La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() SOLDATO DE NAPOLEONOAŭtoro: Erckmann-Chatrian |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La morgaŭon la sonoriloj komencis sonori frumatene. Mi ellitiĝis, malfermis la fenestro-kovrilojn kaj vidis la ruĝan sunon supreniri malantaŭ la pulvejo super la arbaro de Bonne-Fontaine. Povis esti la kvina. Oni anticipe sentis, ke la vetero estos varma. La odoro de la kverkaj, fagaj kaj ileksaj folioj, disvastigitaj sur la stratoj, plenigis la aeron.
Kampuloj jam alvenis en grupoj, babilante meze de la silento. Oni rekonis ĉiujn vilaĝanojn: tiujn de Wechem, de Metting, de Graufthal, de Dosenheim per iliaj grandaj tripintaj ĉapeloj surmetitaj kiel vizieroj, per siaj kvadrataj vestaĵoj, la virinoj en longaj nigraj roboj kaj grandaj katunaj kufoj en formo de matraco sur la nuko; tiuj de Dagsberg, Hildehuse, Hardberg kaj Hupe per iliaj larĝaj, rondaj feltaj ĉapeloj, la virinoj kun mallongaj haroj kaj mallongaj jupoj, malgrandaj, brunaj, magraj kaj viglaj kiel pulvo. La infanoj sekvis ilin, tenante siajn ŝuojn per la manoj. Sed ili ĉiuj sidiĝis sur la fostoj de Luterspech kaj metis siajn ŝuojn por la procesio.
Kelkaj pastroj ankaŭ alvenis tri- aŭ kvarope malantaŭ siaj vilaĝanoj, parolante kaj ridante bonhumore inter si.
Mi, la kubutojn sur la fenestrotabulo, rigardis ĉion ĉi, imagante, ke tiuj homoj devis ekiri antaŭ noktomezo por alveni tiel frue, ke ili devis transiri siajn montojn, paŝante sub la arboj dum multaj horoj, pasante sur la etaj pontoj en la lunlumo. Mi pensis, ke la religio estas tamen bela afero, ke tiuj de la urboj ne scias tion, sed ke miloj da kamplaboristoj, arbohakistoj, plugistoj, rudaj sed tamen bonkoraj estuloj, kiuj amas siajn edzinojn kaj infanojn, kiuj respektas la maljunecon de siaj gepatroj, helpante ilin kaj fermante al ili la okuloj en la espero je pli bona vivo, havis nur tiun konsolon sur la tero.
Kaj rigardante la homamason, kiu senĉese pasadis, mi imagis, ke onklino Gredel kaj Trinel havis la samajn ideojn. Mi estis feliĉa scii, ke ili preĝas por mi.
La suno supreniris, la sonoriloj eksonoris, kaj mi ĉiam rigardis. Mi aŭdis sinjoron Gulden, kiu ellitiĝis kaj vestis sin. Kelkajn momentojn poste li eniris mian ĉambron en ĉemizmanikoj kaj, vidante min tute pensema, ekkriis:
«Josef, la plej bela afero kiun oni povas vidi en la mondo, estas la religio de la popolo!»
Kaj ĉar mi estis tute mirigita, aŭdante lin diri ĝuste, kion mi pensis:
«Jes,» li diris, «la amo al Dio, la amo al la patrio, la amo al la familio estas nur unu kaj sama afero. Nur, kio kelkfoje ĉagrenas min, estas la vido, ke la amo al la patrio estas ofte deturnita por kontentigi la ambicion de iu homo, kaj la amo al Dio por pligrandigi la orgojlon kaj la spiriton de dominado de malgranda grupo.»
Tiuj vortoj trafis min. Mi konservis ilin en mia memoro, kaj ekde tiam mi ofte pensis, ke tion estas la malĝojiga vero.
Finfine, por reveni al tiu ĉi tago, vi devas scii, ke ekde la blokado ni laboris ankaŭ dimanĉe, ĉar sinjoro Gulden, farante la servon de la kanonoj sur la remparoj, estis negliĝinta sian propran laboron, tiel ke ni postiĝis. Tiun tagon do, kiel en la aliaj, mi ekbruligis la fajron en nia malgranda stovo kaj preparis la matenmanĝon. La fenestroj restis malfermitaj, kaj oni aŭdis grandan bruon ekstere.
