La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SOLDATO DE NAPOLEONO

Aŭtoro: Erckmann-Chatrian

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

XXIV

Granda nombro da kamaradoj kaj vunditoj restis en Gosselies, sed la amaso daŭrigis sian vojon, kaj je la naŭa oni komencis malkovri la preĝejturojn de Charleroi en la malproksimo, kiam subite aŭdiĝis krioj, plendoj kaj fusilpafoj je duonmejlo antaŭ ni. La tuta imensa kolono de mizeruloj haltis, kriante:

“La urbo fermas siajn pordegojn. Ni estis haltigitaj…”

Malĝojo kaj malespero legiĝis sur ĉiuj vizaĝoj. Sed momenton poste kuris la famo, ke konvojoj kun vivrimedoj proksimiĝis, kaj ke oni ne volis fari distribuojn. Tiam furiozeco anstataŭis la timegon, kaj tute laŭlonge de la ŝoseo oni aŭdis nur unu solan krion:

“Ni falu sur ilin. Ni mortigu la ŝtelistojn kiuj perfidas kaj malsategigas nin!”

La plej timemaj, la plej deprimitaj rapidigis la paŝojn, levante sian sabron aŭ ŝargante sian fusilon.

Oni jam antaŭe vidis, ke okazos vera buĉado, se la kondukantoj kaj la eskorto ne cedos. Buche mem kriis:

“Necesas ĉion masakri… Ni estas perfiditaj!… Venu, Josef!… Ni venĝu nin!…”

Sed mi retenis lin ĉe la kolumo, kriante al l i:

“Ne, Jean, ne! Ni faris jam sufiĉe da masakroj… Ni eskapis de ĉio ĝis nun. Ne necesas, ke ĉi tie francoj mortigu nin. Venu!…”

Li rezistis, provante liberigi sin. Finfine tamen, kiam mi montris al li vilaĝon maldekstre de la ŝoseo, dirante al li:

“Hej! Jen la vojo al Harberg, jen domoj kiel en Quatre-Vents! Ni prefere iru tien peti panon. Mi havas monon, ni certe ekhavos iom da ĝi. Venu! Tio estos pli bone ol ataki konvojn kiel bando da lupoj!”

Finfine li lasis sin kuntreni. Ni transiris refoje la grenkampojn. Sen la malsato, kiu rapidigis nin, ni estus sidiĝintaj surrande de la pado ĉe ĉiu paŝo. Sed post duonhoro ni alvenis, danke al Dio, antaŭ speco da forlasita farmbieno. La fenestroj estis rompitaj, la pordo larĝe malfermita kaj altaj stakoj da tero ĉirkaŭ ĝi. Ni eniris, kriante:

“Ĉu estas iu ĉi tie?”

Ni frapis sur la meblojn per niaj kolboj, sed nenia animo respondis. Nia furiozeco kreskis, tiom pli ke ni vidis kelkajn aliajn mizerulojn alveni sur la sama pado, kaj ni pensis:

“Ili venas manĝi nian panon!”

Aĥ! Tiuj kiuj neniam suferis tiajn mankojn, ne komprenas tiun furiozecon. Estis terure!… Estis terure!… Ni jam rompis la pordeton de ŝranko plena je tolaĵoj, kaj ni renversis ĉion per niaj bajonetoj, kiam maljuna virino eliris de sub la kuirejtablo, kiuj kovris la enirejon de la kelo. Ŝi sangultis kaj diris:

“Dio mia! Dio mia! Kompatu nin!”

Tiu domo estis prirabita frumatene. Oni forprenis la ĉevalojn, la edzo malaperis, la geservistoj fuĝis. Malgraŭ nia furiozeco, la vido de tiu povra maljunulino hontigis nin, kaj mi diris al ŝi:

“Ne timu… Ni ne estas monstroj. Donu nur panon al ni, se ne, ni pereos.”

Ŝi sidiĝis sur malnovan ŝegon, krucigis la manojn sur la genoj kaj diris:

“Mi havas plu nenion, ili forprenis ĉion, Dio mia, ĉion… ĉion.”

Ŝiaj grizaj haroj pendis laŭlonge de siaj vangoj. Mi estus povinta plori pro ŝi kaj ni.

“Ni mem serĉos,” mi diris al Buche, kaj ni pasis de unu ĉambro al alia, eniris la bovinejon, la ĉevalejon, la grenejon… sed ni vidis nenion: ĉio estis forŝtelita aŭ rompita. Mi estis reelironta, kiam malantaŭ malnova pordo mi trovis blanketan murŝrankon. Mi haltis kaj etendis la manon. En ĝi pendis per hoko tola sako, kiun mi rapide dekroĉis per tremantaj manoj.

Buche rigardis min… La sako estis peza… Mi malfermis ĝin… En ĝi estis du dikaj brasiknapoj, duona seka pano, granda tondilo por tondi la heĝojn, kaj tute sube kelkaj cepoj kaj griza salo volvita en papero.

Vidante tion, ni eligis krion. La timo esti vidataj de la aliaj igis ni kuri malantaŭen, tre fore en la sekalon, kliniĝante kaj kaŝante nin kiel ŝtelistoj. Ni retrovis ĉiujn nian fortojn, kaj ni sidiĝis surranden de rojeto. Buche diris al mi:

“Aŭskultu, donu al mi parton!”

“Jes, la duonon de ĉio,” mi diris al li. “Vi lasis min trinki el vi ladbotelo. Mi volas dividi ĉion.”

Tiam li trankviliĝis.

Mi tranĉis la panon per mia sabro, dirante:

“Elektu, Jean, jen via brasiknapo, jen la duono de la cepoj, kaj la salo en la saketo inter ni.”

Ni manĝis la panon sen trempi ĝin en akvon. Ni manĝis nian brasiknapon, la cepojn kun salo. Ni estus volintaj daŭrigi ĉiam manĝi. Ni tamen estis satigitaj. Ni surgenuiĝis surrande de la rojo, plonĝigis la manojn en la akvon kaj trinkis.

