La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XVI

Kiom da aferoj ni eksciis tiun tagon! En la hospitalo neniu maltrankviliĝas pri io ajn. Kiam oni vidas alveni ĉiun matenon kvindekon da vunditoj kaj vidas foriri same multe da ili sur brankardo la vesperon, tio montras al vi la universon malgrandigita, kaj oni pensas: "Jen la fino de la mondo!"

Sed ekstere la pensoj ŝanĝiĝas, kiam oni malkovras la ĉefan straton de Hall. Tiu malnova urbo kun ĝiaj butikoj, plenigitaj per varoj, ĝiaj enirpordegoj ĝiaj malnovaj elstarantaj tegmentoj en formo de hangaroj, ĝiaj grandaj malaltaj veturiloj ŝarĝitaj per sakegoj, finfine tiu tuta spektaklo de la aktiva vivo de la komercistoj lasis min mirigita. Mi neniam vidis ion tian, kaj mi diris al mi:

«Jen komerca urbo, kia oni imagas ĝin, plena je diligentaj homoj, provante ĝajni sian porvivon, sian komforton kaj sian riĉecon. Kie ĉiu volas plibonigi sian staton, ne koste de la aliaj, sed laborante, imagante tage kaj nokte rimedojn por prosperigi sian familion, kio ne malhelpas ĉiujn profiti de la inventaĵoj kaj malkovroj. Jen la feliĉeco de la paco meze de terura milito.»

Kaj dolorigis min la vido de la povraj vunditoj, kiuj foriris la brakon en skarpo, aŭ trenis kruron, apogante sin sur siajn lambastonojn.

Mi lasis min gvidi de mia amiko Zimmer, kiu rekonis ĉiujn stratangulojn kaj diris al mi:

«Tio estas la preĝejo Sankta-Nikolao, tiu granda konstruaĵo estas la universitato, tio estas la urbodomo.»

Li memoris ĉion, jam vidinte Leipzig en 1807 antaŭ la batalo en Friedland, kaj ne ĉesis ripeti al mi:

«Tie ĉi estas kiel en Metz, en Strasburgo aŭ ie alikoke en Francio. La homoj estas afablaj kontraŭ ni. Post la militiro de 1806 ĉiujn honorojn kiujn oni povis fari al ni, oni faris. La civiluloj kondukis nin triope aŭ kvarope vespermanĝi ĉe si. Oni eĉ donis balojn honore al ni, oni vokis nin la heroojn de Jena. Vi vidos, kiom oni amas nin ĉi tie. Ni eniru, kien vi volos, ĉie oni akceptos nin kiel bonfaristojn de la lando: estas ni kiuj nomis ilian princ-elektiston reĝo de Saksio, kaj ni donis ankaŭ al li bonan pecon de Pollando.»

Subite Zimmer haltis antaŭ eta pordo kaj ekkriis:

«He, tio estas la bierfarejo la Ora Ŝafo! La fasado troviĝas en alia strato, sed ni povos eniri ĉi tie. Venu!»

Mi sekvis lin en specon de serpentumanta tubo, kiu baldaŭ kondukis nin en malnovan korton, ĉirkaŭitan per altaj malbonaspektaj konstruaĵoj kun etaj putrintaj galerioj sub la pinjono kaj ventmontrilo supre kiel en la strato de la Tanistfosaĵo en Strasburgo. Dekstre troviĝis la bierfarejo: oni vidis barelojn ĉirkaŭitajn per feraj bendoj sur sombraj traboj, stakojn da jam boligitaj lupulo kaj hordeo, kaj en angulo grandan radon, en kiu galopadis grandega hundo, por pumpi la bieron al ĉiuj etaĝoj.

