|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MASTRO DE L’ RINGOJAŭtoro: J.R.R. Tolkien |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Sam levis sin dolorplene de sur la tero. Momente li scivolis, kie li estas, kaj poste revenis al li la tutaj mizero kaj senespero. Li estis en la profunda malhelo antaŭ la suba enirejo de la orka fortikaĵo; ties latuna pordo estis fermita. Verŝajne li falis senkonscia, kiam li ĵetis sin kontraŭ ĝin; sed kiom longe li kuŝis tie, li ne sciis. Tiam li estis arda, senespera kaj furioza; nun lin tremigis la malvarmo. Li ŝteliris al la pordo kaj premis al ĝi sian orelon.
Forinterne li povis aŭdi mallaŭte la voĉojn de orkoj bruegantaj, sed baldaŭ ili ĉesis aŭ forpasis el aŭdodistanco, kaj ĉio silentiĝis. Lia kapo doloris, kaj liaj okuloj vidis fantomajn lumojn en la malhelo, sed li baraktis por sin ordigi kaj pensi. Estis ĉiuokaze klare, ke mankas espero pri eniro al la orka fortikaĵo tra tiu pordo; li eble atendus tie dum tagoj antaŭ ol ĝi estus malfermita, kaj atendado ne eblis: la tempo estis terure valora. Li jam ne plu dubis pri sia devo: li devos savi sian mastron aŭ perei klopodante.
– La pereo pli probablas, kaj ĉiuokaze estos pli facila, – li diris serioze al si, dum li eningigis Pikilon kaj forturnis sin de la latuna pordo. Li malrapide palpserĉis vojon en la mallumo tra la tunelo, ne riskante uzi la elfan lumon; kaj dumire li provis kunligi la okazaĵojn post kiam Frodo kaj li forlasis la krucvojon. Li scivolis, kioma horo estas. Ie inter unu tago kaj alia, li supozis, sed eĉ pri la tagoj li jam perdis la kalkulon. Li estis en malluma lando, kie la tagoj de la mondo ŝajnis forgesitaj, kaj kie ankaŭ ĉiuj enirintoj estis forgesataj.
– Mi scivolas, ĉu ili entute pensas pri ni, – li diris, – kaj kio okazas al ili ĉiuj tie fore. – Li gestis malprecize per sia mano en la aero; sed li fakte nun frontis suden, revenante al la tunelo de Ŝeloba, ne okcidenten. Fore okcidente en la mondo proksimiĝis la tagmezo de la dek-kvara tago de marto laŭ la Provinca kalkulo, kaj ĝuste nun Aragorno rekondukis el Pelargiro la nigran ŝiparon, kaj Gaja rajdis kun la rohananoj tra la Ŝtonfurgona Valo, dum en Minaso Tirit flamoj leviĝis kaj Grinĉjo vidis la frenezecon plifortiĝi en la okuloj de Denetoro. Tamen inter ĉiuj zorgoj kaj timoj la pensoj de iliaj amikoj konstante direktiĝis al Frodo kaj Sam. Ili ne estis forgesitaj. Sed ili estis fore ekster la helpatingo, kaj neniu penso povis havigi helpon al Samsaĝo, filo de Hamfasto. Li estis tutege sola.
Li revenis finfine al la ŝtona pordo de la orka koridoro, kaj plu ne kapablis trovi la klinkon aŭ riglilon, kiu fermtenis ĝin, li kiel antaŭe transgrimpis ĝin kaj falis malkrude al la tero. Poste li vojis kaŝeme al la elirejo de la tunelo de Ŝeloba, kie la ĉifonoj de ŝia granda araneaĵo daŭre disbloviĝis kaj ŝanceliĝis en la malvarma aero. Ĉar malvarma ĝi ŝajnis al Sam post la fetora mallumo malantaŭe; sed ties spiro refreŝigis lin. Li ŝteliris singarde eksteren.
Ĉio estis misaŭgure kvieta. La lumo ne pli fortis ol tiu de krepusko je fino de malhela tago. La vastaj vaporoj, kiuj leviĝis en Mordoro kaj fluis okcidenten, pasis malalte super lia kapo, granda konfuzaĵo el nuboj kaj fumo, jam denove prilumata per malvigle ruĝa ardo.
Sam rigardis supren al la orka turego, kaj subite tra ties mallarĝaj fenestroj lumoj gapis eksteren kvazaŭ ruĝaj okuletoj. Li scivolis, ĉu ili estas iaspeca signalo. Lia timo pri la orkoj, provizore forgesita pro lia kolero kaj lia senesperiĝo, nun revenis. Laŭ lia supozo nur unu proceduro eblis al li: pluiri kaj trovi la ĉefpordon de la terura turego, sed liaj genuoj sentiĝis feblaj, kaj li konstatis, ke li tremas. Tirante suben siajn okulojn de la turego kaj la kornoj de la fendaĵo antaŭ li, li obeigis siajn malvolontajn piedojn, kaj malrapide, plenstreĉe aŭskultante, gapante en densajn ombrojn de la apudvojaj rokegoj, li postsekvis siajn paŝojn, preter la loko, kie Frodo falis kaj daŭre la odoraĉo de Ŝeloba postrestis, kaj poste supren plu, ĝis li staris denove en la fendego mem, kie li surmetis la Ringon kaj vidis pasi la trupon de Ŝagrato.
Tie li haltis kaj sidiĝis. Provizore li ne plu povis peli sin antaŭen. Li sentis, ke post kiam li pasos la verton de la pasejo kaj faros unu paŝon vere suben al la lando Mordoro, tiu paŝo estos nerevokebla. Li neniam povus reveni. Sen klara celo li elprenis la Ringon kaj denove surmetis ĝin. Li tuj spertis la ŝarĝegon de ĝia pezo, kaj sentis freŝe, sed jam pli forte kaj urĝe ol iam, la malicon de la Mordora Okulo, serĉanta, klopodanta trapiki la ombrojn, kiujn ĝi kreis sindefende, sed kiuj nun malhelpis ĝin dum ĝia maltrankvilo kaj dubemo.
Kiel antaŭe Sam konstatis, ke lia aŭdkapablo akriĝis, sed laŭ lia vido la ĉi-mondaj aferoj ŝajnis maldensaj kaj malprecizaj. La rokmuroj de la vojo estis palaj, kvazaŭ vidataj tra nebuleto, sed ankoraŭ li aŭdis fore la bobeladon de Ŝeloba en ties mizero; akre, klare kaj tre proksime tio ŝajnis, li aŭdis kriojn kaj interfrapon de metalo. Li saltstariĝis, kaj premis sin al la apudvoja muro. Lin ĝojigis la Ringo, ĉar jen estis alia trupo da orkoj marŝanta. Aŭ tiel li unue supozis. Tiam subite li konstatis, ke ne estas tiel, lia aŭdado trompis lin: la orkaj krioj venis el la turego, kies plej alta korno estis nun rekte super li, maldekstre de la fendego.
Sam horortremis kaj klopodis devigi sin moviĝi. Klare estis iu fimagio. Eble malgraŭ ĉiuj ordonoj la krueleco de la orkoj superregis ilin, kaj ili turmentas Frodon, aŭ eĉ sovaĝe dishakas lin. Li aŭskultis; kaj al li venis ekbrilo de espero. Ne multe dubeblis: okazas luktado en la turego, la orkoj evidente batalas inter si, Ŝagrato kaj Gorbago venis al interbatiĝo. Malgraŭ malforto de la espero alportita de lia konjekto, ĝi sufiĉis por vigligi lin. Eble troviĝis eta ebleco. Lia amo al Frodo leviĝis super ĉiujn aliajn pensojn, kaj forgesinte sian danĝeron li kriis laŭte:
– Mi venas, sinjoro Frodo!
Li kuris antaŭen ĝis la verto de la suprenira pado kaj transiris ĝin. Tuj la vojo turniĝis maldekstren kaj plonĝis krute suben. Sam jam transiris en Mordoron.
Li demetis la Ringon, motivita eble per iu profunda antaŭvido de danĝero, kvankam interne li pensis nur, ke li deziras vidi pli klare.
– Prefere rigardi la plej malbonan, – li murmuris. – Ne utilas ĉirkaŭstumbli en nebulo!
