La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() SOLDATO DE NAPOLEONOAŭtoro: Erckmann-Chatrian |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Mi ofte aŭdis niajn maljunulojn priskribi la batalordon donitan de la imperiestro. La korpuso de Reille maldekstre de la ŝoseo fronte al Hougoumont; tiu de d’Erlons dekstre fronte al Haie-Sainte; Ney surĉevale sur la ŝoseo, kaj Napoleono malantaŭe kun la maljuna gvardio; la deĵuraj eskadronoj, la lancistoj, la ĉasistoj ktp. Estas ĉio kion mi komprenis, ĉar kiam ili komencis paroli pri la moviĝo de niaj dek unu kolonoj, pri la distanco de la malfaldiĝoj, kaj kiam ili nomis ĉiujn generalojn unuj post la aliaj, ŝajnis al mi aŭdi paroli pri aferoj kiujn mi ne vidis. Mi do preferas tute simple rakonti al vi tion kion mi mem memoras. Kaj por komenci, niaj kvar divizioj ricevis la ordonon antaŭeniri dekstre de la ŝoseo. Ni estis dek kvin ĝis dudek mil viroj, ni marŝis laŭ du linioj, portante la armilon laŭplace, kaj ni sinkis ĝis la genuoj en la koton, sed neniu diris ion.
Pluraj rakontas, ke ni ĝojis kaj kantis, sed tio estas malĝusta! Kiam oni estis marŝinta la tutan nokton sen ricevi manĝaĵon, kiam oni estis kuŝinta en la akvo kun la malpermeso bruligi fajron kaj oni estis ricevinta mitralon, tio forprenas al vi la emon kanti. Ni estis kontentaj retiri niaj ŝuojn el la truoj, en kiujn ni sinkis ĉe ĉiu paŝo. La malseka greno refreŝigis al vi la femurojn, kaj eĉ la plej kuraĝaj, la plej malmolaj aspektis tedataj.
Estas vere, ke la muzikkapeloj ludis la marŝon de sia regimento, kaj ke la kavaleri-trumpetoj, la infanteritamburoj, la grandaj tamburoj kaj la trombonoj intermiksitaj produktis teruran efekton kiel ĉiam. Estas ankaŭ vere, ke ĉiuj tiuj miloj da viroj marŝadis bonorde kaj rapidpaŝe, la sakon sur la dorso, la fusilon sur la ŝultro; la blankaj linioj de la kirasuloj, kiuj sekvis la ruĝajn, brunajn, verdajn liniojn de la dragonoj, husaroj kaj lancistoj, kies malgrandaj flagoj en formo de hirundovosto plenigis la aeron; la kanonistoj en la interspacoj inter la brigadoj surĉevale ĉirkaŭ siaj pafiloj, kiuj sinkis en la teron ĝis siaj aksoj – ĉio tio transirante la grenon, tiel ke eĉ ne unu spiko restis staranta – estas vere, ke oni povis vidi nenion pli timigan.
Kaj la angloj fronte al ni, bone envicigitaj, kaj iliaj kanonistoj kun bruligita meĉo, estis ankaŭ io kio igis vin pensi. Sed tio ne tiom ĝojigis nin kiom pluraj aliaj asertas. La viroj kiuj ŝatas ricevi kanonkuglojn estas ankoraŭ sufiĉe maloftaj.
Patro Gulden diris al mi, ke en lia tempo la soldatoj kantis, sed ili foriris libervole kaj ne estis devigataj. Ili batalis por gardi siajn kampojn kaj por la homaj rajtoj, kiujn ili amis pli ol la okulojn en sia kapo, kaj tio ne estas la samo kiel lacigegi sin por scii, ĉu oni ekhavos malnovajn aŭ novajn nobelojn. Mi neniam aŭdis kanti en Leipzig aŭ en Waterloo.
Ni marŝadis, la muzikkapeloj ludis laŭ supera ordono. Kiam ili eksilentis, la plej granda silento sekvis. Tiam ni troviĝis ĉerande de la valeto, je mil aŭ mil ducent paŝoj de la maldekstra flanko de la angloj. Ni konsistigis la centron de nia armeo: ĉasistoj kaj lancistoj svarmis ĉe nia dekstra flanko.