“Nun ni foriru,” diris Buche. “Lasu la sakon ĉi tie.”

Malgraŭ nia lacego, kiu kvazaŭe rompis niajn krurojn, ni ekiris maldekstren, dum malantaŭ ni apud Charleroj la krioj kaj fusilpafoj duobliĝis, kaj ke sur la tuta longo de la ŝoseo ni nur vidis batalantajn virojn. Sed tio okazis jam malproksime de ni. De tempo al tempo ni returnis la kapon, kaj Buche diris al mi:

“Josef, vi bone agis kuntrenante min. Sen vi mi eble kuŝus tie for, ĉerande de la ŝoseo, batmortigita de franco. Mi tro malsatis. Sed kien ni fuĝu nun?”

“Sekvu min!”

Ni baldaŭ transiris grandan kaj belan vilaĝon, ankaŭ prirabitan kaj forlasitan. Pli for ni renkontis kampulojn, kiuj rigardis nin kun malfidaj vizaĝoj, ranĝante sin ĉerande de la vojo. Verŝajne ni havis malbonaspektajn mienojn, precipe Buche kun sia bandaĝita kapo kaj barbo de ok tagoj, nigra, densa kaj malmola kiel la haroj de apro.

Ĉirkaŭ la unua posttagmeze ni jam transpasis la riveron Sambro tra la ponto de Châtelet, sed ĉar la prusoj estis survoje, ni ankoraŭ ne haltis en tiu loko. Mi tamen jam havis bonan fidon, kaj mi pensis:

“Se la prusoj daŭrigas sian persekuton, ili certe sekvos la grandan amason por fari pli da kaptitoj kaj kolekti kanonojn, municiĉarojn kaj furgonojn.”

Jen kiel viroj, kiuj ankoraŭ tremigis la mondon tri tagojn antaŭe, estis devigataj rezoni! Mi memoras, ke, alvenante ĉirkaŭ la tria en malgranda vilaĝo, ni haltis antaŭ forĝejo por demandi trinkaĵon. Tuj la homoj de la lando ĉirkaŭis nin, kaj la forĝisto, granda kaj bruna viro, diris al ni eniri la kontraŭe situantan gastejon, ke li tuj venos, kaj ke ni prenos kruĉon da biero kun li.

Kompreneble tio plezurigis nin, ĉar ni timis esti arestitaj, kaj ni vidis, ke la homoj simpatias kun ni.

Ankaŭ venis al mi la ideo, ke restas mono en mia sako kaj mi estas povonta uzi ĝin. Ni do eniris tiun gastejon, kiu estis tre malgranda kun du fenestretoj elirantaj sur la strato, ronda pordo kun du aloj, kiel en la vilaĝoj ĉe ni. Post kiam ni sidiĝis, la tuta salono tiom pleniĝis je homoj – viroj kaj virinoj –, ke ni apenaŭ povis spiri.

La forĝisto venis. Li estis demetinta sian antaŭtukon kaj surmetinta bluan bluzon. Kaj tuj, kiam li eniris, ni konstatis, ke kvin aŭ ses aliaj honestaj burĝoj sekvis lin: tio estis la vilaĝestro, la adjunkto kaj la municipaj konsilantoj de la loko.

Ili sidiĝis sur benkojn kontraŭ ni kaj igis servi al ni acidan bieron, kia oni ŝatis ĝin en tiu regiono. Buche petis panon, kaj la gastejestrino tuj alportis al ni tutan panon kaj grandan pecon da bovaĵo en pelvo. Ĉiuj diris al ni:

“Manĝu! Manĝu!”

Kiam iu direktis al ni demandon pri la batalo, la vilaĝestro aŭ la forĝisto ekkriis:

“Lasu do tiujn virojn fini la manĝon… Vi vidas, ke ili venas de malproksime.”

Kaj nur ĉe la fino ili pridemandis nin, demandante:

“Ĉu estas vere, ke la francoj malgajnis grandan batalon? Oni unue raportis al ni, ke ni venkis la malamikojn, kaj nun la famo disvastiĝas, ke ni estas venkitaj.” li diris.

Ni komprenis, ke li parolas pri Ligny, kaj ke tio konfuzis liajn pensojn.

Mi hontis konfesi al ili nian malvenkon, kaj mi rigardis Buche, kiu diris:

“Ni estis perfiditaj!… La perfidistoj liveris niajn planojn!… La armeo estis plena je perfidistoj, kiuj havis la taskon diri: ‘Fuĝu kiu povas!’ Kiel vi volas, ke tiamaniere ni ne malgajnu?”

Estis la unua fojo, ke mi aŭdis paroli pri tiu perfido. Kelkaj vunditoj ja kriis: “Ni estas perfiditaj!” Sed mi neniam atentis pri tiuj vortoj. Kaj kiam Buche savis nin el nia embaraso per tiu rimedo, mi estis kontenta kaj eĉ mirigita.

Tiam tiuj homoj indigniĝis kun ni kontraŭ la perfidistoj. Necesis ekspliki al ili la batalon kaj la perfidon. Buche diris, ke la prusoj povis reveni danke al la perfido de marŝalo Grouchy. Tio tamen ŝajnis al mi tro forta, sed ĉar la kampuloj, plenigitaj je tenereco, ofertis al ni ankoraŭ bieron kaj eĉ donis al ni tabakon kaj pipojn, mi fine konfirmis la diron de Buche. Nur poste, foririnte de tie, la ideo de niaj abomenaj mensogoj hontigis min pri mi mem, kaj mi ekkriis:

“Ĉu vi scias, Jean, ke niaj mensogoj pri la perfidistoj ne estas belaj? Se ĉiuj rakontos tiom da mensogoj, kiom ni, ni ĉiuj fine estos perfidistoj, kaj sola la imperiestro estos honesta viro. Estus honto por nia patrio, se ni havus tiom da perfidistoj inter ni… Tio ne estas vera!”

