La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XIX

Akurate je la tria oni formis atakkolonojn. Mi estis en la maldekstra, kiuj ekiris la unua per rapidaj paŝoj, enirante turniĝantan vojon. En tiu flanko de Ligny troviĝis granda brika konstruaĵo. Ĝi estis ronda kaj truita kaj rigardis al la vojo kiun ni supreniris, kaj ni ankaŭ rigardis trans la grenon. Poste ekiris la meza kolono. Ĉar ĝi ne devis trairi tiom da vojo, suprenirante tute rekte, ni estis renkontontaj ĝin ĉe la enirejo de la vilaĝo. Mi ne scias, kiam la tria ekiris. Ni renkontis ĝin nur pli malfrue.

Ĉio iris glate ĝis la loko kie la vojo atingis malgrandan altaĵon kaj malsupreniris pli for al la vilaĝo. Kiam ni alvenis inter tiuj du montetoj kovritaj de greno, ekmalkovrante la unuajn domojn, vera hajlo de pafoj alvenis sur la kapo de nia kolono kun terura bruego: el ĉiuj truoj de la granda konstruaĵo, el ĉiuj fenestroj kaj mansardlukoj de la domoj, el la fruktarbaroj, de malantaŭ la heĝoj kaj brikaj muretoj, la pafoj direktiĝis al niaj kapoj kvazaŭ fulmoj. Samtempe, ekde kampo malantaŭ la granda turo maldekstre, kaj pli supre ol Ligny, apud la ventmuelejoj, dekkvino da pezegaj kanonoj, metitaj tie tiucele, komencis pafi kun tia bruego, ke kompare kun ĝi la fusilpafado estis, se tiel diri, ankoraŭ nenio. Tiuj kiuj malfeliĉe jam eliris la kavan vojon, amase falis unuj sur la aliajn en la fumo. Kaj en la momento kiam tio okazis al ni, ni ankaŭ aŭdis la pafadon de la dua kolono, kiu komencis pafi je nia dekstra flanko, kaj la bruego de ĉiuj kanonoj, estis tia, ke ni ne sciis, ĉu estas la niaj aŭ tiuj de la prusoj kiuj pafas.

Feliĉe la bataliono ankoraŭ ne transiris la monteton. La fusilkugloj sibladis kaj la kanonkugloj zumadis super ni en la greno, rabotante la teron, sed sen fari al ni malbonon. Ĉiufoje kiam pasis tiaj skualoj, la rekrutoj apud mi, klinis la kapon. Mi memoras, ke Buche rigardis min per grandaj okuloj. La maljunuloj kunpremis la lipojn.

La kolono haltis. Ĉiuj demandis sin, ĉu ne estus pli bone remalsupreniri, sed tio daŭris nur sekundon. En la momento kiam la pafado ŝajnis malrapidiĝi, ĉiuj oficiroj, la sabron en la aero, komencis krii:

“Antaŭen!”

Kaj la kolono reekiris per rapidaj paŝoj. Unue ĝi lanĉis sin en la vojon kiu malsupreniris inter la heĝoj, trans palisarojn kaj murojn, de kie la embuskantaj prusoj daŭrigis pafi al ni. Ve tiuj kiujn oni trovis! Ili defendis sin kiel lupoj, sed niaj kolbobatoj kaj bajonetpikoj baldaŭ kuŝigis ilin en angulon. Sufiĉe granda nombro da ili, inter kiuj maljunuloj kun grizaj lipharoj, estis preparintaj sian retiriĝon. Ili foriris per firmaj paŝoj, turnante sin por pafi ian lastan kuglon, refermis pordon aŭ glitis tra breĝon. Ni persekutis ilin senhalte. Ni havis jam nek singardon nek kompaton, kaj fine ni alvenis en malordo ĉe la unuaj domoj, kie la pafado al ni rekomenciĝis el la fenestroj, de malantaŭ stratanguloj, de ĉie.

Tiel ni prenis la fruktarbarojn, ĝardenojn kaj ŝtonmurojn, kiuj descendis laŭlonge de la monteto, sed estis tute detruitaj, renversitaj, la palisoj eltiritaj, kiuj jam ne povis servi kiel kaŝejoj. La domaĉoj antaŭ ni, bone barikaditaj, daŭrigis sian senhaltan pafadon al ni. En dek minutoj tiuj prusoj estus ekstermintaj nin ĝis la lasta. Tiam, vidante tion, la kolono komencis malsuprenkuri, la tamburistoj, la pioniroj, la soldatoj, ĉiuj pelmele sen turni la kapon. Mi saltis trans la palisarojn, kvankam mi en alia momento de la vivo, mi neniam estus havinta la sinamon kredi, ke mi povus salti trans ilin kun sako kaj kartoĉujo sur la dorso. Kaj ĉiuj aliaj agis kiel mi: ĉiuj malsupreniĝis kvazaŭ muro.

