|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MASTRO DE L’ RINGOJAŭtoro: J.R.R. Tolkien |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Tiel okazis ke en la lumo de bela mateno Reĝo Teodeno kaj Gandalfo la Blanka Rajdanto renkontiĝis denove sur la verda herbo apud la Profundaĵa Rojo. Tie estis ankaŭ Aragorno, filo de Aratorno, kaj Legolaso la elfo, kaj Erkenbrando el Ŭestfaldo, kaj la princoj de la Ora Domo. Ĉirkaŭ ili kuniĝis la rohananoj, la rajdistoj de Markio: miro venkis ilian ĝojon pro la venko kaj iliaj okuloj turniĝis al la arbaro. Subite aŭdiĝis laŭta krio kaj descendis de la ŝtonmuro tiuj, kiuj estis retropelitaj en la Profundaĵon. Venis Gamlingo la Maljuna kaj Eomero filo de Eomundo, kaj apud ili marŝis la gnomo Gimlio. Tiu havis neniun kaskon, kaj ĉirkaŭis lian kapon lina bandaĝo sangomakulita, sed lia voĉo laŭtis kaj fortis.
– Kvardek du, mastro Legolaso! – li kriis. – Ve! Mia hakilo estas noĉita: la kvardek-dua portis feran kolumon ĉe la gorĝo. Kaj kiel ĉe vi?
– Vi superis per unu mian sumon, – respondis Legolaso. – Sed mi ne domaĝas al vi la ludon, ĉar mi tiom ĝojas revidi vin surkruran!
– Bonvenon, Eomero, fratina filo! – diris Teodeno. – Nun vidante vin sekura mi vere tre ĝojas.
– Saluton, Mastro de Markio! – diris Eomero. – La malluma nokto jam pasis, kaj la taglumo revenis. Sed tiu tago alportis novaĵojn strangajn. – Li turnis sin kaj rigardadis mire unue la arbaron kaj poste Gandalfon. – Ankoraŭfoje vi venis en la horo de bezono, neatendite, – li diris.
– Ĉu neatendite? – diris Gandalfo. – Mi diris, ke mi revenos kaj renkontos vin ĉi tie.
– Sed la horon vi ne difinis, nek antaŭdiris la kielon de via alveno. Helpon strangan vi kunvenigis. Vi estas sorĉiste potenca, Gandalfo la Blanka!
– Povas esti. Sed se jes, mi ankoraŭ ne montris tion. Mi nur havigis bonan konsilon en danĝera momento kaj utiligis la rapidecon de Ombrofakso. Pli multon faris via propra kuraĝo kaj la fortaj kruroj de la ŭestfaldanoj tramarŝintaj la nokton.
Tiam ĉiuj rigardis Gandalfon eĉ pli funde mirantaj. Iuj ekrigardis sombre la arbaron, kaj pasigis siajn manojn trans la fruntojn kvazaŭ ili supozus, ke iliaj okuloj vidas malsame kiel liaj.
Gandalfo ridis longe kaj gaje:
– Ĉu la arboj? Nu, mi vidas tiel klare kiel vi la arbaron. Tio estas neniu faro mia. Tio estas afero ekster la kompetento de saĝuloj. Pli bona ol mia intenco kaj pli bona eĉ ol mia espero pruviĝis la evento.
– Do se ne via, kies la envulto? – demandis Teodeno. – Ne de Sarumano, tio estas evidenta. Ĉu ekzistas la saĝulo pli potenca pri kiu ni ankoraŭ ne sciiĝis?
– Ne temas pri envulto sed pri potenco multe pli malnova, – diris Gandalfo: – potenco, kiu trapromenis la teron antaŭ ol elfoj kantis aŭ marteloj sonoris.
Ol elmuldiĝis arb’ aŭ fero,
sublune junis monta tero;
ol ringo aŭ dolor’ maŝatis,
arbarojn prae ĝi paŝadis.
– Kaj kio estas la solvo de via enigmo? – diris Teodeno.
– Se vi volas ekscii tion, vi devus akompani min al Isengardo, – respondis Gandalfo.
– Ĉu al Isengardo? – ili ekkriis.
– Jes, – diris Gandalfo. – Mi reiros al Isengardo, kaj kiuj volas, tiuj povos akompani min. Tie ni eble vidos strangajn aferojn.
– Sed ne troviĝas sufiĉaj viroj en Markio, eĉ se ili ĉiuj estus kunvokitaj kaj kuracitaj je l’ vundoj kaj laceco, por ataki la fortikaĵon de Sarumano, – diris Teodeno.
– Tamen al Isengardo mi iros, – diris Gandalfo. – Ne longe mi restos tie. Mia vojo jam troviĝas orienten. Atendu min en Edoraso antaŭ la lunmalkresko!
– Ne! – diris Teodeno. – En la malluma horo antaŭ la tagiĝo mi dubis, sed ni jam ne disiĝos. Mi akompanos vin, se tion vi konsilas.
– Mi volas interparoli kun Sarumano kiel eble plej baldaŭ, – diris Gandalfo, – kaj pro tio ke li faris al vi grandan malutilon, estus inde se vi ĉeestus. Sed kiel baldaŭ kaj kiel rapide vi ekrajdos?
– Miaj viroj lacas pro la batalo, – diris la reĝo, – kaj ankaŭ mi estas laca. Ĉar mi longe rajdis kaj dormis malmulte. Ve! Mia maljuneco ne estas ŝajnigata nek rezultas de la flustroj de Vermlango. Ĝi estas malsano, kiun povas forigi neniu kuracisto, eĉ ne Gandalfo.
– Do ripozu nun ĉiuj, kiuj rajdos kun mi, – diris Gandalfo. – Mi ekvojaĝos sub ombro de la vespero. Tio estos konvena; ĉar mia konsilo estas, ke ekde nun niaj venoj kaj iroj estu laŭeble sekretaj. Sed ne ordonu, ke multaj akompanu vin, Teodeno. Ni iras por interparoli, ne por batali.
La reĝo elektis virojn, kiuj estis nevunditaj kaj posedis ĉevalojn rapidajn, kaj li forsendis ilin kun raporto pri la venko al ĉiu valo de Markio; kaj ili kunportis ankaŭ lian alvokon ordonantan, ke ĉiuj viroj, tiel junaj kiel maljunaj, venu haste al Edoraso. Tie la Mastro de Markio starigos kunvenon de ĉiuj kapablaj porti armilojn, je la dua tago post la plenluno. Por rajdi kun li al Isengardo la reĝo elektis Eomeron kaj dudek virojn el sia domanaro. Kun Gandalfo iros Aragorno, Legolaso kaj Gimlio. Malgraŭ sia vundo la gnomo ne konsentis postresti.
– Tio estis bato nur febla kaj la kasko flankenigis ĝin, – li diris. – Necesas pli ol tia orka grateto por deteni min.
– Mi prizorgos ĝin, dum vi ripozos, – diris Aragorno.
La reĝo nun reiris al Kornburgo kaj dormis tian trankvilan dormon, kian li dum multaj jaroj ne spertis, kaj ankaŭ la cetero de lia elektita grupo ripozis. Sed la aliaj, ĉiuj kiuj ne vundiĝis, komencis grandan taskon; ĉar multaj falis dum la batalo kaj kuŝis mortaj sur la batalkampo aŭ en la Profundaĵo.