“Ba! Ba!” li diris. “Ni estis perfiditaj. Sen tio neniam la angloj kaj prusoj estus devigintaj nin retiriĝi.”

Kaj ĝis la oka vespere ni nur disputis pri tio. Tiam ni alvenis en alia vilaĝo nomita Bouvigny. Ni estis tiel lacaj, ke niaj kruroj estis rigidaj kiel pikedoj, kaj ke ekde longa tempo ni devis havi grandan kuraĝon por fari unu paŝon.

Ni kredis esti tre malproksime de la prusoj. Ĉar mi havis monon, ni eniris gastejon, petante dormi tie.

Mi eligis moneron de ses pundoj por montri, ke ni povos pagi. Mi decidis ŝanĝi miajn vestaĵojn la morgaŭon, lasi tie miajn fusilon, sakon kaj kartoĉujon, kaj reiri hejmen, ĉar mi kredis, ke la milito finis, kaj meze de tiuj grandaj malfeliĉoj, mi ĝojis, ke mi sukcesis retiri miajn krurojn kaj brakojn sanaj el tiu batalo.

Kuŝiĝinte tiun vesperon en malgranda ĉambro, kie super ni en niĉo staris la Sankta Virgulino kun la infano Jesuo surbrake, Buche kaj mi, dormis kiel beatuloj.

La morgaŭon, anstataŭ daŭrigi nian vojon, ni estis tiel kontentaj sidi sur bona ŝego en la kuirejo, etendi niajn krurojn kaj fumi nian pipon, rigardante boli la marmiton, ke ni diris:

“Ni restu trankvile ĉi tie! Morgaŭ ni estos bone ripozitaj. Ni aĉetos du tolajn pantalonojn, du bluzojn, ni tranĉos du bastonojn el heĝo kaj ni reiros hejmen en malgrandaj etapoj.

La penso pri tiuj agrablaj aferoj tenerigis nin.

Ankaŭ de tiu gastejo mi skribis leteron al Trinel, onklino Gredel kaj sinjoro Gulden. Mi diris al ili nur unu vorton:

“Mi estas savita… Ni danku Dion pro tio! Mi alvenos post kelke da tagoj. Mi tutkore ĉirkaŭbrakas vin ĉiujn mil fojojn! Josef Seitz.”

Skribante mi laŭdis la Sinjoron. Sed multaj aferoj estis ankoraŭ devontaj okazi, antaŭ ol mi povis supreniri nian ŝtuparon ĉe la angulo de la strato Fouquet fronte al la hotelo la Ruĝa Bovo. Kiam oni estas prenita de la konskripcio, oni ne devas rapidi skribi, ke oni estas delasita. Tiu feliĉo ne dependas de ni, kaj la bona volo foriri servas al nenio.

Bone vespermanĝinte, ni supreniris enlitiĝi. Mi diris al Buche:

“Hej, Jean! Estas ja tute alia afero fari, kion oni volas, ol esti devigata respondi al apelo.”

Ni ambaŭ ridis, malgraŭ la malfeliĉoj de la patrio, sen pensi kompreneble pri tio, ke ni estis veraj mizeruloj.

Fine duafoje ni kuŝis en nia bona lito, kiam ĉirkaŭ la unua matene ni estis vekitaj en eksterordinara maniero: tamburo batis. Kaj oni aŭdis marŝi tra la tuta vilaĝo. Mi puŝis Buche, kiu diris:

“Mi bone aŭdas: la prusoj estas ekstere.”

Oni povis imagi nian timegon. Sed post momento, la situacio estis ankoraŭ pli malbona, ĉar oni frapis sur la pordon de la gastejo, kiu malfermiĝis, kaj du sekundojn poste, la granda salono estis plenaj je homoj. Oni supreniris la ŝtuparon. Buche kaj mi estis ellitiĝintaj, kaj li diris:

“Mi defendos min, se oni volas kapti min.”

Mi ne kuraĝis pensi pri tio, kion mi estas faronta. Ni jam preskaŭ estis vestintaj nin, kaj mi esperis povi fuĝi tra la nokto, antaŭ ol esti rekonita, kiam batoj resonis sur nia pordo. Oni kriis: “Malfermu!”

Necesis ja malfermi. Eniris infanteria oficiro, trempita de pluvo, sian grandan bluan mantelon gluanta sur la epoletoj, kaj sekvata de maljuna serĝento, kiu tenis lanternon. Ni vidis, ke ili estas francoj. Bruske la oficiro diris:

“De kie vi venas?”

“De Mont-Saint-Jean, leŭtenanto,” mi respondis al li.

“De kiu regimento vi estas?”

“De la 6-a leĝera.”

Li rigardis la numeron de mia ĉako sur la tablo, kaj mi samtempe vidis la lian: li ankaŭ apartenis al la 6-a.

“De kiu bataliono?” li demandis, kuntirante la brovojn.

“De la 3-a.”

Buche, tute pala, diris nenion. La oficiro rigardis niajn fusilojn, niajn sakojn kaj kartoĉujojn malantaŭ la lito en angulo.

“Vi dezertis!” li diris.

“Ne, leŭtenanto, ni foriris la lastaj, ĉirkaŭ la oka, de Mont-Saint-Jean.”

“Malsupreniru, ni ekzamenos tion.”

Ni malsupreniris. La granda salono estis plenaj je oficiroj de la 12-a surĉevalaj ŝasistoj kaj de la 6-a leĝera. La komandanto de la 4-a bataliono de la 6-a promenis tien kaj reen, fumante malgrandan lignan pipon. Ĉiuj tiuj viroj estis trempitaj kaj kovritaj de koto.

La oficiro diris kvar vortojn al la komandanto, kiu haltis kaj fiksrigardis nin, sian hoknazon en siaj grizaj lipharoj. Li ne aspektis afabla kaj faris al ni kvin aŭ ses demandojn pri nia foriro de Ligny, pri la ŝoseo al Quatre-Bras kaj la batalo. Li okulumis, kunpremante la lipojn. La aliaj iradis kaj venadis, trenante siajn longajn sabrojn sen aŭskulti. Fine la komandanto diris:

“Serĝento, tiuj du viroj eniras la 2-an kompanion. Ek!”

