La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

V

Kelkajn tagojn poste la gazetoj anoncis, ke la imperiestro estas en Parizo, kaj ke oni baldaŭ kronos la reĝon de Romo kaj imperiestrinon Maria-Luiza. La sinjoro urbestro, la sinjoro adjunkto kaj la urbaj konsilantoj parolis nur pri la rajto de la trono, kaj oni eĉ eldiris specialan paroladon en la salonego de la urbodomo.

Sinjoro profesoro Bourguet skribis la paroladon, kaj sinjoro barono Parmentier voĉlegis
ĝin. Sed ĝi ne tuŝis la homojn, ĉar ĉiuj timis, ke konskripcio denove forprenos virojn, opiniante, ke la armeo bezonos multajn novajn soldatojn. Jen kio perturbis la homojn, kaj mi mem videble maldikiĝis. Sinjoro Gulden povis facile diri al mi: «Nenion timu, Josef, vi ne povas marŝi. Konsideru, mia infano, ke estaĵo tiel lama kiel vi postrestos survoje dum la unua etapo!»

Sed liaj paroloj ne malhelpis, ke mi estis plena ja maltrankvileco.

Oni jam ne pensis pri tiuj kiuj iris al Rusio escepte de iliaj familianoj.

Iam kiam ni estis laborantoj solaj, sinjoro Gulden diris al mi:

«Se tiuj kiuj estas niaj mastroj kaj diras, ke Dio metis ilin sur la teron por feliĉigi nin, povus imagi, komence de militiro, la povrajn maljunulojn la malfeliĉajn patrinojn, kies koron kaj inteston ili iusence ekŝiras por kontentigi sian orgojlon; se ili povus vidi iliajn larmojn kaj aŭdi iliajn lamentojn, kiam oni venas diri al ili: «Via infano mortis… Vi neniam plu revidos lin! Li estas dispecigita de kuglo», aŭ: «Li pereis sub la piedoj de malamika ĉevalo», aŭ: «Li krevis en malproksimega hospitalo, distranĉita, febreca, senkonscia, vokante vin, kiel kiam li estis malgranda infano…» Se ili povus bildigi al si la larmojn de tiuj patroj, mi kredas, ke neniu el ili povus esti sufiĉe barbara por daŭrigi tiun buĉadon. Sed ili pensas pri nenio. Ili kredas, ke la aliaj ne amas siajn infanojn tiom, kiom ili. Ili rigardas la homojn kiel bestojn! Sed ili eraras: ilia tuta granda genio kaj ĉiuj iliaj grandj ideoj pri gloro estas nenio, ĉar estas nur unu sola afero pri kiu devas marŝi popolo – viroj, virinoj, infanoj kaj maljunuloj, nome, kiam oni atakas nian liberecon kiel en 1792. Tiam oni mortas aŭ venkas kune. Tiu kiu pstrestas, estas kovardulo. Li volas, ke la laiaj batalu por li… La venko ne estas por kelkaj, ĝi estas por ĉiuj. La filo kaj la patro defendas sian familion. Se ili estas mortigitaj, tio estas malfeliĉo. Sed ili mortis por defendi siajn rajtojn. Jen, Josef, la unika justa milito, pro kiu neniu povas plendi. Ĉiuj aliaj estas hontaj, kaj la gloro kiun ili alportas, ne estas la gloro de homo, sed de sovaĝa besto!»

Tiel parolis la bona sinjoro Gulden, kaj mi pensas kiel li.

Sed subite, la 8-an de januaro, oni gluis grandan proklamilon sur la muro, en kiu oni povis legi, ke per senatkonsulto[17] la imperiestro ordonis konskripcii – kiel oni diris tiutempe – unue 150.000 rekrutojn de 1813, poste 100 kohortojn[18] de la una ordono de 1812, kiuj jam kredis sin eskapintaj, tiam 100.000 rekrutojn de 1809 ĝis 1812, kaj tiel plu ĝis la fino, tiel ke ĉiuj truoj estis ŝtopitaj, kaj ke ni havos eĉ pli grandan armeon ol antaŭ nia militiro al Rusio.

