La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XIII

La kontenteco daŭris ankoraŭ kvin aŭ ses tagojn. Oni renomumis la malnovajn urbestrojn, adjunktojn, lokajn policanojn kaj ĉiujn kiujn oni antaŭe estis metinta flanken. La tuta urbo, inkluzive de la virinoj, portis etajn trikolorajn kokardojn, kiujn la kudristinoj rapidis ornami per ruĝaj-blankaj-bluaj rubandoj. Tiuj kiuj antaŭe kriegis kontraŭ la Antropofago el Korsiko nomis Ludovikon XVIII nur la pansupa reĝo. La 25-an de marto oni kantis la Te Deum en la preĝejo. La tuta garnizono kaj ĉiuj civilaj aŭtoritatuloj ĉeestis ĝin en granda ceremonio.

Post la Te Deum la aŭtoritatuloj donis brilegan bankedon al la stabo de la urbo. La vetero estis rebeliĝinta, la fenestroj de la Urbo Metz estis malfermitaj, cumoj da olelampoj pendis de ĝia plafono. Vespere Trinel kaj mi eliris por ĝui la spektaklon. Oni vidis la uniformojn kaj nigrajn kostumojn kune interfratiĝi ĉirkaŭ longaj tabloj, kaj ĝis noktomezo jen la urbestro, jen adjunkto, aŭ la nova loka komandanto, sinjoro Brancion, leviĝis por trinki je la sano de la imperiestro, de la ministroj de Francio, je paco, je la venko ktp.

La glasoj tintis. Ekstere infanoj eksplodigs petardojn. Oni estis plantita maston de kokanjo[69] antaŭ la preĝejo. Lignaj ĉevaloj estis alvenintaj de Saverne kun orgengurdistoj. La kolegianoj feriis. En la korto de Klein, en la Bovo, oni liveris batalon de hundoj kontraŭ du azenoj. Oni faris la samon kion oni faris en 1830 kaj 1848 kaj poste. Ĉiam estas la samo. La homoj inventas nenion novan por glorigi la suprenirintojn kaj primoki la malsuprenirintojn.

Sed ŝajnis, ke la imperiestro ne havis tempon perdenda per amuzoj. La gazeto diris ja, ke Lia Moŝto deziris pacon, ke li demandis nenion, ke li konsentis kun sia bopatro, imperiestro Francisko, ke Maria-Luiza kaj la reĝo de Romo estis revenontaj… Ke li atendis ilin… Jes, sed intertempe alvenis la ordono armi la urbon. Du jarojn antaŭe Falsburgo troviĝis je cent mejloj de la limo, la remparoj ruiniĝis, la fosaĵoj denove pleniĝis, en la arsenalo restis nur malnova fatraso el la tempo de Ludoviko XIV, remparfusiloj, kiujn oni bruligis per meĉoj, tiel pezaj kanonoj sur siaj masivaj afustoj, ke necesis vicoj da ĉevaloj por treni ilin. La veraj arsenaloj troviĝis en Dresdeno, Hamburgo, Erfurto. Sed nun, sen fari ian movon, ni estis je dek mejloj de la rejnlanda Bavario, kaj sur nin estis falonta la unua pluvado de kugloj kaj grenadoj. Tial tagon post tago ni ricevis la ordonon realtigi la remparojn, reprofundigi la fosaĵojn, remeti la fatrason en bonan staton.

Komence de aprilo oni establis grandan atelieron en la arsenalo por ripari la armilojn. Alvenis pioniroj kaj artilerianoj el Metz por fari terasojn en la bastionoj kaj paftruojn ĉirkaŭe. Estis ankoraŭ pli granda moviĝo ol en 1805 kaj 1813, kaj mi pensis pli ol unufoje, ke la grandaj malproksimaj limoj tamen havis sian avantaĝon, ĉar tiuj en la interno estas protektataj kontraŭ la batoj kaj povas vivi tre longe en paco, dum oni jam bombardas la aliajn.

