|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MASTRO DE L’ RINGOJAŭtoro: J.R.R. Tolkien |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Matene Frodo vekiĝis refreŝigita. Li estis kuŝanta en laŭbo farita el vivanta arbo kun branĉoj plektitaj kaj atingantaj la teron; lia lito estis el filikoj kaj herboj, profunda kaj mola kaj strange bonodora. La suno trabrilis tremetantajn foliojn, kiuj ankoraŭ verdis sur la arbo. Li saltleviĝis kaj eliris.
Sam estis sidanta sur la herbo proksime al la arborando. Grinĉjo staris studante la ĉielon kaj la veteron. Neniu indiko pri elfoj vidiĝis.
– Ili postlasis por ni fruktojn kaj trinkaĵon, kaj panon, – diris Grinĉjo. – Venu matenmanĝi. La pano gustas preskaŭ tiel bone kiel hieraŭ vespere. Mi ne volis lasi por vi porcion, sed Sam insistis.
Frodo sidiĝis apud Sam kaj ekmanĝis.
– Kia plano por hodiaŭ? – demandis Grinĉjo.
– Marŝi ĝis Bokelboro laŭeble rapide, – respondis Frodo, kaj turnis sian atenton al la manĝaĵoj.
– Ĉu vi supozas, ke ni vidos iujn el tiuj Rajdantoj? – demandis Grinĉjo gaje. Sub la matena suno la ebleco vidi tutan trupon da ili ne ŝajnis al li tre timiga.
– Jes, probable, – diris Frodo, al kiu ne plaĉis la memorigo. – Sed mi esperas transiri la riveron sen tio, ke ili vidu nin.
– Ĉu vi eltrovis ion pri ili de Gildoro?
– Ne multon – nur aludojn kaj enigmojn, – diris Frodo eviteme.
– Ĉu vi demandis pri la snufado?
– Tion ni ne diskutis, – diris Frodo tra plena buŝo.
– Vi devis. Mi certas, ke tio estas grava.
– Tiuokaze mi certas, ke Gildoro rifuzus klarigi ĝin, – diris Frodo akre. – Kaj nun iom lasu min trankvila! Mi ne volas respondi aron da demandoj dum mi manĝas. Mi volas pensi!
– Bona ĉielo! – diris Grinĉjo. – ĉe matenmanĝo? – Li foriris randen de la verdaĵo.
El la menso de Frodo la hela mateno – perfideme hela, li pensis – ne estis foriginta timon pri persekuto; kaj li meditis pri la vortoj de Gildoro. La gaja voĉo de Grinĉjo aŭdiĝis al li. Tiu kuradis sur la verda gresaĵo kaj kantis.
– Ne, tion mi ne povus! – li pensis en si. – Unu afero estas promenigi miajn junajn amikojn kun mi tra la Provinco, ĝis ni nur iomete malsatas kaj lacas, kaj manĝado kaj lito estas dolĉaj. Marŝigi ilin en ekzilon, kie laco kaj malsato eble ne estas kuraceblaj, estas alia afero – eĉ se ili laŭvole pretus kuniri. La heredaĵo estas sole mia. Al mi ŝajnas, ke eĉ Samon mi ne devus kunirigi. – Li rigardis al Sam Vato, kaj konstatis, ke Sam rigardadas lin.
– Nu, Sam! – li diris. – Kion fari? Mi forlasos la Provincon kiel eble plej baldaŭ – fakte mi nun decidiĝis eĉ ne unu tagon resti en Stretkavo, se tio eblos.
– Tre bone, sinjoro!
– Vi ankoraŭ intencas akompani min?
– Efektive.
– Estos tre danĝere, Sam. Estas jam tre danĝere. Tre verŝajne neniu el ni revenos.
– Se ne revenos vi, sinjoro, do ne revenos mi, estas certe, – diris Sam. – “Ne forlasu lin!” ili diris al mi. “Lasu lin! – mi diris. – Tion mi neniam intencis. Mi iros kun li, se li grimpos ĝis la Luno; kaj se iuj el tiuj Nigraj Rajdantoj provos malhelpi lin, ili devos enkalkuli Samon Vato”, mi diris. Ili ridis.
– Kiuj estas ili, kaj pri kio vi parolas?
– La elfoj, sinjoro. Ni iom interparolis hieraŭ vespere; kaj ili ŝajnis scii, ke vi foriros, do mi ne vidis motivon tion nei. Mirindaj kreaĵoj, elfoj, sinjoro! Mirindaj!
– Efektive, – diris Frodo. – Ĉu vi ankoraŭ ŝatas ilin nun, kiam vi pli proksime vidis ilin?
– Ili ŝajnas iom superaj al miaj ŝatoj-malŝatoj, por tiel diri, – respondis Sam malrapide. – Ŝajnas negrava, kion mi opinias pri ili. Ili tute malsimilas tion, kion mi atendis – tiel junaj-maljunaj, kaj tiel gajaj-malgajaj, ĉu ne.
Frodo rigardis Samon iom surprizite, duone atendante vidi ian eksteran signon pri la stranga ŝanĝiĝo, kiu ŝajne okazis al li. Tio ne sonis kiel la voĉo de l’ malnova Sam Vato, kiun li supozis koni. Sed la sidanto aspektis kiel la malnova Sam Vato, krom ke lia vizaĝo estis nekutime pensema.
