La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XXI

La delevado de la vunditoj daŭris ĝisvespere. Je la tagmezo la krioj “Vivu la Imperiestro “! resonis laŭlonge de la tuta linio de niaj bivakoj ekde la vilaĝo Brye ĝis Sombreffe. Napoleono estis forlasinta Fleurus kun sia stabo. Li revuis la armeon sur la altebenaĵo. Tiuj krioj daŭris ĉirkaŭ unu horo. Tiam ĉio silentiĝis. Verŝajne la armeo estis tiam marŝanta.

Ni longe atendis la ordonon sekvi. Ĉar ĝi ne venis, kapitano Florentin fine iris informiĝi kaj revenis en galopo kriante:

“Batu la rekolektiĝon!”

La taĉmento de la bataliono kuniĝis, kaj oni komencis rapidpaŝe supreniri al la vilaĝo. Ĉio estis foririnta. Multaj aliaj pelotonoj ne ricevis ordonojn, kaj apud Saint-Amand la stratoj estis plenaj je soldatoj. Kelkaj kompanioj, restinte malantaŭe, marŝis maldekstren al la vojo tra la grenkampoj, kie oni vidis etendiĝi la kolonvicojn tiel foren kiel oni povis rigardi: municiĉaroj, furgonoj, ĉiuspecaj pakaĝoj.

Poste mi ofte pensis, ke ni estis bonŝancoj en tiu tago esti lasitaj malantaŭe kiel la divizio Gérard en Saint-Amand. Oni povis riproĉi nenion al ni. Ĉar ni ricevis la ordonon delevi la vunditojn, ni estis en ordo, sed kapitano Florentin povus senti sin senhonorigita.

Ni marŝis rapidigante la paŝojn. Rekomencis pluvi. Oni glitis en la koto, kaj la nokto venis. Neniam mi vidis pli abomenan veteron, eĉ ne en Germanio dum la retiriĝo el Leipzig. Pluvo falis kiel el akvumilo, kaj ni marŝis, la dorsojn rondigitaj, la fusilon sub la brako, la baskon de la kapoto sur la baterio, tiom trempitaj, ke tio ne povus esti pli malbone, se ni transirus riveron. Kaj kia koto! Ĉe tio oni komencis senti malsaton. De tempo al tempo Buche ripetis al mi:

“Estas egale. Dekduo da dikaj terpomoj bakitaj sub la cindroj, kiel en Harberg, multe ĝojigus min. Ĉe ni oni ne manĝas viandon ĉiun tagon, sed ni havas terpomojn!”

Mi revidis en revo nian malgrandan, varman ĉambron en Falsburgo, la blankan tablon, patron Gulden, sidantan antaŭ sia telero, kaj Trinel, kiu servis al ni bongustan supon, dum la kotletoj fumis sur la kradorostilo. Malĝojo pro tio, ke mi ne estis tie kun ili, superfortis min: se sufiĉus al mi nur la deziro morti por esti liberigita de tiu mizero, mi jam delonge ne estus en tiu ĉi mondo.

Jam noktiĝis. La nokto estis tute griza. Sen la radspuroj, en kiujn oni sinkis ĝis la genuoj, oni apenaŭ rekonus la vojon. Sed oni devis marŝi tra la koto, kaj oni estis certa ne erari. Inter la sepa kaj la oka ni aŭdis en la malproksimo ion kiel tondradon. Unuj diris:

“Estas fulmotondro.”

Aliaj:

“Estas kanonoj.”

Multaj libere vagantaj soldatoj sekvis nin. Je la oka ni alvenis apud Quatre-Bras. Estas du domoj unu fronte al la alia ĉe la kruciĝo de la vojo de Nivelles al Namur kun tiu de Bruselo al Charleroi. Tiuj domoj estis plenaj je vunditoj. Tie marŝalo Ney estis batalinta kontraŭ la angloj por preventi ilin iri helpi la prusojn tra la vojo kiun ni sekvis. Li havis nur dudek mil virojn kontraŭ kvardek mil. Nicolas Cloutier, la tanisto, ankoraŭ hodiaŭ asertas, ke li estus devinta sendi al ni la duonon de siaj trupoj por ataki la prusojn de malantaŭe, kvazaŭ ne jam sufiĉus haltigi la aliajn. Nu, por tiaj viroj ĉio estas facila. Sed se ili mem komandus, kvar viroj kaj kaporalo fuĝigus ilin.

