|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MASTRO DE L’ RINGOJAŭtoro: J.R.R. Tolkien |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Super la ĉefurbo de Gondoro estis pendanta dubemo kaj granda timego. Bela vetero kaj klara sunlumo ŝajnis nur moki homojn, kies tagoj enhavis malmulte da espero, kaj kiuj atendis ĉiumatene novaĵojn pri misa sorto. Ilia mastro estis mortinta kaj enterigita, morta kuŝis la Reĝo de Rohano en ilia Citadelo, kaj la nova Reĝo veninta al ili nokte estis denove for al milito kontraŭ potencoj tro malhelaj kaj teruraj por konkero far ajna forto aŭ kuraĝo. Kaj neniu novaĵo venis. Post kiam la armeo forlasis la Morgulan Valon kaj laŭiris la vojon norden sub ombro de la montaro, neniu kuriero revenis, nek ajna onidiro pri tio, kio okazas en la kovanta oriento.
Kiam la Komandantoj estis for du tagojn, Damo Eovina ordonis, ke la virinoj, kiuj servis ŝin, alportu ŝian robaron, kaj ŝi rifuzis kontraŭdirojn, sed ellitiĝis; kaj kiam ili jam vestis ŝin kaj subtenis per lina skarpo ŝian brakon, ŝi iris al la estro de la Domoj de Kuracado.
– Sinjoro, – ŝi diris, – mi estas tre maltrankvila, kaj mi ne plu povas kuŝi nenion farante bradipe.
– Damo, – li respondis, – vi ankoraŭ ne resaniĝis, kaj al mi estis ordonite, ke mi flegu vin elstare zorgeme. Vi ne devis ellitiĝi dum ankoraŭ sep tagoj, aŭ tiel oni ordonis. Mi petas vin reiri.
– Mi estas kuracita, – ŝi diris, – kuracita almenaŭ korpe, escepte de mia maldekstra brako, kaj tiu estas ripozanta. Sed mi malsaniĝos denove, se nenio estas de mi farota. Ĉu ne venis militaj novaĵoj? La virinoj nenion povas sciigi al mi.
– Mankas novaĵoj. Krom ke la Mastroj rajdis al la Morgula Valo; kaj oni diris, ke la nova estro el la nordo komandas. Granda princo li estas, kaj kuraculo; kaj por mi estas ege strange, ke mano kuraca ankaŭ svingas glavon. Ne estas tiel nun en Gondoro, kvankam iam estis tiel, se veras la malnovaj rakontoj. Sed dum multaj jaroj ni, kuracistoj, celis nur fliki la ŝirojn faritajn de viroj glavaj. Tamen eĉ sen ili ni ankoraŭ havus sufiĉe da okupiĝo: la mondo sufiĉe plenas je damaĝoj kaj akcidentoj sen ke militoj plinombrigu ilin.
– Necesas nur unu malamiko por krei militon, ne du, sinjoro kuracestro, – respondis Eovina. – Kaj tiuj, kiuj ne posedas glavojn, povas tamen morti per ili. Ĉu vi volus, ke la homoj de Gondoro rikoltu por vi nur kuracherbojn, kiam la Malhela Mastro kunvokas armeojn? Kaj ne ĉiam estas bone kuraciĝi korpe. Ankaŭ ne estas ĉiam mise morti en batalo, eĉ tre dolore. Se estus permesate al mi, en tiu ĉi malluma horo mi elektus tiun lastan.
La kuracestro rigardis ŝin. Alta ŝi staris, kun la okuloj brilaj en ŝia blanka vizaĝo, kaj mano pugnigita, kiam ŝi turnis sin kaj elrigardis tra lia fenestro, kiu malfermiĝis al la oriento. Li suspiris kaj skuis sian kapon. Post paŭzo ŝi turnis sin al li denove.
– Ĉu neniu tasko farendas? Kiu komandas en tiu ĉi Urbo?
– Mi ne scias precize. Tiuj aferoj ne estas miaj zorgoj. Iu marŝalo komandas la rajdistojn de Rohano, kaj Mastro Hurino, oni diris al mi, komandas la gondoranojn. Sed Mastro Faramiro estas laŭrajte la Reganto de la Urbo.
– Kie mi povos trovi lin?
– En tiu ĉi domo, damo. Li estas grave vundita, sed nun li progresas al sano. Sed mi ne scias...
– Ĉu vi ne volas konduki min al li? Tiam vi scios.
Mastro Faramiro promenis sola en la ĝardeno de la Domoj de Kuracado, kaj la sunlumo varmigis lin, kaj li sentis, ke nova vivo trakuras liajn vejnojn; sed lia koro estis peza, kaj li elrigardis orienten trans la murojn. Kaj veninte, la kuracestro prononcis lian nomon, kaj li turnis sin kaj ekvidis Eovinan, la Damon de Rohano; kaj kompato emociis lin, ĉar li vidis, ke ŝi estas vundita, kaj lia klarvido perceptis, ke ŝi malĝojas kaj maltrankvilas.
– Sinjoro, – diris la kuracestro, – jen estas Damo Eovina el Rohano. Ŝi rajdis kun sia reĝo kaj estis grave vundita, kaj loĝas nun sub mia prizorgo. Sed ŝi ne estas kontenta, kaj ŝi volas alparoli la Reganton de la Urbo.
– Ne miskomprenu min, sinjoro, – diris Eovina. – Malĝojigas min ne manko de prizorgo. Neniuj domoj povus esti pli belaj por tiuj, kiuj deziras kuraciĝon. Sed mi ne kapablas kuŝi bradipe, senokupe, enkaĝigite. Mi atendis morton en batalo. Sed mi ne mortis, kaj la batalo daŭras.
Pro gesto de Faramiro la kuracestro riverencis kaj foriris.
– Kion vi deziras, ke mi faru, damo? – demandis Faramiro. – Ankaŭ mi estas enkarcerigito de la kuracistoj. – Li rigardis ŝin, kaj ĉar li estis homo, kiun kompato profunde emociis, al li ŝajnis, ke ŝia belo kaj ŝia malĝojo trapikos lian koron. Kaj ŝi rigardis lin kaj vidis la serenan teneron en liaj okuloj, kaj tamen ŝi sciis, ĉar ŝi estis edukita inter militemaj viroj, ke jen estis iu, kiun neniu rohana rajdanto povus superi en batalo.
– Kion vi deziras? – li diris denove. – Mi faros tion, kion mi kapablas.
