La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 8: Nebulo sur la Dolmenejo

Tiunokte ili aŭdis neniujn sonojn. Sed sonĝe aŭ malsonĝe – li ne povis distingi – Frodo aŭdis dolĉan kantadon, kiu trakuris lian menson: kanton, kiu ŝajnis veni kiel pala lumo malantaŭ griza pluvkurteno, kaj plifortiĝante vitrigi kaj arĝentigi la vualon, ĝis fine ĝi forruliĝis, kaj dista verda tereno malfermiĝis antaŭ li sub rapida sunleviĝo.

La vidaĵo fandiĝis al vekiĝo; kaj Tom jam fajfis kiel arbopleno da birdoj; kaj la suno jam avancis laŭ la dekliva montetoflanko kaj tra la malfermita fenestro. Ekstere ĉio estis verda kaj pale ora.

Post matenmanĝo, kiun denove ili manĝis solaj, ili pretiĝis por adiaŭi, preskaŭ tiel pezkoraj kiel eblis en tia mateno: malvarmeta, hela, kaj pura sub lavita aŭtuna ĉielo el maldensa bluo. La aero alvenis freŝe el la nord-okcidento. Iliaj kvietaj poneoj estis preskaŭ ludemaj, snufante kaj sentrankvile moviĝante. Tom elvenis el la domo, flirtigis sian ĉapelon kaj dancis ĉe la sojlo, instrukciante, ke la hobitoj surseliĝu, ekiru kaj vojaĝu per taŭga rapideco.

Ili forrajdis laŭ vojeto, kiu serpentumis for de la doma malantaŭo, kaj iris deklive supren al la norda finaĵo de la montetoverto, per kiu ĝi estis ŝirmata. Ili ĵus elseliĝis por konduki siajn poneojn supren laŭ la lasta apika deklivo, kiam subite Frodo haltis.

– Orbero! – li kriis. – Mia bela damo, tute vestita per arĝenta verdo! Ni eĉ ne adiaŭis ŝin, nek vidis ŝin depost la vespero! – Li estis tiel malĝojigita, ke li retroturniĝis; sed tiumomente ondiĝetis suben al ili klara alvoko. Tie sur la montetoverto ŝi staris gestante al ili: ŝiaj haroj disbloviĝis malstrikte, kaj trafite de la sunlumo ili ekbrilis kaj glimetis, Lumo simila al akvoglimo sur roskovrita herbo elflagris el sub ŝiaj piedoj dum ŝi dancis.

Ili rapidis supren laŭ la lasta deklivo, kaj ekstaris antaŭ ŝi senspire. Ili riverencis, sed per gesto de la brako ŝi proponis, ke ili rigardu ĉirkaŭen; kaj ili rigardis desur la verto al la vastaĵoj sub la mateno. Ĉio nun estis tiel klara kaj distvidebla, kiel ĝi estis vualita kaj nebuleta kiam ili staris sur la monteto en la Arbaro, kiu nun vidiĝis leviĝanta pala kaj verda el la malhelaj arboj okcidente. Tiudirekte la tereno leviĝis laŭ arbokovritaj firstoj, verdaj, flavaj, rufaj sub la suno, post kiu kuŝis kaŝite la valo de Brandovino. Sube, trans la linio de Videvindlo, vidiĝis malproksima ekbrilo simila al pala vitro, kie la rivero Brandovino kurbegiĝis sur la ebenaĵo kaj forfluadis ekster la scion de la hobitoj. Norde post la malmultiĝantaj montetoj la tereno foretendiĝis laŭ ebenejoj kaj ŝveliĝoj grizaj, verdaj kaj pale terkoloraj, ĝis ĝi forfadis al senkontura kaj ombreca malproksimo. Oriente leviĝis la tumuloj, firsto post firsto en la matenon, kaj malaperis el la vido al konjektejo: tio estis ne pli ol konjektaĵo de bluo kaj distega blanka ekglimo miksiĝantaj kun la orlo de la ĉielo, sed ĝi alparolis ilin, el memoroj kaj malnovaj rakontoj, pri la altaj kaj malproksimaj montoj.

Ili profunde enspiris la aeron, kaj sentis, ke salteto kaj pluraj bravaj paŝoj alportus ilin kien ajn ili dezirus. Ŝajnis malkuraĝe, flankeniri trotete laŭ la taŭzitaj randoj de la montetaro direkte al la Vojo, kiam ili devus salti, viglaj kiel Tom, laŭ ŝtonoj de la montetoj rekte al la Montegaro.

Orbero alparolis ilin kaj revokis iliajn okulojn kaj pensojn.

– Rapidu jam, bonaj gastoj! Kaj obstinu laŭ via celo! Norden kun la vento maldekstre kaj benon al viaj paŝoj! Rapidu dum la Suno brilas! – Kaj al Frodo ŝi diris: – Adiaŭ, elf-amiko, tio estis gaja renkontiĝo!

Sed por respondi Frodo trovis neniujn vortojn. Li profunde riverencis, sidiĝis sur sian poneon kaj sekvate de la amikoj trotetis malrapide suben laŭ la deklivo malantaŭ la monteto. La domo de Tom Bombadiljo, la valo, kaj la Arbaro ne plu vidiĝis. La aero plivarmiĝis inter la verdaj muroj de monteto kaj monteto, kaj la odoro de la herbotero leviĝis forta kaj dolĉa dum ili spiris. Returnante sin, kiam ili atingis la fundon de la verda kavaĵo, ili vidis Orberon, jam etan kaj sveltan kiel sunbanita floro kontraŭ la ĉielo: ŝi staris ankoraŭ rigardante ilin, kaj ŝiaj manoj estis etenditaj al ili. Dum ili rigardis ŝi elpuŝis klaran krion, kaj levante sian manon ŝi turniĝis kaj malaperis post la monteton.