Oni respektis la distancojn, oni densigis la interspacojn, la unua brigado de la unua divizio deflankiĝis maldekstren kaj surĉevaliĝis sur la ŝoseo. Nia bataliono estis parto de la dua divizio: ni do troviĝis sur la unua linio kun nur unu sola brigado de la unua antaŭ ni. Oni metis ĉiujn kanonojn antaŭ ni. Tiuj de angloj estis videblaj fronte al ni. Ankoraŭ aliaj divizioj venis subteni nin. Oni kredus, ke la tuta tero marŝadis. La maljunuloj diris:
“Jen la kirasuloj de Milhaud! Jen la ĉasistoj de Lefebvre-Desnoëttes! Jen tie for la korpuso de Lobau!”
De ĉiuj flankoj, tiel for kiel oni povis rigardi, oni vidis nur kirasulojn, kaskojn, kolpakojn[76], sabrojn, lancojn, vicojn da bajonetoj.
“Kia batalo!” ekkriis Buche. “Ve la angloj!”
Kaj mi pensis kiel li. Mi pensis, ke neniu anglo povos eskapi. Oni povas diri, ke ni havis malŝancon tiun tagon. Sen la prusoj mi kredis, ke ni estus ekstermintaj ĉion.
Dum du horoj ni restis tie, la armilon ĉepiede. Ni eĉ ne havis la tempon vidi la duonon de niaj regimentoj kaj eskadronoj. Ĉiam venis novaj. Mi memoras, ke post horo oni subite aŭdis leviĝi maldekstre kriadon kvazaŭ fulmotondron: “Vivu la Imperiestro!” kaj ke tiuj krioj proksimiĝis ĉiam pli laŭtiĝante, ke ni rektigis nin sur la piedpintoj plilongigante la kolojn; ke tio disvastiĝis tra ĉiuj viĉoj; ke malantaŭe eĉ la ĉevaloj henis, kvazaŭ ili volus krii; kaj ke en tiu momento grupo da oficiroj plenrapide pasis antaŭ nia linio kvazaŭ kirlovento. Napoleono troviĝis en ĝi, kaj mi kredas, ke mi vidis lin, sed mi ne estas certa. Li pasis tiel rapide, kaj tiom da viroj levis siajn ĉakojn sur la pinto de la bajonetoj, ke oni apenaŭ havis la tempon rekoni lian rondan dorson kaj lian grizan kapoton meze de la galonitaj uniformoj. Post kiam la kapitano kriis: “Portu armilojn!” ĉio jam estis finita.
Jen kia oni preskaŭ ĉiam vidis lin, se oni ne devis gardostari.
Kiam li estis pasinta, dum la krioj ruliĝis dekstren, ĉiam pli foren, ĉiuj pensis, ke dudek minutojn poste la batalo komenciĝos. Sed tio daŭris multe pli longe. Oni malpacienciĝis. La rekrutoj de la korpuso de d’Erlons ekkriis: “Antaŭen!” kiam fine, je la tagmezo, kanono ĉe nia maldekstra flanko komencis tondri, kaj en la sama sekundo sekvis batalionpafado, tiam rotpafado. Oni vidis plu nenion: trans la ŝoseo komenciĝis la atako al Hougoumont.
Tuj resonis krioj: “Vivu la Imperiestro!” La kanonistoj de niaj kvar divizioj, starante dudek paŝojn unuj de la aliaj, komencis ŝargi. Mi ankoraŭ vidas ilin ĉiujn stari en unu linio, meti la pulvoŝargaĵon, alpremi ĝin, rektiĝi, skui la meĉon sur la brako. Oni dirus unu sola moviĝo, kaj tio donis al oni malvarmon. La ĉefoj de la kanonoj malantaŭe, preskaŭ ĉiuj maljunaj oficiroj, komandis kiel dum parado. Kaj kiam la okdek kanonoj pafis kune, oni aŭdis plu nenion. La tuta valo estis plenigita je fumo.
Post sekundo la trankvilaj voĉoj de tiuj maljunuloj denove aŭdiĝis tra la silbado en viaj oreloj:
“Ŝargu! Alpremu! Direktu! Pafu!”
