La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

LA KVARA LIBRO

La Du Turegoj

Ĉapitro 1: Malsovaĝigo de Smeagolo

– Nu, mastro, ni sidas en kaĉo nemiskompreneble, – diris Sam Vato. Li staris deprimite kun kuntiritaj ŝultroj apud Frodo kaj rigardadis per la sulkigitaj okuloj en la krepuskon.

Estis la tria vespero post kiam ili fuĝis el la Kunularo, laŭ ilia proksimuma kalkulo: ili preskaŭ ne sciis precize, dum kiom da horoj ili grimpis kaj penis inter la dezertaj deklivoj kaj ŝtonoj de Emin Muilo, jen retroirante ĉar vojo antaŭen ne troveblis, jen konstatante, ke ili vagis cirkle reen al kie ili estis antaŭ horoj. Tamen entute ili ĉiam progresis orienten, restante laŭeble proksime al la ekstera rando de tiu stranga tordita nodaĵo da montetoj. Sed ĉiam ili trovis ties eksterajn facojn apikaj, altaj kaj nepaseblaj, brovumantaj super la suba ebenaĵo; trans ties malordaj flankoj kuŝis grizaj putrantaj marĉoj, kie nenio moviĝis kaj eĉ birdo ne estis videbla.

La hobitoj nun staris rande de alta klifo, nuda kaj dezerta, kies subaĵon volvis nebuleto; kaj malantaŭ ili leviĝis la krenelaj altejoj kronitaj per drivaj nuboj. Frosta vento blovis el la oriento. Nokto profundiĝis sur la senformaj terenoj antaŭ ili; ties malsaneca verdo velkis al malvigla brano. Tre malproksime dekstre Anduino, kiu dum la tago sporade ekbrilis dum ekaperoj de la suno, jam estis kaŝita en ombro. Sed iliaj okuloj ne direktiĝis trans la riveron, reen al Gondoro, al iliaj amikoj, al la homaj landoj. Suden kaj orienten ili rigardadis, kie rande de l’ proksimiĝanta nokto pendis malhela linio kvazaŭ foraj montoj da senmova fumo. De tempo al tempo eta ruĝa ekardo flagris fore supren sur la rando de la tero kaj la ĉielo.

– Kia kaĉo! – diris Sam. – Tio estas la sola loko, el ĉiuj pri kiuj ni aŭdis, kiun ni ne volas vidi de pli proksime; kaj tio estas la sola loko, kiun ni klopodas alveni! Kaj ĝuste tien ni ne povas alveni, neniel. Ni sekvis tute malĝustan vojon, ŝajne. Ni ne povas descendi; kaj se ni tamen sukcesus, ni trovus tiun tutan terenon fetora marĉo, mi garantias. Fu! Ĉu vi flaras ĝin? – Li snufis la venton.

– Jes, mi flaras ĝin, – diris Frodo, sed li ne moviĝis, kaj liaj okuloj fikse rigardis, forgvatante al la malhela linio kaj la flagra flamo. – Mordoro! – li murmuris subvoĉe. – Se nepras tien iri, prefere veni tien rapide kaj fari finon! – Li tremegis. La vento estis frosta kaj tamen peza je odoro de frida putriĝo. Finfine li diris: – Nu, ni ne povas resti ĉi tie la tutan nokton, senkonsidere pri la kaĉo. Ni devas trovi lokon pli ŝirmatan por bivaki; kaj eble alia tago montros al ni vojon.

– Aŭ alia kaj alia kaj alia, – murmuris Sam. – Aŭ eble neniu tago. Ni venis laŭ malĝusta vojo.

– Mi scivolas, – diris Frodo. – Mia sorto estas, ŝajnas al mi, iri ĝis tiu jena Ombro, do la vojo estos trovita. Sed ĉu montros ĝin al mi bono aŭ miso? Nia sola eta espero troviĝis en rapideco. Prokrasto donas avantaĝon al la Malamiko, kaj jen mi estas: malhelpata. Ĉu nin gvidas la volo de la Malhela Turego? Ĉiuj niaj elektoj pruviĝis missortaj. Mi devis forlasi la Kunularon multe pli frue, kaj proksimiĝi el la nordo, oriente de l’ rivero kaj de Emin Muilo, kaj tiel trans la malmolon de Ebenaĵo Batala ĝis la pasejoj de Mordoro. Sed nun ne eblas, ke vi kaj mi solaj trovu vojon returne, kaj la orkoj spionvagadas sur la orienta bordo. Ĉiu tago pasanta estas valora tago perdita. Mi estas laca, Sam. Mi ne scias, kio estas farebla. Kiom da manĝaĵo restas al ni?

– Nur tiu, kiel ĝi nomiĝas, lembaso, sinjoro Frodo. Sufiĉa kvanto. Sed ĝi estas pli bona ol nenio, tre longe manĝebla. Tion mi ne supozis tamen, kiam mi la unuan fojon puŝis en ĝi denton, ke iam estontece mi ekdeziros alternativon. Sed nun mi ja: pecon da ordinara pano, kaj kruĉon – vere, duonkruĉon – da biero, tion mi volonte glutus. Mi trenis miajn kuirilojn la tutan vojon ekde nia lasta bivakaro, kaj kiom tio profitis? Nenio por krei fajron, unuavice, kaj nenio por kuiri, eĉ ne herbo!

Ili forturniĝis kaj descendis en ŝtonozan kavaĵon. La subiranta suno estis kaptita en nuboj, kaj nokto venis rapide. Ili dormis tiel bone kiel eblis en la malvarmo, laŭvice, en angulo inter grandaj seg-randaj pinakloj el vetertrivita roko; almenaŭ ili estis ŝirmataj kontraŭ la orienta vento.

– Ĉu vi denove vidis ilin, sinjoro Frodo? – demandis Sam, dum ili sidis rigidaj kaj frostaj, maĉante oblatojn da lembaso en la malvarma grizo de la frua mateno.

– Ne, – diris Frodo. – Mi aŭdis nenion kaj vidis nenion jam dum du noktoj.

– Ankaŭ mi ne, – diris Sam. – Grrr! Tiuj okuloj ja nervozigis min! Sed eble ni finfine forskuis lin, tiun mizeran kaŝiranton. Golumo! Mi havigos al li golumon en la gorĝo, se mi iam intermanigos lian kolon.

– Mi esperas, ke tio neniam necesos, – diris Frodo. – Mi ne scias, kiel li sekvis nin; sed povas esti ke li reperdis nin, kiel vi diras. En tiu ĉi seka dezerta lando ne povas esti, ke ni lasas multajn spurojn, ankaŭ ne multan odoron, eĉ por lia snufa nazo.

– Mi esperas, ke tia estas la afero, – diris Sam. – Mi volas, ke ni liberiĝu de li porĉiame!

– Ankaŭ mi, – diris Frodo, – sed ne li estas mia ĉefa ĝeno. Mi volas, ke ni liberiĝu de jenaj montetoj! Mi malamegas ilin. Mi sentas min nuda oriente, malhelpate ĉi tie kun nenio krom la mortaj plataĵoj inter mi kaj la jena Ombro. En ĝi estas Okulo. Ek al! Nepras, ke ni iel malsupreniru hodiaŭ.

Sed tiu tago pasadis, kaj kiam posttagmezo velke proksimiĝis al vespero, ili ankoraŭ grimpis laŭlonge de la firsto kaj trovis nenian elirvojon.

