La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() SOLDATO DE NAPOLEONOAŭtoro: Erckmann-Chatrian |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Ni ekiris do laŭirante la grandan vojon al Würtzen, la fusilon pendantan sur la brusto, la kapoton rebatitan, la dorson rondiĝintan sub la sako kaj la orelojn pendantajn, kiel oni povas facile kredi. La pluvo faladis, la akvo fluadis de nia ĉako sur la nukon. La vento skuadis la poplojn, kies flavaj folioj flugetadis ĉirkaŭ nin, anoncante la vintron, kaj tiel ni plu marŝis multajn horojn.
De tempo al tempo ni renkontis vilaĝon kun ĝiaj hangaroj, sterkostakoj, ĝardenoj, ĉirkaŭitaj per ĉirkaŭbariloj. Virinoj, kiuj staris malantaŭ la malgrandaj fenestroj, rigardis nin preterpasi. Hundoj bojis. Viro, kiu fendis lignon antaŭ sia pordo, turnis sin por sekvi nin per la rigardo, kaj ni ĉiam iradis, trempite ĝisoste. Je la fino de la vilaĝo, ni vidis ke la granda vojo etendiĝas tiel for, kiel vidas la okuloj, dum grizaj nuboj drivadis super la nudaj kampoj, kaj kelkaj magraj korvoj malproksimiĝis per rapidaj flugilbatoj, lanĉante sian melankolian kriojn.
Nenio estas pli malgajiga ol tia spektaklo, precipe kiam oni pensas, ke vintro proksimiĝas kaj ke necesas baldaŭ dormi ekstere sur la neĝo. Tial neniu diris unu vorton, escepte la furieron Poitevin. Estis maljuna soldato, flava, sulkiĝinta, kun kavaj vangoj, ruĝa nazo, lipharoj longaj je unu ulno, kiel ĉiuj drinkantaj de brando. Li parolis kultivitan lingvon, kiun li miksis per kazernaj esprimoj. Kaj kiam la pluvado duobliĝis, li ekkriis kun stranga rideksplodo:
«Jes, Poitevin, tio instruas al vi fajfi!…»
Rimarkante, ke mi havas kelkajn monerojn profunde en mia poŝo, tiu maljuna drinkemulo tenis sin en mia proksimeco, dirante:
«Junulo, se via sako ĝenas vin, donu ĝin al mi...»
Sed mi dankis lin pro lia afableco.
Malgraŭ mia tedo esti kun viro kiu ĉiam rigardis la ŝildojn de la gastejoj, kiam ni trairis vilaĝon, kaj diris: "Malgranda glaso da brando farus grandan bonon ĉe tia vetero…", mi ne povis reteni min pagi al li de tempo al tempo kelkajn glasetojn, tiel ke li ne plu forlasis min.
Ni proksimiĝis al Würtzen, kaj la pluvo ĉiam faladis torente, kiam la furiero ekkriis la dudekan fojon:
«Jes, Poitevin, jen via ekzisto nun. Tio instruas al vi fajfi!»
«Kian proverbon, diable, vi uzas de tempo al tempo, furiero?" mi demandis lin. "Mi volus scii, kiel la pluvo instruos al fajfi.»
«Ne estas proverbo, junulo, estas penso, kiu revenas al mi, kiam mi amuziĝas.»
Tiam, post momento, li diris::
«En la jaro 1806-a, la tempo, kiam mi studis en Rouen, okazis al mi prifajfi teatraĵon kune kun multaj aliaj junuloj kiel mi. Unuj fajfis, aliaj aplaŭdis, el kio rezultis pugnobatoj, kaj la polico metis nin per dekduoj en la prizonon. La imperiestro, eksciinte la aferon, diris tiam: ‘Ĉar ili tiom ŝatas batali, oni enkorpusigu ilin en mian armeon! Tie ili povos kontentigi sian deziron!’ Kaj kompreneble tio ankaŭ okazis, ĉar neniu en la lando kuraĝis protesti, eĉ ne la patroj kaj patrinoj!»
«Vi do estis konskripto?» mi demandis.
«Jes, ĉar mia patro ne rajtis aĉeti anstataŭanton por mi. Tio estis bona ŝerco de la imperiestro, unu el tiuj ŝercoj kiujn oni ankoraŭ longe memoros. Intertempe dudek aŭ tridek el ni jam mortis pro mizero. Kelkaj aliaj, anstataŭ okupi honoran postenon en sia lando kiel kuracisto, juĝisto aŭ advokato, fariĝis maljunaj drinkemuloj kiel mi. Jen kio nomiĝas bona serĉo!»