– Ĉu vi nun sentas bezonon forlasi la Provincon – nun, kiam via deziro vidi ilin realiĝis? – li demandis.
– Jes, sinjoro. Mi ne scias, kiel tion esprimi, sed depost la hieraŭa nokto mi sentas min alia. Mi ŝajnas vidi antaŭen, iele. Mi scias, ke ni sekvos tre longan vojon en mallumon; sed mi scias, ke mi ne povas retroturniĝi. Ne vidi elfojn nun, nek drakojn, nek montojn, mi jam volas – mi ne scias precize, kion mi volas: sed ion mi devas fari antaŭ la fino, kaj tio kuŝas antaŭe, ne en la Provinco. Mi devas ĝisfini ĝin, sinjoro, se vi min komprenas.
– Mi ne tute komprenas. Sed mi komprenas, ke Gandalfo elektis por mi taŭgan kunulon. Mi estas kontenta. Ni iros kune.
Frodo finmanĝis silente. Poste, stariĝinte, li trarigardis la terenon antaŭe kaj vokis Grinĉjon.
– Ĉu preta ekiri? – li diris, kiam Grinĉjo alkuris. – Ni devas tuj ekmarŝi. Ni dormis ĝis malfrue, kaj restas sufiĉe multaj mejloj trairotaj.
– Dormis ĝis malfrue vi, vi volas diri, – diris Grinĉjo. – Mi leviĝis longe antaŭe; kaj ni nur atendis, ke vi finu manĝadon kaj pensadon.
– Ambaŭ jam estas finitaj. Kaj mi celos al Bokelbora Pramo laŭeble rapide. Mi ne devios reen al la vojo, kiun ni forlasis hieraŭ nokte: mi iros rekte de ĉi tie trans la terenon.
– Do vi intencas flugi, – diris Grinĉjo. – Vi ne iros rekte ien ajn en tiu ĉi tereno.
– Ni povas ĉiuokaze iri pli rekte ol la vojo, – respondis Frodo. – La Pramo troviĝas sud-oriente de Arbohalo, sed la vojo kurbiĝas maldekstren – videblas kurbo ĝia tie fornorde. Ĝi ĉirkaŭiras la nordan randon de Mariŝo por trafi la ŝoseon de la Ponto super Stoko. Sed tio kondukas mejlojn el la vojo. Ni ŝparus kvaronon de la distanco, se ni celus al la Pramo de la loko, sur kiu ni staras.
– Pro rapidpadoj, malfruadoj, – argumentis Grinĉjo. – La tereno estas malglata en ĉi tiu ĉirkaŭaĵo, kaj troviĝas marĉoj kaj ĉiaj malfacilaĵoj sube en Mariŝo – mi konas la terenon ĉi-regione. Kaj se vi zorgas pri Nigraj Rajdantoj, mi ne konstatas, ke estas pli malbone renkonti ilin sur vojo ol en arbaro aŭ sur kampo.
– Malpli facile troveblas personoj en arbaro aŭ sur kampo, – respondis Frodo. – Kaj se oni supozas vin sur vojo, ekzistas ebleco, ke oni serĉos vin sur la vojo kaj ne aliloke.
– En ordo! – diris Grinĉjo. – Mi sekvos vin en ĉiun marĉon kaj fosejon. Sed estas malbonkore! Mi esperis preterpasi la Oran Perkon en Stoko antaŭ la sunsubiro. La plej bona biero en Orient-kvarono, aŭ iam estis; jam delonge mi ne gustumis ĝin.
– Tio decidas! – diris Frodo. – Eble pro rapidpadoj malfruadoj, sed pro trinkejoj pli longaj malfruoj. Ni devas ĉial teni vin for de la Ora Perko. Ni devas alveni Bokelboron antaŭ noktiĝo. Kion vi opinias, Sam?
– Mi iros laŭ vi, s-ro Frodo, – diris Sam malgraŭ privata antaŭtimo kaj profunda bedaŭro pri la plej bona biero en Orientkvarono.
– Do, se necesas trapeni marĉojn kaj dornojn, ni jam ekiru! – diris Grinĉjo.
Estis jam preskaŭ tiel varme, kiel en la antaŭa tago, sed nuboj komencis alproksimiĝi el la okcidento. Alveno de pluvo ŝajnis probabla. La hobitoj rampaĉis malsupren laŭ apika verda deklivo kaj plonĝis en la densan arbaron sube. Ilia direkto estis elektita por lasi Arbohalon maldekstre, kaj por transiri oblikve tra la arboj, kiuj grupiĝis laŭ la orienta flanko de la monteto, ĝis ili atingus la transan ebenaĵon. Tiam ili povus celi rekten al la Pramo sur tereno, kiu estis aperta krom pluraj drenfosaĵoj kaj latbariloj. Frodo kalkulis, ke laŭ rekta linio ili devis iri dek ok mejlojn.
