La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 2: La rajdistoj el Rohano

La krepusko profundiĝis. Nebuleto postkuŝis ilin inter la subaj arboj, kaj mornis sur la palaj randoj de Anduino, sed la ĉielo estis klara. Steloj ekaperis. La kreskanta luno estis en okcidento, kaj la ombroj de l’ rokoj nigris. Ili alvenis la subon de ŝtonozaj deklivoj, kaj ilia iro pli lantis, ĉar la spuroj ne plu facile sekveblis. Ĉi tie la altaĵoj de Emin Muilo direktiĝis el la nordo suden laŭ du longaj spinoj falintaj. La okcidenta flanko de ambaŭ spinoj apikis kaj malfacilis, sed la orientaj flankoj malpli abruptis, sulkitaj de abundaj ravinetoj kaj mallarĝaj fendegaĵoj. La tutan nokton la tri kunuloj skrablis sur tiu osteca tero, grimpante ĝis la supro de l’ unua kaj pli alta spino, kaj suben denove en la mallumon de profunda serpentumanta valo aliflanke. Tie dum la senmova friska horo antaŭ la aŭroro ili ripozis mallongan tempon. La luno jam delonge subeniris antaŭ ili, la steloj briletis supre; la unua taga lumo ankoraŭ ne alvenis trans la malhelajn montetojn malantaŭe. Provizore Aragorno ne sciis, kion fari: la orkaj spuroj malsupreniris en la valon, sed tie malaperis.

– Kien ili turniĝis, laŭ via opinio? – diris Legolaso. – Ĉu norden por sekvi vojon pli rektan al Isengardo, aŭ Fangorno, se tien ili celas laŭ via supozo? Aŭ suden por trafi Entvaŝon?

– Ili ne direktiĝis al la rivero, kie ajn ilia celo, – diris Aragorno. – Kaj krom se multo misas en Rohano, kaj multe plifortiĝis la potenco de Sarumano, ili sekvos la plej mallongan vojon troveblan trans la kampojn de l’ rohananoj. Ni serĉu norde!

La valeto direktiĝis kvazaŭ ŝtonoza trogo inter la firstitaj montetoj, kaj malabunda rojo fluis inter la rokoj ĉefunde. Klifo brovumis dekstre; maldekstre leviĝis grizaj deklivoj, malklaraj kaj ombrecaj en la malfrua nokto. Ili progresis norden tra mejlo aŭ pli. Aragorno serĉadis, klinite al la tero inter la faldaĵoj kaj ravinetoj kondukantaj supren al la okcidenta spino. Legolaso troviĝis iom antaŭe. Subite la elfo ekkriis kaj la aliaj venis al li kurante.

– Ni jam atingis kelkajn el la ĉasatoj, – li diris. – Rigardu! – Li fingromontris, kaj ili vidis, ke tio, kion ili pli frue supozis rokoj kuŝantaj ĉe la subo de l’ deklivo, estis kunpremiĝantaj kadavroj. Tie kuŝis kvin mortaj orkoj. Ili estis hakitaj per multaj kruelaj batoj, kaj du estis senkapigitaj. La tero malsekis pro ilia malhela sango.

– Jen alia enigmo! – diris Gimlio. – Sed por ĝi necesas la taga lumo, kaj ĝis tiam ni ne povas atendi.

– Nu tamen, kiel ajn oni interpretas ĝin, tio ŝajnas ne malesperiga, – diris Legolaso. – Malamikoj de la orkoj tre verŝajne estas amikoj niaj. Ĉu loĝas iuj personoj en tiuj ĉi montoj?

– Ne, – diris Aragorno. – La rohananoj malofte venas ĉi tien, kaj tre malproksime estas de Minaso Tirit. Povas esti, ke ĉasis ĉi tie iu homgrupo pro kialoj al ni nekonataj. Tamen ŝajnas al mi, ke ne.

– Kion vi opinias? – diris Gimlio.

– Mi opinias, ke la malamikoj kunportis kun si proprajn malamikojn, – respondis Aragorno. – Ĉi tiuj estas nordaj orkoj de tre malproksime. Inter la mortigitoj troviĝas neniu el la grandaj orkoj kun la strangaj insignoj. Okazis kverelo, mi konjektas: tio ne maloftas ĉe tiu ĉi fispecio. Eble okazis disputo pri la sekvota vojo.

– Aŭ pri la kaptitoj, – diris Gimlio. – Ni esperu, ke ne finis la vivon ĉi tie ankaŭ ili.

Aragorno priserĉis la teron tra larĝa cirklo, sed ne troveblis pluaj spuroj de la lukto. Ili pluiris. Jam la orienta ĉielo ekpaliĝis; la steloj velkis, kaj griza lumo malrapide plifortiĝis. Iom pli norde ili alvenis terfaldaĵon, en kiu eta rojo, fale kaj serpentume, estis tranĉinta ŝtonozan padon suben en la valon. En tiu kreskis arbustoj, kaj sur la flankoj estis bedoj da herbo.

– Fine! – diris Aragorno. – Jen la spuroj serĉitaj! Supren laŭ tiu ĉi rojo: tiun vojon sekvis la orkoj post sia debato.

Rapide la ĉasantoj nun sin turnis kaj laŭiris la novan padon. Kvazaŭ freŝaj post tutnokta ripozo ili saltis de ŝtono al ŝtono. Fine ili atingis la supron de l’ griza monteto, kaj subita vento trablovis iliajn harojn kaj movigis iliajn mantelojn: frida aŭrora vento.

Returniĝinte ili vidis trans la rivero la malproksimajn montojn ĉenditaj. Tago ensaltis la ĉielon. La ruĝa rando de l’ suno leviĝis super la ŝultrojn de l’ malhela lando. Antaŭ ili en la okcidento la mondo kuŝis senmova, senforma kaj griza: sed, jam dum ili rigardis, la ombroj de l’ nokto velkis, la koloroj de la vekiĝanta tero revenis: verdo trafluis la larĝajn herbejojn de Rohano, muaris la blankaj nebuletoj en la akvovaletoj; kaj fore maldekstre, je tridek leŭgoj aŭ pli, blua kaj purpura staris la Blanka Montaro, leviĝanta al pintoj gagataj kaptuŝitaj de briletaj neĝoj, tinkturitaj de la matena ruĝo.

– Gondoro! Gondoro! – kriis Aragorno. – Se nur mi rigardus vin denove en horo pli feliĉa! Ankoraŭ ne kuŝas mia vojo suden al viaj helaj riveretoj.

Gondor’! Gondoro, kie blovis vento okcidenta,
ĉe l’ montoj kaj la maro; la lum’ sur Arb’ Arĝenta
falis kiel hela pluvo al la Reĝ-gazono.

Fieraj muroj! Blankaj turoj! Oraj kron’ kaj trono!
Ho Gondor’! ĉu iam plu vidiĝos Arb’ Arĝenta,
aŭ al mont’ kaj maro blovos vento okcidenta?

– Jam ni iru! – li diris, fortrenante siajn okulojn de la sudo, kaj elrigardante okcidenten kaj norden al la vojo devige plandota.

La firsto, sur kiu staris la kunuloj, descendis apike antaŭ iliaj piedoj. Sub ĝi je pli ol dudek klaftoj, troviĝis breto larĝa kaj malglata, kiu subite finiĝis je la rando de apika klifo: la Orienta Muro de Rohano. Tiel finiĝis Emin Muilo, kaj antaŭ ili etendiĝis la verdaj herbejoj de la rohananoj ĝis la ekstremo de vidivo.

– Rigardu! – kriis Legolaso, indikante supren en la palan ĉielon. – Jen denove la aglo! Ĝi estas tre alte. Ĝi ŝajnas forflugi nun, el tiu ĉi lando norden denove. Ĝi iras rapidege. Rigardu!

– Ne, eĉ miaj okuloj ne povas vidi ĝin, bona Legolaso, – diris Aragorno. – Ĝi ja devas esti tre alte. Mi scivolas, kia estas ĝia komisio, se temas pri la sama birdo, kiun mi vidis pli frue. Sed vidu! mi povas vidi ion pli proksiman kaj pli urĝan; io moviĝas trans la ebenaĵon!

– Multo, – diris Legolaso. – Ĝi estas multnombra piedirantaro; sed nenion plian mi povas diri, nek vidi, kia specio ili estas. Ili foras multajn leŭgojn: dek du, mi konjektas, sed la plateco de la ebenaĵo malfacile mezureblas.

– ŝajnas al mi tamen, ke ni jam ne bezonas spurojn por indiki la irotan vojon, – diris Gimlio. – Ni trovu vojon suben al la kampoj laŭeble rapide.

– Dubinde, ke vi trovos padon pli rapidan ol tiu de la orkoj elektita, – diris Aragorno.

Nun ili sekvis la malamikojn en la klara taglumo. Ŝajnis, ke la orkoj urĝe progresis kiel eble plej haste. De tempo al tempo la persekutantoj trovis aĵojn faligitajn aŭ forĵetitajn: nutraĵsakoj, ŝeloj kaj krustoj de malmola griza pano, ŝirita nigra mantelo, peza fernajla ŝuo rompita pro la ŝtonoj. La spuroj gvidis ilin norden laŭ la supro de la klifego, kaj finfine ili alvenis profundan fendaĵon tranĉitan en la rokaĵo per rojo, kiu plaŭdis laŭte malsupren. En la mallarĝan ravinon descendis kruda pado ŝtuparece ĝis la ebenaĵo.

Sube ili alvenis strange subite al la herbejo de Rohano. Tiu ŝvelis verdmare ĝis la piedo mem de Emin Muilo. La falanta rojo malaperis en profundan kreskaĵon el kresoj kaj akvo-plantaĵoj, kaj ili povis aŭdi ĝin fortinti en verdaj tuneloj, laŭ longaj malabruptaj deklivoj al la marĉejoj de la malproksima Entvaŝa Valo. Ili ŝajnis esti lasintaj la vintron kroĉiĝanta al la malantaŭaj montetoj. Ĉi tie la aero estis pli malmola kaj pli varma, kaj sentrude parfumanta, kvazaŭ la printempo jam estiĝus kaj la suko denove ekfluus en plantaĵoj kaj folioj. Legolaso profunde enspiris, kvazaŭ iu kiu trinkus ampleksan glutaĵon post longa soifado en malfekundaj lokoj.