Li reprenis sian pipon de sur la kameno, kaj ni eliris kun la serĝento, tre feliĉaj ke ni eliĝis tiel malkare el tiu embaraso, ĉar oni estus povinta pafmortigi nin kiel dezertintoj. La serĝento kondukis nin al hangaro je ducent paŝoj malantaŭ la vilaĝo. Oni bruligis du fajrojn sub la hangaro, kontraŭ la ĉevaleja pordo kaj kontraŭ kolono. Falis fajna pluveto sur la straton. Ĉiuj flakoj tremetadis en la griza lumluno. Ni restis starantaj sub elstaraĵo de la tegmento de malnova domo, pensante pri niaj mizeroj.

Unu horon poste la tamburisto komencis mallaŭte rulbati, la viroj skuis la pajlon kaj fojnon de siaj vestaĵoj, kaj ni ekiris. La nokto estis ankoraŭ sombra. Malantaŭ ni la ĉasistoj resonigis la resurĉevaliĝon.

Inter la tria kaj la kvara frumatene ni vidis grandan nombron da aliaj regimentoj, kavalerion, infanterion kaj artilerion marŝantajn kiel ni sur diversaj vojoj. La tuta korpuso de marŝalo Grouchy, kiu retiriĝis! La malseka vetero, la sombra ĉielo, tiuj longaj vicoj de lacegaj viroj, la timo esti rekaptita kaj la penso, ke tiom da penoj, tiom da verŝita sango finos por la dua fojo nur per invado. Ĉio tio igis nin klini la kapon. Oni aŭdis nur la bruon de paŝoj tra la koto.

Tiu malĝojo daŭris jam longe, kiam iu voĉo diris al mi:

“Bonan tagon, Josef!”

Mi vekiĝis el mia sensobtuzo, rigardante la viron kiu alparolis min, kaj mi rekonis la filon de tornisto Martin, nia najbaro en Falsburgo. Li estis kaporalo en la 6-a kaj marŝis kiel vicfermanto, portante la armilon laŭplaĉe. Ni premis al ni la manon. Estas vera konsolo por mi vidi iun de mia regiono. Malgraŭ la pluvo, kiu ankoraŭ ĉiam falis, kaj la granda laceco, ni parolis nur pri tiu terura militiro. Mi rakontis al li la batalon de Waterloo. Li diris al mi, ke la 4-a bataliono marŝis ekde Fleurus al Wavre kun la tuta korpuso de Grouchy; ke dum la posttagmezo de la sekvanta tago, la 18-a de junio, oni aŭdis kanonojn maldekstre, kaj ke ĉiuj volis marŝi en tiu direkto; ke tio ankaŭ estis la opinio de la generaloj, sed ke la marŝalo, ricevinte striktajn ordonojn, daŭrigis la marŝon al Wavre. Nur inter la sesa kaj la sepa vespere, kiam fariĝis klare, ke la prusoj eskapis, ni ŝanĝis la direkton maldekstren por iri aliĝi al la imperiestro. Malfeliĉe jam estis tro malfrue, kaj ĉirkaŭ la noktomezo necesis preni pozicion en la grenkampoj. Ĉiuj batalionoj formis kvadraton. Je la tria matene la kanono de la prusoj vekis la bivakojn, kaj oni neregule pafis unuj al la aliaj ĝis la dua posttagmeze, momento kiam venis la ordono retiriĝi.

“Estis ankoraŭfoje tro malfrue,” diris Martin, ”ĉar parto de malamika armeo, kiu venkis tiun de la imperiestro, troviĝis malantaŭ ni, kaj tio devigis nin marŝi la tutan reston de la sekvantaj tago kaj nokto ĝis la sesa matene por liberigi nin de ĝi. Je la sesa la bataliono prenis pozicion apud la vilaĝo Temploux. Je la deka la prusoj alvenis kun superaj fortoj. Oni oponis al ili la plej fortan reziston por doni al la artilerio kaj furgonoj la tempon transpasi la ponton en Namuro. La tuta armekorpuso prospere defilis tra la urbon, escepte la kvaran batalionon pro eraro de komandanto Delong, kiu igis ĝin deturniĝi dekstren de la vojo kaj sekve devis ĵeti sin en Sambron por ne esti detranĉita. Pluraj viroj estis kaptitoj, aliaj dronis provante transiri la riveron naĝante.”

Estas ĉio kion rakontis al mi Martin. Li havis nenian novaĵon de Falsburgo.

La saman tagon ni trairis Givet. La bataliono bivakis apud la vilaĝo Hierches, duonmejlon pli foren. La morgaŭon, trapasinte Fumay kaj Rocroy, ni dormis en Bourg-Fidèle, la 23-an de junio en Blombay, la 24-an en Saulse-Lenoy, kie ni eksciis la abdikon de la imperiestro, kaj la sekvantajn tagojn en Vitry, apud Reims, en Jonchery kaj Soissons. De tie la bataliono prenis la vojon al Villers-Cotterets, sed ĉar la malamiko estis preterpasinta nin, ni ŝanĝis la direkton tra Ferté-Milon, kaj bivakis en Neuchelles, vilaĝo ruinigita dum la invado de 1814, kaj kiu ankoraŭ ne estis rekonstruita.

Ni foriris de tiu loko la 29-an ĉirkaŭ la unua matene kaj ni iris tra Meaux. Necesis preni la vojon al Lagny, ĉar la prusoj okupis la vojon al Claye. Ni daŭrigis nian marŝon la tutajn sekvantajn tagon kaj nokton.

