La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XVI

La 12-an ni transiris Mozon, la 13-an kaj la 14-an ni daŭrigis nian marŝadon sur malbonaj vojoj borderitaj de kampoj kun sekalo, hordeo, aveno, kanabo, kiuj ne finis. La varmego estis eksterordinara. Ŝvito fluis sub la sakon kaj la kartoĉujon ĝis la lumboj. Kia malfeliĉo esti malriĉa kaj ne povi pagi viron kiu marŝas kaj ricevas fusilpafojn anstataŭ ni! Elteninte pluvon, venton, neĝon kaj koton en Germanio, la vico estis nun al polvo kaj la brulanta suno.

Mi ankaŭ vidis, ke la ekstermo proksimiĝis. Ni aŭdis nenion alian ol la batadon de la tamburoj kaj sonadon de la trumpetoj. Kiam la bataliono pasis sur altaĵo, vicoj da kaskoj, lancoj kaj bajonetoj videbliĝis tiel for, kiel oni povis vidi. Zebedeus, la fusilon sur la ŝultro, kelkafoje gaje kriis al mi:

“Nu, Josef, ĉu ni do estas rigardontaj alian fojon en la blankon de okuloj de la prusoj?”

Kaj mi estis devigata respondi:

“Jes, la festeno estas komenciĝonta!”

Kvazaŭ mi estis kontenta riski mian vivon kaj fari Trinel vidvino antaŭ sia tempo pro aferoj kiuj ne rigardis min.

Tiun saman tagon je la sepa ni alvenis en Rôly. Husaroj jam okupaciis tiun vilaĝon, kaj oni igis nin bivaki en kava vojo laŭlonge de taluso.

Niaj fusiloj apenaŭ troviĝis en faskoj, alvenis pluraj superaj oficiroj. Komandanto Gémeau, kiu jam elseliĝis, reenseliĝis kaj galopis renkonte al ili. Ili mallonge interparolis kaj malsupreniris al nia vojo, kie ĉiuj rigardis sin, dirante:

“Io estas okazanta.”

Unu el la plej superaj oficiroj, generalo Pécheux, kiun ni konis ekde tiam, ordonis rultamburi kaj kriis al ni:

“Formu cirklon!”

Sed ĉar la kava vojo estis tro mallarĝa, la soldatoj supreniris la du talusojn. Aliaj restis malsupre. La tuta bataliono rigardis la generalon, kiu ekmalvolvis paperon, kriante al ni:

“Proklamo de la imperiestro!”

Post kiam li diris tiujn vortojn, la silento fariĝis tiel profunda, ke oni kredus esti sola meze de la kampoj. Ĉiuj, ekde la lasta rekruto ĝis komandanto Gémeau, atente aŭskultis. Kaj eĉ hodiaŭ, kiam mi pensas pri tio post kvindek jaroj, tio tuŝas mian koron: estis io grandioza kaj terura. Jen kion legis la generalo:

“Soldatoj! Hodiaŭ estas la datreveno de la bataloj apud Marengo kaj Friedland, kiuj decidis pri la sorto de Eŭropo. Tiam, tute kiel post Austerlitz kaj Wagram, ni estis tro grandanimaj: ni kredis je la deklaroj kaj ĵuroj de la princoj, kiujn ni lasis sur la tronoj. Hodiaŭ tamen, aliancitaj, ili volas detrui la sendependecon kaj la plej sanktajn rajtojn de Francio. Ili komencis la plej maljustan inter la agresoj. Ni marŝu renkonte al ili: ili kaj ni, ĉu ni jam ne estas la samaj homoj?”

La tuta bataliono tremetis kaj ekkriis: Vivu la Imperiestro! La generalo levis la manon, kaj ĉiuj eksilentis kaj pli profunde kliniĝis por povi pli bone aŭskulti.

“Soldatoj! Apud Jena, kontraŭ tiuj samaj prusoj, hodiaŭ tiel arogaj, ni estis unu kontraŭ tri, kaj apud Montmirail unu kontraŭ ses. Tiuj el vi kiuj estis kaptitaj de la angloj, rakontu al vi pri iliaj boatoj kaj la teruregaj malbonaĵoj, kiujn ili suferis tie.