Patro Gulden, kliniĝinte tra unu el la fenestroj, diris:
«He, ĉiuj butikoj restas fermitaj hodiaŭ, escepte la gastejoj kaj kabaretoj.»
Li ridis kaj mi diris:
«Ĉu ni malfermu nian montrofenestron, sinjoro Gulden? Tio povus kaŭzi al ni grandan damaĝon.»
Li returnis sin kvazaŭ surprizita:
«Aŭskultu, Josef,» li diris, «mi neniam konis pli bonan knabon ol vi, sed vi malhavas karakteron. Kial do ni fermus nian montrofenestron? Ĉar Dio kreis la mondon en ses tagoj kaj ripozis la sepan? Sed ni ne kreis la mondon kaj ni devas labori por vivi. Se mi fermus nian montrofenestron pro propra intereso, se ni volus ŝajni bonaj apostoloj kaj tiel gajni novajn klientojn, tio estus hipokriteco. Kelkfoje vi parolas senpripense.»
Mi tuj komprenis, ke mi malpravas, kaj mi respondis:
«Sinjoro Gulden, ni prefere lasu nian montrofenestron malfermita: tiel oni vidos, ke ni vendas horloĝojn. Tio povas kaŭzi damaĝon al neniu.»
Apenaŭ ni sidis ĉe la tablo, onklino Gredel kaj Trinel alvenis. Trinel estis vestinta sin tute en nigro pro la servo por Ludoviko XVI. Ŝi surhavis malgrandan kufon en nigra tulo kaj tre bone sidantan nigran robon, kio donis al ŝi vizaĝkoloron tiel blankan, tiel rozkoloran, tiel delikatan, ke mi ne povis iel kredi, ke ŝi estas la amatino de Josef Seitz. Ŝia kolo estis blanka kiel neĝo, kaj sen ŝiaj ruĝaj lipoj kaj ŝia rozkolora mentono, ŝiaj bluaj okuloj kaj blondaj haroj, mi estus kredinta, ke ŝi estas alia knabino, kiu similas al ŝi, sed estas pli bela. Vidante mian eksterordinaran miron, ŝi ekridis. Fine mi diris al ŝi:
«Trinel, nun vi estas tro bela, mi ne plu kuraĝas ĉirkaŭbraki vin.»
«Nu,» ŝi diris, «vi tamen ne devas ĝeni vin.»
Kaj ĉar ŝi disetendis la brakojn, mi longe ĉirkaŭbrakis ŝin, tiel ke patro Gulden kaj la onklino rigardis sin ridetante. Mi estus dezirinta, ke ili troviĝu tre fore de ni por povi diri al Trinel, ke mi amas ŝin ĉiam pli, kaj ke mi donus mian vivon milfoje por ŝi. Sed antaŭ ili tio ne konvenus. Mi pensis tiujn aferojn, kiuj emociis min.
Ankaŭ la onklino surhavis nigran robon kaj tenis sian preĝlibron sub la brako.
«Venu do kisi min, Josef,» ŝi diris, «vi ja vidas, ke mi surmetis mian nigran robon tute kiel Trinel.»
Mi kisis ŝin, dum patro Gulden diris:
«Vi venos vespermanĝi ĉe ni hodiaŭ... Tio estas do interkonsentita, sed dume vi manĝos ion.»
«Ni jam matenmanĝis,» respondis la onklino.
«Ne gravas... Tiu procesio finiĝos Dio scias kiam... Vi ĉiam estos sur viaj piedoj... Necesas plifortigi vin.»
Tiam ili eksidis, la onklino en mia dekstra, Trinel en mia maldekstra flanko, patro Gulden kontraŭ mi. Oni trinkis glason da vino, kaj la onklino diris, ke la procesio estos belega... ke almenaŭ dudek kvin pastroj el la ĉirkaŭaĵo partoprenos... ke sinjoro pastro Hubert de Quatre-Vents ankaŭ venis... ke la granda ripozaltaro en la kavaleria kvartalo estas pli alta ol la domtegmentoj... ke la piceoj kaj poploj ĉirkaŭe estas ornamitaj per krepo, kaj ke la altaro estas kovrita per nigra tuko.
Ŝi parolis pri ĉio dum mi rigardis al Trinel, kaj ni ambaŭ pensis sen diri ion: «Ho, Dio mia, kiam ni ricevos la permeson geedziĝi? Kiam tiu fripona ministro prenos la tempon skribi: geedziĝu kaj lasu min trankvila!»
