La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XX

Tiel ni estis nur ses kiuj eliris el tiu garbejo, en kiun ni eniris dek kvin nur horon antaŭe. Buche kaj Zebedeus estis en la nombro de la transvivantoj. La falsburganoj do havis bonŝancon.

Elirinte, ni denove devis sekvi la atakon.

Ni antaŭeniris trans stakojn da mortigitoj: ĉio estis mola sub niaj piedoj. Oni ne rigardis por vidi, ĉu oni marŝis sur la vizaĝo de vundito, sur lia brusto aŭ aliaj korpopartoj. Oni antaŭeniris. La morgaŭon ni eksciis, ke tiu amaso da prusoj sur la strato de la Ponteto estis mitralitaj de kelkaj kanonoj antaŭ la preĝejo: la obestineco de tiuj viroj kaŭzis ilian morton.

Blücher atendis nur la momenton fari la samon al ni, sed anstataŭ transiri la ponton oni igis nin deturniĝi dekstren kaj okupi la domojn laŭlonge de la rivero. La prusoj pafis al ni el ĉiuj kontraŭaj fenestroj. Post kiam ni embuskiĝis en la domoj, ni komencis pafi al iliaj kanonoj, kio devigis ilin retiriĝi.

Oni jam parolis pri atako kontraŭ la alia parto de la vilaĝo, kiam la famo kuris, ke prusa kolono de dek kvin ĝis dudek mil viroj alvenas de Charleroi por ataki nin de malantaŭe. Neniu komprenis tion. Ni balais ĉion ekde la bordoj de Sambro. Tiu kolono, kiu estis falonta sur nian dorson, estis do kaŝita en la arbaro.

Povis esti la sesa kaj duono, kiam la batalo apud Saint-Amand ŝajnis disvastiĝi: Blücher sendis tien ĉiujn siajn trupojn. Tio estis la bona momento kapti la alian parton de la vilaĝo, sed tiu kolono devigis nin atendi.

La vicoj de domoj je ambaŭ flankoj de la rojo estis plenaj je trupoj: dekstre la francoj, maldekstre la prusoj. La pafado estis ĉesinta, kvankam oni aŭdis ankoraŭ kelkajn pafojn, sed tiuj ĉi estis celitaj pafoj. Ni observis nin reciproke kvazaŭ por diri:

“Ni respiru iomete. Baldaŭ ni rekomencos batali.”

La prusoj en la kontraŭaj domoj kun siaj bluaj vestaĵoj, ledaj ĉakoj, siaj supren kurbigitaj lipharoj, estis ĉiuj solidaj viroj, maljunaj soldatoj kun kvadrataj mentonoj kaj la oreloj forstarantaj de la kapo. Oni dirus, ke ili estas renversontaj nin per unu bato. Ankaŭ la oficiroj rigardis.

Laŭlonge de ambaŭ stratoj kiuj sekvis la rojon, kaj en la rojo mem, la mortigitaj formis nur du longajn vicojn. Granda nombro sidis kun la dorso kontraŭ la muro: tiuj, danĝere vunditaj dum la batalo, havis ankoraŭ la forton retiriĝi el la batalo. Ili estis rampintaj al la muro, kie sangoperdo igis ilin morti. En la rojo pluraj restis starantaj, la manojn alkroĉigintajn je la bordo kvazaŭ por elgrimpi, sed ili jam ne moviĝis. Kaj en la mallumaj anguloj, en kiujn apenaŭ penetris la sunradioj, oni ankaŭ vidis malfeliĉulojn frakasitajn sub la rubo, ŝtonoj kaj traboj transverse sur la korpoj.

La batalo en Saint-Amand fariĝis pli kaj pli terura, la kanonpafoj en ambaŭ flankoj ŝajnis leviĝi unuj super la aliajn, kaj, se ni ĉiuj ne alfrontus la morton, ni certe ne povus malhelpi nin admiri tiun grandiozan bruegadon.

Ĉe ĉiu tondro centoj da viroj mortis, kaj tio ne estis interrompita. La tero senĉese tremadis.

Ni respiris, sed baldaŭ ni sentis eksterordinaran soifon. Batalante neniu sentis tiun teruran soifon. Sed poste ĉiuj volis trinki.