“La saksoj, belgoj[71], hanoveranoj kaj soldatoj de la Rejnkonfederacio ĝemas pro tio, ke ili estas devigataj prunti sian brakon por la afero de princoj malamikaj al justeco kaj la rajtoj de ĉiuj popoloj. Ili scias, ke tiu alianco estas nesatigebla: vorinte dekdu milionojn da poloj, dekdu milionojn da italoj, unu milionon da saksoj, ses milionoj da belgoj, ĝi estas voronta la malgrandajn ŝtatojn de Germanio.

“Kiaj malprudentuloj! Momento de sukceso blindigis ilin. Ili neniam povos subpremi kaj homiligi la francan popolon. Se ili eniros Francion, ili tie trovos sian tombon.

“Soldatoj, ni devas fari devigajn marŝojn, batali, elmeti nin al danĝeroj. Sed per persisto la venko estos nia. La Homaj Rajtoj kaj la feliĉeco de la patrio estos rekonkeritaj. Por ĉiu franco, kiu havas koron, la momento venis venki aŭ perei.

NAPOLEONO.”

Oni neniam povos imagi la kriojn kiuj tiam leviĝis. Estis spektaklo, kiu grandigis al vi la animon. Oni estus dirinta, ke la imperiestro enspiris al ni sian spiriton de la bataloj, kaj ni deziris nenion alian ol masakri ĉion.

La generalo jam estis delonge foririnta, kiam la krioj ankoraŭ ĉiam resonis, kaj mi estis kontenta, ĉar mi vidis, ke ĉio tio estas vera: ke la prusoj, aŭstroj kaj rusoj, kiuj tiutempe parolis nur pri liberigo de la popoloj, profitis de la unua okazo por kapti ĉion; ke ĉiuj tiuj grandaj vortoj pri libereco, kiujn ili uzis en 1813 por eksciti la junulojn kontraŭ ni, ĉiuj promesoj pri Konstitucioj, kiujn ili faris, ili metis flanken. Mi rigardis ilin kiel friponojn, kiel homojn kiuj ne plenumis siajn promesojn, kiuj mokis pri la popoloj, kaj kiuj havis tre malgrandan, mizeran ideon: nome ĉiam resti sur la plej bona loko kun siaj infanoj kaj posteuloj bonaj aŭ malbonaj, justaj aŭ maljustaj, sen maltrankviliĝi pri la leĝo de Dio.

Jen kion mi vidis. Tiu proklamo ŝajnis al mi tre bela. Mi eĉ pensis, ke patro Gulden estus tre kontenta, ĉar la imperiestro ne forgesis la Homajn Rajtojn, kiuj estas libereco, egaleco, justeco kaj ĉiuj grandaj ideoj kiuj faras, ke la homoj, anstataŭ agi kiel bestoj, respektu sin mem kaj respektu ankaŭ la Homajn Rajtojn.

Nia kuraĝo estis do multe pliigita de tiuj fortaj kaj justaj vortoj. La veteranoj diris riante:

“Tiufoje ni ne malvigliĝos… Ĉe la unua marŝo ni falos sur la prusojn!”

Kaj la rekrutoj, kiuj ankoraŭ ne aŭdis kanonkuglojn zumadi, ĝojis ankoraŭ pli ol la aliaj. La okuloj de Buche brilis kiel tiuj de kato. Li sidiĝis sur la randon de la vojo, sian sakon malfermita sur la taluso kaj malrapide kontrolis la akrecon de sia sabro, provante ĝian tranĉrandon sur la pinto de sia ŝuo. Aliaj akrigis siajn bajonetojn aŭ reĝustigis la ŝtonon de sia fusilo, kion oni ĉiam faras dum militiro la antaŭvesperon de renkonto. Dum tiuj ĉi momentoj mil ideoj pasis tra onia kapo, oni kuntiris la brovojn kaj kunpremis la lipojn, tiel surmetante malbelan vizaĝon.

La suno pli kaj pli sinkis malantaŭ la grenon. Kelkaj taĉmentoj iris serĉi lignon en la vilaĝo, de kiu ili ankaŭ reportis cepojn, poreon, salon kaj eĉ bovinkvaronojn, pendigitajn sur longaj stangoj, kiujn ilin portis sur siaj ŝultroj.