Koncizadire ni spertis grandan maltrankvilon, ĉar kompreneble, kiam oni replantas novajn fostojn sur la talusoj, metas branĉo-faskojn sur la duonlunojn[70], ĝustigas kanonojn en ĉiuj anguloj de la fortikigitaj lokoj, oni ankaŭ bezonas virojn por gardi kaj manipuli ĉion ĉi. Pli ol unufoje, aŭskultante vespere la legadon de tiaj dekretoj, ni rigardis nin, la lipojn kunpremitajn. Mi ja antaŭe sentis, ke, anstataŭ plu trankvile purigi kaj ripari horloĝojn, mi eble estis devonta rekomenci la ŝargon de fusilo en dudek tempoj, kaj tio malbone efikis sur min. Malĝojo pli kaj pli superfortis min. Ofte sinjoro Gulden, vidante min tute pensema, ekkriis en ĝojo tono:

“Nu! Kuraĝon, Josef: ĉio bone finiĝos.”

Li volis kuraĝigi min, sed mi pensis:

“Jes, jes, vi diras al mi tiujn aferojn por kuraĝigi min, sed, se oni ne estas blinda, oni vidas en kiu direkto iras la aferoj.”

Ĉio iris tiel rapide, ke la dekretoj sekvis unuj la aliajn kiel hajleroj, ĉiam kun grandaj vortoj por plibeligi ilin. Oni eksciis, ke la regimentoj reprenos siajn malnovajn numerojn “famiĝintajn en tiom da gloraj militiroj”. Sen multe da malico ĉiu bone komprenis, ke la malnovaj numeroj sen regimentoj reekhavos regimentojn. Kaj kvazaŭ tio ankoraŭ ne sufiĉis, oni eksciis, ke la kadroj de la 3-a, 4-a kaj 5-a infanteribatalionoj, de la 4-a kaj 5-a kavalerieskadronoj, de tridek batalionoj de la artileritrajno, de dudek regimentoj de la juna gvardio, de dek batalionoj de la militistaj trajnoj, de dudek regimentoj de la mararmeo, ke ĉiuj tiuj kadroj estos kreitaj sub la preteksto doni okupon al la duonpagataj oficiroj de ĉiuj teraj kaj maraj armeunuoj. Sed se oni kreas kadrojn, tio estas por plenigi ilin, kaj kiam ili estos plenigitaj, necesas, ke la soldatoj foriru batali. Ha! Kiam mi vidis tion, mia fido malaperis. Kaj oni ĉiam ripetis: “Paco! Paco! Paco!… Ni estis akceptintaj la Parizan Traktaton… La reĝoj kaj imperiestroj unuiĝintaj en Vieno akordiĝis kun ni… Maria-Luiza kaj la reĝo de Romo estas survoje.” Ju pli ofte oni ripetis tiujn novaĵojn, des pli kreskis mia malfido. Sinjoro Gulden vane diris al mi:

“Li prenis Carnot! Carnot estas bona patrioto!… Carnot malhelpos lin militi!… Aŭ, se ni estos devigataj militi, li montros al li, ke necesas atendi la malamikon ĉe ni… ke necesas igi la nacion levi sin… deklari la patrion en danĝero… ktp.”

Li vane diris al mi tiajn aferojn, kaj mi ĉiam kriis en mi mem: “Ĉiuj tiuj kadroj ne estas kreitaj por nenio… tiuj kadroj estos plenigitaj… tio estas certa.”

On ankaŭ eksciis, ke du mil elitaj soldatoj eniros la gvardion, kaj ke la leĝera artilerio estos reorganizita. La leĝera artilerio sekvas la armeojn, ĉiuj scias tion. Por resti malantaŭ la remparoj kaj defendi sin hejme, la leĝera artilerio ne utilas. Tiu penso tuj venis al mi, kaj eĉ vespere mi ne povis malhelpi min diri tion al Trinel. Mi ĉiam zorge kaŝis miajn timojn al ŝi, sed tiun fojon mia timo estis tro forta. Ŝi ne respondis, kio montras, ke ŝi estas prudenta, kaj ke ŝi pensis kiel mi.