La tintado de la stanaj pokaloj kaj kruĉoj aŭdiĝis en la dekstra salono, kiu eliras sur la strato Tilly, kaj sub la fenestroj de tiu salono malfermiĝis profunda kelo, kie resonis la martelo de la barelfaristo. La bona odoro de la juna marta biero plenigis la aeron, kaj Zimmer, la okulojn levitajn al la tegmento, la vizaĝon radiantan pro kontenteco, ekkriis:

«Jes, ĉi tien ni venis: la granda Ferré, la dika Roussillon kaj mi. Dio en la ĉielo, kiom mi ĝojas revidi ĉion ĉi, Josefel! Jam pasis tamen ses jaroj ekde tiam! Tiu povra Roussillon lasis sian ostojn en Smolensk pasintjare, kaj la granda Ferré devas troviĝi nun en sia vilaĝo apud Toul, ĉar lin perdis unu kruron apud Wagram. Kiel rapide ĉio revenas, kiam oni pensas pri tio!»

Samtempe li puŝmalfermis la pordon kaj ni eniris en altan salonegon plenan je fumo. Mi bezonis kelkajn momentojn por vidi tra tiu griza nubo la longan vicon da tabloj ĉirkaŭitaj de drinkemuloj, la plej multaj en mallonga redingoto kaj malgranda ĉapo, kaj la aliaj en saksa uniformo. Estis studentoj, junuloj de bonaj familioj, kiu venis en Leipzig studi juron, medicinon kaj kion ajn oni povas lerni malplenigante pokalojn kaj vivante gajan vivon, kio nomiĝas en ilia lingvo Fuchscommerce[31]. Ili ofte interbatalis per speco de latoj, kiuj estis rondaj ĉe la finaĵo kaj akrigitaj nur per kelkaj tranĉoj, kaj tiel ili vundis unuj la aliajn en la vizaĝo, kiel rakontis al mi Zimmer, sed ilia vivo neniam estis en danĝero. Tio montris la prudenton de la studentoj, kiuj tre bone sciis, ke la vivo estas altvalora afero, kaj ke estas pli bone ricevi kvin aŭ ses vundojn aŭ pli ol tute perdi la vivon.

Zimmer ridis, rakontante al mi tiujn aferojn. Lia amo al gloro blindigis lin. Li diris, ke oni agis same prudente, ŝarĝante la kanonojn per boligitaj terpomoj, kiel la studentoj, batalante per tiuj bastonoj kun rondaj finaĵoj.

Fine ni eniris la salonegon, kaj ni vidis la plej maljunan inter tiuj studentoj – grandan maldikulon kun kavaj okuloj, ruĝa nazo, blonda barbo, flaviĝinta pro la granda kvanto da biero kiu lavis ĝin –, ni vidis lin starantan sur tablo kaj legante laŭtvoĉe gazeton, kiu pendis kvazaŭ antaŭtuko de la dekstra mano. Per la alia mano li tenis longan porcelanan pipon.

Ĉiuj liaj kamaradoj, kun blondaj haroj, pendantaj en bukloj sur la kolumo de ilia mallonga redingoto, aŭskultis lin, levante la pokalojn. En la momento kiam ni eniris, ni aŭdis ilin ripeti inter si: «Vaterland! Vaterland[32]

Ili drinkis kun la saksaj soldatoj, dum la granda maldikulo kliniĝis por preni sian pokalon. Kaj la dika bierfaristo kun griza krispa kapo, plata nazo, rondaj okuloj kaj vangoj, kriis per grasa voĉo:

"Gesundheit! Gesundheit[33]!"

Apenaŭ ni faris kvar paŝojn tra la fumo, ĉiuj eksilentis.

«Nu, nu, kamaradoj,» ekkriis Zimmer, «ne ĝenu vin por ni, legu plu, diable! Ni ne estas ĉagrenitaj, kiam ni povas ekscii kelkajn novaĵojn!»

Sed la junuloj ne volis akcepti nian inviton, kaj la maljunulo grimpis de la tablo, faldante la gazeton, kiun li metis en sian poŝon.

«Estis finite,» li diris, «estis finite.»

«Jes, estis finite,» ripetis la aliaj, rigardante unuj la aliajn kun stranga mieno.

Du aŭ tri saksaj soldatoj tuj eliris kvazaŭ por respiri freŝan aeron en la korto kaj malaperis.

