|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MASTRO DE L’ RINGOJAŭtoro: J.R.R. Tolkien |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
La postan tagon antaŭ la tagiĝo ilia vojaĝo al Mordoro finiĝis. La marĉoj kaj la dezerto troviĝis malantaŭe. Antaŭ ili, malhelante antaŭ palaĉa ĉielo, la grandaj montoj levis siajn minacajn kapojn.
Okcidente de Mordoro etendiĝis la morna linio de Efelo Duad, la Ombraj Montoj, kaj norde la malebenaj pintoj kaj sterilaj firstoj de Eredo Litui, cindre grizaj. Sed proksimiĝante unu al alia, ĉar ili ja estis nur partoj de unu granda muro ĉirkaŭ la melankoliaj ebenaĵoj de Litlado kaj de Gorgoroto, kun meze la maldolĉa enlanda maro Nurneno, ili elpuŝis longajn brakojn norden; kaj inter tiuj brakoj estis profunda interkrutejo. Tiu estis Cirito Gorgor, la Hantata Trapasejo, la eniro al la lando de l’ Malamiko. Altaj klifoj malserenis ambaŭflanke, kaj ĉe la enirejo estis du apikaj montetoj, nigr-ostaj kaj nudaj. Sur ili staris la Dentoj de Mordoro, du turegoj fortikaj kaj altaj. Dum epoko longe pasinta ilin konstruis la gondoranoj en siaj fiero kaj potenco, post la pereigo de Saŭrono kaj ties forfuĝo, por eviti ke li revenu al sia antaŭa regno. Sed la fortiko de Gondoro velkis, kaj homoj dormis, kaj dum multaj jaroj la turegoj staris malplenaj. Poste Saŭrono revenis. Nun la sentinelaj turegoj, kiuj kadukiĝis, estis riparitaj, kaj plenigitaj je armiloj, kaj garnizonitaj de senĉesa atentemo. Ŝtonvizaĝaj ili estis, kun malhelaj fenestroj-truoj vaĉantaj norden, orienten kaj okcidenten, kaj ĉiu fenestro estis plenigita de okuloj sendormaj.
Trans la enirejon de l’ pasejo, de klifo al klifo, la Malhela Mastro konstruigis ŝtonan remparon. En ĝi estis unu pordego el fero, kaj sur ĝia krenelaro paŝis senĉese sentineloj. Sub la montetoj ambaŭflanke estis enborita cento da kavernoj kaj truoj; tie embuskis bandego da orkoj pretaj eliri je signalo kvazaŭ nigraj formikoj batalontaj. Neniu povis trapasi la Dentojn de Mordoro ne spertinte ties mordon, krom se ili estis alvokitaj de Saŭrono aŭ konis la sekretajn pasvortojn, kiuj malfermis Moranonon, la Nigran Pordegon de lia lando.
La du hobitoj rigardis senespere la turegojn kaj la muron. Eĉ de malproksime ili povis vidi en la malforta lumo la moviĝon de sentineloj sur la muro kaj la patrolojn antaŭ la pordego. Ili nun kuŝis rigardante trans la randon de rokeca kavo sub la etendiĝa ombro de la plej norda murapogilo de Efelo Duad. Flugante tra l’ peza aero en rekta linio korvo, eble, transflugus nur cent klaftojn de ilia kaŝloko ĝis la alta pinto de la pli proksima turego. Maldensa fumo kirliĝis super ĝi, kvazaŭ fajro ardus en la monteto sube.
Tagiĝis, kaj la pale ruĝa suno palpebrumis tra la senvivaj firstoj de Eredo Litui. Tiam subite aŭdiĝis bleko de latungorĝaj trumpetoj: el la gardoturoj ili bruis, kaj fore el kaŝitaj sekurejoj kaj antaŭpostenoj sur la montoj venis respondaj signaloj; kaj pli fore, granddistancaj sed profundaj kaj minacantaj reeĥis en la kava tereno malantaŭe la potencaj kornoj kaj tamburoj de Baraduro. Ankoraŭ unu terura tago de timo kaj penado estis veninta al Mordoro; kaj la noktaj sentineloj estis vokitaj al siaj kelaj ĉeloj kaj profundaj haloj, kaj la tagaj sentineloj, fiokulaj kaj kruelaj, marŝadis al siaj postenoj. Ŝtalo ekbrilis malforte sur la krenelaro.
– Nu, jen ni alvenis! – diris Sam. – Jen la Pordego, kaj ŝajnas al mi, ke tie estas la proksimuma limo ĉiama de nia vojaĝo. Al kukolo, sed la Avulo volus diri unu-du aferojn, se li vidus min nun! Ofte li diris, ke mi trafos misan finon, se mi ne paŝos singarde, tion li diris. Sed mi jam ne supozas iam revidi la maljunan bonulon. Li malhavos okazon diri: “Mi ja avertis vin, Sam”. Des pli domaĝe. Li rajtus admoni min ĝis elĉerpiĝus lia spiro, se nur mi povus revidi lian maljunan vizaĝon. Sed mi devus unue energie lavi min, aŭ li ne rekonus min. Supozeble senutilas demandi: “Kiun vojon ni sekvu?” Ni ne povas pluiri, krom se ni emus peti transporton de la orkoj.
