La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XII

Ĉio ĉi, kiel diris serĝento Pinto, estis nur la komenco de la festo, ĉar la danco estis baldaŭ komenciĝonta.

Intertempe mi servis en la citadelo kun bataliono de la 27-a, kaj de la remparoj ni vidis la tutan ĉirkaŭaĵon kovritan per trupoj en bivako, alaj enloĝigitaj en la vilaĝoj.

La 18-an, revenante de la gardostarado ĉe la Pordego de Warthau, serĝento Pinto, kiu amikiĝis kun mi, diris al mi:

«Fusilisto Seitz, la imperiestro alvenis.»

Ankoraŭ neniu aŭdis paroli pri tio, kaj tial mi respondis:

«Kun respekto por vi, sed mi ĵus prenis glaseton kun pioniro Merlin, kiu staris la antaŭan nokton kiel ordonportisto ĉe la pordo de la generalo, kaj li diris nenion al mi pri tio.»

Tiam li diris palpebrumante:

«Tio estas en la aero, ĉar ĉio moviĝas. Vi ankoraŭ ne komprenas tion, rekruto, sed li estas ĉi tie. Mi sentas tion ĝis en la pintoj de miaj piedfingroj. Kiam li ne estas ĉi tie, ĉio iras nur per unu piedo. Sed nun, jen, rigardu tie for tiujn stafetojn galopantajn sur la vojo: ĉio komencis revivi. Atendu la unuan dancon, atendu, kaj vi vidos la Kaiserliche[24] kaj la kozakoj. Ili ne bezonas lorrnojn por vidi, ĉu li estas ĉe ni. Ili sentas tion.»

Tiel parolante la serĝento ridis tra siaj longaj lipharoj.

Mi havis la antaŭsenton, ke povos okazi al mi grandaj malfeliĉoj, kaj tamen mi estis devigita surmeti bonhumoran mienon.

Nu, la serĝento ne eraris, ĉar la saman tagon je la tria posttagmeze ĉiuj trupoj enloĝigitaj ĉirkaŭ la urbo ekmoviĝis, kaj je la kvina oni igis nin preni la armilojn: marŝalo Ney, princo de Moskvo, eniris la urbon meze de granda kvanto da generaloj kaj oficiroj. Preskaŭ tuj generalo Souham, viro je ses futoj alta, tute griza, eniris la citadelon kaj revuis nin sur la placo. Per laŭta voĉo li diris al ni, tiel ke ĉiuj povis aŭdi tion:

«Soldatoj! Vi fariĝos parto de la avangardo de la 3-a korpuso. Provu memori, ke vi estas francoj. Vivu la Imperiestro!»

Tiam ĉiuj kriis: «Vivu la Imperiestro!» Kaj tio produktis teruran efikon per la eĥoj sur la placo.

La generalo foriris kun kolonelo Zapfel.

Tiun saman nokton ni estis anstataŭigitaj per la hessoj, kaj ni forlasis Erfurt kun la 10-a de la husaroj kaj regimento de badenaj ĉasistoj. Je la sesa aŭ sepa matene ni troviĝis antaŭ la urbo Weimar, kaj sub la leviĝinta suno ni vidis ĝardenojn, preĝejojn, domojn kaj dekstre ian malnovan kastelon.

Oni igis nin bivaki sur tiu loko, kaj la husaroj foriris skolti la urbon. Je la naŭa, dum ni faris supon, subite ni aŭdis malproksime la kraketadon de fusilpafoj. Niaj husaroj renkontis en la stratoj prusajn husarojn. Ili batalis kaj pafis unuj al la aliaj per pistoloj. Sed estis tie for, ke ni povis vidi preskaŭ nenion de la batalo.

Post unu horo la husaroj revenis. Ili perdis du virojn. Tiumaniere komenciĝis la batalo.

Ni restis tie kvin tagoj, dum kiuj la tuta 3-a korpuso antaŭeniris. Car ni estis la avangardo, ni devis reekiri antaŭen en la direkto de Sulza kaj Warthau. Tiam ni vidis niajn malamikojn: kozakojn, kiuj ĉiam retiriĝis el la atingopovo de la fusiloj, kaj ju pli tiuj virojretiriĝis, des pli ni ekhavis kuraĝon.

