La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 10: La Nigra Pordego malfermiĝas

Du tagojn poste la armeo de la Okcidento estis komplete kunigita sur Pelenoro. Amasego da orkoj kaj orientuloj estis returniĝinta el Anorieno, sed incitite kaj disigite de la rohananoj, ili frakasiĝis kaj fuĝis kun malmulta batalado al Kairo Andros; kaj pro tiu minaco detruita kaj nova forto venanta el la sudo la Urbo estis sufiĉe bone garnizonita. Skoltoj raportis, ke neniuj malamikoj restis sur la vojo oriente ĝis la Krucvojo de la Falinta Reĝo. Ĉio jam pretis por la lasta ĵeto.

Legolaso kaj Gimlio estis denove rajdontaj kune en la trupo de Aragorno kaj Gandalfo, kiuj iris en la avangardo kun la dunadanoj kaj la filoj de Elrondo. Sed Gaja hontis ne akompani ilin.

– Vi ne sufiĉe sanas por tia vojaĝo, – diris Aragorno. – Sed ne hontu. Se vi nenion plu faros en tiu ĉi milito, vi jam meritis grandan honoron. Peregrino iros kaj reprezentos la Provincon; kaj ne domaĝu al li lian danĝereblecon, ĉar kvankam li faris tiel bone, kiel permesis lia fortuno, li ankoraŭ ne egalas vian faron. Sed vere ĉiuj nun same estas en danĝero. Kvankam eble nia rolo estos trafi malĝojan finon antaŭ la Pordego de Mordoro, se tio okazos, tiam ankaŭ vi venos ĝis lasta konfrontiĝo, ĉu ĉi tie aŭ kie ajn la nigra tajdo ĝisatingos vin. Adiaŭ!

Kaj do deprimite Gaja nun staris kaj rigardis la ordigon de la armeo. Kun li estis Bergilo, kaj ankaŭ tiu estis deprimita; ĉar lia patro estis marŝonta estronte kompanion de la urbaj viroj: li ne povis realiĝi al la gardistaro, ĝis estos prijuĝita lia proceso. En tiu sama kompanio estis ironta Grinĉjo, kiel soldato de Gondoro. Gaja povis vidi lin ne malproksime, eta sed rekta figuro inter la altuloj de Minaso Tirit.

Finfine sonoris la trumpetoj, kaj la armeo komencis formoviĝi. Trupo post trupo, kaj kompanio post kompanio, ili turniĝis kaj foriris orienten. Kaj dumlonge post kiam ili forpasis el videbleco laŭ la granda vojo al la Digvojo, Gaja staris tie. La lasta ekbrilo de la matena sunlumo sur lancoj kaj kaskoj flagris kaj perdiĝis, kaj daŭre li restis kun la klinita kapo kaj peza koro, sentante sin senamika kaj soleca. Ĉiu, kiun li amis, foriris en tiun malhelon pendantan antaŭ la fora orienta ĉielo; kaj malmulta espero restis en lia koro, ke li iam revidos iun ajn el ili.

Kvazaŭ revokita pro la senespera humoro, la doloro en lia brako revenis, kaj li sentis sin malforta kaj maljuna, kaj la sunlumo ŝajnis maldensa. Lin rekonsciigis tuŝo per la mano de Bergilo.

– Venu, sinjoro periano! – diris la knabo. – Vi ankoraŭ spertas doloron, mi vidas. Mi helpos vin reiri al la kuracistoj. Sed ne timu! Ili revenos. La homoj de Minaso Tirit neniam estos venkitaj. Kaj nun ili havas Mastron Elfŝtono, kaj ankaŭ Beregondon el la gardistaro.

Antaŭ la tagmezo la armeo venis al Osgiliado. Tie ĉiuj disponeblaj laboristoj kaj metiistoj estis okupataj. Iuj riparis la pramojn kaj boatajn pontojn, kiujn la malamikoj konstruis kaj parte detruis, kiam ili fuĝis; iuj kolektis provianton kaj rabaĵon; kaj aliaj ĉe la orienta flanko trans la Rivero haste starigis defendaĵojn.

La avangardo pluiris tra la ruinoj de Malnova Gondoro, kaj trans la larĝan Riveron, kaj plu laŭ la longa rekta vojo, kiu en la altaj tagoj estis farita ekde la bela Turego de la Suno al la alta Turego de la Luno, kiu nun estis Minaso Morgul en ĝia malbenita valo. Je kvin mejloj post Osgiliado ili haltis, kompletiginte sian marŝon de la unua tago.

