La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 7: La Spegulo de Galadriela

La suno estis subiranta malantaŭ la montojn, kaj la ombroj profundiĝis, kiam ili denove ekiris. Ilia pado nun eniris densejojn, kie la krepusko jam estiĝis. Nokto alvenis sub la arboj dum ili marŝis, kaj la elfoj malkovris siajn arĝentajn lampojn.

Subite ili denove eliris en apertejon kaj trovis sin sub pala vespera ĉielo, punktita de kelkaj fruaj steloj. Antaŭ ili estis larĝa senarba spaco, etendiĝanta laŭ granda cirklo kaj forkurbiĝanta ambaŭflanke. Ĝi finiĝis per profunda fosaĵo perdita en mola ombro, sed la herbo ĉe ĝia rando estis verda, kvazaŭ ĝi ardus ankoraŭ memorante pri la foririnta suno. Aliflanke leviĝis ĝis granda alto verda muro ĉirkaŭanta verdan monteton kovritan de malornoj pli altkreskaj ol iuj, kiujn ili jam vidis en la tuta lando. Ties altecon oni ne povis konjekti, tamen ili staris rekte en la krepusko kvazaŭ vivantaj turoj. Inter iliaj multnivelaj branĉoj kaj iliaj ĉiammoviĝaj folioj brilis sennombraj lumoj, verdaj, oraj kaj arĝentaj. Haldiro sin turnis al la Kunularo.

– Bonvenon al Karas Galadono! – li diris. – Ĉi tie estas la urbo de Galadrimoj, kie loĝas Celeborno la Sinjoro kaj Galadriela la Damo de Lorieno. Sed ni ne povos eniri ĉi tie, ĉar la pordego ne frontas norden. Ni devos ĉirkaŭiri ĝis la suda flanko, kaj la vojo ne estas mallonga, ĉar la urbo estas granda.

Vojo pavimita per blankaj ŝtonoj etendiĝis laŭ la ekstera rando de l’ fosaĵo. Laŭ ĝi ili iris okcidenten, kun la urbo ĉiam grimpanta supren, kvazaŭ verda nubo maldekstre de ili; kaj dum la nokto pliprofundiĝis, ekaperis pliaj lumoj, ĝis la monteto ŝajnis flamanta pro steloj. Ili alvenis finfine blankan ponton, kaj transirinte trovis la grandan pordegon de la urbo: tiu frontis sud-okcidenten, metita inter la finoj de la ĉirkaŭa muro, kiuj ĉi tie imbrikiĝis, kaj tiuj estis altaj kaj fortaj kaj ornamitaj per multaj lampoj.

Haldiro frapis kaj parolis, kaj la pordego malfermiĝis sensone, sed pri gardistoj Frodo povis vidi neniun indikon. La vojaĝantoj eniris, kaj la pordego fermiĝis malantaŭ ili. Ili troviĝis en mallarĝa pasejo inter la murofinoj. Rapide trapasinte ĝin, ili eniris la urbon de l’ arboj. Ili vidis neniun, nek aŭdis paŝojn sur la padoj, sed aŭdiĝis multaj voĉoj, ĉirkaŭe kaj en la aero supre. Malproksime, supre sur la monteto, ili aŭdis kantadon, kiu elaltiĝis kvazaŭ milda pluvo sur foliojn.

Ili laŭiris multajn padojn kaj grimpis multajn ŝtuparojn, ĝis ili atingis la altejojn kaj vidis antaŭ si meze de larĝa gazono fontanon trembrilantan. Ĝin lumigis arĝentaj lampoj, kiuj svingiĝis sur branĉoj de l’ arboj, kaj ĝi enfalis arĝentan basenon, el kiu transrandis blanka rojo. Je la suda flanko de la gazono staris la plej grandioza el ĉiuj arboj. Ĝia glata trankego glimis kiel griza silko, kaj ĝi baŭmis, ĝis kie la unuaj branĉoj, fore supre, malfermis siajn membregojn sub ombrecaj nuboj da folioj. Apud ĝi staris larĝa blanka eskalo, kaj ĉe la subo sidis tri elfoj. Ili saltleviĝis kiam la vojaĝantoj proksimiĝis, kaj Frodo vidis, ke ili estas altaj kaj vestitaj per grizaj maŝkirasoj, kaj de sur la ŝultroj pendis longaj blankaj manteloj.

– Ĉi tie loĝas Celeborno kaj Galadriela, – diris Haldiro. – Ili deziras, ke vi supreniru por interparoli kun ili.

Unu el la gardistoj blovis klaran noton per korneto, kaj ĝi estis respondita trifoje de la fora supro.

– Mi iros la unua, – diris Haldiro. – Frodo sekvu poste kun Legolaso. La aliaj rajtas sekvi laŭvole. Ĝi estas longa grimpo por tiuj, kiuj ne kutimiĝis al tiaj ŝtuparoj, sed vi rajtas ripozi survoje.

Grimpante malrapide, Frodo preterpasis multajn fletojn: iuj je unu flanko, iuj je alia, kaj iuj metitaj ĉirkaŭ la arbotrunko, tiel ke la eskalo trapasis ilin. Je granda alteco super la tero li alvenis al larĝa talano, kvazaŭ ferdeko de ŝipego. Sur ĝi estis konstruita domo, tiom granda, ke surtere ĝi preskaŭ sufiĉus por halo de homoj. Li eniris malantaŭ Haldiro, kaj trovis sin en ovalforma ĉambro, meze de kiu kreskis la trunko de l’ granda malorno, jam pintiĝanta al sia verto, kaj tamen ankoraŭ formanta pilastron larĝrondan.

