. Sed venu! Vi konatigos al mi tiun bravan ĉevalon. Bestojn mi amas, kaj ni malofte vidas ilin en tiu ĉi ŝtona urbo; sed miaj prapatroj devenis de la montaj valoj, kaj antaŭ tio de Itilio. Sed ne timu! La vizito estos mallonga, nura ĝentila saluto, kaj de tie ni iros al la provizejoj.

Grinĉjo trovis, ke Ombrofakso estis bone enstaligita kaj prizorgita. Ĉar en la sesa rondo estis kelkaj bonstataj staloj, kie estis lokitaj pluraj rapidaj ĉevaloj, proksime al la loĝejoj de la mesaĝistoj de la Mastro: kurieroj ĉiam pretaj ekiri pro urĝa ordono de Denetoro aŭ ties ĉefaj komandantoj. Sed nuntempe ĉiuj ĉevaloj kaj rajdistoj estis for.

Ombrofakso henis kaj turnis sian kapon, kiam Grinĉjo eniris la stalon.

– Bonan matenon! – diris Grinĉjo. – Gandalfo venos kiel eble plej baldaŭ. Li estas okupata, sed li sendas saluton, kaj mia tasko estas certigi, ke ĉio estas en ordo ĉe vi; dum vi ripozas, espereble, post viaj longaj laboroj.

Ombrofakso skuis sian kapon kaj stamfis. Sed ĝi permesis, ke Beregondo karesu ĝian kapon milde kaj karesu ĝiajn flankegojn.

– Ĝi aspektas, kvazaŭ ĝi avidus vetkuron kaj ne nove venintus post longa vojaĝo, – diris Beregondo. – Kiom ĝi estas forta kaj fiera! Kie estas ĝia jungaĵo? Ĝi devus esti riĉa kaj belega.

– Neniu estas por ĝi sufiĉe riĉa aŭ belega, – diris Grinĉjo. – Ĝi volas neniom. Se ĝi konsentas porti vin, ĝi tion faras; kaj se ne, nu, neniu buŝfero, brido, vipo aŭ ligaĵo malsovaĝigos ĝin. Adiaŭ, Ombrofakso! Paciencu. Batalo venas.

Ombrofakso levis sian kapon kaj henis tiel, ke la staloj skuiĝis, kaj ili kovris siajn orelojn. Poste ili adiaŭis, certiĝinte, ke la manĝujo estis kontentige plenigita.

– Kaj nun al nia manĝujo, – diris Beregondo, kaj li gvidis Grinĉjon ree al la citadelo, kaj al pordo en la norda flanko de la turego. Tie ili malsupreniris laŭ longa malvarmeta ŝtuparo en larĝan aleon lamplumigitan. En la flankaj muroj estis giĉetoj, el kiuj unu estis malfermita.

– Tio ĉi estas la varejo kaj provizejo de mia gardista trupo, – diris Beregondo. – Saluton, Targono! – li vokis tra la giĉeto. – Estas ankoraŭ frue, sed jen estas nova veninto, kiun la Mastro akceptis en sian servistaron. Li rajdis longe kaj granddistance kun strikta zono, kaj li forte laboris ĉi-matene kaj li malsatas. Donu, kion vi havas.

Ili ricevis panon, kaj buteron, kaj fromaĝon, kaj pomojn: tiuj lastaj estis el fino de l’ vintra provizo, sulketaj sed bonstataj kaj dolĉaj; kaj ledan ujon da freŝe verŝita biero, kaj lignajn telerojn kaj tasojn. Ĉion ili enigis en vimenan korbon kaj regrimpis al la sunlumo; kaj Beregondo kondukis Grinĉjon al loko ĉe la orienta ekstremo de l’ granda elpuŝita remparo, kie troviĝis embrazuro en la muro kun ŝtona sidloko sub la sojlo. De tie ili povis elrigardi al la mateno super la mondo. Ili manĝis kaj trinkis; kaj ili parolis jen pri Gondoro kaj ties moroj kaj kutimoj, jen pri la Provinco kaj la strangaj landoj, vizititaj de Grinĉjo. Kaj ĉiam dum la interparolo Beregondo pli kaj pli miris kaj rigardis kun granda surprizo al la hobito, svinganta siajn mallongajn krurojn, dum li sidis surseĝe, aŭ stariĝis piedpinte por gapi trans la sojlon al la terenoj sube.

– Mi ne volas kaŝi antaŭ vi, mastro Peregrino, – diris Beregondo, – ke al ni vi aspektas preskaŭ kiel unu el niaj infanoj, knabo proksimume naŭsomera; kaj tamen vi spertis danĝerojn kaj vidis mirindaĵojn, kiajn povus prifanfaroni malmultaj el niaj grizbarbuloj. Mi pensis, ke estis kaprico de nia Mastro havigi al si noblan paĝion, laŭ kutimoj de la prareĝoj, oni diras. Sed mi konstatas, ke ne estas tiel, kaj vi devas pardoni mian stultecon.