Ĉiuj tiuj aferoj multe malvarmigis mian entuziasmon por la imperiestro. Kelkafoje dum la laboro mi diris al mi:

“Mi tamen preferus vidi de mia fenestro la procesiojn, ol foriri batali kontraŭ homojn kiujn mi ne konas! Tiu vido almenaŭ kostus al mi nek brakon nek kruron, kaj se ĝi tro tedus min, mi povus fari promenon al Quatre-Vents.”

Mia ĉagreno kreskis tiom pli, ĉar ekde sia disputo kun sinjoro Gulden onklino Gredel ne plu venis viziti nin. Ŝi estis obstina virino, kiu ne pensis racie kaj gardis renkoron kontraŭ la homoj dum multaj jaroj. Ŝi tamen estis nia patrino kaj ni devis cedi al ŝi. Ŝi deziris nur nian feliĉecon. Sed kiel ni povus samtempe konsenti kun ŝi kaj kun sinjoro Gulden? Jen kio embarasis nin, ĉar se ni ŝuldis amon al onklino Gredel, ni ankaŭ ŝuldis la plej grandan respekton al tiu kiu konsideris nin kiel siajn proprajn infanojn, kaj kiu ĉiutage superŝutis nin per siaj bonfaroj.

Tiuj pensoj multe malĝojigis nin, kaj mi decidis diri al sinjoro Gulden, ke mi kaj Trinel estis jakobenoj kiel li, sed ke, sen kontraŭdiri la ideojn de la jakobeno kaj sen forlasi ilin, ni tamen devis honori nian patrinon kaj informi nin pri ŝia sanstato.. Mi ne sciis, kiel li ricevos nian deklaron, kiam iumatene, dimanĉe, descendante je la oka, ni trovis tiun bonegan viron tute vestita. Li ŝajnis bonhumora kaj diris al ni:

“Miaj infanoj, jen preskaŭ monato, ke onklino Gredel ne venis viziti nin. Ŝi obstinas. Nu, mi volas montri pli da sprito ol ŝi, kaj mi pretas cedi al ŝi. Inter homoj kiel ni povas ekzisti nenia nubo. Post la matenmanĝo ni iros al Quatre-Vents diri al ŝi, ke ŝi estas obstina, sed ke ni amas ŝin malgraŭ ŝiaj mankoj. Vi vidos, kiel ŝi hontos!”

Li ridis, kaj ni estas tuŝitaj.

“Ha, sinjoro Gulden! Kiel bonkora vi estas!” diris al li Trinel. “Tiuj kiuj ne amus vin, havus tre malbonan koron.”

“He!” li ekkriis. “Ĉu tio kion mi faras, ne estas tute nature? Ĉu ni devas resti dividitaj pro vortoj? Dankon al Dio, la aĝo instruas nin, ke la plej prudenta ĉiam devas fari la unuan paŝon. Kaj vi scias, ke tio estas skribita eĉ en la Homaj Rajtoj por konservi la konkordon inter la honestaj homoj.”

Kiam li citis la Homajn Rajtojn, ĉio estis dirita. Oni povas imagi nian kontentecon. En sia ĝojo Trinel povis apenaŭ atendi la finon de la matenmanĝo. Ŝi kuris dekstren kaj maldekstren, prenante la promenbastonon, la kvadratajn ŝuojn, la skatolon en kiu troviĝis la bela peruko de sinjoro Gulden. Ŝi helpis lin surmeti la manikojn de sia frako. Li rigardis ŝin ridetante, kaj fine kisis ŝin.

“Ha! Mi ja sciis, ke tiu demarŝo feliĉigos vin. Tial ni perdu nenian momenton kaj foriru.”