Neniuj orkoj restis vivantaj; iliaj kadavroj ne estis kalkulitaj. Sed tre multaj el la montaranoj estis kapitulaciintaj; kaj tiuj timis kaj petegis indulgon.
La viroj de Markio forprenis ties armilojn kaj laborigis ilin.
– Helpu nun ripari la mison en kiu vi partoprenis, – diris Erkenbrando, – kaj poste vi ĵuros neniam plu transpasi armite la Travadejojn de Iseno, nek marŝi kun la malamikoj de l’ homoj; kaj poste vi reiros liberaj al via lando. Ĉar vin trompis Sarumano. Multaj el vi ricevis la morton kiel rekompencon por via fido je li; sed se vi venkus, apenaŭ pli agrabla estus via salajro.
La viroj el Dunlando estis mirigitaj, ĉar Sarumano diris al ili, ke la rohananoj estas kruelaj kaj bruligas siajn kaptitojn vivantaj.
Meze de la kampo antaŭ Kornburgo du tumuloj estis kreitaj, kaj sub ili oni kuŝigis ĉiujn rajdistojn de Markio, kiuj falis en la defendo, tiujn el la Orientaj Valoj unuflanke kaj aliflanke tiujn el Ŭestfaldo. Sola en tombo sub ombro de Kornburgo kuŝis Hamo, estro de la reĝaj gvardianoj. Li mortis antaŭ la Pordego.
La orkojn oni staplis grandamase, for de la homaj teramasoj, ne malproksime de la arbarorando. Kaj la popolo mense ĝeniĝis; ĉar la amasoj da karnaĵo estis tro grandaj por enterigo aŭ bruligo. Malmulte da ligno ili havis por bruligi, kaj neniu aŭdacus ekhaki la strangajn arbojn, eĉ se Gandalfo ne avertus, ke ili domaĝu nek al arboŝelo nek al branĉoj pro la granda danĝero.
– Lasu kuŝi la orkojn, – diris Gandalfo, – Mateno eble alportos freŝan konsilon.
Posttagmeze la reĝa trupo pretiĝis foriri. La enteriga laboro nur komenciĝis; kaj Teodeno funebris pro la perdo de Hamo, lia kapitano, kaj ĵetis la unuan teron sur lian tombon.
– Grandan malutilon ja faris al mi Sarumano kaj al tiu ĉi tuta lando, – li diris, – kaj tion mi rememoros kiam ni renkontiĝos.
La suno jam proksimiĝis al la montetoj okcidente de la plataĵo, kiam finfine Teodeno kaj Gandalfo kaj iliaj kunuloj ekrajdis malsupren de la Ŝtonmuro. Malantaŭ ili staris kune granda homamaso, tiel el rajdistoj kiel el la popolo Ŭestfalda, maljunaj kaj junaj, virinoj kaj infanoj, kiuj venis el la kavernoj. Kanton pri venko ili kantis per klaraj voĉoj; kaj poste ili silentiĝis, scivolante kio okazos, ĉar iliaj okuloj direktiĝis al la arboj kaj tiujn ili timis.
La rajdistoj alvenis la arbaron kaj ili haltis; ĉevaloj kaj homoj ne volis eniri. La arboj estis grizaj kaj minacaj kaj ĉirkaŭis ilin ia ombro aŭ nebuleto. La ekstremoj de iliaj longaj disetenditaj branĉoj pendis suben kvazaŭ fingroj serĉemaj, iliaj radikoj elstaris sur la tero kvazaŭ membroj de strangaj monstroj, kaj malhelaj kavernoj apertis sub ili. Sed Gandalfo iris antaŭen, kondukante la kunularon, kaj kie la vojo el Kornburgo renkontis la arbojn, tie ili nun vidis malfermaĵon kiel arkan pordon sub fortegaj branĉoj; kaj tra ĝi pasis Gandalfo, kaj ili sekvis lin. Tiam mirigite ili konstatis, ke la vojo pluiras kaj apudas la Profundaĵa Rojo; kaj supre la ĉielo estis aperta kaj plena je ora lumo. Sed krepusko jam envolvis ambaŭflanke la grandajn flanknavojn de la arbaro, etendiĝantajn en nepenetreblajn ombrojn. Kaj tie oni aŭdis grincadon kaj ĝemadon de branĉoj, kaj forajn kriojn, kaj koleran murmuron de voĉoj senvortaj. Neniu orko aŭ alia vivantaĵo videblis.
Legolaso kaj Gimlio nun rajdis kune sur unu ĉevalo; kaj ili restis proksime al Gandalfo, ĉar Gimlio timis la arbaron.
– Estas varmege ĉi tie, – diris Legolaso al Gandalfo. – Mi sentas ĉirkaŭ mi koleregon. Ĉu vi ne sentas en viaj oreloj pulsadon de la aero?
– Jes, – diris Gandalfo.
– Kio okazis al la mizeraj orkoj? – demandis Legolaso.
– Tion, laŭ mia opinio, neniu iam scios, – diris Gandalfo.
Ili rajdis silente dum kelka tempo; sed Legolaso senĉese ekrigardis de flanko al flanko, kaj ofte haltus por aŭskulti la arbarajn sonojn, se tion permesus Gimlio.
– Jen estas la plej strangaj arboj, kiujn mi iam vidis, – li diris; – kaj mi vidis multajn kverkojn kreski de glanoj ĝis ruiniga maljuneco. Mi volas ke nun estu malhasto, ke mi povu promeni inter ili: ili havas voĉojn, kaj post kelka tempo mi eble ekkomprenus ilian pensadon.
– Ne, ne! – diris Gimlio. – Ni lasu ilin! Mi jam divenis ilian pensadon: malamegon al ĉio, kio marŝas dukrure; kaj ili parolas pri premado kaj strangolado.
– Ne al ĉio, kio marŝas dukrure, – diris Legolaso. – Pri tio mi opinias, ke vi malpravas. La orkojn ili malamegas. Ĉar ili ne indiĝenas ĉi tie kaj scias malmulton pri elfoj kaj homoj. Tre malproksimaj estas la valoj kie ili naskiĝis. El la profundaj valoj de Fangorno, Gimlio, de tie ili venis laŭ mia supozo.
– Sekve tio estas la plej danĝeroplena arbaro en Mez-Tero, – diris Gimlio. – Mi devus esti dankema pro la rolo ludita de ili, sed mi ne amas ilin. Vi eble taksas ilin mirindaj, sed pli grandan mirindaĵon mi vidis en tiu ĉi lando, pli belan ol iu ajn bosko aŭ arbara maldensejo iam ajn kreskintaj: mia koro estas ankoraŭ plena pro ĝi.
» Strangaj estas la moroj de la homoj, Legolaso! Ĉi tie oni havas unu el la mirindaĵoj de la Norda Mondo, kaj kion ili diras pri ĝi? Kavernoj, ili diras! Kavernoj! Truoj alfuĝindaj en milita tempo, en kiuj oni stoku furaĝon! Bona mia Legolaso, ĉu vi scias, ke la kavernoj en la Profundaĵo de Helmo estas vastaj kaj belaj? Okazus senfina pilgrimado de gnomoj, nur por rigardi ilin, se tiaj aferoj estus konataj. Jes, efektive, oni pagus per pura oro por mallonga ekrigardo!