Kiam patro Fouze, la vitristo, venis iumatene paroli nin pri tiu proklamilo, mi preskaŭ svenis, ĉar mi diris al mi mem:

«Nun oni forpenos ĉiujn, eĉ la familipatrojn ekde 1809. Mi estas perdita!»

Sinjoro Gulden verŝis akvon sur mian kolon. Miaj brakoj pendis inertaj, kaj mi estis pala kiel mortinto.

Cetere mi ne estus sola sur kiu la proklamilo kontraŭ la urbodomo havis tian efikon. En tiu jaro multaj junuloj rifuzis foriri: unuj rompis al dentojn por ne povi disŝiri kartoĉon, aliaj eksplodigis al si la polekson per pistolo por ne povi teni fusilon, ankoraŭ aliaj fuĝis en la arbarojn. Tiujn ĉi oni nomis servorifuzantoj, kaj oni ne trovis sufiĉe da ĝendarmoj por kuri post ili.

Ankaŭ en la sama tempo la familiaj patrinoj ekhavis la kuraĝon iasence ribeli kaj kuraĝigi siajn filojn ne obei al la ĝendarmoj. Ili helpis ilin ĉiamaniere. Ili kriis kontraŭ la imperiestro, kaj la pastroj de ĉiuj preĝejoj subtenis ilin: fine la buŝelo[19] estis plena ĝisrande!

La saman tagon kiam la proklamo estis algluita, mi iris al Quatre-Vents, sed ĉi-foje ne kun ĝojo en mia koro. Mi sentis min la plej malfeliĉa junulo, al kiu oni forprenis sian amon kaj vivon. Mi ŝanceliĝis sur miaj kuroj, kaj kiam mi alvenis tie, ne sciante, kiel anonci mian malfeliĉecon, mi vidis, enirante, ke oni jam sciis ĉion en la domo, ĉar Trinel ploris kaj onklino Gredel estis pala pro indigno.

Unue ni kisis nin silentante, kaj la unua vorto kiun diris al mi onklino Gredel, bruske repuŝante siajn grizajn harojn malantaŭ la orelon, estis:

«Vi ne foriros!… Ĉu tiuj militoj koncernas nin? La pastro mem diris, ke fine estas tro, ke oni devus fare pacon. Vi restos! Ne ploru, Trinel, mi diras alvi, ke li restos.»

Ŝi estis verda pro kolero kaj parolante renversis sian marmiton.

«Jam longe tiu granda buĉado naŭzas min,» ŝi diris. «Necesis, ke viaj du povraj kuzoj Kasper kaj Jokel iru rompi siajn ostojn en Hispanio por tiu imperiestro, kaj nun li denove venas postuli de ni la junulojn. Ne sufiĉas, ke li pereigis tricent mil da ili en Rusio. Anstataŭ pensi pri paco, kiel farus prudenta viro, li intencas nun masakrigi la lastajn kiuj restas… Sed oni vidos tion! Oni vidos tion!»

«Nome de la ĉielo, onklino Gredel, silentu, parolu pli mallaŭte,» mi diris al ŝi, rigardante tra la fenestron. «Oni povus aŭdi vin, kaj ni ĉiuj pereus!»

«Nu, mi parolas, por ke oni aŭdu min,» ŝi daŭrigis. «Via Napoleono ne timigas min. Li komencis malhelpante nin paroli, por povi fari, kion li volas… Sed tio ĉi estas finiĝonta!… Kvar junaj virinoj estas perdontaj sian edzon nur en unu vilaĝo, kaj dek povraj junuloj estas forlasontaj ĉion, malgraŭ la bona Dio, malgraŭ la religio… Ĉu tio ne abomenas?»

