La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

VI

Oni devas esti vidinta la urbodomon de Falsburgo la matenon de la 15-a de januaro 1813 dum la lotado. En tiu tago okazis grava evento: se oni malgajnus ĉe la lotado, oni estus devigita forlasi siajn gepatrojn, amikojn, bovojn, sian vilaĝon kaj teron aŭ urbon por iri lerni Dio-scias-kie: «Un’ du! Un’ du! Halt! Kapon dekstren!… Kapon maldekstren!… Prezentu fusilon!… k.t.p.»

«Jes, tio estas grava afero, sed oni kutimiĝos al ĝi, kaj oni povos diri al si, plena je memfido: ‘Post sep jaroj mi retrovos mian malnovan neston, miajn gepatrojn kaj eble ankaŭ mian amatinon… Mi vidos la mondon… Mi eĉ havos la rajton fariĝi poste arbargardisto aŭ ĝendarmo!»

Tio konsolas la prudentajn virojn. Sed se dum tiu tempo vi havus la malbonan ŝancon perdi la vivon, ĉio estus finita. El cent ofte eĉ ne unu revenis hejme. La ideo foriri por ĉiam preskaŭ ne povis eniri vian kapon.

Tiun tagon tiuj de Hardberg, Garbourg kaj Quatre-vents devis loti la unuaj, tiam tiuj de la urbo, kaj poste tiuj de Vechem kaj Mittelbronn.

Mi ellitiĝis frumatene, kaj kun la du kubutoj sur la labortablo, mi komencis rigardi defili ĉiujn tiujn homojn: la knaboj en bluzoj, la povraj maljunulinoj en lana jupo kaj kazakeno kun kurbiĝinta dorso, konsternita vizaĝo kaj bastono aŭ pluvumbrelo sub la brako. Multaj alvenis kun sia tuta familio.

La sinjoro subprefekto de Sarrebourg en arĝentkolora ŝultromanteleto, kaj lia sekretario, alvenintaj la antaŭvesperon en la Ruĝa Bovo, ankaŭ rigardis tra la fenestro.

Je la oka sinjoro Gulden, matenmanĝinte, komencis labori. Mi faris nenion kaj rigardis, kiam urbestro Parmentier kaj lia adjunkto venis asisti la sinjoron subprefekton.

La lotado komenĉiĝis je la naŭa, kaj baldaŭ oni aŭdis resoni tra la stratoj la klarneton de Pfiffer-Karl kaj la violonon de la granda Andres. Ili ludis la Marŝon de la Svedoj. Akompanata de tiu melodio, miloj da povraj diabloj estis forlasontaj por ĉiam la malnovan Alsacon.La lotontoj dancadis, balanciĝadis, brakon en brako, eligadis kriojn kiuj kapablis fendi la nubojn, kaj frapadis la grundon per la kalkanumoj, svingante siajn ĉapelojn kaj provante ŝajni gajaj, dum ili havis la morton en la koro… Sed fine tio estis la kutimo. Kaj la granda Andres, magra, rigida, flava kiel ligno, kun sia kamarado, tute ronda, kun vangoj ŝveliĝintaj ĝis la oreloj, similis al tiuj estaĵoj kiuj kondukas onin al la tombejo, babilante inter si pri indiferentaĵoj.

Mi ĵus estis surmetinta mian ĵaketon kun hirundovosto kaj mian kastorharan ĉapelon por eliri, kiam onklino Gredel kaj Trinel eniris.

«Bonan tagon, sinjoro Gulden,» ili diris, «ni venas a l la konskripcio.»

Li tuj vidis, ke Trinel estis plorinta. Ŝiaj okuloj estis ruĝaj, kaj ŝi pendigis sin je mia kolo, dum ŝia patrino turniĝis ĉirkaŭ nin.

Sinjoro Gulden demandis ilin:

«Ĉu jam baldaŭ devas alveni la horo por la junuloj de la urbo?»

«Jes, sinjoro Gulden,» respondis Trinel per malforta voĉo. «Tiuj de Hardenberg jam finis.»