Tiam li ekridis, rigardante min el okulangulo. Mi estis tute pensema, kaj du aŭ tri fojojn antaŭ ol alveni en Gauernitz, ni ekvidis maldekstre de la vojo malnovan akvomuelejon kun ligna ponto, trans kiu kondukis pado. Ni prenis la padon por mallongigi la vojiron, kaj ni troviĝis je ducento da paŝoj de la muelejo, kiam ni aŭdis laŭtajn kriojn. Samtempe du virinoj, unu tre maljuna kaj la alia ankoraŭ juna, kuris tra la ĝardeno, trenante infanojn malantaŭ si. Ili provis atingi arbareton, kiu borderis la vojon en la alia flanko. Preskaŭ tuj ni vidis plurajn en niaj soldatoj, kiuj eliris la muelejon kun sakoj. Aliaj laŭvice grimpis el la kelo kun bareletoj, kiujn ili rapide ŝarĝis sur ĉaro apud la kluzo. Ankoraŭ aliaj kondukis bovinojn kaj ĉevalon el stalo, dum maljunulo antaŭ la pordo levis la manojn al la cielo, kaj kvin aŭ ses tiaj ŝtelistoj ĉirkaŭis la mueliston. La majunulo estis pala, kaj liaj okuloj minacis salti el siaj orbitoj.
Ĉio ĉi, la muelejo, la digo, la frakasitaj fenestroj, la fuĝantaj virinoj, niaj soldatoj en polic-ĉapoj, la maljunulo, kiu malbenis ilin, kaj la bovinoj, kiuj skuis la kapojn por liberigi sin de tiuj kiuj volis forkonduki ilin, dum la aliaj pikis ilian postaĵon per siaj bajonetoj, ĉio ĉi staras ankoraŭ nun klare antaŭ miaj okuloj. Ankoraŭ nun mi kredas vidi ĉion!
«Tio,» diris Poitevin, «estas marodistoj. Tio signifas, ke ni jam estas ne tre malproksime de la armeo.»
«Sed tio estas abomeninda!» mi ekkriis. «Tio estas vojrabistoj!»
«Jes, vi pravas,» respondis la furiero, «tio estas kontraŭ la disciplino. Se la imperiestro scius tion, li certe igus fusili ilin kiel hundojn.»
Ni transiris la ponteton, kaj ĉar iu el la soldatoj sukcesis trapiki unu el la bareletoj malantaŭe sur la ĉaro, la soldatoj forpuŝis sin ĉirkaŭ ĝin kun pokaleto, trinkante laŭvice. Tiu vido indignigis la furieron, kiu ekkriis en majesta tono:
«Kun kies permeso vi faras tiun rabon?»
Pluraj turnis la kapon, kaj vidante, ke ni estis nur triope, ĉar la aliaj daŭrigris sian vojon sen halti, unu el ili respondis:
«He, maljuna ŝercemulo, ĉu vi volas vian parton de la kuko? Estas tre simple. Sed vi ne bezonas suprentiri viajn lipharojn pro tio. Jen, venu trinki gluton.»
Li etendis al li la pokaleton. La furiero prenis ĝin kaj, rigardante min deflanke, trinkis.
«Nu, junulo,» li diris tiam, «se vi emas trinki guteton, prenu! Tio estas vino, kaj ĝi estas bongustega.»
«Dankon,» mi respondis.
Pluraj el la marodistoj, kiuj ĉirkaŭis nin, ekkriis:
«Ni reekiru! La tempo urĝas!»
Sed aliaj replikis:
«Ne! Atendu! Necesas ankoraŭ rigardi la domon!»
«Atentu do,» diris la furiero en tono de bravulo, «vi scias, kamaradoj, ke necesas procedi milde.»
«Jes, jes, maljunulo,» respondis speco de ĉeftamburisto, kiu surhavis grandan dupintan ĉapelon sur la ŝultroj kaj moke ridetante kun duone fermitaj okuloj. «Jes, trankviliĝu, ni malplumigos la kokinon laŭ la reguloj. Ni havos respekton… ni havos respekton!»
Tiam la furiero diris plu nenion, sed li kvazaŭe hontis pro mi.
«Kion vi volas, junulo,» li diris al mi, plilongigante la paŝojn por reatingi la kamaradojn, «dum milito, kiel dum milito… Oni ne povas lasi sin perei!»
Mi kredas, ke li volonte estus restinta sen timi esti kaptita. Mi estis malĝoja kaj diris al mi mem: «Jen kiaj estas drinkemuloj! Ili povas havi bonajn inklinojn, sed la vido de pokuleto da vino igas ilin forgesi ĉion.»
