La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 6: La Malnova Arbaro

Frodo vekiĝis subite. Ankoraŭ estis mallume en la ĉambro. Tie staris Gaja, kun kandelo en unu mano, frapante per la alia la pordon.

– Bone! Kio estas? – diris Frodo, ankoraŭ surprizita kaj misorientita.

– Kio estas! – kriis Gaja. – Estas jam tempo ellitiĝi. Estas duono post la kvara kaj tre nebule. Ek al! Sam jam pretigas matenmanĝon. Eĉ Grinĉjo estas vestita. Mi ĝuste iras seli la poneojn, kaj alvenigi tiun, kiu portos la pakaĵojn. Veku tiun dormemulon Dikulo! Li devas almenaŭ leviĝi kaj adiaŭi nin.

Baldaŭ post la sesa horo la kvin hobitoj estis pretaj ekvojaĝi. Dikulo Bolĝero daŭre oscedis. Ili ŝteliris kviete el la domo. Gaja iris antaŭe, gvidante ŝarĝitan poneon, kaj direktis sin laŭ pado, kiu trairis bosketon malantaŭ la domo kaj poste transiris plurajn kampojn. La folioj sur la arboj ekglimis, kaj ĉiu branĉeto gutadis, la herbo grizis pro malvarma roso. Ĉio senmovis, kaj foraj bruetoj ŝajnis proksimaj kaj klaraj: kokinoj klukantaj en korto, iu fermanta pordon en dista domo.

La poneojn ili trovis en ties konstruaĵo; fortikaj bestetoj tiaj, kiajn ŝatis hobitoj, ne rapidaj, sed kapablaj labori dum longa tago. Ili surseliĝis, kaj baldaŭ ili forrajdis en la nebulon, kiu ŝajnis malfermiĝi nevolonte antaŭ ili kaj fermiĝi minace malantaŭ ili. Rajdinte ĉirkaŭ unu horon malrapide kaj senparole ili ekvidis la Heĝon subite aperi antaŭe. Ĝi estis alta kaj priretita je arĝentaj araneaĵoj.

– Kiel vi trapasos tion? – demandis Fredegaro.

– Sekvu min! – diris Gaja, – kaj vi vidos. – Li turniĝis maldekstren laŭ la Heĝo, kaj baldaŭ ili alvenis punkton, kie ĝi kurbiĝis internen, laŭirante la randon de ravino. Fosaĵo estis iam farita, iom malproksime de la Heĝo, kaj ĝi subeniris malabrupte en la teron. Ĝi havis flanke brikmurojn, kiuj altiĝis grade, ĝis subite ili arkiĝis kaj formis tunelon, kiu plonĝis sub la Heĝon kaj eliris en la ravino aliflanke.

Tie haltis Dikulo Bolĝero.

– Adiaŭ, Frodo! – li diris. – Mi preferas ke vi ne foriru en la Arbaron. Mi nur esperas, ke antaŭ la tagofino vi ne bezonos savanton. Sed bonŝancon al vi – hodiaŭ kaj ĉiutage!

– Se antaŭe ne troviĝos io pli malbona ol la Malnova Arbaro, mi estos bonŝanca, – diris Frodo. – Diru al Gandalfo, ke li rajdu laŭ la Orienta Vojo: ni baldaŭ mem reatingos ĝin kaj laŭiros ĝin kiel eble plej rapide.

– Adiaŭ! – ili kriis, kaj rajdis malsupren sur la deklivo kaj malaperis el la vido de Fredegaro en la tunelon.

Tiu estis malluma kaj humida. Ĉe la alia fino ĝi estis fermita per pordo el dikaj ferfostoj. Gaja elseliĝis kaj malŝlosis la pordon, kaj kiam ili ĉiuj jam trapasis li puŝfermis ĝin denove. Ĝi fermiĝis kun tintego, kaj la seruro klakis. La sono estis misaŭgura.

– Jen! – diris Gaja. – Ni forlasis la Provincon kaj jam troviĝas ekstere, rande de la Malnova Arbaro.

– Ĉu la rakontoj pri ĝi estas veraj? – demandis Grinĉjo.

– Mi ne scias, kiujn rakontojn vi aludas, – Gaja respondis. – Se vi aludas la malnovajn timigrakontojn, kiujn rakontis al Dikulo liaj vartistinoj, pri goblenoj, lupoj kaj tiaj aĵoj, mi juĝas, ke ne. Ĉiuokaze mi ne kredas ilin. Sed la Arbaro estas stranga. Ĉio en ĝi estas multe pli vigla, pli konscia pri okazaĵoj, por tiel diri, ol en la Provinco. Kaj al la arboj ne plaĉas fremduloj. Ili gvatas vin. Ili kutime kontentas nur gvati vin, dum daŭro de la taglumo, kaj faras malmulton. De tempo al tempo la malplej amikecaj eble faligos branĉon, aŭ elpuŝos radikon, aŭ kroĉiĝos al vi per longa pendaĵo. Sed nokte la okazaĵoj povas esti tre timigaj, kiel oni diris al mi. Nur unu-du fojojn mi estis ĉi tie post la noktiĝo, kaj nur proksime al la Heĝo. Ŝajnis al mi, ke ĉiuj arboj interflustris, transdonante novaĵojn kaj komplotojn per lingvo nekomprenebla, kaj la branĉoj svingiĝis kaj palpserĉis tute sen vento. Oni fakte diras, ke la arboj ja efektive moviĝas, kaj kapablas ĉirkaŭfermi fremdulojn. Efektive, antaŭlonge ili atakis la Heĝon: ili alvenis kaj plantis sin tute apud ĝi, kaj kliniĝis trans ĝin. Sed alvenis la hobitoj kaj detranĉis centojn da arboj kaj konstruis grandan fajron en la Arbaro, kaj bruligis la tutan teron laŭ longa strio oriente de la Heĝo. Post tio la arboj rezignis la atakon, sed iĝis tre neamikaj. Ankoraŭ ekzistas larĝa nuda loko ne fore interne, kie oni bruligis la fajron.