– Kaj mi pagus per oro por esti forpermesata, – diris Legolaso, – kaj duoble tiom por esti liberigita, se mi hazarde envagus tien!
– Vi tion ne vidis, do mi pardonas vian ŝercon, – diris Gimlio. – Sed vi parolas stultulece. Ĉu vi taksas belaj tiujn halojn, en kiuj loĝas via reĝo sub la monteto en Mornarbaro, kies konstruadon kunhelpis antaŭ longe gnomoj? Ili estas nuraj domaĉoj kompare kun la kavernoj, kiujn mi vidis ĉi tie: haloj nemezureblaj, plenigitaj de ĉiama muziko akva kiu tintas en lagetojn, tiel bela kiel Ĥeled-Zaram en stela lumo.
» Kaj, Legolaso, kiam torĉoj estas ĉenditaj kaj homoj promenas sur la sablaj plankoj sub la eĥantaj kupoloj, ha! tiam, Legolaso, gemoj kaj kristaloj kaj vejnoj en valora erco ekbrilas en la poluritaj muroj; kaj lumo traardas tra falditaj marmoroj, konksimilaj, diafanaj kiel la vivaj manoj de reĝino Galadriela. Troviĝas kolonoj blankaj kaj safranaj kaj aŭrororuĝetaj, Legolaso, kanelitaj kaj torditaj je sonĝecaj formoj; ili abruptas supren de multkoloraj plankoj renkonte al la glimantaj pendaĵoj de la plafono: aloj, ŝnuroj, kurtenoj delikataj kiel glaciiĝintaj nuboj; lancoj, standardoj, pinakloj de pendigitaj palacoj! Senmovaj lagoj spegulas ilin: glima mondo suprenrigardas el malhelaj lagetoj kovritaj per klara vitro; tiaj urboj, kiajn la menso de Durino apenaŭ kapablus imagi dumdorme, plu etendiĝas tra avenuoj kaj pilastraj kortoj ĝis en nigrajn alkovojn, kien povas atingi neniom da lumo. Kaj tint! Falas arĝenta akvero, kaj la rondaj sulketoj en la vitro kurbigas kaj tremigas ĉiujn turojn kvazaŭ lolojn kaj koralojn en mara groto. Poste venas vespero: ili velkas kaj brilete estingiĝas; la torĉoj pluiras en alian ĉambron kaj alian revon. Ekzistas ĉambro post ĉambro, Legolaso; halo apertanta el halo, kupolo post kupolo, ŝtuparo post ŝtuparo; kaj daŭre la serpentumantaj padoj kondukadas en la kernon de la montego. Kavernoj! La Kavernoj de la Profundaĵo de Helmo! Feliĉa estis la hazardo, kiu pelis min tien! Plorigas min la forlaso.
– Do, mi deziras por vi jenan sorton por via konsolado, Gimlio, – diris la elfo, – ke vi eliru sendomaĝe el la milito kaj revenu por denove vidi ilin. Sed ne sciigu al via parencaro! Ŝajnas, ke restas malmulto kiun ili povas fari, laŭ via rakonto. Eble la homoj ĉi-landaj saĝe diras malmulton: unu familio da laboremaj gnomoj kun marteloj kaj ĉiziloj eble detnms pli ol ĝi kreus.
– Ne, vi ne komprenas, – diris Gimlio. – Neniu gnomo povus resti neemociita pro tia beleco. Neniu el la Durina raso minus tiujn kavernojn por ŝtonoj aŭ ercoj, eĉ ne se diamantoj kaj oro estus haveblaj tie. Ĉu vi detranĉas boskojn da florantaj arboj en la printempo por brulligno? Ni kulturus tiujn maldensejojn da floranta ŝtono, ne elhakus ilin. Per singarda lerto, frapeto post frapeto – rokereto kaj neniom pli, eble, dum tuta maltrankvila tago – tiel ni laborus, kaj kun paso de la jaroj ni aperigus novajn vojetojn kaj eksponus forajn ĉambrojn kiuj ankoraŭ mallumas, ekvideblaj nur kiel malplenaĵoj post fendetoj sur la roko. Kaj lumoj, Legolaso! Ni kreus lumilojn, tiajn lampojn, kiaj iam brilis en Ĥazad-Dumo; kaj kiam ni volus, ni forpelus la nokton, kiu regas tie de kiam estis kreitaj la montoj; kaj kiam ni dezirus ripozi, ni permesus al la nokto reveni.
– Vi emocias min, Gimlio, – diris Legolaso. – Mi neniam antaŭe aŭdis vin tiel paroli. Vi preskaŭ igas min bedaŭri, ke tiujn kavernojn mi ne vidis. Ek! Ni interkonsentu – se ni ambaŭ revenos sendomaĝe el la danĝeroj nin atendantaj, ni vojaĝos dum kelka tempo kune. Vi vizitos kun mi Fangornon kaj poste mi akompanos vin por vidi la Profundaĵon de Helmo.
– Tiun revenvojon mi ne elektus, – diris Gimlio. – Sed mi tolerus Fangornon, se mi havus vian promeson reveni al la kavernoj kaj dividi kun mi ties mirindaĵojn.
– Vi havas mian promeson, – diris Legolaso. – Sed ve! Ni jam devos postlasi tiel la arbojn kiel la kavernojn dum kelka tempo. Vidu! Ni proksimiĝas al la fino de la arboj. Kiom longa vojo ĝis Isengardo, Gandalfo?
– Proksimume dek kvin leŭgoj, kiel flugas la korvoj de Sarumano, – diris Gandalfo: – kvin de la enirejo de Profundaĵa Platejo ĝis la Trapasejoj; kaj de tie dek pluaj ĝis la pordo de Isengardo. Sed ni ne rajdos la tutan vojon hodiaŭ nokte.
– Kaj kiam ni alvenos tien, kion ni vidos? – demandis Gimlio. – Vi eble scias, sed mi ne povas konjekti.
– Mi mem ne scias certe, – respondis la sorĉisto. – Mi estis tie hieraŭ je la noktiĝo, sed eble okazis multo depost tiam. Tamen mi opinias, ke vi ne taksos la vojaĝon vana – eĉ ne kvankam la briletaj Kavernoj de Aglarondo estas postlasitaj.
Finfine la trupo elpasis el la arbaro kaj konstatis, ke ili venis ĝis la fundo de la altaĵo, kie la vojo el Profundaĵo de Helmo disduiĝis: unuvoje orienten al Edoraso, alivoje norden al la Travadejoj de Iseno. Kiam ili rajdis el sub la arborando Legolaso haltis kaj bedaŭre rerigardis. Tiam li eligis subitan ekkrion:
– Troviĝas okuloj! Okuloj elrigardas el la ombroj de la branĉoj! Mi neniam antaŭe vidis tiajn okulojn.
La aliaj, surprizitaj de lia krio, haltis kaj turniĝis; sed Legolaso komencis retrorajdi.
– Ne, ne! – kriis Gimlio. – Faru laŭplaĉe en via frenezeco, sed unue lasu min elseliĝi! Neniajn okulojn mi volas vidi!