La ĉambregon plenigis malkruda lumo; ĝiaj muroj estis verdaj kaj arĝentaj, kaj ĝia tegmento estis ora. Multaj elfoj sidis tie. Sur du seĝoj apud la arbotrunko kun baldakeno el viva branĉo sidis unu apud la alia Celeborno kaj Galadriela. Ili stariĝis por saluti siajn gastojn, laŭ kutimo de la elfoj, eĉ tiuj, kiujn oni taksis potencaj reĝoj. Tre altaj ili estis, kaj la Damo ne malpli ol la Sinjoro; kaj ili estis seriozmienaj kaj belaj. Ili estis vestitaj tute per blankaĵo: la haroj de l’ Damo estis profunde oraj, kaj la haroj de Sinjoro Celeborno estis arĝentaj, longaj kaj helaj; sed vidiĝis ĉe ili neniu indiko pri maljuniĝo, krom eble funde de l’ okuloj; ĉar tiuj estis akraj kiel lancoj en la stellumo, kaj tamen profundaj, la putoj de profundaj memoroj.

Haldiro kondukis Frodon antaŭ ilin, kaj la Sinjoro bonvenigis lin en lia propra lingvo. Neniun vorton diris Damo Galadriela, tamen longe rigardis lian vizaĝon.

– Sidiĝu nun apud mia seĝo, Frodo el la Provinco! – diris Celeborno. – Kiam alvenos ĉiuj, ni interparolos.

Ĉiun el la kunuloj li salutis ĝentile laŭnome, kiam ili envenis.

– Bonvenon, Aragorno, filo de Aratorno! – li diris. – Pasis ok plus tridek jaroj laŭ la mondo ekstera de kiam vi alvenis tiun ĉi landon; kaj tiuj jaroj tre pezas al vi. Sed la fino proksimiĝas, ĉu bona ĉu malbona. Ĉi tie metu flanken provizore vian ŝarĝon!

» Bonvenon, filo de Tranduilo! Tro malofte vojaĝas ĉi tien miaj parencoj el la nordo.

» Bonvenon Gimlio, filo de Gloino! Jam de treege longe ni ne vidis iun el la Durina popolo en Karas Galadono. Sed hodiaŭ ni flankenmetis nian longdaŭran leĝon. Tio estu signo, ke, kvankam la mondo nuntempe malhelas, pli bonaj tagoj proksimiĝas, kaj ke amikeco renoviĝos inter niaj gentoj.

Gimlio profunde riverencis.

Kiam ĉiuj gastoj eksidis antaŭ lia seĝo, la Sinjoro rigardis ilin denove.

– Ĉi tie estas ok, – li diris. – Naŭ devis eliri: tion anoncis la raportoj. Sed eble okazis ia ŝanĝo, pri kiu ni ne aŭdis. Elrondo estas malproksima, kaj mallumo kolektiĝas inter ni, kaj la tutan jaron plilongiĝis la ombroj.

– Ne, ne okazis ŝanĝo, – diris Damo Galadriela, la unuan fojon parolante. Ŝia voĉo estis klara kaj muzika, sed pli basa ol kutime ĉe virinoj. – Gandalfo la Griza ekvojaĝis kun la Kunularo, sed li ne transiris la limojn de tiu ĉi lando. Nun diru al ni, kie li estas, ĉar mi multe deziras interparoli kun li denove. Sed lin mi ne povas vidi de malproksime, krom se li eniras tra la bariloj de Lotlorieno: griza nebuleto ĉirkaŭis lin, kaj la vojoj de liaj piedoj kaj lia menso estas kaŝitaj al mi.

– Ve! – diris Aragorno. – Gandalfo la Griza falis en ombron. Li restis en Morio kaj ne eskapis.

Pro tiuj vortoj ĉiuj elfoj en la halo laŭte ekkriis pro malĝojo kaj mirego.

– Jen malbona novaĵo, – diris Celeborno, – la plej misa, kiu estas eldirita ĉi tie dum longaj jaroj plenaj de malbonaj faroj. – Li turnis sin al Haldiro. – Kial mi ne estis pli frue informita pri tio ĉi? – li demandis elf-lingve.

– Ni nenion diris al Haldiro pri niaj faroj aŭ nia celo, – diris Legolaso. – Unue ni estis tro lacaj kaj danĝero sekvis nin tro proksime; kaj poste ni preskaŭ forgesis nian malĝojon por kelka tempo, dum ni marŝis feliĉe laŭ la belaj padoj de Lorieno.

– Tamen mia malĝojo estas granda, kaj nia perdo ne povas restaŭriĝi, – diris Frodo. – Gandalfo estis nia gvidanto, kaj li kondukis nin tra Morio; kaj kiam nia eskapo ŝajnis neebla li savis nin, kaj li pereis.

– Rakontu jam la tutan historion! – diris Celeborno.

Tiam Aragorno rakontis ĉion, kio okazis sur la pasejo de Karadraso kaj dum la sekvintaj tagoj; kaj li parolis pri Balino kaj ties libro, kaj la batalo en la Ĉambro de Mazarbulo, kaj la fajro, kaj la mallarĝa ponto, kaj la alveno de l’ Teruro.

– Misaĵo el la Antikva Mondo ĝi ŝajnis, tia, kian mi neniam antaŭe vidis, – diris Aragorno. – Ĝi estis samtempe ombro kaj flamo, forta kaj timiga.

– Ĝi estis balrogo de Morgoto, – diris Legolaso, – el ĉiuj elfaj plagoj, la plej timinda, krom tiu, kiu sidas en la Malhela Turo.

– Efektive mi vidis sur la ponto tion, kio hantas niajn plej malhelajn sonĝojn, mi vidis la Plagon de Durino, – diris Gimlio per mallaŭta voĉo, kaj en liaj okuloj staris teruro.

– Ve! – diris Celeborno. – Ni delonge timas, ke sub Karadraso dormas teruraĵo. Sed se mi scius, ke la gnomoj denove vekis tiun misaĵon en Morio, mi malpermesus al vi transpason de l’ norda limo, vi kaj ĉiuj, kiuj akompanas vin. Kaj se tio estus ebla, oni dirus, ke fine Gandalfo falis el saĝo en malsaĝon, enirinte senbezone la reton de Morio.