– Ha! la odoro verda! – li diris. – Pli profitas ol multe da dormado. Ni kuru!

– Malpezaj kruroj povas kuri rapidege ĉi tie, – diris Aragorno. – Pli rapide, eble, ol ferŝuitaj orkoj. Nun ni havas eblon malpliigi ties avantaĝon!

Ili iris spalire, kurante kvazaŭ dogoj pro forta aromo, kaj en iliaj okuloj estis arda lumo. Preskaŭ rekte okcidenten la larĝa falĉvojo de la marŝantaj orkoj tramplis sian malbelan fendon; la dolĉa herbo de Rohano estis kontuzita kaj nigrigita pro ilia pasado. Baldaŭ Aragorno eligis krion kaj turniĝis flanken.

– Atendu! – li kriis. – Ankoraŭ ne sekvu min!

Li kuris rapide dekstren, for de la ĉefvojo; ĉar li ekvidis piedsignojn, kiuj iris tiudirekten, disbranĉiĝintaj de la aliaj, signoj de etaj senŝuaj piedoj. Tiuj tamen ne diste iris antaŭ ol ilin surtretis orkaj spuroj, kiuj ankaŭ lasis la ĉefvojon antaŭe kaj malantaŭe, kaj poste ili rekurbiĝis abrupte kaj perdiĝis en la tramplado. Ĉe la plej malproksima limo Aragorno kliniĝis kaj kaptis ion en la herbo; poste li retrokuris.

– Jes, – li diris, – ili estas tute klaraj: piedsignoj de hobito. De Grinĉjo, mi opinias. Li pli etas ol la alia. Kaj vidu jenon! – Li levis ion, kio ekbriletis en la sunlumo. Ĝi aspektis kiel nove-aperta folio de fago, bela kaj stranga en tiu senarba ebenaĵo.

– Broĉo de elfa mantelo! – ekkriis kune Legolaso kaj Gimlio.

– Ne sencele falas la folioj de Lorieno, – diris Aragorno. – Tio ĉi ne falis hazarde: ĝi estis forĵetita kiel signo al eventualaj sekvontoj. Mi opinias, ke tiucele Grinĉjo forkuris de l’ ĉefrojo.

– Tiuokaze li almenaŭ estis viva, – diris Gimlio. – Kaj li povis utiligi sian spriton kaj ankaŭ siajn krurojn. Tio estas kuraĝiga. Ne vane ni persekutas.

– Ni esperu, ke li ne tro kare pagis sian aŭdacon, – diris Legolaso. – Ek! Ni pluiru! La penso, ke tiuj gajaj junuloj estas pelataj kvazaŭ brutoj, bruligas mian koron.

La suno grimpis ĝis la zenito kaj poste iris malrapide suben sur la ĉielo. Malpezaj nuboj supreniĝis el la maro en la malproksima sudo kaj forbloviĝis per venteto. La suno sinkis. Ombroj leviĝis malantaŭe kaj etendis longajn brakojn al la oriento. Daŭre la persekutantoj eltenis. Pasis jam unu tago, depost kiam Boromiro venkiĝis, kaj la orkoj daŭre troviĝis tre antaŭe. Ili ne plu vidiĝis sur la plataj ebenaĵoj.

Kiam noktombro envolvis ilin, Aragorno haltis. Nur dufoje dum la taga marŝo ili estis mallonge ripozintaj, kaj dek du leŭgoj nun apartigis ilin de tiu orienta murego, sur kiu ili staris tagiĝe.

– Ni venis finfine al elekto malfacila, – li diris. – Ĉu ni ripozu nokte, aŭ ni pluiru, dum eltenas niaj volo kaj forto?

– Krom se ripozos ankaŭ niaj malamikoj, ili nin postlasos tre malproksime, se ni haltos por dormi, – diris Legolaso.

– Ĉu eĉ orkoj devas ripozi dum marŝado? – diris Gimlio.

– Malofte orkoj vojaĝas nekaŝite sub la suno, tamen tiuj faras tion, – diris Legolaso. – Certe ili ne ripozos nokte.

– Sed se ni marŝos nokte, ni ne povos sekvi iliajn spurojn, – diris Gimlio.

– La vojo estas rekta kaj turniĝas nek dekstren nek maldekstren, kiom kapablas vidi miaj okuloj, – diris Legolaso.

– Eble mi povus gvidi vin konjekte en la mallumo kaj teni la linion, – diris Aragorno, – sed se ni devius, aŭ ili turniĝus flanken, poste kiam venus la lumo, eble okazus multe da prokrasto, antaŭ ol la spuroj estus retrovitaj.

– Kaj pripensindas ankaŭ jeno, – diris Gimlio: – nur tage ni povos vidi, ĉu iuj spuroj flanken iras. Se eskapus kaptito, aŭ se unu estus forportita, ni diru orienten al la Granda Rivero, al Mordoro, ni eble preterpasus la spurojn senscie.

– Tio veras, – diris Aragorno. – Sed se mi senerare interpretas tiujn jam pasitajn signojn, la orkoj de la Blanka Mano venkis, kaj la tuta bando nun direktiĝas al Isengardo. Ilia aktuala direkto konfirmas tion.

– Sed estus malprudente certi pri iliaj interkonsiliĝoj, – diris Gimlio. – Kaj kio pri eskapo? En mallumo ni preterpasus la spurojn, kiuj gvidis vin al la broĉo.

– La orkoj duoble atentos post tio, kaj la kaptitoj pli lacos, – diris Legolaso. – Ne plu okazos eskapo, krom se ni ĝin aranĝos. Kiel fari tion estas nekonjekteble, sed unue ni devos atingi ilin.

– Tamen eĉ mi, gnomo multe vojaĝinta kaj ne la malplej hardita el mia raso, ne povas kuri la tutan vojon ĝis Isengardo senpaŭze, – diris Gimlio. – Ankaŭ en mi brulegas la koro, kaj mi estus ekirinta pli frue; sed nun mi devas iom ripozi por poste kuri pli bone. Kaj se ni ripozu, la blinda nokto plej konvenas por tio.

– Mi ja diris, ke la elekto estas malfacila, – diris Aragorno. – Kiel ni finu ĉi diskuton?

– Vi estas nia gvidanto, – diris Gimlio, – kaj vi lertas pri ĉasado. Elektu vi.

– Mia koro ordonas pluiri, – diris Legolaso. – Sed necesas, ke ni agu komune. Mi faros laŭ via decido.

– Vi donas la elekton al mallerta elektanto, – diris Aragorno. – De kiam ni trapasis Argonaton, ĉiuj miaj elektoj misis. – Li silentiĝis, rigardante longtempe norden kaj okcidenten en la densiĝantan nokton. – Ni ne marŝos en la mallumo, – li diris finfine. – La danĝero maltrafi la vojon aŭ signojn de alies venado-irado ŝajnas al mi granda. Se la luno havigus sufiĉe da lumo ni utiligus ĝin, sed ve! ĝi malleviĝas frue kaj ankoraŭ junas kaj palas.

– Kaj hodiaŭ nokte ĝi estas ĉiuokaze vualita, – Gimlio murmuris. – Se nur la Damo donintus al ni lumon, tian donacon, kian ŝi donis al Frodo!

– Ĝi pli necesos tie, kie ĝi estas donita, – diris Aragorno. – Ĉe li troviĝas la aŭtentika serĉo. La nia estas bagatela inter la aktualaj faroj. Vana persekuto ekde la komenco, eble, kiun neniu mia elekto povas fuŝi aŭ fliki. Nu, mi elektis. Do, ni uzu la tempon laŭeble plej trafe!

Li sin ĵetis teren kaj tuj endormiĝis, ĉar li ne dormis post ilia nokto sub la ombro de Tol Brandiro. Antaŭ ol aŭroro estis surĉiela li vekiĝis kaj stariĝis. Gimlio plu dormis profunde, sed Legolaso staris rigardante norden en la mallumon, pensema kaj silenta kiel juna arbo en senventa nokto.

– Ili estas tre tre malproksimaj, – li diris malĝoje, sin turnante al Aragorno. – Mi scias en la koro, ke ili ne ripozos ĉi-nokte. Nur aglo povus atingi ilin nun.

– Malgraŭ tio ni daŭre persekutos laŭ niaj kapabloj, – diris Aragorno. Kliniĝante li vekis la gnomon. – Ek! Ni devas iri, – li diris. – La postaromo forvelkiĝas.

– Sed estas ankoraŭ mallume, – diris Gimlio. – Eĉ Legolaso sur montopinto ne povus vidi ilin ĝis la suno leviĝos.

– Timeble ili preterpasis mian vidivon de sur monto aŭ ebenaĵo, sub luno aŭ suno, – diris Legolaso.

– Kie vidivo ne kapablas, la tero eble havigos al ni informojn, – diris Aragorno. – La tero nepre ĝemas sub iliaj malmolaj plandoj. – Li etendis sin sur la teron kun la orelo premita al la herbaĵo. Li kuŝis tie senmove, tiel longe, ke Gimlio scivolis, ĉu li svenis aŭ reendormiĝis. Aŭroro venis muare, kaj malrapide kreskis ĉirkaŭ ili griza lumo. Finfine li stariĝis, kaj nun la amikoj povis vidi lian vizaĝon: ĝi estis pala kaj streĉita, kaj li aspektis ĝenata.

– La tera rumoro estas malklara kaj konfuzita, – li diris. – Sur ĝi marŝas nenio en ĉirkaŭaĵo de multaj mejloj. Mallaŭtaj kaj foraj estas la piedoj de niaj malamikoj. Sed laŭtas hufoj de ĉevaloj. Venas en mian kapon, ke mi aŭdis tiujn, eĉ dum mi kuŝis dormante sur la tero, kaj ili ĝenis miajn sonĝojn: ĉevaloj galopantaj, pasante en la okcidento. Sed jam ili pli malproksimiĝas de ni rajdante norden. Mi scivolas, kio okazas en tiu ĉi lando!