Alveninte en la kava vojo inter la montetoj, ni haltis por iomete respiri, ĉar mankis al ni spiro. Pluraj eĉ kuŝiĝis surteren, aliaj viŝis al si la dorson kontraŭ la taluso. La oficiroj indigniĝis kontraŭ ni, kvazaŭ ili ne estus sekvintaj la retiriĝon. Multaj kriadis: “Oni antaŭenigu la kanonojn!” Aliaj volis reformi la vicojn, kaj ni apenaŭ aŭdis nin meze de tiu bruego de la kanonado, kiu tremetigis la aeron kiel dum grava fulmotondro.

Mi vidis Buche reveni per longaj paŝoj. Lia bajoneto estis ruĝa pro sango. Li venis meti sin apud min sen diri vorton, reŝargante sian fusilon.

Pli ol cent viroj de la bataliono, kapitano Grégoire, leŭtenanto Certain, pluraj serĝentoj kaj kaporaloj estis restintaj en la fruktarbaroj. La du unuaj batalionoj de la kolono tiom suferis, kiom ni.

Zebedeus kun sia granda aglonazo, tute pala, ekvidis min de fore kaj ekkriis:

“Josef, nenia kompato!”

Amasoj da blanka fumo supreniris super la altaĵo. La tuta deklivo ekde Ligny ĝis Saint-Amand, malantaŭ la salikoj, tremoloj kaj poploj, borderantaj tiujn montetojn, estis brulanta.

Mi grimpis ĝis la nivelo de la greno, ambaŭ manojn surtere, kaj, vidante tiun teruran spektaklon, mi malkovris sur la supro de la deklivo apud la muelejoj longajn liniojn da nigra infanterio, la armilon ĉepiede, pretaj malsupreniri al ni, kaj sennombran kavalerion ĉe la aloj. Mi redescendis, pensante:

“Neniam ni povos venki tiun armeon. Ĝi plenigas ĉiujn vilaĝojn, ĝi gardas la vojojn, ĝi kovras la deklivon tiel for kiel oni vidas, ĝi havas ĉie kanonojn. Estas kontraŭ la prudento obstini en tia entrepreno!”

Mi indignis kontraŭ niaj generaloj. Ili eĉ naŭzis min.

Ĉio tio ne daŭris dek minutojn. Dio scias, kio fariĝis el niaj du aliaj kolonoj. Tiu tuta granda pafado alvenanta de la maldekstra flanko, kaj tiuj mitralsvarmoj kiujn ni aŭdis pasi tra la aero sendube estis destinitaj al ili.

Mi kredis, ke ni jam ricevis nian parton da malfeliĉoj, kiam generalo Gérard kaj du aliaj generaloj, Vichery kaj Schoeffer, algalopis ventron ĉetere de la vojo malsupre de ni, kriante kiel furiozuloj:

“Antaŭen!… Antaŭen!…”

Ili tiris sian sabron, kaj oni diris, ke ni devas nur supreniri. Estas tiuj obstinaj viroj kiuj puŝas la aliajn al ekstermo, ĉar ilia furiozeco transpasis al ĉiuj aliaj.

En tiu momento niaj kanonoj, kiuj staris sur la vojo malsupren, komencis pafi al Ligny. La tegmentoj de la vilaĝdomoj disfalis, la muroj renversiĝis. Tuj ĉiuj rekomencis amase kuri antaŭen. La generaloj kuris ĉekape, la sabron en la mano, kaj la tamburistoj malantaŭ ni, batante la atakon. Oni kriis: “Vivu la Imperiestro!” La prusaj kanonkugloj forfalĉis nin je dekduoj, la fusilkugloj venis kiel hajlo, la tamburistoj ĉiam batis: Pam!… Pam!… Pam!… Oni vidis nenion plu, oni aŭdis nenion plu. Oni pasis tra la fruktarbarojn sen atenti pri tiuj kiuj falis, kaj du minutoj poste ni enkuris la vilaĝon kaj batrompis la pordojn per kolbobatojn, dum la prusoj pafis al ni de la fenestroj. Estis bruo milfoje pli forta ol ekstere, ĉar la furiozaj krioj miksiĝis en ĝin. Oni penetris en la domojn kaj senkompate masakris la prusojn. De ĉiuj flankoj supreniris nur unu krio:

Pas de quartier[75]!”