– Ĉu nur la arboj estas danĝeraj? – demandis Grinĉjo.

– Loĝas diversaj strangaĵoj profunde en la Arbaro, kaj je la kontraŭa flanko, – diris Gaja, – aŭ almenaŭ tion mi aŭdis; sed mi neniam vidis ion tian. Sed iu konstruas padojn. Kiam ajn oni venas internen, oni trovas liberajn irejojn; sed ili ŝajnas formoviĝi kaj ŝanĝiĝi de tempo al tempo laŭ stranga maniero. Ne malproksime de tiu ĉi tunelo troviĝas, aŭ longe troviĝis, komenciĝo de iom larĝa pado kondukanta al la Fajra Apertejo, kaj poste antaŭen pli-malpli laŭ nia direkto, orienten kaj iom norden. Tiun padon mi klopodos trovi.

Nun la hobitoj forlasis la tunelpordon kaj rajdis trans la larĝan kavon. Aliflanke vidiĝis malklara padeto suprengvidanta ĝis la subaĵo de l’ Arbaro, cent jardojn kaj pli for de la Heĝo; sed ĝi malaperis tuj, kiam ĝi estis kondukinta ilin sub la arbojn. Rerigardante ili povis vidi la malhelan linion de la Heĝo tra la arbotrunkoj, kiuj jam densis ĉirkaŭ ili. Rigardante antaŭen ili povis vidi nur arbotrunkojn de sennombraj grandecoj kaj formoj: rektaj aŭ kurbaj, torditaj, kliniĝantaj, stumpaj aŭ gracilaj, glataj aŭ nodozaj kaj branĉohavaj; ĉiuj trunkoj estis verdaj aŭ grizaj pro musko kaj ŝlimaj vilaj kreskaĵoj.

Sole Gaja ŝajnis sufiĉe kontenta.

– Vi prefere gvidu antaŭen kaj trovu tiun padon, – Frodo diris al li. – Ni ne perdu unu la aliajn, aŭ forgesu la direkton al la Heĝo!

Ili elektis irejon inter arboj, kaj iliaj poneoj obstine antaŭeniris, zorge evitante la multajn tordiĝantajn kaj interplektitajn radikojn. Mankis subkreskaĵo. La tereno grade supreniĝis, kaj dum ili antaŭeniris, ŝajnis, ke la arboj altiĝas, malheliĝas kaj densiĝas. Neniu sono aŭdiĝis, krom okaza malsekaĵo gutanta tra la senmovajn foliarojn. Provizore mankis flustrado kaj moviĝado inter la branĉoj; sed ili ĉiuj spertis maltrankvilan senton, ke ili estas gvatataj malaprobe, kio profundiĝis ĝis malŝate kaj eĉ malamike. Tiu sento po iom kreskis, ĝis ili trovis, ke ili eksuprenrigardis rapidege, aŭ retrorigardis trans la ŝultron, kvazaŭ ili atendus subitan baton.

Ankoraŭ ne vidiĝis signo de pado, kaj la arboj ŝajnis konstante bari al ili la vojon. Grinĉjo subite sentis, ke tion li ne plu povas toleri, kaj senaverte li elpuŝis krion.

– Hej! Hej! – li kriis. – Nenion mi intencas fari. Nur lasu min trapasi!

La aliaj haltis surprizite; sed la krio falis kvazaŭ sordinita per peza kurteno. Venis nenia eĥo aŭ respondo, kvankam ŝajnis, ke la Arbaro iĝis pli densa kaj pli atenta ol antaŭe.

– Sur via loko mi ne krius, – diris Gaja. – Tio pli damaĝas ol utilas.

Frodo komencis pripensi, ĉu estas eble trovi travojon, kaj ĉu li prave devigis la aliajn eniri tiun abomenindan Arbaron. Gaja rigardis de flanko al flanko, kaj jam ŝajnis malcerta pri la irota direkto. Grinĉjo rimarkis tion.

– Vi ne bezonis longe por perdigi al ni la vojon, – li diris. Sed tiumomente Gaja fajfis malŝarĝiĝe kaj indikis antaŭen.

– Nu, nu! – li diris. – Tiuj arboj ja dismoviĝas. Jen antaŭ ni la Fajra Apertejo, mi tion esperas, sed la pado al ĝi ŝajne formoviĝis!

La lumo iĝis pli klara, kiam ili antaŭeniris. Subite ili eliris el inter la arboj kaj trovis sin en larĝa ronda interspaco. Troviĝis ĉielo supre, surprize al ili blua kaj klara, ĉar sub la Arbar-tegmento ili ne povis vidi la leviĝantan matenon kaj la foriron de l’ nebuleto. Tamen la suno ankoraŭ ne estis sufiĉe alta por brili rekte en la interspacon, kvankam ĝia lumo banis la arbosuprojn. Ĉiuj folioj estis pli densaj kaj pli verdaj ĉirkaŭ la rando de la apertejo, enfermante ĝin per preskaŭ solida muro. Neniuj arboj kreskis tie, nur malneta herbo kaj multaj altaj plantaĵoj: tigopuŝaj kaj paliĝintaj konioj kaj arbaraj petroseloj, epilobio semiĝanta je lantugaj cindroj kaj abundaj urtikoj kaj kardoj. Splena loko: sed ĝi ŝajnis ĉarma kaj ĝoja ĝardeno post la enfermita Arbaro.

