La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

IV

Kiam, je la sepa matene, mi eniris la laborĉambron de sinjoro Gulden, por komenci labori, li ankoraŭ estis en sia lito kaj tute deprimita.

«Josef, ne estas bone al mi. Ĉiuj tiuj teruraj historioj malsanigas min. Mi ne dormis.»

«Ĉu mi faros teon por vi?» mi demandis.

«Ne, mia infano, ne utilas. Zorgu nur iom pri la fajro. Mi ellitiĝos poste. Sed je tiu ĉi horo necesos iri reĝustigi la horloĝojn en la urbo, ĉar estas lundo. Mi ne povas iri tien, ĉar vidi tiom da honestaj homoj en tia mizero, homoj kiujn mi konas de kvindek jaroj, igus min tute malfeliĉa. Aŭskultu, Josef, prenu la ŝlosilojn kiuj pendas malantaŭ la pordo kaj iru vi en mia loko. Mi provos iomete dormi kaj senti min pli bone… Se mi povus dormi unu horon aŭ du, tio farus bonon al mi.»

Remetante lignon en la fornon, mi prenis la mantelon kaj la mufgantojn, fermis la kurtenon de la lito de sinjoro Gulden kaj eliris, la ŝlosilaron en mia poŝo. La malsaneto de patro Melĥior iomete ĉagrenis min, sed unu penso konsolis min. Mi diris al mi mem: «Vi grimpos sur la sonorilturon de la urbo kaj de tie supre vi vidos la domon de onklino Gredel kaj Trinel.»

Revante pri tio, mi alvenis ĉe la domo de la sonorigisto Braunstein, kiu loĝis ĉe angulo de placeto en malnova, kadukiĝinta barako. Liaj du filoj estis teksistoj, kaj en la malnova domaĉo oni aŭdis grinĉi la teksilojn kaj sibli la navedojn de mateno ĝis vespero. La avino, tiel maljuna, ke oni ne plu vidis ŝiajn okulojn, dormis en antikva fotelo, sur kies dorso sidis pigo. Kiam patro Braunstein ne devis sonorigi pro ia bapto, enterigo aŭ geedziĝo, li legis sian almanakon malantaŭ la rondaj vitretoj de la krucfenestro.

Flanke de lia barako troviĝis loĝejo sub la tegmento de malnova halo, kie laboris la ŝuflikisto Koniam, kaj pli fore troviĝis la montrofenestroj de la buĉistoj kaj fruktvendistinoj.

Mi do alvenis ĉe la Braunsteinoj. Vidante min, la maljunulo ekstaris kaj diris:

«Ĉu estas vi, sinjoro Josef?»

«Jes, patro Braunstein, mi venas anstataŭ sinjoro Gulden, kiu sentas sin malsaneta.»

«Ha! Bone, bone, estas la samo.»

Li surmetis sian malnovan puloveron kaj sian grandan lanan ĉapon, forpelinte la katon, kiu dormis sur ĝi. Tiam li prenis el tirkesto la grandan ŝlosilon de la sonorilturo, kaj ni eliris.

Mi estis feliĉa retroviĝi en la libera aero malgraŭ la malvarmo, ĉar en tiu truo ĉio estis griza pro vaporo, kaj oni havis tiom da peno spiri kiel en marmito. Mi neniam komprenis, kiel tiuj homoj povis vivi tie tiamaniere.

Fine ni suriris la straton, kaj patro Braunstein demandis mi:

«Ĉu vi jam konas la grandan malfeliĉon kiu okazis en Rusio, sinjoro Josef?»

«Jes, patro Braunstein, estas terure.»

«Ha jes!» li diris. «Kompreneble. Sed tio havigos multajn mesojn al la pregejo, ĉar ĉiuj volos dirigi mesojn por sia infano, des pli ke li mortis en lando de paganoj.»

«Sendube, sendube,» mi replikis, kaŝante mian miron.

Ni transiris la placon, kaj antaŭ la urbodomo, fronte al la gardostarantoj, jam staris multaj personoj, kamparanoj kaj urbanoj, legantaj iun proklamilon. Ni suriris la platformon kaj eniris la preĝejon, kie pli ol dudek virinoj, junaj kaj maljunaj, surgenuis sur la planko malgraŭ la terura malvarmo.

«Ĉu vi komprenas,» demandis Braunstein al mi, «kion mi volis diri al vi? Ili jam venas preĝi, kaj mi estas certa, ke la duono jam estas tie de kvin horoj.»