La prusoj, surprizitaj en la unuaj domoj, ankaŭ ne demandis kompaton. Ili estis maljunaj soldatoj, kiuj bone sciis, kion signifas “Pas de quartier ”. Ili defendis sin ĝismorte.

Mi memoras, ke antaŭ la tria aŭ kvara domo de sufiĉe larĝa strato, kiu pasis antaŭ la preĝejo kaj pli foren trans ponteton, mi memoras, ke fronte al tiu domo je la dekstra flanko – dum la grandaj kavaj tegoloj, ardezoj kaj brikoj pluvadis sur la straton, dum la incendioj bruligitaj de niaj obusoj plenigadis la aeron per fumo, dum ĉio kriadis, sibladis kaj kraketadis ĉirkaŭ ni –, Zebedeus prenis min ĉe brako kun terura mieno, kriante:

“Venu!”

Kaj ni eniris en tiun domon, kies malsupra granda ĉambro, tute malluma, ĉar oni estis blindiginta la fenestrojn per sakoj plenaj je tero, jam estis plena je soldatoj. Malantaŭe oni ekvidis lignan, tre kurtan ŝtuparon, sur kiu fluis sango. Fusilpafoj ekiris de supre, kaj iliaj fulmoj montris de sekundo al sekundo, kiel kvin aŭ kvar de la niaj kiuj supreniris la ŝtuparon, falis malsupren kun pendantaj brakoj, kaj kiel aliaj pasis trans iliajn korpojn, bajoneton en la mano, por perforte penetri en la subtegmentejon.

Estis io horora, tiuj ĉi viroj kun siaj longaj lipharoj, brunaj vangoj, profundaj sulkoj pro furiozeco, kiuj volis supreniri per ĉiuj siaj fortoj. Vidante tion, mi ne scias, kiun rabio ekposedis min, kaj ekkriis:

“Antaŭen! Antaŭen!… Nenian kompaton!…”

Se mi estus troviĝinta apud la ŝtuparo, mi estus provinta supreniri kaj mortigi min. Feliĉe, ĉiuj havis la saman penson, neniu estus cedinta sian lokon. Maljunulo, tute kovrita per sango, supreniris sub la bajonetoj. Alveninte ĉe la subtegmentejo, li etendis siajn brakojn ellasante sian fusilon, kaj alkroĉis sin per ambaŭ brakoj je la balustrado. Du kugloj pafitaj de tre apude ne povis igi lin malsupreniri. Malantaŭ li tri aŭ kvar aliaj, kiuj renversis la aliajn por eniri la unuaj, ĵetis lin en la ĉambron, suprenirante la lastajn ŝtupojn.

Tiam ni aŭdis desupre bruegon, kiun oni ne povas imagi. La fusilpafoj rapide sekvis sin en tiu mallarĝa ĉambro. La paŝado kaj kriado igis nin kredi, ke la domo disfalos, ke ĉio eksplodos. Kaj aliaj ankoraŭ ĉiam supreniris! Kiam mi alvenis supre malantaŭ Zebedeus, la tuta ĉambro estis plena je mortigitaj kaj vunditaj, la fenestroj estis rompitaj, la muroj kovritaj per sango. Eĉ ne unu pruso staris, kaj kvin aŭ ses de la niaj tenis sin starantaj kontraŭ la mebloj, ridetante kaj rigardante kun sovaĝa mieno. Preskaŭ ĉiuj ili havis kuglojn en la korpo aŭ ricevis bajonetpikon, sed la plezuro de la venĝo estis pli forto ol la doloro. Kiam mi repensas pri tio, la haroj ankoraŭ hirtiĝas sur mia kapo.

Tuj kiam Zebedeus vidis, ke ĉiuj prusoj estis mortigitaj, li remalsupreniris, dirante al mi:

“Venu! Estas nenio plu farenda ĉi tie.”

Kaj ni eliris. Ekstere la kolono jam preteriris la preĝejon. Miloj da fusilpafoj kraketadis sur la ponto, kiel fajro en disfalanta lignokarbejo. La dua kolono, malsuprenirinte la ĉefstraton dekstre, aliĝis al ni. Intertempe unu el tiuj grandaj prusaj kolonoj, kiujn mi vidis sur la deklivo malantaŭ Ligny, malsupreniris por reĵeti nin el la vilaĝo. Tie ni renkontis nin unuafoje amase Du staboficiroj foriris tra la strato el kiu ni venis.