La 30-an je la kvina matene ni troviĝis apud la ponto de Saint-Maur La saman tagon je la tria posttagmeze ni atingis Parizon kaj ni bivakis apud loko riĉa je ĉio nomita Vaugirard, ĉe la vojo al Versailles. La 1-an de julio ni bivakis apud belega loko nomita Meudon. Laŭ la ĝardenoj kaj fruktarbaroj ĉirkaŭitaj per muroj, laŭ la eksterordinara grandeco de la domoj kaj ilia bonege prizorgita stato ni vidis, ke ni estas en la ĉirkaŭaĵo de la plej bela urbo en la mondo, Parizo, kaj tamen ni vivis meze de mizeroj kaj danĝeroj. Niaj koroj sangis pro tio! La homoj estis bonvolaj kaj amis soldatojn. Ili nomis nin la defendantojn de la patrio, kaj la plej malriĉaj volis batali ĉe nia flanko.

La 1-an de julio ni forlasis la pozicion je la dekunua vespere por iri al Saint-Cloud, kiu estas palaco flanke de palaco, ĝardeno flanke de ĝardeno, altaj arboj, belegaj aleoj, ĉio plej admirinda, kion oni povas imagi. Je la sesa ni foriris de Saint-Cloud por reveni preni pozicion en Vaugirard. Teruraj famoj kuris tra la urbo. La imperiestro estis foririnta al Rochefort. Oni diris:

“La reĝo de Romo[78] estas revenonta… Ludoviko XVIII estas survoje al Parizo… “

Oni sciis nenion en tiu urbo, kie oni devus scii ĉion la unuaj.

En Vaugirard la malamiko venis ataki nin ĉirkaŭ la unua posttagmeze en la ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo Issy. Ni batalis ĝis noktomezo por defendi nian ĉefurbon. La loĝantoj helpis nin, forportante niajn vunditojn sub la pafado de la prusoj. La virinoj kompatis nin.

Nia sufero esti devige kondukitaj ĝis tie estis neesprimebla… Mi vidis Buche mem plori, ĉar ni estis iel senhonorigitaj. Mi estus ja volinta ne vidi tion! Dudek tagojn antaŭe mi ankoraŭ ne povis bone imagi, kia estas Francio. Vidante Parizon kun siaj preĝejturoj kaj sennombraj palacoj, kiuj etendiĝis tiel foren, kiel iras la ĉielo, mi pensis:

“Tio estas Francio!… Jen kion niaj antaŭuloj amasigis dum centoj kaj ankoraŭ centoj da jaroj. Kia malfeliĉo devi diri, ke la angloj kaj prusoj alvenis ĝis tie ĉi.”

Je la kvara matene ni atakis la prusojn kun nova furiozeco, kaj ni reprenis la poziciojn perditajn la antaŭtagon. Estas tiam, ke generaloj venis anonci al ni militpaŭzon. Tiuj aferoj okazis la 3-an de julio 1815. Ni pensis, ke tiu militpaŭzo servis por averti la malamikon pri tio, ke, se li ne retiriĝus, la tuta Francio ekstarus kiel en 1792 kaj neniigus lin! Tiajn ideojn ni havis, kaj mi, vidante tiun popolon, kiu subtenis nin, mi memoris tiujn amasleviĝojn, pri kiuj ĉiam parolis al mi sinjoro Gulden.

Malfeliĉe granda nombro estis tiel laca de Napoleono kaj de la soldatoj, ke ili oferis la patrion mem por esti liberigitaj de ili. Ili metis la tutan kulpon sur la dorson de la imperiestro kaj diris al la popolo, ke sen li la aliaj havus nek la forton nek la kuraĝon veni, ke li elĉerpis nin, kaj ke la prusoj donos al ni pli da libereco.

La popolo parolis kiel sinjoro Gulden, sed ĝi havis nek armilojn nek kartoĉojn. Ĝi estis farinta pikilojn antaŭe…

Kaj dum oni revis pri tiuj aferoj, la 4-an oni anoncis al ni armisticon, per kiu la prusoj kaj la angloj devis okupacii la barierojn de Parizo, kaj la franca armeo retiriĝi post la riveron Luaro.

Tiam la indigno de ĉiuj honestaj homoj estis tre granda, ke nia kolero faris nin furiozaj. Unuj rompis sian fusilon, aliaj disŝiris sian uniformon, kaj ĉiuj kriis:

“Ni estas perfiditaj!… Ni estas liveritaj!…”

La maljunaj oficiroj estis palaj kiel mortintoj pro malĝojo. Larmoj fluis sur iliaj vangoj. Neniu povis trankviligi nin. Ni estis falintaj pli suben ol nenio: ni estis konkerita popolo!

Post ducent jaroj oni ankoraŭ diros, ke Parizo estis okupaciita de la angloj kaj prusoj… Tio estas eterna honto, sed tiu honto ne ripozas sur ni.

La bataliono foriris de Vaugirard je la kvina vespere la 5-an de julio por bivaki en Mont-Rouge. Kiam komenciĝis la moviĝo de la armeo al Luaro, ĉiuj demandis sin:

“Kio do ni estas? Ĉu ni obeu la prusojn? Ĉu ni devas obei, ĉar la prusoj volas vidi nin sur la alia bordo de Luaro? Ne! Ne! Tio ne povas esti. Nu, ni partu, ĉar oni perfidis nin! Ĉio tio ne plu koncernas nin. Ni faris nian devon…. Ni ne volas obei al Blücher!”

Kaj tiun saman vesperon la dezertado komenciĝis. Ĉiuj soldatoj foriris, unuj dekstren, aliaj maldekstren. Viroj en bluzoj kaj malriĉaj virinoj volis konduki nin tra siaj sennombraj stratoj kaj provis konsoli nin: sed ni ne bezonis konsolon. Mi diris al Buche:

“Ni lasu ĉion tion… Ni reiru al Falsburgo… al Harberg… Tie ni reprenos nian antaŭan staton kaj vivos kiel honestaj homoj. Se la prusoj, aŭstroj aŭ rusoj venos tien, la montanoj kaj urbanoj scios defendi sin. Ne ni bezonos grandajn batalojn por ekstermi milojn kaj milojn! Ni survojiĝu!”