La hobitoj sentis kuraĝiĝon kaj suprenrigardis esperplene al la larĝiĝanta taglumo sur la ĉielo. Aliflanke de la apertejo troviĝis breĉo en la arbomuro kaj senobstakla pado. Ili povis vidi, ke ĝi eniras en la Arbaron, ie-tie larĝa kaj supre aperta, kvankam en kelkaj lokoj la arboj proksimis kaj superombris ĝin per siaj malhelaj branĉoj. Laŭ tiu pado ili rajdis. Ili ankoraŭ supreniris malabrupte, sed nun ili iris multe pli rapide, kaj pli kuraĝe; ĉar ŝajnis al ili, ke la Arbaro malseveriĝis kaj intencis tralasi ilin finfine nemalhelpante.

Sed post iom da tempo la aero komengis iĝi varma kaj sufoka. Denove la arboj enpremiĝis ambaŭflanke, kaj ili ne plu povis vidi antaŭen. Nun ili sentis pli ol iam forte la malbonintencon de la Arbaro alpremantan al ili. Estis tiel silente, ke la paŝado de la poneaj hufoj, susuranta sur mortintaj folioj kaj foje stumblanta pro kaŝitaj radikoj, ŝajnis batsoni en iliaj oreloj. Frodo provis kanti por kuraĝigi ilin, sed lia voĉo nur murmuris.

Vaguloj en la lando ombra
ne malesperu! Kvankam sombra,
Arbaro devas fine cedi,
kaj vidi sunon pretertredi:
subira suno, suno veka,
la tagofin’, aŭ tago eka.

Arbaroj ĉiuj fine falas...

Falas – sed ĝuste kiam li prononcis tiun vorton, lia voĉo forvelkis mutiĝe. La aero ŝajnis peza kaj la kreado de vortoj laciga. Ĝuste malantaŭ ili branĉego defalis de maljuna transpenda arbo, kraksone sur la padon. La arboj ŝajnis enfermiĝi antaŭ ili.

– Al ili ne plaĉas ĉio ĉi pri finoj kaj faloj, – diris Gaja. – Prefere ne plu kantu intertempe. Atendu ĝis ni ja atingos la randon, kaj tiam ni turnos nin kaj regalos ilin per laŭta kunkanto!

Li parolis ĝojplene, kaj se li spertis iun antaŭtimon, li tion ne evidentigis. La aliaj nenion respondis. Ili estis deprimitaj. Pezo pograde premis la koron de Frodo, kaj li jam bedaŭris kun ĉiu paŝo antaŭen, ke li pensis defii la minacon de la arboj. Li estis fakte ĝuste haltonta kaj propononta reiron (se tio ankoraŭ eblis), kiam okazis io nova. La pado ĉesis supreniri, kaj iĝis dum kelka tempo preskaŭ ebena. La mallumaj arboj flankeniĝis, kaj antaŭe ili povis vidi la padon, kiu etendiĝis preskaŭ sendevie rekten. Antaŭ ili, sed iom fore, staris verda montetoverto, senarba, leviĝanta kvazaŭ kalva kapo el la ĉirkaŭanta Arbaro. La pado ŝajnis konduki rekte al ĝi.

Ili denove ekrapidis antaŭen, ĝojigitaj pro la penso, ke ili elrampos dum kelka tempo super la tegmenton de l’ Arbaro. La pado subeniris, poste komencis denove supreniri, gvidante ilin finfine ĝis la subo de l’ apika montetoflanko. Tie ĝi forlasis la arbojn kaj malaperis en gazonon. La Arbaro tute ĉirkaŭis la monteton kvazaŭ densa hararo, kiu abrupte finiĝis je cirklo ĉirkaŭ la razita verto.

La hobitoj kondukis siajn poneojn supren, rondirante ĝis ili atingis la supron. Tie ili stariĝis kaj rigardis ĉirkaŭen. La aero estis glima kaj sunluma, sed nebuleta; kaj ili ne povis ĝisvidi tre malproksimen. En la proksimo la nebulo jam preskaŭ foriris; tamen ie-tie ĝi kuŝis en kavaĵoj de la Arbaro, kaj sude de ili, el profunda faldaĵo, kiu tute trastrekis la Arbaron, nebulo plu leviĝis kvazaŭ vaporo aŭ strietoj da blanka fumo.

– Tie, – diris Gaja, fingromontrante, – estas la linio de la Videvindlo. Ĝi defluas el la Montetaro kaj fluas sud-okcidenten tra l’ Arbaromezo por aliĝi al Brandovino ĉe Fojnofino. Ne laŭ tiu vojo ni volas iri! La Videvindla valo estas laŭdire la plej stranga parto de la tuta Arbaro – la centro, el kiu venas la tuta strangeco, se tiel diri.

La aliaj rigardis en la direkton indikitan de Gaja, sed ili povis vidi malmulte pli ol nebulon super la malseketa kaj forte-fendita valo; kaj poste la suda duono de l’ Arbaro forfadiĝis el la vidokampo. La suno ĉe la montetosupro jam komencis varmegiĝi. Certe estis ĉirkaŭ la dek-unua horo; sed la aŭtuna malklaro ankoraŭ malhelpis, ke ili multon vidu alidirekten. Okcidente ili ne povis distingi la linion de la Heĝo aŭ la valon de Brandovino post ĝi. Norde, kien ili rigardis plej esperplene, ili vidis nenion, kio povus esti la linio de la Granda Orienta Vojo, al kiu ili celis. Ili troviĝis sur insulo en maro da arboj, kaj la horizonto estis vualita.