Min tedis, ke Zebedeus ĉiam diris kun malbonhumora mieno:

«Ĉu do ili neniam haltas? Ĉu do ili neniam haltas?»

Mi pensis: «Se ili foriras, kion pli bonan ni povus deziri? Ni venkos sen peno.»

Sed fine ili haltis trans sufiĉe larĝa kaj profunda rivero, kaj ni vidis grandan kvanton da ili, kiuj atendis nin por hakmortigi nin, se ni havus la malfeliĉan ideon transiri tiun riveron.

Estis la 29-an de aprilo, komencis malfruiĝi, kaj oni ne povis vidi pli belan sunsubiron.

Trans la akvo etendiĝis ebenaĵo tiel for, kiel oni povis vidi, kaj kontraŭ la ruĝa rubando de la ĉielo svarmis tiuj kavalerianoj kun antaŭen-kurbigitaj ĉakoj, en verdaj jakoj kaj ĉielbluaj pantalonoj kaj kun malgranda kartoĉujo sub la brako. Ankaŭ malantaŭe amaso da lancoj estis videblaj. Serĝento Pinto rekonis ilin kiel rusajn ĉasistojn sur ĉevaloj kaj kozakojn. Li ankaŭ rekonis la riveron kaj diris, ke estas Saal.

Ni proksimiĝis kiel eble plej al la akvo por pafi al la kavalerianoj, kiuj retiriĝis pli foren kaj eĉ malaperis sub la ruĝa ĉielo. Tiam ni starigis la bivakon apud la rivero kaj lokis gardostarantojn. Maldekstre ni ekvidis grandan vilaĝon. Taĉmento direktis si tien por provi ekhavi viandon pagante ĝin, ĉar ekde la alveno de la imperiestro oni ricevis la ordonon ĉion pagi.

En la nokto, dum ni kuiris supon, aliaj regimentoj de la divizio alvenis. Ankaŭ ili starigis sian bivakon laŭlonge de la rivero, kaj estis io belega tiuj fajrostrekoj tremetantaj sur la akvo.

Neniu emis dormi. Zebedeus, Klipfel, Fürst kaj mi manĝis el la sama gamelo, kaj ni diris rigardante nin:

«Morgaŭ estos varme, se ni volos transiri la riveron. Niaj kamaradoj en Falsburgo, kiuj prenas sian glason en la bierfarejo la Sovaĝa Homo, ne suspektas, ke ni sidas sur tiu ĉi loko, ĉeborde de rivero, manĝante pecon da bovaĵo kaj ke ni kuŝiĝos sur la teron kaj kaptos reŭmatismon en nia maljunaj jaroj, sen paroli pri la sabrobatoj kaj fusilpafoj, kiuj estos rezervitaj al ni, eble pli frue, ol oni kredas.

«Ba,» diris Klipfel. «Tia estas la vivo. Mi ja mokas pr la ebleco dormi en kotono kaj pasigi unu tagon kiel la alian. Por vivi necesas, ke estu bone al oni hodiaŭ kaj malbone morgaŭ. Tiamaniere la ŝanĝiĝoj estas agrablaj. Kaj koncerne la fusilpafojn, sabrofrapojn kaj bajonet-pikojn, danke al Dio, ni donos tiom da ili, kiom ni ricevos.»

«Jes,» diris Zebedeus, ekbruligante sian pipon. «Koncerne min, mi esperas, ke, se oni sendos min al la alia mondo, mi estos doninta tiom da frapoj, kiom oni donis al mi.»

Ni tiel babiladis dum du aŭ tri horoj. Léger kuŝis sur la grundo en kapoto, la piedojn apud la flamoj, kaj dormis, kiam la gardostaranto kriis je ducent paŝoj de ni:

«Qui vive?»

«Francio!»

«Kiu regimento?»

«La 6-a leĝera.»