Malmola kaj kruela kaj amara estis la lando, kiun trafis lia rigardo. Antaŭ liaj piedoj la plejalta firsto de Efelo Duad apike subiris laŭ grandaj klifoj en malluman kavon, aliflanke de kiu leviĝis alia firsto, malpli alta, kies randon noĉis kaj zigzagis rokoj dentaĉsimilaj, kiuj elstaris nigre kontraŭ la ruĝa lumo malantaŭa: tio estis la morna Morgajo, la interna ringo de la bariloj de la lando. Malproksime poste, sed preskaŭ rekte antaŭe, trans larĝa lago da mallumo punktita je etaj fajroj, vidiĝis granda brulardo; kaj de ĝi leviĝis laŭ enormaj kolonoj kirliĝa fumo, bistre ruĝa ĉe la radikoj, supre nigra, kie ĝi mergiĝis kun la ondeganta baldakeno, kiu tegmente kovris la tutan malbenitan landon.
Sam estis rigardanta Orodruinon, la Fajromonton. Ĉiam denove la fornoj malproksimaj sub ĝia cindra konuso ardiĝis kaj kun grandaj ŝveliĝoj kaj pulsadoj elverŝis riverojn da fandita rokaĵo el abismoj en ĝiaj flankoj. Iuj fluis flamante al Baraduro tra enormaj kaneloj; iuj serpentumis sur la ŝtonozan ebenaĵon, ĝis ili malvarmiĝis kaj kuŝis kvazaŭ torditaj drakformoj vomitaj el la turmentita tero. En ĝuste tia naskturmenta horo Sam ekvidis la Monton de Sorto, kaj ties lumo, barita per la alta ekrano de Efelo Duad disde tiuj, kiuj grimpis la vojon el la okcidento, nun ekflagris sur la nudaj rokfacoj, tiel ke ili ŝajnis saturiĝi je sango.
En tiu terura lumo Sam staris konsternite, ĉar nun, rigardante maldekstren, li povis vidi la turegon de Cirito Ungol en ties tuta forto. La korno, kiun li vidis de la alia flanko, estis nur ties plej supra tureto. Ĝia orienta faco baŭmis laŭ tri grandaj ŝtupoj desur breto en la monta muro fore sube; ĝia dorso estis turnita al klifego malantaŭe, de kiu ĝi elstaris je pintaj bastionoj, unu super alia, malgrandiĝantaj dum la supreniro, kun krutaj flankoj el lerta masonaĵo, kiu frontis nord-orienten kaj sud-orienten. Super la plej malalta ŝtupo, je ducent futoj sub la loko, kie Sam nun staris, troviĝis muro krenela, kiu enfermis mallarĝan korteton. Ties pordo, je la pli proksima sud-orienta flanko, malfermiĝis al larĝa vojo, kies ekstera randmuro laŭiris eĝon de krutegaĵo, ĝis ĝi deviis suden kaj serpentumis suben en la mallumon por aliĝi al la vojo venanta tra la Morgula Pasejo. Poste ĝi daŭris tra segildenta fendo en Morgajo eksteren al la valo de Gorgoroto kaj plu al Baraduro. La mallarĝa supra vojeto, kie staris Sam, saltis rapide suben por renkontiĝi kun la ĉefvojo sub la brovumantaj muroj proksime al la turega pordego.
Rigardante ĝin Sam subite komprenis, preskaŭ ŝokite, ke tiu ĉi fortikaĵo estis konstruita ne por bari eksterajn malamikojn, sed por reteni ilin interne. Ĝi estis efektive laboraĵo de Gondoro antaŭ longege, orienta antaŭposteno de la defendaĵoj de Itilio, kreita kiam post la Lasta Alianco la homoj el Okcidentio gardis la misan landon de Saŭrono, kie ankoraŭ kaŝiĝis liaj kreaĵoj. Sed simile al Narĥosto kaj Karĥosto, la Turegoj de la Dentoj, ankaŭ ĉi tie la vigilado malsukcesis, kaj perfido transdonis la turegon al la Mastro de la Ringofantomoj, kaj jam dum multaj jaroj ĝi estis okupata de misuloj. Post la reveno al Mordoro Saŭrono trovis ĝin utila; ĉar li havis malmultajn servistojn, sed multajn timigitajn sklavojn, kaj daŭre ĝia celo estis kiel pratempe malhelpi eskapon el Mordoro. Tamen se malamikoj aŭdacus provi la sekretan eniron al tiu lando, tiam ĝi estus ankaŭ lasta sendorma gardo kontraŭ iuj, kiuj eble preterpasus la vigiladon de Morgulo kaj Ŝeloba.
Tro klare Sam vidis kiel senespere estus, se li kaŝe descendus sub tiuj multokulaj muroj por pasi la gardatan pordon. Kaj eĉ se li farus tion, li ne povus longe iri laŭ la gardata vojo; eĉ la nigraj ombroj, profunde kuŝantaj ekster atingo de la ruĝa ardo, ne longe ŝirmus lin de la noktokulaj orkoj. Sed kvankam tiu vojo estus senespera, lia tasko jam pli malbonis: ne eviti kaj eskapi la pordon, sed eniri tra ĝi, senakompane.
Lia penso turniĝis al la Ringo, sed tie konsolo mankis, ĉeestis nur timego kaj danĝero. Tuj post kiam li ekvidis en la foro la brulantan Monton de Sorto, li konstatis ŝanĝiĝon en sia ŝarĝo. Dum ĝi proksimiĝis al la fornegoj, kie en la fundoj de la tempo ĝi estis formita kaj forĝita, la potenco de la Ringo kreskis, kaj ĝi fariĝis pli danĝera, neregebla krom per iu fortega volo. Dum Sam staris tie, kvankam la Ringon li ne havis surfingre, kaj ĝi pendis sur sia ĉeno ĉirkaŭ lia kolo, li sentis sin pligrandigita, kvazaŭ li estus vestita en enorma distordita ombro de si mem, vasta kaj misaŭgura minaco haltigita sur la muroj de Mordoro. Li sentis, ke de tiam li havas nur du elekteblojn: rifuzi la Ringon, kvankam ĝi turmentus lin; aŭ pretendi ĝin kaj defii la Potencon sidantan en ĝia malhela fortikaĵo post la valo de ombroj. Jam la Ringo tentis lin, mordante liajn volon kaj racion. Nekredeblaj fantaziaĵoj leviĝis en lia menso; kaj li vidis Samsaĝon la Fortan, Heroon de la Epoko, paŝeganta kun flamanta glavo tra la sombriĝa lando, kaj armeojn entuziasme kuniĝantaj laŭ lia alvoko, kiam li marŝis por renversi Baraduron. Kaj poste ĉiuj nuboj forruliĝis, kaj blanka suno leviĝis, kaj pro lia ordono la valo de Gorgoroto estiĝis ĝardeno de floroj kaj arboj kaj naskis fruktojn. Necesis nur ke li surfingrigu la Ringon kaj pretendu ĝin por si, kaj ĉi ĉio povus okazi.
En tiu horo tenta, ĝuste la amo al la mastro plej helpis lin plu esti firma; sed ankaŭ en lia fundo vivis ankoraŭ nevenkite lia ordinara hobita sagaco: li sciis en la kora kerno, ke li ne sufiĉe grandas por toleri tian ŝarĝon, eĉ se tiaj vizioj ne estus nura trompo por perfidi lin. Unu ĝardeneto de libera ĝardenisto estis lia tuta bezono kaj rajto, ne ĝardeno ŝvelinta al regno; la propraj manoj uzotaj, ne la manoj de aliuloj ordonotaj.
– Kaj ĉiuokaze nur truko estas ĉi tiuj ideoj, – li diris al si. – Li ekvidos min kaj senkuraĝigos min, antaŭ ol mi povos eĉ ekkrii. Li ekvidos min sufiĉe rapide, se mi surmetos la Ringon nun, en Mordoro. Nu, jen mia tuta konkludo: la aferoj ŝajnas tiel senesperaj kiel frosto en printempo. Ĝuste kiam nevidebleco estus vere utila, la Ringon mi ne povas uzi! Kaj se mi iam sukcesos pluiri, ĝi estos nenio alia ol trenaĵo kaj ŝarĝo ĉiupaŝe. Do, kion mi faru?
Li ne vere dubis. Li sciis, ke li devos subeniri al la pordego kaj ne plu prokrasti. Skuinte la ŝultrojn, kvazaŭ por forskui la ombron kaj forigi la fantomojn, li komencis malrapide subiri. Je ĉiu paŝo li ŝajnis plietiĝi. Li ne multe progresis ĝis li jam reŝrumpis al tre malgranda kaj timigita hobito. Li nun preterpasis sub la muroj mem de la turego, kaj la krioj kaj sonoj de batalado estis aŭdeblaj al liaj senhelpaj oreloj. Ĉi-momente la bruo ŝajnis veni el la korto malantaŭ la ekstera muro.