Li baldaŭ trovis, ke la densejo estas pli kunpremita kaj pli interplektita ol ĝi ŝajnis. Mankis vojetoj tra la subpiedaĵo, kaj ili progresis ne tre rapide. Kiam ili baraktis ĝis la deklivosubo, ili trovis rojon, kiu subenfluis de la malantaŭaj montetoj en profunda ravino kun apikaj glitigaj flankoj superkreskitaj de rubusoj. Plej maloportune ĝi transiris la direkton, kiun ili elektis. Ili ne povis transsalti ĝin, nek entute transiri ĝin sen malsekiĝo, gratiĝo kaj koto. Ili haltis, pripensante, kion fari.
– L’ unua malhelpo! – diris Grinĉjo, ridetante malafable. Sam Vato retrorigardis. Tra apertejo de la arboj li ekvidis la supron de l’ verda deklivo, laŭ kiu ili ĵus malsupreniris.
– Vidu! – li diris, kroĉante brakon de Frodo. Ili ĉiuj rigardis, kaj sur la rando alte super ili, ili vidis kontraŭ la ĉielo starantan ĉevalon. Apud ĝi kliniĝis nigra figuro. Ili tuj rezignis pri la penso retroiri. Frodo iris la antaŭa, kaj plonĝis senprokraste en la densajn arbustojn apud la rivereto.
– Fu! – li diris al Grinĉjo. – Ni ambaŭ pravis! La rapidpado jam kurbiĝis; sed ni nur ĝustatempe trovis kaŝejon. Vi havas orelojn akrajn, Sam: ĉu vi aŭdas ion venanta? Ili staris senmovaj, apenaŭ spirante dum ili aŭskultis; sed ne aŭdeblis sono de persekuto.
– Mi ne supozas, ke li provos konduki la ĉevalon suben laŭ tiu deklivo, – diris Sam. – Sed konjekteble li scias, ke ni malsupreniris ĝin. Prefere ni pluiru.
Pluirado ne estis tute facila. Ili devis porti la tornistrojn, kaj la arbustoj kaj rubusoj ne volonte tralasis ilin. Ili estis ŝirmataj de la vento per la malantaŭa deklivo, kaj la aero estis senmova kaj sufoka. Kiam finfine ili traŝovis sin al pli aperta tereno, ili estis varmegaj, lacaj kaj tre gratitaj, kaj ili cetere ne plu certis pri la irata direkto. La bordoj de la rivereto malaltiĝis, kiam ĝi atingis la ebenaĵon kaj plilarĝiĝis kaj malprofundiĝis, kaj forvagis al Mariŝo kaj la Rivero.
– Ha, tio ĉi estas Stok-Rojo! – diris Grinĉjo. – Se ni intencas retrovi nian direkton, ni devas tuj transiri kaj ekiri dekstren.
Ili travadis la rivereton kaj rapidis tra larĝa apertejo aliflanke, junkokovrita kaj senarba. Poste ili renkontis denove zonon da arboj; altaj kverkoj ĉefe, kun ie-tie ulmo aŭ frakseno. La tero estis pli-malpli ebena, kaj troviĝis malmulte da subkreskaĵo, sed la arboj tro proksimis unu alian por ke ili vidu fore antaŭen. La folioj bloviĝis supren pro subitaj ventospasmoj, kaj gutoj da pluvo ekfalis el la nubkovrita ĉielo. Poste la vento formortis kaj la pluvo falis inunde. Ili pluplandis kiel eble plej rapide tra herbobedoj, kaj tra densaj drivaĵoj de malnovaj folioj; kaj ĉie ĉirkaŭ ili la pluvo klakis kaj ruliĝis. Ili ne parolis, sed konstante rigardis malantaŭen kaj ambaŭflanken.
Post duonhoro Grinĉjo diris:
– Espereble ni ne turniĝis tro suden kaj ne marŝas laŭlonge de tiu ĉi arbaro! Ĝi estas zono ne tre larĝa – mi estus dirinta ne pli ol unu mejlon – kaj ni devis jam trapasi ĝin.
– Ne utilas, ke ni ekiru zigzage, – diris Frodo. – Tio neniel helpos. Ni daŭrigu laŭ nia nuna vojo! Mi ne certas, ke mi deziras atingi ankoraŭ la apertejon.
Ili pluiris eble pluan duon da mejloj. Tiam la suno denove ekbrilis inter la ĉifonecaj nuboj, kaj la pluvo malpliiĝis. Estis jam post la tagmezo, kaj ili sentis, ke aktualas tagmanĝi. Ili haltis sub ulmp: ties folioj, kvankam jam flaviĝantaj, tamen ankoraŭ densis, kaj la tero apud ĝia subo estis relative seka kaj ŝirmata. Kiam ili komencis pretigi la manĝon, ili trovis, ke la elfoj plenigis iliajn botelojn per klara trinkaĵo de pale ora koloro: ĝi odoris je mielo farita el multaj floroj kaj estis mirinde freŝiga. Tre baldaŭ ili ridadis kaj fajfis pri la pluvo kaj pri la Nigraj Rajdantoj. La finaj kelkaj mejloj, ili sentis, baldaŭ troviĝos malantaŭe.
Frodo apogis sian dorson al la arbotrunko kaj fermis siajn okulojn. Sam kaj Grinĉjo sidis proksime, kaj ili komencis zumkanti, kaj poste kanti mallaŭte:
Ho! Ho! Ho! ek al botel’
por korkurac’ kaj tristforpel’.