– Ne, ne! – diris Golumo. – Senutile. Ni ne povas pluiri. Smeagolo diris tion. Li diris: ni iros al la Pordego, kaj poste ni vidos. Kaj ni ja vidas. Ho jes, mia trezoro, ni ja vidas. Smeagolo sciis, ke la hobitoj ne povus iri tiun vojon. Ho jes, Smeagolo sciis.
– Do, kial, je la plago, vi kondukis nin ĉi tien? – demandis Sam, ne sentante sin en humoro esti justa aŭ racia.
– La mastro diris tion. La mastro diris: Konduku nin al la Pordego. Do, bona Smeagolo tion faris. La mastro diris tion, saĝa mastro.
– Tion mi faris, – diris Frodo. Lia vizaĝo estis serioza kaj rigida, sed rezoluta. Li estis malpuraĉa, marasma, kaj kuntirita pro lacego, sed li ne plu kaŭris, kaj liaj okuloj estis klaraj. – Mi diris tion, ĉar mi intencas eniri Mordoron, kaj alian vojon mi ne konas. Tial mi iros ĉi-voje. Mi ne petas iun ajn akompani min.
– Ne, ne, mastro! – ululis Golumo, manfrapetante lin kaj ŝajne tre malĝojigita. – Senutilas tiumaniere! Senutilas! Ne donu al Li la Trezoron. Li formanĝos nin ĉiujn, se Li akiros ĝin, formanĝos la tutan mondon. Retenu ĝin, afabla mastro, kaj traktu bonkore Smeagolon. Ne lasu, ke Li havu ĝin. Aŭ foriru, iru al agrablaj lokoj, kaj redonu ĝin al la eta Smeagolo. Jes, jes, mastro: redonu ĝin, ĉu ne? Smeagolo tenos ĝin sekura; li faros multe da bono, precipe al la afablaj hobitoj. La hobitoj iru hejmen. Ne iru al la Pordego!
– Al mi estis ordonite iri al la lando Mordoro, kaj sekve mi iros, – diris Frodo. – Se ekzistas nur unu maniero, mi devas iri tiumaniere. Kio sekvos, devos sekvi.
Sam diris nenion. La esprimo sur la vizaĝo de Frodo sufiĉis al li; li sciis, ke liaj vortoj senutilos. Kaj finfine li neniam ekde la komenco vere esperis pri la afero; sed estante bonhumora hobito li ja ne bezonis esperon, dum malespero estis prokrastita. Nun ili alvenis la amaran finon. Sed li subtenis sian mastron tra la tuta vojo; ĉefe por tio li venis, kaj li daŭre subtenos lin. Lia mastro ne eniros sola Mordoron. Sam akompanos lin, kaj ĉiuokaze ili liberiĝos de Golumo.
Tamen Golumo ankoraŭ ne intencis liberigi ilin. Li genuis antaŭ la piedoj de Frodo, tordante siajn manojn kaj kvikante.
– Ne tiun vojon, mastro! – li petegis. – Ekzistas alia vojo. Ho jes, vere ekzistas. Alia vojo, pli senluma, pli malfacile trovebla, pli sekreta. Sed Smeagolo konas ĝin. Lasu ke Smeagolo montru ĝin al vi!
– Ĉu alia vojo? – diris Frodo dubeme, subengrimpante al Golumo per la esploraj okuloj.
– Jess! Jess, efektive! Ekzistis alia vojo. Smeagolo trovis ĝin. Ni iru vidi, ĉu ĝi plu troviĝas!
– Pri tio vi ne diris pli frue.
– Ne. La mastro ne demandis. La mastro ne diris, kion li intencas fari. Li ne sciigis al kompatinda Smeagolo. Li diris: Smeagolo, konduku min al la Pordego, kaj tiam adiaŭ! Smeagolo rajtas forkuri kaj konduti bone. Sed nun li diras: Mi celas eniri Mordoron ĉi-voje. Do, Smeagolo tre timas. Li ne volas perdi sian afablan mastron. Kaj li promesis, la mastro devigis lin promesi, savi la Trezoron. Sed la mastro portos ĝin al Li, rekte al la Nigra Mano, se la mastro iros ĉi-voje. Do, Smeagolo devas savi ilin ambaŭ, kaj li pensas pri alia vojo, kiu estis pli frue. Afabla mastro. La bonkonduta Smeagolo ĉiam helpas.
Sam sulkigis la frunton. Se li kapablus bori truojn en Golumo per siaj okuloj, li farus tion. Lia menso estis duboplena. Laŭaspekte Golumo vere malfeliĉis kaj ege volis helpi Frodon. Sed Sam, memorante la subaŭskultitan debaton nur malfacile povis kredi, ke la longe submergita Smeagolo estis venkinta: tiu voĉo ĉiuokaze ne ricevis la lastan vorton en la debato. Sam supozis, ke la Smeagola kaj la Goluma duonoj (aŭ kiel li mense nomis ilin: Putorulo kaj Fetorulo) faris militpaŭzon kaj portempan aliancon. Neniu el ambaŭ deziris, ke la Malamiko akiru la Ringon; ambaŭ volis defendi Frodon de kaptiĝo kaj laŭeble longe observadi lin – almenaŭ tiel longe, kiel Fetorulo havus eblecon preni sian “Trezoron”. Ke fakte estis alia vojo en Mordoron, Sam pridubis.
