|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MASTRO DE L’ RINGOJAŭtoro: J.R.R. Tolkien |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Ŝajnis al Sam, ke li dormetis nur kelkajn minutojn, kiam li vekiĝis kaj konstatis, ke estas malfrue posttagmeze kaj Faramiro revenis. Lin akompanis multaj viroj; efektive ĉiuj travivintoj de la atako estis nun kuniĝintaj sur apuda deklivo, sume du aŭ tri centoj. Ili sidis en larĝa duoncirklo, inter kies brakoj Faramiro sidis sur la tero, dum Frodo staris antaŭ li. Tio aspektis strange simila al prijuĝo de kaptito.
Sam elŝteliĝis el la filikoj, sed neniu atentis lin, kaj li lokis sin ĉe ekstremo de la homvicoj, kie li povis vidi kaj aŭdi ĉion okazantan. Li rigardis kaj aŭskultis atente, preta kuri helpe al la mastro laŭbezone. Li povis vidi la vizaĝon de Faramiro, kiu nun estis senmaska: ĝi estis severa kaj komandeca, kaj akra sagaco postkuŝis lian penetran rigardon. Dubo estis en la grizaj okuloj, kiuj senŝancele rigardis Frodon.
Sam baldaŭ konstatis, ke la militestro ne estas kontenta pri la rakonto de Frodo pri si plurpunkte: kia estis lia rolo en la Kunularo ekirinta el Rivendelo; kial li disiĝis de Boromiro; kaj kien li aktuale iras. Precipe ofte li revenis al la Plago de Isilduro. Klare li komprenis, ke Frodo kaŝas de li ion tre gravan.
– Sed ĝuste pro alveno de duonulo devus vekiĝi la Plago de Isilduro, aŭ tiel oni devas interpreti la vortojn, – li insistis. – Se do vi estas la nomita duonulo, sendube vi alportis tiun aĵon, kio ajn ĝi estas, al la Konsilio, pri kiu vi parolas, kaj tie Boromiro vidis ĝin. Ĉu tion vi neas?
Frodo nenion respondis.
– Do! – daŭrigis Faramiro. – Mi do volas ekscii de vi pli pri tio, ĉar kio koncernas Boromiron, min koncernas. Orka sago mortigis Isilduron, laŭ la malnovaj rakontoj. Sed orkaj sagoj multnombras, kaj Boromiro de Gondoro ne taksus ekvidon de tia sago signo de misfortuno. Ĉu tiun aĵon vi gardis? Ĝi estas kaŝita, vi diras, sed ĉu ne tiel ĉar vi elektas kaŝi ĝin?
– Ne, ne ĉar mi elektas, – respondis Frodo. – Ĝi ne estas mia posedaĵo. Ĝi ne estas posedaĵo de iu ajn mortulo, ĉu grava, ĉu malgrava; kvankam se iu ajn rajtus pretendi ĝin, tiu estus Aragorno, filo de Aratorno, kiun mi nomis, la estro de nia Kunularo de Morio ĝis Raŭroso.
– Kial li, sed ne Boromiro, princo de tiu urbo, kiun fondis la filoj de Elendilo?
– Ĉar Aragorno estas posteulo laŭ rekta linio, de patro al patro, de Elendilo, filo de Isilduro mem. Kaj tiu glavo, kiun li portas, estas la glavo de Elendilo.
Mira murmuro trakuris la tutan ringon de homoj. Iuj kriis voĉe:
– La glavo de Elendilo! La glavo de Elendilo venas al Minaso Tirit! Grava novaĵo!
Sed la vizaĝo de Faramiro ne ŝanĝis la esprimon.
– Povas esti, – li diris. – Sed tiel granda pretendo devas esti pruvita, kaj postulataj estos klaraj pruvoj, se tiu Aragorno iam venos al Minaso Tirit. Li ne estis alveninta, nek iu ajn el via Kunularo, kiam mi ekvojaĝis antaŭ ses tagoj.
– Boromiro estis kontenta pri tiu pretendo, – diris Frodo. – Efektive, se Boromiro ĉeestus, li respondus ĉiujn viajn demandojn. Kaj tial ke li estis ĉe Raŭroso antaŭ multaj tagoj kaj tiam intencis iri rekte al via urbo, se vi reiros, vi eble baldaŭ ricevos tie la respondojn. Mia rolo en la Kunularo estis konata al li, samkiel al ĉiuj aliaj, ĉar ĝi estis difinita al mi de Elrondo el Imladriso mem antaŭ la tuta Konsilio. Pro tiu komisio mi venis al tiu ĉi lando, sed mi ne rajtas malkaŝi ĝin al iu ajn ekster la Kunularo. Tamen tiuj, kiuj pretendas kontraŭstari la Malamikon, agus plej bone ne malhelpante ĝin.
La tono de Frodo estis fiera, kion ajn li sentis, kaj Sam aprobis ĝin; sed ĝi ne mildigis Faramiron.
– Do! – li diris. – Vi diras, ke mi pritraktu proprajn aferojn, kaj reiru al mia hejmo kaj lasu vin trankvila. Boromiro rakontos ĉion, kiam li venos. Kiam li venos, vi diras! Ĉu vi estis amiko de Boromiro?
Antaŭ Frodo klare aperis memoro pri la atako de Boromiro kontraŭ li, kaj momente li hezitis. La okuloj de Faramiro rigardantaj lin malmoliĝis.
– Boromiro estis kuraĝa ano de nia Kunularo, – diris Frodo fine. – Jes, mi estis lia amiko, miaflanke.
Faramiro amare ridetis:
– Sekve vi funebrus, eksciinte, ke Boromiro mortis?
– Mi certe funebrus, – diris Frodo. Poste, rimarkinte la esprimon de la okuloj de Faramiro, li stumblis. – Ĉu mortis? Ĉu vi diras, ke li fakte mortis, kaj ke vi sciis tion? Ĉu vi provis trompi min per vortoj, ludante pri mi? Aŭ ĉu vi nun provas trompi min per mensogo?
– Mi ne volus trompi eĉ orkon per mensogo, – diris Faramiro.
– Kiel do li mortis, kaj kiel vi scias pri tio? Ja vi diris, ke neniu el la Kunularo atingis la urbon antaŭ ol vi lasis ĝin.
– Rilate la manieron de lia morto, mi esperis, ke lia amiko-kunulo sciigos al mi, kiel tio okazis.
– Sed li estis viva kaj forta, kiam ni disiĝis. Kaj li daŭre vivas laŭ tio, kion mi scias. Kvankam vere estas en la mondo multaj danĝeroj.
– Ja multaj, – diris Faramiro, – kaj perfido ne la malpleja.
Sam fariĝis ĉiam pli senpacienca kaj kolera pro tiu konversacio. Tiuj lastaj vortoj estis pli ol li kapablis toleri, kaj trarompiĝinte en la cirklon li alpaŝis la flankon de sia mastro.
– Pardonpete, sinjoro Frodo, sed tio ĉi jam sufiĉe longe daŭris. Li ne rajtas alparoli vin tiel. Post ĉio, kion vi travivis, tiom por la profito de tiu kaj ĉiuj jenaj grandaj viroj, kiom por iu ajn alia. Do vidu, militestro! – Li starigis sin solide antaŭ Faramiro, kun la manoj surkokse, kaj mieno kvazaŭ alparolante junan hobiton, kiu respondis impertinente, demandite pri vizitoj al la fruktoĝardeno. Aŭdiĝis iom da murmurado, sed ankaŭ rikanis kelkaj el la spektantoj: vidi ilian estron sidanta sur la tero inter kvar okuloj kun juna hobito diskrura kaj kolere kuspa, estis unika sperto. – Vidu do! Al kio vi celas? Ni atingu la celon antaŭ ol ĉiuj orkoj de Mordoro atakos nin! Se vi pensas, ke mia mastro murdis tiun Boromiron kaj poste forkuris, mankas al vi sagaco; sed diru tion, kaj finu la aferon! Kaj poste sciigu al ni, kion vi intencas fari pri tio. Sed estas domaĝe, ke personoj kiuj priparolas bataladon kontraŭ la Malamiko ne pretas lasi, ke aliaj kontribuu sian moneron senmalhelpe. Li estus ege kontenta, se Li povus vidi vin nun. Li supozus, ke Li akiris novan amikon.
– Paciencon! – diris Faramiro senkolere. – Ne parolu anstataŭ via mastro, kies saĝo pli grandas ol la via. Kaj mi bezonas neniun por instrui al mi pri nia danĝero. Malgraŭ tio, mi utiligas mallongan tempon por juĝi juste en afero malfacila. Se mi estus tiel hastema kiel vi, mi eble mortigus vin antaŭlonge, ĉar al mi estas ordonite mortigi ĉiujn, kiujn mi trovas en tiu ĉi lando sen permeso de la Mastro de Gondoro. Sed mi mortigas nek homon nek beston nenecese, kaj ne ĝoje eĉ kiam tio necesas. Mi ankaŭ ne parolas vane. Do estu konsolita. Sidu apud via mastro kaj silentu!