– Tiu estus malprudenta fakte, kiu dirus tion, – diris Galadriela severe. – Senbezona estis neniu el la faroj de Gandalfo. Tiuj, kiuj sekvis lin ne konis lian menson kaj ne povas raporti pri lia plena intenco. Sed kiel ajn estas pri la gvidinto, la sekvintoj ne kulpas. Ne bedaŭru vian bonvenigon de la gnomo. Se nia gento estus longe ekzilita kaj malproksime de Lotlorieno, kiu el Galadrimoj, eĉ Celeborno la Saĝa, povus preterpasi kaj ne volus rigardi sian antikvan hejmon, eĉ se ĝi fariĝus loĝejo de drakoj?

» Malhelas la akvo de Ĥeled-Zaramo, kaj fridas la fontoj de Kibil-Nalao, kaj belaj estis la multpilastraj haloj de Ĥazad-Dumo en la Praaj Tagoj antaŭ la falo de potencaj reĝoj sub la ŝtonon.

Ŝi alrigardis Gimlion, kiu sidis malkontente trista, kaj ŝi ridetis. Kaj la gnomo, aŭdinte la nomojn proponcitaj per sia propra antikva lingvo, rigardis supren kaj trafis ŝiajn okulojn; kaj ŝajnis al li, ke li subite enrigardis la koron de malamiko kaj vidis en ĝi amon kaj komprenon. Miro esprimiĝis sur lia vizaĝo, kaj poste li ridetis reciproke.

Li stariĝis malglate kaj riverencis laŭ la gnoma maniero, dirante:

– Tamen pli bela estas la viva lando Lorieno, kaj Damo Galadriela superas ĉiujn gemojn, kiuj kuŝas sub la tero!

Sekvis silento. Poste Celeborno denove ekparolis.

– Mi ne sciis, ke via situacio estis tiom misa. Gimlio forgesu miajn severajn vortojn: mi parolis kun zorgo en la koro. Mi faros mian plejeblon por helpi vin, ĉiun laŭ lia deziro kaj bezono, sed precipe tiun el la etuloj, kiu portas la ŝarĝon.

– Via celo estas konata al ni, – diris Galadriela, alrigardante Frodon. – Sed ni ne parolos pri ĝi pli malkaŝe ĉi tie. Sed eble pruviĝos ne vane, ke vi alvenis tiun ĉi landon serĉante helpon, kiel Gandalfo mem klare intencis. Ĉar la Sinjoro de Galadrimoj estas taksata la plej saĝa el la elfoj de Mez-Tero, kaj donanto de donacoj super la kapablo de reĝoj. Li loĝadis en la Okcidento ekde l’ aŭroraj tagoj, kaj mi loĝadis kun li dum jaroj nekalkuleblaj: ĉar antaŭ la pereo de Nargotrondo kaj Gondolino mi transpasis la montojn, kaj kune dum epokoj de l’ mondo ni kontraŭstaris la longan malvenkon.

» Estis ĝuste mi, kiu kunvokis la Blankan Konsilion. Kaj se miaj intencoj ne malsukcesus, ĝin eble regus Gandalfo la Griza, kaj tiuokaze eble la aferoj elfalus alie. Sed eĉ nun restas iom da espero. Mi ne konsilos vin, dirante faru tion, aŭ faru tion ĉi. Ĉar ne per farado aŭ aranĝado, nek per elekto inter tiu plano kaj alia mi kapablas utili; sed nur per scio pri tio, kio estis kaj estas, kaj parte ankaŭ kio estos. Sed tion ĉi mi diras al vi: via Celo staras sur tranĉila eĝo. Se vi devios nur iomete, ĝi malsukcesos, kaj ruiniĝos ĉiuj. Tamen espero restas dum la tuta Kunularo estas lojala.

Dirinte tion, ŝi tenis ilin per la okuloj, kaj silente rigardis esplore ĉiun el ili laŭvice. Neniu krom Legolaso kaj Aragorno povis longe toleri ŝian rigardon. Sam tuj ruĝiĝis kaj pendigis sian kapon. Finfine Damo Galadriela okule liberigis ilin, kaj ridetis:

– Ne zorgigu viajn korojn, – ŝi diris. – Ĉi-nokte vi dormos trankvile. – Tiam ili suspiris kaj spertis subite lacon, kiel tiuj, kiuj estas demanditaj longe kaj profunde, kvankam neniu vorto estis malkaŝe parolita.

– Iru nun! – diris Celeborno. – Vi estas elĉerpitaj pro malĝojo kaj multe da peno. Eĉ se via Celo ne koncernus nin proksime, vi rajtus trovi rifuĝon en tiu ĉi urbo, ĝis vi estus kuracitaj kaj refreŝigitaj. Nun vi ripozos, kaj dum kelka tempo ni ne parolos pri via pluirado.

Tiunokte la Kunularo dormis sur la tero, kio multe kontentigis la hobitojn. La elfoj etendis por ili pavilonon inter la arboj proksime al la fontano, kaj en ĝi ili metis molajn kanapojn; poste, dirante pacvortojn per belaj elfaj voĉoj, ili forlasis ilin. Dum iomete da tempo la vojaĝintoj priparolis la antaŭan nokton sur la arbosuproj, la tagan vojaĝon, la Sinjoron kaj Damon, ĉar ili ankoraŭ ne kuraĝis pli retrorigardi.

– Kial vi ruĝiĝis, Sam? – diris Grinĉjo. – Vi baldaŭ submetiĝis. Oni povus supozi, ke via konscienco sentas kulpon. Espereble tio ne estis pli malbona ol komploto ŝteli unu el miaj litkovriloj.

– Pri io tia mi ne pensis, – respondis Sam, kies humoro ne estis ŝercema. – Se vi volas scii, mi sentis min kvazaŭ nuda, kaj tio ne plaĉis al mi. Ŝi ŝajnis rigardi en mian internon kaj demandi, kion mi farus, se ŝi ebligus al mi reflugi hejmen al la Provinco ĝis komforta trueto kun – kun iom da propra ĝardeno.

– Strange, – diris Gaja. – Preskaŭ tion mi mem sentis; nur, nur tamen, mi eble diros nenion pli, – li finis lame.