Nia domo konsistigis la stratangulon maldekstre de la ponto, kaj la malmulte da akvo kiu fluis sur la koto estas ruĝa pro sango. Sed inter nia domo kaj la najbara, meze de malgranda ĝardeno, troviĝis puto por akvumi la florojn. Ni ĉiuj rigardis tiun puton kun ĝia ŝtona rando kaj ĝiaj du lignaj fostoj. Malgraŭ la mitralo la siteloj ankoraŭ pendis je la ĉeno. Tri viroj, la vizaĝon surtere kaj la manojn antaŭen, kuŝis sur la pado kiu kondukis al tiu loko. Ili sendube ankaŭ volis trinki, sed la prusoj mortigis ilin.

Ni staris do ĉiuj, la armilon ĉepiede, rigardante la puton. Tiam iu diris:

“Mi donus la duonon de mia sango por glaso da akvo.”

Alia:

“Jes, sed la prusoj atendas. Ili certe ne permesos tion”

Estis vere. La prusoj, je cent paŝoj de ni, kaj kiuj eble ankaŭ soifis, divenis, kion ni pensis. La pafoj kiujn oni ankoraŭ tiris, venis de tie: kiam laŭlonge de la strato iu eliris, oni tuj pafis al li, kaj tiel ni suferigis nin reciproke, sentante nin ĉiujn malfeliĉaj.

Tio daŭris almenaŭ duonhoron, kiam kanonado ekaŭdiĝis inter Saint-Amand kaj Ligny, kaj ni tuj vidis, ke oni pafis per mitralo al la prusoj de la deklivo duonvoje inter ambaŭ vilaĝoj, ĉar ĉiu malŝargo trairis iliajn densajn kolonojn. Tiu nova atako kaŭzis grandan ekscitiĝon. Buche, kiu ne moviĝis ĝis tiu momento, ekiris tra la strateto al la ĝardeno kaj kuris al la puto. Il metis sin malantaŭ la putrandon, kaj la du kontraŭsituantaj domoj komencis pafi al li, tiel ke baldaŭ la rando kaj la siteloj estis truitaj per kugloj. Sed tiam ni komencis pafi al la fenestroj, kaj minuton poste la fusilado prilumis la tutan vilaĝon de unu fino al la alia. Fumo disvastiĝis ĉie.

En tiu momento voĉo kriis de malsupre:

“Josef!… Josef!…”

Estis Buche. Li havis la kuraĝon tiri supren plenan sitelon, malkroĉi ĝin kaj veni kun ĝi, post kiam li mem trinkis.

Pluraj maljunuloj volis forpreni de li la sitelon, sed li kriis:

“Unue mia kamarado Josef! Delasu, se ne mi elverŝos la tutan akvon!”

Necesis do atendi min. Mi trinkis tiom kiom mi povis. Post tio la aliaj, kaj tiuj kiuj restis supre malsupreniris kaj trinkis tiom kiom restis.

En tiu momento Buche montris, ke li estas kuraĝa viro kaj amas min kvazaŭ fraton.

Ni resupreniris kune tre kontentaj. Mi pensas, ke tiam estis la sepa vespere. La suno estis subiranta, la ombro de niaj domoj plilongiĝis ĝis sur la rojo. Tiuj de la prusoj restis prilumataj, same kiel la deklivo de Brye, de kiu novaj trupoj malsupreniris rapidpaŝe. La kanonado neniam estis tiel forta je nia flanko.

Hodiaŭ ĉiuj scias, ke inter la sepa kaj la oka vespere, ĉe la noktiĝo, la imperiestro, rekonante, ke la prusa kolono kiun oni rimarkis malantaŭ ni, estis la korpuso de generalo d’Erlons, vaganta inter la batalo de Ney en Quatre-Bras kontraŭ la angloj, kaj la nia, tuj ordonis la malnova gvardio subteni nin.

La leŭtenanto, kiu estis kun ni, diris:

“Jen granda atako. Atentu!”

La tuta prusa kavalerio svarmis inter la du vilaĝoj. Oni sentis, sen vidi ĝin, grandan moviĝon malantaŭ ni. La leŭtenanto ripetis:

“Atentu la ordonon!” Ke neniu restu post la ordono. Jen la atako.”

