La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XII

Ekde tiu momento ĉie regis konfuzo. La duonsoldaj oficiroj kriadis: Vivu la Imperiestro! La loka komandanto volis ja doni la ordonon aresti ilin, sed la batalionon simpatiis kun ili, kaj la ĝendarmoj ŝajnigis aŭdi nenion. Oni jam ne laboris. La impostricevantoj, la kontrolistoj, la urbestro, la adjunktoj ktp. ekhavis grizajn harojn, ne jam sciante, per kiu piedo danci. Neniu kuraĝis deklari sin por Bonaparte aŭ por Ludoviko XVIII, escepte de la tegmentistoj, masonistoj, ĉarpentistoj kaj tiuj kiuj perlaboras malmulte, kiujn oni ne povis maldungi kaj kiuj volonte vidus aliajn labori sur sia loko. Tiuj ĉi, hakilon malantaŭ la leda zono kaj paketon da tegeloj sur la ŝultro, ne ĝenis sin krii: “La elmigrintoj malsupren! Ili eĉ ridis pri la malordo, kiu pligrandiĝis okulvide. Iutage la gazeto diris: “La uzurpinto estas en Grenoble”, la morgaŭon, “Li estas en Lyon”, la postmorgaŭon, “Li estas en Auxerre”, kaj tiel plu.

Vespere legante tiujn novaĵojn, sinjoro Gulden ĝojis.

“Oni vidas nun, ke la francoj estis por la Revolucio,” li ekkriis, “kaj ke la aliaj neniam povos sukcesi. Ĉiuj kriadas: “La elmigrintoj malsupren!” Kia leciono por tiuj kiuj klare vidas! Tiuj Burbonoj volis fari vendeanojn el ni ĉiuj. Ili devas nun ĝoji, ke ili tiel bone sukcesis.”

Sed unu afero ankoraŭ maltrankviligis lin: tio estis la granda batalo, kiun oni anoncis inter marŝalo Ney kaj Napoleono.

“Kvankam Ney kisis la manon de Ludoviko XVIII,” li diris, “ li ĉiam estas eksa soldato de la Revolucio, kaj mi neniam kredos, ke li batalos kontraŭ la volo de la popolo…Ne, tio ne eblas. Li rememoros la maljunan bareliston de Sarre-Louis[68], – kiu rompus lian kapon per sia martelo, se li ankoraŭ vivus, eksciante, ke lia Michel perfidis la nacion por plaĉi al la reĝo.”

Jen tio kion diris sinjoro Gulden. Sed tio ne malhelpis la homojn esti maltrankvilaj, kiam subite alvenis la novaĵo, ke Ney sekvis la ekzemplon de la armeo, de la burĝoj, de ĉiuj kiuj volis esti liberigitaj de la pentofaroj, kaj ke li aliĝis al Napoleono. Tiam la fido estis pli granda, sed la timo pro eksterordinara okazaĵo ankoraŭ silentigis la prudentulojn.

La 21-an de marto, inter la kvina kaj la sesa vespere, sinjoro Gulden kaj mi estis laborantaj. Jam noktiĝis kaj Trinel bruligis la lampon. Ekstere fajna pluveto fluadis sur la vitroj, Theodor Roeber, kiu direktis la telegrafon, pasis sub niaj fenestroj. Li rajdis sur granda griza ĉevalo. La aero ŝveligis sian bluzon, tiel rapide li rajdis. Per unu mano li tenis sian grandan feltan ĉapelon, kaj per la alia li frapis per bastoneto sian ĉevalon, kiu galopadis kiel vento. Viŝante la vitron, sinjoro Gulden kliniĝis por pli bone vidi kaj diris:

“Estas Roeber, kiu venas de la telegrafo. Alvenis granda novaĵo!”

