|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MASTRO DE L’ RINGOJAŭtoro: J.R.R. Tolkien |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Gandalfo jam foriris, kaj la batantaj hufoj de Ombrofakso perdiĝis en la nokto, kiam Gaja revenis al Aragorno. Li portis nur malpezan pakon, ĉar sian tornistron li perdis ĉe Part Galeno, kaj lia tuta havaĵo estis kelkaj utilaĵoj, kiujn li prenis en la ruinaĵo de Isengardo. Hasufelo estis jam selita. Legolaso kaj Gimlio kun sia ĉevalo staris proksime.
– Do restas ankoraŭ kvar el la Kunularo, – diris Aragorno. – Ni plu rajdos kune. Sed ni ne iros solaj, kiel mi supozis. La reĝo jam firme decidis tuj ekiri. Post la veno de l’ flugilhava ombro li deziras reiri al la montetoj kaŝite de la nokto.
– Kaj poste kien? – diris Legolaso.
– Mi ankoraŭ ne scias, – Aragorno respondis. – Koncerne la reĝon, li iros al la armea apelo, kiun li ordonis en Edoraso, kvar noktojn de nun. Kaj tie, mi pensas, li aŭdos novaĵon pri milito, kaj la rajdistoj de Rohano iros al Minaso Tirit. Krom mi kaj tiuj, kiuj akompanos min.
– Inter ili mi! – kriis Legolaso.
– Kaj kun li Gimlio! – diris la gnomo.
– Nu, koncerne min, – diris Aragorno, – antaŭ mi estas mallume. Ankaŭ mi devos iri al Minaso Tirit, tamen mi ne vidas ankoraŭ la vojon. Horo delonge preparita proksimiĝas.
– Ne lasu min malantaŭe! – diris Gaja. – Mi ĝis nun ne multe utilis; sed mi ne volas flankenmetiĝi, kvazaŭ pakaĵo reprenota, kiam ĉio estos finita. Al mi ŝajnas, ke la rajdistoj jam ne deziros ĝeniĝi pri mi. Kvankam, kompreneble, la reĝo ja diris, ke mi sidiĝu apud li, kiam li alvenos sian domon kaj rakontadu al li pri la Provinco.
– Jes, – diris Aragorno, – kaj mi opinias, ke via vojo troviĝas kun li, Gaja. Sed ne atendu gajecon en la fino. Estos tre longe, mi timas, antaŭ ol Teodeno denove sidos komforte en Meduseldo. Multaj esperoj velkos en tiu ĉi amara printempo.
Baldaŭ ĉiuj estis pretaj foriri: dudek kvar ĉevaloj, kun Gimlio post Legolaso, kaj Gaja antaŭ Aragorno. Postnelonge ili rajdis rapidege tra la nokto. Ili ne longe pasis la teramasojn ĉe la Travadejoj de Iseno, Mam rajdisto algalopis de la malantaŭo de la spaliro.
– Mia mastro, – li diris al la reĝo, – malantaŭ ni estas rajdistoj. Trairante la travadejojn mi pensis aŭdi ilin. Nun ni estas certaj. Ili ekatingas nin, rajdante senindulge.
Teodeno tuj ordonis halti. La rajdistoj turnis sin kaj kaptis siajn lancojn. Aragorno elseliĝis kaj metis Gajan sur la teron, kaj elingiginte sian glavon stariĝis apud la piedingo de l’ reĝo. Eomero kaj ties eskviro rajdis al la malantaŭo. Gaja pli ol antaŭe sentis sin nebezonata pakaĵo, kaj li scivolis, kion li faru, se okazos batalo. Se la malmulta reĝa sekvantaro estus embuskita kaj venkita, kaj nur li eskapus en la mallumon, sola en la sovaĝaj kampoj de Rohano, sen koncepto pri kie li estus en la tuta senlimaĵo? “Ne taŭgas!” – li pensis. Li elingigis sian glavon kaj striktigis sian zonon.
La subirantan lunon kovris granda velanta nubo, sed subite ĝi senkovriĝis denove. Tiam ĉiuj aŭdis bruon de hufoj, kaj sammomente ili vidis malhelajn figurojn rapide venantajn sur la pado de l’ travadejoj. La lunlumo ekbrilis ie-tie sur la pintoj de lancoj. La nombro da persekutantoj ne estis kalkulebla, sed tiuj ŝajnis ne malpli ol la reĝa eskortantaro, minimume.
Kiam ili malproksimis ĉirkaŭ kvindek paŝojn, Eomero kriis laŭtvoĉe:
– Haltu! Haltu! Kiu rajdas en Rohano?
La persekutantoj abrupte haltigis siajn ĉevalojn. Sekvis silento; kaj poste en la lunlumo oni vidis rajdiston elseliĝi kaj marŝi malrapide antaŭen. Lia mano vidiĝis blanka, kiam li levis ĝin polmantaŭe, en signo de paco; sed la soldatoj de la reĝo kroĉis siajn armilojn. Dek paŝojn for la homo haltis. Li estis altstatura, staranta ombro malhela. Poste sonis sonore lia klara voĉo.
– Ĉu Rohano? Ĉu Rohanon vi diris? Tio estas vorto ĝojiga. Ni serĉas haste tiun landon de malproksime.
– Vi trovis ĝin, – diris Eomero. – Transirinte tiujn travadejojn vi eniris ĝin. Sed ĝi estas regno de la reĝo Teodeno. Neniu rajdas ĉi tie sen lia permeso. Kiu vi estas? Kaj pro kio via hasto?
– Dunadano Halberado, disirulo de l’ nordo mi estas, – kriis la homo. – Ni serĉas Aragornon, filon de Aratorno, kaj ni aŭdis, ke li estas en Rohano.
– Kaj ankaŭ lin vi trovis! – kriis Aragorno. Transdoninte sian kondukrimenon al Gaja, li kuris antaŭen kaj brakumis la ĵusveninton. – Halberado! El ĉiuj ĝojoj, tiu ĉi estas plej neatendita!
Gaja suspiris malstreĉiĝe. Li ja pensis, ke jen iu lasta trompo de Sarumano, embuski la reĝon, dum tiu havis nur malmultajn homojn; sed ŝajnis, ke ne necesos morti defendante Teodenon, almenaŭ ne tuj. Li eningigis sian glavon.
– Ĉio en ordo, – diris Aragorno, returnante sin. – Jen kelkaj el miaj parencoj el la fora lando, kie mi loĝis. Sed kial ili venis, kaj kiom ili estas, Halberado sciigos al ni.
– Kun mi estas trideko, – diris Halberado. – Tio estas ĉiuj niaj parencoj, kiujn oni povis rapide kunigi; sed la fratoj Eladano kaj Elrohiro rajdis kun ni, dezirante militiri. Ni rajdis laŭeble plej haste, kiam venis via alvoko.
– Sed mi ne alvokis vin, – diris Aragorno, – krom nur en la menso. Miaj pensoj ofte turniĝis al vi, kaj malofte pli ol hodiaŭ vespere; tamen neniun vorton mi sendis. Sed venu! Ĉiuj aferoj tiaj devas prokrastiĝi. Vi trovas nin rajdantaj en hasto kaj danĝero. Rajdu nun kun ni, se la reĝo donos permeson.
Teodeno efektive ĝojis pri la novaĵo.
– Estas bone! – li diris. – Se jenaj parencoj entute similas vin, princo Aragorno, tridek tiaj kavaliroj estos forto ne kalkulebla laŭ la kapoj.