Kaj kiam mi volis respondi:

«Ne, Josef, silentu. Tiu viro tute ne havas koron!… Li finiĝos malbone!… Dio jam montris sin ĉi-vintre: Li vidis, ke oni pli timas tiun homon ol Lin. Kiel en la tempo de Herodo la patrinoj mem ne plu kuraĝas reteni la karnon de sia karno, kiam li postulas ĝin por masakri ĝin. Tial Dio venigis malvarmegon, kaj nia Granda Armeo pereis. Kaj ĉiuj kiuj nun estas forirontaj, estas mortintaj anticipe. Dio estas laca! Vi ne foriros,» diris al mi tiu virino plena je obstineco. «Mi ne volas, ke vi foriru. Vi fuĝos en la arbarojn kiel Johann Kraft, Louis Bême kaj ĉiuj plej kuraĝaj ĉi-tieaj junuloj. Vi iros trans la montojn al Svisio, kaj Trinel kaj mi venos al vi, kaj ni restos tie ĝis la fino de la ekstermo.»

Tiam onklino Gredel eksilentis. Anstataŭ fari por ni ordinaran tagmanĝon, ŝi preparis ankoraŭ pli bongustan tagmanĝon ol tiu de la pasinta dimanĉo, kaj diris al ni en firma tono:

«Bone manĝu, miaj infanoj, ne timu… Ĉio ŝanĝiĝos.»

Je la kvara horo posttagmeze mi reiris al Falsburgo pli trankvila, ol kiam mi venis. Sed kiam mi pasis tra la Strato de la Municiejo, mi aŭdis ĉe la angulo de kolegio la tamburojn de la urba serĝento Harmentier, ĉirkaŭita de granda homamaso. Mli kuris al ĝi por povi aŭskulti la proklamon, kaj mi ĝuste alvenis, kiam ĝi komenciĝis Harmentier legis, ke, laŭ la senatkonsulto de la 3-a, la dato de la konskripcio estis fiksita je la 15-a. Ni estis la 8-an, kaj restis do ne pli ol sep tagoj. Tio emociis min.

Ĉiuj kiuj troviĝis tie, ekdisiris poste dekstren kaj maldekstren en la plej granda silento. Mi alvenis ĉe ni tre malĝoja, kaj mi diris al sinjoro Gulden:

«Oni lotos venontĵaŭde.»

«Ha!» li replikis. «Oni ne perdas tempon… la afero urĝas…»

Estis facile fari al si ideon pri mia ĉagreno dum tiu tago kaj la sekvantaj. Mi ne povis sidi trankvile. Senĉese mi vidis min forlasanta la regionon. Aŭ ŝajnis al mi, ke mi trakuras la arbarojn, sekvate de ĝendarmoj, kiuj kriadis: «Halt! Halt!» Tiam mi imagis la ĉagrenon de Trinel, de onklino Gredel, de sinjoro Gulden. Fojfoje mi revis, ke mi marŝadas envice kun grupo da aliaj malfeliĉuloj, al kiuj oni kriadas: «Antaŭen! Bajoneton sur la fusilon!», dum kugloj forprenis tutajn vicojn da ili. Mi jam aŭdis sibli la fusilkuglojn kaj zumi la kanonkuglojn.

«Restu trankvila, Josef,» diris al mi sinjoro Gulden. “Ne tiom turmentu vin. Pripensu, ke en la tuta konskripcio eble ne estas dek kiuj povus doni tiel bonan kialon por resti hejme kiel vi. Necesas, ke la kuracisto estu blinda por akcepti vin. Cetere, mi parolos kun la sinjoro komandanto de la urbo… Trankviliĝu do…»

Tiuj bonkoraj vortoj ne povis trankviligi min.

Tiel mi pasigis la tutan semajnon en mortiga angoro, kaj kiam alvenis la tago de la lotado, ĵaŭdon matene, mi estis tiel pala, tiel konsternita, ke la gepatroj de la aliaj lotantoj iusence enviis min pro mia mieno.

«Tiu,» ili diri unuj al la aliaj, «estas bonsanĉa… Li falas teren, kiam oni blovas kontraŭ lin… Estas homoj kiuj nakiĝis sub favora stelo.»


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.