Ĉiu el ili, verŝajne, spertis same: ĉiu sentis, ke al li estas proponata elekto inter timoplena ombro, kiu atendas antaŭe, kaj io, kion li treege deziras: klare antaŭ ilia menso kuŝis tio, kaj por ĝin ricevi necesis nur, ke li forturniĝu de la vojo kaj lasu al aliaj la Celon kaj la militon kontraŭ Saŭrono.

– Kaj ŝajnis al mi ankaŭ, – diris Gimlio, – ke mia elekto restus sekreto, konota nur al mi.

– Al mi tio ŝajnis treege stranga, – diris Boromiro. – Eble tio estis nur provo, kaj ŝi volis pro propra bona celo legi niajn pensojn; sed mi preskaŭ supozis, ke ŝi tentas nin, kaj proponas tion, kion laŭpretende ŝi kapablas liveri. Ne necesas diri, ke aŭskulti mi rifuzis. La homoj el Minas Tirito fidelas al siaj promesoj. – Sed kion laŭ lia supozo la Damo proponis al li, tion Boromiro ne konigis.

Kaj se temis pri Frodo, li rifuzis paroli, malgraŭ ke Boromiro insistis per multaj demandoj.

– Ŝi longe vin rigardadis, Ringoportanto, – li diris.

– Jes, – diris Frodo, – sed kio ajn venis tiam en mian menson, tion mi retenos tie.

– Nu, estu singarda! – diris Boromiro. – Mi tute ne certas pri tiu elfa Damo kaj ŝiaj celoj.

– Ne parolu mise pri Damo Galadriela! – diris Aragorno severe. – Vi ne scias, kion vi diras. En ŝi kaj en tiu ĉi lando ne troviĝas miseco, krom se iu alportas ĝin mem. Tiuokaze li gardu sin! Sed hodiaŭ nokte mi dormos sentime la unuan fojon post kiam mi forlasis Rivendelon. Kaj mi dormu profunde kaj provizore forgesu mian malĝojon! Mi estas lacega korpe kaj kore. – Li faligis sin sur sian kanapon kaj tuj endormiĝis profunde.

La aliaj baldaŭ faris same, kaj nek bruo nek sonĝo perturbis ilian dormon. Vekiĝinte, ili konstatis, ke la taga lumo vastas sur la gazono antaŭ la pavilono, kaj la fontano supren-malsupreniras ekbrile pro la suno.

Ili restis kelkajn tagojn en Lotlorieno, laŭ malprecizaj konstatoj aŭ memoroj. La tutan tempon dum ili loĝis tie, la suno brilis klare, krom milda pluvo, kiu foje falis, kaj forpasis lasante ĉion freŝa kaj pura. La aero estis malvarmeta kaj milda, kvazaŭ temus pri fruprintempo, tamen ili sentis ĉirkaŭ si la profundan kaj penseman kvieton de vintro. Ŝajnis al ili, ke ili faras malmulton krom trinki, manĝi, ripozi kaj promeni inter la arboj; kaj tio sufiĉis.

Ili ne vidis denove la Sinjoron kaj Damon, kaj ili malmulte interparolis kun la elfoj, ĉar malmultaj el tiuj parolis lingvon alian ol sian propran arbaran. Haldiro adiaŭis kaj revenis al la limoj de l’ nordo, kie severa vaĉado estis starigita post la informoj alportitaj de la Kunularo pri Morio.

Legolaso multe forestis inter la Galadrimoj, kaj post la unua nokto li ne dormis kun la ceteraj kunuloj, kvankam li revenis por manĝi kaj paroli kun ili. Ofte li kunprenis Gimlion, kiam li vagis en la lando, kaj la aliaj miris pri tiu ŝanĝiĝo.

Nun kiam la kunuloj sidis aŭ promenis kune, ili parolis pri Gandalfo, kaj ĉio, kion ili unuope sciis kaj vidis pri li, klariĝis antaŭ iliaj mensoj. Dum iliaj doloroj kaj laco kuraciĝis, la funebro pro ilia perdo pliakriĝis. Ofte ili aŭdis apude elfajn kantantajn voĉojn, kaj sciis, ke tiuj kreas lamentajn kantojn pri lia pereo, ĉar ili aŭdis lian nomon inter la dolĉaj malgajaj vortoj, kiujn ili ne povis kompreni.

Mitrandiro, Mitrandiro, – kantis la elfoj, – Ho Pilgrimanto Griza! Ĉar tiel ili ŝatis nomi lin. Sed se Legolaso estis kun la Kunularo, li ne volis interpreti por ili la kantojn, dirante, ke mankas al li la lerto, kaj ke por li la malĝojo estas ankoraŭ tro proksima, afero de larmoj kaj ankoraŭ ne por kantoj.

Frodo la unua envortigis heziteme iom el sia funebro. Li malofte stimuliĝis verki kanton aŭ rimaĵon; eĉ en Rivendelo li aŭskultis kaj mem ne kantis, kvankam lia memoro estis plenstokita je multaj, kiujn verkis antaŭe aliaj. Sed nun, dum li sidis apud la fontano de Lorieno kaj aŭdis ĉirkaŭ si la voĉojn de l’ elfoj, lia pensado formiĝis laŭ kanto, kiu ŝajnis al li bela; tamen kiam li provis ripeti ĝin al Sam restis nur fragmentoj, velkintaj kiel manpleno da ŝrumpintaj folioj.

Kiam en la Provinc’ vesperis,
aŭdiĝis lia paŝ’ montete;
antaŭ tagiĝ’ li malaperis
al vojaĝado tro diskrete.

De l’ vast’ ĝis okcidenta bordo,
de l’ nordo ĝis monteto suda,
tra drakkavern’ kaj kaŝa pordo
kaj Mornarbar’ li iris truda.

Kun gnomo, elfo, hom’, hobito,
negrave kion ili rolis,
surbranĉa bird’ kaj best’ sen brido –
laŭ ties lingvoj li parolis.