Ni bone malfermis la okulojn. Ju pli noktiĝis, des pli la ĉielo ruĝiĝis super Saint-Armand. Aŭdante la kanonadon, ni jam ne atentis pri tio, sed oni povas diri, ke ĉe ĉiu malŝargo, la ĉielo ekbrulis.

La tumulto kreskadis malantaŭ ni.

Subite la granda strato kiu laŭiras la rojon, estis plenigita de niaj trupoj ekde la ponto ĝis la alia fino apud Ligny. Maldekstre kaj ankoraŭ pli fore la prusoj pafis el la fenestroj. Ni jam ne respondis. Oni nur kriadis:

“La gvardio!… La gvardio!…”

Mi ne scias, kiel tiu tuta amaso da viroj trapasis la fosaĵon plenan je koto. Certe sur tabuloj, ĉar de unu momento al la alia niaj trupoj troviĝis amase sur la maldekstra bordo.

La granda prusa baterio supre de la ravino, inter la du vilaĝoj, faris stratojn tra niaj kolonoj, sed ili tuj densiĝis kaj ĉiam supreniris.

Ĉio kio ankoraŭ restis de nia divizio kuris trans la ponton. Surĉevalaj kanonistoj sekvis ĝin en galopo kun siaj kanonoj.

Tiam ankaŭ ni malsupreniris, sed ni ankoraŭ ne atingis la ponton, kiam nia kirasuloj komencis defili. Malantaŭ la kirasuloj alvenis la dragonoj kaj surĉevalaj grenadistoj de la gvardio. Ĉie ili pasadis, tra kaj eĉ ĉirkaŭ la vilaĝon: estis kvazaŭ tute nova, sennombra armeo.

La masakrado komenciĝis supre. Ĉi-foje estis batalo en malferma kamparo. Noktiĝis, kaj la prusaj kvadratoj profiliĝis sur la deklivo kontraŭ la fajro de la pafado.

Ni kuradis, transpaŝante la mortigitojn kaj vunditojn. Alveninte ekster la vilaĝo, ni vidis, kion oni povas nomi batalon inter kavalerioj. Oni distingis, se tiel diri, nur la blankajn kirasojn, kiuj tragalopadis la liniojn de la prusaj ulanoj… Ĉio intermiksiĝis. Tiam la kirasuloj regrupiĝis kaj ekiris kvazaŭ muro.

Jam estis mallume, la amaso de fumo malhelpis vidi je kvindek paŝoj antaŭ si. Ĉio foriris, ĉio supreniris al la muelejoj. La bruo de la galopado, la krioj, la ordonoj, la malproksima vicpafado, ĉio kunfandiĝis. Pluraj kvadratoj estis rompitaj. De tempo al tempo fusilpafo montris al ni kelkajn kavalerianojn aŭ lancistojn kurbiĝintaj sur sia ĉevalo, kirasulon kun lia granda blanka dorso, lia kasko kun flirtantaj ĉevalvostoj, lanĉita kiel kuglo, du aŭ tri infanterianojn kurantaj meze de la batalo: tio pasis kvazaŭ fulmo! Kaj la premplatigita greno, la pluvo kiu striis la ĉielon, ĉar fulmotondro ĵus ektondris, la vunditoj sub la ĉevalpiedoj, ĉio eliris el la nokto dum kvarono de sekundo.

Ĉe ĉiu fusil- aŭ pistolpafo oni vidis tiajn aferojn je miloj kaj miloj, kiujn oni ne povas ekspliki al si. Sed ĉio supreniris, ĉio foriĝis de Ligny. Ni estis la mastroj, ni rompis la centron de la malamiko. La prusoj jam defendis sin nur sur la supro de la monteto, apud la muelejoj kaj en la direkto de Sombreffe, je nia dekstra flanko: Saint-Amand kaj Ligny restis al ni.

Tiam ni, dek aŭ dek du de la kompanio, kontraŭ la ruinoj de la domoj, la kartoĉujon preskaŭ malplena, jam ne sciis en kiu direkto turniĝi. Zebedeus, leŭtenanto Bretonville kaj kapitano Florentin malaperis. Serĝento Rabot komandis nin. Li estis malgranda maljunulo, maldika, malbonstatura, sed malmola kiel fero.