Liaj iom palaj vangoj ruĝiĝis. Mi sentis mian koron violente bati. Trinel metis la lampon apud ni, kaj mi malfermis la fenestron por subentiri la fenestrokovrilon. Tio daŭris kelkajn momentojn, ĉar necesis forpreni la vitrojn de la labortablo kaj malkroĉi la horloĝojn por povi malfermi la fenestron. Sinjoro Gulden revis. Kiam mi enkroĉis kaj hokon, ni aŭdis bati la apelon je ambaŭ flankoj de la urbo samtempe, apud la bastiono de Mittelbronn kaj sur tiu de Bigelberg. La eĥoj de la remparoj kaj tiuj de la valoj respondis al la tamburado, kaj mallaŭta bruo plenigis la tutan placon je la horo en kiu komenciĝas la nokto.

Sinjoro Gulden leviĝis.

“La aferoj estas deciditaj nun,” li diris per voĉo, kiu malvarmigis min. “Aŭ oni batalas en la ĉirkaŭaĵo de Parizo, aŭ la imperiestro estas en sia malnova palaco kiel en 1809.”

Trinel jam kuris serĉi sian mantelon, malgraŭ la pluvo. Sinjoro Gulden, parolante kun grande malfermitaj okuloj, senatente lasis al si surmeti la manikojn. Tiam li eliris, kaj Trinel, tuŝante mian ŝultron, ĉar mi restis, kie mi estis, diris al mi:

“Iru do, Josef, sekvu lin.”

Mi tuj malsupreniris. Ni alvenis sur la placo en la momento, kiam la bataliono eliris la ĉefstraton ĉe la angulo de la urbodomo malantaŭ la tamburistoj, kiuj kuris, la tamburojn sur la ŝultro. Homamaso sekvis ĝin. Sub la maljunaj tilioj la tamburrulado rekomenciĝis. La soldatoj metis sin en vicojn, kaj preskaŭ tuj komandanto Gémeau, kiuj suferis pro siaj vundoj kaj jam de du monatoj ne eliris, aperis en uniformo sur la ŝtupoj de la domo Minque. Lia servisto tenis lian ĉevalon per la mano kaj ofertis al li sian ŝultron por enseliĝi. De ĉiuj flankoj oni rigardis. La apelo komenciĝis.

La komandanto transiris la placon, kaj la kapitanoj vigle iris renkonte al li. Ili diris kelkajn vortojn inter si, kaj tiam la komandanto pasis antaŭ la fronto de la bataliono, dum post li antaŭeniris simpla serĝento kun tri galonoj, kiu portis flagon en ĝia ujo de vaksita tolo.

La homamaso ĉiam pligrandiĝis. Sinjoro Gulden kaj mi grimpis sur la kilometrofoston fronte al la gardista arkaĵo. Post la apelo la komandanto tiris sian sabron kaj donis la ordonon formi kvadraton.

Mi simple rakontas al vi tiujn aferojn, ĉar ili estis simplaj kaj teruraj. Per la paleco de la vizaĝo de la komandanto oni vidis, ke li havas febron, kaj tamen estis preskaŭ nokto. La grizaj linioj de la kvadrato sur la placo, la komandanto surĉevale en la mezo, la oficiroj ĉirkaŭe, sub la pluvo, la burĝoj aŭskultantaj, la profunda silento, la fenestroj malfermiĝantaj en al ĉirkaŭaĵo, ĉio ankoraŭ ĉeestas en mia menso, kaj tamen ĉio tio okazis antaŭ preskaŭ kvindek jaroj!

Neniu parolis, ĉar ĉiuj sciis, ke oni ekscios la sorton de Francio.

“Prezentu armilon!…Armilon malsupren!…” kriis kapitano Vidal.

Post la bruo de la armiloj, oni aŭdis nur la voĉon de la komandanto, tiu klara voĉo, kiun mi aŭdis trans Rejno, apud Lutzen kaj Leipzig, kiu kriis al ni: “Densigu la vicojn!” Ĝi trairis min ĝis la osta medolo.