Fine, ĉirkaŭ la naŭa la dua sonorado resonis kaj necesis adiaŭi. La onklino diris:
«Jam estas la dua sonorado... Nu, ni venos vespermanĝi kiel eble plej frue.»
«Jes, jes, patrino Gredel,» respondis patro Gulden, «ni atendos vin...»
Tuj ili ekstaris. Mi rekondukis Trinel ĝispiede de la ŝtuparo kaj ĉirkaŭbrakis ŝin ankoraŭfoje, dum la onklino ekkriis:
«Ni rapidu! Ni rapidu!»
Ili eliris, kaj mi resupreniris por repreni mian laboron. Sed ekde tiu momento ĝis ĉirkaŭ la dekunua mi povis fari nenion. La homamaso estis tiel granda, ke oni aŭdis ekstere nur unu grandan bruon de mallaŭtaj voĉoj kaj de la folioj sur kiuj oni paŝadas. Kaj kiam la procesio eliris la preĝejon, tio produktis tiel grandiozan efekton, ke eĉ sinjoro Gulden ĉesis labori por aŭskulti la kantojn kaj preĝojn.
Mi imagis Trinel en la homamaso, pli bela ol ĉiuj aliaj knabinoj, kaj onklino Gredel flanke de ŝi, ripetante per laŭta voĉo: «Bett fer uns! Bett fer uns!» Mi bildigis ilin al mi tre lacaj, kaj ĉiuj tiuj kantoj kaj preĝoj igis min revi. Mi tenis horloĝon en miaj manoj, kaj mi provis labori, sed mia spirito estis aliloke... Ju pli la suno supreniris, des pli kreskis mia enuo, kiam subite sinjoro Gulden diris al mi, ridetante:
«He, Josef, ĉu tio do ne iras bone hodiaŭ?»
Kaj ĉar mi fariĝis tute ruĝa, li daŭrigis:
«En la tempo, kiam mi revis pri Louise Bénédum, mi ja provis rigardi la risortetojn kaj radetojn, sed mi ĉiam vidis ŝiajn okulojn.»
Li suspiris, kaj ankaŭ mi suspiris, pensante: «Ha! Vi ja pravas!»
«Estas sufiĉe, Josef,» li diris post momento, prenante la horloĝon el miaj manoj. «Iru, mia infano, provu retrovi Trinel... Oni ne povas rezisti al sia amo... Ĝi estas pli forta ol oni.»
Aŭdante lin diri tiujn vortojn, mi volonte estus ekkriinta: «Ho, bonkora viro!... Ho, justa viro!... Vi neniam scios, kiom mi amas vin!» Sed li ekstaris por viŝi al si la manojn per la tualettuko malantaŭ la pordo, kaj mi diris:
«Se vi absolute volas tion, sinjoro Gulden...»
«Jes, jes, absolute.»
Mi jam ne aŭskultis, mia koro eksaltis pro ĝojo. Mi surmetis mian ĉapelon kaj rapide malsupreniris ekkriante:
«Ĝis post horo, sinjoro Gulden!»
Mi jam estis ekstere. Sed kiom de homoj... kiom da homoj! Ĉio svarmadis: la tripintaj ĉapeloj, la feltĉapeloj, la kufoj kaj super ĉio la sonoriloj de la preĝejo malrapide sonoradis.
Dum pli ol unu minuto mi staris antaŭ nia pordo, rigardante kaj ne sciante kien turniĝi. Kaj vidante fine, ke ne eblas fari paŝon en tiu homamason, mi deturniĝis en la strateton Lanche por iri al la remparoj kaj atendi la procesion sur la taluso apud la Germana Pordego, ĉar tiutempe la procesio laŭiris la Strato de la Kolegio.
Povis esti la dekunua. En tiu tago mi devis vidi aferojn pri kiuj mi ofte pensis ekde tiam. Estis antaŭsignoj de grandaj malfeliĉoj, sed neniu vidis ilin, ĉar neniu havis la prudenton kompreni, kion tio signifas. Nur poste, kiam ĉiuj troviĝis ankoraŭ en mizero ĝis la kolo, kiam necesis denove preni la sakon kaj fusilon por igi sin haki en pecojn, nur tiam ĉiuj diris: «Ha! Se oni estus havinta prudenton!... Se oni estus povinta ĝuste juĝi!... Se oni estus estinta singarda!… Al ni estis tiel bone! Ni estus ankoraŭ ĉe ni, sed anstataŭ tio nun rekomenciĝas la buĉado. Kion necesis fari? Tute nenion... Ni devis nur teni nin trankvilaj...Tio ne estus estinta tiel malfacila. Kia mizero!»