Kelkfoje en la silento de tiu dezerto ili ŝajne aŭdis mallaŭtajn bruetojn malantaŭe, ŝtoneton falantan, aŭ imagitan paŝon de frapantaj piedoj sur la rokaĵo. Sed se ili haltis kaj staris aŭskultante, ili nenion plu aŭdis, nenion krom la vento susuranta trans la randojn de la ŝtonoj; tamen eĉ tio memorigis al ili spiron mallaŭte siblantan inter akraj dentoj.

Dum tiu tuta tago la ekstera rando de Emin Muilo kurbiĝis iom-post-iom norden, dum ili penis antaŭen. Sur ĝia ekstremaĵo jam etendiĝis larĝa malorda plataĵo el striita kaj vetermodifita rokaĵo, kiun interrompis de tempo al tempo tranĉeosimilaj ravinetoj, kiuj deklivis apike suben al profundaj fendaĵoj sur la klifosurfaco. Por trovi vojon tra tiuj fendaĵoj, kiuj estiĝis ĉiam pli profundaj kaj pli oftaj, Frodo kaj Sam estis pelitaj maldekstren, tre fore de la rando, kaj ili ne rimarkis, ke dum pluraj mejloj ili iradas malrapide sed seninterrompe suben: la supraĵo de la klifo sinkadis al la nivelo de la suba tereno.

Finfine ili estis haltigitaj. La firsto pli abrupte kurbiĝis norden kaj estis tratranĉita de ravino pli profunda. Aliflanke ĝi denove baŭmis supren, tra multaj klaftoj unusalte: granda griza klifo minacis antaŭ ili, tranĉita apike suben kvazaŭ de tranĉila bato. Ili ne plu povis iri antaŭen kaj devis turniĝi okcidenten aŭ orienten. Sed okcidenten nur kondukis ilin al pli da peno kaj prokrasto, reen al la kerno de la montaro; orienten kondukis ilin al la ekstera krutegaĵo.

– Nenio alia eblas ol suben grimpi laŭ tiu ĉi ravineto, Sam, – diris Frodo. – Ni vidu ĝis kio ĝi kondukas!

– Ĝis malagrabla falebleco, mi vetas, – diris Sam.

La fendaĵo estis pli longa kaj pli profunda ol ĝi aspektis. Iom longe sube ili trovis plurajn torditajn kaj stumpajn arbojn, la unuajn kiujn ili jam de kelkaj tagoj vidis: plejparte torditajn betulojn, kun jen kaj jen abioj. Multaj estis mortintaj kaj skeletaj, ĝiskerne morditaj de la orientaj ventoj. Iam en epoko pli milda certe estis atentinda densejo en la ravino, sed nun post eble kvindek paŝoj la arboj ĉesis, kvankam malnovaj rompitaj stumpoj displuiĝis preskaŭ ĝis la rando de la klifo. La subo de la fendegaĵo, kiu kuŝis laŭlonge de rokfendeta ekstremaĵo, estis raspa pro rompitaj ŝtonoj kaj deklivis apike suben. Kiam ili finfine alvenis ĝian finon, Frodo kaŭris kaj kliniĝis antaŭen.

– Vidu! – li diris. – Ni certe malsupreniris longe, aŭ la klifo sinkis. Ĝi estas multe malpli alta ĉi tie ol antaŭe, kaj ĝi aspektas ankaŭ pli facila.

Sam surgenuiĝis apude kaj malvolonte rigardis trans la randon. Poste li ekrigardis supren al la baŭmanta klifego je ilia maldekstro.

– Ĉu pli facila? – li gruntis. – Nu, supozeble ĉiam pli facilas iri suben ol supren. Kiu ne scias flugi, tiu povas salti!

– Ĝi estus ankoraŭ longa salto, – diris Frodo. – Proksimume, nu... – li stariĝis momente, mezurante ĝin per la okuloj –...proksimume dek ok klaftojn, mi supozas. Ne pli.

– Kaj tio sufiĉas! – diris Sam. – Aĥ! Kiom mi malŝatas suben rigardi de sur altaĵo! Sed rigardado pli preferindas ol grimpado.

– Malgraŭ tio, – diris Frodo, – mi opinias, ke eblas grimpi suben ĉi tie; kaj mi opinias, ke ni devos provi. Vidu, la rokaĵo tre malsimilas tion, kio ĝi estis antaŭ kelkaj mejloj. Ĝi glitis kaj fendiĝis.

La ekstera surfaco ja ne plu estis tiel apika kaj iomete deklivis antaŭen. Ĝi aspektis kiel granda remparo aŭ marmuro, kies fundamento moviĝis, tiel ke ĝiaj tavoloj estis tute torditaj kaj malordigitaj, lasante grandajn fendojn kaj longajn oblikvajn randojn, kiuj kelkloke larĝis kiel ŝtupoj.

– Kaj se temas pri descendo, ni prefere provu tuj. Mallumiĝas frue. Ŝajnas al mi, ke venos ŝtormo.

La fumeca malklaro de la montoj oriente perdiĝis en nigro pli profunda, kiu jam etendiĝis per longaj brakoj okcidenten. Fora murmuro de tondro portiĝis sur la kreskanta venteto. Frodo snufis la aeron kaj rigardis dubeme al la ĉielo. Li zonis sian mantelon, striktigis la zonon kaj ĝustigis surdorse sian malpezan tornistron; poste li ekpaŝis al la rando.

– Mi intencas provi tion, – li diris.

– Tre bone! – diris Sam morne. – Sed mi iros la unua.

– ĉu vi? – diris Frodo. – Kio igis vin ŝanĝi vian opinion pri grimpado?

– Mian opinion mi ne ŝanĝis. Sed estas sagace meti pli malalten tiun, kiu pli probable forglitos. Mi ne volas fali sur vin kaj forbati vin – ne sagace estus mortigi du per unu falo.

Antaŭ ol Frodo povis malhelpi lin, li sidiĝis, svingis la krurojn trans la randon, kaj turnis sin, serĉante per palpetado piedapogon. Dubinde, ĉu li iam faris neekscitite ion pli kuraĝan, aŭ pli malsaĝan.

– Ne, ne! Sam, olda azeno! – diris Frodo. – Vi certe mortigos vin, transirante tiel, ne rigardante eĉ por vidi kien celi. Revenu! – Li kaptis Samon sub la akseloj kaj denove tiris lin supren. – Nun atendu iom kaj paciencu! – li diris. Poste li kuŝiĝis sur la teron, kliniĝante antaŭen kaj rigardante suben; sed la lumo ŝajnis rapide velkanta, kvankam la suno ankoraŭ ne subiris. – Al mi ŝajnas, ke tion ni povus kapabli. Ĉiuokaze mi povus; kaj ankaŭ vi povus, se vi malpanikiĝus kaj zorge sekvus min.

– Mi ne scias, kiel vi povas tiom certi, – diris Sam. – Ha! Per tiu ĉi lumo vi ne povas vidi ĝis la fundo. Kio se vi alvenos lokon, kie nenien meteblas la manoj aŭ piedoj?

– Mi regrimpu supozeble, – diris Frodo.

– Facile direbla, – kontraŭdiris Sam. – Prefere atendi la matenon kaj pli da lumo.

– Ne! Ne, se tion mi povas, – diris Frodo kun subita stranga emfazego. – Mi domaĝas ĉiun horon, ĉiun minuton. Mi subeniros provi. Ne sekvu ĝis mi revenos aŭ alkrios!