Li okulumis kaj estis sendube rufa dum sia junaĝo. Nur parolante pri li, mi ankoraŭ aŭdas lin trankvile diri:

“La batalo estas gajnita! Kolonkapo dekstren, antaŭen, marŝ!”

Pluraj petis povi kuiri supon, ĉar jam de dekdu horoj oni sentis malsaton. Kaj la serĝento, la fusilon sur la ŝultro, malsupreniris laŭ la strateto, mallaŭte ridante kaj moke ripetante:

“Supon! Supon! Atendu, la adminstracio de la vivrimedoj baldaŭ venos.”

Ni sekvis lin tra la malluma strateto. Proksimume en la mezo troviĝis surĉevala kirasulo, kiu turnis al ni la dorson. Li ricevis sabropikon en la ventro kaj retiriĝis tien. La ĉevalo apogis sin kontraŭ muron por malhelpi lin fali. Dum ni preteriris, li vokis nin:

“Kamaradoj!”

Neniu eĉ nur turnis la kapon. Dudek paŝojn pli malproksime troviĝis malnova domaĉo, tute truita per kugloj, sed ĝi havis ankoraŭ la duonon de sia pajltegmento. Tial serĝento Rabot elektis ĝin, kaj ni eniris envice en tiun reduton.

Oni ne vidis tie pli ol en forno. La serĝento eksplodigis prajmon, kaj ni vidis, ke estas kuirejo: la fajrejo dekstre, la ŝtuparo maldekstre, kaj kvin aŭ ses prusoj kaj francoj kuŝantaj surteren, blankaj kiel vakso, la okulojn malfermitaj.

“Nu,” diris la serĝento, “jen via ĉambro. Ĉiu aranĝu sin, kiel li povas. La litkamaradoj ne donos al vi piedfrapojn.”

Ĉar ni vidis, ke ni devas kalkuli je la distribuoservo, ĉiuj senparole malbukis sian sakon, metis ĝin ĉepieden de muro kaj kuŝiĝis, la orelon sur la sako. Oni ankoraŭ aŭdis la pafadon, sed tre malproksime sur la deklivo. La pluvo falis torente. La serĝento fermis la pordon, kiu grinĉis, tiam trankvile ekbruligis sian pipon, dum multaj jam ronkis. Mi vidis lin staranta antaŭ malgranda fenestro, kies vitroj estis ĉiuj rompitaj. Li fumis.

Serĝento Rabot estis malmola, sed justa viro. Li havis tri galonojn kaj sciis skribi kaj legi. Li estus devinta fariĝi oficiro, havante vundojn, sed lia korpo estis malbone konstruita. Finfine li ankaŭ kuŝiĝis, kaj baldaŭ poste ni ĉiuj dormis.

Tio daŭris jam longe, kiam mi estis vekita de bruo… Iu vagis ĉirkaŭ nian domaĉon. Mi rektiĝis sur miaj manoj por aŭskulti. En la sama momento oni provis malfermi la pordon. Tiam mi ne povis reteni krion.

“Kio estas?” demandis la serĝento.

Kaj ĉar paŝoj foriĝis kurante, li diris, turnante sin sur sia sako:

“Aĥ! Tiuj noktobirdoj! Ek, kanajloj! For, se ne mi sendos al vi kelkajn kuglojn! “

Tiam li diris nenion plu. Mi proksimiĝis al la fenestro kaj mi vidis tute laŭlonge de la strateto marodantojn traserĉantaj la vunditojn kaj mortigitojn. Mallaŭte ili iris de unu al la alia, dum la pluvo falis torente: estis io horora.

Mi tamen rekuŝiĝis kaj tuj reendormiĝis pro la granda laceco.

Ĉe la aŭroro la serĝento jam estis ekstarinta kaj kriis:

“Ni ekiros!“

Ni reeliris la domaĉon kaj reiris tra la strateto. La kirasulo kuŝis surtere, kaj la ĉevalo ĉiam ankoraŭ atendis. La serĝento prenis la ĉevalo ĉe la brido kaj kondukis ĝin kelkcent paŝojn al fruktarbaro, reitiris ĝian buŝaĵon kaj diris:

“Iru, manĝu: oni baldaŭ retrovos vin.”

Kaj la povra besto malrapide foriris.