Mi laŭiris la strateton Lanche, kie oni fusilis la dizertintojn sub la Imperio. La bruo estis foriĝanta, la kantoj kaj preĝoj, la sono de la sonoriloj ankaŭ. Ĉiuj pordoj kaj fenestroj estis fermitaj, ĉiuj homoj sekvis la procesion. Meze de tiu granda silento mi haltis kelkajn momentojn en la ombro de la malnova kvartalo por respiri. Freŝa venteto blovis de la kampoj super la remparojn. Mi aŭskultis la tumulton en la foreco, mi viŝis la ŝviton de mia vizaĝo kaj mi pensis:
«Kie trovi Trinel nun?»
Mi estis reekironta, grimpante sur la ŝtuparon de la poterno, kiam mi aŭdis iun ekkrii:
«Margarot, marku do la poentojn!»
Nur tiam mi vidis la fenestrojn de patro Colin malfermitaj en la unua etaĝo kaj senjakajn homojn ludi bilardon. Estis figuroj de maljunaj soldatoj kun mallongaj haroj kaj lipharoj kiel brosoj. Ili iradis kaj venadis, kriante ĉirkaŭ la bilardon sen maltrankviliĝi pri Ludoviko XVI, pri la urbestro, pri la komandanto aŭ pri la burĝoj. Unu el ili, malgranda, masivkorpa, la vangharojn en formo de pistoltubo, laŭ la modo de la husaroj, la kravaton malfarita, kliniĝis eĉ eksteren, la bilardbastonon apogitan kontraŭ la rando de la fenestro, kaj rigardis la placon kriante:
«Ni reludos la partion!»
Tuj venis al mi la ideo, ke devas esti oficiroj kiuj ricevas nur duonan soldon kaj tie elspezas siajn lastajn liardojn. Baldaŭ ili troviĝos en embaraso por vivi. Mi reprenis mian vojon kaj plirapidigis miajn paŝojn sub la volbo de la pulvejo malantaŭ la kolegio, revante pri tiuj aferoj. Sed alveninte sur la taluso apud la Germana Pordego, mi tuj forgesis ĉion. La procesio estis turniĝanta malantaŭ la angulo de Bockholz, la kantoj resonis antaŭ la ripozaltaro kiel trumpetoj. La junaj sacerdotoj de Nancy paŝadis en la homamaso, tenante po krucon en la aero por konservi ordon. La pregeĵgardisto staris majeste sub sia flago. Antaŭe ĉiuj sacerdotoj kaj akolitoj kantis la preĝojn, rigardante la ĉielon. Malantaŭe la homamaso respondis, kaj tio produktis terure obtuzan murmuradon.
Irante sur la piedpintoj, duone kovrita per hangaro, mi pensis nur pri Trinel, kiun mi deziris retrovi en la homamaso. Sed kiom da flagoj, tripintaj ĉapeloj kaj kufoj mi vidis defili tra la strato Ulrich! Mi neniam povus imagi, ke vivas tiom da homoj en nia regiono. Devis esti, ke neniu – escepte la etajn infanojn kaj kelkajn maljunulinojn por varti ilin – restis en la vilaĝoj.
Tio daŭris jam dudek minutojn, kaj mi jam ne esperis ekvidi Trinel, kiam subite mi vidis ŝin kun onklino Gredel. La onklino preĝis per tiel klara voĉo, ke oni aŭdis ŝin super ĉiuj aliaj virinoj. Trinel diris nenion kaj avancis per etaj paŝoj, la okulojn mallevitajn. Ha! Se mi rajtus voki ŝin, ŝi eble aŭdus min. Sed jam sufiĉis ne iri al la procesio sen ankoraŭ fari skandalon. Ĉio kion mi povas diri – kaj neniu maljunulo en Falsburgo asertos la kontraŭon – estos, ke Trinel ne estis la malpli bela knabino en la regiono, kaj ke Josef Seitz ne estis kompatinda.