– Mi volas, ke vi ordonu al tiu kuracestro, ke li permesu al mi foriri, – ŝi diris; sed kvankam ŝiaj vortoj estis daŭre fieraj, ŝia koro hezitis, kaj por la unua fojo ŝi dubis pri si mem. Ŝi konjektis, ke tiu altulo, samtempe severa kaj milda, eble taksos ŝin nur kaprica, kiel infanon al kiu mankas la mensa firmeco necesa por finplenumi taskon seninteresan.
– Mi mem estas sub lia prizorgo, – respondis Faramiro. – Mi ankaŭ ankoraŭ ne akceptis mian regantecon en la Urbo. Sed eĉ se mi tion farus, mi plu aŭskultus liajn konsilojn kaj ne kontraŭdirus lian volon pri liaj metiaj aferoj, krom pro iu forta bezono.
– Sed kuraciĝon mi ne deziras, – ŝi diris. – Mi deziras rajdi al la milito kiel mia frato Eomero, aŭ prefere kiel Reĝo Teodeno, ĉar li mortis kaj havas samtempe honoron kaj pacon.
– Estas tro malfrue, damo, por sekvi la Komandantojn, eĉ se vi disponus sufiĉan forton. Sed morto en batalo eble venos iam al ni ĉiuj, vole aŭ nevole. Vi estos pli bone preparita por fronti ĝin laŭ via maniero, se dum restas ankoraŭ tempo, vi faros laŭ la ordono de la kuracisto. Vi kaj mi, ni devas toleri pacience la horojn de atendado.
Ŝi ne respondis, sed kiam li rigardis ŝin, al li ŝajnis, ke io en ŝi moliĝis, kvazaŭ severa frosto cedus pro unua febla aŭguro de la printempo. Larmo aperis en ŝia okulo kaj ruliĝis laŭ ŝia vango, kvazaŭ brileta pluvero. Ŝia fiera kapo iomete kliniĝis. Poste mallaŭte, kvazaŭ ŝi pli parolus al si ol al li, ŝi diris:
– Sed la kuracistoj volas, ke mi kuŝu en la lito ankoraŭ sep tagojn. Kaj mia fenestro ne frontas orienten.
Nun ŝia voĉo estis tiu de fraŭlino juna kaj malĝoja. Faramiro ridetis, kvankam lian koron plenigis kompato.
– Ĉu via fenestro ne frontas orienten? – li diris. – Tion oni povas korekti. Tiurilate mi ordonos al la kuracestro. Se vi restos en tiu ĉi domo sub nia prizorgo, sinjorino, kaj ripozos, tiam vi promenos en tiu ĉi ĝardeno en la sunlumo, laŭ via volo; kaj vi rigardos orienten, kien iris ĉiuj niaj esperoj. Kaj ĉi tie vi trovos min promenanta kaj atendanta, kaj ankaŭ rigardanta orienten. Faciligus miajn zorgojn, se vi parolus al mi, aŭ promenus kun mi de tempo al tempo.
Tiam ŝi levis sian kapon kaj rigardis denove en liajn okulojn; kaj ŝia pala vizaĝo koloriĝis.
– Kiel mi faciligos viajn zorgojn, sinjoro? – ŝi demandis. – Kaj mi ne deziras la parolon de vivaj homoj.
– Ĉu vi volas akcepti mian malkaŝan respondon?
– Mi volas.
– Do, Eovina de Rohano. Mi diras al vi, ke vi estas bela. En la valoj de niaj montetoj estas floroj belaj kaj helaj, kaj fraŭlinoj eĉ pli belaj; sed ĝis nun mi vidis en Gondoro nek floron nek fraŭlinon tiom belan kaj tiom malĝojan. Eble nur kelkaj tagoj restas antaŭ ol mallumo trafos nian mondon, kaj kiam ĝi venos, mi esperas fronti ĝin senŝancele; sed faciligus mian koron, se dum la suno ankoraŭ brilas, mi povus plu vidi vin. Ĉar vi kaj mi ambaŭ pasis sub la flugilojn de la Ombro, kaj la sama mano nin retiris.
– Ve, ne min, moŝto! – ŝi diris. – Ombro ankoraŭ kovras min. Ne atendu de mi kuracon! Mi estas ŝildoportantino kaj mia mano estas malmilda. Sed mi dankas vin almenaŭ pro tio, ke mi ne devos resti en mia ĉambro. Mi promenos libere dank’ al la bonkoreco de la Reganto de la Urbo. – Kaj ŝi genufleksis antaŭ li kaj reiris en la domon. Sed Faramiro dum longa tempo promenis sola en la ĝardeno, kaj lia rigardo jam turniĝis prefere al la domo ol al la orientaj muroj.
Reveninte al sia ĉambro, li alvokis la kuracestron kaj aŭdis ĉion pri la Damo de Rohano, kion tiu povis rakonti.
– Sed sendube, mastro, – diris la kuracestro, – vi ekscius pli multe de la duonulo, kiu estas ĉe ni; ĉar li partoprenis la rajdadon de Reĝo Teodeno kaj estis kun la Damo en la fino, oni diras.
Kaj tiel Gaja estis sendita al Faramiro, kaj dum la tuta tago ili longe interparolis, kaj Faramiro eksciis multon, eĉ pli multon ol Grinĉjo vortigis; kaj li pensis, ke li jam iomete komprenas la malĝojon kaj maltrankvilon de Eovina el Rohano. Kaj dum la bela vespero Faramiro kaj Grinĉjo promenis en la ĝardeno, sed ŝi ne venis.
Sed matene, kiam Faramiro venis el la Domoj, li vidis ŝin, dum ŝi staris sur la muroj, kaj ŝi estis tute blankvestita, kaj brilis en la sunlumo. Kaj li vokis ŝin, kaj ŝi venis suben, kaj ili promenis sur la herbo aŭ sidis kune sub verda arbo, jen silente, jen parolante. Kaj ĉiun postan tagon ili faris simile. Kaj la kuracestro, rigardante tra sia fenestro, ĝojis en sia koro, ĉar li estis kuracisto, kaj liaj zorgoj malpeziĝis; kaj estis certe, ke, malgraŭ pezo de la timo kaj misaŭguro en la homaj koroj, tiu duopo el liaj vartatoj plu prosperis kaj ĉiutage plifortiĝis.
Kaj venis la kvina tago, post kiam Damo Eovina unuafoje iris al Faramiro; kaj ili denove staris kune sur la urba muro kaj rigardis. Ankoraŭ ne venis informoj, kaj ĉiuj koroj malhelis. Ankaŭ la vetero ne plu helis. Estis fride. Vento, kiu nokte estiĝis, jam akre blovis el la nordo, kaj ĝi plifortiĝadis; sed la ĉirkaŭaj terenoj aspektis grizaj kaj mornaj.