«Bone, bone …Nu, Josef, la tempo urĝas: vi devas foriri,» li diris. «Sed ne ĉagreniĝu. Ne timu. Tiu lotadoj okazas nur pro la formo. Jam delonge oni ne plu gajnas, kaj se oni gajnas nun, oni malgajnos post du aŭ tri jaroj: ĉiuj numeroj estas malbonaj! Kiam la revizia konsilantaro kunvenos, ni vidos, kio estas bona por fari. Hodiaŭ oni donas al la homoj specon de kontentiĝo per tiu lotado… Sed ĉiuj malgajnos!»

«Estas tute egale,» replikis onklino Gredel, «Josef gajnos.»

«Jes, jes,» diris sinjoro Gulden ridentante, «tio nepre okazos.»

Tiam mi eliris kun Trinel kaj onklino Gredel, kaj ni iris al la granda placo, kien rapidis homamaso. En la butikoj dekoj da lotontoj aĉetis rubandon, forpuŝante unuj la aliajn antaŭ la vendotabloj. Oni vidis ilin ploradi, kantante kiel frenezuloj. Aliaj en la gastejoj ĉirkaŭbrakis unuj la aliajn singultante, sed ĉiam kantante. Du aŭ tri muzikbandoj el la ĉirkaŭaĵo, tiuj de la cigano Waldteufel, tiu de Rosselkasten kaj tiu de Georges Adam, alvenis kaj intermiksiĝis per korŝiraj kaj timigaj melodioj.

Trinel premis mian brakon, onklino Gredel sekvis nin.

Fronte al la gardistejo mi de fore rekonis la kolportiston Pinacle, kiu estis malferminta sian bulegon[20] sur tableto. Tuj apude staris longa ligna stango kun multaj rubandoj, kiujn li vendis al la lotontoj.

Mi rapidis preteriri lin, kiam li kriis:

«He, lamulo! Halt! Halt! Venu do… Mi gardis belan rubandon por vi. Vi bezonas belegan… La rubandon de tiuj kiuj gajnas!»

Li svingis super la kapo grandan nigran rubandon, kaj mi nevole paliĝis. Sed kiam ni supreniris la ŝtupojn de la urbodomo, ia lotinto ĝuste malsupreniris. Estis Klipfel, la forĝisto de ĉe la Franca Pordego. Li ĵus tiris la numeron ok kaj jam de fore ekkriis:

«Nigran rubandon, Pinacle nigran rubandon!… Alportu ĝin, kiom ajn ĝi kostas!»

Lia vizaĝo estis sombra malgraŭ lia rido. Lia malgranda frato Johann ploris kaj kriis post li:

«Ne, Jakob, ne la nigran rubandon!»

Sed Pinacle jam ligis la rubandon ĉirkaŭ la ĉapelo de la forĝisto, dum li diris:

«Jen kion ni nun bezonas… Ni ĉiuj estas mortontaj… Ni devas porti nia funebron!»

Kaj per sovaĝa voĉo li kriis:

«Vivu la Imperiestro!»

Mi estis kontenta vidi tiun rubandon ĉirkaŭ la ĉapelo de Klipfel prefere ol ĉirkaŭ la mia, kaj mi rapide glitis en la homamason por eskapi al Pinacle.

Ni devis multe peni por eniri sub la volbon de la urbodomo kaj supreniri la malnovan kverkan ŝtuparon, laŭ kiu la homoj supren- kaj malsupreniris kiel en vera formikejo. Tra la granda supra salono promenadis ĝendarmo Kelz, konservante kiel eble plej la ordon. Kaj en la konsilantara ĉambro, flanke de tiu, kie troviĝis pentrita damo Justeco kun rubando sur la okuloj, oni aŭdis krii la numerojn. De tempo al tempo lotinto eliris ĝis kun pro sango ŝvelinta vizaĝo, fiksante sian numeron al sia ĉapelo kaj forirante tra la homamaso kun klinita kapo kiel furioza virbovo, kiu jam ne vidas klare kaj volas rompi siajn kornojn kontraŭ muro. Aliaj kontraŭe trapasis palaj kiel mortintoj.