Li malfermis la pordeton de la turo, tra kiu oni supreniris al la orgeno, kaj ni komencis grimpi supren en la mallumo. Alveninte ĉe la orgeno, ni turniĝis maldekstren ĉe la blovilo kaj supreniris ĝis la sonoriloj.

Mi estis kontenta revidi la bluan ĉielon kaj spiri pli puran aeron, ĉar la malbona odoro de la vespertoj, kiuj loĝis en la turo, preskaŭ sufokis min. Sed kia malvermego en tiu kaĝo malfermita al ĉiuj ventoj, de kie la vido etendiĝis ĝis dudek mejloj en la rondo, kaj kia blindiga lumo ĉe tiu neĝovetero! La tuta urbo Falsburgo kun siaj ses bastionoj, siaj tri duonlunoj[14], siaj du avanceoj, siaj kazernoj, siaj pulvejoj, siaj pontoj, siaj talusoj, siaj remparoj, sia granda Armilplaco kaj siaj malgrandaj domoj, bone envicigitaj, konturiĝis kiel sur blanka papero. Oni vidis ĝis en la kortoj, kaj mi, ankoraŭ ne kutimiĝinta al tia alteco, staris meze de la platformo pro timo ekhavi la ideon forflugi, kiel oni rakontas pri certaj homoj, kiuj freneziĝas pro granda alteco. Mi ne kuraĝus proksimiĝi al la horloĝo, kies pentrita ciferplato kaj montriloj troviĝis malantaŭe, se sinjoro Braunstein ne estis doninta al mi bonan ekzemplon, mi estus restinta tie alkroĉiĝinta al la trabo de la horloĝoj. Sed li diris al mi:

«Venu, sinjoro Josef, kaj rigardu: ĉu tio estas la ĝusta horo?»

Tiam mi eligis la grandan poŝhorloĝon de sinjoro Gulden, kiu montris la sekundojn, kaj mi konstatis, ke la turhorloĝo multe malfruas. Braunstein helpis min tiri la pesilojn, kaj tiam ni reĝustigis ĝin.

«La horloĝo ĉiam malfruas vintre,» li diris, «pro la fero, kiu maldilatiĝas.»

Alkutimiĝinte iomete al tiuj aferoj, mi komencis rigardi la ĉirkaŭaĵon: mi rekonis la barakojn de Bois-de-Chênes, la monton Bigel kaj fine Quatre-Vents sur la deklivo antaŭ mi kaj la domon de onklino Gredel. El la kameno blua fumrubando supreniris al la ĉielo. Kaj mi revidis la kuirejon: mi bildigis al mi Trinel en lignaj ŝuoj kaj lana jupo, ŝpinantan en angulo de la farejo kaj pensantan pri mi. Mi estis tiel tenerigita, ke mi ne plu sentis la malvarmon. Mi ne povis depreni miajn okulojn de tiu kameno.

Patro Braunstein, kiu ne sciis, al kio mi rigardis, diris:

«Jes, sinjoro Josef, nun, malgraŭ la neĝo, ĉiuj vojoj estas kovritaj de homoj. La granda novaĵo jam disvastiĝis, kaj ĉiuj venas por ĝuste koni sian malfeliĉon.»

Mi vidis, ke li pravas: ĉiuj vojoj, ĉiuj padoj estis kovritaj de homoj, kiuj venis al la urbo. Kaj rigardante al la Armilplaco, mi vidis kreski la homamason antaŭ la gardistejo de la urbodomo kaj la poŝtoficejo. Oni aŭdis la bruon de la voĉoj.

Fine, post lasta rigardo al la domo de Trinel, ni komencis turniĝi malsupren sur la malluma ŝtuparo kvazaŭ en puton. Alveninte ĉe la orgeno, ni vidis, ke ankaŭ la homamaso en la preĝejo multe pligrandiĝis: ĉiuj patrinoj, ĉiuj fratinoj, ĉiuj maljunaj avinoj, riĉaj kaj malriĉaj, surgenuis sur la preĝbenkoj. En la plej profunda silento ili preĝadis por tiuj kiuj estis en tre malproksima lando, oferante ĉion por revidi ilin ankoraŭfoje.

Unue mi ne bone komprenis tion, sed subite mi ekhavis la penson ke, se mi estus foririnta la pasintan jaron, ankaŭ Trinel kaj onklino Gredel surgenuus tie por petegi de Dio mian revenon. Tio trairis mian koron, kaj mi sentis mian tutan korpon tremeti.

«Ni foriru! Ni foriru!» mi diris al patro Braunstein. «Tio estas terura.»

«Kio?» li demandis.

«La milito.»