“Estas tre bone, ke neniu el la du duonoj scias, kion intencas fari la mastro, – li pensis. – Se li scius, ke sinjoro Frodo klopodas meti finon al lia Trezoro por ĉiam, sufiĉe rapide ekestus problemoj, mi vetas. Ĉiuokaze, la olda Fetorulo tiom timas la Malamikon – kaj li estas ordonata iel de tiu, aŭ ordonita – ke li transdonus nin prefere ol rimarkiĝi helpante nin; kaj prefere ol lasi ke lia Trezoro fandiĝu, eble. Almenaŭ tiel mi konceptas. Kaj mi esperas, ke la mastro pripensos zorge la aferon. Li tre saĝas, sed li estas molkora, jen kia li estas. Ne eblas al ajna Vato diveni, kion li faros tujsekve”.
Frodo ne tuj respondis al Golumo. Dum tiuj duboj trapasis la malrapidan sed sagacan menson de Sam, li staris elrigardante al la malhela klifo de Cirito Gorgor. La kavo, en kiu ili rifuĝis, estis elfosita sur flanko de malalta monteto kaj troviĝis iom alte super la ebenaĵa nivelo. Longa tranĉeeca valo etendiĝis inter ĝi kaj la eksteraj murapogiloj de la monta muro. En la matenlumo la vojoj, kiuj konverĝis al la Pordego de Mordoro, estis nun klare videblaj, palaj kaj polvokovritaj; unu reserpentumis norden; alia mallarĝumis orienten en la nebuletojn kroĉiĝantajn al la suboj de Eredo Litui; kaj alia abrupte kurbiĝanta pasis proksime sub la okcidenta vaĉturo, kaj poste laŭiris la valon sube de la montflanko, kie kuŝis la hobitoj, je ne multaj futoj sub ili. Baldaŭ ĝi turniĝis, flankumante la montoŝultrojn kaj foriris suden en la profundajn ombrojn, kiuj komplete mantelis la okcidentajn flankojn de Efelo Duad; preter ilia vidkapablo ĝi plu daŭris en la malvastan terenon inter la montoj kaj la Granda Rivero.
Rigardante, Frodo konsciiĝis, ke okazas grandaj ekvigliĝo kaj moviĝado sur la ebenaĵo. Estis kvazaŭ tutaj armeoj ekmarŝus, kvankam grandparte ilin kaŝis la vaporoj kaj fumoj drivantaj de la marĉejoj kaj dezertoj pli fore. Sed jen kaj jen li ekvidis brileton de lancoj kaj kaskoj; kaj sur la ebenaĵoj apudvojaj estis videblaj en multaj rotoj rajdistoj. Li memoris sian vizion deforan sur Amono Hen, antaŭ tiel malmulte da tagoj, kvankam tio jam ŝajnis antaŭ multaj jaroj. Tiam li sciis, ke la espero dum unu neprudenta momento ekflagrinta en lia koro estis vana. La trumpetoj blekis ne defie, sed salute. Tio ne estis atako kontraŭ la Malhela Mastro fare de gondoraj viroj, leviĝintaj kiel venĝaj fantomoj el la tomboj de braveco jam delonge forpasinta. Tiuj estis viroj alirasaj el la vasta oriento, kunvenantaj laŭ la alvoko de sia Komandanto; armeoj, kiuj bivakis nokte antaŭ lia Pordego kaj nun almarŝis por pligrandigi lian kreskantan potencon. Kvazaŭ subite konsciigite plene pri la danĝero de ilia situacio, solaj, en la plifortiĝanta taglumo, tiel proksime al tiu granda minaco, Frodo abrupte tiris sian grizan kapuĉon pli strikte sur la kapon, kaj paŝis suben en la fendejon. Tiam li turnis sin al Golumo.
– Smeagolo, – li diris, – mi fidos vin ankoraŭfoje. Efektive ŝajnas, ke mi devas fari tion, kaj ke mia sorto estas ricevi helpon de vi, kie mi malpleje atendas ĝin, kaj via sorto estas helpi min, kiun vi longe persekutis malicintence. Ĝis nun vi meritas bonon ĉe mi kaj plenumis vian promeson vere. Mi diras vere kaj sincere, – li aldonis, ekrigardinte al Sam, – ĉar jam dufoje ni estis sub via potenco, kaj vi faris al ni neniun malutilon. Vi ankaŭ ne provis forpreni de mi tion, kion vi iam serĉadis. Ke la tria fojo pruviĝu la plej bona! Sed mi avertas vin, Smeagolo, ke vi estas minacata.
– Jes, jes, mastro! – diris Golumo. – Terure minacata! La ostoj de Smeagolo tremas, kiam li pensas pri tio, sed li ne forkuras. Li devas helpi la afablan mastron.