– Mi pardonas, – diris Grinĉjo. – Kvankam vi ne tre eraras. Mi estas ankoraŭ ne multe pli ol knabo laŭ la kalkulado en mia propra popolo, kaj pasos pluaj kvar jaroj ĝis mi “maturiĝos”, kiel ni diras en la Provinco. Sed ne ĝenu vin pri mi. Venu rigardi kaj diru al mi, kion mi vidas.

La suno jam altiĝadis, kaj la nebuleto en la suba valo disiĝis. Ties restaĵo estis forflosanta, tutsupre, kiel eroj da blanka nubo portitaj per la fortiĝanta venteto el la oriento, kiu nun klakigis kaj ektiris la flagojn kaj blankajn standardojn de la citadelo. Forfore sur la vala fundo, je ĉirkaŭ kvin leŭgoj laŭ la okultrafo, la Granda Rivero jam vidiĝis griza kaj ekbrila, venante el la nord-okcidento kaj kurbiĝante laŭ impona etendiĝo suden kaj denove okcidenten, ĝis ĝi nevidebliĝis en nebuleto kaj trembrilo, post kiu kuŝis la maro kvindek leŭgojn for.

Grinĉjo povis vidi la tutan Pelenoron elmetitan antaŭ li, trapunktita en la malproksimon per farmbienoj kun etaj muroj, grenejoj kaj bovostaloj, sed nenie li vidis bovinojn aŭ aliajn bestojn. Multaj vojoj kaj padoj transiris la verdajn kampojn, kaj okazis multe da moviĝado: furgonoj irantaj vice al la Granda Pordego, kaj aliaj elirantaj. De tempo al tempo venis rajdisto, salte elseliĝis kaj rapidis en la urbon. Sed la plimulta trafiko foriris laŭ la ĉefŝoseo, kaj tiu turniĝis suden, kaj kurbiĝante poste pli akute ol la Rivero ĉirkaŭiris la montetojn kaj baldaŭ forpasis el la vidkampo. Ĝi estis larĝa kaj bone pavimita, kaj laŭ ĝia orienta flanko iris larĝa verda rajdvojo, kaj post ĝi estis muro. Sur la rajdvojo galopis tien-reen rajdistoj, sed la tuta ŝoseo ŝajnis ŝtopita per grandaj furgonoj irantaj suden. Sed baldaŭ Grinĉjo konstatis, ke ĉio estas fakte bonorda: la furgonoj moviĝis en tri spaliroj, unu pli rapida ĉevaltrenite; alia malpli rapida, grandaj furgonoj kun belaj flankoj multkoloraj, virbovtrenite; kaj laŭ la okcidenta vojflanko multaj ĉaroj malpli grandaj, kiujn trenis plandantaj homoj.

– Tio estas la vojo al la valoj Tumladeno kaj Losarnaĥo, kaj la montaj vilaĝoj, kaj poste al Lebenino, – diris Beregondo. – Jen foriras la lastaj furgonoj, kiuj forportas al rifuĝejo la maljunulojn, infanojn, kaj virinojn, kiuj devas akompani ilin. Ili ĉiuj devas foriri de la Pordego kaj la vojo devas esti libera je unu leŭgo antaŭ la tagmezo: tiel estis ordonite. Ĝi estas malĝojiga neceso. – Li suspiris. – Eble malmultaj el tiuj, kiuj nun disiĝas, ree renkontiĝos. Kaj ĉiam estis tro malmulte da infanoj en tiu ĉi urbo; sed nun estas neniuj, krom kelkaj junuloj, kiuj ne volas foriri, kaj eble trovos iun fareblan taskon: inter tiuj estas mia filo.

Ili silentiĝis por kelka tempo. Grinĉjo gapis maltrankvile orienten, kvazaŭ en ĉiu momento li eble vidus milojn da orkoj alverŝiĝantaj sur la kampoj.

– Kion mi vidas tie? – li demandis, indikante la mezon de l’ granda Anduina kurbiĝo. – Ĉu alia urbo, aŭ kio ĝi estas?

– Iam ĝi estis urbo, – diris Beregondo, – la ĉefurbo de Gondoro, kies fortikaĵo estis tiu ĉi nure. Ĝi estas la ruinaĵo de Osgiliado ambaŭflanke de Anduino, kiun niaj malamikoj antaŭlonge kaptis kaj bruligis. Tamen ni regajnis ĝin dum la junaj tagoj de Denetoro: ne por loĝi tie, sed por teni kiel antaŭpostenon, kaj por rekonstrui la ponton por transpaso de niaj armitoj. Kaj poste venis la Kruelaj Rajdantoj el Minaso Morgul.

– Ĉu la Nigraj Rajdantoj? – diris Grinĉjo, malfermante siajn okulojn ĝis ili estis larĝaj kaj malhelaj pro malnova timo revekita.

