La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XX

Kio okazis ĝis la aŭroro, mi ne scias. Sendube la furgonoj, la vunditoj kaj la kaptitoj plu defiladis trans la ponton. Sed tiam terura detonacio vekis nin. La tero kaj la malnovaj domoj tremetis. Neniu viro restis kuŝanta, ĉar oni kredis, ke temas pri nova atako. Tiam du husaroficiroj alvenis, kriante, ke ĵus pulvovagono hazarde eksplodis sur la granda avenuo de Randstadt surborde de la rivero. La malhele ruĝa fumo turbuladis al la ĉielo, kie ĝi dispiĝis.

Ĉio retrankvikiĝis. Iuj rekuŝiĝis kaj provis reekdormi, sed jam tagiĝis, kaj, ĵetante rigardon sur la grizetan riveron, oni jam vidis niajn trupojn, kiuj etendiĝis tiel for, kiel oni povis rigardi, marŝi al la ponto trans Elster, la sola kiu restis al ni. Tiu ponto, kiun tiom da viroj devis transiri, igis onin melankolia, ĉar tiu transiro estis daŭronta tre longe, kaj la penso venis al ĉiujn, ke estus estinte pli bone konstrui aliajn pontojn trans la du riveroj, ĉar ĉiu-momente la malamiko povis ataki nin, kaj tiam la retiriĝo fariĝus tre malfacila. Sed la imperiestro forgesis doni la ordonojn, kaj oni ne kuraĝis fari ion ajn sen lia ordono. Neniu franca marŝalo estus aŭdacinta preni sur sin la respondecon diri, ke estus pli bone havi du pontojn anstataŭ unu! Jen al kio la terura disciplino de Napoleono reduktis ĉiujn tiujn malnovajn kapitanojn: ili obeis kvazaŭ maŝinoj kaj maltrakviliĝis pri nenia alia, timante malplaĉi al la mastro.

Vidante tiun ponton, mi tuj pensis: «Se nur oni lasos nin transiri ĝin, ĉar ni jam sufiĉe bataladis kaj buĉadis! Sur la alia bordo ni estos sur la bona vojo al Francio, kaj tiam mi eble povos revidi mian karan Trinel, onklinon Gredel kaj patron Gulden!»

Tiel revante mi teneriĝis kaj ĵaluze rigardis tiujn milojn da surĉevalajn artilerianojn kaj soldatojn de la trajneskorto, kiuj malproksimiĝis tie for kiel formikoj, kaj la grandajn ĉapojn de la muljuna gvardio, la armilon sur la ŝultro, kiu staris senmova sur la monteto de Lindenau trans la rivero.

Zebedeus, kiu pensis la samon, diris:

«He, Josef, se ni estus en ilia loko.»

Ĉirkaŭ la sepa, kiam ni vidis alproksimiĝi tri furgonojn por disdoni al ni kartoĉojn kaj panon, tio ŝajnis al mi tre amara sorto. Estis nun klare, ke ni konsistigos la ariergardon, kaj malgraŭ la malsato mi estis volinta ĵeti la panon kontraŭ muron. Kelkajn momentojn poste preterpasis du eskadronojn da polaj lancistoj, kiuj laŭiris la riveron galopante. Tiam malantaŭ tiuj lancistoj iris kvin aŭ ses generaloj, inter kiuj princo Poniatowski. Estis viro de kvindek jaroj, sufiĉe granda kaj maldika, kiu mienis malĝoje. Li preterpasis sen rigardi nin. Generalo Fournier apartigis sin de sia stabo, kriante al ni:

«Laŭvice maldekstren!»

Neniam mi spertis tian malemon, Mi estis doninta mia vivon por du liardoj[44], sed necesis ja ekmarŝi kaj turni la dorson al la ponto.

Fine de la promenejoj ni alvenis ĉe la loko nomata Hinterthor. Estas malnova pordego sur la vojo al Kaunewitz. Dekstre kaj maldekstre etendiĝis malnovaj remparoj kaj malantaŭe staris domoj. Oni postenigis nin sur la kovritaj vojoj apud tiu pordego, kiun pioniroj solide barikadis. Kapitano Vidal tiam komandis la batalionon, kiu estis reduktita al tricent dudek kvin viroj. Kelkaj malnovaj putrintaj palisaroj servis al ni kel fortikaĵo, kaj sur ĉiuj vojoj fronte al ni proksimiĝis al ni la malamiko. Ĉi-foje estis blankaj jakoj kaj ĉakoj, kiuj estis plataj sur la nuko kaj havis specon de alta plato antaŭe, sur kiu oni vidis la dukapan aglon de la kreutzer[45]. La maljuna Pinto, kiu tuj rekonis ilin, diris:

«Tiuj estas la Kaiserliche[46]! Ni venkis ilin pli ol kvindekfoje ekde 1793. Sed estas egale: se la patro de imperiestrino Maria-Luiza[47] havus koron, li tamen estus kun ni!».