– Restu, Legolaso Verdfolio! – diris Gandalfo. – Ne reiru en la arbaron. Ankoraŭ ne! Nun ne estas via tempo.
Ĝuste dum li parolis, venis antaŭen el inter la arboj tri strangaj figuroj. Tiel altaj kiel troloj ili estis, dek du futojn aŭ pli ilia alto; iliaj fortaj korpoj, fortikaj kiel junaj arboj, ŝajnis vestitaj per robo aŭ felo el dense alĝustigitaj grizo kaj bruno. Iliaj membroj estis longaj, kaj iliaj manoj estis multfingraj; iliaj haroj estis rigidaj kaj iliaj barboj estis muskece grizverdaj. Ili elrigardis per okuloj gravmienaj, sed ne la rajdistojn ili rigardis; iliaj okuloj turniĝis norden. Subite ili levis siajn longajn manojn al la buŝoj kaj eligis sonorajn kriojn, klarajn kiel notoj de korno, sed pli muzikaj kaj variaj. La krioj estis responditaj; kaj returniĝinte la rajdistoj vidis pliajn kreaĵojn samspecajn proksiraiĝi, paŝantajn tra la herbo. Ili venis rapide el la nordo, paŝante simile al vadantaj ardeoj, sed ne samrapide; ĉar la longpaŝaj kruroj taktis pli rapide ol ardeaj flugiloj. La rajdistoj pro miro laŭte ekkriis, kaj kelkaj metis manon al siaj glavteniloj.
– Armilojn vi ne bezonas, – diris Gandalfo. – Tiuj estas nuraj paŝtistoj, efektive ili tute ne interesiĝas pri ni.
Ŝajnis esti tiel; ĉar dum li parolis, la altuloj sen ekrigardo al la rajdistoj enpaŝis la arbaron kaj malaperis.
– Paŝtistoj! – diris Teodeno. – Kie estas iliaj gregoj? Kio ili estas, Gandalfo? Ĉar estas klare, ke almenaŭ al vi ili ne estas nekonataj.
– Ili estas paŝtistoj de la arboj, – respondis Gandalfo. – Ĉu pasis tiom da tempo, de kiam vi aŭskultis rakontojn apudfajruje? Troviĝas en via lando infanoj, kiuj el torditaj rakontofadenoj scius elpinĉi la respondon al via demando. Entojn vi ĵus vidis, ho reĝo, entojn el la Fangorna Arbarego, kiun vialingve oni nomas la Entarbaro. Ĉu vi supozis tiun nomon donita nur pro sencela fantazio? Ne, Teodeno, estas alie: por ili vi estas nur la pasema historio; ĉiuj jaroj de Eorlo la Juna ĝis Teodeno la Maljuna malmulte kalkuliĝas por ili; kaj ĉiuj faroj de via domo estas negrava afero.
La reĝo silentis.
– Entoj! – li diris finfine. – El la ombroj de legendo mi komencas iomete kompreni la mirindaĵon de l’ arboj, ŝajnas al mi. Mi ĝisvivis tagojn strangajn. Jam longe ni paŝtigis niajn bestojn kaj kultivis niajn kampojn, konstruis niajn domojn, faris niajn laborilojn, aŭ forrajdis por helpi pri la militoj de Minaso Tirit. Kaj tion ni nomis la vivo de l’ homoj, la moraro de la mondo. Nin malmulte koncernis tio, kio ekzistis ekster la limoj de nia lando. Kantojn ni havas, kiuj pritraktas tiajn aferojn, sed tiujn ni forgesas, instruante ilin nur al infanoj laŭ malzorga kutimo. Kaj nun descendis la kantoj inter nin el strangaj lokoj kaj iras videblaj sub la suno.
– Vi devus ĝoji, reĝo Teodeno, – diris Gandalfo. – Ĉar ne nur la eta vivo de la homoj estas nun endanĝerigita, sed ankaŭ la vivo de tiuj kreaĵoj, kiujn vi supozis legenda afero. Vi ne malhavas aliancanojn, eĉ se tiujn vi ne konas.
– Tamen mi devus ankaŭ tristi, – diris Teodeno. – Ĉar kiel ajn rezultiĝos la milita fortuno, ĉu ĝi eble ne tiel finiĝos, ke multo antaŭe bela kaj miriga, jam por ĉiam forpasos el Mez-Tero?
– Povas esti, – diris Gandalfo. – La malvirto de Saŭrono ne povas esti komplete rebonigita, nek farita kvazaŭ neniam estinta. Sed al tiaj tagoj ni estas kondamnitaj. Ni nun daŭrigu la komencitan vojaĝon!
La trupo tiam forturniĝis de la plataĵo kaj de la arbaro kaj sekvis la vojon direkte al la Travadejoj. Legolaso sekvis malvolonte. La suno estis for, jam sinkinta malantaŭ la randon de la mondo, sed kiam ili elrajdis el la ombro de la montetoj kaj rigardis okcidenten al Breĉo de Rohano la ĉielo ankoraŭ ruĝis, kaj sub la flosantaj nuboj estis brulanta lumo. Malhelaj kontraŭ ĝi fluge rondiris multaj nigrafluĝilaj birdoj. Iuj preterpasis supre kun mornaj krioj, reirante al siaj hejmoj inter la rokoj.
– La karnomanĝantoj okupiĝis en la batalkampo, – diris Eomero. Ili nun rajdis malurĝe, kaj mallumo volvis ĉirkaŭ ili la ebenaĵon.
La lanta luno supreniris, jam kreskinta al la pleno, kaj en ties frida arĝenta lumo la ŝvelaj herbejoj leviĝis kaj falis kvazaŭ larĝa griza maro. Ili rajdis proksimume kvar horojn ekde la voja disduiĝo kiam ili proksimiĝis al la Travadejoj. Longaj deklivoj descendis rapide ĝis kie la rivero larĝiĝis en ŝtonozaj malprofundaĵoj inter altaj herbaj terasoj. Portatan per la vento ili aŭdis ululadon de lupoj. Iliaj koroj estis pezaj pro memoro pri la multaj homoj, kiuj batalpereis ĉi-loke.
La vojo subeniris inter supreniĝaj torfaroj, tranĉe penetrante la terasojn ĝis rando de l’ rivero kaj denove supren aliflanke. Troviĝis tri vicoj da plataj pasoŝtonoj tra la fluo, kaj inter ili vadejoj por ĉevaloj, kiuj kondukis de ambaŭ randoj ĝis meza insuleto. La rajdistoj rigardis suben al la transirejoj, kaj ŝajnis al ili strange; ĉar la Travadejoj ĉiam estis loko plena je rapido kaj babilo de transŝtona akvo; sed nun ili estis silentaj. La fundoj de la rivereto estis preskaŭ sekaj, nuda dezertejo el rulŝtonetoj kaj griza sablo.
– Ĝi jam iĝis loko senĝoja, – diris Eomero. – Kia malsano trafis la riveron? Multajn belaĵojn detruis Sarumano: ĉu li ankaŭ voris la fontojn de Iseno?
– Ŝajnas, ke jes, – diris Gandalfo.
– Ve! – diris Teodeno. – Ĉu ni devas iri ĉi-voje, kie la karnomanĝantoj voras tiom da bravaj rajdistoj el Markio?