Ni plirapidigis la paŝojn sur pado kiu iris laŭlonge de Ligny: la sulkoj kaj kelkaj ĝardenaj kvadratoj finiĝis ĉe tiu ĉi vojeto. La serĝento rigardis ilin preterpasante kaj klinis sin por elterigi kelkajn restaĵojn de karotoj kaj napoj. Mi imitis lin, dum la kamaradoj rapidis sen turni la kapon. Mi vidis tie, ke estas bona afero koni la fruktojn de la tero, ĉar mi trovis du belajn napoj kaj kelkajn karotojn, kiuj, krudaj, estas tre bongustaj. Kaj mi sekvis la ekzemplon de la serĝento, metante ilin en mian ĉakon.

Mi tiam kuris por reatingi la pelotonon, kiu direktis sin al la fajroj de Sombreffe. Cetere mi eĉ ne havas la ideon priskribi al vi la altebenaĵon malantaŭ Ligny, kie niaj kirasuloj kaj dragonoj masakris ĉion. Estis nur stakoj da homoj kaj ĉevaloj: la ĉevaloj kun siaj longaj koloj etendiĝintaj surtere, la homoj kuŝantaj sub ili mortigitaj aŭ vunditaj. Kelkaj levis manon por fari al ni signon. La ĉevaloj provis ekstari, sed refalis frakasante ilin ankoraŭ pli.

Sango! Ĉie sango! La direkto de la kanonkugloj kaj mitralo estis markita per ruĝa fumo sur la deklivoj, kiel oni vidas ĉe ni la fluadon de la akvo tra la sablo kiam fandiĝas la neĝo. Nu, ĉu vi volas koni la veron? Tio preskaŭ ne tuŝis min.

Antaŭe, antaŭ ol mi foriris al Lutzen, tia spektaklo estus renversinta min. Mi estus pensinta:

“Niaj mastroj rigardas do homojn kiel bestojn! Kial la bona Dio permesas, ke ili donas nin kiel nutraĵon al la lupoj? Ĉu ni ne havas patrinojn, fratinojn, amikojn, estaĵojn sur la tero kiuj amas nin kaj kiuj krias, postulante venĝon?

Mi estus pensinta mil aliajn aferojn, ankoraŭ pli justajn kaj fortajn. Sed tiam mi pensis nenion. La imperiestro estas la plej forta, il signas nin veni, kaj malgraŭ ĉio necesas veni de Falsburgo, Saverne aŭ aliloke, meti sin en vicojn kaj marŝi. Tiuj kiuj montras reziston nur per la mieno, estas tuj ekzekutitaj. La marŝaloj, la generaloj, la oficiroj, la suboficiroj kaj la soldatoj, de la unua ĝis la lasta, sekvas la instrukciojn. Ili ne aŭdacas fari movon sen ordono, kaj la aliaj obeas al la armeo. Nur la imperiestro ordonas ĉion, rajtas fari ĉion kaj faras ĉion. Nu, ĉu Josef Seitz ne estus besto, se li ne kuraĝus nur kredi, ke la imperiestro povas erari unufoje en sia vivo? Ĉu tio ne estus kontraŭa al la prudento?

Jen kion ni ĉiuj pensis, kaj se la imperiestro estus restinta, la tuta Francio ne havus alian ideon hodiaŭ.

Mia sola plezuro estis havi karotojn kaj napojn en mia ĉako, ĉar proksimiĝante de malantaŭe al la bivakoj por demandi la lokon de nia bataliono, ni eksciis, ke la distribuo de nutraĵo ne estis farita. Oni nur ricevis la porcion da brando kaj da kartoĉoj.

La maljunuloj estis forirantaj por plenigi la marmitojn. La rekrutoj ankoraŭ ne sciis, kiel oni vivas en la kamparo, kaj kiuj malfeliĉe jam manĝis sian panon, kiel tio okazas, kiam oni estas dudekjara, kiam oni marŝadas kaj havas bonan apetiton, tiuj ne povis trempi la kuleron.

Je la sepa ni fine alvenis ĉe nia bivako. Zebedeus, vidante min, ŝajnis ĝoji. Li venis renkonte al mi kaj diris:

“Mi estas kontenta revidi vin, Josef. Sed kion vi alportas? Ni trovis grasegan kapridon. Ni ankaŭ havas salon, sed nenian kruston da pano.”