La dika gastejestro demandis nin:

«Eble vi ne scias, ke la granda enirejo estas en la strato Tilly.»

«Jes ja, ni scias,» respondis Zimmer, «Sed mi preferas tiun ĉi malgrandan salonon. Tien ĉi ni venis antaŭe, du maljunaj kamaradoj kaj mi, malplenigi kelkajn pokalojn honore al Jena kaj Auerstädt. Tiu ĉi salono vekas en mi agrablajn memoraĵojn.»

«Ha… Kiel vi preferas, kiel vi preferas," diris la bierfaristo. "Ĉu vi deziras martan bieron?"

"Jes, du pokalojn, kaj gazeton.»

Li servis al ni du pokalojn, kaj Zimmer, vidante nenion, provis babili kun la studentoj, kiuj ekskuzis sin forirante unuj post la aliaj. Mi sentis, ke ĉiuj tiuj viroj terure malamis nin, sed ke ili ne kuraĝis montri tion al ni.

En la gazeto, kiu venis de Francio, oni parolis nur pri armistico post du novaj venkoj apud Bautzen kaj Wurtschen. Tiam ni eksciis, ke tiu armistico komenciĝis la 6-an de junio, kaj ke oni aranĝis konferencojn en Prago, en Bohemo, por fari pacon.

Kompreneble tio faris al mi plezuron. Mi esperis, ke oni sendos almenaŭ la lamulojn al iliaj hejmoj. Sed Zimmer, kun sia kutimo laŭte paroli, plenigis la tutan salonon per siaj pripensoj. Li interrompis min ĉe ĉiu linio kaj diris:

«Armistico?… Ĉu ni bezonas armisticon? Ĉu, post kiam ni venkis tiujn prusojn kaj rusojn apud Lutzen, Bautzen kaj Wurtschen, ni ne estus devintaj tute detrui ilin? Ĉu ili donus al ni armisticon, se ili estus venkintaj nin? Tio, vi vidas, Josef, estas la karaktero de la imperiestro: li estas tro bonkora, li estas tro bonkora! Estas lia sola manko. Li faris la saman aferon post Austerlitz, kaj ni estis devigitaj rekomenci la lukton. Mi diras al vi, ke li estas tro bona. Ha! Se li ne estus tiel bonkora, ni nun estus la mastroj de la tuta Eŭropo!»

Samtempe li rigardis dekstren kaj maldekstren por demandi la opinion de la aliaj. Sed oni montris al ni diablecajn mienojn, kaj neniu volis respondi.

Fine Zimmer ekstaris.

«Ni foriru, Josefel,» li diris. «Mi ne komprenas politikon, sed mi asertas, ke ni ne devis doni armisticon al tiuj almozuloj. Ĉar ili kuŝas surtere, ni estus devintaj treti sur iliajn ventrojn.»

Post kiam ni pagis, ni eliris, kaj Zimmer diris al mi:

«Mi ne scias, kio estas al tiuj homoj hodiaŭ. Ni ĝenis ilin per io.»

«Tio estas tre eble,» mi respondis al li. «Ili ne aspektis tiel afablaj, kiel vi rakontis.»

«Ne,» li respondis. «Tiuj ĉi junuloj, vi vidas, estas tre malsupre de la antaŭaj studentoj kiujn mi vidis. Tiuj pasigis, se tiel diri, sian ekziston en la bierfarejoj. Ili drinkis dudek aŭ trdek pokalojn en unu tago. Mi mem, Josefel, mi ne povus batali kontraŭ tiaj viregoj. Kvin aŭ ses el ili, kiujn oni nomis senior[34], havis grizan barbon kaj respektindan mienon. Tiam ni kantis kune Fanfan-la-Tulipe kaj Le Roi Dagobert[35], kiuj ne estas politikaj kantoj. Sed tiuj ĉi ne tiom valoras, kiom la antaŭaj.»