Poste la rajdistoj ekiris denove, kaj Aragorno dum kelka tempo rajdis kun la dunadanoj; kaj post kiam ili priparolis novaĵojn en la nordo kaj en la sudo, Elrohiro diris al li:
– Mi kunportis al vi diraĵon de mia patro: La tagoj mallongas. Se vi hastas, memoru la Padojn de l’ Mortintoj.
– Ĉiam miaj tagoj ŝajnis al mi tro mallongaj por plenumi mian deziron, – respondis Aragorno. – Sed efektive rapida estos mia hasto, antaŭ ol mi tiun vojon iros.
– Tio baldaŭ vidiĝos, – diris Elrohiro. – Sed ni ne plu priparolu tiajn aferojn sur la senŝirma vojo!
Kaj Aragorno diris al Halberado:
– Kion vi portas, parenco? – Ĉar li vidis, ke tiu portas anstataŭ lancon altan bastonon, kvazaŭ ĝi estus standardo, sed ĝi estis strikte volvita en nigra tuko ĉirkaŭligita per multaj ŝnuretoj.
– Ĝi estas donaco, kiun mi portas al vi de la Damo de Rivendelo, – respondis Halberado. – ŝi verkis ĝin sekrete, kaj longa estis la farado. Sed ŝi sendas ankaŭ mesaĝon al vi: Jam mallongas la tagoj. Venas aŭ nia espero, aŭ la fino de ĉia espero. Tial mi sendas al vi tion, kion mi faris por vi. Fartu bone, Elfŝtono!
Kaj Aragorno diris:
– Jam mi scias, kion vi portas. Portu ĝin plu por mi dum kelka tempo! – Kaj li fortumis sin kaj foren rigardis al la nordo sub la grandaj steloj, kaj poste li silentiĝis kaj ne plu parolis dum la tuta nokta vojaĝo.
La nokto estis malnova kaj grizis la oriento, kiam ili finfine rajdis supren el la Profunda Kavaĵo kaj revenis al Kornburgo por kuŝi, iomete ripozi kaj interkonsiliĝi.
Gaja dormis ĝis lin vekis Legolaso kaj Gimlio.
– La suno estas alta, – diris Legolaso. – Ĉiuj aliaj jam aktivas. Venu, sinjoro Pigrulo, rigardi ĉi tiun lokon dum tio eblas!
– Ĉi tie estis batalo antaŭ tri noktoj, – diris Gimlio, – kaj ĉi tie Legolaso kaj mi ludis ludon, en kiu mi gajnis per ununura orko. Venu vidi, kiel estis! Kaj estas kavernoj, Gaja, kavernoj da mirindaĵoj! ĉu ni vizitos ilin, Legolaso, laŭ via supozo?
– Ne! Mankas tempo, – diris la elfo. – Ne fuŝu la miron pro rapidemo! Mi promesis al vi, ke mi revenos ĉi tien kun vi, se revenos tago de paco kaj libereco. Sed nun proksimas al la tagmezo, kaj tiuhore ni manĝos, kaj poste ekvojaĝos denove, mi aŭdis.
Gaja stariĝis kaj oscedis. Lia kelkhora dormo tute ne sufiĉis; li estis laca kaj iom deprimita. Mankis al li Grinĉjo, kaj li sentis sin nura ŝarĝo, dum ĉiuj planadis por rapideco en afero, kiun li ne plene komprenis.
– Kie estas Aragorno? – li demandis.
– En la alta ĉambro de la Burgo, – diris Legolaso. – Li nek ripozis, nek dormis, laŭ mia opinio. Li iris tien antaŭ kelkaj horoj, dirante ke li devas iom mediti, kaj nur lia parenco Halberado akompanis lin; sed ia malhela dubo aŭ zorgo okupas lin.
– Ili estas stranga trupo, tiuj novvenintoj, – diris Gimlio. – Fortuloj nobelaj ili estas, kaj la rajdistoj de Rohano apud ili aspektas preskaŭ knabecaj; ĉar ili estas vizaĝe severaj, plejparte glataj kiel veterumitaj rokoj, samkiel Aragorno mem; kaj ili silentas.
– Sed samkiel Aragorno ili estas ĝentilaj, se ili ĉesas silenti, – diris Legolaso. – Kaj ĉu vi notis la fratojn Eladano kaj Elrohiro?
Malpli sombra estas ilia ekipaĵo ol ĉe la aliaj, kaj ili estas belaj kaj bravaj kiel elfaj princoj; kaj tio ne estas miriga en la filoj de Elrondo de Rivendelo.
– Kial ili venis? Ĉu vi aŭdis? – demandis Gaja. Li estis jam vestita kaj surŝultrigis sian grizan mantelon; kaj la triopo kune eliris al la ruinigita pordo de la Burgo.
– Ili respondis alvokon, kiel vi aŭdis, – diris Gimlio. – Mesaĝo venis al Rivendelo, ili diras: Aragorno bezonas siajn parencojn. La dunadanoj rajdu al li en Rohanon! Sed de kie venis tiu mesaĝo ili nun pridubas. Gandalfo sendis ĝin, mi konjektas.
– Ne, Galadriela, – diris Legolaso. – Ĉu ŝi ne parolis per Gandalfo pri la rajdado de la griza trupo el la nordo?
– Jes, vi trafas, – diris Gimlio. – La Damo de l’ Arbaro! ŝi legis multajn korojn kaj dezirojn. Nu, kial ni ne vokis mense iujn el niaj propraj parencaroj, Legolaso?
Legolaso staris antaŭ la pordo kaj turnis siajn helajn okulojn for norden kaj orienten, kaj lia bela vizaĝo esprimis ĝenon.
– Ne ŝajnas al mi, ke iuj venus, – li respondis. – Ne necesas al ili alrajdi militon; milito jam marŝas en ilia propra tereno.
Dum kelka tempo la tri kunuloj promenis kune, parolante pri tiu kaj alia elturniĝo de la batalo, kaj ili malsupreniris de la rompita pordo, kaj preterpasis la teramasojn de la falintoj sur la verdejo apud la vojo, ĝis ili staris sur la Ŝtonmuro de Helmo kaj enrigardis la Kavaĵon. La Morta Monteto jam staris tie, nigra kaj alta kaj ŝtonoza, kaj la vasta piedpremado kaj grategado de la herbo far la huornoj estis klare videblaj. La dunlandanoj kaj multaj viroj el la garnizono de la Burgo prilaboris la Ŝtonmuron, sur la kampoj kaj ĉirkaŭ la frakasitaj muroj malantaŭe; tamen ĉio ŝajnis strange silenta: laca valo ripozanta post granda ŝtormo. Baldaŭ ili returniĝis kaj iris al la tagmeza manĝo en la halego de la Burgo.
La reĝo estis jam tie, kaj tuj kiam ili eniris li alvokis Gajan kaj ordonis, ke seĝo estu metita por li ĉe sia flanko.
– Ne estas tiel, kiel mi dezirus, – diris Teodeno, – ĉar tio ĉi malmulte similas mian belan domon en Edoraso. Kaj foriris via amiko, kiu ankaŭ devus esti ĉi tie. Sed eble estos longe, antaŭ ol ni sidos, vi kaj mi, ĉe la alta tablo en Meduseldo; mankos tempo por festado kiam mi revenos tien. Sed ek jam! Manĝu kaj trinku, kaj ni interparolu dum ni havas okazon. Kaj poste vi rajdos kun mi.
– Ĉu vere? – diris Gaja, surprizite kaj ĝojigite. – Tio estos belega! – Li neniam estis pli dankema pro vorta afableco. – Mi timas, ke mi estas nur obstaklo por ĉiuj, – li balbutis, – sed al mi plaĉus fari ion ajn, kion mi povas, sciu.