Ni estis prioksimume dek kvin el Loreno en la bataliono. Ni foriris kune de Montrouge, kie troviĝis la stabo, kaj ni pasis tra Ivry kaj Bercy, kiuj estas belegaj lokoj. Sed malĝojo malhelpis nin vidi la kvaronon de tio kio valoris la penon esti rigardata. Unuj konservis sian uniformon, aliaj havis nur sian kapoton, ankoraŭ aliaj aĉetis bluzon.

Post Saint-Mandé tute proksime de arbaro, kie ni vidis altajn turojn maldekstre, kaj pri kiu oni diris, ke estas Vincennes, ni fine trovis la vojon al Strasbourg. Estis la sesa matene, kaj ekde tiu urbo ni regule trairis dek du mejlojn ĉiutage.

La 8-an de julio ni jam eksciis, ke Ludoviko XVIII estas revenonta, kaj ke monsinjoro la grafo de Artezio bonvenigos lin. Ĉiuj veturiloj kaj diliĝencoj jam portis la blankan flagon. En ĉiuj vilaĝoj, tra kiujn ni pasis, oni kantis Te Deum. La urbestroj kaj adjunktoj laŭdis kaj gloris la Sinjoron pro la reveno de Ludoviko, kiun oni nomis la Multamato.

Ĉifonuloj, vidante nin preterpasi, nomis nin bonapartistoj! Ili eĉ incitis la hundojn kontraŭ nin… Sed mi preferas ne paroli pri tio. Tiuspecaj homoj estas la honto de la homa specio. Ni respondis ilin nur per malestima rigardo, kiu faris ilin ankoraŭ pli insolentaj kaj furiozaj. Pluraj el ni balancis al ili sian bastonon kvazaŭ por diri:

“Se ni tenus vin en angulo, vi estus dolĉaj kiel ŝafoj.”

Sed la ĝendarmoj protektis tiun specon de Pinacloj. En tri aŭ kvar vilaĝoj la krioj de la malbona raso kaŭzis nian areston. La ĝendarmoj alvenis demandi niajn dokumentojn. Oni kondukis nin al la komunuma domo, kaj la ĉifonuloj devigis nin krii “Vivu la reĝo!”

Estis vera abomenaĵo. La maljunaj soldatoj, prefere ol krii tion, lasis sin konduki al prizono. Buche volus sekvi ilian ekzemplon, sed mi diris al l i:

“Kion tio faras al ni, se ni krias ‘Vivu Jean-Claude’, aŭ ‘Vivu Pierre-Nicolas’? Ĉiuj tiuj reĝoj, imperiestroj, malnovaj kaj novaj, eĉ ne donus unu solan el siaj ĉevaloj por savi al ni la vivon, kaj ni estus pretaj suferi ion ajn, rifuzante krii iun aŭ alian nomon? Ne, tio ne koncernas nin. Ĉar la homoj estas tiel stultaj kaj ni ne estas pli fortaj ol ili, ni ne devas kontentigi ilin. Poste ili krios ion alian, kaj ankoraŭ poste ree ion alian… Ĉio ŝanĝiĝas!… Nur prudento kaj bonkoreco restos.”

Buche ne volis kompreni tiujn kialojn, sed kiam la gendarmoj alvenis, li tamen obeis.

Laŭ tio ke ni avancis, jen unu, jen alia kamarado forlasis la grupon por iri al sia vilaĝo, tiel ke malantaŭ Toul Buche kaj mi restis solaj.

Ni ankoraŭ vidis la plej malĝojigan spektaklon: amasoj da germanoj kaj rusoj, kiuj estis la mastroj en Loreno kaj Alsaco. Ili ekzercadis en Lunéville, Blamont, Sarrebourg, kun kverkobranĉoj sur siaj malbelaj ĉakoj. Kia ĉagreno vidi tiujn sovaĝulojn vivi kaj satigi sin je la kosto de niaj kampuloj!… Aĥ, sinjoro Gulden pravis dirante, ke la gloro de la armiloj kostas multe… Ĉio kion mi deziras, estas, ke la Sinjoro liberigu nin de ili por ĉiam.

Fine, la 16-an de julio 1815, je la dek unua matene, ni alvenis en Mittelbronn, la lasta vilaĝo sur la deklivo antaŭ Falsburgo. La blokado estis levita ekde la armistico, kaj kozakoj, landwehr[79] und kaiserliche plenigis la regionon. Ili havis ankoraŭ siajn bateriojn en pozicio ĉirkaŭ la placo, sed oni ne plu pafis. La pordegoj de urbo estis malfermitaj kaj la homoj eliris por rikolti sian grenon.

Oni multe bezonis la tritikon, sekalon kaj avenon, kiujn oni enirigis, ĉar oni povas imagi ilian mizeron kun tiom da miloj da neutilaj estaĵoj nutrendaj, kiuj rifuzis al si nenion sed postulis ĉiutage schnapps[80] kaj lardon.

Antaŭ ĉiuj pordoj kaj ĉiuj fenestroj oni vidis iujn el tiuj maldiligentaj kaj ebriaj diknazuloj kun longaj, flavaj kaj grasaj barboj, en blankaj vestaĵoj plenaj je fibestetoj kaj en blankaj ĉakoj, kiuj rigardis vin, fumante sian pipon. Necesis labori por ili, kaj fine niaj honestaj homoj estis ankoraŭ devigataj donaci al ili du miliardojn da frankoj por decidigi ilin foriri.

Kiom da aferoj oni povus ankoraŭ diri pri tiuj neniofarantoj el Rusio kaj Germanio, se ni ne estus farintaj dekfoje pli da ili en iliaj landoj!… Sed estas pli bone, ke ĉiu pripensu siajn proprajn farojn kaj imagu la reston.

Antaŭ la gastejo de Heitz mi diris al Buche:

“Ni eniru… Miaj kruroj jam ne povas porti min.”