Finfine, je la deka vespere, ni malkovris bivakfajron sur sombra taluso dekstre de la vilaĝo Gauernitz kaj malnovan kastelon, kie brilis ankaŭ kelkaj lumoj. Pli malproksime, sur la ebenaĵo, trembrilis aliaj grandnombraj fajroj.
La nokto estis hela. La daŭraj pluvoj estis lavintaj la ĉielon. Kiam ni proksimiĝis al la bivako, oni kriis al ni:
«Qui vive?[38]»
«Francio!» respondis la furiero.
Mia koro forte batis, pensante, ke post kelkaj minutoj mi estis revidonta miajn maljunajn kamaradojn, almenaŭ se ili estis ankoraŭ en tiu ĉi mondo.
Gardistoj jam venis el speco de hangaro, situanta je duona fusilatingo de la vilaĝo por rekoni nin. Ili alvenis ĉe ni. La postenĉefo, maljuna, tute griza subleŭtenanto kun brako en skarpo sub la mantelo, demandis nin, de kie ni venas, kien ni iras, ĉu ni ie renkontis survoje grupon da kozakoj. La furiero respondis anstataŭ ni ĉiuj. La oficiro tiam avertis nin, ke ĉi-matene la divizio Souham forlasis la ĉirkaŭaĵon de Gauernitz. Tiam li ordonis nin sekvi lin por kontroli niajn marŝordonojn, kion ni faris, silente preterpasante la bivakfajrojn, kie la viroj kovritaj per seka koto, dormis dudekope. Eĉ ne unu moviĝis.
Ni eniris hangaron. Estis malnova brikfarejo. La tre larĝa tegmento, en formo de estingilo, ripozis sur kolonoj, kiuj estis ses aŭ sep metrojn altaj. Malantaŭe troviĝis altaj stakoj da ligno. Estis agrable en ĝi. Oni estis ekbruliginta fajron. La odoro de bakita tero ŝvebis en la ĉirkaŭaĵo. La fornoĉambro estis plenŝtopita de soldatoj, kiuj dormis kiel beatuloj, la dorson turnitan al la muro. La flamoj prilumis ilin sub la sombraj traboj. Apud la kolonoj brilis la fusiloj kunmetitaj en faskojn. Mi kredas ankoraŭ nun revidi tion: mi ankoraŭ flaras la bonan varmon, kiun mi sentis je kelkaj paŝoj de la forno. Ni pacience atendis, ĝis la oficiro finis legi la marŝordonojn ĉe la ruĝa lumo de fajro. Maljuna, magra, bruna soldato maldormis sola apud ĝi. Li sidis sur siaj krucitaj kruroj kaj tenis inter siaj genuoj ŝuon, kiun li estis riparanta per aleno kaj ŝnureto.
Al mi la unua la oficiro redonis la marŝ-ordonon, dirante:
«Morgaŭ vi realiĝos al via bataliono, kiu troviĝas je du mejloj de tie ĉi, apud la vilaĝo Torgau.»
Tiam la maljuna soldato, kiu flikis sian ŝuon, rigardis min kaj metis la manon sur la grundon ĉe sia flanko por indiki al mi, ke tie estas ankoraŭ loko, kaj mi sidiĝis apud li. Mi malfermis mian sakon kaj surmetis aliajn ŝtrumpojn kaj la novajn ŝuojn, kiujn mi ricevis en Leipzig. Tio faris al mi bonon.
La maljunulo demandis min:
«Ĉu vi estas realiĝonta al via divizio?»
«Jes, la 6-a apud Torgau.»
«Kaj de kie vi venas?»
«De la hospitalo de Leipzig.»
«Tio videblas,» li respondis, «vi estas grasa kiel kanoniko. Oni nutris vin tie per kokfemuroj, dum nin manĝis viandon de frenezaj bovinoj.»
Mi rigardis miajn dormantajn najbarojn. Li pravis: tiuj povraj rekrutoj havis nur ostojn kaj haŭton. Ili estis flavaj, plumbokoloraj kaj sulkiĝintaj kiel veteranoj. Oni estus kredinta, ke ili jam ne povas stari.
La maljunulo diris post momento:
«Ĉu vi estis vundita?»
«Jes, maljunulo, apud Lutzen.»
«Kvar monatoj da restado en hospitalo,» li diris, antaŭenigante la lipojn. «Kia bonsanĉo por vi! Mi antaŭ nelonge alvenis el Hispanio. Mi esperis retrovi la Kaiserliche[39] de 1807…, ŝafojn, verajn ŝafojn. Sed ho! Ili fariĝis pli malbonaj ol gerilanoj. Tio estas malbona, tio estas malbona!»