– Ni ekiru! – diris Legolaso.

Tiel komenciĝis la tria tago de ilia persekutado. Dum longaj horoj sub nuboj kaj intermita sunlumo ili apenaŭ paŭzis, jen paŝegante, jen kurante, kvazaŭ nenia laceco povis estingi la ardon, kiu brulis en ili. Ili malofte parolis. Tra la vasta soleco ili pasis, kaj iliaj elfaj manteloj fadis kontraŭ fono de la grize verdaj kampoj; eĉ en la friska sunlumo tagmeza malmultaj krom elfaj okuloj rimarkus ilin, ĝis ili proksimus. Ofte en la koro ili dankis al la Damo de Lorieno pro la donacitaj lembasoj, ĉar tion ili povis manĝi kaj trovi freŝan forton eĉ dum la kurado.

La tutan tagon la spuroj de la malamikoj direktiĝis rekte antaŭen, irante nord-okcidenten seninterrompe kaj sendevie. Kiam denove la tago proksimiĝis al sia fino, ili alvenis longajn senarbajn deklivojn, kie la tero leviĝis, ŝvelante supren al linio de malaltaj ĝibaj altaĵetoj antaŭe. La orkaj spuroj iĝis malpli klaraj, kiam ili kurbiĝis norden direkte al ili, ĉar la tero pli malmoliĝis kaj la herbo pli mallongiĝis. Fore maldekstre serpentumis Entvaŝo, arĝenta fadeno sur verda planko. Nenio moviĝanta videblis. Ofte Aragorno miris, ke ili vidis nenian signon pri bestoj aŭ homoj. La loĝejoj de la rohananoj plejparte troviĝis multajn leŭgojn for en la sudo, sub la arbarumitaj tegmentorandoj de la Blankaj Montoj, nun kaŝitaj en nebulo kaj nuboj. Tamen la ĉevalmastroj antaŭe paŝtigis multajn gregojn kaj virĉevalojn en la Orientujo, ĉi tiu orienta regiono de ilia regno, kaj tie la paŝtistoj multe vagadis, loĝante en kampadejoj kaj tendoj eĉ vintre. Sed nun la tuta lando estis senhoma, kaj regis silento, kiu ne ŝajnis la kvieto de paco.

En la krepusko ili denove haltis. Jam duoble dek du leŭgojn ili trapasis sur la ebenaĵoj de Rohano, kaj la muro de Emin Muilo estis malaperinta en la ombroj de l’ oriento. La juna luno briletis sur nebuleca ĉielo, sed ĝi havigis malmulte da lumo, kaj la steloj estis vualitaj.

– Nun mi plej bedaŭras ripoztempon aŭ ĉiun halton dum nia ĉasado, – diris Legolaso. – La orkoj forkuris antaŭ ni, kvazaŭ la vipoj de Saŭrono mem estus malantaŭ ili. Timeble ili jam atingis la arbaregon kaj la malhelajn montetojn, kaj jam nun eniras en la ombrojn de la arboj.

Gimlio grincigis siajn dentojn.

– Jen amara fino de nia espero kaj de nia tuta penado! – li diris.

– De espero eble, sed ne de penado, – diris Aragorno. – Ni ne returniĝos ĉi tie. Tamen mi lacegas. – Li retrorigardis al la vojo trapasita, al la nokto oriente pliprofundiĝanta. – Io stranga influas en tiu ĉi lando. Mi malfidas la silenton. Mi malfidas eĉ la palan lunon. La steloj apenaŭ videblas; kaj mi estas tiel lacega, kiel mi malofte estis antaŭe, lacega kiel neniu disirulo devus esti, kiam klaraj spuroj sekvendas. Ia volo subtenas rapidige niajn malamikojn kaj starigas antaŭ ni nevideblan barilon: lacego pli en la koro ol en la membroj.

– Vere! – diris Legolaso. – Tion mi scias ekde kiam ni descendis de Emin Muilo. Ĉar tiu volo estas ne malantaŭ ni, sed antaŭ ni. – Li fingromontris foren tra la lando Rohano en la malheliĝantan okcidenton sub la falĉilforma luno.

– Sarumano! – murmuris Aragorno. – Sed li ne retroenigos nin! Halti ni devos ankoraŭ unufoje; ĉar vidu! eĉ la luno enfalas densiĝantan nubon. Sed norde kuŝas nia vojo inter monteto kaj marĉo kiam la tago revenos.

Kiel antaŭe Legolaso estis la unua stariĝinto, se efektive li eĉ dormis.

– Vekiĝu! Vekiĝu! – li kriis. – Estas ruĝaŭrore. Strangaj aferoj atendas nin apud la arbarega rando. Ĉu bonaj, ĉu misaj, tion mi ne scias; sed ni estas vokitaj. Vekiĝu!

La aliaj saltleviĝis, kaj preskaŭ tuj ili ekvojaĝis. Lante proksimiĝis la montetoj. Ankoraŭ mankis unu horo antaŭ la tagmezo, kiam ili ĝisvenis ilin: verdaj deklivoj leviĝantaj al nudaj firstoj, kiuj etendiĝis en linio rekte norden. Sube la tero estis seka kaj la herbo mallonga, sed longa strio de sinkinta grundo, proksimume dek mejlojn larĝa, kuŝis inter ili kaj la rivero vaganta profunde en malklaraj densejoj fragmitaj kaj junkaj. Ĝuste okcidente de l’ plej suda deklivo troviĝis granda ringo, kie la grundo estis ŝirita kaj batita de multaj tramplaj piedoj. El ĝi etendiĝis denove la orkaj spuroj, turniĝante norden laŭ la sekaj orloj de l’ montetoj. Aragorno haltis kaj proksime ekzamenis la signojn.

– Ili ripozis ĉi tie kelkan tempon, – li diris, – sed eĉ la antaŭeniraj signoj estas jam malnovaj. Timeble via koro parolis veron, Legolaso: jam pasis trioble dek du horoj, laŭ mia konjekto, de kiam staris la orkoj, kie ni nun staras. Se ili pluiris samrapide, ili do hieraŭ je sunsubiro alvenis la bordon de Fangorno.

– Mi vidas nenion norde kaj okcidente krom herbon fadiĝantan en nebulon, – diris Gimlio. – Ĉu ni povus vidi la arbaregon se ni grimpus la montetojn?

– Ĝi ankoraŭ tre malproksimas, – diris Aragorno. – Se mi ĝuste memoras, tiuj montoj etendiĝas ok leŭgojn aŭ pli al la nordo, kaj poste nord-oriente al la elfluejo de Entvaŝo ankoraŭ etendiĝas larĝa tereno, ankoraŭ dek kvin leŭgojn eble.

– Nu, ni pluira, – diris Gimlio. – Miaj kruroj devos forgesi la leŭgojn. Ili tion farus des pli volonte se mia koro estus malpli peza.

La suno estis sinkanta, kiam finfine ili proksimiĝis al la montetlinio. Dum multaj horoj ili marŝis senripoze. Nun ili progresis malrapide, kaj la dorso de Gimlio estis kurbiĝinta. Rokduraj estas la gnomoj laborantaj aŭ vojaĝantaj, sed tiu senfina ĉasado komencis elĉerpi lin, dum espero tute velkis en lia koro. Aragorno marŝis malantaŭ li, morna kaj silenta, kliniĝante de tempo al tempo por ekzameni iun signon aŭ skrapaĵon sur la grundo. Nur Legolaso paŝis kiel ĉiam malpeze, liaj piedoj ŝajne apenaŭ premis la herbon, postlasante neniujn spurojn, dum li pasis; sed el la vojpano de la elfoj li ĉerpis tiom da nutraĵo, kiom li bezonis, kaj li povis dormi, se tion povas nomi dormo la homoj, ripozigante sian menson laŭ la strangaj padoj de elfaj sonĝoj, eĉ dum li marŝis apertokule en la lumo de la mondo.

– Ni supreniru sur tiun ĉi verdan monteton! – li diris. Lacege ili sekvis lin, grimpante la longan deklivon, ĝis ili alvenis la supron. Tiu estis ronda monteto glata kaj nuda, staranta aparte, la plej norda el la montetaro. La suno sinkis, kaj la vesperaj ombroj falis kurtenece. Ili troviĝis solaj en griza senforma mondo sen signo aŭ mezuro. Nur malproksime nord-okcidente estis mallumo pli profunda kontraŭ la velkanta lumo: la Nebulecaj Montoj kaj la suba arbarego.

– Nenion ni povas vidi por gvidi nin tien, – diris Gimlio. – Nu, denove ni devas halti kaj foruzi la nokton. Iĝas malvarme!

– Ventas el nordo elde la neĝo, – diris Aragorno.

– Kaj antaŭ la mateno ventos el la oriento, – diris Legolaso. – Sed ripozu, se tio necesas al vi. Tamen ne forĵetu ĉian esperon. Morgaŭ estas nekonata. Konsilo ofte troveblas ĉe la sunleviĝo.

– Tri sunoj jam leviĝis dum nia ĉasado kaj neniun konsilon alportis, – diris Gimlio.

La nokto pli kaj pli fridiĝis. Aragorno kaj Gimlio dormis intermite, kaj kiam ajn ili vekiĝis, ili vidis Legolason staranta apude, aŭ marŝanta tien-reen, mallaŭte kantante al si en sia propra lingvo, kaj dum li kantis la blankaj steloj ekaperis sur la malmola nigra volbo supre. Tiel pasis la nokto. Kune ili rigardis la tagiĝon malrapide kreskantan sur la ĉielo, nun nuda kaj sennuba, ĝis finfine okazis la sunleviĝo. Tiu estis pala kaj klara. La vento blovis el la oriento, kaj ĉiuj nebuletoj estis forruliĝintaj; larĝaj terenoj kuŝis ĉirkaŭ ili en la amara lumo.