Pluv’ eble falas, blovas vent’,
kaj longas plu la trairend’,
sed kuŝos mi sub arb’ en glor’,
kaj lasos nubojn veli for.
“Ho! Ho! Ho!” – ili komencis pli laŭte. Subite ili eksilentis. Frodo salte stariĝis. Longedaŭra vekrio aŭdiĝis laŭ la vento, kiel krio de iu misintenca kaj soleca kreaĵo. Ĝi ondiĝis kaj finiĝis per alta trapika noto. Kiam ili sidis kaj staris, kvazaŭ subite glaciigite, ĝin respondis alia krio, malpli laŭta kaj pli fora, sed ne malpli sangofridiga. Poste sekvis silento, rompita nur per la sono de la vento inter la folioj.
– Kaj kio estis tio, laŭ via opinio? – Grinĉjo demandis finfine, provante paroli senĝene, sed iom voĉtremante. – Se tio estis birdo, ĝi estis tia, kian mi neniam antaŭe aŭdis en la Provinco.
– Tio estis nek birdo, nek besto, – diris Frodo. – Tio estis alvoko, aŭ signalo – tiu krio enhavis vortojn, kvankam mi ne povis distingi ilin. Sed tian voĉon havas neniu hobito.
Ili diris nenion plu pri la afero. Ĉiuj pensis pri la Rajdantoj, sed neniu menciis ilin. Ili jam hezitis: ĉu resti ĉu pluiri; sed pli aŭ malpli baldaŭ ili devis transiri la apertejon ĝis la Pramo, kaj estis preferinde iri plej baldaŭ kaj en la taga lumo. Post kelkaj momentoj ili surŝultrigis siajn tornistrojn denove kaj ekiris.
Post nelonge la arbaro abrupte finiĝis. Larĝaj herbejoj etendiĝis antaŭ ili. Ili nun vidis, ke efektive ili turniĝis tro suden. Malproksime trans la ebenaĵo ili povis vidi la malaltan monteton de Bokelboro aliflanke de l’ Rivero, sed ĝi nun troviĝis maldekstre de ili. Singarde ŝtelirante el la arbarorando, ili laŭeble rapide ekiris trans la apertan terenon.
Komence ili sentis timon for de l’ arbara ŝirmo. En malproksimo post ili staris la altejo, kie ili matenmanĝis. Frodo duone atendis vidi la foran figureton de ĉevalrajdanto sur la firsto malhela kontraŭ la ĉielo; sed vidiĝis nenia signo pri tiu. La suno eskapanta el la disiĝantaj nuboj, dum ĝi subeniris al la montetoj, kiujn ili postlasis, denove helbrilis. Forlasis ilin la timo, kvankam ili ankoraŭ sentis maltrankvilon. Sed la tereno iĝis ĉiam pli malsovaĝa kaj bonordigita. Baldaŭ ili alvenis bone prizorgitajn kampojn kaj gresejojn, troviĝis heĝoj, dratbariloj kaj drenfosaĵoj. Ĉio ŝajnis trankvila kaj paca, tute kiel ordinara angulo de l’ Provinco. Iliaj humoroj pliboniĝis ĉiupaŝe. La linio de l’ Rivero pliproksimiĝis; kaj la Nigraj Rajdantoj ekŝajnis fantomoj de la arbaro jam longe postlasita.
Ili laŭiris la randon de granda napokampo, kaj alvenis fortikan latpordon, post kiu etendiĝis sulkoplena vojeto inter malaltaj prizorgitaj heĝoj al fora arbogrupo. Grinĉjo haltis.
– Mi konas ĉi tiujn kampojn kaj pordon! – li diris. – Ni estas sur la kampoj de maljuna terkulturisto Larvo. Nepre estas lia farmdomo tie inter la arboj.
– Ĝenoj unu post alia! – diris Frodo, aspektante preskaŭ tiel perturbita, kvazaŭ Grinĉjo ĵus deklarus, ke la vojeto estas fendo kondukanta al la loĝkaverno de drako. La aliaj rigardis lin surprizite.
– Kio ĝenas pri maljuna Larvo? – demandis Grinĉjo. – Li estas bona amiko de ĉiuj Brandobokoj. Kompreneble li terurigas entrudiĝantojn, kaj posedas sovaĝajn hundojn – sed finfine, personoj ĉi tie proksimas la landlimon kaj devas tiom pli gardi sin.
– Mi scias, – diris Frodo. – Tamen, – li aldonis kun hontema rido, – mi timegas lin kaj liajn hundojn. Dum multaj jaroj mi evitis lian bienon. Li plurfoje trovis min entrudiĝanta por agarikoj, kiam mi estis junulo ĉe Brando-Halo. La lastan fojon li batis min, kaj poste vidigis min al siaj hundoj kaj diris: “Vidu, knaboj, kiam la venontan fojon tiu ĉi juna fripono ekpaŝos sur miajn kampojn, vi rajtos manĝi lin. Nun forpelu lin!” Ili persekutis min laŭ la tuta vojo ĝis la Pramo. Mi neniam forskuis la timegon – kvankam probable la bestoj konis sian aferon kaj ne estus efektive tuŝintaj min.