Li parolis al si mem tute mallaŭte sen atenti pri mi kaj tiris la du ŝnuretojn kiel vera ŝuflikisto, kunpremante la lipojn. De tempo al tempo li surprovis la ŝuon por vidi ĉu la kudraĵo ne ĝenas lin. Finfine li metis la alenon en sian sakon, la ŝuon sur sian piedon kaj kuŝiĝis sur garbon de pajlo.
Mi estis tiel laca, ke mi apenaŭ povis ekdormi. Tamen post horo mi sinkis en profundan dormon.
La morgaŭon mi foriris kun furiero Poitevin kaj tri aliaj soldato de la divizio Souham. Ni baldaŭ atingis la vojon, kiu laŭiras Elbe. La vetero estis humida. La vento, kiu blovis super la rivero, ĵetadis ŝaŭmon ĝis sur la vojo.
Jam unu horon ni marŝis per firmaj paŝoj, kiam subite la furiero diris:
«Atentu!»
Li haltis kun levita nazo kvazaŭ ĉashundo, kiu flaras ion en la aero. Ni ĉiuj aŭskultis sen aŭdi ion pro la bruado de la ondoj sur la bordo kaj de la vento tra la arboj. Sed Poitevin havis pli bone ekzercitan orelon ol ni.
«Oni pafadas tie for,» li diris, montrante al arbaron je nia dekstra flanko. «La malamiko povus troviĝi tuj apude. La plej bonan, kion ni povas fari, estas singarde daŭrigi nian vojon tra la arbaro. Ĉe la alia fino ni vidos, kio okazas… Se la prusoj aŭ la rusoj estas tie, ni retiriĝos, sen ke ili vidas nin. Se estas francoj, ni antaŭeniros.»
Ĉiuj trovis, ke la furiero pravas, kaj en mia interno mi admiris la sagacecon de tiu maljuna drinkemulo. Ni forlasis la vojon en la arbaro, Poitevin antaŭe kaj ni malantaŭ li, la fusilojn ŝargitajn. Ni marŝis mallaŭte, haltante ĉiujn cent paŝojn por aŭskulti. La pafoj proksimiĝis. Ili sekvis sin unu post la alia, resonante tra la ravinoj. La furiero diris al ni:
«Tio estas tiraljoroj, kiuj observas grupon da kavalerianoj, ĉar la aliaj ne respondas.»
Estis vere. Dek minutojn poste ni ekvidis inter la arboj batalionon de la franca infanterio fari supon meze de erikejo, kaj en la malproksimeco sur la griza ebenaĵo plotonon da kozakoj, rajdantaj de unu vilaĝo al alia. Kelkaj tiraljoroj laŭlonge de la arbaro pafis al ili, sed ili troviĝis preskaŭ ekster atingodistanco.
«Nu, jen vi ĉe vi, junulo,» diris al mi Poitevin, ridetante.
Li devis havi akrajn okulojn por povi legi la numeron de la regimento je tia distanco. Mi vane rigardis, ĉar mi vidis nur estaĵojn en ĉifonoj kaj tiel mizerajn, ke ili havis ĉiuj akrajn nazojn, brilajn okulojn, elstarantajn orelojn sekve de la kaveco de la vangoj. Iliaj kapotoj estis kvarfoje tro larĝaj por ili. Oni estus dirinta, ke estas manteloj pro la multaj faldoj kiujn ili formis sur la brakoj kaj ĉe la lumboj. Pri la koto mi ne parolas: estis sinistre.
En tiu tago mi estis ekscionta, kial la germanoj ŝajnis tiel ĝojaj post nia venko apud Dresdeno.
Ni malsupreniris al du malgrandaj tendoj, ĉirkaŭ kiuj tri aŭ kvar ĉevaloj manĝis la maloftan herbon. Mi vidis tie kolonelon Lorain, kiu bivakis sur la maldekstra bordo de Elbe kun la 3-a bataliono. Estis granda, maldika viro kun brunaj lipharoj, kiu ne aspektis dolĉa. Li rigardis nin veni, kuntirante la brovojn, kaj kiam mi prezentis al li mian marŝordonon, li diris nur kvar vortojn:
«Iru al via roto.»
Mi malproksimiĝis, kredante bone rekoni kelkajn virojn de la 4-a, sed ekde Lutzen la rotoj estis intermiksitaj, tute kiel la regimentoj kaj la divizioj, tiel ke, alveninte ĉepiede de la taluso, kie bivakis la grenadistoj, mi rekonis neniun. Vidante min alproksimiĝi, la viroj ĵetis deflankan rigardon al mi kvazaŭ por diri:
«Ĉu tiu volas ricevi sian porcion da supo? Momenton! Ni unue vidos, kion li alportos por la kasarolo.»