Kroĉante sin al la ŝtona rando de la klifo per siaj fingroj, li malabrupte subenigis sin ĝis, kiam liaj brakoj estis preskaŭ plene elstreĉitaj, liaj piedfingroj trovis breteton.

– Unu paŝon sube! – li diris. – Kaj tiu ĉi breteto plilarĝiĝas dekstre. Mi povus stari tie senkroĉe. Mi... – liaj vortoj fortranĉiĝis.

La hasta mallumo, jam ege ekrapidanta, alkuris el la oriento kaj englutis la ĉielon. Aŭdiĝis supre seka fenda tondrobruo. Brula fulmo subenbatiĝis en la montetaron. Poste venis frapo de sovaĝa vento, kaj kun ĝi, enmiksiĝante en ties blekego, venis alta akra kriĉo. La hobitoj aŭdis ĝuste tian krion fore en Mariŝo, dum ili fuĝis el Hobiturbo, kaj eĉ tie en la arbaroj de la Provinco ĝi frostigis ilian sangon. Ĉi tie ekstere en la dezerto ĝia teruro estis multe pli forta: ĝi trapikis ilin per fridaj klingoj de hororo kaj malespero, haltigante la koron kaj la spiron. Sam falis vizaĝaltere. Senintence Frodo malkroĉiĝis kaj metis la manojn al sia kapo kaj la oreloj. Li ŝanceliĝis, glitis kaj glisis suben kun vekrio.

Sam aŭdis lin kaj pene rampis ĝis la rando.

– Mastro, mastro! – li vokis. – Mastro!

Neniun respondon li aŭdis. Li konstatis, ke li tremas ĉiumembre, sed li koncentrigis sian spiron kaj denove kriis:

– Mastro!

La vento ŝajnis retroblovi la voĉon en lian gorĝon, sed kiam ĝi pasis, blekante tra la ravineto kaj foren tra la montetoj, mallaŭta responda krio atingis liajn orelojn:

– En ordo, en ordo! Mi estas ĉi tie. Sed vidi mi ne povas. Frodo vokis feblavoĉe. Li ja ne estis tre malproksima. Li glisis, sed ne falis kaj trafis abrupte per la piedoj breteton pli larĝan ne multajn paŝojn sube. Feliĉe la rokfaco tiuloke kliniĝis sufiĉe malantaŭen, kaj la vento premis lin al la klifo, tiel ke li ne falis antaŭen. Li iom ekregis sin, apogante sian vizaĝon al la malvarma ŝtono, sentante bategadon de sia koro. Sed aŭ la mallumo definitiviĝis, aŭ liaj okuloj ĉesis vidi. Ĉio ĉirkaŭ li estis nigra. Li scivolis, ĉu li blindiĝis. Li profunde enspiris.

– Revenu! revenu! – li aŭdis la voĉon de Sam el la nigro supre.

– Mi ne povas, – li diris. – Mi ne povas vidi. Mi ne povas trovi kroĉejon. Mi ankoraŭ ne povas moviĝi.

– Kion mi faru, sinjoro Frodo? Kion mi faru? – kriis Sam, alkliniĝante vere danĝere. Kial lia mastro ne povas vidi? Estis malhele, certe, sed ne komplete mallume. Li povis vidi Frodon sube, grizan forlasitan figuron dispuŝitan al la klifo. Sed li estis tro fore atingebla de ajna helpa mano.

Aŭdiĝis alia tondrobruo, kaj poste venis la pluvo. Kiel blindiga kovrilo hajlomiksita ĝi peliĝis kontraŭ la klifon, frostige malvarma.

– Mi venos malsupren al vi, – kriis Sam, kvankam kiel li esperis tiamaniere helpi li ne scius diri.

– Ne, ne! Atendu! – Frodo revokis, jam pli malfeble. – Mi saniĝos baldaŭ. Mi jam sentas min pli bone. Atendu! Vi nenion povas fari sen ŝnuro.

– Ŝnuro! – kriis Sam, parolante agitite al si pro ekscitiĝo kaj malŝarĝiĝo. – Nu, ĉu mi ne meritas esti pendumita ŝnurofine kiel averto al ŝtipokapuloj! Vi estas nenia alia ol klapomankulo, Sam Vato: tion diris al mi sufiĉe ofte la Avulo, ĉar tio estis vorto ŝatata de li. Ŝnuro!

– Ĉesu babilaĉi! – kriis Frodo, jam sufiĉe refortiĝinta por sperti tiel amuziĝon kiel senpaciencon. – Lasu pri via Avulo! Ĉu vi provas informi vin, ke iom da ŝnuro vi havas en la poŝo? Se jes, diru tion!

– Jes, sinjoro Frodo, en mia tornistro, ĉu ne. Mi portis ĝin tra centoj da mejloj, kaj tion mi komplete forgesis!

– Do ekagu kaj malsuprenigu ties finon!

Rapide Sam formetis sian tornistron kaj palpserĉis en ĝi. Jen efektive ĉe la fundo estis volvaĵo de la silke griza ŝnuro farita de la popolo de Lorieno. Li ĵetis finon al sia mastro. La mallumo ŝajnis leviĝi for de l’ okuloj de Frodo, aŭ eble revenis lia vidpovo. Li povis vidi la grizan linion subenpendanta, kaj al li ŝajnis, ke ĝi havas silkan rebrilon. Jam havante punkton en la mallumo al kiu li direktu sian rigardon, li sentis sin malpli kapturna. Klinante antaŭen sian pezon, li ligis la finon ĉirkaŭ sian talion kaj poste li kaptis ambaŭmane la ŝnuron.

Sam retropaŝis kaj krampis siajn piedojn per stumpo unu-du paŝojn for de la rando. Duone trenite, duone grimpante, Frodo supreniris kaj ĵetis sin teren.

Tondro graŭlis kaj muĝis en malproksimo, sed la pluvo daŭre falis abunde. La hobitoj rampis retro al la ravino, sed tie ili ne trovis multe da ŝirmo. Rojetoj da akvo komencis flui suben; baldaŭ tiuj iĝis inundo, kiu plaŭdis kaj nebuletis sur la ŝtonoj, kaj elsputiĝis trans la klifon kvazaŭ defluiloj sur vasta tegmento.

– Mi duondronus tie sube, aŭ tute forviŝiĝus, – diris Frodo. – Kiel bonŝance, ke vi havis tiun ŝnuron!

– Pli bonŝance se mi pensus pri ĝi pli frue, – diris Sam. – Eble vi memoras, ke ili metis tiujn ŝnurojn en la boatojn, kiam ni ekvojaĝis: en la elfa lando. Tio ekplaĉis al mi, kaj mi kaŝis volvaĵon en mia tornistro. Antaŭ jaroj, tio ŝajnas. “Eble tio helpos je multaj bezonoj”, – li diris: Haldiro, aŭ iu el tiu popolo. Kaj li diris prave.

– Domaĝe, ke mi ne pensis kunporti alian pecon, – diris Frodo; – sed mi forlasis la Kunularon tiel haste kaj konfuzite. Se ni nur posedus sufiĉon, ni povus utiligi ĝin por malsupreniri. Kiom longas via ŝnuro, mi scivolas?

Sam elmetis ĝin malrapide, mezurante ĝin per la brakoj:

– Kvin, dek, dudek, tridek ulnoj, pli malpli, – li diris.

– Kiu supozus tion! – Frodo ekkriis.