Ilia vojo serpentumis funde de valo, kaj ĉirkaŭ la verda piedo de apika monteto en alian pli profundan kaj pli larĝan valon, kaj poste trans la ŝultron de pliaj montetoj, kaj suben laŭ iliaj longaj membroj, kaj denove supren laŭ iliaj glataj flankoj, supren sur novajn vertojn kaj suben en novajn valojn. Troviĝis neniu arbo nek iu ajn videbla akvo: nur herbo kaj mallonga risorta gazonaĵo, silenta escepte de la fiustro de l’ aero trans la randojn de la tereno kaj altaj solecaj krioj de strangaj birdoj. Dum ili vojaĝis la suno altiĝis kaj varmiĝis. Ĉiufoje kiam ili supreniris firston la venteto ŝajnis malfortiĝinta. Kiam ili ekvidis la terenon okcidente, la malproksima Arbaro ŝajnis fumi, kvazaŭ la falinta pluvo vaporiĝis denove supren el folioj kaj radikoj kaj ŝimo. Ombro jam ĉirkaŭkuŝis la randon de la videbleco, malhela nebuleto, super kiu la supra ĉielo similis bluan ĉapon, varman kaj pezan.

Proksimume tagmeze ili alvenis monteton, kies supraĵo estis larĝa kaj plata, kiel malprofunda telero kun verda ondforma rando. En ĝi neniu aero moviĝis, kaj la ĉielo ŝajnis proksima al iliaj kapoj. Ili alrajdis kaj rigardis norden. Tiam iliaj koroj inspiriĝis, ĉar ŝajnis evidente, ke ili jam pli progresis, ol ili atendis. Vere la distancoj jam fariĝis malprecizaj kaj trompemaj, sed estis sendube, ke la montetaro komencas finiĝi. Longa valo kuŝis sube serpentumante norden, ĝis ĝi atingis trairejon inter du apikaj deklivoj. Poste, ŝajnis, ke ne plu estas montetoj. Rekte norde ili svage ekvidis longan malhelan strion.

– Tio estas vico de arboj, – diris Gaja, – kaj tio nepre signas la Vojon. Laŭlonge de ĝi dum multaj mejloj oriente de la Ponto kreskas arboj. Iuj diras, ke ili estis plantitaj en la malnova tempo.

– Bonege! – diris Frodo. – Se ni progresos tiel kontentige posttagmeze, kiel ni sukcesis ĉi-matene, ni forlasos la Montetaron antaŭ ol la Suno subiĝos, kaj trotetos antaŭen serĉante kampadejon.

Sed parolante li jam ekrigardis orienten, kaj li vidis, ke tiuflanke la montoj estas pli altaj kaj subenrigardas al ili; kaj ĉiujn tiujn montojn kronis verdaj ondaĵoj, kaj sur kelkaj estis starantaj ŝtonoj, kiuj direktiĝis supren kvazaŭ akrangulaj dentoj el verda dentkarno.

Tiu vidaĵo estis ial maltrankviliga; do ili sin turnis de ĝi kaj descendis en la kavan cirklon. Meze de ĝi staris unuopa ŝtono, alta sub la suno supre, kaj tiuhore tute senombra. Ĝi estis senforma kaj tamen signifoplena: kiel vojmontrilo, aŭ gardanta fingro, aŭ prefere averto. Sed ili jam estis malsataj, kaj la suno ankoraŭ ĉe la sentima zenito; do ili apogis siajn dorsojn al la orienta flanko de la ŝtono. Ĝi estis malvarmeta, kvazaŭ la suno ne kapablis varmigi ĝin; sed tiutempe tio ŝajnis agrabla. Tie ili manĝis kaj trinkis, kaj tiel bone regalis sin sub la plena ĉielo, kiel oni povis deziri; ĉar la nutraĵoj devenis de “sube sub-Montete”. Tom provizis pli ol sufiĉe por la taga komforto. Iliaj poneoj malŝarĝitaj vagadis sur la herbo.

Rajdado trans la montetojn, satiga manĝado, la varma suno kaj la gazonodoro, iom tro longa kuŝado, kruretendado kaj ĉielrigardado trans la nazoj: ĉio ĉi, eble, sufiĉas por klarigi tion, kio okazis. Kiel ajn: ili vekiĝis subite kaj malkomforte el dormo, kiun ili neniam intencis. La staranta ŝtono estis malvarma, kaj etendis longan palan ombron orienten super ili. La suno, pale kaj akvece flava, trabrilis nebuleton ĝuste super la okcidenta rando de la kavaĵo, en kiu ili kuŝis; norde, sude kaj oriente, post la muro, nebulo estis densa, malvarma kaj blanka. La aero estis silenta, peza kaj frosta. Iliaj poneoj staris kunpuŝiĝinte kun la kapoj klinitaj.

La hobitoj saltstariĝis timigite kaj alkuris la okcidentan randon. Ili trovis sin sur insulo en la nebulo. Ĝuste dum ili rigardis konsternite al la sinkanta suno, tiu dronis antaŭ iliaj okuloj en maro blanka, kaj malvarma griza ombro aperis malantaŭ ili oriente. La nebulo alruliĝis ĝis la muroj kaj baŭmis super ilin, kaj suprenirante ĝi kurbiĝis super iliaj kapoj kaj tegmentiĝis: ili estis enfermitaj en halo de nebulo, kies centra pilastro estis la staranta ŝtono.

Ili sentiĝis kvazaŭ kaptilo fermiĝas ĉirkaŭ ili; sed ili ne tute perdis kuraĝon. Ili ankoraŭ memoris la esperigan vidaĵon pri la linio de la Vojo antaŭe, kaj ili ankoraŭ sciis, en kiu direkto ĝi troviĝis. Ĉiuokaze, ili jam tiel malamis tiun kavan lokon ĉirkaŭ la ŝtono, ke neniu penso pri restado tie estis en iliaj mensoj. Ili enpakis ĉion tiel rapide, kiel funkciis iliaj frostigitaj fingroj.

