La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
SOLDATO DE NAPOLEONOAŭtoro: Erckmann-Chatrian |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Se mi memoras tiun viziton de onklino Gredel, tio estas ĉar ok tagojn poste komenciĝis la procesioj, pentofaroj kaj predikoj, kiuj ĉesis nur ĉe la reveno de la imperiestro en 1815 kaj poste estis reprenitaj ĝis la foriro de Karlo X en 1830. Ĉiuj homoj sciis tiutempe, ke tio ne finiĝos. Tial, kiam mi pensas pri Napoleono, mi aŭdas la kanonon de la arsenalo tondri frumatene kaj niajn etajn vitraĵojn tremeti kaj patron Gulden krii al mi de sia lito: «Unu plia venko, Josef!... He! He! He! Ĉiam venkoj!» Kaj kiam mi pensas pri Ludoviko XVIII, mi aŭdas sonori la sonorilojn, mi imagas patron Braunstein kaj liajn du grandajn knabojn pendantaj je la ŝnuregoj, kaj sinjoron Gulden, kiu diras al mi ridante: «Tio, Josef, estas pro sankta Miagloro aŭ sankta Polikarpo!»
Mi ne povas bildigi al mi tiujn tempojn alimaniere.
Mi ankaŭ vidas dum la Imperio, je la noktiĝo, patron Coiffé, Nikolaus Rolfo kaj kvin aŭ ses aliajn veteranojn ŝargi sian kanonon por ripeti la dudek unu pafegojn, dum la duono de Falsburgo, sur la kontraŭa bastiono, rigardas la ruĝan lumon, la fumon kaj la ŝargoŝtopilojn, kiuj saltas en la fosaĵon; tiam vespere la lumigadon, la petardojn, la raketojn, la infanojn kiuj krias: Vivu la Imperiestro! kaj kelkajn tagojn poste la mortaktojn kaj la konscripcion.
Sub Ludoviko XVIII mi vidas la ripozaltarojn, la kampulojn, kiuj venas kun siaj ĉaroj plenaj je musko, genisto, malgrandaj piceoj, la virinojn kiuj eliras la domojn kun grandaj vazoj da floroj, la homojn kiuj pretigas siajn kandelingojn kaj krucojn, kaj tiam la procesiojn: sinjoro pastro kaj liaj vikarioj; la akolitoj, Jakob Cloutier, Pyrrhus kaj Tribou kiuj kantas; la bedelo Koekli, en ruĝa robo, kun la flago, kiu balaas la ĉielon; la sonoriloj kiuj sonoras tutforte; sinjoro Jourdan, la nova urbestro, kun sia dika ruĝa vizaĝo, sia bela uniformo kaj sia kruco de sankta Ludoviko; la nova loka komandanto, sinjoro Robert de la Faisanderie, kun sia tripinta ĉapelo sub la brako, sia granda pudrita peruko kaj siaj brodaĵoj brilantaj en la suno; kaj malantaŭ li la komunuma konsilantaro, kaj la sennombraj kandeloj, kiujn oni reekbruligas unuj per la aliaj, kiam la vento estingas ilin; la preĝejgardisto, Jean-Pierre Sirou, kun glate razita blua barbo, sia belega ĉapelo transverse sur la ŝultroj, la larĝa balteo el blanka silko prisemita per lilioj sur la brusto, la halebardo tute rekta, kiu brilas en la aero kvazaŭ arĝenta plado; la knabinoj, la virinoj kaj la miloj da homoj de la kamparo en dimanĉaj vestaĵoj, kiuj preĝas kune; la maljunuloj ĉekape de ĉiu vilaĝo, kiuj senĉese ripetadas per klara voĉo: «Bett fer uns! Bett fer uns!»[53]; la stratoj plenaj je folioj, la girlandoj kaj la blankaj liliflagoj je la fenestroj; la judoj kaj luteranoj supre malantaŭ siaj persienoj, kiuj rigardas el la ombro dum la suno primulas tiun belan spaktaklon! – Jes, tio daŭris de 1814 ĝis 1830 escepte dum la Cent Tagoj, sen paroli pri la misioj, la rundvojaĝoj de la episkopoj kaj la aliaj eksterordinaraj ceremonioj. Mi preferas tuj diri tion ĉi al vi, ĉar priskribi ĉiujn procesiojn unu post la alia daŭrus tro longe.