Patrino Heitz, kiu en tiu tempo estis ankoraŭ juna virino, jam ekkriis, la manojn en la aero:

“Aĥ, Dio mia! Tio estas sinjoro Josef Seitz! Dio en la ĉielo, kia surprizo en la urbo!…”

Tiam mi eniris, sidiĝis kaj kliniĝis min super la tablon plorante. Patrino Heitz kuris serĉi botelon da vino en la kelo. Mi aŭdis ankaŭ Buche singulti en angulo. Ni ne povis paroli, nek unu, nek la alia, pensante pri la ĝojo de niaj parencoj. La vido de nia regiono emociis nin, kaj ni estis kontentaj ĉe la penso, ke iutage niaj ostoj pace ripozos en la tombejo de nia vilaĝo.

Intertempe ni iris ĉirkaŭbraki tiujn, kiujn ni plej amis en tiu mondo. Kiam ni estis iomete retrankviliĝintaj, mi diris al Buche:

“Vi foriru antaŭ mi, kaj mi sekvos vin de for, por ke mia edzino kaj sinjoro Gulden ne estu tro surprizitaj. Vi komencu dirante, ke vi vidis min la morgaŭon de la batalo sen vundoj. Poste ke vi refoje vidis min en la ĉirkaŭaĵo de Parizo… kaj eĉ survoje, kaj nur ĉe la fino vi diru al ili: ‘Mi kredas, ke li ne estas tre for de ĉi tie kaj ke li baldaŭ venos!’ Ĉu vi komprenas?”

“Jes, mi komprenas,” li diris kaj leviĝis, eltrinkinte sian glason, “kaj mi faros la samon por mia avino, kiu amas min pli ol siajn aliajn nepojn. Mi sendos iun antaŭe.”

Li tuj eliris, kaj mi atendis kelkajn momentojn. Patrino Heitz parolis al mi, sed mi ne aŭskultis ŝin. Mi pensis pri la vojo, kiun Buche jam povis esti irinta. Mi vidis lin apud la ponto, en la avanceo, sub la pordego. Subite mi ekiris, kriante:

“Patrino Heitz, mi pagos vin poste.”

Kaj mi komencis kuri. Ŝajnis al mi, ke mi renkontis tri aŭ kvar personojn, kiuj diris:

“Hej! Tio estas Josef Seitz!…”

Sed mi ne estis certa. Subite mi staris antaŭ nia domo. Mi supreniris la ŝtuparon kaj tiam mi aŭdis laŭtan krion. Trinel estis inter miaj brakoj!… Mi iel havis konfuzan kapon, kaj nur momenton poste, mi eliris kvazaŭ el sonĝo: mi vidis la ĉambron, sinjoron Gulden, Jean Buche, Trinel, kaj mi komencis singulti tiel forte, ke oni povus kredi, ke okazis al mi la plej granda malfeliĉo. Sinjoro Gulden diris nenion, nek Jean Buche. Mi tenis Trinel sidanta sur miaj genuoj kaj kisis ŝin. Ankaŭ ŝi ploris. Kaj tre longe post tio, mi ekkriis:

“Aĥ, sinjoro Gulden, pardonu min! Mi volus, ke mi jam estu ĉirkaŭbrakinta vin, vin, mian patron, kiun mi amas tiom, kiom mi mem.”

“Estas bone, Josef,” li diris, tute teneriĝinte. “Mi scias… Mi ne estas ĵaluza.”

Li forviŝis la larmojn en siaj okuloj.

“Jes, amo… familio… kaj poste la amikoj.. Tio estas komprenebla, mia infano… Ne konfuziĝu.”

Tiam mi iris al li kaj premis lin sur mian koron.

La unuajn vortojn kiujn Trinel diris al mi, estis:

“Josef, mi sciis, ke vi revenos. Mi fidis al Dio!… Nun niaj plej grandaj mizeroj estas pasintaj. Ni ĉiam restos kune.”

Mi denove igis ŝin sidiĝi sur miajn genuojn, siajn brakojn sur miaj ŝultroj. Mi regardis ŝin, ŝi mallevis la okulojn: kion ni esperis antaŭ mia foriro, okazis. Ŝi diris, ke ŝi estas graveda. Ni estis tre feliĉaj.

Sinjoro Gulden, ĉe la stablo, ridetis. Jean, starante apud la pordo, diris:

“Nun mi foriras, Josef, mi iras al Harberg. La patro kaj la avino atendas min.”

Li etendis al mi la manon, sed mi retenis ĝin, dirante:

“Jean, restu, tagmanĝu kun ni.”

Sinjoro Gulden kaj Trinel ankaŭ insistis, por ke li restu, sed li ne plu volis atendi. Ĉirkaŭbrakante lin malsupre de la ŝtuparo, mi sentis, ke mi amas lin kiel fraton. Il ofte revenis ekde tiam. Ĉiufoje kiam li venis al la urbo dum tridek jaroj, li vizitis nin. Nun li ripozas malantaŭ la preĝejo de Hommert. Li estis brava, bonkora viro.

Sed pri kio do mi pensas? Necesas tamen fini tiun ĉi historion, kaj mi diris ankoraŭ nenion pri onklino Gredel, kiu venis unu horon poste. Ŝi levis la brakojn kaj premis min kontraŭ sin, kriante:

“Josef!… Josef!… Jen vi do eskapinta el ĉio! Oni venu nun repreni vin… Oni venu! Ha! Kiom mi bedaŭris, ke mi lasis vin foriri… Kiom mi malbenis tiun konskripcion kaj la reston… Sed jen vi estas… Estas bone!… Estas bone! La Sinjoro kompatis nin.”

Jes, ĉiuj tiuj malnovaj historioj, kiam oni pensas pri ili, ankoraŭ venigas al vi la larmojn en la okulojn. Estas kiel sonĝo, sonĝo forgesita ekde multaj jaroj, kaj tamen tia estas la vivo. Tiuj ĝojoj kaj malĝojoj kiujn oni memoras, estas la solaj aferoj kiuj ligas onin ankoraŭ al la tero, kaj kiuj faras, ke dum la maljunaĝo, kiam la fortoj malaperas, kiam la vidkapablo malpliiĝas kaj oni estas nur ombro de si mem, oni ne volas foriri. Oni neniam diras: ‘Nun sufiĉas!’”