Sam estis proksimume duonvoje laŭ la pado, kiam el la malhela enirejo en la ruĝan ardon enkuris du orkoj. Ili ne turniĝis liadirekten. Ili celis la ĉefvojon; sed dum la kurado ili stumblis kaj falis teren kaj kuŝis senmove. Sam vidis neniujn sagojn, sed li supozis, ke la orkoj estas pafitaj de aliaj sur la remparo aŭ kaŝitaj en la ombro de la pordego. Li pluiris, premiĝante al la muro maldekstre. Unu suprenrigardo konvinkis lin, ke ne eblas ĝin grimpi. La masonaĵo leviĝis tridek futojn, sen fendeto aŭ breto, al superpendaj tavoloj similaj al renversitaj ŝtupoj. La pordo estis la sola vojo.
Li ŝteliris pluen; kaj dumire li scivolis, kiom da orkoj loĝas en la turego kun Ŝagrato, kaj kiom havas Gorbago, kaj pri kio ili kverelas, se tia estas la afero. La trupo de Ŝagrato pli frue ŝajnis ĉirkaŭ kvardeko, kaj tiu de Gorbago pli ol duoble tioma; sed kompreneble la patrolo de Ŝagrato estis nur parto de lia garnizono. Preskaŭ certe ili kverelis pri Frodo kaj la rabaĵo. Momente Sam haltis, ĉar subite la aferoj ŝajnis al li klaraj, preskaŭ kvazaŭ li vidus ilin propraokule. La kiraso mitrila! Kompreneble Frodo ĝin portas, kaj certe ili trovis ĝin. Kaj laŭ tio, kion Sam aŭdis, Gorbago certe avidas ĝin. Sed la ordonoj el la Malhela Turego estis tiutempe la sola protektaĵo de Frodo, kaj se oni ignorus ilin, Frodo povus esti iam ajn mortigita.
– Ek al, mizera pigrulo! – Sam kriis al si. – Nun tempas agi!
Li elingigis Pikilon kaj kuris al la malfermita pordo. Sed ĝuste kiam li estis enironta sub la arkaĵegon li spertis ŝokon: li kvazaŭ karambolus kun ia araneaĵo simila al tiu de Ŝeloba, sed nevidebla. Neniun obstaklon li povis vidi, sed io tro fortika kontraŭ plenumo de lia volo baris al li la vojon. Li ĉirkaŭrigardis, kaj tiam en la ombro de la pordego li vidis la Du Gardantojn.
Ili similis figuregojn sidantaj sur tronoj. Ĉiu el ili havis po tri ligitaj korpoj, kaj po tri kapoj frontantaj eksteren, internen kaj trans la enirejon. La kapoj havis vizaĝojn vulturajn, kaj sur iliaj genuegoj kuŝis krifsimilaj manoj. Ili ŝajnis ĉizitaj el grandaj ŝtonblokoj, nemoveblaj, kaj tamen ili konsciis: iu terura spirito de fia vigileco loĝis en ili. Ili rekonas malamikojn. Ĉu videbla, ĉu nevidebla, neniu povis preteri nerimarkite. Ili malpermesus lian eniron aŭ eskapon.
Hardante sian volon Sam denove puŝis sin antaŭen kaj haltis abrupte, ŝanceliĝante kvazaŭ pro bato al liaj brusto kaj kapo. Poste, multe riskante, ĉar nenion alian fareblan li povis elpensi, responde al subita penso veninta al li, li malrapide eligis la flakoneton de Galadriela kaj alte tenis ĝin. Ĝia blanka lumo rapide viviĝis, kaj la ombroj sub la malhela arkaĵo fuĝis. La monstraj Gardantoj sidis tie fridaj kaj senmovaj, rivelitaj laŭ sia tuta hida formo. Momente Sam ekvidis brileton en la nigraj ŝtonoj de iliaj okuloj, kies malico mem timigis lin; sed malrapide li sentis ilian volon ŝanceliĝi kaj diseriĝi en timon.
Li pretersaltis ilin; sed ĝuste dum li faris tion, reŝovante la flakoneton en sian sinon, li konsciis klare, kvazaŭ ŝtala stango klakfermiĝus malantaŭ li, ke ilia vigileco renoviĝis. Kaj el tiuj fiaj kapoj eliĝis alta akra krio, kiu eĥis en la baŭmaj muroj antaŭ li. Forsupre, kvazaŭ responda signalo, raŭka sonorilo sonigis unuopan baton.
– Jen farite! – diris Sam. – Mi sonorigis ĉe la dompordo! Nu, venu jam, iu ajn! Diru al komandanto Ŝagrato, ke la granda elfa batalisto vizitas, ankaŭ kun sia elfa glavo!
Aŭdiĝis neniu respondo. Sam paŝis antaŭen. Pikilo briletis blue en lia mano. La korto kuŝis en profunda ombro, sed li vidis, ke sur la pavimo estis dissternitaj multaj kadavroj. Ĝuste antaŭ liaj piedoj estis du orkaj arkpafistoj kun ponardoj en la dorsoj. Poste kuŝis multaj aliaj: iuj unuope, morthakitaj aŭ pafitaj; aliaj duope, ankoraŭ kroĉantaj unu la alian, mortigitaj dum la pika lukto mem, strangolantaj, mordantaj. La ŝtonoj estis glitige kovritaj de malhela sango.
Sam rimarkis du livreojn, unu signitan je la Ruĝa Okulo, la alian je luno misformita laŭ hidega vizaĝo de la morto, sed li ne haltis por rigardi de pli proksime. Trans la korto, pordego sube de l’ turego estis duone malfermita, kaj trairis ruĝa lumo: granda orko kuŝis morta sur la sojlo. Sam transsaltis la kadavron kaj eniris; kaj poste li ĉirkaŭgapis ne sciante kion fari.
Larĝa kaj eĥanta koridoro direktiĝis malantaŭen de la pordo al la montoflanko. Ĝin malhele lumigis torĉoj flagrantaj en krampoj sur la muroj, sed ĝia fora ekstremo perdiĝis en sombro. Multaj pordoj kaj trairejoj estis videblaj ambaŭflanke sporadaj; sed ĝi estis malplena escepte de du-tri pliaj kadavroj dissternitaj sur la planko. Pro tio, kion li aŭdis en la parolo inter la du trupestroj, Sam sciis, ke la morta aŭ viva Frodo plej verŝajne troviĝas en ĉambro alte en la turo tre supre; sed li eble devus serĉi dum tuta tago antaŭ ol trovi la vojon.
– Ĝi proksimas la malantaŭon, laŭ mia konjekto, – murmuris Sam. – La tuta turego supreniras kvazaŭ malantaŭen. Kaj ĉiuokaze mi prefere sekvu jenajn lumojn.
Li antaŭeniris laŭ la koridoro, sed jam malrapide, ĉiupaŝe malpli volonte. Teruro komencis denove kroĉi lin. Aŭdiĝis neniu sono krom la batado de liaj piedoj, kiu ŝajnis kreski al eĥanta bruo, kiel la frapado de manegoj sur la ŝtonoj. La kadavroj, la malpleno, la humidaj nigraj muroj kiuj en la torĉa lumo ŝajnis guti sangon, la timo pri subita morto embuskanta en iu pordejo aŭ ombro; kaj malantaŭ lia tuta menso la atendata gvata malicaĵo ĉe la pordego: ĉio ĉi estis preskaŭ pli ol li povis devigi sin fronti. Lukto estis al li pli bonvena – kontraŭ ne tro multaj malamikoj samtempe – ol tiu ĉi hida kovanta necerteco. Li devigis sin pensi pri Frodo kuŝanta ligite aŭ dolorante aŭ mortinte ie en tiu timiga loko. Li pluiris.
Li jam pasis ekster la torĉlumon, preskaŭ ĝis granda arkaĵa pordo fine de la koridoro, la interna flanko de la suba pordo, laŭ lia prava konjekto, kiam aŭdiĝis de supre tre alte terura sufokiĝa kriĉo. Li haltis abrupte. Poste li aŭdis proksimiĝantajn piedojn. Iu kuris hastege malsupren laŭ eĥanta ŝtuparo super lia kapo.