Fine ŝi preterpasis, kaj la procesion haltis apud la Armilplaco antaŭ granda ripozaltaro dekstre de la preĝejo. Dum la sinjoro pastro oficis, silento disvastiĝis en la tuta urbo. Sur la mallarĝaj stratoj dekstre kaj maldekstre ĉiuj silentis, kvazaŭ ili povus ĉiuj vidi la pastron antaŭ la altaro. Multaj surgenuiĝis, aliaj ripozis sur la ŝtupoj de la domoj, ĉar la varmo estis forta, kaj pluraj foriris de sia domo antaŭ la sunleviĝo. Tiu spektaklo kortuŝis min. Mi preĝis por la patrio, por paco, por ĉio kion mi sentis en mi, kaj mi memoras, ke eĉ en tiu momento voĉoj aŭdiĝis piede de la taluso sub la Germana Pordego, voĉoj kiu diris bonhumore:
«Ek, ek, iomete da loko, amikoj!»
La procesio baris la vojon al kelkaj vojaĝistoj, kiuj trovis sin haltigitaj, kaj tiuj voĉoj ĝenis iomete la rikolekton de la amaso. Kelkaj personoj antaŭ la pordego estis ĝenataj. La preĝejgardisto kaj la pedelo severe regardis de fore. Scivolema, mi mem iomete proksimiĝis al la deklivo, sub la hangaro. Tiam kvin aŭ ses maljunaj soldatoj, blankaj pro polvo, la ŝultrojn kurbiĝintajn kaj la mienojn torditajn pro laceco, surgrimpis la taluson por atingi la straton de la Arsenalo, kie ili sendube esperis trovi liberan pasejon. Mi kredas ankoraŭ vidi ilin kun iliaj eluzitaj ŝuoj, blankaj gamaŝoj, malnova flikita uniformo kaj peza ĉako taŭzita de la suno, pluvo kaj mizeroj de la militiro. Ili avancis en vico surrande de la gazono sur la deklivo por ĝeni kiel eble malpli la malsupre sidantajn homojn. Maljunulo kun tri ranggalonoj, kiu marŝis antaŭe kaj similis al mia povra serĝento Pinto, mortigita apud Hinterthor ĉe Leipzig, emociis min. Li havis la samajn longajn griziĝantajn lipharojn, la samajn kavajn vangojn kaj la saman kontentan mienon, malgraŭ la suferoj kaj malfeliĉoj. Li ridetis, tenante paketon ĉe la finaĵo de sia bastono, kaj diris mallaŭte: «Ekskuzu nin, gesinjoroj, ekskuzu nin.» La aliaj sekvis lin paŝon post paŝo.
Estis la unuaj militkaptitoj kiujn redonis al ni la traktato de la 23-a de aprilo. Ekde tiam ni vidis preterpasi plurajn ĉiutage ĝis en julio. Tiuj ĉi certe estis duobligintaj la etapojn por revidi Francion pli frue.
Alveninte fine de la strateto, ili ekvidis ke la homamaso iras ankoraŭ pli foren direkte al la arsenalo. Por ne plu ĝeni la homojn, ili iris tra la poternon kaj sidiĝis sur la humidan ŝtupon, metante siajn paketojn teren apud si, atendante la ekiron de la procesio. Ili estis revenintaj de tre fore, sciante apenaŭ, kio estis okazinta ĉe ni.
Malfeliĉe la barakanoj de Bois-de-Chênes, la granda Horni, Zaferi Roller, Nicolas Cochart, la kardisto, Pinacle, la kolportisto, kiun oni nomumis vilaĝestro por rekompensi lin pro tio, ke li montris en Falberg kaj Graufthal la vojon al la aliancanoj dum la blokado, kaj aliaj, ĉiuj ĉifonuloj, kiuj volis servi la lilion, kvazaŭ la lilio povus plibonigi ilian staton. Malfeliĉe, tiu malbona raso, kiu vivas per branĉofaskoj ŝtelitaj el la arbaroj, estis rekoninta de fore la malnovan trikoloran kokardon sur la ĉakoj kaj pensis: «Jen bona okazo montri, ke ni estas veraj subtenantoj de la trono kaj altaro.»
Ili alvenis renversante la homojn. Pinacle, la kolon en granda nigra kravato, alnolongan krepon ĉirkaŭ la ĉapelo, la ĉemizkolumon je du centimetroj de siaj oreloj kaj kun la grava vizaĝesprimo de bandito kiu volas doni al si mienon de honesta viro, Pinacle do, alvenis la unua. Malkovrante de fore tiujn ĉi homojn kiuj minacis ilin, la maljuna soldato kun la tri ranggalonoj, ekstaris por vidi, kion tio signifas.