Nu, tio komenciĝis la 19-an de majo 1814. Kaj en la tago en kiu Harmantier anoncis la grandan pentofaron, alvenis ĉe ni kvin predikistoj el Nancy, junuloj kiuj predikis tutan semajnon de mateno ĝis noktomezo. Tio estis por prepari nin al la pentofaron. Oni parolis nur pri ili en la urbo, kaj la homoj konvertiĝis; ĉiuj virinoj kaj knabinoj iris al la konfeso.
La famo ankaŭ kuris, ke necesos redoni la naciajn propraĵojn, kaj ke la procesio apartigos la friponojn de la honestaj homoj, ĉar la friponoj ne kuraĝus montri sin tie. Oni povas imagi mian ĉagrenon resti iel kontraŭvole kun la friponoj. Dankon al Dio, mi havis nenion riproĉendan al mi koncerne la morton de Ludoviko XVI. Mi ankaŭ ne havis naciajn propraĵojn, kaj ĉio kion mi deziris, estis akiri la permeson edziĝi al mia kara Trinel. Mi ankaŭ pensis, kiel onklino Gredel, ke sinjoro Gulden malpravas obstini, sed mi neniam estus kuraĝinta paroli al li pri tio. Mi estis malfeliĉa, tiom pli ke tiuj kiuj alportis al ni siajn horloĝojn, respektindaj viroj, urbestroj, arbargardistoj, aprobis ĉiujn tiujn predikojn kaj diris, ke oni neniam aŭdis ion tiel belan. Sinjoro Gulden, aŭskultante ilin, daŭrigis sian laboron sen respondi, kaj kiam ĝi estis riparita, li turnis sin al ili, dirante: «Jen, sinjoro Christophe, aŭ sinjoro Nicolas… tio kostas tiom.» Li agis, kvazaŭ li ne interesiĝus pri tiuj aferoj, kaj nur kiam iu menciis la naciajn propraĵojn, la dudekkvinjaran ribelon[54], la pentofaron pro la krimoj faritaj dum tiu periodo, tiam li deprenis siajn okulvitrojn, levis la kapon por aŭskulti, kaj diris en tono de surprizo:
«He be! He be! Ĉu tio estas tiel bela, sinjoro Claude? Nu, vi mirigas min... Tiuj junaj predikistoj parolas tiel bone!… Ha! Se la laboro ne tiom urĝus, mi ankaŭ irus aŭskulti ilin.... Mi ankaŭ bezonas instruadon.»
Mi ankoraŭ ĉiam esperis, ke li ŝanĝos sian opinion pri la precesio de Ludoviko XVI, kaj la antaŭvesperon, kiam ni finis vespermanĝi, mi estis tre kontenta, ke li subite diris al mi bonhumore:
«He, Josef, ĉu vi ne estus scivolema aŭdi la predikistojn? Oni rakontas tiom da belaj aferoj pri ili, ke mi tamen volus ekscii, kion oni povas kredi pri tio.»
«Ha, sinjoro Gulden,» mi diris al li, «mi demandas nur tion. Sed ne necesas perdi tempon, ĉar la preĝejo ĉiam estas plena ĉe la dua sonorado.»
«Nu, ni ekiru,» li diris ekstarante kaj dehokis sian ĉapelon. «Jes, mi estas scivolema, mi volas vidi kaj aŭdi tion... Tiuj junuloj mirigas min. Ni iru.»
Ni malsupreniris. La luno tiel forte brilis ekstere, ke oni rekonis la homojn kiel en plena tago. Ĉe la angulo de la strato Fouquet ni jam vidis la esplanadon de la preĝejo kovrita de homoj. Du aŭ tri maljunulinoj, Annette Petit, patrino Balais kaj Jeannette Baltzer, kun siaj vastaj ŝaloj bone noditaj kaj siaj kufoj kun longaj franĝoj super la okuloj, rapide preterpasis nin.