Baldaŭ ili kondukis siajn poneojn spalire trans la randon kaj suben laŭ la norda deklivo de la monteto, malsupren en la nebulomaron. Dum ili descendis, la nebulo iĝis pli malvarma kaj pli malseketa, kaj iliaj haroj pendis malkrispaj kaj gutantaj sur la fruntoj. Kiam ili alvenis la fundon, estis tiel malvarme, ke ili haltis kaj elprenis kapuĉojn kaj mantelojn, kiuj baldaŭ kovriĝis de grizaj roseroj. Poste surseliĝinte, ili malrapide pluiris denove, palpante la vojon laŭ altiĝoj kaj malaltiĝoj de la tero. Ili direktis sin, laŭ sia plej bona konjekto, al la pordsimila trairejo ĉe la plej norda fino de la longa valo, kiun ili vidis matene. Kiam ili trairus tiun breĉon, necesus nur daŭrigi laŭ proksimume rekta linio, kaj ili nepre trafus finfine la Vojon. Iliaj pensoj ne preteriris tion, escepte de svaga espero, ke eble ie aliflanke de l’ Montetaro ne plu estos nebulo.

La progreso estis tre malrapida. Por malhelpi disiĝon kaj disvagon diversdirekten ili iris spalire, kun Frodo antaŭe. Post li iris Sam, poste Grinĉjo, kaj fine Gaja. La valo ŝajnis etendiĝi senfine. Subite Frodo vidis esperigan signon. Je ambaŭ flankoj antaŭe komencis baŭmi tra la malhelo iu mallumaĵo; kaj li konjektis, ke ili finfine proksimiĝas al la monteta breĉo, la norda pordo de la Dolmenejo. Se ili tion preterpasus, ili estus liberaj.

– Antaŭen! Sekvu min! – li revokis trans la ŝultron, kaj li rapidis antaŭen. Sed lia espero baldaŭ transformiĝis al konfuziĝo kaj ektimo. La mallumaĵoj pli densiĝis, sed ili ŝrumpis; kaj subite li vidis, baŭmantaj antaŭ li kaj kliniĝantaj unu al alia kvazaŭ pilastroj de sensupraĵa pordo, du grandegajn starantajn ŝtonojn. Li ne memoris ekvidi signon de tiuj en la valo, kiam li rigardis de la montverto matene. Li trapasis inter ili preskaŭ antaŭ ol li konsciis pri tio: kaj ĝuste tiam mallumo ŝajnis estiĝi ĉirkaŭ li. Lia poneo baŭmis kaj snufegis, kaj li defalis. Kiam li rigardis malantaŭen, li estis sola: la aliaj ne sekvis lin.

– Sam! – li vokis. – Grinĉjo! Gaja! Venu! Kial vi ne tenas kontakton?

Respondo ne venis. Timo ekkaptis lin, kaj li rekuris preter la ŝtonojn kriante maltrankvilege:

– Sam! Sam! Gaja! Grinĉjo! – La poneo kuregis en la nebulon kaj malaperis. De malproksime, aŭ tiel ŝajnis, li supozis aŭdi krion: “Oj! Frodo! Oj!” Ĝi estis fora oriente, maldekstre dum li staris sub la ŝtonegoj kaj streĉe enrigardegis la malhelon. Li ekkuris direkte al la voko kaj trovis, ke li iras apike supren.

Dum li baraktis antaŭen li denove vokis kaj daŭre vokadis pli kaj pli frenezece; sed dum kelka tempo li ne aŭdis respondon, kaj poste ĝi ŝajnis mallaŭta kaj malproksima antaŭ li kaj alta super li. “Frodo! Oj!” aŭdiĝis la maldensaj voĉoj el la nebulo; kaj poste krio, kiu sonis kiel “helpon, helpon!” ofte ripetiĝis, finiĝanta per lasta “helpon!”, kiu forfadiĝis al longa lamento subite ekĉesigita. Li stumblis antaŭen laŭeble rapide direkte al la krioj; sed lumo jam foriris, kaj kroĉiĝanta nokto fermiĝis ĉirkaŭ lin, tiel ke estis neeble certiĝi pri iu ajn direkto. Li ŝajnis la tutan tempon grimpadi ĉiam supren.

Nur ŝanĝiĝo de la nivelo de l’ tero sub liaj piedoj sciigis al li, ke li finfine atingis la supron de firsto aŭ monteto. Li estis lacega, ŝvitanta kaj tamen frostigita. Estis komplete mallume.

– Kie vi estas? – li kriis despere.

Mankis respondo. Li staris aŭskultante. Li subite konstatis, ke iĝas tre malvarme, kaj ke tie ĉi supre komencas blovi vento, vento glacia.

Ŝanĝiĝo okazis de l’ vetero. La nebulo jam preterfluis lin ĉifite-ŝirite. Lia spiro fumis, kaj la mallumo estis malpli proksima kaj malpli densa. Li rigardis supren kaj vidis surprizite, ke briletaj steloj aperis super la kapo inter la strioj de rapidantaj nubo kaj nebulo. Vento komencis sibli trans la herbon.

Al li subite ŝajnis, ke li ekaŭdis sordinitan krion, kaj li ekiris tien, kaj ĝuste kiam li antaŭeniris, la nebulo estis volvita kaj flanken puŝita, kaj senvualiĝis la steloza ĉielo. Rigardo vidigis, ke nun li frontas suden kaj troviĝas sur ronda montetoverto, kiun li certe grimpis el la nordo. El oriento blovis la mordanta vento. Dekstre de li baŭmis antaŭ la okcidentaj steloj minaca nigra formaĵo. Staris tie tumulego.

– Kie vi estas? – li kriis denove, tiel kolera kiel timanta.

– Jen mi! – diris voĉo, profunda kaj malvarma, kiu ŝajnis veni el la tero. – Mi vin atendas!