Lia volo tro malfortis kaj malrapidis por malhelpi lian manon. Ĝi tiris la ĉeneton kaj kaptis la Ringon. Sed Sam ankoraŭ ne surfingrigis ĝin; ĉar ĝuste kiam li premis ĝin al sia brusto, venis suben klakanta orko. Elsaltinte tra senluma trairejo dekstre, li alkuris. Li estis for ne pli ol ses paŝojn, kiam, levante sian kapon, li ekvidis Samon; kaj Sam povis aŭdi lian anhelan spiradon kaj vidi la furiozon en liaj sangostriaj okuloj. Konsternite li haltis abrupte. Ĉar tio, kion li vidis, ne estis eta timigita hobito provanta teni firme la glavon: li vidis grandan silentan figuron, mantelitan per griza ombro, baŭmantan antaŭ la ŝanceliĝaj malantaŭaj lumoj; per unu mano ĝi tenis glavon kies lumo mem estis forte doloriga, per la alia ĝi kroĉis sian bruston, sed tenis kaŝite iun sennoman minacon de potenco kaj destino.
Momente la orko kaŭris, kaj poste kun hida timojelpo li turniĝis kaj refuĝis tien, de kie li venis. Neniam estis iu hundo pli kuraĝigita, kiam ĝia malamiko forkuris, ol Sam pro tiu neatendita fuĝo. Kun krio li postkuris.
– Jes! La elfa batalisto estas libera! – Li kriis.– Mi venas. Nur montru al mi la vojon supren, aŭ mi senhaŭtigos vin!
Sed la orko estis sur propra tereno, vigla kaj bone nutrita. Sam estis fremdulo, malsata kaj lacega. La ŝtuparo estis alta kaj kruta kaj serpentuma. La spiro de Sam komencis anheliĝi. La orko baldaŭ malaperis, kaj nun nur feble aŭdiĝis la frapado de liaj piedoj, dum li pluiris supren. De tempo al tempo li eligis krion, kaj ties eĥo trakuris la murojn. Sed iom post iom ties tuta bruo formortis.
Sam plandis plu. Li sentis, ke li estas sur la ĝusta vojo, kaj lia animstato jam sufiĉe fortiĝis. Li forŝovis la Ringon kaj striktigis sian zonon.
– Nu, nu! – li diris. – Se ĉiuj simile malŝatos min kaj mian Pikilon, tio ĉi eble finiĝos pli bone ol mi esperis. Kaj ĉiuokaze ŝajnas, ke Ŝagrato, Gorbago kaj kompanio preskaŭ elfaris mian taskon. Krom tiu timigita rateto, neniu restas vivanta en tiu ĉi loko mi ja kredas!
Kaj tion dirinte li haltis, abrupte bremsita, kvazaŭ li frapus sian kapon kontraŭ la ŝtonan muron. La plena signifo de tio, kion li diris, trafis lin kvazaŭ bato. Neniu restas vivanta! Kies estis tiu terura sufokiĝa kriĉo?
– Frodo, Frodo! Mastro! – li kriis duonsingulte. – Se ili jam mortigis vin, kion mi faru? Nu, mi venas finfine, al la supraĵo mem, por vidi ĉion videndan.
Li daŭre supreniris. Estis senlume, escepte de okazaj torĉoj flagrantaj ĉe vojturniĝoj aŭ apud iuj trairejoj, kiuj kondukis en la pli altajn etaĝojn de la turego. Sam provis kalkuli la ŝtupojn, sed post ducento li perdis orientiĝon. Li nun movis sin kviete; ĉar ŝajnis al li, ke li aŭdas voĉojn parolantajn ankoraŭ iom supre. Pli ol unu rato restis viva, ŝajne.
Tute subite, kiam li jam supozis neebla pluan elpumpon de spiro aŭ kurbigon de la genuoj, la ŝtuparo finiĝis. Li staris senmova. La voĉoj estis nun laŭtaj kaj proksimaj. Sam ĉirkaŭrigardis. Li ja grimpis ĝis la plata tegmento de la tria kaj plej alta ŝtupo de la turego: malfermita spaco, larĝa je ĉirkaŭ dudek paŝoj, kun malalta parapeto. Tie la ŝtuparon kovris eta kupolita ĉambro en la mezo de la tegmento, kun malalta pordo frontanta orienten kaj okcidenten. Oriente Sam povis vidi la ebenaĵon de Mordoro vasta kaj malhela sube, kaj la brulantajn montojn en la foro. Freŝa perturbego ŝvelis en ĝiaj profundaj putoj, kaj la fajroriveroj flamis tiel feroce, ke eĉ je tia multmejla distanco lumo heligis la tursupron per ruĝa ardo. Okcidente la vidon baris la bazo de l’ granda turo, kiu staris ĉe la malantaŭo de tiu ĉi supera korto kaj altigis sian kornon super la kreston de la ĉirkaŭantaj montetoj. Lumo ekbrilis en mallarĝa fenestro. Ĝia pordo staris apenaŭ dek paŝojn de kie troviĝis Sam. Ĝi estis malfermita sed senluma, kaj tuj el ĝia ombro venis la voĉoj.
Komence Sam ne aŭskultis; li faris unu paŝon tra la orienta pordo kaj ĉirkaŭrigardis. Li tuj vidis, ke ĉi tie supre la luktado estis plej feroca. La tuta korto estis ŝtopita de mortaj orkoj, de ties forhakitaj kapoj kaj membroj. Tiu loko fetoris je morto. Kolera murmurego sekvata de bato kaj krio igis lin retrosalti en kaŝejon. Leviĝis kolere voĉo orka, kaj li tuj rekonis ĝin, raŭkan, brutan, fridan. Parolis Ŝagrato, la komandanto de la turego.
– Vi ne iros denove, ĉu vi diras? Estu malbenita, Snago, aĉa vermeto! Se vi supozas min tiel vundita, ke vi povas sendanĝere malobei min, vi eraras. Venu ĉi tien, kaj mi elpremos viajn okulojn, kiel mi faris al Radbugo ĝuste nun. Kaj kiam venos novuloj, mi pritraktos vin: mi sendos vin al Ŝeloba.
– Tiuj ne venos, almenaŭ ne antaŭ via morto, – respondis Snago malafable. – Mi jam dufoje diris al vi, ke la porkoj de Gorbago atingis la pordegon la unuaj, kaj neniu el la niaj sukcesis eliri. Lagdufo kaj Muzgaŝo trakuris, sed ili estas pafitaj. Mi tion vidis tra fenestro, mi diras al vi. Kaj ili estis la lastaj.
– Do devos iri vi. Ĉiuokaze mi devas resti ĉi tie. Sed mi estas vundita. La Nigraj ŝaktoj prenu tiun fian ribelinton Gorbagon! – La voĉo de Ŝagrato deviis al listo de finomoj kaj sakroj. – Mi donis al li pli ol mi ricevis, sed li ponardis min, tiu fekulo, antaŭ ol mi sufokis lin. Vi devas iri, aŭ mi voros vin. Informo devas atingi Lugburzon, aŭ ni ambaŭ trafos en la Nigrajn ŝaktojn. Jes, ankaŭ vi. Vi ne eskapos per kaŝiĝo ĉi tie.
– Mi ne descendos denove tiujn ŝtuparojn, – graŭlis Snago, – ĉu vi estas estro aŭ ne. Ne! For la manoj de via tranĉilo, aŭ mi sendos sagon en vian ventraĉon. Vi ne longe restos estro, post kiam oni aŭdos pri tiuj okazaĵoj. Mi batalis por la turego kontraŭ tiuj fetoraj morgulratoj, sed belan fatrason faris vi, du estroj, kverelante pri la rabaĵo.
– Jam sufiĉe de vi, – mordminacis Ŝagrato. – Al mi estis ordonite. Komencis tion ĝuste Gorbago, provante ŝtelaĉi tiun beletan ĉemizon.
– Nu, vi kuspis lin, estante tiel arogante ordonema; Kaj li ĉiuokaze havis pli da sagaco ol vi. Li sciigis vin pli ol unufoje, ke la plej danĝera el tiuj spionoj daŭre liberas, sed vi ne volis aŭskulti. Kaj ankaŭ nun vi ne volas aŭskulti. Gorbago pravis, mi diras al vi. Apudas granda batalisto, unu el tiuj sangmanaj elfoj, aŭ unu el la fiaj tarkoj[11]. Li venas ĉi tien, mi diras al vi. Vi aŭdis la sonorilon. Li preterpasis la Gardistojn, kaj tio estas plenumo tarka. Li troviĝas sur la ŝtuparo. Kaj ĝis li forlasos ĝin, mi ne iros suben. Eĉ se vi estus nazgulo, mi ne konsentus.