Ĉirkaŭ la fajroj, kiam la marmitoj komencis boli kaj la fumo turniĝadis al la ĉielo, oni devus estus esti vidinta la gajajn vizaĝojn kiujn ni havis. Unu parolis pri Lutzen, alia pri Austerlitz, ankoraŭ alia pri Wagram, Jena, Friedland, Hispanio, Portugalio, pri ĉiuj landoj en la mondo. Ĉiuj parolis samtempe, sed oni aŭskultis nur la veteranojn, kiuj havis la brakon kovrita per galonoj, kiuj parolis pli bone kaj montris per fingro la poziciojn sur la grundo, eksplikante la moviĝojn de la dekstra kaj maldekstra aloj, kiuj eniris la batalon je tridek aŭ kvardek mil viroj. Oni kredis vidi ĉion, aŭskultante ilin.

Ĉiu havis sian stanan kuleron en la butontruo kaj pensis:

“La buljono estos bongusta… En ĝi estas bona, grasa viando.”

Noktiĝis. Post la disdivido oni ricevis la ordonon estingi la fajrojn kaj ne sonigi la retiriĝon, kio signifis, ke la malamiko troviĝas nefore kaj ke oni timis alarmi lin.

La luno komencis lumi. Buche kaj mi manĝis el la sama gamelo. Kiam ni estis finintaj, li rakontis al mi dum pli ol du horoj sian vivon ĉe sia familio en Harberg, sian grandan mizeron, kiam li devis treni kvin aŭ ses sterojn da ligno sur schlitte[72], riskante esti frakasita, precipe kiam fandiĝis la neĝo. La ekzisto de soldato, la bongusta gamelo, la bona pano, la regula porcio, la varmaj vestaĵoj, la firmaj ĉemizoj en maldelikata tolo, ĉio tio ŝajnis al li admirinda. Neniam li estis imaginta, ke oni povas vivi tiel bone, kaj la sola ideo kiu turmentis lin, estis sciigi al siaj fratoj Gaspard et Jacques sian belan staton por decidigi ilin engaĝiĝi en la armeon tuj kiam ili estis havontaj la necesan aĝon.

“Jes,” mi diris al li, “tio ĉi estas bona, sed la rusoj, angloj, prusoj… vi ne pensas pri ili.”

“Mi mokas pri ili,” li respondis. “Mia sabro tranĉas kiel tranĉilo de ŝuisto, mia bajoneto pikas kiel kudrilo. Estis ili kiuj devas timi renkonti min.”

Ni estis la plej bonaj amikoj en la mondo. Mi amis lin preskaŭ tiom, kiom miajn maljunajn kamaradojn Klipfel, Fürst kaj Zebedeus. Li ankaŭ amis min. Mi pensas, ke li igus sin dishaki por tiri min el embaraso. Maljunaj litkamaradoj neniam forgesas sin. En mia juna tempo la maljuna Harwig, kiun mi konis poste en Falsburgo, ankoraŭ ricevis pension de sia maljuna kamarado Bernadotte, reĝo de Svedio. Se mi estus fariĝinta reĝo, mi ankaŭ pagus pension al Jean Buche, ĉar se li ne havis grandan menson, li havis grandan koron, kio estas pli bona.

Dum ni tiel babilis, Zebedeus venis frapi min sur la ŝultron.

“Ĉu vi ne fumas, Josef?” li demandis al mi.

“Mi ne havas tabakon.”

Tuj li donis al mi la duonon de paketo.

Mi vidis, ke li ankoraŭ ĉiam amis min malgraŭ la diferenco de rangoj, kaj tio tenerigis min. Li jam ne posedis sian ĝojon, pensante, ke ni estos falontaj sur la prusojn.

“Kia revenĝo!” li ekkriis. “Ĉi-foje nenia kompato por ili… Ĉio devas esti pagita ekde Katzbach ĝis Soissons.”