Kaj tio daŭris senĉese dum duonhoro. Ni jam ne plu vidis nin. Sed de la alia flanko ankaŭ la angloj estis komencintaj pafi. La ronkado de iliaj kugloj tra la aero, la seka bruo de ilia falo en la koton, miksis sin kun alia obtuza bruado en la viĉoj, kiam la fusiloj estis pecigataj kaj la viroj ĵetataj dudek paŝojn malantaŭen kiel sakojn, kie ili falis perdinte brakon aŭ kruron. La buĉado estis komenciĝinta!
Kelkaj krioj de vunditoj resonis tra tiu granda bruo. Oni ankaŭ aŭdis ĉevalojn heni per penetranta voĉo. Tio estas terura krio, ĉar tiuj bestoj estis vere furiozaj: ili estis nur feliĉaj dum buĉado, kaj oni preskaŭ jam ne povis reteni ilin. Malantaŭ ni je pli ol duonmejlo oni aŭdis nur tiun tumulton: la ĉevaloj volis forgalopi.
Kaj ĉar oni jam de longe vidis nenion ekster la ombrojn de niaj kanonistoj manovri en la fumo ĉerande de la ravino, oni aŭdis la komandon: “Ĉesu pafi!” Samtempe leviĝis la fortaj voĉoj de la koloneloj de niaj kvar divizioj:
“Plidensigu la viĉojn por la batalo!”
Ĉiuj linioj proksimiĝis unuj al la aliaj.
“Jen nia vico,” mi diris al Buche.
“Jes,” li diris, “ni ĉiam restu proksime unu de la alia.”
La fumo de niaj kanonoj tiam supreniris, kaj ni vidis la bateriojn de la angloj, kiuj daŭrigis la pafadon laŭlonge de la heĝoj kiuj borderis ilian vojon. La unua brigado de la divizio Alix avancis sur la ŝoseo al Haie-Sainte. Ĝi iris rapidpaŝe. Mi rekonis marŝalon Ney kun kelkaj staboficiroj.
Ĉiuj fenestroj de la bieno, la ĝardeno kaj la muroj, kiujn oni truis, ĉio brulis. Ĉe ĉiu paŝo kelkaj viroj restis sur la ŝoseo, kuŝiĝante sur ĝin. Ney, surĉevale, la grandan ĉapelon transverse, observis la spektaklon, starante meze de la ŝoseo. Mi diris al Buche:
“Jen marŝalo Ney. La dua brigado venas subteni la unuan, kaj tiam estos nia vico.”
Sed mi eraris. En tiu sama minuto la unua bataliono de la dua brigado ricevis la ordonon marŝi en linio dekstre de la ŝoseo, la duan batalionon post la unua, la trian post la dua, kaj fine la kvara kiel en defilo. Oni ne havis tempon meti nin en atakkolonojn, sed tio tamen ŝajnis solida. Ni marŝis unuj malantaŭ la aliaj kun cent kvindek ĝis ducent viroj formantaj la fronton. La kapitanoj marŝis inter la kompanioj, la komandantoj inter la batalionoj. Nur la kanonkugloj, anstataŭ forpreni du virojn, forprenis ok da ili unupafe. Tiuj marŝante malantaŭe ne povis pafi, ĉar la unuaj vicoj ĝenis ilin. Kaj poste oni ankoraŭ vidis, ke ni ne povis formi kvadratojn. Oni estus devinta pensi pri tio antaŭe, sed la elano frakasi la anglojn kaj tuj venki, estis tro granda.
Oni igis marŝi nian divizion en la sama sinsekvo: laŭ tio ke la unua bataliono avancis, la dua tuj sekvis ĝin, kaj tiel plu. Ĉar oni komenciĝis per la maldekstra flanko, mi vidis kun plezuro, ke ni estos en la dudekkvina linio, kaj ke la angloj devos dishaki terure multajn de la niaj antaŭ ol alveni ĉe ni.
La du divizioj ĉe nia dekstra flanko ankaŭ formis masivajn kolonojn, kiuj staris je tricent paŝoj unu de la alia.
Tiel ni malsupreniris en la valon malgraŭ la pafado de la angloj. La grasa tero en kiun sinkis nian piedojn, malrapidigis nian marŝadon, kaj ni kriis ĉiuj kune: “Per la bajoneto!”