Sam peze sidiĝis ruĝvizaĝe. Faramiro ree turnis sin al Frodo.
– Vi demandis, kiel mi scias, ke la filo de Denetoro estas mortinta. Mortosciigoj havas multajn flugilojn. Nokto ofte portas novaĵojn al proksimaj parencoj, oni diras. Boromiro estis mia frato. – Ombro de tristo trapasis lian vizaĝon. – Ĉu vi memoras ion pri speciala marko, kiun princo Boromiro kunportis inter siaj havaĵoj?
Frodo pensis momente, timante plian trukon, kaj scivolante kiel finiĝos tiu ĉi debato. Apenaŭ li savis la Ringon el la fiera kroĉo de Boromiro, kaj li ne sciis, kiel li nun fartos inter tiom da militpretaj kaj fortaj viroj. Tamen li sentis en sia koro, ke Faramiro, kvankam aspekte li multe similis sian fraton, estis viro malpli sinrigarda, tiel pli severa kiel pli saĝa.
– Mi memoras, ke Boromiro portis kornon, – li diris finfine.
– Vi memoras bone, kaj kiel iu kiu vere vidis lin, – diris Faramiro. – Do eble vi povas vidi ĝin mense: granda korno de granda uro de l’ oriento, damaskenita je arĝento kaj surskribita per antikvaj literoj. Tiun kornon portis dum multaj generacioj la plejaĝa filo de nia domo; kaj oni diras, ke se ĝi estos blovata en okazo de neceso ie ajn inter la pratempaj limoj de Gondoro, ĝia voĉo ne estos ignorata.
» Kvin tagojn antaŭ ol mi ekiris ĉi-aventure, mi aŭdis blovadon de tiu korno: el la nordo, ŝajne, sed mallaŭte, kvazaŭ ĝi estus nur eĥo en la menso. Antaŭsciigo pri misfarto mi supozis ĝin, mia patro kaj mi, ĉar neniun sciigon ni aŭdis pri Boromiro post lia foriro, kaj neniu gardanto de niaj limoj vidis lin pasi. Kaj je la tria posta nokto alia kaj pli stranga afero okazis al mi.
» Mi sidis nokte apud Anduino en la griza mallumo sub la juna pala luno, rigardante la ĉiam-moviĝantan fluon; kaj la malgajaj kanoj susuris. Tiel ni ĉiam vaĉas la bordojn proksime al Osgiliado, kiun niaj malamikoj nun parte okupas kaj eliras el ĝi por ataki niajn terenojn. Sed tiunokte dormis la tuta mondo je la noktmeza horo. Tiam mi vidis, aŭ ŝajnis ke mi vidas, boaton flosantan sur la akvo, trembrile grizan, malgrandan boaton fremdforman kun alta pruo, kaj neniu enestis por remi aŭ stiri ĝin.
» Imponiĝo inundis min, ĉar ĉirkaŭis ĝin pala lumo. Sed mi leviĝis kaj iris al la riverbordo, kaj komencis elpaŝi en la fluon, ĉar mi estis logita al ĝi. Tiam la boato turniĝis al mi kaj ĉesigis sian iradon, kaj preterflosis malrapide en atingo de mia mano, tamen mi ne aŭdacis tuŝi ĝin. Ĝi iris profunde, kvazaŭ ĝi estus peze ŝarĝita, kaj ŝajnis al mi, kiam ĝi pasis sub mia rigardo, ke ĝi estis preskaŭ plenigita de klara akvo, de kiu venis la lumo, kaj en la akvo kuŝis dormanta batalinto.
» Rompita glavo estis sur lia genuo. Mi vidis sur li multajn vundojn. Tiu estis Boromiro, mia frato, mortinta. Mi rekonis lian armaĵon, lian glavon, lian amatan vizaĝon. Nur unu aĵo mankis: lia korno. Nur unu aĵon mi ne konis: belan zonon, kvazaŭ el interplektitaj oraj folioj ĉirkaŭ lia talio. Boromiro! – mi kriis. – Kie estas via korno? Kien vi iras? Ho Boromiro! Sed li estis jam for. La boato turniĝis en la fluon kaj pasis trembrile en la nokton. Sonĝeca tio estis, kaj tamen ne sonĝo, ĉar ne okazis vekiĝo. Kaj mi ne dubas, ke li estas mortinta kaj forpasis laŭ la Rivero al la Maro.
– Ve! – diris Frodo. – Tiu ja estis Boromiro, kia mi konis lin. Ĉar la oran zonon al li donis en Lotlorieno la Damo Galadriela. Estis ĝuste ŝi, kiu vestis nin tiel, kiel vi vidas nin, en elfa grizo. Tiu ĉi broĉo estas de la sama metilerto. – Li tuŝis la verdan-arĝentan folion, kiu bukis lian mantelon sub lia gorĝo.
Faramiro rigardis ĝin atente.
– Ĝi estas bela, – li diris. – Jes, ĝi estas verko sammetia. Sekve vi trapasis la landon Lorieno? Laŭrelindorinano ĝi nomiĝis pratempe, sed jam delonge ĝi kuŝas ekster la kono de la homoj, – li aldonis mallaŭte, taksante Frodon kun nova miro en la okuloj. – Multon, kio estis stranga pri vi, mi jam komencis kompreni. Ĉu vi ne rakontu al mi pli? Ĉar amare estas pensi, ke mortis Boromiro en vidodistanco de sia hejmlando.
– Mi ne povas diri pli ol mi jam diris, – respondis Frodo. – Tamen via historio plenigas min je misaŭguroj. Vizio estis tio, kion vi vidis, mi opinias, kaj nenio plia, iu ombro de misfortuno okazinta aŭ okazonta. Krom se ĝi estas vere iu mensoga truko de la Malamiko. Mi vidis vizaĝojn de belaj pratempaj batalintoj en dormo sub la lagetoj de la Mortaj Marĉoj, aŭ ŝajne tiaj pro liaj fiaj artoj.
– Ne, ne estis tiel, – diris Faramiro. – Ĉar liaj faroj plenigas la koron je abomeno, sed mian koron plenigis funebro kaj kompato.
– Tamen kiel povus okazi en vero tio? – demandis Frodo. – Ĉar neniu boato estus portebla trans la ŝtonajn montojn el Tol Brandiro; kaj Boromiro intends hejmeniri trans Entvaŝo kaj la kampoj de Rohano. Kaj tamen kiel povus ajna boato surrajdi la ŝaŭmon de la akvofalegoj kaj ne vrakiĝi en la bolantaj lagetoj, kvankam ŝarĝita de akvo?
– Mi ne scias, – diris Faramiro. – Sed de kie venis la boato?
– De Lorieno, – diris Frodo. – En tri tiaj boatoj ni remis laŭ Anduino ĝis la akvofaloj. Ankaŭ ili estis elfa laboraĵo.
– Vi trapasis la Kaŝitan Landon, – diris Faramiro, – sed ŝajnas, ke vi malmulte komprenis ties potencon. Se homoj intertraktas kun la Mastrino de Magio kiu loĝas en la Ora Arbaro, tiam ili atendu strangajn aferojn. Ĉar estas danĝere por mortema homo formarŝi el la mondo de tiu ĉi suno, kaj malmultaj pratempe venis el tie neŝanĝite, oni diras.
– Boromiro, ho Boromiro! – li kriis. – Kion ŝi diris al vi, la Damo kiu ne mortas? Kion ŝi vidis? Kio vekiĝis en via koro tiam? Kial vi entute iris al Laŭrelindorinano, kaj ne venis laŭ propra vojo, sur la ĉevaloj de Rohano rajdante hejmen en la mateno?
Poste sin returninte al Frodo, li parolis denove per la kvieta voĉo:
– Mi konjektas, ke vi povus iel respondi al tiuj demandoj, Frodo, filo de Drogo. Sed ne ĉi tie kaj ne nun, eble. Sed por ke vi ne plu taksu vizio mian rakonton, mi sciigu al vi tion ĉi. Almenaŭ la korno de Boromiro revenis reale, kaj ne nur ŝajne. La korno venis, sed ĝi estis fendita en du partoj, kvazaŭ per hakilo aŭ glavo. La partoj unuope albordiĝis: unu estis trovita inter la kanoj, kie kuŝis gardistoj el Gondoro, norde sub la enfluo de Entvaŝo; la alian trovis girantan sur la fluo iu, kiu havis komision surakvan. Strangaj hazardoj, sed murdo sin anoncas, kiel oni diras. Kaj nun la korno de l’ pliaĝa filo kuŝas duere sur la sino de Denetoro, kiu sidas sur sia alta seĝo, atendante informojn. Kaj vi povas nenion sciigi al mi pri la fendo de la korno, ĉu?