– Do, jen la afero, ĉu? – kriis Ŝagrato.– Vi tion faros, aŭ vi tion ne faros, ĉu? Kaj kiam li ja venos, vi fuĝos kaj forlasos min, ĉu? Ne, vi tion ne faros! Pli frue mi aperigos ruĝajn vermtruojn en via ventro.
Tra la tura pordo la pli malgranda orko venis fuĝante. Malantaŭ li venis Ŝagrato, orko pli granda kun la longaj brakoj, kiuj, dum li kuris kaŭre, atingis la teron. Sed unu brako pendis malrigida kaj ŝajnis esti sanganta; la alia kroĉis nigran pakaĵegon. En la arda ruĝo Sam, kaŭranta malantaŭ la ŝtupara pordo, ekvidis fivizaĝon pasantan: ĝi estis striita kvazaŭ per ŝiraj krifoj kaj sangoŝmirita; bavo gutis de ĝiaj elstaraj dentegoj; la buŝo mordminacis bestece.
Kiom povis vidi Sam, Ŝagrato persekutis Snagon ĉirkaŭ la tegmenton, ĝis kaŭrante kaj evitante lin la pli malgranda orko kun jelpo rekuris en la tureton kaj malaperis. Tiam Ŝagrato haltis. Tra la orienta pordo Sam povis vidi lin apud la parapeto, anhelantan dum lia maldekstra krifaro feble kroĉiĝis kaj malkroĉiĝis. Li surterigis la pakaĵegon kaj per la dekstra krifaro eltiris longan ruĝan ponardon kaj kraĉis sur ĝin. Irinte al la parapeto li kliniĝis transen, rigardante suben al la ekstera korto fore. Dufoje li kriis, sed neniu respondo aŭdiĝis.
Subite, dum Ŝagrato kliniĝis sur la parapeto dorse al la tegmentosupro, Sam vidis mirigite, ke unu el la diskuŝaj kadavroj moviĝas. Li rampis. Li etendis krifaron kaj kaptis la pakaĵon. Li ŝanceliĝe stariĝis. En la alia mano li tenis larĝklingan lancon kun mallonga rompita tenilo. Li pretis por pika puŝo. Sed ĝuste tiumomente siblo eskapis tra liaj dentoj, eksplodo dolora aŭ malama. Serpente rapide Ŝagrato glitis flanken, tordiĝe turnis sin, kaj per sia ponardo trapikis la gorĝon de sia malamiko.
– Jen al vi, Gorbago! – li kriis. – Ĉu ne tute mortinta? Nu, mi jam kompletigos mian taskon. – Li saltis al la falinta korpo, kaj furioze piedfrapis kaj stamfis ĝin, kliniĝante de tempo al tempo por piki kaj tranĉi ĝin per sia ponardo. Fine kontentigite, li ĵetis malantaŭen sian kapon kaj eligis hidan gargaran krion de triumfo. Poste li lekis sian tranĉilon, kaj metis ĝin inter la dentojn, kaj enmaniginte la pakaĵon li salte kuris al la pli proksima pordo de la ŝtuparejo.
Al Sam mankis tempo por pripensado. Li eble povis elgliti tra la alia pordo, sed apenaŭ nevidate; kaj li ne longe povus kaŝludi kun tiu hida orko. Li faris tion, kio probable estis la plej prudenta faro. Kriante li elsaltis renkonte al Ŝagrato. Li jam ne tenis la Ringon, sed ĝi estis tie, potenco kaŝita, kaŭra minaco al la sklavoj de Mordoro; kaj en lia mano estis Pikilo, kaj ties lumo trafis la okulojn de l’ orko kvazaŭ ekbrilo de kruelaj steloj en la teruraj elflandoj, sonĝo pri kiu signifis malvarman timon al ĉiuj liarasanoj. Kaj Ŝagrato ne povis samtempe lukti kaj tenadi sian trezoron. Li haltis, graŭlante, nudigante siajn dentegojn. Tiam ankoraŭfoje, orkmaniere, li saltis flanken, kaj kiam Sam alsaltis li utiligis la pakaĵegon samtempe kiel ŝildon kaj armilon kaj puŝis ĝin al la vizaĝo de sia kontraŭulo. Sam ŝanceliĝis, kaj antaŭ ol li povis ekvilibriĝi, Ŝagrato preterpafiĝis kaj malsupreniris la ŝtuparon.
Sam postkuris lin sakrante, sed li ne iris tre longe. Baldaŭ la penso pri Frodo revenis al li, kaj li memoris, ke la alia orko reiris en la tureton. Jen alia terura elekto, kaj mankis al li tempo por pripensi ĝin. Se Ŝagrato eskapus, li baldaŭ trovus helpon kaj revenus. Sed se Sam persekutus lin, la alia orko eble plenumus iun hidan faron tie supre. Kaj ĉiuokaze Sam eble maltrafus Ŝagraton aŭ estus mortigita de li. Li turnis sin rapide kaj rekuris supren.
– Denove malprave, mi supozas, – li suspiris. – Sed mia tasko estas unue supreniri al la altejo, kio ajn okazos poste.
Forsube Ŝagrato iris saltante tra la ŝtuparo kaj eksteren sur la korton kaj tra la pordego, kroĉante sian valoran ŝarĝon. Se Sam povus vidi lin kaj scius la doloron, alportotan de lia eskapo, li eble senkuraĝiĝus. Sed nun lia menso estis komplete direktita al la lasta etapo de la serĉo. Li venis singarde al la tura pordo kaj trapaŝis. Ĝi malfermiĝis al mallumo. Sed baldaŭ liaj gapaj okuloj konstatis malhelan lumeton dekstre. Tiu venis tra malfermaĵo, kiu kondukis al alia ŝtuparo, senluma kaj mallarĝa: ĝi ŝajne iris serpentume supren en la tureto laŭ la interno de ties ronda ekstera muro. Ekbriletis torĉo de ie supre.
Mallaŭte Sam komencis grimpi. Li venis al la ekbraĝa torĉo, fiksita super pordo maldekstre frontanta al fenestra fendeto, kiu elrigardis okcidenten: unu el la ruĝaj okuloj, kiujn li kaj Frodo vidis desube apud la elirejo de l’ tunelo. Rapide Sam pasis la pordon kaj hastis al la dua etaĝo, ĉiumomente timante esti atakata kaj senti sufokajn fingrojn kapti lian gorĝon de malantaŭe. Li venis poste al fenestro frontanta orienten kaj alia torĉo super la pordo al koridoro tra la mezo de la tureto. La pordo estis aperta, la koridoro mallumis escepte de la ekbrilo de la torĉo kaj la ruĝa ardo de ekstere filtriĝanta tra la fenestra fendeto. Sed tie la ŝtuparo ĉesis kaj ne plu supreniris. Sam ŝteliris en la koridoron. Ambaŭflanke troviĝis po malalta pordo; ambaŭ estis fermitaj kaj ŝlositaj. Neniu sono entute aŭdiĝis.
– Sakvojo, – murmuris Sam, – kaj tio post mia longa grimpado! Tio ĉi ne povas esti la supro de la turo. Sed nun kion mi povos fari?
Li reiris al la pli malalta etaĝo kaj provis la pordon. Ĝi rifuzis moviĝi. Li denove suprenkuris, kaj ŝvito komencis flueti sur lia vizaĝo. Li sentis, ke ĉiu minuto valoras, sed unu post alia ili forpasis; kaj li povis fari nenion. Li ne plu zorgis pri Ŝagrato aŭ Snago aŭ iu ajn alia orko iam naskita. Li sopiris nur sian mastron, unu ekvidon de ties vizaĝo aŭ unu tuŝon de ties mano.
Finfine, lacega kaj sentanta sin fine venkita, li sidiĝis sur ŝtupo sub la nivelo de la koridora planko kaj klinis sian kapon sur siajn manojn. Estis kviete, hide kviete. La torĉo, kiu jam ĉe lia alveno brulis malalte, sputetis kaj estingiĝis; kaj li sentis la mallumon kovri lin tajdece. Kaj tiam mallaŭte, je sia propra surprizo, tie en la vana fino de lia longa vojaĝo kaj lia malĝojo, motivite de nekonebla penso en la koro, Sam komencis kanti.