– Ne! – diris Frodo; sed li ne forkuris. Liaj genuoj kolapsis, kaj li falis al la tero. Okazis nenio, kaj neniu sono aŭdiĝis. Tremante li suprenrigardis, ĝustatempe por vidi altan malhelan figuron kiel ombron antaŭ la steloj. Ĝi kliniĝis super li. Ŝajnis al li, ke vidiĝas du okuloj, tre fridaj kvankam lumigitaj per pala lumo, kiu ŝajnis veni el iu foro. Poste teno pli forta kaj pli malvarma ol fero ekkaptis lin. Tiu glacieca tuŝo frostigis liajn ostojn, kaj li nenion plu memoris.

Kiam li rekonsciiĝis, li momente nenion povis memori krom sento de teruriĝo. Poste li sciis subite, ke li estas enkarcerigita, senespere kaptita; li troviĝis sub dolmeno. Dolmenulo kaptis lin, kaj lin probable jam influis la teruraj sorĉaĵoj de l’ dolmenuloj, pri kiuj parolis flustrataj rakontoj. Li ne aŭdacis moviĝi, sed kuŝadis tiel, kiel li sin trovis: plata surdorse sur malvarma ŝtono kun la manoj sur la brusto.

Tamen, kvankam lia timo estis tiel granda, ke ĝi ŝajnis parto de la mallumo mem, kiu ĉirkaŭis lin, li trovis, ke dum la kuŝado li pensas pri Bilbo Baginzo kaj ties rakontoj, dum ili trotetis kune laŭ la vojetoj de la Provinco kaj parolis pri vojaĝoj kaj aventuroj. En la koro de la plej grasa kaj plej timema hobito estas kaŝita (ofte profunde, estas vere) semo de kuraĝo, kiu atendas iun lastan kaj malesperigan danĝeron por kreski. Frodo estis nek tre grasa nek tre timema; efektive, kvankam tion li ne sciis, Bilbo (kaj Gandalfo) taksis lin la plej bona hobito en la Provinco. Al li ŝajnis, ke li alvenis la finon de sia aventuro, kaj finon teruran, sed tiu supozo hardis lin. Li rimarkis, ke li fortiĝas, kvazaŭ por fina salto; li ne plu sentis sin faldiĝema kiel sendefenda predo.

Kuŝante tie, pensante kaj sin ordigante, li rimarkis, ke subite la mallumo lante foriĝas: kreskas ĉirkaŭ li pale verdeca lumo. Tiu unue ne montris al li, en kia loko li troviĝis, ĉar la lumo ŝajnis deveni de li mem kaj el la planko apude, kaj ĝi ankoraŭ ne atingis la tegmenton aŭ muron. Li turnis sin, kaj en la frida glimado li vidis kuŝantaj apud li Samon, Grinĉjon kaj Gajan. Ili kuŝis surdorse, kaj iliaj vizaĝoj aspektis mortece palaj; kaj ili estis blanke vestitaj. Ĉirkaŭ ili kuŝis multaj trezoroj, eble el oro, kvankam en tiu lumo ili aspektis malvarmaj kaj nebelaj. Sur iliaj kapoj estis cirklaĵoj, oraj ĉenoj ĉirkaŭis iliajn taliojn, kaj sur iliaj fingroj estis multaj ringoj. Glavoj kuŝis ĉe iliaj flankoj, kaj ŝildoj ĉe iliaj piedoj. Sed trans iliaj tri koloj kuŝis unuopa longa nuda glavo.

Subite komenciĝis kanto: frida murmuro, leviĝanta kaj falanta. La voĉo ŝajnis tre malproksima kaj ekstreme morna, foje alta en la aero kaj maldensa, foje simila al mallaŭta ĝemo el la tero. El la senforma fluado de tristaj sed terurigaj sonoj, vortfadenoj de tempo al tempo formis sin: vortoj severaj, duraj, malvarmaj, senkoraj kaj melankoliaj. La nokto estis protestanta pri la mateno, de kiu ĝi estis senigita, kaj la frido malbenis la varmon, kiun ĝi soifis. Frodo estis ĝismedole frostigita. Post kelka tempo la kanto iĝis pli klara, kaj kun timego en la koro li konstatis, ke ĝi ŝanĝiĝis al ĉanto sorĉa:

Fridu mano, kor’ kaj osto,
kaj fridu dormo sub ŝtonfosto:
neniam plu vekiĝ’ sur ŝtona lito,
ĝis mortos Lun’, Sun’ estos estingito.

En nigra vent’ la steloj ĉesos brili,
kaj daŭre plu sur oro kuŝos ili,
ĝis manon levos Mastro de l’ mallumo
super mortinta mar’ kaj ter’ sen humo.

Li aŭdis malantaŭ la kapo sonon grincan kaj skrapan. Apogante sin per unu brako li rigardis, kaj nun vidis per la pala lumo, ke ili estas en speco de koridoro, kiu malantaŭ ili turniĝis ĉirkaŭ angulon. Laŭ tiu angulo palpadis longa brako, irante surfingre al Sam, kiu kuŝis plej proksime, kaj al la tenilo de l’ glavo, kiu kuŝis sur li.

Komence Frodo sentis, ke li ŝtoniĝis pro la sorĉa kanto. Poste venis al li en la kapon frenezeca eskapebleco. Li scivolis, ĉu, se li surmetus la Ringon, la dolmenulo eble maltrafus lin, kaj li eble trovus ian elirvojon. Li imagis, ke li kuradas libere sur la herbo, funebrante Grinĉjon, kaj Samon, kaj Gajan, sed mern libera kaj vivanta. Eĉ Gandalfo konsentus, ke nenio alia estis farebla.