– Tion mi ne dubas, – diris la reĝo. – Mi ordonis pretigi por vi bravan montetponeon. Ĝi portos vin tiel rapide, kiel ĉevalo sur la vojoj, kiujn ni sekvos. Ĉar mi forrajdos de la Burgo laŭ montaj padoj, ne sur la ebenaĵo, kaj tiel venos al Edoraso tra Dunharo, kie atendas min Damo Eovina. Vi estos mia eskviro, se vi volas. Ĉu troviĝas en tiu ĉi loko armilaro, kiun povus uzi mia glavportulo, Eomero?
– Ne estas ĉi tie grandaj armilaj stokoj, reĝo, – respondis Eomero. – Eble troveblos por li malpeza kasko, kiu konvenos al li; sed ni ne havas maŝkirason nek glavon por iu liastatura.
– Glavon mi havas, – diris Gaja, degrimpante de sia seĝo kaj elingigante sian brilan klingeton el ties nigra ingo. Subite plenigite de amo al tiu ĉi maljunulo, li apogis sin sur unu genuo, kaptis lian manon kaj ĝin kisis. – Ĉu mi rajtas kuŝigi la glavon de Gajadoko de l’ Provinco sur vian sinon, reĝo Teodeno? Akceptu mian servon, se vi volas!
– Ĝoje mi akceptas ĝin, – diris la reĝo, kaj metinte siajn longajn maljunajn manojn sur la harojn de la hobito, li benis lin. – Leviĝu nun, Gajadoko, eskviro de Rohano en la domanaro de Meduseldo! Prenu vian glavon kaj portu ĝin al bona sorto.
– Vi estos al mi kvazaŭ patro, – diris Gaja.
– Dum kelka tempo, – diris Teodeno.
Tiam ili interparolis dum la manĝado, ĝis baldaŭ parolis Eomero.
– Proksimiĝas la horo, kiun ni nomis por nia foriro, reĝo, – li diris. – Ĉu mi ordonu ke oni blovu la trampetojn? Sed kie estas Aragorno? Lia loko malplenas, kaj li ja ne manĝis.
– Ni pretiĝos por rajdado, – diris Teodeno, – sed oni sendu informon aua princo Aragorno, ke la horo estas proksima.
La reĝo kun sia gardistaro kaj Gaja apude pasis suben de la burga pordo ĝis kie la rajdistoj kunvenis sur la razeno. Multaj estis jam surĉevalaj. Tio estis granda trupo, ĉar la reĝo postlasos nur malgrandan garnizonon en la Burgo, kaj ĉiuj allaseblaj rajdos al la apelo en Edoraso. Jam mil lancistoj forrajdis nokte; sed ankoraŭ estos ĉirkaŭ kvincent por akompani la reĝon, plejparte viroj el la kampoj kaj valoj de Ŭestfaldo. Iom aparte sidis la disiruloj, silentaj, en orda societo, armitaj je lancoj, pafarkoj kaj glavoj. Ili estis vestitaj en manteloj malhele grizaj, kaj iliaj kapuĉoj estis nun kovrantaj la kaskon kaj kapon. Iliaj ĉevaloj estis fortaj kaj fieraj, sed malglatharaj; kaj unu staris sen rajdanto, la propra ĉevalo de Aragorno, kiun ili aligis el la nordo; Roherino estis ties nomo. Estis neniu ekbrilo de gemo aŭ oro, nek omamaĵo sur ilia tuta armilaro kaj kirasaro, kiel la rajdistoj portis neniun insignon aŭ blazonon, krom nur ke ĉiu mantelo estis pinglita ĉe la maldekstra ŝultro per broĉo arĝenta en la formo de disradia stelo.
La reĝo suriĝis sian ĉevalon Neĝkolaĵo, kaj Gaja sidis apud li sur sia poneo, kiu nomiĝis Stibo. Baldaŭ Eomero elvenis tra la pordo, kaj kun li estis Aragorno kaj Halberado portanta la grandan bastonon nigre volvitan, kaj du altaj viroj, nek junaj nek maljunaj. La filoj de Elrondo tiom similis, ke malmultaj kapablis disdistingi ilin: malhelharaj, grizokulaj, kun vizaĝoj elfe palaj, vestitaj samece en hela maŝaĵo sur manteloj arĝentgrizaj. Malantaŭ ili marŝis Legolaso kaj Gimlio. Sed Gaja rigardis nur Aragornon, tiom konsterna estis la ŝanĝiĝo, kiun li vidis en tiu, kvazaŭ dum unu nokto multaj jaroj falus sur lian kapon. Severega estis lia vizaĝo, grizkolora kaj lacega.
– Mia menso estas zorgoplena, mastro, – li diris, starante apud la ĉevalo de l’ reĝo. – Mi aŭdis strangajn vortojn, kaj mi vidas novajn danĝerojn en la foro. Mi longe peze pensadis, kaj nun mi timas, ke mi devas ŝanĝi mian celon. Diru, Teodeno, nun vi rajdos al Dunharo, kiom longe ĝis vi alvenos tien?
– Estas jam plena horo post la tagmezo, – diris Eomero. – Antaŭ la nokto de la tria tago ekde nun ni devos alveni la Fortikaĵon. La luno estos tiam unu nokton post la pleno, kaj la kunveno, kiun la reĝo ordonis, okazos en la posta tago. Pli rapide ni ne povos fari, se la forto de Rohano estu kunigita.
Aragorno silentis momente.
– Tri tagojn, – li murmuris, – kaj la kunveno de Rohano estos nur komencita. Sed mi konstatas, ke jam ne eblas tion hastigi. – Li rigardis supren, kaj ŝajne li ion pridecidis; lia vizaĝo estis malpli zorgoplena. – Do, kun via permeso, reĝo, mi devos sekvi novan konsilon por mi kaj mia parencaro. Ni devos rajdi laŭ propra vojo, kaj ne plu kaŝe. Por mi la tempo de sekreteco jam forpasis. Mi rajdos orienten laŭ la plej rapida vojo, kaj mi iros la Padojn de l’ Mortintoj.
– Ĉu la Padojn de l’ Mortintoj! – diris Teodeno kaj tremis.
– Kial vi parolas pri tiuj? – Eomero turnis sin kaj rigardadis Aragornon, kaj ŝajnis al Gaja, ke la vizaĝoj de la rajdistoj, kiuj sidis en aŭdodistanco, paliĝis.
– Se tiaj padoj veras, – diris Teodeno, – ties enirejo troviĝas en Dunharo; sed neniu vivanto rajtas trapasi ĝin.
– Ve! Aragorno, amiko mia! – diris Eomero. – Mi esperis, ke ni militiros kune; sed se vi celas la Padojn de l’ Mortintoj, nia disiĝo sekve okazas, kaj tre neverŝajne estas, ke ni iam renkontiĝos denove sub la suno.
– Tamen tiun vojon mi iros, – diris Aragorno. – Sed mi diras al vi, Eomero, ke en batalo ni eble denove renkontiĝos, eĉ se ĉiuj amasoj de Mordoro staros inter ni.
– Vi faros laŭ via volo, mastro Aragorno, – diris Teodeno. – Estas via sorto, eble, paŝi strangajn vojojn, kiujn aliaj ne aŭdacas. Tiu ĉi disiĝo dolorigas min, kaj pro ĝi mia forto malpliiĝas; sed nun mi devas iri laŭ la montetaj vojoj kaj ne plu prokrasti. Adiaŭ!
– Adiaŭ, mastro! – diris Aragorno. – Rajdu al granda famo! Adiaŭ, Gaja! Mi lasas vin en bonaj manoj, pli bonaj ol ni esperis, kiam ni ĉasis la orkojn al Fangorno. Legolaso kaj Gimlio plu ĉasos kun mi, mi esperas; sed ni ne forgesos vin.