Sube la horde- kaj avenokampoj estis plenaj je mortigitoj. Tie mi vidis la unuajn ruĝajn vestaĵojn de angloj kuŝantaj sur la vojo.

La kapitano ordonis nin halti. Sola li eniris la dekstran domon. Ni jam atendis kelkan tempon en la pluvo, kiam li reeliris kun divizigeneralo Donzelot, kiu ridis, ĉar ni estus devintaj sekvi la armeo de Grouchy direkte al Namur, kaj la manko de ordonoj igis nin turniĝi al Quatre-Bras. Ni tamen ricevis la ordonon senhalte daŭrigi nian marŝon.

Mi kredis sveni ĉiumomente. Sed tio ankoraŭ plimalboniĝis, kiam ni reatingis la furgonojn, ĉar tiam ni devis marŝi flanke de la vojo, tra la kampoj, kaj ju pli ni antaŭeniĝis, des pli oni sinkis en la grasan teron.

Je la dekunua ni alvenis en granda vilaĝo nomita Genappe, kiu etendiĝis sur ambaŭ flankoj de la ŝoseo. La multaj furgonoj, kanonoj kaj municiĉaroj sur tiu vojo, devigis nin transiri la riveron Thy sur ponto dekstre de ni, kaj ekde tiu loko ni marŝis nur tra la kampoj, tra greno, aveno, kanabo, kvazaŭ sovaĝoj, kiuj respektas nenion. La nokto estis tiel malluma, ke surĉevalaj dragonoj, starantaj ĉiujn ducent paŝojn kvazaŭ fostoj laŭlonge de nia itinero, kriadis al ni:

“Ĉi tien! Ĉi tien!”

Je noktomezo ni alvenis ĉe kurbo de iu vojo apud speco de pajlokovrita farmbieno plena je superaj oficiroj. Ne estis tre malproksime de la ŝoseo, ĉar ni aŭdis defili kavalerion, artilerion kaj armetrajnon kvazaŭ torenton.

La kapitano apenaŭ eniris la farmbienon, pluraj el ni sturmis en la ĝardenon tra la heĝoj. Mi agis kiel la aliaj kaj elŝiris napojn. Preskaŭ tuj la tuta bataliono sekvis tiun moviĝon malgraŭ la krioj de la oficiroj. Ĉiuj komencis elterigi kion li povis per sia bajoneto, kaj dek minutojn poste restis plu nenio. La serĝentoj kaj kaporaloj estis venintaj kun ni. Kiam la kapitano revenis, ni jam estis reprenintaj niajn poziciojn.

Tiuj kiuj ŝtelas kaj rabas dum militiro meritas esti pafmortigitaj, sed kion vi volas? La vilaĝoj kiujn ni renkontis, ne havis la kvaronon de la vivrimedoj kiuj estis bezonataj por nutri tiom da viroj. La angloj jam prenis preskaŭ ĉion. Restis ja al ni ankoraŭ nur iom da rizo, sed rizo sen viando malmulte valoras. La angloj ricevis bovojn kaj ŝafojn el Bruselo. Ili estis bone nutrataj kaj tute brilantaj pro sano. Sed ni venis tro frue: la konvojoj kun vivrimedoj malfruis. Kaj la morgaŭon, kiam estis okazonta la terura batalo apud Waterloo, ni ricevis nur nian porcion da brando.

Forirante de tie, ni supreniris malfortan deklivon, kaj malgraŭ la pluvo ni ekvidis la bivakojn de la angloj. Oni igis nin preni pozicion meze de la greno inter pluraj regimentoj, kiujn oni ne vidis, ĉar ni ricevis la ordonon ne bruligi fajrojn, pro timo ke ni timigu la malamikon, kaj ke li, vidante nin en linio, decidu daŭrigi sina retiriĝon.

Nu, bildigu al vi virojn kuŝantajn sur grenkampoj sub plaŭdanta pluvo kiel veraj ciganoj, tremante de malvarmo, intencante masakri siajn similulojn kaj kontentaj havi napon, karoton aŭ ion ajn por iomete subteni siajn fortojn. Ĉu tio estas normala vivo por honestaj homoj? Ĉu por tio Dio kreis nin kaj metis nin en la mondon? Ĉu ne estas vere abomene, ke reĝo aŭ imperiestro, anstataŭ gardi la aferojn en sia lando, kuraĝigi komercon, disvastigi instruadon, liberecon kaj bonajn ekzemplojn, metas nin je centmiloj en tian staton? Mi scias, ke oni nomas tion gloro. Sed la popoloj estas tre stultaj, se ili gloras tiajn homojn… Jes, necesas, ke oni perdis ĉian specon de prudento, koro kaj religio.