Ekde tiam mi ofte pensis pri tio, kion ni vidis tiun tagon, kaj mi estas certa, ke tiuj srudentoj estas membroj de la Tugendbund[36]. Reirante al la hospitalo, post kiam ni estis bone manĝintaj kaj trinkintaj po botelo da bona blanka vino en la gastejo la Vinbergrapolo en la strato Tilly, ni eksciis, Zimmer kaj mi, ke ni iros la saman vesperon dormi en la kazerno de Rosenthal. Estis speco de konservejo por la vunditoj de Lutzen, kiam ili komencis resaniĝi. Oni vivis tie kutime kiel en garnizono. Ni devis respondi al la apelo matene kaj vespere. La reston de la tempo oni estis libera. Ĉiun trian tagon la ĥirurgo venis fari sian viziton, kaj kiam vi estis resaniĝinta, vi ricevis marŝordonon por iri realiĝi al via korpuso.

Oni povas imagi la pozicion de dek du ĝis dek kvin povraj diabloj, vestitaj en grizaj kapotoj kun plumbaj butonoj, surhavantaj grandajn ĉakojn en formo de florpoto kaj ŝuojn eluzitajn per la longaj marŝoj kaj kontraŭmarŝoj, palaj, mizeraj kaj plej ofte sen mono, en riĉa urbo kiel Leipzig. Ni ne imponis tiujn studentojn, tiujn bonajn civilulojn, tiujn junajn ridantajn virinojn, kiuj, malgraŭ nia tuta gloro, rigardis nin kiel friponojn.

Ĉiujn belajn aferojn kiujn rakontis al mi mia kamarado igis la situacion ankoraŭ pli malĝoja por mi.

Estas vere, ke antaŭe ili bone ricevis nin. Sed niaj maljunuloj ne ĉiam estis kondutintaj honeste kontraŭ la homoj, kiuj traktis ilin kiel fratojn, kaj nun oni fermis la pordojn antaŭ niaj nazoj. Ni estis devigitaj admiri de mateno ĝis vespero la placojn, la preĝejojn kaj la montro-fenestrojn de la buĉistoj, kiuj estis tre allogaj en tiu ĉi lando.

Ni serĉis distraĵojn. La maljunuloj ludis je drogo, la junuloj je ŝtopilo. Ni havis ankaŭ, antaŭ la kazerno, la voston de la rato kaj la kato. Oni plantas fosteton en la teron, al kiu oni fiksas du ŝnurojn. La rato tenas unu el la ŝnuroj kaj la kato la alian. Ili havas la okulojn bandaĝitaj, kaj la kato, kiu estas armita per bastoneto, provas tuŝi la raton, kiu akrigas la orelojn kaj provas eviti la katon tiel longe, kiel ĝi povas. Ili turnas en rondon sur la piedpintoj kaj ofertas spektaklon de lerteco al la tuta kompanio.

Zimmer diris al mi, ke antaŭe la bonaj germanoj venis amase rigardi tiun spektaklon, kaj ke oni aŭdis ilin ridi je distanco de duonmejlo, kiam la kato tuŝis la raton per sia bastoneto. Sed la tempo ŝanĝiĝis. La homoj preterpasis nin sen eĉ turni la kapon. Ni perdis nian penon, volante interesigi ilin pri ni.

Dum la ses semajnoj kiujn ni pasigis en Rosenthal, Zimmer kaj mi ofte promenis tra la urbo por malenuigi nin. Ni eliris tra la suburbo Randstadt kaj iris ĝis Lindenau sur la vojo al Lutzen. Tie estis nur pontoj, marĉoj, malvastaj arbarriĉaj insuloj tiel for, kiel vidis la okuloj. Tie ni manĝis omleton kun lardo en la gastejo la Karpo, kaj ni surverŝis ĝin per botelo da blanka vino. Oni donis al ni plu nenion kredite, kiel oni faris post Jena. Mi kredas, ke male la gastejestroj estus pagigintaj nin duoble kaj eĉ trioble kiel la unue venintan sakson honore al la germana patrio, se mia kamarado ne estus sciinta la prezojn de la ovoj, lardo kaj vino.