– Ĝi estas nia vojo, – diris Gandalfo. – Plorinda estas la pereo de viaj viroj; sed vi vidos almenaŭ ke la montaraj lupoj ne voras ilin. Per siaj amikoj, la orkoj, ili aranĝas sian feston: tia fakte estas la amikeco de ilia specio. Venu!
Ili descendis al la rivero, kaj kiam ili venis, la lupoj ĉesigis sian ululadon kaj forŝteliĝis. Timo trafis ilin, kiam ili vidis Gandalfon en la lunlumo kaj lian ĉevalon Ombrofakso brilanta kiel arĝento. La rajdistoj transpasis ĝis la insuleto, kaj ekbrilaj okuloj rigardis ilin pale el la ombroj de la bordoj.
– Vidu! – diris Gandalfo. – Ĉi tie laboris amikoj.
Kaj ili vidis, ke meze de la insuleto estis teramaso ĉirkaŭita per ŝtonoj kaj ĉirkaŭfermita per multaj lancoj.
– Ĉi tie kuŝas ĉiuj viroj de Markio, kiuj pereis apude, – diris Gandalfo.
– Ĉi tie ili ripozu! – diris Eomero. – Kaj kiam iliaj lancoj estos putrintaj kaj rustiĝintaj, ilia teramaso longe staru gardante la Travadejojn de Iseno!
– Ĉu tiu ĉi faro ankaŭ estas via, Gandalfo mia amiko? – demandis Teodeno. – Vi multon plenumis dum unu vespero kaj unu nokto!
– Per helpo de Ombrofakso... kaj de aliaj, – diris Gandalfo. – Mi rajdis fore kaj longe. Sed ĉi tie apud la teramaso mi volas diri jenon por via konsolo: multaj pereis dum la bataloj ĉe la Travadejoj, sed malpli ol onidiroj kalkulis. Pli multaj estis disigitaj ol mortigitaj; mi kunigis ĉiujn, kiujn mi sukcesis trovi. Iujn mi sendis kun Grimboldo el Ŭestfaldo aliĝe al Erkenbrando; iujn mi ordonis al tiu ĉi laboro kiun vi vidas, kaj tiuj jam reiris kape kun via marŝalo Elfhelmo al Edoraso. Ankaŭ multajn aliajn mi pli frue sendis tien por gardi vian domon. Mi sciis, ke Sarumano sendis kontraŭ vin sian tutan forton, kaj liaj servantoj deviis de ĉiuj ceteraj taskoj kaj iris al la Profundaĵo de Helmo; la landoj ŝajnis malplenaj de malamikoj; tamen mi timis, ke luprajdistoj kaj kaperistoj malgraŭ tio rajdos al Meduseldo, dum ĝi estas nedefendata. Sed jam laŭ mia opinio ne necesas, ke vi timu! Vi trovos vian domon bonveniganta vian revenon.
– Kaj ĝoja mi estos revidante ĝin, – diris Teodeno, – kvankam jam mallonga estos mia restado tie, sendube.
Tiam la trupo adiaŭis la insuleton kaj la teramason, kaj transiris la riveron kaj supreniris la kontraŭan bordon. Poste ili rajdis plu, feliĉaj ke ili forlasis la mornajn Travadejojn. Post ilia foriro reaŭdiĝis la ululado de la lupoj.
Ekzistis antikva ĉefvojo kondukanta de Isengardo al la Travadejoj. Dum kelka tempo ĝi akompanis la riveron, kurbiĝante apud ĝi orienten kaj poste norden; sed finfine ĝi forturniĝis kaj kondukis rekte al la pordego de Isengardo; kaj tiu troviĝis sub la montoflanko okcidente de la valo, dek ses mejlojn aŭ pli de ĝia elirejo. Tiun vojon ili sekvis, sed ili ne rajdis sur ĝi; ĉar la apuda tero estis firma kaj ebena, kovrita multmejle de mallonga resalta herbo. Ili rajdis jam pli rapide, kaj je noktomezo la Travadejoj estis je preskaŭ kvin leŭgoj malantaŭe. Tiam ili haltis, kompletigante la tiunoktan vojaĝon, ĉar la reĝo estis laca. Ili atingis la subon de la Nebulecaj Montoj, kaj la longaj brakoj de Nan Kuruniro etendiĝis suben renkonte al ili. Senluma kuŝis la valeto antaŭ ili, ĉar la luno jam pasis okcidenten kaj ties lumon kaŝis la montetoj. Sed el la profunda ombro de la valo leviĝis larĝa spiralo el fumo kaj vaporo; supreniĝante ĝi allogis la radiojn de l’ sinkanta luno kaj disvastiĝis laŭ muaraj ondoj, nigraj kaj arĝentaj, sur la stelplena ĉielo.
– Kion vi opinias pri tio, Gandalfo? – demandis Aragorno. – Oni supozus, ke la tuta Sorĉista Valo brulas.
– Nuntempe ĉiam estas nebulaĵo super tiu valo, – diris Eomero: – sed mi neniam antaŭe vidis ion tian. Tiuj estas pli vaporoj ol fumoj. Sarumano pretigas ian demonaĵon por saluti nin. Eble li boligas la tutan akvon de Iseno kaj tial la rivero forsekiĝas.
– Eble tion li faras, – diris Gandalfo. – Morgaŭ ni ekscios, kion li ja faras. Nun ni ripozu iom, se ni povos.
Ili bivakis apud la fluejo de l’ Isena rivero; ĝi estis ankoraŭ silenta kaj malplena. Kelkaj el ili dormis iomete. Sed malfrue en la nokto la sentineloj ekkriis, kaj ĉiuj vekiĝis. La luno estis for. Steloj brilis supre; sed super la tero rampis mallumo pli nigra ol la nokto. Ambaŭflanke de l’ rivero ĝi ruliĝis al ili, irante norden.
– Restu kie vi estas! – diris Gandalfo. – Neniun armilon elingigu! Atendu! Kaj ĝi preterpasos vin.
Nebuleto ĉirkaŭvolvis ilin. Supre kelkaj steloj plu brilis malforte; sed ambaŭflanke leviĝis muroj el nepenetrebla morno; ili estis en mallarĝa koridoro inter moviĝantaj ombroturoj. Voĉojn ili aŭdis, flustrojn, ĝemojn kaj senfinan siblan suspiradon; la tero skuiĝis sube. Ŝajnis al ili longe, dum ili sidis kaj timis; sed finfine la mallumo kaj la rumoro pasis, kaj malaperis inter la brakojn de la monto.
En la sudo ĉe Kornburgo noktomeze la homoj aŭdis grandan bruon, kaj neniu riskis eliri. Sed matene ili eliris kaj estis mirigitaj; ĉar la mortigitaj orkoj estis for, kaj ankaŭ la arboj. Malproksime sube en la valo de la Profundaĵo la herbo estis depremita kaj trample brunigita, kvazaŭ gigantaj paŝtistoj tie paŝtintus gregojn da bovoj; sed unu mejlon sube de la ŝtonmuro, truego estis fosita en la tero, kaj sur ĝi ŝtonoj estis alte amasigitaj. La homoj kredis, ke la mortigitaj orkoj estis enterigitaj tie; sed ĉu tiuj kiuj fuĝis en la arbaron estis kun ili, neniu povis diri, ĉar neniu iam ajn metis piedon sur tiun ŝtonamason. La Morta Monteto oni poste nomis ĝin, kaj neniu herbo kreskis tie. Sed la strangaj arboj neniam plu estis viditaj en la Profunda Kavaĵo; ili reiris nokte kaj marŝis malproksimen ĝis la malhelaj montetoj de Fangorno. Tiel ili venĝis sin kontraŭ la orkoj.