– Ha, kiu? – diris Sam. – Elfoj estas mirindaj personoj. Ĝi aspektas iom maldika, sed ĝi estas fortika; kaj mola kiel lakto en la mano. Ankaŭ enpakiĝas dense kaj ekstreme malpezas. Mirinda popolo, efektive.

– Tridek ulnoj! – diris Frodo pripensante. – Mi opinias, ke sufiĉos. Se la ŝtormo forpasos antaŭ la noktiĝo, mi provos ĝin.

– La pluvo jam preskaŭ ĉesis, – diris Sam, – sed ne entreprenu denove ion riskan en la krepusko, sinjoro Frodo! Kaj mi ankoraŭ ne retrankviliĝis post tiu kriĉo en la vento, eĉ se vi ja. Kiel Nigra Rajdanto ĝi sonis – sed supre en la aero, se ili scias flugi. Al mi ŝajnas, ke prefere ni ripozu en tiu fendaĵo ĝis forpasos la nokto.

– Kaj al mi ŝajnas, ke mi rifuzas pasigi unu momenton pli ol necesas, haltigite sur tiu ĉi breto dum la okuloj de la Malluma Lando rigardas trans la marĉojn, – diris Frodo.

Tion dirinte, li stariĝis kaj aliris ree la fundon de la ravineto. Li elrigardis. Klara ĉielo disvolviĝis denove en la oriento. La periferioj de la ŝtormo leviĝis ĉifonaj kaj malsekaj, kaj la ĉefa turbulo jam pasis por etendi siajn flugilegojn super Emin Muilo, sur kiu la malhela pensado de Saŭrono meditis kelkan tempon. De tie ĝi turniĝis, batante la valon de Anduino per hajlo kaj fulmo, kaj ĵetante sian ombron sur Minason Tirit kun minaco pri milito. Poste, minacante inter la montoj kaj proksimigante siajn grandajn pintkolonojn, ĝi plu ruliĝis lante tra Gondoro kaj la periferioj de Rohano ĝis en malproksimo la rajdistoj sur la ebenaĵo vidis ĝiajn nigrajn kolonojn moviĝantaj malantaŭ la sunon dum ili rajdadis okcidenten. Sed tie ĉi super la dezerto kaj la fetoraj marĉoj la profunde blua vespera ĉielo malfermiĝis ankoraŭfoje, kaj kelkaj palaj steloj aperis kvazaŭ blankaj truetoj sur la baldakeno super la falĉilforma luno.

– Estas bele kapabli denove vidi, – diris Frodo, profunde spirante. – Ĉu vi scias, ke mi dum kelka tempo supozis, ke mi perdis mian vidpovon? Pro la fulmo aŭ io pli malbona. Mi povis vidi nenion, tute nenion, ĝis descendis la griza ŝnuro. Ĝi ŝajnis iel briletadi.

– Ĝi efektive aspektas arĝentece en la malhelo, – diris Sam. – Mi neniam rimarkis tion pli frue, kvankam laŭ mia memoro mi neniam eligis ĝin de Mam mi ĝin kaŝis. Sed se vi firme emas grimpi, sinjoro Frodo, kiel vi intencas utiligi ĝin? Tridek ulnoj, aŭ ni diru ĉirkaŭ dek ok klaftoj: tio ne estas pli ol via konjekto pri la alteco de la klifo.

Frodo iom meditis.

– Ligu ĝin sekure al tiu stumpo, Sam! – li diris. – Poste, mi opinias, ke vi ĉi-foje realigos vian deziron kaj iros la unua. Mi mallevos vin, kaj ne necesos al vi fari pli ol uzi viajn piedojn kaj manojn por forigi vin de la roko. Kvankam, se vi metos vian pezon sur kelkajn el la bretetoj kaj ripozigos min, tio helpos. Kiam vi estos sube, mi sekvos. Mi nun sentas min sufiĉe refortiĝinta.

– En ordo, – diris Sam base. – Se devas esti, ni faru ĝin tuj! – Li levis la ŝnuron kaj ligis ĝin sekure al la stumpo plej proksima al la rando; poste la alian finon li ligis ĉirkaŭ la propra talio. Malvolonte li turnis sin kaj pretiĝis transiri la randon duafoje.

Tamen ne rezultis eĉ duone tiel malbone, kiel li atendis. La ŝnuro ŝajnis havigi al li memfidon, kvankam li pli ol unufoje fermis siajn okulojn, kiam li rigardis suben inter la piedoj. Troviĝis unu loko maloportuna, kie mankis breteto kaj la klifo estis vertikala kaj eĉ retroklinita iomete; tie li glitis kaj elsvingiĝis sur la arĝenta fadenego. Sed Frodo mallevis lin malrapide kaj zorgeme, kaj finfine ĉio finiĝis. Lia ĉefa timo estis, ke la ŝnurlongo elĉerpiĝos dum li ankoraŭ altas, sed restis pli kontentiga longo en la manoj de Frodo, kiam Sam atingis la fundon kaj alvokis:

– Mi alvenis!

Lia voĉo klare ascendis de sube, sed Frodo ne povis vidi lin; lia griza elfa mantelo mergiĝis kun la krepusko.

Frodo okupis iom pli da tempo sekvante lin. La ŝnuro ĉirkaŭis lian talion kaj estis sekure ligita supre, kaj li mallongigis ĝin tiel ke ĝi haltigus lin antaŭ ol li atingus la fundon; li tamen ne volis riski pri falo, kaj li ne tute dividis la fidon de Sam pri tiu svelta griza fadenego. Malgraŭ tio li trafis du lokojn, kie li devis tute sin doni al ĝi: glataj surfacoj, kie mankis teneblo eĉ por liaj fortaj hobitaj fingroj kaj la bretetoj estis diste apartaj. Sed finfine ankaŭ li surfundiĝis.

– Nu, – li kriis. – Ni sukcesis! Ni eskapis de Emin Muilo! Kaj kio nun, mi scivolas? Eble ni baldaŭ sopiros ree fidindan duran rokon sub la piedoj.

Sed Sam ne respondis. Li rigardis supren laŭ la klifo.

– Klapomankuloj! – li diris. – Napokapoj! Mia bela ŝnuro! Jen ĝi estas ligita al stumpo, kaj ni ĉe la fundo. Ĝuste bela ŝtupareto por tiu ŝlima Golumo, kiun ni postlasas. Ne forgesu starigi vojindikilon por informi, kien ni iris! Mi taksis tion iom tro facila.

– Se vi kapablas elpensi metodon kaj por uzi la ŝnuron kaj por tamen kunporti ĝin, tiam vi rajtas transigi al mi la klapomankulon aŭ ajnan alian nomon, direktitan al vi de la Avulo, – diris Frodo. – Suprengrimpu kaj malligu ĝin kaj subenigu vin, se tion vi deziras!

Sam gratis sian kapon.

– Ne, mi ne imagas kiel, pardonpete, – li diris. – Sed al mi ne plaĉas postlasi ĝin, jen fakto. – Li karesis la ŝnuron kaj skuis ĝin milde. – Malagrablas disiĝi de io ajn kunportita el la elfa lando. Eble kreis ĝin Galadriela, cetere. Galadriela, – li murmuris, morne kapjesante. Li suprenrigardis kaj tiris lastfoje la ŝnuron kvazaŭ adiaŭe.