Suprenirante ni ricevis hajlon de kugloj de trans la ŝoseo maldekstre. Se ni ne estus estintaj tiel grandnombraj, tiu terura pafilado eble estus haltiginta nin. La oficiroj kriis: “Kurbiĝu maldekstren!” Sed tiu terura pafado igis nin etendi la dekstran kruron pli ol la alian, tiel ke alvenante apud la vojo borderita de heĝoj, ni estis perdintaj niajn distancojn, kaj ke nia divizio formis, se tiel diri, nur grandan plenan kvadraton kun la tria.
Tiam du baterioj komencis forbalai nin. La mitralo kiu eliris el inter la heĝoj je cent paŝoj faris grandajn truojn en niaj linioj. Ni eligis krion de hororo, ekkuris al la baterioj kaj renversis la ruĝjakulojn, kiuj volis haltigi nin.
En tiu momento mi vidis unuafoje de proksime la anglojn, kiuj estis solidaj viroj, blankaj, bone razitaj kiel dignaj burĝoj. Ili bone defendis sin, sed ni valoris ilin! Ne ni, simplaj soldatoj, ŝuldas pro tio, ke ili venkis nin. Ĉiu scias, ke ni montris tiom kaj eĉ pli da kuraĝo ol ili! Oni diris poste, ke ni jam ne estis la soldatoj de Austerlitz, Jena, Friedland, Moskvo. Sendube! Sed ĉar tiuj ĉi estis tiel bonaj, oni estus devinta ŝpari ilin. Ni ne estus demandintaj alian aferon, ol ke oni metus ilin sur nian lokon.
Ĉiuj kugloj de la angloj trafis sian celon, kio devigis nin rompi la vicojn. Viroj ne estas palisoj: ili bezonas defendi sin, kiam oni pafas al ili. Granda nombro do falis, kiam miloj da angloj levis sin meze de la greno kaj pafis al ili de proksime, kio kaŭzis grandan buĉadon. Ĉiumomente aliaj vicoj venis helpi la kamaradojn, kaj ni fine estus disvastigitaj kiel formikejo sur deklivo, se ni ne estus aŭdinta krii:
“Atentu! La kavalerio!”
Preskaŭ tuj ni vidis alveni kiel venton amason da ruĝaj dragonoj sur grizaj ĉevaloj. Ĉiuj kiuj flankeniris, estis senkompate dishakitaj. Oni ne devas kredi, ke tiuj dragonoj falis sur niajn kolonojn por trapenetri ilin, ĉar ili estis tro masivaj. Ili descendis inter niaj divizioj, sabrante dekstre kaj maldekstre, puŝante siajn ĉevalojn en la flankon de la kolonoj por tranĉi ilin en du, sed ili ne sukcesis. Ili tamen mortigis multajn virojn kaj metis nin en grandan malordon.
Tio estis unu el la plej teruraj momentoj de mia vivo. Kiel maljuna soldato, mi troviĝis en la dekstra flanko de la bataliono. Jam de fore mi vidis, kion tiuj angloj estas farontaj: ili pasis tenante sin kiel eble plej sur la flanko de siaj ĉevaloj por falĉi en la vicoj. Iliaj batoj sekvis sin kiel fulmoj, kaj pli ol dudekfoje mi kredis perdi la kapon. Feliĉe serĝento Rabot sekvis min kiel vicfermanto. Estis li kiu ricevis tiun teruran lavangon. Defendante sin ĝismorte, li ekkriis ĉe ĉiu bato:
“Kovarduloj! Kovarduloj!”
Kaj lia sango saltis sur min kiel pluvo. Fine li falis. Mi havis ankoraŭ ŝargitan fusilon, kaj vidante unu el tiuj dragonoj, kiu de fore rigardis min kaj jam klinis sin por trabori min per la sabropinto, mi paffaligis lin de proksime. Jen la sola viro, kiun mi vidis fali trafita de mia fusilpafo.
La plej malbone estis, ke en la sama momento iliaj infanterianoj rekomencis pafi al ni, kaj ke ili eĉ aŭdacis ataki nin per bajoneto. Nur la du unuaj linioj povis defendi sin. Estis vera abomeno, ke oni envicigis nin tiel.
Tiam la dragonoj, pelmele kun niaj kolonoj, malsupreniris en la valon. Nia divizio defendis sin plej bone, ĉar ni konservis niajn flagojn, dum la du aliaj, flanke de ni, perdis du aglojn.