Mi hontis demandi la lokon de mia roto, kiam iu osteca veterano kun longa aglonazo kaj larĝaj ŝultroj, de kiuj pendis malnova eluzita kapoto, levis la kapon kaj, observante min, diris per trankvila voĉo:
«Hej, ĉu estas vi, Josef? Mi kredis vin enterigita jam antaŭ kvar monatoj!»
Tiam mi rekonis mian povran kamaradon Zebedeus. Ŝajnis, ke mia vizaĝo mildigis lin, ĉar sen stariĝi li premis al mi la manon, ekkriante:
«Klipfel, venu! Jen Josef!»
Alia soldato, sidanta apud la najbara kasarolo, turnis la kapon kaj diris:
«Ĉu estas vi, Josef? Jen! Jen! Vi do ne estis mortigita!»
Estis la solaj bonvenigaj vortoj kiujn mi ricevis. Mizero faris tiajn egoistojn el tiuj viroj, ke ili pensis nur pri sia propra haŭto. Malgraŭ tio, Zebedeus ĉiam konservis bonan koron. Li diris al mi, ke mi sidiĝu apud sia kasarolo, lanĉante al la aliaj unu el tiaj rigardoj kiuj respektigis lin, kaj ofertis al mi sian kuleron, kiun li portis en butontruo de sia kapoto. Sed mi dankis lin, havinte la hieraŭon la bonan ideon eniri ĉe fajnviandisto en Riza kaj metis en mian sakon dekduon da cerbokolbasoj kun bona pankrusto kaj botelo da brando. Mi do malfermis mian sakon, tiris el ĝi rozarion da cerbokolbasoj kaj donis du al Zebedeus, kio plenigis liajn okulojn per larmoj. Mi ankaŭ intencis oferti kelkajn kolbasojn al la kamaradoj, sed divenante mian intencon, li metis manon sur mian brakon kun esprimoplena mieno kaj diris:
«Kio estas bona por manĝi, estas ankaŭ bona por gardi!»
Tiam ni retiriĝis el la rondo kaj ni manĝis, trinkante schnaps[40]. La aliaj diris nenion kaj rigardis nin deflanke. Klipfel, flarante la odoron de ajlo, turnis la kapon, ekkriante:
«He, Josef, venu do manĝi el nia kasarolo! Kamaradoj ĉiam restas kamaradoj, diable!»
«Bone, bone,» diris Zebedeus. «Por mi la plej bonaj kamaradoj estas la cerbokolbasoj. Oni ĉiam trovas ilin ĝustamomente.»
Tiam li mem refermis mian sakon kaj diris al mi:
«Gardu tion, Josef… Jen pli ol monaton mi jam ne tiel bone regalis min. Vi perdos nenion tiel, estu trankvila.»
Duonhoron poste oni batis la apelon. La tiraljoroj retiriĝis el la arbaro, kaj serĝento Pinto, kiu estis inter ili, rekonis min.
"Nu," li diris al mi, "vi do eskapis! Tio faras al mi plezuron… Sed vi alvenis en malbona momento! – Malbona milito… Malbona milito…" li diris, skuante sian kapon.
La kolonelo kaj la komandantoj surĉevaliĝis, kaj oni ekiris. La kozakoj malproksimiĝis. Ni portis nian armilon laŭplaĉe. Zebedeus marŝis flanke de mi kaj rakontis al mi, kio okazis ekde Lutzen: unue la grandajn venkojn apud Bautzen kaj Wurtschen; la perfortaj marŝoj por atingi la malamikon, kiu retiriĝis; la ĝojo, kiun oni spertis, irante al Berlino;.poste la armistico, dum kiu ili restadis en la vilaĝoj; tiam la alveno de la veterarnoj el Hispanio, teruraj viroj, kiuj kutimis rabi kaj montris al la junaj, kiel vivi koste de la kamparanoj.
Malfeliĉe, fine de la armistico, la tuta mondo turniĝis kontraŭ nin. La loĝantoj malamis nin. Oni detruis la pontojn post nia dorso, oni avertis la prusojn, la rusojn kaj la aliajn pri niaj plej malgrandaj moviĝoj, kaj ĉiufoje kiam okazis malfeliĉo al ni, anstataŭ helpi nin, oni provis kaŭzi al ni ankoraŭ pli grandan mizeron. La grandaj pluvoj venis por ĝeni nin. En la tago de la batalo apud Dresden falis tiom da pluvo, ke la ĉapelo de la imperiestro pendis sur la du ŝultroj. Sed kiam oni forportis la venkon, tio multe ĝojigis nin: estis tamen varme al ni, kaj ni trovis nenion por alivesti nin. La plej malbona de ĉio estis ke, kiam ni estis venkita, ni devis fuĝi tra la koto kun husaroj, dragonoj kaj aliaj viroj malantaŭ ni, kaj ni ne sciis, kiam ni malkovros lumon en la nokto, ĉu oni devis antaŭeniri aŭ perei en la diluvo.