– Jes, ili estis nigraj, – diris Beregondo, – kaj mi konstatas, ke vi konas ion pri ili, kvankam vi ne menciis ilin en viaj historioj.

– Mi scias pri ili, – diris Grinĉjo mallaŭte, – sed mi ne parolos nun pri ili, tiel proksime, tiel proksime...

Li eksilentis kaj levis siajn okulojn super la riveron, kaj ŝajnis al li, ke li vidas nur vastan kaj minacan ombron. Eble tio estis montoj baŭmantaj lime de la vidpovo, ties akrangulaj randoj moligitaj de preskaŭ dudek leŭgoj da nebuleta aero; eble ĝi estis nura nubmuro, kaj post tio eĉ pli profunda morno. Sed ĝuste dum li rigardis ĝin, ŝajnis laŭ liaj okuloj, ke la morno kreskas kaj kuniĝas, tre malrapide, malrapide leviĝante por sufoki la regionojn de la sunlumo.

– Ĉu tiel proksime al Mordoro? – diris Beregondo kviete. – Jes, tie ĝi kuŝas. Ni malofte aludas ĝin; sed ni loĝas ĉiam en vido de tiu ombro: foje ĝi ŝajnas pli malforta kaj pli fora; foje pli proksima kaj pli malhela. Nun ĝi kreskas kaj malheliĝas; kaj tial kreskas ankaŭ niaj timo kaj maltrankvilo. Kaj la Kraelaj Rajdantoj antaŭ malpli ol unu jaro reakiris la transirejojn, kaj multaj el niaj plej valoraj viroj estis mortigitaj. Ĝuste Boromiro finfine repelis la malamikojn el tiu ĉi okcidenta bordo, kaj ni ankoraŭ okupas la pli proksiman duonon de Osgiliado. Provizore. Sed ni atendas novan atakon tie. Eble la ĉefatakon en la venonta milito.

– Kiam? – demandis Grinĉjo. – Ĉu vi povas konjekti? Ĉar mi vidis hieraŭ nokte la signalfajrojn kaj la mesaĝrajdistojn; kaj Gandalfo diris, ke tio estas signo, ke la milito komenciĝis. Li ŝajnis krize hastema. Sed nun ĉio ŝajnas denove malrapidanta.

– Nur pro tio, ke ĉio estas jam preta, – diris Beregondo. – Temas nur pri la profunda enspiro antaŭ la plonĝo.

– Sed kial estis la signalfajroj flamigitaj hieraŭ nokte?

– Tro malfruas alvoki helpon, kiam oni estas jam sieĝata. Sed mi ne konas la planojn de la Mastro kaj ties komandantoj. Ili havas multajn metodojn havigi informojn. Kaj la Mastro Denetoro estas malsimila al aliuloj: li vidas malproksimen. Iuj diras, ke sidante sola en sia alta ĉambro en la Turego nokte kaj turnante tien-reen siajn pensojn, li kapablas iomete antaŭvidi la estontecon; kaj ke li kelkfoje elserĉas eĉ la pensojn de la Malamiko, luktante kontraŭ li. Kaj tiel estas, ke li maljunas, antaŭtempe kaduka. Sed kiel ajn, estro Faramiro estas ekstere, post la rivero pro iu danĝera komisio, kaj eble li sendis informojn.

» Sed se vi volas scii, kio laŭ mia opinio flamigis la signalfajrojn, tio estis la novaĵo, kiu alvenis hieraŭ vespere el Lebenino. Granda ŝiparo proksimiĝas al la elfluejoj de Anduino, navigata de la korsaroj el Umbaro en la sudo. Tiuj jam delonge ĉesis timi la potencon de Gondoro, kaj ili alianciĝis al la Malamiko, kaj nun plenumas pezan baton liakomisie. Ĉar tiu atako forlogos grandan parton de tiu helpo, kiun ni supozis havi el Lebenino kaj Belfalaso, kie la homoj estas harditaj kaj multnombraj. Tiom pli iras niaj pensoj norden al Rohano; kaj des pli feliĉigas nin tiuj novaĵoj pri venko, kiujn vi alportis.

» Kaj tamen, – li paŭzis, stariĝis kaj ĉirkaŭrigardis norden, orienten kaj suden, – la okazaĵoj ĉe Isengardo devus averti nin, ke ni estas implikitaj nun en grandaj reto kaj strategio. Ne plu estas kverelado ĉe la vadejoj, kaperado el Itilio kaj el Anorieno, embuskado kaj rabado. Tio ĉi estas granda milito longe planita, kaj ni estas nur unu peono en ĝi, kion ajn asertas la fiero. Io moviĝas en la fora oriento aliflanke de la Interna Maro, laŭ la raportoj; norde en Mornarbaro kaj post ĝi; kaj sude en Harado. Kaj nun ĉiuj regnoj estos submetitaj al provado, por stari aŭ fali – sub la Ombro.