– Mi aludis ne la minacon, kiun ni ĉiuj partoprenas, – diris Frodo. – Mi aludas minacon nur por vi. Vi ĵuris promeson je tio, kion vi nomas la Trezoro. Memoru tion! Ĝi devigos vian plenumon; sed ĝi serĉos rimedon tordi vin je via propra malavantaĝo. Jam vi estas tordata. Vi ĵus vidigis vin al mi, stulte. “Redonu ĝin al Smeagolo”, – vi diris. Neniam plu diru tion! Ne permesu, ke tiu penso kresku en vi! Vi neniam rericevos ĝin. Sed la deziro por ĝi eble perfidos vin al sorto amara. Vi neniam rericevos ĝin. En ekstrema neceso, Smeagolo, mi surmetos la Trezoron; kaj la Trezoro sklavigis vin antaŭ longe. Se mi, surmetinte ĝin, ordonus al vi, vi obeus, eĉ se temus, ke vi saltu desur krutegaĵo aŭ jetiĝu en fajron. Kaj tia estus mia ordono. Do, gardu vin, Smeagolo!
Sam rigardis sian mastron kun aprobo, sed ankaŭ kun surprizo: sur ties vizaĝo estis esprimo kaj en lia voĉo tono, kiujn li neniam antaŭe konis. Ĉiam li pensis, ke la bonkoreco de kara sinjoro Frodo estas tiel altnivela, ke ĝi devas implici sufiĉan kvanton da blindeco. Kompreneble li ankaŭ kredis neakordigeble, ke sinjoro Frodo estas la plej saĝa en la mondo (eble escepte de maljuna sinjoro Bilbo kaj de Gandalfo). Golumo propramaniere, kaj multe pli pardoninde, ĉar li konis lin multe malpli longe, eble eraris simile, misprenante bonkorecon kaj blindecon. Ĉiuokaze tiu parolado konfuzis kaj teruris lin. Li kaŭris submetiĝe sur la tero kaj povis prononci neniujn klarajn vortojn krom “afabla mastro”.
Frodo atendis pacience kelkan tempon, poste li denove parolis malpli severe.
– Ek jam, Golumo aŭ Smeagolo, se vi volas, rakontu al mi pri tiu alia vojo, kaj montru al mi, se vi povas, kia espero estas en ĝi sufiĉa por pravigi mian devion de mia evidenta pado. Mi hastas.
Sed Golumo estis en kompatinda stato, kaj la minaco de Frodo tute senmedoligis lin. Ne facile estis eligi el li iun klaran mesaĝon, inter la murmuroj kaj kvikoj, kaj la oftaj interrompoj, dum kiuj li rampis sur la tero kaj petegis, ke ili ambaŭ afablu al “povra eta Smeagolo”. Post iom da tempo li iomete plitrankviliĝis, kaj Frodo komprenis, pecon post peco, ke se vojaĝanto sekvas la vojon, kiu turniĝas okcidente de Efelo Duad, li venas iam al vojkruco en cirklo de malhelaj arboj. La dekstra vojo iras al Osgiliado kaj la pontoj de Anduino; la meza vojo daŭre iras suden.
– Plu, plu, plu, – diris Golumo. – Ni neniam iris tiun vojon, sed oni diras, ke ĝi etendiĝas cent leŭgojn, ĝis oni povas vidi la Grandan Akvon, kiu neniam senmovas. Tie troviĝas multe da fiŝoj, kaj grandaj birdoj manĝas fiŝojn: afablaj birdoj; sed ni neniam iris tien, ho ve! Ni neniam havis okazon. Kaj pli fore estas aliaj landoj, oni diras, sed la Flava Vizaĝo tie tre varmegas, kaj malofte estas nuboj, kaj la homoj atakemas kaj havas nigrajn vizaĝojn. Ni ne volas vidi tiun landon.
– Ne! – diris Frodo. – Sed ne deviu de via vojo. Kio pri la tria direkto?
– Ho jes, ho jes, ekzistas la tria vojo, – diris Golumo. – Tiu estas la vojo maldekstren. Tuj ĝi komencas supreniri, supren, retroserpentume kaj regrimpante al la altaj ombroj. Kiam ĝi ĉirkaŭiras la nigran rokon, vi vidos ĝin, subite vi vidos ĝin super vi, kaj vi deziros kaŝiĝi.
– Vidos ĝin, vidos ĝin? Kion oni vidos?
– La malnovan fortikaĵon, tre malnovan, nun tre teruran. Ni kutimis aŭdi rakontojn el la sudo, kiam Smeagolo estis juna, antaŭlonge. Ho jes, ni kutimis rakonti multajn historiojn vespere, sidante sur la bordoj de la Granda Rivero, en la salikejoj, kiam ankaŭ la Rivero pli junis, golum’, golum’. – Li komencis plori kaj murmuri. La hobitoj pacience atendis. Golumo daŭrigis. – Rakontoj el la sudo pri la altaj homoj kun brilaj okuloj, kaj la domoj similaj al montetoj da ŝtono, kaj la arĝenta krono de ilia reĝo kaj ties Blanka Arbo. Mirindaj rakontoj. Ili konstruis tre altajn turegojn, kaj unu el ili estis arĝentblanka, kaj en ĝi estis ŝtono lunsimila, kaj ĉirkaŭ ĝi estis grandaj blankaj muroj. Ho jes, estis multaj rakontoj pri la Turego de la Luno.