Ni do eliris kune. La vetero estis tre bela. Sinjoro Gulden donis brakon al Trinel, grave, kiel li ĉiam faris en la urbo, kaj mi marŝis malantaŭ ili kun ĝojo en mia animo. Mi havis antaŭ miaj okuloj la estulojn kiujn mi pleje amis en la mondo, kaj mi pensis pri tio kion diros patrino Gredel. Ni preteriris la avanceon, tiam la talusojn, kaj dudek minutojn poste, sen tro rapidi, ni alvenis antaŭ la pordo de la onklino.

Povis esti la deka. Ĉar mi prenis iom da antaŭeco ekde la gastejo la Ruleto, mi unue eniris la aleon de sambukoj kiuj staris laŭlonge de la malantaŭa flanko de la domo, kaj mi rigardis tra la fenestreto por vidi, kion onklino Gredel estas faranta. Ŝi sidis ĝuste fronte al mi apud la fumanta fajrejo. Ŝi surhavis sian malgrandan jupon kun bluaj strioj kaj grandaj poŝoj, ŝian tolan korseton kun ŝelketoj kaj ŝiajn malnovajn pantoflojn. Ŝi estis ŝpininta kun malĝoje mallevitaj okuloj. Ŝiaj longaj, maldikaj brakoj elstaris el la ĉemizomanikoj ĝis la kubutoj. Ŝiaj grizaj haroj sen kufo estis volvitaj en tuberon sur la nuko.

Vidante ŝin tiel tute sola, mi diris al mi: “Povra onklino Gredel, ŝi certe estas pensanta pri ni… ŝi obstinas en sia ĉagreno… Estas tamen malĝoja ekzisto, se oni vivas sola kaj ne povas vidi siajn infanojn.“ Tio kunpremis al mi la koron. En la sama momento la pordo ĉe la strata flanko malfermiĝis kaj patro Gulden, tute ĝoja, eniris kun Trinel, ekkriante:

“Ha, patrino Gredel! Vi ne plu venas viziti nin. Necesas do nun, ke mi alkonduku al vi viajn infanojn, kaj ke ankaŭ venu mi mem kisi vin! Vi faros bonan tagmanĝon, ĉu vi aŭdas? Kaj tio servu al vi kiel leciono!”

Li ŝajnis serioza en sia ĝojo. Vidante ilin, la onklino rapidis alkuri kaj ĉirkaŭbraki Trinel. Tiam ŝi falis en la brakojn de sinjoro Gulden kaj pendigis sin ĉe lia kolo.

“Ha, sinjoro Gulden!” ŝi ekkriis. “Kiel feliĉa mi estas vidi vin! Vi estas bona viro, vi valoras milfoje pli ol mi.”

Vidante, ke ĉio prenis bonan direkton, mi kuris al la pordo kaj trovis ambaŭ kun larmoj en la okuloj. Patro Gulden diris:

“Ni ne plu parolos pri politiko!”

“Ne! Estu oni jakobeno aŭ kio ajn oni volas,” ekkriis la onklino, “la ĉefa afero estas, ke oni havas bonan koron.”

Tiam ŝi venis ĉirkaŭbraki ankaŭ min, dirante:

“Mia povra Josef, mi pensis pri vi de mateno ĝis vespero… Nun ĉio estas bona… Mi estas kontenta.”

Tiam ŝi kuris en la kuirejon, movante ĉiujn kaserolojn por regali nin, dum sinjoro Gulden metis sian bastonon en angulon, sian grandan ĉapelon sur ĝin kaj sidiĝis apud la fajrejo kun kontenta mieno.

“Kia bela vetero!” li ekkriis. “Ĉio verdiĝas, ĉio floras… Kiel feliĉa mi estus povi vivi en la kamparo, vidi heĝojn tra miaj fenestroj, pomujojn kaj prunujojn tute blankajn kaj rozkolorajn!”