La reĝo kaj lia trupo tiunokte ne plu dormis; sed neniun alian strangaĵon ili vidis kaj aŭdis, krom unu: la voĉo de l’ apuda rivero subite vekiĝis. Okazis fluado de akvo rapidanta suben inter la ŝtonoj; kaj kiam tiu pasis, Iseno fluis kaj bobelis denove en sia fluejo, kiel ĝi kutimis.
Je tagiĝo ili pretigis sin pluiri. La lumo venis griza kaj pala, kaj ili ne vidis la leviĝon de la suno. La aero supre estis peze nebula, kaj fumaĵo kuŝis sur la ĉirkaŭa tero. Ili iris malrapide, rajdante jam sur la ĉefvojo. Tiu estis larĝa kaj malmola, kaj bone prizorgita. Malklare tra la nebulo videblis la longa montobrako leviĝanta maldekstre. Ili pasis en Nan Kuruniron, la Sorĉistan Valon. Ĝi estis valo ĉirkaŭmurita, aperta nur al la sudo. Iam ĝi estis bela kaj verda, kaj tra ĝi fluis Iseno, jam profunda kaj forta antaŭ ol trovi la ebenaĵon; ĉar ĝin nutris multaj fontoj kaj rojetoj inter la pluvumitaj montetoj, kaj ĉie ĉirkaŭe kuŝis agrabla fekunda tereno.
Ne plu estis tiel. Sub la muroj de Isengardo ankoraŭ estis akreoj kultivataj de la Sarumanaj sklavoj; sed la plejparto de la valo iĝis sovaĝejo el loloj kaj dornoj. Rubusoj etendiĝis sur la tero aŭ transgrimpinte sur veprejoj kreis hirtajn kavetojn kie loĝis bestetoj. Tie kreskis neniuj arboj; sed inter la mucidaj herboj plu videblis la bruligitaj kaj hakitaj stumpoj de antikvaj boskoj. Tiu estis tereno trista, nun silenta krom la ŝtona bruo de hastaj akvoj. Fumoj kaj vaporoj drivis morozanube kaj kaŭris en kavetoj. La rajdistoj ne parolis. Multaj dubemis en la koro, scivolante ĝis kia mizera fino kondukas la vojaĝo. Post kiam ili rajdis kelkajn mejlojn, la vojo iĝis larĝa strato pavimita per grandaj plataj ŝtonoj kvadrataj kaj sperte almetitaj; neniu herbero vidiĝis ĉe ajna junto. Profundaj defluiloj plenaj je malrapida akvo subeniris ambaŭflanke. Alta pilastro subite baŭmis antaŭ ili. Ĝi estis nigra, kaj sur ĝi estis metita ŝtonego ĉizita kaj pentrita laŭ formo de longa blanka mano. Ties fingro indikis norden. Ili sciis, ke jam ne malproksime devas stari la pordo de Isengardo, kaj iliaj koroj estis pezaj; sed iliaj okuloj ne povis trapiki la nebuletojn antaŭe.
Sub la montobrako en la Sorĉista Valo dum nekalkuleblaj jaroj situis tiu antikva loko kiun la homoj nomas Isengardo. Parte ĝin formis la kreado de la montoj, sed grandiozajn laboraĵojn pratempe faris tie la homoj de Okcidentio, kaj longe loĝadis tie Sarumano kaj ne maldiligentis.
Jen estas ĝia fasono, dum superregis Sarumano, de multaj taksata la ĉefo de sorĉistoj. Granda ringmuro el ŝtono kvazaŭ turecaj klifoj elstaris el la ŝirmo de la montflanko, de kiu ĝi etendiĝis kaj poste revenis. Nur unu enirejon oni faris en ĝi, grandan arkaĵon elfositan en la suda muro. Tie tra la nigra rokaĵo tunelo longa estis elhakita, fermita ambaŭflanke per fortikaj pordegoj el fero. Ili estis tiel konstruitaj kaj pendigitaj sur la grandaj ĉarniroj, ŝtalaj fostoj enbatitaj en la vivan ŝtonon, ke malbaritajn oni povis movi ilin per malforta puŝo per la brakoj, senbrue. Tiu, kiu enpaŝis kaj finfine eliĝis el la eĥoplena tunelo, vidis ebenaĵon, grandan cirklon, iomete kavigitan kvazaŭ vasta malprofunda kuvo: mejlon ĝi mezuris de rando al rando. Iam ĝi estis verda kaj plena je aleoj kaj boskoj da fekundaj arboj, akvumitaj per rojoj fluantaj de la montoj en lagon. Sed tie kreskis neniu verdaĵo dum la lastaj tagoj de Sarumano. La vojojn pavimis slaboj, malhelaj kaj duraj; kaj apud ili anstataŭ arboj sinsekvis longaj linioj de pilastroj, iuj marmoraj, iuj kupraj aŭ feraj, kunligitaj per pezaj ĉenoj.
Multaj domoj estis, ĉambroj, haloj kaj koridoroj, elhakitaj kaj tunelitaj en la muroj internaflanke, tiel ke la tutan apertan cirklon alfrontis sennombraj fenestroj kaj malhelaj pordejoj. Miloj povis loĝi tie, laboristoj, servistoj, sklavoj kaj militistoj kun granda stoko de armiloj; lupojn oni manĝigis kaj enstaligis en profundaj bestejoj sube. Ankaŭ la ebenaĵo estis traborita kaj fosita. Ŝaktoj estis boritaj profunde en la teron; ties suprajn ekstremojn kovris malaltaj teramasoj kaj ŝtonaj domoj, tiel ke en lunlumo la Ringo de Isengardo aspektis kiel tombejo de malmortaj mortintoj. Ĉar la tero tremis. La ŝaktoj descendis laŭ multaj deklivoj kaj spiralaj ŝtuparoj ĝis kavernoj en la suba subo; tie Sarumano havis trezorejojn, konservejojn, armilejojn, forĝejojn kaj fornegojn. Feraj radoj senĉese turniĝadis tie kaj marteloj batsonis obtuze. Dumnokte plumaroj da vaporo eliĝis tra la aperturoj, desube lumigitaj de lumo ruĝa, blua aŭ venene verda.
Al la centro ĉiuj vojoj direktiĝis inter siaj ĉenaroj. Tie staris turo mirinde formita. Ĝin konstruis la metiistoj en pratempo, kiuj glatigis la Ringon de Isengardo, kaj tamen ĝi ŝajnis aĵo ne farita per la lerto de la homoj, sed ŝirita el ostoj de la tero dum la antikva turmentado de la montetoj. Pinto kaj insulo el roko ĝi estis, nigra kaj glime dura: kvar fortikaj pilieroj el multflanka ŝtono estis velde unuigitaj, sed proksime al la supro ili malfermiĝis al gapaj kornoj, kies pinakloj akris kiel pintoj de lancoj, akreĝis kiel tranĉiloj. Inter tiuj estis mallarĝa spaco, kaj tie sur planko el polurita ŝtono, surskribita je strangaj signoj, oni povis stari je kvincent futoj super la ebenaĵo. Ĝi estis Ortanko, la citadelo de Sarumano, kies nomo havis (intence aŭ hazarde) duoblan signifon; ĉar en la elfa lingvo ortank signifas Monto Dentego, sed en la praa lingvo de Markio: Ruza Menso.