«He, ne tiel rapidu,» li diris, «ni ne kutimas fuĝi... Nu, kion vi volas de ni?»
Verŝajne Pinacle timis perdi tiel belan okazon montri sian diligenton por Ludoviko XVIII, kaj anstataŭ respondi, li forte frapis per la mano la ĉakon de la kapo de la soldato: kriante:
«For la kokardoj!»
Kompreneble tiu indigna veterano volis defendi sin, sed la barakanoj alvenis amase, viroj kaj virinoj. Li impetis sur la soldatojn, renversis ilin, deŝiris iliajn kokardojn kaj epoletojn kaj senhonte distretis ilin per la piedoj. La povra maljunulo plurfoje restariĝis, kriante per voĉo kiu disŝiris al vi la koron:
«Aĥ! Bando de kovarduloj!... Aĥ! Ĉu vi estas francoj?... Aĥ!...»
Kaj ĉiufoje li ricevis novajn batojn. Fine oni lasis lin en tiu angulo, kovrita per sango kaj kun disŝiritaj vestaĵoj. Kaj sinjoro komandanto de la Faisanderie, kiu estis alveninta, diris, ke oni devas meti ilin en la prizonon.
Se mi estus povinta descendi, sen pensi pri Trinel, la onklino kaj sinjoro Gulden, mi estus povinta helpi ilin, kaj la barakanoj estus batintaj min teren kiel ilin. Kiam mi pensas pri tio hodiaŭ, tio igas min tremi pro kolero kaj honto. Feliĉe la muro de la poterno estis pli ol dudek futojn alta, kaj vidante, ke oni forkondukas ilin tute kovritaj per sango, vidante tiun abomenaĵon, mi komencis kuri direkte al la arsenalo kaj mi realvenis hejmen tiel pala, ke patro Gulden ekkriis:
«Josef, ĉu vi estas vundita?»
«Ne, sinjoro Gulden,» mi diris, «sed mi ĵus vidis ion teruregan.»
Kaj mi ekploris pro kolero, rakontante al li, kion mi vidis. Li promenis tien kaj reen, la manojn sur la dorso, kaj de tempo al tempo haltis por aŭskulti min kun brilaj okuloj kaj kunpremitaj lipoj.
«Josef, ĉu tiuj soldatoj faris ion?»
«Ne, sinjoro Gulden.»
«Tio ne eblas... Tiuj viroj altiris al si tiun traktadon... Ni ne estas sovaĝuloj, diable! Siaflanke la barakanoj certe havis aliajn motivojn ol la kokardo[57].»
Li ne povis kredi min. Nur post kiam li aŭdis ĉion detale duan fojon, li fine diris:
«Nu, mi kredas vin... Jes, ĉar ĉio okazis antaŭ viaj okuloj, mi kredas vin. Kaj tio estas pli granda malfeliĉo ol vi kredas, Josef. Se tio daŭrigos, se oni ne faros solidan bridon al tiuj neniofarantoj, se la Pinacloj superos, la honestaj homoj devos malfermi la okulojn.»
Li ne diris pli, ĉar la procesio estis finiĝinta, kaj onklino Gredel kaj Trinel alvenis.
Ni vespermanĝis kune: la onklino estis tre kontenta kaj ankaŭ Trinel. Sed la tuta plezuro kiun mi spertis vidante ilin, ne malhelpis min gardi ion sur la koro. Sinjoro Gulden estis tute pensema.
Fine, kiam vesperiĝis, mi rekondukis Trinel kaj la onklinon ĝis la gastejo la Radeto, kaj, ĉirkaŭbrakinte ilin, mi deziris al ili bonan vesperon. Povis esti la oka, kaj mi tuj reiris hejmen. Sinjoro Gulden estis elirinta legi la gazeton en la bierfarejo la Sovaĝa Viro laŭ sia ĉiudimanĉa kutimo. Mi enlitiĝis. Ĉirkaŭ la deka li revenis kaj, vidante ankoraŭ kandelon bruli sur la tablo, li malfermis la pordon kaj diris al mi:
«Ŝajnas, ke oni ĉie aranĝas procesiojn, Josef; oni vidas nur tion en la gazetoj.»
Li diris ankaŭ al mi, ke okdek mil militkaptitoj estas revenontaj, kaj ke tio estas bona afero por nia patrio.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.