Grinĉjo ridis.
– Nu, jam estas tempo, ke vi amikiĝu. Precipe se vi intencas reveni por loĝadi en Boklando. Maljuna Larvo estas fakte bravulo, se vi ne tuŝas liajn agarikojn. Ni eniru la vojeton, kaj tiam ni ne estos entrudiĝantoj. Se ni renkontos lin, mi estu la parolanto. Li estas amiko de Gaja, kaj iam mi sufiĉe ofte akompanis lin ĉi tien.
Ili marŝis laŭ la vojeto, ĝis ili ekvidis la pajlotegmentojn de granda domo kaj farmokonstruaĵoj elstariĝantaj el la arboj antaŭe. La Larvoj, la Pudipiedoj en Stoko kaj la plimultaj loĝantoj en Mariŝo estis domloĝantoj; kaj lia farmdomo estis fortike konstruita el brikoj kaj havis altan muron ĉirkaŭe. Troviĝis larĝa ligna pordo, kiu malfermiĝis al la vojeto el la muro.
Subite, dum ili proksimiĝis, ekkomenciĝis terura ululado kaj bojado, kaj ili aŭdis laŭtan voĉon, kiu kriis:
– Ten! Dent! Lup! Antaŭen, knaboj!
Frodo kaj Sam tuj haltis, sed Grinĉjo plupromenis kelkajn paŝojn. La pordo malfermiĝis kaj tri hundegoj elkuris sur la vojeton, kaj alsturmis la vojaĝantojn, sovaĝe bojante. Ili tute malatentis Grinĉjon; sed Sam kaŭris kontraŭ la muro, dum du lupsimilaj hundoj snufis lin suspekteme, kaj subbojis se li moviĝis. La plej granda kaj feroca el la trio haltis antaŭ Frodo, hirta kaj graŭla.
Nun tra la pordo aperis larĝa fortika hobito kun ronda ruĝa vizaĝo.
– Halo’! Halo’! Kiu vi estas, kaj kion vi volas? – li demandis.
– Bonan posttagmezon, s-ro Larvo! – diris Grinĉjo. La terkulturisto rigardis lin proksime.
– Nu estas, ĉu ne, sinjoreto Grinĉjo – s-ro Peregrino Tjuko, mi devas diri! – li kriis, ŝanĝante brovumadon al rikaneto. – Jam delonge mi ne vidis vin en tiu ĉi loko. Feliĉe por vi, ke mi konas vin. Mi ĝuste intencis inciti miajn hundojn kontraŭ fremduloj. Okazas hodiaŭ kelkaj kuriozaĵoj. Kompreneble, ja okazas de tempo al tempo, ke fremduloj vagas en ĉi regiono. Tro proksime al la Rivero, – li diris, skuante la kapon. – Sed tiu ulo estis la plej strangaspekta, kiun miaj okuloj iam ajn trafis. Li ne transiros senpermese mian kamparon la duan fojon, se mi kapablos tion malhelpi.
– Kian ulon vi aludas? – demandis Grinĉjo.
– Do lin vi ne vidis? – diris la terkulturisto. – Li laŭiris la vojeton al la ŝoseo antaŭ ne tre longe. Li estis strangulo kaj starigis strangajn demandojn. Sed vi eble eniru la domon, kaj ni interŝanĝos pli komforte la novaĵojn. Mi havas iom da bona elo kranebla, se vi kaj viaj amikoj emas, s-ro Tjuko.
Ŝajnis klare, ke la terkulturisto rakontos pli, se al li estus permesate tion fari propratempe kaj propramaniere, do ĉiuj akceptis la inviton.
– Kio pri la hundoj? – demandis Frodo maltrankvile. La terkulturisto ridis.
– Ili ne ĝenos vin, krom se mi tion ordonos. Jen, Ten! Dent! Alkalkanen! – li kriis. – Alkalkanen, Lup!
Malŝarĝante la mensojn de Frodo kaj Sam, la hundoj formarŝis kaj lasis ilin liberaj. Grinĉjo prezentis la du aliajn al la terkulturisto.
– S-ro Frodo Baginzo, – li diris. – Vi eble ne memoras lin, sed iam li loĝis ĉe Brando-Halo.
Pro la nomo Baginzo la terkulturisto eksurpriziĝis, kaj akre alrigardis Frodon. Momente Frodo ekpensis, ke memoro pri la ŝtelitaj agarikoj estas vekita, kaj ke al la hundoj estos ordonite lin forpeli. Sed Terkulturisto Larvo prenis lian brakon.
– Nu, ĉu tio ne estas eĉ pli stranga? – li ekkriis. – S-ro Baginzo, ĉu? Envenu! Necesas interparoli.
Ili eniris la kuirejon de la terkulturisto kaj eksidis antaŭ la larĝa kameno. S-ino Larvo alportis bieron en granda ujo kaj plenigis kvar grandajn kruĉojn. Ĝi estis bona, kaj Grinĉjo trovis sin pli ol kompensita rilate maltrafon de la Ora Perko. Sam glutetis sian bieron suspekteme. Li nature malfidis loĝantojn en aliaj partoj de la Provinco; kaj cetere li ne emis amikiĝi rapide kun iu, kiu batis lian mastron, negrave antaŭ iom longe.