Loko forta kaj mirinda estis Isengardo, kaj longe ĝi estis bela; kaj tie iam loĝis gravaj mastroj, kuratoroj de Gondoro okcidente, kaj saĝuloj kiuj observis la stelojn. Sed Sarumano malrapide formis ĝin laŭ siaj ŝanceliĝaj celoj, kaj plibonigis ĝin laŭ sia supozo, estante trompita – ĉar ĉiuj artoj kaj subtilaj rimedoj, por kiuj li rezignis pri sia antaŭa saĝeco, kaj kiujn li trompite supozis propraj, nur venis el Mordoro; do tio kion li kreis estis nulaĵo, nur eta kopio, infana ludilo aŭ sklava flato, de tiu giganta fortikejo, armilejo, karcero, forno de granda potenco Baraduro, la Malhela Turego, kiu permesis neniun rivalon kaj priridis flatadon, atendante propran momenton, sekura en sia fiero kaj sia nemezurebla forto.
Tio estis la fortikejo de Sarumano laŭ onidira raporto; ĉar en memoro de la vivantoj la homoj el Rohano ne eniris ĝian pordon, krom eble kelkaj, ekzemple Vermlango, kiuj venis sekrete kaj sciigis al neniu, kion ili vidis.
Nun Gandalfo rajdis al la granda pilastro de la Mano kaj preterpasis ĝin; kaj kiam li faris tion, la mirigitaj rajdistoj vidis, ke la Mano jam ne aspektas blanka. Ĝi estis makulita kvazaŭ de sekiĝinta sango; kaj pli proksimen rigardante ili konstatis, ke ĝiaj ungoj estas ruĝaj. Senatente Gandalfo plu rajdis en la nebuleton, kaj malvolonte ili sekvis lin. Nun ĉirkaŭ ili, kvazaŭ okazus subita inundo, kuŝis larĝaj flakoj apud la ŝoseo, plenigante la kavaĵojn, kaj rojetoj defluis inter la ŝtonoj.
Finfine Gandalfo haltis kaj fingrovokis ilin; kaj ili alvenis kaj vidis, ke post li foriĝis la nebuletoj kaj brilis pala sunlumo. Jam pasis la tagmeza horo. Ili jam atingis la pordegon de Isengardo.
Sed la pordego kuŝis ĵetegita kaj tordita sur la tero. Kaj ĉie ĉirkaŭe ŝtono, fendita kaj diserigita en formo de sennombraj akrangulaj pecoj, estis diserigita foren aŭ amasigita ruine. Ankoraŭ staris la granda arkaĵo, sed ĝi nun malfermiĝis al senplafona abismo: la tunelo estis vidigita, kaj en la klifsimilaj muroj ambaŭflanke estis elŝiritaj fendegoj kaj breĉoj; ties turoj estis polvigitaj. Se la Granda Maro kolere leviĝus kaj ŝtorme falus sur la montetojn, tio ne kaŭzus pli grandan ruiniĝon.
La antaŭa ringo estis plena je vaporanta akvo: bobela kaldrono, en kiu ondiĝis kaj flosis vrakaĵo el traboj kaj stangoj, kestoj kaj bareloj kaj rompitaj varoj. Torditaj kaj kliniĝantaj pilastroj levis siajn rompitajn pintojn super la inundo, sed ĉiuj vojoj estis dronigitaj. Malproksime, ŝajne duonvualite per ondumanta nubo, baŭmis la insula roko. Ankoraŭ malhela kaj alta, nerompita per la ŝtormo, staris la turego Ortanko. Palaj akvoj plaŭdis ĉirkaŭ ĝia subo.
La reĝo kaj ties tuta trupo sidis silentaj sur siaj ĉevaloj, mirante, konstatante, ke la potenco de Sarumano estas renversita; sed la kielon ili ne povis konjekti. Kaj nun ili turnis la rigardon al la arkaĵo kaj la ruinigita pordego. Tie ili vidis apude grandan rubamason; kaj subite ili konsciiĝis pri du etaj figuroj senzorge kuŝantaj sur ĝi, grize vestitaj, apenaŭ videblaj inter la ŝtonoj. Apud ili estis boteloj kaj bovloj kaj pletoj demetitaj, kvazaŭ ili ĵus bone manĝis kaj nun ripozis post la laboro. Unu ŝajnis dormanta; la alia kun krucmetitaj kruroj kaj brakoj postmetitaj al la kapo apogis sian dorson per rompita roko kaj sendis el la buŝo longajn striojn kaj etajn ringojn da fumo maldense blua.
Momente Teodeno, Eomero kaj ĉiuj viroj mire rigardadis ilin. El la tuta ruiniĝo de Isengardo tio ŝajnis al ili la plej stranga vidaĵo. Sed antaŭ ol la reĝo povis ekparoli, la eta fumspira figuro subite konsciiĝis pri ili, dum ili sidis tie silente je rando de la nebuleto. Li salte stariĝis. Li aspektis junule aŭ junulsimile, kvankam laŭ staturo nemulte pli ol duonhome alta; lia kapo kun bruna bukla hararo estis nekovrita, sed li estis vestita per vojaĝmakulita mantelo samkolora kaj samfasona kian portis la kunuloj de Gandalfo, kiam ili rajdis al Edoraso. Li tre malalten riverencis, metante manon al sia brusto. Poste, ŝajnante ne rimarki la sorĉiston kaj ties amikojn, li turnis sin al Eomero kaj la reĝo.
– Bonvenon, mastroj, al Isengardo! – li diris. – Ni estas la pordogardistoj. Gajadoko, filo de Saradoko, estas mia nomo. Kaj mia kunulo, kiu ve! cedis al laceco, – tiam li piedpuŝis la alian, – estas Peregrino, filo de Paladino, el la domo de Tjuko. Malproksima en la nordo estas nia hejmo. Mastro Sarumano estas interne; se ĉimomente li ne estus enfermita kun iu Vermlango, sendube li estus ĉi tie por bonvenigi tiel honorindajn gastojn.
– Sendube tiel! – ridis Gandalfo. – Kaj ĉu estis Saramano kiu ordonis, ke vi gardu lian damaĝitan pordegon kaj atendu la alvenon de gastoj, kiam vian atenton vi povus forturni de pletoj kaj boteloj?
– Ne, bona sinjoro, tiun aferon li forgesis, – respondis Gaja seriozmiene. – Li estas multe okupita. Niaj ordonoj venis de Arbobarbo, kiu transprenis prizorgon de Isengardo. Li ordonis, ke mi bonvenigu la Mastron de Rohano per konvenaj vortoj. Mi faris mian plejeblon.