Ĉio tio ne malhelpis nin klaki per la dentoj kaj vidi fronte al ni la anglojn, kiuj varmiĝis kaj manĝis ĉirkaŭ siaj grandaj fajroj, post kiam ili ricevis sian porcion da bovo, brando kaj tabako. Mi pensis:

“Estas ni, povraj diabloj, trempitaj ĝisoste, kiuj estas devigataj ataki tiujn virojn plenajn je memfido, al kiuj mankas nek kanonoj, nek municio, nek io ajn; kiuj dormas, la piedojn turnitaj al la fajro kaj la ventron plena, dum ni kuŝas en koto!”

La tutan nokton tiu spektaklo indignigis min. Buche diris:

“La pluvo faras nenion al mi. Mi eltenis pli gravajn pluvojn en embusko. Sed tiam almenaŭ mi havis kruston da pano, cepojn kaj salon.”

Li koleriĝis, sed mi emociiĝis pro mia propra sorto kaj diris nenion.

Inter la dua kaj tria nokte la pluvo ĉesis. Buche kaj mi kuŝis dorson kontraŭ dorso en la kavo de sulko por varmigi nin, kaj la granda laceco fine endormigis min.

Io kion mi neniam forgesos, estas la momento kiam mi vekiĝis je la kvina matene: la sonoriloj de la vilaĝoj sonoris super tiu vasta ebenaĵo pro la frumatena meso. Kaj rigardante la renversitan grenon, la kamaradojn kuŝantajn dekstre kaj maldekstre, la grizan ĉielon, tiu granda morna bildo tremetigis mian koron. La sono de la sonoriloj, kiuj respondis sin reciproke en Planchenois, Genappe, Frichemont, Waterloo memorigis min pri Falsburgo. Mi diris al mi:

“Hodiaŭ estas dimanĉo, tago de paco kaj ripozo. Hieraŭ sinjoro Gulden metis sian belan frakon sur dorson de seĝo kune kun blanka ĉemizo. Li ellitiĝas nun kaj pensas pri mi… Trinel ankaŭ ellitiĝas en nia ĉambreto. Ŝi sidiĝas sur la liton kaj ploras. Kaj onklino Gredel en Quatre-Vents malfermas la fenestrokrovrilojn kaj prenas el la ŝranko sian preĝolibron por iri al la meso.”

Kaj ŝajnis al mi, ke mi aŭdas la sonorilojn de Dann, Mittelbronn kaj Bigelberg zumadi en la malproksimo. Mi imagis tiun trankvilan vivon… Mi estus povinta ekplori!

Sed la tondrado rekomenciĝis, surda tondrado kiel ĉe humida vetero, io sinistra. Apud la granda vojo, maldekstre, oni batis ĝeneralon rekolektiĝon, la kavaleritrumpetoj sonis la vekiĝon. Oni ekstaris kaj rigardis trans la grenon. Tiuj tri tagoj da marŝoj kaj bataloj, la malbona vetero kaj la forgeso de la porcioj faris la virojn pli sombraj. Ni ne parolis kiel en Ligny. Ĉiu rigardis kaj pripensis sian propran situacion.

Ni ankaŭ komprenis, ke okazos pli granda batalo, ĉar anstataŭ havi antaŭ si en la unua linio bone okupitajn vilaĝojn, en kiuj fariĝas same tiom da apartaj bataloj, ĉi tie estis vasta, nuda altebenaĵo, okupita de la angloj. Malantaŭ iliaj linioj, sur la supro de la deklivo, troviĝis la vilaĝo Mont-Saint-Jean, kaj ankoraŭ multe pli malproksimen, je ĉirkaŭ unu mejlo kaj duono vasta arbaro, kiu borderis la ĉielon.

Inter la angloj kaj ni la tereno iomete malaltiĝis kaj plialtiĝis ĉe nia flanko, sed oni devis havi la kutimon militiri por vidi tiun valeton, kiu fariĝis pli profunda dekstre kaj mallarĝiĝis en formo de ravino. Sur la deklivo de tiu ravino, apud ni, malantaŭ heĝoj, poploj kaj aliaj arboj, kelkaj pajlokovritaj domoj indikis domaron: tio estis Planchenois. En la sama direkto, sed multe pli alte kaj malantaŭ la maldekstra flanko de la malamiko, etendiĝis ebenaĵo sursemita per vilaĝoj, tiel foren kiel oni povis vidi.