– Ne, mi ne scias pri tio, – diris Frodo. – Sed tiu tago, kiam vi aŭdis ĝian blovadon, se via kalkulo pravas, estis la tago, en kiu ni disiĝis, kiam mi kaj mia servisto forlasis la Kunularon. Kaj nun via rakonto plenigas min je antaŭtimo. Ĉar se Boromiro estis tiam en danĝero kaj estis mortigita, mi nepre devas timi, ke pereis ankaŭ miaj kunuloj. Kaj tiuj estis miaj parencoj kaj miaj amikoj. Ĉu vi ne volas flankenmeti vian dubon pri mi kaj permesi, ke mi foriru? Mi estas laca, dolorplena kaj timanta. Sed mi havas taskon farendan aŭ provendan, antaŭ ol ankaŭ mi estos mortigita. Kaj tiom pli necesas hasto, se ni, du duonuloj, estas la sola restaĵo de nia Kunularo. Reiru, Faramiro, brava militestro de Gondoro, kaj defendu vian urbon, dum vi povas, kaj lasu min iri tien, kien min kondukas mia sorto.
– Por mi estas neniom da konsolo en nia interparolo, – diris Faramiro, – sed vi verŝajne ĉerpas el ĝi pli da timo ol necese. Krom se la popolanoj de Lorieno venis al li, kiu vestis Boromiron konvene al funebraĵo? Ne orkoj aŭ servistoj de la Sennoma. Iuj el via Kunularo, mi konjektas, plu vivas. Sed kio ajn okazis ĉe la Norda Limo, mi ne plu pridubas vin, Frodo. Se malfacilaj spertoj ebligas al mi prijuĝi la vortojn kaj vizaĝojn de la homoj, mi do rajtas konjekti pri duonuloj! Kvankam, – li ridetis, – estas io stranga pri vi, Frodo, ia elfeca sinteno eble. Sed dependas pli de niaj interparoloj, ol mi unue supozis. Mi devus nun rekonduki vin al Minaso Tirit por tie pravigi vin ĉe Denetoro, kaj mia vivo juste estos en risko, se mi nun elektos agmanieron, kiu montriĝos misa por mia urbo. Do mi ne decidos rapide, kion fari. Tamen ni devos ekiri de ĉi tie sen plia prokrasto.
Li salte stariĝis kaj donis kelkajn ordonojn. Tuj la viroj ĉirkaŭantaj diseriĝis en malgrandajn grupojn kaj foriris laŭ tiu aŭ alia vojo, malaperante rapide en la ombrojn de la rokoj kaj arboj. Baldaŭ nur Mablungo kaj Damrodo restis.
– Nun vi, Frodo kaj Samsaĝo, akompanos min kaj miajn gardistojn, – diris Faramiro. – Vi ne povas iri laŭ la vojo suden, se tion vi intencis. Ĝi estos malsekura dum pluraj tagoj, kaj ĉiam pli atente vaĉata post tiu interbatiĝo ol ĝi estis ĝis nun. Kaj vi ne povos, ŝajnas al mi, iri hodiaŭ grandan distancon ĉiuokaze, ĉar vi estas lacegaj. Ankaŭ ni estas lacaj. Ni iros nun al sekreta loko, kiun ni posedas, iom malpli ol dek mejlojn de ĉi tie. La orkoj kaj spionoj de la Malamiko ankoraŭ ne trovis ĝin, kaj se ili trovus, ni povus defendi ĝin longe eĉ kontraŭ multaj. Tie ni povos kaŝiĝi kaj ripozi iom da tempo, kaj vi kune kun ni. Matene mi decidos, kion mi plej bone faru, kaj ankaŭ vi.
Nenion povis fari Frodo krom konsenti kun tiu propono aŭ ordono. Tio ŝajnis ĉiuokaze saĝa faro provizora, ĉar la atako de la viroj el Gondoro igis la vojaĝon en Itilio pli danĝera ol antaŭe.
Tuj ili ekiris: Mablungo kaj Damrodo iom antaŭe, kaj Faramiro, Frodo kaj Sam poste. Flankpasante la proksiman bordon de la lageto, en kiu lavis sin la hobitoj, ili transiris la fluon, grimpis longan deklivon kaj eniris verdombrajn arbarojn, kiuj etendiĝis ĉiam suben kaj okcidenten. Dum ili marŝis, tiel rapide kiel kapablas la hobitoj, ili interparolis per sordinitaj voĉoj.
– Mi interrompis nian kunparolon, – diris Faramiro. – Ne nur ĉar la tempo urĝas, kiel mastro Samsaĝo memorigis al mi, sed ankaŭ ĉar ni proksimiĝis al aferoj, prefere ne diskutotaj aperte antaŭ multaj homoj. Pro tiu kialo mi turnis min prefere al la afero de mia frato kaj ignoris la Plagon de Isilduro. Vi ne traktis min tute malkaŝe, Frodo.
– Mi ne mensogis, kaj rakontis tiom da vero kiom mi povis.
– Mi ne kulpigas vin, – diris Faramiro. – Vi parolis lerte en malfacila situacio, kaj ŝajnas al mi, ke saĝe. Sed mi eksciis aŭ konjektis pri vi pli ol diris viaj vortoj. Vi ne estis amikeca al Boromiro, aŭ vi ne disiĝis amike. Vi kaj mastro Samsaĝo supozeble havas ian plendmotivon. Nu, mi amis lin kore, kaj volonte venĝus lian morton, tamen mi bone konis lin. La Plago de Isilduro... mi konjektas, ke la Plago de Isilduro kuŝis inter vi kaj estis kaŭzo de disputoj en via Kunularo. Evidente ĝi estas potenca heredaĵo, kaj tiaj aĵoj ne kreas pacon inter aliancanoj, se oni povas lerni el antikvaj historioj. Ĉu mi ne trafas proksime al la celcentro?
– Proksime, – diris Frodo, – sed ne en la oron. Ne okazis disputoj en nia Kunularo, kvankam ekzistis dubo: dubo pri la vojo irota el la Emin Muilo. Sed kiel ajn estas, antikvaj historioj ankaŭ instruas al ni pri la danĝero de malprudentaj vortoj pri tiaj aĵoj kiaj... heredaĵoj.
– Ha, okazis do tiel, kiel mi supozis: via problemo fontis nur el Boromiro. Li deziris tiun aĵon porti al Minaso Tirit. Ve! estas kurba sorto, kiu sigelas la lipojn de tiu, kiu laste vidis lin, kaj forbaras al mi tion, kion mi sopiras scii: kio estis en lia koro kaj pensoj dum la lastaj horoj. Ĉu li eraris aŭ ne, sed mi estas certa, ke li mortis bone, plenumante ian bonan faron. Lia vizaĝo estis eĉ pli bela ol dum la vivo.
» Sed, Frodo, mi komence premis forte vin pri la Plago de Isilduro. Pardonu min! Tio estas malsaĝa je tia horo kaj en tia loko. Al mi mankis tempo por pripensi. Ni travivis duran batalon, kaj estis pli ol sufiĉo por plenigi mian menson. Sed eĉ dum mi parolis al vi, mi pliproksimiĝis al la celpunkto, kaj tial intence pafis flanken. Ĉar necesas scii, ke multo estas konservita el la pratempa klero, kiu ne estas disvastigita, inter la Regantoj de la urbo. Ni en mia domo ne devenis de la Elendila linio, kvankam en ni estas la sango de Numenoro. Ĉar ni retrokalkulas nian linion al Mardilo, la bona vokto kiu regis anstataŭ la reĝo, kiam tiu foriris al milito. Kaj tiu reĝo estis Earnuro, la lasta en la linio de Anariono, kaj seninfana, kaj li neniam revenis. Kaj la voktoj regis la urbon de post tiam, kvankam tio estis antaŭ multaj homaj generacioj.
» Kaj jenon mi memoras pri Boromiro knabaĝa, kiam ni kune lernis la rakonton pri niaj antaŭuloj kaj la historion de nia urbo, ke ĉiam malplaĉis al li, ke lia patro ne estas reĝo. “Kiom da jarcentoj necesas por reĝigi reganton, se la reĝo ne revenas?” – li demandis. “Malmultaj jaroj, eble, en aliaj lokoj malpli reĝecaj, – mia patro respondis. – En Gondoro dek mil jaroj ne sufiĉus”. Ve! povra Boromiro. Ĉu tio ne konigas al vi ion pri li?
– Jes, – diris Frodo. – Tamen ĉiam li traktis Aragornon honorige.