Tiuj malnovaj memoraĵoj ankoraŭ ĉiam estas vivaj: kiam oni parolas pri siaj malnovaj danĝeroj, oni kredas ankoraŭ troviĝi en ili. Pri siaj maljunaj amikoj oni kredus ankoraŭ premi al ili la manon. Pri ŝi, kiun oni amis, oni kredus ankoraŭ teni ŝin sur la genuoj kaj pensi, rigardante ŝin: ‘Kiel bela ŝi estas!’ Kaj kio ŝajnis al vi antaŭe justa, honesta kaj saĝa, ankoraŭ nun estas justa, honesta kaj saĝa.

Mi memoras – kaj tio devas fini tiun ĉi historion –, ke post mia reveno dum multaj monatoj, kaj eĉ jaroj, granda malĝojo regis en la familioj, kaj ke oni ne plu kuraĝis sincere paroli nek eligi dezirojn pro la gloro de la patrio. Zebedeus, reveninte kun tiuj kiujn oni eksigis malantaŭ Luaro, perdis kuraĝon. La kaŭzo estis ĉiuspecaj venĝoj, juĝoj, ekzekutoj kaj masakroj. Tion kaŭzis nia humiligo: la cent kvindek mil germanoj, angloj kaj rusoj kiuj tenis garnizonon en niaj fortikaĵoj, la altaj militkompensaĵoj, la miloj da elmigrintoj, la devigaj impostoj kaj ĉefe la leĝoj kontraŭ la suspektatoj, la sakrilegioj kaj la rajto de la plejaĝulo, kiun oni volis reestabli.

Ĉiuj tiuj aferoj kontraŭaj al la prudento, la justeco kaj la honoro de la nacio kun la denuncoj far la Pinacloj kaj la ofendoj kiujn oni igis suferi al la maljunaj revoluciuloj, ĉiuj tiuj aferoj fine faris nin sombraj. Tial, ofte kiam mi estis sola kun Trinel kaj la malgranda Josef, kiun Dio sendis al ni por konsoli nin meze de tiuj grandaj mizeroj, sinjoro Gulden, revante, diris al mi:

“Josef, nia malfeliĉa patrio sinkis tre malalten! Kiam Napoleono ekregis la landon, ĝi estis la plej granda, la plej libera, la plej potenca inter la nacioj. Ĉiuj popoloj admiris kaj enviis nin! Hodiaŭ ni estas venkitaj, ruinigitaj, sangigitaj. La malamikoj plenigas niajn fortikaĵojn kaj tenas sian piedon sur nia ĝorgo… Kion oni neniam vidis ekde kiam Francio ekzistas – fremduloj mastroj de nia ĉefurbo! – ni vidis tion dufoje en du jaroj! Jen kion kostas al ni, ke ni metis nian liberecon, sorton kaj honoron en la manojn de ambiciulo!… Jes, ni troviĝas en tre malĝojiga situacio. Oni kredus, ke nia granda Revolucio mortis kaj ke la Homaj Rajtoj estas neniigitaj!… Nu! Ni ne malkuraĝiĝu: ĉio tio pasos!… Tiuj kiuj marŝas kontraŭ justeco kaj libereco estos forpelitaj. Tiuj kiuj volas reestabli la privilegiojn kaj titolojn estos konsiderataj kiel frenezuloj. La granda nacio ripozas, pripensante siajn erarojn. Ĝi observas tiujn kiuj volas konduki ĝin kontraŭe al ĝiaj interesoj. Ĝi legas en la profundo de iliaj animoj. Kaj malgraŭ la svisoj, malgraŭ la reĝa gvardio, malgraŭ la Sankta Alianco, kiam ĝi estos laca de sia mizero, ĝi metos tiujn homojn eksteren. Kaj estos finite, ĉar Francio deziras liberecon, egalecon kaj justecon! La sola afero kiu mankas al ni, estas instruado. Sed la popolo instruiĝas ĉiutage. Ĝi profitas de nia spertoj kaj malfeliĉoj. Mi eble ne havos la feliĉon vidi la revekiĝon de la patrio. Mi estas tro maljuna por esperi tion. Sed vi vidos ĝin, kaj tiu spektaklo konsolos vin pro ĉio. Vi estos fiera aparteni al tiu grandanima nacio, kiu marŝas tre antaŭe de la aliaj ekde 1789. Ĝiaj haltomomentoj estas nur mallongaj ripozoj dum tiu longa vojaĝo.”

Tiu bonkora kaj justa viro konservis ĝis sia lasta horo sian trankvilecon kaj fidon.

Kaj mi vidis la plenumon de siaj vortoj: mi vidis la revenon de la flago de libereco; mi vidis la nacion kreski en riĉeco, feliĉo kaj instruado; mi vidis tiujn kiuj volis haltigi justecon kaj reestabli la malnovan reĝimon; kaj mi vidas, ke la spirito estas ankoraŭ ĉiam marŝanta, ke la kampuloj donus ĝis sia lasta ĉemizo por antaŭenigi siajn infanojn.

Malfeliĉe ni ne havas sufiĉe da instruistoj! Ha! Se ni havus almenaŭ malpli da soldatoj kaj pli da instruistoj, ĉio irus multe pli rapide! Sed, paciencon, tio venos. La popolo komencas kompreni siajn rajtojn. Ĝi scias, ke militoj nur alportas kreskojn de la impostoj, kaj kiam ĝi diros: “Anstataŭ ke miaj filoj estas senditaj por perei je dekmiloj sub sabro kaj kanono, mi volas, ke oni instruu ilin kaj faru homojn el ili!” Kiu kuraĝus voli la kontraŭon, ĉar hodiaŭ la popolo estas la mastro? Kun tiu espero, mi diras al vi adiaŭ, miaj amikoj, kaj mi tutkore ĉirkaŭbrakas vin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.