Komplete surprizante ambaŭ hobitojn, ĝi malligiĝis. Sam renversiĝis, kaj la longaj grizaj volvaĵoj glisis silente suben sur lin. Frodo ridis:

– Kiu ligis la ŝnuron? Bone, ke ĝi eltenis tiom longe! Konsterne, ke mi konfidis al via nodo mian tutan pezon.

Sam ne ridis.

– Mi eble ne tre kompetentas pri grimpado, sinjoro Frodo, – li diris ofendite, – sed mi iom kompetentas pri ŝnuroj kaj pri nodoj. Tio estas familia afero, oni povas diri. Vidu, mia avo, kaj post li mia onklo Andio, kiu estis la plejaĝa frato de la Avulo, posedis dum multaj jaroj ŝnurfarejon apud Tajkampo. Kaj mi tiel sekure kroĉis la stumpon, kiel povus iu ajn, ĉu en ĉu ekster la Provinco.

– Do devas esti, ke la ŝnuro rompiĝis – frotite per la rokrando atendeble.

– Mi vetas, ke ne! – diris Sam eĉ pli ofendite. Li kliniĝis kaj esploris la finojn. – Ĝi ne frotiĝis. Eĉ neniu plektero!

– Do, mi timas, ke devas temi pri la nodo, – diris Frodo. Sam skuis sian kapon kaj ne respondis. Li pasigis penseme la ŝnuron tra siaj fingroj.

– Kredu kion vi volas, sinjoro Frodo, – li diris finfine, – sed mi opinias, ke la ŝnuro malligiĝis propravole, kiam mi ĝin alvokis. – Li volvis ĝin ameme kaj stivis ĝin en la tornistron.

– Ĝi certe venis, – diris Frodo, – kaj jen la ĉefaĵo. Sed nun ni devas pripensi nian sekvan paŝon. Nokto baldaŭ alvenos. Kiel belaj estas la steloj kaj la luno!

– Ili ja feliĉigas la koron, ĉu ne? – diris Sam, suprenrigardante.

– Elfecaj ili estas, iel. Kaj la luno kreskas. Ni ne vidis ĝin jam de du-tri noktoj dum tiu ĉi nuboplena vetero. Ĝi komencas havigi notindan lumon.

– Jes, – diris Frodo, – sed ĝi ne estos plena dum ankoraŭ pluraj tagoj. Mi opinias, ke ni ne provu la marĉojn en lumo de duona luno.

Sub la unuaj noktombroj ili komencis la postan stadion de sia vojaĝo. Post iom da tempo Sam turnis sin kaj retrorigardis al la trapasita vojo. La elirejo de l’ ravineto estis nigra noĉo en la malhela klifo.

– Mi ĝojas, ke ni havas la ŝnuron, – li diris. – Ni ĉiuokaze starigis etan problemon por tiu vojrabisto. Li provu sur tiuj bretetoj siajn frapajn fipiedojn!

Ili paŝis zorgeme for de la klifosubo, en dezerto de rokoj kaj malglataj ŝtonoj, malsekaj kaj glitigaj pro la peza pluvo. La tereno ankoraŭ abrupte fordeklivis. Ili ne tre longe iris, kiam ili malkovris grandan fendaĵon subite oscedantan nigre antaŭ iliaj piedoj. Ĝi ne estis larĝa, sed ĝi tro larĝis por transsalto en la malhela lumo. Al ili ŝajnis, ke ili aŭdas glugladon de akvo en ĝia profundo. Maldekstre ĝi forkurbiĝis norden, retro al la montetoj, kaj tiel baris al ili la vojon tiudirekte, almenaŭ en la periodo de mallumo.

– Prefere ni serĉu vojon suden laŭ la linio de la klifo, ŝajnas al mi, – diris Sam. – Ni eble trovos tie niĉon aŭ eĉ kavernon aŭ simile.

– Supozeble jes, – diris Frodo. – Mi estas laca, kaj mi opinias, ke mi ne kapablas longe plu grimpaĉi inter ŝtonoj hodiaŭ nokte, kvankam mi domaĝas la prokraston. Mi volas, ke estu klara pado antaŭ ni: tiuokaze mi daŭrigus ĝis miaj kruroj kolapsus.

Ili ne progresis pli facile ĉe la malebena subo de Emin Muilo. Sam ankaŭ ne trovis niĉon aŭ kavaĵon por ŝirmi sin: nur nudajn ŝtonozajn deklivojn albrovumatajn de la klifo, kiu jam denove leviĝis pli alte kaj pli apike, dum ili retroiris. Finfine, elĉerpite, ili simple ĵetis sin surteren malantaŭ rokego kuŝanta ne malproksime de la subo de la krutegaĵo. Tie dum kelka tempo ili sidis mizere kunpremite en la malvarma ŝtoneca nokto, dum dormo ektrafis ilin spite al ĉio, kion ili povis fari por rifuzi ĝin. La luno nun ŝvebis alta kaj klara. Ties maldensa blanka lumo lumigis la facojn de la rokoj kaj inundis la fridajn malridajn murojn de la klifo, igante la tutan baŭman mallumon frosta pala grizo trastrekita de nigraj ombroj.

– Nu, – diris Frodo, stariĝante kaj ĉirkaŭvolvante sin pli strikte per sia mantelo. – Dormu iomete, Sam, kaj prenu mian lankovrilon. Mi marŝos sentinele dum kelka tempo. – Subite li rigidiĝis, kliniĝinte kaptis la brakon de Sam kaj flustris: – Kio estas tio? Rigardu tien ĉe la klifo!

Sam rigardis kaj akre enspiris tra la dentoj.

– Ssss! – li diris. – Jen kio ĝi estas. Estas tiu Golumo! Serpentoj kaj vipuroj! Kaj imagu, ke mi supozis perpleksi lin per nia grimpeto! Rigardu lin! Kvazaŭ fia rampa araneo sur muro.

Suben laŭ la surfaco de krutegaĵo, kiu aspektis apika kaj preskaŭ glata en la pala lunlumo, eta nigra figuro moviĝis kun disetenditaj membroj. Eble ĝiaj molaj kroĉiĝemaj manoj trovadis fendetojn kaj elstaraĵojn, kiujn neniu hobito povus vidi aŭ utiligi, sed ĝi aspektis kvazaŭ ĝi simple subenrampus per gluecaj kusenetoj, kvazaŭ ia granda ŝteliranto insektspeca. Kaj ĝi descendis kaposuben, kvazaŭ ĝi elflarus la vojon. De tempo al tempo ĝi levis malrapide la kapon, komplete returnante ĝin sur la longa maldikega kolo, kaj la hobitoj ekvidis du palajn brilantajn lumetojn, la okulojn kiuj palpebrumis momente al la luno kaj poste rapide rekovriĝis palpebre.

– Ĉu vi opinias, ke li vidas nin? – demandis Sam.

– Mi ne scias, – diris Frodo kviete, – sed mi kredas, ke ne. Nur malfacile eĉ amikaj okuloj vidas ĉi elfajn mantelojn: mi ne povas vidi vin en ombro eĉ je kelkaj paŝoj. Kaj mi aŭdis, ke li ŝatas nek sunon, nek lunon.

– Do kial li malsupreniĝas ĝuste ĉi tie? – demandis Sam.

– Kviete, Sam! – diris Frodo. – Li flaras nin, eble. Kaj li aŭdas tiel akre kiel la elfoj, laŭdire. Mi opinias, ke li jam aŭdis ion: niajn voĉojn verŝajne. Ni multe kriadis tie malantaŭe; kaj ni paroladis multe tro laŭte ĝis antaŭ minuto.