Jam de kelkaj momentoj oni aŭdis la kanonadon. En la alia flanko de la urbo Blücher atakis la suburbon Hall. Baldaŭ poste la pafado etendiĝis dekstren. Bernadotte atakis la suburbon Kohlgarten, kaj preskaŭ samtempe la unuaj obusoj de la aŭstroj falis sur nianj kovritajn vojojn. Ili sekvis sin laŭvice. Pluraj pasis super Hintherthor kaj eksplodis en la domoj kaj stratoj de la suburbo.

Je la naŭa la aŭstroj formis atakkolonojn sur la vojo al Kaunewitz. De ĉiuj flankoj ili superfluis nin. Malgraŭ tio la bataliono rezistis ĝis la deka. Tiam ni devis retiriĝi malantaŭ la remparojn, kie la Kaiserliche persekutis nin tra la breĉoj sub la krucpafado de la 29-a kaj 14-a liniaj regimentoj. Tiuj povraj diabloj ne havis la furiozecon de la prusoj. Ili montris tamen veran kuraĝon, ĉar je la deka kaj duono ili staris sur la remparoj, kaj ni pafadis al ili el ĉiuj najbaraj fenestroj sen povi devigi ilin malsupreniri. Ses monatojn antaŭe tiuj aferoj estus honorigintaj min, sed mi jam vidis tiom da aliaj! Mi jam fariĝis sensenta kiel maljuna soldato, kaj la morto de viro aŭ de cent viroj jam ne impresis min.

Ĝis tiu momento ĉio iris glate. Sed kiel ekiri el la domoj? La malamiko kovris ĉiujn avenuojn, kaj se ni ne grimpus sur la tegmentojn, retiriĝo jam estus neebla. Estis ankaŭ unu el tiuj malbonaj momentoj kiujn mi gardis en la memoro. Subite venis al mi la ideo, ke ni estos kaptitaj tie kvazaŭ vulpojn, kiujn oni perfume pelas el ilia truo. Mi proksimiĝis al malantaŭa fenestro kaj vidis, ke ĝi eliris sur korton, kaj ke tiu korto havis pordon nur en la antaŭa flanko. Mi imagis ke la aŭstroj, post la tuta malbono, kiun ni faris al ili, mortigos nin per la bajoneto. Tio estus sufiĉe komprenebla. Pensante pri tio, mi reeniris la ĉambron, kie ni estis deko kaj ekvidis serĝenton Pinto sidantan kontraŭ muro, tute pala kun pendantaj brakoj. Li ĵus ricevis kuglon en la ventro kaj diris meze de la pafado:

«Defendu vin, rekrutoj! Defendu vin!… Montru al tiuj Kaiserliche, ke ni valoras ankoraŭ pli ol ili!…Ba! Tiuj friponoj!»

Malsupre, kontraŭ la pordo kvazaŭe resonis kanonpafegoj. Ni ankoraŭ ĉiam pafadis, sed sen espero, kiam ekstere fariĝis granda bruo de stamfantaj ĉevaloj. La pafado ĉesis, kaj ni vidis tra la fumo kvar eskadronojn de lancistoj paŝi kvazaŭ lionoj meze de la aŭstroj. Ĉio cedis. La Kaiserliche plirapidigis siajn paŝojn, sed la longaj bluetaj lancoj kun siaj ruĝaj oriflamoj iris pli rapide ol ili kaj penetris en ilian dorsojn kiel sagoj. Tiuj lancistoj estis poloj, la plej teruraj soldatoj kiujn mi iam vidis en mia vivo, kaj por diri la aferojn, kiaj ili estis, niaj fratoj kaj amikoj. Tiuj ne turnis sian kazakon[48] en momento de danĝero. Ili donis por ni sian lastan guton da sango. Kaj ni, kion ni faris por tiu malfeliĉa lando? Kiam mi pensas pri nia maldankemo, mia koro krevas[49]!