“Ili venigos kanonojn,“ diris Zebedeus. “Kiam ni havos kanonojn ĉi tie, oni vidos, ĉu la prusoj povos forpeli nin.”

Li kuris, kaj mi sekvis lin.

La batalo apud la ponto ankoraŭ ĉiam daŭris. La malnova preĝejo sonis la kvinan. Ni jam ekstermis ĉiujn prusojn cis la rojo, escepte de tiuj kiuj embuskis en la granda kaduka domo maldekstre de ni. Obusoj ekbruligis la supran parton, sed la fusilpafado daŭris malsupre. Necesis eviti tiun pasejon.

Antaŭ la preĝejo ni estis sufiĉe grandnombraj. Ni trovis la malvastan placon plena je trupoj, kiuj, la armilon sur la brako, estis pretaj marŝi. Alvenis ankoraŭ aliaj tra la ĉefa strato, kiu trairas Ligny en ĝia longeco. Unu sola kolonkapo restis engaĝita fronte al la malgranda ponto. La prusoj volis repuŝi ĝin. La laŭvicaj pafoj sekvis sin senĉese, kiel fluanta akvo. Sur la placo oni vidis tra la fumo nur bajonetojn, la fasadon de la preĝejo, la generalojn sur la perono donantajn siajn ordonojn, la forgalopantajn adjutantojn, kaj en la aero la malnovan turpinton kovritan per ardezoj, ĉirkaŭ kiu turniĝadis la korvoj, timigitaj de la bruo.

La kanono de Saint-Amand ankoraŭ ĉiam tondris. Inter la pinjonoj maldekstre oni malkovris sur la deklivo grandajn bluajn liniojn kaj amasojn da kavalerio survoje apud Sombreffe por turnigi nin. Tie for, malantaŭ ni, estis luktataj bataloj per la blanka armilo inter prusaj ulanoj kaj niaj husaroj. Kiom da tiuj ulanoj etenditaj sur la ebenaĵo ni estis vidontaj la morgaŭon!

Nia bataliono, kiu suferis plej multe, pasis tiam en la duan linion. Ni tuj retrovis nian kompanion, kiun komandis kapitano Florentin. Ankaŭ kanonoj alvenis sur la sama vojo kiel ni. La ĉevaloj galopis ŝaŭmante kaj skuante la kapojn kvazaŭ furiozaj. La kanonoj kaj la municiĉaroj frakasis ĉion, sed meze de la kanonpafado kaj kraketado de la fusiloj oni aŭdis nenion. Ĉiuj soldatoj kriadis, kelkaj kantadis, la manon supren kaj la fusilon sur la ŝultro, sed oni vidis nur ilian malfermitajn buŝojn.

Mi estis repreninta mian lokon apud Buche, kaj mi komencis respriri, kiam subite ĉio ekmoviĝis. Ĉi-foje ni devis transiri la rojon kaj reĵeti la prusojn el Ligny, resupreniri la deklivon malantaŭ ilin kaj tranĉi ilian armeon en du. Tiam la batalo estus ganjnita! Ĉiuj komprenis tion, sed pro la amaso da trupoj kiun ili tenis en rezervo, tio ne estis facila afero!

Ĉio marŝis por ataki la ponton. Oni vidis nur kvin aŭ ses virojn antaŭ si. Mi estis kontenta, scii, ke la kolono etendiĝis tre for antaŭen. Kio faris al mi grandan plezuron, estis, ke meze de la strato, antaŭ garbejo kies pordo estis rompbatita, kapitano Florentin haltigis la kompanion, kaj ke la resto de la bataliono estis postenigita en la dunone detuitaj domoj por subteni la atakkolonon, tirante tra la fenestroj.

Ni estis dek kvin viroj en la garbejo, kie mi vidis skalon, suprenirantan tra kvadrata truo, du aŭ tri mortigitajn prusojn kontraŭ la muroj, la malnovan pordon truitan per kuglojn kaj pendantan de nur unu el siaj hokingoj, mansardlukon elirantan sur alian straton malantaŭe. Zebedeus komandis nian postenon. Leŭtenanto Bretonville establis sin kun alia pelotono en la kontraŭan domon, kapitano Florentin aliloke.