Ni do malsupreniris tiamaniere tra la koto, inter la kanonoj, kiuj oni estis alveturiginta por subteni nin, kaj kies tirbestoj estis mortigitaj de la dragonoj. Ni kuris en ĉiuj direktoj. Buche kaj mi ĉiam restis kune. Nur dek minutojn poste oni sukcesis rekunigi nin apud la ŝoseo en pelotonoj de ĉiuj regimentoj.
Tiuj kiuj volas enmiksiĝi en la komandadon dum milito, ĉiam devus havi tiajn ekzemplojn antaŭ la okuloj kaj bone pensi antaŭ ol enkonduki novajn inventaĵojn. Tiuj inventaĵoj estas multekostaj por tiuj kiuj estas devigataj praktiki ilin.
Ni rigardis malantaŭ ni respirante, kaj ni jam vidis la ruĝajn dragonojn supreniri la deklivon por konkeri nian grandan baterion de okdek kanonoj. Sed danke al Dio, ankaŭ ilia vico esti masakritaj estis veninta. La imperiestro de malproksime vidis nian retiriĝon, kaj dum la dragonoj supreniris, du regimentoj da kirasuloj dekstre kun regimento da lancistoj maldekstre falis sur ilin deflanke kvazaŭ tondro. Oni aŭdis la sabrobatojn gliti sur la kirasoj kaj la ĉevalojn spirblovi. Je cent paŝoj oni vidis la lancojn supreniri kaj sinki, la longajn sabrojn etendiĝi, la virojn kurbiĝi por piki desube, la furiozajn ĉevalojn pranci kaj mordi, henante per terura voĉo, la virojn surtere sub la piedoj de la ĉevaloj provi ekstari protektante sin per la manoj.
Kia terurega afero estas batalo!
Buche kriis: “Ek! Ek!” Mi sentis la ŝviton flui sur mia frunto. Aliaj, kun vundoj kaj la okuloj plenaj je sango, forviŝis ĝin ridante kun sovaĝa mieno.
En dek minutoj sepcent dragonoj estis malkapabligitaj batali. Iliaj grizaj ĉevaloj ekforkuregis en ĉiuj direktoj. Kelkaj centoj da ili regalopis al siaj baterioj, sed pli ol unu svingiĝis de dekstre maldekstren kroĉiginte sin je la kolhararo de sia ĉevalo. Ili spertis, ke tiel fali sur la homojn ne estas ĉio, kaj ke povas okazi al oni aferoj kiujn oni ne atendis.
De la tuta terura spektaklo restis plej forte gravurita en mia memoro la reveno de niaj kirasuloj, iliajn grandajn sabrojn ruĝajn ĝis la tenilo, ridante inter si. Dika kapitano kun longaj brunaj lipharoj, pasante apud ni, okulumis kun bonhumora mieno kvazaŭ por diri al ni:
“Nu! … Vi vidis… Ni vigle rekondukis ilin.”
Jes, sed tri mil de la niaj restis en tiu valo! Kaj ankoraŭ ne estis finite. La kompanioj, la batalionoj, la brigadoj reformis sin.
Apud Haie-Sainte la fusilpafado daŭre ruliĝis. Pli malproksime, apud la bieno Hougoumont, tondris kanono. Ĉio tio estis nur malgranda komenco, kaj la oficiroj diris:
“Ĉio estas rekomencenda!”
Oni estus pensinta, ke la vivo de la homoj kostas nenio.
Fine necesis konkeri Haie-Sainte. Necesis je ĉiu ajn kosto perforti la aliron al la ŝoseo en la centro de la malamiko, kiel oni perforte malfermas la pordegon de fortikaĵo tra la pafado ekde la avanceoj kaj duonlunoj. La unuan fojon ni estis repuŝitaj, sed la batalo rekomenciĝis, kaj ni jam ne povis retroiri.
Post la atako de la kirasuloj, ni bezonis tempon por regrupiĝi. La batalo daŭris en Hougoumont. La kanonado rekomenciĝis dekstre de ni: oni estis alveturiginta du bateriojn por purigi la ŝoseon malantaŭ Haie-Sainte, kie la ŝoseo supreniris la deklivon. Ĉiuj vidis, ke la atako okazos tie.
Ni atendis, la armilon sur la brako, kiam, je la tria, Buche, retrorigardante sur la ŝoseo, diris al mi:
“Jen la imperiestro kiu venas.”
Kaj aliaj en la vicoj diris:
“Jen la imperiestro!”