Ili estis vestitaj per varmaj roboj kaj pezaj manteloj, kaj super ĉio Damo Eovina portis bluan mantelegon el koloro de profunda somernokto, kaj ĉirkaŭ la orlo kaj la kolo sur ĝi estis arĝentaj steloj. Faramiro alportigis tiun robon kaj volvis ŝin per ĝi; kaj li opiniis, ke ŝi aspektas efektive bele kaj reĝinece, kiam ŝi staris tie apude. Tiu mantelego estis teksita por lia patrino, Finduilasa el Amroto, kiu mortis juna, kaj por li ĝi estis nur memoro pri belo antaŭlonga kaj pri lia unua funebro; kaj ŝia robo ŝajnis al li vestaĵo taŭga por la belo kaj malĝojo de Eovina.
Sed nun ŝi frostotremis sub la stela mantelego, kaj ŝi rigardis norden, trans la grizaj proksimaj teroj, en la okulon de la malvarma vento, kie fore la ĉielo estis malmola kaj klara.
– Kion vi serĉas, Eovina? – demandis Faramiro.
– Ĉu ne la Nigra Pordego troviĝas tie fore? – ŝi diris. – Kaj ĉu ne li jam devis alveni tien? Pasis sep tagoj, de kiam li forrajdis.
– Sep tagoj. Sed ne pensu malbone pri mi, se mi diras al vi: ili havigis al mi samtempe ĝojon kaj doloron, kiujn mi ne supozis iam sperti. Ĝojon, vidante vin; sed doloron, ĉar nun la timo kaj dubo en tiu ĉi misa tempo iĝis efektive malhelaj. Eovina, mi ne volas, ke tiu ĉi mondo finiĝu nun, nek perdi tiel baldaŭ tion, kion mi trovis.
– Ĉu perdi tion, kion vi trovis, sinjoro? – ŝi respondis; sed ŝi rigardis lin serioze, kaj ŝiaj okuloj estis bonkoraj. – Mi ne scias, kion dum tiuj tagoj vi trovis, kion vi povus perdi. Sed vidu, amiko mia, pri tio ni ne parolu! Ni tute ne parolu! Mi staras ĉe iu terura rando, kaj en la abismo antaŭ miaj piedoj estas komplete mallume, sed ĉu estas ia lumo malantaŭ mi, mi ne povas scii. Ĉar mi ankoraŭ ne kapablas turniĝi. Mi atendas iun baton de la sorto.
– Jes, ni atendas sortobaton, – diris Faramiro. Kaj ili diris nenion plu; kaj ŝajnis al ili, starantaj sur la muro, ke la vento ĉesis, kaj la lumo forvelkis, kaj la suno estis malakrigita, kaj silentiĝis ĉiuj bruoj en la Urbo kaj en la ĉirkaŭa regiono: nek vento, nek voĉo, nek birda trilo, nek folia susuro, nek ilia propra spirado estis aŭdebla; la batado de iliaj koroj senmoviĝis. La tempo haltis.
Kaj dum ili staris tiel, iliaj manoj renkontiĝis kaj tenis sin reciproke, kvankam tion ili ne sciis. Kaj daŭre ili atendis nekonatan. Post iom da tempo ŝajnis al ili, ke super la firstoj de la foraj montoj leviĝis vasta montego da mallumo, baŭmante kiel ondo inundonta la mondon, kaj ĉirkaŭ ĝi fulmoj flagris; kaj poste tremego trakuris la teron, kaj ili sentis ŝanceliĝon de la muroj de la Urbo. Suspireca sono leviĝis el ĉiuj ĉirkaŭaj terenoj; kaj iliaj koroj subite ekbatis denove.
– Tio memorigas min pri Numenoro, – diris Faramiro, kaj miris aŭdante sin paroli.
– Ĉu pri Numenoro?
– Jes, pri la lando Okcidentio, kiu dronis, kaj pri la malhela ondego grimpanta super la verdajn landojn kaj super la montojn, kaj proksimiĝanta, mallumo neeskapebla. Mi ofte sonĝas pri tio.
– Do vi opinias, ke la Mallumo venas? Mallumo neeskapeblas? – diris Eovina kaj subite proksimiĝis al li.
– Ne, – diris Faramiro, rigardante ŝian vizaĝon. – Tio estis nur bildo en la menso. Mi ne scias, kio okazas. La racio de mia maldorma menso sciigas al mi, ke okazis granda misaĵo, kaj ni staras ĉe la fino de tagoj. Sed mia koro diras, ke ne; kaj ĉiuj miaj membroj malpezas, kaj venas al mi espero kaj ĝojo, kiujn neniu racio povas malakcepti. Eovina, Blanka Damo de Rohano, en tiu ĉi horo mi ne kredas, ke iu ajn mallumo estos daŭra!
Li kliniĝis kaj kisis ŝian frunton.
Kaj tiel ili staris sur la muroj de la ĉefurbo de Gondoro, kaj ventego ekestis kaj blovis, kaj iliaj haroj, korvokoloraj kaj oraj, elstriis intermiksiĝe en la aero. Kaj la Ombro foriris, kaj la suno senvualiĝis, kaj la lumo elsaltis; kaj la akvo de Anduino ekbrilis kiel arĝento, kaj en ĉiuj doraoj de la Urbo la homoj ekkantis pro la ĝojo, kiu leviĝis en iliaj koroj el kiu fonto, ili ja ne sciis.
Kaj antaŭ ol la suno multe posttagmezis, el la oriento alflugis granda aglo, kiu alportis novaĵojn preteresperajn de la Mastroj de l’ Okcidento, kriante:
Kantu jam, popolo de l’ Turego Anoro,
ĉar la Regno de Saŭrono finiĝis por ĉiam,
kaj la Malhela Turego estas detruita.
Kantu kaj ĝoju, popolo de l’ Turego Garda,
ĉar via vaĉado ne estis vana,
kaj rompitas la Nigra Pordego,
via Reĝo trapasis,
kaj li estas venkinta.
Kantu ĝojplene, infanoj de l’ okcidento,
ĉar via Reĝo venos denove,
kaj li loĝados inter vi
ĉiujn tagojn de via vivo.
Kaj la Arbo velkinta estos renovigita,
kaj li plantos ĝin en la lokoj altaj,
kaj la Urbo estos benita.
Kantu la tuta popolo!
Kaj la homoj kantis sur ĉiuj vojoj de la Urbo.