La unuan aferon kiun ni provis fari, estis restarigi kaj plifortigi la pordon. Sed ni apenaŭ komencis tiun laboron, oni aŭdis sur la strato teruran frakason: muroj, fenestrokovriloj, tegoloj, ĉio estis forblovitaj per unu pafo. Du viroj kiuj estis restintaj ekstere por subteni la pordon, falis kiel falĉitaj. Samtempe en la malproksimo apud la rojo la paŝoj de retiriĝanta kolono komencis rulbati sur la ponto, dum kelkdeko da tiuj pafoj zumis tra la aero kaj igis nin retropaŝi kontraŭvole. Estis ses kanonoj ŝargitaj per mitralo, kiujn Blücher maskis fine de la strato kaj kiuj komencis pafi.

La tuta kolono, tamburistoj, soldatoj, oficiroj, piede aŭ surĉevale, repasis puŝante kaj renversante unuj la aliajn kvazaŭ vera orkano. Neniu rigardis malantaŭen. Ĉiuj tiuj kiuj falis, pereis. Apenaŭ la lastaj preterpasis nian pordon, Zebedeus klinis sin eksteren por vidi, kio pasas, kaj en la sama sekundo li kriis per terura voĉo:

“La prusoj!”

Li pafis. Pluraj el la niaj jam estis ĉe la skalo, sed antaŭ ol ili ekhavis la penson surgrimpi ĝin, la prusoj alvenis. Zebedeus, Buche kaj ĉiuj kiuj ne havis la tempon grimpi supren, repuŝis ilin per siaj bajonetoj. Ŝajnas al mi, ke mi ankoraŭ vidas tiujn prusojn kun iliaj longaj lipharoj, ruĝaj vizaĝoj kaj plataj ĉakoj, kiuj estis furiozaj, ĉar oni haltigis ilin. Mi neniam vidis tian kolizion. Zebedeus ekkriis: “Nenia kompato!” kvazaŭ ni estus la pli fortaj. Tuj li ricevis baton sur la kapo kaj falis.

Mi vidis, ke li estis masakrota, kaj tio turnis al mi la koron. Mi eliris, kriante: “Bajonetojn!” kaj ĉiuj kune ni falis sur la friponojn, dum la kamaradoj pafis de la grenejo, kaj ke de la kontraŭaj domoj komencis fusilpafado.

Tiuj prusoj tiam retiriĝis, sed de pli fore venis tuta bataliono. Buche prenis Zebedeus sur la ŝultroj kaj supreniris. Ni ne havis la tempon sekvi lin kaj kriis:

“Rapidu!”

Ni helpis lin grimpi per ĉiuj niaj fortoj. Mi estis la antaŭlasta. Mi kredis, ke tiu skalo neniam finos, ĉar la fusilpafoj jam resonis en la garbejo. Finfine ni alvenis supre. Ni ĉiuj havis la saman ideon: retiri la skalon, sed tiam okazis io terurega! Tirante la skalon inter la fusilpafoj, kiuj venis de malsupre, kaj kiuj trairis la kapon de unu el niaj kamaradoj, ni konsciiĝis, ke ĝi estas tro longa por povi eniris en la grenejon. Tio tute paligis nin. Zebedeus, vekiĝinte, diris al ni:

“Metu do fusilon inter la ŝtupojn!”

Kaj tiu ideo ŝajnis al ni desupra inspiro.

Sed oni devis aŭdi la bruegon malsupre. La tuta strato estis plena je prusoj, ankaŭ nia garbejo. Tiu viroj ne plu mastris sin pri rabio. Ili estis ankoraŭ pli furiozaj ol ni kaj senĉese ripetis:

“Neniajn kaptitojn!”

Niaj fusilpafoj indignigis ilin. Ili batrompis la pordojn, kaj oni aŭdis la batalojn en la domoj, la blasfemojn en la franca kaj germana, la ordonojn de leŭtenanto Bretonville fronte al ni, tiujn de la prusaj oficiroj ordonante serĉi pajlon por bruligi la domojn. Feliĉe la rikolto ankoraŭ ne estis okazinta. Se ne, ili estus bruligintaj nin vivaj.

Oni pafis en nian plankon, sed feliĉe ĝi konsistis el dikaj kverkaj tabuloj, en kiuj la kugloj batiĝis kiel martelfrapoj. Ni, unuj post la aliaj, daŭrigis nian pafadon al la strato. Ĉiu pafo alvenis.