Mortiga glavo, man’ helpula,
dorso klinita sub ŝarĝpezo,
trumpeta voĉo, torĉo brula,
pilgrimo laca sur vojmezo.

Saĝulo estis li surtrona,
rapide rida aŭ kolera;
oldulo kun ĉapel’ ĉifona
apogis lin baston’ tubera.

Li sola sur la ponto pompis,
Fajron kaj Ombron kontraŭfortis;
bastonon lian ŝtono rompis,
en Ĥazad-dum’ la saĝo mortis.

– Vidu, vi baldaŭ superos eĉ s-ron Bilbo! – diris Sam.

– Ne, mi timas, ke ne, – diris Frodo. – Sed tio estas mia plejeblo.

– Nu, s-ro Frodo, se vi iam provos denove, espereble vi diros vorton pri liaj artfajraĵoj, – diris Sam. – Ekzemple:

Artaj raketoj la plej lertaj
fariĝis steloj bluaj, verdaj,
aŭ post la tondro, ora pluvo
faladis kiel flordiluvo.

Tamen tio ege nesufiĉe traktas ilin.

– Ne, tion mi lasos al vi, Sam. Aŭ eble al Bilbo. Sed – nu, mi ne povas plu priparoli tion. Al mi ne tolereblas pensi pri sciigo al li pri tio.

Iuvespere Frodo kaj Sam promenis kune en la malvarmeta krepusko. Ambaŭ denove sentis sin malpaciencaj. Sur Frodon subite falis la ombro de disiĝo: iel li sciis, ke tre proksimas la horo, kiam li devos lasi Lotlorienon.

– Kiel vi nun taksas la elfojn, Sam? – li diris. – Tiun demandon mi starigis al vi unu fojon antaŭe – tio jam ŝajnas antaŭ tre longe; sed vi pli multe konas ilin depost tiam.

– Estas vere! – diris Sam. – Kaj mi opinias, ke ekzistas elfoj kaj aliaj elfoj. Ili ĉiuj sufiĉe elfas, sed ili ne ĉiuj samas. Nu, ĉi tiu popolo ne estas vaga aŭ senhejma, kaj ŝajnas pli simila al niaj uloj: ili ŝajnas indiĝenaj ĉi tie, eĉ pli ol hobitoj en la Provinco. Ĉu ili formis la landon, aŭ la lando formis ilin, estas malfacile decidi, se vi min komprenas. Ĉi tie estas mirinde trankvile. Nenio ŝajnas okazi, kaj neniu ŝajnas deziri okazaĵojn. Se troviĝas magio, ĝi estas tre profunde kaŝita, tie kie mi ne povas preni ĝin, por tiel diri.

– Oni povas vidi kaj senti ĝin ĉie, – diris Frodo.

– Nu, – diris Sam, – oni vidas neniun, kiu okupiĝas pri ĝi. Mankas artfajraĵoj, kiujn kompatinda Gandalfo kutimis vidigi. Mi miras, ke ni neniom vidas la Sinjoron kaj Damon dum ĉi tiuj tagoj. Mi imagas, ĉu ne, ke ŝi povus efektivigi kelkajn mirindaĵojn, se ŝi emus. Mi kore ŝatus vidi iom da elfa magio, s-ro Frodo!

– Mi ne, – diris Frodo. – Mi estas kontenta. Kaj mankas al mi ne la artfajraĵoj de Gandalfo, sed liaj hirtaj brovoj, lia rapida koleriĝo kaj lia voĉo.

– Vi pravas, – diris Sam. – Kaj ne supozu, ke mi plendas. Mi ofte volis vidi iom da magio tia, kia estas priskribita en la malnovaj rakontoj, sed mi neniam aŭdis pri lando pli bona ol tiu ĉi. Estas kvazaŭ hejmi kaj ferii samtempe, se vi min komprenas. Mi ne emas foriri. Malgraŭ tio, mi komencas senti, ke se pluiro necesas, pli bone ni finfaru tion. Tasko neniam komencita laste plenumiĝas, kutimis diri mia Avulo. Kaj ne ŝajnas al mi, ke tiu ĉi popolo povas multe nin helpi pli, kun aŭ sen magio. Ĝuste kiam ni forlasos tiun ĉi landon plej mankos al ni Gandalfo, laŭ mia opinio.

– Mi timas, ke tio absolute veras, Sam, – diris Frodo. – Tamen mi tre esperas, ke antaŭ ol ni foriros ni revidos la Damon de l’ elfoj.

Ĝuste dum li parolis, ili vidis, kvazaŭ responde al iliaj vortoj, ke Damo Galadriela proksimiĝis. Alta, blanka kaj bela ŝi promenis sub la arboj. Ŝi diris neniun vorton, sed fingrovokis ilin.

Turniĝinte flanken, ŝi kondukis ilin al la sudaj deklivoj de l’ monteto Karas Galadono, kaj preterpasinte altan verdan dornbarilon ili alvenis enfermitan ĝardenon. Tie kreskis neniuj arboj, kaj ĝi kuŝis sub la neŝirmita ĉielo. La vespera stelo estis leviĝinta kaj brilis blankfajre super la okcidenta arbaro. Malsupren laŭ longa ŝtuparo la Damo iris al profunda verda kavo, tra kiu fluis murmure la arĝenta rojo, kiu eliĝis el la fonto sur la monteto. Ĉe la subo, sur malalta soklo kun ĉizaĵoj kiel disbranĉa arbo, staris kuvo el arĝento, larĝa kaj malprofunda, apud kiu staris arĝenta kruĉo.

Per akvo el la rojo Galadriela ĝisrande plenigis la kuvon, kaj spiris sur ĝin, kaj kiam la akvo denove senmoviĝis, ŝi ekparolis:

– Jen estas la Spegulo de Galadriela, – ŝi diris. – Mi kondukis vin ĉi tien por ke vi enrigardu ĝin, se vi volas.

La aero estis tute senmova, kaj la akvo malhelis, kaj la elfa Damo apud ili estis alta kaj pala.