Post kelkaj komentoj pri la vetero kaj la agrikulturaj probablecoj (kiuj ne pli misaŭguris ol kutime), terkulturisto Larvo demetis sian tasegon kaj rigardis ilin laŭvice.
– Nu, s-ro Peregrino, – li diris, – de kie vi venis, kaj kien vi intencas iri? Ĉu vi venis viziti min? Ĉar, se tiel, vi preterpasis mian pordon sen ke mi rimarkis vin.
– Nu, ne, – respondis Grinĉjo. – Se paroli vere, ĉar tion vi jam divenis, ni suriris la vojeton ĉe la alia finaĵo; ni trapasis viajn kampojn. Sed tio okazis pro hazardo. Ni perdis la vojon en la arbaro, malantaŭe apud Arbohalo, provante trovi rapidpadon ĝis la Pramo.
– Se mankis tempo, la vojo vin servus pli bone, – diris la terkulturisto. – Sed ne tio min koncernis. Vi havas permeson trapasi mian kamparon, se tion vi emas, s-ro Peregrino. Ankaŭ vi, s-ro Baginzo, kvankam probable ankoraŭ plaĉas al vi agarikoj, – li ridis. – Ha jes, la nomon mi rekonis. Mi memoras tempon, kiam la juna Frodo Baginzo estis unu el la plej friponaj junuloj en Boklando. Sed ne pri agarikoj mi pensis. Mi aŭdis la nomon Baginzo ĝuste antaŭ ol vi aperis. Kion, laŭ via supozo, demandis al mi tiu stranga ulo?
Ili atendis maltrankvile ĝis li priparolis.
– Nu, – la terkulturisto daŭrigis, proksimiĝante al sia celo kun lanta antaŭplezuro. – Li venis rajdante grandan nigran ĉevalon tra la pordo, kiu hazarde estis malfermita, kaj antaŭen ĝis mia dompordo.
Tute nigra estis ankaŭ li mem, kaj mantelita kaj kapuĉita, kvazaŭ li ne volus esti rekonata. “Ja kion en la Provinco li povas deziri?” mi pensis private. Ne multajn el la granduloj ni vidas cis la landlimo; kaj ĉiuokaze mi neniam aŭdis pri tia, kia ĉi nigrulo. “Bonan tagon al vi! – mi diras, elirante al M. – Ĉi tiu vojeto kondukas nenien, kaj kien ajn vi intencas iri, plej rapide estos reen al la vojo”. Ne plaĉis al mi lia aspekto; kaj kiam Ten elvenis, ĝi snufis unufoje kaj elpuŝis jelpon, kvazaŭ ĝi estus pikita: ĝi mallevis la voston kaj forkuregis kriĉante. La nigrulo sidis tute senmove.
» “Mi venis de tie, – li diris, malrapide kaj retenite, indikante al la okcidento, trans miaj kampoj, ĉu vi kredas. – Ĉu vi vidis Baginzon?” – li demandis strangavoĉe, kaj kliniĝis al mi. Nenian vizaĝon mi povis vidi, ĉar lia kapuĉo pendis malalten; kaj mi sentis tremeton je mia dorso. Sed mi ne konsentis, ke li trarajdu tiel arogante mian kamparon.
» “Foriru! – mi diris. – Troviĝas ĉi tie neniuj Baginzoj. Vi estas en malĝusta regiono de la Provinco. Prefere reiru okcidenten al Hobiturbo – sed ĉi-foje vi iru laŭ la vojo”.
» “Baginzo foriris, – li respondis flustre. – Li alvenas. Li ne tre malproksimas. Mi volas trovi lin. Se li preterpasos, ĉu vi sciigos min? Mi revenos kun oro”.
» “Tion vi ne faros, – mi diris. – Vi reiros tien, de kie vi venis, rapidege. Mi lasas por vi unu minuton antaŭ ol mi vokos ĉiujn miajn hundojn”.
» Li eligis specon de siblo. Tio eble estis ridado, eble ne. Poste li spronis sian ĉevalon rekte al mi, kaj mi forsaltis lastmomente. Mi vokis la hundojn, sed li forsvingiĝis kaj trarajdis la pordon kaj laŭ la vojeto al la ŝoseo kiel tondroklako. Kion vi opinias pri tio?
Frodo sidis momente, rigardante la fajron, sed li pensis nur kiel diable ili atingu la Pramon.
– Mi ne scias, kion pensi, – li diris fine.
– Do mi sciigos al vi, kion pensi, – diris Larvo. – Vi ne devis intermiksiĝi kun hobiturbanoj, s-ro Frodo. Personoj tie estas strangaj. – Sam ekmoviĝis sur sia seĝo, kaj rigardis la terkulturiston neamike. – Sed vi ĉiam estis knabo senpripensa. Kiam mi aŭdis, ke vi lasis Brandobokojn kaj foriris al tiu maljuna s-ro Bilbo, mi aŭguris, ke vi trafos en malfacilaĵojn. Atentu miajn vortojn, ĉio ĉi devenas de tiuj strangaj faroj de s-ro Bilbo. Sian monon li akiris iel strange en fremdaj lokoj, oni diras. Eble iuj emas eltrovi, kio okazis pri la oro kaj juveloj, kiujn li subterigis sur la monteto en Hobiturbo, kiel mi aŭdis?