La fenestroj de la urbodomo estis malfermitaj. Ekstere oni aŭdis la kvin aŭ ses muzikbandojn ludi samtempe. Estis terura kakofonio.

Mi premis la manon de Trinel, kaj malrapide ni alvenis tra tiun homamason en la salono, kie la sinjoro subprefekto, la urbestro kaj la sekretario, sidante sur sia tribuno, laŭte kriis la numerojn, kiel oni prononcas juĝojn, ĉar ĉiuj numeroj estis veraj juĝoj.

Ni longe atendis.

Mi jam ne havis unu guton da sango en miaj vejnoj, kiam oni kriis mian nomon. Mi antaŭeniris sen vidi nek aŭdi, metis la manon en la keston kaj tiris mian numeron. La sinjoro subprefekto prenis ĝin kaj kriis: «La numero dek sep!»

Tiam mi senvorte foriris, Trinel kaj onklino Gredel venis post mi. Ni desendis al la placo, kaj respirante iom da freŝa aero, mi memoris, ke mi tiris la numeron dek sep.

«Mi tamen metis ion en vian poŝon,» diris onklino Gredel, «sed tiu fripono Pinacle ĵetis malbonan sorton sur vin.»

Samtempe ŝi tiris el mia poŝo ŝnurpecon. Dikaj ŝvitgutoj fluis de mia friunto. Trinel estis tute pala, kaj tiam ni reiris al la domo de sinjoro Gulden.

«Kiun numeron vi havas, Josef?» li demandis min.

«Dek sep,» respondis la onklino, sidiĝante kun la manoj sur la genuoj.

Momenton sinjoro Gulden ŝajnis konfuzita, sed tiam li diris:

«Tiel bona kiel alia… Ĉiuj foriris… Necesas replenigi la kadrojn. Tio signifas nenion por Josef. Mi iros viziti la sinjoron urbestron kaj la sinjoron komandanton de la urbo… Ne por mensogi, sed por diri, ke Josef lamas, kion scias la tuta urbo. Sed en ilia hasto ili povas esti pretervidinta tion. Tiam, ne maltrakviklĝu, havu fidon.»

Tiuj vortoj trankviligis onklinon Gredel kaj Trinel, kiuj reiris al Quatre-Vents, plenaj je bona espero. Sed por mi estis alia afero. Ekde tiu momento mi havis plu nenian trankvilan minuton, nek tage, nek nokte.

La imperiestro havis bonan kutimon: li ne lasis la rekrutojn suspiri hejme. Tuj post la lotado alvenis la revizia konsilantaro, kaj kelkajn tagojn poste la marŝordono. Li ne agis kiel tiuj dentelŝiristoj, kiuj unue montras al vi siajn prenilojn kaj kroĉiletojn kaj longe rigardas en vian buŝon, tiel ke vi ekhavas kolikon antaŭ ol ili decidiĝas: li iras rekt al sia celo.

Tri tagojn post la lotado la revizia konsilantaro estis en la urbodomo kun ĉiuj urbestroj de la kantono kaj kellakj gravuloj por doni informojn en kazo de bezono.

La antaŭan tagon sinjoro Gulden estis surmetinta sian grandan kaŝtankoloran kapoton kaj sian belan perukon por iri restreĉi la horloĝon de la sinjoro urbestro kaj de la sinjoro komandanto. Li revenis kun ridanta mieno kaj diris al mi:

«Ĉio iras glate. La sinjoro urbestro kaj la sinjoro komandanto bone scias, ke vi lamas. Tio estas sufiĉe klara, diable! Ili tuj respondis al mi: ‘Hej, sinjoro Gulden, tiu junulo lamas. Pro kio do paroli pri li? Ne maltrankviliĝu: ni ne bezonas handikapulojn, sed soldatojn!’»