Lia voĉo sonis maldensa kaj tremeta en la malvarma senluma turo: la voĉo de hobito forlasita kaj laca, kiun neniu aŭskultanta orko povus iel ajn erare supozi klara kanto de elfa princo. Li murmuris malnovajn infanecajn melodiojn el la Provinco kaj fragmentojn de l’ rimaĵoj de sinjoro Bilbo, kiuj venis al lia menso kvazaŭ pasemaj ekvidoj de la lando de lia hejmo. Kaj subite leviĝis en li nova forto, kaj lia voĉo sonoris, dum vortoj propraj venis nevokite, konvenaj al la simpla melodio.
En okcident’ la suno vojas
printempe, floroj plantas,
burĝonas arboj, akvoj rojas,
la gajaj fringoj kantas.
Aŭ eble noktas klarĉiele,
kaj portas fagoj franĝaj
la elfajn stelojn blankjuvele
inter la haroj brancaj.
Kvankam mi venis al vojfino,
al nigra entombigo
malantaŭ tura fortkulmino,
malantaŭ mont-apiko,
la suno super ombroj riĉas
kaj steloj ĉiam laŭas:
ne diras mi, ke l’ tag’ finiĝas,
nek stelojn adiaŭas.
– Post ĉiuj turoj fortaj, altaj, – li rekomencis, kaj poste li abrupte silentiĝis. Li pensis, ke li aŭdis respondi al li mallaŭtegan voĉon. Sed nun li povis aŭdi nenion. Jes, li aŭdis ion, sed ne voĉon. Paŝoj proksimiĝis. Nun pordo estis kviete malfermata en la koridoro supre; la ĉarniroj grincis. Sam kaŭris aŭskultante. La pordo fermiĝis kun obtuza bato; kaj poste kriiĝis mordminaca orkvoĉo.
– Ho la! Vi tie supre, sterkeja rato! Ĉesigu la pepadon aŭ mi venos pritrakti vin. Ĉu vi aŭdas?
Neniu respondis.
– Bone, – graŭlis Snago. – Sed mi ĉiuokaze venos rigardi vin kaj konstatos pri kio vi okupiĝas.
La ĉarniroj denove grincis, kaj Sam, nun gvatante trans angulon de la koridora sojlo, vidis lumflagron en aperta pordejo, kaj la malklaran figuron de venanta orko. Li ŝajnis porti eskalon. Subite la klarigo aŭroris en Sam: la plej supra ĉambro estis alirebla tra klappordo en la koridora tegmento. Snago ŝovis la eskalon supren, stabiligis ĝin, kaj poste grimpis ekster vidatingon. Sam aŭdis la retiron de riglilo. Poste li aŭdis la hidan voĉon denove:
– Kuŝu kviete vi, aŭ vi pagos tion! Vi ne disponas longan tempon por vivi trankvile, mi konjektas; sed se vi ne volas, ke la amuziĝo komenciĝu jam nun, tenu fermita la faŭkon, komprenite? Jen memorigilo al vi! – Aŭdiĝis sono simila al vipkrako.
Je tio kolerego ekflamis en la koro de Sam furioziĝe. Li saltstariĝis, kuris kaj grimpis katece la eskalon. Lia kapo eliĝis meze de la planko de granda ronda ĉambro. Ruĝa lanterno pendis de la plafono; la okcidenta fenestrofendeto estis alta kaj senluma. Io kuŝis sur la planko apud la muro sub la fenestro, sed super ĝi diskruris nigra orkfiguro. Tiu duafoje levis vipon, sed la bato neniam falis.
Kun krio Sam saltis trans la plankon kun Pikilo en la mano. La orko ĉirkaŭturniĝis, sed antaŭ ol li povis manovri Sam fortranĉis la vipmanon de lia brako. Hurlante pro doloro kaj timo la furioza orko impetis kapantaŭe kontraŭ lin. La posta bato de Sam larĝe maltrafis, kaj malekvilibre li falis malantaŭen, kroĉante la orkon dum tiu stumblis transe. Antaŭ ol li povis stariĝi, li aŭdis krion kaj falbaton. La orko en sovaĝa hasto karambolis kun la eskala supro kaj trafalis la apertan klappordon. Sam ne plu pensis pri li kaj kuris al la figuro kuntirita sur la planko. Tiu estis Frodo.
Li estis nuda, kuŝanta kvazaŭ sveninte sur amaso da malpuraj ĉifonoj: lia brako estis ŝovita supren, gardante la kapon, kaj sur lia flanko etendiĝis malbela vipcikatro.
– Frodo! Sinjoro Frodo, mia kara! – kriis Sam, dum larmoj preskaŭ blindigis lin. – Jen Sam, mi venis! – Li duonlevis sian mastron kaj premis lin al sia brusto. Frodo malfermis la okulojn.
– Ĉu mi plu sonĝas? – li murmuris. – Sed la aliaj sonĝoj estis hororaj.
– Vi tute ne sonĝas, mastro, – diris Sam. – Estas reale. Estas mi. Mi venis.
– Mi apenaŭ povas kredi, – diris Frodo, kroĉante lin. – Troviĝis orko kun vipo, kaj poste ĝi fariĝas Sam! Do mi fakte ne sonĝis, kiam mi aŭdis tiun kantadon sube, kaj mi provis respondi? Ĉu tiu estis vi?
– Vere jes, sinjoro Frodo. Mi preskaŭ rezignis pri espero. Mi ne povis trovi vin.
– Nu, vi jam trovis, Sam, kara Sam, – diris Frodo, kaj li kliniĝis en la mildaj brakoj de Sam, fermante siajn okulojn, kiel infano ripozanta kiam noktaj timoj estas forpelitaj de iu amata voĉo aŭ mano.
Sam sentis, ke li povus sidi tiel en feliĉo senfina; sed ne estis permesate. Ne sufiĉis trovi la mastron, li devis ankoraŭ provi lin savi. Li kisis la frunton de Frodo.
– Ek! Vekiĝu, sinjoro Frodo! – li diris, klopodante soni tiel gaja, kiel li estis, kiam li malfermis la kurtenojn ĉe Bag-Endo en somera mateno.
Frodo suspiris kaj rektigis sin.
– Kie ni estas? Kiel mi venis ĉi tien?
– Ne restas tempo por rakontoj, ĝis ni estos aliloke, sinjoro Frodo, – diris Sam. – Sed ni estas en la supro de tiu turego, kiun vidis vi kaj mi defore apud la tunelo, antaŭ ol la orkoj kaptis vin. Antaŭ kiom da tempo estis tio, mi ne scias. Pli ol tago, mi supozas.
– Ĉu nur tiom? – diris Frodo. – Tio ŝajnas semajnoj. Vi devos rakonti al mi la tuton, se ni havos eblecon. Io frapis min, ĉu ne? Kaj mi falis en mallumon kaj fiajn sonĝojn, kaj vekiĝis kaj trovis, ke vekiĝo pli malbonas. Orkoj ĉirkaŭis min ĉie. Mi opinias, ke ili ĵus ĉesis verŝi iun aĉan bruligan trinkaĵon tra mia gorĝo. Mia kapo klariĝis, sed mi doloris kaj lacis. Ili senigis min je ĉio; kaj poste venis du brutegoj kaj pridemandis min, pridemandis min ĝis mi pensis freneziĝi, starante super mi, ĝojaĉante, fingrumante siajn tranĉilojn. Mi neniam forgesos tiujn krifarojn kaj okulojn.
– Vi ne forgesos, se vi priparolos ilin, sinjoro Frodo, – diris Sam.
– Kaj se vi ne volas revidi ilin, ju pli baldaŭ ni ekiros des pli bone. Ĉu vi kapablas marŝi?
– Jes, mi kapablas marŝi, – diris Frodo, malrapide stariĝante. – Mi ne estas vundita, Sam. Nur mi sentas min tre laca, kaj doloras ĉi tie.
– Li metis sian manon al la kolo super la maldekstra ŝultro. Li stariĝis, kaj al Sam ŝajnis kvazaŭ li estus vestita en flamo: lia nuda haŭto skarlatis pro la lumo de la lanterno supre. Dufoje li trapasis la plankon.