Frodo diris nenion: la sagacaj supozoj de la terkulturisto estis iom maltrankviligaj.
– Nu, s-ro Frodo, – Larvo daŭrigis, – mi ĝojas, ke vi tiel saĝe revenis al Boklando. Jen mia konsilo: restu tie! Kaj ne intermiksiĝu kun tiuj strangaj eksteruloj. Ĉi tie vi havos amikojn. Se persekutos vin denove iuj nigruloj, mi pritraktos ilin. Mi diros, ke vi mortis, aŭ forlasis la Provincon, aŭ kion ajn vi volas. Kaj eble tio sufiĉe veros, ĉar tre probable estas maljuna s-ro Bilbo, pri kiu ili serĉas sciigojn.
– Vi eble pravas, – diris Frodo, evitante la okulojn de l’ terkulturisto kaj fikse rigardante la fajron.
Larvo rigardis lin penseme.
– Nu, evidente vi havas proprajn ideojn, – li diris. – Estas tiel evidenta, kiel mia nazo, ke ne hazardo venigis ĉi tien vin kaj tiun rajdanton samtage; kaj eble mia novaĵo finfine ne estis por vi multe nova. Mi ne postulas, ke vi diru al mi ion ajn, pri kio vi preferas silenti; sed mi konstatas, ke vi estas perturbita de io. Eble vi pensas, ke ne estos tro facile atingi la Pramon nekaptite?
– Tion mi ja pensis, – diris Frodo. – Sed ni devas provi tien veni; kaj tion ni ne plenumos sidante kaj pensante. Do bedaŭrinde ni devas foriri. Tre koran dankon pro via bonkoreco! Mi timis vin kaj viajn hundojn jam de pli ol tridek jaroj, terkulturisto Larvo, kvankam aŭdinte tion vi eble emos ridi. Estis domaĝe: ĉar mi maltrafis bonan amikon. Kaj nun mi bedaŭras forlasi vin tiel baldaŭ. Sed mi revenos, eble, iun tagon – se tion la sorto permesos.
– Vi estos bonvena, kiam vi venos, – diris Larvo. – Sed nun mi havas ideon. Estas jam preskaŭ la sunsubiro, kaj ni intencas vespermanĝi; ĉar plejofte ni enlitiĝas baldaŭ post la suno. Se vi kaj s-ro Peregrino kaj ĉiuj povus resti kaj manĝi kun ni, ni estus vere kontentaj!
– Kaj ankaŭ ni! – diris Frodo. – Sed ni devas tuj ekiri, mi timas. Eĉ nun estos mallume antaŭ ol ni alvenos la Pramon.
– Ha! sed atendu momenton! Mi intencis diri, ke post iom da manĝo mi eligos malgrandan furgonon, kaj mi veturigos vin ĉiujn ĝis la Pramo. Tio ŝparos al vi iom da marŝado kaj eble ŝparos al vi ankaŭ alispecajn ĝenojn.
Frodo nun akceptis dankeme la inviton, kio malŝarĝis Grinĉjon kaj Samon. La suno jam estis malantaŭ la okcidentaj montetoj, kaj la lumo ekmalheliĝis. Envenis du filoj de Larvo kaj liaj tri filinoj, kaj malavara vespermanĝo estis surtabligita. La kuirejon lumigis kandeloj kaj la fajro estis hejtita. S-ino Larvo vigle eniris-eliris. Unu-du aliaj hobitoj, kiuj estis bienlaboristoj, envenis. Baldaŭ dekkvaropo sidiĝis por manĝi. Biero abundis, kaj giganta plado de agarikoj kaj ŝinko, krom multaj aliaj solidaj farmbienaj manĝaĵoj. La hundoj kuŝis apudfajre kaj mordis lardhaŭton kaj krakigis ostojn.
Finmanĝinte, la terkulturisto kaj ties filoj eliris kun lanterno kaj pretigis furgonon. Estis mallume en la korto, kiam la gastoj eliris. Ili surĵetis la tornistrojn kaj engrimpis. La terkulturisto sidiĝis sur la gvidbenkon, kaj vipklake irigis siajn du fortajn poneojn. Lia edzino staris en la lumo de la malfermita dompordo.
– Gardu vin bone, Larvo! – ŝi vokis. – Ne disputu kun fremduloj kaj revenu senprokraste!
– Tion mi faros! – li diris kaj forruliĝis tra la pordo. Nun bloviĝis eĉ ne spiro de vento; la nokto daŭris trankvila kaj kvieta, kaj la aero estis frosteta. Ili antaŭeniris senlanterne kaj malrapide. Post unu-du mejloj finiĝis la vojeto, transiranta profundan drenfosaĵon kaj supreniranta laŭ mallonga deklivo ĝis altkonstruita ŝoseo.
Larvo descendis kaj atente observis ambaŭdirekten, norden kaj suden, sed nenio videblis en la mallumo, kaj sur la senmova aero aŭdiĝis neniu sono. Maldensaj strioj da rivernebuleto pendis super la fosaĵoj, kaj rampis tra la kampoj.