Ĉe pluvovetero, post fulmotondro, oni plej bone distingas tiujn aferojn. Ĉio estis malhelblua kontraŭ hela fono. Oni eĉ malkovris la etan vilaĝon Saint-Lambert je tri mejloj dekstre de ni. Ĉe nia maldekstra flanko kaj malantaŭ la dekstra de la angloj videblis ankaŭ aliaj vilaĝoj, kies nomojn mi neniam eksciis.

Jen kion ni malkovris unuarigarde en tiu vasta regiono plena je belegaj ankoraŭ florantaj rikoltoj. Kaj ĉiu demandis sin, kial la angloj estas tie, kiun avantaĝon ili havas okupante tiun pozicion. Tiel oni observis pli bone ilian linion je mil kvincent ĝis du mil metroj de ni, kaj ni vidis, ke la ŝoseo kiun ni sekvis ekde Quatre-Bras kaj kiu iras al Bruselo, tiu larĝa, iomete ronda vojo pavimita en la mezo, trairis la pozicion de la malamiko proksimume en la centro. Ĝi estas rekta, kaj oni povis sekvi ĝin per la okuloj ĝis ĝi eniris la vastan arbaregon Zonio. La angloj volis do defendi ĝin por malhelpi nin iri al Bruselo.

Se oni bone rigardis, oni vidis, ke la du aloj de ilia batallinio iomete kurbiĝis en nia direkto kaj sekvis kavan vojon, kiu tranĉis en du la vojon al Bruselo. Tiu vojo estis tute kava maldekstre de la ŝoseo. Dekstre ĝi estis borderita per altaj ileksaj heĝoj, kiaj oni trovas ilin en tiu regiono. Malantaŭ ili estis postenigitaj amasoj de ruĝaj jakoj, kiuj observis nin ekde sia kovrita vojo. La antaŭa parto de ilia deklivo krute malsupreniris kiel taluso. Estis ege danĝere.

Kaj ĉe iliaj aloj, kiuj etendiĝis proksimume tri kvaronojn da mejlo, troviĝis sennombra kavalerio. Oni ankaŭ vidis kavalerion sur la supro de la altebenaĵo, sur la loko kie la ŝoseo, transirinte la monteton, malspreniras antaŭ ol resupreniri al Mont-Saint-Jean. Ni bone komprenis, ke troviĝas kavaĵo inter la pozicio de la angloj kaj tiu vilaĝo, tamen ne tre profunda, ĉar oni vidis la plumojn de la kavalerio, sed sufiĉe profunda por teni tie grandajn fortojn en rezervo protektatajn kontraŭ niaj kugloj.

Mi jam vidis Weissenfels, Lutzen, Leipzig kaj Ligny: mi komencis kompreni, kion signifas tiuj aferoj, kial oni poziciis sin tiel ĉi aŭ tiel, kaj mi trovis, ke la angloj bone lokis sin en sia vojo por defendi la ŝoseon, kaj ke iliaj rezervoj, bone ŝirmitaj sur la altebenaĵo, montris, ke ili havas multe da prudento.

Malgraŭ tio tri aferoj tiam ŝajnis al mi avantaĝaj por ni. Tiuj angloj, kun sia kovrita vojo kaj siaj rezervoj bone kaŝitaj, estis kvazaŭ en granda fortikaĵo. Sed ĉiuj scias, ke en tempo de milito oni tuj detruas ĉirkaŭ la fortaj lokoj la konstruaĵojn tro proksimajn al la remparoj por malhelpi la malamikon ekkupi ilin kaj kaŝi sin malantaŭ ilin. Nu! Ĝuste en ilia centro laŭlonge de la ŝoseo kaj sur la flanko de iliaj deklivoj troviĝis farmbieno simila al Roulette aŭ Quatre-Vents, sed kvin- aŭ sesfoje pli granda. Mi tre bone vidis ĝin ekde la altaĵo kie ni estis. Ĝi estis tre granda kvadrato, la konstruaĵoj, la domo, la ĉevalejoj kaj la garbejoj en formo de triangulo ĉe la flanko de la angloj, kaj la alia duono de la triangulo, konsistanta el muro kaj hangaroj ĉe nia flanko. Interne estis la korto. Unu parto de tiu muro havis pordeton, tra kiu oni atingis la kampojn, kaj alia parto kun enirpordego por la kaleŝoj estis turnita al la ŝoseo. Ĝi estis konstruita en solidaj brikoj. Kompreneble la angloj plenigis ĝin per trupoj, kvazaŭ speco de duonluno. Sed se ni havus la bonŝancon kapti ĝin, ni estus tuj apud ilia centro, kaj ni povus lanĉi sur ilin niajn atakkolonojn sen longe resti sub ilia pafado.