Ĉe la sud-orienta flanko, la tero forfalis tre apike, kvazaŭ la deklivoj de la monteto daŭrus profunden sub la arboj, kiel insulstrandoj, kiuj estas efektive montflankoj leviĝantaj el profunda akvo. Ili sidiĝis sur la verda rando kaj elrigardis trans la arbarojn subajn, dum ili maĉis sian tagmanĝon. Dum la suno altiĝis kaj pasis tagmezon, ili ekvidis malproksime en la oriento la grizverdajn liniojn de la Montetaro kuŝanta aliflanke de la Malnova Arbaro. Tio multe ĝojigis ilin, ĉar estis bone vidi ion ajn post la arbarlimoj, kvankam ili ne intencis iri tiudirekten, se iel eblus: la Montetaro estis tiel same misreputacia, kiel la Arbaro mem.

Finfine ili decidis pluiri. La pado, kiu gvidis ilin al la monteto reaperis ĉe la norda flanko; sed ili ne longe laŭiris ĝin antaŭ ol ili konsciiĝis, ke ĝi kurbiĝas seninterrompe dekstren. Baldaŭ ĝi komencis rapide malsupreniri, kaj ili divenis, ke certe ĝi direktiĝis efektive al la Videvindla valo: tute ne la direkto, laŭ kiu ili volis iri. Post iom da diskuto ili decidis forlasi tiun misgvidan padon kaj ekiri norden, ĉar kvankam tion ili ne vidis de la monteta supro, la Vojo devis troviĝi tiudirekte, kaj ne povis malproksimi multajn mejlojn. Cetere, norde kaj maldekstre de la pado, la tereno ŝajnis pli seka kaj pli aperta, suprenirante al deklivoj, kie la arboj estis malpli densaj, kaj la pinoj kaj abioj anstataŭis la kverkojn kaj fraksenojn kaj aliajn fremdajn kaj sennomajn arbojn de la pli densa Arbaro.

Komence tiu elekto ŝajnis bona: ili progresis sufiĉe rapide, kvankam kiam ajn ili ekvidis la sunon en nefermitejo, neklarigeble ŝajnis, ke ili devojiĝis orienten. Sed post iom da tempo la arboj komencis enfermi ilin denove, ĝuste tie, kie ili defore aspektis malpli densaj kaj malpli interplektitaj. Poste profundaj sulkoj estis trovitaj neatendite, kvazaŭ enpremaĵoj de gigantaj radegoj, larĝaj defendfosaĵoj aŭ enfositaj vojetoj delonge neuzitaj kaj ŝtopitaj je dornarbustoj. Tiuj kutime kuŝis laŭlarĝe de ilia irdirekto, kaj oni povis trairi ilin nur per grimpado suben-supren, kio tre ĝenis kaj malfacilis al la poneoj. Ĉiufoje kiam ili subengrimpis, ili trovis, ke la kavon plenigas densaj arbustoj kaj interplektita subkreskaĵo, kiuj iel ne cedis maldekstren, sed nur lasis vojon kiam ili turniĝis dekstren, kaj ili devis iom iri sur la fundo antaŭ ol trovi eliron supren laŭ la kontraŭa deklivo. Ĉiufoje, kiam ili elgrimpis, la arboj ŝajnis pli densaj kaj pli mallumaj; kaj ĉiam estis pli malfacile trovi vojon maldekstren kaj supren, kaj ili estis devigataj iri dekstren kaj suben.

Post unu-du horoj ili jam tute perdis klaran direktosenton, kvankam ili tre bone sciis, ke ili jam delonge ĉesis iri norden. Ili estis misdirektataj kaj simple sekvis vojon elektitan por ili – orienten kaj suden, en la koron de la Arbaro kaj ne el ĝi.

La posttagmezo estis forpasiĝema, kiam ili grimpis kaj stumblis en ravinon pli larĝan kaj pli profundan ol iu ajn pli frue trafita. Ĝiaj randoj estis tiel apikaj kaj altaj, ke pruviĝis neeble elgrimpi, ĉu antaŭen ĉu malantaŭen, ne postlasinte siajn poneojn kaj pakaĵojn. Eblis nur laŭiri la ravinon – malsupren. La tero iĝis mola, foje marĉa; fontoj aperis sur la deklivoj, kaj ili baldaŭ trovis, ke ili laŭiras rojon, kiu fluetas kaj babilas sur lolokovrita bedo. Poste la tero komencis malsupreniri krute, kaj la rojo, iĝante forta kaj brua, fluis kaj saltis rapide suben tra la deklivo. Ili troviĝis en profunda malhela ravineto arkita de arboj alte super iliaj kapoj.

Plustumblinte dum kelka tempo laŭ la rojo, ili tute subite eliris el la mallumo. Kvazaŭ tra pordo ili vidis antaŭ si la sunlumon. Atinginte la aperturon ili trovis, ke ili estas subenirintaj tra fendo en alta apika deklivo, preskaŭ klifo. Ĉe ties subo estis larĝa spaco herba kaj fragmita; kaj malproksime ekvidiĝis alia deklivo preskaŭ same apika. Ora posttagmezo de malfrua sunlumo kuŝis varma kaj dormema sur la kaŝita tero inter ili. Meze de ĝi pigre serpentumis malhela brunakva rivero, borderita de antikvaj salikoj, transarkita de salikoj, malhelpata de falintaj salikoj, kaj punktita per miloj da paliĝintaj salikfolioj. Tiuj densis en la aero, flirtante flavaj de sur la branĉoj, ĉar varma kaj milda venteto blovis softe en la valo, kaj la karikoj siblis, kaj la salikobranĉoj grincis.

– Nu, nun mi almenaŭ konjektas, kie ni troviĝas! – diris Gaja. – Ni venis laŭ preskaŭ kontraŭa direkto ol tiu, kiun ni intencis. Tio estas la Rivero Videvindlo! Mi antaŭeniros esplore.