Estis marŝalo Ney kaj generalo Brenier kun la oficiroj de la pontonistoj kaj kanonistoj. La marŝalo respondis ‘la 6-a leĝera’, ĉar li bone sciis, kie ni estas. Tio ĝojigis kaj eĉ fierigis nin. Ni vidis lin preterpasi surĉevale kun generalo Souham kaj kvin aŭ ses aliaj superaj oficiroj, kaj malgraŭ la nokto ni bone rekonis lin. La ĉielo estis tute blanka pro steloj, la luno supreniris, kaj oni vidis ĉion preskaŭ kiel en plena tago.

Ili haltis ĉe kurbo de la rivero, kie oni metis ses kanonojn, kaj preskaŭ tuj poste la pontonistoj alvenis kun longa vico da veturliloj ŝarĝitaj per tabuloj, traboj, fostoj kaj ĉio necesa por konstrui du pontojn. Niaj husaroj kuris laŭlonge de la rivero por malŝarĝi la boatojn, la kanonistoj staris apud siaj pecoj por forbalai tiujn kiu volis malhelpi tiun laboron. Longe ni rigardis, kiel la laboro progresas. Ĉiuflanke oni aŭdis krii: «Qui vive? Qui vive?» Estis la regimentoj de la 3-a korpuso, kiuj alvenis.

Ĉe la tagiĝo mi fine ekdormis. Necesis, ke Klipfel skuis min por veki min. Oni batis la apelon en ĉiuj direktoj. La pontoj estis pretaj. Oni estis trairontaj la riveron Saal.

Faladis forta roso. Ĉiuj rapidis sekigi sian fusilon, ruli sian kapoton kaj buki ĝin sur sia sako. Ni helpis unuj la aliajn, kaj Tiam ni enviĉiĝis.

Povis esti tiam la kvara matene. Ĉio estis griza pro nebulo, kiu supreniĝis de la rivero. Du batalionoj jam pasis trans la pontojn, la soldatoj en unu vico, la oficiroj kaj la flago en la mezo. La kanonoj kaj la municiĉaroj pasis poste. Tio kaŭzis surdigan ruliĝadon.

Kapitano Florentin igis nin renovigi la prajmojn, kiam alvenis generalo Souham, generalo Chemineau, kolonelo Zapfel kaj nia komandanto. La bataliono ekmoviĝis. Mi ĉiam rigardis pot vidi, ĉu eble la rusoj alkuras galope, sed nenio moviĝis.

Laŭ tio ke oni alvenis sur la alia bordo, ĉiu regimento formis kvadraton, la fusilon ĉe la piedo. Je la kvina la tuta divizio estis pasinta. La suna disipis la nebulon. Je tri kvaronoj de mejlo dekstren ni vidis malnovan urbon kun pintaj tegmentoj, cepoforma preĝejturo kovrita per ardezoj kaj kun kruco supre, kaj pli malantaŭe kastelon: estis Weissenfels.

Inter ni kaj la urbo etendiĝis profunda terenofaldo. Marŝalo Ney, kiu ankaŭ alvenis, volis scii antaŭ ĉio, kio troviĝas en ĝi. Du rotoj de la 27-a estis malfalditaj en tiraljoroj, kaj la kva- dratoj ekmarŝis en la kutima paŝo: la oficiroj, la pioniroj kaj la tamburistoj marŝis en la mezo, la kanonoj en la intervalo kaj la municiĉaroj post la lasta vico.

Ĉiuj malfidis tiun kavaĵon, des pli ke la antaŭan tagon ni vidis amason da kavalerianoj, kiuj ne povis esti forkurintaj al la vasta ebenaĵo, kiun ni malkovris en ĉiuj direktoj. Estis neeble. Tial mi neniam havis pli da malfido ol en tiu ĉi momento: mi atendis ion. Malgraŭ tio, kiam mi vidis nin ĉiujn regule marŝantaj en viĉoj, la fusilojn ŝarĝitajn, nian flagon en la batalfronto, niajn generalojn malantaŭe plenajn je memfido, kiam mi vidis nin tiel marŝantaj sen rapidi kaj aŭdante nin amase paŝi kune, tio donis al mi kuraĝon. Mi diris al mi mem: «Eble ke ekvidante nin, ili forkuros. Tio estus la plej bona afero por ili kaj por ni.»