La vesperon, kiam la suno subiris malantaŭ la kanoj en la riveroj Elster kaj Pleisse, ni reiris al la urbo ĉe la melankolia kvakado de la ranoj, kiuj vivis en tiuj marĉoj je dekmiloj.

Kelkfoje ni haltis kun krucitaj brakoj sur la balustrado de iu ponto kaj rigardis la malnovajn remparojn de Leipzig, ĝiajn preĝejojn, ĝiajn malnovajn domojn kaj ĝian kastelon de Plessenburg, lumigitajn de la ruĝa krepusko: la urbo finiĝas sur tiu loko. Ĝi konsistigas kvazaŭe ventumilon: la suburbo Hall troviĝas en la pinto, kaj sep aliaj suburboj konsistigas la branĉojn de la ventumilo. Ni ankaŭ rigardis la mil brakojn de Elster kaj Pleisse, krucante sin reciproke kiel reton inter la jam sombraj insuloj, dum la akvo brilis kiel oro. Ni trovis tion tre bela.

Sed se ni estus sciintaj, ke, malgajninte la plej teruran kaj sangan batalon, ni devos transiri iun tagon tiujn riverojn sub la malamikaj kanonoj, kaj ke tutaj regimentoj malaperos en la akvo, kiu nun ĝojigis niajn okulojn, mi kredas, ke tiu vido estus multe malĝojiginta nin.

Aliajn fojojn ni laŭiris la bordon de Pleisse ĝis Mark-Kleeberg. Tio estas pli ol mejlo, kaj ĉie la ebenaĵo estis kovrita per rikoltoj, kiujn oni rapidis enirigi. La homoj sur siaj grandaj veturiloj ŝajnis ne vidi nin. Kiam ni petis ilin pri informo, ili ŝajnigis ne kompreni nin. Zimmer ĉiam volis koleriĝi. Mi retenis lin, dirante, ke tiuj almozuloj serĉis nur pretekston por fali sur nian dorson, kaj ke cetere ni ricevis la ordonon ŝpari la loĝantaron.

«Estas bone!» li diris. «Se la milito alvenos ĉi tien, ili estu singardaj! Ni superŝutis ilin per bonfaroj, kaj jen kiel il akceptas nin.»

Sed kio montris ankoraŭ pli klare la malbonintencecon de la homoj kontraŭ ni, estis io kio okazis al ni la morgaŭon de la tago, kiam finiĝis la armistico. En tiu tago, ĉirkaŭ la dekunua, ni volis bani nin en Elster. Ni jam estis deĵetintaj niajn vestaĵojn, kiam Zimmer, vidante alproksimiĝi kamparanon sur la vojo al Konnewitz, kriis al li:

«He, kamarado, ĉu ne estas danĝere naĝi ĉi tie?»

«Tute ne, trankvile eniru la akvon,» respondis tiu viro. «Estas bona loko.»

Kaj Zimmer, enirinte la riveron sen malfido, malsupreniris dek kvin piedojn. Li bone naĝis, sed lia maldekstra brako estis ankoraŭ malforta. La forto de la fluo kuntrenis lin sen doni al li la tempon alkrociĝi je la branĉoj de la salikoj, kiuj pendis en la akvo. Se li ne estus renkontinta bonŝance pli fore specon de travadejo, kiu permesis lin tuŝi la fundon, li estus treninta inter du insulojn de koto, el kiu li neniam estus elirinta.

La kamparano estis haltinta sur la vojo por vidi, kio okazos. Kolero kaptis min, kaj mi revestis min tre rapide, montrante al li mian pugnon, sed li ekridis kaj iris al la urbo per rapidaj paŝoj.

Zimmer ne plu estis si mem pro indigno. Li volis kuri al Konnewitz por malkovri tiun ĉifonulon. Malfeliĉe tio estis neeble: iru do serĉi iun kiu kaŝas sin en unu el tricent aŭ kvarcent barakoj. Kaj cetere, se oni retrovus lin, kion oni povus fari?