La sekvintaj tagoj estis oraj, kaj printempo kaj somero kuniĝis kaj jubilis kune sur la kampoj de Gondoro. Kaj informoj jam venis per rapidaj rajdantoj el Kairo Andros pri ĉio farita, kaj la Urbo pretiĝis por la alveno de la Reĝo. Grinĉjo estis alvokita kaj forrajdis kun la furgonoj, kiuj portis varprovizojn al Osgiliado kaj de tie al Kairo Andros. Sed Faramiro ne iris, ĉar jam kuracita li surprenis sian aŭtoritatecon kaj la regantecon, kvankam nur por mallonga daŭro, kaj lia devo estis prepari por iu, kiu anstataŭos lin.
Ankaŭ Eovina ne foriris, kvankam ŝia frato sendis mesaĝon, kun peto ke ŝi venu al la kampo de Kormaleno. Kaj Faramiro miris pro tio, sed li malofte vidis ŝin, estante okupata pri aliaj aferoj; kaj ŝi plu loĝis en la Domoj de Kuracado kaj promenis sola en la ĝardeno, kaj ŝia vizaĝo denove paliĝis, kaj ŝajnis, ke en la tuta Urbo nur ŝi malsanetas kaj malĝojas. Kaj la kuracestro estis ĉagrenita, kaj li rakontis pri tio al Faramiro.
Poste Faramiro venis serĉante ŝin, kaj ankoraŭfoje ili staris kune sur la muro; kaj li diris al ŝi:
– Eovina, kial vi prokrastas ĉi tie, kaj ne iras al la jubilado en Kormaleno post Kairo Andros, kie via frato atendas vin?
– Ĉu vi ne scias? – ŝi diris. Sed li respondis:
– Povas esti du kialoj, sed mi ne scias, kiu el ili estas vera.
– Mi ne emas ludi per enigmoj, – ŝi diris. – Parolu pli rekte.
– Do se tion vi volas, damo, – li diris, – vi ne foriras, ĉar alvokis vin nur via frato, kaj rigardi Mastron Aragorno, heredinton de Elendilo, dum lia triumfo jam ne havigus al vi ĝojon. Aŭ ĉar ne foriris mi, kaj vi plu deziras esti proksima al mi. Kaj eble pro ambaŭ tiuj kialoj, kaj vi mem ne scias elekti inter ili. Eovina, ĉu vi ne amas min, aŭ ne volas tion?
– Mi volis esti amata de alia, – ŝi respondis. – Sed mi deziras kompaton de neniu.
– Tion mi scias. Vi deziris la amon de Mastro Aragorno. Ĉar li estis alta kaj potenca, kaj vi volis havi renomon kaj gloron kaj esti levita super la mizerulojn kiuj rampas sur la tero. Kaj li ŝajnis al vi admirinda, kiel granda komandanto eble ŝajnas al juna soldato. Ĉar tia li estas, sinjoro inter la batalantoj, la plej granda nun ekzistanta. Sed kiam li donis al vi nur komprenemon kaj kompaton, tiam vi deziris havi nenion, escepte de kuraĝa morto en batalo. Rigardu min, Eovina!
Kaj Eovina rigardis Faramiron longe kaj senŝancele; kaj Faramiro diris:
– Ne malestimu kompaton, kiu estas donaco de milda koro, Eovina! Sed mi ne proponas al vi mian kompaton. Ĉar vi estas damo alta kaj brava kaj mem akiris renomon, kiu ne estas forgesota; kaj vi estas damo bela, mi opinias, kion eĉ la vortoj de la elfa lingvo ne sufiĉe priskribas. Kaj mi amas vin. Iam mi kompatis vian malĝojon. Sed nun, eĉ se vi estus sentrista, sen timo aŭ ajna manko, se vi estus la feliĉa reĝino de Gondoro, mi ankoraŭ amus vin. Eovina, ĉu vi ne amas min?
Tiam la koro de Eovina ŝanĝiĝis, aŭ eble ŝi finfine komprenis ĝin. Kaj subite forlasis ŝin vintro, kaj la suno brilis al ŝi.
– Mi staras en Minaso Anor, la Turego de la Suno, – ŝi diris. – Kaj jen! La Ombro foriris! Mi ne plu estos ŝildoportantino, nek konkuros kun la grandaj rajdistoj, nek ĝojos nur pri kantoj de mortigo. Mi estos kuracistino, kaj amos ĉion, kio kreskas kaj ne estas malfekunda. – Ŝi denove rigardis Faramiron. – Mi ne plu deziras esti reĝino.
Tiam Faramiro ridis gaje.
– Tio estas bona, – li diris, – ĉar Reĝo mi ne estas. Sed mi edzinigos la Blankan Damon de Rohano, se tion ŝi volos. Kaj se ŝi tion volas, ni do transiru la riveron kaj en tagoj pli feliĉaj ni loĝu en la bela Itilio kaj kreu tie ĝardenon. Ĉio kreskos en ĝojo tie, se venos la Blanka Damo.
– Ĉu do mi devos forlasi mian propran popolon, viro el Gondoro? – ŝi demandis. – Kaj ĉu vi volas, ke via fiera popolo diru pri vi: “Jen iras princo, kiu malsovaĝigis furiozan ŝildoportantinon el la nordo! Ĉu ne troviĝis elektinda virino el la Numenora raso?”
– Mi volas, – diris Faramiro kaj brakumis ŝin kaj kisis ŝin sub la sunluma ĉielo, kaj li tute ne ĝeniĝis pro tio, ke ili staras alte sur la muro kaj estas videblaj de multaj. Kaj multaj efektive vidis ilin kaj la lumon, kiu ĉirkaŭis ilin, kiam ili venis suben de la muroj kaj iris man-en-mane ĝis la Domoj de Kuracado.
Kaj al la kuracestro Faramiro diris:
– Jen Eovina, la Damo el Rohano, kaj nun ŝi estas kuracita. Kaj la kuracestro diris:
– Do mi liberigas ŝin el mia prizorgo kaj adiaŭas ŝin, kaj ŝi neniam denove suferu doloron aŭ malsanon. Mi rekomendas ŝin al prizorgo de la Reganto de la Urbo, ĝis revenos ŝia frato.
Sed Eovina diris:
– Tamen nun, havante permeson foriri, mi volas resti. Ĉar tiu ĉi Domo iĝis por mi la plej benita el ĉiuj loĝejoj.
Kaj ŝi restis tie, ĝis venis Reĝo Eomero.