Sed la rajdistoj peliĝis antaŭen kaj antaŭ la vespero ili venis ĝis la Krucvojo kaj la ringego da arboj, kaj ĉio estis silenta. Neniun signon pri malamikoj ili vidis, neniu krio aŭ voko estis aŭdita, neniu sago fulmis el roko aŭ densejo apud la vojo, tamen ĉiam dum ili iris antaŭen ili sentis plifortiĝon de la landa gvatado. Arboj kaj ŝtonoj, herberoj kaj folioj estis aŭskultantaj. La malhelo estis dispelita, kaj en la fora okcidento sunsubiro tuŝis la valon de Anduino, kaj la blankaj pintoj de la montoj ruĝiĝis en la blua aero; sed ia ombro kaj morno ŝvebis sur Efelo Duad.

Tiam Aragorno starigis trumpetistojn po unu ĉe la kvar vojoj etendiĝantaj en la arboringegon, kaj tiuj laŭte fanfaris, kaj la heroldo laŭte kriis: “Revenis la Mastroj de Gondoro, kaj ili reprenas ĉion, kio estas ilia en tiu ĉi lando”. La hida orka kapo starigita sur la ĉizita figuro estis deĵetita kaj disrompita, kaj la kapo de la malnova reĝo estis levita kaj starigita denove sur sia loko, ankoraŭ kronita je floroj blankaj kaj oraj; kaj homoj laboris por forlavi kaj forskrapi ĉiujn fiskribojn, kiujn orkoj surŝtonigis.

Nu, dum la konsiliĝo iuj proponis, ke Minaso Morgul estu atakita la unua, kaj se ili sukcesus kapti ĝin, ĝi estu komplete detruita.

– Kaj eble, – diris Imrahilo, – la vojo kondukanta de tie al la pasejo supre pruviĝos pli facila atakvojo kontraŭ la Malhela Mastro ol lia norda pordego.

Sed kontraŭ tion Gandalfo parolis urĝe, pro la misaĵoj loĝantaj en tiu valo, kie la mensoj de homaj vivantoj freneziĝus kaj hororiĝus, kaj ankaŭ pro la novaĵo alportita de Faramiro. Ĉar se la Ringoportanto efektive iris tiun vojon, tiam antaŭ ĉio ili ne tiru tien la Okulon de Mordoro. Do la postan tagon, kiam la ĉefarmeo venis, ili starigis fortan gardistaron ĉe la Krucvojo por certigi iom da defendo, se Mordoro sendus trupon tra la pasejo de Morgulo, aŭ aligus pliajn soldatojn el la sudo. Por tiu gardado ili elektis plejparte arkpafistojn, kiuj konis la terenon de Itilio kaj kiuj kuŝos kaŝe en la arbaroj kaj deklivoj ĉirkaŭ la vojrenkontiĝo. Sed Gandalfo kaj Aragorno rajdis kun la avangardo al la enirejo de la Morgula Valo kaj rigardis la fian urbegon.

Ĝi estis malluma kaj senviva, ĉar la orkoj kaj aliaj kreitoj kiuj loĝis tie, estis detruitaj dum la batalo, kaj la nazguloj forestis. Tamen la etoso de la valo estis peza je timo kaj malamikeco. Tiam ili frakasis la fian ponton, fajrigis ruĝajn flamojn en la fetoraj kampoj kaj foriris.

La postan tagon, kiu estis la tria tago post la ekiro el Minaso Tirit, la armeo komencis sian marŝadon norden sur la vojo. Laŭ tiu vojo estis proksimume cent mejloj de la Krucvojo ĝis Moranono, kaj neniu sciis, kio eble okazos al ili antaŭ la alveno tiel malproksime. Ili iris malkaŝe sed singarde, kun surĉevalaj skoltoj antaŭe sur la vojo, kaj aliaj piedirantaj ambaŭflanke, precipe ĉe la orienta flanko, ĉar tie etendiĝis mallumaj densejoj, kaj malorda tero el rokaj ravinetoj kaj apikaĵoj, malantaŭ kiuj grimpis supren la longaj severaj deklivoj de Efelo Duad. La vetero daŭre favoris en la mondo, kaj la vento plu blovis el la okcidento, sed nenio kapablis forblovi la mornojn kaj la tristajn nebuletojn, kiuj kroĉiĝis ĉirkaŭ la Montoj de Ombro; kaj malantaŭ ili de tempo al tempo leviĝis fumegoj kaj ŝvebis en la superaj ventoj.

De tempo al tempo Gandalfo sonorigis la trumpetojn, kaj la heroldoj kriis: “La Mastroj de Gondoro estas venintaj! ĉiuj forlasu tiun ĉi landon aŭ kapitulacu!” Sed Imrahilo diris:

– Ne diru “la Mastroj de Gondoro”. Diru “Reĝo Elesaro”. Ĉar tio estas vera malgraŭ tio, ke li ankoraŭ ne sidiĝis sur la trono; kaj plipensigos la Malamikon, se la heroldoj uzos tiun nomon.