Sed la kuraĝo, kiu estis vekita en li, estis jam tro forta; ne tiel facilanime li kapablus forlasi la amikojn. Li ŝanceliĝis, palpante en sia poŝo, kaj poste denove luktis en si; kaj dum li tion faris, la brako rampe proksimiĝis. Subite deeidiĝo fortiĝis en li, kaj li kaptis mallongan glavon, kiu kuŝis apude, kaj surgenuiĝe li klinis sin malalte super la korpoj de siaj kunuloj. Per la havebla forto li hakis la rampantan brakon proksime al la pojno, kaj la mano forfalis; sed sammomente la glavo dissplitiĝis ĝis la tenilo. Aŭdiĝis ŝriko kaj la lumo malaperis. En la mallumo aŭdiĝis bruo mordminaca.

Frodo falis antaŭen sur Gajan, kaj la vizaĝo de Gaja sentiĝis malvarma. Tutsubite revenis en lian menson, el kiu ĝi malaperis kiam unue aperis la nebulo, memoro pri la domo sub la Monteto kaj pri la kanto de Tom. Li rememoris la rimaĵon, kiun Tom instruis al ili. Per malforta senespera voĉo li komencis: “Ho! Torn Bombadiljo!” kaj je tiu nomo lia voĉo ŝajnis fortiĝi: ĝi havis sonon plenan kaj viglan, kaj la malluma ĉambro reeĥis kvazaŭ pro tamburo kaj trumpeto:

Ho! Tom Bombadil’, Tom Bombadiljo!

Je akvo, arb’, monteto, kariko kaj saliko,
je fajro, sun’ kaj luno, aŭdu! ni admonas!

Venu, Tom Bombadiljo, ĉar ni vin bezonas!

Okazis subita profunda silentiĝo, en kiu Frodo povis aŭdi batadon de sia koro. Post longa malrapida momento li aŭdis klare, sed tre malproksime, kvazaŭ ĝi venus suben tra la tero kaj tra dikaj muroj, respondan voĉon, kiu kantis:

Olda Bombadiljo gajhumoron havas;
bluas lia jako, kaj la botoj flavas.

Tom estas mastro, neniu lin insidas:
pli fortas liaj kantoj, la piedoj pli rapidas.

Aŭdiĝis laŭta murmurego, kvazaŭ pro ruliĝado kaj falado de ŝtonoj, kaj subite enfluis lumo, lumo reala, la ordinara taglumo. Malalta pordsimila aperturo vidiĝis en la ĉambrofino apud la piedoj de Frodo; kaj jen estis la kapo de Tom (ĉapelo, plumo kaj ĉio kuna) kadrita antaŭ la lumo de la suno ruĝe leviĝanta malantaŭ li. La lumo trafis la plankon, kaj la vizaĝojn de la tri hobitoj kuŝantaj apud Frodo.

Ili ne ekmoviĝis, sed la malsaneca koloro jam forlasis ilin. Ili nun aspektis kvazaŭ nur tre profunde dormantaj.

Tom kliniĝis, formetis la ĉapelon, kaj venis en la malhelan ĉambron, kantante:

Iru, Oldulaĉo! En sunlumo malaperu!

Ŝrumpu kiel nebuleto, kiel ventoj veu,
al la ter’ senfrukta preter la montaro!

Neniam plu revenu! Lasu la dolmenon!

Perdiĝu, forgesiĝu, malhela pli ol ombro,
kie pord’ fermitas ĝis la mond’ rebonos.

Je tiuj vortoj aŭdiĝis krio kaj parto de la interna fino de la ĉambro enfalis krakege. Sekvis longa tirata ŝriko, forfadiĝanta ĝis nekonebla foro; kaj post tio silento.

– Venu, amiko Frodo! – diris Tom. – Ni eliru sur puran herbon! Vi devas helpi min elporti ilin.

Kune ili elportis Gajan, Grinĉjon kaj Samon. Kiam Frodo lastfoje eliris la dolmenon, li rimarkis detranĉitan manon ankoraŭ skuiĝantan, kvazaŭ vundita araneo, en amaseto da falinta tero. Tom reeniris, kaj aŭdiĝis multe da pistado kaj stamfado. Kiam li elvenis, li portis sur la brakoj grandan amason da trezoro: objektoj oraj, arĝentaj, kupraj kaj bronzaj; multaj bidoj kaj ĉenoj kaj juvelitaj ornamaĵoj. Li surgrimpis la verdan dolmenon kaj kuŝigis ĉion supre sub la sunlumo.

Tie li staris, kun la ĉapelo en la mano kaj vento tra la hararo, kaj rigardis suben al la tri hobitoj, kiuj estis kuŝigitaj surdorse je la okcidenta flanko de la tumulo. Levinte sian dekstran manon li diris per klara kaj ordona voĉo:

Jam vekiĝu, ho bravuloj! Aŭdu mian vokon!

Varmu kor’ kaj membroj nun! Falis frida ŝtono;
Nigra pord’ apertas; morta man’ rompiĝis.

Nokt’ sub Nokton fuĝis, kaj la Pord’ apertas!

Je granda ĝojo de Frodo la hobitoj ekmoviĝis, etendis siajn brakojn, frotis la okulojn, kaj poste subite stariĝis. Ili ĉirkaŭrigardis mirigite, unue al Frodo, kaj poste al Tom staranta vivoplena super ili; kaj poste al si mem en la maldikaj blankaj ĉifonoj, kronite kaj zonite de pala oro, kaj tintante pro ornamaĵoj.

– Kion je la nomo de l’ miro? – komencis Gaja, palpante la oran cirklaĵon, kiu jam deglitis sur unu okulon. Poste li ĉesis, kaj ombro aperis sur lia vizaĝo, kaj li fermis la okulojn. – Kompreneble, jam mi memoras! La viroj de Karn Dum alvenis nokte, kaj ni estis venkitaj. Ha! la lanco en mia koro! – Li kroĉis sian bruston. – Ne! Ne! – li diris, malfermante la okulojn. – Kion mi diras? Mi sonĝis. Kien vi foriris, Frodo?