– Adiaŭ! – diris Gaja. Nenion pli li trovis por diri. Li sentis sin tre malgranda, kaj lin embarasis kaj deprimis ĉiuj tiuj mornaj vortoj. Pli ol antaŭe mankis al li la neestingebla gajeco de Grinĉjo. La rajdistoj estis pretaj, kaj ties ĉevaloj nervoze movetiĝis; li volis, ke ili ekiru kaj metu punkton al la afero.
Nun Teodeno parolis al Eomero, kaj tiu levis sian manon kaj kriegis, kaj pro tiu signalo la rajdistoj ekiris. Ili rajdis trans la Ŝtonmuron kaj suben laŭ la Kavaĵo, kaj poste, turninte sin rapide orienten, ili sekvis padon, kiu laŭiris la montosubon tra proksimume unu mejlo, ĝis kurbiĝinte suden ĝi retropasis inter la montetoj kaj malaperis el la vidkampo. Aragorno rajdis ĝis la Ŝtonmuro kaj rigardis ĝis la reĝaj soldatoj tre foris sur la Kavaĵo. Tiam li turnis sin al Halberado.
– Jen iras tri, kiujn mi amas, kaj ne malplej la plej etan, – li diris. – Li ne scias, al kiu celo li rajdas; tamen se li tion scius, li same pluirus.
– Popolo malgranda, sed ege valora, estas la provincanoj, – diris Halberado. – Malmulton ili scias pri nia longa laboro por gardi iliajn landlimojn, tamen tion mi ne domaĝas.
– Kaj nun niaj sortoj estas kunteksitaj, – diris Aragorno. – Tamen, ve! ĉi tie ni devas disiĝi. Nu, mi devas manĝi iomete, kaj poste ankaŭ ni devos forrapidi. Venu, Legolaso kaj Gimlio! Mi devas interparoli kun vi, dum mi manĝas.
Kune ili reiris al la Burgo; tamen dum kelka tempo Aragorno sidis silente ĉe la tablo en la halego, kaj la aliaj atendis lian ekparolon.
– Vidu, – diris Legolaso fine. – Parolu kaj konsoliĝu, kaj forskuu la ombron! Kio okazis, post kiam ni revenis al tiu ĉi malagrabla loko en la griza mateno?
– Lukto iom pli serioza miaopinie ol la batalo de Kornburgo, – respondis Aragorno. – Mi enrigardis la Ŝtonon de Ortanko, miaj amikoj.
– Ĉu vi enrigardis tiun malbenitan ŝtonon sorĉistan! – ekkriis Gimlio kun timo kaj surprizego survizaĝe. – Ĉu ion vi diris al... li? Eĉ Gandalfo timis tiun renkontiĝon.
– Vi forgesis, al kiu vi parolas, – diris Aragorno admone, kaj liaj okuloj ekbriletis. – Ĉu mi ne deklaris publike mian titolon antaŭ la pordego de Edoraso? Kion, laŭ via timo, mi dirus al li? Ne, Gimlio, – li diris per voĉo malpli laŭta, kaj la severo lasis lian vizaĝon, kaj li aspektis kiel iu, kiu penis dum multaj noktoj en sendorma doloro. – Ne, amikoj miaj, mi estas la laŭleĝa mastro de la Ŝtono, kaj mi havis tiel la rajton kiel la forton uzi ĝin, aŭ tiel mi juĝis. Pri la rajto ne povas esti dubo. La forto sufiĉis, sentroe.
Li enspiris profunde.
– Tio estis senkompata lukto, kaj la laco malrapide pasas. Neniun vorton mi diris al li, kaj en la fino mi ŝiris la ŝtonon al mia propra volo. Eĉ tion solan li malfacile toleros. Kaj li ekvidis min. Jes, mastro Gimlio, li ekvidis min, sed en formo alia, ol vi vidas min ĉi tie. Se tio helpos lin, mi agis mise. Sed tion mi ne opinias. Scii, ke mi vivas kaj promenas sur la tero, estis bato al lia koro, laŭ mia takso, ĉar tion li ĝis nun ne sciis. La okuloj en Ortanko ne vidis min tra la armaĵo de Teodeno, sed Saŭrono ne forgesis Isilduron kaj la glavon de Elendilo. Nun en la horo mem de liaj grandaj projektoj la heredinto de Isilduro kaj la Glavo estas rivelitaj; ĉar mi montris al li la klingon reforĝitan. Li ankoraŭ ne tiom potencas, ke li ne spertas timon; ne, dubo ĉiam mordetas lin.
– Sed li vaste dominas, malgraŭ ĉio, – diris Gimlio, – kaj jam li frapos pli rapide.
– Hasta frapo ofte mistrafas, – diris Aragorno. – Ni devas premadi nian Malamikon, kaj ne plu atendi, ke li iniciatu la movon. Vidu, miaj amikoj, ekmastrinte la Ŝtonon mi lernis multajn aferojn. Gravan minacon mi vidis venanta tute neatendite al Gondoro el la sudo, kiu forlogos grandan forton de la defendado de Minaso Tirit. Se ĝi ne estos rapide kontraŭstarita, mi taksas, ke la urbo estos perdita antaŭ ol pasos dek tagoj.
– Do perdita ĝi devos esti, – diris Gimlio. – Ĉar kiun helpon oni povas sendi tien, kaj kiel ĝi povus alveni ĝustatempe?
– Mi ne havas helpon sendeblan, tial mi devos mem iri, – diris Aragorno. – Sed ekzistas nur unu vojo tra la montaro, kiu venigos min al la marborda regiono antaŭ ol perdiĝos ĉio. Tiu estas la Padoj de l’ Mortintoj.
– La Padoj de l’ Mortintoj! – diris Gimlio. – Tio estas nomo misfortuna, kaj ĝi malmulte plaĉas al la rohananoj, kiel mi rimarkis. Ĉu vivantoj povas uzi tiun vojon senperee? Kaj eĉ se vi pasos per tiu vojo, kiom valoros tiel malmultaj por kontraŭi la batojn de Mordoro?
– Vivantoj ne uzis tiun vojon depost la alveno de la rohananoj, – diris Aragorno, – ĉar ĝi estas fermita kontraŭ ili. Sed en tiu ĉi malluma horo la heredanto de Isilduro rajtas uzi ĝin, se li aŭdacas. Aŭskultu! Jen estas la vortoj, alportitaj al mi de la filoj de Elrondo, de ilia patro en Rivendelo, la plej saĝa pri analoj: Diru, ke Aragorno memoru la vortojn de la profeto kaj la Padojn de l’ Mortintoj.
– Kaj kiuj estas la vortoj de la profeto? – diris Legolaso.
– Tiel parolis Malbeto la Profeto, dum la tagoj de Arveduo, la lasta reĝo de Fornosto, – diris Aragorno:
Kuŝas tra l’ lando ombro longa,
ŝovas mallumon okcidenten.
Tremas Turego; al tomboj reĝaj
iras la sort’. Mortintoj vekiĝas:
venis la horo de l’ ĵurrompintoj:
ili staros denove ĉe l’ Ŝton’ de Ereĥo
kaj aŭdos tie kornon surmontan.
Kies la korno? Kiu ilin vokos
el griza krepusko, la forgesitojn?
La heredanto de l’ alĵurito.
Li venos el nordo, necespelate:
li pasos la Pordon de l’ Padoj Mortintaj.
– Vojoj mallumaj, sendube, – diris Gimlio, – sed ne pli mallumaj ol estas tiuj versoj al mi.