Kaj poste trifoje ĉiutage la heroldoj proklamis la venon de Reĝo Elesaro. Sed neniu respondis al la defio.

Tamen, kvankam ili marŝis ŝajne en paco, la koroj de la tuta armeo, de la plej altranga ĝis la plej senranga, estis deprimitaj, kaj je ĉiu mejlo, kiun ili pasis norden, aŭguro pri misaĵoj pli peze ŝarĝis ilin. Estis proksime ai la fino de l’ dua tago de ilia marŝado post la Krucvojo, kiam ili la unuan fojon renkontis ian batalproponon, ĉar forta trupo da orkoj kaj orientuloj klopodis kapti la avangardajn kompaniojn en embusko; kaj tio estis ĝuste en la sama loko, kie Faramiro embuskis la homojn el Harado, kaj la vojo trairis profundan fendegon tra elstaraĵo de la orientaj montetoj. Sed la trupestroj de la Okcidento estis bone avertitaj de siaj skoltoj, lertuloj el Heneto Anun estrataj de Mablungo, kaj la embusko mem estis kaptita. Ĉar rajdistoj larĝe ĉirkaŭiris okcidente kaj alvenis flanke de la malamikoj kaj de malantaŭe, kaj tiuj estis detruitaj aŭ pelitaj orienten en la montetaron.

Sed la venko malmulte kuraĝigis la komandantojn.

– Tio estas nura finto, – diris Aragorno, – kaj ĝia ĉefa celo, miaopinie, estis prefere logi nin antaŭen pro malvera konjekto pri malforto de la Malamiko ol multe damaĝi nin provizore.

Ekde tiu vespero venis nazguloj kaj sekvis ĉiun moviĝon de la armeo. Ili ankoraŭ flugis altege kaj nevideble de ĉiuj krom Legolaso, tamen ilia ĉeesto estis sentebla, kiel plifortiĝo de ombro kaj malheliĝo de la suno; kaj kvankam la ringofantomoj ankoraŭ ne falatakis malalten kontraŭ siaj malamikoj kaj silentis, eligante neniun krion, timo pri ili ne estis forskuebla.

Tiel tempo kaj la senespera vojaĝo forpasis. Je la kvara tago post la Krucvojo kaj la sesa el Minaso Tirit ili venis finfine al la ekstremo de la loĝataj landoj, kaj ekeniris la dezerton, kuŝantan antaŭ la pordoj de la pasejo Cirito Gorgor; kaj ili povis vidi la marĉojn kaj la senkreskaĵejon, kiuj etendiĝis norden kaj okcidenten al Emin Muilo. Tiel dezertaj estis tiuj lokoj kaj tiel profunda la hororo kuŝanta sur ili, ke iuj el la armeo perdis sian kuraĝon, kaj tiuj povis nek rajdi nek marŝi pluen al la nordo.

Aragorno rigardis ilin, kaj en liaj okuloj estis pli da kompato ol kolero, ĉar tiuj estis junuloj el Rohano, el fora Ŭestfaldo, aŭ terkulturistoj el Losarnaĥo, kaj por ili Mordoro estis ekde l’ infanaĝo nomo misa, kaj tamen nereala, legendo, kiu ne koncernis ilian simplan vivon; kaj nun ili marŝis kvazaŭ homoj en hida sonĝo realigita, kaj ili ne komprenis tiun ĉi militon nek kial la sorto kondukis ilin ĝis tia travivaĵo.

– Iru! – diris Aragorno. – Sed retenu tiom da honoro, kiom vi kapablas, kaj ne kuru! Ekzistas tasko, kiun vi eble provu por ne esti komplete hontigitaj. Celu sud-okcidenten ĝis Kairo Andros, kaj se ĝin ankoraŭ okupas malamikoj, kiel mi supozas, tiam rekaptu ĝin, se vi povos, kaj okupu ĝin ĝis la fino defende al Gondoro kaj Rohano!

Tiam iuj hontigitaj de lia indulgo venkis sian timon kaj pluiris, kaj la ceteraj ekesperis denove, aŭdinte pri vireca faro, al kiu ili povis sin turni, kaj ili foriris. Kaj tiel, ĉar multaj soldatoj estis jam lasitaj ĉe la Krucvojo, okazis ke kun malpli ol ses miloj la Komandantoj de la Okcidento venis finfine por defii la Nigran Pordegon kaj la potencon de Mordoro.