Tiam ni malsupreniris la ŝtuparon kaj eliris tra la granda pordo, kaj mi transiris al Armilplacon por iri ĉe la sinjoron komandanton Meunier, dum Braunstein reiris hejmen.

Ĉe angulo de la urbodomo mi vidis spektaklon, kiun mi memoros mian tutan vivon. Tie pendis granda proklamilo. Pli ok kvincent personoj – urbanoj kaj kamparanoj, viroj kaj virinoj, starantaj unuj kontraŭ la aliaj, ĉiuj palaj – silente rigardis ĝin kun etenditaj koloj kiel ion teruran. Ili ne povis legi ĝin, kaj de tempo al tempo iu diris germane aŭ france:

«Ili tamen ne estas ĉiuj mortintaj!…Parto da ili tamen revenos.»

Aliaj kriis:

«Sed ni vidas nenion. Ni ne povas alproksimiĝi!»

Iu malica maljunulino, staranta malantaŭe, levis la manojn kaj kriis:

«Kristian… Aĥ, mia povra Kristian!»

Aliaj, kvazaŭ indignaj aŭdi tion, diris:

«Silentigu do tiun maljunulinon!»

Ĉiuj pensis nur pri si mem.

De malantaŭe ĉiam venis aliaj homoj tra la Germana Pordo.

Finfine Harmentier, la urba serĝento, venis el la gardejon kaj lokis sin supre de la ŝtuparo kun proklamilo tute simila al tiu kontraŭ la muro. Kelkaj soldatoj sekvis lin. Tiam ĉiuj kuris en lia direkto, sed la soldatoj retenis la unuajn, kaj serĝento Harmentier komencis legi tiun proklamilon, kiun oni nomis la 29-an bultenon, en kiu la imperiestro rakontis, ke dum la retiriĝo el Rusio la ĉevaloj pereis per miloj ĉiu-nokte. Li diris nenion pri la viroj!

La urba serĝento legis malrapide. Neniu diris eĉ unu vorton. La maljunulino, kiu ne komprenis la francan, aŭskultis kiel la aliaj. Sed kiam venis la frazo «Nia kavalerio estis tiom senigita de ĉevaloj, ke oni devis kunigi la oficirojn al kiuj restis ĉevalon, por formi kvar rotojn de po cent kvindek viroj. La generaloj funkciis kiel kapitanoj, kaj la koloneloj kiel suboficiroj. Kiam li legis tiujn tekstparton, kiu diris pli pri la mizero de la Granda Armeo ol la tuta resto, la krioj kaj ĝemoj aŭdiĝis de ĉiuj flankoj. Du aŭ tri virinoj svenis. Oni forkondukis ilin, subtenante ilin sub la akseloj.

Estas vere, ke la proklamilo aldonis: «La sano de Lia Imperiestra Moŝto neniam estis pli bona.»

Kio estis granda konsolo. Malfeliĉe oni ne povis redoni la vivon al tricent mil viroj, kiuj kuŝis sub la rusa neĝo. Tial la homoj foriris tute malĝojaj. Aliaj venis dekope, kiuj aŭdis ankoraŭ nenion, kaj de horo al horo Harmentier eliris por legi la bultenon. Tio daŭris ĝis la vespero, kaj ĉiufoje la samo okazis. Mi forkuris.

Mi estus preferinta scii nenion pri tio ĉi.

Tiam mi iris al la domo de la sinjoro loka komandanto. Enirante en lian salonon, mi vidis lin matenmanĝanta. Li jam estis maljuna viro, sed solida, kun ruĝa vizaĝo kaj bona apetito.

«Ha! Estis vi, Josef!» li ekkriis. «Sinjoro Gulden do ne venos?»

«Ne, sinjoro komandanto, li estas malsaneta, pro la malbonaj novaĵoj.»

«Ha! Bone, bone! Mi komprenas tion,» li diris, malplenigante sian glason. «Jes, estas malfeliĉe.»

Kaj dum mi relevis la globon de la kamenhorloĝo, li aldiris:

«Ba! Diru al sinjoro Gulden, ke ni havos nian revenĝon… Diable, oni ne povas ĉiam venki. Por la dekkvin jaroj dum kiuj ni superis, estas nur juste, ke ni lasas al ili tiun malgrandan konsolon… Kaj plue, la honoro estas savita: ni ne estas venkitaj. Sen neĝo kaj malvarmo tiuj provraj kozakoj estus vidintaj ion tute alian… Sed paciencu: la kadroj estos baldaŭ replenigitaj, kaj tiam: atentu!»