Zebedeus detale rakontis al mi tiujn aferojn. Li diris al mi, ke post la venko apud Dresden generalo Vandamme, kiu devis fermi la retiriĝon al la aŭstroj, penetris apud Kulm en specon de funelo, kaj ke tiuj, kiujn ni venkis la antaŭan tagon, falis sur lin de dekstre kaj maldekstre, de antaŭe kaj malantaŭe, ke ili kaptis lin kun pluraj aliaj generaloj kaj detruis lian armekorpuson.
Du tagojn antaŭe, la 26-an de aŭgusto, la samo okazis al nia divizio kaj al la 5-a, 6-a kaj 11-a korpusoj sur la altaĵoj de Löwenberg. Ni devis venki la prusojn sur tiu loko, sed per malbona moviĝo de marŝalo MacDonald, la malamiko surprizis nin en kavaĵo de ravino kun niaj kanonoj enkotigitaj, nia kavalerio malordigita kaj nia infanterio, kiu ne plu povis pafi pro la torenta pluvo. Oni defendis sin per bajonetpikoj, kaj la 3-a bataliono alvenis sub la atakoj de la prusoj ĝis la rivero Kaltzbach. Tie Zebedeus ricevis de grenadisto du kolbobatojn sur la frunto.kaj falis en la riveron. La fluo kuntrenis lin, dum li tenis per mano kapitanon Arnould, kaj ambaŭ estus pereintaj, se hazarde la kapitano en la malluma nokto ne estus kaptinta arbobranĉon ĉe la alia bordo kaj retirinta sin kaj lin el la akvo. Li diris al mi, ke tiun tutan nokton, malgraŭ la sango, kiu fluis el lia nazo kaj oreloj, li marŝis ĝis la vilaĝo Goldberg, mortante pro malsato, laceco kaj la kolbobatoj, kaj ke ĉarpentisto kompatis lin; ke tiu brava viro donis al li pecon da pano, cepojn kaj akvon. Tiam li rakontis al mi, ke la morgaŭon la tuta divizio, sekvata de aliaj korpusoj, marŝos en grupoj tra la kampoj, ĉiuj por sia propra konto, sen ricevi ordonojn, ĉar la generaloj, marŝaloj kaj ĉiuj oficiroj surĉevale fuĝis kiel eble plej foren, timante esti kaptitaj. Li asertis min, ke kvindek husaroj kaptis ilin unujn post la aliaj, sed ke bonŝance Blücher ne povis transiri la transbordiĝintan riveron, tiel ke finfine ili regrupiĝis en Wolda, kie la tamburistoj de ĉiuj korpusoj batis ĉe la kvar finoj de la vilaĝo la formarŝon de sia regimento. Per tiu rimedo ĉiuj viroj sukcesis elembarasiĝi, marŝante al sia tamburisto.
La plej feliĉa afero en tiu konfuzo estis, ke iom pli for, en Buntzlau, la superaj oficiroj retrovis sin, tute surprizitaj, ke ili havis ankoraŭ kondukendajn batalionojn.
Jen kion rakontis al mi mia kamarado, sen paroli pri la malfido, kion oni devas havi vid-al-vide de la aliancanoj, kiuj certe ĉiumomente estis forlasontaj nin kaj falontaj sur nin. Li diris al mi, ke ankaŭ la marŝaloj Oudinot kaj Ney estis venkitaj, unu apud Gross-Beeren kaj la alia apud Dennewitz. Estis io tre malĝojiga, ĉar dum tiuj retiriĝo multaj rekrutoj mortis pro elĉerpiteco, malsanoj kaj ĉiaj mizeroj. Nur la veteranoj de Hispanio kaj Germanio, harditaj de la malbona vetero, povis rezisti al tiu granda laceco…
«Finfine,» diris al mi Zebedeus, «ni havas ĉion kontraŭ ni: la lando, la daŭraj pluvoj kaj niaj propraj generaloj, kiujn tio ĉi lacigiis. Unuj estas dukoj kaj princoj, kiujn tedas la fakto ĉiam troviĝi en koto anstataŭ sidi en belaj foteloj; la aliaj, kiel Vandamme, rapidas por fariĝi marŝalo, plenumante heroaĵojn. Ni, povraj soldatoj, kiuj povas gajni nenion alian ol kripligon por la resto de niaj tagoj, kaj kiuj estas la filoj de kamparanoj kaj laboristoj, kiuj batalas por aboli la malnovan nobelaron, ni devas perei por fari novan!»