Ili iris antaŭen malrapide, atendante ĉiuhore respondon al sia defio, kaj ili rekuniĝis ĉar estus nura malŝparo de soldatoj elsendo de skoltoj aŭ grupetoj for de la ĉefarmeo. Je noktiĝo en la kvina marŝtago post la Morgula Valo ili starigis sian lastan tendaron kaj metis fajrojn ĉirkaŭe el tia morta ligno kaj eriko, kian ili povis trovi. Ili pasigis la noktohorojn maldorme kaj konsciis pri multaj aĵoj duonvideblaj, kiuj marŝis kaj ŝtelvagadis ĉie ĉirkaŭe, kaj ili aŭdis hurladon de lupoj. La vento ĉesis kaj la tuta aero ŝajnis senmova. Malmulton ili povis vidi, ĉar kvankam mankis nuboj kaj la kreskanta luno jam aĝis kvar noktojn, troviĝis fumoj kaj haladzoj leviĝantaj el la tero kaj la blankan krescenton vualis la nebuletoj de Mordoro.

Malvarmiĝis. Matene la vento denove ekblovis, sed ĝi nun venis el la nordo, kaj baldaŭ ĝi plifortiĝis al akcelanta blovado. Jam foriris la noktovagintoj, kaj la tereno ŝajnis malplena. Norde inter fetoraj putoj kuŝis la unua el la amasegoj kaj montetoj da skorio kaj frakasita rokaĵo kaj eksplodita grundo, la vomaĵo de la larvuloj de Mordoro; sed sude kaj jam proksime baŭmis la granda remparo de Cirito Gorgor, kaj meze la Nigra Pordego, kaj la du Turegoj de l’ Dentoj altaj kaj malhelaj ambaŭflanke. Ĉar dum sia lasta marŝo la komandantoj forturnis sin de la malnova vojo, kiam ĝi deviis orienten kaj evitis la danĝeron de la embuskaj montetoj, kaj sekve nun ili alproksimiĝis al Moranono de la nord-okcidento, samkiel faris Frodo.

La du vastaj metalaj pordoklapoj de la Nigra Pordego estis firme fermitaj sub sia brovumanta arkaĵo. Sur la remparo nenio estis videbla. Ĉio estis silenta sed atenta. Ili jam alvenis la lastan ekstremon de sia foleco kaj staris senespere kaj frostante en la griza lumo de l’ frua tago antaŭ turegoj kaj muroj, kiujn ilia armeo ne povus sturmi esperoplene, eĉ se ĝi alportus tien maŝinojn grandpotencajn, kaj la malamiko disponus neniom pli da forto ol sufiĉus por garnizoni nur la pordegon kaj la muron. Sed ili sciis, ke ĉiuj montetoj kaj rokejoj ĉirkaŭ Moranono estas plenaj je kaŝitaj malamikoj, kaj la ombreca deklivo transe estas borita kaj tunelita de svarmantaj kovaĵoj da miskreaĵoj. Kaj starante ili vidis ĉiujn nazgulojn kuniĝintaj, ŝvebantaj vulturece super la Turegoj de l’ Dentoj; kaj ili sciis, ke ili estas gvatataj. Sed daŭre la Malamiko donis neniun signon.

Neniu elekto restis al ili krom ludi ĝisfine sian rolon. Tial Aragorno nun aranĝis la armeon laŭ la plejeble konvena maniero; kaj ili estis ordigitaj sur du grandaj amasegoj de eksploditaj ŝtonoj kaj grundo, kiujn la orkoj amasigis dum jaroj da laboro. Antaŭ ili direkte al Mordoro kuŝis kvazaŭ ĉirkaŭfosaĵo marĉego el fumanta koto kaj fetoraj lagetoj. Kiam ĉio estis ordigita, la Komandantoj forrajdis al la Nigra Pordego kun multnombra gardistaro kaj la standardo kaj heroldoj kaj trumpetistoj. Tie estis Gandalfo kiel ĉefheroldo, kaj Aragorno kun la filoj de Elrondo, kaj Eomero el Rohano, kaj Imrahilo; ankaŭ al Legolaso, Gimlio kaj Peregrino estis ordonite kuniri, tiel ke ĉiuj malamikoj de Mordoro havu atestanton.

Ili venis ĝis aŭdodistanco de Moranono kaj malvolvis la standardon, kaj blovis siajn trumpetojn; kaj la heroldoj antaŭenpaŝis kaj sendis siajn voĉojn supren trans la remparon de Mordoro.