Li estis gaja kiel alaŭdo, kaj ni ĉiuj estus tiaj sen tiuj pensoj pri milito, kiuj trotadis la tutan tempon tra nia kapo.

“Lasu tion, patrino,” diris Trinel. “Trankvile sidiĝu apud sinjoro Gulden. Mi preparos la tagmanĝon, kiel antaŭe.”

“Sed vi konas la lokon de nenio plu … Mi ranĝis ĉion aliloke,” diris la onklino.

“Mi petas vin, sidiĝu,” ripetis Trinel. “Estu trankvila, mi ja trovos la buteron, la ovojn, la farunon kaj ĉion kio necesas”

“Nu, nu, mi obeos al vi,” diris la onklino, malsuprenirante en la kelon.

Trinel pendigis sian belan ŝalon sur la dorson de mia seĝo, metis lignon sur la fajron, buteron en la paton kaj regardis en la marmitojn por vidi, ĉu ĉio bone kuiris. En la sama momento la onklino resupreniris el la kelo kun botelo da blanka vino.

“Unue vi iros refreŝigi vin antaŭ ol tagmanĝi,” ŝi diris. “Kaj dum Trinel kuiros, mi surmetos mian kazakenon kaj kombos al mi la harojn, ĉar, Dio scias, mi bezonas tion. Vi eliru en la fruktarbaron. He, Josef, prenu tiujn glasojn kaj la botelon… Sidiĝu apud la abelejo… La vetero estas bela… Post duonhoro ĉio estos en ordo, kaj mi venos trinki kun vi.”

Patro Gulden kaj mi do eliris, transirante la altajn herbojn, la flavajn leontodojn, kiu atingis niajn genouojn. Estis varmega, kaj la abeloj zumadis. Ni instalis nin en la ombro de la abelejo, rigardante la belegan sunbrilon inter la abelujoj. Sinjoro Gulden pendigis sian perukon malantaŭ si por sidi pli komforte. Mi senkorkigis la botelon, kaj ni trinkis glason da blanka vino.

“Nu, ĉio iras glate,” li diris. “Eĉ se la homoj faras stultaĵojn, Sinjoro Dio ĉiam atentas pri siaj aferoj. Rigardu la grenon, Josef, kiel ĝi kreskas... Kian belan rikolton ni havos post tri, kvar monatoj! Kaj tiu napoj, tiuj arbustoj, tiuj abeloj, kiel ĉio laboras, kiel ĉio vivas, kiel ĉio grandiĝas!… Kia malfeliĉo, ke la homoj ne sekvas ilian ekzemplon, ke unuj laboras por nutri la maldiligentecon de la aliaj, kaj ke ĉiam estas ĉiaspecaj neniofarantoj, kiuj traktas nin kiel jakobenojn, ĉar ni volas ordon, justicon kaj pacon!”

Plej en la mondo li ŝatis vidi laboron, ne nur la nian, kiu estas nenio, sed de la insektoj, kiuj rampadas sur la tero inter la herbotigoj kvazaŭ tra senfinaj arbaregoj; kiuj konstruas al si loĝejojn, kiuj pariĝas, kiuj kovas siajn ovojn, kiuj stakigas ilin en magazenoj, kiuj varmigas ilin en la sunbrilo, kiuj enirigas ilin ĉe noktiĝo, kiuj defendas ilin kontraŭ malamikoj; koncize dirite, tiu granda vivo, kie ĉio kantas, kie ĉio estas sur sia loko, ekde la alaŭdo, kiu plenigas la ĉielon per sia gaja muziko, ĝis tiu de la formiko, kiu iradas kaj venadas, falĉas, segas, trenas kaj faras ĉiujn metiojn. Jes, tion sinjoro Gulden admiris. Sed li parolis pri tio nur sur la kampoj, vidante tiun grandan spektaklon. Kaj kompreneble ĉe tio li parolis pri Dio, kiun li nomis ka Plej Alta Estulo, kiel la malnovaj kalendaroj de la Respubliko, dirante, ke Li estas prudento, saĝo, boneco, amo, justeco, ordo, kaj vivo. La malnovaj ideoj de la kalendaro ankaŭ revenis al li. Estis bele aŭdi lin paroli pri pluviozo, la monato de la pluvoj; pri nevozo, la monato de la neĝoj; pri ventozo, la monato de la ventoj; kaj tiam pri florealo, prerialo, fruktidoro. Li diris, ke la ideoj de la homoj tiutempe rilatis al tiuj de Dio, dum julio, septembro, oktobro signifas nenion kaj eĉ estas inventitaj por fuŝi kaj obskurigi ĉion. Alirinte tiun ĉapitron, li ne povis fini. Oni vidis ĉion tra liaj okuloj. Malfeliĉe mi ne ricevis la instruadon, kiun ricevis tiu bona viro. Alie estus por mi vera plezuro rakonti al vi liajn ideojn.