Ankoraŭ ĉi-foje la poloj liberigis nin. Vidinte ilin tiel fieraj kaj bravaj, ni eliris de ĉie, kuris al la aŭstroj kun mallevitaj bajonetoj kaj repuŝis ilin en la fosaĵojn. Ni ankoraŭfoje forportis la venkon, sed la tempo urĝis por ni retiriĝi, ĉar la malamiko jam plenigis Leipzig: La pordegoj de Hall kaj Grimma jam estis detruitaj kaj tiu de Petersthor liverita fare de niaj amikoj, la badenanoj, kaj niaj aliaj amikoj, la saksoj. Soldatoj, studentoj kaj civiluloj pafadis al ni tra la fenestroj.

Ni havis nur la tempon reformiĝi kaj repreni la vojon al la granda avenuo, kiu laŭiras Pleisse. La lancistoj tie atendis nin. Ni defilis malantaŭ ili, kaj ĉar la aŭstroj sekvis nin de proksime, ili ankoraŭ faris kuratakon por repuŝi ilin. Kiaj bravaj viroj kaj kiaj belegaj kavalerianoj estis tiuj poloj! Ha! Ĉiuj kiuj vidis ilin sturmi, estis plenaj je admiro, precipe en tia momento.

La divizio, reduktita de ok mil viroj al kvincent, retiriĝis do antaŭ pli ol kvindek mil malamikoj, ne sen ankoraŭ returniĝi kaj pafi al la Kaiserliche.

Ni proksimiĝs al la ponto, kaj kun kia ĝojo! Mi ne bezonas diri tion. Sed ne estis facile alveni tie, ĉar laŭlonge de la tuta avenuo tiom da viroj kaj ĉevaloj, alvenante el ĉiuj najbaraj stratoj, rapidis tien por transiri ĝin, ke tiu amaso iel formis unu solan blokon, en kiu ĉiuj kapoj intertuŝiĝis kaj malrapide antaŭeniĝis kun suspiroj kaj speco de obtuzaj krioj, kiujn oni povis aŭdi je distanco de kvaronmejlo malgraŭ la pafado. Ve tiuj kiuj paŝis ĉerande de la ponto! Ili falis en la riveron, sen ke iu ajn atentis pri ili! En la mezo viroj kaj eĉ ĉevaloj estis kvazaŭ portataj. Ili ne bezonis movi sin, ili antaŭeniĝis aŭtomate…

Sed kiel alveni tie? La malamiko avancis de ĉie. Ni estis metintaj kelkajn kanonojn je ambaŭ flankoj por balai la promenejojn kaj la ĉefan straton. Estis ankoraŭ trupoj en linio por repuŝi la unuajn atakojn, sed la prusoj, rusoj kaj aŭstroj ankaŭ havis kanonojn por balai la ponton, kaj tiuj kiuj restis la lastaj, post kiam ili protektis la retiriĝon de la aliaj, devis ricevi ĉiujn obusojn, ĉiujn kuglojn kaj la tutan mitrajlon. Oni ne bezonas multan prudenton por kompreni tion: tio estis sufiĉe klara: jen kial ĉiuj volis transiri samtempe.

Je du- aŭ tricent paŝoj de la ponto la ideo venis al mi kuri kaj perdiĝi en la amaso kaj igi porti min al la alia bordo, sed kapitano Vidal, leŭtenanto Bretonville kaj aliaj maljunuloj diris:

«La unuan kiu forlasos sian vicon, mi pafmortigos!»

Kia terura malbeno estis troviĝi tiel proksime kaj pensi: «Necesas, ke mi restu!» Tio okazis inter la tagmezo kaj la dekunua. Eĉ se mi vivus cent jarojn, mi neniam povus forgesi tiujn momentojn: la pafado proksimiĝis de dekstre kaj maldekstre, kelkaj kanonkugloj komencis zumi tra la aero, kaj apud la suburbo Hall oni vidis la prusojn aperi pelmele kun niaj soldatoj. Proksime de la ponto leviĝis teruraj krioj. La kavalerianoj, por fari al si lokon, sabris la infanterianojn, kiuj respondis per siaj bajonetoj: estis kompleta konfuzo kaj ĝenerala fuĝo. Ĉe ĉiu paŝo de la amaso iu falis de la ponto en la akvon, kaj, provante reteni sin, kuntrenis grapolon de kvin aŭ ses aliaj personoj.