Antaŭe kaj oriente ili vidis la ventoplenajn altejojn de la Rohana montetaro, kiun ili jam ekvidis antaŭ multaj tagoj de apud la Granda Rivero. Nord-okcidente embuskis la malhela arbarego Fangorno; malproksimaj ankoraŭ dek leŭgojn staris ĝiaj ombrecaj randoj, kaj ĝiaj pli malproksimaj deklivoj forfadis en la distan bluon. Post ĝi ekbriletis tre malproksime, kvazaŭ flosanta sur griza nubo, la blanka supro de alta Metedraso, la lasta pinto de la Nebulecaj Montoj. El la arbarego fluis renkonte al ili Entvaŝo, ties fluo nun estis rapidega kaj streta, kaj la bordoj profunde fenditaj. La orkaj spuroj turniĝis de la montetaro tiudirekten.

Sekvante per siaj akraj okuloj la vojon al la rivero kaj poste la riveron retro al la arbarego, Aragorno vidis ombron sur la malproksima verdo, malhelan rapidhastan malprecizaĵon. Li ĵetis sin sur la teron kaj denove aŭskultis atente. Sed Legolaso staris apud li, ombrante siajn helajn elfajn okulojn per sia longa gracila mano, kaj li vidis ne ombron, nek malprecizaĵon, sed malgrandajn rajdantajn figurojn, multajn rajdistojn, kaj matena ekbrilo sur iliaj lancopintoj similis ekbrilon de etegaj steloj ekster la rando de mortemula vidivo. Tre fore malantaŭ ili leviĝis malhela fumo je maldensaj bukliĝantaj fadenoj.

Silento regis en la dezertaj kampoj, kaj Gimlio povis aŭdi la aeron moviĝanta inter la herboj.

– Rajdistoj! – kriis Aragorno saltstariĝante. – Multaj rajdistoj sur rapidegaj ĉevaloj alvenas nin!

– Jes, – diris Legolaso, – cent kvin da ili. Flavaj estas ties hararoj, kaj brilaj estas ties lancoj. Ilia ĉefo estas tre alta.

Aragorno ridetis:

– Akravidas l’ okuloj de la elfoj.

– Ne! La rajdistoj malproksimas ne multe pli ol kvin leŭgojn, – diris Legolaso.

– Ĉu kvin leŭgojn aŭ unu, – diris Gimlio, – ni ne povas eskapi de ili en tiu ĉi nuda lando. Ĉu ni atendu ilin ĉi tie aŭ pluiru sur nia vojo?

– Ni atendu, – diris Aragorno. – Mi lacegas, kaj nia ĉaso malsukcesis. Aŭ almenaŭ aliaj devancis nin; ĉar tiuj rajdistoj retrorajdas laŭ la orkaj postsignoj. Eble ni ricevos de ili informojn.

– Aŭ lancojn, – diris Gimlio.

– Tri seloj malplenas, sed hobitojn mi ne vidas, – diris Legolaso.

– Mi ne diris, ke ni ricevos informojn bonajn, – diris Aragorno. – Sed ĉu malbonajn aŭ bonajn, ni ilin atendos ĉi tie.

La tri kunuloj nun lasis la montetosupron, kie ili eble prezentus facilan celon kontraŭ la pala ĉielo, kaj ili marŝis malrapide suben laŭ la norda deklivo. Iom supre de la deklivpiedo ili haltis, kaj volvinte sin per siaj manteloj ili side kunkaŭris sur la senkoloriĝinta herbo. La tempo pasis lante kaj peze. La vento malfortis kaj penetremis. Gimlio estis maltrankvila.

– Kion vi scias pri tiuj rajdistoj, Aragorno, – li diris. – ĉu ni sidas ĉi tie atendante subitan morton?

– Mi foje estis inter ili, – respondis Aragorno. – Ili estas fieraj kaj obstinaj, sed ili estas lojalaj, pense kaj fare malavaraj; aŭdacaj sed ne kruelaj; saĝaj sed malkleraj, librojn ne verkante, sed kantante multajn kantojn, laŭ maniero de la homidoj antaŭ la Jaroj Malhelaj. Sed mi ne scias, kio okazis ĉi tie lastatempe, nek kia eble estas la animstato de la rohananoj nun inter la perfidulo Sarumano kaj la minaco de Saŭrono. Ili jam delonge estas amikoj de la gondora popolo, kvankam ili ne parencas ilin. Okazis dum la forgesitaj jaroj de la pratempo, ke Eorlo la Juna kondukis ilin el la nordo, kaj ili parencas pli vere al la Bardidoj de Dalo, kaj al la Beornidoj de l’ Arbaro, inter kiuj ankoraŭ videblas multaj homoj altaj kaj belaj, kiaj estas la rajdistoj el Rohano. Almenaŭ ili ne amas la orkojn.

– Sed Gandalfo parolis pri onidiro, ke ili pagas tributon al Mordoro, – diris Gimlio.

– Tion mi ne pli ol Boromiro kredas, – respondis Aragorno.

– Vi baldaŭ ekscios la veron, – diris Legolaso. – Jam ili proksimiĝas.

Fine eĉ Gimlio povis aŭdi la lontanan baton de galopantaj hufoj. La rajdistoj, sekvante la postsignojn, turniĝis disde la rivero kaj proksimiĝis la montetojn. Ili rajdis ventrapide.

Nun la krioj de klaraj fortaj voĉoj aŭdiĝis sonore tra la kampoj. Subite ili alimpetis kun tondrosimila bruo, kaj la plej antaŭa rajdisto flankeniris, preterpasante la subon de l’ monteto kaj retrogvidante la trupon suden laŭ la okcidentaj orloj de l’ montetoj. Sekvante lin ili rajdis: longa linio da armaĵitoj rapidaj, brilaj, minacaj kaj belaspektaj.

Iliaj ĉevaloj grandstaturis, fortaj kaj longkruraj; iliaj grizaj feloj glimis, iliaj longaj vostoj bloviĝis pro la vento, iliaj kolharoj estis plektitaj sur la fieraj nukoj. La viroj rajdantaj ilin tre konvenis al ili: altaj kaj longmembraj; iliaj hararoj, line palaj, ondis sub la malpezaj kaskoj kaj striiĝis malantaŭe je longaj plektaĵoj; iliaj vizaĝoj estis severaj kaj viglaj. En iliaj manoj estis longaj lancoj fraksenlignaj, farbitaj ŝildoj estis dorse pendigitaj, longaj glavoj troviĝis ĉezone, iliaj poluritaj maŝkirasoj pendis ĝis la genuoj.

Po duope ili pretergalopis, kaj malgraŭ tio, ke de tempo al tempo iu el ili stariĝis surpiedinge kaj gvatis antaŭen kaj ambaŭflanken, ili ŝajnis ne rimarki la tri fremdulojn sidantajn silente kaj ilin rigardantajn. La trupo preskaŭ jam pasis, kiam subite Aragorno stariĝis kaj vokis per laŭta voĉo:

– Kiaj informoj el la nordo, rajdistoj el Rohano?

Kun mirigaj rapido kaj lerto ili bremsis siajn ĉevalojn, ronde turniĝis, kaj kurege proksimiĝis. Baldaŭ la tri kunuloj trovis sin en ringo da rajdistoj moviĝantaj en kura cirklo, supren laŭ la deklivo malantaŭ ili kaj malsupren, ĉiam denove ĉirkaŭ ilin kaj ĉiam pli proksimiĝantaj. Aragorno staris silente, kaj la du aliaj sidis senmove, scivolante kiel elturniĝos la afero.

Sen vorto aŭ krio, la rajdistoj subite haltis. Densaĵo da lancoj direktiĝis al la fremduloj; kaj iuj el la rajdistoj tenis en la mano pafarkojn, kaj la sagoj estis jam noĉitaj al la ŝnuretoj. Poste unu rajdis antaŭen, altulo, pli alta ol la ceteraj; de lia kasko fluis blanka ĉevalvosto kiel kresto. Li antaŭeniris ĝis la pinto de lia lanco preskaŭ tuŝis la bruston de Aragorno. Aragorno ne moviĝis.

– Kiu vi estas, kaj kion vi faras en tiu ĉi lando, – diris la rajdisto, uzante la komunan lingvon de la okcidento, laŭ maniero kaj tono similaj al la parolo de Boromiro, viro el Gondoro.

– Mi nomiĝas Paŝegulo, – respondis Aragorno. – Mi venis el la nordo. Mi ĉasas orkojn.

La rajdisto saltis de sia ĉevalo. Transdoninte sian lancon al aliulo kiu alrajdis kaj elseliĝis apude, li elingigis sian glavon kaj staris vizaĝ-al-vizaĝe kun Aragorno, esplorante lin atente kaj ne senmire. Fine li parolis denove.

– Komence mi supozis vin mem orkoj, – li diris, – sed nun mi vidas, ke tiel ne estas. Efektive vi scias malmulton pri orkoj, se vi ĉasas ilin tiamaniere. Ili estas rapidaj kaj bone armitaj, kaj ili estis multaj. Vi ŝanĝiĝus de ĉasantoj al predoj se vi ĝisatingus ilin. Sed io estas stranga pri vi, Paŝegulo. – Li direktis ree siajn klarajn brilajn okulojn al la disirulo. – Tio ne estas nomo konvena al homo, kiun vi anoncis. Kaj stranga estas ankaŭ via vestaĵo. Ĉu vi elsaltis la herbon? Kiel vi evitis nian vidivon? ĉu vi estas elfpopolaj?

– Ne, – diris Aragorno. – Nur unu el ni estas elfo, Legolaso el la Arbara Regno en malproksima Mornarbaro. Sed ni trapasis Lotlorienon, kaj la donacoj kaj favoro de la Damo akompanas nin.