– Mi tion ne dubas, – diris Faramiro. – Se li estis kontenta pri la pretendo de Aragorno, kiel vi diras, li certe ege respektis lin. Sed ankoraŭ ne venis la krizpunkto. Ili ankoraŭ ne atingis Minason Tirit aŭ rivaliĝis en ties militoj. Sed mi devias. Ni en la domo de Denetoro konas multan antikvan kleron pro longa tradicio, kaj krome tie en niaj trezorejoj estas konservitaj multaj aĵoj: libroj kaj tabuloj skribitaj sur velkaj pergamenoj, jes, kaj sur ŝtonoj, kaj sur folioj de arĝento kaj de oro, laŭ diversaj literaroj. Iujn neniu nun scias legi; kaj koncerne la ceterajn, malmultaj iam malŝlosas ilin. Mi scias iom legi en ili, ĉar mi estas instruita. Ĝuste tiuj kronikoj venigis al ni la Grizan Pilgrimanton. Mi la unuan fojon vidis lin, kiam mi estis infano; kaj li venis du- aŭ tri-foje post tiam.
– La Griza Pilgrimanto, ĉu? – diris Frodo. – Ĉu li havis nomon?
– Mitrandiro ni nomis lin laŭ la elfa maniero, kaj li estis kontenta. Li diris: Multaj estas miaj nomoj en multaj landoj. Mitrandiro inter la elfoj; Tarkuno laŭ la gnomoj; Olorino mi estis dum mia juneco forgesita en la okcidento, en la sudo Inkanuso, en la nordo Gandalfo; al la oriento mi ne iras.
– Gandalfo! – diris Frodo. – Mi pensis, ke tiu estas li. Gandalfo la Griza, la plej kara el la konsilistoj. Estro de nia Kunularo. Li pereis en Morio.
– Mitrandiro pereis, ĉu? – diris Faramiro. – La misa sorto verŝajne persekutis vian Kunularon. Estas vere malfacile kredi, ke iu tiel saĝega kaj potenca – ĉar multajn mirindaĵojn li faris inter ni – povis perei, kaj tiom da klero estu forprenita el la mondo. Ĉu vi certas pri tio, kaj ke li ne simple forlasis vin kaj iris, kien li volis?
– Ve! jes. Mi vidis lin fali en la abismon.
– Mi konstatas, ke en tio estas ia granda historio timiga, – diris Faramiro, – kiun vi eble rakontos al mi vespere. Mitrandiro estis, mi jam supozas, pli ol klermastro: granda movanto de la faroj en nia tempo. Se li estus konsultebla inter ni pri la duraj vortoj de mia sonĝo, li povus klarigi ilin al ni sen la neceso de kuriero. Tamen eble li tion ne farus, kaj la vojaĝo de Boromiro estis antaŭdestinita. Mitrandiro neniam parolis al ni pri la okazontaĵoj, kaj li ankaŭ ne malkaŝis siajn celojn. Li ricevis permeson de Denetoro, la kielon mi ne scias, rigardi la sekretojn de nia trezorejo, kaj mi iom lernis de li, kiam li konsentis instrui (kio okazis malofte). Ĉiam li volis serĉi kaj kutimis pridemandi nin antaŭ ĉio pri la Granda Batalo okazinta sur Dagorlado je la komenciĝo de Gondoro, kiam Li, kiun ni ne nomas, estis venkita. Kaj li avidis rakontojn pri Isilduro, kvankam pri tiu ni povis malpli multe rakonti, ĉar nenio certa iam estis konata inter ni pri ties morto. La voĉo de Faramiro flustriĝis.
– Sed almenaŭ tion mi eksciis, aŭ divenis, kaj ĉiam poste tenis sekreta en mia koro, ke Isilduro prenis ion el la mano de l’ Sennomulo antaŭ ol foriri de Gondoro, neniam plu vidota inter la mortemuloj. Tion mi supozis la respondo al la demandoj de Mitrandiro. Sed ĝi ŝajnis tiam afero, kiu koncernis nur la esplorantojn pri antikvaj scioj. Ankaŭ kiam la perpleksaj vortoj estis debatataj inter ni, mi ne taksis la Plagon de Isilduro kiel la saman aferon. Ĉar Isilduro estis embuskita kaj lin mortigis orkaj sagoj, laŭ la sola legendo, kiun ni konis, kaj Mitrandiro neniam sciigis al mi ion plian.
» Kio tiu aĵo vere estas, mi ankoraŭ ne povas diveni, sed heredaĵo potenca kaj danĝera ĝi devas esti. Fia armilo eble, inventita de la Malhela Mastro. Se ĝi estis io avantaĝa en batalo, mi volonte kredas, ke Boromiro, tiu sentima fierulo, ofte malprudenta, ĉiam deziranta venkon por Minaso Tirit (kaj la propran gloron inkluzive), eble dezirus tian aĵon kaj estus logita de ĝi. Ve, ke li entute iris tiucele! Mi devis esti elektita de mia patro kaj la pliaĝuloj, sed li proponis sin, ĉar li estis la pli aĝa kaj pli fortika (ambaŭ estas veraj), kaj li rifuzis cedi.
» Sed jam ne timu! Mi ne prenus tian aĵon, se ĝi kuŝus apud la vojo. Ne, eĉ se Minaso Tirit estus ruiniĝanta, kaj sole mi kapablus savi ĝin, uzante la armilon de la Malhela Mastro por ĝia bono kaj mia gloro. Ne, mi ne volas tian triumfon, Frodo, filo de Drogo.
– Ankaŭ la Konsilio ne volis, – diris Frodo. – Ankaŭ ne mi. Mi neniel partoprenus tiajn aferojn.
– Koncerne min, – diris Faramiro, – mi volus vidi la Blankan Arbon floranta denove en la korto de la reĝoj, kaj la revenon de l’ Arĝenta Krono, kaj Minason Tirit en paco: ree Minaso Anor kiel en la pratempo, plena je lumo, alta kaj bela, bela kiel reĝino inter aliaj reĝinoj, ne mastrino de multaj sklavoj, eĉ ne bonkora mastrino de volontaj sklavoj. Milito devas esti, dum ni defendas niajn vivojn kontraŭ la detruisto, kiu volas vori ĉion; sed mi ne amas la helan glavon pro ties akreco, nek la sagon pro ties rapideco, nek la batalanton pro lia gloro. Nur tion mi amas, kion ili defendas: la urbon de la homoj el Numenoro; kaj mi volas, ke ĝi estu amata pro sia memoro, sia antikveco, sia belo, kaj sia nuna saĝo. Ne timata, krom kiel homoj eble timas la dignon de homo maljuna kaj saĝa. Do, ne timu min! Mi ne postulas, ke vi sciigu al mi pli. Mi eĉ ne demandas, ĉu mi jam parolas pli celtrafe. Sed se vi fidos al mi, eble mi povos konsili vin rilate vian nunan serĉon, kio ajn ĝi estas, jes, kaj eĉ helpi vin.
Frodo nenion respondis. Li preskaŭ cedis al la deziro por helpo kaj konsilo, rakonti al tiu serioza junulo, kies vortoj ŝajnis tiom saĝaj kaj justaj, ĉion en sia menso. Sed io baris tion al li. Lia koro estis peza pro timo kaj malĝojo: se li kaj Sam estis efektive, kiel ŝajnis probabla, la sola restaĵo el la Naŭ Marŝantoj, tiam li estis la sola disponanto de l’ sekreto de ilia misio. Prefere senmerita malfido ol vortoj malprudentaj. Kaj la memoro pri Boromiro, pri la terura ŝanĝiĝo, kiun kaŭzis al li la logo de la Ringo, estis ĉiam ĉeesta en lia menso, kiam li rigardis Faramiron kaj aŭskultis ties voĉon: diferencaj ili estis, kaj tamen tre parencaj.
Ili marŝis silente antaŭen dum kelka tempo, pasante kiel grizaj kaj verdaj ombroj sub la maljunaj arboj, la piedoj kaŭzantaj neniun sonon; supre kantis multaj birdoj, kaj la suno ekbrilis sur la polurita plafono el malhelaj folioj en la ĉiamverda arbaro de Itilio.
Sam ne partoprenis la konversacion, kvankam li aŭskultis ĝin; kaj samtempe li atentis per siaj akraj hobitaj oreloj ĉiujn mallaŭtajn arbarajn bruojn ĉirkaŭ ili. Unu aferon li rimarkis, ke dum la tuta parolado la nomo de Golumo eĉ unufoje ne estis menciita. Li estis kontenta, kvankam li sentis tro optimisma la esperon, ke li neniam plu aŭdos ĝin. Li baldaŭ konstatis ankaŭ, ke, kvankam ili marŝis solaj, multaj homoj estas proksime: ne nur Damrodo kaj Mablungo flirtantaj en kaj el la ombroj antaŭe, sed ankaŭ aliaj ambaŭflanke, ĉiuj irantaj rapide kaj sekrete al iu destinita loko.