Mi streĉis la horloĝon. La komandanto leviĝis de la tablo kaj venis rigardi, estante granda amatoro de horloĝoj. Li gaje pinĉis mian orelon, kaj rebutonumante sian grandan kapoton, kiun li estis malferminta por manĝi, li ekkriis, kiam mi estis retiriĝonta.

«Diru al sinjoro Gulden, ke li povos trankvile. dormi La dancado rekomenciĝos en la printempo. Ili ne ĉiam havos la vintron kaj la kalmukojn ĉe sia flanko. Diru tion al li!»

«Jes, sinjoro komandanto,» mi respondis, fermante la pordon.

Lia dika figuro kaj lia bonhumora mieno konsolis min iomete. Sed en ĉiuj domoj en kiujn mi iris poste – ĉe la Harwich-oj, ĉe la Franz Toni-oj, ĉe la Durlach-oj, – ĉie oni aŭdis nur plendojn. Precipe la virinoj estis konsternitaj. La viroj diris nenion kaj promenadis tien kaj reen kun klinita kapo, eĉ sen rigardi, kion mi faris en ilia domo.

Je la deka restis nur du personoj vizitendaj de mi: senjoro de la Vablerie, estinta nobelo, kiu loĝis fine de la ĉefa strato kun sia edzino, naskita de Chamberlan d’Ecof, kaj fraŭlino Johana, ilia filino. Ili estis elmigrintoj, sed revenis antaŭ tri aŭ kvar jaroj. Ili vizitis neniun en la urbo kaj frekventis nur kelkajn maljunajn pastrojn en la ĉirkaŭaĵo. Senjoro de la Vablerie ŝatis ĉasadon. Li havis ses hundojn en sia korto kaj veturilon por du ĉevaloj. Patro Robert, kiu loĝis en la Strato de la Kapuĉenoj, servis ilin kiel koĉero, ĉevalisto, servisto kaj dresisto. Senjoro de la Vablerie ĉiam portis ĉasjakon, kaskedon el kuirita ledo kaj botojn kun spronoj. La tuta urbo nomis lin la braque[15], sed oni diris nenion pri la senjorino nek pri la fraŭlino.

Mi estis malĝoja, kiam mi malfermis la pezan pordon provizitan per sonorileto, kies tintado sonis tra la vestiblo. Kia estis do mia surprizo kiam mi aŭdis, meze de tiu ĝenerala konsterniĝo, kantadon kaj klavicenon! Senjoro de la Vablerie kantis kaj la fraŭlino akompanis lin. En tiu tempo mi ankoraŭ ne sciis, ke la malfeliĉo de unu ofte estas la feliĉo de alia, kaj mi diris al mi mem, la manon sur la klinko: «Ili ankoraŭ ne scias la novaĵon el Rusio.»

Sed dum mi staris tie, la pordo de la kuirejo malfermiĝis, kaj fraŭlino Louise, la servistino, klinetante la kapon, demandis:

«Kiu estas tie?»

«Estas mi, fraŭlino Louise.»

«Ha! Estas vi, sinjoro Josef. Envenu do.»

Tiuj homoj havis kamenhorloĝon en la granda salono, en kiun oni eniris nur malofte. La altaj fenestroj kaj ĵaluzoj donantaj vidon sur la korto, restis fermitaj, sed mi vidis sufiĉe por fari, kion mi devis fari. Mi do pasis tra la kuirejon kaj reĝustigis la antikvan kamenhorloĝon, belegan ornamaĵon el blanka marmoro, dum fraŭlino Louise rigardis.

«Ĉu vi havas vizitantojn, fraŭlino Louise?» mi demandis ŝin.

«Ne, sed la senjoro ordonis min lasi eniri neniun.»

«Oni estas gaja ĉe vi.»

«Ha, jes!» ŝi diris. «Estas la unua fojo de multaj jaroj. Mi ne scias, kio estas al ili.»

Mi relevis la globon kaj eliris, pensante pri tiu ĉi afero, kiu ŝajnis eksterordinara al mi. La penso, ke tiuj hiomoj povus ĝoji pri nia malvenko, ne venis en mian kapon.

Forirante de tie, mi ĉirkaŭiris la angulon de la strato por direktiĝi al la domo de patro Féral, kiun oni nomis la flagportisto, ĉar je la aĝo de kvardek kvin jaroj, estante jam longe forĝisto kaj familia patro, li portis la flagon de la volontuloj de Falsburgo en 1792[16] kaj nur revenis post la militiro al Zuriko. Liaj tri filoj estis en la armeo, kiu iris al Rusio: Jean, Louis kaj Georges Féral. Georges jam estis komandanto ĉe la dragonoj, kaj la du aliaj infanterioficiroj.