Oni estus kredinta, ke tiuj prusoj kaj angloj ne defendos sin, kaj ke ni ne riskos ricevi kanonkuglojn kaj mitralon, kiel en Lutzen, Gross-Beren, Leipzig kaj ĉie. Sed kion oni povis diri al homoj kiuj rememoris nenion kaj vidis ĉion bela? Mi trankvile fumis mian pipon kaj respondis:

“Jes, jes. Ni aranĝos tiujn friponojn. Ni renversos ilinIli travivos durajn momentojn…”

Mi permesis al Jean Buche plenigi sian pipon. Ĉar ni devis gardostari, Zebedeus, je la naŭa, iris ŝanĝi la gardostarantojn ĉekape de la pikedo. Mi eliris mian cirklon kaj kuŝiĝis kelkajn paŝojn pli malantaŭen, la orelon sur la sakon ĉerande de sulko. La vetero estis tiel varma, ke oni aŭdis ĉirpi la grilojn ankoraŭ longe post la sunsubiro. Kelkaj steloj briladis en la ĉielo. Neniu venteto blovis sur la ebenaĵo, la spikoj staris rekte kaj senmove, kaj en la malproksimo la horloĝoj de la vilaĝoj sonis la naŭan, la dekan, la dekunuan. Mi fine endormiĝis. Tio estis la nokto de la 14-a al la 15-a de junio 1815.

Inter la dua kaj la tria horo matene Zebedeus venis veki min.

“Leviĝu!” li diris. “Estas via vico!”

Li vekis ankaŭ Buche, kiu kuŝis apud mi. Ni ekstaris. Estis nia vico anstataŭi la gardo-starantojn. Estis ankoraŭ nokto, sed la tago jam desegnis blankan linion ĉerande de la ĉielo laŭlonge de la greno. Tridek paŝojn pli for nin atendis leŭtenanto Bretonville meze de la pikedo. Estas dure ekstari, kiam oni dormas bone post dek horoj da marŝado. Bukante nian sakon, ni atingis la pikedon. Ducent paŝojn pli for, malantaŭ heĝo, mi anstataŭis la gardiston fronte al Roly. La pasvorto estis: “Jemappes et Fleurus!” Kiel tamen pasintaj okazaĵoj dormas dum jaroj en nia menso! Tiu pasvorto devis memorigi al ni la du batalojn, kiujn la Respubliko liveris en Belgio kontraŭ la aŭstroj, kiuj volis detrui ĝin, sed estis venkitaj.

Mi kredas ankoraŭ vidi la pikedon reveni al la vojo, dum mi renovigis la prajmon sub la stellumo. Mi aŭdis la aliajn sentinelojn malrapide paŝadi en la malproksimo, dum la paŝoj de la pikedo malproksimiĝadis sur la monteto.

Mi komencis paŝi laŭlonge de la heĝo, la armilon sur la ŝultro. La vilaĝo kun siaj malgrandaj pajlaj tegmentoj kaj sia preĝejturo pli for elstaris super la greno. Surĉevala husaro, gardostaranta meze de la vojo, rigardis ĉirkaŭen, sian muskedon apogita sur la femuron. Estis ĉio, kion oni vidis.

Longe mi atendis tie, pripensante, aŭskultante kaj paŝante. Ĉio dormis. La blanka linio ĉe la horizonto pligrandiĝis.

Tio daŭris pli ol duonhoron. La matena lumo grizigis la landon. Du aŭ tri koturnoj vokis kaj respondis sin de unu flanko de la ebenaĵo ĝis la alia. Mi haltis tute melankolia, ĉar, aŭdante tiujn birdovoĉojn, mi imagis Quatre-Vents, Dann, la barakojn de Bois-de-Chênes, kaj mi pensis: “Tie for, en nia greno, la koturnoj kantas ankaŭ ĉe la rando de la arbaro de Bonne-Fontaine. Ĉu Trinel dormas nun… kaj onklino Gredel, kaj sinjoro Gulden, kaj la tuta urbo?…La naciaj gardistoj de Nancy anstataŭis nin.” Kaj mi vidis la gardistojn de la du pulvejoj, la gardostarantojn ĉe la du pordegoj. Mallonge, sennombraj pensoj venis al mi, kiam en la malproksimo, mi aŭdis la galopadon de ĉevalo. Mi rigardis sed komence vidis nenion. Post kelkaj minutoj tiu galopado eniris la vilaĝon. Tiam ĉio eksilentis. Aŭdiĝis nur konfuza rumoro. Kion tio signifis? Momenton poste la rajdisto eliris Roly kaj eniris nian vojon plenrapide galopante. Mi antaŭeniris ĝis la rando de la heĝo, la fusilon preta, kriante:

“Qui vive?”