Fine ni malsupreniris al la loko, kie oni povis tuŝi la fundon, kaj la freŝeco de la akvo trankviligis nin.

«La tuta lando estas kontraŭ ni,» Zimmer diris. «La civiluloj malbone mienas al ni, la virinoj turnas al ni la dorson, la kamparanoj volas dronigi nin, la gastejestroj rifuzas doni krediton al ni, kvazaŭ ni ne venkis ilin tri- aŭ kvarfoje. Kaj ĉion ĉi kaŭzas nia tute eksterordinara bonkoreco: ni devus deklari, ke ni estas la mastroj! Ni donis reĝojn kaj princojn al la germanoj. Ni eĉ faris dukojn, grafojn kaj baronojn, kiuj havas la nomojn de siaj vilaĝoj, ni superŝutis ilin per honoroj kaj jen kiel ili dankis nin!

«Anstataŭ ordoni al ni respekti la loĝantojn, oni devus doni al ni plenpovon super la homoj. Tiam ĉiuj tiuj banditoj ŝanĝus sian vizaĝon kaj farus al ni bonan mienon kiel en 1806. Forto estas ĉio. Unue oni faras rekrutojn perforte, ĉar se oni ne devigus ilin foriri, ili restus hejme. El la rekrutoj oni faras soldatojn perforte, klarigante al ili la disciplinon. Per la soldatoj oni gajnas batalojn perforte, kaj tiam la homoj donas ĉion al ni pro nia forto: ili starigas al ni triumfarkojn kaj nomas nin herooj, ĉar ili timas nin. Jen!

«Sed la imperiestro estas tro bonkora… Se li ne estus tiel bonkora, mi ne estus riskinta droni hodiaŭ. Vidante nur mian uniformon, tiu kamparano estus treminta kaj ne estus kuraĝinta diri al mi mensogon.»

Tiel parolis Zimmer, kaj tiuj eventoj estas ankoraŭ ĉiam en mia memoro. Ili okazis la 12-an de aŭgusto 1813.

Reirante al Leipzig ni vidis ĝojon sur la vizaĝoj de la loĝantoj. Ĝi ne montriĝis aperte, sed la civiluloj, renkontante sin sur la strato, haltis kaj premis la manon unuj al la aliaj. La virinoj faris vizitojn unuj al la aliaj. Speco de interna kontenteco brilis eĉ en la okuloj de la servistinoj, la servistoj kaj la plej mizeraj laboristoj.

Zimmer diris al mi:

«Oni kredus, ke la germanoj ĝojas. Ili ĉiuj aspektas bonhumoraj.»

«Jes,» mi respondis al li, «tion kaŭzas la belega vetero kaj la engarbejigo de la rikoltoj.»

Estis vere, la vetero estis belega. Sed alvenante apud la kazerno de Rosenthal, ni ekvidis niaj oficirojn sub la granda pordego, vigle parolantaj inter ŝi. La sentineloj aŭskultis, kaj la pasantoj alproksimiĝis por aŭskulti. Oni diris al ni, ke la konferencoj en Prago malsukcesis, kaj ke la aŭstroj ĵus deklaris al ni militon, kiu metos pli ol kvincent mil virojn sur niajn brakojn.

Ekde tiam mi sciis, ke ni estis tricent mil viroj kontraŭ kvincent dudek mil, kaj ke inter niaj malamikoj troviĝas du antaŭaj francaj generaloj: Moreau kaj Bernadotte[37]. Nun ĉiu povas legi tion en la libroj, sed tiam ni ankoraŭ ne sciis tion, kaj ni estis certaj venki, ĉar ni ankoraŭ neniam malgajnis batalon. Cetere la malbona mieno kiun oni faris al ni, ne maltrankviligis nin: en milittempo kamparanoj kaj burĝoj estas iel konsiderataj negravaj. Oni nur postulas de ili monon kaj vivrimedojn, kiujn ili ĉiam donas, ĉar ili scias, ke en kazo de la plej malgranda rezisto, oni prenus de ili la lastan cendon.

