La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Piednotoj

[1] En Esperanto: Amiko Frederiko, Historio de Konskripto de 1813, La Rancaŭoj.

[2] Karesnomo por Katarina.

[3] Phalsbourg, urbeto en la departamento Sarre-bourg, Loreno, kiu ankoraŭ nun havas restaĵojn de la fortikaĵoj de Vauban.

[4] Vojaĝkaleŝoj sur kvar radoj kun risortoj por kvar personoj (fine de la XVII-a jarcento).

[5] Latina dankkanto al Dio en la Rom-Katolika Eklezio.

[6] Tre malnova kutimo ĉe la alsacanoj nomi pro respekto ĉiun mezaĝulon ‘patro’ kaj ĉiujn mezaĝuinon ‘patrinon’.

[7] Tiu de 1789-1799, dum kiu reĝo Ludoviko XVI kaj reĝino Maria-Antŭaneta estis senkapigitaj.

[8] Kvar Ventoj (prononcu: ‘katrevã’).

[9] Karesnomo por Margarita.

[10] Elstara parto de la remparo (neologismo).

[11] Speco de pompa virina vestaĵo mallarĝa en la talio kun mallongaj baskoj (neologismo).

[12] En Esperanto: La bona Dio.

[13] En Esperanto: ‘Kiu vivu?’ Franca militista pasvorto, al kiu oni devas respondi: ‘Francio!’

[14] Ekstera spaco en formo de duonluno en fortikaĵo.

[15] Prononcu ‘brak‘ (en Esperanto: sanghundo).

[16] Aludo pri la batalo apud Jemappes en la nuntempa Belgio, kie la francoj venkis la aŭstrojn, kiuj, subtenataj de la elmigrintoj kaj la angloj, volis neniigi la Revolucion kaj restaŭri la Malnovan Reĝimon.

[17] De la latina ‘senatusconsultum’ = decido de la senato.

[18] De la latina ‘cohors’, dekono de legio (600 viroj).

[19] Antikva volumena mezurilo de 10 litroj.

[20] Kolportistoj metis siajn varojn en grandan tukon kaj nodis la kontraŭajn angulojn.

[21] Parto de fusilo.

[22] Tiel nomis lin Napoleono mem.

[23] En Esperanto: Ligo de la Virto.

[24] La soldatoj de la imperiestro (germane: Kaiser) de Aŭstrio.

[25] Germana por kantoj.

[26] Patrio! Patrio!

[27] Malpuraj porkoj.

[28] Antaŭen! Antaŭen!

[29] Helpu min!

[30] Malgranda Jozefo; la s prononciĝas kiel z.

[31] Esperante: vulpokomerco.

[32] La patrio! La patrio!

[33] Je via sano! Je via sano!

[34] Latina por ‘pli aĝa’ aŭ ‘pliaĝulo’.

[35] Franca por ‘Reĝo Dagobert’, unu el la merovidoj, sukcesinto de Klodvigo.

[36] Esperante: Ligo de la Virto.

[37] Bernadotte estis adoptita de la seninfana reĝo de Svedio, kiun li sukcedis kiel reĝo.

[38] Pasvorto, en Esperanto: Kiu vivu?

[39] La imperiestraj trupoj de Aŭstrio.

[40] Esperante: brandon.

[41] Antaŭa marŝalo de Francio, estis adoptiita de la reĝo de Svedio, kiun li sukcedis kiel reĝo.

[42] Pola generalo kiu kun pola armeo batalis flanke de Napoleono.

[43] "Antaŭen! Antaŭen!"

[44] Malnova kupra franca monero de malgranda valoro.

[45] Malnova aŭstra monero.

[46] Imperiestraj trupoj de Aŭstrio.

[47] Napoleono divorcis sian edzinon, Jozefina de Beauharnais, ĉar ŝi ne donis al li sekcedonton, kaj reedziĝis al Maria-Luiza, filino de la imperiestro de Aŭstrio.

[48] Bluzo aŭ kapucmantelo, kiun surhavvis la musketeroj.

[49] Ŝajnis, ke Napoleono promesis al la poloj restarigi la polan reĝejon por danki ilin pro ilia subteno, sed li neniam faris tion. 40 jarojn antaŭe prusoj, aŭstroj kaj rusoj dividis inter si Pollando.