Tiuj vortoj ŝmiris balzamon sur mia koro, kaj tiun nokton mi dormis kiel beatulo. Sed la morgaŭon angoro reprenis min. Mi bildigis al mi, kiom da viroj kun fizikaj mankoj tamen foriris, kaj kiom da aliaj havis la madelikatecon inventi ilin por trompi la konsilantaron: ekzemple glutante noceblajn aferojn por paligi sin, aŭ bandaĝante kruron por doni al si varikon, aŭ ŝajnigante esti surdaj, blindaj, idiotaj. Pensante pri tiuj aferoj, mi bedaŭris esti nesufiĉe lama, kaj ankaŭ mi, sen averti sinjoron Gulden, trinkis en mia angoro la tutan vinagron kiu troviĝis en boteleto de la vinagro- kaj oleokompleto. Poste mi vestis min, kredante havi la mienon de elterigito, ĉar la vinagro estis tre forta kaj prilaboris mian internon. Sed kiam mi eniris la ĉambron de sinjoro Glden, tiu ĉi, apenaŭ vidinte min, ekkriis:

«Josef, kio estas al vi? Vi estas ruĝa kiel virkoko!»

Kaj mi rigardante min en spegulo, vidis, ke mi estas ruĝa ĝis sur la pinto de mia nazo kaj miaj oreloj. Tiam mi timiĝis, ĉar anstatŭ paliĝi mi ruĝiĝis ankoraŭ pli, kaj en mia mizero mi ekkriis:

«Nun mi pereos! Mi aspektos kiel knabo, kiu ne havas mankoj, sed eĉ fartas tre bone. La vinagro supreniris en mian kapon.»

«Kiu vinagro?» demandis sinjoro Gulden.

«Tiu de la vinagro- kaj oleokompleto. Mi trinkis ĝin por havi palan mienon, kiel oni rakontas pri fraŭlino Schlapp, la orgenistino. Ho, Dio mia, kian malbonan ideon mi havis!»

«Tio ne malhelpas, ke vi estas lama,» diris sinjoro Gulden. «Sed vi volis trompi la konsilantaron, kaj tio ne estas honesta! Sed jen sonoras la naŭa kaj duono. Werner venis averti min hieraŭ, ke via vico estas je la deka… Do rapidu!»

Mi do devis foriri en tiu stato. La fajro de la vinagro eliris tra miaj vangoj. Kiam mi renkontis la onklinon kaj Trinel, kiuj atendis min sub la volbo de la urbodomo, ili apenaŭ rekonis min.

«Kiel kontenta kaj ĝoja vi aspektas diris al mi onklino Gredel!»

Aŭdante tion, mi certe estus sveninta, se la vinagro ne estus subteninta min malgraŭ mi. Mi do supreniris la ŝtuparon en eksterordinara konfuzo sen povi movi la langon por respondi, tiom da honto mi sentis pri mia stultaĵo Supre jam estis ricevitaj pli ol dudek kvin lotintojn kiuj pretendis fizikan mankon, kaj pli ol dudek kvin aliaj, sidantaj sur benko kontraŭ la muro, rigardis teren kun pendantaj vangoj, atendante sian vicon.

La maljuna ĝendarmo Kelz kun sia granda ĉapelo kun kornoj promenadis tien kaj reen. Tuj kiam li vidis min, li haltis kvazaŭ mirigita, tiam ekkriis:

«Bone, bone! Jen fine junulo kiu ne estas ĉagrenita foriri: la amo de la gloro radias el liaj okuloj!»

Kaj metante manon sur mian ŝultron, li diris:

«Estas bone, Josef, mi antaŭdiras al vi, ke vi estos kaporalo fine de la militiro.»

«Sed mi lamas!» mi ekkriis, indigna.

«Vi lamas!» diris Kelz, palpebrumante kaj ridante. «Vi lamas! Estas egale. Kun tia mieno oni ĉiam sukcesos.»

Li apenaŭ finis siajn vortojn, la pordo de la salono, kie sidis la revizia konsilantaro, malfermiĝis, kaj Werner, la alia ĝendarmo, elmetis la kapon kaj kriis per raŭka voĉo:

«Josef Seitz!»