«Hej!» murmuris sinjoro Gulden, «Jen la maljunulinoj. Hej! Hej! Hej! Ĉiam la samaj!»
Li ekridis kaj diris, ke de post patro Colin oni neniam vidis tiom da homoj en la vesperservo. Mi ne povis imagi, ke li parolas pri la malnova kabareto la Tri Rozoj, fronte al la infanteria kvartalo, kaj mi diris al li:
«Ĉu li estis pastro, sinjoro Gulden?»
«Ne, ne,» li respondis ridetante, «mi parolas pri la maljuna Colin. En 1792, kiam ni havis nian klubon en la preĝejo, ĉiu povis prediki, sed Colin parolis plej bone. Li havis superban voĉon kaj diris fortajn kaj ĝustajn aferojn. Oni venis de Saverne, Sarrebourg kaj eĉ de pli fore por aŭdi lin. La damoj kaj fraŭlinoj, la civitaninoj, kiel oni nomis ilin tiutempe, plenigis la ĥorejon, la galeriojn kaj benkojn. Ili surhavis malgrandajn kokardojn sur la kufo kaj kantis la Marseillaise[55] por vigligi la junularon. Vi neniam vidis ion tian. Jen, Annette Petit, patrino Baltzer, ĉiuj tiuj kiujn vi vidas kuri antaŭ ni kun sia preĝlibro, estis la unuaj. Sed tiam ili havis dentojn kaj harojn, kaj ili ŝatis liberecon, egalecon kaj fratecon[56]. – Hej! Hej! Hej! Povra Bével, povra Annette... nun ili pentos. Ili tamen estis bonaj patriotinoj, kaj mi kredas, ke la bona Dio pardonos ilin...»
Li ridis, memorante tiujn malnovajn historiojn. Sed sur la ŝtupoj de la preĝejo li fariĝis malĝoja kaj diris:
«Jes, jes... Ĉio ŝanĝiĝas…Mi memoras, ke en la tago kiam Colin parolis pri la patrio en danĝero en 1793, tricent knaboj de nia lando foriris al la armeo de Hoche. Li sekvis ilin kaj fariĝis ilia komandanto. Li estis terura viro meze de siaj grenadistoj. Li rifuzis subskribi por nomumi Bonaparte imperiestro. Nun li plenigas malgrandajn glasojn sur la vendotablo.»
Tiam, rigardante min, kvazaŭ mirigita de siaj propraj pensoj, li diris:
«Ni eniru, Josef.»
Ni eniris sub la altaj pilieroj de la orgeno. Ni staris premitaj unuj kontraŭ la aliaj. Li diris nenion plu. Kelkaj lumoj en la ĥorejo brulis super la kapoj. Nur la benkoj, kiuj malfermiĝis kaj refermiĝis, ĝenis la silenton. Tio daŭris eble dek minutojn. Malantaŭ ni ĉiam venis homoj. Fine oni aŭdis la halebardon de Sirou resoni sur la pavimo kaj sinjoro Gulden flustris:
«Jen li estas!»
Lumilo super la sanktakvujo donis al ni iom da lumo. Samtempe ombro supreniris sur la katedron maldekstre, kaj la stango de Koekli lumigis du aŭ tri kandelojn ĉirkaŭe. Tiu predikisto povis havi de dudek kvin al tridek jarojn. Li havis freŝan rozkoloran vizaĝon kaj longajn blondajn harojn sub la tonsuro, kiuj falis en bukloj sur la nukon.