La rajdisto rigardis ilin kun renovigita miro, sed liaj okuloj malmoliĝis:

– Do troviĝas Damo en la Ora Arbaro, kiel rakontas la malnovaj historioj! – li diris. – Malmultaj evitas ŝiajn retojn, oni diras. Ĉi tagoj strangas! Sed se vi havas ŝian favoron, do eble ankaŭ vi estas retplektantoj kaj sorĉistoj. – Li subite ĵetis fridan rigardon al Legolaso kaj Gimlio. – Kial vi ne parolas, silentuloj? – li demandis.

Gimlio stariĝis kaj firme dismetis siajn piedojn: lia mano premtenis la tenilon de lia hakilo, kaj liaj malhelaj okuloj fajreris.

– Sciigu al mi vian nomon, ĉevalmastro, kaj mi sciigos al vi la mian kaj multon krome, – li diris.

– Rilate al tio, – diris la rajdisto, fiksrigardante de supre la gnomon, – fremdulo devus sin deklari unue. Tamen mi nomiĝas Eomero, filo de Eomundo, kaj mia rango estas la Tria Marŝalo de Rajdmarkio.

– Do, Eomero, filo de Eomundo, Tria Marŝalo de Rajdmarkio, avertu vin la gnomo Gimlio, filo de Gloino, kontraŭ malsaĝaj vortoj. Vi parolas mise pri tio, kio estas bela super la atingopovo de via pensado, kaj povas senkulpigi vin nur manko de sprito.

La okuloj de Eomero fajris, kaj la viroj el Rohano murmuris kolere kaj proksimiĝis, antaŭenŝovante siajn lancojn.

– Mi fortranĉus vian kapon, inkluzive la barbon, se ĝi troviĝus nur iom pli malproksime de la tero, – diris Eomero.

– Ne sola li staras, – diris Legolaso, kurbigante sian pafarkon kaj almetante sagon per manoj, kiuj moviĝis pli rapide ol la vido. – Vi mortus antaŭ ol la bato trafus.

Eomero levis sian glavon, kaj la afero eble elfalus mise, sed Aragorno saltis inter ilin kaj levis sian manon.

– Pardonpete, Eomero! – li kriis. – Sed kiam vi scios pli, vi komprenos kial vi kolerigis miajn kunulojn. Ni intencas nenion malbonan al Rohano, nek al ties popolo, nek al homoj nek al ĉevaloj. Ĉu vi ne volas aŭdi nian historion antaŭ ol vi batos?

– Mi volas, – diris Eomero, mallevante sian glavon. – Sed vagantoj en Rajdmarkio pli saĝe estu malpli orgojlaj en ĉi duboplenaj tagoj. Unue sciigu al mi vian ĝustan nomon.

– Unue sciigu al mi, kiun vi servas, – diris Aragorno. – Ĉu vi estas amiko aŭ malamiko de Saŭrono, la Malhela Mastro de Mordoro?

– Mi servas nur la Mastron de Markio, Teodenon filon de Tengelo, – respondis Eomero. – Mi ne servas la Potencon de l’ malproksima Nigra Lando, tamen ni ankaŭ ne ankoraŭ malkaŝe militas kontraŭ ĝin; kaj se vi fuĝas de ĝi, prefere forlasu tiun ĉi landon. Okazas malordo nun ĉe ĉiuj niaj limoj, kaj ni estas minacataj; sed ni nur deziras esti liberaj kaj vivi kiel ni vivis, retenante la propran kaj servante neniun fremdan mastron, ĉu bonan, ĉu malbonan. Ni bonkore bonvenigis gastojn dum l’ epoko pli bona, sed nuntempe la neinvititaj fremduloj trovas nin rapidaj kaj duraj. Ek! Kiu vi estas? Kiun vi servas? Laŭ kies ordono vi ĉasas orkojn en nia lando?

– Mi servas neniun, – diris Aragorno; – sed la servantojn de Saŭrono mi persekutas kien ajn ili iras. Malmultaj inter la mortemuloj scias pli pri orkoj; kaj mi ne persekutas ilin tiel laŭ propra elekto. La orkoj, kiujn ni ĉasis, kaptis du el miaj amikoj. Pro tia neceso homo senĉevala iros piede, kaj li ne petos permeson sekvi la spurojn. Li ankaŭ ne kalkulos la kapojn malamikajn krom per glavo. Mi ne estas senarmila.

Aragorno retroĵetis sian mantelon. La elfa ingo ekbriletis kiam li kaptis ĝin kaj la brila klingo de Andurilo fajris kiel subita flamo kiam li elingigis ĝin.

– Elendilo! – li kriis. – Mi estas Aragorno, filo de Aratorno, kaj oni nomas min Elesaro, la Elfŝtono, Dunadano, heredonto de Isilduro, la filo de Elendilo el Gondoro. Jen la Glavo kiu estis Rompita kaj estas reforĝita! Ĉu vi helpos aŭ malhelpos min? Elektu rapide!

Gimlio kaj Legolaso rigardis mirigite sian kunulon, ĉar ili neniam antaŭe vidis lin en tia humoro. Li ŝajnis stature kreskinta, dum Eomero ŝrumpis; kaj sur lia viva vizaĝo ili trafis kurtan vizion pri la potenco kaj majesteco de la reĝoj el ŝtono. Momente ŝajnis al la okuloj de Legolaso, ke blanka flamo flagras sur la frunto de Aragorno kvazaŭ brilanta krono.

Eomero retropaŝis kaj sur lia vizaĝo estis mieno imponiĝa. Li mallevis siajn fierajn okulojn.

– Jen efektive estas tagoj strangaj, – li murmuris. – Sonĝoj kaj legendoj ekvivas el la herbo. Diru al mi, mastro, – li diris, – kio venigis vin ĉi tien? Kaj kion signifas la malhelaj vortoj? Jam delonge Boromiro, filo de Denetoro, iris serĉi respondon, kaj la ĉevalo, kiun ni pruntedonis al li, revenis senrajdiste. Kian sorton vi venigas el la nordo?

– La sorton de elekto, – diris Aragorno. – Vi povas diri jenon al Teodeno, filo de Tengelo: malkaŝa milito kuŝas antaŭ li, kun Saŭrono aŭ kontraŭ li. Jam neniuj rajtas vivi kiel ili vivis, kaj malmultaj retenos tion, kion ili nomas propra. Sed pri tiuj gravaj aferoj ni parolos poste. Se hazardo permesos, mi venos mem al la reĝo. Nun mi havas grandan bezonon kaj mi petas helpon aŭ almenaŭ informojn. Vi aŭdis, ke ni persekutas ork-bandon, kiu forportis niajn amikojn. Kion vi povas sciigi al ni?

– Ke ne necesas plu persekuti ilin, – diris Eomero. – La orkoj estas detruitaj.

– Kaj niaj amikoj?

– Ni trovis nur orkojn.

– Sed tio estas vere stranga, – diris Aragorno. – Ĉu vi traserĉis la mortigitojn? Ĉu ne estis kadavroj ne-orkaj? Tiuj estus malgrandaj, laŭ via takso nur infanoj, senŝuaj sed grize vestitaj.

– Troviĝis nek nanoj, nek infanoj, – diris Eomero. – Ni nombris la mortintojn kaj prirabis ilin, kaj poste ni amasigis la kadavrojn kaj bruligis ilin laŭ nia kutimo. La cindroj ankoraŭ fumas.

– Ni ne parolas pri nanoj aŭ infanoj, – diris Gimlio. – Niaj amikoj estis hobitoj.

– Hobitoj? – diris Eomero. – Kaj kio estas ili? Estas stranga nomo.

– Stranga nomo de stranga popolo, – diris Gimlio. – Sed tiuj estas al ni tre karaj. Ŝajnas, ke en Rohano vi aŭdis pri la vortoj, kiuj ĝenis Minason Tirit. Ili parolis pri la duonuloj. Tiuj hobitoj estas duonuloj.

– Ĉu duonuloj! – ridis la rajdisto staranta apud Eomero. – Duonuloj! Sed tiuj estas nur eta popolo en malnovaj kantoj kaj infanaj rakontoj el la nordo. Ĉu ni promenas en legendoj aŭ sur la verda tero en taglumo?

– Eblas fari ambaŭ, – diris Aragorno. – Ĉar ne ni sed la posteuloj kreos la legendojn pri nia epoko. La verda tero, ĉu vi diras? Tio estas potenca afero legenda, kvankam vi surpaŝas ĝin en la taga lumo!

– La tempo urĝas, – diris la rajdisto, ne atentante Aragornon. – Ni devas rapidi suden, mastro. Ni lasu ĉi sovaĝulojn al iliaj fantaziaĵoj. Aŭ ni ligu ilin kaj konduku ilin al la reĝo.

– Silentu, Eotano! – diris Eomero propralingve. – Lasu nin provizore. Diru al la eoredo, ke ĝi aranĝu sin sur la pado, kaj pretiĝu rajdi al la Entvaŝo.

Murmurante Eotano retiriĝis kaj alparolis la aliajn. Baldaŭ ili retroiris kaj lasis Eomeron sola kun la tri kunuloj.

– Ĉio kion vi diras estas stranga, Aragorno, – li diris. – Tamen vi diras la veron, tio estas klara: la homoj de Markio ne mensogas, kaj sekve ne estas facile trompeblaj. Sed ne ĉion vi rakontis. Ĉu vi ne volas nun paroli pli detale pri via komisio, tiel ke mi povu juĝi kion fari?

– Mi ekvojaĝis el Imladriso, kiel oni nomas ĝin en la rimaĵo, antaŭ multaj semajnoj, – respondis Aragorno. – Kun mi iris Boromiro el Minaso Tirit. Mia komisio estis iri al tiu urbo kun la filo de Denetoro por helpi lian popolon en la milito kontraŭ Saŭrono. Sed la Kunularo, kun kiu mi vojaĝis, havis alian aferon. Pri ĝi mi ne povas paroli nun. Gandalfo la Griza estis nia estro.

– Gandalfo! – Eomero ekkriis. – Gandalfo Grizmantelo estas konata en Markio; sed lia nomo, mi avertas vin, ne plu estas pasvorto al la reĝa favoro. Li gastis en la lando multfoje laŭ la homa memoro, veninte laŭvole, post sezono aŭ post multaj jaroj. Li ĉiam heroldas pri strangaj okazaĵoj: Misheroldo, diras nun iuj.