Ni ĝuste alvenis ĉe tiu ĉapitro, kiam patrino Gredel, bone lavita kaj kombita, en dimanĉaj vestaĵoj, alproksimiĝis de la domangulo al la abelejo, kaj li tuj eksilentis por gardi konkordon.

“He! Jen mi estas nun,” diris la onklino. “Ĉio estas en ordo.”

“Nu, sidiĝu,” diris sinjoro Gulden, farante al ŝi lokon sur la benko.

“He! Ĉu vi scias, kioma horo jam estas? La tempo urĝas por vi… Aŭskultu!…”

Tiam, streĉante la orelojn, ni aŭdis la urban horloĝon malrapide sonorigi siajn dekdu batojn.

“Kiel? Ĉu jam estas la dekdua?” ekkriis la patro Gulden. “Mi kredis, ke ni alvenis nur antaŭ dek minutoj!”

“Nu! Estas la tagmezo,” diris la onklino, “kaj la tagmanĝo atendas vin.”

“Bonege,” diris sinjoro Gulden, prenante ŝian brakon. “Nu! Venu, patrino. De kiam vi diris al mi la horon, mi havas bonan apetiton.”

Ili transiris la aleon, brakon en brako, kaj mi skevis ilin tre ĝoja. Kaj kiam ni atingis la pordon, la plej agrabla spektaklo prezentis sin al niaj rigardoj: la granda supujo, pentrita per ruĝaj floroj, fumis sur la tablo; farĉita brusto de bovido plenigis la ĉambron per sia bona odoro, kuchlen (kuketoj) kun kanelo estis stakitaj sur granda plado ĉerande de la malnova kverka bufedo; kaj du boteloj, kun la glasoj scintilantaj kiel kristalo, brilis sur la blanka tablotuko malantaŭ la teleroj. Kiam oni vidas nur tion, spontane venas al oni la penso, ke estas ĝojo por la Sinjoro superŝuti siajn infanojn per sennombraj benoj.

Trinel, kun ŝiaj belaj rozkoloraj vangoj kaj ŝiaj blankaj dentoj, ridis pri nia kontenteco, kaj oni povas diri, ke dum la tuta tagmanĝo nia maltrankvilo pri la estonteco estis forgesita. Oni pensis nur pri la bono kiun oni faras unuj al aliaj, kaj oni ridis, trovante ĉion en tiu ĉi malalta mondo en bona stato.

Estis nur pli malfrue, trinkante kafon, ke speco de malĝojo revenis al ni. Sen scii kial, ĉiuj komencis pripensi la situacion. Oni ne volis paroli pri politiko, kaj fine onklino Gredel subite demandis novaĵojn. Tiam sinjoro Gulden diris, ke la imperiestro deziris pacon, ke li nur metis sin en defendostaton, necesa afero por averti siajn malamikojn, ke ni ne timas ilin. Li diris, ke ĉiaokaze la aliancanoj, malgraŭ siaj malbonaj intencoj, ne kuraĝos veni ĉe nin, tial ke lia bopatro, imperiestro Francisko, sen esti grandanima, tamen ne emas renversi duan fojon sian bofilon, sian propran filinon kaj sian nepon; ke tio estus kontraŭnatura, kaj ke cetere nun la nacio ekstarus amase por defendi la patrion, kiun oni deklarus en danĝero; ke estus milito ne nur de soldatoj, sed milito de ĉiuj francoj kontraŭ tiuj kiuj volus subpremi ilin. Tio devus pensigi la aliancitajn suverenojn ktp., ktp.