Li elpaŝis en la sunlumon kaj malaperis en la altajn herbojn. Post iom da tempo li reaperis kaj raportis, ke iom solida tereno situas inter la klifsubo kaj la rivero; en kelkaj lokoj firma razeno ĝisiris la akvorandon.

– Krome, – li diris, – ŝajnas, ke io simila al pado serpentumas laŭ la cisa flanko de la rivero. Se ni turniĝos maldekstren kaj laŭiros ĝin, ni nepre elvenos finfine je la orienta flanko de l’ Arbaro.

– Povas esti! – diris Grinĉjo. – Nome, se la pado etendiĝos tiom, kaj ne simple rekondukos nin en marĉon kaj lasos nin tie. Kiu kreis la padon, laŭ via supozo, kaj kial? Mi certas, ke tio ne okazis por helpi nin. Mi iĝas tre suspektema pri tiu ĉi Arbaro kaj ĉio, kio enestas, kaj mi jam ekkredas ĉiujn onidirojn pri ĝi. Kaj ĉu vi havas koncepton pri la irota distanco orienten?

– Ne, – diris Gaja, – tion mi ne havas. Mi tute ne scias, kiomdistance ni troviĝas laŭ la Videvindlo, aŭ kiu kredeble venus sufiĉe ofte ĉi tien por krei padon. Sed ne ekzistas alia elirvojo, kiun mi povas vidi aŭ imagi.

Ĉar ekzistis neniu alia eblo, ili elspaliris, kaj Gaja gvidis ilin al la pado eltrovita de li. Ĉie la karikoj kaj herboj estis riĉaj kaj altaj, ie-tie eĉ ĝis super iliaj kapoj; sed la trovita pado estis facile irebla tra serpentumoj kaj tordiĝoj, elektanta la pli firman terenon inter marĉoj kaj lagetoj. Ie-tie ĝi transpasis aliajn rojetojn, defluantajn laŭ fendoj ĝis la Videvindlo el la pli altaj firstoj, kaj en tiaj lokoj arbotrunkoj aŭ faskoj da branĉetaro estis zorge transmetitaj.

Al la hobitoj komencis sentiĝi varme. Armeoj da diversspecaj muŝoj zumadis ĉirkaŭ iliaj oreloj, kaj la posttagmeza suno sentiĝis brule sur la dorsoj. Finfine ili alvenis subite ombrejon maldensan; grizaj branĉegoj etendiĝis trans la padon. Ĉiu paŝo antaŭen iĝis pli malvolonta ol la antaŭa. Dormemo ŝajnis rampi el la tero kaj supren laŭ la kruroj kaj fali malsovaĝe el la aero sur iliajn kapojn kaj okulojn.

Frodo sentis sian mentonon subiri kaj sian kapon kliniĝi. Proksime antaŭe Grinĉjo falis surgenuen. Frodo haltis.

– Senutile, – aŭdiĝis Gaja. – Ne eblas plu paŝi sen ripozo. Necesas dormeti. Estas friske sub la salikoj. Malpli da muŝoj!

Al Frodo ne plaĉis aŭdi tion.

– Ek al! – li kriis. – Ne eblas nun dormeti. Ni devas unue eliri el la Arbaro. – Sed la aliaj jam tro dormemis por lin atenti. Apude staris Sam oscedante kaj palpebrumante stulte.

Subite Frodo mem spertis atakon de la dormemo. Lia kapo kirliĝis. Jam aŭdiĝis en la aero preskaŭ neniu sono. La muŝoj ĉesis zumi. Nur milda bruo rande de l’ aŭdkapablo, mallaŭta flirtado, kvazaŭ kanto duonflustrata, ŝajnis ekmoviĝi inter la brancoj supre. Li levis siajn pezajn okulojn kaj vidis super si kliniĝantan enorman salikon, maljunan kaj prujnecan. Giganta ĝi aspektis, ĝiaj disetendaj branĉoj suprenstreĉiĝis kvazaŭ celantaj brakoj kun multaj longfingraj manoj, ĝia nodoza kaj tordita trunko gapis per larĝaj fendoj, kiuj grincis mallaŭte pro moviĝo de l’ branĉoj. Ties folioj flirtiĝantaj kontraŭ la hela ĉielo blindumis lin, kaj li falis, kaj kuŝiĝis samloke sur la herbo.

Gaja kaj Grinĉjo trenis sin antaŭen kaj kuŝiĝis, apogante la dorsojn per la salikotrunko. Malantaŭ ili la fendegoj larĝe apertis por akcepti ilin, dum la arbo balanciĝis kaj grincis. Ili suprenrigardis al la grizaj kaj flavaj folioj, kiuj milde moviĝis kontraŭ la lumo kaj kantis. Ili fermis siajn okulojn, kaj tiam ŝajnis, ke vortojn ili preskaŭ povis aŭdi, vortojn friskajn, dirantaj ion pri akvo kaj dormo. Ili sin donis al la sorĉo kaj profunde ekdormis piede de la granda griza saliko.

Frodo kuŝis dum kelka tempo luktante kontraŭ la dormo lin venkanta, poste per klopodego li restariĝis. Li spertis regantan soifon por malvarmeta akvo.

– Atendu min, Sam, – li balbutis. – Mi devas lavi piedojn momente.

Duonsonĝe li vagis antaŭen ĝis la riverflanka rando de l’ arbo, kie tordiĝantaj radikegoj etendiĝis en la rivereton, kvazaŭ nodozaj draketoj streĉkliniĝantaj por trinki. Li diskruris super unu el ili, kaj padeligis siajn varmegajn piedojn en la friska bruna akvo; kaj tie ankaŭ li subite endormiĝis dorsapoge kontraŭ la arbo.