– Se vi volas kompreni ilin pli bone, tiam mi petas, ke vi akompanu min, ĉar tiun vojon mi nun iros. Sed mi faras tion senĝoje; pelas min nur la neceso. Sekve nur laŭ via libera volo mi deziras, ke vi venu, ĉar vi trovos tiel laboron kiel timegon, kaj eble ion pli malbonan.
– Mi akompanos vin eĉ sur la Padoj de l’ Mortintoj, kaj al kiu ajn celo ili kondukos, – diris Gimlio.
– Ankaŭ mi venos, – diris Legolaso, – ĉar la mortintojn mi ne timas.
– Mi esperas, ke la forgesitoj ne jam forgesis, kiel oni batalas, – diris Gimlio, – ĉar sen tio mi ne scias, kial ni ĝenu ilin.
– Ni scios tion, se ni atingos Ereĥon, – diris Aragorno. – Sed la ĵuro, kiun ili rompis, estis, ke ili batalos kontraŭ Saŭronon, kaj ili sekve devos batali, se ili plenumos ĝin. Ĉar ĉe Ereĥo eĉ nun staras nigra ŝtono, kiu estis alportita, oni diris, de Isilduro el Numenoro; kaj ĝi estis starigita sur monteto, kaj sur ĝi la reĝo de la montoj ĵuris lojalecon al li komence de la regno Gondoro. Sed kiam Saŭrono revenis kaj denove iĝis potenca, Isilduro alvokis la homojn de la montoj plenumi la ĵuron, kaj ili rifuzis, ĉar ili adoris Saŭronon dum la Mallumaj Jaroj. Tiam Isilduro diris al ilia reĝo: “Vi estos la lasta reĝo. Kaj se la okcidento pruviĝos pli forta ol via Nigra Mastro, jene mi malbenos vin kaj vian popolon: neniam vi ripozos ĝis via ĵuro estos plenumita. Ĉar tiu ĉi milito daŭros dum jaroj nekalkuleblaj, kaj vi estos denove alvokita antaŭ ĝia fino”. Kaj ili fuĝis antaŭ la kolero de Isilduro, kaj ne kuraĝis militiri subtene al Saŭrono; kaj ili sin kaŝis en lokoj sekretaj en la montaro kaj neniel kontaktis aliajn homojn, sed iom post iom malkreskis en la senfrukta montaro. Kaj timego pri la sendormaj mortintoj ĉirkaŭas la monton Ereĥo kaj ĉiujn lokojn, kie tiu popolo restadis. Sed laŭ tiu vojo mi devos iri, tial ke neniu vivanto povas helpi min.
Li stariĝis.
– Venu! – li kriis kaj elingigis sian glavon, kaj tiu ekbrilis en la duonluma halego de la Burgo. – Al la Ŝtono de Ereĥo! Mi serĉas la Padojn de l’ Mortintoj. Akompanu min, kiuj volas!
Legolaso kaj Gimlio nenion respondis, sed ili leviĝis kaj sekvis Aragornon el la halego. Sur la razeno atendis, senmovaj kaj silentaj, la kapuĉitaj disiruloj. Legolaso kaj Gimlio surĉevaliĝis. Aragorno sursaltis Roherinon. Tiam Halberado levis grandan kornon, kaj ties sonoro eĥis en la Profundaĵo de Helmo, kaj je tio ili forsaltis, rajdante tondre malsupren laŭ la Kavaĵo, dum ĉiuj postrestintoj sur Ŝtonmuro kaj Burgo gapis mirigite.
Kaj dum Teodeno iris laŭ malrapidaj vojetoj sur la montaro, la Griza Trupo pasis rapide tra la ebenaĵo, kaj la sekvan posttagmezon ili venis al Edoraso; kaj tie ili haltis nur mallonge antaŭ ol supreniri laŭ la valo, kaj tiel venis al Dunharo, kiam vespere mallumiĝis.
Damo Eovina salutis ilin kaj ĝojis pro ilia alveno, ĉar neniun pli fortan ŝi jam vidis, ol la dunadanojn kaj la belajn filojn de Elrondo; sed pleje ĉe Aragorno restis ŝia rigardo. Kaj kiam ili vespermanĝis kun ŝi, ili interparolis, kaj ŝi aŭdis pri tio, kio okazis post la forrajdo de Teodeno, pri kiu ĝis tiam atingis ŝin nur hastaj informoj; kaj kiam ŝi aŭdis pri la batalo en la Profundaĵo de Helmo kaj la granda mortigado de iliaj malamikoj kaj pri la sturmado far Teodeno kaj ties kavaliroj, ŝiaj okuloj brilis. Sed fine ŝi diris:
– Sinjoroj, vi estas lacaj kaj jam iros al viaj litoj kun tia komforto, kian oni povas haste aranĝi. Sed morgaŭ pli taŭga loĝejo estos trovita por vi.
Sed Aragorno diris:
– Ne, damo, ne ĝenu vin pri ni! Se ni povos ripozi ĉi tie hodiaŭ nokte kaj matenmanĝi morgaŭ, tio estos sufiĉa. Ĉar mi rajdas pro komisio plej urĝa, kaj je l’ unua lumo de la mateno ni devos foriri.
Ŝi ridetis al li kaj diris:
– Do estis afable farite, moŝto, rajdi tiom da mejloj devie de via vojo por alporti informojn al Eovina, kaj interparoli kun ŝi en ŝia ekzilo.
– Efektive neniu viro taksus tian vojaĝon malŝparo, – diris Aragorno, – kaj tamen, damo, mi venis ĉi tien, ĉar la vojo, kiun mi devos laŭiri, kondukas min al Dunharo.
Kaj ŝi respondis kiel iu, al kiu ne plaĉas la diraĵo:
– Do, sinjoro, vi deviis, ĉar el Harvalo neniu vojo kondukas orienten aŭ suden, kaj prefere vi reiru tiel, kiel vi venis.
– Ne, damo, – li diris, – mi ne deviis, ĉar mi promenis en tiu ĉi lando antaŭ ol vi naskiĝis por ornami ĝin. Ekzistas vojo el tiu ĉi valo, kaj tiun vojon ni iros. Morgaŭ mi rajdos laŭ la Padoj de l’ Mortintoj.
Tiam ŝi gapis al li afliktite, kaj ŝia vizaĝo palegiĝis, kaj longe ŝi nenion pli diris, dum ĉiuj sidis silentaj.
– Sed, Aragorno, – ŝi diris fine, – ĉu via komisio estas serĉi la morton? Ĉar nur tion vi trovos sur tiu vojo. Ili ne permesas, ke la vivantoj trapasu.
– Ili devos permesi, ke mi trapasu, – diris Aragorno, – sed mi minimume riskos ĝin. Neniu alia vojo sufiĉos.
– Sed estas frenezaĵo. Ĉar jen estas viroj famaj kaj bravegaj, kiujn vi devus gvidi ne en la ombrojn, sed al milito, kie viroj estas bezonataj. Mi petegas, ke vi restu kaj rajdu kun mia frato, ĉar tiuokaze ĉiuj niaj koroj ĝojegos, kaj nia espero estos eĉ pli hela.
– Ne estas frenezaĵo, damo, ĉar mi iros laŭ pado destinita. Sed tiuj, kiuj sekvas min, tion faras libervole; kaj se ili nun volos resti kaj rajdi kun la rohananoj, ili rajtos tion fari. Sed mi iros la Padojn de l’ Mortintoj sola, se necese.
Poste ili diris nenion pli, kaj ili manĝis silente, sed ŝiaj okuloj ĉiam turniĝis al Aragorno, kaj la aliaj vidis, ke mense ŝi tre turmentiĝas. Finfine ili stariĝis kaj adiaŭis la Damon, kaj dankis ŝin pro la prizorgo, kaj iris al sia ripozejo.