Li ankoraŭ diris multaj aliajn aferojn, kiujn mi jam ne rememoras. Onklino Gredel aŭskultis sen respondi. Fine ŝi ekstaris, malfermis la ŝrankon kaj prenis el pelvo grizan paperon, kiun ŝi donis al la patro Gulden, dirante al li:

“Legu do tion ĉi. Tiaj paperoj cirkuladas tra la tuta lando. Tiun ĉi donis al mi la pastro Diemer. Vi vidos, ĉu paco estas certa.”

Sinjoro Gulden ne havis sur si siajn okulvitrojn. Mi do legis la paperon anstataŭ li. Mi gardis ĉiujn tiajn malnovajn paperojn jam de multaj jaroj. Ili fariĝis flavaj, kaj mi ne plu pensas pri ili, ne plu parolas pri ili, sed tamen estas bone relegi ilin. Kion oni povas lerni el ili? La antaŭaj reĝoj kaj imperiestroj kiuj deziris malbonon al ni, mortis, post kiam ili faris al ni ĉiun eblan malbonon. Sed iliaj filoj kaj nepoj ankoraŭ estas ĉi tie, kiuj deziras al ni nemulte da bono. Kion ili diris antaŭe, ili povas ankoraŭ rediri, kaj tiuj kiuj helpis la estintajn, povas ankaŭ helpi la estontajn. Jen kion diris la papero:

“La aliancitaj potencoj, kiuj subskribis la Traktaton de Parizo, reunuiĝintaj en kongreson en Vieno, informitaj pri la invado de Napoleono Bonaparte kaj lia perforta eniro en Francion, ŝuldas al sia digneco kaj al la graveco de la socia ordo solenan deklaron pri la sentoj kiujn tiu evento inspiras al ili.

“Tiel rompante la konsenton kiu instalis lin sur la insulo Elbo, Bonaparte detruas la solan leĝan titolon al kiu lia ekzisto estas ligita. Reaperinte en Francio kun planoj de tumulto kaj perturbo, li senigis sin mem de la protekto de la leĝoj kaj manifestis al la universo, ke povos esti nek paco nek armistico kun li.”

La aliancanoj daŭrigis tiel du grandajn paĝojn. Kaj tiuj homoj, kiuj havis nenion komunan kun ni, kiujn niaj aferoj ne koncernis kaj kiuj donis al si la titolon de defendantoj de paco, fine deklaris, ke ili reunuiĝos amase por gardi la Parizan Traktaton kaj reenstali Ludovikon XVIII.

Post kiam mi finis, la onklino, rigardante sinjoron Gulden, demandis lin:

“Kion vi pensas pri tio?”

“Mi pensas,” li diris, “ke tiuj homoj mokas pri la popoloj, kaj ke ili ekstermus la homan specon senhonte kaj senkompate por gardi dek kvin aŭ dudek familiojn en abundo. Mi kredas, ke tiuj homoj rigardas sin kiel diojn, kaj ke ili rigardas nin kiel bestojn.”

“Sendube,” diris onklino Gredel, “kaj mi ne diras la kontraŭon. Sed ĉio tio ne malhelpos, ke Josef estos devigata denove foriri.”

Mi paliĝis komprenante, ke la onklino pravas.