Ĉio estis nun pretigata en la Urbo; kaj formiĝis granda homamaso, ĉar la novaĵo disvastiĝis en ĉiuj regionoj de Gondoro, de Min-Rimono ĝis eĉ Pinato Gelin kaj la malproksimaj marbordoj. Kaj ĉiuj, kiuj povis veni al la Urbo, venis rapide. Kaj la Urbo denove pleniĝis de virinoj kaj belaj infanoj, kiuj reiris al siaj domoj ŝarĝite de floroj; kaj el Dol Amroto venis harpistoj, kiuj plej lerte harpis en la tuta lando; kaj troviĝis ludantoj de vjoloj kaj de flutoj kaj de arĝentaj trumpetoj kaj klarvoĉaj kantistoj el la valoj de Lebenino.
Finfine venis vespero, dum kiu de la muroj videbliĝis la pavilonoj, kaj tra la tuta nokto lanternoj lumis, dum la homoj atendis la tagiĝon. Kaj kiam la suno leviĝis en la klara mateno super la orientajn montojn, sur kiuj ne plu kuŝis ombroj, tiam ĉiuj sonoriloj sonoris, kaj ĉiuj standardoj malvolviĝis kaj flirtis en la vento; kaj sur la Blanka Turo de la Citadelo la standardo de la Regantoj, hele arĝenta kiel neĝo en la sunlumo, surhavante nek blazonon nek devizon, estis lastfoje hisita super Gondoro.
Nun la Komandantoj de l’ Okcidento kondukis sian armeon al la Urbo, kaj la homoj vidis ilin avancantaj vicon post vico, flagrantaj kaj ekbrilantaj en la sunleviĝo kaj arĝente muarantaj. Kaj tiel ili alvenis antaŭ la Pordegon kaj haltis je mejl-okono antaŭ la muroj. Ĝis nun neniu pordoklapo estis restarigita, sed barilo estis metita trans la enirejoj de la Urbo, kaj tie staris armitoj en arĝento kaj nigro kun elingigitaj longaj glavoj. Antaŭ la barilo staris Reganto Faramiro kaj Hurino, Gardisto de la Ŝlosiloj, kaj aliaj komandantoj de Gondoro, kaj Damo Eovina el Rohano kun marŝalo Elfhelmo kaj multaj kavaliroj de Markio; kaj ambaŭflanke de la Pordego estis granda amaso da belaj homoj en buntaj vestaĵoj kaj florgirlandoj.
Do nun estis larĝa spaco antaŭ la muroj de Minaso Tirit, kaj ĝin enfermis ĉiuflanke la kavaliroj kaj soldatoj de Gondoro kaj Rohano, kaj la popolo de la Urbo kaj el ĉiuj landopartoj. Ĉiuj silentiĝis, kiam el la amaso enpaŝis la dunadanoj en arĝento kaj grizo; kaj antaŭ ili venis malrapide Mastro Aragorno. Li estis vestita en nigra maŝarmaĵo ornamita per arĝento, kaj li portis longan mantelon el pura blanko agrafita ĉe la gorĝo per verda juvelo defore brilanta; sed lia kapo estis nekovrita. Kun li estis Eomero el Rohano, kaj Princo Imrahilo, kaj Gandalfo tute blankvestita, kaj kvar etaj figuroj, pri kiuj miris multaj homoj.
– Ne, kuzino! Ili ne estas knaboj, – diris Joreta al sia parencino el Imloto Melui, kiu staris apude. – Ili estas Perianoj el la fora lando de la Duonuloj, kie ili estas laŭdire tre famaj princoj. Tion mi scias, ĉar mi vartis unu el ili en la Domoj. Ili estas malgrandaj, sed ili estas bravaj. Vidu, kuzino, unu el ili iris kun nur sia eskviro en la Nigran Landon kaj batalis tie sola kontraŭ la Malhela Mastro mem, kaj fajrigis ties Turegon, se tion vi povas kredi. Almenaŭ tion oni rakontas en la Urbo. Temas verŝajne pri tiu, kiu marŝas kun nia Elfŝtono. Ili estas koraj amikoj, mi aŭdis. Nu, li estas mirindulo, Mastro Elfŝtono: ne tro molparola, certe, sed li havas koron oran, kiel oni diras, kaj li havas manojn kuracajn. “La manoj de la Reĝo estas manoj de kuracisto”, mi diris; kaj tiamaniere ĉio estis retrovita. Kaj Mitrandiro diris al mi: “Joreta, la homoj longe memoros viajn vortojn”, kaj...
Sed al Joreta ne estis permesate daŭrigi la klarigon al la kampara parencino, ĉar sonoris trumpeto, kaj sekvis kompleta silento. Tiam el la Pordego venis Faramiro kaj Hurino kun la Ŝlosiloj, kaj neniuj aliaj, krom ke malantaŭ ili marŝis kvar viroj en la altaj kaskoj kaj armaĵo de la Citadelo, kaj tiuj portis grandan keston el nigra lebetrono ligita per arĝento.
Faramiro renkontis Aragornon meze de la kunvenintoj, kaj li genuiĝis, kaj diris:
– La lasta Reganto de Gondoro petas permeson transdoni sian oficon.
Li etendis blankan bastoneton, sed Aragorno akceptis la bastoneton kaj redonis ĝin, dirante:
– Tiu ofico ne finiĝis, kaj ĝi estos via kaj posedaĵo de viaj heredontoj, tiel longe, kiel daŭros mia nasklinio. Plenumu do vian oficon!
Faramiro stariĝis kaj parolis klarvoĉe:
– Homoj de Gondoro, aŭdu nun la Reganton de la Regno! Jen! Finfine venis iu por pretendi la reĝecon. Jen estas Aragorno, filo de Aratorno, ĉefo de la Dunadanoj el la Nordo, Komandanto de la Armeo de l’ Okcidento, portanto de la Glavo Reforĝita, venkinto en batalo, kies manoj havigas kuracadon, la Elfŝtono, Elesaro el la linio de Valandilo, filo de Isilduro, Elendila filo el Numenoro. Ĉu li estu la Reĝo kaj eniru en la Urbon kaj loĝadu tie?
Kaj la tuta homamaso kaj la tuta popolo kriis jes kvazaŭ unuvoĉe. Kaj Joreta diris al sia parencino:
– Tio ĉi estas nur ceremonio tia, kian ni havas en la Urbo, kuzino; ĉar li jam eniris, kiel mi klarigis al vi; kaj li diris al mi... – Kaj ŝi denove devis silentiĝi, ĉar Faramiro denove ekparolis.