Sed kiam Aragorno alvenis la tendon, kie li loĝos kun Legolaso kaj Gimlio, kaj liaj kunuloj jam eniris, Damo Eovina sekvis lin kaj alvokis lin. Li turniĝis kaj vidis ŝin kiel ekbrilon en la nokto, ĉar ŝi estis vestita blanke, kaj ŝiaj okuloj fajreris.
– Aragorno, – ŝi diris, – kial vi iros laŭ tiu danĝerega vojo?
– Ĉar tio necesas. Nur tiel mi vidas esperon plenumi mian rolon en la milito kontraŭ Saŭrono. Vojojn danĝeroplenajn mi ne elektas, Eovina. Se mi irus tien, kie loĝas mia koro, fore en la nordo, mi jam vagus en la bela valo Rivendelo.
Dum kelka tempo ŝi silentis, kvazaŭ meditante la signifon de tio. Poste ŝi subite kaptis lian brakon kaj diris:
– Vi estas mastro severa kaj rezoluta; kaj tiel viroj akiras famon. – Ŝi paŭzis. – Sinjoro, se vi nepre devos iri, permesu, ke mi rajdu inter via sekvantaro. Ĉar min tedas sinkaŝado en la montaro, kaj mi volas fronti danĝeron kaj batalon.
– Via devo estas ĉe via popolo, – li respondis.
– Tro ofte mi aŭdis pri devo, – ŝi ekkriis. – Sed ĉu mi ne estas domano de Eorlo, ŝildulino kaj ne vartistino? Mi jam tro longe atendis sur piedoj hezitemaj. Tial ke ili ne plu hezitas, ŝajne, ĉu mi ne rajtas nun pasigi mian volon propradezire?
– Malmultaj rajtas fari tion kun honoro, – li respondis. – Sed viakaze, damo: ĉu vi ne akceptis la taskon regi la popolon ĝis la reveno de ties mastro? Se vi ne estus elektita, tiuokaze iu marŝalo aŭ trupestro estus starigita sur la saman lokon, kaj tiu ne povus rajdi for de sia respondeco, ĉu aŭ ne li tediĝus pri ĝi.
– Ĉu ĉiam estos elektita mi? – ŝi diris amare. – Ĉu oni ĉiam postlasos min, kiam la rajdistoj foriras, por prizorgi la domon, dum ili akiras famon, kaj trovi manĝaĵojn kaj litojn, kiam ili revenas?
– Eble baldaŭ venos okazo, – li diris, – kiam revenos neniu. Tiam necesos kuraĝo sen famo, ĉar neniu memoros la farojn de la lasta defendado de viaj hejmoj. Tamen la faroj ne estos malpli bravaj pro tio, ke ili estos nelaŭditaj. Kaj ŝi respondis:
– ĉiuj viaj vortoj diras nur: vi estas virino, kaj via rolo estas en la domo. Sed kiam la viroj mortos en batalo kun honoro, al vi estos permesite bruliĝi en la domo, ĉar la viroj ne plu bezonos ĝin. Sed mi estas domano de Eorlo kaj ne servistino. Mi scias rajdi kaj uzi la klingon, kaj mi timas nek doloron nek morton.
– Kion vi timas, damo? – li demandis.
– Kaĝon, – ŝi diris. – Resti malantaŭ krado, ĝis kutimiĝo kaj maljuneco akceptos tion, kaj ĉiu ebleco fari bravajn agojn foriros preter revoko aŭ deziro.
– Tamen vi konsilis min ne riski la vojon, kiun mi elektis, pro tio, ke ĝi estas danĝera, ĉu ne?
– Tiel oni rajtas konsili aliulon. Tamen mi ne diris, ke vi evitu danĝeron, sed rajdu al batalo, kie via glavo eble akiros famon kaj venkon. Mi ne volus vidi ion altan kaj bonegan nenecese forĵetita.
– Ankaŭ mi ne, – li diris. – Tial mi diras al vi, damo: restu! Ĉar vi havas neniun komision iri suden.
– Kiel ankaŭ ne havas tiuj, kiuj akompanos vin. Ili iros nur, ĉar ili ne volas esti disigitaj de vi; ĉar ili amas vin. – ŝi turniĝis kaj malaperis en la nokton.
Kiam la taga lumo aperis sur la ĉielo, sed la suno ankoraŭ ne leviĝis super la altajn firstojn en la oriento, Aragorno pretiĝis por foriro. Lia trupo estis jam surĉevala, kaj li estis saltonta sur la selon, kiam Damo Eovina venis por adiaŭi ilin. Ŝi estis rajdiste vestita kaj ĉezone portis glavon. En sia mano ŝi portis tason, kaj ĝin ŝi metis al siaj lipoj kaj trinkis iomete, dezirante al ili bonan sorton; kaj poste ŝi donis la tason al Aragorno, kaj tiu trinkis, kaj li diris:
– Adiaŭ, Damo de Rohano! Mi tostas la fortunojn de via Domo, kaj de vi, kaj de via tuta popolo. Diru al via frato: post la ombroj ni eble renkontiĝos denove!
Tiam ŝajnis al Gimlio kaj Legolaso, kiuj estis proksimaj, ke ŝi ploras, kaj ĉe iu tiel severa kaj fiera tio ŝajnis eĉ pli doloriga. Sed ŝi diris:
– Aragorno, ĉu vi volas iri?
– Mi volas.
– Do ĉu vi ne permesos, ke mi rajdu kun tiu ĉi trupo, kiel mi petis?
– Tion mi ne permesos, damo, ĉar tion mi ne permesus sen konsento de la reĝo kaj de via frato; kaj ili ne revenos antaŭ morgaŭ. Sed mi jam kalkulas ĉiun horon, fakte ĉiun minuton. Adiaŭ!
Tiam ŝi falis surgenuen, dirante:
– Mi petegas!
– Ne, damo, – li diris, kaj kaptinte ŝian manon li starigis ŝin. Poste li kisis ŝian manon, salte surseliĝis, forrajdis kaj ne retrorigardis, kaj nur tiuj, kiuj konis lin intime kaj apudis lin, vidis la doloron, kiun li suferis.
Sed Eovina staris senmova kiel figuro skulptita el ŝtono, kun la manoj pugnigitaj ĉe sia flanko, kaj ŝi rigardis ilin, ĝis ili eniris la ombrojn sub la nigra Dvimorbergo, la Hantata Monto, sur kiu estis la Pordo de l’ Mortintoj. Kiam ili pasis el la vidkampo, ŝi turniĝis, stumblante kvazaŭ blinda, kaj reiris al sia loĝejo. Sed neniu el ŝia popolo vidis tiun disiĝon, ĉar ili sin kaŝis pro timo kaj ne eliris ĝis la plena tago, kaj la malprudentaj vojaĝantoj jam foriris.
Kaj kelkaj diris:
– Tiuj estas elfaj personoj. Ili iru tien, kie ili indiĝenas, al la lokoj mallumaj, kaj neniam revenu. La epoko jam sufiĉe misas.
La lumo ankoraŭ grizis, dum ili rajdis, ĉar la suno ankoraŭ ne grimpis super la nigrajn firstojn de la Hantata Monto antaŭ ili. Antaŭtimo kroĉiĝis al ili, precize kiam ili trapasis inter la vicoj de antikvaj ŝtonoj kaj tiel venis al Dimholto. Tie sub la morno de nigraj arboj, kiun eĉ Legolaso ne povis longe toleri, ili trovis kavan lokon faŭkantan ĉe la monta radiko, kaj ĝuste sur ilia vojo staris unuopa fortika ŝtono kvazaŭ fingro de fortuno.