» Efektive depost lia lasta alveno en la somero al ĉiuj aferoj okazis mise. Tiam komenciĝis nia problemo pri Sarumano. Ĝis tiam ni taksis Sarumanon nia amiko, sed Gandalfo venis tiam kaj avertis nin, ke subita milito prepariĝas en Isengardo. Li diris, ke li mem estis enkarcerigita en Ortanko kaj nur malfacile eskapis, kaj li petegis helpon. Sed Teodeno ne volis aŭskulti lin, kaj li foriris. Ne parolu laŭte la nomon Gandalfo al la oreloj de Teodeno! Li koleras. Ĉar Gandalfo prenis la ĉevalon, kiu nomiĝas Ombrofakso, la plej valoran el ĉiuj ĉevaloj de la reĝo, ĉefo de l’ Mearasoj, kiun rajtas rajdi nur la Mastro de Markio. Ĉar la patro de ilia raso estis la granda ĉevalo de Eorlo, kiu scipovis la lingvon de la homoj. Antaŭ sep noktoj Ombrofakso revenis; sed la reĝa kolero ne malpliiĝis, ĉar la ĉevalo estas nun sovaĝa kaj perraesas al neniu tuŝi ĝin.

– Do Ombrofakso sola trovis sian vojon el malproksima nordo, – diris Aragorno, – ĉar tie disiĝis li kaj Gandalfo. Sed ve! Rajdos Gandalfo ne plu. Li falis en mallumon en la Minejoj de Morio kaj ne plu eliros.

– Tio estas peza informo, – diris Eomero. – Almenaŭ al mi kaj al multaj; kvankam ne al ĉiuj, kiel vi eble konstatos, se vi alvenos la reĝon.

– Ĝi estas informo pli doloriga, ol iu ajn en tiu ĉi lando povas kompreni, kvankam ĝi eble efikos ilin severe antaŭ ol la jaro multe pli aĝiĝos, – diris Aragorno. – Sed kiam falas la grandaj, malpli grandaj devas gvidi. Mia parto estis gvidi nian Kunularon sur la longa vojo el Morio. Tra Lorieno ni venis – pri kio estus bone, ke vi ekkonu la veron antaŭ ol priparoli ĝin denove – kaj de tie laŭ la leŭgoj de la Granda Rivero ĝis la akvofaloj de Raŭroso. Tie Boromiron mortigis tiuj samaj orkoj, kiujn vi detruis.

– Ĉiuj viaj informoj estas veindaj! – ekkriis Eomero konsternite. – Granda domaĝo estas tiu morto al Minaso Tirit, kaj al ni ĉiuj. Tiu estis meritplena viro! Ĉiuj laŭdis lin. Li venis malofte al Markio, ĉar lin ĉiam okupis la militoj ĉe la orientaj landlimoj, sed mi vidis lin. Pli simila al la rapidaj filoj de Eorlo ol al la severaj viroj de Gondoro li ŝajnis al mi, kaj verŝajne montriĝonta kiel grandioza estro de sia popolo en konvena tempo. Sed ni ricevis neniun sciigon el Gondoro pri tiu ĉi doloraĵo. Kiam li falis?

– Jam estas la kvara tago de kiam li estis mortigita, – respondis Aragorno, – kaj ekde la vespero de tiu tago ni vojaĝis el la ombro de Tol Brandiro.

– Ĉu piede? – ekkriis Eomero.

– Jes, precize kiaj vi vidas nin.

Vasta miro envenis la okulojn de Eomero.

– Paŝegulo estas nomo tro povra, filo de Aratorno, – li diris. – Flugpieda mi nomas vin. Tiun faraĵon de la tri amikoj devus oni prikanti en multaj haloj. Kvardek leŭgojn plus kvin vi tramezuris antaŭ fino de la kvara tago! Fortika estas la raso Elendila! Sed nun, mastro, kion vi volas, ke mi faru? Mi devas reiri haste al Teodeno. Mi parolis singarde antaŭ miaj homoj. Estas vere, ke ni ankoraŭ ne militas malkaŝe kontraŭ la Nigra Lando, kaj troviĝas kelkaj, proksimaj al la reĝa orelo, kiuj esprimas poltronajn konsilojn; sed milito venas. Ni ne forlasos nian malnovan aliancon kun Gondoro, kaj dum ili batalos ni helpos ilin: tion diras mi kaj ĉiuj kiuj konsentas kun mi. Orient-markio estas mia komandejo, la respondeco de la Tria Marŝalo, kaj mi forigis tute niajn gregojn kaj paŝtistojn, retirinte ilin trans Entvaŝon kaj lasinte surloke nur gardistojn kaj rapidajn skoltojn.

– Do vi ne pagas tributon al Saŭrono? – diris Gimlio.

– Ni tion ne faras nek iam ajn faris, – diris Eomero kun ekfajro de l’ okuloj, – kvankam venis al miaj oreloj, ke tiu mensogo estas disvastigita. Antaŭ kelkaj jaroj la mastro de l’ Nigra Lando volis aĉeti de ni ĉevalojn je alta prezo, sed ni tion rifuzis, ĉar la bestojn li misutiligas. Poste li sendis kaperantajn orkojn, kaj ili forkondukis tiom, kiom ili povis, elektante ĉiam ĉevalojn nigrajn: malmultaj el tiuj jam restas. Tiukiale nia malpaco kun la orkoj estas severa.

» Sed aktuale nin ĉefe koncernas Sarumano. Li pretendis mastrecon de tiu ĉi tuta lando, kaj okazis milito inter ni dum multaj monatoj. Li prenis orkojn por servi lin, kaj luprajdantojn, kaj misajn homojn, kaj li fermis kontraŭ nin la Breĉon, tiel ke ni probable estas atakotaj tiel oriente kiel okcidente.

» Estas malfacile trakti tian malamikon: li estas sorĉisto tiel ruza kiel kaŝiĝe lerta, ĉar li havas multajn aspektojn. Li iras tien-reen, oni diras, kiel maljunulo en kapuĉo kaj mantelo, tre simile al Gandalfo, kiel multaj nun memoras. Liaj spionoj trapasas ĉiujn retojn, kaj liaj birdoj misaŭguraj flugas libere sur la ĉielo. Mi ne scias, kiel ĉio finiĝos kaj mia koro dubemas; ĉar ŝajnas al mi, ke ne ĉiuj liaj amikoj loĝas en Isengardo. Sed se vi venos al la reĝa domo, vi vidos mem. Ĉu vi volas veni? Ĉu mi vane esperas, ke vi estas sendita al mi kiel helponto dum dubo kaj bezono?

– Mi venos, kiam mi povos, – diris Aragorno.

– Venu nun! – diris Eomero. – La Heredonto de Elendilo vere estus forto por la Filoj de Eorlo en tiu ĉi misa sezono. Okazas ĝuste nun batalo ĉe la Okcidentujo, kaj mi timas, ke tio finiĝos malbone por ni.

» Efektive, al tiu ĉi rajdado norden mi iris sen permeso de la reĝo, ĉar dum mia foresto lia domo estas lasita kun malmulte da gardado. Sed skoltoj avertis min antaŭ tri noktoj pri la ork-bando alvenanta el la Orienta Muro, kaj ili raportis, ke kelkaj inter ili portis la blankan insignon de Sarumano. Do suspektante tion, kion mi plej timas, nome ligon inter Ortanko kaj la Nigra Turego, mi forkondukis mian eoredon, virojn de mia propra sekvantaro; kaj ni ĝisvenis la orkojn je noktiĝo antaŭ du tagoj, proksime al la limoj de la Entarbaro. Tie ni ĉirkaŭis ilin, kaj ekbatalis hieraŭ je la tagiĝo. Dek kvin el miaj viroj mi perdis kaj dek du ĉevalojn, ve! Ĉar la orkoj estis pli multaj ol ni anticipis. Aliaj aliĝis al ili, veninte el la oriento el trans la Granda Rivero: iliaj spuroj estas klare videblaj iom norde de ĉi loko. Kaj ankaŭ aliaj venis el la arbaro. Grandaj orkoj, kiuj ankaŭ portis la Blankan Manon de Isengardo: tiu speco estas pli forta kaj pli danĝera ol ĉiuj aliaj.

» Malgraŭ tio ni detruis ilin. Sed ni tro longe forestas. Oni bezonas nin sude kaj okcidente. Ĉu vi ne volas veni? Troviĝas aldonaj ĉevaloj, kiel vi vidas. Estas farota laboro por la Glavo. Jes, kaj ni povus utiligi la hakilon de Gimlio kaj la pafarkon de Legolaso, se ili volos pardoni miajn hastajn vortojn pri la Damo de l’ Arbaro. Mi nur parolis, kiel parolas ĉiuj homoj en mia lando, kaj mi volonte lernus pli bonan.

– Mi dankas vin pro viaj afablaj vortoj, – diris Aragorno, – kaj mia koro deziras akompani vin; sed mi ne povas forlasi miajn amikojn, dum restas espero.

– Espero ne restas, – diris Eomero. – Viajn amikojn vi ne trovos ĉe la nordaj limoj.

– Tamen miaj amikoj ne estas malantaŭe. Ni trovis klaran atestaĵon ne malproksime de la Orienta Muro, ke almenaŭ unu el ili ankoraŭ estis tie vivanta. Sed inter la muro kaj la montetoj ni trovis neniun alian postsignon de ili, kaj neniuj spuroj deviis tien aŭ alien, se mia lerto ankoraŭ ne forlasis min.

– Do kio okazis al ili laŭ via opinio?

– Mi ne scias. Eble ili estas murditaj kaj forbruligitaj inter la orkoj; sed vi diris, ke tio ne povas esti, kaj mi ne timas tion. Mi povas nur supozi, ke oni forportis ilin en la arbaron antaŭ la batalo, eble eĉ antaŭ ol vi ringis viajn malamikojn. Ĉu vi povas ĵuri, ke neniu eskapis tiamaniere el via reto?