Unufoje, subite retrorigardante, kvazaŭ iu juko atentigus lin, ke li estas rigardata deposte, al li ŝajnis, ke li ekvidas etan malhelan figuron kaŝiĝantan malantaŭ arbotrunko. Li malfermis sian buŝon parolonte kaj refermis ĝin. “Mi ne certas, – li diris al si, – kaj kial mi memorigu ilin pri la maljuna kanajlo, se ili elektis forgesi lin? Mi ŝatus mem forgesi!”
Do, ili pluiris, ĝis la arbaro maldensiĝis, kaj la tereno komencis subeniri pli krute. Tiam ili denove flankenturniĝis, dekstren, kaj baldaŭ alvenis rivereton en mallarĝa kanjoneto: tiu estis la sama rojo, kiu likiĝis el la ronda lageto tre supre, jam iĝinta rapida torento, saltanta malsupren trans multajn ŝtonojn sur profunde fendita bedo, superkreskita de ileksoj kaj etaj buksoj. Okcidente ili povis vidi, sub ili en lumnebuleto, ebenaĵojn kaj larĝajn herbejojn, kaj la larĝajn akvojn de Anduino ekbrilantaj malproksime sub la okcidentiĝa suno.
– Ĉi tie, ho ve! mi devas trakti vin malĝentile, – diris Faramiro. – Mi esperas, ke vi pardonos tion al iu, kiu ĝis nun ĝentile esprimis siajn ordonojn kaj nek mortigis, nek ligis vin. Sed estas ordonite, ke neniu fremdulo, eĉ ne iu el Rohano, kiu batalas apud ni, vidu la padon nun irotan per okuloj nekovritaj. Ni devas blindumi vin.
– Laŭ via volo, – diris Frodo. – Eĉ la elfoj tion faras laŭnecese, kaj blindumite ni transiris la limon de la bela Lotlorieno. La gnomo Gimlio malvolonte akceptis tion, sed la hobitoj ĝin toleris.
– Al loko ne tiom bela mi kondukos vin, – diris Faramiro. – Sed mi ĝojas, ke vi akceptos tion volonte kaj ne perforte.
Li mallaŭte vokis, kaj tuj Mablungo kaj Damrodo paŝis el inter la arboj kaj revenis al li.
– Blindumu tiujn gastojn, – diris Faramiro. – Firme, sed ne tiel, ke ili sentu malkomforton. Ne ligu iliajn manojn. Ili promesos ne provi ekvidi. Mi povas fidi, ke ili propravole fermu siajn okulojn, sed la okuloj nepre palpebrumas, se la piedoj stumblas. Konduku ilin tiel, ke ili ne hezitu.
Per verdaj skarpoj la du gardistoj kovris la okulojn de la hobitoj, kaj subentiris la kapuĉojn preskaŭ ĝis iliaj buŝoj; poste ili rapide prenis mane po unu kaj daŭrigis sian vojon. Ĉion, kion Frodo kaj Sam sciis pri tiu lasta vojmejlo, ili lernis per nura konjektado. Post iom da tempo ili konstatis, ke ili marŝas laŭ pado, kiu descendas apike; baldaŭ ĝi tiel mallarĝiĝis, ke ili iris spalire, frotante ŝtonan muron ambaŭflanke; iliaj gardantoj stiris ilin deposte per manoj kroĉante firme iliajn ŝultrojn. De tempo al tempo ili alvenis lokojn malebenajn kaj estis suprenlevitaj kelkan tempon kaj poste restarigitaj. Ĉiam la bruo de la fluanta akvo aŭdiĝis dekstre, kaj ĝi pli kaj pli proksimiĝis kaj laŭtiĝis. Finfine oni haltigis ilin. Rapide Mablungo kaj Damrodo girigis ilin plurfoje, kaj ili perdis sian direktosenton. Ili iomete grimpis supren: sentiĝis malvarmo, kaj bruo de la rojo estis mallaŭta. Poste ili estis levitaj kaj subenportitaj, suben laŭ multaj ŝtupoj, kaj ĉirkaŭ angulon. Subite ili aŭdis denove la akvon, jam laŭtan, rapidan kaj plaŭdan. Ĝi ŝajnis ĉie ĉirkaŭe, kaj ili sentis fajnajn gutojn sur la manoj kaj vangoj. Finfine oni starigis ilin denove. Momente ili staris tiel, duone timantaj, blindumite, ne sciante, kie ili estas; kaj neniu parolis.
Tiam aŭdiĝis la voĉo de Faramiro proksime post ili.
– Ili vidu! – li diris. La skarpoj estis forigitaj kaj suprenŝovitaj la kapuĉoj, kaj ili palpebrumis kaj spasme spiris.
Ili staris sur malseka planko el polurita ŝtono, la sojlo tiel-dire de krude hakita rokpordo malhele aperta malantaŭ ili. Sed antaŭe maldensa akvovualo estis pendigita, tiel proksime, ke Frodo povus ŝovi en ĝin etenditan brakon. Ĝi frontis okcidenten. La ebenaj radioj de l’ subiranta suno malantaŭe trafis ĝin, kaj ties ruĝa lumo frakasiĝis je multaj flagraj radioj el ĉiamvaria koloro. Estis kvazaŭ ili starus antaŭ fenestro de elfa turo, kurtenita de treditaj juveloj el arĝento kaj oro, kaj rubenoj, safiroj kaj ametistoj, ĉiuj ĉenditaj per ĉionkonsuma fajro.
– Almenaŭ ni venis bonŝance je la ĝusta horo por kompensi vian paciencon, – diris Faramiro. – Tio estas la Fenestro de l’ Sunsubiro, Heneto Anun, la plej bela el la akvofaloj de Itilio, lando de multaj fontanoj. Malmultaj fremduloj vidis ĝin. Sed ne troviĝas reĝeca halo malantaŭe por egali ĝin. Eniru jam kaj vidu!
Ĝuste dum li parolis, la suno sinkis, kaj la fajro forvelkis en la fluanta akvo. Ili turnis sin kaj eniris sub la malalta timiga arkaĵo. Tuj ili trovis sin en roka ĉambro, larĝa kaj kruda, kun malebena kliniĝa plafono. Kelkaj torĉoj estis fajrigitaj kaj ĵetis malfortan lumon al la briletantaj muroj. Multaj viroj jam ĉeestis. Aliaj ankoraŭ envenis po du kaj tri tra malhela mallarĝa pordo je unu flanko. Kiam iliaj okuloj kutimiĝis al la ombreco la hobitoj vidis ke la kaverno estas pli granda ol ili supozis kaj estas plenigita de granda kvanto da armiloj kaj nutraĵoj.
– Nu, jen nia rifuĝejo, – diris Faramiro. – Ne grandkomforta loko, sed ĉi tie vi povos pasigi trankvile la nokton. Almenaŭ ĝi estas seka, kaj troviĝas manĝaĵo, kvankam ne fajro. Iam la akvo subenfluis tra tiu ĉi kaverno kaj eksteren pere de l’ arkaĵo, sed ĝia direkto estis ŝanĝita pli alte en la kanjoneto, de pratempaj laboristoj, kaj la rojo estis sendita suben en falo duoble alta super la rokoj supre. Ĉiuj enirejoj al tiu ĉi groto estis poste sigelitaj kontraŭ eniro de akvo aŭ io alia, krom nur unu. Ekzistas nun nur du elirejoj: tiu pasejo, laŭ kiu vi venis blindumite kaj la fenestrokurteno en profundan basenon plenan de tranĉilecaj ŝtonoj. Jam ripozu iom, ĝis la vespera manĝo estos preta.
La hobitojn oni kondukis al angulo, kaj ili ricevis malaltan liton, sur kiu ili kuŝu laŭplaĉe. Dume homoj okupiĝis tra la kaverno, kviete kaj kun orda rapideco. Malpezaj tabloj apogitaj al la muroj estis metitaj sur stablojn kaj ŝarĝitaj je manĝilaro. Ĝi estis plejparte ordinara kaj senornama, sed fortike kaj faklerte farita: rondaj pladoj, bovloj kaj ujoj el glazura bruna argilo aŭ tornita buksligno, glata kaj pura. Ie-tie estis taso aŭ pelvo el polurita bronzo; kaj kaliko el senornama arĝento estis metita antaŭ la sidloko de la militestro meze de la plej interna tablo.
Faramiro ĉirkaŭiris inter la homoj, pridemandante ĉiun, kiam tiu venis, per voĉo mallaŭta. Iuj revenis el persekutado de la sudanoj; aliaj, postlasitaj kiel skoltoj proksime al la vojo, venis laste. Ĉiuj sudanoj estis prinotitaj, krom nur la granda mumako: kio okazis al ĝi, neniu povis diri. De la malamikoj neniu moviĝo estis rimarkebla; neniu orka spiono moviĝis.
– Vi vidis kaj aŭdis nenion, Anborno, ĉu? – Faramiro demandis al la plej lasta veninto.