– Al mi ŝajnis, ke mi perdiĝis, – diris Frodo, – sed pri tio mi ne volas paroli. Ni pensu pri tio, kion ni nun faros! Ni antaŭeniru!

– Tiel vestite, sinjoro? – diris Sam. – Kie estas miaj vestaĵoj? – Li ĵetis sur la herbon siajn cirklaĵon, zonon, kaj ringojn, kaj ĉirkaŭrigardis senhelpe, kvazaŭ li atendus trovi ie apude siajn mantelon, jakon, pantalonon, kaj ceterajn hobitvestaĵojn.

– Vi ne retrovos viajn vestaĵojn, – diris Tom, desaltante de sur la tumulo, kaj ridante dum li dancis ĉirkaŭ ili en la sunbrilo. Oni supozus, ke okazis nenio danĝera aŭ teruriga; kaj fakte la timego foriris el iliaj koroj dum ili rigardis lin kaj vidis la gajan ekbrilon de liaj okuloj.

– Kion vi celas? – demandis Grinĉjo, rigardante lin, duone konfuzite kaj duone amuzite. – Kial ne?

Sed Tom skuis la kapon, dirante:

– Vi retrovis vin, el la profunda akvo. Vestaĵoj signifas nur etan perdon, se vi eskapas droniĝon. Ĝoju, amikoj gajaj, kaj lasu, ke la varma sunbrilo ardigu jam koron kaj membrojn! Forĵetu tiujn malĝojajn ĉifonojn! Kuru nudaj sur la herbo, dum Tom iras ĉasadi!

Li forsaltis suben laŭ la deklivo, fajfante kaj kriante:

Jen do! Venu do! Vi vagadas kien?

Supren, suben, foren, alen, tien ĉi aŭ tien?

Akr-orela, Saĝnaza, Flirtvosta, Fola,
Blankŝtrumpa eta mia, kaj Grasul’ Pendola!

Tiel li kantis, kurante rapide, ĵetante sian ĉapelon kaj ĝin kaptante, ĝis kaŝis lin kurbiĝo de la tero; sed ankoraŭ dum kelka tempo lia “jen do! venu do!” revenis flose laŭ la vento, kiu jam turniĝis suden.

La aero estis denove varmiĝanta. La hobitoj ĉirkaŭkuris kelkan tempon sur la herbo laŭ lia instrukcio. Poste ili kuŝis sunumante sin laŭ la ĝojsento de tiuj, kiuj estas subite transdonitaj el frostega vintro ĝis klimato simpatia, aŭ de homoj, kiuj dumlonge malsanaj kaj enlitaj vekiĝas iun tagon por trovi sin neatendite bonfartaj, kaj la tago estas denove promesplena.

Kiam Tom revenis ili sentiĝis jam fortaj (kaj malsataj). Li reaperis, unue la ĉapelo, el trans la verto de l’ monteto, kaj malantaŭ li venis laŭ obeema spaliro ses poneoj: ilia propra kvino plus ankoraŭ unu. Tiu lasta evidente estis Grasul’ Pendola: ĝi estis pli granda, pli forta, pli grasa (kaj pli aĝa) ol iliaj propraj poneoj. Gaja, al kiu apartenis la aliaj, fakte ne donis al ili tiajn nomojn, sed ili respondis al la novaj nomoj donitaj de Tom dum la tuta cetera vivo. Tom vokis ilin unu post alia kaj ili transgrimpis la verton kaj stariĝis en vico. Poste Tom riverencis al la hobitoj.

– Jen do viaj poneoj! – li diris. – Ili havas pli da sagaco (certamaniere) ol vi vagemaj hobitoj – pli da sagaco en siaj nazoj. Ĉar ili flaras anticipe danĝeron, al kiu vi rekte marŝas; kaj se ili forkuras por savi sin, ili kuras laŭ la ĝusta direkto. Vi devas pardoni al ili ĉiuj; ĉar malgraŭ la fidelaj koroj, por fronti al timo pri la dolmenuloj ili ne estas kreitaj. Vidu, jen ili revenis, kunportante siajn ŝarĝojn!

Gaja, Sam kaj Grinĉjo nun vestis sin per rezervaj vestaĵoj el la pakaĵoj; kaj baldaŭ ili sentis sin tro varmaj, ĉar ili estis devigitaj surmeti kelkajn el la pli dikaj kaj pli varmigaj vestaĵoj, kiujn ili kunportis pro la alproksimiĝo de la vintro..

– Kio pri tiu alia pli aĝa besto, tiu Grasul’ Pendola? – demandis Frodo.

– Ĝi estas mia, – diris Tom. – Mia kvarkrura amiko; tamen mi malofte rajdas ĝin, kaj ĝi vagas ofte malproksimen, libera sur la montetoj. Kiam viaj poneoj estis ĉe mi, ili ekkonis mian Pendolan; kaj ili flaris ĝin en la nokto, kaj kuris rapide renkonte al ĝi. Mi pensis, ke ĝi serĉus ilin kaj per siaj saĝaj vortoj forigus ilian timon. Sed nun, mia gaja Pendola, olda Tom intencas rajdi. Hej! li akompanos vin, nur por ekirigi vin sur la vojon; do li bezonas poneon. Ĉar ne facile oni alparolas hobitojn rajdantajn, kiam per propraj kruroj oni klopodas troti apude.

La hobitoj ĝojis aŭdi tion, kaj multfoje dankis al Tom; sed li ridis, kaj diris, ke ili havas tian talenton perdiĝi, ke li ne estus feliĉa ĝis li vidos ilin sekuraj trans la bordoj de lia tereno.

– Mi havas farendaĵojn, – li diris: – mian kreadon kaj mian kantadon, mian paroladon kaj mian promenadon, kaj mian prizorgon de la tereno. Tom ne povas ĉiam apudi apertajn pordojn kaj saliko-fendetojn. Tom havas domon prizorgendan, kaj Orbero atendas.