– Homoj el Gondoro, la analistoj diras, ke en la malnova tempo la reĝo kutime ricevis la kronon de sia patro, antaŭ ol tiu mortis; aŭ se tio ne eblis, li iris sola kaj akceptis ĝin el la manoj de sia patro en la tombo, kie tiu estis kuŝigita. Sed pro tio, ke nun la aferoj devas esti alimaniere aranĝitaj, per la aŭtoritato de la Reganto mi hodiaŭ portigis ĉi tien el Rat Dineno la kronon de Earnuro, la lasta Reĝo, kies tagoj pasis dum la epoko de niaj prapatroj antaŭ longe.
La gardistoj paŝis antaŭen, kaj Faramiro malfermis la keston kaj levis la antikvan kronon. Ĝi estis formita simile al la kaskoj de la citadelaj gardistoj, sed ĝi estis pli impona, kaj ĝi estis tute blanka, kaj la aloj ambaŭflanke estis faritaj el perlamoto kaj arĝento simila al marbirdaj flugiloj, ĉar ĝi estis la emblemo de la reĝoj, kiuj venis transmaren. Sep gemoj diamantaj estis enfiksitaj en la cirkleto, kaj sur ĝia supro estis fiksita unu juvelo, kies lumo supreniris kvazaŭ flamo.
Tial Aragorno prenis la kronon, levis ĝin alte kaj diris:
– Et Eärello Endorenna utúlien. Sinome maruvan ar Hildinyar tenn’ Ambar-metta!
Kaj tiuj estis la vortoj, kiujn Elendilo parolis, kiam li alvenis el la maro sur flugiloj de la vento: “El la Granda Maro al Mez-Tero mi venis. En tiu ĉi loko loĝados mi kaj miaj heredontoj, ĝis la fino de la mondo”.
Poste, mirigante multajn, Aragorno ne surkapigis la kronon, sed redonis ĝin al Faramiro kaj diris:
– Per la penado kaj kuraĝo de multaj mi ricevas mian heredaĵon. Rekone de tio, mi deziras, ke la Ringoportinto alportu la kronon, kaj Mitrandiro metu ĝin sur mian kapon, se li konsentas; ĉar li estis la instiginto de ĉio plenumita, kaj lia estas tiu ĉi venko.
Tiam Frodo paŝis antaŭen kaj prenis de Faramiro la kronon kaj portis ĝin al Gandalfo; kaj Aragorno genuiĝis, kaj Gandalfo metis la Blankan Kronon sur lian kapon kaj diris:
– Nun venas la tagoj de la Reĝo, kaj ili estu benitaj, dum daŭros la regado de la valaroj!
Sed kiam Aragorno stariĝis, ĉiuj spektantoj rigardis lin silente, ĉar ŝajnis al ili, ke li estas rivelita al ili nun la unuan fojon. Alta kiel la pratempaj maraj reĝoj, li superis ĉiujn apudulojn. Multjarulo li ŝajnis, kaj tamen en la zenito de sia vivo; kaj saĝecon indikis lia frunto, kaj en liaj manoj estis forto kaj kuracemo, kaj lumo ĉirkaŭis lin. Kaj tiam Faramiro kriis:
– Vidu la Reĝon!
Kaj tiumomente ĉiuj trumpetoj estis blovataj, kaj Reĝo Elesaro eliris kaj alvenis la barilon, kaj Hurino kun la Ŝlosiloj forŝovis ĝin; kaj meze de la muziko de harpoj, vjoloj kaj flutoj kaj kantado de klaraj voĉoj la Reĝo trairis la florkovritajn vojojn kaj venis al la Citadelo kaj eniris; kaj la standardo de la Arbo kaj la Steloj estis malvolvita sur la plej alta turo, kaj komenciĝis la regado de Reĝo Elesaro, pri kiu rakontis multaj kantoj.
Dum lia epoko la Urbo estis pli ol iam ajn beligita, eĉ pli ol dum la tagoj de ĝia unua gloro; kaj ĝin plenigis arboj kaj fontanoj, kaj ĝiaj pordoj estis forĝitaj el mitrilo kaj ŝtalo, kaj ĝiaj stratoj estis pavimitaj je blanka marmoro; kaj la popolo de la Monto laboris en ĝi, kaj la popolo de l’ Arbaro ĝojis veni tien; kaj ĉio estis kuracita kaj riparita, kaj domoj estis plenigitaj de viroj kaj virinoj kaj la ridado de infanoj, kaj neniu fenestro estis blinda, nek iu ajna korto malplena; kaj post la fino de la Tria Epoko de la mondo en la nova tempo ĝi konservis la memoron kaj la gloron de la forpasintaj jaroj.
Dum la tagoj, kiuj sekvis lian kronadon, la Reĝo sidis sur sia trono en la Halo de la Reĝoj kaj anoncis siajn juĝojn. Kaj ambasadoroj venis de multaj landoj kaj popoloj, de l’ oriento kaj de la sudo, kaj de la limoj de Mornarbaro, kaj de Dunlando en la okcidento. Kaj la Reĝo pardonis tiujn orientulojn, kiuj kapitulaciis, kaj forsendis ilin liberigitaj, kaj paciĝis kun la popoloj de Harado; kaj la sklavojn de Mordoro li liberigis kaj donis al ili ĉiujn terojn ĉirkaŭ lago Nurneno por ilia propra uzado. Kaj multaj estis kondukitaj al li por ricevi liajn laŭdojn kaj kompensaĵon pro la kuraĝeco; kaj laste la estro de la gardistoj kondukis al li por prijuĝo Beregondon. Kaj la reĝo diris al Beregondo:
– Beregondo, per via glavo estis verŝita sango en la Sanktejo, kie tio estas malpermesita. Krome, vi forlasis vian postenon sen permeso de la Reganto aŭ de via komandanto. Pro tiuj aferoj en pratempo la puno estis morto. Nun mi devas anonci vian sorton.
» Ĉiu puno estas nuligita pro via kuraĝo en batalo, kaj eĉ pli pro tio, ke ĉio farita de vi rezultis pro amo al la mastro Faramiro. Malgraŭ tio, vi devas forlasi la gardistaron de la Citadelo, kaj vi devos foriri el la Urbo Minaso Tirit.
La sango forlasis la vizaĝon de Beregondo, kaj li estis dolorigita en la koro kaj klinis sian kapon. Sed la Reĝo diris:
– Tiel devas okazi, ĉar vi estas postenigota en la Blanka Trapo, la gardistaro de Faramiro, Princo de Itilio, kaj vi estos la trupestro kaj loĝos en Emino Arnen honore kaj pace, servante tiun, por kiu vi riskis ĉion, por savi lin el la morto.
Kaj tiam Beregondo, perceptante la indulgon kaj justecon de la Reĝo, iĝis ĝoja, kaj genuinte kisis lian manon kaj foriris feliĉa kaj kontenta. Kaj Aragorno donis al Faramiro Itilion kiel ties princlandon, kaj ordonis ke li loĝadu en la montaro Emino Arnen en la vidkampo de la Urbo.