– Certe ĝi estis Minaso Itil, kiun konstruis Isilduro, filo de Elendilo, – diris Frodo. – Ĝuste Isilduro fortranĉis la fingron de la Malamiko.
– Jes, Li havas nur kvar sur la Nigra Mano, sed tiuj sufiĉas, – diris Golumo tremegante. – Kaj Li malamis la urbon de Isilduro.
– Kion li ne malamas? – diris Frodo. – Sed kiel koncernas nin la Turego de la Luno?
– Nu, mastro, tie ĝi estis kaj tie ĝi estas: la alta turego kaj la blankaj domoj kaj la muro; sed nun ne agrablaj, ne belaj. Li venkis ĝin antaŭlonge. Nun ĝi estas loko tre terura. Vojaĝantoj ektremas vidante ĝin, ili kaŝe forrampas, ili evitas ĝian ombron. Sed la mastro devos iri tiun vojon. Tiu estas la sola alia vojo. Ĉar tie malpli altas la montoj, kaj la malnova vojo daŭre supreniras, ĝis ĝi alvenas malhelan trapasejon ĉe la supro, kaj poste ĝi ree iras suben, suben al Gorgoroto. – Lia voĉo iĝis flustro kaj li tremegis.
– Sed kiamaniere tio helpos nin? – demandis Sam. – Certe la Malamiko scias ĉion pri siaj propraj montoj, kaj tiu vojo estos gardata same atente kiel ĉi tiu? La turego ne malplenas, ĉu?
– Ho ne, ne malplenas! – flustris Golumo. – Ĝi ŝajnas malplena, sed ĝi ne estas, ho ne! Tre timigaj estaĵoj loĝas tie. Orkoj, jes ĉiam orkoj; sed estaĵoj pli malbonaj, pli malbonaj, ankaŭ loĝas tie. La vojo supreniras ĝuste sub la ombro de l’ muroj kaj pasas la pordon. Nenio moviĝas sur la vojo, sen ke ili scias. La estaĵoj interne scias: la Silentaj Vaĉantoj.
– Do estas via konsilo, – diris Sam, – ke ni iru alian longan vojon suden, trovonte nin en simila kaĉo aŭ pli malbona, kiam ni venos tien, se entute ni alvenos, ĉu?
– Ne, vere ne, – diris Golumo. – La hobitoj devas vidi, devas klopodi kompreni. Li ne atendas atakon tiudirekte. Lia Okulo estas ĉie ĉirkaŭe, sed ĝi atentas iujn lokojn pli ol aliajn. Li ne povas vidi ĉion samtempe, ankoraŭ ne. Vidu, Li jam venkis la tutan terenon okcidente de la Ombraj Montoj ĝis la Rivero, kaj Li nun posedas ĉiujn pontojn. Li pensas, ke neniu povas alveni la Lunturegon ne batalinte ĉe la pontoj aŭ akirinte multajn boatojn, kiujn ili ne povas kaŝi, kaj Li scios pri tio.
– Vi ŝajnas scii multon pri Liaj faroj kaj pensoj, – diris Sam. – ĉu vi alparolis Lin lastatempe? Aŭ nur pasigis la tempon kun orkoj?
– Hobito ne afabla, ne sagaca, – diris Golumo, direktante al Sam koleran rigardon kaj turnante sin al Frodo. – Smeagolo alparolis orkojn, jes kompreneble, antaŭ ol renkonti la mastron, kaj multajn aliajn: li longe marŝadis. Kaj tion, kion li diras nun, tion diris multaj personoj. Ĝuste ĉi tie en la nordo troviĝas la plej granda danĝero por Li, kaj por ni. Li elvenos tra la Nigra Pordego iun tagon, iun tagon baldaŭ. Tio estas la sola vojo, laŭ kiu povas veni grandaj armeoj. Sed fore okcidente Li ne timas, kaj tie estas la Silentaj Vaĉantoj.
– Ĝuste tiel! – diris Sam, ne forturnite. – Kaj do ni devas almarŝi kaj frapi ĉe ilia pordo kaj demandi, ĉu ni sekvas la ĝustan vojon al Mordoro? Aŭ ĉu ili tro silentas por respondi? Ne estas sagace. Same efikus fari tion ĉi tie kaj ŝpari al ni longan plandadon.
– Ne ŝercu pri tio, – siblis Golumo. – Ne estas ridige, ho ne! Ne amuze. Ne estas sagace provi entute eniri Mordoron. Sed se la mastro diras: “Mi devas iri”, aŭ: “Mi intencas iri”, li sekve devas provi iamaniere. Sed li devas ne iri al la terura urbo, ho ne, kompreneble ne. Guste pri tio Smeagolo helpas, afabla Smeagolo, kvankam neniu sciigas al li, pri kio temas. Smeagolo ree helpas. Li trovis ĝin. Li konas ĝin.
– Kion vi trovis? – demandis Frodo. Golumo kaŭris kaj denove lia voĉo flustriĝis.