– Nu, mi tediĝis de li, – diris Sam. – Li alvenis unu fojon tro laŭ mi, kaj mi iros diri ion al li, se mi povos. Supozeble ni jam ne povus eskapi de li ĉiuokaze. – Tirinte la grizan kapuĉon strikte antaŭ la vizaĝon, Sam ŝteliris direkte al la klifo.

– Atentu! – flustris Frodo, sekvante. – Ne alarmu lin! Li estas multe pli danĝera ol li aspektas.

La nigra rampa figuro estis jam trikvarone malsupriĝinta, kaj restis eble pli aŭ malpli kvindek futojn super la klifosubo. Kaŭrante ŝtone senmove en la ombro de la rokego, la hobitoj gvatis lin. Li ŝajne alvenis malfacilan lokon aŭ estis ial ĝenita. Ili aŭdis lin snufi, kaj de tempo al tempo aŭdiĝis akra spirsiblo, kiu sonis sakre. Li levis sian kapon, kaj ili pensis aŭdi lin kraĉi. Poste li denove ekiris. Nun ili aŭdis lian grincantan kaj fajfantan voĉon.

– Aĥ, sss! Ssingarde, trezoro mia! Pli hasste, malpli rapide. Ni ne rissku kolbaton, ĉu, trezoro? Ne, trezoro – golum’! – Li denove levis sian kapon, palpebrumis al la luno kaj rapide fermis la okulojn. – Ni malamass ĝin, – li siblis. – Aĉa, aĉa tremema lumo ĝi estass, sss, ĝi dolorigass al ni la okulojn.

Li jam estis pli malsupre kaj la sibloj iĝis pli fortaj kaj klaraj.

– Kie ĝi esstass, kie ĝi esstass: mia Trezoro, mia Trezoro? Ĝi esstass nia, ĝi esstass, kaj ni volass ĝin. La ŝŝtelintoj, la ŝŝtelintoj, la fiaj ŝŝtelisstetoj. Kie ili troviĝass kun mia Trezoro? Malbeno trafu ilin! Ni malamegas ilin.

– Ne sonas, ke li scias, ke ni ĉeestas, ĉu? – flustris Sam. – Kaj kio estas lia Trezoro? ĉu li aludas la ...

– Ĉit! – spiris Frodo. – Nun li alproksimiĝas, sufiĉe proksimas por aŭdi flustron.

Efektive Golumo jam denove paŭzis, kaj lia kapego sur la magra kolo pendolis de flanko al flanko kvazaŭ li aŭskultus. Liaj palaj okuloj estis duone malfermitaj. Sam regis sin, kvankam liaj fingroj tikis. Liaj okuloj, plenaj de kolero kaj naŭzo, fiksiĝis al la kreitaĉo dum tiu denove ekmoviĝis, ankoraŭ flustrante kaj siblante al si.

Finfine li estis je ne pli ol dekduon da futoj super la tero, rekte super iliaj kapoj. De tiu punkto estis seninterrompa falo, ĉar la klifo estis iom subtranĉita, kaj eĉ Golumo ne povis trovi ajnan tenejon. Li ŝajne klopodis torde turni sin, por ke la kruroj iru antaŭe, kiam subite kun alta fajfa kriĉo li falis. Tion farante li kurbigis ĉirkaŭ sin la krurojn kaj brakojn, kiel araneo kies grimpfadeno disiĝis.

Sam eliris el sia kaŝejo fulmrapide kaj transiris la spacon inter li kaj la klifosubo per du saltoj. Antaŭ ol Golumo povis stariĝi, Sam estis sur li. Sed li trovis Golumon pli malfacila ol li antaŭvidis, eĉ tiel trafitan, subite, nesingardan post falo. Antaŭ ol Sam povis alkroĉiĝi, longaj brakoj kaj kruroj ĉirkaŭis lin senmovigante liajn brakojn, kaj obstina tenego, mola sed terure forta, kunpremis lin kvazaŭ malrapide striktiĝantaj ŝnuretoj; humidaĉaj fingroj palpserĉis lian kolon. Poste akraj dentoj enmordis lian ŝultron. Li povis nenion alian ol bati sian duran rondan kapon kontraŭ la vizaĝon de la kreitaĵo. Golumo siblis kaj kraĉis, sed li ne malkroĉiĝis.

La afero irus pli malbone por Sam, se li estus sola. Sed Frodo saltstariĝis kaj elingigis Pikilon. Per la maldekstra mano li retrotiris la kapon de Golumo per ties maldensa malrigida hararo, streĉante lian longan kolon kaj devigante liajn palajn venenecajn okulojn gapi al la ĉielo.

– Lasu, Golumo, – li diris. – Jen Pikilo. Vi vidis ĝin iam antaŭe. Lasu, aŭ ĉi-foje vi spertos ĝin! Mi tranĉos al vi la gorĝon.

Golumo kolapsis kaj loziĝis kiel malseka ŝnureto. Sam stariĝis, fingrumante sian ŝultron. Liaj okuloj subbrulis kolere, sed li ne povis venĝi sin: lia mizera malamiko kuŝis lakeante plorete sur la ŝtonoj.

– Ne dolorigu nin! Ne lasu, ke ili dolorigu min, trezoro! Ili ne turmentoss nin, ĉu, afablaj etaj hobitsoj? Ni ne intencis ion malbonan, sed ili sursaltis nin kiel katoj sur povrajn musojn, tion ili faris, trezoro. Kaj ni estas tiel solecaj, golum’. Ni traktos ilin afable, tre afable, se ili afablos al ni, ĉu ne, jes, jess.

– Nu, kion fari pri ĝi? – diris Sam. – Ligi ĝin, tiel ke ĝi ne plu povu ŝtele sekvi nin, laŭ mia opinio.

– Sed tio mortigus nin, mortigus nin, – ploretis Golumo. – Kruelaj etaj hobitsoj. Ŝnurumi nin en la fridaj malmolaj terenoj kaj forlasi nin, golum’, golum’. – Plorsingultoj baŭmis en lia gluglanta gorĝo.

– Ne, – diris Frodo. – Se mortigi lin, ni devus mortigi lin tuje. Sed tion ni ne povas fari, ne dum la aferoj estas tiaj. Kompatindulaĉo. Li faris al ni neniom da malutilo.

– Ho, ĉu ne! – diris Sam, frotante sian ŝultron. – Ĉiuokaze li intencis fari, kaj li intencas fari, mi garantias. Sufoki nin dumdorme, jen lia plano.

– Sendube, – diris Frodo. – Sed tio, kion li intencas fari, estas alia afero. – Li paŭzis kelkan tempon meditante. Golumo kuŝis senmove, sed ĉesis plorkrii. Sam staris rigardante lin minace.

Tiam ŝajnis al Frodo, ke li aŭdas, tute klare sed malproksime, voĉojn el la pasinteco:

Kiel domaĝe, ke Bilbo ne trapikis tiun fian kreaĵon, kiam li havis okazon!

Domaĝe? Kompato retenis lian manon. Domaĝo, kaj kompato: ne trapiki senbezone.

Mi sentas al Golumo neniom da kompato. Li meritas morton.

Jes, meritas. Supozeble vi pravas. Multaj vivantoj meritas morton. Kaj iuj mortantoj meritas la vivon. Ĉu tion vi povas aranĝi? Do ne tro entuziasme prijuĝu mortkondamnon. Ĉar eĉ la tre saĝaj ne antaŭvidas ĉiujn celojn.