La fumo estis tiel densa ke oni apenaŭ vidis sur la monteto Rossomme la harozajn ĉapojn de la maljuna gvardio. Mi ankaŭ returniĝis por vidi la imperiestron, sed baldaŭ ni rekonis marŝalon Ney kun kvin aŭ ses staboficiroj. Li venis de la komandejo kaj galopis rekte al ni tra la kampoj. Ni turnis la dorson al li. Niaj komandantoj tuj rapidis renkonte al li, kaj ni aŭdis ilin interparoli sen kompreni ion pro la bruego kiu plenigis al ni la orelojn.
Tuj la marŝalo pasis al la fronto de niaj du batalionoj kaj tiris la sabron. Ekde la granda revuo en Asschaffenburg mi ne plu vidis lin de tiel proksime. Li ŝajnis pli maljuna, pli maldika, pli osteca, sed li ankoraŭ ĉiam estis la sama viro. Il rigardis nin per siaj helgrizaj okuloj. Post momento li etendis sian sabron en direkto de Haie-Sainte, kriante:
“Ni estas prenontaj tion!… Tio estas la nodo de la batalo… Mi mem kondukos vin. Ni batalu, kolonkapo maldekstren!”
Ni foriris rapidpaŝe. Sur la ŝoseo oni igis nin marŝi laŭ kompanio en tri vicoj. Mi troviĝis en la dua. Marŝalo Ney antaŭiris nin surĉevale kun la du komandantoj kaj kapitano Florentin. Li estis remetinta sian sabron en la ingon. Centoj da kugloj sibladis preter ni. La kanono tiel forte tondris malantaŭe en Hougoumont maldekstre kaj dekstre de ni, ke estis kvazaŭ granda sonorilo, kies batojn oni fine ne plu aŭdas, sed nur longan bruegadon. Jen unu, jen alia el ni falis, kaj oni pasis trans li.
Du- aŭ trifoje la marŝalo returnis sin por vidi, ĉu ni marŝas bone unuigitaj. Li aspektis tiel trankvila, ke mi trovis tute normala, ke mi ne timis. Lia mieno donis fidon al ĉiuj, kaj ĉiuj pensis:
“Ney estas kun ni… La aliaj estos venkitaj!”
Jen tamen la stulteco de la homa speco, ĉar tiom da viroj restis survoje. Fine, laŭ tio ke ni proksimiĝis al tiu granda konstruaĵo, la bruo de la pafado fariĝis pli kaj pli klare aŭdebla meze de la kanontondrado. Kaj oni vidis ankaŭ pli klare la flamojn de la pafoj kiuj venis el la fenestroj, la vastan nigran tegmenton super la fumo kaj la ŝoseon obstrukcitan de ŝtonoj.
Ni laŭiris heĝon. Malantaŭ tiu heĝo resonis la pafado de niaj tiraljoroj, ĉar la unua brigado de la divizio Alix ne estis forlasinta la fruktarbaron. Vidante nin defili sur la ŝoseo, ĝi komencis krii: “Vivu la Imperiestro!” Kaj ĉar la tuta pafado de la germanoj direktis sin kontraŭ nin, marŝalo Ney, tirante sian sabron, ekkriis per voĉo, kiun oni povis aŭdi en la malproksimeco:
“Antaŭen!”
Li forgalopis tra la fumo kun du aŭ tri aliaj oficiroj. Ni ĉiuj kuris, tenante la armilon preta, dum la kartoĉujo svingis tien kaj reen sur la koksoj. Malantaŭe, tre malproksime okazis la atako, kaj oni ne plu vidis la marŝalon. Nur apud hangaro, kiu apartigas la ĝardenon de la ŝoseo, ni malkovris lin sur sia ĉevalo antaŭ la enirpordego. Evidentiĝis, ke aliaj provis konkeri tiun pordegon, ĉar amasoj da mortigitoj, traboj, pavimeroj kaj rubo kuŝis kontraŭ ĝi ĝismeze de la ŝoseo. Pafado eliris el ĉiuj truoj de la konstruaĵo. Oni flaris nur la pezan odoron de pulvo.
“Batrompu ĝin por mi!” ekkriis la marŝalo, kies vizaĝo estis tute ŝanĝiĝinta.