– Padeton kondukantan supren en la montaron, kaj poste ŝtuparon, mallarĝan ŝtuparon, ho jes, tre longan kaj mallarĝan. Kaj poste pliajn ŝtupojn. Kaj poste... – lia voĉo eĉ pli mallaŭtiĝis, – tunelon, malluman tunelon; kaj fine etan fendejon, kaj padon alte super la ĉefa trapasejo. Tiuvoje Smeagolo sukcesis eliri el la mallumo. Sed tio estis antaŭ jaroj. La pado eble jam malaperis; sed eble ne, eble ne.
– Tiuj vortoj tute ne plaĉas al mi, – diris Sam. – Ili sonas tro facile, almenaŭ laŭ la rakonto. Se tiu pado ankoraŭ ekzistas, ankaŭ ĝi estos gardata. Ĉu ĝi estis gardata, Golumo? – Dirante tion li ekvidis, aŭ pensis ekvidi, verdan ekbrilon en l’ okulo de Golumo. Golumo murmuris, sed ne respondis.
– Ĉu ĝi estas gardata? – demandis Frodo severe. – Kaj ĉu vi eskapis el la mallumo, Smeagolo? Ĉu ne prefere, ke oni permesis al vi foriri, pro komisio? Tion efektive supozis Aragorno, kiu trovis vin apud la Mortaj Marĉoj antaŭ jaroj.
– Estas mensogo! – siblis Golumo, kaj venis malica lumo al liaj okuloj pro la nomo Aragorno. – Li mensogis pri mi, jes li mensogis. Mi ja eskapis, per miaj propraj povraj rimedoj. Fakte oni diris, ke mi serĉu la Trezoron, kaj mi serĉis, serĉadis, ja kompreneble. Sed ne por la Nigrulo. La Trezoro estas nia, estis mia, mi diras al vi. Mi ja eskapis.
Frodo havis strangan certecon, ke pri tiu ĉi afero Golumo ĉi-foje ne tiom malproksimas de la vero, kiom oni povus suspekti; ke li iel trovis vojon el Mordoro kaj almenaŭ kredis, ke tio ŝuldiĝis al la propra ruzemo. Ekzemple, li rimarkis, ke Golumo uzis “mi”, kaj tio ŝajnis kutime signo, kiu malofte aperis, ke iuj restaĵoj de malnovaj vero kaj sincero momente superis. Frodo ne forgesis pri la ruzaĵoj de la Malamiko. La “eskapo” povis esti permesita aŭ aranĝita, kaj bone konata en la Malhela Turego. Kaj ĉiuokaze Golumo evidente multon rezervis.
– Mi demandas denove, – li diris: – ĉu tiu sekreta vojo ne estas gardata?
Sed la nomo Aragorno igis Golumon malbonhumora. Li alprenis mienon sinkompatan de mensogulo suspektata, kiam escepte li diris la veron aŭ parton el ĝi. Li ne respondis.
– Ĉu ĝi estas gardata? – Frodo ripetis.
– Jes, jes, eble. Mankas sendanĝeraj lokoj en tiu ĉi lando, – diris Golumo paŭteme. – Mankas sendanĝeraj lokoj. Sed la mastro devas provi tion aŭ reiri hejmen. Mankas alia vojo.
Ili ne povis persvadi lin diri pli. La nomon de la danĝera loko kaj la alta pasejo li ne sciis, aŭ ne volis diri. Ĝia nomo estis Cirito Ungol, tre misfama nomo. Aragorno eble sciigus al ili tiun nomon kaj ĝian signifon; Gandalfo avertus ilin. Sed ili estis solaj, kaj Aragorno estis tre fora, kaj Gandalfo staris meze de l’ ruino de Isengardo kaj luktis kun Sarumano, malhelpite de perfidoj. Tamen ĝuste kiam li diris siajn lastajn vortojn al Sarumano, kaj la palantiro falis fajre sur la ŝtuparon de Ortanko, liaj pensoj ĉiam direktiĝis al Frodo kaj Samsaĝo, tra la longaj leŭgoj lia menso serĉis ilin espere kaj kompate.
Eble Frodo sentis tion senscie, kiel okazis sur Amono Hen, malgraŭ tio, ke li kredis Gandalfon forpasinta, forpasinta por ĉiam en la ombron de Morio tre malproksime. Li sidis sur la tero dum longa tempo, silenta, kun la klinita kapo, klopodante rememori ĉion, kion Gandalfo diris al li. Sed por la aktuala elekto li memoris neniun konsilon. Efektive, la gvido de Gandalfo estis forprenita de ili tro frue, tro frue, dum la Malhela Lando estis ankoraŭ tre malproksima. Kiel ili enirus ĝin finfine, tion Gandalfo ne diris. Eble li ne povis diri. En la fortikaĵon de l’ Malamiko en la nordo, en Dol Gulduron, li iam riskis. Sed en Mordoron, al la Fajromonto kaj al Baraduro, de kiam la Malhela Mastro repotenciĝis, ĉu li iam vojaĝis tien? Al Frodo ŝajnis, ke ne. Kaj jen li, eta duonulo de l’ Provinco, simpla hobito el la kamparo, de kiu oni atendis, ke li trovu vojon tie, kien ne povis, aŭ ne aŭdacis iri, la granduloj. Tio estis sorto malica. Sed li akceptis ĝin en sia propra gastoĉambro dum malproksima printempo de alia jaro, jam tiel fora, ke ĝi similis ĉapitron en romano pri la juneco de l’ mondo, kiam ankoraŭ floris la Arboj Arĝenta kaj Ora. Tiu ĉi estas misa elekto. Kiun vojon li elektu? Kaj se ambaŭ kondukus al teruro kaj morto, kiom valoras elekto?