Sam sidiĝis kaj gratis al si la kapon, kaj oscedis kavernece. Li havis zorgojn. Estis malfrua posttagmezo, kaj tiu subita dormemo ŝajnis al li nenatura.

– Malantaŭ tio troviĝas pli ol suno kaj varma aero, – li murmuris al si. – Al mi ne plaĉas tiu ĉi arbego. Mi ne fidas ĝin. Aŭskultu, kiel ĝi nun kantas pri dormo! Tio ĉi tute ne taŭgas!

Li pene stariĝis, kaj treniĝis for por konstati, kio okazis al la poneoj. Li trovis, ke du el ili jam sufiĉe forvagis laŭ la vojeto; kaj kiam li ĵus kaptis ilin kaj rekondukis ilin direkte al la aliaj, li aŭdis du bruojn; unu laŭtan kaj la alian mallaŭtan sed tre klaran. Unu estis plaŭdo de io peza, kio falis en la akvon, la alia estis brueto kiel klako de seruro, kiam pordo fermiĝas kviete kaj abrupte.

Li rekuregis al la bordo. Frodo estis en la akvo proksime al la bordo, kaj granda arbradiko ŝajnis esti super li kaj subpremi lin, sed li ne baraktis. Sam kaptis lin jake, kaj trenis lin el sub la radiko, kaj poste malfacile tiris lin sur la bordon. Preskaŭ tuj li vekiĝis, tusis kaj sputis.

– Efektive, Sam, – li diris finfine, – tiu arbaĉo min enĵetis! Tion mi sentis. La granda radiko simple turniĝis kaj enfaligis min!

– Supozeble vi sonĝis, s-ro Frodo, – diris Sam. – Vi ne devus sidi en tia loko, se vi sentus vin dormema.

– Kio pri la aliaj? – Frodo demandis. – Mi scivolas, kiajn sonĝojn ili spektas.

Ili ĉirkaŭiris aliflanken de la arbo, kaj tiam Sam komprenis la klakon, kiun li aŭdis. Grinĉjo estis malaperinta. La fendeto, apud kiu li kuŝiĝis, estis kunfermita, tiel ke eĉ apertureto ne videblis. Gaja estis kaptita: alia fendo fermiĝis ĉirkaŭ lia talio; liaj kruroj kuŝis ekstere, sed lia cetero estis interne de malluma aperturo, kies randoj tenegis kiel pinĉiloj.

Frodo kaj Sam batis unue la arbotrunkon, kie Grinĉjo estis kuŝinta. Poste ili freneze klopodis disigi la makzelojn de la fendo, kiu tenis kompatindan Gajan. Tute senrezulte.

– Kia fatraso! – kriis Frodo senkohere. – Kial ni entute alvenis ĉi teruran Arbaron? Se nur ni ĉiuj estus denove en Stretkavo! – Li piedbatis per sia tuta forto la arbon, ne domaĝante siajn piedojn. Apenaŭ rimarkebla tremeto trakuris la trunkon kaj supren en la branĉaron; la folioj siblis kaj flustris, sed jam kun sono de mallaŭta kaj malproksima ridado.

– Supozeble ne troviĝas hakilo en niaj pakaĵoj, s-ro Frodo? – demandis Sam.

– Mi kunportis hakileton por splitigi brullignon, – diris Frodo. – Tio ne multe utilus.

– Atendu momenton! – kriis Sam, trafite de ideo sugestita de la brulligno. – Eble ni atingus ion per fajro!

– Eble, – diris Frodo dubeme. – Ni eble sukcesus rosti vivantan Grinĉjon interne.

– Komence ni provu dolorigi aŭ timigi la arbon, – diris Sam atakeme. – Se ĝi ne ellasos ilin, mi faligos ĝin, eĉ se necesos tramaĉi ĝin. – Li kuris ĝis la poneoj kaj postnelonge revenis kun du fajrigiloj kaj hakileto.

Rapide ili kunportis sekan herbon, foliojn kaj arboŝelerojn, kaj amasigis rompitajn branĉerojn kaj hakitajn ŝtipojn. Tiujn ili amasigis kontraŭ la trunko ĉe l’ arboflanko malproksima de la kaptitoj. Kiam Sam eligis flagron el la fajrigilo, tuj ĝi ekbruligis la sekan herbon kaj supreniris agitiĝo de flamoj kaj fumo. La branĉeroj krakis. Fajrofingretoj lekis la sekan sulkiĝintan ŝelon de l’ antikva arbo kaj ĝin brulmarkis. Tremo trakuris la tutan salikon. Super iliaj kapoj la folioj ŝajnis sibli laŭ sono de doloro kaj kolero. Kriego eliĝis el Gaja, kaj de la arbinterno aŭdiĝis sordinita ekkrio de Grinĉjo.

– Estingu tion! Estingu! – ekkriis Gaja. – Li premduonigos min, se vi ne. Tion li diras!

– Kiu? Kion? – bruis Frodo, ĉirkaŭkurante aliflanken de l’ arbo.

– Estingu tion! Estingu! – petegis Gaja. La branĉoj de l’ saliko komencis svingiĝi violente. Aŭdiĝis sono kvazaŭ de vento leviĝanta kaj disvastiĝanta ĝis la branĉoj de ĉiuj ĉirkaŭstarantaj arboj, kvazaŭ oni faligus ŝtonon en la trankvilan dormon de la rivera valo kaj kaŭzus ondetojn da kolero, kiuj trakuris la tutan Arbaron. Sam piedbatis la fajreton kaj stamfe estingis la flagraĵon. Sed Frodo, sen klara koncepto pri la kialo, laŭkuris la padon, kriante: “helpon! helpon! helpon!” Ŝajnis al li apenaŭ tolerebla la sono de la propra akratona voĉo: ĝi estis forblovita de li pere de la salikvento kaj dronis en bruego de folioj, tuj kiam la vortoj eliĝis el lia buŝo. Li sentis sin senespera: perdita kaj sensprita.