» Tamen, mastro Peregrino, ni havas jenan honoron: ĉiam ni ricevas la ĉefan malamon de la Malhela Mastro, ĉar tiu malamo devenas el la profundoj de la tempo kaj trans la profundoj de la maro. Ĉi tie trafos plej forte la martelbato. Kaj pro tio Mitrandiro venis ĉi tien tiel haste. Ĉar se ni falos, kiu staros? Kaj, mastro Peregrino, ĉu vi vidas ian esperon, ke ni staros?

Grinĉjo ne respondis. Li rigardis la muregojn, la turojn kaj bravajn standardojn, kaj la sunon sur la alta ĉielo, kaj poste al la kreskanta malhelo en la oriento; kaj li pensis pri la longaj fingroj de tiu Ombro: pri la orkoj en la arbaroj kaj montaroj, perfidemo de Isengardo, birdoj misokulaj, Nigraj Rajdantoj eĉ en la vojetoj de la Provinco kaj pri la flugilhavaj teruraĵoj – la nazguloj. Li ektremegis, kaj espero ŝajnis velki. Kaj precize tiam la suno momente hezitis kaj estis kaŝita, kvazaŭ ĝin transpasus malhela flugilo. Preskaŭ preteraŭde li supozis, ke li konstatis, alte kaj fore en la ĉielo, krion mallaŭtan, sed korpreman, kruelan kaj malvarman. Li paliĝis kaj kaŭris kontraŭ la muro.

– Kio estis tio? – demandis Beregondo. – Ĉu ankaŭ vi sentis ion?

– Jes, – murmuris Grinĉjo. – Ĝi estas signo pri nia falo, kaj la ombro misfortuna, Kruela Rajdanto de l’ aero.

– Jes, la ombro misfortuna, – diris Beregondo. – Mi timas, ke Minaso Tirit falos. Nokto venas. La varmo de mia sango mem ŝajnas forrabita.

Dum kelka tempo ili sidis kune kun la klinitaj kapoj kaj ne parolis. Subite Grinĉjo rigardis supren kaj vidis, ke la suno plu brilas kaj la standardoj plu flirtas en la venteto. Li skuis sin.

– Ĝi jam pasis, – li diris. – Ne, mia koro rifuzas nun malesperi. Gandalfo falis kaj revenis kaj estas kun ni. Ni eble staros, eĉ se nur per unu kruro, aŭ almenaŭ pluvivos surgenue.

– Prave dirite! – ekkriis Beregondo, leviĝante kaj paŝante tien-reen. – Ne, kvankam ĉio ekzistanta devas finfine tute ĉesi, Gondoro ankoraŭ ne pereos. Eĉ se la murojn kaptos senbrida malamiko, kiu konstruos monton da kadavroj antaŭ si. Troviĝas ankoraŭ aliaj fortikaĵoj kaj sekretaj eskapaj vojoj en la montaron. Espero kaj memoro vivos ankoraŭ en iu kaŝita valo, kie la herbo estas verda.

– Tamen mi preferus, ke ĝi estus finita, ĉu bone, ĉu mise, – diris Grinĉjo. – Mi tute ne estas batalisto kaj malŝatas eĉ pensi pri batalo; sed atendado rande de batalo, kiun mi ne povas eviti, estas plej malbona. Kiel longa ŝajnas jam ĉi tiu tago! Mi estus pli kontenta, se ni ne estus devigataj stari rigardante, neniel moviĝante, nenie batante la unuaj. Laŭ mia opinio, sen Gandalfo neniu bato estus farita en Rohano.

– Ha, tie vi tuŝas la vundon, kiun multaj sentas! – diris Beregondo. – Sed eble ŝanĝiĝos la cirkonstancoj, kiam revenos Faramiro. Li estas aŭdaca, pli aŭdaca, ol taksas multaj; ĉar en la nuna tempo la homoj malvolonte kredas, ke estro povas esti saĝa kaj klera pri la analoj de tradicioj kaj kantoj, kiel li, kaj tamen hardita kaj rapide decidkapabla sur batalkampo. Sed tia estas Faramiro. Malpli impeta kaj senzorga ol Boromiro, sed ne malpli rezoluta. Tamen kion li povos fari? Ni ne povas alsturmi la montojn de... de tiu regno. Nia atingopovo mallongiĝis, kaj ni ne povas bati ĝis iu malamiko venas al ĝia etendiĝo. Tiam nia mano devas esti peza! – Li frapis la tenilon de sia glavo.

Grinĉjo rigardis lin: altan, fieran kaj noblan, kiel ĉiuj viroj, kiujn li ĝis nun vidis en tiu lando, kaj kun ekbrilo en l’ okuloj li pensis pri la batalo. “Ve! mia propra mano sentiĝas plume malpeza, – li pensis, sed li diris nenion. – ĉu peono, diris Gandalfo? Eble, sed sur la malĝusta ŝaktabulo”.