– Elvenu! – ili kriis. – La Mastro de la Nigra Lando elvenu! Justecon li spertos. Ĉar li maljuste militis kontraŭ Gondoro kaj forrabis ties terojn. Pro tio la Reĝo de Gondoro postulas, ke li kompensu siajn misfarojn kaj foriru porĉiame. Elvenu!

Sekvis longa silento, kaj nek de muro nek de pordo aŭdiĝis krio aŭ sono. Sed Saŭrono jam pretigis siajn planojn, kaj li emis priludi tiujn musojn kruele antaŭ ol bati mortige. Tial okazis, ke kiam la komandantoj estis sin forturnontaj, la silento subite estis rompita. Aŭdiĝis longa grumblado de tamburegoj kiel tondro en la montaro, kaj poste blekado de kornoj, kiuj skuis la ŝtonojn mem kaj kontuzis la orelojn de la homoj. Kaj je tio pordo meze de la Nigra Pordego estis ĵetmalfermita kun laŭta tintego kaj elvenis ambasado el la Nigra Turego.

Ĉekape rajdis alta kaj misega figuro sur nigra ĉevalo, se tio estis ĉevalo, ĉar ĝi estis grandega kaj hida, kaj ĝia vizaĝo estis terura masko, pli simila al kranio ol al viva kapo, kaj en la orbitoj de la okuloj kaj en la naztruoj brulis flamo. La rajdanto estis tute nigre vestita, kaj nigris lia alta kasko; tamen li estis ne ringofantomo, sed vivanta homo. La komandanto de la Turego Baraduro li estis, kaj lian nomon memoris neniu rakonto, ĉar li mem forgesis ĝin kaj li diris: “Mi estas la Buŝo de Saŭrono”. Sed oni rakontis, ke li estis renegato, kiu devenis de la raso de tiuj, kiuj nomiĝis la nigraj numenoranoj, ĉar ili starigis siajn loĝejojn en Mez-Tero dum la jaroj de la regado de Saŭrono, kaj ili adoris lin, ĉar ili enamiĝis al miskleriĝo. Kaj li eniris servadon de la Nigra Turego kiam ĝi frue releviĝis, kaj pro sia ruzemo li ĉiam plialtiĝis en favoro de la Mastro, kaj li lernis grandan sorĉadon, kaj multe konis la menson de Saŭrono; kaj li pli kruelis ol ajna orko.

Ĝuste li nun elrajdis, kaj kun li venis nur eta trupo da nigre armaĵitaj soldatoj kaj unusola standardo, nigra sed surhavanta en ruĝo la Misfaran Okulon. Haltinte je kelkaj paŝoj antaŭ la Komandantoj el la Okcidento, li inspektis ilin supren-suben kaj ridis.

– Ĉu en tiu ĉi bandaĉo estas iu aŭtoritatulo taŭga por trakti kun mi? – li demandis. – Aŭ iu sufiĉe sagaca por kompreni min? Ĉiuokaze ne vi! – li mokis, sin turnante malestime al Aragorno. – Por krei reĝon necesas pli ol peco da elfa vitro, aŭ tia bandaĉo. Vidu, iu ajn bandito en la montaro povas vidigi sekvantaron simile imponan.

Aragorno nenion respondis, sed li rigardis la okulojn de l’ alia kaj kroĉis la rigardon, kaj dum momento ili tiel interluktis; sed baldaŭ, kvankam Aragorno nek moviĝis nek metis manon al armilo, la alia ŝanceliĝis kaj retropaŝis, kvazaŭ bate minacita.

– Mi estas heroldo kaj ambasadoro, kaj oni ne rajtas ataki min! – li ekkriis.

– Kie tiaj leĝoj validas, – diris Gandalfo, – estas ankaŭ kutime, ke ambasadoroj malpli impertinentas. Sed neniu minacis vin. Nenio timindas ĉe ni ĝis kompletiĝos via komisio. Sed se via mastro ne akiris novan saĝecon, tiam vi kun ĉiuj liaj servantoj troviĝos en granda danĝero.

– Do! – diris la mesaĝisto. – Sekve vi estas la proparolanto, maljuna grizbarbulo, ĉu? Ĉu ni ne aŭdis pri vi kelkfoje, kaj pri viaj vagadoj, ĉiam kovanta komplotojn kaj damaĝojn en sekura malproksimo? Sed ĉi-foje vi elŝovis tro foren vian nazon, Mastro Gandalfo, kaj vi vidos, kio okazas al tiu, kiu starigas siajn malsaĝajn araneaĵojn antaŭ la piedojn de Saŭrono la Granda. Mi havas signojn, kiujn oni ordonis montri al vi – precipe al vi, se vi aŭdacus veni.

Li gestis al unu el la gardistoj, kaj tiu paŝis antaŭen portante pakaĵon volvitan per nigraj tukoj.