La tago progresis. Profunda silento inundis la etan grizan kavon en kiu ili kuŝis, tiom proksime al la lando de timo: silento kvazaŭ ĝi estus densa vualo, kiu forbaris ilin de la tuta ĉirkaŭa mondo. Supre estis kupolo de pala ĉielo striita per momentaj fumoj, sed tio ŝajnis alta kaj tre malproksima, kvazaŭ vidata tra grandaj profundaĵoj de aero peza je meditema pensado.
Eĉ aglo ŝvebanta antaŭ la suno ne vidus de tie la sidantajn hobitojn sub pezo de la sorto, silentajn, ne moviĝantajn, volvitajn per siaj grizaj manteloj. Ĝi eble paŭzus momente por atenti Golumon, etan figuron diskuŝantan sur la tero kvazaŭ skeleto de malsatmortinta homido, kies ĉifona vestaĵo ankoraŭ kroĉiĝas al ĝi, kies longaj brakoj kaj kruroj, preskaŭ oste blankas kaj oste maldikas: sen groŝvaloro da karno.
La kapo de Frodo estis klinita al la genuoj, sed Sam kliniĝis surdorsen, kun la manoj malantaŭ la kapo, rigardante el sia kapuĉo al la malplena ĉielo. Almenaŭ dum longa tempo ĝi estis malplena. Tiam post kelka tempo Sam pensis vidi malhelan birdosimilan formon giri en la cirklo de lia vidkampo, poste ŝvebi kaj forgiri. Sekvis du aliaj, kaj poste la kvara. Ili estis laŭvide tre malgrandaj, tamen iel li sciis, ke ili estas enormaj, kun larĝa etendiĝo de flugiloj, flugantaj tre alte. Li kovris siajn okulojn kaj kliniĝis antaŭen, kaŭre. Lin plenigis la sama averta timo, kian li spertis en ĉeesto de la Nigraj Rajdantoj: la senrimeda teruro, kiu alvenis kun la krio en la vento kaj la ombro sur la luno, kvankam nun ĝi ne estis tiom prema aŭ pela. La minaco estis pli forega, sed ĝi estis minaco. Ankaŭ Frodo sentis ĝin. Lia pensado estis interrompita. Li ekmoviĝis kaj tremeris, sed li ne rigardis supren. Golumo kuntiriĝis kvazaŭ atakota araneo. La flugantaj figuroj giradis kaj rapide zomis suben, hastante reen al Mordoro. Sam enspiris profunde.
– La Rajdantoj denove aktivas, supre en la aero, – li diris per raŭka flustro. – Mi vidis ilin. Ĉu vi opinias, ke ili povis vidi nin? Ili estis tre altaj. Kaj se ili estas la Nigraj Rajdantoj, samaj kiel antaŭe, do ili ne povis vidi multon en taglumo, ĉu?
– Ne, eble ne, – diris Frodo. – Sed iliaj ĉevaloj povis vidi. Kaj tiuj flugilhavaj estaĵoj, sur kiuj ili nun rajdas, probable vidas pli ol ajnaj aliaj kreitaĵoj. Ili similas grandajn karnomanĝajn birdojn. Ili serĉas ion: la Malamiko vaĉas, timeble.
La timosento pasis, sed la volvanta silento estis frakasita. Jam de kelka tempo ili estis forbaritaj de la mondo, kvazaŭ sur nevidebla insulo; jam ili estis denove nudigitaj, revenis la danĝero. Sed Frodo ankoraŭ ne alparolis Golumon, nek difinis sian elekton. Liaj okuloj estis fermitaj, kvazaŭ li sonĝus aŭ rigardus internen al siaj koro kaj memoro. Finfine li ekmoviĝis kaj stariĝis, kaj ŝajnis, ke li estas parolonta kaj decidonta. Sed li diris:
– Aŭskultu! Kio estas tio?
Ilin inundis nova timo. Ili aŭdis kantadon kaj raŭkan kriadon. Unue tio ŝajnis tre malproksima, sed ĝi proksimiĝis: ĝi estis venanta al ili. Saltis en iliajn mensojn, ke la Nigraj Flugantoj rimarkis ilin kaj sendis armitajn soldatojn por kapti ilin: neniu rapido ŝajnis troa por tiuj teruraj servistoj de Saŭrono. Ili kaŭris aŭskultante. La voĉoj kaj la tintado de armiloj kaj kirasoj tre proksimis. Frodo kaj Sam elingigis siajn glavetojn. Fuĝo estis neebla.
Golumo leviĝis malrapide kaj rampis insektece al la rando de la kavo. Tre singarde li levis sin colon post colo, ĝis li povis rigardi transen inter du rompitaj ŝtonpintoj. Li restis tie senmove dum kelka tempo, neniom bruante. Baldaŭ la voĉoj komencis denove forpasi, kaj poste ili malrapide forvelkis. En la foro sonis trumpeto sur la remparo de Moranono. Golumo kviete retroiris kaj glitis suben en la kavon.