– Nu, ne, estro, – diris tiu. – Almenaŭ neniun orkon. Sed mi vidis, aŭ supozis vidi, ion iomete strangan. Ekkrepuskiĝis profunde, kiam okuloj pligrandigas pli ol devus esti. Do eble tio estis nenio pli ol sciuro. – Je tio Sam ekatentis. – Tamen se jes, ĝi estis sciuro nigra, kaj voston mi ne vidis. Ĝi similis ombron sur la tero, kaj ĝi saltis malantaŭ arbotrunkon, kiam mi proksimiĝis, kaj suprengrimpis tiel rapide kiel iu ajn sciuro. Vi ne volas, ke ni mortigu sovaĝajn bestojn sencele, kaj tiu ne ŝajnis alia, do mi sagon ne ekspedis prove. Estis ĉiuokaze tro mallume por certa pafado, kaj la kreaĵo malaperis en la senlumon de la folioj fulmrapide. Sed mi restis kelkan tempon, ĉar tio ŝajnis stranga, kaj poste mi rerapidis. Ŝajnas al mi, ke mi aŭdis tiun aĵon sibli al mi, kiam mi forturniĝis. Sciurego, eble. Eble sub la ombro de la Sennomulo iuj bestoj el Mornarbaro vagas ĉi tien al nia arbaro. Tie la sciuroj estas nigraj, onidire.
– Eble, – diris Faramiro. – Sed tio estas misaŭguro, se tiel estas. Ni ne deziras la fuĝintojn el Mornarbaro en Itilio.
Sam opiniis, ke li haste ekrigardis la hobitojn dumparole, sed Sam diris nenion. Dum iom da tempo li kaj Frodo dorsapogiĝis kaj rigardis la torĉlumon kaj la homojn irantajn tien-reen parolantajn per sordinitaj voĉoj. Tiam subite Frodo endormiĝis.
Sam luktis kontraŭ sin, argumentante tiel kaj aliel. “Li eble enordas, – li pensis, – tamen aliflanke eble ne. Belaj paroloj eble kaŝas fian koron. – Li oscedis. – Mi povus tradormi tutan semajnon, kaj tio bonfarus al mi. Kaj kion mi povas fari, eĉ se mi maldormas, nur mi sola, kaj inter tiuj grandaj homoj? Nenion, Sam Vato; sed vi devas maldormi ĉiuokaze”. Kaj iel li sukcesis je tio. La lumo forvelkis de la kaverna pordo, kaj la griza vualo de falanta akvo malheliĝis kaj perdiĝis en kreskanta ombro. Ĉiam la sono de la akvo daŭris, neniam ŝanĝante sian tonon, matene, vespere aŭ nokte. Ĝi murmuris kaj flustris pri dormo. Sam frotis la okulojn per la fingrartikoj.
Nun pliaj torĉoj estis fajrigitaj. Bareleto da vino estis truita. Konservaj bareloj estis malfermataj. Viroj alportis akvon el la akvofalo. Iuj lavis siajn manojn en pelvoj. Larĝa kupra pelvo kaj blanka tuko estis portitaj al Faramiro, kaj li sin lavis.
– Veku niajn gastojn, – li diris, – kaj portu al ili akvon. Estas la manĝohoro.
Frodo sidiĝis, oscedis kaj streĉis sin. Sam, ne kutimiĝinte al servado, rigardis iom surprizite la altulon, kiu riverencis, tenante antaŭ li pelvon da akvo.
– Metu ĝin teren, mastro, mi petas! – li diris. – Pli facile por mi kaj por vi. – Poste, mirige kaj amuze por la homoj, li plonĝigis sian kapon en la malvarman akvon kaj plaŭdigis ĝin sur siajn nukon kaj orelojn.
– Ĉu en via lando oni kutime lavas la kapon antaŭ la vespermanĝo? – demandis la viro, kiu servis al la hobitoj.
– Ne, antaŭ la matenmanĝo, – diris Sam. – Sed se mankas dormo, malvarma akvo sur la nuko efikas kiel pluvo sur velka laktuko. Jen! Jam mi povos maldormi sufiĉe longe por manĝi iomete.
Oni kondukis ilin poste al sidlokoj apud Faramiro: bareloj felokovritaj kaj sufiĉe pli altaj ol la benkoj por la homoj por konveni al ili. Antaŭ ol ekmanĝi Faramiro kaj ĉiuj liaj viroj turnis sin fronte al la okcidento dum momenta silento. Faramiro signalis al Frodo kaj Sam, ke ankaŭ ili faru same.
– Tion ni ĉiam faras, – li diris residiĝinte: – ni rigardas al Numenoro estinta, kaj transe al Elfhejmo estanta, kaj al tio, kio estas trans Elfhejmo kaj ĉiam estos. Ĉu vi havas similan kutimon antaŭmanĝan?
– Ne, – diris Frodo, sentante sin strange kamparaneca kaj neinstruita. – Sed se ni estas gastoj, ni riverencas al la gastiganto, kaj manĝinte ni stariĝas kaj dankas lin.
– Tion ankaŭ ni faras, – diris Faramiro.
Post tiom longa vojaĝado kaj bivakado, kaj tagoj pasigitaj en la soleca sovaĝejo, la vespera manĝo ŝajnis al la hobitoj festo: trinki palan flavan vinon, friskan kaj bonodoran, manĝi buterpanojn kaj salitajn viandojn, kaj sekigitajn fruktojn, kaj bonan ruĝan fromaĝon, per la puraj manoj kaj puraj tranĉiloj kaj teleroj. Nek Frodo, nek Sam rifuzis ion ajn proponitan, ankaŭ ne la duan porcion, nek efektive la trian. La vino trafluis iliajn vejnojn kaj lacajn membrojn, kaj ili estis ĝojaj kaj facilanimaj, kiaj ili ne estis de kiam ili forlasis la landon Lorieno.
Kiam ĉio estis finita, Faramiro kondukis ilin al alkovo funde de la kaverno, parte ekranita per kurtenoj; kaj seĝon kaj du taburetojn oni alportis tien. Eta argila lampo lumis en niĉo.
– Vi eble baldaŭ deziros dormi, – li diris, – kaj precipe la bona Samsaĝo, kiu ne volis fermi la okulojn antaŭmanĝe: ĉu pro timo, ke li malakrigos la eĝon de nobla malsato, aŭ pro timo pri mi, mi ne scias. Sed ne estas bone, tro baldaŭ ekdormi postmanĝe, precipe sekve de fastado. Ni interparolu iomete. Dum via vojaĝo el Rivendelo certe okazis multaj aferoj rakontindaj. Kaj ankaŭ vi eble volas ekscii iom pri ni kaj la lando, en kiu vi nun estas. Rakontu al mi pri mia frato Boromiro kaj pri maljuna Mitrandiro, kaj pri la bravaj personoj en Lotlorieno.
Frodo jam ne sentis dormemon kaj volonte pretis paroli. Sed malgraŭ tio, ke la manĝaĵoj kaj vino malstreĉis lin, li ne tute perdis sian prudenton. Sam estis ridetanta kaj murmuranta al si, sed kiam Frodo ekparolis, li estis komence kontenta aŭskulti, nur de tempo al tempo riskante eligi konsentan krieton.
Frodo rakontis multajn historiojn, tamen ĉiam li forturnis la temon for de la celo de la Kunularo kaj de la Ringo, prefere insistante pri la kuraĝa rolo de Boromiro en ĉiuj aventuroj: kun la lupoj en la sovaĝejo, en la neĝo sub Karadraso kaj en ŝaktoj de Morio, kie Gandalfo pereis. Faramiro plej emociiĝis pri la historio de la surponta batalo.
– Certe ĝenis Boromiron forkuri de la orkoj, – li diris, – aŭ eĉ de la terura estaĵo nomita de vi, la Balrogo, malgraŭ tio, ke li laste foriris.
– Li estis la lasta, – diris Frodo, – sed Aragorno devis gvidi nin. Nur li konis la vojon post la pereo de Gandalfo. Sed se ni malplivaloruloj ne estus prizorgendaj, al mi ŝajnas, ke nek li nek Boromiro fuĝus.
– Eble estus pli bone, se Boromiro pereus tie kun Mitrandiro, – diris Faramiro, – kaj ne pluirus ĝis la sorto, kiu atendis lin super la akvofaloj de Raŭroso.
– Eble. Sed nun rakontu al mi pri viaj propraj travivaĵoj, – diris Frodo ankoraŭfoje forturnante la temon. – Ĉar mi volas ekscii pli pri Minaso Itil kaj Osgiliado, kaj Minaso Tirit la longedaŭra. Kion vi esperas pri tiu urbo en via longa milito?