Mi tiam vidis, ke la plej malriĉaj, la plej malfeliĉaj ne ĉiam estas la plej stultaj kaj ke, suferante multe, oni fine vidas la malĝojigan veron. Sed mi miris pri nenio kaj petis la Sinjoron doni al mi forton kaj kuraĝon por povi elteni la mizerojn, kiujn anoncis al ni de fore tiuj ĉi misfaroj kaj maljustaĵoj.
Ni troviĝis do inter tri armeoj, kiuj volis unuiĝi por elvenki nin per unu batalo: la sveda armeo komandata de Bernadotte[41], la armeo de Silezio komandata de Blücher kaj la armeo de Bohemio komandata de Schwartzenberg. Oni jen kredis, ke ni estas transirontaj Elbe por ataki la prusojn kaj svedojn, jen ke ni estas kurontaj kontraŭ la aŭstroj ĉepiede de la montoj, kiel ni faris kvindekfoje en Italio kaj aliloke. Sed la aliaj fine komprenis tiun moviĝon, kaj kiam ni ŝajnis proksimiĝi, ili retiriĝis pli foren. Ili malfidis precipe la imperiestron, kiu ne povis esti samtempe en Bohemio kaj Silezio, kaj tio, kaŭzis abomenajn marŝojn kaj kontraŭmarŝojn.
Ĉio kion deziris la soldatoj, estis batali, ĉar marŝante multe, dormante en koto, ricevante duonajn porciojn kaj mordate de fiinsektoj, ili komencis malami la vivon. Ĉiu pensis: «Se nur tio iel finiĝus… Tio estas tro dura…. Tio ne povas daŭri.»
Min mem tiu ekzisto naŭzis post kelkaj tagoj. Mi jam ne sentis miajn krurojn pro laceco kaj doloro, kaj mi videble maldikiĝis.
Ĉiuvespere ni devis gardostari pro iu tiea ĉifonulo nomata Thielmann, kiu incitis la kamparanojn kontraŭ ni. Li sekvis nin kiel nia ombro, observis nin de vilaĝo al vilaĝo, sur la altaĵoj, sur la vojoj, tra la ravinoj. Lia armeo konsistis el ĉiuj kiuj malamis nin. Li ĉiam havis multajn virojn.
Ankaŭ ĉirkaŭ tiu tempo la bavaroj, la badenanoj kaj la virtemberganoj deklaris sin kontraŭ ni, tiel ke ni havis la tutan Eŭropon sur nia dorso.
Finfine ni havis la konsolon vidi, ke la armeo kolektiĝis kvazaŭ por granda batalo; Anstataŭ renkonti la kozakojn de Platov kaj la partizanojn de Thielmann en la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝoj, ni trovis husarojn, ĉasistojn, dragonojn el Hispanio, artilerion, pontmaterialon, kiuj moviĝis. La pluvo falis torente. Tiuj kiuj jam ne havis la forton treni sin antaŭen, eksidis en la koton piede de arbo, fordonante sin al sia malfeliĉa sorto.
La 11-an de oktobro ni bivakis apud la vilaĝo Lusig, kaj la 12-an apud Grafen-Heinichen. La 13-an ni transiris la riveron Mulda, kaj ni vidis defili sur la ponto la maljunan gvardion kun La Tour-Maubourg. Oni anoncis la preteriron de la imperiestro, sed ni foriris kun la divizio Dombrowski[42] kaj la korpuso Souham.
En la momento kiam la pluvo ĉesis fali kaj aŭtunaj sunradioj brilis inter la nuboj, oni vidis la tutan armeon en marŝo: la kavalerio kaj infanterio antaŭeniris de ĉie al Leizig. Trans Mulda ankaŭ brilis la bajonetoj de la prusoj. Sed oni ankoraŭ ne malkovris la aŭstrojn kaj la rusojn. Ili sendube devis veni de aliloke.
La 14-an nia bataliono ankoraŭfoje estis sendita por skolti en la urbo Akeno. La malamiko troviĝis tie kaj ricevis nin per kanonpafado. Ni restis ekstere la tutan nokton sen povi ekbruligi unu solan fajron pro la pluvo. La morgaŭon ni foriris de tie por aliĝi per rapidaj marŝoj al la divizio. Mi ne scias, kial ĉiuj diris:
«La batalo estas proksima!… La batalo estas proksima …»
Serĝento Pinto sentis en la aeron ke la imperiestro estas venonta. Mi sentis tute nenion, sed mi vidis, ke ni marŝas en la direkto de Leipzig, kaj mi pensis: «Mi esperas, se ni havos batalon, ke min ne trafos kuglo kiel apud Lutzen, kaj ke mi iam povos revidi Trinel!»