Mi eniris, lamante tiom, kiom mi povis, kaj Werner refermis la pordon. La kantonaj urbestroj, la sinjoro subprefekto kaj la sinjoro urbestro de Falsburgo sidis en duoncirklo en foteloj, kaj la sekretario Freylig ĉe sia tablo. Iu lotinto kun longaj haroj pendantaj sur liaj okuloj, nuda kolo kaj malfermita buŝo por suspiri, aspektis kiel viro kiun oni intencis pendumi. Du kuracistoj, la sinjoro ĥirurgo-majoro de la hospitalo kaj alia ĥirurgo en uniformo interparolis meze de la salono. La subprefekto turnis sin al mi:

«Malvestu vin»

Kaj mi malvestis min ĝis la ĉemizo, kiun Werner deprenis de mi. La aliaj rigardis.

La sinjoro subprefekto diris:

«Jen sanega junulo.»

Tiuj vortoj kolerigis min. Malgraŭ tio mi respondis honeste:

«Sed mi lamas, sinjoro subprefekto.»

La ĥirurgoj rigardis min, kaj tiu de la hospitalo, al kiu la sinjoro komandanto sendube estis parolinta pri mi, diris:

«La maldekstra kruro estas iomete pli mallonga.»

«Ba!» diris la alia. «Ĝi estas solida.»

Tiam, metante manon sur mian bruston:

«La staturo estas bona,» li diris. «Tusu.»

Mi tusis kiel eble plej malforte, sed li tamen trovis, ke mihavas bonan tembron, kaj tiam li diris:

«Rigardu tiujn kolorojn. Jen kio nomiĝas bona sango!»

Komprenante, ke oni prenos min, se mi dirus nenion, mi respondis:

«Mi trinkis vinagron.»

«Ha! Tio pruvas, ke vi havas bonan stomakon, ĉar vi ŝatas vinagron.»

«Sed mi lamas!» mi ekkriis, ĉagrenite.

«Ba! Ne ĉagreniĝu,» replikis tiu viro. «Mi certigas vin, ke via kruro estas solida.»

«Tio ne malhelpas,» diris la sinjoro urbestro de Falsburgo, «ke tiu ĉi junulo lamas ekde sia naskiĝo. Tiu fakto estas konata en la tuta Falsburgo.»

«Sendube,» diris la ĥirurgo de la hospitalo, «la maldekstra kruro estas iom tro mallonga.»

«Tio estas kazo de sendevigo.»

«Jes,» diris la urbestro, «mi estas certa, ke tiu ĉi junulo ne povos elteni longan marŝon. Li jam postrestos survoje dum la dua etapo.»

La una kuracisto diris plu nenion.

Mi jam kredis, ke mi estas savita de la milito, kiam la sinjoro subprefekto demandis min:

«Ĉu vi estas Josef Seitz?»

«Jes, sinjoro subprefekto,» mi respondis.

«Nu, sinjoroj, aŭskultu,» li diris, eligante leteron el sia paperujo.

Li komencis legi leteron, en kiu oni rakontis, ke ses monatojn antaŭe mi vetis, ke mi povas iri al Saverne kaj reveni de tie pli rapide ol Pinacle, ke ni demetis tiun vojon kune en malpli ol tri horoj, kaj ke mi gajnis.

Malfeliĉe, tio estis vera. Tiu fripono Pinacle ĉiam nomis min lamulo, kaj en mia kolero mi vetis kun li. Ĉiuj sciis tion, kaj mi do ne povis aserti la kontraŭon.

Ĉar mi restis konfuzita, la unua ĥiruigo diris:

«Jen kio decidas pri la demando. Vi povas revestu vin.»

Kaj turnante sin al la sekretario, li diris:

«Taŭga por la servo.

Mi revestis min en terura malespero.

Werner vokis alian. Mi atentis pri nenio plu. Iu helpis min sur la ŝtuparo, kaj kiam Trinel demandis min, kio okazis, mi eligis teruran singulton, kaj mi estus falinta desupre malsupren, se la nklino ne estus subteninta min.

Ni eliris tra la malantaŭa pordo kaj transiris la malgrandan placon. Mi ploris kiel infano kaj Trinel ankaŭ. Sub la halo, en la ombro, ni haltis kaj ĉirkaŭbrakis nin.

Onklino Gredel kriis:

«Ha! Tiuj rabistoj!… Ili forprenas nun ankaŭ la lamulojn kaj invalidojn! Ili bezonas ĉiujn! Ili venu do ankaŭ forpreni nin!»