Tiujn la mesaĝisto metis flanken, kaj tie, mirigante kaj konsternante ĉiujn Komandantojn, li montris unue tian mallongan glavon, kian portis Sam, kaj poste grizan mantelon kun elfa broĉo, kaj fine la mitrilan maŝkirason, kiun Frodo portis volvite en siaj ĉifitaj vestaĵoj. Nigro kovris iliajn okulojn, kaj ŝajnis al ili dum momenta silento, ke la mondo senmoviĝas, sed iliaj koroj svenis kaj la lasta espero malaperis. Grinĉjo, kiu staris malantaŭ princo Imrahilo, saltis antaŭen kun dolorkrio.

– Silentu! – diris Gandalfo severe, retroŝovante lin, sed la mesaĝisto laŭte ridis.

– Do vi havas kun vi ankoraŭ alian el tiuj nanoj! Kian utilon vi konstatas en ili, mi ja ne divenas, sed sendi ilin spioni en Mordoron preterpaŝas eĉ vian kutiman stultecon. Tamen mi dankas lin, ĉar evidente minimume tiu bubaĉo pli frue vidis tiujn ĉi signojn, kaj estus vane se vi nun malakceptus ilin.

– Mi ne volas malakcepti ilin, – diris Gandalfo. – Efektive mi konas ilin kaj ilian tutan historion, kaj malgraŭ via rikanado, fia Buŝo de Saŭrono, tion vi ne povas pretendi. Sed kial vi alportis ilin ĉi tien?

– Gnoma kiraso, elfa mantelo, klingo el la pereinta Okcidento, kaj spiono el la eta ratlando Provinco... Ne, ne surpriziĝu! Ni konas kornplete tion: jen la markoj de konspiro. Nu, eble tiu, kiu portis ĉi aĵojn, estis kreito pro kies perdo vi ne funebros, kaj eble male: eble, iu kara por vi? Se jes, rapide konsiliĝu laŭ tiu malmulto da sagaco, kiu restas al vi. Ĉar Saŭrono ne amas spionojn, kaj lia estonta sorto jam dependas de via elekto.

Neniu respondis al li; sed li vidis iliajn vizaĝojn grizaj pro timo kaj la teruriĝon en iliaj okuloj, kaj li denove ridis, ĉar ŝajnis al li, ke lia ludo iras kontentige.

– Bone, bone! – li diris. – Li estis kara al vi, mi vidas. Aŭ eble lia komisio estis tia, kian vi ne volis malsukcesinta, ĉu? Ĝi tamen malsukcesis. Kaj nun li eltenos la malrapidan turmenton dum jaroj, tiel longe kaj malrapide, kiel povos rimedi niaj artoj en la Granda Turego, kaj neniam liberiĝos, krom eble kiam li estos ŝanĝita kaj rompita tiel ke li venu al vi, kaj vi vidos tion, kion vi respondecis. Tio ĉi certe okazos, krom se vi akceptos la kondiĉojn de mia Mastro.

– Listu la kondiĉojn, – diris Gandalfo senŝancele, sed la apudstarantoj vidis la angoron sur lia vizaĝo, kaj nun li ŝajnis maljuna ŝrumpinto, kunpremita, finfine venkita. Oni ne dubis, ke li akceptos.

– Jen la kondiĉoj, – diris la mesaĝisto kaj ridetis rigardante ilin unu post la alia. – La bandaĉo de Gondoro kaj ties mislogitaj aliancanoj tuj retroiros trans Anduinon, unue ĵurinte neniam plu ataki armile Saŭronon la Grandan, ĉu malkaŝe, ĉu sekrete. Ĉiuj terenoj oriente de Anduino apartenos al Saŭrono por ĉiam, nure. Okcidente de Anduino ĝis la Nebulecaj Montoj kaj la Breĉo de Rohano estos tributantoj de Mordoro, kaj tie la homoj ne portos armilojn, sed havos permeson regi siajn proprajn aferojn. Sed ili helpos rekonstrui Isengardon, kiun ili sovaĝe detruis, kaj tiu apartenos al Saŭrono, kaj tie loĝos lia komandanto: ne Sarumano, sed iu pli fidinda.

Rigardante la okulojn de la mesaĝisto ili komprenis lian penson. Li estos tiu komandanto, kaj kunigos ĉion restantan el la Okcidento sub sian regadon: li estos ilia tirano kaj ili liaj sklavoj.