Mi trovis en la dua vico post Zebedeus en la fronto, kaj oni povas imagi, ke mi malfermis la oklojn! De tempo al tempo mi rigardis en la direkto de la kvadrato, kiu antaŭeniris sur la sama linio, kaj mi vidis la marŝalon en la mezo kun sia armestabo. Ĉiuj levis la kapon, iliajn grandajn ĉapelojn surmetitajn transverse por vidi de malproksime kio okazas.

Tiam la tiraljoroj alvenis apud la ravino, kiu estis borderita per vivaj arbustoj kaj heĝoj. Jam kelkajn momentoj antaŭe mi vidis pli fore en la alia flanko ion moviĝi kaj brili kiel spikoj tra kiu pasas vento. La ideo venis al mi, ke la rusoj povas esti tie kun siaj lancoj kaj sabroj. Tamen estis malfacile kredi tion. Sed en la momento, kiam niaj tiraljoroj proksimiĝis al erikejo, kaj la pafado komenciĝis sur pluraj lokoj, mi klare vidis, ke estas lancoj. Preskaŭ tuj fulmo ekbrilis fronte al ni kaj kanono ektondris. Tiuj rusoj havis kanonojn. Ili pafis al ni. Mi ne scias pro kiu bruo mi turnis la kapon, sed mi vidis grandan truon en la vicoj maldekstre.

Samtempe mi aŭdis kolonelon Zapfel, kiu diris trankvile:

«Densigu la vicojn!»

Kaj kapitano Flotentin ripetis:

«Densigu la vicojn!»

Tio fariĝis tiel rapide, ke mi ne havis tempon pensi. Sed kvindek pasojn pli malproksimen ekbrilis alia fumo kaj aŭdiĝis la sama bruo en la vicoj – kvazaŭ forta vento, kiu pasis, kaj mi vidis denove truegon, tiufoje dekstre.

Kaj ĉar post ĉiu kanonpafo de la rusoj la kolonelo kriis: «Densigu la vicoj», mi komprenis, ke ĉiufoje estis truo. Tiu ideo tute konfuzis min, sed necesis ja marŝi.

Mi ne kuraĝis pensi pri tio, kaj mi deturnis mian menson de tio, kiam generalo Chemineau, kiu ĵus eniris nian kvadraton, kriis per terura voĉo:

«Unua vico, genuon teren… mallevu bajoneton. Pretigu fusilon!»

Ĉar Zebedeus estis metinta la genuon teren, mi iel troviĝis en la unua vico. Sajnis al mi, ke mi vidis ankoraŭ alproksimiĝi en rekta linio tiun amason da ĉevaloj kaj rusoj kurbiĝintaj antaŭen, la sabron en la mano, kaj mi aŭdis la generalon trankvile diri malantaŭ ni, kvazaŭ dum ekzerco:

«Atentu pri la komando pafi. – Alŝultrigu fusilon… Pafu!»

Ni pafis, la kvar kvadratoj kune. Oni estus kredinta, ke la ĉielo falis. Apenaŭ la fumo iomete supreniris, ni vidis la rusojn, kiuj revenis galope. Sed niaj kanonoj tondris, kaj niaj kugloj iris pli rapide ol iliaj ĉevaloj.

«Ŝargu!» kriis la generalo.

Mi ne kredis, ke mi iam en la vivo havis tian plezuron.

«Jen! Jen! Ili forkuras!» mi diris al mi mem.

Ĉiuflanke oni aŭdis la krion: «Vivu la Imperiestro!»

En mia ĝojo mi kriis kiel la aliaj. Tio daŭris minuton. La kvadratoj denove ekmarŝis, oni jam kredis, ke ĉio estas finita, sed je ducent aŭ tricent paŝoj de la ravino aŭdiĝis granda bruo, kaj por la dua fojo la generalo kriis:

«Halt!… Genuon teren!… Mallevu bajoneton!»