La homoj kuniĝis antaŭ la tablo de buĉisto Sepel, kiu, distranĉante sian viandon, diris:

«Patrino Gredel, nome de la ĉielo, silentu… Oni kapablus meti vin en prizonon.»

«Nu, oni metu min en pizonon,» ŝi kriis, «oni masakru min. Mi diras, ke la viroj estas malkuraĝuloj, ĉar il permesas tiujn hororaĵojn!»

Sed kiam la urba serĝento alproksimiĝis, ni kune foriris plorante. Ni deturniĝis ĉirkaŭ la angulon de la kafejo Hemmerle, kaj ni eniris nian domon. La homoj rigardis nin de malantaŭ siaj fenestroj, dirante unuj al la aliaj:

«Jen ankoraŭ unu kiu foriros.»

Sciante, ke onklino Gredel kaj Trinel venos vespermanĝi ĉe ni, sinjoro Gulden alportigis de la Ora Ŝafo farĉitan anseron kaj du botelojn da bona alsaca vino. Li estis certe, ke Josef estis deklarita netaŭga por la militservo. Tial, kia estis lia surprizo, kiam li aŭdis ilin nun eniri kune kun maĝojaj mienoj.

«Kio estas?» li demandis, repuŝante sian silkan ĉapon sur la nukon kaj rigardante nun per grande malfermitaj okuloj.

Mi ne havis la forton respondi lin. Mi ĵetis min en la divanon, ekplorante. Trinel sidiĝis apud min, la brakojn ĉirkaŭ mia kolo, kaj niaj singultoj duobliĝis.

Onklino Gredel diris:

«a rabistoj prenis lin.»

«Tio estas neebla!» elkriis sinjoro Gulden. «Tio montras nur la krimecon de tiuj homoj.»

Kaj koleriĝante pli kaj pli, ŝi ekkriis:

«Do ne plu okazas revolucio! Tiuj banditoj estos do ĉiam la mastroj!»

«Nu, patrino Gredel, trankviliĝu,» diris sinjoro Gulden, «nome de la ĉielo, ne kriu tiel forte. Josef, racie rakontu al ni la aferon. Ili eraris… Alie ne eblas… La sinjoro urbestro kaj la komandanto diris do nenion?»

Ĝemante mi rakontis la historion de la letero, kaj onklio Gredel, kiu sciis nenion pri tio, komencis kriegi, levante la pugnojn:

«Ha! La rabistoj! Donu Dio, ke Pinacle ankoraŭfoje eniru mian domon! Mi fendos lian kapon per mia hakilo!»

Sinjoro Gulden estis konsternita.

«Kiel do? Vi ne diris, ke tiu historio estas falsa!» li diris. «Tiu historio estas do vera?»

Kaj ĉar mi mallevis la kapon, sen respondi, li aldiris, kunigante la manojn «Ha! Tiuj junuloj, ili pensas pri nenio… Kia nesingardeco!… Kia nesingardeco!»

Li promenis tien kaj reen tra la ĉambro. Tiam li residiĝis por viŝi siajn okulvitrojn, kaj onklino Gredel diris:

«Jes, sed tamen ili ne havos lin. Iliaj malicoj servos al nenio. Ĉi-vespere Josef estas en la montaro survoje al Svisio.»

Aŭdinte tion, sinjoro Gulden fariĝis grava. Li kuntiris la brovojn kaj respondis post momento:

«Estas malfeliĉo, ĉar Josef vere lamas… Oni agnoskos tion poste. Li ne povos marŝi du tagojn sen postresti kaj malsaniĝi. Sed vi malpravas, patrino Gredel, ĉar parolante tiamaniere vi donas al li malbonan konsilon.»

«Ĉu malbonan konsilon?» ŝi demandis. «Ĉu ankaŭ vi estas por la mortigo de niaj junuloj?»