Tiel ili interparolis, ĝis la suno atingis sian zeniton, kaj subite la tagmeza sonorado aŭdiĝis, kaj en la citadelo estis moviĝo, ĉar ĉiuj krom la sentineloj iris manĝi.

– Ĉu vi volas akompani min?– diris Beregondo. – Vi rajtas aliĝi al mia manĝorondo hodiaŭ. Mi ne scias, al kiu trupo vi estos nomita, aŭ la Mastro eble retenos vin sub la propra komando. Sed vi estos bonvena. Kaj estos bone, ke vi konatiĝu kun laŭeble multaj homoj, dum ankoraŭ restas tempo.

– Mi venos tre volonte, – diris Grinĉjo. – Mi sentas min soleca, se diri la veron. Mi postlasis mian ĉefamikon en Rohano, kaj mankis al mi iu, kun kiu mi babilu aŭ spritu. Eble mi povus efektive aliĝi al via trupo, ĉu? Ĉu vi estas la trupestro? Se jes, vi povus akcepti min, aŭ subteni mian proponon, ĉu?

– Ne, ne, – Beregondo ridis, – mi neniel estas trupestro. Nek oficon, nek rangon, nek estrecon mi havas, ĉar mi estas nur ordinara soldato en la Tria Trupo de la Citadelo. Tamen, sinjoro Peregrino, esti nur ordinara soldato inter la gardistaro de l’ Turego de Gondoro estas alte taksata en la urbo, kaj tiaj homoj estas honorataj en la lando.

– Tiuokaze ĝi estas ekster mia atingo, – diris Grinĉjo. – Rekonduku min al nia ĉambro, kaj se Gandalfo ne estos tie, mi iros kien ajn plaĉos al vi – kiel via gasto.

Gandalfo ne estis en la loĝejo kaj sendis neniun mesaĝon; do Grinĉjo akompanis Beregondon kaj estis prezentita al la viroj de la Tria Trupo. Kaj ŝajnis, ke Beregondo estis tiel honorata kiel lia gasto, ĉar Grinĉjo estis tre bonvena. Jam oni multe klaĉis en la citadelo pri la kunulo de Mitrandiro kaj ties longa kunestado kun la Mastro; kaj onidiro deklaris, ke Princo de la duonuloj venis el la nordo por proponi al Gondoro lojalecon kaj kvin mil glavojn. Kelkaj diris, ke kiam venos la rajdistoj el Rohano, ĉiu el ili kunrajdigos duonulan bataliston, eble malgrandan, tamen bravan.

Kvankam Grinĉjo devis kun bedaŭro detrui tiun esperigan rakonton, li ne povis liberiĝi de sia nova rango, tre taŭga, la homoj pensis, por amiko de Boromiro kaj honorito de la Mastro Denetoro; kaj ili dankis lin pro tio, ke li venis inter ilin, kaj avide aŭskultis liajn dirojn kaj historiojn pri la eksterejoj, kaj donis al li tiom da manĝaĵo kaj biero, kiom li povis deziri. Efektive lia sola problemo estis “singardi” laŭ la konsilo de Gandalfo, kaj ne permesi al sia lango liberan moviĝadon laŭ kutimo de la hobitoj inter amikoj.

Finfine Beregondo stariĝis.

– Adiaŭ provizore! – li diris. – Mi nun deĵoros ĝis la sunsubiro, kiel ĉiuj aliaj ĉi tie, mi opinias. Sed se vi estas soleca, kiel vi diris, eble plaĉus al vi gaja gvidanto tra la urbo. Mia filo tre volonte akompanos vin. Brava knabo, mi rajtas diri. Se tion vi ŝatus, malsupreniru ĝis la plej malalta rondo kaj demandu pri la Malnova Gastejo sur la Rat Celedrajno, la Lampfarista Strato. Tie vi trovos lin kun aliaj junuloj, kiuj restas en la urbo. Eble okazos vidindaĵoj ĉe la Granda Pordego antaŭ ol ĝi estos fermita.

Li eliris kaj baldaŭ sekvis lin la aliaj. La tago estis ankoraŭ bela, kvankam ĝi nebuletiĝis, kaj estis pli ol kutime varme en marto, eĉ tiom sude. Grinĉjo sentis sin dormema, sed la loĝejo ŝajnis sengaja, kaj li decidis malsupreniri kaj esplori la urbon. Li prenis kelkajn frandaĵojn, kiujn li konservis, al Ombrofakso, kaj tiuj estis ĝentile akceptitaj, kvankam verŝajne al la ĉevalo mankis nenio. Poste li pluiris suben laŭ multaj serpentumaj vojetoj.