Ĉar la konfuzo, la hurlado, la pafado kaj la plaŭdado de tiuj kiuj falis en la akvon, ĉiu-sekunde kreskadis, kaj ĉar tiu spektaklo fariĝis tiel abomena, ke oni kredus, ke povus okazi nenio pli grava, jen speco de tondro sonas kaj la unua arko de la ponto disfalas kun ĉiuj kiuj troviĝas sur ĝi: centoj da malfeliĉuloj malaperas en la rivero, amasoj de aliaj estas mutilitaj, mortigitaj, stumpitaj per la falantaj ŝtonoj.

Malamikaj pioniroj ĵus eksplodigis la ponton!

Ĉe tiu vido la kriado resonis ĝis la fino de la promenejoj: Ni pereas!… Ni estas perfiditaj!»

Oni aŭdis nur tion… Estis enorma terura hurlado. Unuj kaptitaj de malespera furiozeco, turniĝis kontraŭ la malamiko kvazaŭ sovaĝaj bestoj premitaj en angulon, kiuj vidas nenion plu kaj volas nur venĝi sin, dum aliaj rompas siajn armilojn, akuzante ĉielon kaj teron pri sia malfeliĉo. Surĉevalaj oficiroj kaj generaloj saltas en la riveron por transnaĝi ĝin. Multaj soldatoj imitas ilin kaj saltasen la akvon sen depreni siajn sakojn. La ideo, ke oni estus povinta foriri, kaj ke nun, en la lasta minuto, oni riskis esti masakrita, frenezigis onin… La antaŭan tagon mi vidis multajn kadavrojn, kuntrenatajn de Partha, sed nun estis ankoraŭ pli terure. Ĉiuj tiuj malfeliĉuloj baraktis kun ŝirantaj krioj, alkroĉiĝante unuj al la aliaj. Ili plenigis la riveron: oni vidis nur brakojn kaj kapojn kiuj moviĝis ĉe la surfaco.

En tiu momento kapitano Vidal, kiu tamen estis trankvila viro, ŝajnis mem malkuraĝigita. Li remetis sian sabron en la sabringon kaj ridante kun stranga mieno diris:

«Nu… estas finite!»

Kaj ĉar mi metis mian manon sur lian brakon, li rigardis min kun granda mildeco.

«Kion vi volas, filo?» li demandis min.

«Kapitano,» mi respondis, ĉar tiu penso revenis al mi tiam, «mi pasis kvar monatojn en la hospitalo de Leipzig, mi banis min en Elster kaj mi konas lokon en rivero kie oni povas tuŝi la fundon.»

«Kie do?»

«Je dek mintuoj almonte de la ponto.»

Tuj li retiris sian sabron de la ingo, kriante per tondra voĉo:

«Infanoj, sekvu min. Vi marŝu antaŭe!»

La tuta bataliono, kiu nombris ne pli ol ducent viroj, ekmarŝis. Centoj da aliaj, kiuj vidis nin foriri per firmaj paŝoj, aliĝis al ni, sen scii, kien ni iras. La aŭstroj jam troviĝis en la avenuo. Pli malsupre etendiĝis la ĝardenoj apartigitaj per heĝoj ĝis Elster. Mi rekonis tiun vojon, kiun Zimmer kaj mi ofte trairis en julio, kiam ĉio ĉi ankoraŭ estis unu sola bukedo da floroj.

Fusilpafoj estis direktataj al ni, sed ni jam ne respondis. Mi eniris la unua en la riveron, tiam kapitano Vidal, poste la aliaj po du. La akvo atingis niajn ŝultrojn, ĉar la rivero estis ŝvelinta per la aŭtunaj pluvoj. Malgraŭ tio ni facile transiris, neniu dronis. Atingante la alian bordon, ni havis preskaŭ ĉiuj niajn fusilojn, kaj ni penetris tute rekte en la kampojn. Pli for ni trovis la malgrandan lignan ponton, kiu kondukas al Schleissig, kaj de tie ni turniĝis al Lindenaŭ Ni ĉiuj silentis. Iam kaj iam ni rigardis en la malproksimeco trans Elster la batalon, kiuj daŭris sur la stratoj de Leipzig. Longe la furioza kriado kaj la obtuza tondrado de la kanonado alvenis ĝis ĉe ni. Nur ĉirkaŭ la dua, kiam ni malkovris la senfinan procesion de trupoj, kanonoj kaj furgonoj, kiuj etendiĝis tiel for, kiel oni povis rigardi, sur la vojo al Erfurt, ke tiuj bruoj konfuziĝis kun la ruliĝado de la veturiloj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.