La sekvantan nokton la vetero estis iomete pliboniĝinta. Miliardoj da steloj prilumis la ĉielon, kaj ni ankoraŭ ĉiam marŝadis. La morgaŭon ĉirkaŭ la deka apud malgranda vilaĝo, kies nomon mi jam ne memoroas, oni kriis «Halt!» por permesi al ni respiri iomete, kiam ni ĉiuj aŭdis grandan bruon en la aero. La kolonelo, ankoraŭ surĉevale, kaj serĝento Pinto diris:
«La batalo komenciĝis!»
Preskaŭ en la sama momento la kolonelo levis sian sabron kaj kriis:
«Antaŭen!
Tiam oni ekkuregis: la sakoj, la kartoĉujoj, la fusiloj, la koto, ĉio saltadis. Oni atentis pri nenio. Duonhoron poste ni ekvidis je milo da paŝoj antaŭ la bataliono la voston de kolono kiu etendiĝis senfine: municiĉaroj, kanonoj, infanterio, kavalerio. Malantaŭ ni sur la vojo al Duben venis ankoraŭ aliaj, kaj ĉio galopadis! Eĉ tra la kampoj alvenis kurante tutaj regimentoj.
Tute ĉe la fino de la vojo oni vidis la du sonorilturojn de la preĝejo de Sankta Nikolao kaj Sankta Tomaso kontraŭ la ĉielo, dum dekstre kaj maldekstre, je ambaŭ flankoj de la urbo, leviĝis grandaj nuboj de fumo, tra kiuj pasis fulmoj. La bruado ĉiam kreskadis, kvankam ni troviĝis ankoraŭ je unu mejlo de la urbo. Ni devis paroli laŭte por aŭdigi nin, kaj ni rigardis nin, tute palaj, kvazaŭ por diri:
«Jen kio nomiĝas batalo.»
Serĝento Pinto kriis:
«La bruo estas pli forta ol apud Eylau!»
Li ne ridis, nek Zebedeus, nek mi, nek la aliaj, sed tamen ni kuradis, kaj la oficiroj ripetis senĉese:
«Anrtaŭen! Antaŭen!»
Tamen jen kiel viroj perdas la kontrolon pri si mem. La amo al la patrio estis ja en ni, sed ankoraŭ pli la furoro batali.
Ĉirkaŭ la dekunua ni malkovris la batalkampon je unu mejlo antaŭ Leipzig. Ni ankaŭ vidis la sonorilturojn de la urbo plenaj je homoj kaj la malnovajn remparojn sur kiuj mi tiel ofte promenis, pensante pri Trinel. Fronte al ni, je 1200 aŭ 1500 paŝoj da distanco, estis ranĝitaj du regimentoj de ruĝaj lancistoj, kaj iom pli maldekstren du aŭ tri regimentoj de surĉevalaj ĉasistoj sur la herbejoj apud la rivero Partha. Inter tiuj regimentoj defiladis la konvojoj kiuj venis de Duben. Pli forte, laŭlonge de malalta taluso, estis eskalonitaj la divizioj Ricard, Dombrowski, Souham kaj pluraj aliaj. Ili turnis la dorson al la urbo. Jungitaj kanonoj kaj municiĉaroj – la kanonistoj kaj soldatoj de la trajno surĉevale – tenis sin pretaj por foriri.
Finfine, tute malantaŭe, sur la monteto ĉirkaŭ unu el tiuj malnovaj kampuldomoj kun plata tegmento kaj larĝaj hangaroj, kiel oni trovas ilin en tiu lando, brilis la uniformoj de la stabanoj. Estis la rezerva armeo komandata de marŝalo Ney. Ĝia maldekstra alo komunikis kun Marmont, postenigita sur la vojo al Hall, kaj ĝia dekstra alo kun la Granda Armeo, komandata de la imperiestro persone, tiel ke niaj trupoj formis se tiel diri grandan ĉirklon ĉirkaŭ Leipzig, dum la malamikoj, alvenante de ĉiuj flankoj, samtempe provis kuniĝi por fari ankoraŭ pli grandan ĉirklon ĉirkaŭ ni kaj enfermi nin en la urbo kiel en muskaptilo.
Intertempe tri teruraj bataloj okazis samtempe: unu kontraŭ la aŭstroj kaj la rusoj apud Wachau, alia kontraŭ la prusoj apud Mockern sur la vojo al Hall, kaj la tria sur la vojo al Lutzen por defendi la ponton de Lindenau, kiu restis atakata de generalo Giulay.
Tiujn aferojn mi eksciis nur poste. Sed ĉiu devas rakonti, kion li mem vidis kaj spertis: tiumaniere la mondo ekscios la veron.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.