Laŭ la suno, estis ankoraŭ sufiĉe frue, ie inter la naŭa kaj la deka, kaj la hobitoj turnis sian atenton al manĝado. Ilia lasta manĝo estis tagmanĝo hieraŭ apud la staranta ŝtono. Nun ili matenmanĝis per la restaĵo de l’ provianto de Tom, intencita por la vespermanĝo, kun aldonaĵoj alportitaj de Tom. Tio ne estis manĝo granda (laŭ hobita kriterio kaj la cirkonstancoj), sed ili sentis sin pli bonaj manĝinte. Dum ili manĝis, Tom iris sur la tumulon, kaj trarigardis la trezorojn. La plimultajn el ili li staplis, kaj ili rebrilis sur la herbo. Li ordonis, ke ili kuŝu tie “je dispono de ĉiuj trovontoj, birdoj, bestoj, elfoj aŭ homoj, kaj ĉiuj bonintencaj kreitaĵoj”; ĉar tiel la sorĉo de la amaseto estus rompita kaj dispelita kaj neniu dolmenulo iam ajn revenus al ĝi. Li elektis por si el la staplo broĉon kun bluaj gemoj, multnuancaj kiel linfloroj aŭ la flugiloj de bluaj papilioj. Li longe rigardis ĝin, kvazaŭ movite pro iu memoro, skuante la kapon, kaj dirante finfine:

– Jen bela bagatelo por Tom kaj por lia damo! Bela estis tiu, kiu antaŭlonge portis ĝin sur la ŝultro. Orbero nun portos ĝin, kaj ŝin ni ne forgesos!

Por la hobitoj li elektis po ponardon, longan, foliforman, kaj akran, mirinde metiecan, damaskenitan je serpentformoj ruĝaj kaj oraj. Ili ekbrilis, kiam li eltiris ilin el la nigraj ingoj, faritaj el iu stranga metalo, peza kaj forta, kaj inkrustitaj de multaj ardaj gemoj. Ĉu pro iu kvalito de tiuj ingoj, ĉu pro la sorĉo, kiu kuŝis sub la tero, la klingoj ŝajnis netuŝitaj de la tempopaso, senrustaj, akraj, brilantaj en la sunlumo.

– Malnovaj tranĉiloj sufiĉe longas kiel glavoj por la hobit-popolo, – li diris. – Estas bone havi akrajn klingojn, se la provincanoj promenadas, orienten, suden, aŭ malproksimen al mallumo kaj danĝero. – Poste li rakontis al ili, ke tiuj klingoj estis forĝitaj antaŭ multaj jaroj de viroj el okcidento: ili estis malamikoj de la Malluma Mastro, sed ilin venkis la malvirta reĝo de Karn Dum en la lando Angmaro.

– Jam malmultaj memoras ilin, – Tom murmuris, – tamen iuj ankoraŭ vagadas, filoj de forgesitaj reĝoj, promenante en soleco, gardante kontraŭ misuloj personojn senatentajn.

La hobitoj ne komprenis liajn vortojn, sed dum li parolis ili spertis vizion kvazaŭ longan jaretendiĝon malantaŭ ili, kiel vasta ombreca ebenaĵo sur kiu marŝas figuroj de viroj, altaj kaj minacaj kun helaj glavoj, kaj kiel lasta venis iu kun stelo sur la frunto. Poste la vizio malaperis, kaj ili troviĝis denove en la sunhela mondo. Estis tempo ekiri denove. Ili pretigis sin, pakante siajn valizojn kaj ŝarĝante siajn poneojn. Siajn novajn armilojn ili pendigis al la ledaj zonoj sub siaj jakoj, sentante ilin tre ĝenaj, kaj scivolante, ĉu ili iam kaj iel utilus. Batalado pli frue ne prezentiĝis al ili kiel unu el la aventuroj, en kiun ilia fuĝo trempos ilin.

Finfine ili ekiris. Ili kondukis siajn poneojn suben laŭ la deklivo; kaj poste surseliĝinte ili trotis rapide tra la valo. Ili retrorigardis kaj vidis la supron de la malnova tumulo, kaj de ĝi la sunlumo sur la oro supreniris kvazaŭ flava flamo. Poste ili ĉirkaŭiris ŝultron de la montetaro kaj ĝi ne plu videblis.

Kvankam Frodo ĉirkaŭrigardis ĉiuflanken, li tute ne vidis la ŝtonegojn starantajn kiel pordo, kaj postnelonge ili alvenis la nordan trabreĉon kaj rapide trarajdis, kaj antaŭ ili la tereno descendis apike. Tio estis gaja vojaĝo. Tom Bombadiljo trotis bonhumore apud ili aŭ antaŭ ili sur Grasul’ Pendola, kiu kapablis moviĝi multe pli rapide ol supozigis lia dikeco. Tom kantis preskaŭ la tutan tempon, sed estis plejparte sensencaĵo, aŭ eble fremda lingvo nekonata al la hobitoj, lingvo antikva, kies vortoj estis grandparte tiuj de miro kaj ĝojo.

Ili antaŭeniris konstante, sed ili baldaŭ konstatis, ke la Vojo estas pli malproksima ol ili supozis. Eĉ sen nebulo, ilia tagmeza dormo estus malhelpinta, ke ili alvenu ĝin antaŭ la hieraŭa noktiĝo. La malhela linio, kiun ili vidis, ne estis vico da arboj, sed linio da arbustoj kreskantaj rande de profunda fosaĵo kun alta muro aliflanke. Tom diris, ke tio estis iam limo de reĝlando, sed antaŭ tre-tre longe. Li ŝajnis memori pri ĝi ion tristan, kaj ne volis multon diri.