“La France!”

“Kiu regimento?”

“La dekdua ĉasista… estafeto.”

“Kiam plaĉos al vi.”

Li daŭrigis sian vojon, duobligante sian rapidecon. Mi aŭdis lin halti meze de nia tendaro kaj krii:

“La komandanto!”

Mi antaŭeniris sur la dorso de la monteto por vidi, kio okazas. Preskaŭ tuj fariĝis granda moviĝo: la oficiroj alvenis. La ĉasisto ĉiam surĉevale parolis al komandanto Gémeau. Ankaŭ soldatoj proksimiĝis. Mi aŭskultis, sed estis tro malproksime. La ĉasisto denove forrajdis suprenirante la taluson. Ĉio ŝajnis en revolucio: oni kriadis kaj gestumadis.

Subite la veksignalo ekbatiĝis. La pikedo kiu anstataŭis la postenojn, deturniĝis ĉe la vojkubuto. Zebedeus, kiun mi vidis de fore, ŝajnis al mi tute pala.

“Venu!” li kriis al mi, pasante.

Du sentineloj restis pli for maldekstre. Oni ne parolas portante armilon, sed Zebedeus tamen diris al mi mallaŭte:

“Josef, oni perfidis nin. Bourmont, la generalo de la avangarda divizio, kaj kvin aliaj similaj vojrabistoj transkuris al la malamiko.”

Lia voĉo tremetis. Mia tuta sango ĉesis flui. Rigardante la aliaj pikedanoj, du maljunuloj kun galonoj, mi vidis, ke iliaj grizaj lipharoj tremetis. Ili terure rulis siajn okulojn, kvazaŭ ili serĉus iun por mortigi lin, sed ili diris nenion.

Ni rapidigis niajn paŝojn por anstataŭi la aliajn sentinelojn. Kelkajn minutojn poste, revenante al la bivako, ni jam trovis la batalionon armita, preta ekiri. Kolero kaj indigno legiĝis sur ĉiuj vizaĝoj. La tamburistoj ekrulbatis. Ni restariĝis en niaj vicoj. La komandanto kaj la kapitano, la adjutanto kaj la majoro, surĉevale ĉekape de la bataliono, atendis, palaj kiel mortintoj. Mi memoras, ke la komandanto, tirante sian sabron por ĉesigi la rulbatadon, volis diri ion, sed la pensoj ne venis, kaj kiel frenezulo li ekkriis:

“Ha, kanajloj, la mizeraj ŝuanoj[73]! Vivu la Imperiestro!! Nenia kompato!”

Li balbutis kaj jam ne sciis, kion li diras. Sed la tuta bataliono trovis, ke li tre bone parolis, kaj oni komencis krii ĉiuj kune kiel lupoj:

“Antaŭen! Antaŭen! Al la malamiko! Nenia kompato!”

Oni trairis la vilaĝon en sturmpaŝo. Oni indignis, ĉar oni ne tuj vidis la prusojn. Nur post unu horo, post kiam ĉiuj faris siajn pripensojn, oni rekomencis blasfemi, krii, komence tre mallaŭte, tiam laŭte, tiel ke fine la tuta bataliono estis kvazaŭ bando da ribeluloj. Unuj diris, ke necesas ekstermi ĉiujn oficirojn de Ludoviko XVIII; la aliaj, ke oni volas liveri nin amase. Kaj kelkaj eĉ kriis, ke la marŝaloj perfidis nin, ke ili devos aperi antaŭ la milita tribunalo por esti pafekzekutitaj, kaj aliajn similajn aferojn.