– Ĉar, – li diris, – Minaso Itil en la Morgula Valo estos komplete detruita kaj, kvankam ĝi eble kun paso de la tempo estos purigita, neniu povos loĝi tie dum multaj longaj jaroj.
Kaj lastan el ĉiuj Aragorno salutis Eomeron de Rohano, kaj ili brakumis sin, kaj Aragorno diris:
– Inter ni ne povas esti parolo pri donado aŭ ricevado, nek pri kompensaĵo; ĉar ni estas fratoj. En horo feliĉa Eorlo rajdis el la Nordo, kaj neniam estis ligateco de popoloj pli benita, tiel ke neniu iam ajn malplenumis la dezirojn de l’ alia, nek tion iam faros. Nu, kiel vi scias, ni kuŝigis Teodenon la Faman en tombo en la Sanktejo, kaj tie li kuŝos por ĉiam inter la Reĝoj de Gondoro, se vi volas. Aŭ se vi deziros tion, ni venos al Rohano kaj reportos lin por ripozi inter lia propra popolo.
Kaj Eomero respondis:
– Ekde tiu tago, kiam vi leviĝis antaŭ mi el la verda herbaro de la montetoj, mi vin amas, kaj tiu amo ne velkos. Sed nun mi devos foriri por kelka tempo al mia propra regno, kie multo estas kuracenda kaj ordigenda. Sed koncerne la Falinton, kiam ĉio estos pretigita, ni revenos por li; sed intertempe li dormu ĉi tie. Kaj Eovina diris al Faramiro:
– Nun mi devas reiri al mia propra lando kaj rigardi ĝin ankoraŭ unufoje, kaj helpi mian fraton en lia laboro; sed kiam tiu, kiun mi longe amis kiel patron, estos entombigita, mi revenos.
Tiel pasis la ĝojaj tagoj; kaj la okan tagon de majo la rajdistoj de Rohano pretigis sin kaj forrajdis laŭ la Norda Vojo, apud kiu staris homoj honorantaj kaj laŭdantaj ilin, de la Pordego de la Urbo ĝis la muroj de Pelenoro. Kaj ĉiuj aliaj, kiuj loĝadis malproksime, reiris jubile al siaj hejmoj; sed en la Urbo estis laboro de multaj manoj entuziasmaj por rekonstrui kaj renovigi, kaj forigi ĉiujn militcikatrojn kaj la memoron pri la mallumo.
La hobitoj plu restadis en Minaso Tirit kun Legolaso kaj Gimlio, ĉar Aragorno ne volis, ke la kunularo malligiĝu.
– Fine ĉio simila devos ĉesi, – li diris, – sed mi preferus, ke vi restu iomete pli longe: ĉar la kompletiĝo de ĉiuj faroj partoprenitaj de vi ankoraŭ ne okazis. Proksimiĝas tago, kiun mi antaŭvidis dum ĉiuj jaroj de mia vireco, kaj kiam tiu venos, mi deziras ke miaj amikoj estu kun mi.
Sed pri tiu tago li rifuzis diri ion plian.
Dum tiuj tagoj la Kunularanoj de la Ringo loĝis kune en bela domo kun Gandalfo, kaj ili iris laŭvole ien-tien. Kaj Frodo diris al Gandalfo:
– Ĉu vi scias, kia estos tiu tago, pri kiu parolas Aragorno? Ĉar ni estas feliĉaj ĉi tie, kaj ne sopiras foriri; sed la tagoj forkuras, kaj Bilbo atendas; kaj la Provinco estas mia hejmo.
– Ankaŭ Bilbo, – diris Gandalfo, – atendas tiun saman tagon, kaj li scias, kio prokrastigas vin. Kaj koncerne la pasadon de la tagoj, nun estas nur majo, kaj ankoraŭ ne komenciĝis la somero; kaj kvankam ĉio ŝajnas ŝanĝita, kvazaŭ forpasus monda epoko, tamen laŭ la arboj kaj la herbo pasis malpli ol jaro post kiam vi ekvojaĝis.
– Grinĉjo, – diris Frodo, – ĉu vi ne diris, ke Gandalfo estas malpli sekretema ol antaŭe? Li tiam laciĝis pro siaj laboroj, ŝajnas al mi. Nun li refortiĝas.
Kaj Gandalfo diris:
– Multaj ŝatas scii anticipe, kio estas metota sur la tablon; sed tiuj, kiuj laboris pretigante la feston ŝatas teni sian sekreton, ĉar miro plilaŭtigas la laŭdvortojn. Kaj Aragorno mem atendas signon.
Venis tago, en kiu Gandalfo ne estis trovebla, kaj la kunuloj scivolis, kio estas okazonta. Sed Gandalfo kondukis Aragornon el la Urbo nokte al la suda subo de la monto Mindoluino; kaj tie ili trovis padon faritan praepoke, sur kiu malmultaj nun aŭdacis paŝi. Ĉar ĝi kondukis supren sur la monton al alta sanktejo, kien kutimis iri nur la reĝoj. Kaj ili supreniris laŭ kruta vojo, ĝis ili venis al alta kampo sub la neĝoj, kiuj vestis la imponajn montopintojn, kaj ĝi rigardis trans la krutegaĵon, kiu staris malantaŭ la Urbo. Kaj starante tie ili esploris la terenojn, ĉar venis la mateno; kaj ili vidis la turojn de la Urbo forsube kiel blankajn krajonojn tuŝitajn de la sunlumo, kaj la tuta valo de Anduino similis ĝardenon, kaj la Ombrajn Montojn vualis ora nebuleto. Unuflanke ilia vidkampo etendiĝis ĝis la griza Emin Muilo, kaj la ekbrilo de Raŭroso similis stelon flagrantan en malproksimo. Kaj aliflanke ili vidis la Riveron kiel rubandon kuŝigitan ĝis Pelargiro, kaj poste estis lumo sur la orlo de la ĉielo, kiu indikis la maron.
Kaj Gandalfo diris:
– Jen via regno kaj la kerno de pli granda regno estonta. La Tria Epoko de la mondo finiĝis, kaj la nova epoko komenciĝis; kaj via tasko estas ordigi ĝian komenciĝon kaj konservi tion, kio meritas konserviĝon. Ĉar, kvankam multo estas savita, multo devas nun forpasi; kaj ankaŭ la potenco de la Tri Ringoj finiĝis. Kaj ĉiuj landoj, kiujn vi vidas, kaj tiuj ĉirkaŭantaj ilin, estos loĝataj de Homoj. Ĉar venas la tempo de la Homa Superregado, kaj la Pliaĝa Parencaro velkos aŭ foriros.