– Kaj kio pri viaj kunuloj? Kio pri Legolaso kaj mi? – kriis Gimlio, ne povante sin reteni pli longe. – Friponoj, vi lanpiedaj kaj lankapaj forvagintoj! Belan persekuton vi trudis al ni! Ducent leŭgojn tra marĉoj kaj arbaro, batalo kaj morto, por elsavi vin! Kaj jen ni trovas vin bankedantaj kaj pigrumantaj – kaj fumantaj! Fumantaj! Kie vi akiris la pipherbon, kanajloj? Je martel’ kaj amboso! Mi estas tiel ŝirita pro kolero kaj ĝojo, ke estos mirinde se mi ne krevos!
– Vi parolas ankaŭ mianome, Gimlio, – ridis Legolaso. – Tamen mi prefere sciiĝus, kiel ili akiris la vinon.
– Unu aferon vi ne trovis dum via persekutado, kaj tio estas pli trafa spriteco, – diris Grinĉjo malfermante unu okulon. – Jen vi trovas nin sur venka batalkampo inter la kaperaĵo de armeoj, kaj vi scivolas kiel ni akiris kelkajn merititajn konsolaĵojn!
– Ĉu merititajn? – diris Gimlio. – Tion mi ne kredas! La rajdistoj ridis.
– Ne dubeblas, ke ni ĉeestas renkontiĝon de karaj amikoj, – diris Teodeno. – Do tiuj estas la perditoj el via kunularo, Gandalfo, ĉu? La sorto de la tagoj estas pleniĝi je mirindaĵoj. Mijam vidis multajn, post kiam mi forlasis mian domon; kaj jen jam antaŭ miaj okuloj staras ankoraŭ unu el la popoloj legendaj. Ĉu tiuj ne estas la duonuloj, kiujn kelkaj inter ni nomas holbitloj?
– Hobitoj, mi petas, mastro, – diris Grinĉjo.
– Ĉu hobitoj? – diris Teodeno. – Via lingvo strange ŝanĝiĝis; sed la nomo sonas tiel ne maltaŭga. Hobitoj! Neniu raporto aŭdita de mi traktas juste la veron.
Gaja riverencis; kaj Grinĉjo stariĝis kaj profunde riverencis.
– Vi bonvolas, mastro; aŭ espereble mi rajtas tiel interpreti viajn vortojn, – li diris. – Kaj jen alia mirindaĵo! Mi vagis en multaj landoj post la forlaso de mia hejmo kaj mi neniam ĝis nun trovis popolon konantan iun ajn historion pri la hobitoj.
– Mia popolo antaŭ tre longe elvenis el la nordo, – diris Teodeno. – Sed mi ne trompos vin: ni konas neniujn rakontojn pri hobitoj. Inter ni estas dirate, ke nur tre malproksime, trans multaj montetoj kaj riveroj, estas duonula popolo loĝanta en truoj en sablodunoj. Sed mankas legendoj pri ties faroj, ĉar oni diras, ke ili faras malmulton, evitas vidiĝi al la homoj, ĉar ili kapablas malaperi palpebrum-rapide; kaj ili povas ŝanĝi siajn voĉojn por simili la ĉirpadon de birdoj. Sed ŝajnas, ke pli estas direbla.
– Vere tiel estas, mastro, – diris Gaja.
– Ekzemple, – diris Teodeno, – mi ne aŭdis, ke ili sputas fumon el siaj buŝoj.
– Ne surprize, – respondis Gaja, – ĉar tio estas arto kiun ni praktikas dum ne pli ol kelkaj generacioj. Estis Toboldo Kornblovulo el Longfundo en la Sud-kvarono, kiu la unua kultivis la malfalsan pip-herbon en siaj ĝardenoj ĉirkaŭ la jaro 1070 laŭ nia datumo. Kiel maljuna Toĉjo akiris la plantaĵon...
– Vi ne komprenas vian endanĝeriĝon, Teodeno, – interrompis Gandalfo. – Tiuj hobitoj pretas sidi rande de ruino kaj diskuti la plezurojn de la manĝotablo, aŭ la bagatelajn agojn de siaj patroj, avoj, praavoj kaj gekuzoj ĝis la naŭa grado, se vi kuraĝigas ilin per troa pacienco. Iu alia tempo estus pli konvena por la historio de fumado. Kie estas Arbobarbo, Gaja?
– Fore ĉe la norda flanko, laŭ mia supozo. Li iris trovi trinkon – da pura akvo. La pli multaj aliaj entoj estas kun li, ankoraŭ farante sian laboron – jen tie. – Gaja gestis per sia mano al la vaporanta lago; kaj rigardante ili aŭdis foran murmuradon kaj klakadon, kvazaŭ lavango falus de la montflanko. Malproksime aŭdiĝis hum-hum, kvazaŭ de kornoj triumfe blovataj.
– Kaj ĉu do Ortanko estas sengarde lasita? – demandis Gandalfo.
– Estas la akvo, – diris Gaja. – Sed Rapidtrunko kaj kelkaj aliaj privaĉas ĝin. Ne ĉiuj ĉi fostoj kaj pilastroj sur la ebenaĵo estas starigitaj de Saramano. Rapidtrunko, mi opinias, estas apud la roko proksime al la ŝtupara subo.
– Jes, alta griza ento troviĝas tie, – diris Legolaso, – sed liaj brakoj apudas la flankojn kaj li staras senmova kiel pordofosto.
– Estas post la tagmezo, – diris Gandalfo, – kaj ni, almenaŭ, ne manĝis post la frumateno. Tamen mi volas laŭeble baldaŭ interparoli kun Arbobarbo. Ĉu li ne lasis por mi mesaĝon, aŭ ĉu pletoj kaj boteloj forpelis ĝin el via menso?
– Mesaĝon li postlasis, – diris Gaja, – kaj mi intencis diri ĝin, sed malhelpis min multaj aliaj demandoj. Mi devis diri ke, se la Mastro de Markio kaj Gandalfo rajdos ĝis la norda muro, ili tie trovos Arbobarbon, kaj li bonvenigos ilin. Mi rajtas aldoni, ke ili trovos ankaŭ plej altkvalitan nutraĵon tie, ĉar ĝin trovis kaj elektis viaj humilaj servantoj. – Li riverencis.
Gandalfo ridis:
– Jam pli bone! Nu, Teodeno, ĉu vi rajdos kun mi por trovi Arbobarbon? Ni devas ĉirkaŭiri, sed ne estas malproksime. Kiam vi vidos Arbobarbon, vi lernos multon. Ĉar Arbobarbo estas Fangorno, la plej aĝa kaj ĉefa el la entoj, kaj interparole kun li vi aŭdos la parolon de la plej maljuna el ĉiuj vivantoj.
– Mi akompanos vin, – diris Teodeno. – Adiaŭ, miaj hobitoj! Ni renkontiĝu denove en mia domo! Tie vi sidos apud mi kaj rakontos al mi ĉion kion deziros viaj koroj: la farojn de viaj avoj ĝis la limoj de via kalkulo; kaj ni parolos ankaŭ pri Toboldo la Maljuna kaj ties plantaĵo-klero. Adiaŭ!
La hobitoj profunde riverencis.
– Do tiu estas la Reĝo de Rohano! – diris Grinĉjo subvoĉe. – Brava maljunulo! Tre ĝentila.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.