Ili grimpis en kaj el la fosaĵon kaj tra breĉo en la muro, kaj poste Tom turniĝis rekte norden, ĉar ili estis celintaj iom okcidenten. La tereno estis nun aperta kaj sufiĉe ebena, kaj ili rapidigis siajn paŝojn, sed la suno jam sinkis malalten, kiam finfine ili vidis antaŭe vicon da altaj arboj, kaj ili sciis, ke ili revenis al la Vojo post multaj neatenditaj aventuroj. Ili galopigis siajn poneojn trans la lastajn mejlonojn, kaj haltis en la longaj ombroj de la arboj. Ili nun troviĝis supre de dekliva teramaso, kaj la Vojo, jam malhela pro proksimiĝo de l’ vespero, forserpentumis sub ili. Tiuloke ĝi direktiĝis preskaŭ de sud-okcidento nord-orienten, kaj dekstre ĝi descendis apike en larĝan valon. Ĝi estis sulkoplena kaj montris multajn signojn pri la peza lastatempa pluvado; troviĝis lagetoj kaj akvoplenaj truetoj.

Ili rajdis suben laŭ la taluso kaj rigardis ĉiudirekten. Nenio estis videbla.

– Nu, jen ni denove! – diris Frodo. – Supozeble ni ne perdis pli ol du tagojn pro mia kurtvojo tra la Arbaro! Sed eble tiu prokrasto pruviĝos utila – ĝi eble perdigis al ili niajn postsignojn.

La aliaj lin rigardis. Ombro de timo pri la Nigraj Rajdantoj subite inundis ilin denove. Ĉiam depost la eniro en la Arbaron ili pensis ĉefe pri reatingo de la Vojo; nur kiam ĝi kuŝis sub la piedoj ili rememoris la danĝeron, kiu persekutis ilin, kaj plej probable embuskas ilin sur la Vojo mem. Ili retrorigardis maltrankvile al la subiranta suno, sed la Vojo estis bruna kaj malplena.

– Ĉu vi supozas, – demandis Grinĉjo heziteme, – ĉu vi supozas, ke ni estos persekutataj, ĉi-vespere?

– Ne, mi esperas, ke ne ĉi-vespere, – respondis Tom Bombadiljo, – eble ankaŭ ne morgaŭ. Sed ne fidu mian konjekton, ĉar mi ne povas certe antaŭvidi. Oriente miaj konoj velkas. Tom ne mastras Rajdantojn el la Nigra Lando malproksima de lia tereno.

Tamen la hobitoj volis, ke li akompanu ilin. Ili sentis, ke li scius pritrakti la Nigrajn Rajdantojn, se iu kapablus tion. Jam baldaŭ ili venos en landojn tute fremdajn al ili, kaj ekster ĉiuj legendoj de la Provinco, krom la plej svagaj kaj antikvaj, kaj en la krepuskiĝo ili sopiris al sia hejmo. Profunda soleco kaj perdosento inundis ilin. Ili staris silentaj, malemaj okazigi la finan disiĝon, kaj nur malrapide konstatis, ke Tom adiaŭas ilin, dirante, ke ili estu bravaj kaj rajdu senhalte ĝis la mallumiĝo.

– Tom donos al vi bonan konsilon, ĝis la fino de tiu ĉi tago (poste devos vin kuniri kaj gvidi via propra bonŝanco): post kvar mejloj laŭ la Vojo vi venos al vilaĝo Brio sub Brimonteto, kun pordoj frontantaj okcidenten. Tie vi trovos malnovan tavernon, kiu nomiĝas La Pranca Poneo. Barlimano Buterburo estas la bona tavernisto. Tie vi povos tranokti, kaj poste la mateno lanĉos vin survojen. Estu bravaj, tamen singardaj! Vartu viajn gajajn korojn, kaj rajdu renkonten al la fortuno!

Ili petegis, ke li venu almenaŭ ĝis la taverno kaj trinku ankoraŭ unufoje kun ili; sed li ridis kaj malakceptis, dirante:

Tom-tereno jen finiĝas; trans la limon li ne iros.

Tom prizorgu sian domon, kaj atendas lin Orbero!

Poste li sin turnis, suprenĵetis la ĉapelon, saltis sur la dorson de Pendola, kaj rajdis supren trans la taluson kaj foriris kantante en la krepuskon.

La hobitoj grimpis supren kaj postrigardis lin ĝis li forpasis el ilia vidkampo.

– Mi bedaŭras adiaŭi Mastron Bombadiljo, – diris Sam. – Li estas unikulo, sendiskute. Mi opinias, ke ni eble vojos tre malproksimen tamen vidos nenion pli bonan, nek pli strangan. Sed mi ne kontraŭdiros, ke mi ĝojos vidi tiun Pranca Poneo, kiun li menciis. Espereble ĝi similas al la Verda Drako hejme! Kiaj personoj estas en Brio?

– Loĝas hobitoj en Brio, – diris Gaja, – kiel ankaŭ granduloj. Supozeble ĝi estos sufiĉe hejmeca. La Poneo estas bona taverno laŭdire. Miaj amikoj rajdas tien de tempo al tempo.

– Ĝi povas esti ĉio dezirinda, – diris Frodo, – sed ĉiuokaze ĝi troviĝas ekster la Provinco. Ne sentu vin tro hejme! Bonvolu memori – vi ĉiuj – ke lanomo Baginzo devas ne menciiĝi. Mi estas s-ro Submonteto, se nomo estas mencienda.

Ili surseliĝis kaj enrajdis silente la vesperon. Mallumo venis rapide, dum ili plandis malrapide suben-supren laŭ la deklivoj, ĝis fine ili vidis lumojn ekbrilantaj iom antaŭe.

Antaŭ ili leviĝis Brimonteto barante la vojon, malhela amaso antaŭ nebulecaj steloj; kaj sub ties okcidenta flanko kaŭris granda vilaĝo. Tien ili nun rapidis, dezirante nur trovi fajron kaj pordon inter ili kaj la nokto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.