Tiam la komandanto ordonis nin halti kaj pasis antaŭ ni, kriante “ke la perfidintoj foriris tro malfrue, ke ni atakos la saman tagon, por ke la malamiko ne havos la tempon profiti de la perfido, ke li estos surprizita kaj renversita”.

Tiuj vortoj trankviligis la koleron de granda nombro. Oni rekomencis marŝi, kaj oni ripetis laŭlonge de la tuta vojo, ke la planoj estis liveritaj tro malfrue.

Sed nia kolero ŝanĝiĝis en ĝojon, kiam je la deka ni subite aŭdis kanonon tondri maldekstre de ni je kvin aŭ ses mejloj, trans la rivero Sambro. Tiam la viroj levis siajn ĉakojn sur la pinto de siaj bajonetoj kaj komencis krii:

“Antaŭen! Vivu la Imperiestro!”

Multaj maljunuloj ekploris pro emocio. De tiu tuta granda ebenaĵo supreniris unu sola imensa krio. Kiam unu regimento finis, alia rekomencis. La kanono ankoraŭ ĉiam tondris. Oni duobligis la paŝojn, kaj ĉar ni marŝs al Charleroi ekde la sepa, la ordono, alportita de estafeto, venis, ke ni deturniĝu dekstren.

Mi ankaŭ memoras, ke en ĉiuj vilaĝoj tra kiujn ni pasis, la infanoj rigardis nin de post la fenestroj kaj de sur la sojloj de la domoj, ke ili levis la manojn kun ĝoja mieno kaj kriis:

“La francoj! La francoj!”

Oni vidis, ke tiuj homoj amas nin, ke ili havas la saman sangon kiel ni. Kaj eĉ, dum la du haltoj kiujn ni faris, ili venis kun sia bona pano, blankferan tranĉilon puŝita en la kruston, kaj siaj grandaj kruĉoj da nigra biero, kiujn ili etendis al ni sen demandi ion ajn. Ni iel estis alvenintaj por liberigi ilin sen scii tion. Neniu en ilia regiono sciis ion, kio montris la ruzecon de la imperiestro, ĉar en tiu angulo inter Sambro kaj Mozo, ni jam estis pli ol cent mil viroj sen ke la plej malgranda novaĵo pri tio alvenis ĉe la malamiko. La perfido de Bourmont malhelpis nin surprizi ilin dise en la kantonmentoj: ĉio estus tuj finita. Sed nun estis multe pli malfacile ekstermi ilin.

Ni daŭrigis nian marŝadon la tutan posttagmezon en tiu granda varmego kaj la polvo de la vojoj. Ju pli ni antaŭeniris, des pli ni vidis da aliaj infanteriaj kaj kavaleriaj regimentoj. Ni amasiĝis pli kaj pli se tiel diri, ĉar malantaŭ ni alvenis ankoraŭ aliaj trupoj. Je la kvina ni alvenis en vilaĝo, kie la batalionoj kaj eskadronoj defilis trans brikan ponton. Trairante tiun vilaĝon, kiun nia avangardo jam konkeris, ni vidis kelkajn prusojn kuŝantajn dekstre kaj maldekstre sur la stratetoj. Mi diris al Jean Buche:

“Tio estas prusoj!… Mi vidis multe da ili apud Lutzen kaj Leipzig, kaj vi ankaŭ vidos multe da ili!”

“Des pli bone!” li respondis. “Estas ĉio kion mi deziras.”

La vilaĝo kiun ni trairis, nomiĝis Châtelet. La rivero estis Sambro: ia akvo plena je argilo kaj profunda. Por tiuj kiuj hazarde fals en ĝin, estis malfacile eliĝi, ĉar la bordoj estas tre krutaj. Ni povis konstati tion poste.

Ni bivakis laŭlonge de la rivero trans la ponto. Ni ne estis ĝustadire la avangardo, ĉar la husaroj estis pasintaj antaŭ ni, sed ni estis la unua infanterio de la korpuso de Gérard.

La tutan reston de tiu tago la kvara korpuso defilis trans la ponton, kaj ni eksciis, ke dum la nokto la armeo ankoraŭ ĉiam transpasadis Sambron, kaj ke oni batalis apud Charleroi, en Marchienne kaj Jumet.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.