Jen kion plej bonan ni havis. Tiu bieno nomiĝis Haie-Sainte, kiel ni eksciis poste.

Pli for, antaŭ ilia dekstra alo, troviĝis alia bieno kun bosko, kiun ni ankaŭ povus provi kapti. Tiun bienon mi ne povis vidi de tie kie mi estis, sed verŝajne ĝi estis ankoraŭ pli solida ol Haie-Sainte, ĉar ĝin kovris fruktarbaron ĉirkaŭitan per muro kaj pli fora fruktarbaro. La pafado el la fenestroj povus kovri la fruktarbaron, la pafado el la fruktarbaro la arbaron, la pafado el la arbaro la flankon, kaj do la malamiko povus retiriĝi de la unua al la sekvanta pozicio.

Tiujn aferojn mi ne vidis per mia propraj okluloj, sed kelkaj maljunuloj rakontis al mi poste la atakon kontraŭ tiu bieno, kiu nomiĝis Hougoumont.

Estas necese ekspliki ĉion, se oni parolas pri tia batalo, sed la aferoj kiujn oni mem vidis, estas pli gravaj. Oni povas diri: “Mi vidis ilin! Kaj la aliajn mi nur eksciis de honestaj viroj kiuj ne kapablis trompi aŭ mensogi.”

Fine, antaŭ ilia maldekstra alo, kie la vojo malsupreniris al Wavre, je kelkcent paŝoj de nia flanko, troviĝis ankoraŭ la bienoj Papelotte kaj Haye, okupitaj de la germanoj, kaj la domaretoj Smohain, Cheval-de-Bois kaj Jean-Loo, kiujn mi vizitis poste por konsciiĝi pri ĉio okazinta. Tiun domaretojn mi ja vidis, sed mi ne atentis pri ili, tiom pli ĉar ili ne troviĝis sur nia batallinio dekstre kaj oni ne rimarkis trupojn tie.

Ĉiu do bildigu al si la pozicion de la angloj antaŭ ni, la ŝoseon al Bruselo kiu transiris ĝin, la kavan vojon kiu kovris ĝin, la altebenaĵon malantaŭ ili, kie troviĝis la rezervoj, kaj la tri konstruaĵojn Hougoumont, Haie-Sainte kaj Papelotte, antaŭ ili kaj bone defendataj. Ĉiu devis opinii, ke estas malfacile kapti tion ĉi.

Mi tre atente rigardis tion je la deka matene kiel viro kiu riskis perdi la vivon aŭ rompi al si la ostojn en danĝera entrepreno kaj almenaŭ volis scii, ĉu eblas eskapi el ĝi.

Zebedeus, serĝento Rabot, kapitano Florentin, Buche, ĉiuj, leviĝinte, ĵetis rigardon al tiu flanko sen diri ion. Tiam oni rigardis ĉirkaŭ si la grandajn infanterikvadratojn, la eskadronojn de la kirasuloj, dragonoj, ĉasistoj, lancistoj ktp., kampadante meze de la greno.

Tiam neniu plu timis, ke la angloj retiriĝos. Oni bruligis tiom da fajroj, kiom oni volis, kaj la fumo de malseka pajlo supreniris al la ĉielo. Tiuj kiuj havis ankoraŭ iom da rizo, pendigis la marmiton super fajro. La aliaj rigardis, pensante:

“Ĉiu laŭvice. Hieraŭ ni manĝis viandon kaj mokis pri rizo. Sed hodiaŭ ni volonte havus ankoraŭ iom da ĝi.”

Je la oka alvenis furgonoj kun kartoĉoj kaj bareloj da brando. Ĉiu soldato ricevis duoblan porcion. Kun krusto da pano oni estus kontentigita, sed la pano mankis. Ke oni juĝu, kian mienon ni havis. Tio estis ĉio kion ni ricevis en tiu tago, ĉar tuj poste komenciĝis la grandaj moviĝoj. La regimentoj unuiĝis en brigadoj, la brigadoj en divizioj, la divizioj en korpusoj. La surĉevalaj oficiroj galopis porti ordonojn, ĉio survojiĝis.

Nia bataliono aliĝis al la divizio Donzelot. La aliaj divizioj havis nur ok batalionoj, la nia havis naŭ.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.