La homoj multe gapis lin, kiam li preterpasis. Fronte al li la homoj seriozmiene ĝentilis, salutante lin laŭ la Gondora maniero per klinita kapo kaj manoj ĉebruste; sed post si li aŭdis multajn vokojn, kiam subĉieluloj avertis endomulojn, ke ili venu vidi la Princon de l’ Duonuloj, la kunulon de Mitrandiro. Multaj uzis lingvon alian ol la Komunan, sed postnelonge li jam eksciis, kion signifas Ernil i Pheriannath, kaj konstatis, ke lia titolo penetris la urbon antaŭ li mem.

Li venis finfine per arkaĵaj stratoj kaj multaj belaj vojetoj kaj pavimoj al la rondo plej malalta kaj plej larĝa, kaj tie oni direktis lin al la Lampfarista Strato, larĝa vojo direkte al la Granda Pordego. Sur ĝi li trovis la malnovan gastejon, grandan konstruaĵon el griza veterumita ŝtono kun du aloj retroetendiĝantaj de la strato, kaj inter ili mallarĝan razenon, post kiu estis la multfenestra domo, kies tutan larĝon frontis pilastrita portiko kaj ŝtupoj al la razeno. Inter la pilastroj ludis knaboj, la nuraj infanoj viditaj de Grinĉjo en Minaso Tirit, kaj li haltis por rigardi ilin. Baldaŭ unu el ili ekvidis lin kaj kun krio transsaltis la herbon kaj venis sur la straton, sekvate de pluraj aliaj. Tie li staris antaŭ Grinĉjo, rigardante lin de l’ kapo ĝis la piedoj.

– Saluton, – diris la junulo. – De kie vi venis? Vi estas fremdulo en la urbo.

– Tia mi estis, – diris Grinĉjo, – sed oni diras, ke mi fariĝis viro de Gondoro.

– Ne diru! – diris la knabo. – Tiuokaze ni ĉiuj ĉi tie estas viroj. Sed kiom vi aĝas, kaj kiel vi nomiĝas? Mi estas jam dekjara, kaj baldaŭ altos kvin futojn. Mi pli altas ol vi. Sed mia patro, vidu, estas gardisto, unu el la plej altstaturaj. Kio estas via patro?

– Kiun demandon mi respondu unue? Mia patro kulturas la terenon ĉirkaŭ Vitvelo proksime al Tjukboro en la Provinco. Mi aĝas preskaŭ dudek naŭ jarojn, do tiurilate mi superas vin; tamen mi altas nur kvar futojn, kaj tre verŝajne mi ne plu kreskos, krom flanken.

– Ĉu dudek naŭ! – kriis la knabo kaj fajfis. – Vidu, vi estas sufiĉe maljuna! Tiom maljuna, kiom mia onklo Iorlaso. Tamen, – li aldonis espereme, – mi vetas, ke mi povus starigi vin kaposuben aŭ kuŝigi vin surdorsen.

– Eble vi povus, se mi permesus al vi, – diris Grinĉjo ridante. – Kaj eble mi povus fari same al vi: mi konas kelkajn luktolertojn de mia landeto. Kie, mi sciigu al vi, oni taksas min nekutime granda kaj forta; kaj mi neniam permesis, ke iu ajn starigu min kaposuben. Do se okazus provo, kaj nenio alia utilus, mi eble estus devigita vin mortigi. Ĉar kiam vi estos pli aĝa, vi lernos, ke la homoj ne estas ĉiam tiaj, kiaj ili ŝajnas; kaj kvankam vi eble taksis min malforta fremduleto kaj facila predo, permesu averti vin: tia mi ne estas, mi estas duonulo hardita, kuraĝa kaj malica! – Grinĉjo tiel minace grimacis, ke la knabo retropaŝis unu paŝon, sed tuj li revenis kun pugnigitaj manoj kaj batalardo en la okuloj.

– Ne! – Grinĉjo ridis. – Ankaŭ ne kredu tion, kion fremduloj diras pri si! Batalisto mi ne estas. Sed ĉiuokaze estus pli ĝentile, ke la provokanto diru, kiu li estas.

La knabo rektigis sin fiere:

– Mi estas Bergilo, filo de Beregondo de la gardistaro.

– Tion mi supozis, – diris Grinĉjo, – ĉar vi aspekte similas vian patron. Lin mi konas, kaj li sendis min por vin trovi.

– Do kial vi ne diris tion senprokraste? – diris Bergilo, kaj subite lia mieno esprimis maltrankvilon. – Ne diru al mi, ke li ŝanĝis sian intencon kaj min forsendos kun la junulinoj! Sed ne, la lastaj furgonoj jam foriris.

– Lia mesaĝo estas malpli malagrabla ol tio, se ne tute agrabla, – diris Grinĉjo. – Li diris, ke se vi preferus fari tion ol starigi min kaposuben, vi eble gvidus min tra la urbo dum kelka tempo. Reciproke mi povus iom rakonti al vi pri foraj landoj.

Bergilo manklakis kaj ridis malŝarĝite.