“Soldatoj!” li kriis. “Lia Moŝto Ludoviko XVIII forlasis Parizon la 20-an de marto, kaj imperiestro Napoleono eniris la ĉefurbon la saman tagon.”

Speco de tremeto ĉien disvastiĝis, sed tio daŭris nur unu sekundon, kaj la komandanto daŭrigis:

“Soldatoj! La flago de Francio estas la flago de Arcole, de Rivoli, de Aleksandrio, de Chebreisse, de la Piramidoj, de Abukir, de Marengo, de Austerlitz, de Jena, de Eylau, de Friedland, de Sommo-Sierra, de Madrido, de Abensberg, de Eckmül, de Essling, de Wagram, de Smolensk, de Moskvo, de Weissenfelz, de Dresden, de Bischofswarda, de Hanau, de Brienne, de Saint-Dizier, de Champobert, de Château-Thierry, de Joinvilliers, de Méry-sur-Seine, de Montereau, de Montmirail, – Estas la flago, kiun ni farbis per nia sango… estas la flago de nia gloro.”

Kaj la maljuna serĝento eligis la trikoloran flagon tute disŝiritan el ĝia ujo. La komandanto prenis ĝin:

“Jen tiu flago!… Vi rekonas ĝin… estas tiu de nia nacio… Estas tiu kiun la rusoj, prusoj, aŭstroj kaj ĉiuj kiujn ni centfoje ŝparis, forprenis al ni la tagon de sia unua venko, ĉar ili timis ĝin.”

Granda nombro da maljunaj soldatoj, aŭdante tiujn vortojn, forturnis la kapon por kaŝi siajn larmojn. Aliaj, tute palaj, rigardis ĝin per teruraj okuloj.

“Mi,” kriis la komandanto, levante sian sabron, “mi ne konas alian. Vivu Francio! Vivu la Imperiestro!”

Apenaŭ li eligis tiun krion, ĉio eksplodis en krioj. Oni aŭdis plu nenion alian. El la fenestroj, sur la placo, sur la stratoj, ĉie la krioj: Vivu la Imperiestro! Vivu Francio! sonis kiel trumpetado. La homoj kaj la soldatoj ĉirkaŭbrakis sin. Oni estus dirinta, ke ĉio estas savita, ke ni retrovis ĉion kion Francio perdis en 1814.

Estis preskaŭ nokto. Oni foriris dekstren kaj maldekstren, triope, sesope, dudekope, kriante: Vivu la Imperiestro! kiam je la flanko de la malsanulejo ruĝa fulmo transiris la ĉielon… kanono tondris! Malantaŭ la arsenalo alia respondis, kaj tio daŭris kelkan tempon.

Patro Gulden kaj mi transiris la placon brakon en brako, kriante ankaŭ Vivu Francio! Kaj ĉar ĉe ĉiu kanonpafo tra la malhela nokto, la lumo venis ĝis super la placo, ni vidis en la fulmolumo Trinel, kiu venis renkonte al ni kun la maljuna sinjorino Madeleine Schuler. Ŝi estis surmetinta sian kapuĉeton. Ŝia rozkolora nazo estis bone kaŝita kontraŭ la nebulo. Vidante nin, ŝi diris:

“Madeleine, jen ili! La imperiestro estas la mastro de la lando, ĉu ne, sinjoro Gulden?”

“Jes, mia infano,” respondis patro Gulden. “Tio estas decidita.”

Tiam Trinel prenis mian brakon, kaj mi ne sciis kial, sed mi komencis kisi ŝin, dufoje, trifoje, reirante hejmen. Mi eble sentis antaŭe, ke mi devos baldaŭ foriri, kaj ke mi ne plu kisos ŝin dum longa tempo. Patro Gulden, antaŭ ni kun Madelon, diris:

“Tiun ĉi vesperon mi volas trinki iomete. Supreniru, Madeleine, mi invitas vin.”

Sed ŝi ne volis kaj forlasis nin ĉe nia pordo.