– Kion ni serĉu, kaj kion ni vidos? – demandis Frodo, imponite.

– Mi povas ordoni al la Spegulo riveli multajn aferojn, – ŝi respondis, – kaj al iuj mi povas montri tion, kion ili deziras vidi. Sed la Spegulo povas montri ankaŭ aferojn nepetitajn, kaj tiuj ofte estas pli strangaj kaj pli avantaĝaj, ol tio, kion ni volas vidi. Kion vi vidos, se vi lasos aglibera la Spegulon, mi ne povas antaŭvidi. Ĉar ĝi montras kio estis, kaj kio estas, kaj kio poste okazos. Sed kiun el ili li vidas, eĉ la plej saĝa ne ĉiam povas scii. Ĉu vi volas enrigardi?

Frodo ne respondis.

– Kaj vi? – ŝi diris, turnante sin al Sam. – Ĉar tio estas, kion via popolo nomas magio, mi opinias; kvankam mi ne klare komprenas, kion ili celas; kaj ŝajnas, ke ili ankaŭ uzas la saman vorton por la trompaĵoj de l’ Malamiko. Sed tio ĉi, se vi volas, estas la magio de Galadriela. Ĉu vi ne diris, ke vi emas vidi elfan magion?

– Tion mi diris, – diris Sam, iomete tremante inter timo kaj scivolo. – Mi ekrigardos, Damo, se vi konsentas. Kaj min ne ĝenus ekvidi, kio okazas hejme, – li diris flanken al Frodo. – Ŝajnas, ke mi forestis terure longe. Sed negrave, probable mi vidos nur la stelojn, aŭ ion, kion mi ne komprenos.

– Probable, – diris la Damo kun milda rido. – Sed venu, rigardu kaj vidu, kion vi vidos. Ne tuŝu la akvon!

Sam surgrimpis la soklon kaj kliniĝis al la kuvo. La akvo aspektis malmola kaj malhela. Steloj respeguliĝis en ĝi.

– Estas nur steloj, kiel mi supozis, – li diris. Poste li eligis mallaŭtan spirospasmon, ĉar la steloj estingiĝis. Kvazaŭ malhela vualo estus fortirita, la Spegulo griziĝis, poste klariĝis. Brilis suno, kaj la arbobranĉoj flirtis kaj gestis pro vento. Sed antaŭ ol Sam povis decidi, kion li fakte vidas, la lumo forvelkis; kaj nun li pensis vidi Frodon palvizaĝan profunde dormanta sub malhela klifego. Poste li ŝajnis vidi sin iranta tra malluma koridoro kaj grimpanta senfinan serpentumantan ŝtuparon. Li subite konstatis, ke li urĝe serĉas ion, sed kion, li tute ne sciis. Kvazaŭ sonĝo la vizio ŝanĝiĝis kaj returniĝis, kaj li vidis denove la arbojn. Sed ĉi-foje ili ne estis tiom proksimaj, kaj li povis vidi, kio okazas: ili ne estis flirtantaj pro vento, ili falis, krake al tero.

– He! – kriis Sam per atenca voĉo. – Jen tiu Ted Sablomano faligas arbojn, kie li ne devus. Ili estas nefaligendaj: temas pri tiu avenuo post la Muelejo, kiu superombras la vojon al Apudakvo. Se nur mi povus atingi ĝis Ted, mi lin faligus.

Sed nun Sam konstatis, ke la Malnova Muelejo malaperis, kaj oni konstruis grandan konstruaĵon ruĝbrikan, kie ĝi antaŭe staris. Multaj personoj vigle laboris. Apude troviĝis alta ruĝa fumturo. Nigra fumo ŝajnis nebuligi la supraĵon de l’ Spegulo.

– Okazas ia diablaĵo en la Provinco, – li diris. – Elrondo agis sagace, kiam li volis resendi s-ron Gaja. – Tiam subite Sam ekkriis kaj forsaltis. – Mi ne povas resti ĉi tie, – li diris frenezece. – Mi devas hejmeniri. Oni elfosis Bagŝutan Vicon, kaj jen mia povra Avulo malsupreniras de la Monteto kun siaj etaj posedaĵoj sur ĉareto. Mi devas iri hejmen!

– Vi ne povas iri hejmen sola, – diris la Damo. – Vi ne volis iri hejmen sen via mastro, antaŭ ol vi enrigardis la Spegulon, kaj tamen vi sciis, ke misaferoj tre povus okazi en la Provinco. Memoru, ke la Spegulo montras multajn aferojn, kaj ne ĉiuj jam okazis. Kelkaj neniam okazas, krom se tiuj, kiuj vidas la viziojn, forturniĝas de sia vojo por malhelpi ilin. La Spegulo estas danĝera gvidanto al agado.

Sam sidiĝis sur la teron kaj metis sian kapon inter la manojn.

– Prefere mi neniam estu veninta ĉi tien, kaj neniom pli da magio mi volas vidi, – li diris kaj silentiĝis. Post momento li parolis denove, malklare, kvazaŭ li kontraŭluktus larmojn. – Ne, mi hejmeniros laŭ la vojo longa kun s-ro Frodo, aŭ mi tute ne hejmeniros. Sed mi esperas, ke iam mi reiros. Se tio, kion mi vidis, pruviĝos vera, iu estos bone tradraŝita!

– Ĉu nun vi volas rigardi, Frodo? – diris Damo Galadriela. – Vi ne volis vidi elfan magion, kaj estis kontenta.

– Ĉu vi konsilas, ke mi rigardu? – demandis Frodo.

– Ne, – ŝi diris. – Mi konsilas al vi nek jeson, nek neon. Mi ne estas konsilisto. Vi eble ekscios ion, kaj ĉu aŭ ne tio, kion vi vidos, estos bona aŭ misa, tio eble estos avantaĝa, kaj tamen eble ne estos. Vidi estas samtempe bone kaj danĝere. Tamen mi opinias, Frodo, ke viaj kuraĝo kaj saĝo sufiĉas al la provo, aŭ mi ne estus kondukinta vin ĉi tien. Faru laŭplaĉe!