– Kion ni esperas? Jam delonge ni ne havas esperon. La glavo de Elendilo, se ĝi fakte revenos, eble reardigos ĝin, sed mi ne kredas, ke tio faros pli ol prokrasti la plagan tagon, krom se venos ankaŭ alia neantaŭvidita helpo de elfoj aŭ homoj. Ĉar la Malamiko plimultiĝas, kaj ni malmultiĝas. Ni estas popolo velkanta, aŭtuno senprintempa.
» La homoj de Numenoro ekloĝis tre vaste sur la bordoj kaj apudmaraj regionoj de la Grandaj Landoj, sed plejparte ili kutimiĝis al misfaroj kaj stultaĵoj. Multaj enamiĝis al la Mallumo kaj la nigraj artoj; iuj transdonis sin tute al mallaboremo kaj lukso, kaj iuj batalis inter si, ĝis ili estis venkitaj pro sia malforto de la sovaĝuloj.
» Oni ne diras, ke oni iam praktikis la misajn artojn en Gondoro, nek ke la Sennomulo iam estis tie nomita honore; kaj la malnovaj saĝo kaj belo kunportitaj el la okcidento restis longe en la regno de l’ filoj de Elendilo la Bela, kaj ili ankoraŭ restas tie. Tamen malgraŭ tio estis Gondoro, kiu kaŭzis la propran putriĝon, iom post iom kadukiĝante kaj pensante, ke la Malamiko dormas, kiu estis nur elpelita, ne detruita.
» Morto ĉiam ĉeestis, ĉar la numenoranoj daŭre, kiel en la malnova regno kaj tial ili perdis ĝin, sopiris senifinan vivon senŝanĝan. Reĝoj konstruis tombojn pli majestajn ol domoj de la vivantoj, kaj taksis malnovajn nomojn en la analoj de siaj generacioj pli karaj ol la nomojn de filoj. Seninfanaj princoj sidis en antikvaj haloj meditante pri heraldiko; en sekretaj ĉambroj kadukuloj kreis fortajn eliksirojn, aŭ en altaj malvarmaj turoj starigis demandojn al la steloj. Kaj la lasta reĝo en la linio de Anariono malhavis heredonton.
» Sed la regantoj estis pli saĝaj kaj pli bonŝancaj. Pli saĝaj, ĉar ili varbis la forton de nia popolo inter la fortikuloj de l’ marbordo kaj inter la harditaj montaranoj de Eredo Nimrajs. Kaj ili interkonsentis militpaŭzon kun la fieraj popoloj de la nordo, kiuj ofte atakis nin, homoj feroce kuraĝaj, sed niaj parencoj el malproksimo, malkiel la sovaĝaj orientanoj aŭ la kruelaj haradanoj.
» Tial okazis dum la tagoj de Ciriono la Dek-dua Reganto (kaj mia patro estas la dudek-sesa), ke ili rajdis helpe al ni kaj sur la granda Kampo de Celebranto ili detruis niajn malamikojn, kiuj kaptis niajn nordajn provincojn. Tiuj estis la rohananoj, kiel ni nomas ilin, mastroj de l’ ĉevaloj, kaj ni cedis al ili la kampojn de Kalenardhono, kiuj de tiam nomiĝas Rohano; ĉar tiu provinco estis delonge malmulte loĝata. Kaj ili fariĝis niaj aliancanoj, kaj ĉiam pruviĝis lojalaj al ni, helpante nin laŭbezone, kaj gardante niajn nordajn limregionojn kaj la Breĉon de Rohano.
» Pri niaj klero kaj kutimoj ili lernis tiom, kiom ili volis, kaj iliaj estroj parolas nian lingvon laŭbezone; tamen plejparte ili sekvas la kutimojn de siaj propraj prapatroj kaj la proprajn memorojn, kaj inter si ili parolas la propran nordan lingvon. Kaj ni amas ilin: altaj viroj kaj belaj virinoj, ambaŭ same kuraĝaj, orhararaj, helokulaj kaj fortaj; ili memorigas nin pri la juneco de la homoj, kiaj ili estis dum la Praaj Tagoj. Efektive, estas dirite de niaj kleruloj, ke ili ekde la pratempo havas kun ni parencecon: ili devenas de tiuj samaj Tri Domoj de Homoj, kiel la numenoranoj en la komenco; eble ne de Hadoro la Orharara, tiu elf-amiko, tamen de tiuj el ties filoj kaj popolo, kiuj ne iris transmaren al la okcidento, rifuzinte la alvokon.
» Ja tiel ni taksas la homojn en nia klero, nomante ilin la Altaj, aŭ Homoj de l’ Okcidento, kiuj estis numenoranoj; kaj la Mezaj Popoloj, Homoj de l’ Krepusko, kiuj estas la rohananoj kaj ties parencaro kiuj daŭre loĝas en la nordo; kaj la Sovaĝuloj, la Homoj de l’ Mallumo.
» Tamen nun, kvankam la rohananoj kelkrilate plisimiliĝis al ni, pli spertaj pri la artoj kaj mildeco, ankaŭ ni plisimiliĝis al ili, kaj ni apenaŭ rajtas plu pretendi la titolon Alta. Ni fariĝis Meza Popolo, de la Krepusko, sed memorante aliajn aferojn. Samkiel la rohananoj ni amas jam militon kaj kuraĝon kiel en si mem bonajn, tiel sporton kiel celon; kaj kvankam ni ankoraŭ opinias, ke batalisto devas havi aliajn kapablojn kaj konojn ol la nuran lerton pri armiloj kaj mortigado, ni estimas batalistojn malgraŭ tio pli alte ol la alimetiajn homojn. Tia estas la postulo de nia epoko. Tia estis eĉ mia frato Boromiro: viro bravega, kaj pro tio oni taksis lin la plej elstara viro de Gondoro. Kaj efektive tre valora li estis: neniu heredonto de Minaso Tirit dum longaj jaroj estis tiel hardita en laboro, tiel antaŭenira en batalo, aŭ blovis pli potencan noton per la Granda Korno.
Faramiro suspiris kaj dum iom da tempo silentiĝis.
– Pri la elfoj vi ne diras multon en viaj rakontoj, sinjoro, – diris Sam, subite ekkuraĝiĝante. Li rimarkis, ke Faramiro ŝajnis aludi elfojn kun respekto, kaj tio eĉ pli ol lia ĝentileco, kaj liaj manĝaĵo kaj vinoj, gajnis la respekton de Sam kaj kvietigis liajn suspektojn.
– Efektive ne, mastro Samsaĝo, – diris Faramiro, – ĉar mi ne estas instruita pri elfa klero. Sed tiel vi tuŝis alian punkton, rilate al kiu ni ŝanĝiĝis, dekliniĝante de Numenoro al Mez-Tero. Ĉar kiel vi eble scias, se Mitrandiro estis via kunulo kaj vi parolis kun Elrondo, la edajnoj, la patroj de la numenoranoj, batalis apud la elfoj dum la unuaj militoj, kaj estis rekompencitaj per donaco de la regno meze en la maro, videbla de Elfhejmo. Sed en Mez-Tero, homoj kaj elfoj iĝis misrilataj pro la artoj de la Malamiko dum la mallumaj tagoj, kaj pro la malrapidaj ŝanĝiĝoj tempaj, dum kiuj ĉiu speco marŝadis plu laŭ siaj disiĝintaj vojoj. Homoj nun timas kaj pridubas la elfojn, kaj tamen scias malmulton pri ili. Kaj ni el Gondoro similiĝas al aliaj homoj, al la homoj el Rohano; ĉar eĉ ili, kiuj estas malamikoj de la Malluma Mastro, evitas la elfojn kaj parolas timplene pri la Ora Arbaro. Tamen inter ni ankoraŭ estas iuj, kiuj traktas kun la elfoj kiam eblas, kaj de tempo al tempo iras sekrete al Lorieno, malofte revenonte. Mi ne. Ĉar mi taksas nun danĝera tion, ke mortema homo intence serĉu la Pliaĝan Popolon. Tamen mi envias al vi, ke vi interparolis kun la Blanka Damo.
– La Damo de Lorieno! Galadriela! – ekkriis Sam. – Vi devus vidi ŝin, sinjoro, vere vi devus. Mi estas nur hobito, kaj kultivado estas hejme mia tasko, sinjoro, se vi komprenas min, kaj mi ne tre lertas pri poezio – ne pri verkado: ia komika rimaĵo, eble, de tempo al tempo, vi scias, ne poezio reala – do mi ne povas diri al vi, kion mi volas esprimi. Tio devus esti kantata. Por tio necesus Paŝegulo, alinome Aragorno, aŭ maljuna sinjoro Bilbo. Sed mi ŝatus verki kanton pri ŝi. Bela ŝi estas, sinjoro! Ĉarmega! Jen kiel granda arbo floranta, jen kiel blanka asfodelo, eta kaj svelta, ĉu ne. Diamante dura, lunlume mola. Sunlume varma, malvarma kiel frosto inter la steloj. Fiera kaj fora kiel neĝa monto, kaj tiel gaja kiel ajna junulino iam vidita de mi kun lekantetoj en la hararo dum printempo. Sed tio estas amaso da sensencaĵoj, kaj tute maltrafas la celon.