Mi montris al li la rizon kiu restis al mi, miajn karotojn kaj napojn. Li diris:

“Estas bone: ni kuiros la plej bonan buljonon de la bataliono.”

Mi volis, ke ankaŭ Buche manĝu kun ni, kaj la ses viroj de nia marmito, kiuj hazarde ĉiuj eskapis vivaj el la batalo, ricevante nur kolbobatojn kaj skrapvundojn, konsentis. La ĉeftamburisto Padoue diris riante:

“La maljunuloj ĉiam estos la maljunuloj, ili neniam revenas, la manojn malplenaj.”

Ni rigardis flanken al la marmito de kvin rekrutoj, kie oni vidis boli nur rizon en klara akvo, kaj ni okulumis unuj al la aliaj, ĉar ni havis bonan grasan supon, kiu disvastigis sian bonan odoron en la ĉirkaŭaĵo.

Je la oka ni manĝis kun granda apetito, kion oni povas imagi. Ne, eĉ ne la tagon de mia edziĝo mi havis pli bonan manĝon. Pensi pri tio ĝojigas min ankoraŭ hodiaŭ. Kiam venas maljuneco, oni jam ne havas la entuziasmon de la juneco por tiaj aferoj, sed ĉiam restas agrablaj memoraĵoj. Kaj tiu bona manĝo longe subtenis nin. La povraj rekrutoj, kun sia resto da pano trempita kiel pasto de la pluvado, estis devontaj vidi durajn momentojn la morgaŭon 18-an de junio, ĉar ni estis havontaj tre mallongan sed teruregan militiron. Nun ĉio estas pasinta, sed ne sen emocio mi pensas pri tiu granda mizero, kaj mi dankas Dion pro tio, ke mi eskapis el ĉio viva.

La vetero ŝajnis refariĝi bela, la suno rekomencis brili inter la nuboj. Ni apenaŭ finis manĝi, oni batis la rekolektiĝon laŭlonge de la tuta linio.

Estas necese scii, ke la prusoj retiris en tiu momento sian ariergardon el Sombreffe, kaj ke oni parolis pri la ebleco persekuti ilin. Pluraj eĉ diris, ke oni devus komenci per tio, sendante tre foren nian leĝeran kavalerion por rikolti kaptitojn. Sed oni ne aŭskultis ilin. La imperiestro bone sciis, kion li faras.

Mi tamen rememoras, ke ĉiuj miris pri tio, ĉar estas la kutimo profiti de venko. La maljunuloj neniam vidis tion. Oni kredis, ke la imperiestro preparas grandan baton, ke li igis turniĝi la malamikon fare de Ney, kaj aliajn similajn aferojn.

Intertempe la apelo komenciĝis. Generalo Gérard venis revui la 4-an korpuson. Nia bataliono estis suferinta plej multe pro la tri atakoj, dum kiuj ni ĉiam estis la kapo de la armeo. Komandanto Gémeau kaj kapitano Vidal estis vunditaj, la kapitanoj Grégoire kaj Vignot mortigitaj, sep leŭtenantoj kaj subleŭtenantoj kaj tricent sesdek viroj malkapabligitaj batali.

Zebedeus diris, ke estis pli malbone ol en Montmirail, kaj ke oni certe kompletigos nin antaŭ ol ekiri.

Feliĉe la kvara bataliono komandata de komandanto Delong, alveninta de Metz, venis tiam anstataŭi nin en la linio.

Kapitano Florentin, kiu komandis nin, kriis:

“Kolonkapo maldekstren!” Kaj ni malsupreniris al la vilaĝo ĝis apud la preĝejo, kie staris granda nombro da ĉaroj.

Oni dividis nin en rotojn por gardi la evakuadon de la vunditoj. Kelkaj taĉmentoj da ĉasistoj ricevis la ordonon eskorti la konvojojn ĝis Fleurus, ĉar en Ligny mankis la loko. La preĝejo jam estis plena je malfeliĉuloj.

Ne ni elektis la vunditojn, sed la armeĥirurgoj kaj kelkaj tieaj kuracistoj, kiujn oni rekviziciis. Estis tro malfacile rekoni grandan nombron de tiuj vunditoj inter la mortigitoj. Ni nur helpis meti ilin sur pajlon en la ĉaroj.