– Mi rigardos, – diris Frodo, kaj li surgrimpis la soklon kaj kliniĝis al la malhela akvo. Tuj la Spegulo klariĝis kaj li vidis terenon krepuskan. Montoj baŭmis malhele en la malproksimo kontraŭ pala ĉielo. Longa griza vojo reserpentumis for de la vido. Fore figuro iris malrapide sur la vojo, unue malklara kaj eta, sed pli grandiĝanta kaj klariĝanta dum ĝi proksimiĝis. Subite Frodo konstatis, ke tiu memorigas al li Gandalfon. Li preskaŭ vokis voĉe la nomon de l’ sorĉisto, kaj tiam li rimarkis, ke la figuron vestis ne grizo, sed blanko, blanko kiu briletis malforte en la krepusko, kaj en ĝia mano estis blanka bastono. La kapo estis tiom klinita, ke li povis vidi neniun vizaĝon, kaj baldaŭ la figuro foriris post vojkurbon kaj eliris el la vidkampo de l’ Spegulo. Dubo venis la menson de Frodo: ĉu tio estis vizio pri Gandalfo dum unu el ties multaj solecaj vojaĝoj antaŭ longe, aŭ ĉu ĝi estis Sarumano?

La vizio ŝanĝiĝis. Mallonge kaj ete, sed tre kolorplene, li ekvidis Bilbon senripoze ĉirkaŭiranta en ties ĉambro. La tablon kovris malorde diversaj paperoj; pluvo albatis la fenestrojn.

Sekvis paŭzo, kaj sekvis poste multaj scenoj, kiuj estis, laŭ supozo de Frodo, partoj de granda historio, en kiu li mem estis implikita. La nebulo klariĝis kaj li vidis ion, kion li neniam antaŭe vidis, sed tuj rekonis: la maron. Noktiĝis. La maro agitiĝis kaj ekestis ŝtorma. Tiam li vidis kontraŭ la suno, subiranta sangoruĝa en fukecan nubaron, la nigran konturaron de alta ŝipo kun ŝiritaj veloj, alrajdanta el la Okcidento. Poste larĝan riveron fluantan tra multhoma urbego. Poste blankan fortikaĵon kun sep turoj. Kaj poste denove ŝipon kun nigraj veloj, sed nun jam estis matene, kaj la akvo muaris en lumo, kaj standardo portanta emblemon de blanka arbo brilis en la sunlumo. Fumo kvazaŭ de fajro kaj batalo leviĝis, kaj denove la suno subiris je brula ruĝo, kiu velkis al griza nebuleto; kaj en ties mezon ŝipeto forpasis, sparkante je lumoj. Ĝi malaperis, kaj Frodo ĝemspiris kaj pretiĝis retroiri.

Sed subite la Spegulo komplete malheliĝis, tiom malhela kvazaŭ truo malfermiĝus en la vidmondo, kaj Frodo enrigardis malplenecon. En tiu nigra abismo aperis unuopa Okulo, kiu malrapide pligrandiĝis, ĝis ĝi plenigis preskaŭ la tutan Spegulon. Tiom terura ĝi estis, ke Frodo staris ĉenite, ne povante krii aŭ forturni la rigardon. La Okulon randis fajro, sed ĝi mem estis glaca, flava kiel okulo de kato, spionema kaj absorbita, kaj la nigra fendeto de ĝia pupilo malfermiĝis al puto, fenestro al nenio.

Poste la Okulo komencis ĉirkaŭiri, esplorante jen tien jen aliflanken, kaj Frodo sciis certe kaj terurite, ke inter la multaj aĵoj, kiujn ĝi serĉis, li mem estis unu. Sed li sciis ankaŭ, ke lin ĝi ne povas vidi – ankoraŭ ne, krom se li tion kaŭzus. La Ringo, kiu pendis sur ĉeneto je lia kolo, iĝis peza, pli peza ol ŝtonego, kaj lia kapo estis trenata suben. La Spegulo ŝajnis varmegiĝi kaj vaporkirlaĵoj supreniris de l’ akvo. Li estis glisanta antaŭen.

– Ne tuŝu la akvon! – mallaŭte diris la Damo. La vizio forvelkis, kaj Frodo konstatis, ke li rigardas la malvarmetajn stelojn ekbrilintaj en la arĝenta kuvo. Li retropaŝis tute tremante kaj rigardis la Damon.

– Mi scias, kio estas tio, kion vi laste vidis, – ŝi diris, – ĉar tio estas ankaŭ en mia menso. Ne timu! Ne supozu, ke nur per kantado inter arboj, aŭ eĉ per la sveltaj sagoj de elfaj pafarkoj, tiu ĉi lando Lotlorieno estas defendata kontraŭ la Malamiko. Mi diras al vi, Frodo, ke ĝuste dum mi alparolas vin, mi perceptas la Malhelan Mastron kaj konas lian menson, aŭ tiun parton, kiu koncernas la elfojn. Kaj li palpserĉas ĉiam por percepti min kaj mian pensadon. Sed ankoraŭ la pordo estas fermita!

Ŝi levis siajn blankajn brakojn, kaj etendis siajn manojn al la oriento laŭ gesto de forpuŝo kaj rifuzo. Erendilo, la vespera stelo, plej amata de l’ elfoj, klare brilis supre. Tiom hela ĝi estis, ke la figuro de la elfa Damo kreis malfortan ombron sur la tero. Ĝiaj radioj trafis ringon sur ŝia fingro, kaj blanka gemo sur ĝi sparkis kvazaŭ la Vespera Stelo venus suben por ripozi sur ŝia mano. Frodo rigardis imponite tiun ringon; ĉar subite al li ŝajnis, ke li komprenas.