– Mia sango fluas fridege, – diris Gimlio, sed la aliaj silentis, kaj lia voĉo falis dampite al la humidaj abipingloj ĉe liaj piedoj. La ĉevaloj ne volis pasi la minacan ŝtonon, ĝis la rajdantoj elseliĝis kaj kondukis ilin ĉirkaŭen. Kaj tiel ili alvenis finfine en la profundon de la valo; kaj tie staris kruta rokmuro, kaj en la muro la Malhela Pordo faŭkis antaŭ ili kvazaŭ la noktobuŝo. Signoj kaj figuroj estis ĉizitaj super ĝia larĝa arkaĵo tro malklaraj por legi, kaj timo disfluis el ĝi kvazaŭ griza vaporo.
La trupo haltis, kaj inter ili neniu koro ne tremegis, krom eble nur la koro de Legolaso el la elfoj, kiun ne teruras la fantomoj de homoj.
– Tiu pordo estas misaŭgura, – diris Halberado, – kaj post ĝi kuŝas mia morto. Tamen mi aŭdacos trapasi ĝin; sed neniu ĉevalo volos eniri.
– Sed ni devas eniri, kaj sekve ankaŭ la ĉevaloj devos, – diris Aragorno. – Ĉar se ni entute trapasos tiun ĉi mallumon, multaj leŭgoj troviĝas aliflanke, kaj ĉiu horo perdita pliproksimigas la triumfon de Saŭrono. Sekvu min!
Aragorno iris la unua, kaj tioma estis lia volforto en tiu horo, ke sekvis lin ĉiuj dunadanoj kaj ties ĉevaloj. Kaj efektive la amo, kiun la ĉevaloj de la disiruloj sentis al siaj rajdantoj, estis tiel granda, ke ili pretis konfronti eĉ la teruron de la Pordo, se la koroj de iliaj mastroj estus senŝancelaj, dum ili marŝas apude. Sed Arodo, la ĉevalo de Rohano, rifuzis la vojon, kaj ĝi staris ŝvitante kaj tremante pro timo, kiun vidi dolorigis. Tiam Legolaso kovris ties okulojn per la manoj kaj kantis kelkajn vortojn, kiuj sonis mallaŭte en la malhelo, ĝis ĝi permesis gvidi sin, kaj Legolaso eniris. Kaj staris tie la gnomo Gimlio, lasite tute sola.
Liaj genuoj tremis, kaj li koleris pri si.
– Jen afero senprecedenca! – li diris. – Elfo iras subteren, kaj gnomo tion ne aŭdacas! – Post tio li ensaltis. Sed al li ŝajnis, ke liaj kruroj plumbece treniĝas trans la sojlon; kaj blindeco tuj trafis lin, eĉ Gimlion, filon de Gloino, kiu promenis netimigite en multaj profundaj lokoj en la mondo.
Aragorno alportis torĉojn el Dunharo, kaj nun li iris antaŭe portante torĉon alte; kaj kun alia iris Eladano malantaŭe, kaj Gimlio, stumblante poste, klopodis atingi lin. Li povis vidi nenion krom la malfortan flamon de la torĉoj; sed kiam la trupo haltis, ŝajne aŭdiĝis ĉirkaŭ li senfina voĉflustrado, murmuro de vortoj en lingvo, kiun li neniam antaŭe aŭdis.
Nenio atakis la trupon aŭ kontraŭstaris ties trapason, kaj tamen timo poiome kreskis en la gnomo, dum li pluiris: plejparte ĉar li jam sciis, ke retroiro ne plu eblas; ĉiuj padoj malantaŭe estis plenplenaj de nevidata amaso, kiu sekvis tra la mallumo.
Tiel pasis tempo nekalkulebla, ĝis Gimlio vidis ion, kion ĉiam poste li malvolonte rememoris. La vojo estis larĝa, kiom li povis juĝi, sed nun la trupo subite venis al granda malplenaĵo, kaj ne plu estis muroj ambaŭflanke. Tiom pezis sur lin la teruro, ke li apenaŭ kapablis marŝi. Fore maldekstre io briletis en la sombro, kiam proksimiĝis la torĉo de Aragorno. Tiam Aragorno haltis kaj iris rigardi, kio estas tio.
– Ĉu neniun timon li spertas? – murmuris la gnomo. – En ajna alia kaverno Gimlio, filo de Gloino, kurus la unua al ekbrilo de oro. Sed ne ĉi tie! Lasu ĝin kuŝanta!
Tamen li proksimiĝis, kaj vidis Aragornon genuanta, dum Eladano tenis alte ambaŭ torĉojn. Antaŭ li estis la ostoj de fortegulo. Li estis vestita en maŝkiraso, kaj lia armaĵo ankoraŭ kuŝis tie senmanka, ĉar la kaverna aero estis seka kiel polvo, kaj lia kiraso estis orumita. Lia zono estis el oro kaj grenatoj, kaj riĉe ora estis la kasko sur lia osta kapo kuŝanta vizaĝaltere. Li falis proksime al la fora muro de la kaverno, kiel estis nun videble, kaj antaŭ li staris ŝtona pordo strikte fermita: liaj fingrostoj ankoraŭ ungotenis la fendetojn. Apud li kuŝis noĉita kaj rompita glavo, kvazaŭ dum sia lasta malespero li batadus la rokon.
Aragorno ne tuŝis lin, sed post iom da silenta rigardado li stariĝis kaj suspiris:
– Ĉi tien neniam venos floroj de simbelmyne ĝis la mondofino, – li murmuris. – Naŭ plus sep dolmenoj nun herboverdas, kaj dum ĉiuj longaj jaroj li kuŝis antaŭ la pordo, kiun li ne povis malŝlosi. Kien ĝi kondukas? Kial li volis trapasi? Neniu iam scios!.. Ĉar ne tio estas mia komisio! – li kriis, returniĝante kaj parolante al la flustra mallumo malantaŭe. – Tenu kaŝitaj viajn trezorojn kaj viajn sekretojn en la Malbenitaj Jaroj! Nur rapidon ni postulas. Lasu nin pasi, kaj poste venu! Mi alvokas vin al la ŝtono de Ereĥo.
Venis neniu respondo, krom se temis pri kompleta silento pli timiga ol la antaŭaj flustroj; kaj poste venis frosta trablovo, pro kiu la torĉoj flagris kaj estingiĝis, kaj ne povis esti refajrigitaj. Pri la tempo, kiu sekvis, unu horo aŭ multaj, Gimlio memoris malmulton. La aliaj antaŭeniris, sed li ĉiam estis la lasta, persekutate de palpa teruraĵo, kiu ŝajnis ĉiam kaptonta lin; kaj brueto postsekvis lin kvazaŭ ombrosono de multaj piedoj. Li stumbladis antaŭen, ĝis li rampis beste sur la tero kaj sentis, ke li nenion pli kapablas toleri: li devos aŭ trovi finejon kaj eskapi aŭ retrokuri en frenezo renkonte al la persekutanta timo.
Subite li aŭdis tintadon de akvo, sonon duran kaj klaran kiel ŝtono enfalanta sonĝon de malhela ombro. Lumo plifortiĝis, kaj jen! la trupo trapasis alian pordejon, altarkaĵan kaj larĝan, kaj rojo elfluis apude; kaj poste, iranta apike suben, estis vojo inter krutaj klifoj, tranĉileĝaj kontraŭ la ĉielo fore supra. Tiel profunda kaj mallarĝa estis tiu abismo, ke la ĉielo malhelis, kaj sur ĝi briletis malgrandaj steloj. Tamen kiel Gimlio poste eksciis, mankis ankoraŭ du horoj ĝis sunsubiro de la tago, en kiu ili ekiris de Dunharo; kvankam laŭ lia tiama taksopovo povus esti krepusko en iu posta jaro, aŭ en iu alia mondo.