– Mi pretus ĵuri, ke neniu orko eskapis post kiam ni ekvidis ilin, – diris Eomero. – Ni atingis la arbarorandon antaŭ ili, kaj se post tio iu alia vivanto trabreĉis nian ringon, tiu estis nenia orko kaj posedis ian elfan potencon.

– Niaj amikoj estas vestitaj precize kiel ni, – diris Aragorno; – kaj vi preterpasis nin en plena taglumo.

– Tion mi forgesis, – diris Eomero. – Estas malfacile certi pri io ajn inter tiom da mirindaĵoj. La mondo tute strangiĝis. Elfo kaj gnomo kunule promenas en niaj ĉiutagaj kampoj; kaj oni parolas kun la Damo de l’ Arbaro kaj tamen travivas; kaj revenas al milito la Glavo kiu estis rompita dum la longaj epokoj, antaŭ ol la patroj de niaj patroj enrajdis en Markion! Kiel juĝu homo kion fari en tia epoko?

– Kiel li juĝis ĉiam, – diris Aragorno. – Bono kaj miso ne ŝanĝiĝis depost la praepoko; kiel ili ankaŭ ne estas tiaj inter elfoj kaj gnomoj kaj aliaj inter homoj. Estas la devo de homo konstati ilin, tiom en la Ora Arbaro kiom en lia propra domo.

– Ja vere, – diris Eomero. – Sed vin mi ne pridubas, nek la faron kiun mia koro volas fari. Tamen mi ne rajtas libere fari ĉion laŭ mia volo. Kontraŭas nian leĝaron permesi, ke fremduloj vagu laŭvole en nia lando, ĝis la reĝo mem cedas al ili tiun rajton, kaj la ordono pli severas dum ĉi tagoj de danĝero. Mi petegis, ke vi revenu volonte kun mi, kaj tion vi ne volas. Mi malemas komenci batalon de cent kontraŭ tri.

– Mi ne opinias, ke via leĝaro estas kreita por tia hazardo, – diris Aragorno. – Kaj efektive mi ne estas fremdulo; ĉar mi estis en tiu ĉi lando pli frue, pli ol unufoje, kaj rajdis kun la armeo de rohananoj, kvankam kun alia nomo kaj en alia aspekto. Vin mi ne vidis pli frue, ĉar vi estas juna, sed mi kunparolis kun Eomundo, via patro, kaj kun Teodeno filo de Tengelo. Neniam en antaŭa epoko iu ajn alta mastro de tiu ĉi lando devigis homon forlasi serĉon kia la mia. Almenaŭ mia devo estas klara: pluiri. Vidu jam, filo de Eomundo, oni devas finfine elekti. Helpu nin, aŭ plej malbone lasu nin liberaj. Aŭ provu apliki vian leĝon. Se tion vi faros, troviĝos malpli multaj por reiri al via milito aŭ al via reĝo.

Eomero silentis momente, poste li parolis.

– Al ni ambaŭ necesas urĝo, – li diris. – Mia aro jukas foriri, kaj ĉiu horo malpliigas vian esperon. Jen mia elekto. Vi rajtas iri; kaj cetere mi pruntedonos al vi ĉevalojn. Nur tion ĉi mi petas: kiam via serĉo estos plenumita, aŭ pruviĝos vana, revenu kun la ĉevaloj trans Entvaŝon al Meduseldo, la alta dorao en Edoraso, kie Teodeno nun sidas. Tiel vi pruvos al li, ke mi ne misjuĝis. Tiel mi metas min, kaj eble eĉ mian vivon, en la kuratorecon de via fidindeco. Ne neglektu.

– Mi ne neglektos, – diris Aragorno.

Vidiĝis granda miro kaj multaj ombraj kaj dubemaj gvatoj inter la viroj de Eomero, kiam tiu ordonis, ke la kromĉevaloj estu pruntedonitaj al la fremduloj; sed nur Eotano aŭdacis paroli malkaŝe:

– Tio eble konvenas por tiu mastro de la raso el Gondoro, laŭ lia pretendo, sed kiu aŭdis pri ĉevalo de Markio donita al gnomo?

– Neniu, – diris Gimlio. – Kaj ne ĝenu vin: neniu iam aŭdos pri tio. Mi preferas marŝi ol sursidi la dorson de ajna besto tiom granda, donita ĉu sen, ĉu kun bedaŭro.

– Sed nun vi devos rajdi, aŭ vi malhelpos nin, – diris Aragorno.

– Venu, vi sidos malantaŭ mi, amiko Gimlio, – diris Legolaso. – Tiam ĉio estos en ordo, kaj al vi necesos nek pruntepreni ĉevalon, nek esti ĝenata per ĉevalo.

Oni kondukis al Aragorno grandan malhelgrizan ĉevalon, kaj li surseliĝis.

– Ĝi nomiĝas Hasufelo, – diris Eomero. – Ke ĝi portu vin taŭge kaj al fortuno pli prospere ol spertis Garulfo, ĝia antaŭa mastro.

Ĉevalo pli malgranda kaj malpli peza, sed agitiĝema kaj arda, estis kondukita al Legolaso. Arodo ĝi nomiĝis. Sed Legolaso petis, ke oni forprenu la selon kaj bridon. “Tion mi ne bezonas”, – li diris kaj malpeze sursaltis, kaj je ĉies miro Arodo estis malsovaĝa kaj agopreta sub li, moviĝante tien kaj reen pro nuraj vortoj: tia estis la elfa metodo ĉe ĉiuj bonaj bestoj. Gimlion oni suprenlevis malantaŭ lian amikon, al kiu li kroĉiĝis, apenaŭ pli senĝena ol Sam Vato en boato.

– Adiaŭ, kaj vi trovu kion vi serĉas! – kriis Eomero. – Revenu laŭeble baldaŭ, kaj niaj glavoj poste brilu kune!

– Mi venos, – diris Aragorno.

– Kaj ankaŭ mi venos, – diris Gimlio. – La afero de la Damo Galadriela daŭre kuŝas inter ni. Mi ankoraŭ devos instrui al vi parolojn ĝentilajn.

– Ni vidos, – diris Eomero. – Tiom da strangaĵoj hazardis, ke lerni laŭdon al bela sinjorino sub la amaj frapoj de gnoma hakilo ne ŝajnos granda mirindaĵo. Adiaŭ!

Tion dirinte ili disiĝis. Tre rapidaj estis la ĉevaloj de Rohano. Kiam post kelka tempo Gimlio rigardis reen, la trupo de Eomero estis jam eta kaj malproksima. Aragorno ne rigardis reen: li rigardis la postsignojn dum la rapida antaŭeniro, klinante la kapon apud la kolo de Hasufelo. Post nelonge ili alvenis la bordon de Entvaŝo, kaj tie ili renkontis la aliajn spurojn, pri kiuj Eomero aludis, venantajn suben el la oriento de sur la montaro.

Aragorno elseliĝis kaj esploris la teron, poste saltis denove selen kaj forrajdis iom orienten, restante unuflanke kaj zorgante ne surrajdi la spurojn. Poste li denove elseliĝis kaj esploris la teron, piedirante jen antaŭen jen malantaŭen.

– Malmulto troveblas, – li diris reveninte. – La ĉefaj spuroj estas tute konfuzitaj pro l’ trapaso de la rajdistoj, kiam ili revenis; ilia unua vojo certe kuŝis pli proksime al la rivero. Sed tiu ĉi vojo orienten estas freŝa kaj klara. Neniu spuro troviĝas tie de piedoj irantaj la kontraŭan direkton, reen al Anduino. Nun ni devos rajdi malpli rapide kaj certiĝi, ke neniuj spuroj devias ambaŭflanke. La orkoj ekde ĉi tie certe konstatis, ke ili estas ĉasataj; ili eble provis iel forigi siajn kaptitojn antaŭ ol oni alvenis ilin.

Dum ili rajdis antaŭen, la tago estis nuboplena. Malaltaj grizaj nuboj venis trans la Montaron. Nebuleto vualis la sunon. Ĉiam pli proksime superombris la arbvestitaj deklivoj de Fangorno, malrapide malheliĝantaj dum la suno iris okcidenten. Ili vidis neniujn spurojn dekstre kaj maldekstre, sed jen kaj jen ili pasis unuopajn orkojn, falhaltigitajn dum la forkuro, kun grizplumaj sagoj eniĝintaj dorse aŭ gorĝe.

Finfine, dum la posttagmezo estis forvelkanta, ili alvenis la randon de la arbarego, kaj en aperta maldensejo ili trovis la lokon de la granda bruligado: la cindroj ankoraŭ varmegis kaj fumis. Apude troviĝis amasego da kaskoj kaj maŝkirasoj, fenditaj ŝildoj kaj rompitaj glavoj, pafarkoj kaj sagoj, kaj aliaj armaĵoj. Sur fosto en la mezo estis muntita granda goblena kapo: sur ties frakasita kasko plu videblis la blanka signo. Pli fore, apud la rivero, kie ĝi elfluis el la arbarorando, troviĝis tumulo. Ĝi estis nove kreita; la kruda tero estis kovrita de freŝe tranĉitaj herbgrunderoj: ĉirkaŭe estis starigitaj dek kvin lancoj.

Aragorno kaj ties kunuloj esploris larĝe ĉirkaŭ la batalkampo, sed la lumo forvelkis kaj la vespero baldaŭ malheliĝis malklara kaj nebuleca. Ĝis noktiĝo ili trovis neniun spuron de Gaja kaj Grinĉjo.

– Ni povas neniom pli, – diris Gimlio triste. – Ni frontis multajn enigmojn de kiam ni venis al Tol Brandiro, sed tiu ĉi estas plej malfacile solvebla. Mi konjektas, ke la bruligitaj ostoj de la hobitoj estas jam miksitaj kun tiuj de la orkoj. Tio estos peza informo por Frodo, se li ĝisvivos aŭdi ĝin; kaj peza ankaŭ por tiu maljuna hobito, kiu atendas en Rivendelo. Elrondo kontraŭis ilian vojaĝon.