Ŝajnis, ke la prusoj reprenis la preĝejan placon, ĉar ni aŭdis la pafojn de la niaj nur de sufiĉe fore. Ni estis solaj, ducent ĝis tricent viroj, meze de tri aŭ kvar mil prusoj. Tiam mi ekkriis en mi mem:

“Jen via fino, Josef! Neniam vi povos eskapi de ĉi tie. Estas neeble!”

Kaj mi eĉ ne kuraĝis pensi pri Trinel. Mi koro tremis. Ni jam ne povis retiriĝi: la prusoj tenis ambaŭ finojn de la strato kaj la stratetojn malantaŭe. Ili jam reprenis kelkajn domojn. Sed ĉio silentis… Ili preparis ion: il sendube serĉis fojnon, pajlon, branĉofaskojn, aŭ ili antaŭenigis siajn kanonojn por neniigi nin.

Niaj fusilistoj rigardis tra la fendoj en la planko, sed vidis nenion: la garbejo estis malplena. Tiu silento apud ni estis pli terura ol la tumulto de antaŭ nelonge.

Zebedeus restariĝis, dum sango fluis el lia nazo kaj buŝo “Atentu!” li diris. “Ni tuj vidos alveni atakon. La friponoj pretigas sin.”

Li apenaŭ povis diri tiun vortojn, la tuta domo, de la pinjonoj ĝis la fundamentoj, skuiĝis, kvazaŭ ĉio estus malaperonta sub la tero. La traboj, la latoj, la ardezoj, ĉio malsupreniris en tiu skuiĝo, dum ruĝa flamo supreniris de malsupre sub niaj piedoj ĝis super la tegmento.

Ni ĉiuj renversiĝis. Bruligita bombo, kiun la prusoj rulis ĝis en la garbejo, ĵus eksplodis.

Reekstarinte, mi aŭdis daŭran sibladon en miaj oreloj, sed tio ne malhelpis min vidi, ke oni metis skalon kontraŭ nia mansardluko, kaj Buche, kiu donis terurajn bajonetpikojn tra ĝi. La prusoj volis profiti de nia surprizo por supreniri kaj masakri nin ĉiujn. Tiu vidaĵo donis al mi tremetojn, kaj mi tuj kuris helpi Buche. Tiuj el la kamaradoj kiuj ne estis mortigitaj, ankaŭ alkuris, kriante:

“Vivu la Imperiestro!”

Mi, se tiel diri, aŭdis nenion plu, sed la bruego estis terura, kaj la pafado de malsupre kaj tiu tra la fenestroj prilumis la tutan straton, kiel promenantaj flamoj. Ni renversis la skalon, kaj ni estis ankoraŭ ses: du antaŭe, kiuj pafis, kvar malantaŭe, kiuj ŝargis kaj transdonis al ili la fusilojn.

En tiu ekstrema situacio, mi restis trankvila, ĉar mi rezignaciis en mia malfeliĉo, pensante:

“Provu konservi vian vivon!”

La aliaj sendube pensis la samon, kaj ni kaŭzis grandan buĉadon.

Tiu granda premo daŭris pli ol kvaronhoron. Tiam kanono komencis tondri, kaj kelkajn sekundojn poste la kamaradoj antaŭe kliniĝis ĉe la fenestro, ĉesante pafi.

Mia kartoĉujo estis preskaŭ malplena, kaj mi iris preni kartoĉojn de miaj mortigitaj kamaradoj, kiam mi aŭdis kriadi: “Vivu la Imperiestro!” La krioj proksimiĝis: tuj la kapo de nia kolono, la flagon tute nigra kaj disŝirita, aperis sur la malvasta placo en eniris nian straton La prusoj retiriĝis. Ni ĉiuj volus malsupreniri, sed du- aŭ trifoje nia kolono devis halti pro la mitralo de la malamiko. La krioj kaj la kanonado denove konfuziĝis. Zebedeus, kiu rigardis eksteren, fine kuris malsupreniri la skalon. Nia kolono preteriris nian garbejon, kaj ni malsupreniris laŭvice, sen rigardi la kamaradojn, dispecigitajn per la bombo, inter kiuj pluraj petegis nin per disŝiranta voĉo kunporti ilin.

Sed tiaj estas la homoj: la timo esti kaptitaj, faras el ili barbarojn!

Post tiom da tempo mi ankoraŭ memoras tiujn abomenajn scenojn. Kaj mi donus ĉion por esti havinta koron, humanecon: sed estas tro malfrue.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.