La rusoj eliris el la kavaĵo kiel vento por fali sur nin. Ili alvenis ĉiuj kune: la grundo tremis. Oni ne plu aŭdis komandojn. Sed la natura prudento de la francaj soldatoj avertis ilin, ke ili devas pafi en tiun amason, kaj la pafoj ekruliĝis kiel rulbatado de tamburoj ĉe la grandaj revuoj. Tiuj kiuj neniam aŭdis tion, ne povas bildigi tion al si. Iuj rusoj alvenis ĝis ĉe ni. Oni vidis ilin stari en la fumo, tiam, tuj poste, oni vidis plu neniun.

Post kelkaj momentoj, ĉar oni faris nenion alian ol ŝargi kaj pafi, la terura voĉo de generalo Chemineau resonis, kriante: «Cesu pafi!»

Oni preskaŭ ne kuraĝis obei. Ĉiuj rapidis ankoraŭ pafi kuglon. Sed kiam la fumo disipiĝis, oni vidis grandan amason da kavalerianoj resuprengalopi la transan flankon de la ravino.

Oni tuj malfaldis la kvadratojn por marŝi en kolonoj. La tamburistoj batis la atakon, niaj kanonoj tondris.

«Antaŭen!… Antaŭen!… Vivu la Imperiestro!…»

Ni malsupreniris en la ravinon trans amason da ĉevaloj kaj rusoj ankoraŭ moviĝantaj surtere, kaj supreniris per rapidaj paŝoj la kontraŭan taluson en la direkto de Weissenfels. Ĉiuj kozakoj kaj ĉasistoj, la kartoĉujon sur la lumbo kaj la dorson falditan, galopadis antaŭ ni tiel rapide kiel ili povis: la batalo estis gajnita!

Sed en la momento, kiam ni proksimiĝis al la ĝardenoj de la urbo, iliaj kanonoj, kiujn ili kuntrenis kaj metis malantaŭ specon de fruktarbejo, sendis al ni kuglegojn, el kiuj unu rompis la hakilon de pioniro Merlin, forportante lian kapon. La kaporalo de la pioniroj, Thomé, mem havis la dekstran brakon rompita per peco de la hakilo. Necesis fortranĉi lian brakon vespere en Weissenfels. Tiam oni komencis kuri, ĉar ju pli baldaŭ oni alvenis, des malpli la aliaj havis tempon por pafi: ĉiuj lomprenis tion.

Ni eniris la urbon en tri lokoj, trairante heĝojn, ĝardenojn, lupolstangojn, kaj saltante trans murojn. La marŝalo kaj la generalo kuris post ni. Nia regimento eniris tra avenuo borderita per poploj, kiu staris laŭlonge de tombejo. Kiam ni atingis la placon, alia kolono alvenis tra la ĉefa strato.

Tie ni haltis, kaj la marŝalo, sen perdi unu minuton, sendis la 27-an iri kapti iun ponton kaj provi tranĉi la retiriĝon de la malamiko. Dum tiu tempo la resto de la divizio alvenis kaj lokis sin laŭvice sur la placon. La urbestro kaj la konsilianoj de Weissenfels staris antaŭ la pordo de la urbodomo por bonvenigi nin.

Kiam ni estis retrovintaj niajn lokojn en al vicoj, la marŝalo, princo de Moskvo, paŝis antaŭen ĝis antaŭ nia batalfronto kaj goje diris al ni:

«Bone! Bone! Mi estas kontenta pri vi! La Imperiestro ekscios vian belegan konduton… Estas bone!…»

Li ne povis malhelpi sin ridi, ĉar ni estis kurintaj al la kanonoj.

Generalo Souham rimarkis:

«Ĉio iras glate.»

«Jes, jes,» la marŝalo respondis, «tio estas en nia sango, tio ests en nia sango.»

Mi ĝojis, ke mi eliris nevundita el tiu afero.