– Jam pli bone! – li diris, kun iomete leviĝanta animstato. – Mi ne aŭdacis moviĝi, kiam oni lasis min sola, aŭ venis unu el la gardantoj. Ĝis komenciĝis la kriado kaj batalado. La du brutegoj: ili kverelis, ŝajnas al mi. Pri mi kaj miaj posedaĵoj. Mi kuŝis ĉi tie terurite. Kaj poste ĉio morte silentiĝis, kaj tio estis eĉ pli malbona.
– Jes, ili kverelis, verŝajne, – diris Sam. – Certe estis du centoj da kreitaĉoj en tiu loko. Iom tro multe por Sam Vato, kiel oni povus diri. Sed ili plenumis mem la tutan mortigadon. Tio estas feliĉa, sed ĝi tro longas por prikantado, ĝis ni estos for de tie ĉi. Nu, kio estas farota? Vi ne povos promenadi en la Nigra Lando en nenio krom via haŭto, sinjoro Frodo.
– Ili forprenis ĉion, Sam, – diris Frodo. – Ĉion, kion mi havis. Ĉu vi komprenas? Ĉion! – Li kaŭris denove sur la planko kun la klinita kapo, kiam la propraj vortoj rivelis al li la kompletecon de la katastrofo, kaj malespero inundis lin. – La komisio malsukcesis, Sam. Eĉ se ni eliros el ĉi tie, ni ne povos eskapi. Nur elfoj kapablos eskapi. Foren, foren el Mez-Tero, fore malproksimen trans la maron. Se eĉ ĝi estas sufiĉe larĝa por bari la Ombron.
– Ne, ne ĉion, sinjoro Frodo. Kaj ĝi ne malsukcesis, ankoraŭ ne. Prenis ĝin mi, sinjoro Frodo, pardonpete. Kaj mi tenis ĝin sekura. Ĝi pendas nun sur mia kolo, kaj terura ŝarĝo ĝi estas cetere. – Sam palpserĉis la Ringon kaj ties ĉeneton. – Sed supozeble vi devas nun repreni ĝin. – Kiam nun venis la momento, Sam malvolontis transdoni la Ringon kaj per ĝi denove ŝarĝi la mastron.
– ĉu vi havas ĝin? – anhelis Frodo. – Vi havas ĝin ĉi tie, ĉu? Sam, vi estas mirindulo! – Subite kaj strange lia tono ŝanĝiĝis. – Donu ĝin al mi! – li kriis, stariĝante, etendante sian treman manon.
– Tuj redonu ĝin al mi! Vi ne rajtas havi ĝin!
– En ordo, sinjoro Frodo, – diris Sam, iom konsternite. – Jen ĝi!
– Malrapide li eltiris la Ringon kaj pasigis la ĉeneton trans sian kapon. – Sed vi estas nun en Mordoro, sinjoro, kaj kiam vi eliros vi vidos la Fajran Monton kaj tiel plu. Vi trovos la Ringon jam tre danĝera kaj malfacile portebla. Se la tasko estas tro malfacila, mi eble povus dividi ĝin, ĉu?
– Ne, ne! – kriis Frodo, kaptante la Ringon kaj ĉeneton el la manoj de Sam. – Ne, tion vi ne faros, ŝtelinto! – Li anhelis, fiksrigardante Samon per la okuloj larĝaj pro timo kaj malamikeco. Tiam subite, tenante la Ringon en unu mano pugnigita, li staris konsternite. Nebuleto ŝajnis foriĝi de sur liaj okuloj, kaj li pasigis manon sur sia doloranta frunto. La hida vizio ŝajnis al li tiom reala, ĉar li estis ankoraŭ duone perpleksigita pro vundiĝo kaj timo. Sam antaŭ liaj okuloj estis refariĝinta orko, gapaĉanta kaj palpanta lian trezoron, fia kreito kun la avidaj okuloj kaj bavanta buŝo. Sed jam la vizio forpasis. Jen estis Sam genuanta antaŭ li, kun la dolortordita vizaĝo, kvazaŭ li estus kore trapikita; larmoj ekfluis el liaj okuloj.
– Ho Sam! – kriis Frodo. – Kion mi diris? Kion mi faris? Pardonu min! Post ĉio, kion vi faris. Jen la horora potenco de la Ringo. Mi volus, ke ĝi neniam, neniam estus trovita. Sed ne atentu min, Sam. La ŝarĝon mi devos porti ĝis la fino. Tio ne estas ŝanĝebla. Vi ne povas interveni inter mi kaj ĉi tiu sorto.
– En ordo, sinjoro Frodo, – diris Sam, viŝante manike siajn okulojn. – Mi komprenas. Sed mi povos ankoraŭ helpi, ĉu ne? Mi devas elirigi vin el ĉi tiu loko. Tuj, ĉu ne? Sed unue vi bezonas vestaĵojn kaj ekipaĵon, kaj poste iom da nutraĵo. Plej facile estos pri la vestaĵoj. Ĉar ni estas en Mordoro, prefere ni vestu nin mordormaniere; kaj ĉiuokaze elektebleco mankas. Necesos esti orka por vi, sinjoro Frodo, bedaŭrinde. Kaj ankaŭ por mi. Se ni iros kune, prefere ni akordu. Nun volvu vin per tiu ĉi!
Sam malagrafis sian grizan mantelon kaj ĵetis ĝin sur la ŝultrojn de Frodo. Poste, demetinte sian tornistron, li kuŝigis ĝin sur la plankon. Li elingigis Pikilon. Flagro apenaŭ vidiĝis sur ĝia klingo.
– Mi forgesis pri ĉi tiu, sinjoro Frodo, – li diris. – Ne, ne ĉion ili akiris! Vi pruntedonis al mi Pikilon, se vi memoras, kaj la vitraĵon de l’ Damo. Mi ankoraŭ havas ilin ambaŭ. Sed pruntedonu ilin al mi iomete pli longe, sinjoro Frodo. Mi devas iri por vidi, kio estas trovebla. Restu ĉi tie. Iom ĉirkaŭmarŝu kaj malrigidigu la krurojn. Mi ne longe forestos. Ne necesos iri tre malproksimen.
– Estu singarda, Sam! – diris Frodo. – Kaj rapidu! Eble vivas ankoraŭ orkoj embuskantaj.
– Tion mi devas riski, – diris Sam.
Li paŝis al la klappordo kaj subeniris per la eskalo. Post minuto lia kapo reaperis. Li ĵetis longan tranĉilon sur la plankon.
– Jen io eble utila, – li diris. – Li estas mortinta: tiu kiu vipis vin. Rompis al si la kolon, ŝajne, pro la hasto. Nun suprentiru la eskalon, se vi povas, sinjoro Frodo, kaj ne subenigu ĝin, ĝis vi aŭdos min diri la pasvorton. Mi vokos: “Elbereta”. Tion diras la elfoj. Neniu orko dirus tion.
Frodo sidis dum kelka tempo kaj tremetis, dum teruraj timoj persekutis unu alian en lia menso. Poste li stariĝis, kuntiris ĉirkaŭ sin la grizan elfan mantelon, kaj por okupi sian menson komencis marŝi tien-reen, strabante kaj ŝovante la nazon en ĉiun angulon de sia karcero.
Post ne tre longe, kvankam la timo ŝajnigis ĝin minimume unu horo, li aŭdis la voĉon de Sam, vokanta mallaŭte desube: “Elbereta, Elbereta”. Frodo mallevis la eskalon. Supreniĝis Sam, anhelante, portante pezan pakaĵegon sur la kapo. Li surterigis ĝin falbrue.
– Rapidu jam, sinjoro Frodo! – li diris. – Mi devis iom serĉi por trovi ion sufiĉe malgrandan por niaspecaj uloj. Ni devos adaptiĝi. Sed necesas rapidi. Mi renkontis nenion vivan, kaj nenion mi vidis, sed mi ne estas trankvila. Al mi ŝajnas, ke tiu ĉi loko estas gvatata. Mi ne povas klarigi tion, sed nu: sentiĝas al mi, kvazaŭ unu el tiuj naŭzaj flugantaj Rajdantoj ĉirkaŭumas, supre en la mallumo, kie li estas nevidebla.
Li malfermis la pakaĵon. Frodo rigardis malestime la enhavon, sed elekto ne estis: li devis surmeti tiujn aĵojn, aŭ resti nuda. Troviĝis longa vila pantalono el malpura bestfelo, kaj tuniko el malpura ledo. Li surmetis ilin. Super la tunikon iris kiraso kun fortika fermaŝo, mallonga por plenkreska orko, tro longa kaj peza por Frodo. Ĉirkaŭ ĝin li ligis zonon, de kiu pendis mallonga ingo enhavanta larĝidingan pikglavon. Sam alportis plurajn orkajn kaskojn. Unu el ili sufiĉe bone laŭmezuris por Frodo, nigra ĉapo kun fera rando, kaj feraj ringoj ledkovritaj sur kiuj estis pentrita ruĝe la Misa Okulo super la beksimila nazprotektilo.