Sed Gandalfo diris:

– Tio estas postuli multon kontraŭ livero de unu servisto: ke via mastro ricevu interŝanĝe ion, pro kio li devos aliokaze militi multfoje! Aŭ ĉu la batalkampo de Gondoro detruis liajn militesperojn, tiel ke li turnas sin al marĉando? Kaj se efektive ni taksus tiel alte la kaptiton, kian certecon ni havos, ke Saŭrono, la Fia Mastro de Perfidemo, plenumos sian flankon? Kie estas tiu kaptito? Oni elkonduku lin kaj transdonu lin al ni, kaj tiam ni pripensos tiujn postulojn.

Al la atentema Gandalfo ŝajnis, kiel al skermanto kontraŭ mortigema oponulo, ke dum spirlongo la mesaĝisto estas konsternita, tamen li rapide denove ridis:

– Ne ĵetu vortojn insolentajn al la Buŝo de Saŭrono! – li kriis. – Certecon vi deziras! Saŭrono tion ne donas. Se vi petegos lian indulgon, unue vi devos obei lin. Tiuj estas liaj kondiĉoj. Akceptu aŭ malakceptu!

– Tiujn ni akceptos! – diris Gandalfo subite. Li forĵetis sian mantelon kaj blanka lumo elradiis kvazaŭ glavo en tiu malhela loko. Antaŭ lia levita mano la mesaĝisto retropaŝis kaj Gandalfo proksimiĝinte kaptis kaj forprenis de li la signojn: kiraso, mantelo kaj glavo. – Tiujn ni prenos memore pri nia amiko. Sed koncerne viajn kondiĉojn, ni tute rifuzas ilin. Foriru, ĉar via komisio finiĝis kaj morto apudas al vi. Ĉi tien ni venis ne por malŝpari vortojn traktante kun Saŭrono, senfida kaj malbenita, tiom malpli kun iu el liaj sklavoj. Foriru!

Tiam la mesaĝisto de Mordoro ne plu ridis. Lia vizaĝo tordiĝis pro miro kaj kolero ĝis ĝi similis iun sovaĝbeston kiu, kaŭrante sur sia predo, estas batita ĉe la makzelo per doloriga vergo. Kolerego plenigis lin kaj lia buŝo bavis, kaj senformaj furiozaj sonoj venis strangole el lia faŭko. Sed li rigardis la minacajn vizaĝojn de la Komandantoj kaj ties mortigemajn okulojn, kaj timo venkis lian koleregon. Li eligis laŭtan krion, turniĝis, sursaltis sian ĉevalon, kaj kun sia trupo retrogalopis freneze al Cirito Gorgor. Sed dumire liaj soldatoj blovis siajn kornojn laŭ signalo delonge aranĝita; kaj eĉ antaŭ ol ili atingis la pordon, Saŭrono fermis sian kaptilon.

Tamburoj tondris kaj fajroj impetis supren. La granda pordego de Moranono larĝe svingmalfermiĝis. Tra ĝi elfluis granda armeo tiel rapide, kiel kirlaj akvoj kiam kluzklapo estas levata.

La Komandantoj denove surĉevaliĝis kaj retrorajdis, kaj el la armeo de Mordoro aŭdiĝis nova kriego. Polvo leviĝis sufoke en la aeron dum deproksime almarŝis armeo de orientanoj, kiuj atendis la signalon en la ombroj de Eredo Litui malantaŭ la pli fora turego. Suben de sur la montaroj ambaŭflanke de Moranono verŝiĝis nenombreblaj orkoj. La okcidentanoj estis enretigitaj, kaj baldaŭ, ĉie ĉirkaŭ la grizaj teramasoj, sur kiuj ili staris, potencoj dekoble kaj pli ol dekoble pli grandaj ol la ilia, ringos ilin en maro de malamikoj. Saŭrono prenis la proponitan logaĵon en ŝtalajn makzelojn.

Malmulta tempo restis al Aragorno por ordigi la batalfronton. Sur la unua monteto li staris kun Gandalfo, kaj tie bela kaj senespera estis hisita la standardo de la Arbo kaj Steloj. Sur la alia monteto tutproksima staris la standardoj de Rohano kaj Dol Amroto: Blanka Ĉevalo kaj Arĝenta Cigno. Kaj ĉirkaŭ ĉiu monteto estis starigita ringo frontanta ĉiudirekten, hirta je lancoj kaj glavoj. Sed antaŭe direkte al Mordoro, de kie venos la unua severa atako, staris la filoj de Elrondo maldekstre kun dunadanoj ĉirkaŭ ili, kaj dekstre princo Imrahilo kun la viroj de Dol Amroto altaj kaj belaj, kaj elektitaj viroj el la Turego de Gardado.