– Ĉio en ordo, – li kriis. – Do venu! Ni estis baldaŭ irontaj al la Pordo por spekti. Ni iros jam nun.

– Kio okazos tie?

– La trupestrojn de la eksterejoj oni atendas sur la Suda Vojo antaŭ la sunsubiro. Venu kun ni, kaj vi vidos.

Bergilo pruviĝis bona kamarado, la plej agrabla societo por Grinĉjo de kiam li disiĝis de Gaja, kaj baldaŭ ili ridis kaj interparolis gaje dum ili trairis la stratojn, senzorgaj pri la multaj rigardoj direktitaj de la homoj al ili. Postnelonge ili trovis sin en homamaso iranta al la Granda Pordego. Tie Grinĉjon multe pli estimis Bergilo, ĉar kiam li diris sian nomon kaj la pasvorton, la gardisto salutis lin kaj lasis lin trapasi; kaj krom tio permesis, ke lin akompanu lia kunulo.

– Tre bone! – diris Bergilo. – Al ni knaboj ne plu estas permesate trapasi la Pordegon sen plenaĝulo. Jam ni vidos pli bone.

Post la Pordego troviĝis homamaso laŭlonge de la vojflanko kaj de la granda pavimita spaco, al kiu direktiĝis ĉiuj vojoj al Minaso Tirit. Ĉies okuloj estis turnitaj suden, kaj baldaŭ leviĝis murmurado: “Jen polvo en la foro! Ili venas!”

Grinĉjo kaj Bergilo iom post iom progresis ĝis la antaŭo de la homamaso, kaj atendis. Kornoj aŭdiĝis iom malproksime, kaj la bruo de huraoj ruliĝis al ili kvazaŭ plifortiĝanta vento. Poste okazis laŭta trumpetado, kaj ĉie ĉirkaŭ ili la homoj kriadis.

– Forlongo! Forlongo!

– Kion oni diras? – demandis Grinĉjo aŭdinte la homojn voki.

– Forlongo venis, – Bergilo respondis, – maljuna Forlongo la Grasa, la Estro de Losarnaĥo. Tie loĝas mia avo. Hura! Jen li. Brave Forlongo!

Fronte de la spaliro promenis granda dikmembra ĉevalo, sur kiu sidis viro larĝaŝultra kaj ĉirkaŭmezure grandega, sed maljuna kaj grizbarba, tamen kirasita kaj nigrakaska kaj portanta longan pezan lancon. Malantaŭ li fiere marŝis polvokovrita spaliro da bone armitaj viroj, portantaj grandajn batalhakilojn; minacvizaĝaj ili estis, malpli altaj kaj iomete pli brunhaŭtaj ol la homoj, kiujn Grinĉjo ĝis tiam vidis en Gondoro.

– Forlongo! – la homoj kriis. – Verkora, vera amiko! Forlongo! – Sed kiam la viroj el Losarnaĥo jam pasis, ili murmuris: – Tiom malmultaj! Ducent, kiom valoras? Ni esperis pri dekoble tiom. Tio supozeble estas la novaĵo de la nigra ŝiparo. Ili disponigas nur dekonon de sia nombro. Tamen ĉiu ereto estas gajno.

Kaj tiel venis la trupoj kaj estis salutataj kaj huraumataj kaj trapasis la Pordegon, homoj de l’ eksterejoj marŝantaj por defendi la ĉefurbon de Gondoro en malluma horo; sed ĉiam tro malmultaj, ĉiam malpli ol espero atendis aŭ neceso postulis. Tricento da viroj el Valo Ringlo malantaŭ la filo de sia estro Dervorino marŝanta piede. El la altejoj de Morthondo, la granda Nigraradika Valo, alta Duinhiro kun siaj filoj Duilino kaj Derufino kaj kvincent pafarkistoj. El Enfalaso, la fora Longstrando, longa spaliro da viroj multspecaj, ĉasistoj kaj paŝtistoj kaj vilaĝanoj, malabunde ekipitaj krom la domanaro de ilia estro Golasgilo. El Lamedono, kelkaj severaj montaranoj sen komandanto. Fiŝkaptistoj de Etiro, cento aŭ pli liberigitaj de la ŝipoj. Hirluino la Bela de la Verdaj Montoj el Pinato Gelin kun tri centoj da bravaj verdevestitaj viroj. Kaj laste kaj plej fiere, Imrahilo, princo de Dol Amroto, parenco de Denetoro, kun orumitaj standardoj surhavantaj lian markon de la Ŝipo kaj la Arĝenta Cigno, kaj trupo de kavaliroj en plena kirasaĵo rajdantaj grizajn ĉevalojn; kaj malantaŭ ili sepcent armitoj, altaj kiel princoj, grizokulaj, malhelharaj, kiuj kantis venante.