[50] La jakobenoj estis fervoraj respublikanoj de la unua horo, kiuj pruntis sian nomon de la abatejo Sankta-Jakobo, kie ili kunvenis. Ili estis kontraŭ ĉiuj religioj kaj kontraŭ regeĉo.

[51] Nomo de la dinastio de la francaj reĝoj ekde Henriko IV de Burbono (1553-1610).

[52] Filo de Ludoviko XVI kiu mortis kiel juna knabo en prizono dum la Revolucio.

[53] Preĝu por ni! Preĝu por ni!

[54] La periodo de 1789 ĝis 1814, kiam Napoleono estis ekzilita al Elbo.

[55] Nacia himno de Francio, verkita dum la Revolucio de Rouget de Lisle.

[56] Devizo de Francio ekde la Revolucio.

[57] Ronda trikolora insigno de la Revulucio.

[58] Nomo de merovidaj reĝoj, la tiel nomataj ‘maldiligentaj’ reĝoj el la VII-a jarcento.

[59] Plej aĝa filo de la grafo de Artezio, frato de Ludiviko XVI kaj Ludoviko XVIII.

[60] Pli juna frato de Ludoviko XVI kaj Ludoviko XVIII, poste reĝo sub la nomo Karlo X.

[61] Dua filo de la grafo de Artezio.

[62] La unua reĝo de la dinastio de la Burbonoj, kiu estis tre populara. Li reĝis de 1589-1610.

[63] Loĝantoj de Vendeo kaj Bretonio, regionoj en la okcidenta parto de Francio, kiu batalis kontraŭ la Revolucion por defendi la katolikan religion kaj la reĝecon. Oni neniam povis definitive venki ilin. Nur kiam Napoleono denove rekonis la katolikan religion, farante traktaton kun la papo, ili demetis la armilojn.

[64] Filo de imperiestro Jozefina kaj ŝia unua edzo generalo de Beauharnais, kaj vicfilo de Napoleono.

[65] Ronda malgranda ŝtofa ruĝa-blanka-blua objekto kun rubandeto, kiu estis la simnolo de la Revolucio kaj kiun oni fiksis sur sia kapvesto.

[66] Napoleono ŝanĝis sian nomon Buonaparte, kiu sonis tro itale, en ‘Bonaparte’.

[67] Tiel oni nomas la periodon inter la reveno de Napoleono de la insulo Elbo kaj lia malvenko apud Waterloo.

[68] Nome lia propran patron.

[69] Longa glita ornamita ligna fosto, sur kiu oni grimpis por kapti florbukedon. Antaŭe tre populara dum kermesoj.

[70] Duoncirkloforma placeto sur bastiono.

[71] Tiutempe Belgio estis parto de la nova reĝlando Nederlando sub reĝo Vilhelmo I de Oranĝo (Traktato de Vieno 1814). Temas pri armeo sendita de la reĝo kaj kondukata de la kronprinco, kiu estis mortigita en la batalo. Honore al li oni starigis la faman leonon de Waterloo.

[72] Speco de glitveturilo.

[73] La ŝuanoj batalis sub la komando de Jean Chouan en okcidenta Francio kontraŭ la Revolucio.

[74] René, Isidore, grafo Exelmans, marŝalo kaj senatano de Francio (1775-1852), naskiĝis en Baarle-Hertog en familio kiu devenis de Grote-Brogel (Limburgo, Belgio). En 1791 li volontulis en la franca armeo. Li estis fama rajdisto, kiu partoprenis en 27 bataloj, dum kiuj li plurfoje distingis sin. En 1815 li venkis prusan eskadronon en Roquencourt, kiam Napoleono revenis de Elbo. Li mortis post grava falo de ĉevalo. En parizo bulvardo portas lian nomon.

[75] “Nenian kompaton!”

[76] Altaj, imponaj ĉapoj el ursofelto.

[77] Speco de kapvestoj.

[78] Filo de Napoleono kaj de lia dua edzino, Maria-Luiza, filino de la imperiestro de Aŭstrio.

[79] Prusa armeo, laŭlitere defendo de la landa.

[80] Brandon.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.