La morgaŭon de tiu granda novaĵo okazis ĝenerala vizito, kaj mil ducent vunditoj de Lutzen, kiuj estis preskaŭ resaniĝintaj, ricevis la ordonon aliĝi al siaj korpusoj. Ili foriris en kompanioj kun armiloj kaj pakaĵoj, elektante la vojon al Altenburg, kiu laŭiras Elster almonte. La aliaj la vojon al Würtzen, pli maldekstren. Zimmer estis en tiu grupo, petinte mem povi foriri. Mi akompanis lin ĝis ekster la pordegoj kaj tiam ni ĉirkaŭbrakis nin tute emociitaj. Mi restis, ĉar mia brako estis ankoraŭ malforta.

Ni estis ne pli ol kvincent aŭ sescent, inter kiuj certa nombro da instruistoj pri skermado, dancado kaj franca eleganteco, de tiuj viroj kiuj ĝenerale konsistigas la kernon de tiaj konservejoj. Mi ne diziris koni ilin, kaj mia unika konsolo estis pensi pri Trinel kaj kelkfoje ankaŭ pri miaj maljunaj kamaradoj de Falsburgo, Zebedeus kaj Klipfel, pri kiuj mi ricevis nenian novaĵon.

Estis tre malgaja ekzisto. La homoj rigardis nin kun koleraj mienoj, sciante, ke la franca armeo troviĝas je distanco de kvar marŝtagoj, kaj la pruso Blücher kaj la aŭstro Schwarzenberg multe pli fore. Sen tio ili estus saltintaj al niaj gorĝoj!

Iuvespere la famo kuris, ke ni ĵus forportis grandan venkon apud Dresden. La konsterno estis ĝenerala. La loĝantoj ne plu eliris el siaj domoj. Mi iris legi la gazetojn en la gastejo La Vinbergrapulo en la strato Tilly. La francaj gazetoj restis tie ĉiam sur la tablo. Nur ilin mi malfermis.

Sed la sekvantan semajnon mi vidis la saman ŝanĝon sur la vizaĝoj, kiel en la tago, kiam la aŭstroj deklaris sin kontraŭ ni. Mi pensis, ke ni spertis malfeliĉon, kio estis vera, kiel mi eksciis pli malfrue, ĉar la gazetoj el Parizo diris nenion pri tio.

La vetero ŝanĝiĝis kaj komencis pluvi je la fino de aŭgusto. La akvo faladis torente. Mi ne plu eliris el la kazerno. Ofte, sidante sur mia lito, mi rigardis tra la fenestro Elster ŝaŭmantan sub la pluvaĉo, kaj la arbojn de la insuletoj kliniĝantajn sub la forta blovado de la vento, mi pensis: "Povraj soldatoj! Povraj kamaradoj! Kion vi faras en tiu ĉi horo? Kie vi estas? Sur la granda vojo eble, meze de la kampoj!"

Kaj malgraŭ mia malĝojo vivi tie, mi trovis, ke mi estas malpli kompatinda ol ili.

Sed iutage la maljuna ĥirurgo Tardieu faris sian rondon kaj diris al mi:

«Via brako estas denove solida… Levu ĝin… Bone… Bone…»

La morgaŭon post la apelo oni igis min eniri salonegon, kie abundis vestaĵoj, ŝuoj, sakoj kaj kartoĉujoj. Mi ricevis fusilon, du paketojn da kartoĉoj kaj marŝordonon al la 6-a, kiu bivakis en Gauernitz apud la rivero Elbe. Estis la 1-a de oktobro. Ni ekmarŝis en grupo de entute dek du aŭ dek kvin viroj. Furiero de la 27-a nomata Poitevin kondukis nin.

Survoje jen unu jen alia ŝanĝis la direkton por realiĝi al sia korpuso. Sed Poitevin, kvar infanterisoldatoj kaj mi daŭrigis nian marŝadon ĝis le vilaĝo Gauernitz.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.