Ĉio kion mi povas diri, estas, ke la ĝojo de la homoj estas same tiel granda, kiel ĉe la alveno de Ludoviko XVIII, kaj eble ankoraŭ pli granda.

Alveninte en nia ĉambro kaj senigite de sia mantelo, sinjoro Gulden sidiĝis ĉe la tablon, ĉar la vespermanĝo atendis. Trinel iris en la kelon preni bonan botelon. Ni trinkis kaj ridis, dum la kanono igis tremeti niajn vitrojn. Kelkafoje la homoj perdas la prudenton, eĉ tiuj kiuj amas nur pacon. Tiuj kanonpafoj ĝojigis nin. Ni, se tiel diri, revenis al niaj malnovaj kutimoj.

Sinjoro Gulden diris:

“Komandanto Gémeau bone parolis. Sed li estus povinta daŭrigi ĝis morgaŭ, komencante per Valmy, Hundschott, Wattignies, Fleurus, Neuwied, Ukerath, Fröschwiller, Geisberg, ĝis Zürich kaj Hohenlinden. Tio ankaŭ estis grandaj venkoj, kaj eĉ la plej belaj el ĉiuj, ĉar ili savis liberecon. Li parolis nur pri la lastaj, tio sufiĉas por la momento. La aliancanoj venu… Ili aŭdacu moviĝi! La nacio volas pacon. Sed se la aliancanoj komencas militon, ve ili! Nun oni reparolos pri libereco, egaleco kaj frateco. Pro ili la tuta Francio leviĝos…, mi certigas vin, ĉiuj amase leviĝos. Oni faros naciajn gvardiojn. La maljunuloj kiel mi kaj la edziĝintaj viroj defendos la urbojn. La junaj marŝos, sed oni ne transiros la landlimojn. La imperiestro, instruite de sia spertoj, armos laboristojn, kampulojn kaj burĝojn. Se la aliaj venos, eĉ se ili estos miliono, neniu eliros el nia lando. La tempo de la soldatoj estas pasinta. La regulaj armeoj estas bonaj por konkeri, sed popolo kiu volas defendi sin, ne timas la plej bonajn soldatojn en la mondo. Ni vidigis tion al la prusoj, aŭstroj, angloj kaj rusoj de 1792 ĝis proksimume 1800. Kaj tiam la hispanoj vidigis tion al ni, kaj eĉ, antaŭ tio, la amerikanoj vidigis tion al la angloj, estu certaj pri tio. Se li volos fari proklamojn en Germanio, multaj germanoj estos kun ni. Oni promesis al ili liberecojn por marŝigi ilin amase kontraŭ Francion, kaj nun la suverenoj, kunvenintaj en Vieno, mokas pri ili kaj ne plenumas siajn promesojn. Ilia celo estas klara: ili dividas inter si la popolojn kvazaŭ ŝafarojn. La prudentaj popoloj subtenos unuj la aliajn. Tiumaniere paco estos establita perforte. Nur la reĝoj profitos de militoj. La popoloj ne bezonas konkerojn, sed pacon por povi trankvile labori kaj komerci. Jen la ĉefa afero!”

En sia ekscitiĝo li vidis ĉion ideala. Mi mem trovis tiel memkomprenebla kion li diris, ke mi estis certa, ke la imperiestro agus tiumaniere. Trinel ankaŭ kredis tion. Ni benis la Sinjoron pro tio kio okazis. Kaj je la dekunua, bone ridinte, bone parolinte kaj bone kriinte, ni enlitiĝis meze de la plej belaj esperoj. La tuta urbo estis prilumita, ĉar ĉiuj, ankaŭ ni, estis metintaj lampionojn antaŭ la fenestroj. Ĉiu-momente ni aŭdis, kiel petardoj eksplodis, infanoj kriadis: Vivu la Imperiestro! kaj soldatoj eliris gastejojn kantante: La elmigrintoj malsupren!

Tio daŭris ĝis tre malfrue, kaj nur je la unua nokte ni ekdormis kun la graco de Dio.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.