– Jes, – ŝi diris, perceptinte lian penson, – ne estas permesate paroli pri ĝi, kaj Elrondo ne povis tion fari. Sed ĝi ne estas forkaŝebla de la Ringoportanto, kaj iu, kiu vidis la Okulon. Estas vere, ke unu el la Tri restas sur fingro de Galadriela en Lorieno. Tiu ĉi estas Nenja, la Ringo de l’ Diamanto, kaj mi estas ĝia kuratoro.

» Li suspektas, sed li ne scias – ankoraŭ ne. Ĉu vi ne komprenas nun, kial via alveno estas por ni kvazaŭ paŝo al pereo? ĉar se vi malsukcesos, tiam ni estos nudigitaj antaŭ la Malamiko. Tamen se vi sukcesos, tiam nia potenco estos malplia, kaj Lotlorieno forvelkos, kaj la tajdoj de l’ Tempo forviŝos ĝin. Ni devos foriri al la Okcidento, aŭ ŝrumpi al kamparana popolo de valetoj kaj kavernoj, malrapide forgesonta kaj forgesota.

Frodo klinis la kapon.

– Kaj kion vi deziras? – li diris finfine.

– Ke estu tio, kio devus esti, – ŝi respondis. – La amo de la elfoj al sia lando kaj siaj verkoj estas pli profunda ol la profundaĵoj de l’ Maro, kaj ilia bedaŭro estas senmorta kaj neniam povas esti tute kvietigita. Tamen ili forĵetos ĉion prefere ol submetiĝi al Saŭrono: ĉar ili nun konas lin. Pri la sorto de Lotlorieno vi ne respondecas, sed nur pri la plenumo de via propra tasko. Tamen mi povus deziri, se tio iel helpus, ke la Unu Ringo neniam estus kreita, aŭ restus eterne perdita.

– Vi estas saĝa, sentima kaj bela, Damo Galadriela, – diris Frodo. – Mi donos al vi la Unu Ringon, se vi ĝin petos. Ĝi estas afero tro granda por mi.

Galadriela ridis per subita klara rido.

– Povas esti, ke Damo Galadriela estas saĝa, – ŝi diris, – tamen ĉi tie ŝi renkontis superulon pri ĝentileco. Milde vi venĝis vin pro mia provado de via koro je nia unua renkontiĝo. Vi komencas vidi per akra okulo. Mi ne neas, ke mia koro ege deziras peti tion, kion vi proponas. Dum multaj longaj jaroj mi pripensis, kion mi povus fari, se la Granda Ringo iam venus en miajn manojn, kaj jen! ĝi estis alportita ĝis mia mankapto. La miseco, kiu estis antaŭ longe elpensita, efikas multmaniere, ĉu aŭ ne Saŭrono mem staras aŭ pereas. Ĉu tio ne estus brava faro je kredito de lia Ringo, se mi prenus ĝin perforte aŭ timige de mia gasto? Kaj nun finfine tio venas. Vi donos al mi la Ringon libere! Anstataŭ la Malhela Mastro vi starigos Reĝinon. Kaj mi ne estos malhela, sed bela kaj terura kiel la mateno kaj la nokto! Bela kiel la maro, suno kaj neĝo sur la monto! Terura kiel la ŝtormo kaj la fulmo! Pli forta ol la fundamento de la tero. Ĉiuj min amos kaj timos senespere!

Ŝi levis sian manon kaj el la ringo, kiun ŝi portis, eliĝis lumego, kiu lumigis nur ŝin kaj lasis ĉion alian malluma. Ŝi staris antaŭ Frodo ŝajnante jam alta preter mezurebleco, kaj bela netolereble, terura kaj adorinda. Poste ŝi lasis fali sian manon, kaj la lumo velkis, kaj subite ŝi denove ridis, kaj jen! ŝi ŝrumpis: svelta elfino, vestita nur per simpla blanko, kies voĉo estis mallaŭta kaj trista.

– Mi sukcesis la provon, – ŝi diris. – Mi iĝos malplia, kaj iros al Okcidento kaj restos Galadriela.

Longe ili staris silente. Fine la Damo parolis denove.

– Ni reiru! – ŝi diris. – En la mateno vi devos foriri, ĉar jam ni elektis, kaj la sortotajdoj fluas.

– Mi volas starigi unu demandon antaŭ nia foriro, – diris Frodo, – ion, pri kio mi intencis demandi Gandalfon en Rivendelo. Al mi estas permesate porti la Unu Ringon: kial mi ne povas vidi ĉiujn aliajn kaj koni la pensojn de ties portantoj?

– Vi ne provis, – ŝi diris. – Nur trifoje vi surmetis la Ringon sur vian fingron de kiam vi scias, kion vi posedas. Ne provu! Tio pereigus vin. Ĉu Gandalfo ne diris al vi, ke la ringoj havigas potencon laŭ la mezuro de ĉiu posedanto? Antaŭ ol uzi tiun potencon, vi devus multe plifortiĝi, kaj eduki vian volon por superregi aliulojn. Tamen malgraŭ tio, kiel Ringoportanto kaj iu, kiu jam portis ĝin fingre kaj vidis tion, kio estas kaŝita, via vidkapablo pliakriĝis. Vi perceptis mian penson pli klare ol multaj, kiujn oni taksas saĝaj. Vi vidis la Okulon de tiu, kiu regas la Sepon kaj la Naŭon. Kaj ĉu vi ne vidis kaj rekonis la ringon sur mia fingro? Ĉu vi vidis mian ringon? – ŝi demandis, turninte sin al Sam.

– Ne, Damo, – li respondis. – Se diri la veron, mi scivolis, pri kio vi parolas. Mi vidis stelon tra viaj fingroj. Sed se vi pardonos mian rektan parolon, mi opinias, ke mia mastro pravis. Mi volus, ke vi prenu lian Ringon. Vi ordigus la aferojn. Vi malhelpus, ke oni elfosu la Avulon kaj forpelu lin. Vi pagigus kelkajn personojn pro ties fiagado.

– Tion mi farus, – ŝi diris. – Tiel ĝi komenciĝus. Sed tie ĝi ne haltus, ho ve! Ni ne priparolu ĝin plu. Ni iru!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.