– La morgulaĵoj, ekipaĵo de Gorbago, mezuris pli taŭge kaj estis pli bone farita, – diris Sam; – sed ne estus konvene, mi konjektas, portadi ties insignojn en Mordoro post la okazintaĵoj ĉi tie. Nu jen, sinjoro Frodo. Perfekta orketo, se mi rajtas kuraĝi – almenaŭ vi estus tia, se ni povus kovri vian vizaĝon per masko, havigi al vi brakojn pli longajn, kaj igi vin kurbkrura. Tio ĉi kaŝos iom el la perfidaĵoj. – Li metis grandan nigran mantelon ĉirkaŭ la ŝultrojn de Frodo. – Jam vi pretas! Vi povos preni ŝildon dumire.
– Kio pri vi, Sam? – diris Sam. – Ĉu ni ne intencas akordi?
– Nu, sinjoro Frodo, mi pripensis, – diris Sam. – Prefere mi ne postlasu iom el miaj aĵoj, kaj ni tion ne povas detrui. Kaj mi ne povos surmeti orkan maŝkirason sur mian tutan vestaĵon, ĉu? Mi simple devos kovri min.
Li surgenuiĝis kaj zorge faldis sian elfan mantelon. Ĝi ampleksis surprize malgrandan rulaĵon. Tiun li metis en sian tornistron kuŝantan sur la planko. Stariĝinte, li pendigis ĝin surdorse, surkapigis orkan kaskon kaj ĵetis alian nigran mantelon sur la ŝultrojn.
– Jen! – li diris. – Jam ni akordas, sufiĉagrade. Kaj nun ni ekiru!
– Mi ne povos kuri la tutan vojon, Sam, – diris Frodo kun tordita rideto. – Mi esperas, ke vi enketis pri tavernoj sur la vojo? Aŭ ĉu vi forgesis pri nutraĵoj?
– Gardu min, mi ja forgesis! – diris Sam kaj konsternite fajfis. – Benu min, sinjoro Frodo, sed vi sukcesis igi min malsata kaj soifa! Mi ne scias, kiam lastfoje guto aŭ manĝaĵero trapasis miajn lipojn. Mi forgesis pri tio, klopodante trovi vin. Sed mi pripensu! Kiam mi lastfoje rigardis, mi havis proksimume sufiĉon da tiu vojpano, kaj da tio, kion donis al ni komandanto Faramiro, por teni min surkrura dum du semajnoj prudentaj. Sed se restas guto en mia botelo, ne estas pli ol tiom. Tio ne sufiĉos por du, neniel. Ĉu ne manĝas orkoj, kaj ĉu ili ne trinkas? Aŭ ĉu ili vivas nur per naŭza aero kaj veneno?
– Ne, ili manĝas kaj trinkas, Sam. La Ombro, kiu bredis ilin, kapablas nur kripligi, ĝi ne povas krei: ne realajn proprajn aĵojn. Mi opinias, ke ĝi ne vivigis la orkojn, ĝi nur ruinigis kaj tordis ilin; kaj se ili entute vivu, necesas ke ili vivu kiel aliaj vivantaĵoj. Fiajn akvojn kaj naŭzajn viandojn ili ensorbas se nenio pli bona estas akirebla, sed ne venenon. Ili manĝigis min, do mi statas pli kontentige ol vi. Devas esti ie en tiu ĉi loko manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.
– Sed mankas tempo por serĉi ilin, – diris Sam.
– Nu, la aferoj statas pli bone ol vi supozas, – diris Frodo. – Mi spertis iom da bonŝanco dum vi forestis. Efektive ili ne prenis ĉion. Mi trovis mian manĝosakon inter ĉifonoj sur la planko. Ili taŭzis tra ĝi, kompreneble. Sed mi konjektas, ke ili malŝatis mem la aspekton kaj odoron de la lembaso, eĉ pli ol Golumo. Ĝi estis disĵetita, kaj iom el ĝi estis surtretita kaj rompita, sed mi kunrastis ĝin. Ne estas multe malpli ol vi havas. Sed ili forprenis la nutraĵojn de Faramiro, kaj ili distranĉis mian akvujon.
– Nu, ne plu restas dirotaĵo, – diris Sam. – Ni havas sufiĉe por komenci. Sed pri la akvo estos maloportune. Sed ek, sinjoro Frodo! Ni ekiru, aŭ tuta lago ne utilos al ni!
– Ne ĝis vi plenigos vian buŝon, Sam, – diris Frodo. – Mi ne moviĝos. Jen, prenu ĉi elfan kukon, kaj trinku vian lastan guton en via botelo! La tuta afero estas komplete senespera, do ne helpas zorgoj pri la morgaŭo. Ĝi verŝajne ne alvenos.
Finfine ili ekiris. Suben per la eskalo ili grimpis, kaj poste Sam prenis kaj kuŝigis ĝin en la koridoro apud la kuntirita kadavro de la falinta orko. La ŝtuparo estis malluma, sed sur la tegmento estis ankoraŭ videbla la brilego de la Monto, kvankam ĝi nun formortadis al malafabla ruĝo. Ili levis du ŝildojn por kompletigi sian aliveston kaj poste pluiris.
Suben laŭ la ŝtuparego ili plandis. La alta ĉambro malantaŭe, kie ili rerenkontiĝis, ŝajnis preskaŭ hejmeca: nun ili estis denove neŝirmitaj, kaj teruro laŭiris la murojn. Ĉiuj eble estis mortintaj en la turego de Cirito Ungol, sed ĝi estis ankoraŭ trempita en timo kaj miso.
Finfine ili atingis la pordon al la ekstera korto, kaj tie ili haltis. Eĉ de tie, kie ili staris, ili sentis la malicon de la Gardantoj bati sur ilin, nigraj silentaj figuroj ambaŭflanke de la pordo tra kiu vidiĝis malklare la brilo de Mordoro. Dum ili tredis sian vojon inter la hidaj kadavroj de la orkoj, paŝado iĝis pli malfacila. Eĉ antaŭ ol ili alvenis la arkaĵon ili estis haltigitaj. Plu moviĝi unu colon estis doloro kaj laceco de volo kaj membroj.
Frodo malhavis forton por tia batalo. Li sinkis sur la teron kaj murmuris:
– Mi ne kapablas pluiri, Sam. Mi estas svenonta. Mi ne scias, kio okazas al mi.
– Mi scias, sinjoro Frodo. Regu vin jam! Temas pri la pordo. Tie troviĝas ia fimagio. Sed mi trairis, kaj mi intencas eliri. Ne povas esti pli danĝere ol antaŭe. Ek antaŭen!
Sam eltiris denove la elfan vitraĵon. Kvazaŭ por honori lian bravecon, kaj ornami grandioze lian fidelan brunan hobitan manon, kiu plenumis tiajn bravajn farojn, la flakoneto disbrilis subite, tiel ke la tuta ombreca korto estis lumigita per blindiga radiado fulmsimila; sed ĝi restis senŝancele kaj ne forpasis.
– Gilthoniel, A Elbereth! – Sam kriis. Ĉar, li ne sciis kial, lia penso resaltis subite al la elfoj en la Provinco kaj al la kanto, kiu forpelis la Nigrajn Rajdantojn inter la arboj.
– Aiya elenion ancalima! – kriis Frodo denove de malantaŭe. La volo de la Gardantoj estis rompita tiel subite, kiel rompiĝas ŝnureto, kaj Frodo kaj Sam stumblis antaŭen. Poste ili kuris. Tra la pordo kaj preter la sidantaj figuregoj kun la ekbrilaj okuloj. Aŭdiĝis krako. La arkaĵa ĉefŝtono falegis preskaŭ sur iliajn kalkanojn, kaj la supra muro diseriĝis kaj falis ruiniĝante. Nur harlarĝe ili eskapis. Sonorilo tintegis; kaj de la Gardantoj leviĝis alta kaj timiga lamento. Fore supre en la mallumo ĝi estis respondita. El la nigra ĉielo venis, falante kiel sago, figuro flugilhava, ŝirante la nubojn kun hidega kriĉego.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.