– Pliaj homoj iras al Mordoro, – li diris malaltvoĉe. – Malhelaj vizaĝoj. Tiajn homojn ni ne vidis antaŭe, ne, Smeagolo ne vidis. Ili estas batalemaj. Ili havas nigrajn okulojn kaj longajn nigrajn harojn, kaj orajn ringojn en la oreloj; jes, multe da bela oro. Kaj iuj havas sur la vangoj ruĝan farbon, kaj ruĝajn mantelojn; kaj iliaj standardoj estas ruĝaj, kaj la pintoj de iliaj lancoj; kaj ili havas rondajn ŝildojn, flavajn kaj nigrajn kun grandaj pikiloj. Ne afablaj, tre kruelaj misfaraj homoj ili aspektas. Preskaŭ same malbonaj kiel orkoj, kaj multe pli grandaj. Smeagolo opinias, ke ili venas el la sudo depost la fino de la Granda Rivero: ili alvenis laŭ la suda vojo. Ili preterpasis al la Nigra Pordego, sed eble sekvos aliaj. Ĉiam pli da personoj venas al Mordoro. Iun tagon tie enestos ĉiuj popoloj.
– ĉu estis olifontoj? – demandis Sam, forgesante sian timon pro sia avido ricevi novaĵojn el fremdaj lokoj.
– Ne, neniuj olifontoj. Kio estas olifontoj? – demandis Golumo. Sam stariĝis, metis la manojn malantaŭ la dorson (tion li ĉiam faris “deklamante poezion”), kaj komencis:
Muse grizforma,
dome enorma,
nazo serpenta,
teron skuanta,
dum kampojn mi plandas;
arbojn ĝi fendas.
Kun kornoj en buŝo
en sudo la puŝo,
ventumas orelegoj.
Dum multaj jardekoj
vagade mi muĝas,
neniam mi kuŝas,
eĉ ne la mortonto.
Jen mi, Olifonto,
el ĉiuj plej granda,
maljuna, altranda.
Se vidi sukcesus,
vi min ne forgesus.
Se vi min ne vidos,
pri mi vi mokridos;
Olifonto jen mi jam,
mensogas neniam.
– Tio, – diris Sam, fininte la deklamon, – tio estas rimaĵo, kiun ni havas en la Provinco. Sensencaĵo, eble, kaj eble ne. Sed ni havas ankaŭ niajn historiojn kaj novaĵojn el la sudo, vi scias. En la malnova tempo hobitoj kutimis de tempo al tempo vojaĝi. Tio ne signifas, ke multaj iam revenis, aŭ ke ĉion, kion ili diris, oni kredis: “novaĵoj el Brio” kaj ne “certa kiel Provincaj informoj”, laŭ la sentencoj. Sed mi aŭdis rakontojn pri la granduloj fore en la sunaj landoj. Svertingoj, ni nomas ilin en niaj rakontoj; kaj ili rajdas sur olifontoj, laŭdire, kiam ili batalas. Ili surdorsigas al la olifontoj domojn kaj turojn, ĉu ne, kaj la olifontoj ĵetas rokojn kaj arbojn unu kontraŭ alian. Do kiam vi diris “viroj el la sudo, tute en ruĝo kaj oro”, mi diris “Ĉu estis olifontoj?” Ĉar se jes, mi intencus ŝtele rigardi, kun aŭ sen la risko. Sed jam mi supozas, ke neniam mi vidos olifonton. Eble tiaj bestoj ne ekzistas. – Li ĝemspiris.
– Ne, neniuj olifontoj, – diris Golumo denove. – Smeagolo ne aŭdis pri ili. Li ne deziras vidi ilin. Li ne deziras, ke ili ekzistu. Smeagolo deziras foriri de ĉi tie kaj kaŝiĝi ie pli sekure. Smeagolo deziras, ke la mastro iru. Afabla mastro, ĉu li ne akompanu Smeagolon?
Frodo stariĝis. Li ridis meze de la zorgoj, kiam Sam ripetis la malnovan apudfajran rimaĵon pri olifonto, kaj tiu rido liberigis lin de hezitado.
– Mi ŝatus, ke ni havu mil olifontojn kun Gandalfo sur blanka olifonto ĉekape, – li diris. – Tiam ni trarompus vojon en tiun ĉi misan landon, eble. Sed tio mankas; temas nur pri niaj propraj lacaj kruroj, jen ĉio. Nu, Smeagolo, la tria turniĝo eble montriĝos la plej bona. Mi akompanos vin.
– Bona mastro, saĝa mastro, afabla mastro! – kriis Golumo ĝojigite, frapetante la genuojn de Frodo. – Bona mastro! Do ripozu nun, afablaj hobitoj, sub ombro de la ŝtonoj, proksime sub la ŝtonoj! Ripozu kaj restu kvietaj, ĝis la Flava Vizaĝo foriros. Tiam ni povos iri rapide. Molaj kaj rapidaj kiel ombroj ni devos esti!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.