Kaj ni ĉiuj, dek kvin ĝis dudek viroj, ĵetis niajn fusilojn teren, levis trabojn kaj ramis per ili la pordegon, kiu kriis kaj bruis kiel tondro. Ĉe ĉiu bato oni kredis, ke ĝi falos. Tra la fendoj inter ĝiaj tabuloj oni vidis interne amason da alte staplitaj pavimeroj. Ĝi estis perforita de truoj. Falante, ĝi povus frakasi nin, sed nia furiozeco blindigis nin. Ni jam ne similis al homoj: unuj ne plu havis ĉakon, aliaj surhavis diŝiritajn uniformon kaj estis preskaŭ en ĉemizo, kaj la sango fluis sur la vizaĝo aŭ sur la femuroj. Kaj tra la bruo de la pafado mitralpafoj alvenis de la deklivo, tiel ke la pavimoj ĉirkaŭ ni dissaltis en polvo.
Mi rigardis, sed mi ne plu vidis Buche nek Zebedeus, nek iun alian de la kompanio. Ankaŭ la marŝalo estis foririnta. Nia obstineco duobliĝis. Kaj dum la traboj iris kaj revenis, kaj ni preskaŭ freneziĝis pro kolero, ĉar la pordego ne volis cedi, subite krioj resonis en la korto kun terura tumulto: “Vivu la Imperiestro!” Ĉiuj komprenis, ke niaj trupoj estas en la konstruaĵo. Oni rapidis delasi la trabojn, preni la fusilojn kaj salti tra la breĉoj en la ĝardenon por vidi, kie la aliaj eniris. Estis malantaŭ la bieno tra pordo, kiu eliris en la grenejo. Oni eniris laŭvice kiel bando da lupoj. La interno de tiu malnova konstruaĵo estis plenaj je pajlo, la fojnejoj kaj ĉevalejoj, kovritaj per pajlo, similis al unu el tiuj nestoj plenaj je sango, kie pasis la nizoj.
Sur granda sterkostako meze de la korto, oni estis trapikantaj germanojn, kiuj eligis sovaĝajn kriojn kaj blasfemojn.
Mi hazarde trafis sur tiu masakro kaj mi aŭdis krii: “Josef! Josef!” kaj mi rigardis, pensante: “Tio estas Buche, kiu vokas min.” En la sama momento mi ekvidis lin dekstre, antaŭ la pordo de lignotenejo krucigante la bajoneton kontraŭ kvin aŭ ses de la niaj. Samtempe mi vidis Zebedeus, ĉar nia kompanio troviĝis en tiu angulo, kaj kurante al Buche por helpi lin, mi ekkriis:
“Zebedeus!”
Tiam, fendante la amasiĝantan grupon, mi demandis lin:
“Kio okazas?”
“Ili volas masakri miajn kaptitojn.”
Mi stariĝis ĉe lia flanko. La aliaj en sia furiozeco ŝargis siajn fusilojn por mortigi nin. Ili estis tiraljoroj de alia bataliono. Zebedeus venis kun pluraj viroj de la kompanio, kaj ne sciante, kion signifas la vortoj de Buche, li kaptis unu el la plej teruraj ĉe la gorĝo kaj kriis:
“Mi nomiĝas Zebedeus, serĝento de la 6-a leĝera… Poste ni havos interparolon pri tio.”
Tiam la aliaj foriris, kaj Zebedeus demandis min:
“Kio estas, Josef?”
Mi diris al li, ke ni havas kaptitojn, kaj tuj li paliĝis de kolero kontraŭ ni. Sed enirante la lignotenejon li vidis maljunan majoron, kiu silente prezentis al li la tenilon de sia sabro, kaj soldato, kiu diris germane:
“Lasu al ni la vivon, franco!… Ne forprenu al ni la vivon!”
En tia momento, kiam la krioj de tiuj kiujn oni mortigis, ankoraŭ plenigis la korton, tio turnis al vi la koron. Zebedeus diris al ili:
“Estas bone. Mi ricevas vin kiel miajn kaptitojn.”
Li eliris kaj fermis la pordon. Ni ne forlasis la lignotenejon ĝis la momento, kiam oni ekbatis la rekolektiĝon. Kiam la viroj estis reprenintaj siajn vicojn, Zebedeus avertis kapitanon Florentin, ke ni kaptis majoron kaj soldaton. Li igis ilin eliri. Ili transiris la korton sen armiloj kaj estis lokitaj en ĉambron kune kun tri aŭ kvar aliaj. Estis ĉio kio restis de la du batalionoj de Nassau al kiuj estis komisiita la defendo de Haie-Sainte.