– Iĝos dense, – diris Larvo, – sed la lanternojn mi ne lumigos ĝis mi retroiros. Ion sur la vojo ni aŭdos longe antaŭ ol renkonti ĝin hodiaŭ vespere.
Estis kvin mejloj aŭ pli de l’ vojeto de Larvo ĝis la Pramo. La hobitoj ĉirkaŭvolvis sin, sed iliaj oreloj estis streĉitaj por aŭdi iun ajn sonon krom la grinco de l’ radoj kaj la malrapida klako de l’ poneaj hufoj. La furgono ŝajnis al Frodo pli malrapida ol heliko. Apude Grinĉjo kapokline proksimiĝis al dormo, sed Sam fikse rigardis antaŭen en la densiĝantan nebulon.
Finfine ili alvenis la komenciĝon de la prama vojeto. Ĝin signis du altaj blankaj stangoj, kiuj subite ekaperis dekstre. Terkulturisto Larvo haltigis la poneojn kaj la furgono grince senmoviĝis. Ili ĝuste komencis elfurgoniĝi, kiam subite ili aŭdis tion, kion ili la tutan tempon timis: hufojn sur la vojo antaŭe. La sono proksimiĝis al ili.
Larvo desaltis kaj staris tenante la kapojn de la poneoj, kaj fiksrigardis antaŭen en la malhelon. “Klak-klak, klak-klak”, aŭdiĝis la proksimiĝanta rajdanto. La hufoklakoj sonis laŭte en la senmova nebula aero.
– Prefere kaŝu vin, s-ro Frodo, – diris Sam malserene. – Kuŝiĝu en la furgono kaj kovru vin per lankovriloj, kaj ni devigos tiun rajdanton forturniĝi! – Li elgrimpis kaj iris stari apud la terkulturisto. Nigraj Rajdantoj devus transrajdi lin por aliri la furgonon.
“Klak-klak, klak-klak”. La rajdanto preskaŭ atingis ilin.
– Saluton al vi! – vokis terkulturisto Larvo. La proksimiĝantaj hufoj abrupte haltis. Ili supozis vidi malhelan mantelitan formon en la nebulo, du-tri paŝojn antaŭe.
– Atentu! – diris la terkulturisto, ĵetante la gvidrimenojn al Sam kaj paŝante antaŭen. – Ne proksimiĝu eĉ unu paŝon! Kion vi celas, kaj kien vi iras?
– Mi celas s-ron Baginzo. Ĉu vi vidis lin? – diris sordinita voĉo – sed ĝi estis la voĉo de Gaja Brandoboko. Kaŝlanterno estis malkovrita, kaj ties lumo trafis la mirigitan vizaĝon de la terkulturisto.
– S-ro Gaja! – li kriis.
– Jes, kompreneble! Kion vi supozis? – diris Gaja, paŝante antaŭen. Kiam li elnebuliĝis kaj iliaj timoj malkreskis, li ŝajnis subite malgrandiĝi al staturo normale hobita. Li rajdis poneon, kaj skarpo estis volvita ĉirkaŭ la kolo kaj trans la mentono por forteni la nebulon.
Frodo saltis el la furgono por saluti lin.
– Do jen vi finfine! – diris Gaja. – Mi komencis dubi, ĉu vi entute aperos hodiaŭ, kaj mi estis ĝuste reironta por vespermanĝi. Kiam nebuliĝis mi transvenis kaj rajdis direkte al Stoko por vidi, ĉu vi falis en iun drenfosaĵon. Sed mi tute ne scias, laŭ kiu vojo vi alvenis. Kie vi trovis ilin, s-ro Larvo? En via anaslageto?
– Ne, mi kaptis ilin, kiam ili entrudiĝis, – diris la terkulturisto, – kaj preskaŭ igis miajn hundojn ataki ilin; sed ili rakontos mem la tutan historion, sendube. Nun, se vi forpermesos min, s-ro Gaja kaj s-ro Frodo kaj ĉiuj, prefere mi ekiru hejmen. S-ino Larvo certe malsereniĝos, ĉar la nokto dense nebuliĝis.
Li retroirigis la furgonon en la vojeton kaj turnis ĝin.
– Nu, bonan nokton al ĉiuj, – li diris. – Tio estis stranga tago, sen ia dubo. Sed fino bona, ĉio bona; kvankam eble ni prefere ne diru tion ĝis ni atingos proprajn hejmojn. Estas ja vere, ke ankaŭ mi ĝojos tion fari.
Li lumigis siajn lanternojn, kaj surfurgoniĝis. Subite li eltiris korbegon el sub la benko.
– Mi preskaŭ forgesis, – li diris. – S-ino Larvo pakis tion ĉi por s-ro Baginzo, kun siaj bondeziroj. – Li transdonis ĝin kaj formoviĝis, sekvate de abundaj dankesprimoj kaj deziroj pri bona nokto.
Ili rigardis la palajn ringojn de lumo ĉirkaŭ liaj lanternoj dum ili malaperis en la nebulan nokton. Subite Frodo ridis: el la kovrita korbego, kiun li tenis, leviĝis odoro de agarikoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.