– En ordo, – li respondis voĉe, mallevante la glavon. – Tamen mi timas. Kaj malgraŭ tio, kiel vi vidas, mi ne tuŝos la kreaĵon. Ĉar vidante lin, mi efektive kompatas lin.

Sam mire rigardis sian mastron, kiu ŝajnis paroli al neĉeestanto. Golumo levis sian kapon.

– Jess, mizeraj ni estas, trezoro, – li plorplendis. – Mizero, mizero! Hobitoj ne mortigos nin, afablaj hobitoj.

– Ne, ni tion ne faros, – diris Frodo. – Sed ni ankaŭ ne permesos, ke vi foriru. Vi plenas je miso kaj malbonfaro, Golumo. Vi devos akompani nin, finfine, dum ni observas vin. Sed vi devos helpi nin, se vi povos. Mano manon lavas.

– Jess, jes ja, – diris Golumo sidiĝante. – Afablaj hobitoj! Ni iros kun ili. Trovos por ili sendanĝerajn padojn en la mallumo, jes ni faros. Kaj kien ili iras en jenaj malvarmaj duraj terenoj, ni scivolas, jes ni scivolas? – Li suprenrigardis al ili, kaj malforta lumo de ruzo kaj avido flagris momente en liaj palaj palpebrumantaj okuloj.

Sam malridis al li kaj suĉis siajn dentojn; sed li ŝajne perceptis ion strangan pri la humoro de sia mastro, kaj ke la afero jam ne argumenteblas. Tamen mirigis lin la respondo de Frodo.

Frodo rigardis rekte en la okulojn de Golumo, kiuj retiriĝis kaj tordiĝe forturnis sin.

– Tion vi scias, aŭ vi sufiĉe trafe divenas, Smeagolo, – li diris kviete kaj severe. – Ni iras al Mordoro, kompreneble. Kaj vi konas la vojon tien, mi opinias.

– Aĥ! sss! – diris Golumo, kovrante la orelojn per la manoj, kvazaŭ tia honesteco kaj la malkaŝa prononcado de la nomoj doloris al li. – Ni divenis, jes, ni divenis, – li flustris; – kaj ni ne deziris, ke ili iru tien ĉu? Ne, trezoro, ne la afablaj hobitoj. Cindroj, cindroj, kaj polvo, kaj soifo estas tie; kaj ŝaktoj, ŝaktoj, ŝaktoj, kaj orkoj, miloj da orkoj. Afablaj hobitoj devas ne iri – sss – al tiuj lokoj.

– Do vi estis tie? – Frodo insistis. – Kaj vi estas retrenata tien, ĉu ne?

– Jess. Jess. Ne! – kriĉis Golumo. – Unufoje, tio estis senintenca, ĉu ne, trezoro? Jess, senintenca. Sed ni ne reiros, ne, ne! – Tiam subite ŝanĝiĝis liaj voĉo kaj lingvaĵo, kaj li plorsingultis gorĝe, kaj parolis sende al ili. – Lasu min trankvila, golum’! Vi dolorigas min. Ho, miaj povraj manoj, golum’! Mi, ni, mi ne volas reveni. Mi ne povas trovi ĝin. Mi estas laca. Mi, ni ne povas trovi ĝin, golum’, golum’, ne, nenie. Ili ĉiam maldormas. Gnomoj, homoj, kaj elfoj, teruraj elfoj kun brilaj okuloj. Mi ne povas trovi ĝin. Ah! – Li stariĝis kaj pugnigis sian longan manon je osteca senkarna nodo, skuante ĝin al la oriento. – Ni ne faros! – li kriis. – Ne por vi. – Poste li ree kolapsis. – Golum’, golum’, – li plorkriis vizaĝaltere. – Ne rigardu nin! Foriru! Endormiĝu!

– Li nek foriros, nek endormiĝos pro via ordono, Smeagolo, – diris Frodo. – Sed se vi vere volas liberiĝi de li denove, vi devas do helpi min. Kaj tio, mi timas, implicas ke vi trovu por ni padon al li. Sed ne necesos, ke vi iru la tutan vojon, ne post la pordegon de lia lando.

Golumo ree eksidis kaj rigardis lin el sub la palpebroj.

– Li troviĝas tiudirekte, – li gakis. – Ĉiam tiudirekte. Orkoj kondukos vin la tutan vojon. Facile troveblas orkoj oriente de l’ rivero. Ne postulu de Smeagolo. Povra, povra Smeagolo, li foriris antaŭlonge. Oni forprenis lian Trezoron, kaj li perdiĝis.

– Eble ni retrovos lin, se vi akompanos nin, – diris Frodo.

– Ne, ne, neniam! Li perdis sian Trezoron, – diris Golumo.

– Stariĝu! – diris Frodo.

Golumo stariĝis kaj retropaŝis kontraŭ la klifon.

– Nun! – diris Frodo. – Ĉu vi pli facile trovas padon tage aŭ nokte? Ni estas lacaj, sed se vi elektos la nokton, ni ekiros hodiaŭ nokte.

– La lumegoj dolorigas al ni la okulojn, ili ja, – Golumo plendaĉis. – Ne sub la Blanka Vizaĝo, ankoraŭ ne. Ĝi iros malantaŭ la montaron baldaŭ, jess. Unue ripozu iom, afablaj hobitoj!

– Do sidiĝu, – diris Frodo, – kaj ne moviĝu!

La hobitoj sidigis sin apud li, po unu ambaŭflanke, apogante la dorson al la ŝtonmuro, ripozigante siajn krurojn. Ne necesis vorta interkonsento: ili sciis, ke ili devas ne ekdormi eĉ momente. Malrapide preterpasis la luno. Ombroj descendis de la montetoj, kaj ĉio mallumiĝis antaŭ ili. La steloj densiĝis kaj helis en la ĉielo. Neniu ekmoviĝis. Golumo sidis kun la kruroj kurbigitaj, genuoj submentone, plataj manoj kaj piedoj dismetitaj sur la tero, la okuloj fermitaj; sed li ŝajnis streĉita, kvazaŭ pensante aŭ aŭskultante.

Frodo rigardis al Sam. Iliaj okuloj renkontiĝis kaj ili komprenis. Ili malstreĉiĝis, klinante malantaŭen siajn kapojn, kaj fermante siajn okulojn aŭ ŝajnigis tion. Baldaŭ la sono de ilia mallaŭta spirado aŭdiĝis. La manoj de Golumo tikis iomete. Apenaŭ rimarkeble lia kapo moviĝis maldekstren kaj dekstren, kaj jen unu okulo, poste la alia, malfermiĝis mallarĝe. La hobitoj neniun indikon faris.

Subite, kun konsternaj viglo kaj rapideco, rekte de la tero per salto, kvazaŭ lokusta aŭ rana, Golumo saltegis antaŭen en la mallumon. Sed ĝuste tion atendis Frodo kaj Sam. Sam trafis lin antaŭ ol tiu faris du paŝojn post la salto. Frodo veninte malantaŭe kaptis lian kruron kaj ĵetis lin teren.

– Via ŝnuro eble pruviĝos denove utila, Sam, – li diris. Sam prenis la ŝnuron.

– Kaj kien vi celis en la duraj malvarmaj terenoj, sinjoro Golumo? – li graŭlis. – Ni scivolas, jes, ni scivolas. Por trovi iujn orkojnamikojn, mi garantias. Vi, aĉa perfidema kreaĵo. Devus ĉi ŝnuro ĉirkaŭi vian kolon, en strikta nodo cetere.