Mi jam konatiĝis kun tio en Lutzen. Mi sciis, kiom oni devas suferi por eskapi al kuglo, mitralero aŭ sabropiko, kia ĝin donas unu el niaj kirasuloj. Ĉiufoje kiam mi vidis, kiel oni delevas unu el tiuj malfeliĉuloj, mi laŭdis la Sinjoron pro tio, ke Li ne metis min en tian situacion, kaj, pensante, ke la sama afero povus okazi al mi, mi diris al mi: “Vi ne scias, kiom da kugloj kaj mitraleroj pasis preter vin. Se vi scius, vi hororus.”

Mi miris, ke tiom da viroj inter ni povis eskapi al tiu buĉado, multe pli terura ol apud Lutzen kaj Leipzig, ĉar la batalo daŭris nur kvin horojn kaj la stakoj de la mortigitoj estis ĝis du aŭ tri futoj altaj. Sango fluis sur la tero kiel rojetoj. Sur la tuta granda strato, kie pasis la kanonoj, la koto estis ruĝa: koto el karno kaj frakasitaj ostoj.

Necesas diri tion por informi la junulojn. Mi ne plu batalos, mi estas tro maljuna, danke al Dio! Sed ĉiuj tiuj junuloj kiuj pensas nur pri milito anstataŭ voli honeste labori kaj helpi siajn maljunajn gepatrojn, kriante dum ili foriĝas: “Mi foriras… Mi revenos kun kruco kaj epoletoj!” Ili devas scii, kiel la homoj estas traktataj dum milito. Ili devas imagi, kion pensas tiuj malfeliĉuloj, kiuj plenumis sian devon, kiam ili kuŝas sur strato aŭ ĉerande de ŝoseo kun mankanta korpoparto kaj aŭdas alveni tiujn kanonojn, kiuj pezas de sescent ĝis sepcent kilogramojn kaj iliaj dikaj hufferitaj ĉevaloj, kiuj saltadas henante.

En tiu momento ili devus vidi tiujn povrajn maljunulojn, kiam ili mem aŭdas kraki siajn ostojn, kiam la kanonoj kaj municiĉaroj kun siaj ŝarĝoj de obusoj kaj kugloj pasas sur ilia korpo kvazaŭ tra koto…

Kiam oni estas maljuna kaj havas infanojn, kiujn oni amas, estas abomene pensi, ke tiaj malfeliĉoj povus okazi al ili, kaj oni donus sian lastan ĉemizon por malhelpi ilin foriri.

Sed ĉio tio servas al nenio: la malbonaj koroj estas neplibonigeblaj, kaj la bonaj faras sian devon. Se okazas al ili malfeliĉoj, almenaŭ restas al ili la fido al la justeco de Dio. Tiuj ĉi ne mortigas siajn similulojn pro la amo al gloro, ili batalas, ĉar oni devigas ilin. Ili ne estas riproĉendaj: ili defendas sian vivon, kaj la verŝita sango ne kulpigas ilin.

Fine, necesas tamen, ke mi finus la rakonton pri tiu batalo kaj la delevo de la vunditoj. Mi tie vidis aferojn kiujn oni povas apenaŭ kredi: viroj mortigitaj en la momento de la plej granda furiozeco, kies hororaj vizaĝoj ne ŝanĝis. Ili ankoraŭ tenis siajn fusilojn, rekte kontraŭ la muroj, kaj nur rigardante ilin, ŝajnis al vi, ke vi aŭdas ilin krii:

“Per bajoneto! Nenian kompaton!”

Kun tiu penso kaj tiu krio ili subite alvenis ĉe Dio, kiu atendis ilin. Li povus diri al ili:

“Jen Mi estas… Ĉu vi volis mortigi viajn fratojn? Ĉu vi ne volis kompati ilin? Ankaŭ Mi ne kompatas!…”

Mi vidis aliajn duone mortintaj, kiuj strangulis sin reciproke. Kaj alveninte en Fleurus oni devis apartigi la prusojn de la francoj, ĉar ili ekstaris de siaj litoj kaj pajlomatracoj por disŝiri kaj vori sin reciproke!

Milito!… Tiuj kiuj volas militon, tiuj kiuj faras la homojn similaj al sovaĝaj bestoj, devas pagi teruregon kalkulon tie supre!…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.