La trupo nun surseliĝis denove, kaj Gimlio reiris al Legolaso. Ili rajdis spalire, kaj vespero venis kaj profunde blua krepusko; kaj daŭre timo persekutis ilin. Legolaso turninte sin por paroli al Gimlio retrorigardis, kaj la gnomo vidis antaŭ sia vizaĝo ekbrilon en la helaj okuloj de la elfo. Malantaŭ ili rajdis Eladano, lasta el la trupo, sed ne lasta el tiuj, kiuj laŭiris la vojon suben.
– La mortintoj sekvas, – diris Legolaso. – Mi vidas figurojn de homoj kaj de ĉevaloj, kaj palajn standardojn kiel nubĉifonojn, kaj lancojn kiel vintrajn densejojn dum nokto nebuloza. La mortintoj sekvas.
– Jes, la mortintoj rajdas malantaŭe. Ili estas alvokitaj, – diris Eladano.
La trupo venis finfine el la ravino, tiel subite, kvazaŭ ili eliris tra fendeto en muro; kaj antaŭ ili kuŝis la altaĵoj de granda valo, kaj la rojo apud ili malsupreniris fridvoĉe tra multaj akvofaloj.
– Kie en Mez-Tero ni estas? – diris Gimlio, kaj Eladano respondis:
– Ni descendis de la fonto de Morthondo, la longa malvarma rivero, kiu fluas fine al tiu maro, kiu lavas la murojn de Dol Amroto. Ne necesos al vi demandi, de kie venas ĝia nomo: oni nomas ĝin Nigroradiko.
La Morthonda Valo formis grandan golfeton, kiu premiĝis al la krutaj sudaj facoj de la montaro. Ĝiaj apikaj deklivoj estis herbokovritaj; sed ĉio estis griza en tiu horo, ĉar la suno jam foriris, kaj fore sube briletis lumoj en la domoj de homoj. La valo estis fekunda, kaj multaj loĝis tie.
Poste sen returniĝo Aragorno laŭte kriis tiel, ke ĉiuj povu aŭdi:
– Amikoj, forgesu pri via laco! Rajdu jam, rajdu! Ni devas veni al la Ŝtono de Ereĥo antaŭ ol forpasos tiu ĉi tago, kaj ankoraŭ longa estas la vojo.
Do sen rerigardo ili trarajdis la montajn kampojn, ĝis ili alvenis ponton super la plifortiĝanta torento kaj trovis padon, kiu subeniris al la ebenaĵo.
Lumoj estingiĝis en domoj kaj vilaĝoj, kiam ili alvenis, kaj pordoj estis fermitaj, kaj homoj eksterdomaj kriegis pro timo kaj kuris freneze kiel ĉasataj cervoj. Ĉiam leviĝis sama krio en la densiĝanta krepusko:
– La reĝo de l’ mortintoj! La reĝo de l’ mortintoj venas al ni! Sonoriloj aŭdiĝis en la fora subo, kaj ĉiuj homoj fuĝis antaŭ la vizaĝo de Aragorno; sed la Griza Trupo pro sia hasto rajdis kiel ĉasistoj, ĝis iliaj ĉevaloj stumblis pro elĉerpiĝo. Kaj tiel, ĝuste antaŭ la noktomezo, kaj en mallumo nigra kiel la montaraj kavernoj, ili finfine venis al la Monto de Ereĥo.
Delonge teruro pri la mortintoj okupis tiun monton kaj la malplenajn kampojn ĉirkaŭ ĝi. Ĉar sur la supro staris nigra ŝtono, ronda kiel globego, samalta kiel homo, kvankam duone ĝi estis enterigita. Netera ĝi aspektis, kvazaŭ ĝi falus el la ĉielo, kiel kredis iuj; sed tiuj, kiuj ankoraŭ memoris la tradiciojn de Okcidentio, rakontis, ke ĝi estis alportita el la ruina Numenoro kaj starigita tie de Isilduro post ties albordiĝo. Neniuj el la valanoj aŭdacis proksimiĝi al ĝi, kiel ili ankaŭ rifuzis loĝi proksime; ĉar oni diris, ke ĝi estas renkontejo de la ombruloj, kiuj kuniĝas en epokoj timoplenaj, amasiĝante ĉirkaŭ la Ŝtono kaj flustrante.
Al tiu ŝtono venis la trupo kaj haltis en la senluma nokto. Tiam Elrohiro transdonis al Aragorno arĝentan kornon, kaj tiu blovis ĝin; kaj ŝajnis al la apudstarantoj, ke ili aŭdas bruon de respondantaj kornoj, kvazaŭ eĥon en profundaj kavernoj malproksimaj. Neniun alian sonon ili aŭdis, kaj tamen ili konsciis pri granda amaso kuniĝinta ĉirkaŭ la monto, sur kiu ili staris; kaj frosta vento, kiel spiro de fantomoj, descendis de la montaro. Sed Aragorno elseliĝis, kaj starante apud la Ŝtono li laŭte kriis:
– Ĵurrompintoj, kial vi venis?
Kaj voĉo aŭdiĝis tra la nokto, kaj respondis al li, kvazaŭ de tre fore:
– Por plenumi nian ĵuron kaj trovi trankvilon. Poste Aragorno diris:
– Finfine venas la horo. Nun mi iros al Pelargiro sur Anduino, kaj vi sekvos min. Kaj kiam tiu ĉi tuta lando estos purigita de l’ servantoj de Saŭrono, mi taksos la ĵuron plenumita, kaj vi havos trankvilon kaj foriros por ĉiam. Ĉar mi estas Elesaro, heredinto de Isilduro en Gondoro.
Kaj tion dirinte li ordonis, ke Halberado malvolvu la grandan standardon, kiun li alportis; kaj jen! ĝi estis nigra, kaj se estis sur ĝi iu signo, tiu estis kaŝita en la mallumo. Poste estis silento, kaj nek flustro, nek suspiro denove aŭdeblis tra la tuta longa nokto. La trupo bivakis apud la Ŝtono, sed ili malmulte dormis, pro timo pri la ombroj, kiuj ĉirkaŭbaris ilin.
Sed kiam la tagiĝo venis, malvarma kaj pala, Aragorno leviĝis haste, kaj li kondukis for la trupon al vojaĝo plej rapidega kaj laciga el la spertitaj de ĉiuj, krom nur li, kaj nur lia volo konvinkis ilin pluiri. Neniuj aliaj mortemuloj povus toleri tion, sed nur la dunadanoj el la nordo, kaj kun tiuj gnomo Gimlio kaj elfo Legolaso.
Ili preterpasis la Kolon de Tarlango kaj venis en Lamedonon; kaj la ombra armeo premis malantaŭe kaj timo antaŭiris ilin, ĝis ili alvenis Kalembelon sur Cirilo, kaj la suno malsupreniris kvazaŭ sango post Pinato Gelin en la fora okcidento malantaŭ ili. La urbon kaj la travadejojn de Cirilo ili trovis dizertitaj, ĉar multaj viroj foriris al la milito, kaj ĉiuj restintoj fuĝis al la montaro pro onidiro pri proksimiĝo de la reĝo de l’ mortintoj. Sed la postan tagon venis neniu aŭroro, kaj la Griza Trupo pluiris en la mallumon de la ŝtormo de Mordoro kaj forpasis el la homa vidkampo; sed sekvis ĝin la mortintoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.