Mi anticipe bildigis al mi la ĉagrenon de patro Féral, sed ĝi estis nenio kompare al tiu kion mi vidis enirante en lian ĉambron. La povra maljunulo, blinda kaj tute kalva, sidis en fotelo lantaŭ la forno, la kapon klinitan sur la bruston kaj kun grandaj, bluaj, larĝe malferùmitaj okuloj, kvazaŭ li estus vidanta siajn tri filojn kuŝantaj antaŭ siaj piedoj. Li diris nenio, sed dikaj gutoj de ŝvito fluadis de lia frunto sur liajn longajn, magrajn vangojn, kaj lia vizaĝo estis tiel pala, ke oni dirus, ke li estas mortanta. Kvar aŭ kvin el liaj kamaradoj el la tempo de la Respubliko – patro Desmarets, patro Nivoi, la maljuna Paradis kaj la granda Froissard – estis venintaj por konsoli lin. Ili staris ĉirkaŭ li en la plej profunda silento, fumante pipon kaj farante malesperajn gestojn.

De tempo al tempo iu el ili diris:

«Nu, Féral, ĉu ni ne plu estas veteranoj de la armeo Sambro-kaj-Mozo?»

Aŭ:

«Kuraĝon flagportisto, kuraĝon!… Ĉu ni ne kaptis kurpaŝe la baterion de Fleurus?»

Aŭ ion similan.

Sed li respondis nenion. Nur iam kaj iam liaj maljunaj kavaj vangoj ŝvelis kaj suspiris, klinante la kapon, kaj la aliaj faris signon unuj al la aliaj, skuante la kapon kvazaŭ por diri:

«Tio iras malbone.»

M rapide reĝustigis la horloĝon kaj foriris, ĉar vidi tiun maljunulon en tia malĝojo, disŝirus mian koron.

Alveninte ĉe ni, mi trovis sinjoron Gulden ĉe la labortablo.

«Jen vi estas, Josef,» li diris. «Nu?»

«Nu, sinjoro Gulden, vi pravis resti hejme: estas terure!»

Kaj mi rakontis ĉion detale.

«Jes, mi sciis tion,» li diris malĝoje, «sed tio estas nur la komenco de pli grandaj malfeliĉoj: tiuj prusoj, aŭstroj, rusojn, hispanoj kaj aliaj popoloj, kiujn ni prirabis ekde 1804, profitos de nia mizero por ataki nin. Ĉar ni volis doni al ili reĝojn, kiuj estas fremdaj al ili kaj kiujn ili ne volis. Nun ili kondukos al ni aliajn kun iliaj nobeloj kaj armeoj. Tiel ke, sangigante nin el niaj kvar membroj pro la imperio, nun ni perdos ĉion, kion ni gajnis per la revolucio. Anstataŭ esti la unuaj, ni estos la lastaj de la lastaj. Jes, jen kio nun okazos al ni. Dum vi trakuris la urbon, mi pensis nur pri tio. Estas preskaŭ neeviteble: ĉar soldatoj estas ĉio por ni, kaj ni jam ne havas soldatojn, ni jam havas nenion!»

Tiam li leviĝis. Mi kovris la tablon, kaj dum ni manĝis en silento, la sonoriloj de la urbo komencis sonori.

«Iu mortis en la urbo,» diris sinjoro Gulden.

«Jes, sed mi ne aŭdis paroli pri tio.»

Dek minutojn poste rabeno Rosen eniris por metigi novan glaseton en sian poŝhorloĝon.

«Kiu do mortis?» demandis lin sinjoro Gulden.

«La maljuna flagportisto.»

«Kiel do? Ĉu la maljuna Féral?»

«Jes, antaŭ duonhoro aŭ dudek minutoj. Patro Desmarets kaj pluraj aliaj volis konsoli lin. Fine li petis ilin voĉlegi al li la lastan leteron de sia filo Georges, la komandanto de la dragonoj, kiu skribis, ke li esperas veni ĉirkaŭbraki lin en la venonta printempo kun kolonelaj epoletoj. Aŭdante tion, li subite volis leviĝi, sed refalis trafante per la kapo sur la genuojn: tiu letero krevigis lian koron.

Sinjoro Gulden faris nenian rimarkon pri tio.

«Jen, sinjoro Rosen,» li diris, redonante la horloĝon al la rabeno. «Tio faras dek du centimojn.»

Sinjoro Rosen pagis, eliris, kaj ni daŭrigis nian manĝon en silento.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.