Golumo kuŝis kviete kaj entreprenis neniujn pluajn trukojn. Li ne respondis al Sam, sed direktis al li rigardon rapidan kaj venenan.

– Ni bezonas nur ion por reteni lin, – diris Frodo. – Ni volas, ke li marŝu, do ne utilas ligi liajn krurojn, nek la brakojn, li ŝajnas utiligi ilin preskaŭ same ofte. Ligu unu finon al lia maleolo, kaj tenu firme la alian finon.

Li staris apud Golumo, dum Sam ligis la nodon. La sekvo surprizis ilin ambaŭ. Golumo komencis kriĉi per maldensa ŝira sono, tre hororige aŭskultata. Li tordiĝis kaj provis proksimigi sian buŝon al sia maleolo kaj mordi la ŝnuron. Li daŭre kriĉadis.

Finfine Frodo konvinkiĝis, ke li vere sentas doloron; sed tio ne povis esti pro la nodo. Li esploris ĝin kaj konstatis, ke ĝi ne tro striktas, fakte striktas apenaŭ sufiĉe. Sam estis pli milda ol liaj vortoj.

– Kio estas al vi? – li diris. – Se vi insistas forkuri, vi devas esti ligita; sed ni ne volas dolorigi al vi.

– Ĝi dolorigas, ĝi dolorigas, – siblis Golumo. – Ĝi glaciigas, ĝi mordas! Elfoj tordis ĝin, ili estu malbenataj! Aĉaj kruelaj hobitoj! Jen kial ni provis eskapi, kompreneble tial, trezoro. Ni divenis, ke ili estas hobitoj kruelaj. Ili vizitas elfojn, atakemajn elfojn kun helaj okuloj. Forprenu ĝin. Ĝi dolorigas nin.

– Ne, mi ne forprenos ĝin, – diris Frodo, – krom se, – li momente paŭzis pensante, – krom se eblas promeso dirota de vi, kiun mi povas fidi.

– Ni ĵuros fari tion, kion li volas, jes, jess, – diris Golumo, ankoraŭ tordiĝante kaj palpserĉante sian maleolon. – Ĝi dolorigas nin.

– Ĉu ĵuros? – diris Frodo.

– Smeagolo, – diris Golumo subite kaj klare, larĝe malfermante siajn okulojn kaj rigardante Frodon kun stranga lumo. – Smeagolo ĵuros sur la Trezoro.

Frodo rektiĝis, kaj Sam denove estis surprizita de liaj vortoj kaj lia severa voĉo.

– Sur la Trezoro, ĉu? Kiel vi aŭdacas? Pensu!

Unu Ringo en mallumon ilin gvidas kaj katenas.

Ĉu vi dediĉus vian promeson al tio, Smeagolo? Ĝi devigos vin. Sed ĝi estas eĉ pli perfidema ol vi. Ĝi eble tordos viajn vortojn. Gardu vin! Golumo kaŭris.

– Sur la Trezoro, sur la Trezoro! – li ripetis.

– Kaj kion vi ĵuros? – demandis Frodo.

– Esti tre, tre bonkonduta, – diris Golumo. Poste rampinte ĝis la piedoj de Frodo li riverencegis antaŭ li, flustrante raŭke; tremego trapasis lin, kvazaŭ la vortoj skuus eĉ liajn ostojn pro timo. – Smeagolo ĵuros neniam, neniam permesi, ke Li havu ĝin. Neniam! Smeagolo savos ĝin. Sed li devas ĵuri sur la Trezoro.

– Ne! Ne sur ĝi, – diris Frodo, rigardante al li kun severa kompato. – Vi volas nur vidi ĝin kaj tuŝi ĝin, se vi povos, kvankam vi scias, ke tio frenezigus vin. Ne sur ĝi. Ĵuru laŭ ĝi, se vi volas. Ĉar vi scias, kie ĝi estas. Jes, vi scias, Smeagolo. Ĝi estas antaŭ vi.

Momente ŝajnis al Sam, ke lia mastro estas kreskinta kaj Golumo ŝrumpis: alta severa princo, kiu kaŝis sian helecon en griza nubo, kaj ĉe liaj piedoj eta plorkria hundo. Tamen tiuj du estis iel parencaj kaj ne fremdaj. Ili povis atingi la menson unu de la alia. Golumo levis sin kaj komencis palpkaresi Frodon, ĝentilumante antaŭ liaj genuoj.

– Suben! suben! – diris Frodo. – Jam diru la promeson!

– Ni promesas, jes mi promesas! – diris Golumo. – Mi servos la mastron de la Trezoro. Bona mastro, bona Smeagolo, golum’, golum’! – Subite li ekploris kaj denove mordis sian maleolon.

– Forprenu la ŝnuron, Sam! – diris Frodo.

Malvolonte Sam obeis. Tuj Golumo stariĝis kaj komencis kaprioli kiel batita hundaĉo kies mastro karesis ĝin. De tiu momento okazis en li ŝanĝiĝo, kiu daŭris kelkan tempon. Li parolis malpli sible kaj plorvoĉe, kaj li alparolis rekte siajn kunulojn, ne sian trezoran memon. Li kaŭris kaj retiriĝis se ili proksimiĝis al li, aŭ subite ekmoviĝis, kaj li evitis tuŝi iliajn elfajn mantelojn; sed li estis amikeca, kaj efektive kompatinde avida plaĉi al ili. Li ridgakis kaj kapriolis, se oni spritis, aŭ eĉ se Frodo alparolis lin afable, kaj ploris se Frodo admonis lin. Sam diris al li malmulton entute. Li pli profunde ol antaŭe suspektis lin, kaj se tio eblas, ŝatis malpli la novan Golumon, la Smeagolon, ol la malnovan.

– Nu, Golumo, aŭ kiel ajn ni devas nomi vin, – li diris, – ek al! Foriris la luno, kaj la nokto forpasas. Prefere ni ekiru.

– Jes, jes, – konsentis Golumo, ĉirkaŭdancante. – Ni ekiru! Troviĝas nur unu transira vojo inter la norda kaj suda ekstremoj. Mi trovis ĝin, mi ja. Orkoj ne uzas ĝin, orkoj ne konas ĝin. Orkoj ne transiras la marĉojn, ili ĉirkaŭiras multmejle. Tre bonŝance vi venis ĉi-direkten. Tre bonŝance vi trovis Smeagolon, jes. Sekvu Smeagolon!

Li foriris kelkajn paŝojn kaj retrorigardis scivoleme, kiel hundo invitanta ilin al promeno.

– Atendu iom, Golumo! – kriis Sam. – Jam ne tro malproksimiĝu antaŭe! Mi estos ĉe via vosto, kaj mi tenas preta la ŝnuron.

– Ne, ne! – diris Golumo. – Smeagolo promesis.

En profunda nokto sub malmolaj klaraj steloj ili ekvojaĝis. Golumo kondukis ilin ree norden dum iom da tempo laŭ la vojo jam trapasita; poste li oblikvis dekstren for de la kruta rando de Emin Muilo, suben laŭ la malglataj ŝtonozaj deklivoj al la vastaj subaj marĉejoj. Ili fadis rapide kaj mallaŭte en la mallumon. Tra ĉiuj leŭgoj da dezertejo antaŭ la pordego de Mordoro estis nigra silento.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.