Subite li haltis. Aŭdiĝis respondo, aŭ tiel ŝajnis al li, sed ĝi ŝajnis origini de malantaŭe, malproksime laŭ la pado, fone de la Arbaro. Li sin turnis kaj aŭskultis, kaj baldaŭ ne plu estis dube; iu kantis, profunda ĝojplena voĉo kantis senzorge kaj feliĉe, sed ĝi kantis sensencaĵon:

Hej dol! gaja dol! ring a dong diljo!

Ring a dong! salta long! laŭ salika triljo!

Tom Bom, vigla Tom, Tom Bombadiljo.

Duone esperplenaj, duone timantaj iun novan danĝeron, Frodo kaj Sam jam staris senmove. Subite el longa sinsekvo da ŝajne galimatiaj vortoj la voĉo fortiĝis laŭta kaj klara kaj ekkantis jenan kanton:

Hej! Venu gaja dol! dol do! Mia luma!

Vigle flugas veter-vent’ kaj la sturno pluma.

Tie sube de la Monto, en sunlumo hela,
sur la sojlo atendante ĝis fridlumo stela,
estas mia belulin’, filin’ Rivervirina,
svelta kiel saliker’, ol akvo pli sublima.

Olda Tom Bombadiljo hejmenire plandas
kun nimfeoj en la mano, aŭdu ke li kantas!

Hej! Venu gaja dol! dol do a dero,
or-bero, or-bero, gajaflava bero!

Kompatinda Salikul’, radikojn jam fortenu!

Tom hastemas. Post la tago, la vespero venu.

Tom rehejmeniras jam, la nimfeoj kvantas.

Hej! venu dero-dol! aŭdu ke li kantas!

Frodo kaj Sam staris kvazaŭ sorĉite. La vento finblovis. Denove staris silente la folioj sur branĉoj rigidaj. Sekvis alia kanteksplodo, kaj tiam subite, saltetante kaj dancante laŭ la pado, aperis super la karikoj malnova trivita ĉapelo kun alta kapingo kaj longa blua plumo ŝovita en la ĉirkaŭrandon. Post alia hopo kaj salto vidiĝis viro, aŭ tiel ŝajnis. Li ĉiuokaze estis tro granda kaj peza por esti hobito, sed ne sufiĉe altkreska por esti Grandulo, kvankam li tiomgrade bruis, plandante antaŭen kun flavaj botegoj sur la dikaj kruroj, kaj trasturmante herbon kaj karikojn kvazaŭ trinkcelanta bovino. Li havis bluan mantelon kaj longan brunan barbon, liaj okuloj bluis kaj helis, kaj lia vizaĝo ruĝis kiel matura pomo, sed centoble sulkumita pro ridado. En la manoj li portis sur foliego, kvazaŭ sur pleto, amaseton da nimfeoj.

– Helpon! – kriis Frodo kaj Sam, alkurante lin kun la manoj alstreĉitaj.

– Halt! Halt! trankviliĝu! – ekkriis la maljunulo, tenante supren unu manon, kaj ili tuj haltis, kvazaŭ rigidiĝintaj. – Nu, miaj etuloj, kien vi celas, blovante tiel balge? Kio ĝenas do? Ĉu vi scias, kiu mi estas? Mi estas Tom Bombadiljo. Sciigu la problemon! Tom hastemas. Ne premegu miajn nimfeojn!

– Miaj amikoj estas kaptitaj en la saliko, – kriis Frodo senspire.

– Premiĝas en fendo Mastro Gaja! – kriis Sam.

– Kio? – kriegis Tom Bombadiljo, saltante en la aeron. – Maljunulo Saliko? Nenio pli malbona, ĉu? Tio estas baldaŭ ĝustigota. Mi konas la taŭgan melodion. Maljuna griza Salikulo! Mi frostigos lian medolon, se li ne kondutos bone. Mi forkantos liajn radikojn. Mi kante alvokos venton kaj forblovigos foliojn kaj branĉaron. Maljunulo Saliko!

Zorge demetinte sur la herbon siajn nimfeojn, li alkuris la arbon. Tie li vidis la piedojn de Gaja ankoraŭ eliĝantaj – la cetero jam estis entirita. Tom almetis sian buŝon al la fendo kaj ekkantis en ĝin mallaŭte. La vortojn ili ne kaptis, sed evidente Gaja estis stimulita. Liaj kruroj komencis batadi. Tom forsaltis, kaj forrompinte pendantan branĉon frapis per ĝi la salikoflankon.

– Reellasu ilin, Maljunulo Saliko! – li diris. – Kion vi supozas? Vi ne devus esti vekiĝinta. Manĝu grundon! Fosu profunden! Trinku akvon! Ekdormu! Jen parolas Bombadiljo!

Poste li kaptis la piedojn de Gaja kaj eltiris lin el la subite larĝiĝanta fendo.

Aŭdiĝis ŝira grinco kaj la alia fendo dissplitiĝis, kaj el ĝi impetis Grinĉjo, kvazaŭ piedbatite. Poste kun laŭta klako fermiĝis ambaŭ fendoj. Tremego trakuris la arbon de radikoj ĝis pinto, kaj komplete silentiĝis ĉio.

– Koran dankon! – diris la hobitoj, unu post alia. Tom Bombadiljo ekridegis.