– Do ŝi devas esti vere elstare bela, – diris Faramiro. – Danĝere bela.
– Mi ne scias pri danĝere, – diris Sam. – Ŝajnas al mi, ke oni komprenas en Lorieno la propran danĝeron, kaj trovas ĝin tie, ĉar ili ĝin kunportis. Sed eble vi rajtus nomi ŝin danĝera, ĉar ŝi tiom fortas en si mem. Vi, vi povus frenezece disbati vin kontraŭ ŝin, kiel ŝipo kontraŭ rokon; aŭ droni, kiel hobito en rivero. Sed nek roko nek rivero kulpus. Nu, Boro... – Li silentiĝis kaj lia vizaĝo ruĝiĝis.
– Jes? Nu, Boromiro, vi volis diri? – diris Faramiro. – Kion vi volas diri? Ĉu ke li kunprenis sian danĝeron?
– Jes, sinjoro, pardonpete, kaj brava viro estis via frato, se mi rajtas diri. Sed la tutan tempon vi spuris la predon. Nu, mi rigardis Boromiron kaj aŭskultis lin, la tutan vojon de Rivendelo – prizorgante mian mastron, kiel vi povas kompreni, kaj ne celante damaĝi al Boromiro – kaj mi opinias, ke en Lorieno li vidis la unuan fojon klare, kion mi pli frue divenis: kion li deziris. Ekde la momento kiam li unuafoje vidis ĝin, li deziris la Ringon de l’ Malamiko!
– Sam! – kriis Frodo konsternite. Li profundiĝis kelkan tempon en propraj pensoj, kaj subite rekonsciiĝis, tro malfrue.
– Savu min! – diris Sam, blankiĝante kaj poste skarlatiĝante. – Jen mi denove! “Kiam ajn vi malfermas vian buŝon, vi faras fuŝon[10]”, la Avulo kutimis diri al mi, kaj prave. Ho ve, ho ve! Nu, vidu, sinjoro! – li turniĝis fronte al Faramiro kun ĉiom da kuraĝo, kiom li povis retrovi. – Ne profitu de mia mastro pro tio, ke lia servanto estas tutsimple stultulo. Vi parolis tre bele la tutan tempon, malprudentigis min parolante pri elfoj kaj tiel plu. Sed belaj faroj beligas, ni diras. Jen okazo por montri vian kvaliton.
– Tiel ŝajnas, – diris Faramiro, malrapide kaj mallaŭte, kun stranga rideto. – Do jen la respondo al ĉiuj enigmoj! La Unu Ringo, kiu supozite lasis la mondon peree. Kaj Boromiro provis kapti ĝin perforte, ĉu? Kaj vi eskapis, ĉu? kaj kuris la tutan vojon... al mi! Kaj ĉi tie en la sovaĝejo mi havas vin: du duonuloj, kaj amaso da viroj vokeblaj de mi, kaj la Ringo el Ringoj. Bela turniĝo de l’ fortuno! Okazo, ke Faramiro, militestro de Gondoro, montru sian kvaliton! Ha! – li rektiĝis, tre alta kaj severa, la grizaj okuloj ekbrilis.
Frodo kaj Sam salte forlasis siajn taburetojn kaj starigis sin dorse al la muro palpserĉante siajn glavtenilojn. Estiĝis silento. Ĉiuj homoj en la kaverno ĉesis paroli kaj alrigardis ilin mire. Sed Faramiro residiĝis sur sian seĝon kaj komencis mallaŭte ridi, kaj poste subite reserioziĝis.
– Ve pri Boromiro! Tro malfacila elprovo! Kiom vi plifortigis mian funebron, vi, du fremdaj vaguloj el fora lando, portantaj la danĝeron al homoj! Sed vi malpli kompetente juĝas homojn ol mi hobitojn. Ni, homoj el Gondoro, estas verparolantoj. Ni malofte fanfaronas kaj poste plenumas aŭ mortas klopodante. Mi ne prenus tiun ĉi aĵon, se ĝi kuŝus apud la vojo, mi diris. Eĉ se mi estus tia homo, kiu dezirus tiun aĵon, kaj kvankam mi ne sciis precize, kio ĝi estas, kiam mi parolis, mi taksus tiujn vortojn voto kaj konformiĝus al ili. Sed tia homo mi ne estas. Aŭ mi estas sufiĉe saĝa por scii, ke ekzistas certaj danĝeroj, de kiuj oni devas fuĝi. Sidiĝu trankvile! Kaj estu konsolita, Samsaĝo. Se ŝajnas, ke vi stumblis, pensu ke tio estis antaŭdestinita. Via koro estas tiel sagaca kiel fidela, kaj vidis pli klare ol viaj okuloj. Ĉar eĉ se ŝajnas strange, estis senriske deklari tion al mi. Tio eble eĉ helpos la mastron, kiun vi amas. La afero elturniĝos liaprofite, se tion mi kapablos aranĝi. Do konsoliĝu. Sed neniam denove nomu tiun aĵon voĉe. Unufoje sufiĉas.
La hobitoj reiris al siaj sidlokoj kaj sidis tre kviete. La homoj returniĝis al siaj trinkaĵoj kaj sia interparolado, perceptante ke ilia estro dividis iun ŝercon kun la etaj gastoj, kaj tio finiĝis.
– Nu, Frodo, finfine ni komprenas unu la alian, – diris Faramiro. – Se vi ŝarĝis vin per tiu ĉi afero, nevolonte, laŭ peto de aliuloj, vi ricevas de mi kompaton kaj honoron. Kaj mi miras pri vi: vi tenis ĝin kaŝita kaj ne uzis ĝin. Vi estas popolo nova, kaj mondo nova al mi. Ĉu ĉiuj viaj parencoj estas similaj? Via lando devas esti regno de paco kaj kontento, kaj devas esti tie kultivistoj alte estimataj.
– Ne ĉio bonstatas tie, – diris Frodo, – sed certe kultivistoj estas estimataj.
– Sed personoj tie devas laciĝi, eĉ en siaj ĝardenoj, kio okazas al ĉio sub la suno de tiu ĉi mondo. Kaj vi estas malproksimaj de l’ hejmo kaj lacaj pro vojaĝo. Ne plu hodiaŭ vespere. Dormu ambaŭ pace, se vi povos. Ne timu! Mi ne volas vidi ĝin, nek tuŝi ĝin, nek scii pli pri ĝi ol mi jam scias (kio estas sufiĉe), por ke la danĝero ne embusku min kaj mi malpli sukcesu en la ekzameno ol Frodo, filo de Drogo. Iru nun ripozi, sed unue dira al mi, se vi volas, kien vi deziras iri, kaj kion fari. Ĉar mi devas vaĉi, kaj atendi, kaj pensadi. La tempo pasas. Matene ĉiu el ni devos iri rapide laŭ la vojoj destinitaj por ni.
Frodo pli frue sentis sin tremadi kiam la unua ŝoko de timo forpasis. Nun granda laco inundis lin kvazaŭ nubo. Ne plu li povis hipokriti kaj rezisti.
– Mi estis trovonta vojon en Mordoron, – li diris feble. – Mi estis ironta al Gorgoroto. Mi devas trovi la Monton de Fajro kaj enĵeti la aĵon en la Fendaĵon de l’ Destino. Gandalfo diris tion. Mi ne opinias, ke mi iam alvenos tien.
Faramiro fiksrigardis lin momente en seriozmiena miro, Tiam subite li brakumis lin, dum li pendolis, kaj levante lin malabrupte portis lin al la lito kaj kuŝigis lin tien, kaj kovris lin varmige. Tuj li profunde endormiĝis.
Alian liton oni metis apude por lia servisto. Sam hezitis momente, poste kun profunda riverenco diris:
– Bonan nokton, moŝta militestro. La okazon vi utiligis, sinjoro.
– Ĉu vere? – diris Faramiro.
– Jes, sinjoro, kaj montris vian kvaliton: la plej altan. Faramiro ridetis.
– Servisto impertinenta, mastro Samsaĝo. Tamen ne: laŭdo fare de laŭdindulo superas ĉiujn rekompencojn. Tamen en tio ĉi estas nenio laŭdinda. Nenio min logis aŭ tentis fari ion alian ol la faritaĵon.
– Aĥ bone, sinjoro, – diris Sam, – vi diras, ke mia mastro havas mienon elfecan; kaj tio estas bona kaj vera. Sed tion ĉi mi povas diri: ankaŭ vi havas mienon, sinjoro, kiu memorigas min pri, pri... nu, Gandalfo, pri sorĉistoj.
– Eble, – diris Faramiro. – Eble vi rimarkas de malproksime la mienon de Numenoro. Bonan nokton!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.