Oni komencis kantante religian kanton. La fraŭlinoj de la urbo kantis ĥore: «Kia feliĉeco esti kristano!» Post tio la predikisto sur la katedro diris, ke li venis defendi la kredon, la religion kaj la dian rajton de Ludoviko XVIII, kaj demandis, se iu havas la aŭdacon aserti la kontraŭon. Sed neniu emis esti ŝtonumita; ĉiuj silentis. Sammomente granda maldikulo en la kontraŭa benko, viro de ses futoj, bruna, en nigra kapoto, ekstaris kriante:
«Mi asertas ke la kredo, la religio, la rajto de la reĝoj kaj la resto estas veraj superstiĉoj. Mi asertas, ke la respubliko estas justa, ke la kulto de la racio valoras pli ol ĉio!...»
Kaj tiel plu. La homoj indigniĝis. Neniam oni vidis ion similan. Kiam li finis paroli, mi rigardis sinjoron Gulden. Li ridis mallaŭte kaj diris al mi:
«Aŭskultu!... Aŭskultu!»
Kompreneble mi aŭskultis: la juna predikisto preĝis al Dio por tiu nekredanto. Tiam li komencis tiel bone paroli, ke la homamaso estis tute ravita. Kaj la granda maldikulo respondis «ke oni bone agis, senkapigante Ludovikon XVI, Marian-Antŭanetan kaj la tutan familion»! Tiel ke la indigno ankoraŭ pligrandiĝis, kaj ke je la fino la loĝantoj de la barakoj en Bois-de-Chênes, kaj precipe iliaj edzinoj, volis penetri en lian benkon por bati lin. Sed tiam Sirou alvenis kriante:
«Residiĝu! Residiĝu!»
Kaj la maljuna Koekli stariĝis antaŭ la viron, kiu fuĝis en la sakristion, levante ambaŭ manojn al la ĉielo kaj kriante, ke li konvertiĝas, ke li rezignas pri satano, liaj vantecoj kaj laboroj. La alia diris preĝon por la animo de tiu pekulo: estis vera triumfo por la religio.
Ĉiuj eliris ĉirkaŭ la dekunua kaj oni anoncis, ke la procesio okazos la morgaŭon dimanĉon.
Pro la granda premo, kiu estis puŝinta nin en angulon, sinjoro Gulden kaj mi restis la lastaj. Kiam ni eliris, la kampuloj de Quatre-Vents, Bois-de-Chênes, Saint-Jean-des-Choux kaj Bigelberg jam estis elirintaj tra la Germana Pordego. Oni aŭdis nur la fenestrokovrilojn de la urbanoj, kiuj estis fermata,j kaj kelkajn maljunulinojn, kiuj foriris tra la strato de la Arsenalo, babilante inter si pri tiuj eksterordinaroj aferoj.
Patro Gulden kaj mi niaflanke paŝadis en kompleta silento. Li diris nenion kaj ridetis kun klinita kapo. Tiel ni alvenis en nia ĉambro.
Mi ekbruligis kandelon, kaj dum li malvestis sin, mi diris al li:
«Nu, sinjoro Gulden, ĉu ili bone parolas?»
«Jes, jes, Josef,» li respondis ridetante, «por junuloj kiuj vidis nenion, ne estas malbone.»
Tiam li laŭte ekridis kaj diris:
«Sed se la maljuna Colin estus estinta tiu jakobeno, mi kredas tamen, ke li estus terure embarasinta la junulon.»
Tio ĉi mirigis min. Ĉar mi ankoraŭ atendis por aŭdi, kion sinjoro Gulden ankoraŭ diros, li malrapide tiris sian ĉapon el nigra silko sur siajn orelojn, dirante kun pensema mieno:
«Estas egale... Estas egale... Tiuj homoj iras tro rapide... Multe tro rapide! Oni neniam kredigos al mi, ke Ludoviko XVIII scias ĉion ĉi... Ne! Li vidis tro da aferoj en sia vivo por ne koni la homojn pli bone. Nu, bonan vesperon, Josef, bonan vesperon! Ni esperu, ke baldaŭ venos ordono de Parizo por resendi tiujn junulojn al ilia seminario... Bonan nokton!»
Mi eniris mian ĉambron kaj, enlitiĝinte, mi longe revis pri Trinel, pri la jakobenoj kaj la procesio kiun ni estis vidontaj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.