– Nu, etuloj miaj! – diris li, kliniĝante tiel, ke li rigardis rekte iliajn vizaĝojn. – Vi akompanos min hejmen! La tablon surpezas flava kremo, mielĉelaro, kaj blanka pano kaj butero. Atendas Orbero. Konvenas demandoj dum la vespermanĝo. Sekvu min kiel eble plej rapide!

Dirinte tion li prenis siajn nimfeojn kaj poste kun invita manoflirto iris hope kaj dance laŭ la pado orienten, ankoraŭ kantante laŭte kaj sensencaĵe.

Tro surprizitaj kaj tro malŝarĝitaj por paroli, la hobitoj postsekvis lin laŭeble plej rapide. Sed tio ne estis sufiĉe rapide. Tom baldaŭ malaperis antaŭ ili, kaj la bruo de lia kantado malfortiĝis kaj malproksimiĝis. Subite lia voĉo reflosis al ili per laŭta alkrio!

Hop! antaŭen, amiketoj, laŭ la Videvindlo!

Tom antaŭeniris, ĉar necesas ilumin’, do.

Okcidente sinkas Suno: baldaŭ vi malcertos.

Kiam noktaj ombroj venos, tiam pord’ apertos;
tra l’ fenestrovitroj lum’ ekbrilos flava.

Ne timindas aino! Nek saliko ava!

Branĉon nek radikon timu! Tom nun forrapidos.

Hej nun! gaja dol! Hejme ni vin vidos!

Post tio la hobitoj nenion aŭdis plu. Preskaŭ tuj la suno ŝajnis sinki en la arbojn malantaŭ ili. Ili pensis pri la oblikva vesperlumo ekbrilanta sur la Rivero Brandovino, kaj la fenestroj en Bokelboro, kiuj komencis rebrili pro centoj da lampoj. Antaŭ ili falis ombregoj; trunkoj kaj branĉoj de arboj pendis malhele kaj minace super la pado. Blankaj flokoj da nebulo komencis leviĝi kaj kurbiĝi sur la surfaco de la rivero kaj disvagi inter la radikoj de arboj sur ĝiaj bordoj. El la tero mem sub iliaj piedoj leviĝis ombreca vaporo kaj miksiĝis kun la rapide venanta krepusko.

Iĝis malfacile sekvi la padon, kaj ili estis tre lacaj. Iliaj kruroj ŝajnis plumbecaj. Strangaj kaŝiĝemaj bruoj aŭdiĝis kure inter la ambaŭflankaj arbustoj kaj karikoj, kaj kiam ili suprenrigardis en la palan ĉielon, ili vidis kuriozajn torditajn kaj tuberajn vizaĝojn, kiuj sombris malhele kontraŭ la krepusko kaj rikanis suben al ili desur la alta remparaĵo kaj la randoj de l’ Arbaro. Ili komencis senti, ke tiu ĉi tuta tereno estas nereala, kaj ke ili trastumblas minacan sonĝon, kiu alvenas nenian vekiĝon.

Ĝuste kiam ili sentis, ke la piedoj senmoviĝas, ili rimarkis, ke la tero malabrupte supreniras. La akvo komencis murmuri. En la mallumo ili ekvidis ekblankon de ŝaŭmo, kie la rivero transfluas mallongan akvofalon. Poste la arboj subite finiĝis kaj la nebulo estis lasita malantaŭe. Ili elpaŝis el la Arbaro, kaj trovis larĝan etendaĵon da herbo baŭmanta antaŭ ili. La rivero, jam mallarĝa kaj rapida, gaje saltis renkonte al ili, jen-jen glimante pro la stelolumo, kiu jam ekbrilis surĉiele.

La herbo sub la piedoj estis glata kaj mallonga, kvazaŭ ĝi estus falĉita aŭ razita. La eĝoj de la Arbaro malantaŭe estis tonditaj, kaj netaj kiel heĝo. La pado jam vidiĝis klare antaŭ ili, bone prizorgita kaj borderita per ŝtonoj. Ĝi serpentumis supren sur la pinton de herba teraltaĵeto, jam griza sub la pala steloplena nokto; kaj tie, ankoraŭ pli alte super ili sur posta deklivo, ili vidis la ekbrilajn lumojn de iu domo. Suben denove iris la pado, kaj poste ree supren laŭ longa glata gresdeklivo al la lumo. Subite elfluis larĝa flava lumstrio hele el pordo malfermata. Tie antaŭ ili staris la domo de Tom Bombadiljo, supre, sub monteto. Malantaŭe kuŝis apika terŝultro griza kaj nuda, kaj post ĝi la malhelaj formoj de la Montetaro formarŝis en la orientan nokton.

Ĉiuj hobitoj kaj poneoj rapidis antaŭen. Jam la duono de ilia laco kaj la tuto de iliaj timoj forfalis de ili. Hej! venu gaja dol! elruliĝis la kanto bonvenige.

Hej! Venu deri-dol! Saltu bravaj estoj!

Al hobitoj kaj poneoj ege plaĉas festoj.

Komenciĝu la plezuro! Kantu en komuno!

Poste alia Mara voĉo, tiel juna kaj tiel antikva kiel la Printempo, Mel la kanto de feliĉa akvo defluanta en la nokton el la hela mateno sur la montetoj, alvenis falante kiel arĝento por renkonti ilin:

Komenciĝu la kantad’! Ni kantu en komuno
pri pluv’, nebulo, nubvetero, suno, steloj, luno,
lumo sur foli’ burĝona, roso sur la plumo,
vento sur monteta vast’, tintoj sur la humo,
apudlaga karikar’, lilioj ĉe l’ bordero:
olda Bombadiljo kaj filino de l’ Rivero!

Kaj ĉe tiu kanto la hobitoj staris antaŭ la sojlo, kaj ĉirkaŭbanis ilin ora lumo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.