Dum tio okazis, du aliaj batalionoj de Nassau, kiuj venis helpi siajn kamaradojn, estis masakritaj ekstere de niaj kirasuloj, tiel ke en tiu momento ni havis la venkon: ni estis la mastroj de la ĉefa avanceo de la angloj. Nun ni povis komenci la grandajn atakojn kontraŭ la centron, detranĉi al la malamiko la ŝoseon al Bruselo kaj puŝi lin en la malbonajn vojojn de la arbaro Zonio. Ni havis grandan penon venki, sed la plej grava de la batalo estis farita. Je ducent paŝoj de la linio de la angloj, ni, bone kovritaj, povis fali sur ilin, kaj sen voli glori nin, mi kredas, ke per la bajoneto kaj bone subtenate de la kavalerio, ni estus traborintaj ilian linion. Ni bezonis nur unu horon, bone klopodante, por fini la batalon.
Sed dum ni ĝojis, dum la oficiroj, soldatoj, tamburistoj, trumpetistoj, ankoraŭ ĉiuj sur la ruinoj, volis nur malstreĉi la krurojn, respiri, ĝoji, subite la novaĵo disvastiĝis, ke la prusoj alvenas, kaj ke ili estas falontaj sur nian flankon, ke ni devas liveri du batalojn: unu antaŭ ni kaj alia dekstre de ni, kaj ke ni riskos esti ĉirkaŭitaj de trupoj duoble pli fortaj ol la niaj.
Tio estis terura novaĵo, sed pluraj senprudentaj viroj diris:
“Tiom pli bone! La prusoj venu… Ni neniigos ilin ĉiujn kune!”
Sed la viroj kiuj ne perdis la saĝon, tuj komprenis, kiom ni malpravis ne profitante de nia venko en Ligny, lasante la prusojn trankvile foriri dum la nokto, kaj ne sendis kavalerion por persekuti ilin, kiel oni ĉiam faras. Oni povas diri sen troigi, ke tiu granda eraro estas la kaŭzo de nia malvenko ĉe Waterloo! Nur la postmorgaŭon je la tagmezo la imperiestro sendis marŝalon Grouchy kun tridek du mil viroj serĉi tiujn prusojn, sed estis multe tro malfrue: ili havis la tempon regrupigi sin kaj akordiĝi kun la angloj. Oni devas scii, ke la morgaŭon de Ligny la prusoj konservis naŭdek mil virojn, inter kiuj tridek mil freŝaj, kaj ducent sepdek kvin kanonojn. Per tia armeo ili povis fari, kion plaĉus al ili. Ili eĉ povis liveri duan batalon kontraŭ la imperiestro. Sed plej plaĉis al ili fali sur nian flankon, dum ni intencis ataki la anglojn. Tio estas tiel simpla kaj klara, ke oni ne komprenas, ke certaj homoj trovas tion miriga. Blücher sammaniere trompis nin ĉe Leipzig, kaj nun li ripetis la saman ruzaĵon, lasante Grouchy persekuti lin de tre malproksime. Ĉu Grouchy povis revenigi lin al si, dum Blücher volis antaŭeniri? Ĉu li povis malhelpi lin postlasi tridek aŭ kvardek mil virojn por haltigi la trupojn kiuj persekutis lin, dum li mem kuris kun la resto helpi Wellington?
Nia sola espero estis, ke oni estis sendinta al Grouchy la ordonon tuj reveni kaj aliĝi al ni, kaj ke li estis revenanta post la prusoj. Sed la imperiestro ne sendis tiun ordonon.
Vi komprenas, ke ne ni, simplaj soldatoj, faris tiujn pripensojn, sed niaj oficiroj, niaj generaloj. Ni, soldatoj, sciis nenion. Ni estis kiel senkulpuloj kiuj ne suspektis, ke ilia lasta horo estas proksima.
Sume, mi diris ĉion kion mi pensas, kaj nun mi rakontos al vi la reston de la batalo tiel, kiel mi mem vidis ĝin, por ke ĉiuj sciu tiom kiom mi.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.