“Jes,” respondis sinjoro Gulden,”Mi scias tion jam kelkajn tagojn, kaj jen kion mi faris. Vi sendube scias, patrino Gredel, ke oni formas grandajn atelierojn por ripari armilojn. Ekzistas unu tia en la arsenalo de Falsburgo, sed mankas bonaj laboristoj. Kompreneble bonaj laboristoj faras tiom da servoj al la ŝtato, riparante armilojn, kiom tiuj kiuj iras batali. Li havas pli da peno, sed almenaŭ ili ne riskas sian vivon kaj restas hejme. Nu, mi tuj iris ĉe la artilerian komandanton, sinjoron de Montravel, kaj mi petis lin, ke Josef estu akceptita kiel laboristo. La riparado de fusilbaterio estas nenio por bona horloĝisto. Sinjoro de Montravel tuj akceptis. Jen lia ordono,” li diris, montrante al ni paperon, kiun li havis en la poŝo.

Tiam mi kredis reveni en la mondon, kaj mi ekkriis:

“Ho, sinjoro Gulden, vi estas pli ol nia patro! Vi savas al mi la vivon!”

Kaj Trinel, kiun jam delonge sufokis maltrankvileco, tuj eliris, dum onklino Gredel, ekstarinte, ĉirkaŭbrakis sinjoron Gulden duan fojon, dirante:

“Jes, vi estas la plej bona, la plej prudenta, la plej grandanima el ĉiuj viroj… Ha! Se ĉiuj jakobenoj similus al vi, la virinoj volus nur jakobenojn…”

“Sed kion mi faris, estas tute simpla,” li diris.

“Ne, ne, ne estas tute simple. Estas via bona koro kiu donas al vi bonajn ideojn.”

Pro miro kaj ĝojo al mi mankis vortoj, kaj dum la onklino parolis, mi eliris en la fruktarbaron spiri freŝan aeron. Trinel estis tie, en angulo de la forno. Ŝi ploris varmegajn larmojn.

“Ha! Nun,” ŝi diris, “mi spiras.., mi revivas.”

Mi ĉirkaŭbrakis ŝin kun ekstraordinara tenereco. Mi vidis, kion ŝi suferis jam de monato. Sed ŝi estis kuraĝa virino, kiu kaŝis al mi siajn zorgojn. Ŝi bone sciis, ke mi mem havas sufiĉe da ili. Ni restis tie pli ol dek minutojn por forviŝi niajn larmojn. Tiam, post kiam ni reeniris, sinjoro Gulden diris al ni:

“Nu, Josef, estas por morgaŭ. Vi foriros tre frue. La laboro ne mankos al vi.”

Kia feliĉo pensi, ke mi ne devos foriri! Ha! Mi havis ankoraŭ aliajn kaŭzojn por voli resti. Trinel kaj mi, ni esperis je io!… Dio mia!… Tiuj kiuj ne spertis tion, neniam scios, kion homoj povas suferi, nek kian pezon bona novaĵo forprenas de onia koro.

Ni restis ankoraŭ ĉirkaŭ unu horo en Quatre-Vents. Kaj tiam, en la momento kiam la homoj revenis de la vesproj, ĉe la noktiĝo, ni reforiris al la urbo. Onklino Gredel akompanis nin ĝis la ĉevala posteno, kaj je la sepa ni resupreniris nian ŝtuparon.

Tiel la paco inter onklino Gredel kaj sinjoro Gulden reestabliĝis. Ekde tiam ŝi venis viziti nin tiel ofte kiel antaŭe. Ĉiutage mi iris al la arsenalo kaj mi laboris pri la riparado de la baterioj. Kiam sonoris la tagmezo, mi iris hejmen tagmanĝi. Je la unua mi reforiris ĝis la sepa. Mi estis samtempe soldato kaj laboristo, liberigita de apeloj, sed superŝutita de laboro. Ni esperis, ke mi restos en tiu pozicio ĝis la fino de la milito, se ĝi malfeliĉe komenciĝus, ĉar oni estis certa pri nenio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.