– Sed Gandalfo ne, – diris Legolaso.

– Sed Gandalfo elektis mem vojaĝi, kaj li la unua perdiĝis, – respondis Gimlio. – Lia aŭgurado perfidis lin.

– La konsiloj de Gandalfo ne fondiĝis sur antaŭscio pri sekureco, por li aŭ por aliaj, – diris Aragorno. – Ekzistas aferoj prefere komencotaj ol rifuzotaj, eĉ se la finrezulto estas neklara. Sed mi ankoraŭ ne forlasos tiun ĉi lokon. Ĉiuokaze ni devas atendi ĉi tie la mateniĝon.

Iom ekster la batalkampo ili bivakis sub larĝa arbo: tiu aspektis kiel kaŝtanarbo, kaj tamen ĝi plu portis multajn larĝajn brunajn foliojn el antaŭa jaro, kvazaŭ sekaj manoj kun longaj disigitaj fingroj; tiuj klakis morne pro la nokta venteto.

Gimlio ektremis. Ili kunportis nur po unu lankovrilon.

– Ni ĉendu fajron, – li diris. – Mi jam ne zorgas pri la danĝero. La orkoj venu tiel dense kiel someraj tineoj ĉirkaŭ kandelo!

– Se tiuj malfeliĉaj hobitoj disvagas en la arbaro, tio eble logus ilin ĉi tien, – diris Legolaso.

– Kaj ĝi eble logus aliaĵojn, nek orkajn nek hobitajn, – diris Aragorno. – Ni proksimas al la montaj limregionoj de l’ perfidulo Sarumano. Cetere ni troviĝas je la eĝo mem de Fangorno, kaj oni diras, ke estas danĝere tuŝi ties arbojn.

– Sed la rohananoj kreis grandan bruladon ĉi tie hieraŭ, – diris Gimlio, – kaj ili faligis arbojn por la fajro, kiel videblas. Tamen ili pasigis poste la nokton ĉi tie sendomaĝe, kiam finiĝis ilia laboro.

– Ili estis multaj, – diris Aragorno, – kaj ilin ne ĝenas la kolero de Fangorno, ĉar ili malofte venas ĉi tien, kaj ili ne iras sub la arbojn. Sed niaj vojoj verŝajne kondukos nin en la arbaron mem. Do gardu vin! Tranĉu neniom da viva ligno!

– Ne necesas, – diris Gimlio. – La rajdistoj postlasis sufiĉe da splitoj kaj branĉoj, kaj morta ligno kuŝas abunde. – Li foriris por kolekti brulaĵon, kaj sin okupis per konstruo kaj ĉendo de fajro; sed Aragorno sidis silenta, dorse apogita per la granda arbo, profunde pensante; kaj Legolaso staris sola en la maldensejo, rigardante la profundan ombron de la arbaro, kliniĝante antaŭen, kiel aŭskultanto al voĉoj defore alvokantaj.

Kiam la gnomo bruligis malgrandan helan fajron, la tri kunuloj proksimiĝis al ĝi kaj sidiĝis kune, kovrante ĝian lumon per siaj kapuĉitaj figuroj. Legolaso suprenrigardis al la branĉoj de la arbo etendiĝantaj super ili.

– Vidu! – li diris. – La arbo estas kontenta pri la fajro!

Eble temis pri tio, ke la dancantaj ombroj trompis iliajn okulojn, sed certe al ĉiu el la kunuloj ŝajnis, ke la branĉoj kurbiĝas tien aŭ alien por alveni supre de la flamoj, dum la superaj branĉoj kliniĝas; la brunaj folioj nun elstaris rigide, kaj kunfrotiĝis kiel multaj malvarmaj sulketaj manoj spertantaj komforton pro la varmo.

Estis silento, ĉar subite la malhela kaj nekonata arbaro, tiel proksima, sentigis sin kiel granda minaca ĉeestaĵo plena de ia sekreta intenco. Post kelka tempo denove parolis Legolaso.

– Celeborno avertis, ke ni ne iru profunden en Fangornon, – li diris. – Ĉu vi scias kial, Aragorno? Kiaj estas la arbaraj fabeloj, pri kiuj Boromiro aŭdis?

– Mi aŭdis multajn rakontojn en Gondoro kaj aliloke, – diris Aragorno, – sed sen la vortoj de Celeborno mi taksus ilin nur fabeloj kreitaj de la homoj dum velko de vera scio. Mi pensis demandi vin pri la tiuafera aŭtentikeco. Kaj se elfo de l’ arbaro ne scias, kiel povu homo respondi?

– Vi pli vojaĝis ol mi, – diris Legolaso. – Mi aŭdis nenion pri ĝi en mia propra lando, krom nur kantoj kiuj rakontas kiel la onodroj, kiujn la homoj nomas entoj, tie loĝis antaŭ longe. Ĉar Fangorno estas malnova, malnova eĉ laŭ elfaj kriterioj.

– Jes, ĝi estas malnova, – diris Aragorno, – tiel malnova kiel la arbaro apud la Dolmenejo, kaj ĝi estas multe pli granda. Elrondo diris, ke la du estas parencaj, la lastaj fortikaĵoj de la potencaj arbaroj de la pratempo, en kiuj vagis la unuenaskitoj, dum la homoj ankoraŭ dormis. Tamen Fangorno tenas ian propran sekreton. Kia ĝi estas, mi ne scias.

– Kaj mi ne volas scii, – diris Gimlio. – Nenio loĝanta en Fangorno estu ĝenata miakonte!

Ili lotumis pri la vaĉoj, kaj la loto de la unua vaĉo falis al Gimlio. La aliaj kuŝiĝis. Preskaŭ tuj dormo envolvis ilin.

– Gimlio! – diris Aragorno dormeme. – Memoru, ke estas danĝere tranĉi branĉon aŭ branĉeton de vivanta arbo en Fangorno. Sed ne vagu tro malproksimen serĉante mortan lignon. Prefere lasu, ke la fajro estingiĝu! Voku min laŭbezone!

Je tio li endormiĝis. Legolaso jam kuŝis senmova, la belaj manoj estis falditaj sur lia brusto, la okuloj nefermitaj, kunfandante vivan nokton kaj profundan sonĝon laŭ la elfa maniero. Gimlio sidis kurbiĝinte apud la fajro, movante sian dikfingron mediteme laŭ la eĝo de sia hakilo. La arbo susuris. Mankis aliaj sonoj.

Subite Gimlio levis la kapon, kaj jen ĝuste rande de la fajrolumo staris kurbiĝinta maljunulo, apogante sin per bastono kaj volvite en vasta mantelo; lia larĝranda ĉapelo estis surtirita ĝis liaj okuloj. Gimlio saltstariĝis, momente tro konsternita por ekkrii, kvankam tuj fulmis en lia menso supozo ke alvenis al ili Sarumano. Aragorno kaj Legolaso, vekitaj per lia subita ekmovo, sidiĝis kaj rigardegis. La maljunulo nek parolis nek signis.

– Nu, oĉjo, kiel ni servu vin? – diris Aragorno, saltstariĝinte. – Venu varmiĝi, se vi fridas! – Li paŝis antaŭen, sed la maljunulo estis jam for. Neniu lia spuro troveblis proksime, kaj ili ne riskemis iri foren. La luno jam subiris, kaj la nokto tre mallumis.

Subite Legolaso ekkriis:

– La ĉevaloj! La ĉevaloj!

La ĉevaloj estis foririntaj. Ili eltrenis siajn ligaĵojn kaj malaperis. Dum kelka tempo la tri kunuloj staris silente kaj senmove, ĉagrenitaj pro tiu nova frapo de misfortuno. Ili estis ĉe la rando de Fangorno, kaj multegaj leŭgoj kuŝis inter ili kaj la viroj de Rohano, iliaj solaj amikoj en tiu ĉi vasta kaj danĝera lando. Dum ili senmovis, ŝajnis al ili, ke ili aŭdas, malproksime en la nokto, sonon de ĉevaloj henantaj kaj blekantaj. Poste ĉio denove silentiĝis, krom la frida susuro de la vento.

– Nu, ili foriris, – diris Aragorno finfine. – Ni ne povas trovi ilin nek kapti ilin; do se ili ne revenos propravole, necesas ke ni malhavu ilin. Ni ekiris per la piedoj kaj tiujn ni ankoraŭ posedas.

– Piedoj! – diris Gimlio. – Sed ni ne povos manĝi ilin, same kiel marŝi per ili. – Li ĵetis iom da brulaĵo sur la fajron kaj ekkaŭris apude.

– Antaŭ nur kelkaj horoj vi ne volis sidi sur ĉevalo de Rohano, – ridis Legolaso. – Iam vi iĝos rajdemulo.

– Neverŝajnas, ke mi havos la okazon, – diris Gimlio.

– Se vi volas scii mian penson, – li rekomencis post kelka tempo, – mi opinias, ke tiu estis Sarumano. Kiu alia? Memoru la vortojn de Eomero: “Li iras tien-reen kiel maljunulo en kapuĉo kaj mantelo”. Per tiuj vortoj. Li foriris kun niaj ĉevaloj aŭ fortimigis ilin, kaj jen ni estas. Venos al ni pli da problemoj, atentu miajn vortojn!

– Mi atentas ilin, – diris Aragorno. – Sed mi rimarkis ankaŭ, ke tiu maljunulo surhavis ĉapelon anstataŭ kapuĉo. Tamen mi ne dubas, ke vi konjektas prave, kaj ĉi tie ni estas en danĝero, ĉu nokte ĉu tage. Sed dume nenio alia fareblas ol ripozi, dum tio eblas. Nun vaĉos mi dum iom da tempo, Gimlio. Mi bezonas pli mediton ol dormon.

La nokto pasis malrapide. Legolaso sekvis Aragornon, kaj Gimlio sekvis Legolason, kaj iliaj vaĉoj trenpasis. Sed okazis nenio. Ne reaperis la maljunulo, kaj la ĉevaloj ne revenis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.