Blovis la vento, la trumpetoj sonoris, kaj sagoj siblis; sed la suno nun supreniranta al la sudo, estis vualita per la fumoj de Mordoro, kaj tra minaca nebuleto ĝi ekbrilis, forega, paŭta ruĝo, kvazaŭ temus pri tagfino, aŭ la fino eble de la tuta mondo de lumo. Kaj el la debutanta malhelo venis la nazguloj kun malvarmaj voĉoj kriantaj vortojn de morto; kaj tiam ĉiu espero estingiĝis.

Grinĉjo kliniĝis hororpremite, kiam li aŭdis Gandalfon rifuzi la kondiĉojn kaj kondamni Frodon al turmento en la Turego; sed li regis sin, kaj nun li staris apud Beregondo en la unua vico de Gondoro kun la soldatoj de Imrahilo. Ĉar ŝajnis al li preferinde morti baldaŭ kaj lasi la amaran historion de sia vivo, tial ke ĉio ruiniĝis.

– Se nur Gaja estus ĉi tie, – li aŭdis sin diri, kaj rapidaj pensoj hastis tra lia menso, ĝuste dum li rigardis la malamikojn impeti al atako: “Nu, nu, jam ĉiuokaze mi komprenas kompatindan Denetoron iom pli bone. Ni eble mortus kune, Gaja kaj mi, ĉar ni devos morti, kial ne? Nu, tial ke li ne ĉeestas, mi esperas, ke lin trafos fino pli facila. Sed nun mi devas fari mian plejeblon”.

Li elingigis sian glavon kaj rigardis ĝin kaj la interplektiĝajn formojn el ruĝo kaj oro; kaj la fluaj literoj de Numenoro flagris fajrece sur la klingo. “Ĝi estas forĝita ĝuste por tiu horo, – li pensis. – Se mi nur povus bati tiun fian mesaĝiston per ĝi, tiam mi preskaŭ egaliĝus al Gajĉjo. Nu, mi batos kelkajn el ĉi bruta kovaĵo antaŭ la fino. Se nur mi povus vidi denove friskan sunlumon kaj verdajn herbojn!”

Ĝuste dum li pensis tiel, la unua sturmo karambolis kun ili. La orkoj malhelpataj de la marĉoj antaŭ la montetoj haltis kaj pafis siajn sagojn en la defendajn vicojn. Sed tra ili venis paŝegante, blekante brutece, granda trupo de montetaj troloj el Gorgoroto. Pli altaj kaj pli larĝaj ol homoj ili estis, kaj ili estis vestitaj nur per strikta maŝkiraso el kornecaj skvamoj, aŭ eble tio estis ilia hida haŭto; sed ili portis rondajn ŝildojn enormajn kaj nigrajn kaj svingis pezajn martelojn per siaj nodozaj manoj. Senskrupule ili saltis en la lagetojn kaj travadis, blekante dum la alveno. Kvazaŭ ŝtormo ili inundis la vicon de la gondoranoj kaj batis kaskojn kaj kapojn, brakojn kaj ŝildojn, kvazaŭ forĝistoj prilaborantaj la ardan kurbiĝan feron. Apud Grinĉjo Beregondo estis senkonsciigita kaj transpaŝita, kaj li falis; kaj la granda ĉeftrolo, kiu batis lin, kliniĝis super lin etendante kroĉan krifon, ĉar tiuj fikreitoj kutimis mordi la gorĝojn de tiuj, kiujn ili faligis.

Tiam Grinĉjo batis supren, kaj la surskribita okcidenta klingo trapikis la haŭton kaj profunde eniris la organojn de la trolo, kaj ties nigra sango elsputegis. Li ŝanceliĝis antaŭen kaj kraŝis kvazaŭ falanta roko, kovrante tiujn, kiuj estis sube. Nigro kaj fetoro kaj prema doloro inundis Grinĉjon, kaj lia menso forsvenis en nigregon.

“Tiel tio finiĝas laŭ mia antaŭsupozo”, – li pensis forflagrante. Kaj tiu penso iomete ridis en li dumfuĝe, ŝajne preskaŭ gaja ĉar formetanta finfine ĉiajn dubojn kaj zorgojn kaj timojn. Kaj tiam ĝuste forflugante en forgeson li aŭdis voĉojn, kaj tiuj ŝajnis krii en iu forgesita mondo forsupre.

– La agloj venas! La agloj venas!

Ankoraŭ unu momenton ŝvebis la penso de Grinĉjo: “Bilbo! Sed ne! Tio venis el lia rakonto, antaŭ tre longe. Tio estas mia rakonto, kaj ĝi jam finiĝis. Adiaŭ!” Kaj lia penso flugis foren kaj liaj okuloj nenion pli vidis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.