La bataliono restis tie ĝis la morgaŭo. Oni loĝigis nin ĉe civiluloj, kiuj timis nin kaj donis al ni ĉion, pri kio ni petis. La 27-a revenis vespere. Ĝi estis loĝigita en la malnova kastelo. Ni estis tre lacaj. Fuminte du aŭ tri pipojn kune, dum ni rakontis pri nia gloro, Zebedeus, Klipfel kaj mi iris dormi en la butiko de ĉarpentisto sur amaso da rabotaĵoj, kaj ni restis tie ĝis noktomezo, momento en kiu oni batis la apelon. Necesis ekstari. La ĉarpentisto donis al ni brandon, kaj ni eliris. Falis akvo amase. Tiun saman nokton la bataliono iris bivaki antaŭ la vilaĝo Klepen je du horoj de Weissenfels. Ni ne estis tre kontentaj pro la pluvo.

Pluraj aliaj taĉmentoj venis aliĝi al ni. La imperiestro alvenis en Weissenfels, kaj la morgaŭon, je la kvina matene, la bataliono reekmarŝis kiel avangardo.

Fronte al ni fluadis rivero nomata Rippach.

Anstataŭ deturniĝi por iri al ponto, ni transiris surloke. Ni havis akvon ĝis la ventro, kaj retirante miajn ŝuojn el la koto, mi pensis: «Se oni estus rakontinta tion al mi antaŭe, kiam mi timis ekhavi nazkataron ĉe sinjoro Gulden, kaj ŝanĝis la ŝtrumpojn dufoje semajne, mi ne estus povinta kredi tion ĉi! Okazas ja teruraj aferoj en onia vivo!»

Dum ni laŭiris la riveron kontraŭflue sur la transa boro, ni malkovris inter la kanoj sur la altaĵoj maldekstre bandon da kozakoj, kiuj observadis nin. Ili malrapide sekvis nin sen kuraĝi ataki, kaj mi komprenis, ke koto estas tamen bona al io.

Tiel ni iradis jam horon – jam estis tagiĝinta – kiam subite terura pafado kaj kanontondrado igis nin turni la kapon en la direkto de Klepen. La komandanto, sur sia ĉevalo, rigardis trans la kanojn.

Tio daŭris longe. Serĝento Pinto diris:

«La divizio antaŭeniras. Ĝi estas atakata.»

La kozakoj ankaŭ rigardis, sed nur post unu horo ili malaperis. Tiam ni vidis la divizion alproksimiĝi en kolonoj dekstre tra la ebenaĵo, forpelante amason da rusa kavalerio.

«Antaŭen!» kriis la komandanto.

Kaj ni kuris sen scii kial, ĉiam sekvante la rivero kontraŭflue, tiel ke ni alvenis ĉe malnova ponto, kie kunfluis la riveroj Rippack kaj Gruna. Ni devis haltigi la malamikon sur tiu loko. Sed la kozakoj jam malkovris nian ruzon, kaj ilia tuta armeo retiriĝis malantaŭ Gruna, travadante la riveron. Tiam la divizion aliĝis al ni, kaj ni aŭdis, ke marŝalo Bessières estis mortigita per kanonkuglo.

De tiu ponto ni ekiris bivaki antaŭ la vilaĝo Gorschen. La famo kuris, ke granda batalo estas preparata, kaj ke ĉio kio okazis ĝis nun, estis nur komenco por testi ĉu la rekrutoj bone eltenas la pafadon. Ĉiu povas imagi la pensojn de prudenta viro kiu troviĝis tie kontraŭvole inter senzorguloj kiel Fürst, Zebedeus kaj Klipfel, kiuj ĝojis, kvazaŭ tiaj eventoj povus alporti al ili ion alian ol fusilpafojn, sabrofrapojn kaj bajonetpikojn.

La tutan reston de tiu tago kaj eĉ parton de la nokto, pensante pri Trinel, mi preĝis Dion, ke Li protektu mian vivon kaj konservu miajn manojn, kiuj estas necesaj al ĉiuj malriĉuloj por vivteni sin kaj sian familion.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.