«Tute ne,» li respondis trankvile, «mi ne ŝatas la militojn, precipe ne tiujn, dum kiuj centoj da miloj da viroj perdas la vivon pro la gloro de unu sola. Sed tiuj militoj finiĝos. Ne por akiri gloron kaj reĝejojn oni rekrutas nun soldatojn, sed por defendi la landon, kiun oni kompromitis per tiraneco kaj tro granda ambicio. Malfeliĉe la rusoj proksimiĝas, la prusoj kuniĝas kun ili, kaj niaj amikoj, la aŭstroj, atendas nur la bonan okazon por ĵeti sin sur nian dorson. Se ni ne iros renkonte al ili, ili venos ĉe nin, ĉar ni havos la tutan eŭropon kontraŭ ni kiel en 1793. Estas do tute alia afero ol niaj militoj en Hispanio, Rusio kaj Germanio. Kaj mi, kiel ajn maljuna mi estas, patrino Gredel, se oni bezonos la veteranojn de la Respubliko, mi hontus iri fari horloĝojn en Svisio, dum aliaj verŝas sian sangon por defendi la patrion. Cetere, bone aŭskultu tion ĉi: la dezertintoj estos ĉie malestimataj. Farinte fifaron, oni plu nenie havos radikojn, oni ne plu havos patron, nek patrinon, nek vilaĝon, nek patrion… Oni juĝis sin nekapabla plenumi la unuan el siaj devoj, kiu estas la devo ami kaj subteni sian landon, eĉ se ĝi malpravas.»

Li diris nenion plu pri la aferon en tiu momento kaj sidiĝis ĉe la tablon kun grava mieno.

«Ni nun manĝu,» li aldiris post momento da silento. «Jen jam sonoras la tagmezo. Patrino Gredel klaj Trinel, sidiĝu tien.»

Ili sidiĝis, sed ne manĝis. Mi pripensis la vortojn de sinjoro Gulden, kiuj ŝajnis ĝustaj al mi. Onklino Gredel kunpremis la lipojn, kaj de tempo al tempo ŝi rigardis min por vidi, kion mi pensas. Fine ŝi diris:

«Mi mokas pri lando, kie oni forprenas la familipatrojn kaj knabojn! Se mi estus Josef, mi tuj forkurus.»

«Aŭskultu, onklino Gredel,» mi respondis al ŝi, «vi scias, ke mi ŝatas nenion pli ol pacon kaj trankvilecon. Sed tamen mi ne volus fuĝi kiel senlandano al alia lando. Malgraŭ tio mi faros kion volos Trinel: se ŝi diros al mi, ke mi iru al Svisio, mi iros!»

Tiam Trinel, klinante la kapo por kaŝi siajn larmojn, mallaŭte diris:

«Mi ne volas, ke oni povu nomi vin dezertinto.»

«Nu do, mi faros kiel la aliaj!» mi ekkriis. «Car tiuj de Falsburgo kaj Dagsberg foriros al la milito, ankaŭ mi faros tion.»

Sinjoro Gulden faris nenian rimarkon.

«Ĉiu estas libera,» li diris post kelkaj momentoj, «sed mi estas kontenta, ke Josef pensas kiel mi.»

Tiam refariĝis silento, kaj ĉirkaŭ la dua onklino Gredel leviĝis de la tablo kaj prenis sian korbon. Ŝi ŝajnis deprimita kaj diris al mi:

«Josef, vi ne volas aŭskulti min, sed estas egale. Kun la helpo de la Sinjoro ĉio finiĝos bone. Vi revenos, se Dio volas, kaj Trinel atendos vin.»

Trinel, ĵetante sin ĉe mia kolo, rekomencis plori, kaj ankaŭ mi ekploris, tiel ke sinjoro Gulden mem ne povis reteni sin verŝi larmojn.

Fine Trinel kaj ŝia patrino malsupreniris la ŝtuparon, kaj de malsupre mia onklino kriis:

«Josef, provu veni ankoraŭ trifoje ĉe nin.»

«Jes, jes, mi provos,» mi respondis, fermante la pordon.

Mi ne plu povis stari per miaj kruroj. Neniam mi estis tiel malfeliĉa, kaj eĉ hodiaŭ, kiam mi pensas pri tio, mia koro turnas sin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.