Kaj jen ĉio, malpli ol tri mil sume. Venos neniom pli. Iliaj krioj kaj la batado de iliaj piedoj pasis en la urbon kaj forvelkis. La spektintoj staris kelkan tempon silentaj. Polvo ŝvebis en la aero, ĉar la vento formortis kaj la vespero estis pezaera. Jam proksimiĝis la fermohoro, kaj la ruĝa suno jam estis malantaŭ Mindoluino. Ombreco ekkovris la urbon.

Grinĉjo suprenrigardis, kaj ŝajnis al li, ke la ĉielo iĝis cindrogriza, kvazaŭ vasta polvaĵo kaj fumo pendus super ili, kaj la lumo nur sordinite trapasis tion. Sed okcidente la mortanta suno ekflamigis la tutan fumaĵon, kaj nun Mindoluino staris nigra antaŭ brula ardo trastrekita je cindraĵo.

– Tiel finiĝas bela tago per kolero! – Grinĉjo diris, forgesinte pri la knabo ĉe sia flanko.

– Tiel ja estos, se ni ne reiros antaŭ la sunsubira sonorado, – diris Bergilo. – Ek! Jam sonas la trumpeto por fermi la Pordegon.

Manenmane ili reiris la urbon, la lastaj trapasintoj antaŭ ol estis fermita la Pordego; kaj kiam ili atingis la Lampfaristan Straton, ĉiuj sonoriloj en la turoj sonoris solene. Lumoj ekaperis en multaj fenestroj, kaj el la domoj kaj gardejoj de la armitoj laŭlonge de la muroj aŭdiĝis kantado.

– Ĝis revido provizore, – diris Bergilo. – Salutu mianome mian patron, kaj danku lin pro la societo, kiun li sendis. Revenu baldaŭ, mi petegas. Preskaŭ mi nun volas, ke milito ne estu, ĉar ni eble dividus multe da plezuro. Ni eble vojaĝus al Losarnaĥo, al la domo de mia avo; estas agrable tie en printempo, la arbaroj kaj kampoj plenas je floroj. Sed eble ni iros kune tien en iamo. Ili neniam venkos nian Mastron, kaj mia patro estas tre kuraĝa. Ĝis revido kaj revenu!

Ili disiĝis, kaj Grinĉjo rapidis reen al la citadelo. La vojo ŝajnis longa, kaj li tre varmiĝis kaj malsatiĝis; kaj la nokto inundis rapida kaj malluma. Neniu stelo trapikis la ĉielon. Li malfruis al vespermanĝo en la manĝejo, kaj Beregondo salutis lin ĝoje, kaj sidigis lin apude por aŭdi novaĵon pri sia filo. Post la vespermanĝo Grinĉjo iom restadis, kaj poste adiaŭis, ĉar lin okupis stranga morneco, kaj li jam tre deziris revidi Gandalfon.

– Ĉu vi trovos la vojon? – diris Beregondo ĉe la pordo de la haleto, nordflanke de la citadelo, en kiu ili sidis. – Nigras la nokto, kaj ĉiam pli nigre, de kiam venis la ordono, ke la lumoj estu malfortigitaj en la urbo, kaj neniu disradiu de la muroj. Kaj mi povas sciigi vin pri alia ordono: oni alvokos vin al la Mastro Denetoro frue morgaŭ. Mi timas, ke vi ne estas destinita por la Tria Trupo. Tamen mi rajtas esperi pri rerenkontiĝo. Ĝis la, kaj dormu pace!

La loĝejo estis senluma, krom lampeto starigita sur la tablo. Gandalfo ne estis tie. Melankolio pli profunde okupis Grinĉjon. Li grimpis sur la benkon kaj provis elrigardi tra fenestro, sed tio estis kvazaŭ enrigardi lageton da inko. Li degrimpis, fermis la fenestrokovrilon kaj enlitiĝis. Dum kelka tempo li kuŝis atendante sonojn de reveno de Gandalfo, kaj poste li maltrankvile ekdormis.

Nokte lin vekis iu lumo, kaj li vidis, ke Gandalfo venis kaj paŝadas tien-reen en la ĉambro malantaŭ la alkova kurteno. Sur la tablo estis kandeloj kaj pergamenaj rulaĵoj. Li aŭdis la sorĉiston suspiri kaj murmuri:

– Kiam revenos Faramiro?

– Saluton! – diris Grinĉjo, elŝovante sian kapon ĉirkaŭ la kurtenon. – Mi pensis, ke vi tute forgesis pri mi. Mi ĝojas vidi vin reveninta. La tago estis longa.

– Sed la nokto estos tro mallonga, – diris Gandalfo. – Mi revenis ĉi tien, ĉar mi urĝe bezonas iom da trankvilo en soleco. Vi devus dormi en lito, dum tio ankoraŭ eblas. Je sunleviĝo mi kondukos vin denove al la Mastro Denetoro. Ne, kiam venos la alvoko, ne je sunleviĝo. La malhelo komenciĝis. Aŭroro ne estos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.