– Mi bone scias tion, kara amiko, – diris Aragorno, – sed mi volas plu havi vian konsiladon.
– Jam ne tre longe, – diris Gandalfo. – La Tria Epoko estis mia epoko. Mi estis la Malamiko de Saŭrono; kaj mia laboro ĉesis. Baldaŭ mi foriros. La ŝarĝo devas nun pezi sur vin kaj vian parencaron.
– Sed mi mortos, – diris Aragorno. – Ĉar mi estas mortemulo, kaj kvankam pro tio, kio mi estas, kaj de la raso Okcidenta nemiksita, mi eble havos vivon pli longan ol aliaj, tamen tio estos nur tempeto; kaj kiam tiuj, kiuj estas en la virinaj uteroj, naskiĝos kaj maljuniĝos, ankaŭ mi maljuniĝos. Kaj kiu tiam regos Gondoron kaj tiujn, kiuj fidas tiun ĉi Urbon, kvazaŭ sian reĝinon, se mia deziro ne estos plenumita. La Arbo en la Korto de l’ Fontano ankoraŭ estas velkinta kaj malfekunda. Kiam mi vidos signon, ke iam estos alie?
– Forturnu vian vizaĝon de la verda mondo, kaj rigardu tien, kie ĉio ŝajnas malfekunda kaj malvarma!
Tiam Aragorno turnis sin, kaj malantaŭ li estis ŝtonoza deklivo subeniranta de la randoj de la neĝo; kaj rigardante li konsciiĝis, ke tie sola en la dezerta lando staris kreskaĵo. Kaj li supreniris al ĝi kaj ekvidis, ke el la rando de la neĝo leviĝis arbido alta ne pli ol tri futojn. Jam ĝi eligis junajn foliojn longajn kaj belformajn, malhelajn supre kaj arĝentajn sube, kaj sur sia svelta pinto ĝi portis florgrapoleton, kies blankaj petaloj brilis kiel la sunluma neĝo.
Tiam Aragorno kriis:
– Yé! utúvienyes! Mi trovis ĝin! Jen! Ĉi tie estas ido de la Plejaĝa el la Arboj! Sed kiel ĝi kreskas ĉi tie? Ĉar ĝi mem ankoraŭ ne estas sep jarojn aĝa.
Kaj Gandalfo alirinte rigardis ĝin kaj diris:
– Vere ĝi estas arbido el la linio de la bela Nimloto, kaj tiu estis plantido de Galatiliono, kaj tiu estis frukto de Telperiono multnoma, la Plejaĝa el la Arboj. Kiu povas diri, kiel ĝi venas ĉi tien en la difinita horo? Sed tie ĉi estas antikva sanktejo, kaj frukto estis semita ĉi tie nepre antaŭ ol la reĝoj falis kaj la Arbo velkis en la korto. Ĉar oni diras, ke kvankam la frukto de la Arbo malofte maturiĝas, tamen la vivo en ĝi povas poste kuŝi dormanta tra multaj longaj jaroj, kaj neniu povas antaŭdiri la tempon, kiam ĝi vekiĝos. Memoru tion. Ĉar se iam frukto maturiĝos, ĝi devos esti plantita, por eviti, ke la linio formortu el la mondo, same kiel la raso de Elendilo kuŝis kaŝite en la dezertoj de la nordo. Tamen la linio de Nimloto estas multe pli aĝa ol via linio, Reĝo Elesaro.
Poste Aragorno metis sian manon milde al la arbido, kaj jen! Ĝi ŝajnis kroĉiĝi nur malforte al la tero, kaj ĝi estis elterigita sendamaĝe; kaj Aragorno reportis ĝin al la Citadelo. Poste la velkinta arbo estis elradikigita, sed kun respektego; kaj oni ne bruligis ĝin, sed kuŝigis ĝin en la silento de Rat Dineno. Kaj Aragorno plantis la novan arbon en la korto apud la fontano, kaj rapide kaj ĝoje ĝi komencis kreski; kaj kiam alvenis junio, ĝi estis ŝarĝita je arbofloroj.
– La signo estas donita, kaj la tago ne malproksimas, – diris Aragorno kaj starigis sentinelojn sur la muroj.
Estis la tago antaŭ la Somermezo, kiam kurieroj venis el Amono Din al la Urbo kaj diris, ke rajdas el la nordo hela popolo, kiu nun proksimiĝas al la muroj de Pelenoro. Kaj la Reĝo diris:
– Finfine ili venas. La tuta Urbo estu pretigata!
En la antaŭvespero de la Somermezo, kiam la ĉielo estis safirkolora kaj blankaj steloj malfermiĝis en la oriento, sed la okcidento ankoraŭ oris, kaj la aero estis friska kaj belodora, la rajdantoj venis laŭ la Norda Vojo al la pordego de Minaso Tirit. La unuaj rajdis Elrohiro kaj Eladano kun arĝenta standardo, poste venis Glorfindelo kaj Erestoro kaj la tuta domanaro de Rivendelo, post ili venis Damo Galadriela kaj Celeborno, la Mastro de Lotlorieno, sur blankaj ĉevaloj kaj kun ili multaj bonuloj de ilia lando grizmantelitaj kun blankaj gemoj en la haroj; kaj la lasta venis Mastro Elrondo, potenca inter elfoj kaj homoj, kun sceptro de Anuminaso, kaj apud li sur griza pordama rajdĉevalo rajdis lia filino Arvena – la vespera stelo de sia popolo.
Kaj Frodo, vidinte ŝin veni briletanta en la vespero kun steloj sur la frunto kaj dolĉa parfumo ĉirkaŭanta, emociiĝis miregante, kaj li diris al Gandalfo:
– Fine mi komprenas, kial ni atendis! Jen la finalo! Jam ne nur la tago estos amata, sed ankaŭ la nokto estos bela kaj benata kaj ĝia tuta timo forpasos!
Tiam la Reĝo bonvenigis siajn gastojn, kaj ili elseliĝis; kaj Elrondo transdonis la sceptron, kaj metis la manon de sia filino en la manon de la Reĝo, kaj kune ili supreniris en la Altan Urbon, kaj ĉiuj steloj ekfloris sur la ĉielo. Kaj Aragorno, Reĝo Elesaro, edziĝis kun Arvena Undomiela en la Urbo de la Reĝo en la tago de la Somermezo, kaj la rakonto pri ilia longa atendado kaj penado atingis plenumiĝon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.